Kajero 187084

La krucumo

Post kiam la du rabistoj estis pretaj, la soldatoj, sub la direkto de centestro, foriris por la sceno de la krucumado. La centestro en ŝarĝo de tiuj dekdu soldatoj estis la sama kapitano, kiu direktis la romianajn soldatojn la antaŭan nokton por aresti Jesuon. en Getsemane. Estis la romana kutimo asigni kvar soldatojn por ĉiu persono devanta esti krucumita. La du rabistoj estis regule skurĝitaj antaŭ ol esti elkondukitaj por esti krucumitaj, sed oni ne donis plu fizikan punon al Jesuo; la kapitano nedubeble taksis, ke li estis jam sufiĉe skurĝita eĉ antaŭ sia kondamno.

La du ŝtelistoj krucumitaj kun Jesuo estis asociitoj de Barabaso, kaj estus pli malfrue devintaj esti ekzekutitaj kun sia ĉefo, se li ne estis liberigita kaŭze de la Paska pardono de Pilato. Tiel Jesuo estis krucumita anstataŭ Barabaso.

Kion Jesuo estas nun plenumonta, submeti sin al la morto sur la kruco, li propravole plenumas tion. Antaŭdirante tiun sperton, li diris: “La Patro amas kaj subtenas min, ĉar mi estas preta oferdoni mian vivon. Sed mi reprenos ĝin. Neniu povas forpreni el mi la vivon - Mi oferdonas ĝin de mi mem. Mi havas aŭtoritaton por ĝin oferdoni. Mi havas aŭtoritaton por ĝin repreni. La Patro donis al mi tian povon.”

Estis ĵus antaŭ la naŭa tiun matenon kiam la soldatoj kondukis Jesuon de la pretorejo al la Golgoto. Ili estis sekvitaj multaj personoj, kiuj sekrete simpatiis kun Jesuo, sed multaj el tiu grupo de du cent aŭ pli estis aŭ liaj malamikoj aŭ scivolemaj gapuloj, kiuj simple deziris ĝui la ŝokan spektaklon de krucumadoj. Nur kelkaj judaj estroj eliris por vidi Jesuon morti sur la kruco. Sciantaj, li estis transdonitaj al la romianaj soldatoj, kaj kondamnita je morto, ili zorgis pri sia kunveno en la templo dum kiu ili diskutis kion ili faros pri liaj adeptoj.

1. SURVOJE AL FENICIO

Antaŭ ol eliri el la pretoreja korto, la soldatoj lokis la krucoŝpalon sur la Jesuajn ŝultrojn. Estis la kutimo devigi la kondamniton porti la krucoŝpalon ĝis la loko de la krucumado. La kondamnito ne portis la tutan krucon, nur la pli mallongan pecon da ligno. La plej longaj kaj rektaj pecoj da ligno por la tri krucoj estis jam portitaj sur Golgoton, kaj, antaŭ la alveno de la soldatoj kaj iliaj kaptitoj, firme enplantitaj en la grundon.

Konforme al la kutimo la kapitano kondukis la procesion, portanta blankajn tabuletojn, sur kiuj estis skribitaj per karbonkrajono la nomojn de la krimuloj, kaj lanaturo de la krimon, por kiuj ili estis kondamnitaj. Por la du rabistoj la centestro havis tabuletojn, kiuj indikis iliajn nomojn, sub kiuj estis skribita nur la vorton, “Rabisto.” Estis la kutimo, post kiam la viktimo estis najlita sur la krucoŝpalon, kaj suprenlevita loke sur la foston, najli tiun tabuleton sur la kruca supro, ĝuste supre de la kapo de la krimulo, tiel ke la atestantoj povu scii kaŭze de kia krimo la kondamnito estis krucumita. La formulo, kiun la centestro portis por almeti ĝin sur la Jesua kruco estis latine, greke, kaj aramee skribita de Pilato mem, kaj oni legis sur ĝi: “Jesuo de Nazareto - la Reĝo de la Judoj.”

