Kajero 184084
Mandatitoj de Anas estis sekrete instrukciintaj la kapitanon de la romianaj soldatoj tuj alkonduki Jesuon al la palaco de Anas post kiam li estis arestita. La malnova ĉefpastro deziris konservi sian prestiĝon kiel ĉefa eklezia aŭtoritatulo de la Judoj. Tenante mallibera ĉe li Jesuon dum pluraj horoj, li ankaŭ havis tiun alian celon doni al si la tempon por leĝe kunvenigi la sinedrian kortumon. Ne estis leĝe konvoki la sinedrian kortumon antaŭ la oferdonotempo de la matena buĉado en la templo, kaj tiu buĉado estis oferdonata ĉirkaŭ la tria matene.
Anas sciis, ke sinedria kortumo atendis en la palaco de sia bofilo, Kajafas. Je noktomezo trideko el membroj de la Sinedrio estis kunvenintaj ĉe la ĉefpastro tiel, ke ili estu pretaj por juĝi Jesuon tuj kiam li estus alkondukita antaŭ ilin. Nur estis arigitaj membroj forte kaj malkaŝe kontraŭaj al Jesuo kaj lia instruo, ĉar nur dudek tri estis postulataj por konsistigi juĝokortumon.
Jesuo pasigis ĉirkaŭ tri horojn en la palaco de Anas sur la Olivarba Monto, ne malproksime de la ĝardeno de Getsemane, kie ili arestis lin. Johano Zebedeo estis libera kaj sekura en la palaco de Anas, ne nur kaŭze de la parolo de la romiana kapitano, sed ankaŭ ĉar li kaj lia frato Jakobo estis bone konataj de la malnovaj servantoj, ofte estintaj gastoj en la palaco, ĉar la malnova ĉefpastro estis malproksima parenco de ilia patrino Salomea.
Enriĉigita per la templa enspezaro, lia bofilo estanta ĉefpastro kaj kaŭze de siaj rilatoj kun la romianaj aŭtoritatuloj, Anas estis fakte la plej potenca individuo en la Juda komunumo. Li estis mildafekta kaj sagaca planizisto kaj komplotanto. Li deziris direkti la aferon elimini Jesuon; li timis plene konfidi tian gravan entreprenon al sia bruska kaj agresiva bofilo. Anas volis fari sin certa, ke la Majstra juĝado restos en la manoj de la sadukeoj; li timis la eblan simpation de iuj fariseoj, vidanta praktike ĉiuj membroj el la sinedrio, kiuj estis partoprenintaj la kaŭzon de Jesuo, estis fariseoj.
Anas estis ne vidinta Jesuon de pluraj jaroj, ekde la tempo kiam la Majstro vizitis lin kaj tuj reforiris observante lian nesentemon kaj hezitemon por akcepti lin. Anas estis pensinta preni argumenton el tiu malnova rilato, kaj pro tio provi persvadi Jesuon rezigni siajn pretendojn kaj forlasi Palestinon. Li malinklinis partopreni en la murdo de bonfaranto, kaj estis rezoninta, ke Jesuo povus elekti prefere forlasi lalandon, ol suferi la morton. Sed kiam Anas troviĝis antaŭ la kuraĝa kaj decidema Galileano, li tuj sciis, ke estus neutile fari tiajn proponojn. Jesuo estis eĉ pli majesta kaj belstatura, ol en la memoro de Anas.
Kiam Jesuo estis juna, Anas estis interesiĝinta pri, sed nun lia enspezaro estis minacitaj pro tio, kion Jesuo estis farinta elpuŝante el la templo la ŝanĝistojn kaj aliajn komercajn negocistojn. Tiu ago estis provokinta la malamikecon de la eksĉefpastro multe pli ol la Jesuaj instruoj.
Anas eniris en sia spacohava aŭdiencejo, sidiĝis sur larĝa seĝo, kaj ordonis, ke Jesuo estu alkondukita antaŭ lin. Post kelkaj momentoj de silenta observo al la Majstro, li diris: “Vi komprenas, ke oni devas fari ion pri via instruo, ĉar vi malserenigas pacon kaj ordon de nia lando.” Dum Anas demande rigardis Jesuon, la Majstro fikse rigardis lin en liaj okuloj, sed nenion respondis. Denove Anas parolis, “Kiaj estas la nomoj de viaj disĉiploj krom Simono Zelotes, la agitanto?” Denove Jesuo fikse rigardis lin, sed faris neniun respondon.
