Kajero 186084

ĜUSTE ANTAŬ LA KRUCUMADO

Dum Jesuo kaj liaj akuzantoj ekvojiris por vidi Herodon, la Majstro sin turnis al la apostolo Johano kaj diris: “Johano, vi povas nenion fari plu por mi. Iru al mia patrino, kaj alkonduku ŝin, por ke ŝi min vidu antaŭ mia morto.” Kiam Johano aŭdis la peton de la Majstro, kaj kvankam malinklinanta lasi lin sola inter liaj malamikoj, li hastis al Betanio, kie la tuta familio de Jesuo estis kunigita atendante en la hejmo de Marta kaj Maria, la fratinoj de Lazaro, kiun Jesuo estis restariginta el la morto.

Plurfoje dum la mateno, mesaĝistoj alportis novaĵojn al Marta kaj Maria pri la progresio de la Jesua proceso. Sed la familio de Jesuo atingis Betanion nur kelkajn minutojn antaŭ la alveno de Johano alportanta la Jesuan peton vidi sian patrinon antaŭ ol esti mortigita. Post kiam Johano Zebedeo estis dirinta al ili ĉion, kio okazis de la aresto de Jesuo meznokte, Maria, lia patrino, tuj foriris en la kompanio de Johano por vidi sian unuenaskitan filon. Ĝuste kiam Maria kaj Johano atingis la urbon, Jesuo, akompanita de la romianaj soldatoj, kiuj devis krucumi lin, estis jam alvenita al Golgoto.

Kiam Maria, patrino de Jesuo foriris el Betanio kun Johano por vidi sian filon, ŝia filino Rut rifuzis resti malantaŭe kun la ceteruloj de la familio. Ĉar ŝi estis decidita akompani sian patrinon, ŝia frato Jude iris kun ŝi. La ceteruloj de la Majstra familio retis en Betanio sub la direktado de Jakobo, kaj preskaŭ ĉiuhore la mesaĝistoj de Davido Zebedeo alportis al ili novaĵojn pri la progresio de tiuj teruraj antaŭzorgoj por mortigi ilian plejaĝan fraton, Jesuon de Nazareto.

1. LA FINO DE JUDASO ISKARIOTO

Estis ĉirkaŭ je la oka kaj duono matene tiun vendredon kiam la aŭdado de Jesuo antaŭ Pilato estis finita kaj la Majstro estis konfidita al la gardo de la romianaj soldatoj, kiuj devis lin krucumi. Tuj post kiam la Romanoj ekposedis Jesuon, la kapitano de la Judaj gardistoj reiris kun siaj viroj al sia templa ĉefkvartiro. La ĉefpastro kaj liaj sinedristaj asociitoj sekvis baldaŭ la gardistoj, kaj rekte iris al sia kutima kunvena loko en la ĉambregon el tranĉitaj ŝtonegoj en la templo.Tie ili trovis multajn aliajn anojn de la sinedrio atendantaj lerni kion oni estis farinta pri Jesuo. Dum Kajafas faris sian raporton al la sinedrio pri la proceso kaj kondamno de Jesuo, Judaso aperis antaŭ ilin por plendopostuli sian rekompencon por sia partoprenado en la aresto kaj mortpuno de sia Majstro.

Ĉiuj tiuj Judoj abomenis Judason; ili konsideris la perfidulon nur kun sentoj de totala malestimo. Dum la tuta proceso de Jesuo antaŭ Kajafas kaj dum lia aperoantaŭ Pilato,Judaso havis malbonan konsciencon pro sia perfida konduto. Kaj li ankaŭ komencis esti seniluziigita pri la rekompenco, kiun li devis ricevi kiel pago por siaj servoj kiel perfido kontraŭ Jesuo. Li malŝatis la senvarmecon kaj la rezerviĝemon de la judaj aŭtoritatuloj, almenaŭ li antaŭvidis esti malavare rekompencita por sia senkuraĝa konduto. Li antaŭvidis esti kunvokita antaŭ la tuta asembleo de la sinedrio, kaj aŭdi sian propran panegiron, dum ili donis al li konvenajn honorojn kiel atesto de la granda servo, kiun li flatis al si esti farinta al sia nacio. Imagu, do, la grandan surprizon de tiu egoista perfidulo, kiam servanto de la ĉefpastro frapetante sur lian ŝultron, elirigis lin el la ĉambrego, kaj diris: ”Judaso, mi estas komisiita pagi al vi por via malfidelo kontraŭ Jesuo. Jen via rekompenco.” Tiel parolante la servanto de Kajafas prezentis al Judaso saketon entenantan tridek arĝentajn monerojn - la kuranta prezo de bona kaj sana sklavo.

