Kajero 183084
Post kiam Jesuo estis fine vekinta Petron, Jakobon, kaj Johanon, li sugestis al ili, ke ili iru en siajn tendojn por serĉi iom da dormo antaŭvide al la taskoj de la morgaŭo. Sed nun la tri apostoloj estis tute revigligitaj; ili estis refreŝigitaj per siaj mallongaj dormetoj, kaj krome, ili estis stimulitaj kaj interesitaj pro la alveno sur la scenon de du ekscitaj mesaĝistoj, kiuj informiĝis pri Davido Zebedeo, kaj rapide iris lin serĉi post kiam Petro estis informinta ilin kie li gardostaris.
Kvankam ok el la apostoloj estis profunde dormigitaj, la Grekoj, kiuj estis tendumantaj apud ili, pli timis tumultojn tiel, ke ili estis postenigintaj sentinelon, kiu krius alarmon en la okazo se danĝero prezentiĝus. Kiam tiuj du mesaĝistoj hastege eniris en la kampadejon, la greka sentinelo entreprenis veki ĉiujn siajn sampatrianojn, kiuj tutvestitaj kaj tutarmitaj eliris el siaj tendoj. La tuta tendumantoj estis nun vekitaj, krom la ok apostoloj. Petro deziris alvoki siajn asociitojn, sed Jesuo senkondiĉe malpermesis al li.La Majstro kviete admonis ĉiujn ilin reiri en iliajn tendojn, sed ili estis malmulte entuziastaj obei tiun sugeston.
Malsukcesinta disigi siajn adeptojn, la Majstro forlasis ilin, kaj malsupreniris al la olivpremilo apud la eniro de la Getsemana Parko. Kvankam la tri apostoloj , la Grekoj, kaj la aliaj membroj de la kampadejo hezitis sekvi lin, Johano Marko hastis ĉirkaŭiri la olivarbojn, kaj sin kaŝis en malgranda flankremizo apud la olivpremilo. Jesuo iris fore de la kampadejo kaj de siaj amikoj, por ke liaj apostoloj ne estu perturbitaj, kiam liaj arestantoj venos por lin kapti. La Majstro timis havi kun li, dum lia aresto, siajn vekigitajn kaj ĉeestantajn apostolojn, ĉar la spektaklo de la Judasa perfido riskis eksciti ilian kolerecon, provoki ilian reziston kontraŭ la soldatoj, kaj tiel okazigi ilian enprizonigon kun li. Li timis, ke se ili estus arestitaj kun li, ili ankaŭ estus mortigitaj kun li.
Jesuo sciis, ke la plano por sia morto havis sian originon en la konsilioj de la judaj estroj; li estis ankaŭ informita, ke ĉiuj tiuj abomenaj projektoj estis plene aprobitaj de Lucifero, Satano, kaj Kaligastia. Kaj li bone scias, ke tiuj ribeluloj de la regnoj estus ankaŭ kontentaj vidi ĉiujn apostolojn ekstermitajn kun li.
Jesuo eksidis sola sur la olivpremilo, kie li atendis la alvenon de la perfidulo, kaj tiam li estis vidita nur de Johano Marko, kaj nenombrebla armeo de ĉielaj observantoj.
Estas granda danĝero de miskompreno pri la signifo de multaj rakontoj kaj eventoj asociitaj al la fino de la Majstra kariero en la karno. La kruela traktadokontraŭ Jesuo de la sensciaj servantoj kaj la senamaj soldatoj, la nejusta disvolviĝo de liaj afliktoj, kaj la senama konduto de la supoze religiaj estroj, ne devas esti konfuzitaj kun la fakto, ke Jesuo, en pacience sin submetante al ĉiuj tiuj sufero kaj humiligo, estis vere plenumanta la volon de la Paradiza Patro. Fakte kaj vere, estis la volo de la Patro, ke lia Filo plene trinku la pokalon de la homa sperto, de la naskiĝo ĝis la morto, sed la ĉiela Patro nenielrilatis kun la fakto provoki la barbarajn agmanierojn de tiuj supoze civilizitaj homaj estaĵoj, kiuj tiel brutale torturis la Majstron, kaj tiel horore akumulis sinsekvajn indignaĵojn sur lia senrezista persono. Tiuj nehumanaj kaj maldecaj spertoj, kiujn Jesuo estis eltenanta dum la lastaj horoj de sia homa vivo, estis neniel apartenantaj al la dia volo de la Patro, kiun lia homa naturo estis tiel triumfe promesinta plenumi ĝuste dum la fina rezigno de la homo al Dio, kiel signifis lia triobla preĝo proklamita en la ĝardeno dum liaj lacaj apostoloj dormis la dormon de la fizika elĉerpo.
