Kajero 182084

En Getsemane

Estis ĉirkaŭ la tria tiun ĵaŭdon vespere kiam Jesuo elkondukis la dek unu apostolojn el la domo de Elija kaj Maria Marko al la kampadejo de Getsemane. De tiu tago kiam Johano Marko estis kun li sur la montetoj, ĉiam li konservis viglecatentan okulon pri Jesuo. Bezonante dormi, Johano ripozis plurajn horojn, dum la Majstro restadis kun siaj apostoloj en la ĉambro desupre, sed aŭdante ilin malsupreniri, li elkuŝiĝis, rapide surmetis lintolan veston, kaj sekvis ilin tra la urbo, sekve transe de la rivereta Kidrono, ĝis ilia privata kampadejo apude de la Getsemana Parko. Kaj Johano Marko restadis tiel proksima de la Majstro dum tiu tuta nokto kaj la sekvanta tago, ke li povis observi ĉion, kaj aŭdis ĉiujn parolojn de la Majstro de tiu momento ĝis la krucumado.

Dum Jesuo kaj la dekunuuloj revenis al sia kampadejo, la apostoj ekmiris pri la signifo de la plidaŭrigita foresto de Judaso, kaj ili interparolis pri la antaŭdiraĵo de la Majstro, ke unu el ili perfidus lin, kaj tiun unuan fojon, ili suspektis, ke ĉio ne estis bona pri Judaso Iskarioto. Sed ili ne malkaŝe komentis pri Judaso ĝis kiam ili atingis la kampadejon, kaj konstatis, ke li neĉeestis por ilin akcepti. Kiam ĉiuj ili alsaltis Andreon per demandoj por scii, kio okazis pri Judaso, ilia ĉefo nur rimarkis, “Mi ne scias kie estas Judaso, sed mi timas, ke li estas forlasinta nin.”

1. LA LASTA GRUPA PREĜO

Kelkajn momentojn post ilia alveno en la kampadejon, Jesuo diris al ili: “Miaj amikoj kaj fratoj, mia tempo kun vi estas nun tre mallonga, kaj mi deziras, ke ni izolu nin dum ni preĝos al nia ĉiela Patro por forte subteni nin dum tiu horo kaj de nun dum la tuta venonta laboro en la nomo de li.”

Post tiuj paroloj, Jesuo kondukis ilin malmulte fore de tie sur la Olivarba Monto, kaj li ordonis al ili ronde genuiĝi ĉirkaŭ li sur roka pleto plene superanta Jerusalemon, kiel ili estis farintaj la tagon de sia ordinacio; kaj dum li sin tenis tie, mezede ili, glorigita en la glata lunhelo, li levis siajn okulojn al la ĉielo, kaj preĝis:

“Patro, mia horo estas venita; nun glorigu vian Filon, por ke la Filo povu glorogi vin. Mi scias, ke vi estas doninta al mi plenan aŭtoritaton super ĉiujn vivantajn kreitaĵojn en mia regno, kaj mi donos eternan vivon al ĉiuj, kiuj iĝos fide filoj de Dio. Kaj tiu eterna vivo konsistas en la fakto, ke miaj kreitaĵoj konu vin kiel la sola vera Dio kaj Patro de ĉiuj, kaj ke ili kredu en tiu, kiun vi sendis en la mondo. Patro, mi estas laŭdeginta vin sur tero kaj plenuminta la laboron, kiun vi komisiis al mi plenumi. Mi estas preskaŭ fininta mian disdonacon sur la infanoj de nia propra kreado; mi nurdevas forlasi mian enkarnigitan vivon. Kaj nun, O, mia Patro, gloru min per la gloro, kiun mi havis kun vi antaŭ ol tiu mondo ekzistis, kaj akceptu min ankoraŭ unufoje pli al via dekstra mano.