Judaso estis mirkonsternita, mirfrapita. Li rapidegis por reveni en la ĉambregon, sed estis malebligita eniri de la pordisto. Li deziris apelacii al la sinedrio, sed ili ne volis lasin lin eniri. Judaso ne povis kredi, ke tiuj estroj de la Judoj estis permesintaj al li perfidi siajn amikojn kaj sian Majstron, kaj sekve ofertis al li tridek arĝentajn monerojn kiel rekompenco. Li estis humiligita, seniluziigita, kaj komplete senrezistiĝinta. Li malproksimiĝis el la templo kvazaŭ li trancis. Li aŭtomate faligis la monsaketon en sian profundan poŝon, tiun saman poŝon, en kiu li estis tiel longe transportinta la saketon entenantan la apostolajn fundojn. Li vagis kaj eliris el la urbo malantaŭ la homamasoj, kiuj iris alesti al la krucumadoj.

De malproksime Judaso vidis, oni levis la krucopecon, sur kiu Jesuo estis najlita, kaj je tiu spektaklo, li hastege revenis en la templon, kaj cediganta la eniron malgraŭ la pordisto, troviĝis en ĉeesto de la sinedrio, kiu estis ankoraŭ en sesio. La perfidulo estis preskaŭ senspira kaj forte emociegita, sed li sukcesis balbuti tiujn parolojn: “Mi pekis, ĉar mi perfidis senkulpan sangon. Vi estas insultintaj min. Vi estas donintaj al mi monon kiel rekompenco por tiu servo - la prezon de sklavo. Mi pentas esti farinta tion; jen via mono. Mi volas eviti la kulpecon de tiu ago.”

Kiam la estroj de la Judoj aŭdis Judason, ili mokis lin. Unu el ili, sidanta apud la loko kie staris Judaso, faris signon al li eliri el la ĉambrego, kaj diris: “Via Majstro estas jam mortiginta de la romianoj. Koncerne via kulpeco, kio estas por ni? Okupiĝu pri - kaj eliru elen!”

Forlasante la sinedrian ĉambregon, li eltiris la tridek arĝentajn monerojn el la saketo, kaj disĵetis ilin sur la templan plankon. Kiam la perfidulo forlasis la templon, li estis preskaŭ ekster li. Judaso pasis nun tra la sperto realigi la veran naturon de la peko. La tuta allogo, fascinado, kaj ebrieco de la malbonaj agoj estis malaperita. Nun la malbonfaranto troviĝis sola vidalvida kun la juĝoverdikto de sia seniluziigita kaj desapontita animo. Peki estis fascine kaj riskplene, sed nun li devis fronti kontraŭ la rikolton de la nudaj kaj malmulte romantikaj faktoj.

Tiu eksambasadoro de la ĉiela regno sur tero nun vagis sur la stratoj de Jerusalemo, sola kaj senhelpa. Lia malespero estis horora kaj preskaŭ absoluta. Li paŝadis kaj eliris el la muroj de la urbo, enprofundiĝis en la terura soleco de la valo Hinom, kie li grimpis sur krutajn rokojn, kaj, prenanta la zonon de sia vesto, li alligis unu ekstremon al arbeto, nodis la alian al sia kolo, kaj sin ĵetis en la profundegaĵon. Antaŭ ol li mortas, la nodo, kiun li alligis per siaj nervozaj manoj, maltenis, kaj la perfidula korpo estis dispecigita falante sur la tranĉajn rokojn.

2. LA MAJSTRA SINTENO

Kiam Jesuo estis arestita, li sciis, ke lia misio sur tero, en la simileco de la mortemula karno estis finita. Li plene komprenis la specon de morto, kiun li suferos, kaj li estis malmulte koncernita pri la detaloj de siaj tiel-nomataj procesoj.

