Kajero 195084

Post Pentekosto

La rezultoj de la Petra prediko la pentekostan tagon estis tiaj, ke ili decidis pri la futura politiko kaj determinis la planojn de la plejmulto de la apostoloj en iliaj streboj por proklami la regnan evangelion. Petro estis la reala fondinto de la Kristana Eklezio.; Paŭlo portis la kristanan mesaĝon al la aligentumoj, kaj la grekaj kredantoj portis ĝin en la tuta romiana imperio.

La Hebreoj kiel popolo, kvankam ligitaj al la tradicio kaj turmentaditaj de la pastroj, rifuzis akcepti aŭ la Jesuan evangelion de Dia patreco kaj homa frateco, aŭ la Petran kaj Paŭlan proklamon pri la resurekto kaj ĉieliro de Kristo (la posta Kristanismo), dum la restaĵo de la romiana imperio troviĝis ricevema al la evoluantaj kristanaj instruoj. En tiu epoko la okcidenta civlizacio estis intelekta, laca pro la milito, kaj profunde skeptika pri ĉiu speco de ekzistantaj religioj kaj universaj filozofioj. La popoloj de la okcidenta mondo, kiuj profitis de la greka kulturo, havis respektegatan tradicion de granda estinteco. Ili povis kontempli la heredon de grandaj plenumadoj en filozofio, arto, literaturo, kaj politika progreso. Sed malgraŭ ĉiuj tiuj sukcesoj, ili havis neniun kontentigantan religion por la animo. Iliaj spiritaj deziregoj restis nekontentigitaj.

Sur tia sceno de homa socio la Jesuaj instruoj entenantaj la kristanan mesaĝon subite estis prezentitaj. Nova vivordo estis tiel prezentita al la malsataj koroj de tiuj okcidentaj popoloj. Tiu situacio signifis tujan konflikton inter la malnovaj religiaj praktikoj kaj la nova kristanigita versio de la Jesua mesaĝo al la mondo. La konsekvenco de tia konflikto devas esti aŭ decidiga venko favore de la nova, aŭ la malnova, aŭ kelka grado de kompromiso. Historio montras, ke la lukto ĉesis en kompromiso; la kristanisma ambicio estis tro granda, por ke iu ajn popolo povu asimili ĝin dum nur unu aŭ du generacioj. Ĝi ne estis simple spirita voko , kiel Jesuo estis prezentinta ĝin al la homaj animoj; ĝi frue adoptis decidan sintenon pri la religia ritaro, edukado, magio, medicino, arto, literaturo, leĝo, regado, moroj, seksa reglamentado, poligamio, kaj en ia mezuro, eĉ sklaveco. Kristanismo ne venis simple kiel nova religio - io, kion la tuta romiana imperio kaj la tuta Oriento atendis - sed kiel nova ordo de homa socia. Tiam tia pretendo rapide provokis la socimoralan alfrontiĝon de la jararo. La Jesuaj idealoj kiel ili estis reinterpretitaj de la greka filozofio kaj en la socialigita Kristanismo, nun aŭdace defiis la tradiciojn de la homa raso enkorpigataj en la etiko, moraleco, kaj religioj de la okcidenta civilizacio.

Unue, Kristanismo gajnis konvertitojn nur en la plej socie kaj ekonomie malsuperaj tavoloj. Sed en la komenco de la dua centjaro la plej bona el la grekromia kulturo pli kaj pli turniĝis al tiu nova ordo de kristana kredo, tiu nova koncepto pri la vivcelo kaj ekzistodetermino.

Kiel tiu nova mesaĝo de juda origino, kiu preskaŭ malsukcesis en sia naskiĝlando, tiel rapide kaj efike kaptis la plej bonajn mensojn de la romiana imperio? La Kristanisma triumfo super la filozofiaj religioj kaj la misteraj kultoj estis kaŭzita de:

1. Organizo. Paŭlo estis granda organizanto, kaj liaj sekvantoj sekvis la ritmon, kiun li altrudis.

2. Kristanismo estis tute helenigata. Ĝi entenis la plej bonan el la greka filozofio kaj ankaŭ la kremon de la hebrea teologio.

3. Sed pli bone ol ĉio, ĝi entenis novan kaj grandan idealon, la eĥon de la viva disdonaco de Jesuo kaj la esprimon de lia saviĝmesaĝo por la tuta homaro.

4. La kristanaj ĉefoj pretis fari tiajn kompromisojn kun la Mitraismo, ke la pli bona duono de ĝiaj aliĝintoj estis gajnitaj super la antioĥia kulto.

5. Sammaniere la sekvantaj kaj postaj generacioj de kristanaj ĉefoj faris plu tiajn kompromisojn kun la paganismo, ke eĉ la romia imperiestro Konstanteno estis gajnita por la nova religio.

Tamen la kristanoj sagace traktis kun la paganoj pro tio, ke ili adoptis la paganan paradon de la ritaro, sed devigis la paganoj akcepti la helenigatan version de la Paŭla Kristanismo. Ili fintraktis pli bonan aferon kun la paganoj ol kun la mitraisma kulto, sed eĉ en tiu komenca kompromiso ili pli ol venke eliris el tiu afero, ĉar ili sukcesis elimini la krudajn malmoralecojn kaj ankaŭ multajn aliajn kondamnindajn praktikojn de la persa mistero.

Prave malprave, tiuj komencaj ĉefoj de Kristanismo memdecide kompomisis la idealojn de Jesuo en la streboj por savi kaj servi multajn el liaj ideoj. Kaj ili eminente sukcesis pri tio. Sed ne trompu vin! Tiuj kopromisiitaj idealoj de la Majstro estas ankoraŭ latentaj en lia evangelio, kaj ili finfine evidentigos sian plenan povon super la mondo.

Dank al tiu paganigado de Kristanismo la malnova ordo gajnis multajn malsuperajn venkojn de rita naturo, sed la kristanoj superstaris, ĉar:

1. Nova kaj multege pli alta tono en la homaj moroj sonoris.

2. Nova kaj grande plilarĝigita koncepto pri Dio estis donita al la mondo.

3. La senmorteca espero fariĝis parto de la certeco de agnoskita religio.

4. Jesuo de Nazareto estis fordonita al la malsata animo de la homo.

Multaj el la grandaj verecoj instruigitaj de Jesuo estis preskaŭ perditaj en tiuj komencaj kompromisoj, sed ili ankoraŭ dormetas en tiu religio de paganigita kristanismo, kiu siavice estis la Paŭla versio de la vivo kaj instruoj de la Homa Filo. Kristanismo, eĉ antaŭ esti paganigita, estis unue komplete helenigita. Kristanismo multe, multege ŝuldas al la Grekoj. Estis greko de Egiptio, kiu en Niceo tiel kuraĝe kontraŭstaris kaj tiel sentime defiis tiun asembleon, ke ĝi ne aŭdacis mallumigi la koncepton de la Jesua naturo, tiel ke la reala vero pri lia disdonaco estus estinta danĝere perdita por la mondo. Tiu greko nomiĝis Atanazio, kaj sen la elokvenco kaj la logiko de tiu kredanto estus triumfinta super la konvinkoj de Ario.

1. INFLUO DE LA GREKOJ

La helenigado de Kristanismo vere komencis la eventoplenan tagon kiam la apostolo Paŭlo stariĝis antaŭ la consilio de la Areopago en Ateno, kaj parolis al la atenanoj pri “la nekonata Dio.” Tie ĉi, en la ombro de la Akropolo, tiu romana civitano proklamis al tiuj grekoj sian version pri la nova religio, kiu devenis de la juda lando de Galileo. Kaj estis kelkaj strangaj similecoj inter la greka filozofio kaj la multnombraj instruoj de Jesuo. Ili havis komunan celon - Ambaŭ projektis la ekaperon de la individuo. La grekoj projektis lian socian kaj politikan ekaperon; Jesuo, lian moralan kaj spiritan ekaperon. La greko instruis la intelektan liberalismon kondukantan al la politika libereco; Jesuo instruis la spiritan liberalismon kondukantan al la religia llbereco. Tiuj du unuigitaj ideoj konsistigis novan kaj potencan ĉarton por la homa libereco; ili antaŭprezentis la socian, politikan, kaj spiritan liberecon de la homo.

Kristanismo naskiĝis kaj triumfis super ĉiuj konkurencaj religioj kaŭze de du aferoj:

1. La greka menso pretis prunti iujn ajn bonajn ideojn, eĉ judajn

2. Paŭlo kaj liaj sekvantoj pretis por kompromisoj, se tiuj ĉi estis lertaj kaj sagacaj.; pri teologio ili estis ruzaj traktantoj.

