Kajero 191084

Aperoj al la apostoloj kaj aliaj gvidantoj

La resurekta dimanĉo estis terura tago en la vivo de la apostoloj; dek el ili pasigis la pli grandan parton de tiu tago malantaŭ la baritaj pordoj de la desupra ĉambro. Ili estis povintaj fuĝi el Jerusalemo, sed ili timis esti arestitaj de la agantoj de la sinedrio, se oni trovis ilin ekstere. Tomaso nutris nigrajn pensojn sola en Betfage. Li estus pli bonan farinta resti kun siaj apostolaj kunuloj, ĉar li estus helpinta ilin direkti iliajn diskutojn laŭ pli utila vojoj.

Dum la tuta tago Johano subtenis la ideon, ke Jesuo estis resurektata. Li rakontis ne malpli ol kvin diferencajn okazojn kiam la Majstro asertis, ke li resurektos, kaj almenaŭ tri fojojn kiam li aludis la trian tagojn. Johana sinteno konsiderinde influis la apostolojn, ĉefe sian fraton Jakobon kaj Natanaelon. Johano estus ilin influinta pli, se li ne estus estita la plej juna ano de la grupo.

Ilia izolado multe valoris en iliaj maltrankviloj. Johano Marko tenis ilin en kontakto kun la templaj aferoj kaj informis ilin pri la multaj onidiroj, kiuj progresis en la urbo. Sed li ne havis la ideon kolekti la novaĵojn ĉe la diferencaj grupoj da kredantoj, al kiuj Jesuo estis jam aperinta. Estis la speco de servo, kiu ĝis nun estis farita de la Davidaj mesaĝistoj, sed ĉiuj estis for por sia missio kiel sciigantoj pri la resurekto al tiuj grupoj da kredantoj, kiuj loĝis malproksime de Jerusalemo. Estis la unuafojo post tiuj ĉiuj jaroj, kiam la apostoloj komprenis kiel multe ili estis dependaj de la Davidaj mesaĝistoj por sia ĉiutaga informo pri la aferoj de la regno.

Dum tiu tuta tago Petro laŭ sia apartmaniero oscilis inter fido kaj dubo pri la Majstra resurekto. Petro ne suksecis indiferentiĝi de la vido de la funebraj teksaĵoj restantaj tie en la tombokelo, kvazaŭ la Jesua korpo estis nur vaporiĝinta el ili. “Sed”, rezonis Petro, “se li estis resurektinta, kaj estis povinta sin montri al la virinoj, kial li ne sin montra al ni, apostoloj?” Petro malgajiĝis pro la ideo, ke eble Jesuo ne venis al ili, kaŭze de lia ĉeesto inter la apostoloj, kaj ĉar li estis malagnoskinta lin dum tiu nokto en la korto de Anas. sekve li rekuraĝiĝis per la paroloj alportitaj de la virinoj, “Iru diri al miaj apostoloj - kaj Petro.” Sed por eltiri kuraĝiĝon de tiu mesaĝo, li devis kredi, ke la virinoj estis reale vidintaj kaj aŭdintaj la resurektatan Majstron. Tiumaniere Petro oscilis inter fido kaj dubo dum la tuta tago ĝis la iom post la oka, kiam li riskis eliri en la korton. Kaŭze de sia malagnosko de la majstro, Petro pensis malproksimiĝi de inter la apostoloj por tiel ne malhelpi Jesuon veni al ili.

Jakobo Zebedeo emis unue iri al la tombokelo; li estis forte por fari ion kaj klarigi la fundon de la mistero. Sed kiel respondo al la prema peto de Jakobo, Natanaelomalhelpis ilin fundon de la mistero. Sed kiel respondo al la prema peto de Jakobo, Natanaelo malhelpis ilinen la publikon eliri remorigante al ili la Jesuan averton ne senrajte endanĝerigi ilian vivon dum tiuj tagoj. Je tagmezo Jakobo estis kvietiĝinta kaj kun la aliaj sendecide atendis. Li malmulte parolis; li estis treege desapontita, ĉar Jesuo ne aperis al ili, kaj li ne konis la multajn aperaĵojn de Jesuo al aliaj grupoj kaj individuoj.