Iuj judaj autoritatuloj,ankoraŭ ĉeestantaj kiam Pilato skribis tiun surskribaĵon, akre protestis kontraŭ la nommaniero de Jesuo kiel “Reĝo de la Judoj.” Sed Pilato rememorigis al ili, ke tia akuzo estis parto de la kulpigado, kiu estis alkondukinta kondamnigi lin. Kiam la Judoj vidis, ke ili ne povos persvadi Pilaton ŝanĝi sian opinion, ili pledis, por ke li malpleje modifu, tiel ke oni legu “Li diris, ‘Mi estas la reĝo de la Judoj.” Sed Pilato estis neŝancelebla; li ne volis modifi la suskribaĵon al ĉiu nova preĝpeto, li nur respondis, “kion mi skribis, mi skribis ĝin.”

Ordinare, la kutimo konsistis iri al Golgoto uzante la plej longan vojon, tiel ke granda nombro da personoj povu vidi la kondamnitan krimulon, sed tiun tagon ili iris uzante la plej rektan vojon tra la Damaska pordo, kiu elirigis el la urbo norde; poste ili sekvis tiun vojon, kaj baldaŭ alvenis sur la Golgoton, la oficialan lokon de krucumado de Jerusalemo. Transe de Golgoto troviĝis la riĉulaj vilaoj, kaj sur la alia flanko de la vojo estis la tomboj de multaj bonhavaj Judoj.

La krucumado ne estis juda punomaniero. Grekoj kaj Romanoj lernis de la Fenicoj tiun metodon de ekzekutado. Eĉ Herodo, kun sia tuta krueleco, ne uzis la krucumadon. La Romanoj neniam krucumis romanan civitanon. Sole sklavoj kaj submigitaj popoloj estis submetitaj al tiu malhonora speco de morto. Dum la sieĝo de Jerusalemo, ekzakte kvardek jarojn post la krucumado de Jesuo, la tuta Golgoto estis kovrita de nenombreblaj miloj da krucoj, sur kiuj tagon post tago pereis la elito de la juda raso. Terura rikolto, fakte, de la grajno semita tiun tagon.

Dum la funebra procesio pasis tra la mallarĝaj stratoj de Jesusalemo, multe da molkoraj judaj virinoj, kiu aŭdis la Jesuajn parolojn de kuraĝigo kaj kompato, kaj konis la amministerion de lia vivo, ne povis reteni sin plori vidante lin elkondukita al tiel malnobla morto. Dum li pasis tiuj virinoj plendadis kaj lamentis. Kaj kiam iuj el ili eĉ aŭdacis akompani lin, la Majstro sin turnis al ili, kaj diris: “Filinoj de Jerusalemo, ne ploru pri mi, sed prefere ploru pri vi mem kaj viaj infanoj. Mia laboro estas preskaŭ plenumita - baldaŭ mi iras al mia Patro - sed la epoko de terura tumulto por Jerusalemo nur komencas. Jen, estas venontaj la tagoj kiam vi diros: Benitaj estas la sterilulinoj kaj tiuj, kies brusto neniam mamnutris iliajn idojn. En tiuj tagoj vi preĝos, por ke la rokoj de la montetoj falu sur vin por esti liberigitaj de la teruro de viaj travivaĵoj.”

Tiuj virinoj de Jerusalemo estis fakte tre kuraĝaj aperigi simpation al Jesuo, ĉar estis strikte malpermesata per la leĝo montri amikajn sentojn al iu, kiu estis kondukita al la krucumado. La popolaĉo povis ŝerci, moki, kaj ridindigi la kondamniton, sed ĝine rajtis evi- dentigi iun ajn simpation. Kvankam Jesuo ŝatis la evidentigo de simpatio en tiu malluma horo kiam liaj amikoj sin kaŝis, la ne deziris, ke tiuj plenkoraj virinoj risku la malkontentecon de la aŭtoritatuloj aŭdacante montri kompaton al li. Eĉ en tia momento Jesuo malmulte maltrankviliĝis pro li mem, nur pro la teruraj tagoj de venonta tragedio por Jerusalemo kaj la tuta juda nacio.