Mi estas manifestinta vin al la homoj, kiujn vi elektis el la mondo, kaj donis al mi. Ili estas viaj - kiel ĉiu ajn vivo estas en viaj manoj - vi ilin donis al mi, kaj mi estas vivinta inter ili, instruante al ili la vivovojon, kaj ili estas kredintaj. Tiuj homoj lernas, ke ĉio tio, kion mi havas, venas de vi, kaj ke mia vivo vivita en la karno okazas por konigi mian Patron al la mondoj. Mi estas rivelinta al ili la veron, kiun vi donis al mi. Tiuj ĉi, miaj amikoj kaj ambasadoroj, estas sincere volintaj akcepti vian parolon. Mi estas dirinta al ili, ke mi estas deveninta de vi, ke vi sendis min en tiun mondon, kaj ke mi estas revenonta al vi. Patro, mi preĝas por tiuj elektataj homoj. Kaj mi preĝas por ili, ne kiel mi preĝus por la mondo, sed kiel por tiuj, kiujn mi estas elektintaj el la mondo por reprezenti min al la mondo, post kiam mi estos reveninta al via laboro, same kiel mi estas reprezentinta vin en tiu mondo dum mia enkarnigita restado. Tiuj homoj estas miaj; vi ilin donis al mi; sed ĉiuj aferoj kiuj estas miaj ĉiam estas viaj, kaj ĉiuj tiuj kiuj estis viaj vi estas estiginta ilin miaj. Vi estis ekzaltita en mi, kaj nun mi preĝas, por ke mi povu esti honorita en tiuj homoj. Mi ne povas pli longe restadi en tiu mondo; mi estas revenonta al la laboro, kiun vi donis al mi plenumi. Mi devas lasi tiujn homojn malantaŭ mi por reprezenti nin kaj nian regnon inter la homoj. Patro, antaŭŝirmu la fidelecon de tiuj homoj, dum mi prepariĝas forlasi mian vivon en la karno. Helpu al tiuj, miaj amikoj, esti unu en spirito, tutsame kiel ni estas unu. Kiel longe mi povis esti kun ili, tiel mi povis zorgi pri ili, kaj gvidi ilin, sed nun mi estas forironta. Estu apud ili, Patro, ĝis kiam ni povos sendi la novan instruiston por konsoli kaj plifortigi ilin.

“Vi donis dek du homojn al mi, kaj mi estas ĉiujn ilin konservinta, krom unu, la venĝan filon, kiu ne volis daŭrigi la fratecon kun ni. Tiuj homoj estas malfortaj kaj fragilaj, sed mi scias, ni povas meti nian konfidon sur ilin; mi estas ilin provinta; ili amas min tiom, kiom ili respektagas vin. Kvankam ili devas suferi multe por mi, mi deziras, ke ili estu ankaŭ plene ĝojaj dank’ al la certeco de fileco en la ĉiela regno. Mi estas doninta al tiuj homoj vian parolon, kaj instruinta al ili la verecon. La mondo povas malami ilin, kiel ĝi estas malaminta min, sed mi ne petas, ke vi ilin deprenu el la mondo, nur ke vi ilin gardu kontraŭ la malbono en la mondo. Sanktigu ili en la vereco; via parolo estas vereco. Kaj same kiel vi sendis min en la mondon, same mi estas sendanta tiujn homojn en la mondon. Por ili, mi estas vivinta inter homoj, kaj didiĉinta mian vivon je via servado konsistanta en la eblo, ke mi instigas ilin puriĝi dank’ al la vereco, kiun mi estas instruadinta al ili, kaj dank ‘al la amo, kiun mi estas rivelinta al ili. Mi bone scias, mia Patro, ke mi ne bezonas peti al vi atenti super tiuj fratoj post mia foriro; mi scias, ke vi amas ilin tiom, kiom mi, sed mi faras tion, por ke ili povu pli bone realigi, ke la Patro amas la mortemulajn homojn, kiel ilin amas la Filo.

