Kajero 194084
Posttagmeze ĉirkaŭ la unua, dum la cent dudek gekredantoj preĝis, ĉiuj ekkonsciis pri stranga ĉeesto en la ĉambrego. Samtempe ĉiuj tiuj disĉiploj ekkonsciis pri nova kaj profunda sento de spirita ĝojo, sekureco kaj konfido. Tiu nova konscienco de spirita forto estis tuj sekvita de forta impulso eliri kaj publike proklami la evangelion de la regno kaj la bonan novaĵon, Jesuo estis resurektata el la morto.
Petro stariĝis kaj deklaris , ke tio devis esti la venon de la spirito de Vereco, kiun la Majstro estis promesinta al ili, kaj li proponis iri en la templon kaj komenci proklami la bonan novaĵon en ila posedo. Kaj ili faris kiel Petro sugestis.
Tiuj homoj estis bone edukitaj kaj instruitaj, ke la evangelio, kiun ili devos prediki konsistis en la patreco de Dio kaj la homa fileco, sed en tiu tempo de spirita ekstazo kaj persona triumfo, la pli bona kaj pli granda novaĵo, al kiu tiuj homoj povis pensi estis la fakto de la Majstra resurekto. Tial, dotitaj kun povo desupre, ili eliris prediki la ĝojan novaĵon al la popolo - la saviĝon dank’al Jesuo - sed ili ne intence falis en la eraron substitui al la evangelio mesaĝo mem iujn faktojn asociitajn al ĝi. Petro pretervole provokis tiun eraron, kaj aliuloj sekvis lin, kaj Paŭlo mem, kiu kreis novan religion devenintan de tiu nova versio de la bona novaĵo.
La regna evangelio estas: la fakto de la patreco de Dio, asociita al la konsekvenca veraĵo de la fileco dank’al la homa frateco. Kristanismo tia, kia ĝi estis malvolvita de tiu tago, estas: la fakto de Dio kiel Patro de la Sinjoro Jesuo Kristo, asociita al la sperto de komunumo da gekredantoj kun la resurekta kaj glorigita Kristo.
Ne estis strange, ke tiuj spirite sorbigitaj homoj kaptis tiun oportunecon por esprimi siajn sentojn de triumfo super la fortoj, kiuj serĉis detrui ilian Majstron, kaj ruinigi la influon de liaj instruoj. En tia momento estis pli facile memori ilian personan asocion kun Jesuo, kaj esti ekzaltitaj pro la certeco, ke la Majstro ankoraŭ vivis, ke lia amikeco ne estis finita, ke la spirito estis fine veninta sur ilin, kiel li estis promesinta.
Ŝajnis al tiuj gekredantoj subite esti transportitaj en alian mondon, alian ekziston de ĝojo, povo kaj gloro. La Majstro estis dirinta al ili, la regno potence venos, kaj iuj el ili ekdistingis kion, tio signifis.
Konsiderant ĉion tion facilas kompreni kiel tiuj homoj finvenis prediki pri nova evangelio pri Jesuo anstataŭ la origina mesaĝo de patreco de Dio kaj homa frateco.
La apostoloj sin kaŝis dum kvardek tagoj. Tiun tagon okazis la juda festo de Pentekosto, kaj miloj da vizitantoj el ĉiuj partoj de la mondo estis en Jerusalemo. Multaj alvenis por tiu festo, sed la plejmulto restis en la urbo de la Pasko. Nun tiuj timigitaj apostoloj eliris el siaj semajnoj de enfermigo por audace aperi en la templon, kie ili ekpredikis pri la nova mesaĝo de resurektata Mesio. Kaj ĉiuj disĉiploj estas same konsciaj estis ricevintaj iun ajn novan spiritan doton de klarvido kaj povo.
Estis ĉirkaŭ la dua kiam Petro sin prezentis en la loko mem de tiu templo, kie lia Majstro estis laste instruadinta, kaj li prononcis la pasian predikon, kiu rezultigis la gajnon de pli ol du mil animoj. La Majstro estis for, sed ili subite malkovris, ke tiu historio pri li havis gravan povon super la popolo. Ne mirinde se ili estis alkondukitaj plu proklami tion, kio pravigis ilian malnovan sindonemon al Jesuo, kaj samtempe neprigis homojn kredi en li. Ses el la apostoloj partoprenis en tiu kunveno: Petro, Andreo, Jakobo, Johano, Filipo kaj Mateo. Ili parolis dum pli ol unu horo kaj duono, kaj esprimis sian mesaĝon en Greka, Hebrea, kaj Aramea lingvoj, kaj ankaŭ en aliaj, de kiuj ili havis kelkajn nociojn.
La ĉefoj de la Judoj estis stuporaj pro la aŭdaco de la apostoloj, sed ili timis molesti ilin kaŭze de la granda nombro da homoj, kiuj kredis ilian historion.
