Kajero 190084

Morontiaj aperoj de Jesuo

Resurektata Jesuo nun pretiĝas pasigi nedaŭran periodon sur Urantio por ekspe- rienci la suprenirantan morontian karieron de mortemulo de la regnoj. Kvankam tiu periodo de morontia vivo devas okazi sur la mondo de lia homa enkorpiĝo, ĝi estos tamen ĉiuvidpunkte la kontraŭparto de la sperto de mortemuloj de Satania, kiuj pasis tra la progresiva morontia vivo de la septdomegaj mondoj de Jerusem.

Tiu tuta povo imanenta en Jesuo - la vivdoto - kiu kapabligis lin rereleviĝi el la morto, estas la donaco mem de eterna vivo, kiun li elverŝas sur la kredantoj de la regno, kaj kiuj eĉ nun certigas ilian resurekton el la ligiloj de la natura morto.

La resurektan matenon, la regnaj mortemuloj leviĝos en sama tipo de transtira aŭ morontia korpo, kiel Jesuo havis, kiam li leviĝis el la tombo tiun dimanĉan matenon. Tiuj korpoj ne havas sangcirkuladon; tiaj estoj ne manĝas ordinaran materian nutraĵon; tamen, tiuj morontiaj formoj estas realaj. Kiam la diversaj kredantoj vidis Jesuon post lia resurekto , ili reale vidis lin; ili ne estis mem-sugestiitaj viktimoj de vizio aŭ halucinoj.

Daŭra fido en la resurekto de Jesuo estis la esenca aparteco de la fido de ĉiuj branĉoj de la frua evangelia instruo. En Jerusalemo , Aleksandrio, Antioĥio, kaj Filadelfio ĉiuj evangeliaj instruistoj estis unuigitaj en tiu implicita fido en la Majstra resurekto.

Ekzamenante la gravan parton prenitan de Maria Magdalena en la proklamo de la Majstra resurekto, oni ekrimarkas, ke ŝi estis la proparolantino de la virina grupo, kiel Petro estis por la apostoloj. Maria ne komandis la agvirinojn, sed ŝi estis ilia ĉefa instruistino kaj publika proparolantino. Maria estis iĝinta tre singardema, tiel ke lia andaco ekparoli al viro, kiun ŝi opiniis esti la gardisto de la Jozefa ĝardeno, nur indikas kiagrade ŝi estis hororigita trovi vaka la tombokelon. La profundeco kaj la ankvoro de ŝia amo, la pleneco de ŝia sindonemo estis la kaŭzoj de ŝia momenta forgeso pri la konvencoj restriktantaj la alproksimiĝon al fremdulo de la judaj virinoj.

1. LA SCIIGANTOJ DE LA RESUREKTO

La apostoloj ne volis, ke Jesuo forlasu ilin; tial ili minimumigis ĉiujn liajn deklarojn pri lia morto kaj samtempe liaj promesoj de resurekto. Ili ne antaŭvidis lian resurekton kiel ĝi okazis, kaj ili rifuzis kredi ĝis kiam ili troviĝis konfrontitaj al la devigo de nerefutebla evidenteco kaj la absoluta pruvo de siaj propraj spertoj.

Kiam la apostoloj rifuzis kredi la rakonton de la kvin virinoj, kiuj pretendis esti vidintaj Jesuon kaj interparolintaj kun li, Maria Magdalena reiris al la tombokelo, kaj la aliaj revenis ĉe Jozefan domon, kie ili raportis siajn spertojn al lia filino kaj la aliaj virinoj. La virinoj kredis ilian rakonton.Malmulte post la sesa la Jozefa filino de Arimateo kaj la kvar virinoj, kiuj vidis Jesuon iris ĉe Nikodemon, kie ili rakontis ĉiujn eventojn al Jozefo, Nikodemo, Davido Zebedeo, kaj aliaj viroj arigitaj tie ĉi. Nikodema kaj la aliaj dubis pri ilia rakonto, dubis pri la Jesua resurekto; ili konjektis, ke la Judoj estis forigintaj la korpon. . Jozefo kaj Davido pretis kredi la raporton, tiel ke ili eliris por inspekti la tombokelon, kaj trovis la aferojn tiajn, kiaj la virinoj ilin priskribis. Ili estis la lastaj por tiel vidi la sepultejon, ĉar la ĉefpastro sendis la kapitanon de la templaj gardistoj al la tombokelo je la sepa kaj duono por forigi la funebrajn teksaĵojn. La kapitano envolvis ĉiujn ilin en la linan mortotukonkaj ĵetis ilin en proksiman krutaĵon.