“Kaj nun, mia Patro, mi volus preĝi ne nur por tiuj dek unu homoj, sed ankaŭ por ĉiuj aliaj, kiuj nun kredas, aŭ kiuj pli malfrue povos kredi la regnan evangelion dank’ al la parolo de ilia futura servado. Mi deziras, ili ĉiuj estu unu, kiel vi kaj mi estas unu. Vi estas en mi, kaj mi estas en vi, kaj mi deziras, tiuj kredantoj sammaniere estu en ni; ke niaj du spiritoj loĝu ilin. Se miaj infanoj estas unu, kiel ni estas unu, kaj se ili amas unuj la aliajn, kiel mi estas aminta ilin, tiam ĉiuj homoj kredos, ke mi estas devenanta de vi, kaj volos akcepti la revelacion pri la vereco kaj la gloro, kiun mi estas alportinta. Mi estas revelaciinta al tiuj kredantoj la gloron, kiun vi donis al mi. Same kiel vi estas vivinta kun mi en spirito, same mi estas vivinta kun ili en la karno. Same kiel vi estis unu kun mi, same mi estis unu kun ili, kaj tiamaniere estos unu kunili kaj en ili la nova instruisto. Kaj ĉion tion mi estas plenuminta, por ke miaj enkarnigitaj fratoj povu scii, ke la Patro amas ilin, kiel amas ilin la Filo, kaj ke vi amas ilin, kiel vi amas min. Patro, laboru kun mi por savi tiujn kredantojn, tiel ke ili povas baldaŭ glore restadi kun mi, kaj sekve rekuniĝi kun vi en la Paradiza brakumo. Tiujn, kiuj humile servas kun mi, mi volus glore havi kun mi, tiel ke ili povu vidi ĉion tion kion vi estas metinta en miajn manojn, kiel eterna rikolto de la tempa prisemado en la simileco de la mortemula karno. Mi arde deziras montri al miaj teraj fratoj la gloron, kiun mi havis kun vi antaŭ la fondiĝo de tiu mondo. Tiu mondo konas tre malmulte pri vi, justa Patro, sed mi konas vin, kaj mi estas koniginta vin de tiuj kredantoj, kaj ili konigos vin de aliaj generacioj. Kaj nun mi promesas al ili, ke vi estos kun ili en la mondo, kiel vi estis kun mi - tiel estu.”

La dekunuuloj restis genuigitaj cirkle ĉirkaŭ Jesuo dum pluraj minutoj antaŭ ol sin levi, kaj silente reiri al la proksima kampadejo.

Jesuo preĝis por unueco inter siaj adeptoj, sed li ne deziris unuformecon. Peko kreas mortan nivelon de malbona inerteco, sed la rekteco nutras la kreopovan spiriton de individua sperto en la vivantaj realecoj de eterna vereco kaj en la progresiva komuneco de la diaj spiritoj de la Patro kaj la Filo. En la spirita komunio de la kredanta-filo kun la dia Patro neniam povas ekzisti doktrina celeco kaj sekta supereco de grupa konscienco.

Dum tiu fina preĝo kun siaj apostoloj la Majstro aludis pri la fakto, ke li estas manifestinta la Patran nomon al la mondo. Kaj tio estas vere kion li faris per la revelacio de Dio tra sia perfekta vivo en la karno. La ĉiela Patro serĉis sin riveli al Moseo, sed li ne povis pli fari ol dirigi “MI ESTAS.” kaj kiam li estis urĝigita sin pli riveli, estis nur malkaŝita, “MI ESTAS kio MI ESTAS.” Sed kiam Jesuo estis fininta sian teran vivon, tiu nomo de la Patro estis rivelita, tiel ke la Majstro, kiu estis la enkarnigita Patro, povis vere diri:

Mi estas la vivpano.

Mi estas la vivanta akvo.

Mi estas la lumo de la mondo.

Mi estas la deziro de ĉiuj aĝoj.

Mi estas la malfermata pordo al la eterna savo.

Mi estas la realeco de senfina vivo.

Mi estas la bona ŝafisto.

Mi estas la vojo de la infinita perfekteco.