Antaŭ la sinedrio Jesuo rifuzis respondi la atestojn de ĵurrompaj atestantoj. Sed nur unu demando, metita de amiko aŭ malamiko, ĉiam estigis respondon, temis pri la demando koncernanta la naturon kaj dieco de lia misio sur tero. Kiam oni demandis al li, ĉu li estas la Filo de Dio, Li tutcerte respondis.Li firme rifuzis paroli en la ĉeesto de la scivolema kaj maljustega Herodo. Antaŭ Pilato li parolis nur kiam li opiniis, ke Pilato aŭ iu ajn sincera persono povis esti helpita per pli bona scio pri la vereco dank’ al lia instruado. Jesuo estis lerninta siajn apostolojn la neutilecon ĵeti siajn perlojn antaŭ la porkojn, kaj li nun aŭdacis praktiki kion li estis lerninta. Lia sinteno dum tiu momento ilustris la paciencan submetiĝon de la homa naturo akompanatan de la majesta silento kaj solemna digno de la dia naturo. Li estis tute preta paroli kun Pilato pri ĉiu ajn temo rilata al politikaj akuzoj prezentitaj kontraŭ li - pri ĉiu ajn temo, kiun li identigis kiel apartenanta al la juĝorajto de la guberniestro.

Jesuo estis konvinkita, ke la volo de la Patro estis, ke li sin submetu al la natura kaj ordinara fluo de la homaj eventoj, ekzakte kiel devas ĉiu alia mortemula kreitaĵo. Konsekvence li rifuzis uzi eĉ siajn homajn povojn de persvada elokvenco por influi sur la rezultato de la makinacioj de siaj socie miopaj kaj spirite blindaj mortemulaj kunuloj. Kvankam Jesuo vivis kaj mortis sur Urantio, lia tuta homa kariero, de la komenco ĝis la fino, estis spektaklo destinita por influi kaj instrui la tutan universon, kiun li kreas kaj senĉese subtenas.

Tiuj miopaj Judoj malkonvene reklamis la morton de la Majstro, dum li staradis tie en nekredebla silento rigardante la mortoscenon de nacio - la popolo de sia propra tera patro.

Jesuo estis akirinta tiun tipon de homa karaktero, kiu ebligas konservi memregon kaj aserti dignon fronte al konstantaj kaj senpruvaj insultoj. Oni ne povis senmemfidigi lin. Kiam li unue estis agresita de la servanto de Anas, li limiĝis sugesti, ke konvenus prezenti atestantojn, kiuj povus regulu atesti kontraŭ li.

De la komenco ĝis la fino en lia supozata proceso antaŭ Pilato, la observantaj ĉielaj armeoj ne povis sin reteni televidelsendi al la universo la priskribon de la sceno pri “Pilato juĝita antaŭ Jesuo.”

Antaŭ Kajafas, kiam ĉiuj ĵurrompaj atestoj estis disfaligintaj, Jesuo ne hezitis respondi la demandon de la ĉefpastro, tiamaniere alportanta en sia propra atesto la fundamenton, kiun ili deziris por konvikti lin pri blasfemo.

La Majstro neniam montris la plej malgrandan intereson pri la bonintencaj sed iom molaj baraktoj de Pilato por akiri lian liberigon. Li reale kompatis al Pilato, kaj sincere strebis heligi lian malklarigitan menson. Li estis tute pasiva pri ĉiun vokoj de la romana guberniestro al la Judoj por ŝanĝigi iliajn krimajn akuzojn kontraŭ li. Dum la tuta malĝoja aflikto, li estis simple digna kaj senparademe majesta. Li ne eĉ volisatentigi pri la nesincereco de tiuj, kiuj volis mortigi lin, kiam ili demandis se li estis “reĝo de la Judoj.” Kondiĉe de konciza klarigo li akceptis la nommanieron, scianta ke, dum ili elektis forĵeti lin, li estus la lasta sukcesi esti por ili reale nacia ĉefo, eĉ en spirita senco.

Jesuo malmulte parolis dum tiuj procesoj, sed li sufiĉe diris por montri al ĉiuj mortemuloj la specon de homa karaktero, ke homo povas pliperfektigi en asocio kun Dio, kaj riveli al la tuta universo la manieron, laŭ kiu Dio povas manifestiĝi en la vivo de la kreitaĵo, kiam tia kreitaĵo vere elektas fari la volon de la Patro, tiel iĝanta aktiva filo de la vivanta Dio.

Lia amo por malkleraj mortemuloj estas plene rivelita per lia pacienco kaj granda memrego fronte al la mokadoj, batoj, kaj vangofrapoj de krudaj soldatoj kaj senpripensaj servantoj. Li eĉ ne ekkoleris kiam ili vinkovris liajn okulojn, kaj moke frapis sur lian vizaĝon, dirante: “Profetu por ni kiu frapis vin.”