En la tempo kiam Paŭlo predikis en Ateno “Kriston kaj krucimitan Kriston”, la grekoj estis spirite malsataj; ili estis koncernataj demandantoj, kaj vere serĉis la spiritan veron. Neniam forgesu, ke la romanoj unue batalis kontraŭ la kristanismo, dum la grekoj aliĝis al ĝi, ankaŭ ke la grekoj litere altrudis la romanojn poste akcepti, kiel parto de la greka kulturo, tiun novan religion, tiam modifitan.

Grekoj respektegis belecon, dum Judoj la sanktecon, sed ambaŭ popoloj amis la verecon. Dum centjaroj la grekoj serioze pripensis kaj sincere debatis pri ĉiuj homaj problemoj - sociaj, ekomomikaj, politikaj, kaj filozofiaj - sed ne religiaj. Malmulte da grekoj estis dediĉintaj sian atenton sur la religion; eĉ sian propran religion ili ne tre serioze konsideris. Dum jarcentoj la Judoj neglektis tiujn aliajn fakojn de la penso por dediĉi sian menson al la religio. Ili tre serioze, tro serioze, konsideris sian religion. La unuigita produkto de la pensjarcentoj de tiuj du popoloj, iluminata per la enteno de la Jesua mesaĝo, nun fariĝis la konduka povo de nova ordo de homa socio, kaj en ia mezuro, de nova ordo de homa religia kredo kaj praktiko.

La influo de la greka kulturo estis jam penetrinta la landojn de la mediteranea okcidento kiam Aleksandro propagis la helenan civilizacion super la Proksim-Eosta Ĉiam kiam la grekoj vivis en siaj malgrandaj urboj-ŝtatoj ĉio bone okazis, sed kiam la macedona reĝo aŭdacis ŝanĝi Grekion en imperio, etendiĝanta de Adriatiko ĝis Induso, komencis la malordo. Grekaj arto kaj filozofio plene regis la taskon de imperia ekspansio, sed ne same la politika administrado aŭ religio. Post kiam la grekaj urboj-statoj eŝtis ŝanĝitaj en imperio, iliaj sufiĉe parkaj dioj ŝajnis iom strangaj. La grekoj reale serĉis unu Dion, pli grandan kaj bonan Dion, kiam la kristanigita versio de la malnova juda religio venis al ili.

La helena imperio, senŝanĝe, ne povis daŭri. Ĝia kultura daŭris, sed ĝi supervivis nur dank’ al la stabiliga alporto de la romana politika genio okcidente por imperia administrado, kaj post la akiro oriente de religio, kies sola Dio posedas imperian dignon.

Dum la unua centjaro post Kristo, la greka kulturo estis jam atinginta siajn plej altajn nivelojn; ĝia regreso estis komencinta. Instruiteco pligrandiĝis, sed genio deklinis. Estis dum tiu epoko kiam la ideoj kaj idealoj de Jesuo, kiu estis enkorpigita en Kristanismo, fariĝis parto de la protekto de la grekaj kulturo kaj instruiteco.

Aleksandro estis impeteginta sur la Orienton kun la donaco de la civilizacio de Grekio; Paŭlo sturmkonkeris la Okcidenton kun la Kristana versio de la Jesua evangelio. Kaj ĉie kie la greka kulturo superis tra la tuta Okcidento, la helenigata Kristanismo enradikiĝis.

La orienta versio de la Jesua mesaĝo, kvankam ĝi restis pli fidela al ĝiaj instruoj, plusekvis la senkompromisan konduton de Abnero. Neniam ĝi progresis kiel la helenigata versio, kaj finfine perdiĝis en la islama movo.

2. LA ROMANA INFLUO

La Romanoj prenis laŭ la brakforto la kontrolon de la greka kulturo, starigante reprezentan regadon anstataŭ perlote regado. Kaj baldaŭ tiu ŝanĝo favoris la Kristanismon pro tio, ke Romo alportis en la tutan okcidentan mondon novan toleron pri la fremdaj lingvoj, popoloj, kaj eĉ religioj.

La plejgranda parto de la fruaj persekutadoj de kristanoj en Romo estis sole kaŭziita de ilia malbonvena uzado de la termino “regno” en iliaj predikoj. La Romanoj estis toleremaj pri iu ajn kaj ĉiuj religioj, sed tre puntiliaj pri io ajn, kio povis ŝajni al politika rivaleco. Tiel, kiam tiuj fruaj persekutadoj, tiel larĝe kaŭzitaj de miskompreno, finis, la kampo por la religia propagando estis larĝe malfermita. Romano interesiĝis al la politika administrado; li malmulte zorgis pri arto aŭ religio, sed li estis escepte tolerema pri ambaŭ.

Orienta leĝo estis severa kaj arbitra; greka leĝo estis fleksebla kaj artista; romana leĝo estis digna kaj imponanta la respekton. Romana edukado imponis senekzemplan kaj neŝanceleblan lojalecon. La fruaj Romanoj estis politike sindonemaj kaj sublime dediĉitaj individuoj. Ili estis honestaj, fervoraj, kaj dediĉitaj al siaj idealoj, sed sen nome digna religio. estas malmulte mirinda, ke iliaj grekaj instruistoj kapablis persvadi ilin akcepti la Paŭlan Kristanismon.

Tiuj Romanoj estis granda popolo. Ili povis regi la Okcidenton, ĉar ili regis sin mem. Tiaj senegalaj honesteco, sindonemo, kaj nedifektebla sinregado estis ideala kampo por la akcepto kaj kreskado de Kristanismo.

Facilis por tiuj Greko-Romianoj iĝi tiel sindonemaj al institucia eklezio, kiel ili estis politike dediĉitaj al la ŝtato. La Romanoj batalis kontraŭ la eklezio nur kiam ili timis ĝin kiel konkuranto de la ŝtato. Romo, havanta malmulte da nacia filozofio aŭ enlanda kulturo, proprigis al si la grekan kulturon, kaj aŭdace adoptis Kriston kiel sian moralan filozofion. Kristanismo fariĝis la morala kulturo de Romo, sed apenaŭ ĝia religio en la senco de individua sperto en spirita kreskado de tiuj, kiuj komplete aliĝis al la nova religio. Fakte, se diri la veron, multaj individuoj penetris sub la surfacon de ĉiu tiu ŝtata religio, kaj trovis por nutri siajn animojn la realajn volorojnde la vualitaj signifoj entenataj en la latentaj veroj de helenigita kaj paganigita Kristanismo.

La Stoikulo kaj lia vivoplena alvoko al “la naturo kaj la konscienco” estis des pli bone, almenaŭ en la intelekta senco, prepariginta tutan Romon akcepti Kriston. La Romano nature kaj eduke estis juristo; li respektegis la naturajn leĝojn. Kaj nun, en Kristanismo li distingis la naturajn leĝojn en la leĝoj de Dio. Popolo povanta produkti Ciceronon kaj Vergilion estis matura por helenigita Kristanismo de Paŭlo.

Kaj tiel tiuj romanigitaj Grekoj cedigis ambaŭ Judojn kaj Kristanojn filozofigi sian religion, kunordigi siajn ideojn, kaj sistemigi siajn idealojn, adapti religiajn praktikojn al la ekzistanta tendenco de vivo. Kaj ĉio tio ĉi estis enorme helpita de la hebreaj skribaĵoj en greklingvo kaj de la posta greklingva redaktaĵo de la Nova Testamento.

La Grekoj, kontraste kun la Judoj kaj multaj aliaj popoloj, estis longe provizore kredantaj la senmortecon, iu speco de supervivo post la morto, kaj ĉar tio estis la esenco mem de la Jesua instruo, estis certe, ke Kristanismo faros fortan allogon sur ili.

Sinsekvo de venkoj de la greka kulturo kaj romana politiko estis plifirmiginta la mediteraneajn landojn en unu imperio, kun unu lingvo kaj unu kulturo, kaj estis preparinta la okcidentan mondon akcepti unu solan Dion.Judaismo provizis tiun Dion, sed Judaismo ne estis akceptebla por la romanigitaj Grekoj. Filo helpis kelkajn malplirigorigi siajn obĵetojn, sed Kristanismo rivelis al ili ankoraŭ plej bonan koncepton pri Dio, kaj ili volonte aliĝis al ĝi.

3. SUB LA ROMIANA IMPERIO

Post la plifirmiĝo de la romana politika regado kaj post la disiĝo de la Kristanismo, la Kristanoj troviĝis kun unu Dio, granda religia koncepto, sed sen imperio. La Greko-Romianoj troviĝis kun granda imperio sed sen unu Dio por servi kiel taŭga religia koncepto de imperia kulto kaj spirita unuiĝo. La Kristanoj akceptis la imperion; la Imperio adoptis Kristanismon. La Romano provizis unuecon de politika regado; la Greko, unuecon de kulturo kaj instruo; Kristanismo, unuecon de religiaj penso kaj praktiko.