Mi estas la resurekto kaj la vivo.

Mi estas la sekreto de la eterna postvivo.

Mi estas la vojo, la vereco, kaj la vivo.

Mi estas la infinita Patro de miaj finitaj infanoj.

Mi estas la la vera rebo; vi estas la rebobranĉoj.

Mi estas la espero de ĉiuj kiuj konas la vivantan verecon.

Mi estas la vivanta ponto de mondo al alia.

Mi estas la vivanta ligilo inter tempo kaj eterneco.

Tiel Jesuo plilarĝiĝis la vivantan revelacion de la nomo de Dio por ĉiuj generacioj. Same kiel dia amo revelacias la naturon de Dio, same vereco malkaŝas lian nomon laŭ ĉiam-kreskantaj proporcioj.

2. LASTA HORO ANTAŬ LA PERFIDO

La apostoj estis grande ŝokitaj, kiam ili revenis en la kampadejo, kaj ne trovis Judason tie. Dum la dekunuuloj komenciĝis en viglan konversacion pri sia perfida kompano apostolo. Davido Zebedeo kaj Johano Marko aparte rilatis kun Jesuo, kaj rivelis al li, ke ili estis gardintaj Judason sub observado plurajn tagojn, kaj sciis, ke li intencis fordoni lin en la manojn de liaj malamikoj. Jesuo aŭskultis ilin, sed nur diris: “Miaj amikoj, nenio povas okazi kontraŭ la Homa Filo, krom se la ĉiela Patro volas tiel. Ne estu malkvietigitaj viaj koroj; ĉiuj aferoj faciligas la gloron de Dio kaj la savon de la homoj.

La serena sinteno de Jesuo deklinis. Samtempe la horo pasis, la iĝis pli kaj pli serioza, eĉ malĝoja. La apostoloj, baraktegaj, estus preferintaj ne eniri en siajn tendojn eĉ kiam petis al ili tion la Majstro mem. Revenante el sia interparolado kun Davido kaj Johano, li alparolis al ĉiuj dekunuuloj siajn lastajn parolojn, dirante: “Miaj amikoj, iru ripozi. Pretiĝu al la morgaŭa laboro. Memoru, ni devos submeti nin al la volo de la ĉiela Patro. Mian pacon mi lasas al vi.” Kaj tiel parolinta, li signis al ili reiri al siaj tendoj. Sed dum ili iris, li alvokis al si Petron, Jakobon, kaj Johanon, dirante: “Mi deziras, ke vi restadu kun mi kelkajn momentojn.”

La apostoloj ekdormis nur ĉar ili estis litere elĉerpitaj; ili estis havintaj malmulte da dormo de sia alveno en Jerusalemon. Antaŭ ol ili separiĝas por ĉiu dormi je sia flanko, Simono Zelotes alkondukis ĉiujn en sian tendon, kie estis deponitaj la spadoj kaj aliaj klingarmiloj provizis ĉiun el ili je tiu batalekipaĵo. Ĉiu el ili akceptis tiujn armilojn, kaj ĉirkaŭmetis ilin, escepte Natanaelo. Natanaelo rifuzante preni armilon, diris: “Miaj fratoj, La Majstro plurfoje diris al ni, ke lia regno ne estas de tiu mondo, kaj ke liaj disĉiploj ne devus batali per spado por establi ĝin. Mi kredas tion, mi ne opinias, ke la Majstro bezonas uzi la spadon por sin defendi. Ĉiuj ni estas vidintaj lian potencan povon, kaj scias, ke li povus sin defendi kontraŭ siaj malamikoj, se li dezirus tion. Se li ne volos rezisti antaŭ ili, estas certe ĉar tia decidiĝo reprezentos lian provon por plenumi la volon de sia Patro. Mi preĝos, sed mi ne elingos la spadon.” Kiam Andreo aŭdis la Natanaelan alparolon, li redonis sian spadon al Simono Zelotes. Kaj tiel naŭ el ili estis armitaj, kiam ili disiĝis por tranokti.