Tiun tagon Andreo multe aŭskultis. Li estis ekscese perpleksa pri la situacio, kaj havis pli ol sia parto de duboj, sed malpleje iel li ŝatis sin senti liberigita rilate al la respondeco gvidi siajn kunulojn apostolojn. Li estis fakte dankema pro la Majstro estis liberiginta lin de la komandopezo antaŭ ol ili alfrontas tiujn malfacilajn tagojn.

Pli ol unu fojo dum la longaj kaj malĝojigaj horoj de tiu tragika tago, la sola subteno de iu influo por la grupo estis la oftaj kontribuoj de la filozofiaj karakterizaj konsiloj de Natanaelo. Li estis reale la kontrolanta influo el la dekuloj dum tiu tuta tago. Neniam li sin esprimis pri sia kredo aŭ dubemo en la Majstra resurekto. Sed samtempe, kiel la tago pasis, li pli kaj pli inklinis kredi, ke Jesuo estis plenuminta sian promeson resurekti.

Simono Zelotes estis tro neniigita por partopreni en la priparoladoj. La plimulto da tempo li restis sur sia kuŝejo en angulo de la ĉambro, sia vizaĝo kontraŭ la muro; li parolis nur dekduonon da fojoj dum la tuta tago. Lia koncepto pri la regno estis senrezistiĝinta, kaj li ne sukcesis distingi, ke la Majstra resurekto povus materie ŝanĝi la situacion. Lia elreviĝo estis tre persona, kaj ĉion enkalkulinte tro intensa por esti tuj bridita, eĉ en la ĉeesto de stuporiga evento kiel la resurekto.

Multstrange, la kutime ne espremiĝanta Filipo multe parolis dum la tuta posttagmezo de tiu tago. Dum la mateno li malmulte havis diri, sed li metis demandojn al la aliaj apostoloj dum la tuta posttagmezo. Petro estis ofte incitita pro la demandoj de Filipo, sed la aliaj volonte akceptis liajn esploradojn. Filipo estis aparte deziranta scii, en la okazo de reala resurekto de Jesuo el la tombokelo, ĉu lia korpo portos fizikajn markojn de la krucumado.

Mateo estis grande konfuzita; li aŭskultis la diskutadojn de siaj kunuloj, sed pasigis pli da tempo cerbumi pri la problemo de ilia estontaj financoj. Sendepende de la supozita resurekto de Jesuo, Judaso estis malaperinta; Davido estis senceremonie enmaniginta al li la fondojn, kaj ili estis sen karisma ĉefo. Antaŭ ol Mateo estis serioze konsiderinta iliajn argumentojn pri la Jesua resurekto, li estis jam vidalvide vidinta la Majstron.

La ĝemeloj Alfeo malmulte partoprenis en tiuj seriozaj diskutoj; ili estis sufiĉe okupitaj per siaj kutimaj zorgoj. Unu el ili esprimis la opinion de ambaŭ, kiam li diris, kiel respondo al la Filipa demando: “Ni ne komprenas pri la resurekto, sed nia patrino diras ,ke ŝi estas interparolinta kun la Majstro, kaj ni kredas ŝin.

Tomaso travivis unu el siaj tipaj periodoj de malesperiga deprimo. Li dormis dum parto de la tago, kaj promenis en la montetoj en ceteraj okazoj. Li forte emis reiri kun siaj kunuloj, sed regis lia deziro esti sola.

La Majstro prokrastis la unuan morontian aperaĵon al la apostoloj pro iu nombro da kialoj. Unue, li deziris, ke, post esti aŭdintaj pri lia resurekto, ili havu la tempon pripensi pri tio, kion li estis dirinta al ili pri sia morto kaj sia resurekto, dum li estisankoraŭ kun ili en la karno. La Majstro deziris, ke Petro estu solvinta iujn ajn el siaj propraj malfacilaĵoj antaŭ ol li sin manifestigas al ĉiuj ili. Due, li deziris, ke Tomaso ĉeestu kun ili ĝuste dum sia unua aperaĵo. Johano Marko retrovis Tomason ĉe Simono en Betfage frumatene tiun dimanĉon, kaj anoncis tion al la apostoloj ĉirkaŭ la dek unua. Ĉiumomente dum tiu tago Tomaso estus reirinta al ili, se Natanaelo, aŭ du aliaj apostoloj estus venintaj al li. Li reale deziris reveni, sed forlasinta ilin kiel li ilin forlasis la aŭtaŭan vesperon, li estis tro fiera por propriniciate reveni tiel frue al ili. La morgaŭon li estis tiel deprimita, ke li bezonis preskaŭ unu semajnon por decidiĝi reveni al ili. Konsekvence Tomaso restis fore de siaj asociitoj ĝis la vespero de la sekvanta sabato, kiam post la noktiĝo, Petro kaj Johano iris al Betfage, kaj rekondukis lin kun ili. Kaj tio estas la kialo, pro kiu ili ne tuj iris en Galileon, post kiam Jesuo estis aperinta la unua fojo al ili. Ili ne volis foriri sen Tomaso.