Anas estis tre ege malserenigita pro la respondrifuzo de Jesuo pri siaj demandoj, tiel ke li diris al li: “Ĉu vi ne zorgas, ke mi estu amika al vi aŭ ne? Ĉu vi havas nenion konsideron al mia povo decidigi la finrezultaton de via baldaŭa juĝo?” Kiam Jesuo aŭdis tion, li diris: “Anas, vi scias, ke vi ne havus neniun povon sur mi, se ĝi ne estus permesita de mia Patro. Iuj volus pereigi la Homan Filon, ĉar ili estas malkleraj; ili scias neniom pli bona, sed vi, amiko, vi scias kion vi faras. Kiel vi povas, do, forĵeti la lumon de Dio?”
La bonvola maniero per kiu Jesuo parolis al Anas preskaŭ embarasis lin. Sed li estis jam mense decidinta, ke Jesuo devos aŭ forlasi Palestinon, aŭ perei; Tiam do li kolektis sian kuraĝon, kaj demandis: “Ekzakte kion vi provas instrui al la popolo? Kiu vi pretendas esti? Jesuo respondis: “Vi tute bone scias, ke mi estas senvuale parolinta al la mondo. Mi estas instruinta en la sinagogoj kaj multfoje en la templo, kie ĉiuj Judoj kaj multaj Nejudoj aŭdis min. Mi estas nenion sekrete dirinta; kial, do, vi konsultas min pri mia instruo? Kial vi ne alvokas tiujn, kiuj estas aŭdintaj min por informiĝi ĉe ili? Jen do, la tuta Jerusalemo estas aŭdinta kion mi estas dirinta, eĉ se vi mem ne estas aŭdinta miajn instruojn.” Sed antaŭ ol Anas povis respondi, la ĉefintendanto de la palaco, kiu staris apude, frapis la Jesuan vizaĝon per sia mano, dirante: “Kiel vi aŭdacas tiamaniere respondi la ĉefpastron? Anas faris neniun admonon al sia intendanto, sed Jesuo sin turnis al li, dirante, “Mia amiko, se mi estas malbone parolinta, atestu kontraŭ la malbono; sed se mi estas dirinta la veron, kial do vi frapas min?”
Kvankam Anas bedaŭras, ke lia intendanto estu frapinta Jesuon, li estis tro orgojla por dediĉi atenton sur la afero.En sia konfuzo li iris en alian ĉambron, lasanta dum preskaŭ une horo Jesuon solan kun la intendantoj de la domo kaj la templaj gardistoj.
Kiam li revenis, li proksimiĝis al Jesuo kaj diris, “Ĉu vi pretendas esti la Mesio, la liberiganto de Israelo?” Diris Jesuo: “Anas, vi estas koninta min de la tempo de mia infaneco. Vi scias, ke mi pretendas esti nenio krom tio kion mia Patro estas difininta, kaj ke mi estis sendita al ĉiuj homoj, kiel al Nejudoj, tiel ankaŭ al Judoj.” Tiam diris Anas: “Mi aŭdis, ke vi estas pretendinta esti la Mesio; ĉu tio estas vera?” Jesuo fikse rigardis Anas, sed nur repondis, “Vi estas dirinta tion.”
Nuntempe mesaĝistoj alvenis el la palaco de Kajafas por informiĝi pri la tempo kiam Jesuo estos alkondukita antaŭ la sinedrian kortumon, kaj ĉar alproksimiĝis la ektagiĝo, Anas pensis pli bone estis sendi al Kajafas Jesuon ligitan kaj sub la gardo de la templaj gardistoj. Li mem sekvis post malmulte da tempo.