Pilato estis pli verdirema, ke li kredis, kiam post la Jesua skurĝado, li prezentis lin antaŭ la popolamaso ekkriante, “Jen la homo!” Fakte, la guberniestro, paralizita pro la timo, malmute imagis, ke ĝuste en tiu momento la universo tenis sian atenton fiksitan sur tiu enkompara sceno de sia plejamata suvereno tiel submetita al humiligo de sarkasmoj kaj frapoj de siaj regatoj, malkleraj kaj malnobligitaj mortemuloj. Kaj dum Pilato parolis, Tra tuta Nebadono eĥis, “Jen Dio kaj la homo!” Ĉiam de tiu tago, tra tuta universo nenombreblaj millions da estaĵoj estas rigardadintaj tiun homon, dum la Dio de Havona , la plejsupera ĉefo de la universo de universoj akceptas la homo de Nazareto kiel kontentiganta la idealon de la mortemulaj kreitaĵoj de tiu loka universo de spaco kaj tempo. En sia senkompara vivo li neniam mankis revelacii Dion al homo. Nun dum tiuj finaj epizodoj de sia mortemula kariero kaj tujsekvanta morto, li plenumis novan kaj kortuŝan revelacion de homo al Dio.

3. LA FIDEBLA DAVIDO ZEBEDEO

Malmulte da tempo post kiam Jesuo estis transdonita al romianaj soldatoj en la fino de la aŭdienco antaŭ Pilato, taĉmento de templaj gardistoj hastis al Getsemane por disigi aŭ aresti la Jesuajn adeptojn . Sed tiuj adeptoj estis disiĝintaj longe antaŭ ilia alveno. La apostoloj estis sin retiĝintaj en antaŭviditajn kaŭejojn; la Grekoj estis disiĝintaj kaj irintaj al diferencaj hejmoj en Jerusalemo; la aliaj disĉiploj estis sammaniere malaperintaj. Davido Zebedeo konjektis, ke la Jesuaj malamikoj revenos, tial tuj kiel eble li transportis kvin aŭ ses tendojn pli alte en la ravinon, tien, kie la Majstro tiel ofte izoliĝis por preĝi kaj adori. Tie li intencis sin kaŭi, kaj samtempe konservi centron, aŭ kunordiga stacio por sia transportservo. Apenaŭ Davido estis forlasinta la kampadejon, kiam la templaj gardistoj alvenis. Ne trovanta neniun tie, ili kontentiĝis incendii la kampadejon, kaj hastis reveni al la templo. aŭdante ilian raporton, la sinedrio estis kontentiga konstati, ke la adeptoj de Jesuo estis tiel komplete timigitaj kaj submetitaj, ke ne estis neniu danĝero de ribelo aŭ iu ajn provo liberigi Jesuon el la manoj de liaj ekzekutistoj. Ili povis fine libere retrankviliĝi; ili fermis do la sesion, kaj ĉiu iris sian vojon por prepari la Paskon.

Tuj post kiam Pilato estis transdoninta Jesuon al la romianaj soldatoj por li krucumi, mesaĝisto hastis al Getsemane por informi Davidon, kaj malpli ol kvinminutoj post kurieroj estis survoje al Betsaida, Pela, Filadelfio, Sidono, Ŝeŝem, Ĥebrono, Damasko, kaj Aleksandrio. Tiuj mesaĝistoj portis la novaĵon, ke Jesuo estis krucumota de la Romianoj pro insista peto de la estroj de la Jidoj.

Dum tiu tuta tragika tago, ĝis kiam la mesaĝo finfine alvenis, ke la Majstro estis entombigita, ĉirkaŭ ĉiuduonhore Davido sendis al la apostoloj, al la Grekoj, kaj al la tera familio deJesuo, arigita en la Lazara hejmo en Betanio, mesaĝistojn kun raportoj. Kiam la mesaĝistoj foriris kun la novaĵo, ke Jesuo estis entombigita, Davido maldungs sian lokan kurieraron por la sabata ripozo de la morgaŭo kaj la Paska celebrado, instrukciante al ili sin diskrete prezenti al li la dimanĉan matenon en la hejmo de Nikodemo, kie li intencis sin kaŭidum kelkaj tagoj kun Andreo kaj Simono Petro.