La ĉiela Patro deziris, la disdonaca Filo laŭnature finu sian teran karieron, ĝuste kiel ĉiu ajn mortemulo estas devanta fini sian vivon sur tero kaj en la karno. La ordinaraj viroj kaj virinoj ne povas antaŭvidi havi siajn lastajn horojn sur tero kaj la ekaperantan epizodon de la morto faciligitajn per speciala dispenso. Konsekvence, Jesuo elektis forlasi sian vivon laŭ la konforma maniero kun la disvolviĝo de la naturaj eventoj, kaj li firme rifuzis liberiĝi el la kruelaj ungegoj de noca konspiro de nehumanaj eventoj, kiuj kaŭzis hororcertece lian nekredeblan humiligon kaj lian hontindan morton. Kaj ĉiu elemento de tiu tuta stuporiga manifestado de malamo kaj tiu neniam okazinta demonstro de krueleco estis la faritaĵo de malbonaj homoj kaj nocaj individuoj. Dio en la ĉielo ne volis tion, nek eĉ la deklaritaj malamikoj de Jesuo priskribis tion, malgraŭ ili multe faris sin certaj, ke senpripensaj kaj malbonaj mortemuloj tiel forĵetus la sinverŝan Filon. Eĉ la peka patro deturnis sia rigardon el la nedefendebla hororo de la krucumada sceno.
Post kiam Judaso estis tiel subite forlasinta la tablon dum ili manĝis la Lastan Supeon, li rekte iris al sia kuzo, kaj sekve ili ambaŭ tuj iris al la kapitano de la templaj gardistoj. Judaso petis la kapitanon arigi la gardistojn, kaj informis lin, ke li estis preta konduki lin al Jesuo. Judaso estis alvenita iom antaŭ ol oni atendis lin tiel, ke estis iu prokrasto antaŭ foriri al la domo de Marko, kie Judaso antaŭvidis trovi Jesuon ankoraŭ interparolantan kun la apostoloj. La Majstro kaj la dekunuuloj forlasis la hejmon de Elija Marko plenan kvaronhoron antaŭ la alveno de la perfidulo kaj la gardistoj. Dum la arestantoj atingis la Markan hejmon, Jesuo kaj la dekunuuloj estis jam ekstere de la muroj de la urbo, kaj survoje al la kampadejo de la Olivarba Monto.
Judaso estis tre perturbita pro tiu malsukceso por trovi Jesuon en la Marka restadejo, kaj en kompanio de la dek unu viroj, el kiuj nur du estis armitaj por rezisti. Li estis hazarde lerninta ke, la posttagmezon kiam ili estis forlasintaj la kampadejon, nur Simono Petro kaj Simono Zelotes havis spadon. Judaso estis esperinta ekposedi Jesuon kiam la urbo estis kvieta, kaj kiam estis malmulte da ŝanco de rezisto. La perfidulo timis ke, se li atendus ilian revenon en la kampadejo, li batiĝus al pli ol tri dudekoj da sindonemaj disĉiploj, kaj li ankaŭ sciis, ke Simono Zelotes havisampleksan provizon da armoj. Judaso iĝis pli kaj pli nervoza, dum li meditis kiom la dek unu lojalaj apostoloj abomenos lin, kaj li timis, ke ĉiuj serĉu ekstermi lin. Li ne estis nur mallojala, sed fakte li estis reala poltrono.