Dum la Majstro pene paŝidis laŭ la vojo al la krucumado, li estis lacega; li estis preskaŭ senfortigita. Li estis nek manĝinta nek trinkinta de la Lasta Supeo ĉe Elija Marko. Ankaŭ ne estis permisita al li ĝui dormomomenton. Krome, la sinsekvaj aŭdadoj estis neinterrompitaj ĝis lia kondamno, sen mencii la fizikan suferon kaj la sangoperdon akompanantajn la superrajtajn skurĝadojn. En superimpreso al ĉio tio estis lia ekstrema mensa angoro, lia akra spirita tensio, kaj terura sento de homa soleco.

Malmulte post esti transpaŝinta la pordon kondukantan eksteren de la urbo, dum Jesuo ŝanceliĝis portante la krucolignaĵon, lia fizika forto momentane cedis, kaj li falis sub la pezo de sia peza ŝarĝo. La soldatoj insultis kaj piedbatis lin, sed li ne povis restariĝi. Kiam la kapitano vidis tion, scianta kion Jesuo estis jam suferinta, ordonis la soldatojn ĉesi. Tiam li ordonis pasanton, iun Simonon de Cireno, preni la krucolignaĵon el la Jesuaj ŝultroj, kaj devigis lin porti ĝin sur la restanta vojiro al Golgoto.

Tiu viro, Simono, estis plenuminta la tutan vojiron de Cireno en norda Afriko por alesti al la Pasko. Li estis haltinta kun aliaj Cirenanoj ĝuste ekstere de la urbaj muregoj, kaj estis survoje al la templaj diservoj en la urbo, kiam la romana kapitano ordonis al li porti la Jesuan krucolignaĵon. Simono restadis dum la tutaj horoj de la Majstra morto sur la kruco, parolanta kun multaj el liaj amikoj kaj malamikoj. Post la resurekto kaj antaŭ forlasi Jerusalemon, li iĝis kuraĝa kredanto en la evangelio de la regno, kaj kiam li rehejmeniris, li alkondukis sian familion en la ĉielan regnon. Liaj du filoj, Aleksandro kaj Rufus, iĝis tre efikaj instruistoj pri la evangelio en Afriko. Sed Simono neniam sciis, ke Jesuo, de kiu li portis la ŝarĝon, kaj la juda guvernisto, kiu iam asistis lian filon, estis la sama persono.

Estis malmulte post la naŭa kiam tiu funebra procesio alvenis al Golgoto, kaj kiam la romianaj soldatoj entreprenis la taskon najli la du rabistojn kaj la Homan Filon sur iliaj respektivaj krucoj.

2. LA KRUCUMADO

La soldatoj ligis unue la brakojn de la Majstro per ŝnuroj al la krucolignaĵo, kaj sekve najlis liajn manojn sur la ligno. Kiam ili estis hisintaj tiun krucolignaĵon kaj estis solide najlintaj ĝin supren supre de la krucofosto, ili ligis kaj najlis liajn piedojn sur la ligno, uzante nur unu longan najlon por trabori ambaŭ piedojn. La vertikala fosto havis larĝan apogilon, fiksita al taŭga alto, kiu servis por subteni la pezon de la korpo kiel speco de selo. La kruco ne estis alta, La Majstraj piedoj estis nur je ĉirkaŭ unu metro supre de la grundo. KOnsekvence li povis aŭdi ĉion, kio estis moke dirita pri li, kaj plene povis vidi la vizaĝesprimon de ĉiuj tiuj, kiuj tiel senpripense mokis lin. Kaj same tiuj kiuj ĉeestis povis facile aŭdi ĉion tion, kion Jesuo diris dum tiuj horoj de lancina torturo kaj malrapida morto.

Estis la kutimo demeti ĉiujn vestojn de tiuj, kiuj devis esti krucumitaj, sed ĉar la Judoj impetege kontraŭiĝis al la publika ekspoziciado de la nuda homo formo, la romianoj ĉiam provizis ĉiujn personojn krucumitajn en Jerusalemo per taŭgan zonotukon. Konsekvence, post kiam la Jesuaj vestoj estis demetitaj, li estis tiel ĉirkaŭmetita antaŭ esti krucumita.