Je la kvara kaj duono, pli ol du mil novaj gekredantoj sekvis la apostolojn ĝis la banejo de Ŝiloaĥ, kie Petro, Andreo, Jakobo, Johano baptis ilin en la nomo de la Majstro. Estis la nokto kiam ili estis finintaj bapti tiun homamason.
Pentekosto estis la granda festivalo de la bapto, la tempo por fari kompanion kun la prozelitoj de la pordo, tiuj aligentuloj, kiuj deziris servi Javeon. Estis, do, pli facile por granda nombro da Judoj kaj kredantaj nejudoj sin baptigi tiun tagon. Farante tion, ili neniel rompis kun la juda fido. Eĉ dum kelkaj tempoj post tiu ĉi la kredantoj en Jesuo estis sekto interne de la Judaismo. Ĉiuj el ili, inkluzivante la apostoloj, estis ankoraŭ lojalaj kontraŭ la esencaj postuloj de la juda ceremonia sistemo.
Jesuo vivis sur tero kaj instruis evangelion, kiu liberigis homon de la superstiĉa ideo, ke li estis infano de la diablo, kaj levigis lin al la digno de fidela filo de Dio. Tiu Jesua mesaĝo tia, kia li predikis ĝin kaj vivis ĝin en sia tempo, kaj tia, kia ĝi estis formulita en tiu epoko, estis efika por solvi la spiritajn malfacilaĵojn de la homo. Kaj nun, dum la Majstro estas persone forlasinta la mondon, li sendas, anstataŭ li, sian Spiriton de Vereco, kiu estas destinita por vivi en homo, kaj reaserti al ĉiu nova generacio la Jesuan mesaĝon, tiel ke ĉiu nova grupo da mortemuloj aperanta sur la tersurfacon havos novan kaj ĝisdatigitan version de la evangelio, la ĝustan personan iluminadon kaj grupan gvidadon, kiu tiel riveliĝos esti efika por solvi la ĉiam novajn kaj diverspecajn malfacilaĵojn de la homo.
Kompreneble, la unua misio de tiu spirito konsistas en la stimulado kaj la personecigado de la vero, ĉar estas la kompreno pri la vero, kiu konsistigas la plialtan formon de homa libereco. Sekve tiu spirito havas kiel celo detrui la orfan senton de la kredanto. ĉar Jesuo venis inter la homoj, ĉiuj kredantoj travivus senton de soleco, se la Spirito de Vereco ne estus veninta en la homajn korojn.
Tiu disdonaco de la Fila spirito efike preparis la menson de ĉiuj normalaj homoj por la posta universa disdonaco de la Patra spirito (la Ĝustiganto) super la tuta homaro. Iel, tiu Spirito de Vereco estas la spirito de ambaŭ, la Universala Patro kaj la Kreinta Filo.
Ne eraru antaŭvidi iĝi forte intelekte konsciaj pri la disdonaca Spirito de Vereco. La spirito neniam kreas kosciencon de si, nur konsciencon de Mikaelo, la Filo. De la komenco Jesuo instruis, ke la spirito ne parolos de li mem. Konsekvence la pruvo de via komunio kun la spirito de Vereco ne troviĝas en via konscienco de tiu spirito, sed prefere en via sperto de plialtigita komunio kun Mikaelo.
La spirito ankaŭ venis por helpi la homojn memori kaj kompreni la parolojn de la Majstro, kaj ankaŭ klarigi kaj reinterpreti lian vivon sur tero.
Ankaŭ la spirito venis por helpi la kredanton atesti la realecojn pri la instruoj kaj vivo de Jesuo, kiel li vivis ĝin en la karno, kaj kiel li denove nun vivas ĝin en la individua kredanto de ĉiu sinsekva generacio da spiritoplenaj filoj de Dio.
Tiel aperas, ke la Spirito de Vereco reale venas por konduki ĉiujn kredantojn en la tutan veron, en la plilarĝigitan konon de la sperto de la vivo kaj kreskanta spirita konscienco pri la realeco de eterna kaj supreniranta fileco kun Dio.
Jesuo vivis vivon, kiu estis revelacio submetita al la volo de la Patro, ne ekzemplo, kiun ĉiu homo estas devanta litere sekvi. Tiu vivo en la karno, kaj ankaŭ lia morto sur la kruco, kaj poste lia resurekto, baldaŭ fariĝis nova evangelio de la kosto tiel pagita por elaĉeti la homon el la impono de la diablo - el la kondamno de ofendita Dio. Tamen eĉ se la evangelio estis tiel grande malĝustigita, restas la fakto, ke tiu nova mesaĝo pri Jesuo kuntenis multajn esencajn veraĵojn kaj instruojn de lia frua evangelio pri la regno. Kaj pli malpli baldaŭ tiuj kaŝitaj veraĵoj pri la patreco de Dio kaj la homa frateco manifestiĝos por efike transfomi la civilizadon de la homaro.
