Kajero 192084
Kiam la apostoloj forlasis Jerusalemon por Galileo, la judaj estroj estis konsiderinde kvietigitaj. Pro tio ke Jesuo aperis nur al sia familio de regnaj kredantoj kaj ĉar la apostoloj sin kaŝis kaj publike ne predikis, la estroj de la Judoj konkludis, ke, sume, la evangelia movo estis efektive subpremita. Kompreneble, ili estis embarasitaj pro la kreskanta propagado de onidiroj, laŭ kiuj Jesuo estis resurektita el la morto, sed ili kalkulis je la subaĉetitaj gardistoj por efike kontraŭi ĉiujn tiujn rakontojn per la rediro, ke de la versio, laŭ kiu grupo de liaj adeptoj estis ekprenintaj la korpon.
Ekde tiu momento, ĝis kiam la apostoloj estis disigitaj pro la alfluo de la persekutado, Petro estis la ĝenerale rekonita ĉefo de la apostolaro. Neniam Jesuo donis al li tian aŭtoritaton, kaj neniam precize liaj kunuloj apostoloj elektis lin por tia posteno de respondeco; Li nature prenis sur lin tiun ŝaĝon, kaj konservis ĝin per komuna konsento, kaj ankaŭ ĉar li estis ilia ĉefa predikisto. Ekde tiam la prediko fariĝis la precipa okupo de la apostoloj. Post ilia reveno el Galileo, Matias, kiun ili elektis por anstataŭigi Judason, iĝis ilia kasisto.
Dum la semajno, dum kiu ili restis en Jerusalemo, Maria, la patrino de Jesuo pasigis multe da tempo kun la kredantinoj, kiuj restadis ĉe Jozefo de Arimateo.
Frue tiun lundan matenon, kiam la apostoloj foriris al Galileo, Johano Marko sekvis ilin eksteren de la urbo, kaj kiam ili estis tre transe de Betanio, li aŭdace venis inter ili, havanta fidon, ke ili ne forpelos lin.
La apostoloj multfoje haltis dum sia vojaĝo al Galileo por rakonti la historion pri sia resurektata Majstro, kaj do alvenis en Betsaida tre malfrue la merkredan vesperon. Estis nur la ĵaŭdon je tagmezo kiam ili ĉiuj estis vekitaj kaj pretaj por matenmanĝi.
La vendredan matenon 21-an de aprilo ĉirkaŭ la sesa, la morontia Majstro faris sian dek trian aperaĵon, la unuan en Galileo, al la dek apostoloj, dum ilia boato alproksimiĝis al la lagbordo apud la kutima elŝipeĝejo de Betsaida.
Post kiam la apostoloj estis atende pasigintaj la posttagmezon kaj la fruan vesperon de ĵaŭdo en la domo de Zebedeo, Simono Petro sugestis al ili ekfiŝi. Kaj al lia propono de fiŝkaptada ekspedicio ĉiuj apostoloj decidis partopreni. La tutan nokton ili penis kun siaj retoj, sed ne kaptis fiŝojn. Malmulte gravis al ili nenion kapti,ĉar ili havis multajn interesajn spertojn reciproke rakonti, aferojn, kiuj tiel freŝdate trafis ilin en Jerusalemo. Sed ĉe la tagiĝo ili decidis iri returne al Batsajda. Alproksimiĝante al la lagbordo, ili ekvidis sur la bordodeklivo, apud la elŝipeĝejo, iun starantan flanke de fajro. Unue ili kredis, temis pri Johano Marko, malsuprenirinta por akcepti ilin kaj ilian fiŝkaptaĵon. Sed alproksimiĝante ankoraŭ, ili konstatis, ili eraris - la viro estis pli granda ol Johano. La ideo prezentiĝis al penso de neniu el ili, ke la persono sur la bordo estis la Majstro. Ili ne tute komprenis kial Jesuo deziris renkonti ilin en la kadro de ilia estinteca asocio, kaj enkontakte kun la naturo, en la libera aero, kaj fore de la sufoka etoso de Jerusalemo kun ĝiaj tragikaj asocioj de timo, perfido kaj morto. Li estis dirinta al ili, ke se ili irus en Galileon, li renkontus ilin, kaj li estis plenumonta sia promeson.