Krucumado estis la uzo por kruele kaj lancine puntrudi, la viktimo ne mortanta iafoje antaŭ pluraj tagoj. Estis konsiderinda sento de kontraŭstaro kontraŭ la krucumado en Jerusalemo., kaj ekzistis tie societo de judaj virinoj, kiuj ĉiam sendis mandatitan personon dum la krucumadoj por proponi narkotikan vinon al la viktimo por mildigi liajn suferojn. Sed kiam Jesuo estis gustuminta tiun narkotigitan vinon, malgraŭ li estis soifanta, rifuzis trinki ĝin. La Majstro elektis konservi sian homan konsciencon ĝis la finfino. Li deziris renkonti la morton, eĉ sub tiu kruela kaj nehumana formo, kaj konkeri ĝin per libervola submetiĝo al la plene homa sperto.

Antaŭ ol Jesuo estis metita sur sia krucon, la du rabistoj estis jam metitaj sur ilian, dum ili malbenis siajn ekzekutistojn kaj kraĉis sur ilin. La solaj paroloj de Jesuo, dum ili najlis sur la krucolignaĵo estis, “Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias kion ili faras.” Li ne estus tiel indulgeme kaj ameme propetinta pri siaj ekzekutistoj, se tiaj pensoj de korinklina sindonemo ne estus la esenca principo de lia tuta vivo de neprofitcela servo. Ideoj, motovoj kaj deziroj de tuta vivo taglume riveliĝas dum krizo.

Post kiam la Majstro estis hisita sur la krucon, la kapitano najlis la avertilon supre de lia kapo, kaj ĝi informis en tri lingvoj, “Jesuo de Nazareto - la Reĝo de la Judoj.” La Judoj estis furiozigitaj pro tio, kion ili kredis esti insulto. Sed Pilato estis agacita pro iliaj nerespektemaj manieroj; li sentis li estis senmemfidigita kaj humiligita, kaj li uzis tiun metodon por kontentigi etaniman venĝon. Li estus povinta skribi “Jesuo, ribelulo.”Sed li bone sciis, kiom tiuj Jerusalemaj Judoj malŝatis la nomon mem de Nazareto, kaj li estis decidita tiamaniere humiligi ilin. Li ankaŭ sciis, ke li ofendus ilin vidante tiun ekzekutitan Galileanon nomitan “La Reĝo de la Judoj.”

Kiam ili lernis kiel Pilato estis serĉinta ridindigi ilin lokante tiun enskribaĵon sur la krucon de Jesuo, multaj el la judaj estroj sin pelis al la Golgoto, sed ili ne aŭdacis provi formeti ĝin, ĉar la romianaj soldatoj gardostaris. Ne povantaj formeti la avertilon, tiuj estroj miksiĝis kun la popolamaso, kaj kiomeble plej baraktis por instigi ĝin moki kaj ridindigi la surskribon, pro timo, ke iuj donas seriozan signifoklarigon al ĝi.

La apostolo Johano, kun Maria, la patrino de Jesuo, Rut kaj Jude alvenis surloken ĝuste post kiam Jesuo estis hisita en pozicio sur la krucon, kaj ĝuste kiam la kapitano najlis la avertilon supren de la Majstra kapo. Johano estis la sola el la dek unu apostoloj ĉeesti la krucumadon, kaj eĉ li ne estis senĉese tie, ĉar li kuris en Jerusalemon por alkonduki sian patrinon kaj ŝiajn amikinojn baldaŭ post kiam li estis alkondukinta la patrinon de Jesuo surloken.

Kiam Jesuo vidis sian patrinon kun Johano kaj sia fraton kaj fratinon, li ridetis sed nenion diris. Intertempe la kvar soldatoj postenigitaj al la krucumado de la Majstro, kiel laŭ la kutimo, partigis liajn vestojn inter ili, la unua prenanta la sandalojn, la dua la turbanon, la tria la zonon, kaj la kvara la mantelon. Restis ankoraŭ la tuniko, aŭ senkudra vesto atinganta apenaŭ la genuojn, kiun devis esti tranĉita en kvar pecojn. Sed kiam la soldatoj vidis, ke temis pri nekutima peco, ili decidis loti ĝin. Jesuo rigardis ilin partigi liajn vestojn inter ili, dum la senpripensa popolamaso mokis lin.

