Kajero 189084
Malmulte post la entombigo de Jesuo tiun vendredan posttagmezon, la ĉefanĝelestro de Nebadon, tiam ĉeestanta sur Urantio, konvokis sian resurektan konsilianaron de la dormantaj privolaj kreitaĵoj, kaj ekkonsideris eblan teknikon por la restarigo de Jesuo. Tiuj arigitaj filoj de la loka universo, kreitaĵoj de Mikaelo, faris tion sub sia propra responseco; Ili ne estis arigitaj de Gabriel. Noktomeze, ili estis atingintaj la konkludon, ke la kreitaĵo ne povos nenion fari por faciligi la resurekton de la Kreinto. Ili estis pretaj akcepti la konsilon de Gabriel, kiu lernis al ili, ĉar Mikaelo estis “propravole forlasinta sian vivon, li ankaŭ povis ĝin reakiri laŭ sia propra decido.” Malmulte da tempo post la prokrasto de tiu konsilio de la ĉefanĝeloj kaj de vivportistoj kaj iliaj diverspecaj asociitoj en la laboro de kreitaĵa rehabilitado kaj morontia kreado, la personecigata Ĝustiganto de Jesuo, persone komandanta la arigitan ĉielan armeon, tiel alparolis la anksiajn spektantojn:
“Neniu el ili povas fari ion ajn por helpi vian Kreinton-patron reakiri la vivon. Kiel regna mortemulo li travivis fizikan morton; kiel universa suvereno li ankoraŭ vivas. Tio, kion vi observas estas la fizikan transiton de la vivo en la karno al la vivo en la morontio. La spirita transito de tiu Jesuo estis elfaradita ĝuste kiam mi disiĝis de lia personeco kaj iĝis via provizora direktoro. Via Kreinto-patro elektis travivi la tutan sperton de siaj kreitaĵoj, de la naskiĝo sur la materiaj mondoj, trapasanta la fizikan morton kaj la resurekton de la morontio ĝis la statuso de la pure spirita ekzisto. Vi estas observontaj iun fazon de tiu sperto, sed vi ne povas partopreni en ĝi. Tiuj faritaĵoj, kiujn vi ordinare plenumas por la kreitaĵoj, vi ne povas fari por la Kreinto. Kreinto Filo havas en li mem la povon sin disdonaci en la similecon de iu ajn el siaj kreitaj filoj; li havas en li mem la povon forlasi sian observeblan vivon kaj repreni ĝin; kaj li havas tiun povon dank' al la rekta ordono de la Paradiza Patro, kaj mi scias pri kio mi parolas.”
Kiam ili aŭdis tiel parolantan la Personecigatan Ĝustiganton, ĉiuj prenis sintenon de anksia atendo, de Gabriel ĝis la plej humila kerubo. Ili vidis la fizikan korpon de Jesuo en la tombokelo; ili malkaŝis pruvojn de la universa aktiveco de sia plejamata suvereno; kaj ne komprenantaj tiun fenomenon, ili pacience atendis ĝian disvolviĝon.
Je la dua kaj tri kvaronoj la dimanĉan matenon, la enkarniĝa komiciono de la Paradizo konsistanta el sep neidentigitaj paradizaj personecoj, alvenis sur la scenon,kaj tuj sin dismetis ĉirkaŭ la tombo. Je dek minutoj antaŭ la tria, intensaj vibradoj de samtempe materiaj kaj morontiaj aktivecoj ekdeveni el la nova tombokelo de Jozefo, kaj du minutojn post la tria,tiun dimanĉan matenon 9-an de Aprilo, 30 p.K., la resurektaj morontiaj formo kaj personeco de Jesuo de Nazareto eliris el la tombo.