Romo transpasis la tradicion de nacionalismo per imperia universalismo, kaj por la unua fojo en la historio ebligis, ke diferencaj rasoj kaj nacioj, malpleje teorie, akceptas unu solan religion.

Kristanismo fariĝis favorata en Romo en momento de granda lukto inter la vivoplenaj instruoj de la Stoikuloj kaj la savaj promesoj de la misteraj kultoj. Kristanismo alportis refreŝigan konsoligon kaj liberigan povon al spirite malsata popolo, kies lingvo posedis neniun vorton por signifi “neprofitemo.”

Tio kio donis la plej grandan povon al Kristanismo estis la maniero per kiu ĝiaj kredantoj vivis vivojn de servado, kaj eĉ mortis en la nomo de sia fido dum la fruaj tempoj de drastaj persekutadoj.

La instruoj pri la Krista amo al la infanoj baldaŭ ĉesigis la plejoftan praktikon eksponi infanojn al la morto kiam ili ne estis deziritaj, ĉefe bubinoj.

La unuaj formoj de kristana kulto estis larĝe prunteprenitaj al la juda sinagogo, modifita de la Mitra ritaro; pli malfrue multe da pagana pompo estis almetita. La skeleto de la frua Kristana eklezio inkluzivis kristanigitajn Grekojn prozelitojn de Judaismo.

La dua centjaro post Kristo estis la pli bona epoko en la tuta monda historio, por ke bona religio povu progresi en la okcidenta mondo. Dum la unua jarcento Kristanismo estis prepariĝinta per luktoj kaj kompromisoj enradikiĝi kaj disiĝi. Kristanismo adoptis inperiestron; pli malfrue, tiu ĉi adoptis Kristanismon. Estis granda epoko por la diskonigo de nova religio; epoko de religia libereco, de universaj vojaĝoj, de denobstakla penso.

La spirita impulso teorie akcepti helenigitan Kristanismon tro malfrue alvenis en Romon por antaŭmalhelpi ĝian bone-komencitan moralan ekfiniĝon, aŭ por kompensi la jam bone-starigitan kaj kreskantan rasian difektadon. Tiu nova religio estis kultura neceseco por imperia Romo, kaj estas ekstreme malfeliĉe, ke ĝi ne estis fariĝanta rimedo de spirita savo en pli larĝa senco.

Eĉ bona religio ne povus savi grandan imperion de certigitaj rezultoj de manko de individua partopreno en la registaraj aferoj, paternalisma troo, supertaksoj kaj maldelikataj superrajtaj kolektadoj, malekvilibrigita komerco kun la Oriento, pro kiu elĉerpiĝis la oro, diboĉa frenezeco, romana normigado, virina malnobligo, sklaveco kaj rasa dekadenco, fizikaj plagoj, kaj ŝtata eklezio, kiu instituciiĝis ĝis la spirita malfekundeco.

Tamen, la kondicoj ne estis tiel malbonaj en Aleksandrio. La fruaj pensoskoloj senkompromise plusubtenis multajn el Jesuaj instruoj. Pantaenus instruis Klementon, kaj sekvis Natanaelon proklamante Kriston en Indion. Dum iuj el Jesuaj idealoj estis oferitaj en la Kristanisma konstruado, malkontestendas, ke ĉirkaŭ la fino de la dua jarcento preskaŭ ĉiuj grandaj pensuloj de la greko-romiana mondo estis iĝintaj Kristanoj. La triumfo estis kvazaŭe kompleta.

Kaj tiu romiana imperio sufiĉe longe daŭris por certigi la transvivon de Kristanismo eĉ post sia disfalo. Sed ofte ni estas konjektintaj pri tio, kion estus okazinta en Romo kaj en la mondo, se la regna evangelio estus adoptita anstataŭ la greka Kristanismo.

4. LA EŬROPA JARARO DE MALLUMO

La eklezio, kiel socia adjunkto kaj politika aliancito, estis kondamnita preni sian parton en la intelekta kaj spirita ekfiniĝo de la tiel-nomata Eŭropa “malluma jararo.” Dum tiu periodo, religio pli kaj pli fariĝis monaĥa, asketa, kaj regula. Kristanismo estis spiritsence vintrodormanta. Tra tiu tuta periodo, marĝene de tiu dormetanta kaj sekularizita religio, ekzistis kontinua kurento de misticismo, fantasta spirita sperto tanĝanta la nerealecon kaj filozifie simila al la panteismo.

Dum tiuj mallumaj kaj malesperaj centjaroj la religio refariĝis praktike laŭokaza. La individuo estis perdita antaŭ la servutigantaj aŭtoritato, tradicio, kaj estriĝo de la eklezio. Nova spirita minaco montriĝis en la kreado de galaksio da “sanktuloj”, kiuj supozite havis specialan influon ĉe la diaj kortegoj, kaj povis do propeti antaŭ la Dioj en la nomo de la homo, se li efike apelacciis al ili.

Sed Kristanismo, kvankam senpova por forŝovi la tujminacan jararon de obskur- antismo, estis des pli bone pretigita postvivi al tiu longa periodo de morala mallumeco kaj spirita stagnado, ke ĝi estis sufiĉe socialigita kaj paganigita. Ĝi supervivis dum la tuta longa nokto de la okcidenta civilizacio, kaj ankoraŭ agis kiel morala influo en la mondo ektagiĝe de la Renesanco. La Kristanisma rehabilito, post la transiro de la malluma jararo, havis kiel rezulto la ekziston de multaj sektoj pri la kristanaj instruoj, kredoj adaptitaj al intelektaj, emociaj, kaj spiritaj specialaj tipoj de homa personeco. Kaj multaj el tiuj specialaj kristanaj grupoj, aŭ religiaj familioj, ankoraŭ pludaŭras en la momento de tiu prezentado.

Kristanismo prezentiĝas kiel historio devenanta de la senintenca transfomo de la Jesua religio en religio pri Jesuo. Krome ĝi montras, ke ĝi estas spertinta helenigadon, paganigadon, sekularizadon, instituciigadon, intelektan difektadon, spiritan dekadencon, moralan vintrodormadon, estingadan minacon, postan rejunigon, fragmentigon, kaj pli freŝdate relativan rehabiliton. Tiaj precedentoj indikas imanentan vivoforton kaj la posedon de vastaj rekuperaj latentoj. Kaj tia sama Kristanismo nun ĉeestas en la civilizita mondo de okcidentaj popoloj, kaj stariĝas fronte al lukto por ekzisti eĉ ankoraŭ pli alarma ol tiuj eventoplenaj krizoj, kiuj karakterizis ĝiajn estontecajn luktojn por la supereco.

Religio estas nun konfrontita al la defio de nova epoko de sciencaj mensoj kaj materiaj tendencoj. En tiu giganta lukto inter la sekulara kaj la spirita, la Jesua religio finfine triumfos.

5. LA MODERNA PROBLEMO

La dudeka jarcento estas alportinta al Kristanismo kaj aliaj religioj novajn solvendajn problemojn. Ju pli civilizacio distingiĝas, des pli fariĝas necesa la devo “unue serĉi la ĉielajn realaĵojn” en ĉiuj homaj klopodoj por stabiligi socion kaj plifaciligi la solvon de ĝiaj materiaj problemoj.

Vero ofte fariĝas konfuza, kaj eĉ trompa kiam ĝi estas dismembrigita, segmentita, izolita, kaj tro analizita. Vivanta vero senerare instruas la serĉanton nur kiam ĝi estas entenita en pleneco kaj kiel spirita realeco, ne kiel fakto de materia scienco aŭ inspiriteco de intervenanta arto.

Religio estas la revelacio al homo de lia dia eterna destino. Religio estas pure persona kaj spirita sperto, kaj ĝi devas ĉiam esti distingita de alaj altaj formoj de homa penso, tiaj ke:

1. Logika sinteno de la homo pri la aferoj de materia realeco.

2. Estetika aprezado de la homo pri beleco kontraste kun malbeleco.

3. Etika malkontesto de la homo pri sociaj devigoj kaj politikaj devoj.

4. Eĉ la homa senco pri la homa moraleco ne estas, en kaj de ĝi mem, religia.

Religio estas destinata por trovi en la universo la valorojn, kiuj estigis fidon, veron, kaj certecon; religio kulminas en adoro. Religio malkovras por la animo tiujn plejsuperajn valorojn kontraste kun la relativaj valoroj malkovritaj de la menso. Tia superhoma klarvideco povas okazi nur dank’ al aŭtentika religia sperto.