Tiu Davido Zebedeo dotita per speciala menso estis la sola el la precipaj disĉiploj de Jesuo, kiu inklinis litere kaj simple indiferente konsideri la Majstra aserto, laŭ kiu li mortos kaj “resurektos la trian tagon.” Davido estis iam aŭdinta lin farantan tiun antaŭdiron, kaj havanta laŭvortan, mensmanieron intencis nun arigi siajn mesaĝistojn tiun dimanĉan matenon en la hejmo de Nikodemo, tiel ke ili estu atingeblaj por diskonigi la novaĵon en la okazo se Jesuo reviviĝus el la morto. Davido baldaŭ malkovris, ke neniu el la Jesuaj adeptoj estis atendanta tiel frue lian revenon el la tombo; do li malmulte diris pri sia kredo kaj nenion pri la mobilizado de ĉiuj siaj mesaĝistoj frumatene tiun dimanĉon, krom al la kurieroj, kiuj estis senditaj la vendredan matenon al foraj urboj kaj centroj de kredantoj.

Tiel tiuj adeptoj de Jesuo, disigitaj en Jerusalemo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, tiun nokton partoprenis la Paskon, kaj la morgaŭon private restadis.

4. PREPARO POR LA KRUCUMADO

Post kiam Pilato estis lavinta siajn manojn antaŭ la popolamaso, tiel serĉanta eviti la kulpecon esti lasinta senkulpan homon krucumi, nur ĉar li timis rezisti al la postulo de la estroj de la Judoj, li ordonis, la Majstro estis transdonita al la romianaj soldatoj, kaj donis al ilia kapitano la instrukcion tuj krucumi lin. Ekzorgante pri Jesuo la soldatoj lin rekondukis el la korton de la pretorejo, kaj post esti formetintaj la robon, kiun Herodo estis surmetinta al li, ili vestis lin per liaj propraj vestaĵoj. Tiuj soldatoj mokis kaj ridindigis lin, sed ili ne trudis plu fizikan punon al li. Jesuo estis nun sola kun tiuj romianaj soldatoj. Liaj amikoj sin kaŝis; liaj malamikoj estis for, eĉ Johano Zebedeo ne estis plus ĉe lia flanko.

Estis iom post la oka kiam Pilato transdonis Jesuon al la soldatoj, kaj iom antaŭ la naŭa kiam ili foriris por la sceno de la krucumado. Dum tiu periodo de pli ol unu duonhoro Jesuo neniam diris parolon. La ekzekutivaj aferoj de universo estis praktike paralizitaj. Gabriel kaj la ĉefaj estroj de Nebadono estis, aŭ arigitaj tie sur Urantio, aŭ atente atendis la spacialajn raportojn de la ĉefanĝeloj en strebo por esti informitaj pri tio, kio estis trafinta la Homan Filon sur Urantio.

Kiam la soldatoj estis pretaj por foriri kun Jesuo al Golgoto, ili estis jam impresitaj pro lia nekutima kvieteco kaj eksterordinara digno, pro lia neĝemebla silento.

La malfruo por foriri kun Jesuo al la loko de la krucumado estis precipe kaŭzita de decido de lasta minuto de la kapitano, kiu volis elkonduki du ŝtelistojn kondam-nitajn al morto; ĉar Jesuo devis esti krucumita tiun matenon, la romiana kapitano pensis, tiuj du povus tiel ankaŭ morti kun li, prefere ol atendi la finon de la Paskaj festoj.

De kiam la ŝtelistoj povis esti pretaj por foriri, ili estis elkondukitaj en la korton, kie ili vidis Jesuon, unu el ili por la unua fojo, sed la alia ofte vidinta lin parolantan en la templo, kaj ankaŭ multajn monatojn antaŭe en la kampadejo de Pela.

5. JESUA MORTO KOMPARE KUN LA PASKO

Estas neniu rekta rilato inter la Jesua morto kaj la juda Pasko. Vere, la Majstro foroferis sian vivon en la karno tiun tagon, la tagon de la preparo por la juda Pasko, kaj preskaŭ ĝuste kiam oni oferbuĉis la paskajn ŝafojn en la templo. Sed tiu hazarda cirkonstanco neniel indikas, ke la morto de la Homa Filo sur tero havas iun ajn rilaton kun la juda oferdona sistemo. Jesuo estis Judo, sed kiel Filo de la Homo li estis mortemulo de la regnoj. La eventoj jam rakontitaj kaj ĝisirantaj al tiu horo de la tujvenonta krucumado de la Majstro sufiĉas indiki, ke lia morto preskaŭ je tiu horo estis pure natura kaj home- fimanovrita afero.