Kiam la grupo da gardistoj kaj soldatoj alprosimiĝis al la eniro de la palaco de Anas, Johano Zebedeo marŝis apud la kapitano de la romianaj soldatoj. Judaso estis sin lasinta iom antaŭigi, kaj Simono Petro sekvis de tre malproksime. Post kiam Johano estis enirinta en la palacan korton kun Jesuo kaj la gardistoj, Judaso alvenis antaŭ la pordon, sed vidante Jesuon kaj Johanon, li direktis siajn paŝojn al la domo de Kajafas, kie li sciis, ke la reala juĝo de la Majstro pli malfrue okazos. Malmulte da tempo post la Judasa foriro alvenis Simono Petro, kaj dum li staris antaŭ la pordo, Johano vidis lin ĝuste kiam ili estis enirigontaj Jesuon en la palacon. La gardistino de la pordo konis Johanon, kaj kiam li diris al ŝi lasi eniri Petron, ŝi plezure konsentis.
Enirante en la korton Petro direktiĝis al lignokarba fajro, kaj serĉis revarmigi sin, ĉar la nokto estis frida. Li sin sentis malkonvena tie inter la malamikoj de Jesuo, kaj fakte li estis delokigita. La Majstro ne estis ordoninta al li resti atingebla kiel li estis petinta tion al Johano. Petro apartenis al la grupo da apostoloj, kiuj estis speciale avertitaj ne riski siajn vivojn dum tiu periodo de la juĝo kaj krucumado de sia Majstro.
Petro ĵetis sian spadon malmulte da tempo antaŭ sia alveno ĉe la palaca pordo tiel, ke li malarmita eniris en la korton de Anas. Lia menso estis en konfuzokirlo; li malfacile povis kompreni, ke Jesuo estis arestita. Li ne povis kapti la realecon de la situacio - ke li estis tie en la korto de Anas, revarmiganta sin apud la servantoj de la ĉefpastro. Li sin demandis, kion la aliaj apostoloj faris, kaj serĉante kompreni kiel Johano estis sukcesinta esti akceptita en la palaco, li konkludis, ke la servantoj konis lin, ĉar li estis petinta la gardistinon enirigi lin.
Malmulte da tempo post kiam la gardistino estis lasinta eniri Petron, kaj dum li estis revarmiganta sin apud la fajro, ŝi venis al li kaj petole diris, “Ĉu vi ne ankaŭ estas unu el la disĉiploj de tiu viro?” Petro ne estus devinta esti surprizigita pri tiu rekono, ĉar Johano estis tiu kiu estis petinta, ke la virino lasu lin transpasi la palacan pordon; sed li estis en tia stato de nervoza tensio, ke lia identigo kiel disĉiplo perturbis lin tiagrade, ke nur penso superis lian menson - la penso savi sian vivon - tiam li senprokraste respondis la servistinan demandon dirante, “Mi ne estas.”
Baldaŭ alia servanto venis al Petro kaj demandis: “Ĉu mi ne estas vidinta vin ĝuste kiam oni arestis tiun viron en la ĝardeno? Ĉu vi ne estas unu el liaj adeptoj?” Petro estis nun ekstreme timigita; li vidis neniun manieron sana kaj savita eskapi siajn akuzantojn; tial li impetege neis ĉiun ajn kunligon kun Jesuo, dirante, “Mi ne konas tiun viron, kaj mi ne estas unu el liaj disĉiploj.”
Ĉirkaŭ tiam la gardistino de la pordo aparte altiris kun Petro kaj diris: “Mi estas certa vi estas disĉiplo de tiu Jesuo, ne nur ĉar unu el liaj adeptoj petis al mi lasi vin eniri en la korton, sed mia fratino vidis vin en la templo kun tiu viro. Kial vi neas tion?” Kiam Petro aŭdis la servistinon akuzi lin, li neis ĉiun ajn frekvencon de Jesuo permulte da sakraĵoj kaj trivialaj vortoj, denove dirante, “Mi ne estas unu el la adeptoj de tiu viro; Mi eĉ ne konas lin; neniam antaŭe mi aŭdis pri li.”
Petro forlasis la fajron dum momento, kaj marŝis en la korto. Li volonte estus eskapinta, sed li timis altiri la atenton sur lin. Frostanta, li revenis al la fajro, kaj unu el la viroj stara apud li, diris: “Certe vi estas unu el la disĉiploj de tiu viro. Tiu Jesuo estas Galileano, kaj via lingvaĵo perfidas vin, ĉar vi ankaŭ parolas kiel Galileano.” Kaj denove Petro neis ĉiun ajn kunligon kun sia Majstro.