Daŭra socia sistemo sen moraleco bazita sur spiritaj realecoj ne povas esti pli konservita ol povus esti la suna sistemo sen graviteco.

Ne provu kontentigi la scivolemon aŭ plenumi ĉiujn latentajn aventurojn ekaperantajn en la animon dum unu mallonga vivo en la karno. Pacienca estu! Ne cedu al tento anarkie plonĝi en sensekvan kaj sordidan aventuron. Jugu viajn energiojn kaj bridu viajn pasiojn.Estu kvietaj dum vi atendas la majeston disvolviĝon de senfina kariero de progresiva aventuro kaj emociiga malkovro.

En la konfuzo pri la homa origino, ne perdu el la vido lian eternan destinon. Ne forgesu, Jesuo amis eĉ la malgrandajn infanojn, kaj por ĉiam klare montris la grandan dignon de la homa personeco.

Dum vi rigardas la mondon memoru, ke la nigraj makuloj de malbono, kiujn vi vidas, reliefas sur blanka fono de plejlasta bono. Vi ne vidas simple blankajn makulojn de bono mizere reliefantaj sur nigra fono de malbono.

Kiam oni povas publikigi kaj proklami tiom da bonaj veraĵoj, kial homoj devus restadi sur la malbono en la mondo simple ĉar ĝi ŝajnas esti fakto? La belaj spiritaj valoroj de la vereco estas pli agrablaj kaj ekzaligaj ol la malbona fenomeno.

En religio, Jesuo laŭde konsilis kaj sekvis la spertan metodon, same kiel la moderna scienco sekvas eksperimentadan teknikon. Ni trovas Dion uzante la vojojn de la spirita klarvido, sed ni alproksimiĝas al tiu anima klarvido dank’al la amo de la belo, la strebado al la vereco, la fideleco al la devo, kaj la adoro de la dia boneco. Sed el ĉiuj tiuj valoroj , amo estas la vera gvidanto al reala klarvido.

6. MATERIALISMO

Scienculoj estas senintence defaligintaj homaron en materialistan panikon; Ili estas ekklikigintaj senpripensan alkuron sur la moralan bankon de la jararo, sed tiu banko de homa sperto havas vastajn spiritajn riĉofontojn; ĝi povas kontentigi la petojn faritajn al ĝi. Nur senpripensaj homoj panikiĝas pri la spiritaj aktivoj de la homa raso. Kiam la materialista-sekulara paniko estos finita, la Jesua religio ne bankrotos. La spirita banko de la ĉiela regno elspezos fidon, esperon, kaj moralan sekurecon por ĉiuj, kiuj sin turnos al ĝi “en ĝia nomo.”

Tute egale la ŝajna konflikto inter materialismo kaj la Jesuaj instruoj, vi povas esti certaj, ke en la estontecaj tempoj la Majstraj instruoj plene triumfos. En realeco, vera religio ne povas esti implikita en iu ajn debato kun scienco; ĝi estas neniel koncernata kaŭze de materiaj aferoj. Religio estas simple indiferenta sed komprenema kontraŭ la scienco, dum ĝi plejsupere interesiĝas al la scienculo.

La daŭrigo de la simpla kono, sen la kunestanta signifoklarigo de saĝeco kaj la spirita klarvideco de religia sperto, finfine kondukas al pesimismo kaj homa malespero. Iom da kono estas vere konsterna.

En la tempo de tiu skribaĵo la plej malbona de la materialisma epoko estas pasita; jam komencas tagiĝo de pli bona kompreno. La superaj mensoj de la scienca mondo ne havas plu materialisman filozofion, sed la baza popolo ankoraŭ klinas al tiu direkto sekve de antaŭaj instruoj. Sed tiu epoko de fizika realismo estas nur transira epizodo en la homa vivo sur tero. Maderna scienco estas lasinta netuŝita la veran religion - la Jesuaj instruoj tradukitaj en la vivo de ĝiaj kredantoj. La tuta scienco estas detruinta la infanecajn iluziojn de la eraraj interpretoj pri la vivo.

Koncerne la homan vivon sur tero, scienco estas kvanta sperto, religio kvalita sperto. Scienco okupiĝas pri fenomenoj, religio pri originoj, valoroj, kaj celoj. Nomi kaŭzojn por klarigi fizikajn fenomenojn, estas konfesi nesciadon pri la plejlastaj fontoj, kaj finfine nur kondukas la scienculon sin turni al la unua granda kaŭzo - la Universala Patro de Paradizo.

La subita transiro inter epoko de mirakloj kaj epoko de maŝinoj riveliĝis komplete bedaŭrinda por homo. Inĝenieco kaj lerteco de la falsaj filozofioj de mekanismo kontraŭdiras iliajn proprajn mekanismajn opiniojn. La menslerteco de fatalista materialisto por ĉiam refutas liajn asertojn laŭ kiuj la universo estas blinda kaj sencela energia fenomeno.

Ambaŭ, la mekanisma naturalismo de iuj supoze kleraj homoj, kaj la senpripensa laikeco de la surstrata homo, ekskluzive okupiĝas pri aĵoj; ili estas tute senigitaj je ĉiuj realaj valoroj, aproboj, kaj kontentigoj de spirita naturo, kaj ankaŭ malprovizitaj de fido, espero, kaj eternaj certecoj. Unu el la grandaj malfacilaĵoj de la moderna vivo estas ke homo opinias, li estas tro ukupita por dediĉi tempon al spirita meditado kaj religia sindonemo.

Materialismo malaltigis homon je rango de senanima aŭtomato, kaj simple konsistigas lin kiel aritmetikan simbolon lokalizitan senpove en la matematika formulo de malmulte romantika kaj mekanisma universo. Sed de kie devenas ĉiu tiu universo de matematikoj sen Majstro Matematikisto? Scienco povas diserti pri la konservado de la materio, sed religio pruvas la plenrajtecon de la konservado de homaj animoj - ĝi koncernas ilian sperton pri la spiritaj realecoj kaj eternaj valoroj.

La nuntempa materialista sociologo observas komunumon, faris priskribon pri ĝi, kaj lasas la homojn tiajn, kiajn li trovis ilin. Antaŭ dek naŭ jarcentoj, malkleraj Galileoj observis Jesuon donantan sian vivon kiel spiritan kontribuon al la ena sperto de la homo, sekve ili disiĝis kaj faris tute renversita la romianan imperion.

Sed la religiaj ĉefoj grande eraras, kiam ili provas altiri la modernan homon al la spirita lukto per la mezepokaj trumpetsonoj. Religio devas provizi sin per novaj kaj nunaj sloganoj. Nek demokracio, nek iu ajn alia politika panaceo anstataŭos la spiritan progreson. Falsaj religioj povas reprezenti eskapon el realeco, sed Jesuo en sia evangelio estas kondukinta la mortemulon al la eniro mem de eterna realeco de spirita progreso.

Diri ke menso “manifestiĝis” el materio nenion klarigas. Se la universo estus simple mekanismo, kaj se la menso estus solidara kun la materio, neniam ni havus du diferencajn interpretojn pri iu ajn observita fenomeno. La konceptoj pri vereco, beleco, kaj boneco estas imanentaj nek en fiziko nek en kemio. Maŝino ne povas koni, ankoraŭ malpli koni veron, soifi rektecon kaj ami bonecon.

Scienco povas esti fizika, sed la menso de la scienculo distinganta la veron estas sammomente supramateria. Materio ne konas veron, ne povas ami kompaton, kaj ne povas ĝui pri la spiritaj realecoj. Moralaj konvinkoj bazitaj sur spirita iluminado, kaj enradikigitaj en homa sperto estas tiel realaj kaj certaj kiel matematikaj deduktoj bazitaj sur fizikaj observadoj, sed sur diferenca kaj supera nivelo.

Se homoj estus nur maŝinoj ili pli malpli unuforme reagus vidalvide al materia universo. Individueco estus neekzistanta, kaj ankoraŭ multe malpli la personeco.

La fakto de la absoluta mekanismo de Paradizo en la centro de la universo de universoj, en la ĉeesto de la Nekvalifikita volado de la Dua Fonto-Centro por ĉiam certigas, ke la determinantoj ne konsistigas la ekskluzivan leĝon de la kosmo. Materialismo ekzistas, sed ĝi ne estas ekskluziva, mekanismo ekzistas, sed ĝi neestas nekvalifikita; determinismo ekzistas, sed ĝi ne estas sola.

Finita universo de materio finfine fariĝus unuforma kaj deternminista, sen la kunligita ĉeesto de menso kaj spirito. La influo de la kosma menso konstante injektas spontanecon eĉ en la materiajn mondojn.

