Kajero 193084

Finaj aperoj kaj supreniro

La dek ses morontia manifestiĝo de Jesuo okazis la vendredan vesperon 5-an de majo ĉirkaŭ la naŭa en la korto de Nikodemo. Tiun vesperon la Jerusalemaj kredantoj estis farintaj sian unuan provon por kuniĝi de la resurekto. Estis tiam arigitaj la dek unu apostoloj, la virinaro kaj iliaj asociitinoj, kaj proksimume kvindek aliaj ĉefaj disĉiploj de la Majstro inkluzivantaj iun ajn nombron da Grekoj. Tiu kompanio de gekredantoj neformale interparoladis de pli ol duonhoro, kiam subite la morontia Majstro videble al ĉiuj aperis, kaj tuj ekinstruis ilin. Diris Jesuo:

“Estu paco sur vi. Jen la pli reprezenta grupo de gekredantoj - apostoloj kaj disĉiploj , ambaŭ viroj kaj virinoj - al kiu mi estas aperinta de la momento de mia liberigo el la karno. Mi nun vokas vin por atesti, ke mi estas per anticipo anoncinta al vi la necesecon de la fino de mia restado inter vi; mi diris al vi, ke mi devas baldaŭ ree iri al la Patro. Kaj tiam mi klare diris al vi, ke la ĉefaj pastroj kaj la judaj estroj fordonus min por min mortigi, kaj mi resurektus el la tombo. Kial do vi estas lasintaj vin tiel konsterni kiam tiuj eventoj okazis? Kaj kial vi estis tiel surprizitaj, kiam mi resurektis el la tombo la trian tagon? Vi mankis kredi min, ĉar vi aŭdis miajn parolojn sen kompreni ilian signifon.

“Kaj nun vi devus atente aŭskulti miajn parolojn por ne denove erari aŭdi mian instruon per la menso, dum en via koro vi ne sukcesas kompreni la signifon. De la komenco de mia restado kiel unu el vi, mi estas instruinta al vi, ke mia sola celo estis riveli mian ĉielan Patron al liaj teraj infanoj. Mi vivis la disdonacon riveli Dion, por ke vi povu sperti la karieron de iu, kiu konas Dion. Mi rivelis Dion kiel via ĉiela Patro; mi rivelis vin kiel teraj filoj de Dio. Estas fakto, ke Dio amas vin, kiel filoj. Dank’ al la fido en mia parolo, tiu fakto fariĝas eterna kaj vivanta vero en viaj koroj. Kiam, per vivanta fido, vi fariĝas die konsciaj pri Dio, tiam vi estas spirite naskitaj, kiel infanoj de lumo kaj vivo, la eterna vivo dank’al kiu vi supreniros la universon de la universoj, kaj atingos la sperton trovi Dion, la Patron en la Pardizo.

“Mi admonas vin ĉiam memori, ke via misio inter homoj estas proklami la evangelion de la regno - la realecon pri la Dia patreco, kaj la veron pri la homa fileco. Proklamu la tutan veron pri la bona novaĵo, ne nur parton pri la sava evangelio. Via mesaĝo ne estas ŝangita pro la sperto de mia resurekto. La fileco kun Dio, dank’al la fido, restas la sava vero de la regna evangelio. Vi predikos la amon de Dio kaj la servado de la homo. Kion la mondo bezonas pleje scii estas: Homoj estas filoj de Dio, kaj, dank’al la fido, ili povas efektive ekkompreni, kaj ĉiutage sperti,tiun nobligantan veron. Mia sin- elverŝo devus helpi ĉiujn homojn scii, ke ili estas la infanoj de Dio, sed tia sciado ne sufiĉos, se ili ne sukcesos persone dank’al la fido kompreni la savan veron, ke ili estas la vivantaj spiritaj filoj de la eterna Patro. La regna evangelio temas pri la amo de la Patro kaj la servado de liaj infanoj sur tero.