Sed tiuj intelektaj eraroj neniel interferas en la grandaj progresoj de la spirita kreskado de la kredantoj. En malpli ol unu monato post la disdonaco de la Spirito de Vereco, la apostoloj faris pli da individaj spiritaj progresoj ol dum siaj preskaŭ kvar jaroj de persona kaj amema asocio kun la Majstro. Tamen, tiu substituo de la fakto de la Jesua resurekto al la vereco de la sava evangelio de fileco kun Dio neniel misharmonie kunefikis kun la rapida diskonigo de iliaj instruoj. Tute male, tiu mallumiĝo de la Jesua mesaĝo per novaj instruoj pri lia persono kaj resurekto ŝajnis grande plifaciligi la predikon de la bona novaĵo.
La esprimo “bapto de la spirito” tiel ĝenerale uzita dum tiu epoko, simple signifis la konscian recepton de tiu doto de la Spirito de vereco kaj la personan rekonon de tiu nova spirita povo kiel pligrandigo de ĉiuj spiritaj influoj antaŭe travivitaj de la Dion konantaj animoj.
De la disdonaco de la Vereca Spirito, homo estas submetita al la instruo kaj gvidado de triobla spirita doto: la spirito de la Patro, la Pensa Ĝustiganto; la spiritode la Filo, la Vereca Spirito; la spirito de la Spirito, la Sankta Spirito.
Iel, la homaro estas submetita al la duobla influo de la sepobla alvoko de la universaj spiritaj influoj. La primitivaj evoluaj rasoj da mortemuloj estas submetitaj al la progresiva kontakto de la sep adjuvaj mensaj spiritoj de la Patrina Spirito de la loka universo. Laŭmezure, kiel homo progresas sur la eskalon de la inteligenta kaj spirita percepto, fine la sep pli altaj spiritaj influoj venas ŝvebi super li kaj restadi en li. Kaj tiuj sep spiritoj de la progresantaj mondoj estas:
1. La disdonaca spirito de la Universala Patro - la Pensaj Ĝustigantoj.
2. La spirita ĉeesto de la Eterna Filo - la spirita gravito de la universo de universoj, kaj la certa kanalo de ĉiu spirita komuneco.
3. La spirita ĉeesto de la Infinita Spirito - la universa spirito-menso de ĉiu kreado, la spirita fonto de la intelekta parenceco de ĉiuj progresivaj inteligentuloj.
4. La spirito de la Universala Patro kaj la Kreinto Filo - la Vereca Spirito, ĝenerale konsiderata kiel la spirito de Filo de Universo.
5. La spirito de la Infinita Spirito kaj la Universa Patrino-Spirito - la Sankta Spirito, ĝenerale konsiderata kiel la spirito de Spirito de Universo.
6. La menso-spirito de la Universa Patrino-Spirito - la sep adjuvaj mensaj spiritoj de la loka universo.
7. La spirito de la Patro, Filoj, kaj Spiritoj - la nove nomata spirito de la suprenirantaj mortemuloj de la regnoj post la unuiĝo de la mortemula spirite-naskinta animo kun la Paradiza Ĝustiganto de Penso, kaj post la venonta akiro de la dieco kaj glorado de la statuso de la Paradiza Celecaro.
Kaj tiel la disdonaco de la Vereca Spirito alportas al la mondo kaj ĝiaj popoloj la lastan spiritan doton destinita por helpi ilin en la supreniro al Dio.
Multaj kuriozaj kaj strangaj instruoj estis asociitaj kun la unuaj rakontoj pri la Pentekosta tago. En la postaj tempoj, kiam la Vereca Spirito, la nova instruisto venis loĝi en la homaron, la eventoj de tiu tago konfuziĝis kun la ridindaj superbordiĝoj de eksteriĝanta emociemo. La ĉefa misio de tiu spirito disdonacita de la Patro kaj la Filo estas instrui la homojn pri la veraĵojn koncernantajn la Patran amon kaj la Filan mizerikordon. Temas pri la diecaj veraĵoj, kiujn homoj povas pli plene kompreni ol ĉiuj aliajn diajn trajtojn de karaktero. La kreinto Filo, en la karno, revelaciis Dion al Homoj; la Vereca Spirito , en la koro, revelacias la Kreinton Filon al homoj. Kiam en sia vivo homo produktas la “spiritajn fruktojn”, li simple montras la trajtojn, kiujn la Majstro evidentigis dum sia propra tera vivo. Kiam Jesuo estis sur tero, li vivis sian vivon kiel la personeco - Jesuo de Nazareto. Kiel la ena spirito de la “nova instruisto,” la Majstro estas, de Pentekosto, povanta laŭ alia maniero vivi sian vivon en la sperto de ĉiu kredanto instruita en la vero.