Dum ili ĵetis la ankron kaj sin preparis eniri en la malgrandan barkon por albordiĝi, la viro sur la bordo vokis ilin, “Uloj, ĉu vi kaptis ion?” Kaj kiam ili respondis, “Ne,” li ankoraŭ diris. “Ĵetu la reton dekstre de la ŝipo, kaj vi trovos fiŝon. Ili ne ankoraŭ sciis, ke Jesuo estis tiu, kiu estis konsilinta al ili, sed interkonsentite, ili ĵetis la reton, laŭ tiu konsilo, kaj tuj ĝi estis tiom multe plena, ol ili penis por ĝin suprenlevi. Sed, Johano Zebedeo havis rapidpensan spiriton, kaj kiam li vidis la peze ŝarĝitan reton, li perceptis, ke estis la Majstro, kiu parolis al ili. Kiam tiu penso prezentiĝis al lia menso, li inklinis al Petro, kaj mallaŭte diris al li, “Estas la Majstro.” Petro estis ĉiam viro de senpripensa ago kaj impetega sindonemo; tiel ke kiam Johano flustris tion en lia orelo, li rapide stariĝis, kaj sin ĵetis en la akvon por esti kiel eble plej rapide ĉe la flanko de la Majstro. Liaj fratoj de proksime sekvis lin, albordiĝantaj en la malgranda barko haŭlante la fiŝreton malantaŭ ili.
Intertempe Johano Marko alvenis, kaj vidanta la apostolojn albordiĝi kun peze ŝarĝita reto, kurante malsupreniris al la bordo por ili saluti. Kaj kiam li vidis dek unu virojn anstataŭ dek, li konjektis, ke la nekonato estis estis la resurektata Jesuo, kaj dum la dek mirigitaj viroj silente rigardis lin, la junulo rapidegis al la Majstro, kaj genuiĝante je liaj piedoj, diris, “Mia Sinjoro kaj mia Majstro.” Tiam Jesuo parolis, ne kiel en Jerusalemo, kiam li salutis ilin per “Paco estu sur vi,” sed pernaturtone li diris al Johano Marko: “Bone, Johano, Mi estas feliĉa revidi vin en senzorga Galileo, kie ni povas havi bonan interparoladon. Restu kun ni, Johano, kaj matenmanĝu.”
Dum Jesuo parolis al la junulo, la dekuloj estis tiel mirigitaj kaj surprizitaj, ke ili estis neglektintaj haŭli la fiŝreton sur la lagbordon. Jesuo tiam diris: “Alportu viajn fiŝojn, kaj preparu kelkajn por la matenmanĝo. Jam ni havas fajron kaj multe da pano.“
Dum Johano omaĝis al la Majstro, Petro estis momenton ŝokita pro la vido de la lignokarboj de fajro ruĝetiĝanta sur la lagbordo. La sceno tiel frape memorigis al li la noktomezan fajron de lignokarboj en la korto de Anas, kie li estis malkonfesita la Majstron, sed li sin ree regis, kaj genuiĝanta je la piedoj de la Majstro, ekkriis , “Mia Sinjoro kaj mia Majstro!”
Tiam, Petro rekuniĝis kun siaj amikoj, kiuj haŭlis la reton. Kiam ili estis alkondukintaj sian kaptaĵon, ili kalkulis kaj trovis 153 dikajn fiŝojn. Kaj denove estis erarita ankoraŭ nomi tion mirakla fiŝkaptaĵo. Estis neniu miraklo rilate al tiu epizodo. Ĝi estis simple efiko de la Majstra antaŭkono. Li sciis kie estis la fiŝoj, kaj konsekvence indikis al la apostoloj kien ĵeti la reton.