“Inter vi, tie ĉi, ĉiuj vi scias, mi estas resurektata el la morto, sed tio ne estas stranga. Mi havas la povon forlasi mian vivon, kaj ĝin repreni; la Patro donas tian povon al siaj Paradizaj Filoj. Vi devus prefere esti kortuŝitaj en via koro scii, ke la mortintoj de erao estas enirintaj en la eternan supreniron tuj post kiam mi forlasis la novan tombokelon de Jozefo. Mi vivis mian vivon en la karno por montri al vi, kiel, dank’al amema servado, vi povas fariĝi rivelantoj de Dio al viaj kunuluj, kiel amante kaj servadante vin, mi iĝis por vi rivelanto de Dio. Mi vivis inter vi kiel Homa Filo, por ke vi, kaj ĉiuj aliaj homoj, povu scii, ke ĉiuj vi estas fakte la filoj de Dio. Konsekvence, iru nun tra la tuta mondo prediki tiun evangelion de la ĉiela regno al ĉiuj homoj. Amu ĉiujn homojn, kiel mi amis vin; servadi viajn mortemulajn kunulojn, kiel mi servadis vin. Donaceme vi ricevis, donaceme donu. Simple restadu tie ĉi en Jerusalemo, dum mi iras al la Patro, kaj ĝis kiam mi sendos al vi la Spiriton de Vereco. Li kondukos vin en plilarĝigitan verecon, kaj mi venos kun vi en la tutan mondon. Mi estas ĉiam kun vi, kaj mian pacon mi lasas al vi.”

Post tiuj paroloj la Majstro malaperis el ilia vido. Tiuj gekredantoj ne disiĝis antaŭ la ektagiĝo; dum la tuta nokto ili kune restis serioze diskutantaj la Majstrajn rekomendojn, kaj pripensantaj ĉion, kio estis trafinta al ili. Jakobo Zebedeo kaj aliaj apostoloj ankaŭ rakontis al ili siajn spertojn kun la morontia Majstro en Galileo, kaj diris kiel trifoje li aperis al ili.

1. LA APERAĴO EN SIŜAR

Ĉirkaŭ la kvara la sabatan posttagmezon13-an de majo, la Majstro aperis al Nalda kaj proksimume sepdek kvin samarianaj gekredantoj ĉe la Jakoba puto, en Siŝar La kredantoj kutimis kunveni en tiu loko, kie Jesuo parolis al Nalda pri la vivanta akvo. Tiun tagon, ĵus post kiam ili finis siajn diskutojn pri la resurekta novaĵo, Jesuo subite aperis antaŭ ilin, kaj diris:

“Paco estu sur vi. Vi ĝojas ĉar mi estas la resurekto kaj la vivo, sed tio servos por nenio, krom se vi unue estis naskitaj de la eterna spirito, tiel akirantaj per la fido la donacon de eterna vivo. Se perfide vi estas filoj de mia Patro, neniam vi mortos; vi ne pereos. La evangelio de la regno lernis al vi, ke ĉiuj vi estas la filoj de Dio. Kaj tiu bona novaĵo pri la amo de la ĉiela Patro kontraŭ liaj teraj infanoj devas esti transportita tra la tuta mondo. La tempo esta venita kiam vi devas adori Dion nek sur la Gerizim nek en Jerusalemo, sed kie vi estas, kiel vi estas, en spirito kaj vero. Via fido savas viajn animojn. Saviĝo estas la donaco de Dio al tiuj, kiuj kredas esti liaj filoj. Sed ne eraru pri tio; kvankam saviĝo estas la libera donaco de Dio kaj estas elverŝita sur ĉiuj; kiuj akceptas ĝin per la fido, ĝi estas sekvita de la sperto porti la fruktojn de tiu spirita vivo kiel ĝi estas vivita en la karno. La akcepto de la doktrino pri la patreco de Dio implicas ankaŭ libere akcepti la asociita vero pri la homa frateco. Kaj se viro estas via frato, li estas pli ol via proksimulo, por kiu la Patropostulas, ke vi amu lin kiel vi mem. Ĉar via frato estas de via familio, ne nur vi per familia korinklino amos lin, sed ankaŭ vi servos lin kiel vi servus vin mem. Kaj ĉar vi estas miaj fratoj, vi tiel amos kaj servos vian fraton, kiu estis amita kaj servita de mi. Nun iru en la tuta mondo proklami tiun bonan novaĵon al ĉiuj kreitaĵoj de ĉiu raso, tribo, kaj nacio. Mia spirito antaŭiros vin, kaj mi estos ĉiam kun vi.”

