Kajero 188084
Dum unu tago kaj duono la mortemula korpo de Jesuo kuŝis en la Jozefa tombo, tiu periodo inter lia morto sur la kruco kaj lia resurekto estas ĉapitro en la kariero de Mikael, kiun ni malmulte konas. Ni povas rakonti la entombigon de la Homa Filo, kaj enmeti en tiun rakonton la eventojn rilatajn al lia resurekto, sed ni ne povas liveri multe da informo pri la aŭtentika naturo de tio, kio okazis dum tiu preskaŭ tridek-seshora intertempo, de la tria tiun vendredan posttagmezon, ĝis la tria tiun dimanĉan matenon. Tiu periodo en la Majstra kariero komenciĝis malmulte da tempo antaŭ ol li estis sobirita el la kruco de la romianaj soldatoj. Li restis sur la kroco ĉirkaŭ unu horon post sia morto. Li estus pli frue sobirita sen la prokrasto por ekstermi la du rabistojn.
La estroj de la Judoj estis planintaj ĵetigi la Jesuan korpon en la malfermitan amastombejon de Geheno, sude de la urbo; estis la kutimo tiamaniere disponi pri la krucumadaj viktimoj. Se tiu plano estus sekvita, la korpo de la Majstro estus submetita al la sovaĝaj bestoj.
Intertempe, Jozefo el Arimateo, akompanita de Nikodemo, iris al Pilato kaj petis al li, ke la Jesua korpo estu transdonita al ili por decaj funebraĵoj. Ne estis nekutime, ke la amikoj de krucumitaj personoj proponas koruptaĵojn al la romianaj aŭtoritatuloj por gajni la privilegion posedi tiajn korpojn. Josefo iris antaŭ Pilaton kun grava monsumo, en la okazo se necesiĝus pagi por permesi transporti la Jesuan korpon en privatan funebran tombokelon. Sed Pilato ne volis akcepti monon por tio. Kiam li aŭdis la peton, li rapide subskribis la ordonon, kiu permesis al Jozefo iri al Golgoto kaj preni tujan kaj plenan posedon de la Majstra korpo. Intertempe la sabloŝtormo estis tre ege kvietiĝinta, kaj grupo da Judoj reprezentantaj la sinedrion estis elirinta al Golgoto por fari sin certa, ke la Jesua korpo estis kunportita kun tiuj de la rabistoj en la malfermitan publikan amastombejon.
Kiam Jozefo kaj Nikodemo alvenis al Golgoto, ili trovis la soldatojn sobigantajn Jesuon el la kruco, kaj la sinedriajn delegitojn ĉeestantajn por sin fari certaj, ke neniu el la Jesuaj adeptoj malhelpus, lia korpo estu ĵetita en la kriminalan amastombejon. Kiam Jozefo prezentis al la centestro la Pilatan ordonon pri la Majstra korpo, la Judoj ekribelis kaj kriegis por ĝia posedo. En ilia furiozo ili serĉis perforte ekpreni la korpon, kaj kiam ili tiel agis, la centestro ordonis kvar el siaj soldatoj veni ĉe li, kaj kun iliaj elingigitaj spadoj, ili staris rajde supre de la Majstra korpo kuŝigita tie sur la grundo. La centestro ordonis la aliajn soldatojn lasi la du rabistojn, kaj retropuŝi tiun furiozan popolaĉon da incitegitaj Judoj. Kiam la ordo estis reestigita, la centestro legis al la Judoj la Pilatan persmeson, kaj aparte rilatante kun Jozefo, diris al li: “Tiu korpo estas via, kaj vi povas disponi pri ĝi kiel ŝajnas al vi. Mi kaj miaj soldatoj estas pretaj prigardi, ke neniu sin intermetas.