La rankoro pri la Judasa perfido nun eklipsis ĉiun ajn alian penson en la apostolaj mensoj. La Majstra komento pri Judaso, dum la lasta preĝo, malfermis iliajn okulojn pri la fakto, ke li estis forlasinta ilin.

Kiam la ok apostoloj estis fine izoliĝintaj en siajn tendojn, kaj dum Petro, Jakobo, kaj Johano atendis ricevi la Majstrajn ordonojn, Jesuo alvokis Davidon Zebedeo, dirante “Sendu al mi vian pli rapidan kaj fidindan mesaĝiston.” Kiam Davido alkondukis al la Majstro iun Jakobon, iam kurknabo en la nokta transportservo inter Jerusalemo kaj Betsaida, Jesuo sin turnante al li, diris: “Tuthaste iru al Abnero en Filadelfion, kaj diru al li: ’La Majstro sendas al vi pacajn salutojn, kaj diras, ke la horo estas veninta, kiam li estas fordonota en la manojn de siaj malamikoj, kiuj mortigos lin; sed ke li resurektos, kaj baldaŭ aperos al vi antaŭ ol foriri al la Patro; tiam li donos al vi konsilojn ĝis la tempo kiam la nova instruisto venos por vivi en viaj koroj.’” Kajkiam Jakobo estis redirinta tiun mesaĝon laŭ la Majstra kontentigo, Jesuo urĝe sendis lin, dirante: “Ne timu pri tio, kion iu ajn povus fari al vi, Jakobo, ĉar tiun nokton, nevidebla mesaĝisto kuros flanke de vi.”

Tiam Jesuo sin turnis al la ĉefo de la grekaj vizitantoj, kiuj tendumis kun ili, kaj diris: “Mia frato, ne estu konfuzita kaŭze de tio, kio okazas, ĉar mi estas jam avertinta vin. La Homa Filo estos mortigita sub la instigo de siaj malamikoj, la ĉefaj pastroj kaj la estroj de la Judoj, sed mi resurektos por dum mallonga tempo restadi kun vi antaŭ ol foriri al la Patro. Kaj kiam vi vidos okazantan ĉion tion, glorigu la Patron, kaj plifortigu viajn fratojn.

En ordinaraj cirkonstancoj la apostoloj estus persone esprimintaj al la Majstro siajn bondezirojn por la nokto, sed tiun vesperon,ili estis tiel maltrankvilaj pro la subita kompreno de la Judasa perfido, kaj tiel mirkonsternitaj pro la nekutima naturo de la adiaŭa preĝo de la Majstro, ke ili aŭskultis lian adiaŭan saluton kaj silente foriris.

Tiun nokton, dum Andreo forlasis lin, Jesus diris al li: “Andreo, kiom eble plej baraktu por konservi viajn fraton kune, ĝis kiam mi revenos al vi, post esti trinkinta tiun pokalon. Plifortigu viajn fratojn, ĉar mi estas jam ĉion dirinta al vi. Estu la paco kun vi.”

Ĉar estis jam malfrue en tiu nokto, neniu el la apostoloj antaŭvidis iun ajn nekutiman eventon. Ili serĉis dormi por frumatene la morgaŭon sin levi, kaj esti pretaj por la plej malbona. Ili opiniis, ke la ĉefaj pastroj serĉos aresti frumatene ilian Majstron, ĉar neniu sekulara laboro neniam estis farita post tagmezo la preparadan tagon de la Pasko. Nur Davido Zebedeo kaj Johano Marko komprenis, ke la Jesuaj malamikoj estis venontaj kun Judaso tiun nokton mem.