Tiuj Samarianoj estis grande mirigitaj pro tiu aperaĵo de la Majstro, kaj ili hastis al la najbaraj urboj kaj vilaĝoj, kie ili larĝe publikigis la novaĵon, ke ili estis vidintaj Jesuon kaj li estas parolinta al ili. Tio estis la dek sepa morontia aperaĵo de la Majstro.

2. LA APERAĴO EN FENICIO

La Majstra dek oka aperaĵo okazis en Tiro, la mardon 16-an de majo, iom antaŭ la naŭa vespere. Denove li aperis en la fino de kunveno de kredantoj, dum ili estis disiĝontaj. Li diris:

“Paco estu sur vi. Vi ĝuas scii, la Homa Filo estas resurektata el la morto, ĉar vi per tio scias, ke ankaŭ vi kaj viaj fratoj transvivos la fizikan morton. Sed tia transvivo dependas de via antaŭa naskiĝo en la spirito por serĉi la veron kaj trovi Dion. La vivpano kaj akvo estas donitaj nur al tiuj, kiuj malsatas de vero kaj soifas de rekteco - por Dio. La fakto ke la mortemuloj resurektas ne estas la regna evangelio. Ĉiuj tiuj grandaj veraĵoj kaj universaj faktoj estas rilataj al tiu evangelio, ĉar ili estas parto de la rezultanta kredo de la bona novaĵo, kaj apartenas al la posta sperto de tiuj, kiuj per la fido, fakte kaj vere, la iĝas ĉiamaj filoj de la eterna Dio. Mia Patro sendis min en la mondon por proklami tiun savon de fileco al ĉiuj homoj. Sammaniere mi sendas vin por prediki tiun savon de fileco. Savo estas libera donaco de Dio, sed tiuj kiuj estas spirite naskitaj tiuj komencos montri la spiritajn fruktojn dank’ al la amema servado kontraŭ siaj samuloj. Kaj la fruktoj de la dia spirito montriĝas en la vivo de spirite naskitaj kaj Dion-konantaj mortemuloj per: amema servado, neprofitema sindonemo, kuraĝa lojaleco, sincera senpartieco, klera honesteco, ĉiama espero, fidema konfido, kompata atento, elprovita boneco, pardonema toleremo, kaj konstanta kvieteco. Se pretendaj kredantoj ne portas tiujn fruktojn de dia spirito en siaj vivoj, ili estas mortinta; la spirito de Vereco ne estas en ili; ili estas neutilaj branĉoj sur la vivanta vito, kaj baldaŭ estos demetitaj. Mia Patro postulas al la infanoj de la fido, ke ili portu multajn spiritajn fruktojn. Se do vi ne estas fruktaj, li fosos ĉirkaŭ viaj radikoj, kaj tranĉos viajn senfruktajn branĉojn. Pli kaj pli vi devos porti spiritajn fruktojn, dum en la ĉielo vi progresos en la regno de Dio. Vi povas eniri en la regnon kiel infano, sed la Patro postulas, ke vi grace kresku ĝis la plena staturo de spirita adolto. Kaj kiam vi portos al ĉiuj nacioj la bonan novaĵon de tiu evangelio, mi antaŭos vin , kaj mia Spirito de Vereco restados en viaj koroj. Mian pacon mi lasas kun vi.