Krucumito ne povis esti enterigita en juda tombejo; ekzistis strikta leĝo kontraŭ tia agmaniero. Jozefo kaj Nikodemo konis tiun leĝon, kaj sur la vojo de Golgoto ili estis decidintaj entombigi Jesuon en la novan familian tombokelon de Jozefo, enroke kavigita kaj situanta je malgranda distanco norde de Golgoto sur la alia flanko de la vojo kondukanta al Samario. Neniam iu estis kuŝigita en tiu tombokelo, kaj laŭ ili decis, ke la Majstro ripozu tie. Jozefo reale kredis, ke Jesuo revivigos el la morto, sed Nikodemo estis tre dubema. Tiuj malnovaj anoj de la sinedrio estis pli-malpli sekrete konservinta sian fidon en Jesuo, kvankam iliaj kolegoj sinedristoj havis longe suspektojn koncerne ilin, eĉ antaŭ ilia rezigno el la konsilianaro. Ekde tiu momento ili estis la plej deklaritaj disĉiploj de Jesuo en tuta Jerusalemo.
Ĉirkaŭ la kvara kaj duono la funebrantaro de Jesuo de Nazareto foriris el Golgoto por la Jozefa tombokelo sur la alia flanko de la vojo. La korpo estis envolvigita en lintolo, portita de kvar viroj, kaj sekvita de la fidelaj virinoj de Galileo, kiuj ĝin vigilis. La mortemuloj kiuj portis la materian korpon de Jesuo en la tombokelon estis: Jozefo, Nikodemo, Johano kaj la romana centestro.
Ili portis la korpon en la tombokelon, ĉirkaŭ trikvadratmetran (dekkvadratpiedan) ĉambron, en kiu ili hastege prepariĝis por vindi ĝin. Reale la Judoj ne enterigis siajn mortintojn; ili fakte enbalzamigis ilin. Jozefo kaj Nikodemo estis alportintaj grandajn kvantojn da mirho kaj aloo, kaj nun ili envolvis la korpon per bandaĝoj saturitaj per tiuj solvaĵoj. Kiam la enbalzamigo estis finita, ili ligis tukon ĉirkaŭ la vizaĝo, ĉirkaŭigis la korpon en lintolo, kaj respektomontre lokis ĝin sur breton en la tombokelo.
Post tiu entombigo, la centestro faris al siaj soldatoj signon helpi por ruligi la pordoŝtonon antaŭ la eniron de la tombokelo. Sekve la soldatoj foriris al Geheno kun la korpoj de la rabistoj, dum la aliuloj malĝoje reiris en Jerusalemon por sekvi la Paskan feston laŭ la Moseaj leĝoj.
La Jesua entombigo estis konsiderinde rapidigita kaj akcelita, ĉar estis la prepartago, kaj rapide alproksimiĝis la sabato. La viroj hastis reiri en la urbon, sed la virinoj restadis apud la tombokelo ĝis kiam noktis.
Dum okazis ĉio tio, la virinoj estis proksime kaŝitaj, tiel ke ili povis vidi kaj observi la lokon, kie estis kuŝita la Majstro. Ili tiel sin kaŝis, ĉar la virinoj ne havis permeson por partopreni kun viroj dum tiaj momentoj. Tiuj virinoj opiniis, ke Jesuo ne estis konvene preparita por sia entombigo, kaj ili interkonsentis iri returne en la Jozefan hejmon, ripozi dum la sabato, prepari aromaĵojn kaj ungventojn, kaj reveni la dimanĉan matenon por konvene enbalzamigi la Majstran korpon por la funebra ripozo. La virinoj tiel restadantaj apud la tombokelo tiun vendredan vesperon estis: Maria Magdalena, Maria, la edzino de Klopas, Marta, alia fratino de la Jesua patrino, kaj Rebeka el Seforo.
Krom Davido Zebedeo kaj Jozefo el Arimateo, tre malmulte da Jesuaj disĉiploj reale kredis aŭ komprenis, ke Jesuo devis resurekti la trian tagon.
Se la Jesuaj adeptoj ne pensis plu pri lia promeso eltombiĝi la trian tagon, liaj malamikoj jes. La ĉefaj pastroj, fariseoj kaj sadukeoj memoris pri raportoj ricevitaj, laŭ kiuj li reviviĝos el la morto.