Jesuo tiam diris al ili: Nun, ĉiuj venu matenmanĝi. Eĉ la ĝemeloj devus sidiĝi dum mi kunparolas kun vi: Johano Marko preparos la fiŝojn.” Johano Marko alportis sep bonmezurajn fiŝojn, kiujn la Majstro metis ĉe la fajro. Kiam ili estis kuiritaj, la junulo servis ilin al la dekuloj. Tiam Jesuo rompis la panon, kaj ĝin pruntis al Johano, kiu liavice distribuis ĝin al la malsatigitaj apostoloj. Kiam ĉiuj ili estis servitaj, Jesuo petis Johanon eksidi, dum li mem servis fiŝon kaj panon al la junulo. Kaj dum ili manĝis, li interparolis kun ili, kaj rakontis iliajn multajn spertojn en Galileo kaj proksime de tiu lago mem.
Estis la tria fojo kiam Jesuo sin manifestis al la apostoloj kiel grupo. Kiam unue Jesuo alparolis ilin, demandante se ili havis fiŝon, ili ne suspektis kiu li estis, ĉar estis kutima sperto por tiuj fiŝistoj de la galilea maro, kiam ili albordiĝis, esti tiel alvokitaj de la fiŝvendistoj de Tariĉea, kiuj estis kutime tie ĉi por aĉeti la freŝan prenaĵon en la nomo de la entreprenoj de sekigo.
Jesuo interparolis kun la dek apostoloj kaj Johano Marko dum pli ol unu horo. Sekve li marŝis entute laŭ la lagbordo, parolante kun ili duope - sed ne kun la samaj paroj komence formitaj por instrui. Ĉiuj dek unu apostoloj estis kune malsuprenirintaj el Jerusalemo, sed Simono Zelotes pli kaj pli senkuraĝiĝis samtempe kiel ili alproksimiĝis al Galileo, tiel ke, kiam ili atingis Batsajda, li forlasis siajn fratojn kaj rehejmeniris.
Antaŭ ol adiaŭi ilin tiun matenon, Jesuo petis, du el la apostoloj estu memvolaj por foriri serĉi kaj revenigi Simonon Zelotes tiun tagon mem. Kaj Petro kaj Andreo plenumis tion.
Post la matenmanĝo, kaj dum la aliaj sidis ĉirkaŭ la fajro, Jesuo faris signon al Petro kaj Johano veni promeni kun li laŭ la lagbordo. Dum ili marŝis Jesuo diris al Johano,: “Johano, ĉu vi amas min?” Tiam Johano respondis , “Jes, Majstro, tutkore,“ La Majstro diris: “Do, Johano, rezignu vian netoleremon, kaj lernu ami la homojn, kiel mi estas aminta vin. Dediĉu vian vivon por pruvi, ke amo estas la plej granda afero en la mondo. Estas la amo de Dio, kiu instigas la homojn al la savserĉado. Amo estas la prapatro de ĉia spirita boneco, la esenco de la vereco kaj beleco.”
Sekve Jesuo sin turnis al Petro, kaj demandis, “Petro, ĉu vi amas min? Petro respondis, “Sinjoro, vi scias mi amas vin tutanime.” Tiam diris Jesuo: “Se vi amas min, Petro nutru miajn ŝafidojn. Ne neglektu zorgi pri la malfortaj, la malriĉaj, la junaj. Prediku sentime kaj senfavore la evangelion; memoru, ke ĉiuj ni estas egalaj antaŭ Dio. Servadu viajn samulojn kiel mi estas servadinta vin. Pardonu al viaj mortemulaj kunuloj, kiel mi estas pardoninta al vi. Sperto instruu al vi la valoron de la meditado kaj la povon de la inteligenta pripenso.”
Post kiam ili estis marŝintaj ankoraŭ iom, la Majstro turnis sin al Petro kaj demandis, “Petro,ĉu vi reale amas min?”Tiam diris Simono, “Jes, Sinjoro, vi scias, mi amas vin.” Kaj denove diris Jesuo: “Do, bone zorgu pri miaj ŝafidoj. Estu bona kaj vera patisto por la grego. Ne perfidu ilian konfidon en vi. Ne lasu vin surprizi de la malamiko. Ĉiam estu viglecatenta - viglu kaj preĝu.”