Post kiam Jesuo resurektita estis elirinta el sia funebra tombo, la karnokorpo en kiu li estis vivinta kaj laborinta sur tero dum preskaŭ tridek jaroj estis ankoraŭ kuŝigita tie ĉi en la sepulteja niĉo, sendifekta kaj envolvita en la lina drapo, ekzakte kiel ĝi estis sternita por ripozi de Jozefo kaj liaj asociitoj la vendredan posttagmezon. Ankaŭ la ŝtono antaŭ la tombokelo neniel estis movita; la Pilata sigelo estis ankoraŭ neatencita; la soldatoj ankoraŭ gardostaris. La templaj gardistoj estis kontinue vigilintaj; la romiana gvardio estis deĵorŝanĝita je noktomezo. Neniu el tiuj gardistoj ne suspektis, ke la objekto de ilia viglecatento estis altiĝinta sur novan kaj superan formon de ekzisto, kaj la korpo, kiun ili gardis, estis nun forlasita ekstera ŝelo, kiu jam estis sen ligo kun la liberigita kaj resurektita morontia personeco de Jesuo.
Homaro estas malrapida percepti, ke en ĉio kio estas persona, la materio estas la skeleto de la morontio, kaj ambaŭ estas la reflektata ombro de longdaŭra spirita realeco. Kiom da tempo antaŭ ol vi konsideros la tempon kiel moviĝeman imagon de la eterneco, kaj la spacon kiel la nedaŭran ombron de la Paradizaj realecoj?
Laŭ nia juĝeblo, neniu kreitaĵo de tiu universo nek iu ajn personeco de alia universo estis implikita en tiu morontia resurekto de Jesuo de Nazareto. La vendredon li forlasis sian vivon kiel mortemulo de la regno; la dimanĉan matenon, li reprenis ĝin kiel morontia esto de la sistemo de Satania en Norlatiadek. Pri la resurekto de Jesuo multajn aferojn ni ne komprenas. Sed ni scias, ke ĝi okazis kiel ni estas priskribintaj kaj je la proksimume determinita momento. Ni povas ankaŭ aserti, ke ĉiuj konataj fenomenoj asoccitaj al tiu fizika transito, aŭ morontia resurekto, okazis tie ĉi, en la tombokelo de Jozefo, kie la fizika kaj materia kadavro de Jesuo kuŝis envolvita en funebraj teksaĵoj.
Ni scias, neniu kreitaĵo de la loka universo partoprenis en tiu morontia vekiĝo. Ni perceptis la sep personecojn de la Paradizo ĉirkaŭ la tombo, sed ni ne vidis ilin fari kion ajn rilate al la Majstra vekiĝo. Tuj kiam Jesuo aperis apud Gabriel, ĝuste supre de la tombokelo, la sep personecoj de la Paradizo signalis sian intencon tuje foriri al Uversa.
Por ĉiam klarigu la koncepton pri la resurekto farante la sekvantajn deklarojn:
1. Lia materia kaj fizika korpo ne estis parto de lia resurektata personeco. Kiam Jesuo eliris el la tombokelo, lia karnokorpo restis sendifekta en la sepultejo. Li emerĝis el la funebra tombo sen deloki la ŝtonojn antaŭ la eniro, kaj sen rompi la Pilatajn sigelojn.
2. Li ne emerĝis el la tombokelo kiel spirito nek Mikaelo de Nebadon; Li ne aperis en la formo de la Kreinto Suvereno tia, kia li estis antaŭ sia enkarniĝo en la simileco de mortemula karno sur Urantio.
3. Li eliris el la Jozefa tombokelo en la ĝusta simileco de la morontiaj personecoj tiaj, kiaj emerĝas el la resurektaj ĉambregoj de la unua domega mondode tiu loka sistemo de Satania. Kaj la ĉeesto de la Mikaela memormonumento en la centro de la vasta korto de la resurektaj ĉambregoj de mansonia numero unu alkondukas nin konjekti, la Majstra resurekto sur Urantio estis iel kuraĝigita sur tiu mondo, la unua el la domegaj mondoj de tiu sistemo.
La unua ago de Jesuo je la eliro el la tombokelo estis saluti Gabriel, kaj ordoni lin plurespondi la administran oficon de la universaj aferoj sub la kontrolo de Emanuel, sekve li petis la melkicedekestron transdiri liajn fratajn salutojn al Emanuel. Sur tio, li petis al la Plejaltulo de Edentia la ateston de la Plejaĝuloj de Tagoj pri lia mortemula transito; kaj sin turnante al la arigitaj morontiaj grupoj de la sep domegaj mondoj, kunigitaj tie ĉi por saluti kaj bonvenigi sian Kreinton kiel kreitaĵo de ilia ordeno, Jesuo diris la unuajn parolojn de sia morontia kariero. Diris la morontia Jesuo: “Plenuminta mian vivon en la karno, mi volus iom da tempo restadi tie ĉien transita formo por pli bone koni la vivon de miaj escendantaj kreitaĵoj, kaj plurivelacii la volon de mia ĉiela Patro.”