Ĉirkaŭ noktomezo tiun vendredon, post la Paska supeo, grupo da judaj estroj kuniĝis ĉe Kajafas, kie ili diskutis siajn timojn pri la Majstraj asertoj, laŭ kiuj li reviviĝos el la morto la trian tagon. Tiu kunveno ĉesis kun la nomumo de komitato de sinedristoj, kiuj faris viziton al Pilato frue la sekvantan tagon, alportanta la oficialan peton de la sinedrio, por ke romiana gardantaro estu postenigita antaŭ la Jesua tombo, por malhelpi liajn amikojn tuŝu ĝin. La proparolanto de tiu komitato diris al Pilato: “Sinjoro, ni memoras, ke tiu trompanto, Jesuo de Nazareto, diris kiam li ankoraŭ vivis, ‘Post tri tagoj, mi resurektos.’ Ni do venas antaŭ vin por peti al vi ordoni, ke la sepultejo estu protektita kontraŭ liaj adeptoj, almenaŭ ĝis post la tria tago. Ni grande timas, ke liaj disĉiploj nokte venas kaj ŝtelas lin, kaj sekve proklamas antaŭ la homoj, ke li estas reviviĝita el la morto. Se ni permesus, tio okazas, tiu misaĵo estus pli malbona ol esti permesinta al li vivi.”
Kiam Pilato aŭdis tiun sinedristan peton, li diris: “deksoldatan gardantaron mi donos al vi. Nu! ek! kaj sekurigu la tombon.” Ili reiris en la templon, faris sin certaj pri la helpo de dek el siaj propraj gardistoj, kaj tiam, kvankam estis sabata mateno, marŝis al la Jozefa tombokelo kun tiuj dek judaj gardistoj kaj dek romianaj soldatoj, por postenigi ilin kiel sentineloj antaŭ la tombo. Tiuj viroj ruligis ankoraŭ alian ŝtonon antaŭ la tombokelon, kaj metis la Pilatan sigelon sur tiujn ŝtonojn kaj ĉirkaŭ ili, pro timo ke ili estu movitaj nesciate de ili. Kaj tiuj dudek viroj restadis por gardi la tombon ĝis la resurekta horo, la Judoj alportantaj al ili manĝon kaj trinkon.
Dum tiu tuta tago la disĉiploj kaj la apostoloj restadis kaŝitaj, kaj tutjerusalema loĝantaro diskutis pri la morto de Jesuo sur la kruco. Tiam preskaŭ unu miliono kaj duono da Judoj ĉeestis en Jerusalemo, kiuj venis de ĉiuj partoj de la romiana imperio kaj Mezopotamio. Estis la komenco de la Paska semajno, kaj ĉiuj tiuj pilgrimantoj estos en la urbo por lerni la resurekton de Jesuo kaj konigi ĝin en siaj hejmoj.
Frue la sabatan nokton, Johano Marko sekrete invitis la dek unu apostolojn veni en la domon de sia patro, kie ĵus antaŭ noktomezo ĉiuj ili kunvenis en la sama etaĝa ĉambro, en kiu, antaŭ du noktoj, ili estis partoprenintaj en la lasta supeo kun sia Majstro.
Tiun sabatan vesperon, ĵus antaŭ la sunsubiro, Maria, la Jesua patrino, kun Rut kaj Jude, revenis en Betanion por reiri kun sia familio . Davido Zebedeo restis ĉe Nikodemo, kie li estis invitinta siajn mesaĝistojn kuniĝi frue la dimanĉan matenon. La Galileaj virinoj, kiuj preparis aromaĵojn por pli bone enbalzamigi la Jesuan korpon, restados en la hejmo de Jozefo de Arimateo.