Post kiam ili estis farintaj ankoraŭ kelkajn paŝojn, Jesuo sinturnis al Petro, kaj por la tri fojo, demandis, “Petro, ĉu vi vere amas min?” kaj tiam Petro, iom plagitapro la ŝajna nefido al li de la Majstro, profunde kortuŝita diris, “Sinjoro, vi scias ĉiujn aferojn, vi scias, ke mi reale kaj vere amas vin.” Tiam diris Jesuo: “Nutru miajn ŝafidojn. Ne forlasu la gregon. Estu ekzemplo, inspirofonto por ĉiuj viaj kunuloj paŝtistoj. Amu la gregon, kiel mi estas aminta vin, kaj dediĉu vin mem al ilia bonstato, kiel mi estas dediĉinta mian vivon al via bonstato. Kaj sekvu min ĝis la fino.”
Petro litere komprenis tiun lastan deklaron - laŭ kiu li devus plusekvi lin - kaj sin turnante al Jesuo, li montrante per fingro Johanon, demandis, “Se mi sekvos vin, kion faros tiu viro?” Tiam perceptanta, ke Petro estis malbone kompreninta liajn parolojn, Jesuo diris: “Petro, ne maltrankviliĝu pri tio, kion faros viaj fratoj. Se mi volas, ke Johano restadu post via foriro,kaj eĉ ĝis mia reveno, kiu graveco por vi? Faru vin certa nur sekvi min.”
Tiu rimarko diskonigis inter la fratoj, kaj estis komprenita kiel Jesua deklaro, laŭ kiu Johano ne mortus antaŭ la reveno de la Majstro, por pove kaj glore establi la regnon, kiel multaj opiniis kaj esperis. Tiu interpreto de la Jesuaj paroloj estis grava por revenigi Simonon Zelotes en la servadon kaj lin konservi al la laboro.
Kiam ili revenis al la aliaj, Jesuo reforiris por promenado kaj konversacio kun Andreo kaj Jakobo. Post mallonga distanco, Jesuo diris al Andreo, “Andreo, ĉu vi havas konfidon al mi?” Kiam la malnova ĉefo de la apostoloj aŭdis Jesuon meti tian demandon, li haltis kaj respondis , “Jes, Majstro, mi havas certan konfidon, kaj vi scias tion.” Tiam diris Jesuo: “Andreo, se vi havas konfidon al mi, havu konfidon al viaj fratoj - eĉ Petro. Mi estas iam konfidinta al vi ilian gvidadon. Nun vi devas havi konfidon al aliaj, ĉar mi forlasas vin por iri al la Patro. Kiam viaj fratoj komencos disiĝi kaŭze de amaraj persekutadoj, estu ministrema kaj prudenta konsilanto kontraŭ Jakobo, mia frato en la karno, kiam oni ŝarĝos lin per pezaj prirespondecoj, por kiuj li ne estas kvalifikita, ĉar li ne havas la sperton ilin porti. Sekve daŭru havi konfidon, ĉar mi ne mankos al vi. Kiam vi estos fininta sur tiu tero, vi venos al mi.”
Tiam Jesuo sin turnis al Jakobo, demandante: “Jakobo, ĉu vi havas konfidon al mi?” Kaj kompreneble, Jakobo respondis al li, “Jes, Majstro, mi havas tutkore konfidon al vi.” Tiam diris Jesuo: “Jakobo, se vi havas konfidon al mi, vi estos malpli malpacienca kontraŭ viaj fratoj. Se vi havos konfidon al mi, tio helpos vin esti bona kontraŭ la frataro de la kredantoj. Lernu pesi la konsekvencojn de viaj paroloj kaj agoj. Memoru, la rikolto konformas al la prisemado. Preĝu por la spirita trankvileco, kaj zorgu pri la pacienco. Tiuj favoroj, kun la vivante fido, subtenos vin kiam la horo venos trinki la oferdonan pokalon. Sed neniam estu konsternita; kiam vi estos fininta sur tiu tero, vi ankaŭ venos al mi.”