Petro estis tiel konsternita, ke li serĉis eviti la kontakton kun siaj akuzantoj malproksimiĝante de la fajro, kaj restante sola sub la porĉo. Post pli ol unu horo de tiu izolado, la gardistino kaj ŝia fratino hazarde renkontis lin, kaj ambaŭ ankoraŭ taŭzete akuzis lin esti Jesua adepto. Kaj denove li neis la akuzon. Ĝuste kiam li estis ankoraŭ unufoje neita ĉiun ajn kunligon kun Jesuo, la koko kriis, kaj Petro memoris la vortojn de averto, kiujn la Majstro estis dirinta al li pli frue dum tiu sama nokto. Dum li staris tie, ĉagrenita, kaj troŝarĝita per la sento de kulpeco, la palacaj pordoj malfermiĝis, kaj la gardistoj kondukis Jesuon ĉe Kajafas. Pase apud Petro la Majstro vidis, sub la lumo de la torĉoj, la rigardon de malespero sur la vizaĝo de sia apostolo, antaŭe memfida, kaj supraĵe kuraĝa, kaj li sin turnis al Petro kaj rigardis lin. Petro neniam forgesis tiun rigardon kiel longe li vivis. Estis tia rigardo de miksitaj kompato kaj amo, kiel neniam mortemulo vidis sur la vizaĝo de la Majstro.
Post kiam Jesuo kaj la gardistoj estis transirintaj la palacajn pordojn, Petro sekvis ilin, sed nur sur mallonga distanco. Li ne povis iri plu. Li eksidis flanke de la vojo, kaj amare ploris. Post kiam li estis elverŝinta tiujn larmojn de angoro, li reeiris al la kamdejo, esperanta trovi sian fraton, Andreo. Alvenante en la kampadejo, li trovis nur Davidon Zebedeo, kiu sendis mesaĝiston por elkonduki lin tien, kie lia frato estis irinta sin kaŝi en Jerusalemon.
La tuta sperto de Petro okazis en la palaca korto de Anas sur la Olivarba Monto. Li ne sekvis Jesuon al la palaco de la ĉefpastro, Kajafas. La fakto, ke Petro estis alkondukita kompreni, pro la kokokrio li estis plurfoje neinta sian Majstron, indikas, ke ĉio tio ĉi okazis ekstere de Jerusalemo, ĉar la leĝo malpermesis posedi kortobirdaron ene de la nomita urbo.
Ĝis la kokokrio estis reprudentiginta Petron, dum li paŝegis la porĉon por sin revarmigi, li estis nur pensinta la manieron, laŭ kiu li estis inteligente evitinta la akuzadojn de la servantinoj, kaj kiel li estis neniiginta ilian intencon identigi lin kun Jesuo. Dum tiu tempo, li estis nur konsiderinta, ke tiuj servantinoj havis nek moralan nek leĝan rajton tiele pridemandi lin, kaj li reale kontentis pri la maniero, per kiu li opiniis esti evitinta sian identigon, kaj eble sian submetiĝon al aresto kaj enprizonigo. Petro ne ekkomprenis antaŭ la kokokrio, ke li estis neinta sian Majstron. Li ne komprenis antaŭ ol Jesuo rigardas lin, ke li estis malsukcesinta sin montri digna je la privilegioj kiel ambasadoro de la regno.
Farinta la unuan paŝon sur la vojo de la kompromitiĝo kaj pli malgranda rezisto, ŝajnis al Petro, ke li povis sekvi nur la alprenitan konduton. Kiam oni estas malbone komenciĝinta, granda kaj nobla karaktero estas postulita por returniri kaj uzi la bonan vojon. Multe tro ofte nia propra menso tendencas pravigi la celadon sur la vojo de la eraro, kiam oni estas enirita tien.
Petro neniam plene kredis, ke li povos esti pardonita antaŭ ol li renkontas sian Majstron post la resurekto, kaj post kiam li vidis, ke li estis akceptita ekzakte kiel antaŭ la sperto de tiu tragika nokto de la malagnoskoj.