1. LA APERAĴO AL PETRO

Estis baldaŭ la oka kaj duono tiun dimanĉan vesperon kiam Jesuo aperis al Simono Petro en la ĝardeno de la Marka domo. Tiu morontia aperigo estis lia oka. Petro estis konstante vivinta sub la peza ŝarĝo de dubo kaj kulpeco de lia malagnosko pri la Majstro. Dum la tuta sabata tago kaj tiu dimanĉo li batalis kontraŭ la timo ne esti eble plu apostolo. Li tremetis antaŭ la sorto de Judaso, kaj eĉ pensis, ke ankaŭ li estis perfidinta sian Majstron. Dum tiu tuta posttagmezo, li pensis, ke lia ĉeesto inter la apostoloj eble estis malhelpinta la Jesuan aperaĵon al ili, kompreneble kondiĉe ke li estis reale resurektita el la morto. Kaj estis al Petro en tia mensa kaj anima stato, ke Jesuo aperis, dum la deprimita apostolo vagis inter la floroj kaj arbustoj.

Dum Petro pensis pri la korinklina rigardo de la Majstro pasanta tra la porĉo de Anas, dum li penege streĉis sian penson pri tiu mirinda mesaĝo frumatene alportita al li de la virinoj, kiuj revenis el la vaka tombokelo, “Iru diri miajn apostolojn - kaj Petron”, kiam li ekpripensis pri tiuj atestoj de mizerikordo, lia fido sukcesis venki liajn dubojn, kaj li haltis, kaj pugnigante la manojn li laŭte diris: “Mi kredas, li estas resurektinta el la morto; mi tuj diros tion al miaj fratoj.” Kaj dum li diris tion, subite aperis antaŭ li la formon de viro, kiu parolis al li familiaratone, diranta: “Petro, la malamiko deziris havi vin, sed mi ne volis forlasi vin. Mi sciis, via malagnosko ne venis el la koro; konsekvence mi estis pardoninta vin eĉ antaŭ ol vi preĝpetis; sed nun vi devas ĉesi zorgi pri vi mem kaj pri la nunaj malfacilaĵoj, sed prefere vin prepari alporti la bonan novaĵon de la evangelio al tiuj, kiuj estas en la mallumo. Vi ne devas pli longe esti koncernita pro tio, kion vi povas ricevi dank ‘al la regno, sed prefere evidentigi kion vi povas doni al tiuj, kiuj vivas en ekstrema spirita malriĉeco. Zonu vin, Simono, por la batalo de nova tago, la lukto kontraŭ la spirita mallumo kaj la malfeliĉega dubemo de la natura menso de la homo.”

Petro kaj la morontia Jesuo promenis en la ĝardeno kaj kunparolis pri estint- estant-estontecaj aferoj dum preskaŭ kvin minutoj. Sekve la Majstro malaperis: “Ĝis, Petro, ĝis kiam mi vidas vin kun viaj fratoj.”

En tiu momento Petro malfacile klare komprenis, ke li estis kunparolinta kun la resurektata Majstro, kaj povis estis certa, ke li ankoraŭ estis ambasodoro de laregno. Li estis ĵus aŭdinta la glorigitan Majstron instigi lin ekprediki la evangelion. Kaj sia ĝojŝprucanta koro, li kuregis en la etaĝan ĉambron, kaj en la ĉeesto de siaj kunulaj apostoloj, li ekkriiĝis en anhelanta ekscito: “Mi estas ĵus vidinta la Majstron; li estis en la ĝardeno. Mi kunparolis kun li, kaj li estas pardoninta al mi.”