Post tiuj paroloj, li faris al la Presonecigata Ĝustiganto signon, kaj ĉiuj universaj inteligentuloj estis kuniĝintaj sur Urantion por atesti la resurekton alesti al la resurekto estis tuj disigitaj al siaj respektivaj universaj postenoj.
Prezentita kiel kreitaĵo, Jesuo komencis la kontaktojn de morontia nivelo por plenumi la kondiĉojn de la vivo, kiun li estis elektinta vivi dum mallonga periodo sur Urantio. Tiu ekfamiliariĝo kun la morontia mondo postulis pli ol unu horon de tera tempo, kaj estis dufoje interrompita pro lia deziro komuniki kun siaj malnovaj asociitoj en la karno, eliritaj el Jerusalemo por miraspekte pririgardi la malplenan tombokelon, kaj malkovri tion, kion ili konsideris kiel pruvo de lia resurekto.
La fizika transito de Jesuo — la morontia resurekto de la Homa Filo — estas nun finfarita. La transita sperto de la Majstro kiel personeco mezvoje inter la materia kaj la spirita estas komencita. Kaj li estas plenuminta ĉion tion pere de sia propra imanenta povo; neniu personeco estas alportinta al li iun ajn helpon. Li nun vivas kiel morontia Jesuo, kaj dum li ekas tiun morontian vivon, lia materia karnokorpo kuŝas tie ĉi sendifekta en la tombokelo. La soldatoj ankoraŭ gardostaras, kaj la sigelo de la guberniestro sur la ŝtonoj ne estas ankoraŭ rompita.
Je la tria kaj dek minutoj, dum la resurektata Jesuo fratiĝis kun la kinigitaj morontiaj personecoj de la sep domegaj mondoj de Satania, la ĉefanĝelestro — la anĝeloj de la resurekto — alproksimiĝis al Gabriel kaj petis la fizikan korpon de Jesuo. Diris la ĉefanĝelestro: “Ni ne rajtas partopreni en la morontia resurekto de la disdonaca sperto de nia suvereno Mikael, sed ni ŝatus akiri lian kadavron por tuj solvi ĝin. Ni ne havas la intencon uzi nian teknikon de demateriiĝo, sed ni simple deziras nin helpi per la procezo de plirapidigita tempo. Estas sufiĉe, ke ni estas vidintaj la suverenon vivintan kaj mortintan sur Urantio. La ĉielaj legioj ŝatus, ke estu ŝparita al ili la memoron esti suferintaj la spektaklon de malrapida putro de la homa formo de la Kreinto kaj Subtenanto de universo. En la nomo de ĉiuj inteligentuloj de tuta Nebadon, mi petas mandaton donantan al mi la havon de la fizika korpo de Jesuo de Nazareto, kaj al ni la povon ekplenumi ĝian tujan solvon.”
Kiam Gabriel estis interparolinta kun la dojena Plejaltulo de Edentia, la ĉefanĝelo, proparolanto de la ĉielaj legioj, ricevis la permeson disponi pri la fizika korpo de Jesuo laŭ sia decido.
Post kiam tiu peto estis konsentita al li, la ĉefanĝelestro petis ilian helpon al multaj el siaj samuloj, kaj ankaŭ al multnombra svarmo da membroj de ĉiuj ordenoj de ĉielaj personecoj, kaj, per la helpo de la urantiaj mezvojuloj, li entreprenis ekposedi la fizika korpo de Jesuo. Tiu mortinta korpo estis pure materia kreo; vere fizika; oni ne povis elirigi ĝin el la tombokelo sammaniere, ke la morontia formo de la resurekto estis povinta eskapi el la sigelita sepultejo. Helpe de iuj morontiaj asistantaj personecoj, la morontia formo iafoje povas esti similigita al tiu de la spirito, tiel ke ĝi povas fariĝi indiferenta kontraŭ la ordinara materio, kaj, dum alia momento, ĝi povas fariĝi distingebla kaj palpebla de la materiaj estaĵoj tiaj, kiaj la mortemuloj de la regnoj.