Ĉar ili estis ne trovintaj Jesuon en la c ambro desupre Judaso petis la kapitanon de la gardistoj reiri en la templon. Ĉar sia kontrakto kun la perfidulo implicis la areston de Jesuo je noktomezo de tiu tago, la estroj estis nun komencantaj kunveni por akcepti Jesuon. Judaso klarigis siajn asociitojn, ke ili estis malatingintaj Jesuon en la Marka hejmo, kaj ke necesus iri al Getsemane por lin aresti. La perfidulo tiam diris plu por mencii, ke pli ol sesdek sindonemaj adeptoj tendumis kun li, kaj estis ĉiuj bone armitaj. La estroj de la Judoj memorigis al Judaso, ke Jesuos estis ĉiam predikinta la nereziston, sed Judaso replikis, ke ili ne povos kalkuli je ĉiuj adeptoj de Jesuo por obei tian instruon. Li reale timis por li mem, kaj do li arogis al si peti kompanion da kvardek armitaj soldatoj. La judaj aŭtoritatuloj ne havis tian armitan forton sub sia jurisdikcio, tial ili senprokraste iris al la fortreso de Antonia, kaj petis la romianan komandanton doni al ili tiun gardaron; sed kiam li lernis, ke ili intencis aresti Jesuon, li rapide rifuzis konsenti ilian peton, kaj li sendis ilin al sia supera oficiro. Tiamaniere pli ol unu horo estis konsumita irante de aŭtoritatulo al alia ĝis fine ili estis trudpelitaj iri al Pilato mem por akiri permeson disponi pri la armitaj romianaj gardistoj. Estis malfrue kiam ili alvenis en la Pilatan domon, kaj tiu ĉi kaj lia edzino estis izoliĝintaj en iliaj privataj ĉambroj. Li hezitis entrudiĝi en tiun entreprenon des pli, ke lia edzino estis petinta al li ne konsenti tiun peton. Sed konsiderante, ke la prezidanta responsulo de la juda sinedrio ĉeestis kaj persone petis tiun helpon, la guberniestro opiniis, ke estis saĝe konsenti la peton, taksanta, ke li povus pli malfrue reĝustigi ĉiun ajn damaĝon, kiun eble ili pretiĝis elfari.
Konsekvence, kiam Judaso Iskarioto eliris el la templo ĉirkaŭ je la duono post la dek unua, li estis akompanita de pli ol sesdek personoj - templaj gardistoj, romianaj soldatoj, kaj scivolemaj servantoj de la ĉefaj pastroj kaj estroj.
Dum tiu kompanio da armitaj soldatoj kaj gardistoj, portantaj torĉojn kaj lanternojn, alproksimiĝis al la ĝardeno, Judaso bone antaŭis la grupon por rapide esti preta identigi Jesuon, tiel ke liaj arestistoj facile povos kapti lin antaŭ ol liaj asociitoj regrupiĝas por lin defendi. Estis ankoraŭ alia kialo, por kiu Judaso elektis antaŭi la Majstrajn malamikojn: li pripensis, ke tiamaniere li ŝajnus alveni antaŭ la soldatoj, tiel ke la apostoloj kaj aliaj arigitaj ĉirkaŭ Jesuo povus ne rekte rilatigi inter li kaj la armitaj gardistoj tiel tuŝsekvantaj lin. Judaso estis eĉ pripensinta prezentiĝi kiel hastinta por ilin averti pri la alveno de la arestistoj, sed tiu plano estis kontraŭita pro la ofenda saluto de Jesuo kontraŭ la perfidulo. Kvankam la Majstro afable parolis al Judaso, li akceptis lin kiel mallojalulon.
Tuj kiam Petro, Jakobo, Johano, kaj trideko da iliaj kompanioj tendumantoj vidis la armitan grupon kun torŝoj ĉirkaŭirantan la kreston de la monteto, ili sciis, ke tiuj soldatoj venis por aresti Jesuon, kaj ili rapide malsupreniris al la olivpremilo, kie la Majstro sidis en lunhela soleco. Dum unueflanke la kompanio da soldatoj alproksi-miĝis, la tri apostoloj kaj iliaj asociitoj alproksimiĝis aliaflanke. Dum Judaso paŝlonge antaŭeniris por alpaŝi la Majstron, la du grupoj senmove staris, kun la Majstro inter ili kaj Judaso sin preparanta por meti la perfidan kison sur lian frunton.
La perfidula espero estis, ke li povu, post esti kondukinta la gardistojn al Getsemane, simple signi Jesuon al la soldatoj, aŭ pleje plenumi la promeson saluti lin per kiso, kaj sekve haste forlasi la scenon. Judaso grande timis, ke ĉiuj apostoloj ĉeestu kaj koncentru sian atakon sur li por lin puni pro sia aŭdaco perfidi ilian plejamatan instruiston. Sed kiam la Majstro salutis lin kiel mallojalulon, li estis tiel konfuzita, ke li faris neniun provon por forfuĝi.