De la tombokelo Davido kaj Jozefo senpere iris ĉe Elijan Markon, kie ili interparolis kun la dek apostoloj en la etaĝoĉambro. Nur Johano Zebedeo pretis kredi, eĉ iomete, pri la Jesua resurekto. Petro unuatempe kredis, sed kiam li ne trovis la Majstron, li tre serioze dubis. Ili ĉiuj pretis kredi, ke la Judoj forigis la korpon. Davido ne volis diskuti kun ili, sed sia foriro, li diris: “Vi estas la apostoloj, kaj vi devus kompreni tiujn aferojn. Mi ne diskutaĉos kun vi; tamen, mi nun reiras ĉe Nikodemon, kie mi estas aranĝinta rendevuon kun la mesaĝistoj tiun matenon. Kiam ili estos arigitaj mi sendos ĉiujn ilin por ilia lasta misio kiel sciigantoj de la Majstra resurekto. Mi aŭdis la Majstron dirantan, ke post sia morto, la trian tagon li resurektos, kaj mi kredas lin.” Post kiam li estis tiel parolinta al la deprimitaj kaj malfeliĉaj ambasadoroj de la regno, tiu memproklamita estro de komuniko kaj informo sin forpelis de la apostoloj. Forlasante la etaĝan ĉambron, li demetis sur la genuojn de Mateo Levi la Judasan sakon, entenantan la tutan apostolan fonduson.

Ĉirkaŭ je la naŭa kaj duono la lasta el la dudek ses Davidaj mesaĝistoj alvenis en la Nikodeman hejmon. Davido rapide kunigis ilin en la spacohavan korton kaj alparolis ilin:

“Amikoj kaj fratoj, dum tiu tuta tempo vi servadis min konforme al via ĵuro kontraŭ mi kaj unu kontraŭ la alia, kaj mi atestigas vin, ke pere de vi mi ankoraŭ neniam sendigis malveran informon. Mi estas konfidonta vian lastan mision kiel libervolaj mesaĝistoj de la regno, kaj tion farante mi liberas vin de viaj ĵuroj, kaj malfondas la mesaĝaron. Amikoj, mi deklaras al vi, ke nia laboro estas finita. La Majstro ne plu bezonas homajn mesaĝitojn; li estas resurektinta. Antaŭ sia aresto li diris al ni, ke li mortos kaj la trian tagon li resurektos. Mi vidis la tombokelon - ĝi estas vaka. Mi interparolis kun Maria Magdalena kaj kvar aliaj virinoj, kiuj interparolis kun Jesuo. Mi nun liberigas, mi adiaŭas vin, kaj sendas vin al viaj respektivaj destinoj. Al kredantoj vi alportos la jenan mesaĝon: ‘Jesuo estas resurektinta; la tombokelo estas vaka.’”

La plimulto de la ĉeestantaj personoj provis disvadi Davidon tiel agi. Sed ili ne povis influi lin. Ili tiam serĉis malpersvadi la mesaĝistojn, sed ili ne volis konsideritiuj parolojn de dubo. Kaj tiel, malmute antaŭ la deka tiun dimanĉan matenon, tiuj dudek ses kurknaboj foriris kiel unuaj sciigantoj de tiu potenca vero-fakto de resurektata Jesuo. Ili foriris por plenumi tiun mision kiel antaŭe, respektante sian ĵuron kontraŭ Davido kaj unu kontraŭ la alia. Tiuj viroj metis grandan fidon sur Davido. Ili foriris al siaj misioj, sen eĉ provi interparoli kun tiuj, kiuj estis vidintaj Jesuon, ili tuj akceptis la proponon de Davido. La plimulto el ili kredis tion, kion li diris, kaj eĉ tiuj kiuj nur iomete dubis, portis tiel certe kaj tiel fidele la mesaĝon.

Tiun tagon, la apostoloj, la spirita aro de la regno, estas kunigitaj en la etaĝa ĉambro, kie ili aperigas timon kaj esprimas dubojn, dum tiuj profanoj, kiuj reprezentas la unuan provon socialigi la homfratecan evangelion de la Majstro, sub la ordonoj de sia sentima kaj efika estro, foriras por proklami la resurekton de la Savanto de mondo kaj universo. Kaj ili sin ĵetas en tiun eventoplenan servadon antaŭ ol la elektitaj mandatitoj pretas kredi lian parolon aŭ akcepti la pruvon de vidatestoj.