Dum ili pretiĝis retiri la korpon de Jesuo el la sepultejo, antaŭ ol digne kaj respekto- plene ekplenumi ĝian kvazaŭe momentan solvon, estis asignite al la duarangaj mez- vojuloj de Urantio roligi la ŝtonojn, el la antaŭo de la tombokelo. La pli granda el tiuj du ŝtonoj estis enorma cirkla bloko tre simila al muelŝtono, kaj ĝi moviĝis en foldo tajlita en la roko, tiel ke ĝi povis esti ruligita antaŭen kaj malantaŭen, por malfermi aŭ fermi la tombokelon. Kiam la judaj gardistoj kaj romianaj soldatoj kiuj vigilis vidis en la matena lumetego tiun enorman ŝtonon ekrulanta el la antaŭo de la tombokelo, ŝajne per ĝi mem — sen neniu videbla rimedo por klarigi tian movon — ili estis kaptitaj de panika timo, kaj hastege forlasis la lokojn. La Judoj fuĝis al siaj hejmoj, pli malfrue irantaj en la templon por raporti tiujn eventojn al sia kapitano. La Romianaj fuĝis en la fortreson de Antonia, kaj raportis kion ili estis vidintaj al la centestro tuj kiam li komencis sian deĵortempon.
La judaj estroj estis komencintaj sian sordidan entreprenon supozite sin liberigi de Jesuo proponante ŝmirmonojn al la perfidula Judaso, kaj nun, kiam ili estis konfrontitaj al tiu embarasa situacio, prefere ol pensi puni la gardistojn, kiujn forlasis siajn postenojn, ili sin helpis per la subaĉeto de tiuj gardistoj kaj romianaj soldatoj. Ili pagis ĉiun el tiuj dudek viroj monsumon, kaj ordonis al ili diri ĉiujn homojn: “Dum ni dormis, liaj disĉiploj impetis sur nin dum la nokto, kaj forprenis la korpon.” Kaj la judaj estroj solemne promesis soldatojn defendi ilin antaŭ Pilato en la okazo se venus en la konon de la guberniestro, ke ili estis akceptintaj ŝmirmonon.
La kristana kredo en la resurekto de Jesuo estas bazata sur la fakto de la “malplena tombokelo.” Certe, la fakto estas ke la tombo estis malplena, sed tio ne estas la vero de la resurekto. La tombokelo estis reale malplena kiam la unuaj kredantoj alvenis; kaj tiu fakto, asociita al tiu de la senduba resurekto de la Majstro, finkondikis al la esprimado de erara kredo: la instruo laŭ kiu la materia kaj fizika korpo de Jesuo estis resurektita el la sepultejo. La vero pri la spiritajn realaĵojn kaj la eternajn valorojn ne povas esti estigita per la kunmetado de ŝajnaj faktoj. Kvankam individuaj faktoj povas esti materie veraj, ne rezultas, ke la asocio de ensemblo da faktoj necese devas alkonduki al verkonformaj spiritaj konkludoj.
La Jozefa tombokelo estis malplena, ne ĉar la Jesua korpo estis rehabilitita aŭ resurektita, sed ĉar estis akceptita la peto de la ĉielaj legioj ekplenumi specialan kaj unikan solvon, reveno de “la polvo al la polvo,” sen la nterveno de la tempajprokrastoj, kaj sen la operacio de la ordinaraj kaj videblaj procezoj de fizika putrado kaj materia difektado.
La fizika kadavro de Jesuo ricevis la saman naturan procezon de elementa disatomado, kiu karakterizas ĉiujn homajn korpojn sur tero, escepte ke pri la tempo , tiu natura solvoprocezo estis grande akcelita, hastigita tiagrade, ke ĝi fariĝis preskaŭ momenta.
La veraj pruvoj pri la resurekto de Mikael estas nature spiritaj, kvankam tiu instruo estas konfirmita per la atesto de multaj mortemuloj de la regno, kiuj renkontis, rekonis, kaj komunikis kun la resurektata morontia Majstro. Li iĝis parto de la persona sperto de preskaŭ mil homaj estaĵoj antaŭ ol li fine forlasas Urantion.