Jesuo faris lastan provon por eviti, ke Judaso efektive perfidu lin. Antaŭ ol la perfidulo estas povinta atingi lin, li oblike alpaŝis, kaj alparolante la plej ekvideblan soldaton maldekstre, la kapitanon de la Romianoj, diris: “Kiun vi serĉas?” La kapitano respondis, “Jesuon de Nazareto.” Tiam Jesuo tuj direktiĝis al la oficiro, kaj starigante tie en la serena majesteco de la Dio de tiu tuta kreado, diris: “Mi estas li.” Multaj el tiu armita grupo estis aŭdintaj Jesuon instruantan en la templo, kaj aliaj estis lernintaj pri liaj potencaj faritaĵoj; kaj kiam ili aŭdis lin tiel maltime anonci sian identecon, la unuaj linioj da soldatoj subite retropaŝis. Ili estis surprize ekkaptitaj pro lia serena kaj majesta anonco pri lia identeco. Judaso estis do ne bezonanta daŭrigi sian perfidan planon. La Majstro estis aŭdace senvualiĝinta mem al siaj malamikoj, kaj ili povus kapti lin sen la helpo de Judaso. Sed la perfidulo devis fari ion por pravigi sian ĉeeston kun tiu armita grupo, kaj plie, li deziris montri, ke li estis plenuminta sian parton en la perfida kontrakto kun la estroj de la Judoj, por rajti la grandajn rekompencon kaj honorojn, kiuj, laŭ li, estus amasiĝontaj sur lin kompense pro sia promeso liveri Jesuon en iliajn manojn.
Dum la gardistoj reekregis sian unuan heziton vidante Jesuon kaj aŭdante la sonon de lia nekutima voĉo, kaj dum la apostoloj kaj la disĉiploj proksimiĝis, Judaso antaŭeniris al Jesuo, kaj metante kison sur lian frunton, diris, “Saluton, Majstro kaj Instruisto.” Kaj dum Judaso tiel brakumis sian Majstron, Jesuo diris, “Amiko, ne sufiĉas fari tion! Ĉu vi volus ankoraŭ perfidi la Homan Filon per kiso?”
La apostoloj kaj disĉiploj estis litere stuporaj pro tio, kion ili vidis. Dum momento neniu moviĝis. Tiam Jesuo liberiĝante el la perfida kisado de Judaso, direktiĝis al la gardistoj kaj soldatoj, kaj denove demandis: “Kiun vi serĉas?” Kaj la kapitano denove diris, “Jesuon de Nazareto.” Kaj denove Jesuon respondis: “Mi estas dirinta al vi, ke mi estas li. Ĉar, do, vi serĉas min, lasu tiujn aliajn foriri. Mi estas preta por vin sekvi.”
Jesuo estis preta reveni al Jerusalemo kun la gardistoj, kaj la kapitano de la soldatoj tute pretis persmesi, ke la tri apostoloj kaj iliaj asociitoj en paco foriras. Sed antaŭ ol ili estis povantaj ekvojiri, dum Jesuo starigis tie atendanta la kapitanajn ordonojn, iu Malŝus, la siria korpogardisto de la ĉefpastro, antaŭeniris al Jesuo kaj pretiĝis ligi liajn manojn malantaŭ lia dorso, kvankam la romiana kapitano ne estis ordoninta, ke Jesuo estu tielligita. Kiam Petro kaj liaj asociitoj vidis sian Majstron submetita al tiu indignigaĵo, ili ne povis pli longe sin deteni. Petro tiris sian spadon, kaj impetegis antaŭen por puni Malŝus. Sed antaŭ ol la soldatoj estis povintaj veni por defendi la servanton de la ĉefpastro, Jesuo levi malpersvadantan manon al Petro, kaj severe parolante, diris: “Petro, reingigu vian spadon. Kiuj tiras spadon pereoj per spado.Ĉu vi ne komprenas, estas la Patra volo, ke mi trinku tiun pokalon? Kaj ĉu vi ankaŭ ne scias, ke mi povus eĉ nun komandi pli ol dek du legiojn da anĝeloj kaj iliaj asociitoj, kiuj liberigus min el la manoj de tiuj kelkaj homoj?
