Kajero 196084
Jesuo ĝuis subliman kaj tutkoran fidon en Dio. Li spertis la altajn kaj malaltajn hazardojn de la mortemula ekzisto, sed li neniam religie dubis la certecon pri la protekto kaj gvidado de Dio. Lia fido estis la konsekvenco de la klarvido naskita de la dia ĉeesto, lia Pensa Ĝustiganto. Lia fido estis nek tradicia nek simple intelekta; ĝi estis plene persona kaj pure spirita.
La homa Jesuo vidis Dion kiel estanta sankta, justa kaj granda, tiel bone kiel vera, bela kaj bona. ĉiujn tiujn atributojn de dieco li enfokusigis en sia menso kiel la “volo de la ĉiela Patro.” Jesua Dio estis tiu, kiu samtempe estas “La Sanktulo de Israelo” kaj “la viavanta kaj amanta Patro de la ĉielo.” La koncepto pri Dio kiel Patro, ne estis origina ĉe Jesuo, sed li ekzaltis kaj livigis la ideon en sublima sperto pere de la plenumado de nova revelacio de Dio, kaj proklamante, ke ĉiu mortemula kreitaĵo estas infano de tiu amema Dio, filo de Dio.
Jesuo ne alkrampiĝis al la fido en Dio, kiel animo baraktanta en lukto kontraŭ la universo kaj morte kontraŭ malamika kaj peka mondo. Li ne sin helpis per la fido nur kiel konsolado en la mezo de la malfacilaĵoj, aŭ kiel kuraĝiĝo kontraŭ la malespera minaco; fido ne estis nur iluzia kompensado kontraŭ la malplaĉaj realecoj kaj vivaj ĉagrenoj. Eĉ fronte al ĉiuj naturaj malfacilaĵoj kaj tempaj kontraŭdiroj de la mortemula ekzisto, li sentis la kvietecon de plejsupera kaj nediskutinda konfido al Dio, kaj la eksterordinaran emociegon perfide vivi en la ĉeesto mem de la ĉiela Patro. Kaj tiu triumfa fido estis vivanta sperto de efektiva finatingo de la spirito. Granda kontribuo de Jesuo en la valoroj de la homa sperto ne kuŝis en la revelacio de novaj ideoj pri la ĉiela Patro, sed prefere en la fakto, ke li grandioze kaj home demonstris novan kaj pli altan tipon de respekto de tradiciovivanta fido al Dio. Neniam en ĉiuj mondoj de tiu universo, en la vivo de iu ajn mortemulo, Dio iĝis tia vivanta realeco kiel en la homa sperto de Jesuo de Nazareto.
En la Majstra vivo sur Urantio, Tiu ĉi kaj ĉiuj aliaj mondoj de la loka kreo malkovras novan kaj pli altan tipon de religio, religio bazata sur personaj spiritaj rilatoj kun la Universala Patro, kaj plene validigata per la plejsupera aŭtoritato de aŭtentika persona sperto. Tiu vivanta fido de Jesuo estis pli ol intelekta pripenso, kaj ĝi ne estis mistika meditado.
Pere de la teologio, la fido povas esti fiksita, formulita, difinita, kaj dogmumita, sed en la vivo de Jesuo, la fido estis persona, vivanta, originala, spontanea, kaj pure spirita. Tiu fido estis nek respekto de tradicio nek simple intelekta opinio, kiun li tenis kiel sakralan kredon, sed prefere sublima sperto kaj profunda konvinko, kiuj lin sekure tenis. Lia fido estis tiel reala kaj entutiganta, ke absolute forbalais ĉiujn ajnspiritajn dubojn, kaj efike detruis ĉiun ajn konfliktan deziron. Nenion povis malankri Jesuon el tiu fervora, sublima, neŝancelebla fido. Eĉ fronte al ŝajna malvenko aŭ en la mezo de elreviĝo kaj minacanta malespero, sentima kaj plene konscia pri spirita nevenkebleco li kviete sin tenis en la dia ĉeesto. Jesuo ĝuis la revigligan certecon posedi firmegan fidon, kaj en ĉiu eltenebla cirkonstanco de la vivo, li tutcerte montris senkondiĉan lojalecon al la Patra volo. Kaj tiu notinda fido estis malfirmigita eĉ per la kruela kaj premega minaco de fia morto.
La forte spirita fido de religia ĝenio tro ofte rekte kondukas al katastrofa fanatismo, al troo de la religia egoo, sed ne estis tiel por Jesuo. Li ne estis malfavore impresita en sia praktika vivo pro sia eksterordinara fido kaj spirita sukceso, ĉar tiu spirita ekzaltiĝo estis tute senkonscia kaj spontanea esprimpleneco en lia persona sperto kun Dio.
