Kajero 181084

Finaj admonoj kaj avertoj

Post la konkludo de la adiaŭa parolado al la dekunuuloj, Jesuo neformale interparoladis kun ili, kaj rakontis multajn spertojn, kiuj kiel individue tiel kolektive koncernis ilin. Fine tiuj Galileanoj ekantaŭflaris, ke ilia amiko kaj instruisto estis forironta ilin, kaj ilia espero alkroĉiĝis al la promeso, ke post kelkiam li denove estos kun ili; sed ili inklinis forgesi, ke tiu revena vizito estis ankaŭ por kelkiam. Multnombraj el la apostoloj kaj la precipaj disĉiploj reale opiniis, ke tiu revena promeso post kelkiam (la mallonga intertempo inter la resurekto kaj la ĉieliro) indikis, ke Jesuo simple foriris por mallonga interparolado kun sia Patro, post kio li revenus por starigi la regnon. Tia interpreto pri lia instruo konformis ne nur kun iliaj antaŭkredoj, sed ankaŭ kun iliaj ardaj esperoj. Ĉar iliaj ĉiamaj kredoj akordiĝis kun iliaj finfaraj esperoj pri iliaj deziroj, ne malfacilis por ili trovi interpreton de la Majstraj paroloj, kiuj pravigus iliajn sopiradojn.

Post kiam la adiaŭa parolado estis debatita kaj komencinta instaliĝi en iliaj mensoj, Jesuo denove revokis la apostolojn al la ordo kaj komencis la avizon de siaj finaj admonoj kaj avertoj.

1. LASTAJ KURAĜIGAJ PAROLOJ

Kiam la dekunuuloj estis reprenintaj siajn lokojn, Jesuo stariĝis kaj diris al ili: “Ĉiam kiam mi estas kun vi en la karno, mi povas esti nur unu individuo inter vi aŭ en la tuta mondo. Sed kiam mi estos liberigita de tiu korpo de mortemula naturo, mi kapablos reveni kiel spirita enloĝanto de ĉiu el vi kaj de ĉiuj aliaj kredantoj pri tiu evangelio de la regno. Tiumaniere la Homa Filo iĝos spirita enkarniĝo en la animoj de ĉiuj vera kredantoj.

“Kiam mi estos reveninta por vivi en vi kaj labori tra vi, mi pli bone povos konduki vin dum tiu vivo, kaj gvidi vin dum via futura vivo tra la multaj loĝejoj en la ĉielo de la ĉieloj. .La vivo en la eterna kreado de la Patro ne estas senfina ripozo de senokupeco kaj egoista komforto, sed prefere senĉesa progreso en difavoro, vereco, kaj gloro. Ĉiu el multnombraj, multnombraj loĝejoj en la domo de mia Patro estas restadejo, vivo destinita por vin prepari celante la sekvantan. Kaj tiel la luminfanoj iros de gloro al gloro ĝis kiam ili atingos la dian staton en kiu ili estas spirite perfektaj kiel la Patro estas perfekta en ĉiuj aferoj.

“Se, post mia foriro, vi volas sekvi min, plenumu seriozajn strebojn por vivi konforme al la spirito de miaj instruoj, kaj al la idealo de mia vivo - fari la volon de mia Patro. Faru tion, prefere ol provi imiti mian naturan vivon en la karno, kiel mi estas devinta necese vivi ĝin sur tiu mondo.

“La Patro sendis min en tiun mondon, sed nur kelkaj el vi estas elektintaj plene akcepti min. Mi prodigos mian spiriton sur ĉiujn homojn, sed ĉiuj homoj ne elektos akcepti tiun novan instruiston, kiel gvido kaj konsilanto de la animo. Sed tiuj multaj kiuj akceptos lin estos iluminataj, purigataj, kaj kuraĝigataj. Kaj tiu Spirito de Vereco iĝos en ili fonto de vivanta akvo ŝprucanta en la eternan vivon.