Iom post la kvara kaj duono tiun dimanĉan matenon, Gabriel konvokis la ĉefanĝelon ĉe li, kaj sin preparis por inaŭguri la ĝeneralan resurekton de la fino de la adama diepoko sur Urantio. Kiam la vasta armeo de serafoj kaj keruboj koncernataj de tiu granda evento estis kunmetita en konvena organizo, la morontia Mikael aperis antaŭ Gabriel, diranta: “Same kiel mia Patro havas vivon en li mem, same li donis al la Filo havi vivon en li mem. Malgraŭ mi ne ankoraŭ plene rekomencita la ekzercadon de universa juridikcio, tiu mem-altrudita limigo neniel restriktas la vivelverŝon sur miaj dormantaj filoj; komencu la nomvokado de la planeda resurekto.”
Tiam la cirkvito de la ĉefanĝeloj efikis por la unua fojo de Urantio. Gabriel kaj la ĉefanĝelaj legioj iris al la loko de spirita polareco de la planedo; kaj kiam Gabriel donis la signalon, lia voĉo ekfulmis tra la unua mansonia mondo de la sistemo, dirante: “Laŭ la ordono de Mikael, resurektu la mortintoj de Urantia diepoko!” Tiam ĉiuj supervivantoj de la urantiaj rasoj, kiuj de la adamaj tagoj estis dormantaj, kaj ne ankoraŭ estis juĝitaj aperis en la resurektaj ĉambregoj de mansonia antaŭvi de la morontia investado. Kaj fulmrapide la serafoj kaj iliaj asociitoj estis pretaj por foriri al la domegaj mondoj. Kutime tiuj serafaj gardistoj, antaŭe postenigitaj al la grupa al la gardado de tiuj dormantaj mortemuloj, estus alestantaj ĝuste kiam ili vekiĝis en la resurektaj ĉambregoj de mansonia, sed tiam ili ne estis sur tiu ĉi mondo kaŭze de la ĉeesto de Gabriel tie okaze de la morontia resurekto de Jesuo.
Kvankam nenombreblaj individuoj havantaj personajn serafajn gardantoj, aŭ atingintaj la postulatan planumadon de spirita progreso de personeco, estis alvenitaj sur mansonia dum la postaj jararoj je Adamo kaj Eva, kaj malgraŭ okazis multaj specialaj kaj miljaraj resurektoj de urantiaj filoj, tiu planeda nomvokado estis la tria el la kompletaj diepokaj resurektoj. La unua okazis dum la alveno de la planeda Princo, la dua dum la epoko da Adamo, kaj tiu ĉi, la tria, ĝi markis la morontian resurekton, la fizikantrasiton de Jesuo de Nazareto.
Kiam la signalon de la planeda resurekto estis ricevita de la ĉefanĝelestro, la Personecigata Ĝustiganto de la Homa Filo seniĝis je sia aŭtoritato sur la ĉielaj legioj arigitaj sur Urantio, kaj resendis ĉiujn tiujn filojn de la loka universo al la juridikcio deiliaj respektivaj komandantoj. Tio faranta, li foriris al Salvington por registrigi de Emanuel la elfaradon de la fizika transito de Mikael. Li estis tuj sekvita de ĉiuj ĉielaj legioj neultilaj sur Urantio. Sed Gabriel restis sur Urantio kun la morontia Mikael.
Tia estas la rakonto de la eventoj de la Jesua resurekto laŭ la atesto de tiuj, kiuj ilin vidis kiam ili reale okazis, liberaj de la limigoj de la partia kaj malvasta homa vidpunkto.
Endas rememorigi, ke tiun fruan matenon de dimanĉo, ĝuste dum la Jesua resurekto alproksimiĝis, la dek apostoloj restadis en la hejmo de Elija kaj Maria Marko, kie ili dormis en la etaĝoĉambro, ripozantaj sur la samaj kuŝejoj, sur kiuj ili kuŝiĝis dum la lasta supeo kun sia Majstro. Tiun dimanĉan matenon ĉiuj estis arigitaj tie escepte Tomaso. Tomaso estis pasiginta kelkajn minutojn kun ili malfrue la sabatan nokton kiam ili kuniĝis, sed la vido de la apostoloj aldoniĝanta al la penso pri tio, kio trafis Jesuon, estis tro por li. ekrigardis siajn asoccitojn, kaj tuj forlasis la ĉambron, kaj iris ĉe Simonon en Betfage , kie li kalkulis enabismiĝi en la solecon de siaj afliktoj. La apostoloj suferis ĉiuj, ne tiel pri dubo kaj malespero, sed pri timo, ĉagreno kaj honto.