Estis ĉirkaŭ la tria kaj duono tiun vendredon matene kiam la ĉefpastro, Kajafas, admonis la sinesdristan kortumon de enketo, kaj postulis, ke Jesuo estu alkondukita antaŭ ilin por lia oficiala juĝo. Trifoje antaŭe la sinedrio, per la voĉdono de larĝa majoritato, estis dekretinta la morton de Jesuo, ĝi estis decidinta, ke li meritis la morton, laŭ neoficialaj kulpigoj de leĝorompo, blasfemo, kaj nerespekto al la tradicioj de la prapatroj de Israelo.
Tiu kunveno de la sinedrio ne estis regule kunvokita, kaj ne okazis en la kutima loko, la ĉambro de tranĉitaj ŝtonegoj en la templo. Temis pri speciala tribunalo de kelktridek da sinedristoj, kaj estis organizita en la palaco de la ĉefpastro. Johano Zebedeo ĉeestis dum la tuta supoza juĝo.
Kiel tiuj ĉefaj pastroj, skribistoj, sadukeoj, kaj iuj el la fariseoj flatis al si, ke Jesuo, la agitanto de ilia pozicio, kaj la defianto de ilia aŭtoritato, estis nun ja en iliaj manoj! Kaj ili estis rezolutaj neniam lasi fuĝi lin el iliaj venĝaj ungegoj.
Kutime, kiam la Judoj juĝis iun pri gravega kulpigado, ili singardege procedis, kaj alportis ĉiujn garantiojn de senpartieco en la selekto de atestantoj dum la tuta daŭro de la juĝo. Sed por tiu okazo, Kajafas estis prokuroro prefere ol juĝisto.
Jesuo aperis antaŭ tiu kortumo vestita per kutima vestaro, kaj la manoj ligitaj malantaŭ la dorso. La tuta kortumo impresiĝis kaj iom ĝenita pro lia majesta aspekto. Neniam ili estis vidintaj tian kaptiton nek konstatintaj tian sinregadon ĉe kulpigato minacita de mortpuno.
La juda leĝo postulis, ke malpleje du atestantoj konsentu pri iu ajn punkto, antaŭ ol akuzo povu esti portita kontraŭ la malliberulo. Judaso ne povis esti utiligita kiel atestanto kontraŭ Jesuo, ĉar la juda leĝo eksplicite malpermesis la ateston de perfidulo. Pli ol dudekkelke da malveraj atestantoj estis pretaj por atesti kontraŭ Jesuo, sed iliaj atestoj estis tiel kontraŭdiraj, kaj tiel evidente entute inventitaj, ke la sinedristoj mem estis multege hontaj pri la spektaklo. Jesuo staris tie, indulge rigardanta tiujn ĵurrompintojn, kaj nenio krom lia vizaĝesprimo konsternis la mensogajn atestantojn. Dum tiu tuta falsa atesto la Majstro neniam diris vorton, li faris neniun respondon al iliaj multaj malveraj akuzadoj.
La unua fojo kiam du atestantoj alproksimigis ŝajnan akordon estis kiam du viroj atestis, ke ili estis aŭdintaj Jesuon diranta dum unu el siaj paroloj en la templo, ke li “detruus tiun templon mane faritan, kaj en tri tagoj farus alian templon sen manoj.” Tio ne estis, kion Jesuo estis dirinta, sendepende de la fakto, ke li montris per sia fingro sian propran korpon, kiam li faris tiun cititan rimarkon.
Kvankam la ĉefpastro kriis al Jesuo, “Ĉu vi ne respondas al neniom el tiuj akuzadoj?” Jesuo ne malfermis la buŝon. Li staris tie silente, dum ĉiuj tiuj falsaj atestantoj alportis siajn atestojn. Malamo, fanatikismo, kaj senskrupulaj trooj tielkarakterizis la parolojn de tiuj ĵur- rompintoj, ke iliaj atestoj falis en iliaj propraj konfuzegaĵoj. La pli bona refuto kontraŭ iliaj akuzadoj estis la kvieteco kaj majesta silento de la Majstro.
Malmulte da tempo post la komenco de la atesto de la falsaj atestantoj, Anas alvenis kaj prenis seĝon apud Kajafas. Anas nun stariĝis kaj konkludis, ke tiu minaco de Jesuo detrui la templon estis sufiĉa por pravigi tri akuzajn kialojn kontraŭ li:
1. Li estis danĝera kalumnimulo de la homoj. Lili instruis al ili maleblajn umojn, kaj alimaniere trompis ilin.
2. Li estis fanatika revoluulo, pro tio ke li rekomendis violente agi kontraŭ la sakrala templo, se ne kiel li povus detrui ĝin?