“Kaj nun, dum mi estas forironta vin, mi volus diri al vi kuraĝigajn parolojn. Pacon mi lasas vin; mian pacon mi donas al vi. Mi faras tiuj donacojn, ne laŭ la maniero de la mondo - troŝpareme - mi donas al ĉiu el vi ĉion tion, kion li volas ricevi. Via koro ne estu malserenigita nek timanta. Mi estas venkinta la mondon, kaj en mi ĉiuj vi per la fido triumfos. Mi estas avertinta vin, ke la Homa Filo estos mortigita, sed mi certigas vin, ke mi revenos antaŭ ol iri al la Patro, eĉ se tio daŭras malmulte da tempo. Kaj post kiam mi estas ĉielirinta al la Patro, mi certe ja sendos la novan instruiston por esti kun vi kaj loĝi en viaj koroj. Kiam vi vidos okazantajn tiujn eventojn, ne estu konfuzegitaj, sed plivole kredu, des pli, ĉar vi per anticipo konos ĉiujn ilin. Mi estas amanta vin per granda korinklino, kaj mi ŝatus ne vin forlasi, sed estas la Patra volo. Mia horo estas venita.

“Dubu pri neniu el tiuj veraĵoj eĉ kiam vi estos disigitaj kaŭze de la persekutadoj, kaj senkuraĝaj pro multnombraj ĉagrenoj. Kiam vi sentos, ke vi estas solaj en la mondo, mi konos vian izolecon, same kiel vi konos la mian, kiam vi estos ĉiu siaflanke disigitaj, forlasantaj la Homan Filon en la manoj de liaj malamikoj. Sed mi neniam estos sola, ĉiam la Patro estas kun mi. Eĉ dum tia periodo mi preĝos por vi. Kaj ĉiuj tiuj aferoj mi estas dirinta al vi, por ke vi povu havi pacon, kaj pli abunde havi ĝin. En tiu mondo vi havos malfeliĉojn, sed havu bonan kuraĝon; mi estas triumfinta en la mondo, kaj montrinta al vi la vojon al la eterna ĝojo kaj ĉiama servado.”

Jesuo donas pacon al siaj kompanoj plenumantaj la volon de Dio, sed ĝi ne similas al la ĝojoj kaj kontentigoj de tiu materia mondo. La nekredantaj materialistoj kaj fatalistoj povas esperi ĝui nur du specoj de paco kaj anima konsolo: aŭ ili devas esti stoikaj, decidigitaj dank’ al firma rezoluteco alfronti la fatalon kaj suferi la plej malbonan, aŭ ili devas esti optimistaj, ĉiam sin allasantaj al la espero, kiu eterne ŝprucas en la homan koron, kaj vane sopirantaj al paco, kiu neniam reale venas.

Certa sumo kiel da stoikismo kaj tiel da optimismo estas utila por vivi vivon sur tero, sed nenio estas komparebla kun tiu notinda paco, kiun la Homa Filo elverŝas sur siajn fratojn en la karno. La paco, kiun Mikael donas al siaj infanoj sur tero estas tiu paco, kiu plenigis lian propran animon, kiam li mem vivis la mortemulan vivon en la karno kaj sur tiu sama mondo. La Jesua paco estas la ĝojo kaj kontentigo de Dion-konanta individuo, kiu estas triumfe spertinta kiel plene fari la volon de Dio dum sia mortemula vivo en la karno. La mensa paco de Jesuo estis bazita sur absolute homa fido en la realeco de la dia saĝeco kaj kompata plejsupera atento de la Patro. Jesuo havis malfacilaĵojn sur tero, li estis eĉ false nomita la “homo de doloroj,” sed en kaj tra ĉiu el tiuj spertoj li ĝuis la konsoligon de tiu konfido, kiu ĉiam permesis al li daŭrigi sian vivan celon en la plenas certeco , ke li estis plenumanta la Patran volon.

Jesuo estis decidema, persista, kaj tute sindonema al la plenumado de sia misio, sed li ne estis sensenta kaj hardita stoikulo; li ĉiam serĉis la kuraĝigajn aspektojn desiaj vivaj spertoj, sed li ne estis blinda kaj trompiĝanta mem optimistulo. La Majstro sciis ĉion, kio estia okazonta al li, kaj li estis sentima. Post kiam li estis elverŝinta tiun pacon sur ĉiun el sia adeptoj, li povis prave diri, “Ne estu via koro afliktita nek timigita.”

La Jesua paco estas, do la paco kaj la certeco de filo, kiu plene kredas, ke lia kariero dum la tempo kaj en la eterneco estas sekura kaj sub la gardado kaj zorgo de tut-saĝa, tut-amema, tut-potenca spirita Patro. Kaj fakte tiu paco transpasas la komprenon de mortemula menso, sed ĝi povas esti plenece ĝuigita de la kredanta homa koro.