Estis bone ke la romianaj soldatoj ekposedis la Majstrajn vestojn. Male, se liaj adeptoj estus ilin akirintaj, ili estus povintaj cedi al la tento sin helpi per la superstiĉa kulto de relikvoj. La Majstro deziris, ke liaj adeptoj posedu materian nenion rilatan kun lia vivo sur tero. Li deziris lasi al la homaro nur la memoron de homa vivo konsekrita al la alte spirita idealo sin dediĉi al la plenumado de la Patra volo.

3. TIUJ KIUJ VIDIS LA KRUCUMADON

ĉirkaŭ je la naŭa kaj duono tiun vendredon matenon, Jesuo estis pendigita al la kruco. Antaŭ pli ol mil personoj estis arigitaj por ĉeesti tiun spektaklon de la krucumado de la Homa Filo. Tra tiuj tutaj teruraj horoj, la nevideblaj armeoj de universo silente starigis rigardis tiun eksterordinaran fenomenon de la Kreinto mortanta la kreitaĵan morton, eĉ la plej senhonoran morton de komdamnita krimulo.

Starantaj apud la kruco dum tempo aŭ alia dum la krucumado estis Maria, Rut, Jude, Johano, Salomea (Johana patrino), kaj grupo de sinceraj kredantinoj, el kiuj Maria, la edzino de Klopas kaj Jesua onklino, Maria Magdalena, kaj Rebeka, antaŭlonge de Deforiso. Tiuj ĉi kaj aliaj amikoj de Jesuo restis mutaj, dum ili estis atestantoj de lia granda pacienco kaj fortanimeco, kaj vidis lin intense suferantan.

Multaj pasantoj balancis la kapon, kaj mokante lin, diris: “Vi kiu detruus la templon kaj rekonstruus en tri tagoj, savu vin mem. Se vi estas la Filo de Dio, kial vi ne malsupreniras el via kruco?” Sammaniere iuj el estroj de la Judoj mokis lin, dirante, “Li savis la aliuloj, sed li ne povas sin mem savi.” Aliaj diris, “Se vi estas la Reĝo de la Judoj, malsupreniru el la kruco, kaj ni kredos en vi.” Pli malfrue ili mokis lin pli, dirante: “Li fidis al Dio por lin liberigi. Li pretendas eĉ esti la Filo de Dio - rigardu lin nun - krucumitan inter du rabistoj.” Eĉ la du rabistoj mokis kaj superŝutis lin per riproĉoj.

Konsiderante, ke Jesuo volis nenion respondi al iliaj mokadoj, kaj ĉar alproksimiĝis tagmezo de tiu speciala prepartago, je la dek unua kaj duono la plejparto de la mokŝercema kaj spitema homamaso estis disiĝinta; malpli ol kvindek personaj restadis surloke. La soldatoj nun ekis manĝi kaj trinki sian malaltprezan kaj acidan vinon, kaj ili instaliĝis por la longa funebra deĵoro. Trinkante ilian vinon, ili moktone proponis toston al Jesuo, dirante, “Saluton kaj bonŝancon! Al la reĝo de la Judoj.” Kaj ili estis mirigitaj pro la Majstra lia tolerema rigardo pri siaj ŝercoj kaj mokoj.

KIam Jesuo vidis ilin manĝi kaj trinki, li mallevis la rigardon kaj diris, “mi soifas.” Kiam la kapitano de la gardantaro aŭdis Jesuon dirantan, “mi soifas,” li prenis iom de sia vino el sia botelo, kaj, pinte enfiksis la saturitan sorban ŝtopilon sur la pinton de ĵetlanco, levis ĝin al Jesuo, tiel ke li povu humidigi siajn sekigitajn lipojn.

Jesuo estis decidinta vivi sen sin helpi per sia supernatura povo, kaj li elektis sammaniere morti kiel ordinara mortemulo sur la kruco. Li vivis kiel homo, kaj deziris kiel homo morti - plenumante la Patran volon.