En la Nikodema hejmo estis arigitaj kun Davido Zebedeo kaj Jozefo de Arimateo dek du aŭ dek kvin el la plej eminentaj el la Jerusalemaj disĉiploj de Jesuo. Ĉe Jozefo de Arimateo estis dek kvin aŭ dudek el ĉefaj kredantinoj. Nur tiuj virinoj restadis en la Jozefa domo, kaj ili enfermiĝis dum la horoj de la sabata tago, kaj ankaŭ dum la nokto post la sabato, tiel ke ili estis en la nesciado pri la milita gvardio viglanta sur la tombokelo; ili ankaŭ ne sciis pri la dua ŝtono ruligita antaŭ la sepultejo, kaj pri tiuj du ŝtonoj metitaj sub la sigelo de Pilato.
Iom antaŭ la tria tiun dimanĉan matenon, kiam la unuaj signoj oriente ekaperis, kvin el la virinoj foriris al la Jesua tombo. Ili estis preparintaj abundon da specialaj locioj de enbalzamigo, kaj ili kunprenis multajn linajn bandaĝojn. Ilia celo estis pli zorgeme enbalzamigi la Jesuan kadavron, kaj pli detalege envolvigi ĝin per novaj bandaĝoj.
Tiuj virinoj foriritaj por tiu misio de enbalzamigo de la Jesua korpo estis: Maria Magdalena, Maria, patrino de la ĝemeloj Alfeo, Salomea, patrino de la fratoj Zebedeo, Johana, edzino de Ĉuza, kaj Suzana, filino de Ezra de Aleksandrio.
Estis ĉirkaŭ la tria kaj duono kiam la kvin virinoj, ŝarĝitaj kun siaj ungventoj, alvenis antaŭ la vakan tombokelon. Kiam ili foriris tra la pordego de Damasko, ili renkontis iun ajn nombron da pli malpli panikigitaj soldatoj fuĝantaj al la urbo, kaj tio instigis ilin paŭzi dum kelkaj minutoj, sed ĉar nenio pluokazis, ili ree survojiĝis.
Ili estis grande mirigitaj vidi la ŝtonon ruligitan el la sepulteja eniro, konsiderante, ke dum la vojiro, ili diris inter ili , “ Kiu helpos nin ruligi flanken la ŝtonon?” Ili demetis siajn ŝarĝojn, kaj time kaj stupore ekrigardis unu la alian. Dum ili starigis tie ĉi,timotremantaj, Maria Magdalena sin riskis ĉirkaŭ la pli malgranda ŝtono, kaj aŭdacis eniri en la malfermitan tombokelon. Tiu Jozefa tombokelo estis en lia ĝardeno ĉe la monteta flanko, oriente de la vojo, kaj ankaŭ oriente estis orientata. Je tiu horo, ĝuste sufiĉis la novektagiĝo por kapabligi Marian vidi la lokon, kie la Majstra korpo estis kuŝigita, kaj distingi, ke ĝi estis malaperinta. En la ŝtona kavaĵo, kie ili estis kuŝigintaj Jesuon, Maria vidis nur la falditan teksaĵon, sur kiu lia kapo ripozis, kaj la bandaĵojn, en kiuj li estis volvigita, kuŝantajn netuŝitajn tiajn, kiaj ili estis forlasitaj sur la ŝtono antaŭ ol la ĉielaj legioj forprenis la korpon. La mortotuko kuŝis piede de la funebra niĉo.