3. Li instruis magion, laŭmezure kiel li promesis konstrui novan templon, kaj tio sen la manoj.
La tuta sinedrio estis jam en akordo pri la fakto, ke Jesuo kulpis pri transpaŝoj de la judaj leĝoj meritantaj la mortpunon, sed ili nun estis pli okupegitaj evidentigi akuzojn koncernantajn lian konduton kaj instruojn, kiuj pravigus, ke Pilato prononcu mortan verdikton kontraŭ ilian malliberulo. Ili sciis, ke ili devis akiri la konsenton de la romiana registaro, antaŭ ol povi leĝe mortigi Jesuon. Kaj Anas deziris procedi laŭ kondutolinio konsistanta en la fakto aperigi Jesuon, kiel danĝeran instruiston, kiun ne lasendas inter la homoj.
Sed Kajafas ne povis pli longe suferi la vidon de la Majstro staranta tie en perfekta sereneco kaj kontinua silento. Li opiniis, li konis almenaŭ unu manieron per kiu la malliberulo povus esti instigita paroli. Konsekvence, li sin pelis al Jesuo, kaj skuanta antaŭ la Jesua vizaĝo akuzan fingron, diris: “Mi petegas vin, en la nomo de la vivanta Dio, diri al ni, ĉu vi estas la Liberiganto, la Filo de Dio.“ Jesuo respondis al Kajafas: “Mi estas, baldaŭ mi iras al la Patro, kaj baldaŭ la Homa Filo estos investita de povo, kaj denove regos sur la ĉielaj armeoj.”
Kiam la ĉefpastro aŭdis Jesuon prononci tiujn parolojn, li ekstreme ekkoleris, kaj ŝirante sian vestaron, li ekkriis: “Kial ankoraŭ ni bezonas atestantojn? Jen, nun ĉiuj vi estas aŭdintaj la blasfemon de tiu viro. kion vi opinias oni devas fari kun tiu leĝmal- observanto kaj blasfemanto? Kaj ĉiuj unisone respondis, “li meritas morti; li estu krucumita.”
Jesuo aperigis neniun intereson pri iu ajn demando metita al li antaŭ Anas kaj la sinedristoj, krom pri la demando rilata al sia disdonaca misio. Kiam estis demandita al li, ĉu li estas la Filo de Dio, li eksplicite kaj tuj jese respondis.
Anas deziris, ke la proceso estu daŭrigita, kaj ke akuzoj de difinita naturo koncernantaj la Jesua rilato kun la romana leĝo kaj romanaj institucioj estu precize esprimitaj por sekve esti prezentitaj al Pilato. La konsilianoj estis ege deziremaj rapide finsolvi tiujn aferojn, ne nur ĉar estis la preparotago de la Pasko, dum kiu neniu laboro devis esti farita post tagmezo, sed ankaŭ ĉar ili timis, ke Pilato ĉiumomente reiru al romiana ĉefurbo, Cezareo, ĉar li estis en Jerusalemo nur por la Paska celebrado.
Sed Anas ne sukcesis konservi la kontrolon de la kortumo. Post kiam Jesuo estis tiel neatendite respondinta al Kajafas, la ĉefpastro antaŭenpaŝis kaj frapis lin per la mano sur la vizaĝo. Anas estis reale ŝokita kiam la aliaj anoj de la kortumo elirante el la ĉambro kraĉis sur la vizaĝon de Jesuo, kaj multaj el ili mokeme frapis lin per lamanpolmo. Tiele en la malordo kaj senekzempla konfuzo finis la unua sesio de la sinedrista proceso de Jesuo je la kvara kaj duono.
Tridek falsaj juĝistoj blindigitaj pro la tradicio kaj antaŭjuĝoj, kaj iliaj falsaj atestantoj estas pretendantaj juĝi la justan Kreinton de universo. Kaj tiuj impetegaj akuzantoj estas incitegitaj pro la majesta silento kaj superba belstatureco de tiu Dio-homo. Estas terure suferi lian silenton. Lia parolo estas maltimeme defianta. Li estas indiferenta je iliaj minacoj kaj netimigebla je iliaj atakoj. Homo juĝas Dion, sed eĉ tiam li amas ilin kaj savus ilin se li povus.