La Petra deklaro, laŭ kiu li estis vidinta Jesuon en la ĝardeno faris profundan impreson sur liaj apostolaj kunuloj, kaj ili estis preskaŭ pretaj forlasi siajn dubojn, kiam Andreo stariĝis kaj atentigis ilin ne tro esti influitaj de la raporto de lia frato. Andreo priaŭdigis ilin, ke Petro estis jam vidinta ne realajn aferojn. Kvankam Andreo ne rekte aludis pri la vizio de Petro dum la nokto sur la maro de Galileo, kiam li pretendis esti vidinta la Majstron venantan al ili marŝante sur la akvo, li sufiĉe diris por priaŭdigi, ke li konservis en memoro tiun incidenton. Simono Petro estis tre ofendita pro tiuj duondiraĵoj de sia frato, kaj tuj falis en afliktita silento. La ĝemeloj estis tre ĉagrenitaj por Petro, kaj ambaŭ antaŭeniris por esprimi al li sian simpation, kaj diri, ke ili kredis lin, kaj reaserti, ke ankaŭ ilia propra patrino estis vidinta la Majstron.

2. UNUA APARAĴO AL LA APOSTOLOJ

Tiun saman vesperon, malmulte post la naŭa, kaj post la foriro de Kleopas kaj Jakobo, dum la ĝemeloj konsolis Petron, kaj dum Natanaelo remontris Andreon, kaj la apostoloj estis arigitaj tie en la etaĝa ĉambro, ĉiuj pordoj fermitaj pro arestotimo, la Majstro aperis en la mezon de ili, dirante: “Kial vi estas tiel timigitaj kiam mi aperas, kvazaŭ vi estus vidantaj spiriton? Ĉu mi ne estas dirinta al vi tiujn aferojn kiam mi estis kun vi en la karno? Ĉu mi ne estas dirinta al vi, ke la ĉefaj pastroj kaj la estroj transdonus min por min mortigi, ke unu el ili min perfidus, kaj ke la trian tagon mi resurektus? Kial do ĉiuj tiuj duboj kaj ĉiuj tiuj diskutoj pri la rakontoj de la virinoj, de Kleopas kaj Jakobo, kaj eĉ de Petro? Kiom da tempo vi dubos pri miaj paroloj, kaj rifuzos kredi miajn promesojn? Kaj nun, kiel vi efektive vidas min, ĉu vi kredos? Eĉ nun unu el vi forestas. Kiam vi estos ankoraŭ unufoje kunigitaj, kiam ĉiuj vi scios, ke la Homa Filo estas elirinta el la tombo, foriru el tie ĉi al Galileo. Estu fidemaj en Dio; estu fidemaj unuj kontraŭ la aliaj; kaj tiel vi eniros en la novan servon de la ĉiela regno. Mi restos en Jerusalemo kun vi, ĝis kiam vi estos pretaj foriri en Galileon. Mi lasas al vi mian pacon.”

Kiam la morontia Jesuo estis tiel parolinta, li rapidege malaperis el ilia vido. Ĉiuj vizaĝ-al-tere falis, laŭdantaj Dion, kaj respektegantaj sian malaperintan Majstron. Tiu Majstra aperaĵo estis la naŭa.

3. KUN LA MORONTIAJ ESTAĴOJ

La sekvantan tagon, lundon, komplete pasis kun la morontiaj estaĵoj tiam ĉeestantaj sur Urantio. Kiel partoprenantoj en la sperto de morontia transiro de la Majstro, estis sur Urantio pli ol unu miliono da morontiaj direktoroj kaj asociitoj, kaj ankaŭ mortemuloj en transira fazo sur la sep domegaj mondoj de Satania. La morontia Jesuo restadis kun tiuj belegaj inteligentuloj dum kvardek tagoj. Li ilininstruis, kaj lernis de iliaj direktoroj l a vivon de morontia transiro tia, kia ĝi estas trapasita de la mortemuloj de la loĝataj mondoj de Satania kiam ili pasas tra la sistemo de morontiaj sferoj.