Tiuj dudek ses estis senditaj al la Lazara hejmo, kaj al ĉiuj centroj da kredantoj, de Beerŝeba sude ĝis Damasko kaj Sidono norde; kaj de Filadelfio oriente ĝis Aleksandrio okcidente.

Kiam Davido estis forlasinta siajn fratojn, li iris serĉi sian patrinon ĉe Jozefon, kaj ili eliris al Betanio por rekuniĝi kun la Jesua familio, kiu atendis tie. Davido restadis tie ĉi en Betanio kun Marta kaj Maria, ĝis kiam ili estis disponintaj pri siaj teraj bienoj, kaj li akompanis ilin dum ilia vojaĝo por rekuniĝi kun ilia frato Lazaro, en Filadelfio.

Ĉirkaŭ unu semajnon post tiu tago, Johano Zebedeo elkondukis ĉe lin en Besajda Marian, Jesuan patrinon. Jakobo, la postnaskita frato de Jesuo restis kun sia familio en Jerusalemo. Rut restis en Betanio kun la Lazaraj fratinoj. La cetero de la Jesua familio reiris en Galileon. Frue en Juno, ĵus post sia edziĝo kun Rut, la plej juna fratino de Jesuo, Davido Zebedeo forlasis Betanion kun Marta kaj Maria por Filadelfio.

2. JESUA APERAĴO EN BETANIO

Ekde la momento de la morontia resurekto ĝis la horo de sia spirita supreniro, Jesuo faris dek naŭ distingitajn aperaĵojn en videbla formo por siaj teraj kredantoj. Li ne aperis al siaj malamikoj nek al tiuj, kiuj ne povis fari spiritan uzon de lia aperaĵo en videblan formon. Lia unua aperaĵo estis al la kvin virinoj apud la tombokelo; lia dua al Maria Magdalena, ankaŭ apud la tombokelo.

La tria aperaĵo okazis ĉirkaŭ tagmezo de tiu dimanĉo en Betanio. Malmulte post tagmezo, Jakobo, la postnaskita frato de Jesuo, sin tenis en la ĝardeno de Lazaro antaŭ la vaka tombo de la resurektata frato de Marta kaj Maria, cerbumanta la novaĵojn alportitajn al ili ĉirkaŭ unu horo antaŭe de la mesaĝistoj de Davido. Jakobo ĉiam inklinis kredi en la misio sur tero de sia unuenaskita frato. Sed li estis de longe perdinta la kontakton kun la Jesua laboro, li sin allasis al serioza dubo pri la postaj asertoj de la apostoloj, laŭ kiuj Jesuo estis la Mesio. La tuta familio estis stupora kaj praktike konfuzita pro la novaĵoj alportitaj de la mesaĝisto. Dum Jakobo staris antaŭ la 2032 Vivo de Jesuo(Kajero 190)vaka tombo de Lazaro, Maria Magdalena alvenis surloken, kaj, tutekscitita, rakontis al la familio siajn spertojn de la frumatenaj horoj antaŭ la tombokelo de Jozefo. Antaŭ ol ŝi estis fininta, Davido Zebedeo kaj lia patrino alvenis. Rut, kompreneble, kredis la raporton, kaj ankaŭ Jude post kiam li estis interparolinta kun Davido kaj Salomea.

Intertempe, dum ili serĉis Jakobon kaj antaŭ ol lin trovi, dum li staris tie ĉi en la ĝardeno apud la tombo, li ekkonsciis pri proksima ĉeesto, kvazaŭ iu estis tuŝinta lian ŝultron; kaj kiam li sin turnis por rigardi, li vidis la gradan aperadon de stranga formo flanke de li. Li estis tro stupora por paroli, kaj tro timigita por fuĝi.Tiam la stranga formo parolis, diranta: “Jakobo, mi venas alvoki vin por la servado de la regno. Serioze kuniĝu al viaj fratoj, kaj sekvu min.” Kiam Jakobo aŭdis sian nomon prononcitan, li sciis, ke lia unuenaskita frato alparolis lin. Ĉiuj ili havis pli-malpli da malfacileco por rekoni la morontian formon de la Majstro, sed malmulte el ili ne havis la plej malgrandan malfacilaĵon por rekoni lian voĉon au alie identigi lian ĉarman personecon, kiam li estis komencinta komuniki kun ili.