La tut-nesatigebla kaj nerezistebla spirita fido de Jesuo neniam fariĝis fanatika, ĉar ĝi neniam provis superi sur liaj bone ekvilibraj intelektaj juĝoj pri la proporciaj valoroj de praktikaj kaj ordinaraj situacioj de la socia, ekonomia, kaj morala vivo. La Homa Filo estis mirinde unuigita homa personeco; li estis perfekte dotita dia esto; li ankaŭ estis belege kunordigita kiel kombinita homa kaj dia estaĵo aganta sur tero kiel simpla personeco. ĉiam la Majstro kunordigis la animan fidon kaj la prudentajn taksadojn de maturigita sperto. Persona fido, spirita espero, kaj morala sindonemo estis ĉiam en korelativeco en nekomparebla religia unueco de harmonia asocio kun la arda kompreno de la vero kaj la sakraleco de ĉiuj homaj obeemoj - persona honoro, familia amo, religiaj devigoj , sacia devo, kaj ekonomia neceseco.
La Jesua fido konsideris, ke ĉiuj spiritaj valoroj troviĝis en la regno de Dio. Tial li diris: “Unue serĉu la ĉielan regnon.” Jesuo vidis en la progresema kaj ideala frateco de la regno la finatingon kaj plenumadon de la “volo de Dio.” La koro mem de la preĝo, kiun li instruis siajn disĉiplojn estis, “Via regno venu; via volo estu plenumita.” Tiel konceptinte la regnon kiel volon de Dio, li sin dediĉis al la kaŭzo de ĝia realigado per mirinda sinforgeso kaj senlima entuziasmo. Sed en lia tuta intensa misio kaj tra lia tuta eksterordinara vivo neniam aperis la fanatisma frenezeco nek la supraĵa pretendo de la religia egotismo.
La tuta vivo de la Majstro konstante estis kondiĉita per tiu vivanta fido, tiu sublime religia sperto. Tiu spirita sinteno plene superis lian penson kaj senton, lian kredon kaj preĝon, lian instruon kaj predikon. Tiu persona fido de filo en la certeco kaj sekureco de la gvidado kaj protekto de la ĉiela Patro donis al lia aparta vivo profundan entenon de spirita realeco. Kaj tamen, malgraŭ tiu tre profunda konscienco de siaj intimaj rilatoj kun la dieco, tiu Galileano Galileano de Dio, kiam li estis alparolita kiel Bona Instruisto, replikis, “ Kial vi nomas min bona?” Kiam ni troviĝas antaŭ tia rimarkinda sinforgeso, ni komencas kompreni kiel la Universala Patro trovis, li povis tiel plene sin manifesti al li, kaj sin revelacii tra li al la mortemuloj de la regnoj.
Jesuo, kiel homo de la regno, alportis al Dio la plej grandan de ĉiuj oferoj, la dediĉon kaj dediĉon de sia propra volo al la majesta servado plenumi la dian volon. Jesuo ĉiam kaj nevarie interpretis la religion plene en vortoj de Patra volo. Kiam vilernas la Majstran karieron pri la preĝo aŭ ĉiu ajn alia aspekto de la religia vivo, ne rigardu lian instruon pli ol la agojn de lia vivo. Jesuo neniam religdeve preĝis. Por li preĝo estis sincera esprimo de spirita sinteno, deklaro de anima lojaleco, konfeso de persona sindonemo, esprimo de dankopreĝo, rifuzo de emocia streĉiteco, antaŭgardo kontraŭ konfliktoj, intelekta elzaltiĝo, nobeligo de deziroj, justiga graco de moralaj decidoj, riĉiĝo de penso, revigligo de supraj tendencoj, impeto de agnosko, vidpunkta klarigo, fida deklaro, transcendentala kapitulacio de volo, sublima konfida aserto, kuraĝa rivelo, la malkovra proklamo, konfesso de plejsupera sindonemo, validigo de konsekrado, tekniko por la solvo de malfacilaĵoj, kaj la potenca mobilizado de la kombinitaj povoj de la animo por rezisti kontraŭ ĉiuj homaj tendencoj al egoismo, malbono, kaj peko. Li precize vivis tian vivon de preĝoplena konsekrado plenumi la volon de sia Patro, kaj triumfe finis sian vivon per tia preĝo. La sekreto de lia senkompara religia vivo estis tiu konscineco de la ĉeesto de Dio; kaj li atingis pere de inteligenta preĝo kaj sincera adoro - neinterrompita komuneco kun Dio - kaj ne pere de direktivoj, voĉoj, vizioj, aŭ eksterordinaraj religiaj praktikoj.
En la tera vivo de Jesuo, religio estis vivanta sperto, rekta kaj persona movo de spirita respektego al rekteca praktiko. La Jesua fido portis la transcen- dantajn fruktojn de la dia spirito. Lia fido estis nek nematura nek infanece kredema, sed ĉiuvidpunkte ĝi estis simila al la kredema konfido de la infana menso. Jesuo metis sian fidon sur Dio kiel infano kontraŭ siaj gepatroj. Li havis profundan fidon pri la universo, precize kiel la infana fido kontraŭ sia gepatra medio. La tutkora fido de Jesuo en la fundamenta boneco de la universo estis grande simila kun la infana fido en la sekureco de lia tera ĉirkaŭo. Jesuo dependis de la ĉiela Patro, kiel infano sin apogas sur sia tera patro, kaj neniam lia fervora fido dubigis la certecon, ke la ĉiela Patro ministris lin. Neniam Jesuo estis serioze perturbita pro timo, dubo, aŭ skeptikismo. La nekredado ne inhibiciis la liberan kaj originan esprimon de lia vivo. Li kombinis la firman kaj inteligentan kuraĝon de adolto kaj la sinceran kaj fideman optimismon de kredanta infano. Lia fido estis kreskinta ĝis tia konfida grado, ke ĝi estis sentima.
