Esperanto
English
Français

Ĉefpaĝo
Legi la libron
Terminaro

Kio estas la Urantia Libro?

La Urantia Libro estas spirita kaj filozofia libro eldonita en la angla en 1955. Ĝi estas 2097-paĝa, kaj dividita en 4 sekcioj, klarigante pri kompleksaj konceptoj pri Dio, la Trinitato, la organizado de la universo, la scienco, la historio kaj evoluo de nia planedo, kaj la vivo kaj instruo de Jesuo. Ĝi asertas, ke ekzistas miliardoj da planedoj en la universo, sur kiuj loĝas multegoj da inteligentaj dukruraj homoj, ke ekzistas Penso-Ĝustigantoj, eroj de Dio, kiuj spirite loĝas en nia menso por malrapide evoluigi nin spirite kaj personece, kaj ke nia vivo daŭrigas post la morto kun supermateria formo. Ĝi akordas kun multaj sciencaj faktoj, kiel ekzemple la malrapida biologia evoluo ekde bakterio ĝis homo.

La traduko

Komence de la 2000-aj jaroj, JeanMarie Chaise, franco, kompletigis la tradukon de la tuta Urantia Libro al Esperanto. Tamen li subite mortis en 2004, kaj lia traduko kuŝis sur breto dum jaroj. Sed estis problemoj kun lia malneto: ĝi estis bazita sur la franca traduko, kaj bezonis multe da plibonigo. Ĝi ne nur bezonis reviziadon, sed ankaŭ ke ĝia terminologio estu harmoniigita. Pli da laboro estus bezonata por kompletigi la tradukon.

Komence de 2020, nova internacia teamo establiĝis por entrepreni ĉi tiun gigantan projekton. La Urantia Fondaĵo jesis al nia propono traduki la libron, kaj provizis nin per dokumentoj por helpi nin pli bone traduki. Ni finis la reviziadon de la terminologio, kiu havas pli ol 2000 terminoj, kaj komencis revizii unu post la alia ĉiun el la 197 kajeroj de la libro.

Ligiloj