Tiam la Majstro malaperis el ilia vido. La sekvantan tagon, iuj el ili eliris el Tiro, kaj rakontis tiun eventon en Sidono kaj eĉ en Antioĥo kaj Damasko.Jesuo vizitis tiujn kredantojn kiam li estis en la karno, kaj ili rapide rekonis lin, kiam li ekinstruadis ilin. Kvankam liaj amikoj ne facile povis rekoni lian morontian formon, kiam ĝi estis videbligita, ili neniam estis malrapidaj por identigi lian personecon, kiam li parolis al ili.

3. LASTA APERAĴO EN JERUSALEMO

Frumatene la ĵaŭdon 18-an de majo, Jesuo faris sian lastan aperaĵon sur tero kiel morontia personeco. Dum la dek unu apostoloj estis sidiĝontaj por matenmanĝi en la etaĝa ĉambro de la domo de Maria Marko, Jesuo aperis al ili, kaj diris:

“Paco estu sur vi. Mi petis al vi restadi tie en Jerusalemo ĝis kiam mi supreniros al la Patro, kaj eĉ ĝis kiam mi sendos al vi la Spiriton de Vereco, kiu baldaŭ estos dissendita sur ĉiun karnon, kaj donos al vi povon desupre.” Simono Zelotes interrompis Jesuon, demandante, “Tiam, Majstro, ĉu vi restarigos la regnon, kaj ĉu ni vidos la gloron de Dio evidentigita sur tero?” Kiam Jesuo estis aŭdinta la demandon de Simono, li respondis: “Simono, vi ankoraŭ alkroĉiĝas al viaj malnovaj ideoj pri la juda Mesio kaj la materia regno. Sed, post kiam la spirito estos malsuprenirinta sur vin, vi ricevos spiritan povon, kaj vi baldaŭ iros en la tuta mondo prediki tiun evangelion de la regno. Kiel la Patro sendis min en la mondon, mi ankaŭ sendas vin. Kaj mi deziras, ke vi amu kaj konfidu unu la alian. Judaso ne estas plu kun vi, ĉar lia amo malvarmiĝis, kaj ĉar li rifuzis sian konfidon al vi, siaj fratoj. Ĉu vi ne estas legintaj la ekstrakton de la skribaĵoj, en kiu estas skribata: ‘Ne estas bone por homo esti sola, neniu vivas por si mem’? Kaj ankaŭ kie estas dirata: ‘Iu ajn havas amikojn devas sin montri amika’? Kaj ĉu eĉ mi ne sendis duope por instruadi, tiel ke vi ne sentu solaj, kaj ne falu en la konfuzo kaj la turmentoj de la izolado? Vi ankaŭ bone sciis, ke kiam mi estis en la karno, mi ne permesis al mi mem esti sola dum daŭraj periodoj. Ekde la komenco de nia asocio ĉiam mi havis du aŭ tri el vi konstante pli malpli proksime de mi kiam mi komuniis kun la Patro. Konsekvence havu fidon kaj konfidu unuj la aliajn. Kaj tio necesas konsiderante, ke hodiaŭ mi estas forlasonta vin solaj en la mondo. La horo estas venita; mi estas ironta al la Patro.”

Post tiuj paroloj, li faris signon al ili veni kun li, kaj li kondukis ilin sur la Olivarban Monton, kie li adiaŭis ilin antaŭ forlasi Urantion.Tio estis solemna vojiro al Oliveto. Ne nur unu vorto estis prononcita de iu ajn el ili de la momento kiam ili forlasis la etaĝan ĉambron ĝis kiam Jesuo haltis kun ili sur la Olivarba Monto.

4. KIALOJ DE LA JUDASA DEFALO

Estis en la unua parto de la adiaŭa mesaĝo de la Majstro al siaj apostoloj, ke li aludis pri la perdo de Judaso, kaj evidentigis la tragikan sorton de ilia perfida kunulo, kiel solemna averto kontraŭ la danĝeroj de socia kaj frata izolado. Povas esti utile, por la kredantoj de tiu epoko kaj la estontecaj epokoj, mallonge revidi la kialojn de la Judasa defalo en la lumo de la Mastraj rimarkoj, kaj en la perspektivo de la akumulitaj klarigoj de la sinsekvaj jarcentoj.