Post kiam Maria estis ekhaltinta ĉe la eniro de la tombokelo dum kelkaj momentoj (unuatempe ŝi ne distingeble vidis, kiam ŝi eniris en la tombokelon), ŝi vidis, la Jesua korpo estis malaperinta, kaj anstataŭ ĝi nur tiujn funebrajn teksaĵojn, kaj ŝi eligis alarman kaj ankvoran krion. Ĉiuj tiuj virinoj estis treege nervozaj; ili estis konstante streĉitaj de kiam ili renkontis la panikigitajn soldatojn apud la urba pordego, kaj kiam Maria eligis tiun ankvoran hurladon, ili estis terur-kaptitaj kaj hastege forfuĝis. Ili ne haltis antaŭ esti trairintaj la tutan vojiron ĝis la pordego de Damasko. Sed Johana ekkonsciis, ke ili estis forlasintaj Marian; tiam ŝi reanigis siajn kompaninojn, kaj ili revenis al la tombokelo.
Dum ili alproksimiĝis al la sepultejo, timigita Magdalena, kiu estis eĉ pli terurita ne trovi plu siajn fratinojn atendantajn ŝin, kiam ŝi eliris el la tombokelo, nun kiris al ili, tutekscitite ekkriantis: “Li ne estas tie ĉi — Ili estas forprenintaj lin!” Tiam ŝi rekondukis ilin al la tombo;,kaj ĉiuj ili eniris kaj vidis, ĝi estis vaka.
Ĉiuj kvin virinoj eksidis sur la ŝtonon apud la eniro, kaj diskutis pri la situacio. Prezentiĝis ne ankoraŭ al penso de ili, ke Jesuo estis resurektinta. Ili restis inter ili dum la tuta sabato, kaj konjektis, ke la korpo estis transportita en alian ripozlokon. Sed kiam ili pripensis pri tia solvo de sia dilemo, ili ne povis klarigi la ordigitan aranĝon de la funebraj teksaĵoj; kial povis la korpo esti forprenita, ĉar la bandaĵoj mem, en kiuj li estis volvita, restis en pozicio kaj ŝajne netuŝitaj en la funebra kavaĵo?
Dum tiuj virinoj sidis je la fruaŭroraj horoj de tiu nova tago, ili rigardis flanken kaj ekvidis silentan kaj senmovan fremdulon. Dum momento ili denove timis, sed Maria Magdalena, rapidigis al li kaj alparolis lin kvazaŭ ŝi opinius, li estus la ĝardenisto, ŝi diris: “Kien vi estas elkondukinta la Majstron? Kie ili estas kuŝigintaj lin? Diru al ni por ke ni povu iri kaj preni lin.” La fremdulo ne respondis Marian, kaj ŝi ekploris. Tiam parolis Jesuo al ili, diranta: “Kiun vi serĉas?” Maria diris: “Ni serĉas Jesuon, kiu estis entombigita en la Jozefan sepultejon, sed li estas malaperinta. Ĉu vi scias kien ili estas forportintaj lin? Tiam diris Jesuo: “Ĉu jam en Galileo tiu Jesuo ne estis diranta, ke li mortos, sed resurektos?” Tiuj paroloj surprizis la virinojn, sed la Majstro estis tiel ŝanĝita, ke ili ne ankoraŭ rekonis lin en la malforta kontraŭlumo. Kaj dum ili meditis tiujn parolojn, li familiarvoĉe priparolis Magdalenan, dirante, “Maria.” Kaj kiam ŝi aŭdis tiun parolon de bone konata simpatio kaj kortuŝa saluto, ŝi sciis, estis la Majstra voĉo, kaj sin genue ĵetiĝis ĉe liaj piedoj, ekkriiĝante, “ Mia Sinjoro, kaj Majstro mia!” Kaj ĉiuj aliaj virinoj rekonis, ke estis la Majstro, kiu starigis antaŭ ili en glorigita formo, kaj ili tuj genuiĝis antaŭ lin.
Tiuj homaj okuloj estis kapabligitaj vidi la morontian formon de Jesuo dank’ al la speciala servado de transformuloj kaj mezvojuloj en asocio kun iuj el morontiaj personecoj tiam akompanantaj Jesuon.
Ĉar Maria serĉis brakumi liajn piedojn, Jesuo diris: “Ne tuŝu min, Maria, ĉar mi ne estas kiel vi konis min en la karno. En tiu formo mi kelkiam restados kun vi antaŭ ol supreniri al la Patro. ĉiuj nun iru kaj diru al miaj apostoloj — kaj Petro — ke mi estas resurektata kaj parolinta al vi.”