Dum Jesuo tiel efektive ĉesigis tiun aperigon de fizika rezisto de siaj adeptoj, tio estis sufiĉa por veki la timon de la gardara kapitano, kiu nun, per la helpo de siaj soldatoj, faligis siajn pezajn manojn sur Jesuo kaj rapide ligis lin. Dum ili tiel ligis liajn manojn per pezaj ŝnuroj, Jesuo diris al ili: Kial vi eliras kontraŭ mi kun spadoj kaj malalttonoj same kiel por kapti ŝteliston? Mi estis ĉiutage kun vi en la templo, publike instranta la homojn, kaj vi estis farantaj neniun provon por min kapti.”
Kiam Jesuo estis ligita, la kapitano, timanta ke la adeptoj de la Majstro provas liberigi lin, ordonis ankaŭ kapti ilin; sed la soldatoj ne estis sufiĉe rapidaj, ĉar aŭdintaj la kapitanajn ordonojn aresti ilin, la Jesuaj adeptoj haste forfuĝis en la ravinon. Dum tiu tuta tempo Johano Marko estis restanta izolita en la proksima kabano. Kiam la gardistoj reforiris al Jerusalemo kun Jesuo, Johano Marko provis eliri el la kabano por reatingi la fuĝantajn apostolojn kaj disĉiplojn; sed ĵus kiam li eliris, unu el la lastaj soldatoj revenantaj postkuri la fuĝantajn disĉiplojn pasis apud li, kaj vidante tiun junulon en lia el lino vesto, li postkuris lin, preskaŭ kaptanta lin. Fakte la soldato sukcesis alproksimiĝi sufiĉe por kapti la veston de Johano, sed la junulo liberiĝis el sia vesto, forfuĝante nuda, dum la soldato tenis la malplenan veston. Johano Marko haste iris al Davido Zebedeo sur la superan vojon.Post kiam li estis rakontinta al Davido kio estis okazinta, ambaŭ ili haste iris al la tendoj de la dormantaj apostoloj, kaj informis ĉiujn ok pri la perfido kaj la Majstra aresto.
Proksimume kiam la ok apostoloj estis vekigitaj, tiuj kiuj estis fuĝintaj en la revinon estis revenantaj, kaj ĉiuj ili estis arigantaj apud la olivpremilo por debati pri tio, kio devus esti farita. Intertempe Simono Petro kaj Johano Zebedeo, kiuj estis sin kaŝintaj inter la olivarboj, estis jam foriritaj malantaŭ la klikon da soldatoj, gardistoj, kaj servantoj, kiu estis nun elkondukanta Jesuon al Jerusalemo, kiel ili estus elkondukintaj enradikiĝintan krimulon. Johano de proksime sekvis la klikon, sed Petro de malproksime. Post kiam Johano Marko estis elglitinta el la ungegoj de la soldato, li sin ŝirmis en kovrilon, kiun li trovis en la tendo de Simono Petro kaj Johano Zebedeo. Li suspektis la gardistojn alkonduki Jesuon ĉe Anas, la honora ĉefpastro; tial li ĉirkaŭiris tra la olivarbaroj, kaj alvenis antaŭ la grupaĉo, kaj sin kaŝis apud la enira pordo de la ĉefpastra palaco.
Jakobo Zebedeo sin trovis disigita de Simono Petro kaj sia frato Johano, tiel ke nun li rekuniĝis kun la aliaj apostoloj kaj iliaj kompanoj tendumantoj ĉe la olivpremilo por pridiskuti pri kio devus esti farita pro la aresto de la Majstro.