Poste Jesuo parolis ankaŭ kun Tomaso kaj Natanaelo. Li diris al Tomaso, “Tomaso, ĉu vi servadas min?” Tomaso replikis, “Jes, Sinjoro, mi servadas vin, nun kaj ĉiam,” Tiam diris Jesuo: “Se vi volas min servadi, servadu miajn fratojn en la karno, kiel mi estas servadinta vin. Kaj ne laciĝu je tiu bonfaro, sed persistu kiel iu, kiu estis ordinaciita de Dio por tiu amservado. Kiam vi estos fininta vian servadon kun mi sur tero, vi glore servos kun mi. Tomaso, vi devas ĉesi dubi, vi devas kreski en fido kaj kono de vero. Kredu en Dio kiel infano, sed ĉesu agi tiel infanece. Havu kuraĝon; estu forta en fido kaj potenca en la regno de Dio.”
Tiam diris la Majstro al Natanaelo: “Natanaelo, ĉu vi servadas min?” Kaj la apostolo respondis, “Jes, Majstro, kaj per sendivida korinklino.” Tiam diris Jesuo: “Se do vi tutkore servadas min, faru vin certa esti sindonema al la bonstato de miaj fratoj sur tero per senlaca korinklino. Miksu la amikecon kun via konsilo, kaj aldonu amon al via filozofio. Servu viajn samulojn, kiel mi servis vin. Estu fidela kontraŭ la homoj, kiel mi atentis al vi. Estu malpli ekzamema; atendu malpli de iuj homoj, kaj per tio malgravigu la amplekson de via elreviĝo. Kaj kiam ĉi tere vi estos fininta la laboron, vi servados kun mi en la ĉielo.”
Post tio la Majstro parolis kun Mateo kaj Filipo. Al Filipo li diris, “Filipo, ĉu vi obeas min? Filipo respondis: “Jes, Sinjoro, mi obeos vin eĉ koste de mia vivo.” Tiam diris Jesuo: “Se vi volas obei min, iru en la landojn de la aligentuloj, kaj proklamu tiun evangelion. La profetoj diris al vi, ke estas pli bone obei, ke oferi. Per la fido vi estas iĝinta Dion-konata regna filo. Sed endas obei nur unu leĝon - estas la ordono proklami la evangelion de la regno. Ĉesu timi la homojn. Ne timu prediko la bonan novaĵon de eterna vivo al viaj kunuloj, kiuj langvoras en la mallumo kaj de verluma avido. De nun vi ne okupiĝu plu pri mono kaj konsumeblaĵoj. Vi estas nun libera por prediki la bonan novaĵon kiel viaj fratoj. Kaj mi antaŭos vin kaj estos kun vi ĝis la fino.”
Sekve, alparolante al Mateo, la Majstro demandis, “Mateo, ĉu vi havas al la koro obei min? Mateo respondis, “Jes, Sinjoro, mi estas plene dediĉita fari vian volon.” Tiam diris la Majstro: “Mateo, se vi volas obei min, iru instrui ĉiujn popolojn pri tiu evangelio de la regno. Vi ne pli longe havigos la materiajn aĵojn de la vivo al viaj fratoj. De nun vi ankaŭ proklamos la bonan novaĵon de spirita saviĝo. De nun zorgu nur plenumi vian mision prediki tiun evangelion de la Patra regno. Sammaniere mi plenumis la Patran volon sur tero, plenumu la dian mision. Memoru, ambaŭ Judoj kaj aligentuloj estas viaj fratoj. Timu neniun homon kiam vi proklamas la savajn veraĵojn pri la regna evangelio de la ĉielo. Kaj tien mi iras, vi baldaŭ venos.”