Kiam tiuj virinoj estis retrankviliĝintaj, post la ŝoko de sia stuporo, ili hastis reveni en la urbon ĉe Elija Markon, kie ili rakontis al la dek apostoloj ĉion, kio okazis al ili; sed la apostoloj ne inklinis kredi ilin. Ili unuatempe opiniis, ke la virinoj havis viziojn, sed kiam Magdalena ripetis la parolojn, kiujn Jesuo diris al ŝi, kaj kiam Petro aŭdis sian nomon, li hastigis eliri el la etaĝa ĉambro, de proksime sekvita de Johano por kiel eble plej rapide alveni antaŭ la tombkelon, kaj li mem vidi tiujn aferojn.
La virinoj ripetis la historion de sia interparolo kun Jesuo al la aliaj apostoloj, sed ili volis nek kredi nek iri por ekkompreni de ili mem kiel Petro kaj Johano.
Dum la du apostoloj kuris al la Golgoto kaj la Jozefa tombokelo, Petraj pensoj alternis inter timo kaj espero; li timis renkonti la Majstron, sed lia espero estis vekita pro la rakonto, laŭ kiu Jesuo estis sendinta specialan mesaĝon. Li estis duone persvadita, ke Jesuo estis reale vivanta; li memoris lian promeson resurekti la trian tagon. Stranga afero, tiu promeso ne prezentiĝis al lia penso de la krucumado ĝis tiu momento dum li hastis norden tra Jerusalemo. Dum Johano hastege eliris el la urbo, stranga ekstazo de ĝojo kaj espero invadis lian animon. Li estis duone konvinkita, la virinoj estis vidintaj la resurektintan Majstron.
Johano estis pli juna ol Petro, kaj li preterkuris lin kaj alvenis unue ĉe la tombokelon. Li restadis ĉe la pordo, konstatanta, ke la sepultejo estis ekzakte kiel Maria priskribis ĝin. Preskaŭ tuj Simono Petro rapidegis, kaj enirante vidis la saman vakan tombokelon kaj la funebrajn teksaĵojn tiel strange aranĝitajn. Kiam Petro estis reelirinta, Johano liavice eniris, kaj de li mem vidis ĉion tion. Tiam ili eksidis sur la ŝtonon por pripensi la signifon de tio, kion ili estis vidintaj kaj aŭdintaj. Dum ili estis siditaj tie, ili cerbumis pri ĉio, kio estis dirita al ili pri Jesuo, sed ili ne povis klare kompreni kion estis okazita.
Petro unue sugestis, ke la tombo estis profanita, la malamikoj ŝtelis la korpon, eble subaĉetis la gardistojn. Sed Johano konkludis, ke la tombokelo ne estus lasita tiel bonorda, se la korpo estus ŝtelita, kaj li ankaŭ metis la demandon scii kial la bandaĵoj estis postlasitaj, kaj tiel ŝajne netuŝitaj. Ili ambaŭ denove reeniris en la tombokelon por pli zorge atente rigardi la la funebrajn teksaĵojn. Kiam ili la duafojon eliris el la tombo, ili trovis Marian Magdalenan revenintan kaj plorantan antaŭ la eniro. Maria iris al la apostoloj kredante, ke Jesuo estis resurektita el la tombo, sed kiam ĉiuj rifuzis ŝian rakonton, ŝi senkuraĝiĝis kaj malesperiĝis. ŝi arde deziris reiri ĉe la tombokelon, kie ŝi aŭdis la familiaran voĉon de Jesuo.
Dum Maria restadis post la foriro de Petro kaj Johano, la Majstro denove aperi al ŝi, dirante: “Ne dubu, havu la kuraĝon kredi kion vi vidis kaj aŭdis. Reiru al miajapostoloj, kaj denove diru al ili, mi estas resurektata, kaj aperos al ili, baldaŭ mi antaŭiros ilin en Galileon, kiel mi promesis.”
Maria hastis reveni en la hejmon de Marko, kaj rakontis, ke ŝi estis denove interparolinta kun Jesuo, sed ili ne kredis ŝin. Tamen kiam Petro kaj Johano revenis, ili ĉesis moki, kaj estis plenplenaj de timo kaj antaŭtimo.