Ĉirkaŭ noktomezo de tiu lundo la morontia formo de la Majstro estis alĝustigita por la transiro al la dua fazo de morontia progreso. Kiam sekve li aperis al siaj mortemulaj infanoj sur tero, temis pri morontia esto de dua fazo. Samtempe, kiel la Majstro progresis en la morontian karieron, la morontiaj inteligentuloj kaj iliaj asociitaj transfomuloj renkontis pli kaj pli da teknikaj malfacilaĵoj por videbligi la Majstron al la mortemulaj kaj materiaj okuloj.

La vendredon 14-an de aprilo, Jesuo plenumis la transiton al la tria fazo de morontio; la mardon 17-an la kvaran fazon; la sabaton 22-an la kvinan fazon; la ĵaŭdon 27-an la sesan fazon: la mardon 2-an de Majo la sepan fazon, la dimanĉon 7-an, li plenumis la transiron al la civitaneco de Jerusem; kaj la eniris en la brakumo de la Plejaltuloj de Edentia la dimanĉon 14-an.

Tiumaniere Mikaelo de Nebadon kompletigis sian servadon de universa sperto, ĉar dum siaj antaŭaj disdonacoj li jam estis plene spertinta la vivon de la suprenirantaj mortemuloj de la spaco kaj tempo, per la restado en la kvartiroj de la konstelacio kaj eĉ ĝis servado en la sidejo de la superuniverso. Tiel tiuj morontiaj spertoj de la Kreinto Filo de Nebadon finiĝis, kaj laŭ kontentiga maniero ĉesigis lian sepan kaj lastan universan disdonacon.

4. LA DEKA APERAĴO (EN FILADELFIO)

La deka morontia aperigo de Jesuo al la reagnosko de mortemuloj okazis malmulte da tempo post la oka la mardon 11-an de aprilo en Filadelfio, kie li sin montris al Abnero kaj Lazaro kaj ĉirkaŭ cent kvindek el iliaj asociitoj, inkluzivante pli ol kvindek el la evangeliaro de la sepdekuloj. Tiu aperaĵo okazis en la sinagogo ĵus post la komenco de speciala kunveno, konvokita de Abnero por diskuti pri la krucumado de Jesuo kaj la pli freŝdata depeŝo pri lia resurekto, alportita de Davida mesaĝisto. Ĉar la resurektata Lazaro estis nun ano de tiu grupo da kredantoj, ne estis malfacile por ili kredi la raporton pri la Jesua resurekto el la morto.

La kunveno en la sinagogo estis ĵus malfermita de Abnero kaj Lazaro, kiuj staris kune en la katedro , kiam la tuta ĉeestantaro vidis la Majstran formon subite aperi. Li Li antaŭenpaŭis el la loko, kie li aperis inter Abnero kaj Lazaro, de kiuj li ne estis rimarkita, kaj salutante la kompanion, diris:

“Estu paco sur vi. Ĉiuj vi scias, ke ni havas unu Patron el la ĉielo, kaj estas nur unu evangelio de la regno - la bona novaĵo pri la donaco de la eterna vivo, kiun la homoj ricevas per la fido. Dum vi plezuriĝas pro via lojaleco kontraŭ la evangelio, preĝu la Patron de vereco disdoni en viaj koroj novan kaj pli grandan amon kontraŭ viaj fratoj. Vi devas ami ĉiujn homojn, kiel mi estas aminta vin: vi devas servi ĉiujn homojn, kiel mi estas servinta vin. Unuigu en komprenema simpatio kaj frata korinklino ĉiujn viajn fratojn, Judojn aŭ aligentulojn, Grekojn aŭ Romanojn, Persojn aŭ Etiopojn, kiuj sin dediĉas al la proklamado de la bona novaĵo. Johano antaŭtempe proklamis la regnon; vi estas potence predikinta la evangelion; la Grekoj jam instruas la bonan novaĵon, kaj mi estos baldaŭ sendanta la Spiriton de Vero en la animojn de ĉiuj tiujn miajn fratojn, kiuj estas tiel malavare dediĉantaj siajn vivojn al la iluminadode siaj kunuloj mergitaj en spiritan mallumon. Ĉiuj vi estas infanoj de lumo; Ne stumblu do en la miskomprenaj implikaĵoj de mortemula suspekto kaj homa netoleremo. Se vi estus nobligita per la favoro de la fido ĝis ami nekredantojn, ĉu vi ne devus ankaŭ egale ami tiujn, kiuj estas viaj amikoj kredantaj en la vasta hejmanaro de la fido? Memoru, ke kiel vi amos unu la alian, ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj.