Estis homo, ne Dio, kiu planizis kaj ekzekutis la Jesuan morton sur la cruco. Vere, la Patro rifuzis sin enmiksi en la disvolviĝo de homaj eventoj sur Urantio, sed la Patro en Paradizo ne dekretis, petis, aŭ postulis la morton de sia Filo tiel, kiel ĝi okazis sur tero. Estas fakto, ke ĉiel, pli malpli baldaŭ, Jesuo estus devinta disiĝi de sia mortemula korpo, sia aperigo en la karno, sed li ne estus povinta multmaniere plenumi tian taskon sen morti sur kruco inter du ŝtelistoj. Ĉio tio estis homa afero, ne dia.

En la epoko de la Majstra bapto, li estis jam finfarinta la teknikan postulitan sperton sur tero kaj en la karno, necesa por la efektivigo de sia sepa kaj lasta universa disdonaco. En tiu sama epoko la Jesua tasko sur tero estis finita. La tuta vivo, kiun sekve li vivis, kaj eĉ la maniero laŭ kiu li mortis, estis lia pure persona ministerio por la bonstato kaj la leviĝo de siaj mortemulaj kreitaĵoj sur tiu mondo kaj sur aliaj mondoj.

La evangelio de la bona novaĵo, laŭ kiu la mortemula homo povas, per la fido, iĝi spirite konscia, ke li estas filo de Dio, ne dependas de la Jesua morto. Tamen, estas vere, tiu tuta evangelio pri la regno estis mirindege iluminita per la Majstra morto, sed ankoraŭ pli per lia vivo.

Ĉio tio, kion la Homa filo diris aŭ faris sur tero grande plibeligis la doktrinojn pri la fileco kun Dio kaj la frateco inter la homoj, sed tiuj esencaj rilatoj de Dio kaj homoj estas imanentaj en la universaj faktoj de la amo de Dio al siaj kreitaĵoj kaj la senlerne posedata mizerikordo de la diaj Filoj. Tiuj kortuŝaj kaj die belaj rilatoj inter homo kaj lia Faranto sur tiu mondo kaj sur ĉiuj aliaj tra la tuta universo de universoj estas ĉiame ekzistintaj; kaj ili neniel dependas de tiuj periodaj disvolviĝoj de disdonacoj de la Kreintoj Filoj de Dio, kiuj tiel pruntoprenas la naturon kaj la similecon de siaj kreitaj inteligentuloj, kiel parto de la prezo, kiun ili devas pagi por la fina akirado de senlima suvereneco sur siaj respektivaj universoj.

La Patro en la ĉielo amis la mortemulan homon de la tero samgrade antaŭ la vivo kaj morto de Jesuo sur Urantio, kiel li amas post tiu transcenda evidentigo de la asocio de homo kun Dio. Tiu potenca enkarniĝa glorfaro de la Nebadona Dio kiel virosur Urantio ne povis kreskigi la atributojn de la eterna, infinita, kaj universa Patro, sed ĝi riĉigis kaj iluminis ĉiujn aliajn administrantojn kaj kreitaĵojn de la Nebadona universo. La ĉiela Patro ne amas nin pli kaŭze de tiu Mikaela disdonaco, sed la aliaj ĉielaj inteligentuloj jes ja. Kaj tio ĉar Jesuo ne nur faris revelacion de Dio al homo, sed ĉar li sammaniere plenumis novan revelacio de la homo al la Dioj kaj ĉielaj inteligentuloj de la universo de universoj.

Jesuo ne estas mortemula kiel oferdono por peko. Li ne estas pentofaronta la kunnaskitan moralan kulpecon de la homa raso. Homaro ne estas tiel rase kulpa antaŭ Dio. Kulpeco koncernas nur la personan kaj konscian pekon, deciditan ribelon kontraŭ la volo de la Patro kaj la administrado de liaj Filoj.

Peko kaj ribelo tute ne rilatas kun la fundamenta plano de disdonaco de la Paradizaj Filoj de Dio, kvankam ŝajnas al ni, ke la saviĝa plano estas provizora partikularo de la disdonaca plano.

La savo far Dio kontraŭ la homoj de Urantio estus estinta samgrade efika kaj nepre certa, se Jesuo ne estus mortigita de la kruelaj manoj de nesciaj mortemuloj. Se la Majstro estus favore akceptita de la teraj mortemuloj, kaj estus foririnta Urantion propravole rezignante sian vivon en la karno, la fakto de la amo de Dio kaj la mizerikordo de la Filo - la fakto de fileco kun Dio - ne estus influita pro tio. Vi, mortemuloj, vi estas filoj de Dio, kaj nur via spirite-naskita fido estas postulata, por ke tia vero fariĝu fakto en via persona sperto.