Ni ne kapablas plene klarigi tion, kio precize okazis pri Jesuo de Nazareto, dum tio periodo de tago kaj duono, kiam li estis supoze restinta en la nova tombokelo de Jozefo. Ŝajne, li konis la saman naturan morton sur la kruco, kiun iu ajn alia mortemulo estus koninta en la samaj cirkonstancoj. Ni aŭdis lin dirantan, “Patro, en viajn manojn mi konfidas mian spiriton.” Ni ne plene komprenas la signifon de tia deklaro konsiderante, ke lia Pensa Ĝustiganto estis de longe personecigita, kaj tiel havis ekziston apartigitan de la Jesua mortemula esto. La Majstra personecigita Ĝustiganto povis neniel esti impresita pro lia fizika morto sur la kruco. Tio, kion tiam Jesuo konfidis en la manojn de la Patro, devis esti la spirita kontraŭparto de la komenca laboro de la Ĝustiganto spiriteciganta la mortemulan menson, tiel ke la transkribo de la homa sperto estu translokita en la domegajn mondojn. En la Jesua sperto devis ekzisti ia spirita realeco, kiu estis analoga al la spirita naturo, aŭ animo de fide-kreskantaj mortemuloj de la sferoj. Sed tio estas nur nia opinio — Reale, ni ne scias kion Jesuo konfidis al sia Patro.
Ni scias, ke la fizika formo de la Majstro restis ĉi tie en la Jozefa tombokelo ĝis la dimanĉan matenon je ĉirkaŭ la tria, sed ni estas plene necertaj koncerne la statuson de la personeco de Jesuo dum tiu tridekseshora periodo. Ni estas aŭdacintaj klarigi al ni tiujn aferojn proksimume kiel ĉi sube skribite:
1. La Kreinta konscienco de Jesuo devis esti tute libera kaj sendependa de lia mortemula menso de la fizika enkarniĝo.
2. Ni scias, la malnova Pensa Ĝustiganto de Jesuo ĉeestis sur tero dum tiu periodo, kaj persone komandis la arigitajn ĉielajn armeojn.
3. La spririta identeco akirita de la viro de Nazareto dum lia vivo en la karno estis unue konstruita per la rektaj strebadoj de lia Ĝustiganto de Penso, kaj sekve per lia propra perfekta adaptado al la fizikaj necesaĵoj kaj spiritaj postuloj de ideala ekzisto de mortemulo, kiel li plenumis ĝin senĉese elektante la volon de Dio; estas tiu spirita identeco, kiu devis esti konfidita al la Patro de la Paradizo. Ni ne scias ĉu jes ĉu ne tiu spirita realeco refariĝis parto de la resurektata personeco, sed ni jese kredas tion. Sed estas tiuj en la universo, kiuj opinias, ke tiu Jesua animidenteco nun ripozas en la “sino de la Patro”, por esti poste liberigita kaj direkti la Finalicaron de Nebadon en ĝia nerivelata destino en rilato kun la nekreitaj universoj de la neorganizitaj regnoj de ekstera spaco.
4. Ni opinias, la homa aŭ mortemula konscienco de Jesuo dormis dum tiuj tridek ses horoj. Ni havas kialon por kredi, ke la homa Jesuo nenion sciis pri kio okazis en la universo dum tiu periodo. Neniu tempospaco ŝajnis al la mortemula konscienco; la releviĝo al la vivo senpere sekvis la morton.
Tio estas proksime ĉio, kion ni povas meti en tiun raporton koncernantan la statuson de Jesuo dum tiu tomba periodo. Estas iu nombro da korelativaj faktoj, pri kiuj ni povas aludi, kvankam ni estas malmulte kompetentaj por entrepreni signifoklarigi ilin.
En la vasta korto de la resurektaj ĉambregoj sur la unua domega mondo de Satania, povas esti observita belegan materian-morontian strukturon, konatan kiel la “Mikaela Memormonumento,” nun portanta la Gabrielan sigelon. Tiu memormonu-mento estis kreita malmulte post la Jesua foriro el tiu mondo, kaj ĝi portas tiun enskribaĵon: “Memorfeste pri la homa transito de Jesuo de Nazareto sur Urantio.”