Kiam ni konsideras tiun tragedion, ni opinias, ke Judaso eraris, unue ĉar li estisnetege sola kaj fermita personeco distance de ordinaraj sociaj kontaktoj. Li persiste rifuzis sin konfidi aŭ libere fratiĝi kun siaj kunuloj apostoloj. Sed lia tipo de sola personeco ne estus per si mem kaŭzinta tian konfuzon, se Judaso ne estus ankaŭ mankinta kreski en amo kaj spirita graco. Tiam, kiel por plimalbonigi la situacion, en la nomo de ĉiuj siaj malsukcesoj li persiste adigis malpardonemojn kaj psikologiajn malhelpojn tiajn, kiaj la venĝon kaj la malsanan kaj ĝeneraligitan bezonon “trakti, kiel li estis traktita” iun ajn.

Tiu malfeliĉa kombinaĵo de individuaj partikularismoj kaj mensaj tendencoj konkuris por detrui bonintencan viron, kiu malsukcesis reteni tiujn malbonojn per amo, fido, kaj konfido. Ne necesis, ke Judaso tiel eraras, kaj tio estas bone pruvita per la situacioj de Tomaso kaj Natanaelo, ambaŭ plagitaj de tiu sama speco de suspekto kaj hipertrofio de individuisma tendenco. Ankaŭ Andreo kaj Mateo havis multajn inklinojn en tiu direkto; sed laŭmezure, kiel pasis la tempo, la amo de ĉiuj tiuj viroj al Jesuo kaj siaj kunulaj apostoloj kreskis, prefere ol ĝi malpliiĝis. Ili kreskis en graco kaj kono pri la vero. Ili pli kaj pli konfidemiĝis en siaj fratoj, kaj malrapide disvolvis la kapablecon sin konfidi al siaj kunuloj. Judaso persiste rifuzis konfidi sin al siaj fratoj. Kiam la akumulado de siaj emociaj konfliktoj pelis lin serĉi kvietigon en la esprimo de si, li nevarie serĉis la konsilon kaj akceptis la malsaĝan konsolonde sia nespirita parencaro aŭ de siaj hazardaj konatoj, kiuj estis aŭ indiferencaj, aŭ senhezite malamikaj pri la bonstato kaj progreso de la spiritaj realecoj de la ĉiela regno, de kiu li estis unu el la dek du konsekritaj ambasadoroj sur tero.

En siaj baraktoj de tera lukto Judaso malsukcesis kaŭze de la sekvantaj faktoroj de personaj tendencoj kaj cedemo de karaktero:

1. Li estis homa tipo de sola estaĵo. Li estis altgrade individuisma, kaj elektis iĝi enmemiĝita kaj malsocietema speco de persono.

2. Kiel infano, lia vivo estis tro facila. Li amare sentis ĉagrenaĵon. Li ĉiam antaŭvidis gajni. li estis tre malbona perdinto.

3. Li neniam akiris filozofian teknikon kontraŭ la elreviĝo. Anstataŭ akcepti la seniluziiĝojn kiel normalan kaj ordinaran konsekvencon de la homa vivo, li neeviteble uzis la praktikon mallaŭdi aparte iun, aŭ siajn asociitojn kiel grupo, por ĉiuj siaj personaj malfacilaĵoj kaj elreviĝoj.

4. Li inklinis konservi malpardonemon; li ĉiam konservis la ideon de venĝo.

5. Li ne ŝatis senhezite alfronti la faktojn; li estis malhonesta en sia konduto kontraŭ la vivsituacioj.

6. Li malŝatis diskuti siajn personajn problemojn kun siaj senperaj asociitoj; li rifuzis paroli pri siaj malfacilaĵoj kun siaj realaj amikoj kaj tiuj, kiuj vere amis lin. Dum ĉiuj tiuj jaroj de asocio neniam li turnis sin al la Majstro pri pure persona problemo.