Andreo estis liberigita de ĉiu ajn respondeco en la grupa administrado de siaj kunuloj; konsekvence, dum la pli grava el ĉiuj krizoj de iliaj vivoj, li silentis. Post mallonga neformala diskuto, Simono Zelotes supreniris sur la ŝtonan muron de la olivpremilo, kaj, farante pasian pledadon por la lojaleco kontraŭ la Majstro kaj la kaŭzo de la regno, admonis siajn kunilojn apostolojn kaj la aliajn disĉiplojn hasti post la bandaĉo, kaj defendi Jesuon. La plejmulto de la kompanio estus pretita sekvi sianagresivan manieron sen la konsilo de Natanaelo, kiu leviĝis tuj post kiam Simono estis fininta paroli, kaj altiris la atenton pri la fakto, ke Jesuo plurfoje instruis la neperforton. Li daŭris eĉ rememorigante, ke tiun nokton mem Jesuo estis doninta al ili kiel instrukcio antaŭŝirmi iliajn vivojn por kiam ili iros proklamantaj en la mondo la bonan novaĵon de la evangelio de la ĉiela regno. Kaj Natanaelo estis kuraĝigita en tiu sinteno de Jakobo Zebedeo, kiu nun rakontis, kiel Petro kaj aliaj tiris siajn spadojn por defendi kaj malhelpi la Majstran areston, kaj kiel Jesuo tiam ordonis Petron kaj spadodotitajn kompaniojn reingigi siajn klingojn. Ankaŭ Mateo kaj Filipo paroladis, sed nenio eliris el tiuj diskutoj ĝis kiam Tomaso altiris ilian atenton pri la fakto, ke Jesuo estis konsilinta al Lazaro ne endanĝerigi sian vivon. Li rimarkigis, ke ili povos nenion fari por savi ilian Majstron, ĉar li estis rifuzinta permesi, ke liaj amikoj defendi lin, kaj ĉar li persistis sin deteni de la uzo de siaj diaj povoj por meti obstaklon kontraŭ siaj malamikoj. Tomaso persvadis ilin disiĝi, ĉiu por si, interkonsentante, ke Davido Zebedeo restadus en la kampadejo por konservi centron de kunordigado kaj ĉefkvartiron de mesaĝistoj por la grupo. Je la dua kaj duono tiun matenon la kampadejo estis forlasita; sole Davido restadis kun tri aŭ kvar mesaĝistoj, la aliaj estintaj urĝe senditaj (ayant ete envoyes??) por sekurigi la informservon pri la loko, kie estis Jesuo, kaj kio estis farota kun li.
Kvin el la apostoloj, Natanaelo, Mateo, Filipo, kaj la ĝemeloj iris sin kaŝi en Betfago kaj Betanio. Tomaso, Andreo, Jakobo kaj Simono Zelotes sin kaŝis en la urbo. Simono Petro kaj Johano Zebedeo sekvis la kohorton ĝis la domo de Anas.
Malmulte da tempo post la tagiĝo, Simono Petro, senreaga ilistrado de profunda malespero, revenis vagi en la kampadejon de Getsemane. Davido konfidis lin al mesaĝisto, por ke li reiru kun sia frato, Andreo, kiu estis en la Nikodema hejmo en Jerusalemo.
Ĝis la finfino de la krucumado, Johano Zebedeo ĉiam restadis atingebla, kiel Jesuo al estis ordoninta al li, kaj li estis tiu, kiu horon post horo provizis la informojn al la mesaĝistoj, kiuj ilin transigis al Davido en la kampadejo de Getsemane, por sekve esti retransigitaj al la kaŝitaj apostoloj kaj al la Jesua familio.
Certe ja, la ŝafisto estas teren ĵetita, kaj la ŝafoj estas disigitaj! Dum ĉiuj ili svage komprenas, ke Jesuo estis avertinta ilin pri tiu situacio mem, ili estas tro severe ŝokitaj pro la subita malespero de la Majstro por esti kapablaj normale uzi sian menson.
Estis iom post la aŭroro, kaj ĵus post kiam Petro estis sendita ĉe sia frato, ke Jude, la Jesua frato en la karno, alvenis en la kampadejon, preskaŭ senspira kaj antaŭtempe kompare kun la aliaj anoj de la Jesua familio, por nur lerni, ke la Majstro estis jam en mallibero; kaj li hastis remalsupreniri la vojon de Jeriko por alporti tiun informon al sia patrino kaj al siaj gefratoj. Pere de Jude Davido Zebedeo sendis mesaĝon al la Jesua familio, por ke ĉiuj iru en la domon de Marta kaj Maria en Betanio, kaj tie atendu novaĵojn, kiujn siaj mesaĝistoj regule alportos al ili.