Davido estis sin aranĝinta por gardostari tiun nokton sur la supera vojo, kiu kondukis al la Betania-Jerusalemo vojo, dum Johano Marko devis pririgardi laŭ la vojo supreniranta tra la Kidrono ĝis Getsemane. Antaŭ ol iri al sia mem-imponita tasko de antaŭpostena servo, Davido adiaŭis Jesuon, dirante: “Majstro, mi estas havinta grandan ĝojon en mia servado kun vi. Miaj fratoj estas viaj apostoloj, sed mi estas plezuriĝinta plenumi la plej malgrandajn aferojn kiel ili devis esti plenumitaj, kaj mi tutkore bedaŭros vin, kiam vi estos for.” Kaj tiam diris Jesua al Davido: “Davido, mia filo, aliaj plenumis tion, kio estis ardonita al ili plenumi, sed tiu servado vi estas plenuminta laŭ via propra koro, kaj mi ne estis malŝata pri via sindonemo. Ankaŭ vi, iam vi servados kun mi en la eterna regno.”

Tiam, dum li prepariĝis por iri gardostari sur la supera vojo, Davido diris al Jesuo: “Vi scias, Majstro, mi estas avertinta vian familion, kaj dank’al mesaĝisto, mi scias, ke tiun nokton ili estas en Jeriko. Ili estos tie morgaŭon frumatene, ĉar estus dangere por ili nokte supreniri tiun krutan vojstrekon.” Kaj Jesuo, mallevante la rigardon al Davido nur diris: “Estu tiel, Davido.”

Kiam Davido estis suprenirinta sur la Olivarban Monton, Johano Marko prenis sian noktodeĵaron apud la vojo, kiu laŭiris la rivereton kurantan ĝis Jerusalemo. Kaj Johano estus restadinta je sia posteno sen sia granda deziro esti apud Jesuo, kaj scii tion, kio okazis. Malmulte da tempo post kiam Davido estis forlasinta lin, Johano Marko rimarkis Jesuon izoliĝantan kun Petro, Jakobo, kaj Johano en proksiman ravinon. Li estis tiel ĉefinfluita pro sia devoteco kaj sciavido, ke li forlasis sian sentinelan postenon, sekvis ilin kaŝiĝante en la arbetaĵojn, de kie li vidis kaj aŭdis ĉion tion, kio okazis dum tiuj lastaj momentoj en la ĝardeno, kaj ĵus antaŭ ol Judaso kaj la armata gardaro aperis por aresti Jesuon.

Dum ĉio tio okazis en la Majstra kampadejo, Judaso Iskarioto interparolis kun la kapitano de la templa gardaro, kiu estis ariginta siajn virojn antaŭ ol foriri sub la gvidado de la perfidulo por aresti Jesuon.

3. SOLA EN GETSEMANE

Kiam ĉio estis silenta kaj kvieta en la kampadejo, Jesuo elkondukanta Petron, Jakobon, kaj Johanon, je mallonga distanco supreniris al proksima ravino, kie li ofte antaŭe iris por preĝi kaj komunii. La tri apostoloj ne povis ignori, ke li estis kruele troŝarĝita. Neniam antaŭe ili estis observintaj sian Majstron tiel peze-ŝarĝitan kaj malĝojan. Kiam ili alvenis sur la lokon de liaj devotaĵoj, li petis al ili sidiĝi kaj maldormi kun li dum li malproksimiĝis je ŝtonĵeta distanco por preĝi. Kaj kiam li estis falinta vizaĝ-al-tere, la preĝis: “Mia Patro, Mi venis en tiun mondon por fari vian volon, kaj mi estas farinta ĝin. Mi scias, ke la horo estas venita foroferi tiun vivon en la karno, kaj mi ne evitas tion, sed mi ŝatus scii, ĉu tia estas via volo, ke mi trinku tiun pokalon. Sendu al mi la certecon, ke mi kontentigos vin en mia morto, kiel mi kontentigis vin en mia vivo.”