Multaj aferoj kiuj okazas dum homa vivo estas malfacile kompreneblaj kaj pene akordigeblaj kun la ideo, ke temas pri universo, en kiu superas la vereco kaj triumfasla rekteco. Tro ofte ŝajnas, ke la kalumnio, mensogoj, malhonesteco, kaj malrekteco - peko - superas. Ĉu la fido, post ĉio, triumfas super malbono, peko, kaj maljustego? Jes ja. Kaj vivo kaj morto de Jesuo estas la eterna pruvo, ke la vero de la boneco kaj la fido de la spirite kondukitaj kreitaĵoj estos pravigitaj. Ili mokis Jesuon sur la kruco, dirante , “Ni vidu, ĉu Dio venos kaj liberigos lin.” La krucumada tago ŝajnis malluma, sed glore brilis la resurekta mateno; estis ankoraŭ pli brila kaj pli ĝoja la pentekosta tago. La religioj de pesimista malespero serĉas liberiĝi de la vivaj ŝarĝoj; ili arde deziras estingiĝon en senfina dormo kaj ripozo. Temas pri religioj de primitivaj timo kaj teruro. La Jesua religio estas nova evangelio de fido devanta esti proklamita al la luktanta homaro. Tiu nova religio estas bazata sur fido, espero kaj amo.
La mortemula vivo trafis Jesuon per siaj plej malagrablaj, kruelaj, kaj amaraj frapoj; kaj tiu viro fide, kuraĝe kaj neŝanceleble alfrontis tiujn malesperantajn situaciojn por plenumi la volon de sia Patro. Jesuo alfrontis vivon en ĝia tutterura realeco, kaj regis ĝin - eĉ dum la morto. Li ne uzis la religion por liberiĝi de la vivo. La Jesua religio ne serĉas fuĝi de tiu vivo por ĝui venontan feliĉegon de alia ekzisto. La Jesua religio havigas la ĝojon kaj pacon de nova kaj spirita ekzisto por plibonogi kaj nobligi la vivon, kiun la homoj nun vivas en la karno.
Se religio estas opio por la homoj, ne temas pri la Jesua religio. Sur la krucoli rifuzis trinki la anestezan drogon, kaj lia spirito, disa sur tuta karno estas potenca monda influo, kiu plialtigas homon, kaj progresigas ĝin. La instigo de spirita progreso estas nun la plej potenca kondukanta forto en tiu mondo; La verlernanta kredanto estas, sur tero, la sola progresiva kaj vigliniciatema animo.
La Pentekostan tagon la Jesua religio rompis ĉiujn naciajn limigojn kaj rasiajn obstaklojn. Estas vere por ĉiam, “Kie la Sinjora spirito estas, libereco estas.” Tiun tagon la Vereca Spirito fariĝis la persona donaco de la Majstro al ĉiu homo. Tiu spirito estis disdonacita, por ke la kredantoj estu kvalifikitaj kaj pli efike prediku la regnan evangelion, sed ili erare konsideris la sperton ricevi la disdonacan spiriton kiel parton de la nova evangelio, kiun ili estis nekonscie formulis.
Ne neglektu la fakton, ke la Vereca Spirito estis disdonacita sur ĉiujn sincerajn kredantojn; tiu donaco de la spirito ne venis nur al la apostoloj. Ĉiuj cent dudek geviroj kunvenitaj en la etaĝa ĉambro ricevis la novan instruiston, kiel ankaŭ ĉiuj honestas koroj en la tuta mondo. Tiu nova instruisto estis disdonacita sur homaron, kaj ĉiu animo ricevis lin laŭ sia amo de vereco kaj kapableco kapti kaj kompreni la spiritajn realecojn. Finfine, vera religio estas liberigata de la pastra influo kaj ĉiuj sakralaj klasoj, kaj trovas sian realan evidentigon en la individuaj animoj de la homoj.
La Jesua religio kuraĝigas la plej altan tipon de homa civilizado, ĉar ĝi kreas la plej altan tipon de spirita personeco , kaj proklamas la sakralecon de la persono.
Dum la Pentekosto la veno de la Vereca Spirito ebligis religion, kiu estas nek radikala nek konserva; ĝi estas nek malnova nek nova; ĝi devas esti influita nek de la maljunuloj nek la junuloj. La tera vivo de Jesuo alportas fiksan punkton por ankri latempon, dum la disdonaco de la Vereca Spirito produktas la ĉiaman ekspansion kaj senfinan kreskadon de la religio, kiun li vivis, de la evangelio, kiun li proklamis. La spirito gvidas en la tutan verecon; li estas la instruisto de ekspansianta kaj ĉiame-kreskanta religio de senfina progreso kaj dia malfaldo. Tiu nova instruisto ĉiame malfaldos al la veron serĉantaj kredantoj tion, kio estis tiel die refaldita en la persono kaj la naturo de la Homa Filo.