4. LA RABISTO SUR LA KRUCO

Unu el la rabistoj mokis Jesuon, diranta, “Se vi estas la Filo de Dio, kial vi ne savas vin mem kaj nin?” Sed post tiu riproĉo al Jesuo, la alia rabisto, kiu ofte aŭdisla instruadantan Majstron, diris: “Ĉu eĉ Dion vi ne timas? Ĉu vi ne vidas, ke ni prave suferas pro niaj agmanieroj, sed ke tiu viro malprave suferas? Ni estus pli prudentaj se ni serĉus pardonon pri niaj pekoj, kaj savon por niaj animoj.” Kiam Jesuo aŭdis la rabiston dirantan tion, li turnis sian vizaĝon al li, kaj aprobe ridetis. Kiam la malbonfaranto vidis la Jesuan vizaĝon turnitan al li, li kolektis sian kuraĝon, reanimis la flagrantan flamon de sia fido, kaj diris, “Sinjoro, memoru pri mi kiam vi eniros en vian regnon.” Tiam Jesuo diris, “Vere, vere hodiaŭ mi diras al vi, vi iam estos kun mi en Paradizo.”

Meze de la suferadoj de la fizika morto, la Majstro havis la tempon aŭskulti la fidan konfesadon de la kredanta rabisto. Kiam tiu ŝtelisto strebis al la savo, li troviĝis liberigita. Multfoje antaŭe li estis alkondukita kredi en Jesuo, sed nur dum tiuj lastaj horoj de konscienco li tutkore sin turnis al la Majstra instruo. KIam li vidis la manieron, laŭ kiu Jesuo alfrontis morton sur la kruco, tiu ŝtelisto ne pli longe povis rezisti al la konvinko, ke tiu Homa Filo estis fakte la Filo de Dio.

Dum tiu epizodo de la konvertiĝo kaj akcepto de tiu ŝtelisto far Jesuo en la regnon, la apostolo Johano estis for, foririnta en la urbon por alkonduki sian patrinon kaj ŝiajn amikinojn sur la krucumadlokon. Poste Luko aŭdis tiun historion de la konvertita romiana kapitano de la gvardio.

La apostolo Johano rakontis la krucumadon laŭ sia memoro du trionojn de centjaro post ĝia disvolviĝo. La aliaj raportoj estis bazitaj sur la rakonto de la romana deĵorita centestro, kiu, kaŭze de tio, kion li estis vidinta kaj aŭdinta, kredis en Jesuo, kaj plene eniris en la komunumon de la ĉiela regno sur tero.

Tiu junulo, la konfesanta rabisto, estis alkondukita al violenta kaj malbonaga vivo de tiuj, kiuj laŭdegis tian karieron de banditismo kiel efika patriota protesto kontraŭ politika opreso kaj socia maljusteco. Kaj tiu speco de lernigo, kaj ankaŭ la aventurdeziro kondukis multajn, krome bonintencajn, junulojn varbiĝi en tiujn aŭdacajn ekspediciojn de banditismo.Tiu junulo estis konsiderinta Barabason kiel heroon. Nun li vidis, ke li estis erariginta. Tie ĉi, sur la kruco apud li, li vidis reale grandan homon, veran heroon. Tie ĉi estis heroo, kiu ekzaltis lian fervoron, kaj inspiris liajn plej altajn ideojn pri morala memrespekto, kaj stimulis liajn tutajn idealojn de kuraĝo, humaneco, kaj braveco. Observante Jesuon, tie ĉi ŝprucis en lian koron nerezistebla sento de amo, lojaleco, kaj aŭtentika grandanimeco.

Kaj se iu ajn alia persono inter la homamaso estus sentinta la fidan naskiĝon en sia animo, kaj apelaciinta al la mizerikordo de Jesuo, ĝi estus akceptinta per la sama amanta konsidero, kiu estis disdonita al la kredanta rabisto.

Ĝuste post kiam la pentanta ŝtelisto estis aŭdinta la Majstran promeson, ke ili iam renkontiĝos en Paradizo, Johano revenis el la urbo, alkondukanta kun li sian patrinon kaj grupon de preskaŭ unu dekduo de kredantinoj. Johano reprenis sian lokon apud Maria, la Jesua patrino, subtenanta ŝin. Ŝia filo Jude staradis sur la alia flanko. Kiam Jesuo mallevis sian rigardon al tiu sceno, estis tagmeze, kaj li diris al sia patrino, “Virino, jen via filo!“ Kaj alparolanta Johanon, li diris, “Mia filo, jen via patrino!” Tiam li alparolis al ambaŭ , dirante “Mi deziras, vi foriru el tiu loko.” Kaj tiam Johanokaj Jude forigis Marian el Golgoto. Johano alkonduki la patrinon de Jesuo en la lokon, kie li restadis en Jerusalemo, kaj sekve hastis reveni surloke de la krucumado. Post la Pasko Maria revenis al Betsaida, kie ŝi vivis ĉe Johano dum sia restanta fizika vivtempo. Maria vivis nur apenaŭ unu jaron post la morto de Jesuo.