La Majstro restadis dum kelkaj momentoj en preĝoteniĝo, kaj revenis al la tri apostoloj, kiuj li trovis profunde dormigitaj, ĉar iliaj palpebroj estis pezaj, kaj ili ne povis resti nedormantaj. Jesuo vekis ilin, kaj diris: “Kio! ĉu vi ne povas maldormi kun mi eĉ dum unu horo? Ĉu vi ne povas vidi, ke mia animo spertas ekstreman malĝojecon, eĉ mortan, kaj ke mi arde deziras vian kompanion?” Post kiam la triuloj estis vekitaj el sia dormo, reforiris sole kaj refalante surteren, denove preĝis: “Patro, mi scias, eblas eviti tiun pokalon - ĉiuj aferoj estas eblaj kun vi - sed mi estas veninta por plenumi vian volon, kaj eĉ se tiu pokalo estos amara, se tia estos via volo, mi trinkos ĝin.” Kiam li estis tiel preĝinta, potenca anĝelo malsupreniris ĉe lia flanko, kaj parolante al li, tuŝis lin kaj plifortigis lin.

Kiam Jesuo revenis por paroli kun la tri apostoloj, li trovis ilin denove profunde dormigitaj. Li vekis ilin, dirante: “Dum tia horo, mi bezonas, ke vi maldormu kaj preĝu kun mi - vi estas grande bezonantaj preĝi, por ne esti submetitaj al la tento - Kial do vi ekdormas kiam mi forlasas vin?”

Triafoje la Majstro izoliĝis kaj preĝis: “Patro, vi vidas miajn dormigitajn apostolojn; estu mizerikorda kontraŭ ili. La spirito estas fakte arda, sed la karno estas palforta. Kaj nun, Patro, se tiu pokalo ne povas malaperi, tiam mi trinkos ĝin. Ne estu plenumita mia volo, sed la via.” Kaj kiam li estis fininta preĝi, li restis momenton humilsternita surgrunde. Kiam li restariĝis kaj revenis al siaj apostoloj, ankoraŭ unufoje li trovis ilin dormigitaj. Li rigardadis ilin, kaj kun indulgema gesto tenere diris: “Dormu nun, kaj prenu vian ripozon; la tempo de la decido estas pasita. La horo estas nun venita, dum kiu la Homa Filo estos mallojale fordonita en la manojn de siaj malamikoj.” Li sin klinis por skui kaj veki ilin, kaj diris: “Stariĝu, ni revenu en la kampadejon, ĉar, jen, kiu perfidas min estas atingebla, kaj la horo esats venita kiam mia grego estos disigita. Sed mi estas jam dirinta tiujn aferojn al vi.”

Dum la jaroj, kiujn Jesuo vivis inter siaj adeptoj, ili havis vere multajn pruvojn pri lia dia naturo, sed ĵus nun ili estas atestontaj novajn pruvojn pri lia homeco. Ĵus antaŭ la plej granda el ĉiuj revelacioj pri lia dieco, lia resurekto, devas nun okazi la plej grandaj pruvoj pri lia moratala naturo, lia humiligo kaj lia krucumado.

Ĉiufoje kiam li preĝis en la ĝardeno, lia homeco tendencis fide firmigi lian diecon; lia homa volo pli komplete fariĝis unu kun la dia volo de lia Patro. Inter la paroloj diritaj al li de la potenca anĝelo estis la mesaĝo, laŭ kiu la Patro deziris, ke lia Filo finu sian teran disdonacon pasante tra la estaĵa sperto, ekzakte kiel ĉiuj mortemulaj kreitaĵoj devas sperti materian dissolviĝon pasante de la tempa ekzisto en la progresadon de la eterneco.

Pli frue dum la vespero, ne estis ŝajninta al li tiel malfacile trinki la pokalon, sed dum la homa Jesuo adiaŭis siajn apostolojn, kaj sendis ili ripozi, la malfacilaĵo fariĝis pli terura. Jesuo travivis tiun naturan fluson kaj refluson de sentoj komunaj por ĉiu ajn homa sperto, kaj precize nun li estis laca pro sia laboro, elĉerpita pro la longaj horoj de malfacila strebo kaj dolora anksieco koncerne la sekurecon de siaj apostoloj. Kvankam neniu mortemulo ne povas pretendi kompreni la pensojn kaj sentojn de la enkarnigita Filo de Dio dum tia momento, ni scias, ke li spertis grandan angoron, kaj suferis nedireblan malĝojecon, ĉar lia vizaĝo ŝvitegis. Li estis fine konvinkita, ke la Patro intencis ebligi la disvolvoĝon de la naturaj eventoj; li estis plene decidita uzi neniun el siaj suverenaj povoj de plejsupera ĉefo de universo por sin savi.