“Do, iru en la tuta mondo proklami tiun evangelion pri la patreco de Dio kaj la frateco de la homoj al ĉiuj nacioj kaj rasoj, kaj estu ĉiam prudentaj en la elekto de viaj metodoj por prezenti al la diferencaj rasoj kaj tribuoj de la homaro la bonan novaĵon. Vi estas malavare ricevinta tiun evangelion de la regno, kaj vi malavare donos la bonan novaĵon al ĉiuj nacioj. Ne timu la reziston de la malbono, ĉar mi ĉiam estos kun vi, eĉ ĝis la fino de la eraoj. Kaj mi lasas al vi mian pacon.”

Post tiuj paroloj, “Mi lasas al vi mian pacon,” li malaperis el ilia vido. Krom unu el liaj aperaĵoj en Galileo, kie pli ol kvin cent kredantoj vidis lin kune, tiu grupo en Filadelfio inkluzivis la plej grandan nombron da mortemuloj, kiuj vidis lin en unu sola okazo.

Frue la sekvantan matenon, dum la apostoloj ankoraŭ restadis en Jerusalemon atendante la emocian reekvilibriĝon de Tomaso, tiuj kredantoj en Filadelfio foriris proklamante, ke Jesuo de Nazareto estis resurektata el la morto.

Jesuo pasis sen interrompo la sekvantan tagon, merkredon, en kompanio de siaj morontiaj asociitoj, kaj en la mezo de la posttagmezo li akceptis la viziton de morontiaj delegitoj de la domegaj mondoj de ĉiu loka sistemo de loĝataj sferoj tra la tuta konstelacio de Norlatiadek. Kaj ĉiuj plezuriĝis koni sian Kreinto kiel unu el sia propra ordeno de universa inteligenteco.

5. DUA APERAĴO AL LA APOSTOLOJ

Tomaso pasigis izolsemajnon sola kun li mem en la montetoj ĉirkaŭantaj la Olivarban Monton. Dum tiu tempo li vidis nur Markon kaj la personojn loĝantajn en la Simona domo. Estis ĉirkaŭ la naŭa tiun sabaton 15-an de aprilo, kiam la du apostoloj trovis lin kaj rekondukis lin kun ili ĉe Markon, sian rendevuejon . La morgaŭon, Tomaso aŭskultis ilin rakonti la historiojn pri la diversaj aperaĵoj de Jesuo, sed li firme rifuzis kredi. Li asertis, ke Petro estis ekzaltiginta ilin kredigante al ili, ke ili estis vidintaj la Majstron. Natanaelo prudentigis lin, sed vane. Al lia kutima dubemo associiĝis emocia obstineco, kaj tiu mensostato almetita al la fakto, ke li estis fuĝinta ilin, kunagis por krei situacion de izoliteco, kiun eĉ Tomaso mem ne plene komprenis. Li estis foriĝinta for de siaj kunuloj, li estis sekvinta sian propran vojon, kaj nun, eĉ kiel li estis denove inter ili, li senkonscie emis preni sintenon de malkonsento. Li estis malrapida por sin ree regi; li ne ŝatis cedi. Senintence li reale ĝuis la atenton kontraŭ li. Li tiris nekonscian kontentigon de la strebadoj de ĉiuj siaj kunuloj por konvinki kaj konverti lin. Dum plena semajno, ili mankis al li, kaj li prenis konsiderindan plezuron per iliaj persistaj atentoj.

Iom post la sesa,Tomaso sidis inter Petro kaj Natanaelo, kaj ili estis vespermanĝantaj kiam la nekredema apostolo diris: “Mi ne kredos krom se mi vidas per miaj propraj okuloj la Majstron, kaj metas mian fingron en la markon de la najloj.” Dum ili sidis kaj vesper- manĝis, la pordoj zorge fermitaj kaj baritaj, la morontia Majstro subite aperis ene de la tablokurbaĵo, kaj staranta ĝuste fronte al Romaso, diris:

“Paco estu sur vi. Dum kompleta semajno, mi atendis povi denove aperi kiam ĉiuj vi estos kune arigitaj por ankoraŭ unu fojo aŭdi la ordonon iri en la tuta mondo, kaj prediki tiun evangelion de la regno. Denove mi diras al vi: Kiel la Patro sendis min en la mondon, mi sendas vin. Kiel mi revelaciis la Patron, vi rivelos la dian amon, ne simple par vortoj, sed en via ĉiutaga vivo. Mi sendas vin, ne por ami la homajn animojn, sed por ami la homojn. Vi ne devas nur proklami la ĝojojn de la ĉielo, sed ankaŭ montri en via ĉiutaga sperto tiujn spiritajn realecojn de la dia vivo, ĉar, kiel donaco de Dio per la fido, vi jam havas la eternan vivon. Ĉar vi havas fidon, kiam la povo de supre, la Spirito de Vero, estos veninta sur vin, vi ne kaŝos plu vian lumon tie ĉi malantaŭe fermitaj pordoj.; vi konigos la amon kaj la mizerikordon de Dio al la tuta homaro. Pro la timo vi nun fuĝas de la faktoj de malagrabla sperto, sed kiam vi estos baptintaj per la Spirito de Vero, vi kuraĝe kaj ĝoje iros renkonte de novaj spertoj proklamante la bonan novaĵon de la eterna vivo en la regno de Dio. Vi povas restadi tie ĉi kaj en Galileo mallongan periodon, dum kiu vi reekregis je la transira ŝoko inter la falsa sekureco de la tradiciisma aŭtoritato kaj la nova ordo de la aŭtoritato de faktoj, vereco kaj fido en la plejsuperaj realecoj de vivanta sperto. Via misio en la mondo estas bazata sur la fakto de mia vivo inter vi revelacianta Dion ; sur la vero ke vi kaj ĉiuj aliaj homoj estas filoj de Dio; kaj ĝi konsistos en la vivo, kiun vi vivos inter la homoj - la efektiva kaj vivanta sperto ami kaj servi la homojn, kiel mi estas aminta kaj servinta vin. Revelaciu la fido vian lumon al la mondo; malfermu la revelacio de la vero la okulojn blindigitajn pro la tradicio; efike detruu via amema servado la antaŭjuĝojn generantajn per la nesciado. Tiel proksimiĝante al viaj samuloj per komprenema simpatio kaj neprofitcela sindonemo, vi kondukos ilin al la savanta kono de la Patra amo.La Judoj estas laŭdintaj la bonkorecon; la Grekoj estas ekzaltintaj la belecon; la Hinduoj predikas la sindonemon; la malproksimaj asketoj instruas la respektegon; La Romanoj postulas la lojalecon; sed mi petas, ke la vivo mem de miaj disĉiploj estu vivo de amema servado kontraŭ viaj fratoj en la karno.”

Kiam la Majstro estis tiel parolinta, li mallevis sian rigardon al Tomasa vizaĝo, kaj diris: “Kaj vi, Tomaso, kiu estas dirinta vi ne kredus krom se vi povus min vidi kaj metus vian fingron en la najlajn markojn de miaj manoj, estas nun vidinta kaj aŭdinta miajn parolojn; kaj kvankam vi vidas neniun najlan markon sur miaj manoj, ĉar mi estas resurektata en la formo, kiun vi ankaŭ havos, kiam vi foriros el tiu mondo, kion vi diros al viaj fratoj? Vi akceptos la veron, ĉar jam en via koro vi ekkredis eĉ kiam vi tiel rezolute asertis vian nekredadon. Viaj duboj, Tomaso, ĉiam pli obstine firmiĝas ĝuste kiam ili estas senrezistĝontaj. Tomaso, mi petas al vi ne malhavi fidon, kredi - kaj mi scias vi kredos, eĉ tutkore.”

Kiam Tomaso aŭdis tiujn parolojn, li genue falis antaŭ la morontia Majstro, kaj ekkriis,: “Mi kredas! Mia Sinjorokaj mia Majstro!” Tiam diris Jesuo al Tomŭaso: “Vi estas kredinta, Tomaso, ĉar vi estas reale vidinta kaj aŭdinta min. Benitaj estu tiuj, kiuj, en la estontaj eraoj kredos eĉ se ili ne estas vidantaj per la okuloj de la karno nek aŭdantaj per la mortemula orelo.”