La evidentigoj asociitaj al la disdonaco de la “nova instruisto”, kaj la akcepto de la apostolaj predikoj de la homoj de diverspecaj rasoj kaj nacioj arigitaj en Jerusalemo, indikas la universalecon de la Jesua religio. La regna evangelio devis esti identigita kun neniu aparta raso, kulturo, aŭ lingvaĵo. Tiun Pentekostan tagon atestis la grandan strebon de la spirito por liberigi la Jesuan religion de lia heredaj judaj ligiloj. Eĉ post tio disdonaca demonstro de la spirito sur ĉiun karnon, la apostoloj unue provis imponi la judecajn postulojn al siaj konvertitoj. Eĉ Paŭlo estis en malhelpo kun siaj Jerusalemaj fratoj, ĉar li rifuzis submeti la aligentulojn al la judaj praktikoj. Neniu revelaciata religio povas disseminiĝi sur la tuta mondo, se ĝi faras la seriozan eraron sorbiĝi per iu ajn nacia kulturo, aŭ asociiĝi kun estigataj raciaj, sociaj, aŭ ekonomiaj praktikoj.
La disdonaco de la Vereca Spirito estis sendependa de ĉiu speco de formoj, ceremonioj, sakralaj lokoj, kaj speciala konduto de tiuj, kiuj akceptis la plenecon de ĝia evidentiĝo. Kiam la spirito venis sur tiun asembleon en la etaĝa ĉambro, ili simple sidis tie ĉi, sin fordonis al silenta preĝo. La spirito estis disdonacita en la kamparon kiel en la urbon. Ne necesis por la apostoloj foriri en dezertan lokon dum jaroj por sole mediti kaj ricevi la spiriton. Por ĉiam, Pentekosto malkunigis la ideon de spirita sperto de la nocio de speciale favoraj medioj
Pentekosto, per ĝia spirita doto, estis destinata liberigi la religion de la Majstro de ĉiu ajn dependeco kun la fizika forto; la instruistoj de tiu nova religio estas nun provizataj per spiritaj armoj. Ili devas foriri konkeri la mondon pere de neelĉerpebla pardono, nekomparebla bonvolo kaj abunda amo. Ili estas ekipataj por transpasi la malbonon per la bono, venki malamon per amo, detrui la timon per kuraĝa kaj vivanta fido en la vereco.Jesuo jam estis instruinta siajn adeptojn, ke lia religio neniam estis pasiva; ĉiam liaj disĉiploj devis esti aktivaj kaj pozitivaj en sia kompatema servado kaj en sia amema manifestado. Tiuj kredantoj ne pli longe konsideris Javeon kiel la “Sinjoro de la armeoj.” Ili nun rigardis la eternan Diaĵon kiel la “Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo Kristo.” Malpleje ili faris tiun progreson, eĉ se en iu mezuro ili mankis plene kompreni, ke vere Dio estas ankaŭ la spirita Patro de ĉiu individuo.
Pentekosto alportis al la mortemulo la povon pardoni la personajn ofendojn, kviete sin teni meze de la plej malbona maljusteco, senpasie resti fronte al la timiga danĝero, kaj defii la domaĝojn de la malamo per la sentimaj agoj de amo kaj indulgo. Urantio pasis tra la ruinigoj de gravaj kaj detruaj militoj de sia historio. Ĉiuj partoprenantoj en tiuj teruraj luktoj renkontis malvenkon. Sed estis unu venkinto; estis nur unu elsavito el tiuj amaraj luktoj, kiu plialtigis sian reputacion - Jesuo de Nazareto kaj lia regada evangelio de la bono kontraŭ la malbono. La sekreto de pli bona civilizado estas ligita al la Majstraj instruoj de homa frateco, la bonvolode amo kaj reciproka konfido.
Ĉe Pentekosto, religio rivelis nur, homo serĉis Dion; de Pentekosto, homo ankoraŭ serĉas Dion, sed aperas sur la mondo la spektaklo de Dio ankaŭ serĉanta homon, kaj sendanta sian spiriton por loĝi en li, kiam li estas trovinta lin.
Antaŭ la Jesuaj instruoj, kiuj kulminis dum la Pentekosto, virinoj havis iom aŭ neniun spiritan statuson en la dogmoj de la malnovaj religioj. Post Pentekosto, en la frataro de la regno, virino troviĝis egali viron antaŭ Dio. Inter la cent dudekgeuloj, kiuj ricevis tiun specialan viziton de la spirito, ĉeestis multaj disĉiplinoj, kiuj estis tiom benitaj kiom la viraj kredantoj. Ne pli longe viro povas pretendi monopoligi la ministerion de religia diservo. Fariseo povis ankoraŭ esti dankema al Dio “ne esti naskiĝinta kiel virino, leprulo aŭ aligentulo,” sed inter la adeptoj de Jesuo, virino estis por ĉiam liberigata de ĉiju ajn religiaj seksaj diskriminacioj. Pentekosto nuligis ĉiun religian diskriminacion bazitan sur rasia distingo, kulturaj diferencoj, socia kasto, aŭ seksa antaŭjuĝo. Ne estas mirige, tiuj kredantoj en la nova religio ekkriis, “ Kie estas la Sinjora spirito, tie estas libereco.”