Tiam li marŝis kaj parolis kun la ĝemeloj, Jakobo kaj Judaso Alfeo. Li alparolis al ambaŭ kune, li demandis, “Jakobo kaj Judaso ĉu vi kredis en mi?” Kaj post kiam ambaŭ estis respondintaj, “Jes, Majstro, ni kredas,” li diris: “Mi estas forlasonta vin. Vi vidas, mi estas jam forlasinta vin en la karno. Mi restados nur iom da tempo en tiu formo antaŭ ol iri al mia Patro. Vi kredas en mi, vi estas kaj ĉiam vi estos miaj apostoloj. Kiam mi estos for, kaj kiam eble vi estos rekomencintaj la saman laboron, kiun vi faris antaŭ ol veni vivi kun mi, plukredi kaj plumemori vian asocion kun mi. Neniam permesu, ke iu ajn ŝanĝo en via videbla laboro influu vian obeadon. Havu konfidon al Dio ĝis la fino de via vivo sur tero. Neniam forgesu, ke por iu ajn per fido estas filo de Dio, iu ajn honesta laboro de la regno estas sakrala. Nenio povas esti ordinara, kion faras filo de Dio. Do, faru vian tempan laboron kiel por Dio. Kiam vi estos kvita al tiu mondo, mi havas aliajn kaj pli bonajn mondojn, kie vi ankaŭ laboros por mi.Kaj en tiu laboro sur tiu mondo kaj sur la aliaj mondoj, mi laboros kun vi. kaj mia spirito loĝos en vi.”
Estis preskaŭ la deka kiam Jesuo revenis de sia parolado kun la ĝemeloj Alfeo, kaj dum li forlasis la apostolojn, li diris: “Adiaŭ, ĝis kiam mi renkontos ĉiujn vin surla monto de via ordinacio moraŭ je tagmezo.” Post tiuj paroloj li malaperis el ilia vido.
Je tagmezo tiun sabaton 22-an de aprilo, la dek unu apostoloj kunvenis sur la rendevueja monteto proksime de Kapernaumo, kaj Jesuo aperis inter ili. Tiu kunveno okazis sur tiu sama monto, kie la Majstro distingis ilin kiel siaj apostoloj kaj ambasadoroj de la Patra regno sur tero. Estis la dek kvara morontia aperigo de la Majstro.
Tiam la dek unu apostoloj genuiĝis cirkle ĉirkaŭ la Majstro, kaj aŭdis lin ripeti iliajn taskojn, kaj lin vidis refari la scenon de la ordinacio sammaniere, kiel la unua fojo kiam ili estis distingitaj por la speciala laboro de la regno. ĉio tio rememoris al ili ilian antaŭan konsekradon al la Patra servado, krom la Majstra preĝo. Kiam la Majstro - la morontia Jesuo - tiam preĝis, estis per majestaj tonoj kaj potencaj vortoj tiaj, kaj la apostoloj estis neniam antaŭe aŭdintaj. Ilia Majstro nun parolis kun la estroj de la universoj, kiel iu, kiu en sia propra universo, estas komisiita por havi en siaj manoj ĉiun povon kaj aŭtoritaton. Tiuj dek unu viroj neniam forgesis tiun sperton de morontia rekonsekrado al la antaŭaj promesoj de ambasadoreco, kaj kiam li estis korinkline adiaŭinta al ili, li malaperis el ilia vido.
Kaj neniu vidis Jesuon dum kompleta semajno. La apostoloj havis reale neniun ideon pri kion fari, ĉar ili ne sciis, se la Majstro estis foririta al la Patro. En tiu stato de necerteco, ili restadis en Betsaida. Ili timis foriri fiŝkapti kaj tiel manki vidi lin en la okazo se li venis al ili. Dum tiu tuta semajno Jesuo estis okupita kun la morontiaj estaĵoj sur tero, kaj pro la aferoj de la morontia transito, de kiu li faris la sperton sur tiu mondo.
La onidiro pri la Jesuaj aperaĵoj disiĝis tra la tuta Galileo, kaj ĉiu tago pligrandigis la nombro de la kredantoj, kiuj alvenis en la Zebedeo domon por informiĝi pri la Majstra resurekto, kaj malkovri la veron pri tiuj supozaj aperaĵoj. En la komenco de la semajno Petro sciigis, ke publika kunveno okazos ĉe la marbordo la sekvantan sabatan posttagmezon je la tria.