Kiam Jakobo perceptis, ke Jesuo alparolis lin, li estis falonta genuen, ekkrianta, “Mia patro kaj mia frato,” sed Jesuo petis al li resti stare dum li parolis kun li. Kaj ili marŝis en la ĝardeno kaj interparolis dum preskaŭ tri minutoj; ili diskutis pri la iamaj spertoj, kaj antaŭvidoj de proksima estonteco. Dum ili alproksimiĝis al la domo, Jesuo diris, “Adiaŭ, Jakobo, ĝis kiam mi salutos vin ĉiujn kune.”

Dum ili serĉis lin eĉ en Betfage, Jakobo hastis en la domon, eksklmante: “Mi ĵus vidis Jesuon kaj mi parolis kun li, babilis kun li. Li ne estas mortinta; li estas resurektata! Li malaperis antaŭ mi, dirante, ‘Adiaŭ, Jakobo, ĝis kiam mi salutos vin ĉiujn kune.’” Li estis apenaŭ fininta paroli kiam Jude revenis, kaj Jakobo rediris por li la sperton de la renkonto kun Jesuo en la ĝardeno. Ili ĉiuj tiam komencis kredi je la Jesua resurekto. Jakobo nun anoncis, ke li ne reiros en Galileon, kaj Davido ekkriis: “Li estas vidita ne nur de entuziasmaj virinoj, eĉ bravaj viroj ankaŭ ekvidas lin. Mi mem antaŭvidas vidi lin.”

Davido ne longe atendis, ĉar la kvara aperaĵo de Jesuo, rekonita de mortemuloj, okazis malmulte antaŭ la dua ĝuste en tiu domo de Marta kaj Maria, kiam li videble aperis antaŭ sia tera familio kaj iliaj amikoj, dudek entute. La Majstro aperis ĉe la malfermita malantaŭa pordo, dirante: “Estu paco sur vi. Salutoj al tiuj kiuj iam estis mia parencaro en la karno, kaj amikeco por miaj fratoj kaj fratinoj en la ĉiela regno. Kiel vi estas povintaj dubi? Kial vi tiel longe estis atendantaj antaŭ ol tutkore elekti sekvi la verlumon? Venu, do, ĉiuj en la komunumo de la Vera Spirito en la Patra regno.” Dum ili reekregis unuan ŝokon de sia stuporo, kaj antaŭeniris al li kiel por brakumi lin, li malaperis el ilia vido.

Ĉiuj deziris rapidigi en la urbon por diri al la nekredemaj apostoloj tion, kio okazis, sed Jakobo restenis ilin. Sole Maria Magdalena estis permesita reiri ĉe Jozefon. Jakobo malpermesis, ili publikigu la fakton de tiu morontia vizito kaŭze de iuj aferoj, kiujn Jesuo diris al li dum ili konversaciis en la ĝardeno. Sed Jakobo nenion plurivelis pri la vizito de resurektata Jesuo tiun tagon en la Lazara hejmo en Betanio.

3. ĈE JOZEFO

Proksimume je la kvara kaj kvindek minutoj tiun saman dimanĉan posttagmezon la kvina morontia evidentigo de Jesuo je la rekono de fizikaj okuloj okazis en la ĉeesto de ĉirkaŭ dudek kvin kredantinoj arigitaj en la hejmo de Jozefo de Arimateo. Maria Magdalena estis reirita ĉe Jozefo ĝuste kelkaj minutoj antaŭ tiu aperaĵo. Jakobo, Jesua frato, estis petinta nenion diri al la apostoloj pri la Majstra aperaĵo en Betanio. Li ne estis petinta al Maria eviti rakonti la eventon al siaj kredantaj fratinoj. Konsekvence, post kiam Maria estis promesiginta ĉiujn virinojn konservi la sekreton, ŝi elrakontis al ili la tutan historion, kiun li estis tiel freŝdate travivinta en la ĉeesto de la Jesua familio en Betanio. Ŝi estis Plenmeze de sia pasia rakonto, kiam subita kaj solemna silento falis sur ilin; Ili vidis plenmeze de ili la tute videblan formon de resuktata Jesuo. Li salutis ilin, dirante: “Estu paco sur vi. En la komunumo de la regno ne estas Judoj nek Nejudoj, riĉuloj nek malriĉuloj, libereco nek sklaveco, viro nek virino. Vi ankaŭ estas alvokita por publikigi la bonajn novaĵojn pri la homara libereco dank’al la evangelio de fileco kun Dio en la ĉiela regno. Iru tra la tuta mondo proklami tiun evangelion, kaj firmigi ĉe la kredantoj ilian fidon. Kaj dum vi tiel agos, ne forgesu zorgi pri la malsanulojn kaj fortigi tiujn, kiuj estas malkuraĝaj kaj trotimemaj. Mi ĉiam estos ĉe via flanko, eĉ ĉe la limoj de la tero.” Kaj post esti tiel parolinta, li malaperis el ilia vido, dum la virinoj falis vizaĝ-al-tere kaj silente adoris.