Libereco aŭ iniciativo en iu ajn ekzista regno estas rekte proporcia al la grado de spirita influo kaj kontrolo de la kosma menso; tio estas, en la homa eksperieco, la grado de dediĉo por plenumi “la Patran volon.” Kaj tiel, kiam vi estas foririta por trovi Dion, tio estas la pruvo, ke Dio jam estas trovinta vin.

La sincera daŭrigo de boneco, beleco, kaj vereco kondukas al Dio. Kaj ĉiu scienca malkovro demonstras la ekziston de ambaŭ libereco kaj konstanteco en la universo. La eltrovinto estis libera fari la eltrovon. La eltrovita afero esta reala kaj ŝajne konstanta, ĉar alie ĝi ne estus povinta esti konata.

7. LA MALIMUNECO DE LA MATERIALISMO

Kiel estas sensensa la homo de materialista menso, kiu permesas, ke tiaj malimunaj teorioj, kiel la teorio de mekanisma universo, senigas lin je la vastaj spiritaj riĉofontoj de la persona sperto de vera religio. Faktoj neniam povas starigi obstaklojn kontraŭ reale spirita fido; sed teorioj povas tion. Preferinde estus, ke la scienco dediĉu detrui la superstiĉojn, prefere ol provi dispremi la religian fidon - la homa kredon en la spiritaj realecoj kaj diaj valoroj.

Scienco devus materie fari por la homo tion, kion spirite faras por li la religio: etendi la vivhorizonton kaj plilarĝigi lian personecon. Vera scienco ne povas havi daŭran malkonsenton kun vera religio. La “scienca metodo” estas simple intelekta referenco por mezuri la materiajn aventurojn kaj fizikajn plenumadojn. Sed estanta materia kaj tute intelekta, ĝi estas komplete neutila en la taksado de spiritaj realecoj kaj religiaj spertoj.

Jen la nekohereco de la moderna mekanismo: Se la universo estus simple materia kaj homo nur maŝino, tia homo estus tute nekapabla rekoniĝi kiel maŝino, kaj same tia maŝino-homo estus tute nekonscia pri la fakto de tia ekzistanta materia universo. Malgraŭ sia konsterna materialista malespero, la mekanisma scienco malsukcesis identigi la fakton de la spirite loĝita menso de la scienculo, kies supramateria klarvido formulas tiujn erarajn kaj memkontraŭdirajn konceptojn de materialista universo.

La paradizaj valoroj de eterneco kaj infiniteco, de vereco, beleco, kaj boneco estas vualitaj en la faktoj de la universaj fenomenoj de tempo kaj spaco. Sed la okuloj de la fido estas necesaj por spirite naskita mortemulo, kiu volas detekti kaj distingi tiujn spiritajn valorojn.

La realecoj kaj valoroj de spirita progreso ne estas “psikologia projekcio” - nur glorigita nedormanta revo de la materia menso. Tiaj aferoj estas la spiritaj prognozoj de la ena Ĝustiganto, la spirito de Dio loĝanta la homa menso. Ne lasu viajn nociojn malprecize ekviditajn pri la “relativeco” perturbi viajn konceptojn pri la eterneco kaj infiniteco de Dio. Kaj kiam vi sentas la necesecon esprimi vian propran mion, ne eraru forgesi la Ĝustigantan-esprimon, la aperigon de via reala kaj pli bona mio.

Se temus pri nur materia universo, materia homo neniam povus sukcesi koncepti la mekanikan karakteron de tia ekskluzive materia ekzisto. Tiu preciza mekanisma kon- cepto pri la universo estas en ĝi mem nemateria fenomeno de la menso, kaj ĉiu menso estas de nemateria origino, malgraŭ ĝi povas ŝajni materie kondiĉata kaj mekanike kontrolata.

La parte evoluata mensa mekanismo de la mortemulo ne superbordiĝas kun kohereco kaj saĝeco. La homa memŝatemo ofte superas ĝian prudenton kaj eliras el ĝia logiko.

La pesimismo mem de la plej pesimista materialisto estas en kaj de si sufiĉa pruvo, ke la universo de pesimisto ne estas plene materia. Ambaŭ optimismo kaj pesimismo estas konceptaj reagoj en konscia menso pri valoroj tiel bone kiel faktoj . Se la universo estus vere kiel la materialisto konsideras ĝin, homo, kiel homa maŝino tiam estus malprovizita de ĉiu konscia rekono pri tiu fakto mem. Sen konscio pri la koncepto pri valoroj interne de la spirite naskita menso, la fakto de universa materialismo kaj la mekanikaj fenomenoj de la universa funkciado estus plene nekonata de la homo. Unu maŝino ne povas konscii pri la naturo aŭ valoro de alia maŝino.

Mekanisma filozofio pri vivo kaj universo ne povas esti scienca, ĉar scienco nur rekonas kaj traktas materiojn kaj faktojn. Filozofio estas neeviteble superscienca. Homo estas materia fakto de naturo, sed ĝia vivo estas fenomeno, kiu transcendas la materiajn nivelojn de naturo, ĉar ĝi evidentigas la kontrolajn atributojn de la menso kaj la kreativajn kvalitojn de la spirito.

La sincera provo de homo por iĝi mekanismo reprezentas la tragikan fenomenon de malgrava strebo por intelekte kaj morale sin mortigi. Sed ĝi ne povas tion.

Se la universo estus nur materio kaj homo nur maŝino, neniu scienco ekzistus por aŭdacigi la scienculon postulati la universan mekanizadon. Maŝinoj povas nek sin mezuri, nek sin klasifiki, nek sin taksi. Tia scienca serio de laboroj povus esti plenumita nur de ento kun supermaŝina statuso.

Se la reala universo estus nur vasta maŝino, tiam homo devus esti ekster la universo, kaj apartigita de ĝi por rekoni tian fakton, kaj ekkonscii pri klarvideco de tia taksado.

Se homo estus nur maŝino, per kia tekniko tiu homo povus kredi aŭ pretendi scii, ke ĝi estas nur maŝino? La sperto de mem-konscia taksado de si mem neniam estas atributo de simpla maŝino. Memkonscia kaj deklarita mekanismo estas la plej eble bona respondo al la mekanismo. Se la mekanismo estus fakto, ne povus ekzisti memkonscia mekanismo. Estas ankaŭ vere, ke oni devas esti morala persono antaŭ povi plenumi nemoralajn agojn.

Jam la pretendo pri materialismo implicas supermaterian konsciencon de la menso, kiu arogas al si aserti tian dogmon. Mekanismo povus difektiĝi, sed neniam progresi. Maŝinoj ne pensas, ne kreas, ne revas, nenion aspiras, ne idealigas, ne avidas veron, ne soifas rektecon. Iliaj vivoj ne estas motivitaj pro la pasio servi aliajn maŝinojn, kaj elekti kiel celo de eterna progreso la subliman taskon trovi Dion kaj strebi esti kiel li. Maŝinoj neniam estas intelektaj, emociaj, estetikaj, etikaj, mortemulaj aŭ spiritaj.

Arto pruvas, ke homo ne estas maŝino, sed ne, ke ĝi estas spirite nemortemula. Arto estas mortemula morontio, la interaganta kampo inter homo, la materia, kajhomo, la spirita. Poezio estas klopodo por eviti materiajn realaĵojn kaj akcepti spiritajn valorojn.

En alta civilizacio, arto humanigas sciencon, dum ĝiavice ĝi estas spiritigita per vera religio - klarvideco en spiritaj kaj eternaj valoroj. Arto reprezentas la homan kaj spactempan taksadon de realeco. Religio estas la dia subteno de kosmaj valoroj, kaj elvokas eternan progreson en spiritaj supreniro kaj ekspansio. Tempa arto fariĝas danĝera nur kiam ĝi blindiĝas kontraŭ la spiritaj modeloj de la diaj pratipoj, kiujn la eterneco esprimas kiel realecaj ombroj de la tempo. Vera arto estas la efika manipulado de la materiaj aĵoj de la vivo; religio estas nobliganta transformado de la materiaj faktoj de la vivo, kaj neniam ĉesas spirite taksadi la arton.

Kiel stulte estas supozi, ke aŭtomato povus koncepti filozofion pri aŭtomateco, kaj kiel ridinda estas tio pretendi, ke ĝi povus formi tian koncepton pri aliaj kunuloj aŭtomatoj.

Iu ajn scienca intrepreto pri la materia universo estas senvalora, krom se ĝi implicas la regulan rekonon de la scienculo. Neniu aprezado pri arto esatas aŭtentika, krom se ĝi donacas rekonon al la artisto. Neniu taksado pri moralo havas valoron, krom se ĝi inkluzivas la moraliston. Neniu rekono pri filozofio estas edifa, se ĝi ignoras la filozofon, kaj religio ne povas ekzisti sen la reala sperto de la religionisto, kiu en kaj tra tiu sperto serĉas trovi Dion kaj koni lin. Same estas la universo de universoj, kiu estas sen signifo krom la signifo de la MI ESTAS, la infinita Dio, kiu ĝin kreadas kaj senĉese ĝin administras.