2. PERSONAJ ADMONOJ DE ADIAŭO

La Majstro estis fininta doni siajn adiaŭajn instrukciojn, kaj informi siajn apostolojn kiel grupo pri siaj finaj admonoj. Li tiam sin turnis al ĉiu por adiaŭi kaj individue doni parolon de persona konsilo, kaj samtempe sian benon. La apostoloj ankoraŭ siditaj ĉe la tablo kiel unue ili estis sin sidigintaj por partopreni la lastan vespermanĝon, kaj dum la Majstro iris ĉirkaŭ la tablo por paroli al ĉiu el ili, ĉiu stariĝis kiam Jesuo sin turnis al li.

Al Johano Jesus diris: “Johano, vi estas la plej juna el miaj fratoj. Vi estis tre proksima al mi, kaj dum mi amas ĉiujn vin per la sama amo, kiun patro votas al siaj filoj, vi estis elektita de Andreo kiel unu el la tri, kiuj devis estis apud mi. Krome, vi estas aginta kaj devas tiel agi plu por mi pri multaj aferoj koncernantaj mian teran familion. Kaj dum mi iras al la Patro, Johano, mi plene konfidas, ke vi plupriatentos tiujn, kiuj estas miaj en la karno. Atentu, ke ilia nuna konfuzo pri mia misio neniel malhelpas vin dediĉi al ili tutan simpation, konsilon, kaj helpon, kiel vi scias, ke mi farus se mi devus resti en la karno. Kaj kiam ĉiuj ili sukcesis vidi la lumon, kaj eniri en la regnon, dum ĉiuj vi estos ĝoje akceptanta ilin, mi kalkulas je vi, Johano, por en mia nomo akcepti ilin.

“Kaj nun, ĉar mi eniras en la lastajn horojn de mia tera kariero, restadu apud mi, tiel ke mi povu lasi al vi iun ajn mesaĝon pri mia familio. Koncerne la laboron konfiditan al mi de la Patro, ĝi estas nun finita, krom tio kio koncernas mian fizikan morton, kaj mi estas preta trinki tiun lastan pokalon. Sed pri la responsecoj lasitaj al mi de mia tera patro, Jozefo, mi estas preninta ilin sur min dum mia vivo, sed nun mi devas kalkuli je vi por agi anstataŭ mi pri ĉiuj tiuj aferoj. Mi estas elektinta vin por fari tion por mi, Johano, ĉar vi estas la plej juna, kaj do vi verŝajne postvivis tiujn aliajn apostolojn.

“Antaŭlonge ni nomis vin kaj vian fraton tondrofiloj. Kiam vi ekis kun ni, vi estis obstinema kaj netolerema, sed vi estas multe ŝanĝinta de kiam vi deziris, ke mi faligu la fajron sur la kapojn de sensciaj kaj sencerbaj nekredantoj. Kaj vi devas ankoraŭ multe ŝanĝi. Vi devus iĝi la apostolo de la nova ordono, kiun mi estas tiun nokton doninta al vi. Dediĉu vian vivon por instrui viajn fratojn ami unu la alian, kiel mi estas amanta vin.”

Dum Johano Zebedeo starigis tie en la desupre ĉambro, larmoj ruliĝantaj sur liaj vangoj. Li fronte rigardis la Majstran vizaĝon, kaj diris: “Kaj mi ankaŭ volas, mia Majstro, sed kiel mi povas lerni pli ami miajn fratojn?” Tiam Jesuo respondis: “Vi lernos pli ami viajn fratojn, kiam vi estos unue lerninta pli ami ilian Patron en laĉielo, kaj post kiam vi estos vere pli interesiĝinta al ilia bonstato en la tempo kaj eterneco. Kaj iu ajn tia homa intereso estas nutrita per komprenema simpatio, neprofitcela servo, kaj senlima pardono. Neniu devus malestimi vian junecon, sed mi admonas vin ĉiam doni justan konsideron al la fakto, ke ofte la aĝo representas la sperton, kaj ke nenio en la homaj aferoj povas anstataŭi la efektivan sperton. Penu pace vivi kun ĉiuj homoj, speciale viaj amikoj en la frateco de la ĉiela regno. Kaj, Johano, ĉiam memoru, ne luktu kun la animoj, kiujn vi volus gajni por la regno.”