El la kvin morontiaj aperaĵoj de Jesuo okazintaj ĝis tiu momento, Maria Magdalena estis atestantino de kvar.

Sekve de la sendo de la mesaĝistoj dum la matenmezo kaj pro la nekonscia malsekretigo de indikoj koncernantaj tiun aperaĵon de Jesuo en la Jozefa domo, vesperkomence la novaĵo ekalvenis ĝis la estroj de la Judoj, ke kuris en la urbo la onidiro, laŭ kiu Jesuo estis resurektinta, kaj multaj klamis esti vidintaj lin. La sinedristoj estis profunde ekscititaj pro tiuj onidiroj. Post hasta konsulto ĉe Anas, Kajafas konvokis kunvenon de la sinedrio por sesio je la oka tiun vesperon mem. Estis dum tiu kunveno, ke estis decidita elpeli el la sinagogoj ĉiun ajn personon menciantan la Jesuan resurekton. Estis eĉ sugestita, ke iu ajn klamus esti vidinta Jesuon, estus mortigita; tamen tiu propono ne estis voĉdonigita, ĉar la kunveno disiĝis en konfuzo ĉe la limo de reala paniko. Ili estis aŭdacintaj opinii esti kvitaj kun Jesuo. Ili estis malkovrontaj, ke siaj malfacilaĵoj kun la viro de Nazareto estis tuj komencontaj.

4. APERAĴO AL LA GREKOJ

Ĉirkaŭ je la kvara kaj duono, en la hejmo de iu Flavio, la Majstro faris sian sesan morontian aperaĵon al kvardeko de grekaj kredantoj arigitaj tie. Dum ili diskutis pri la historioj pri la Majstra resurekto, li aperis meze de ili, malgraŭ la pordoj estis zorge fermitaj, kaj priparolanta al ili, diris: “Estu paco sur vi. La Homa Filo aperis sur teroĉe la Judoj, sed li venis servadi ĉiujn homojn. En la regno de mia Patro estos nek Judoj nek aligentuloj; ĉiuj vi estos fratoj - la filoj de Dio. Do, iru tra la tuta mondo por proklami tiun saviĝan evangelion tian, kia vi ricevis ĝin de la ambasadoroj de la regno, kaj mi akompanos vin en la frateco de la Patraj filoj de fido kaj vero.” Post kiam li estis tiel komisiinta ilin, li adiaŭis, kaj ili ne pluvidis lin. Ili restis en la domo dum la tuta vespero; ili estis tro premegitaj per respektoplena timo por sin riski eksteren. Neniu el tiuj Grekoj dormis tiun nokton, ili restis nedormantaj kaj diskutis pri tiuj aferoj esperantaj, ke eble la Majstro denove vizitus ilin. En tiu grupo estis multaj Grekoj, kiuj ĉeestis en Getsemane kiam la soldatoj arestis Jesuon, kaj Judaso perfidis lin per kiso.

Onidiroj pri la Jesua resurekto kaj raportoj koncernantaj la multajn aperaĵojn al liaj adeptoj estas rapide disvastiĝitaj, kaj la tuta urbo estas portita sur altan gradon de ekscito. Jam la Majstro estis aperinta al sia familio, al la virinoj, al la Grekoj, kaj baldaŭ li manifestos sin meze de la apostoloj. La sinedrio estas konsideronta tiujn novajn problemojn, kiuj tiel subite estas fariĝantaj gravaj por la judaj estroj. Jesuo multe pensas al siaj apostoloj, sed antaŭ ol viziti ilin, li deziras lasi ilin trankvilaj por kelkaj horoj de solemna pripenso kaj atentema konsidero.