La Jesua fido atingis la purecon de infana konfido. ĝi estis tiel absoluta kaj eksterduba, ke ĝi reagis al la kontakta ĉarmo kun kunuloj kaj universaj mirindaĵoj. Lia dependeca sento kontraŭ la dia estis tiel kompleta kaj konfida, ke ĝi provizis al li ĝojon kaj certecon de absoluta persona sekureco. Estis neniu hezita ŝajnigado en la religia sperto de Jesuo. En tiu giganta inteligenteco de adolto, la infana fido plejsupere regis en ĉiuj disciplinoj koncernantaj la religian konsciencon. Ne estas mirinde, ke iam li diris: “Escepte se vi fariĝos kiel infaneto, vi ne eniros en la regnon.” Kvankam la Jesua fido estis infana, ĝi neniel estis infaneska.
Jesuo ne petas al siaj disĉiploj kredi en li, sed prefere kredi kun li, kredi la realecon de la amo de Dio, kaj tutkonfide akcepti la sekurecon de ilia fileco kun la ĉiela Patro. La Majstro deziras, ke ĉiuj iaj fideluloj plene partoprenu en lia transcendanta fido. Pere de la plej kortuŝa maniero Jesuo defiis siajn aprobantojn ne nur kredi tion, kion li kredis, sed ankaŭ kredi kiel li kredis. Tiela estas la plena signifo de lia sola plejsupera postulo: “Sekvu min.”
La Jesua vivo estis dediĉita al unu sola celo - plenuma la Patran volon, religie kaj fide vivi la homan vivon. La Jesua fido estis konfidema, kiel la infana fido, sed li estis tite sen suspekto. Li prenis firmajn kaj virajn decidojn, kuraĝe alfontis multajn elrevigojn, rezolute superis eksterordinarajn malfacilaĵojn, kaj neflekseble alfrontis la severajn postulojn de la devo. Kredi kion Jesuo kredis kaj kiel li kredis, postulis fortan volon kaj neerarivan konfidon.
La Jesua sindonemo al la Patra volo kaj la servado de la homoj estis pli ol mortemula decido kaj homa decidemo, ĝi estis tutkora dediĉo de li mem al tia serezerva amelverŝo. Kia ajn la grandeco de la Mikaela suvereneco, vi ne devas depreni de la homoj la homan Jesuon. La Majstro supreniris en la ĉielojn kiel homo, tiel Dio; li apartenas al homoj, kaj homoj apartenas al li. Kiel estas malfeliĉe, ke religio mem estas tiel misinterpretita, ke ĝi forigas la homan Jesuon fore de la homoj, kiuj klopodas. Ne lasu la diskutadojn pri la homeco aŭ la dieco de la Kristo malklarigi la la savan veron, laŭ kiu Jesuo de Nazareto estis religia viro, kiu fide sukcesis koni kaj plenumila volo de Dio; li estis la plej aŭtentike religia homo, kiu iam vivis sur Urantio.
La epoko estas alvenita por figure evidentigi la resurekton de la homa Jesuo, eliranta el la tombokelo de la teologiaj tradicioj kaj religiaj dogmoj de dek naŭ jarcentoj. Jesuo de Nazareto ne devas esti pli longe viktimigita eĉ al la pompa koncepto de glorigita Kristo. Kia estus transcendanta la servo, se pere de tiu revelacio, la Homa Filo estus deprenita de la tombo de tradicia teologio, kaj estis prezentita kiel la vivanta Jesuo al la eklezio, kiu portas lian nomon, kaj al ĉiuj aliaj religioj! Certe la kristana frataro da kredantoj ne hezitos alĝustigi ĝian fidon kaj ĝiajn vivpraktikojn por kapabliĝi “sekvi” la majstron en la demonstro de lia reala vivo de religia sindonemo por plenumi la Patran volon, kaj de dediĉo al la neprofitcela servado al la homoj. Ĉu la supozaj kristanoj timas senvualigi la mem-sufiĉan kaj nekonsekritan frataron de socia respektindeco kaj egoista ekonomia neadaptiteco? Ĉu la institucia kristanismo timas la eblan riskon, aŭ eĉ la renversiĝon de la tradicia eklezia aŭtoritato, se la Jesuo de Galileo estas reinstalita en la mensojn kaj animojn de mortemuloj, kiel idealo de persona religia vivo? Fakte, la socia reĝustigo, la ekonomiaj transformigadoj, la moralaj rejunigoj, kaj la religiaj revizioj de la kristana civilizacio estus drastaj kaj revoluaj, se la vivanta religio de Jesuo subite anstataŭus la teologian religion pri Jesuo.