Ambaŭ la Jesua patrino kaj unu el liaj fratoj ĉeestis inter la cent dudek kredantoj, kaj, kiel geanoj de tiu komuna grupo, ili ankaŭ ricevis la disdonitan spiriton. Ili ne ricevis pli grandan parton de tiu donaco ol siaj samuloj. Neniu speciala donaco estis elverŝita super la membroj de la tera familio de Jesuo. Pentekosto markis la finon de specialaj pastrecoj, de ĉiu kredo en sakralaj familioj.
Antaŭ Pentekosto la apostoloj multe donis por Jesuo. Ili foroferis siajn hejmojn, familiojn, amikojn, terajn havaĵojn kaj poziciojn. Pentekoston ili sin donis al Dio, kaj la Patro kaj la Filo respondis sin donante al homo.- sendante siajn spiritojn por vivi en homoj. Tiu sinforlaso por trovi spiriton ne estis emacia sperto; ĝi estis ago de inteligenta sinkapitulacio kaj senrezerva konsekrado.
Pentekosto estis la voko al la spirita unueco inter la evangeliaj kredantoj. Kiam la spirito malsupreniris super la disĉiploj en Jerusalemo, la sama afero okazis en Filadelfio, Aleksandrio, kaj en ĉiuj lokoj, kie veraj kredantoj loĝis. Estis litere vere, ke “estis nur unu koro kaj animo inter la homamaso de la kredantoj.” La Jesua religio estas la plej potenca unuiganta influo, kiun la mondo neniam konis.
Pentekosto estis destinita por mildigis la tromemfidon de individuoj, grupoj, kaj rasoj. Estas tiu spirito de tromemfido, kies tiel pligrandigas streĉiteco, ke periode ĝi ekscitiĝas en detruaj militoj. Homaro povas esti unuigita nur per la spirita alproksimiĝo, kaj la Vereca Spirito estas universa influo sur ĉiuj mondoj.
La veno de la Vereca Spirito purigas la homan koron, kaj elturniĝas por ke la beneficulo formulu vivcelon depende de la volo de Dio kaj la bonstato de la homoj. La spirito de materia egoismo estis enabismigita en tiun novan spiriton de neprofitemo. Pentekosto, iam kaj nun, signifas, ke la historia Jesuo estas iĝinta la Dia Filo de amema sperto. Kiam estas konscie travivita en la homa vivo la ĝojo de tiu elverŝita spirito, ĝi estas toniko por la sano, stimulo por la menso, kaj neelĉerpebla energio por la animo;
La Pentekostan tagon, la preĝo ne alportis la spiriton, sed ĝi multe faris por determini la riceveman kapablecon, kiu karakterizis la individuaj kredantoj. Preĝo neinstigas la dian koron donaceme disdonaci, sed ĝi tre ofte fosas pli larĝajn kaj pli profundajn kanalojn, en kiuj la diaj disdonacoj povas alfluegi al la koroj kaj animoj, de tiuj, kiuj tiel memoras konservi neinterrompitan komunecon kun sia Farinto pere de sincera preĝo kaj vera adoro.
Kiam Jesuo estis tiel subite kaptita de siaj malamikoj, kaj tiel rapide krucumita inter du rabistoj, liaj apostoloj estis komplete demoralizitaj. Eĉ por la apostoloj, estis tro pensi pri la Majstro arestita, ligita, skurĝita, krucumita. Ili forgesis liajn instruojn kaj avertojn. Fakte, li povis, esti estinta “profeto age kaj parole potenca antaŭ Dio kaj la tuta popolo,” sed li malfacile povis esti la Mesio, kiun ili estis esperintaj restarigus la regnon de Israelo.
Tiam okazas la resurekto, kiu liberigas ilin de la malespero, kaj revenigi ilian fidon en la Majstra dieco. Ankoraŭ kaj ankoraŭ ili vidas lin kaj interparolas kun li; kaj li kondukas ili sur la Olivarban Monton, kie li adiaŭas ilin, kaj anoncas al ili, ke li reiras al la patro. Li estas dirinta al ili resti en Jerusalemo ĝis kiam ili estos dotitaj per povo - ĝis kiam la Vereca Spirito venos. Kaj tiun Pentekostan tagon, tiu nova instruisto venas, kaj ili eliras por prediki sian evangelion per nova povo. Ili estas la aŭdaciaj kaj kuraĝaj adeptoj de amema Sinjoro, ne mortinta kaj venkinta estro. La Majstro vivas en la koroj de tiuj evangelistoj; Dio ne estas doktrino en iliaj mensoj; li estas iĝinta vivanta ĉeesto en iliaj animoj.