Post kiam Maria estis foririnta, la aliaj virinoj retiriĝis ne malproksime, kaj restadis akompanante Jesuon ĝis lia morto sur la kruco. Ili ankoraŭ ĉeestis kiam la korpo de la Majstro estis sobirigita por ĝia entombigo.

5. LASTA HORO SUR LA KRUCO

Kvankam estis frue en la sezono por tia fenomeno, malmulte post tagmezo, la ĉielo malhekiĝis kaŭze de ereta sablo en la aero. La Jerusalemaj homoj sciis, ke tio signifas la alproksimiĝon de unu el tiuj sabloŝtormoj de varma vento venanta de la Arabia dezerto. Antaŭ la unuala ĉielo estis tiel malhela, ke la suno estis kaŝita, kaj la ceteruloj hastis al la urbo. Kiam la Majstro mortis malmulte post tiu horo, malpli ol tridek personoj ĉeestis, nur la dek tri romianaj soldatoj kaj grupo de dekkvinkelko da kredantoj. Tiuj kredantoj estis ĉiuj virinoj escepte de du, Jude, Jesua frato, kaj Johano Zebedeo, kiu ĵus antaŭ la Majstra morto revenis surloken.

Malmulte post la unua, dum la kreskanta mallumo de la violenta sabloŝtormo, Jesuo home senkonsciiĝi. Liaj lastaj paroloj de mizerikordo, pardono, kaj admono estis diritaj. Li estis espriminta sian lastan deziron - pri la zorgo al sia patrino. Dum tiu agonia horo la homa menso de Jesuo sin helpis per la ripetado de pluraj fragmentoj el la hebreaj skribaĵoj, speciale la psalmoj. La lasta konscia penso de la homo Jesuo koncernis la ripeton en sia menso de parto de la psalmaro nun konata kiel la dudeka, dudek unua, kaj dudek dua psalmoj. Liaj lipoj ofte moviĝis, sed li estis tro malforta por prononci la vortojn de tiuj fragmentoj, kiuj trapasis lian menson, kaj kiujn li parkere konis. Nur kelkafoje la ĉeestantoj kaptis iujn parolojn, ekzemple, “Mi scias, la Sinjoro savos sian unktiton,” “Via mano malkovros ĉiujn miajn malamikojn,” kaj “Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min?” Ne nur unu momento Jesuo havis la plej malgrandan dubon, ke li estis vivinta sian enkarnigitan vivon laŭ la Patra volo. Ankaŭ li neniam dubis, li nun forlasis sian vivon en la karno akorde kun la volo de sia Patro. Li ne havis la senton, ke la Patro estis forlasinta lin. Li simple recitis en sia grade malaperanta konscienco multajn skribaĵojn, inter kiuj tiun dudek duan psalmon, kiu ekas tiel: “Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min?” Kaj okazis, ke tiu ĉi estis unu el la fragmentoj, kiu estis sufiĉe klare prononcita por esti aŭdita de la ĉeestantaro.

La lasta peto, kiun la mortemula Jesuo faris al siaj samuloj, okazis ĉirkaŭ la unua kaj duono, kiam, dufoje li diris, “Mi soifas,” kaj la sama kapitano de la gvardio malsekigis liajn lipojn per la sama spongo trempita en la acidan vinon, kiun tiam oni nomis vinagro.