5. PROMENADO KUN DU FRATOJ

En Emauso, proksimume dekduo kilometroj (sep mejloj) forokcidente de Jerusalemo vivis du fratoj, ŝafistoj, kiuj estis pasigintaj la paskan semajnon en Jesrusalemo, ĉeestantaj la buĉadojn, ceremoniojn kaj festojn. Kleopas, la unuenaskito modere kredis en Jesuo; almenaŭ li estis forpelita el la sinagogo. Lia frato, Jakobo, ne kredis, malgraŭ tio, kion li estis aŭdinta pri la Majstraj instruoj kaj faritaĵoj, multe scivolemigis lin.

Tiun dimanĉan posttagmezon, proksimume kvin kilometroj (tri mejloj) for de Jerusalemo kaj je kelkaj minutoj antaŭ la kvina, paŝadantaj laŭ la vojo al Emauso, tiuj du fratoj tre serioze diskutis pri Jesuo, liaj instruoj, faritaĵoj, kaj pli speciale pri la onidiroj, laŭ kiuj lia tombo estas vaka, kaj iuj virinoj estis interparolintaj kun li. Kleopas estis duone preta kredi tiujn raportojn, sed Jakobo asertis, ke la tuta afero estis probable falsado. Dum ili argumentis kaj debatis daŭrigante sian rehejmeniron, la morontia manifestiĝo de Jesuo, la sepa aperaĵo, renkontis ilin survoje. Kleopas estis ofte aŭdinta la Jesuan instruadon. Li estis ankaŭ plurfoje manĝinta kun li en la domoj de Jerusalemaj kredantoj. Sed li ne rekonis la Majstron eĉ kiam li libere interparolis kun li.

Post mallonga vojiro kun ili, Jesuo diris: “Kio estis la temo de via tiel serioza diskutado kiam mi venis al vi?” Post kiam li estis tiel parolinta, ili haltis kaj rigardis lin kun malĝoja surprizmieno. Diris Kleopas: “Ĉu vi ne estas freŝdate restadinta en Jerusalemo kaj sciinta nenion pri la aferoj, kiuj okazis?” Tiam la Majstro demandis, “Kiuj aferoj?” Kleopas replikis: “Se vi ne scias pri tiuj temoj, vi estas la sola en Jerusalemo, kiu ne estas aŭdinta tiujn onidirojn koncernantajn Jesuon de Nazareto, kiu estis parole kaj age potenca profeto antaŭ Dio kaj la tuta popolo. La ĉefaj pastroj kaj niaj estroj fordonis lin al la Romanoj, kaj postulis, ke ili krucumadu lin. Nun multajel ni estis esperintaj, ke li liberigus Israelon de la aligentula jugo. Sed tio ne estas ĉio. Estas nun la tria tago post lia krucumado, kaj iuj virinoj estas hodiaŭ stuporigitaj nin deklarante, ke trefrumatene ili iris al la tombokelo kaj trovis ĝin kava. Kaj tiuj samaj virinoj asertas, ke ili interparolis kun tiu viro; ili subtenas, ke li estas resurektata. Kiam tiuj virinoj rakontis tion al la viroj, du el liaj apostoloj kuris al la tombo, kaj egale trovis ĝin vaka.” Tie ĉi Jakobo interrompis sian fraton, kaj diris, “sed ili ne vidis Jesuon.”