Ekzistas arkivo montranta, dum tiu periodo, la plejsupera konsilianaro de Salvington, enhavanta cent anoj, ekzekutive kunvenis sur Urantion sub la prezidado de Gabriel. Estas ankaŭ arkivo montranta, dum tiu tempo la Plejaĝuloj de Tagoj de Uversa komunikis kun Mikael pri la statuso de la universo de Nebadon.
Ni scias, ke malpleje unu mesaĝo pasis inter Mikael kaj Emanuel sur Salvington, dum la Majstra korpo estis kuŝigita en la tombo.
Estas bona kialo kredi, ke iu personeco prenis la seĝon de Kaligastia dum la sistemia konsilio de la Planedaj Princoj sur Jerusem, kiu kunvenis dum la Jesua korpo estis en la tombo.
La arkivo de Edentia indikas, ke la Konstelacia Patro de Norlatiadek estis sur Urantio, kaj ricevis instrukciojn de la nomo de Mikael dum tiu tomba tempo.
Kaj estas multe da aliaj pruvoj, kiuj sugestas, ke ne la tuta personeco de Jesuo estis dormanta kaj senkonscia dum tiu tempo de ŝajna fizika morto.
Malgraŭ Jesuo suferis tiun morton sur la kruco nek por senpekigi la rasian kulpecon de la mortemula homo, nek por havigi iun ajn specon de efektiva alpkroksimiĝo al krome ofendita kaj senkompata Dio; malgraŭ la Homa Filo sin oferis nek por kvietigi la koleron de Dio, nek por malfermi la vojon al la akiro de la pekula savo; malgraŭ ĉiuj tiuj ideoj pri redempto kaj favordono estas eraraj, tamen ekzistas signifoj ligitaj al tiu Jesua morto sur la kruco, kiujn ne endus ignori. Estas fakto, ke Urantio estas nun konata de proksimaj loĝataj planedoj kiel la “Kruca Mondo”.
Jesuo deziris vivi plenan mortemulan vivon en la karno sur tero. Morto ordinare estas parto de vivo. Morto estas la lasta akto en la homa dramo. En viaj bonintencaj streboj por eviti la superstiĉajn erarojn kaŭzitajn de la falsa interpreto de la signifo pri la morto sur la kruco, vi devus esti prudenta por ne manki percepti la veran signifon kaj aŭtentikan gravecon de la Majstra morto.
Mortemula homo neniam estis la proprieto de la treege trompantoj. Jesuo ne mortis por liberigi homon el la impono de apostataj estroj kaj defalintaj princoj de la sferoj. La ĉiela Patro neniam elpensis tian krude maljustecon kondamni mortemulan animon kaŭze de malbonago de ĝiaj prapatroj. La Majstra morto sur la kruco ankaŭ ne estis oferdono konsistanta en la strebo por pagi al Dio ŝuldon, kiun la homa raso estus ŝuldiĝinta kontraŭ li.
Antaŭ ol Jesuo vivis sur tero, vi estus eble povinta kredi en tia Dio, sed ne ekde kiam la Majstro vivis kaj mortis inter viaj mortemulaj kunuloj. Moseo instruis dignecon kaj justecon de Kreinto Dio; sed Jesuo priskribis amon kaj mizerikordon de ĉiela Patro.
La besta naturo — la inklino al la malbonfareco — povas esti hereda, sed peko ne estas transdonita de parenco al infano. Peko estas la ago de konscia kaj decidita ribelo kontraŭ la Patra volo kaj Filaj leĝoj de privola individua kreitaĵo.
Jesuo vivis kaj mortis por tuta universo, ne nur por la rasoj de tiu ĉi mondo. Kvankam la mortemuloj de la regnoj havis la savon eĉ antaŭ ol Jesuo vivis kaj mortis sur Urantio, estas almenaŭ fakto, ke lia disdonaco sur tiun mondon grande iluminis la savovojon; lia morto multe faris por evidentigi la certecon de la supervivo de la mortemuloj post la morto en la karno.