Konsekvence, tiun sabaton 29-an de aprilo, pli ol kvin cent personoj de la ĉirkaŭaĵoj de Kapernaumo estis arigitaj en Betsaida por audi predikon de Petro, lian unuan publikan predikon post la resurekto. La apostolo estis plej bone, kaj kiam li estis fininta sian allogan prelegon, malmulte da liaj aŭskultantoj dubis pri la Majstra resurekto el la morto.
Petro finis sian predikon dirante: “Ni asertas, Jesuo de Nazareto ne estas mortinta; ni deklaras, li estas resurektata el la tombo; ni proklamas, ni estas vidintaj lin, kaj ni estas interparolintaj kun li.” Ĵus kiam li finis tiun deklaron de fido, tie ĉe lia flanko antaŭ la okuloj de tiu tuta popolo, la Majstro aperis en morontia formo, kaj parolanta al ili familiartone, diris, “Paco estu sur vi, kaj mi lasas mian pacon al vi.” Post kiam li estis tiel aperinta kaj parolinta al ili, li malaperis el ilia vido. Tio estis la dek kvina aperaĵo de la resurektata Jesuo.
Kaŭze de iuj paroloj al la dek unu, dum ili estis en konferenco kun la Majstro sur la monto de la ordinacio, al la apostoloj ŝajnis, ke ilia Majstro baldaŭ farus publikan aperaĵon antaŭ grupo da Galileaj kredantoj, kaj serve, kiam li estus farinta tion,ili devus reforiri al Jerusalemo. Konsekvence, frumatene la morgaŭon dimanĉon 30-an de aprilo la dekunuloj forlasis Betsaida por Jerusalemo. Ili multofte instruis kaj predikis laŭ la vojo malsupreniranta la Jordanon, tiel ke ili anvenis en la Markan hejmon en Jerusalemo malfrue la merkredon 3-an de majo.
Tiu rehejmeniro estis kompatinda por Johano Marko. Ĵus kelkaj horoj anataŭ ol li atingis sian hejmon, lia patro , Elija Marko, subite mortis pro cerba hemoragio. La apostoloj estis tre kuraĝigitaj dank’al la penso pri la certeco de resurekto el la morto, tamen ili vere priploradis pro la perdo de sia bona amiko, kiu estis ilia arda subteno eĉ dum momentoj de granda malsereneco kaj elreviĝo. Johano Marko kiom eble plej baraktis por konsoli sian patrinon, kaj, parolanta en ŝia nomo, invitis la apostolojn ankoraŭ loĝi en ŝia domo. Kaj la dekunuloj establis sian sidejon en la etaĝa ĉambro ĝis post la Pentokosta tago.
La apostoloj intence post la noktiĝo eniris en Jerusalemon por ne esti viditaj de la judaj aŭtoritatuloj. Ili ankaŭ ne publike aperis okaze de la funebraĵo de Elija Marko. Dum la tuta tago de la morgaŭo ili trankvile restadis enfermitaj en tiu eventoplena etaĝa ĉambro.
La ĵaŭdan vesperon, la apostoloj havis mirindan kunvenon en tiu etaĝa ĉambro, kaj ĉiuj, krom Tomaso, Simono Zelotes kaj la ĝemeloj Alfeo, promesis al si publike prediki la novan evangelion de la resurektata Sinjoro. Per la proklamo de la resurekto de Jesuo jam plenumiĝis la unuaj paŝoj al ŝanĝo en la evangelio de la regno - la Patreco de Dio kaj la homa frateco. Natanaelo kontraŭiĝis al tiu modifo en la substanco de sia mesaĝo, sed li ne povis rezisti kontraŭ la Petra elokvento, nek venki la entuziasmon de la disĉiploj, precipe la kredantinoj.
Kaj tiel, sub la vigla gvidado de Petro kaj antaŭ la Majstra ĉieliro al la Patro, liaj bonintencaj mandatitoj inaŭguris tiun subtilan precezon progresiva kaj certa ŝanĝo de la Jesua religio en nova kaj modifita formo de religio pri Jesuo.