7. Neniam li lernis, ke la realaj rekompensoj de nobla vivo estas, post ĉio, spiritaj premioj, kiu estas ne ĉiam distribuitaj dum tiu mallonga vivo en la karno.

Kaŭze de la persista izolado de lia personeco, liaj embarasoj multiĝis, liaj ĉagrenoj pliiĝis, liaj anksiecoj pligrandiĝis,kaj lia malespero preskaŭ neelteneble profundiĝis.

Kvankam tiu egocentra kaj ultraindividuisma apostolo havis multajn psikajn, emociajn, kaj spiritajn konfuzojn, liaj ĉefaj malfacilaĵoj konsistis en la fakto, ke: kiel personeco li estis soleca. Mense, li estis suspektema kaj venĝema. Temperamente, li estis mishumora kaj rankorema. Emocie, li estis nekapabla ami kaj senkompata. Socie, li estis malfidema kaj preskaŭ tute enmemigita. Spirite, li iĝis aroganta kaj egoiste ambicia. En sia vivo li ignoris tiujn, kiuj amis lin, kaj en sia morto, li estis sen amikoj.

Tiel estas la mensaj faktoroj kaj malbonaj influoj, kiuj, kune konsideritaj, klarigas kial bonintenca kaj krome iam sincera kredanto en Jesuo, eĉ postpluraj jaroj de intima asocio kun lia transformanta pesoneco, delasis siajn kunulojn, malagnoskis sakralan kaŭzon, rezignis sian sanktan alvokiĝon, kaj perfidis siaj Majstron.

5. LA MAJSTRA ĈIELIRO

Estis preskaŭ la sepa kaj duono tiun ĵaŭdon 18-an de majo, kiam Jesuo alvenis sur la okcidentan deklivon de la Olivarba Monto kun siaj silentaj kaj iom perpleksaj apostoloj. De tiu loko, ĉirkaŭ je la du trionoj de la monta deklivo, ili povis vidi Jerusalemon kaj piede de ili Getsemanen. Nun Jesuo sin preparis diri sian lastan adiaŭon al la apostoloj antaŭ forlasi Urantion.Dum li staris tie antaŭ ili, ili spontane genuiĝis cirkle ĉirkaŭ li, kaj la Majstro diris:

Mi petis al vi restadi en Jerusalemo ĝis kiam vi havigos povon desupre. Mi estas nun forlasonta vin, kaj ironta al mia Patro, kaj baldaŭ, vere baldaŭ, ni sendos en tiun mondon de mia restado la spiriton de Vereco; kaj kiam ĝi venos, vi komencos la novan proklamadon de la evangelio de la regno, unue en Jerusalemo, sekve ĝis la limoj de la mondo. Amu homojn kiel mi amis vin, kaj servu viajn mortemulajn kunulojn kiel mi servis vin. Dank’al la spiritaj fruktoj de viaj vivoj instigu la animojn kredi, ke homo estas filo de Dio, kaj ĉiuj homoj estas fratoj. Memoru pri ĉio, kion mi instruadis al vi, kaj la vivo, kiun mi vivis inter vi. Mia amo protektas vin, mia spirito loĝos en vi, kaj mia paco akompanos vin. Adiaŭ.”

Kiam la morontia Majstro estis tiel parolinta, li malaperis el ilia vido. Tiu tiel-nomata ĉieliro de Jesuo ne estis diferenca de liaj aliaj malaperaĵoj el la homa vido dum la kvardek tagoj de lia morontia kariero sur Urantio.

La Majstro iris en Edentia pasante tra Jerusem, kie la Plejaltuloj, sub la kontrolo de la Paradiza Filo, liberigis Jesuon de Nazareto de la morontia stato, kaj, per la spiritaj ŝaneloj de supreniro, redonis lin al la statuso de Paradiza fileco kaj plejsupera suvereneco sur Salvington.