La arigitaj armeoj de vasta kreado nun ŝvebis supre de tiu sceno sub la transira kuna komando de Gabriel kaj la Personecigita Ĝustiganto de Jesuo. La diviziaj komandantoj de tiuj ĉielaj armeoj tiuj estis plurfoje avertitaj ne interagi kun tiuj teraj operacioj, krom se Jesuo mem ordonus ilin interveni.

La sperto apartiĝi de siaj apostoloj konsistigis grandan strebon por la homa koro de Jesuo. Li konis kiun sorton de morto atendis lin, kaj tiu amdoloro premegis lin kaj igis pli malfacile al li alfronti ĝin. Li klare vidis kiom multe malfirmaj kaj kiom multe nesciaj estis liaj apostoloj, kaj antaŭtimis forlasi ilin. Li bone sciis, ke la tempo de sia foriro estis alvenita, sed lia homa koro arde deziris trovi, ĉu ne ekzistus ia ajn ebla kaj laŭleĝa elturnaĵo por eviti tiun teruran situacion de suferado kaj ĉagreno. Post kiam lia koro estis tiel vane serĉinta problemeviton, li akceptis trinki la pokalon. La dia menso de Mikael sciis, ke li estis kiom eble plej baraktinta por la dek du apostoloj; sed la homa koro de Jesuo deziris, ke pli estu plenumita por ili antaŭ ol ili estas lasitaj solaj en la mondo. La Jesua koro estis dispremita; li vere amis siajn fratojn. Li estis izolita de sia familio en la karno; unu el siaj elektataj asociitoj perfidis lin. La popolo de sia patro Jozefo estis forĵetinta lin, kaj tiel estis sigelinta sian propran pereon kiel popolo kun speciala misio sur tero. Lia animo estis turmentita pro neokazinta amo kaj forĵetita mizerikordo. Estis precize unu el tiuj abomenaj momentoj, kiam ĉio ŝajnas troŝarĝi la homon per humiliga kruelo kaj terura angoro.

La Jesua homeco ne estis senama al tiu situacio de persona soleco, publika malagnosko, kaj ŝajna malsukceso de sia kaŭzo. Ĉiuj sentoj nepriskribeble surpremis sur lin. En tiu granda malĝojeco lia menso iris al la tagoj de lia infaneco en Nazareto kaj al lia laboro en Galileo. En la tempo de tiu granda provo prezentiĝis en lia menso multaj el tiuj agrablaj scenoj de lia tera ministerio. Kaj estis dank’ al tiuj malnovaj memoroj pri Nazareto, Kapernaumo, Hermono Monto, kaj pri la tagiĝo kaj la subiro super la scintilanta maro de Galileo, ke li kvietigis sin, kaj plifortigis kaj preparigis sian homan koron por renkonti la perfidulon, kiu baldaŭ perfidus lin.

Antaŭ la alveno de Judaso kaj la soldatoj, la Majstro estis plene reakirinta sian kutiman ekvilibron. La spirito estis triumfinta super la karno; fido estis firmiĝinta super ĉiuj tendencoj timi aŭ konservi dubojn. La plejsupera provo de la plena realigado de la homa naturo estis alfrontita kaj akcepteble trapasita. Ankoraŭ unufoje la Homa Filo estis preta por serene alfronti siajn malamikojn en la plena certeco pri sia nevenkebleco, kiel mortemulo senrezerve dediĉita al la plenumado de la volo de sia Patro.