Mekanismoj - humanistoj - tendencas al la devojiĝo kun la materiaj fluoj, dum Idealistoj kaj spiritualistoj aŭdacas inteligente kaj vigle utiligi siajn remilojn por modifi la ŝajne pure materian fluon de la energiaj torentoj.

Scienco vivas per la matematikoj de la menso; muziko esprimas la tempon de la emocioj. Religio estas la spirita ritmo de la animo en spactempa harmonio kun la plej altaj kaj eternaj mezuroj de la infiniteco. Religia sperto en homa vivo estas vere supermatematika.

En lingvaĵo, alfabeto reprezentas materialistan mekanismon, dum la vortoj esprimantaj la signifon de mil pensoj, grandaj ideoj, noblaj idealoj - de amo, malamo, de kovardeco kaj kuraĝo - priskribas la mensajn plenumadojn enirantajn en la kampon de ambaŭ materia kaj spirita leĝo, direktita per la volaserto de la personeco, kaj limigita pro la imanentaj kondiĉoj al la situacio.

La universo ne estas simila al la leĝoj, mekanismoj, kaj konstantoj, kiujn la scienculoj malkovras, kaj en la fino konsideras kiel scienco, sed prefere simila al scivola, pensanta, elektanta, kreopova, kombinacianta kaj diskriminanta scienculo, kiu tiel observas universajn fenomenojn, kaj klasifikas la matematikajn faktojn esense proprajn al la makanistaj fazoj de la materia aspekto de la kreo. La universo ne estas plu simila al arto de la artisto, sed prefere simila al artisto, kiu cerbumas, revas, aspiras, kaj progresas serĉante transcendi la mondon de materiaj aferoj en peno por atingi spiritan celon.

La scienculo, ne scienco, perceptas la realecon de evoluanta kaj progresanta universo de energio kaj materio.La artisto, ne arto, atestas la ekziston de la transira morontia mondo intervenanta inter materia ekzisto kaj spirita libereco. La religionisto, ne religio, pruvas la ekziston de la spiritaj realecoj kaj diaj valoroj, kiuj devas esti renkontitaj dum la eterna progreso.

SEKULARA TOTALISMO

Sed eĉ post materialismo kaj mekanismo estos pli malpli venkitaj, la ruiniga influo de la laikeco de la dekdua jarcento ankoraŭ kompromitos la spiritan sperton de milionoj da neavertitaj animoj.

Moderna laikeco estis kuraĝigita per du mondaj influoj. La patro de la laikeco estis la mensbarita kaj malpia sinteno de la tiel-nomata scienco, la ateisma scienco de la dek naŭa kaj dudeka jarcentoj. La patrino de la moderna laikeco estis la totalisma kaj mezepoka kristana eklezio. La laikeco komencis kiel protesto kontraŭ la preskaŭ kompleta supereco de la okcidenta civilizacio de la instituciigita kristana eklezio.

Ĝuste en la tempo de tiu revelacio, la superreganta intelekta kaj filozofia etoso en la eŭropea kaj amerika vivo estas rezolute laika - humanista. Dum tri jarcentoj la okcidenta penso estis progresive sekularizita. Religio iĝis pli kaj pli nominala influo, larĝe laŭrita praktiko. La plejmulto de deklaritaj Kristanoj de la okcidenta civilizacio estas senintence verdire laikoj.

Necesis granda povo, potenca influo, por liberigi la penson kaj vivon de la okcidentaj popoloj de la velkiganta impono de totalisma eklezia regado. La laikeco rompis la ligilojn de la eklezia kontrolo, kaj nun ĝiavice minacas starigi novan kaj sendian tipon de regado en la koron kaj menson de la moderna homo. Tiranismo kaj diktaturo de la politika ŝtato estas la rektaj idoj de scienca materialismo kaj filozofia laikeco. Tuj kiam la laikeco estas liberiganta homon de la regado de la instituciigita eklezio, ĝi vendas ĝin kiel servuta sklavo al la totalisma ŝtato. La laikeco liberigas homon de la eklezia sklaveco nur por forlasi ĝin al la tiranismo de politika kaj ekonomia sklaveco.

Materialismo malagnoskas Dion, laikeco simple ignoras lin; malpleje tio estis ĝia frua sinteno. Pli freŝdate, laikeco adoptis pli militantan sintenon, pretendanta anstataŭi la religion, kontraŭ la totalisma sklavismo de kiu iam ĝi batalis. La laikeco de la dudeka jarcento tendencas aserti, ke homo ne bezonas Dion. Sed atentu! Tiu sendia filozofio de homa socio kondukos nur al maltrankvilo, kolereco, malfeliĉo, milito, kaj monda katastrofo.

Laikeco neniam povas alporti pacon al homaro. Nenio povas anstataŭi Dion en homa socio. Sed bone notu! Ne hastu forlasi la profitdonajn gajnojn de la jarcenta ribelo kontraŭ la eklezia totalismo. Hodiaŭ la okcidenta civilizacio ĝuas multajn liberecojn kaj kontentigojn dank’al la jarcenta ribelo. Jen la granda eraro de la laikeco: Ribelante kontraŭ la preskaŭ totala kontrolo de la vivo de religia aŭtoritato, kaj post esti akirinta la liberigon de tia eklezia tiranismo, la laikoj ekstarigis ribelon kontram Dio li mem. iafoje nevortigite, iafoje senvuale.

Al la laika ribelo vi ŝuldas stuporigan krepovecon de usona industriiĝo kaj la neniam okazintan materian progreson de okcidenta civilizacio. Kaj ĉar la laika ribelo iris tro for, kaj perdis Dion el la vido kaj veran religion, rezultis la neakceptindan rikolton de mondaj militoj kaj internacia nestabileco.

Ne necesas foroferi la fidon en Dio por ĝui la fonfarojn de la moderna laika ribelo: toleremo, socia servo, demokratia regado, kaj civilaj liberecoj. Ne necesis, ke lalaikoj kontraŭiĝas al vera religio por disvolvi sciencon kaj progresigi la edukadon.

Sed laikeco ne estas sola parenco de ĉiuj tiuj freŝdataj gajnoj en la viva plilarĝigo. Malantaŭ la gajnoj de la dudeka jarcento ne estas nur scienco kaj laikeco, sed ankaŭ la neagnoskataj kaj ne akceptataj spiritaj faritaĵoj de la vivo kaj instruoj de Jesuo de Nazareto.

Sen Dio, sen religio, scienca laikeco neniam povas kunordigi siajn fortojn, harmoniigi siajn diverĝajn kaj rivalajn interesojn, rasojn, kaj nacionalismojn. La laikigita homa socio, malgraŭ siaj senkomparaj materiaj plenumadoj, malrapide diserigas. La ĉefa koheremo kontraŭstaranta al tiu diserigado de antagonismoj estas nacionalismo. Nu nacionalismo estas la ĉefa obstaklo por la monda paco.

La imanenta malforto de la laikeco estas en la fakto, ke ĝi rifuzas etikon kaj religion favore al politiko kaj povo. Simple vi ne povas establi la homan fratecon ignorante aŭ malagnoskante la patrecon de Dio.

Socia kaj politika optimismo de la laikeco estas iluzio. Sen Dio, sen liberigo, sen libereco, nek havaĵoj nek riĉeco alportos pacon.

La kompleta laikigado de scienco, edukado, industrio, kaj socio povas konduki nur al katastrofo. Dum la unua triono de la dudeka jarcento, la Urantianoj mortigis pli da homaj estaĵoj ol dum la tuta antaŭa kristana periodo. Kaj tio estas nur la komenco de la horora rikolto de materialismo kaj laikeco; pli teruraj detruoj estas ankoraŭ venontaj.

9. KRISTANISMA PROBLEMO

Ne neglektu la valoron de via spirita heredo, la verrivero fluanta tra la jarcentoj, eĉ ĝis la senfruktaj tempoj de materialista kaj laika epoko. En ĉiuj viaj meritaj penoj por forĵeti la superstiĉojn de la estintecaj epokoj, estu certaj, ke vi firme tenas la eternan veron. Sed estu paciencaj! Kiam la nuna ribelo kontraŭ la superstiĉoj finos, la vereco de la Jesua evangelio glore daŭros por ilumini novan kaj pli bonan vojon.