“Sekvi Jesuon” signifas persone partopreni en lia religia fido, kaj eniri en la spiriton de la Majstra vivo, dediĉata al la neprofitcela servado de la homoj. En la homa vivo, unu el la plej gravaj aferoj estas trovi kion Jesuo kredis, malkovri liajn idealojn, kaj serĉi plenumadi la celon de lia ekzaltita vivo. El ĉiuj homaj konoj, la plej grande valora estas koni la religian vivon de Jesuo, kaj kiel li vivis ĝin.
aŭdante Jesuon, la popolamaso estis feliĉa, kaj ĝi denove respondos al la prezentado de lia sincera homa vivo de dediĉita religia motivado, se tiaj veroj denove estos proklamitaj en la mondo. La homoj plezure aŭskultis lin, ĉar li estus unu el ili,senpretenda laiko, la plej granda religia instruisto estis fakte laiko.
La kredantoj de la regno ne devus litere imiti la konduton de la Jesua vivo en la karno, sed prefere partopreni lian fidon, meti vian konfidon en Dio, kiel li metis sian konfidon en Dio, kaj kredi al la homoj, kiel li kredis al la homoj. Jesuo neniam diskutis aŭ la patreco de Dio, aŭ la homa frateco; li estis vivanta ilustrado de la unu, kaj profunda demonstro de la alia.
Ĝuste kiel homoj devas progresi de la homa konscienco ĝis la kompreno de la dieco, sammaniere Jesuo supreniris de la homa naturo ĝis la konscenco de la naturo de Dio. Kaj la Majstro faris tiun grandan supreniron de la homa ĝis la dia pere de la kuna plenumado de la fido de sia mortemula intelekto kaj la agoj de sia ena Ĝustiganto. La fakla-realigado de la finatingo de dieca totalo progresis tra sep gradoj de fida konscienco de progresiva diigo.Tiuj gradoj de progresiva mem- realigado estis markitaj de la sekvantaj eksterordinaraj eventoj en la disdonaca sperto de la Majstro:
1. La alveno de la Pensa Ĝustiganto.
2. La Emanuela mesaĝisto, kiu aperis al li en Jerusalemo, kiam li estis ĉirkaŭ dek dujara.
3. La kunestantaj aperigoj kun lia bapto.
4. La spertoj sur la monto de la transfiguriĝo.
5. La Morontia resurekto.
6. La spirita supreniro.
7. La fina brakumo de la Paradiza Patro donanta senliman suverenecon de lia universo.
Iam reformo en la kristana eklezio povus riveliĝi sufiĉe profunda por reveno al la puraj instruoj de Jesuo, kaŭzinto kaj rafinisto de nia fido. Vi povas prediki religion pri Jesuo, sed necese vi devas vivi la religion de Jesuo. En la entuziasmo de Pentekosto, Petro senintence inaŭguris novan religion, la religion de resurekta kaj glorigita Kristo. Pli malfrue la apostolo Paŭlo transformis tiun novan evangelion en Kristanismo, religio enkorpiganta liajn proprajn teologiaj vidpunktojn, kaj priskribanta lian propran personan sperton kun la Jesuo de la Damaska vojo. La evangelio de la regno estas bazata sur la persona religia sperto de la Jesuo de Galileo; Kristanismo estas preskaŭ ekskluzive bazata sur la persona religia sperto de la apostolo Paŭlo. La preskaŭa tutaleco de la Nova Testamento estas dediĉata, ne al la priskribo de la signifoplena kaj inspira religia vivo de Jesuo, sed al analizo de la religia sperto de Paŭlo, kaj priskribo de lia personaj religiaj konvinkoj. La solaj notindaj esceptoj al tiu aserto, krom iuj partoj de Mateo, Marko kaj Luko, estas la libro al la Hebreoj kaj la epistolo de Jakobo. Eĉ Petro, en sia skribaĵo, nur unufoje revenis pri la persona religia vivo de sia Majstro. La Nova Testamento estas notinda kristana dokumento, sed ĝi estas nur malabunde de Jesuo.
La Jesua vivo en la karno priskribas la kreskadon de transcenda religio, de la fruaj ideoj de primitiva timo kaj homa respektego, trapasanta jarojn de persona spirita komuneco, ĝis finfine atingi tiun superan kaj ekzaltitan statuson de konscienco pri ĝia unueco kun la Patro. Tiel, dum mallonga vivo, Jesuo trapasis tiun sperton de religia spirita progresado, kiun homo komencas sur tero kaj kutime finfaras nur en la fino de ĝia longa restado en la lernejoj de spirita edukado de sinsekvaj niveloj de la pre-paradiza kariero. Jesuo progresis de pure homa konscienco pri la fidaj certecoj de persona religia sperto, ĝis la sublimaj spiritaj altanimecoj de la pozitiva realigado de sia dia naturo, kaj ĝis la konscienco de sia intima asocio kun la Universala Patro en la direktado de universo. Li progresis de la modesta statuso de homa dependeco, kiu instigis lin spontane diri al tiu, kiu nomis lin Bona Instruisto, “Kial vi nomas min bona? Neniu estas bona krom Dio,” ĝis tiu sublima konscienco de trafita dieco, kiu kondukid lin ekkrii, “Kiu el vi akuzas min pro peko?” Kaj tiu supreniro de la homa ĝis la dia estis pure homa plenumado. Kaj kiam li tiel atingis la diecon, li ankoraŭ estis la sama homa Jesuo, Homa Filo tiel bone, kiel Filo de Dio.