Dum ili marŝis, Jesuo diris al ili: “Kiel vi estas malrapidaj por kompreni la veron! Ĉar vi diras al mi, ke la temo de viaj diskutadoj estas la instruoj kaj faritaĵoj de tiu viro, tiam mi povas klarigi vin, ĉar mi estas pli ol familiara kun tiuj instruoj. Ĉu vi ne memoras, tiu Jesuo ĉiam instruadis, ke sia regno ne estas de tiu mondo, ke ĉiuj homoj, estantaj filoj de Dio, devus trovi la malsklavigon kaj liberecon en la spirita ĝojo de la frateca komunumo de amema servado en tiu nova regno de la vero de la dia amo de la Patro? Ĉu vi ne memoras kiel tiu Homa Filo proklamis la saviĝon de Dio por ĉiuj homoj, zorganta pri la malsanuloj kaj afliktitaj, kaj liberiganta tiujn, kiuj estis ligitaj pro la timo, kaj sklavigitaj al la malbono? Ĉu vi ne scias, ke tiu viro de Nazareto diris al siaj apostoloj, ke li devos iri al Jerusalemo, esti fordonita al siaj malamikoj, kiuj mortigos lin, kaj ke li resurektos la trian tagon? Ĉu oni ne estas dirinta al vi ĉion tion? Kaj, ĉu vi estas neniam legintaj en la Skribaĵoj pri tiu savtago por Judoj kaj aligentuloj, kie estas skribata: En li estos benitaj ĉiuj familioj de la tero; li aŭdos la krion de la necesbezonulo, kaj savos la animoj de la malriĉuloj, kiuj serĉas lin; ĉiuj nacioj nomos lin benito. Tia liberiganto estos kiel la ombro de granda roko en laca lando. Li nutros la gregon kiel vera ŝafisto, ariganta la ŝafidojn en siajn brakojn, kaj tenere portantaj ili sur sian bruston. Li malfermos la okulojn de la spiritaj blinduloj, kaj alportos al la malliberuloj de la malespero plenajn liberigon kaj lumon; ĉiuj kiuj estas en la mallumo vidos la grandan lumon de la eterna saviĝo. Li pansos la ŝiritajn korojn, prokamos la liberecon al la malliberuloj de la peko, kaj malfermos la prizonon de tiuj, kiuj estas sklavigitaj pro la timo, kaj ligitaj al la malbono. Li konsolos la funebrigitajn, kaj disdonacos sur ilin la savan ĝojon anstataŭ la ĉagrenon kaj prematecon. Li estos la deziro de ĉiuj nacioj kaj la eterna ĝojo de tiuj, kiuj serĉas la rektecon. Tiu Filo de vero kaj rekteco staris sur la mondo kun saniga lumo kaj saviĝa povo; li savos eĉ sian popolon de ĝiaj pekoj; li reale serĉos kaj savos tiujn, kiuj estas perditaj. Li ne detruos la malfortulojn, alportos la saviĝon al ĉiuj, kiuj malsatas kaj soifas al la rekteco.Kiuj kredas en li havos eternan vivon. Li disdonos sian spiriton sur iun ajn karnon, kaj en ĉiu kredanto tiu Spirito de Vero estos ŝprucfonto de ĉiama vivo. Ĉu vi ne komprenas kiel granda estis la evangelio de la regno, kiun tiu viro donis al vi? Ĉu vi ne perceptas kiel granda estas la saviĝo, kiu venis sur vi?”

Dum tiu tempo ili estas alvenitaj proksime de la la vilaĝo, en kiu ambaŭ fratoj loĝis. Ekde kiam Jesuo ekinstruis ilin marŝante dum la vojiro tiuj du viroj ne estis dirintaj nur vorton. Baldaŭ ili alvenis antaŭ ilian modestan domon, kaj Jesuo estis forlasonta ilin malsuprenirante plu la vojon, sed ili insistis, por ke li eniru ĉe ilin kaj restu, pretekstantaj, ke estis la noktiĝo, ili insistis, por ke li restadu kun ili. Finfine Jesuo konsentis, kaj malmulte post ili eniris en la domon, kaj ekdisis por manĝi. Ili donis al li la panon por ĝin beni, kaj dum li ekrompis kaj prezenti ĝin al ili, iliaj okulojmalfermiĝis, kaj Kleopas rekonis, ke ilia gasto estis la Majstro mem. Kaj kiam li diris, “Estas la Majstro -” la morontia Jesuo malaperis el ilia vido.

Tiam ili reciproke sin diris, “Estas ne mirinde, ke niaj koroj ekbrulis en ni, dum ni marŝis laŭ la vojo, kaj li parolis kaj malfermis al ni la komprenon pri la skribaĵaj instruoj!”

Ili ne volis halti por manĝi. Ili estis vidintaj la morontian Majstron, kaj ili rapidigis el la domo, haste reirantaj al Jerusalemo por propagi la bonan novaĵon de la resurektata savanto.

Ĉirkaŭ la naŭa, tiun nokton, kaj ĵus antaŭ ol la majstro aperas al la dekuloj, tiuj du ekscititaj fratoj neatendite eniris en la desupran ĉambron ĉe la apostoloj, deklarante, ke ili estis vidintaj Jesuon kaj interparolintaj kun li. Kaj ili rakontis ĉion, kion Jesuo estis dirinta, kaj kiel ili estis ne distingintaj tiun, kiu li estis ĝis kiam li rompis la panon.