Tia estis la situacio dum la lasta duono de la ĵaŭda nokto kaj la unuaj horoj de la vendreda mateno pri la apostoloj, la ĉefaj disĉiploj, kaj la tera familio de Jesuo. Kaj ĉiuj tiuj grupoj kaj individuoj kontaktiĝis unu la alian pere de la servo de la mesaĝistoj, kiun Davido plufunkciigi de sia ĉefkvartiro en la Getsemana kampadejo.
Antaŭ ol forlasi la ĝardenon kun Jesuo, disputo leviĝis inter la juda kapitano de la templaj gardistoj kaj la romana kapitano de la kompanio de soldatoj, pri la loko kien devis esti alkondukita Jesuo. La kapitano de la templaj gardistoj ordonis, ke li estu alkondukita ĉe Kajafas, la nuna ĉefpastro. kapitano de la romianaj soldatoj ordonis ke Jesuo estu alkondikita al la palaco de Anas, la eksĉefpatro kaj bopatro de Kajafas. Kaj li faris tion, ĉar kutime la Romanoj rekte traktis kun Anas ĉiujn aferojn koncernantajn la aplikadon de la judaj ekleziaj leĝoj. Kaj la ordonoj de la romana kapitano estis efektivigitaj; ili alkondukis Jesuon en la domon de Anas por lia prepara pridemandado.
Judaso marŝis apud la kapitanoj, aŭdante ĉio, kio estis dirita, sed ne partoprenis en la disputo, ĉar nek la juda kapitano nek la romana oficiro volis paroli al la perfidulo - tiel multe ili lin malestimis.
Dum tiu tempo Johano Zebedeo rememoranta la instrukciojn de sia Majstro ĉiam resti atingebla, hastis alpaŝi al Jesuo, kiu marŝis inter la kapitanoj. La komandanto de la templaj gardistoj, vidanta Johanon marŝantan apud li, diris al sia asistanto: “Prenu tiun viron kaj ligu lin. Li estas unu el liaj adeptoj.” Sed kiam la romana kapitano aŭdis tion, li sin turnis, vidis Johanon, kaj donis ordonojn, por ke la apostolo venu apud li, kaj neniu molestu lin. Tiam la romana kapitano diris al la juda kapitano: “Tiu viro estas nek perfidulo nek timulo. Mi estas vidinta lin en la ĝardeno, kaj li ne tiris la spadon por rezisti nin. Li havas la kuraĝon veni por esti kun sia Mastro, kaj neniu ekkaptos lin. La romana leĝo permesas, ke ĉiu ajn kaptito povas havi malpleje amikon por akompani lin antaŭ la juĝeja barilo, kaj neniu malhelpos tiun viron sin teni apud sia Mastro, la kaptito.” Kaj kiam Judaso aŭdis tion, li estis tiel honta kaj humuligita, ke li lasiĝis preterdistanci de la marŝantoj, kaj alvenis sola en la palacon de Anas.
Kaj tio klarigas kial Johano Zebede eestis permesita restadi apud Jesuo dum la tutaj teruraj afliktoj de tiu nokta kaj la sekvanta tago. La Judoj timis diri kion ajn al Johano aŭ iel ajn molesti lin, ĉar li havis, por tiel diri, la statuson de romana konsilanto nomita por agi kiel observanto pri la operacioj de la eklezia juda kortumo.La privilegia pozicio de Johano estis des pli bone sekurigita kiam, antaŭ la palaca pordo de Anas, konfidante Jesuon al la kapitano de la templaj gardistoj, la Romano diris al sia asistanto: “Akompanu tiun kaptiton, kaj estu certa, ke tiuj Judoj ne mortigas sen la Pilata konsento. Zorgu, ke ili ne murdas lin, kaj estu certa, ke lia amiko, la Galileano, estas permesita observi ĉion, kion ili faras.” Kaj tiel Johano povis resti flanke de Jesuo ĝis la momento de lia morto sur la kruco, dum la dek aliaj apostoloj estis devigitaj restadi kaŝitaj. Johano agis sub la romana protektado, kaj la Judos ne aŭdacis molesti lin ĝis post la Majstra morto.
Dum la tuta vojiro ĝis la palaco de Anas, Jesuo ne malfermis la buŝon.De la mome,to de sia aresto ĝis sia apero antaŭ Anas, la Homa Filo diris neniun parolon.