Marko, Mateo, kaj Luko konservas ion el la priskribo de la homa Jesuo, partoprenanta en la grandioza lukto por estigi la dian volon kaj fari tiun volon. Johano prezentas bildon de la triumfa Jesuo marŝanta sur tero en la plena konscienco de sia dieco. La granda eraro de tiuj, kiuj lernis la Majstran vivon, konsistas en la fakto, ke iuj konceptis lin kiel tute homa, kaj aliaj kiel tute dia. Kiam sia tuta sperto, li estis vere ambaŭ homa kaj dia, kiel li ankoraŭ estas.
Sed jen la plej granda eraro: Dum la homa Jesuo estis agnoskita kiel havanta religion, la dia Jesuo (Kristo) preskaŭ fulmrapide fariĝis religio. La Paŭla Kristan- ismo sekurigis la adoron al la dia Kristo, sed ĝi preskaŭ komplete perdis el la vido la luktantan kaj bravan homan Jesuon de Galileo, kiu, dank’al la valoro de sia persona religia fido kaj la heroeco de sia enloĝanta Ĝustiganto, supreniris de la plej malsuperaj niveloj de homeco ĝis iĝi unu kun la dieco, tiel iĝanta la nova kaj vivanta vojo, sur kiu ĉiuj mortemuloj supreniras de homeco ĝis dieco. Mortemuloj sur ĉiuj stadioj de spiriteco, kaj sur ĉiuj mondoj, povas trovi en la persona vivo de Jesuo tion, kio fortigos kaj inspiros ilin, dum ili progresas de la malsuperaj spiritaj niveloj ĝis la plej superaj diaj valoroj, de la komenco ĝis la fino de ĉiu ajn persona religia sperto.
Kiam estis skribita la Nova Testamento, la verkistoj ne nur pli profunde kredis en la dieco de la resurekta Kristo, sed ili ankaŭ sindoneme kaj sincere kredis en lia tyja reveno sur teron por fondi la ĉielan regnon. Tiu forta fido en la tuja reveno de la Sinjoro multe pliigis la tendencon forgesi en la rakontoj la referencojn, kiuj priskribis la pure homajn spertojn kaj atributojn de la Majstro. La tuta kristana movo tendencis iri fore de la homa bildo de Jesuo de Nazareto por iri al la ekzalto de la resurekta Kristo, la glorigita kaj baldaŭ-revenonta Sinjoro Jesuo Kristo.
Plenumante la volon de Dio, kaj servadante la homan frataron, Jesuo fondis la religion de persona sperto; Paŭlo fondis religion, en kiu la glorigita Jesuo iĝis la adoran objekton, kaj la frataro konsistis el kunuloj kredantaj en la dia Kristo. En la disdonaco de jesuo tiuj du konceptoj estis potencialaj en lia dia-homa vivo, kaj estas efektive bedaŭrinde, ke liaj adeptoj malsukcesis krei unuigitan religion, kiu estusregule agnoskinta ambaŭ la homan kaj la dian naturojn de la Majstro tiaj, kiaj ili estis nedisigeble ligitaj dum lia tera vivo, kaj tiel glore prezentitaj en la origina evangelio de la regno.
Vi estus nek ŝokitaj nek konsternitaj pro iuj el viglaj deklaroj de Jesuo, se vi nur memorus, ke li estis la plej sincera kaj sindonema religia homo de la mondo. Li estis plene konsekrita mortemulo, senrezerve dediĉata fari la volon de sia Patro. Multaj el liaj ŝajne malmildaj diroj estis pli persona kredikonfeso kaj sindonema atesto, ke ordonoj al liaj adeptoj. Estis tiu tenaceco kaj neprofitcela sindonemo, kiuj kapabligis lin efektivigi tian eksterordinaran progreson en la konkerado de la homa menso dum mallonga vivo. Multaj el liaj deklaroj devus esti konsideritaj kiel konfeso de tio, kion li postulis al li mem, prefere ol kion li petis al liaj adeptoj. En sia sindonemo al la kaŭzo de la regno, Jesuo bruligis ĉiujn pontojn malantaŭ li; li forpuŝis ĉion tion, kio povis malhelpi al la plenumado de la volo de sia Patro.
Jesuo benis la malriĉulon, ĉar li estis ordinare sincera kaj pia, li kondamnis la riĉulon, ĉar li estis ĝenerale liberviva kaj malpia. Sed li ankaŭ kondamnis la malpian malriĉulon, kaj laŭdis la konsekritan kaj respektindan riĉulon.
Jesuo alkondukis homojn sin senti hejme en la mondo; li liberigis ilin de la tabua sklaveco, kaj instruis ilin, ke la mondo ne estas fondamentale malbona. li ne estis urĝita eliri el sia tera vivo; li superis teknikon por konvene plenumadi la volon de sia Patro, dum li vivis en la karno. Li sukcesis idealisman religian vivon en la mezo de realisma mondo. Jesuo ne havis la samopinion pri la pesimista vidpunkto de Paŭlo pri la homaro. La Majstro konsideris homojn kiel filojn de Dio, kaj antaŭvidis grandiozan kaj eternan estontecon por tiuj, kiuj elektos supervivi. Li ne estis morale skeptika; li ne negative sed pozitive rigardis homon. Li konsideris la plejmulton da homoj kiel pli malfortaj prefere ol malbonaj, pli aliigitaj ol malvirtaj. Sed kun ia ajn statuso, ĉiuj estis infanoj de Dio kaj liaj gefratoj.