Tiam la Majstro, ĉirkaŭiranta sian propran seĝon, momenton paŭzis flanke de la loko de Judaso Iskarioto. La apostoloj plivole surpriziĝis, ke Judaso ne estis ankoraŭ revenita, kaj ili estis tre scivolemaj koni la signifon de la malĝoja vizaĝo de Jesuo, dum li starigis apud la vaka seĝo de la perfidulo.Sed neniu el ili, krom eble Andreo, elpensis la plej malgrandan penson, ke ilia kasisto estis elirinta por perfidi sian Majstron, kiel Jesuo estis signifinta al ili antaŭe dum la vespero kaj dum la supeo. De tiam tiom da aferoj estis okazintaj, ke ili estis forgesintaj la Majstran deklaron, laŭ kiu unu el ili perdos lin.

Jesuo nun iris al Simono Zelotes, kiu stariĝis por aŭskulti tiun admonon: “Vi estas vera filo de Abrahamo, sed kiom da tempo estis necesa, por ke mi sukcesu fari kun tiu filon de tiu ĉiela regno. Mi amas vin kaj tiel amas vin ĉiuj viaj fratoj. Mi scias, ke vi amas min, Simono, kaj vi ankaŭ amas la regnon, sed vi estas ankoraŭ estigi tiun regnon laŭ via inklino. Mi tute bone scias, ke vi fine komprenos la spiritajn naturon kaj signifon de mia evangelio, kaj plenumos kuraĝan laboron por ĝin proklami, sed mi estas afliktita pri tio, kiu povus okazi al vi post mia foriro. Mi plezuriĝus scii, ke vi ne malfirmos; Mi estus feliĉa, se mi povus scii, ke post mia reveno ĉe la Patro, vi ne estos ĉesinta esti mia apostolo, kaj akcepteble kondutos kiel ambasadoro de la ĉiela regno.

Jesuo estis apenaŭ fininta paroli al Simono Zelotes, ke la arda patrioto, sekigante siajn larmojn, replikis: “Majstro, timu nenion pri mia lojaleco. Mi estas turninta la dorson al ĉio por dediĉi mian vivon al la starigo de via regno sur tero. Kaj mi ne malfirmos. Mi estas postvivinta ĉiujn elreviĝojn, kaj mi ne forlasos vin.”

Tiam, metanta sian manon sur la ŝultron de Simono, Jesuo diris: “Estas fakte konsoliga aŭdi vin tiel paroli, speciale dum tia momento, sed, mia bona amiko, vi ne ankoraŭ scias pri kio vi parolas. Neniu momento mi dubas pri via lojaleco, via sindonemo, mi scias, vi ne hezitus vin riski en batalo, kaj morti por mi. kiel ĉiuj tiuj aliaj” (kaj ĉiuj aprobis per vigla kapsigno), “sed tio ne estos petita al vi. Mi ripetade estis dirinta al vi, ke mia regno ne estas de tiu mondo, kaj ke miaj disĉiploj ne luktos por starigi ĝin. Mi estis ofte dirinta tion al vi, Simono, sed vi rifuzas fronte vidi la veron. Mi ne estas malkvieta pri via lojaleco kontraŭ mi kaj la regno, sed kio vi faros, post mia foriro, kaj kiam fine vi klare ekvidos, ke vi ne estis malsukcesinta kompreni la signifon de mia instruo, kaj ke vi devas alĝustigi viajn falsajn ideojn al la realeco de alia kaj spirita speco de aferoj en la regno.?”

Simono deziris paroli, sed Jesuo levis sian manon, kaj haltigante lin, diris plu: “Neniu el miaj apostoloj havas plej sinceran kaj honestan koron ol vi, sed neniu el ili estos pli emociegita kaj senkuraĝigita ol vi, post mia foriro. Dum via tuta senkuraĝiĝomia spirito estos kun vi, kaj tiuj ĉi, viaj fratoj, ne forlasos vin. Ne forgesu kion mi estas instruinta al vi koncerne la rilato de civitaneco sur tero kaj pri la fileco en la spirita regno de la Patro. Bone pripensu ĉion, kion mi diris al vi pri la fakto redoni al Cezaro la propraĵon de Cezaro kaj al Dio la propraĵon de Dio. Dediĉu vian vivon, Simono, montri kiel mortemulo povas konvene plenumi mian ordonon simultane rekoni la tempan devon kontraŭ la civilaj povoj, kaj spirite servi en la frateco de la regno. Se vi akceptos la instruon de la Vereca Spirito, neniam vi havos konflikton inter la postuloj de civitaneco sur tero kaj la ĉiela fileco, krom se la tempaj estroj pretendas postuli de vi la omaĝon kaj adoron apartenantajn nur al Dio.