Kvankam estas netaŭge paroli pri Jesuo kiel viktimiganto, reaĉetanto aŭ Redemptoro, estas tute ĝusta paroli pri li kiel savanto. Por ĉiam li pliklarigis kaj plicertigis la savovojon (supervivon); li pli bone kaj pli certe montris la savovojon al ĉiuj mortemuloj de ĉiuj mondoj de la universo de Nebadon.
Tiam kiam vi estas kompreninta la ideon pri Dio kiel vere amema Patro, sola koncepto, kiun Jesuo ĉiam instruadis, vi tuj kaj laŭ tuta logiko devas komplete forlasi ĉiujn tiujn primitivajn nociojn pri Dio kiel ofendita monarko, grava kaj ĉiopotenca suvereno, kies ĉefa delico estas surprizi siajn regatojn malbonagantajn, kaj zorgi, ke ili estu sufiĉe punitaj, krom se iu ajn alia esto, preskaŭ lia egalulo, iĝas memvola por suferi kaj morti anstataŭ ili kiel surogato. La tuta ideo de reaĉeto kaj redempto estas neakordigeble kun la koncepto pri Dio tia, kia li estis instruita kaj montrita kiel ekzemplo de Jesuo de Nazareto. La senlima amo de Dio ne estas neniel duaranga en la dia naturo.
Tiu tuta koncepto de redempto kaj ofera savo estas enradikigita kaj bazita en la egoismo. Jesuo instruis, ke la servo kontraŭ sia proksimulo estas la plej alta koncepto de la frateco de spiritaj kredantoj. Savo devu esti konsiderita kiel estanta evidenta de tiuj, kiuj kredas en la patreco de Dio. La ĉefa zorgo de la kredanto ne devu esti lia egoista deziro de persona savo, sed prefere la neprofitcela emo ami, kaj do servadi sian proksimulon, eĉ kiel Jesuo amis kaj servadis la mortemulojn.
Ankaŭ la aŭtentikaj kredantoj ne multe maltrankviliĝas pro la futura pekopuno. La reala kredanto esta koncernita pro la nuna apartigo de Dio. Vere, prudentaj patroj povas puni siajn filojn, sed ili ame kaj korektmezure faras tion. Ili nek kolere nek venĝe punas.
Eĉ se Dio estus la severa kaj leĝa monarko de universo, en kiu plejsupere regas la justeco, li certe ja estus ne kontentiĝas per la infaneca skemo substitui senkulpan viktimon al kulpa ofendinto.
Koncerne la riĉiĝon de la homa sperto kaj la plilarĝiĝo de la savovojo, la grava afero pri la Jesua morto ne estas la fakto de lia morto, sed prefere la superba maniero kaj la nekomparebla spirito per kiuj li alfrontis morton.
Tiu tuta redempta ideo de elaĉeto metas la saviĝon sur planon de nerealeco; tia koncepto estas pure filozofia. Homa saviĝo estas reala; ĝi estas bazata sur du realaĵoj, kiuj povas esti komprenitaj de la kreitaĵa fido, kaj per tio enkorpigitaj en la individuan sperton de la homo: la fakto de la patreco de Dio kaj ĝia korolaria vero, la homa frateco. Estas vere, post ĉio, ke “oni nuligos viajn ŝuldojn, kiel vi nuligas tiujn de viaj ŝuldantoj.”
La Jesua kruco priskribas la plenan mezuron de plejsupera sindonemo de la vera ŝafisto al eĉ la malindaj membroj de sia grego. Ĝi por ĉiam metas ĉiujn rilatojn inter Dio kaj homo sur la familian bazon. Dio estas la Patro; homo estas lia filo. Amo, la amo de patro al sia filo, fariĝas la centra vero en la universaj rilatoj de Kreinto kaj kreitaĵo — ne la justeco de reĝo, kiu serĉas kontentigon en la suferadoj kaj punoj de malbonfaraj regatoj.