“Tagon post tago ili firme per komuna akordiĝo plupredikis en la templo, kaj hejme ili rompis la panon. Ili ĝoje kaj korsimplece prenis sian nutraĵon, laŭdantaj Dion, kaj havantaj la favoron de la tuta popolo. Ĉiuj estis plenigitaj per la spirito, kaj aŭdace proklamis la parolon de Dio. Kaj la svarmoj de tiuj, kiuj kredis estis unu sola koro kaj animo; kaj neniu el ili diris, ke la aĵoj, kiujn li posedis, estis propre siaj. Ili komune havis ĉiujn aĵojn.”
Kio trafis tiujn virojn, kiujn Jesuo estis ordinaciiinta por foriri prediki la evangelion de la regno, la patrecon de Dio, kaj la homan fratecon? Ili havas novan evangelion; ili konsumiĝas por nova sperto; ili estas plenigitaj kun nova spirita energio. Ilia mesaĝo estis subite fariĝita la proklamo de la resurektata Kristo: “Jesuo de Nazareto, tiu viro, kiun Dio aprobis pere de potencaj faritaĵoj kaj mirindaĵoj, vi estas krucumintaj kaj pereigintaj lin, dum li estis sendita laŭ la fiksitaj konsilo kaj antaŭscio de Dio. Tiel li plenumis ĉiujn aferojn, kiujn Dio anoncis pere de la buŝo de ĉiuj profetoj.Tiun Jesuon Dio resurektis. Dio estis farinta lin ambaŭ Sinjoro kaj Kristo. Estanta je la dekstra mano de Dio, ekzaltata kaj ricevinta de la Patro la promeson de la spirito, li estas elverŝinta tion, kion vi vidas kaj aŭdas. Pentu, por ke viaj pekoj povu esti nuligitaj; por ke la Patro povu sendi la Kriston, kiu estis signita por vi, Jesuon mem, kiun la ĉielo devas akcepti ĝis kiam la restarigo de ĉiuj aĵoj.”
La evangelio de la regno, la mesaĝo de Jesuo estis subite ŝanĝita en evangelio de la Sinjoro Jesuo Kristo. Ili nun proklamis la faktojn de lia vivo, morto, kaj resurekto, kaj predikis la esperon de lia rapida reveno en tiun mondon por fini lakomencitan laboron. Tiel la mesaĝo de la unuaj kredantoj havis kiel temo la predikon pri la faktoj de lia unua veno kaj la instruon pri la espero de lia dua veno, evento, kiun ili taksis esti tre baldaŭa.
Kristo estis fariĝonta la kredo de la rapide formiĝanta eklezio. Jesuo vivas; li mortis por la homoj; li donis la spiriton; li revenas. Jesuo plenigis ĉiujn iliajn pensojn, kaj determinis ĉiujn iliajn novajn konceptojn pri Dio kaj la tuta cetero. Ili estis tro entuziasmaj pri la nova doktrino, laŭ kiu “Dio estas la Patro de la Sinjoro Jesuo” por sin senti interesitaj pro la malnova mesaĝo, laŭ kiu “Dio estas la amema Patro de ĉiuj homoj,” kaj eĉ de ĉiu individuo. Vere, mirinda manifestiĝo de frata amo kaj neniam okazinta boneco aperis en tiujn fruajn komunumojn da gekredantoj. Sed temis pri gefrataro de gekredantoj en Jesuo, ne gefrataro de gefratoj en la familia regno de la Patro en la ĉielo. Ilia bonvolo devenis de la amo naskiĝinta pro la koncepto de la Jesua disdonaco, kaj ne de la reagnosko de la homa frateco. Tamen ili estis plenigitaj per ĝojo, kaj ili vivis tiel novajn kaj senegalajn vivojn, ke ĉiuj homoj estis allogitaj pro ilia instruo pri Jesuo. Ili grande eraris uzante la vivantan kaj ilustritan komenton pri la regna evangelio por tiu nova evangelio, sed eĉ tiu ĉi reprezentis la plej grandan religion, kiun la homaro neniam konis.
Nedubeble, nova frataro naskiĝis en la mondo. “La kredanta homamaso firme persistis en la instruoj kaj frataro de la apostoloj, rompis la panon, kaj preĝis.” Ili reciproke sin nomis frato kaj fratino; ili reciproke sin salutis per sankta kiso; ili zorgis pri la malriĉuloj. Estis frataro de vivo kiel de adoro. Ili ne dekrete estis komunumaj, sed ĉar ili deziris partigi siajn havaĵojn kun siaj kunuloj kredantoj. Ili konfideme antaŭvidis, ke Jesuo revenu por finfari la starigon de la Patra regno dum ilia generacio. Tiu spontanea partigo de teraj posedaĵoj ne estis rekta konsekvenco de la Jesua instruo; ĝi okazis ĉar tiuj geviroj tiel sincere kaj konfideme kredis, ke li baldaŭ revenus por finfari sian laboron, kaj starigi la regnon. Sed la finaj rezultoj de tiu bonintenca sperto de senpripensa frata amo estis katastrofaj kaj ĉagrenproduktantaj. Miloj da sinceraj kredantoj vendis siajn bienojn, kaj forĵetis siajn posedaĵojn kaj aliajn financajn aktivojn. Pasanta la tempo, la malaltiĝantaj riĉofontoj de la kristana “egala partigo” elĉerpiĝis - sed ne estis la mondfino. Post iomete da tempo la kredantoj de Antioĥio faris kolekton, por ke iliaj kunuloj kredantoj de Jerusalemo ne malsatmortu.