“Kaj nun, Simono, kiam vi estos sukcesinta vidi ĉion tion, post esti skuinta vian deprimon, kaj foririnta por potencege proklami tiun evangelion, neniam forgesu, ke mi estis kun vi dum via tuta periodo de senkuraĝiĝo, kaj ke mi estos kun vi ĝis la fino. Ĉiam vi estos mia apostolo, kaj post kiam vi estos konsentinta vidi per la spirita okulo, kaj pli plene cediginta vian volon je la volo de la ĉiela Patro, tiam vi revenos labori kiel mia ambasadoro, kaj neniu forprenos al vi la aŭtoritaton, kiun mi estas doninta al vi, pro tio, ke vi estas malrapida kompreni la veraĵojn, kiujn mi estas instuinta al vi. Tiel, Simono, ankoraŭ unufoje mi avertas vin, ke kiu ajn spadluktos spadmortos, dum kiu ajn laboras en la spirito akiras la eternan vivon en la venonta regno kaj ĝojo kaj paco en la nuna. Kaj kiam la laboro konfidita al vi estos finita dur tero, Simono, vi vin sidigos kun mi en mia transmorta regno. Vi reale vidos la regnon, kiun vi estis arde dezirinta, sed ne dum tiu vivo. Kredu plu en mi kaj en tio, kion mi estas riveliinta al vi , kaj ricevos la donacon de eterna vivo.”

Kiam Jesuo estis fininta paroli al Simono Zelotes, li iris al Mateo Levi kaj diris: “Ne pli longe alfalos al vi okupiĝi pri la disponebla valoraĵaro de la apostola grupo. Baldaŭ, tre baldaŭ, ĉiuj vi estos disigitaj; Ne estos parmesita al vi ĝui la konsoligan kaj kuraĝigan asocion de eĉ unu el viaj fratoj. Dum vi iros prediki tiun evangelion de la regno, vi devos trovi por vi mem novajn asociitojn. Mi estis sendinta vin duope dum la epoko de via formado, sed kiam vi estos reekregintaj vian emocion post la ŝoko de mia foriro, solaj vi foriros ĝis la limoj de la tero proklamante tiun bonan novaĵon: La fide-stimulitaj mortemuloj estas la filoj de Dio.”

Tiam diris Mateo: “Sed, Majstro, kiu sendos nin, kaj kiel ni scios kien iri? Ĉu Andreo montros al ni la vojon?” Kaj Jesuo respondis: “Ne, Levi, Andreo ne pli longe direktos vin pri la proklamado de la evangelio. Li fakte daŭros esti via amiko kaj konsilanto ĝis la tago kiam la nova instruisto venos; tiam la Spirito de Vereco kondukos ĉiun el vi eksterlanden por labori je la etendiĝo de la regno. Multaj ŝanĝoj estas okazintaj en vi de la tago kiam en la doganejo vi decidis sekvi min; sed multe pli devas okazi antaŭ ol vi povas koncepti la frataron, en kiu la Nejudoj sin sidigos flanke de la Judoj en frata asocio. Sed daŭrigu vian strebon por gajni viajn judajn fratojn ĝis kiam vi estos plene kontenta, kaj sekve, rezolute turnu vin al la aligentuloj. Vi povas esti certa pri unu afero, Levi: vi estas gajninta la konfidon kaj la korinklinonde viaj fratoj; ĉiuj ili amas vin.” (Kaj ĉiuj dekuloj kapsignis, ke ili jesis pri la Majstraj paroloj.)