Li instruis homojn atribui al si altan valoron en la tempo kaj la eterneco. Kaŭze de tiu alta estimo, kiun Jesuo havis pri la homoj, li estis preta penegi en la senĉesa servado de la homaro. Kaj tiu infinita indeco pri la finito konsistigis la oran regulon kiel esenca faktoro de lia religio. Kiu mortemulo povas ne esti rekuraĝigita per la eksterordinara fido, kiun havas en li Jesuo?
Jesuo oferis neniun regulon pri la socia progreso. Lia misio estis religia, kaj la religio estas ekskluzive individua sperto. La plejlasta celo de la plej progresema finatingo de socio neniam povas esperi transcendi la homan fratecon, bazata sur la agnosko de la patreco de Dio. La idealo de ĉiu socia finatingo povas nur realigita pere de la veno de tiu dia regno.
La persona, spirita religia sperto estas efika solvilo de la plejmulto de la homaj malfacilaĵoj; ĝi estas efika apartigilo, taksilo, alĝustilo de ĉiuj homaj problemoj. Religio nek eksigas nek detruas la homajn malagrablaĵojn, sed ĝi solvas, absorbas, iluminas kaj transcendas ilin. Vera religio unuigas la personecon por efika alĝustiĝo al ĉiuj fizikaj necesaĵoj. Religia fido - la pozitiva kondutgvido de la enloĝanta dia ĉeesto - tutcerte permesas, ke la Dion-konanta homo ĵetu ponton super la abismon ekzistantan inter la intelekta logiko, kiu agnoskas la Universan Unuan kaŭzon kiel tio,kaj tiuj pozitivaj asertoj de la animo, kiu certigas, ke tiu Unua Kaŭzo estas Li, la ĉiela Patro de la Jesua evangelio, la persona Dio de homa saviĝo.
Estas ĝuste tri elementoj en universa realeco: fakto, ideo, kaj rilato. La religia konscienco identigas tiujn realecojn kiel scienco, filozofio kaj vereco. Filozofio inklinus konsideri tiujn aktivecojn kiel racio, saĝeco, kaj fido - fizika realeco, intelekta realeco, kaj spirita realeco. Ni estas alkutimiĝintaj signi tiujn realecojn kiel aĵoj, signifoj, kaj valoroj.
La progresiva kompreno de realeco egalvaloras kiel alproksimiĝo al Dio. La eltrovo de Dio, la konscienco de identeco kun realeco egalvaloras la sperton de la mem-plenumado - mem-integrecon, mem-totalecon. La sperto de totala realeco estas la plena realigado de Dio, la celeco de la sperto koni Dion.
La kompleta kompendio pri la homa vivo konsistas en la kono, ke homo estas edukita per fakto, nobligita per saĝeco, kaj savita - justigita per religia fido.
Fizika certeco konsistas en logiko de scienco; morala certeco, en la filozofia saĝeco; spirita certeco, en la vero de aŭtentika religia sperto.
La homa menso povas atingi altajn nivelojn de spirita klarvideco kaj sferojn de dieco de valoroj respondaj, ĉar ĝi ne estas komplete materia. Estas spirita kerno en la homa menso - la Ĝustiganto de la dia ĉeesto. Estas tri diferencaj evidentecoj de tiu spirito enloĝanta en la homa menso:
1. Homama frateco - amo. La pure besta menso povas esti grega por sin protekti, sed nur la spirite-enloĝata intelekto estas neprofitcele altruisma kaj senkondiĉe amema.
2. Interpretado de la universo - saĝeco. Nur la spirite-enloĝata menso povas kompreni, ke la universo estas amika al la individuo.
3. Spirita taksado pri la vivo - adoro. Nur la spirite-enloĝata homo ekkonscias pri la dia ĉeesto, kaj serĉas atingi pli plenan sperton en kaj kun tiu antaŭsigno de dieco.
La homa menso de kreas realajn valorojn; la homa sperto ne havigos la universan klarvidecon. Koncerne la klarvidecon, la agnosko de moralaj valoroj, kaj la juĝkapablo de spiritaj signifoj, ĉio tio, kion la homa menso povas fari estas elkovri , agnoski, interpreti, kaj elekti.
La moralaj valoroj de la universo fariĝas intelektaj posedoj, dank’al la uzo de tri bazaj juĝoj, aŭ elektoj, de la mortemula menso:
1. Mema juĝo - morala elekto.
2. Socia-juĝo - etika elekto.
3. Juĝo pri Dio - religia elekto.
Tiel aperas, ke ĉiu ajn homa progreso estas efektivigita per tekniko de kuna revelacia evoluo.