Sekve, dum la Majstra formo alproksimiĝis al la tablokapo, li turnis sin al ili ĉiuj, kaj diris: “Kaj nun ĉiuj iru en Galileon, kie baldaŭ mi aperos al vi.” Post tiuj paroloj li malaperis el ilia vido.

La dek unu apostoloj estis nun plene konvinkitaj pri la Jesua resurekto el la morto, kaj fruege la morgaŭan matenon, antaŭ la tagiĝo, ili foriris al Galileo.

6. LA ALEKSANDRIA APERAĴO

Dum la dek unu apostoloj estis survoje al la Galileo, kaj alproksimiĝis al la fino de sia vojaĝo, la mardan vesperon 18-an de aprilo, ĉirkaŭ la oka kaj duono Jesuo aperis al Rodano kaj proksimume okdek aliaj kredantoj, en Aleksandrio. Tio estis la dek dua aperaĵo de la Majstro en morontia formo. Jesuo aperis antaŭ tiuj Grekoj kaj Judoj en la fino de raporto de Davida mesaĝisto pri la krucumado. Tiu mesaĝisto estis la kvina kuriero inter Jerusalemo kaj Aleksandrio, kaj li alvenis malfrue tiun posttagmezon en Aleksandrion. Kiam li estis transdoninta sian mesaĝon al Rodano, estis decidita kunveno de la kredantoj por aŭdi tiun tragikan depeŝon de la mesaĝisto mem. Ĉirkaŭ la oka la mesaĝisto, Natano de Busiris venis antaŭ tiun grupon, kaj li detale rakontis ĉion kion la antaŭa kuriero estis dirinta al li. Natano finis sian tuŝantan rakonton per tiuj paroloj: “Sed Davido, kiu sendas al ni tiun mesaĝon, signalas, ke la Majstro, antaŭdirante sian morton, deklaris, ke li resurektos.“ Natano ankoraŭ parolis kiam la morontia Majstro aperis al la vido de ĉiuj. Kaj kiam Natano sidiĝis, Jesuo diris:

“Paco estu sur vi. Tio, kion mia Patro sendas min plenumi en la mondo apartenas nek al raso, nek al nacio, nek al speciala grupo da instruistoj aŭ predikistoj. Tiu evangelio de la regno apartenas al ambaŭ Judoj kaj nejudoj, al riĉuloj kaj malriĉuloj, al liberaj kaj sklavaj homoj, al viroj kaj virinoj, kaj eĉ al la malgrandaj infanoj. Ĉiuj vi devas proklami tiun evangelion de amo kaj vero per la vivo, kiun vi vivas en la karno. Vi amos unuj la aliajn per nova kaj frapa korinklino, kiel mi estas aminta vin. Vi servados la homaron per nova kaj rimarkinda sindonemo, kiel mi estas servinta vin. Kiam la homoj vidos vin tiel ami ilin, kiam ili vidos kiel fervore vi servadas ilin, ili perceptos, ke vi estas iĝintaj fidkompanioj de la ĉiela regno; ili sekvos la Spiriton de Vero, kiun li ekvidos en via vivo, ĝis la eltrovo de eterna saviĝo.

“Kiel la Patro sendis min en tiun mondon, same mi nun sendas vin. Ĉiuj vi estas vokitaj por alporti la bonan novaĵon al tiuj, kiuj troviĝas en la mallumo. Tiu evangelio de la regno apartenas al ĉiuj, kiuj kredas pri ĝi. Ĝi ne estos konfidita al la zorgoj de la nuraj pastroj. Baldaŭ la Spirito de Vero venos sur vi, kaj ĝi kondukos vin al la vero. Foriru do prediki tiun evangelion en la tuta mondo, kaj ĉiam mi estos kun vi, ĝis la fino de la eraoj.”

Kiam la Majstro estis tiel parolinta, li malaperis el ilia vido. Dum tiu tuta nokto tiuj kredantoj restis tie kune por rakontantaj siaj spertojn de kredantoj en la regno, kaj aŭskultantaj la multajn konversaciojn de Rodano kaj liaj asociitoj. Ili ĉiuj kredis en la Jesua resurekto. Imagu la surprizon de la davida sciiganto pri la resurekto, kiu alvenis du tagojn post tiu evento, kiam ili replikis al lia anonco, dirante: “Jes, ni scias, ĉar ni estas vidintaj lin. Li aperis al ni antaŭhieraŭ.