Sed la paganigita kaj sicialigita Kristanismo bezonas novan kontakton kun la senkompromisaj instruoj de Jesuo; ĝi langvoras pro manko de nova vido pri la Majstra vivo sur tero. Nova kaj pli kompleta revelacio de la Jesua religio estas destinita por venki imperion de materialista laikeco, kaj renversi mondan tendencon de mekanisma natura- lismo. Urantio estas nun tremetanta sur la bordo mem de unu el siaj pli stuporigaj kaj pasiaj epokoj de socia reĝustiĝo, morala manifestiĝo, kaj spirita iluminado.

La Jesuaj instruoj, eĉ grande modifigitaj, transvivis la misterajn kultojn de ilia naskiĝa epoko, la malklerecon kaj superstiĉon de la mallumaj eraoj, kaj nun estas eĉ triumfantaj sur la materialismo, mekanismo, kaj laikeco de la dudeka jarcento. Kaj tiaj epokoj de grandaj provoj kaj minacaj malvenkoj estas ĉiam epokoj de granda revelacio.

Religio bezonas novajn estrojn, spiritajn virojn kaj virinojn, kiuj aŭdacos dependi ekskluzive de Jesuo kaj liaj senkomparaj instruoj. Se Kristianismo daŭras neglekti sian spiritan mision por implikiĝi en sociaj kaj materiaj problemoj, la spirita renaskiĝo devos atendi la venuon de tiuj novaj instruistoj de la Jesua religio, kiuj estos ekskluzive dediĉitaj al la spirita regeneracio de la homoj. Tiam tiuj spirite naskitajanimoj rapide provizos la direktivojn kaj inspiron por la socia, morala ekonomia kaj politika reorganizado de la mondo.

La moderna epoko rifuzos akcepti religion kontraŭdire kun la faktoj kaj misharmonie kun ĝiaj plej altaj konceptoj de vereco, beleco, kaj boneco. La horo sonas por remalkovro de la veraj kaj originaj fundamentoj de kripligita kaj kompromitigita Kristanismo de hodiaŭ - la realaj vivo kaj instruoj de Jesuo.

Primitiva homo vivis vivon de superstiĉa sklaveco al religia timo. Modernaj kaj civilizitaj homoj timegas la ideon fali sub la regado de forte religiaj konvinkoj. Pripensa homo ĉiam timis esti tenita per religio. Kiam forta kaj motivanta religio minacas superi lin, li nevarie provas raciigi, tradiciigi, kaj instituciigi ĝin, tiel esperanta kontroli ĝin. Per tia proceduro, eĉ rivelatan religion organizas kaj regas la homo. Modernaj kaj inteligentaj viroj kaj virinoj evitas la Jesuan religion, kaŭze de siaj timoj pri tio, kion ĝi faros al ili - kaj kun ili. Kaj ĉiuj tiaj timoj estas bone pravigitaj. Fakte la Jesua religio superas kaj transformas siajn fidelulojn, postulanta ke homoj dediĉas siajn vivojn serĉi koni la volon de la ĉiela Patro, kaj necesigas, ke la energioj de vivo estu dediĉitaj al la neprofitcela servado de la homa frateco.

Egoistaj viroj kaj virinoj simple ne volas pagi tian prezon, eĉ por la plej grava spirita trezoro neniam proponita al mortemulo. Nur kiam homo iĝos sufiĉe seniluziigita pro la doloraj desapontoj asoccitaj al la ridinda kaj trompa celado de la egoismo, kaj poste al la malkovro de la senutileco de formalita religio, li estos preta tutkore sin turni al la evangelio de la regno, la religio de Jesuo de Nazareto.

La mondo bezonas pli senperan religion. Eĉ Kristanismo - la plej bona el la religioj de la dudeka jarcento - ne estas nur religio pri Jesuo, sed ĝi estas larĝe religio, kiun homoj ne senpere spertas. Ili prenas sian religion tute kiel iliaj akceptitaj religiaj instruistoj tendas ĝin al ili. Kian ekkonscion spertus la mondo, se ĝi povus nur vidi Jesuon, kiel li reale vivis sur tero, kaj koni, senpere liajn vivon-donantajn instruojn! Priskribaj vortoj de belaj aĵoj ne povas pasiigi kiel la vido de tiuj aĵoj mem, nek povas la vortoj de kredo inspiri homajn animojn kiel la sperto koni la ĉeeston de Dio. Sed atenta fido ĉiam konservos malfermata la esperan pordon de la homa animo por permesi la eniron de la eternaj spiritaj realecoj de la diaj valoroj de la transmortaj mondoj.

Kristanismo estas aŭdacinta malaltigi siajn idealojn antaŭ la defio de homa avideco, milita manio, kaj povavido; sed la religio de Jesuo prezentiĝas kiel la sendifekta kaj transcenda spirita ordono, invitanta la plej bonan en la homo plialtiĝi supre de ĉiuj tiuj sekvoj de besta evoluo, kaj perfavore, atingi la maralajn altanimecojn de vera homa destino.

Kristanismo estas minacita per malrapida morto pro la formalismo, troorganizado, intelektismo, kaj aliaj nespiritaj tendencoj. La moderna kristana eklezio ne estas tiu frataro de viglaj kredantoj, komisiita de Jesuo kontinue plenumi la spiritan transformon de la sinsekvaj generacioj de la homaro.

Tiel nomata Kristanismo estas fariĝita tiel socia kaj kultura movo kiel religiaj kredo kaj praktiko. La fluo de la moderna Kristanismo drenas grandan parton de la malnova pagana kaj barbara marĉo; tiom multe da malnovaj kulturaj akvujoj enverŝiĝas en la kulturan fluon de hodiaŭ, kiom tiuj de la altaj montplataĵoj de Galileo, kiuj estas supozitaj esti ilia fonto.

10. LA VENONTECO

Kristanismo grandan servon faris al tiu mondo, sed nun oni pli bezonas Jesuon. Mondo bezonas vidi Jesuon denove vivanta sur tero en la sperto de spirite-naskitaj mortemuloj, kiuj efike rivelas la Majstron al ĉiuj homoj. Vantas paroli pri renoviĝo de primitiva Kristanismo; vi devas antaŭeniri de kie vi troviĝas. Moderna kulturo devas esti spirite baptita per nova revelacio de la Jesua vivo, kaj iluminita per nova kompreno de lia evangelio de eterna savo. Kaj kiam Jesuo tiel estos plialtigita, li altiros ĉiujn homojn al li. Jesuaj disĉiploj devus esti pli ol konkerantoj, abundaj fontoj de inspiro kaj plialtigita vivo por ĉiuj homoj. Religio estas sole ekzaltita humanismo, kiel longe ĝi ne estas diigita per la malkovro de la realeco de la ĉeesto de Dio en persona sperto.

La beleco kaj sublimeco, la homeco kaj dieco, la simpleco kaj la unika karaktero de la Jesua vivo prezentas tian impresan kaj allogan bildon pri la homa saviĝo kaj la revelacio de Dio, ke la teologoj kaj filozofoj de ĉiuj tempoj devus esti efike malhelpitaj aŭdaci formuli kredojn, kaj krei teologajn sistemojn de spirita dependeco deirante de tia transcendantala disdonaco de Dio en la homa formo. En Jesuo, la universo produktis mortemulon, en kiu la amspirito venkis la materiajn handikapaĵojn de la tempo, kaj transpasis la fakton de fizika origino.

Ĉiam memoru, ke Dio kaj homo bezonas unu la alian. Ili estas reciproke necesaj por la plena kaj fina plenumado de eterna personeca sperto en la dia destino de universa celeco.

“La regno de Dio estas en vi” probable estis la plej granda deklaro, kiun neniam faris Jesuo, post la deklaro, laŭ kiu lia patro estas vivanta kaj amanta spirito.

En la serĉado de animoj por la Majstro, la unua mejlo de devigo, devo, aŭ konvencio ne transformos homon kaj lian mondon, sed prefere la dua mejlo de libera servado kaj sindonemo enamiĝinta al libereco, kiu indikaj Jesuan manieron sukcesi, laŭ la spirita gvidado, varbi sian fraton en la amo, kaj alkonduki lin al la pli alta kaj dia celo de la mortemula ekzisto. Kristanismo eĉ nun volonte trairas la unuan mejlon, sed la homaro langvoras kaj stumblas en la morala mallumo, ĉar estas tro malmulte da sincera aspirantoj al la dua mejlo - tro malmulte da deklaritaj adeptoj de Jesuo, kiuj reale vivas kaj amas kiel li instruis siajn disĉiplojn vivi kaj ami kaj servi.

La voko al la venturo por konstrui novan kaj transformitan homan socion pere de la spirita renaskiĝo de la Jesua frataro de la regno devus pasiigi ĉiujn tiujn, kiuj kredas en li, kiel homoj vekigitaj de la epoko, kiam ili trairis la teron kiel liaj kunuloj en la karno.