Se dia amato ne vivus en homo, ĝi ne povus neprofitcele kaj spirite ami. Se interpretisto ne vivus en ĝia menso, homo ne povus reale ekkonscii pri la universa unueco. Se taksisto ne enloĝus en homo, ĝi ne povus taksi la moralajn valorojn, kaj rekoni la spiritajn signifojn. Nu, tiu amato venas el la fonto mem de la infinita amo; Tiu interpretisto estas parto de la Universa unueco, tiu taksisto estas la infano de la Centro kaj Fonto de ĉiuj absolutaj valoroj de dia kaj eterna realeco.
Morala taksado laŭ religia signifo - spirita klarvideco - indikas la individuan elekton inter bona, kaj malbona, vera kaj erara, materia kaj spirita, homa kaj dia, tempo kaj eterneco. Homa supervivo larĝe dependas de la alligiteco de la homa volo por elekti valorojn proponitaj de tiu selektisto de spiritaj valoroj - la enloĝanta interpretanto kaj unuiganto. Persona religia sperto entenas du fazojn: elkovro en la homa menso, kaj revelacio dank’ al la enloĝanta dia spirito. Kaŭze de afektada trouzo aŭ kiel rzulto de malpia konduto de pretendaj religionistoj, homo, aŭ eĉ generacio da homoj, povas elekti interrompi siajn strebojn por elkovri la Dion, kiu loĝas en ili. Ili povas malsukcesi progresi en la dia revelado, kaj ne ĝin atingi. Sed tiaj sintenoj de spirita stagnado ne longe povas daŭri kaŭze de la ĉeesto kaj influo de la enloĝanta Pensa Ĝustiganto.
Tiu profunda sperto de la realeco pri la dia enloĝanto por ĉiam transcendas la krudan materian teknikon de la fizikaj sciencoj. Vi ne povas meti spiritan ĝojon sub mikroskopon; vi ne povas pesi amon sur pesilo; vi ne povas mezuri moralajn valorojn, ankaŭ vi ne povas taksi la kvalecon de spirita adoro.
La Hebreoj havis religion de morala sublimeco, la Grekoj ellaboris religion de beleco, Paŭlo kaj liaj kunfratoj trovis religion de fido, espero, kaj karitato. Jesuo revelaciis kaj ekzemplis religion de amo: sekureco en la Patra amo, kun ĝojo kaj kontentigo konsekvence al la partigo de tiu amo en la servado al la homa frataro.
Ĉiufoje kiam homo faras pripensan moralan elekton, ĝi tuje spertas novan dian invadon de sia animo. Morala elekto konsistigas religion kiel la motivo de ena respondo al eksteraj kondiĉoj. Sed tia reala religio ne estas pure subjektiva sperto. ĝi montras la totalecon de la individua subjektiveco engaĝitan en signifoplena kaj inteligenta respondo al totala objektiveco - la universo kaj ĝia Faranto.
La ĉarma kaj transcenda sperto ami kaj esti amita ne estas simple psika iluzio, eĉ se ĝi estas tiel pure subjektiva. Laŭ la homa observo, la sola vere dia kaj objektiva realeco asociita al mortemuloj, la Pensa Ĝustiganto, ŝajne funkcias kiel ekskluzive subjektiva fenomeno. Homa kontakto kun la plej alta objektiva realeco, Dio, ekzistas nur tra la pure subjektiva sperto koni, kaj adori lin, kaj plenumi filecon kun li.
Vera religia adoro ne estas bagatela monologo de mem-blindiĝo. Adoro estas persona komuneco kun tio, kio estas die reala, kun tio, kio estas la vera fonto de realeco. Homo aspiras pliboniĝi dank’ al la adoro, kaj pere de ĝi finfine trafi la plejbonon.
La idealigo kaj provo servi verecon, belecon, kaj bonecon ne anstataŭas aŭten- tikan religian sperton - spiritan realecon. Psikologio kaj idealismo ne egalvaloras religian realecon. La projekcioj de la homa intelekto povas efektive naski falsajn diojn - dioj laŭ la homa bildo - sed la vera konscienco pri Dio ne havas tian originon. La konscienco pri Dio kuŝas en la enloĝanta spirito. Multaj el la religiaj sistemoj de la homo venas de formuladoj de la homa intelekto, sed la konscienco pri Dio ne estas necese parto de tiuj groteskaj sistemoj de religia sklaveco.
Dio ne estas la simpla invento de homa idealismo, li estas la fonto mem de ĉiuj tiaj superbestaj ideoj kaj valoroj. Dio ne estas hipotezo formulita por unuigi la homajn konceptojn pri vereco, beleco, kaj boneco; li estas la ama personeco, el kiu ĉiuj tiuj universaj manifestiĝoj devenas. Vereco, beleco, kaj boneco de la homa mondoestas unuigitaj per la kreskanta spiriteco de la mortemulaj spertoj, suprenirantaj al Paradizaj realecoj. La unueco de vereco, beleco, kaj boneco povas nur esti realigita en la spirita sperto de la Dion-konanta personeco.