La juda leĝo postulis, ke pri mortpuno, okazu du sesioj de la kortumo.Tiu dua sesio devis okazi la tagon sekvantan la unuan, kaj dum la intera tempo la anoj de la kortumo devis fasti kaj funebri. Sed tiuj ne povis atendi la morgaŭon por konfirmi sian decidon , ke Jesuo devas morti. Ili atendis nur unu horo. Intertempe Jesuo estis lasita en la aŭdiencejo sub la gardado de la templaj gardistoj, kiuj, kun la servantoj de la ĉefpastro amuziĝis superŝuti la Homan Filon per ĉiaj specoj de indignindaĵoj. Ili mokis, kraĉis kaj kruele frapis sur lin. Ili frapis lin per vergo en la vizaĝon, kaj sekve diris: “Profetu, vi, la liberiganto, kiu estas frapinta vin?” Kaj tiele ili daŭris dum unu plena horo, insultante kaj malbone traktante tiun senrezistecan viron de Galileo.
Dum tiu tragika horo de suferado kaj afektitaj procesoj antaŭ la malkleraj kaj sensentaj gardistoj kaj servantoj, Johano Zebedeo atendis en la terura soleco de apuda ĉambro.Kiam tiuj unuaj brutalaĵoj komenciĝis, Jesuo faris al Johano kapsignon, por ke li izoliĝu. La Majstro bone sciis, ke se li permesus al lia apostolo resti en la ĉambro por ĉeesti dum tiuj indignaĵoj, la Johana rankoro estus tiel akra, ke ĝi produktus erupcion de protesta indigno, kiu verŝajne alkondukus lin ĝis lia morto.
Tra tiu tuta abomeninda horo Jesuo prononcis neniun vorton. Por tiu milda kaj sentema animo de humaneco, unuigita en personeca rilato kun la Dio de tiu tuta universo, ne estis pli amara momento dum lia pokalo de humiligo ol tiu terura horo, dum kiu li restis sub la arbitro de tiuj malkleraj kaj kruelaj gardistoj kaj servantoj, kiuj estis stimulitaj malbone trakti lin pro la ekzemplo de la anoj de tiu tiel-nomata sinedrista kortumo.
La homa koro eble ne povas imagi la tremon de indigno, kiu balais tutan vastan universon, dum la ĉielaj inteligentuloj alestis al la spektaklo de sia plejamata suvereno submetanta sin al la volo de siaj malkleraj kaj devojigitaj kreitaĵoj sur la peke malheligita sfero de la malfeliĉa Urantio.
Kio estas tiu besta trajto en homo, kiu kondukas lin deziri insulti kaj fizike ataki tion, kion li ne povas spirite atingi aŭ intelekte plenumi? Ĉe la duon-civilizita homo ankoraŭ kaŭkaŭriĝas malbona brutaleco, kiu serĉas senbridiĝi sur tiuj, kiuj estas superaj en saĝeco kaj spirita sukceso. Pruve la malbona maldeco kaj la brutala feroceco de tiuj supozite civilizigitaj homoj, kiuj trovis ian formon de besta plezuro en tiu fizika atako sur la senrezistecan Filon de la Homo. Dum tiuj insultoj, mokadoj, kajbatoj falis sur Jesuon, li ne sin defendis, sed li ne estis sen defendo. Jesuo ne estis venkita, simple li ne luktis laŭ la materia senco.