La kruco por ĉiam montras, la Jesua sinteno kontraŭ la pekuloj estis nek kondamno nek toleremo, sed prefere la esprimado de eterna kaj amema saviĝo. Jesuo estas reale savanto en la senco ke lia vivo kaj lia morto vere gajnas la homojn al boneca kaj rektanima supervivo. Jesuo tiel amas homojn, ke lia amo naskas la aman respondon en la homa koro. Amo estas vere kontaĝa kaj eterne krea. Jesua morto sur la kruco donas ekzemplon de amo sufiĉe forta kaj dia por pardoni pekojn kaj engluti ĉiun malbonfarecon. Jesuo rivelis al tiu mondo rektaniman kvaliton pli altan ol la justeco — simpla tekniko pri la bono kaj la malbono. Dia amo ne nur pardonas la malpravecojn; ĝi absorbas kaj efektive detruas ilin. La ama pardono komplete transcendas la mizerikordan pardonon. Mizerikordo eksigas la kulpecon de la malbonfareco; sed amo detruas por ĉiam la pekon kaj ĉiujn cedemojn, kiuj rezultas de ĝi. Jesua alportis novan vivmetodon sur Urantio. Li instruis al ni ne rezisti la malbonon, sed tra li trovi bonecon, kiu efike detruas la malbonon. La Jesua pardono ne estas toleremo; ĝi estas la savo de la kondamno; Savo ne malpezigas la malpravecojn; ĝi korektas ilin. Vera amo akceptas nek kompromison nek toleremon kontraŭ la malamo. Ĝi detruas ĝin. La Jesua amo neniam kontentiĝas kun simpla pardono. La Majstra amo implicas la rehabilitadon, la eternan supervivon. Estas tute taŭge nomi kiel saviĝon la redempton, se vi parolas pri tiu eterna rehabilitado.
Jesuo, per la povo de sia persona amo kontraŭ la homoj, povis rompi la imponon de la peko kaj malbono. Li tiel donis al ili la liberecon elekti pli bonajn vivmanierojn. Jesuo priskribis liberiĝon de la estinteco, kiu en ĝi mem promesis triumfon por la estonteco. Pardono do akirigis la saviĝon. La beleco de la dia amo, tuj post kiam ĝi estas plene akceptita en la homa koro, por ĉiam detruas la pekan ĉarmon kaj la malbonan povon.
La suferadoj de Jesuo ne limiĝis al la krucumado. Efektive, Jesuo de Nazareto pasigis pli ol dudek kvin jarojn sur la kruco de reala kaj intensa vivo de mortemulo. La reala valoro de la kruco konsistas en la fakto, ke ĝi estis la plejsupera kaj fina esprimo de lia amo, la kompleta revelacio de lia mizerikordo.
Sur milionoj da loĝataj mondoj, dekoj de duilionoj da evoluantaj kreitaĵoj, kiuj estus povintaj esti tentitaj rezigni la moralan lukton, kaj forlasi la bonan batalon de la fido, insiste rigardis Jesuon sur la kruco, kaj sekve antaŭeniris, inspiritaj vidante Dion foroferi sian enkarnigitan vivon en sindonemo por la neprofitema servo de homo.
La triumfo de la morto sur la kruco estas tute resumita en la spirito de la Jesua sinteno kontraŭ tiuj, kiuj agresis lin. Per la kruco li faris triumfan simbolon de la amo sur la malamo, kaj venkon de la vero sur la malbono kiam li preĝis, “Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias kion ili faras.” Tiu ama sindonemo estis kontaĝa tra tuta universo; la disĉiploj prenis ĝin el sia Majstro. La tutunua instruanto de lia evangelio, kiu estis alkondukita oferdoni sian vivon en tiu servo, diris, dum ili ŝtonmortigis lin, “Ne akuzu ilin pro tiu peko.”