La sabloŝtormo intensiĝis kaj la ĉielo pli kaj pli mallumiĝis. Tamen la soldatoj kaj la malgranda grupo da kredantoj restadis. La soldatoj kaŭriĝis apud la kruco, alpremiĝantaj unuj kontraŭ la aliaj, por sin protekti kontraŭ la vipfrapa sablo. La patrino de Johano kaj aliaj observis de malproksime, kie ili estis iom ŝirmitaj dank’alelstara roko. Kiam la Majs-tro fine spiris sian lastan spiron, ĉeestis antaŭ lia kruco Johano Zebedeo, lia frato Jude, lia fratino Rut, Maria Magdalena, kaj Rebeka eksulino de Seforo

Estis ĵus antaŭ la tria kiam Jesuo, laŭte ekkriis, “Estas finite! Patro, en viajn manojn mi konfidas mian spiriton.” Kaj kiam li estis tiel parolinta, li klinis sian kapon, kaj forlasis la vivlukton. Kiam la romana centestro vidis kiel Jesuo mortis, li frapis sian bruston, kaj diris: “Fakte, tiu viro estis justa; Vere, li devis esti Filo de Dio.” Kaj de tiu horo, li komencis kredi en Jesuo.

Jesuo reĝe mortis - kiel li vivis. Li senhezite rekonis sian reĝecon, kaj regadis la situacion dum tiu tuta tragika tago. Li propra vole iris al tiu skandala morto, post kiam li estis ministrinta la sekurecon de siaj elektitaj apostoloj. Li prudente retenis la ribel-instigantan violenton de Petro, kaj elturniĝis, por ke Johano povu esti apud li ĝis la fino de lia mortemula ekzisto. Li rivelis sian veran naturon al la murda sinedrio, kaj rememorigis al Pilato la fonton de sia suvereneco kiel Filo de Dio. Li foriris al Golgoto, portante sian propran krucolignaĵon, kaj finis sian amodisdonacon enmanigante al la Paradiza Patro sian spiriton akiritan kiel mortemulo. Post tia vivo - kaj tia morto, la Majstro povis vere diri, “Estas finite.”

Ĉar estis la prepartago por Pasko, kaj ankaŭ por sabato, la Judoj ne deziris, tiuj korpoj estu eksponitaj sur Golgoto. Konsekvence ili iris antaŭ Pilato por peti, ke la kruroj de tiuj tri viroj estu rompitaj, ke ili estu ekstermitaj, tiel ke ili povu esti sobigitaj de iliaj krucoj, kaj ĵetitaj antaŭ la sunsubiĝo en la tombofosojn destinitajn por krimuloj. Kiam Pilato aŭdis tiun peton, li tuj sendis tri soldatojn por rompi la krurojn, kaj ekstermi Jesuon kaj la du rabistojn.

Kiam tiuj soldatoj alvenis sur Golgoton, ili ekzekutis la du rabistojn, sed ili trovis, kun sia granda miro, Jesuon jam morta. Tamen, por fari sin certa pri lia morto, unu el la soldatoj trapikis lian maldekstran flankon per sia lanco. Kvankam estis komune, ke la viktimoj de krucumado duonvive pludaŭras sur la kruco dum du aŭ tri tagoj, la troŝarĝanta emocia agonio kaj la profunda spirita angoro de Jesuo provokis la finon de lia enkarnigita morto en iom malpli ol kvin kaj duono horoj.

6. POST LA KRUCUMADO

Meze de la mallumo de la sabloŝtormo, ĉirkaŭ la tria kaj duono, Davido Zebedeo sendis la lastan mesaĝon, portantan la novaĵon pri la Majstra morto. La lastan el liaj kurknaboj li elsendis al la hejmo de Marta kaj Maria en Betanion, kie li supozis, la patrino de Jesuo restadis kun la cetero de ŝia familio.

Post la morto de la Majstro, Johano sendis la virinojn sul la respondeco de Jude, al la hejmo de Elija Marko, kie ili pasigis la sabatan tagon. Johano mem, kiu estis tiam bone konita de la romana centestro, restadis sur Golgoto ĝis la alveno de Jozefo kaj Nikodemo surloken kun la Pilata rajtigo ekposedi la korpon de Jesuo.

Tiumaniere finiĝis tago de tragedio kaj sufero por vasta universo, kies miriadoj da inteligentuloj tremetis antaŭ la ŝokanta spektaklo de la krucumado de la homa enkarniĝo de sia plejamata suvereno; ili estis konsternitaj pro tiu senkompata kaj perversa elmontrado de mortemulaj homoj.