Dum tiu epoko ili celebris la Sinjoran supeon laŭ la maniero de ĝia starigo; tio estas, ili kuniĝis por grupa manĝo de bona frateco, kaj en la fino partigis la sakramenton.
Unue ili baptis en la nomo de Jesuo; kaj preskaŭ post dekdu jaroj ili ekbaptis en “la nomo de la Patro, la Filo, kaj la Sankta Spirito.” Nur la bapto estis postulita por esti akceptita en la komunumo de la kredantoj, kiu ne ankoraŭ estis organizita; ĝis estas simple la Jesua frataro.
Tiu Jesua sekto rapide kreskiĝis, kaj ankoraŭ unufoje la sadukeoj direktis sian atenton al ili. La fariseoj estis malmulte malkvietaj pro la situacio, ĉar ili vidis, ke neniu el la instruoj iel misharmonie kunefikis kun la observado de la judaj leĝoj. Sed la sadukeoj ekenkarcerigis la ĉefojn de la Jesua sekto ĝis kiam ili estis persvaditaj akcepti la konsilon de unu el iliaj ĉefaj rabenoj, Gamaliel, kiu laŭde konsilis al ili: “Evitu tiujn homojn, kaj lasu ilin trankvilaj, ĉar se tiu projekto aŭ laboro devenas de la homoj, ĝi estos faligita; sed se ĝi devenas de Dio, vi ne povos faligi ilin, kaj eĉ povus troviĝi devantaj lukti kontraŭ Dio.” Ili decidis sekvi la konsilon de Gamaliel, kaj rezultis tempon de paco kaj trankvileco en Jerusalemo, dum kiu la nova evangelio pri Jesuo rapide diskoniĝis.
Tiel ĉio bone pasis en Jerusalemo ĝis la tago, kiam alvenis granda nombro da Grekoj el Aleksandrio. Du el la skolanoj de Rodano alvenis en Jerusalemo, kaj faris multajn konvertiĝojn inter la helenistoj. Inter la unuaj troviĝis Stefano kaj Barnabas. Tiuj kompetentaj Grekoj ne multe partigis la judan vidpunkton, kaj ili ne tiel bone konformiĝis al la juda metodo de adoro kaj aliaj ceremoniaj praktikoj. Kaj la konduto de tiuj grekaj kredantoj ĉesigis la pacajn rilatojn inter la Jesua frataro kaj la fariseoj kaj sadukeoj. Stefano kaj lia greka asociito ekpredikis pli kiel Jesuo instruis, kaj tiu agmaniero tuj provokis konflikton kontraŭ la judaj estroj. Dum unu el publikaj predikoj de Stefano, kiam li atingis la kontesteblan parton de la prediko, ili evitis ĉiujn ajn jurajn formalaĵojn, kaj surloke ŝtonmortigis lin.
Tiam Stefano, la ĉefo de la greka kolonio de Jesuaj kredantoj en Jerusalemo iĝis la unua martiro de la nova fido, kaj la specifa kaŭzo de la oficiala organizo de la frua Kristana Eklezio. Tiu nova krizo evidentigis al la kredantoj, ke ili ne pli longe povis restis kiel sekto interne de la juda fido. Ĉiuj ili interkonsentis, ke ili disiĝos de la nekredantoj; kaj unu monaton post la Stefana morto, la Jerusalema eklezio estis organizita sub la direkto de Petro, kaj Jakobo, la Jesua frato, estis nomita titulara ĉefo de ĝi.
Tiam eksplodis la unuaj kaj malpardonemaj persekutadoj far la Judoj, tiel ke la aktivaj instruistoj de la nova religio pri Jesuo, kiu estis poste nomata en Antioĥio Kristanismo, foriris al la limoj de la imperio por proklami Jesuon. Antaŭ la Paŭla epoko, la diskonigo de tiu mesaĝo estis plenumita de Grekoj; kaj tiuj unuaj misiistoj, kiel ankaŭ la sekvantaj, sekvis la iaman vojiron de la Aleksandria marŝo, kondukanta al Antioĥio tra Gaza kaj Tiro, kaj de tie en Macedonion tra la Malgranda Azio, sekve al Romo kaj en la plej forajn partojn de la imperio.