Moraleco estas la esenca antaŭekzistanta fundamento de persona konscienco pri Dio, la persona realigado pri la ena ĉeesto de la Ĝustiganto, sed tia moraleco estas nek la fonto de religia sperto nek la rezultanta spirita klarvideco. La morala naturo estas superbesta sed subspirita. Moraleco egalvaloras la devan agnoskon, la komprenon de la ekzisto de bono kaj malbono. La morala zono intervenas inter la besta kaj homa tipoj de menso, kiel morontio funkcias inter la materia kaj spirita sferoj de personeca finatingo.
La evolua menso kapablas elkovri leĝon, morojn, kaj etikon, sed la disdonaca spirito, la enloĝanta Ĝustiganto, revelacias al la evoluanta homa menso la leĝofaranton, la Patron-fonton de ĉio tio, kio estas vera, bela, kaj bona; kaj homo havanta tian iluminantan religion estas spirite ekipita por komenci la longan kaj aventuran serĉadon de Dio
Moraleco ne estas necese spirita, ĝi povas esti plene kaj pure homa, kvankam reala religio plialtigas ĉiujn moralajn valorojn, kaj plisignifigas ilin. Moraleco sen religio malsukcesas riveli plejlastan bonecon, kaj ankaŭ mankas sekurigi la supervivon eĉ de siaj propraj moralaj valoroj. Religio alportas plialtigon, gloradon, kaj garantiitan supervivon de ĉio, kion la moraleco rekonas kaj aprobas.
Religio staras supre de la scienco, arto, filozofio, etiko kaj moroj, sed ne estas sendependa de ili. Ĉiuj estas nedisigeble ligitaj en la homa sperto, persone kaj socie. Religio estas plejsupera sperto de la homo en sia mortemula naturo, sed finita lingvaĵo por ĉiam neebligas, ke la teologio adekvate priskribas realan religian sperton.
Religia klarvido posedas la povon ŝanĝi malvenkon en pli altaj deziroj kaj novaj decidoj. Amo estas la plej alta motivado, kiun homo povas uzi en sia universa supreniro. Sed amo, senigita de vereco, beleco, kaj boneco, estas nur sento, filozofia malekvilibro, psika iluzio, spirita mistifikado. Amo devas ĉiam esti redifinita sur sinsekvaj niveloj de morontio kaj spirita progreso.
Arto rezultas de la homa provo eviti la mankon de beleco de sia materia medio; ĝi estas gesto al la morontia nivelo. Scienco estas homa strebado solvi la ŝajnajn enigmojn de la materia universo. Filozofio estas homa provo al la unuigo de homa sperto. Religio estas plejsupera gesto de la homo, ĝia belega spiritostrebo al fina realeco, ĝia determino trovi Dion kaj esti kiel li.
En la regno de religia sperto, spirita ebleco estas potenciala realeco. Spirita puŝo antaŭen de la homo ne estas psika iluzio. Ĉio en la homa idealigo pri la universo povas ne esti realaĵo, sed multe, tre multe, estas vera.
La vivo de iuj homoj estas tro granda kaj nobla por malsupreniri sur malaltan nivelon de simpla sukceso. Besto devas adaptiĝi al la ĉirkaŭo, sed la religia homo transcendas sian ĉirkaŭon, kaj tiamaniere evitas la limojn de la estanta materia mondo perl tiu klarvideco pri la dia amo. Tiu ama koncepto naskas en la homa animo tiun superbestan strebon trovi verecon, belecon, kaj bonecon; kaj kiam li trovas ilin, li estas glorogita en ilia brakumo, li estas konsumita pro la deziro vivi ilin, kaj agi laŭ la rekteco.
Ne estu senkuraĝigita, la homa evoluo estas ankoraŭ progresanta, kaj la revelacio de Dio al la mondo, en kaj de Jesuo, ne mankos.
La granda defio al moderna homo estas estigi pli bonan komunikadon kun la dia Monitoro, kiu loĝas en la homa menso. La plej granda aventuro de la homo en la karno konsistas en lia ekvilibra kaj sana klopodo por forpuŝi la limojn de la konscienco de si tra la svagaj kampoj de la embria konscienco de la animo, pere de sincera strebo por atingi la limlandon de la spirita konscienco - kontakto kun la dia ĉeesto. Tia sperto reprezentas la konsciencon de Dio; estas sperto potence konfirmanta la antaŭekzistantan veron de la religia sperto koni Dion. Tia konscienco pri spirito egalvaloras la konon de la fileca realeco kun Dio. Krome, la garantio de fileco estas la fida sperto.
La konscienco pri Dio egalvaloras la integradon de si kun la universo, sur ĝiaj pli altaj niveloj de spirita realeco. Nur la spirito entenanta iun ajn valoron estas nepereonta. En homa sperto, eĉ tio kio estas vera, bela, kaj bona povas ne perei. Se homo ne elektas supervivi, tiam la supervivanta Ĝustiganto konservas tiujn realecojn naskiĝintajn de amo kaj nutrantajn en servado. Kaj ĉiuj aferoj estas parto de la Universala Patro. La Patro estas vivanta amo, kaj tiu vivo de la Patro estas en liaj Filoj. Kaj la spirito de la Patro estas en la filoj de liaj Filoj - mortemuloj. Kiam ĉio estas dirita kaj farita, la ideo de Patro estas ankoraŭ la plej alta koncepto pri Dio.