Tiuj ĉi estas la momentoj de la plej grandaj venkoj de la Majstro en lia tuta longa kaj eventoplena kariero kiel kreinto, defendanto, kaj savanto de vasta kaj larĝe disŝutita universo. Plene vivinta revelacian vivon de Dio al homo, Jesuo estas nun komencinta novan kaj neniam okazintan revelacion de homo al Dio. Jesuo estas nun rivelanta al la mondoj la finan triumfon sur ĉiuj timoj de izolado de la kreitaĵa personeco. La Homa Filo estas fine plenuminta la realigadon de sia identeco kiel Filo de Dio. Jesuo ne hezitas aserti, ke li kaj lia Patro estas unu; kaj sur la bazo de la fakto kaj la vero de tiu plejsupera kaj dia sperto, li instigas ĉiun kredanton en la regno iĝi unu kun li, same kiel li kaj lia Patro estas unu. La vivanta sperto en la religio de Jesuo tiel fariĝas la certa kaj eksterduba tekniko, per kiu la spirite izolitaj kaj kosme soligitaj mortemuloj de la tero estas kapabligitaj eviti la personecan izoladon, kun ĉiuj ĝiaj konsekvencoj de timo kaj asociitaj sentoj de senhelpeco. En la frataj realecoj de la ĉiela regno la fidfiloj de Dio fine trovas la izoladan liberiĝon de la persona kiel planeda memo. La Dion-konanta kredanto pli kaj pli universkale sentas la ekstazon kaj grandanimecon de spirita socialigado - ĉielan civitanecon en asocio kun la eterna realigado de la dia destino de perfekta finatingo.
Je la kvina kaj duono la kortumo denove kunvenis , kaj Jesuo estis kondikita en la apuda ĉambro, kie Johano atendis. Tie, la romana soldato kaj la templaj gardistoj priatentis Jesuon, dum la kortumo komencis la formuladon de la akuzoj, kiuj estis prezentontaj al Pilato. Anas klarigis siajn asociitojn, ke la akuzo de blasfemo estus senpeza por Pilato Judaso ĉeestis tiun duan kunvenon de la kortumo, sed li donis neniun ateston.
Tiu kortuma sesio daŭris nur unu duonhoro, kaj kiam ili ĉesigis ĝin por sin prezenti antaŭ Pilato, ili estis redaktintaj la protokolon de Jesuo laŭ tri akuzaj kialoj:
1. Li perversigis la judan nacion; li trompis la homojn kaj instigis ilin al ribelo.
2. Li instruis la homojn rifuzi pagi la trubuton al Caezaro.
3. Pretendiante esti reĝo kaj fondinto de nova speco de regno, li instigis al perfido kontraŭ la imperiestro.
Tiu tuta proceduro estis neregula kaj plene mala al la judaj leĝoj. Ne estis du atestantoj konsentantaj pri iu ajn temo, krom tiuj kiuj atestis la Jesua deklaro pri la detruo de la templo kaj ĝia rekonstruado en tri tagoj. Kaj eĉ pri tiu punkto neniu atestanto estis alvokita por la defendo, nek oni demandis al Jesuo klarigi kion li volis signifi.
La sola punkto pri kiu la kortumo estus povinta logike juĝi lin estis tiu de la blasfemo, kaj tio estus tute bazita sur lia propra atesto. Eĉ pri la blasfemo ili neglektis ekplenumi oficialan balotadon por la mortpuno.
Kaj nun, por iri antaŭ Pilato, ili pretendis formuli tri akuzojn, pri kiuj neniu atestanto estis aŭdita, kaj kiujn ili per komuna akordiĝo decidis dum la foresto de laakuzita malliberulo. Kiam tio estis farita, tri el la fariseoj prenis forpermeson; Ili deziris vidi morti Jesuon, sed ili ne volis formuli akuzojn kontraŭ li sen atestantoj kaj dum lia foresto.
Jesuo ne aperis plu antaŭ la sinedrista kortumo. Ili ne volis revidi lian vizaĝon, dum ili kunsidis por juĝi lian senkulpan vivon. Jesuo ne konis (kiel homo) iliajn oficialajn akuzojn ĝis kiam li aŭdis ilin eldiritaj de Pilato.
Dum Jesuo estas en la ĉambro kun Johano kaj la gardistoj, kaj dum la kortumo estis en sia dua sesio, kelkaj el la virinoj, najbaraj de la ĉefpastra palaco, kune kun siaj amikinoj, venis por vidi la strangan malliberulon, kaj unu el ili demandis lin: “Ĉu vi estas la Mesio, la Filo de Dio?” Kaj Jesuo respondis: “Se mi dirus al vi, vi ne kredus min; kaj se mi demandus al vi, vi ne respondus.”
Je la sesa matene Jesuo estis elkondukita el la domo de Kajafas por aperi antaŭ Pilato kaj aŭdi la konfirmon de la mortverdikto, kiun tiu sinedrista kortumo estis tiel nejuste kaj neregule dekretinta.