Neniu socia sistemo aŭ politika reĝimo malagnoskanta la realecon pri Dio povas kontribui laŭ iu ajn konstruiga kaj daŭra maniero al la progreso de homa civilizado. Sed Kristanismo, kiel ĝi estas hodiaŭ subdividita kaj laikigita, prezentas la plej gravan obstaklon por ĝia estonteca progreso; kaj tio estas speciale vera pri la Oriento.

Jam nun kaj por ĉiam eklezismo estas neakordigebla kun tiu vivanta fido, tiu kreskanta spirito, kaj tiu senpera sperto de la fidelaj kompanoj de Jesuo enla homa frateco de spirita asocio de la ĉiela regno. La merita deziro antaŭgardi la tradiciojn de la estintecaj plenumadojofte kondukas defendi eksvalidajn sistemojn de kulto. La bonintenca deziro konservi malnovajn pensositemojn efike malhelpas patroni novajn kaj adekvatajn rimedojn kaj metodojn destinitajn por kontentigi la spiritajn deziregojn de la ekspansiantaj kaj progresantaj mensoj de modernaj homoj. Same, la kristanaj eklezioj de la dudeka jarcento stariĝas kiel grandaj sed nekonsciaj obstakloj antaŭ la senpera progreso de la vera evangelio - la instruoj de Jesuo de Nazareto.

Multaj seriozaj personoj, kiuj volonte estus lojalaj al la Kristo de la evangelio, trovas malfacile entuziasme subteni eklezion, kiu montras tiel malmulte da la spirito de lia vivo kaj instruoj, kaj pri kiu ili estis erare instruitaj, ke li fondis ĝin. Jesuo ne fondis la tiel-nomatan kristanan eklezion, sed ĉiel akordigeble kun sian naturo li subtenis ĝin kiel la plej bona ekzistanta defendanto de lia vivmisio sur tero.

Se la kristana eklezio aŭdacus adopti nur la Majstran programon, miloj da ŝajne indiferentaj gejunuloj rapidegus por varbiĝi en tia spirita entrepreno, kaj ne hezitus sin impliki en tiu granda aventuro.

Kristanismo estas serioze konfrontita al la kondamno enkorporigita en unu el siaj propraj sloganoj: “Domanaro divigita kontraŭ ĝi mem ne povas sin vivteni.” La nekristana mondo malfacile kapitulacos antaŭ kristanaro dividita per sektoj. La vivanta Jesuo estas la sola espero de ebla unuiĝo de la kristanismo. La vera eklezio - la Jesua frataro - estas nevidebla, spirita, kaj ĝia karaktero estas unueco, ne necese unuformeco. Unuformeco estas la propreco de la fizika mondo de mekanisma naturo. La spirita unueco estas la frukto de la fido unuigita al la vivanta Jesuo. La videbla eklezio devus rifuzi pli longe malhelpi la progreson de la nevidebla kaj spirita frataro de la regno de Dio. La destino de tiu frataro estas fariĝi vivanta organismo kontraste kun instituciigita socia organizo. ĝi bone povas utiligi tiajn sociajn organizojn, sed ĝi ne devas esti superita de ili.

Tamen eĉ la Kristanismo de la dudeka jarcento ne devas esti malestimita. Ĝi estas la produkto de la kombinita morala genio de Dion-konantaj homoj de multaj rasoj kaj dum pluraj epokoj, kaj ĝi estis vere unu el la plej grandaj bondonaj potencoj sur tero. Tial neniu devus senprepense konsideri ĝin, malgraŭ ĝiaj imanentaj kaj akiritaj neperfektecoj. Kristanismo ankoraŭ trovas rimedon por kortuŝi la menson de pripensemaj homoj pere de potencaj moralaj emocioj.

Sed estas neniu ekskuzo por la eklezio kiam ĝi partoprenas en komerco kaj politiko.; tiaj malpiaj aliancoj estas evidenta perfido kontraŭ la Majstro. Kaj la aŭtentikaj amantoj pri la vero estos malrapidaj por forgesi, ke tiu potenca instituciigita eklezioofte aŭdacis subpremi nove naskitan fidon, kaj persekuti verposedantoj, kiuj aŭdacis aperi en heterodoksa vestaĵo.

Estas tute tro vere, ke tia eklezio ne estus transvivinta, se en la mondo iuj homoj ne estus preferintaj tian stilon de kulto. Multaj spirite apatiaj animoj malsaneme bezonantaj malnovan kaj ordoneman religion de laŭritaj kaj sakralaj tradicioj. Kaj la nevidebla frataro de la regno bone povas inkluzivi tiujn familiajn grupojn de diverspecaj sociaj kaj tempe- ramentaj klasoj, se ili estas nur libervolaj por fariĝi filoj de Dio vere kondukitaj de la spirito. Sed en tiu Jesua frataro estas neniu loko por sekta rivaleco, grupa akreco, asertoj de morala supereco kaj spirita neeraripovo.

Tiuj diverspecaj grupoj de kristanoj povas servi por akordigi multnombrajn diferencajn tipojn de potencigeblaj kredantoj inter la diverspecaj popoloj de la okcidenta civilizacio , sed tia dispartigo de la kristanaro prezentas gravan malfortecon kiam ĝi provas alporti la evangelion de Jesuo al orientaj popoloj. Tiuj rasoj ne ankoraŭ komprenas, ke estas Jesua religio, disigita, kaj iom distingebla disde Kristanismo, kiu estas pli kaj pli fariĝinta religio pri Jesuo.

La granda espero de Urantio kuŝas en la ebleco de nova revelacio de Jesuo, per nova kaj plilarĝigita prezento de lia sava mesaĝo, kiu spirite unuigus en amema servado la multnombrajn familiojn de ĝiaj nune deklaritaj adeptoj.

Eĉ laika edukado helpus en tiu granda spirita renaskiĝo, se ĝi volus atenti la taskon instrui al la gejunuloj kiel sin impliki en vivplanon kaj karakterprogreson. La celo de iu ajn edukado devus esti disvolvi kaj progresigi la plejsuperan vivcelon, la disvolviĝon de majesta kaj bone-ekvilibra personeco. Grande bezonas instrui moralan disciplinon por anstataŭi tiel grandan memkontentecon. Sur tia bazo, religio povas alporti ĝian spiritan motivadon por plilarĝigi kaj enriĉigi la vivon de la mortemuloj, eĉ ĝis la sekureco kaj alteco de la eterna vivo.

Kristanismo estas improvizita religio, kaj konsekvence devas malrapide efiki. La rapidaj spiritaj performancoj devas atendi la novan revelacion kaj la plej ĝeneralan akceptadon de la reala religio de Jesuo. Sed Kristanismo estas potenca religio, ĉar la ordinaraj disĉiploj de krucumita ĉarpentisto ekirigis tiujn instruojn, kiuj konkeris la romianan mondon en tri jarcentoj kaj en la fino triumfis super la barbaroj, kiuj faligis Romon. Tiu Kristanismo konkeris - absorbis kaj ekzaltis - la tutan fluon de la hebrea teologio kaj greka filozofio. Kaj sekve, kiam la kristana religio komatiĝis dum pli ol mil jaroj kaŭze de troa dozo de misteroj kaj paganismo, ĝi sin restarigis de ĝi mem, kaj virtuale rekonkeris la tutan okcidentan mondon. Kristanismo entenas sufiĉe da Jesuaj instruoj por eterne famigi ĝin.

Se Kristanismo povus kompreni pli ol Jesuaj instruoj , ĝi povus tiel pli helpi modernan homon solvi liajn novajn kaj pli kaj pli kompleksajn problemojn.

Kristanismo suferas grandan handikapon, ĉar, en la menso de ĉiuj homoj, ĝi estas fariĝinta identigita al parto de la socia sistemo, de la industria vivo, kaj moralaj normoj de la okcidenta civilizacio, kaj tiel la Kristanismo estas senintence ŝajninta patroni socion, kiu ŝanceliĝas sub la kulpeco de toleri sciencon sen idealismo, politikon sen principoj, riĉecon sen laboro, plezuron sen mezuro, kono sen karaktero, povon sen konscienco, kaj industrion sen moraleco.

La espero de moderna Kristanismo estus, ke ĝi ĉesas patroni la sociajn sistemojn kaj industriajn politikojn de la okcidenta civilizacio, kaj sin humile klinas antaŭ la kruco, kiun ĝi tiel brave laŭdas, kaj tie relerni de jesuo de Nazareto la plej grandajn verojn neniam aŭditaj de homoj - la vivantan evangelion de la patreco de Dio kaj homa frateco.