“Levi, mi bone scias, ke por konservi reprovizigita la disponeblan valoraĵaron, vi havisangorojn, fordonojn kaj laborojn, kiujn viaj fratoj ne konas. Kaj mi plezuriĝas, eĉ se tiu kiu portis la monujon estas for, ke la publikana ambasadoro estas tie en mia adiaŭa kunveno kun la mesaĝistoj de la regno. Mi preĝas, por ke vi povu distingi la la signifon de mia instruo per la spiritaj okuloj. Kaj kiam la nova instruisto venos en vian koron, sekvu lin tien, kien li kondukos vin, kaj montru al viaj fratoj - eĉ al la tuta mondo - kion la Patro povas fari por malamita impostkolektisto, kiu aŭdacis sekvi la Homan Filon, kaj kredi je la evangelio de la regno. De la komenco, Levi mi estis amanta vin, kiel mi amis tiujn aliajn Galileanojn. Tiel bone scianta, ke nek la Patro nek la Filo donas la preferon al iu ajn, atentu ne fari tiajn distingojn inter tiuj, kiuj iĝas kredantoj en la regno dank ‘al via ministerio. Kaj tiel, Mateo, dediĉu vian tutan futuran vivon de servo montri al ĉiuj homoj, ke Dio ne donas la preferon al iu ajn; ke, laŭ Dio, kaj en la frataro de la regno, ĉiuj homoj estas egalaj, ĉiuj kredantoj estas filoj de Dio.”

Jesuo tiam iris al Jakobo Zebedeo, kiu silente starigis, dum la Majstro alparolis al li, diranta: “Jakobo, kiam vi kaj via pli juna frato iam venis por akiri de mi preferon en la honoroj de la regno, mi diris al vi, ke tiaj honoroj estis disdonacitaj de la Patro, kaj mi demandis al vi, ĉu vi estas kapablaj trinki mian pokalon; kaj ambaŭ vi respondis, ke vi estis kapablaj. Eĉ se tiam vi ne estis kapablaj, kaj se nun vi ne estas kapablaj, vi estos baldaŭ pretaj por tia servo, dank ‘al la sperto, kiun vi estas travivonta. En tiu epoko vi estis incitinta viajn fratojn pro tia konduto. Se ili ne estas jam plene pardonintaj vin, ili pardonos vin kiam ili vidos vin trinki mian pokalon. Ĉu via ministerio estas longa, ĉu ĝi estas mallonga, via animo patience atendu. Kiam la nova instruisto venos, lasu lin instrui al vi la ekvilibron de la kompato kaj tiun bonkoran toleremon, kiu naskiĝas de sublima konfido en mi kaj de perfekta submetiĝo kontraŭ la Patra volo. Dediĉu vian vivon al la demonstro de homa koronklino kaj dia digno kunmetitaj en Dion-konanta kaj Filon-kredanta disĉiplo. Kaj ĉiuj kiuj tiamaniere vivas rivelos la evangelion eĉ per sia maniero morti. Vi kaj via frato Johano uzos diferencajn vojojn, kaj eblas, ke unu el vi sin sidigu kun mi en la eterna regno longe antaŭ la alia. Vi estus bone helpita, se vi lernus, ke la vera saĝeco implicas kiel la juĝkapablon tiel la kuraĝon. Vi devus lerni almeti la sagasecon al via vigliniciatemeco. Jen, tiuj plejsuperaj momentoj alvenos, kiam miaj disĉiploj ne hezitos foroferi siajn vivojn por tiu evangelio. Sed en ĉiuj ordinaraj cirkonstancoj, estus sen kontesto pli bone kvietigi la koleron de la nekredantoj, por ke vi povu vivi kaj pluprediki la feliĉan novaĵon. Laŭ via povo, longe vivu sur tero, por ke viaj multnombraj jaroj de vivo povu esti fekundaj en la animoj gajnitaj por la ĉiela regno.“

Kiam la Majstro estis fininta paroli al Jakobo Zebedeo, li ĉirkaŭeniris la finon de la tablo, kie Andreo troviĝis, kaj rigardante sian fidelan helpanton en la okuloj, diris: “Andreo, vi estas fidele reprezentinta min kiel anstataŭa ĉefo de la ambasadoroj de la ĉiela regno. Kvankam vi estas iafoje dubinta, kaj okaze de aliaj momentoj evidentiginta danĝeran timecon, malgraŭ tio, vi estis ĉiam sincere justa kaj eminente senpartia en rilatoj kun viaj asociitoj. Ĉiam de la ordinacio de vi kaj viaj fratoj kielmesaĝistoj de la regno, vi estas memstare agintaj en ĉiuj administraj aferoj de la grupo, krom ke mi nomis vin kiel anstataŭa ĉefo de tiuj elektitaj homoj. En neniu alia tempa fako mi agis por direkti aŭ influi viajn decidojn. Kaj mi estas tiel aginta por estigi estron je la direktado de ĉiuj la postaj pridiskutoj de via grupo. En mia universo kaj en la universo de universoj de mia Patro, niaj filoj-fratoj estas traktitaj kiel individuoj en ĉiuj iliaj spiritaj rilatoj, sed en ĉiuj kolektivaj rilatoj ni nepre antaŭvidas precizan estrecon. Nia regno estas regno de ordo, kaj kie du aŭ pli da privolaj kreitaĵoj kunlaboras, estas ĉiam antaŭvidita la aŭtoritaton de estreco.