Estis ĉirkaŭ tri kvaronoj post la sepa tiun matenon kiam la morontia Jesuo malaperis el la rigardo de siaj dek unu apostoloj por komenci la supreniron al la dekstra mano de la Patro, kaj ricevi la oficialan konfirmon pri sia kompleta suvereneco sur la universo de Nebadon.

6. PETRO KUNVENIGIS

Agantaj laŭ la instrukcioj de Petro, Johano Marko kaj aliaj ekserĉis la ĉefajn disĉiplojn por kunveno ĉe Maria Marko. Je la deka kaj duono cent dudek el laprezipaj disĉiploj de Jesuo vivantaj en Jerusalemo estis kunveniĝintaj por aŭdi la raporton pri la adiaŭa mesaĝo de la Majstro, kaj la novaĵon pri lia supreniro. La Jesua patrino estis en tiu kunveno; ŝi estis reveninta en Jerusalemon kun Johano Zebedeo samtempe la aliaj apostoloj revenis el sia freŝdata restado en Galileo. Baldaŭ post Pentekosto ŝi revenis en hejmon de Salomea en Betsaida. Jakobo, frato de Jesuo ankaŭ ĉeestis en tiu kunveno, la unua konferenco de la Majstraj disĉiploj konvokita post la fino de lia planeda kariero.

Simono Petro prenis sur sin paroli en la nomo de siaj kunuloj apostoloj, kaj faris pasian raporton pri la lasta kunveno de la dekunuuloj kun ilia Majstro, kaj kortuŝe priskribis la finan adiaŭon de la Majstro kaj lian supreniran malaperaĵon. Neniam antaŭe okazis tia kunveno sur tiu mondo. Tiu unua kunvena parto daŭris ne tute unu horo. Sekve, Petro klarigis, ke ili estis decidintaj elekti iun por anstataŭi Judason Iskarioton, kaj paŭzo estus aranĝita, por ke la apostoloj povu elekti inter du viroj, kiu estis proponitaj je tiu posteno, Matias kaj Justus.

La dek unu apostoloj do malsupreniris al la teretaĝo, kie ili decidis loti por determini kiun el tiuj du viroj iĝus apostolo por servadi anstataŭ Judaso. La sorto falis sur Matias, kiu estis deklarita kiel nova apostolo. Li estis regule instalita en lian oficon, kaj nomita kiel kasisto. Sed Matias havis malmulte da parto en la postaj aktivecoj de la apostoloj.

Baldaŭ post Pentekosto la ĝemeloj rehejmeniris en Galileon. Dum kelkaj tempoj Simono Zelotes izoliĝis antaŭ foriri por prediki la evangelion. Tomaso maltrankviliĝis dum malpli longe, kaj reinstruadis. Natanaelo pli kaj pli malligis de Petro pro lia prediko pri Jesuo, prefere ol pri la proklamado de la origina evangelio. Ĉirkaŭ la mezo de la sekvanta monato, tiu malkonsento fariĝis tiel akra, ke Natanaelo eksiĝis, kaj iris al Filadelfio por viziti Abneron kaj Lazaron; kaj post pli ol unujara restado, li foriris en la landojn transe de Mezopotamio, kaj siamaniere predikis la evangelion.

Do, nur ses el la originaj dek du apostoloj restis por agi sur la sceno de la unua proklamado de la evangelio en Jerusalemo: Petro, Andreo, Jakobo, Johano, Filipo kaj Mateo.

Estis ĝuste tagmezo kiam la apostoloj reiris kun siaj fratoj en la etaĝan ĉambron, kaj anoncis, ke Matias estis elektita kiel nova apostolo. Sekve, Petro invitis ĉiujn kredantojn ekpreĝi, preĝi por sin prepari ricevi la spiritan donacon, kiun la Majstro promesis sendi.