La kruco faras plejsuperan vokon al la plejbono en homo, ĉar ĝi rivelas tiun, kiu estis libervola por oferdoni sian vivon en la servo de siaj samuloj. Neniu homo povashavi pli grandan amon: ke tiu, kiu estas preta oferdoni sian vivon por siaj amikoj — kaj Jesuo havis tian amon, ke li estis preta oferdoni sian vivon por siaj malamikoj, pli grandan amon ol ĉio, kio ĝis tiam estis konita sur tero.
Sur aliaj mondoj tiel bone, kiel sur Urantio, tiu sublima spektaklo de la morto de la homa Jesuo sur la kruco de Golgoto provokis la emocion de la mortemuloj, dum ĝi estigis la plej alta adoro de la anĝeloj.
La kruco estas tiu nobla simbolo de sakrala servado, la amligiteco de via vivo al la bonstato kaj savo de viaj samuloj. La kruco ne estas simbolo de sinofero de la senkulpa Filo de Dio anstataŭ la kulpaj pekuloj por kvietigi la koleron de ofendita Dio, sed ĝi stariĝas por ĉiam sur tero kaj en tuta vasta universo kiel sakrala simbolo de la bonuloj elverŝiĝantaj sur la malbonulojn, kaj tiel savanta ilin dank'al tiu granda evidentigo de amo. La kruco stariĝas kiel la atesto de la plej alta formo de neprofitcela servo, la plejsupera sindonemo de plena disdonaco de rektanima vivo en la plenumado de senrezerva servado. Kaj la sola vido de tiu granda simbolo de la disdonaca vivo de Jesuo vere inspiras al ĉiu el ni la deziron iri kaj same agi.
Kiam la pripensemaj viroj kaj virinoj konsideras Jesuon oferdonantan sian vivon sur la kruco, ili malmulte povas permesi al si plendi eĉ pro la plej malfacilaj afliktoj de la vivo, kaj multe malpli pro la ĉikanemaj persekutadoj kaj iliaj multaj pure fikciaj plendmotivoj. Lia vivo estis tiel glora kaj lia morto tiel triumfa, ke ni ĉiuj estas instigitaj voli partopreni en ambaŭ. Esta vera povo de allogado en la tuta disdonaco de Mikael, ekde la tagoj de lia juneco ĝis tiu premega spektaklo de lia morto sur la kruco.
Tial, faru vin certa, ke kiam vi konsideras la krucon kiel revelacion de Dio, vi ne vidas ĝin per la okuloj de primitiva homo, nek laŭ la vidpunkto de plej malfruaj barbaroj, ĉar ambaŭ rigardis Dion kiel malpardoneman suverenon aplikantan severan justecon kaj rigidan leĝon. Prefere, faru vin certa, vi vidas en la kruco la finan evidentigon de la Jesua amo kaj sindonemo por sia vivo de misia disdonaco sur la mortemulaj rasoj de sia vasta universo. Vidu en la morto de la Homa Filo la apogeon de la senvualiĝo de la dia amo de la Patro kontraŭ siaj mortemulaj filoj de la sferoj. La kruco tiel priskribas la sindonemon de bonvola korinklino kaj la disdonacon de la libervola savo sur tiujn, kiuj estas pretaj akcepti tiajn donacojn kaj sindonemon. Nenio estis en la kruco, kion la Patro postulis — nur tio, kion Jesuo tiel volonte donis, kaj rifuzis eviti.
Se homo ne alimaniere povas esti dankema al Jesuo, kaj kapti la signifon de lia disdonaco sur tero, malpleje li povas kompreni la frata karaktero de liaj suferadoj de mortemulo. Neniu povas plu timi, ke la Kreinto nesciu la naturon aŭ la gravecon de liaj tempaj afliktoj.
Ni scias, la morto sur la kruco ne estis destinita por reamikigi homon kun Dio, sed por stimuli la homan konsciencon pri la eterna amo de la Patro kaj la senfina mizerikordo de lia Filo, kaj diskonigi tiujn universajn veraĵojn en tuta universo.