“Kaj nun , Andreo, ĉar vi estas la ĉefo de viaj fratoj kaŭze de la transdono de mia aŭtoritato, kaj ĉar vi estas tiel servinta min kiel persona delegito, kaj ĉar mi estas forlasonta vin kaj ironta al mia Patro, mi liberigas vin pri ĉiu ajn responseco koncernanta tiujn tempajn kaj administrajn aferojn. De nun vi ne devas plu praktiki juĝopovon kontraŭ viaj fratoj, krom tiun, kiun vi estas meritinta dank‘ al via kapableco kiel spirita ĉefo, kaj kiun viaj fratoj do libere agnoskas. De nun vi ne plu devas praktiki aŭtoritaton super viaj fratoj, krom se, post kiam mi estos foririnta al la Patro, ili restituas al vi tian juĝopovon per sia difinita leĝa ago. Sed tiu liberigo de reponseco kiel administra ĉefo de tiu grupo neniel malpligrandigas vian moralan responsecon fari ĉion, kio estas ebla por firme kaj fervorege teni la kunherecon de la grupo, dum la tujvenonta tempospaco, tiuj tagoj, kiuj devas pasi inter mia foriro el la karno kaj la sendo de la nova instruisto, kiu vivos en viaj koroj, kaj kiu fine kondukos vin en la ĉioman verecon. Dum mi pretiĝas forlasi vin, mi volus liberigi vin de ĉiu ajn administra responseco, kies origino kaj aŭtoritato rezultas el mia ĉeesto kiel unu inter vi. De nun, sur vi kaj inter vi, mi praktikos nur spiritan aŭtoritaton.

“Se viaj fratoj deziras konservi vin kiel konsilanto, mi ordonas al vi kiomeble plej barakti en ĉiuj aferoj, tempaj kiel spiritaj, por prmocii pacon kaj harmonion inter la diversaj grupoj da sinceraj kredantoj je la evangelio. Dediĉu vian restantan vivtempon kuraĝigi la praktikajn aspektojn de la frata korinklino inter viaj fratoj. Estu bonvola kontraŭ miaj sangofratoj, kiam ili estos ekkredi tiun evangelion; efektvigu korinklinan kaj senpartian sindonemon kontraŭ la Grekoj okcidente, kaj kontraŭ Abnero oriente. Kvankam tiuj ĉi, miaj apostoloj, estos baldaŭ disigitaj en la kvar anguloj de la tero por proklami la bonan novaĵon pri la saviĝo per la fileco kun Dio, vi devas konservi ilin kune dum la tujvenonta tempospaco, tiu periodo de intensa aflikto, dum kiu vi devos lerni kredi tiun evangelion sen mia persona ĉeesto, dum vi pacience atendos la alvenon de la nova instruisto, la Spirito de Vereco. Tiel do, Andreo, se, laŭ la homa vidpunkto, povas ne aljuĝi al vi plenumi la grandajn faritaĵojn, estu kontenta esti la instruisto kaj konsilanto de tiuj, kiuj plenumos tiajn faritaĵojn. Daŭrigu vian laboron sur tero ĝis la fino, kaj sekve vi daŭrigos tiun ministerion en la eterna regno, ĉar ĉu mi ne multfoje estas dirinta al vi, ke mi havas aliajn ŝafojn ekstere de tiu grego?”

Jesuo tiam iris al la ĝemeloj Alfeo, kaj starigante inter ili, diris: “Miaj malgrandaj infanoj, vi estas unu el la tri grupoj da fratoj, kiuj elektis sekvi min. Ĉiuj ses vi estas bone farintaj pace labori kun via propra sangofrato, sed neniu faris pli bone ol vi. Malagrablaj momentoj estas tujvenontaj Vi povas ne kompreni ĉion tion, kio okazos al vi kaj viaj fratoj, sed neniam dubu, ke vi estis iam alvokitaj por la laboro de la regno. Dum kelkaj tempoj neniu homamaso estos direktota, sed ne dekuraĝiiĝu; kiamvia vivlaboro estos finita, mi akcep-tos vin en la ĉielo, kie vi glore parolos pri via saviĝo al la serafaj armeoj kaj al la multegoj da altaj Filoj de Dio. Dediĉu vian vivon al la plialtigo de la ĉiutaga klopodo. Montru al ĉiuj homoj sur tero kaj al la anĝeloj de la ĉielo, kiel gaje kaj kuraĝe mortemula viro povas, post esti alvokita dum iu periodo labori en la speciala servo de Dio, reveni al siaj laboroj de iamaj tagoj. Se nun, via laboro en la eksteraj aferoj de la regno estus finita, vi devus reveni al viaj iamaj laboroj kun la nova iluminado de la fileca sperto kun Dio, kaj kun la alta kompreno, ke por kiu ajn konas Dion, estas neniu banala laboro, neniu sekulara peniga laborado. Por vi kiuj estas laborintaj kun mi, ĉiuj aferoj estas fariĝintaj sakralaj, kaj ĉiu ajn tera laboro estas fariĝinta servado por Dio la Patro mem. Kaj kiam vi aŭdos pri la agoj de viaj iamaj apostolaj asociitoj, plezuriĝu kun ili, kaj daŭrigu vian ĉiutagan laboron, kiel tiuj kiuj atendas Dion, kaj atendante laboras. Vi estis kaj ĉiam estos miaj apostoloj, kaj mi memoros pri vi en la venonta regno.”

Kaj tiam Jesuo iris al Filipo, kiu leviĝis por aŭskulti tiun mesaĝon de sia Majstro: “Filipo, vi estas metinta al mi multajn malspritajn demandojn, sed mi kiomeble plej baraktis por respondi ĉiun, kaj nun mi volus respondi la lastan el tiaj demandoj, kiuj estas prezentiĝintaj en via tre honesta sed nespirita menso. Dum la tuta tempo kiam mi estis ĉirkaŭvenanta ĝis vi, vi estis diranta al vi mem, ‘Kion mi faros, se la Majstro foriros kaj forlasos nin solaj en la mondo?’ O ĉi, malgrandfidulo! Kaj tamen vi havas preskaŭ tiom da fido, kiel multaj el viaj fratoj. Vi estis bona intendanto, Filipo. Vi estis malfortiĝanta nur kelkafoje, kaj unu el tiuj malfortiĝoj ni estas uzintaj por manifesti la Patran gloron. Via servi kiel intendanto ĉesas. Vi devas baldaŭ pli plene plenumi la laboron, por kiu vi estis alvokita - la prediko de tiu evangelio de la regno. Filipo, vi estis ĉiam dezirinta demonstrojn, kaj tre baldaŭ vi vidos grandajn aferojn. Estus pli bone, se vi estus vidinta ĉion tion per la fido, sed ĉar vi estis sincera eĉ en via materia sagaceco, vi vivos por vidi miajn parolojn plenumiĝi. Kaj sekve, kiam vi estos benita per la spirita klarvideco, plenumu vian laboron dediĉante vian vivon al la kaŭzo konsistanta en la konduko de la homaron serĉi Dion kaj malkovri eternajn realecojn per la okulo de la spirita fido, kaj ne per la okuloj de la materia menso. Memoru, Filipo, vi havas grandan mision sur tero, ĉar la mondo estas plenigata per tiuj, kiuj inklinas konsideri la vivon kiel vi. Vi estas devanta plenumi grandan laboron, kaj kiam ĝi estos finita en la fido, vi venos al mi en mian regnon, kaj mi prenos grandan plezuron montri al vi kion la okulo estas ne vidinta, kaj kion la orelon estas ne aŭdinta, nek la mortemula menso konceptinta.Intertempe iĝu liel malgranda infano en la regno de de la spirito, kaj persmesu al mi, kiel la spirito de la nova instruisto , konduki vin al la spirita regno. Kaj tiamaniere mi povos por vi fari multajn aferojn, kiujn mi ne estis kapabla plenumi, kiam mi restadis kun vi kiel mortemule de la regno. Kaj ĉiam memoru, Filipo, kiu ajn estas vidinta min estas vidinta la Patron.”

Sekve la Majstro iris al Natanaelo. Dum Natanaelo stariĝis, Jesuo petis lin eksidi sin, kaj sidigante flanke de li diris: “Natanaelo, vi estas lerninta vivi supre de la antaŭjuĝoj , kaj praktiki pli kaj pli toleremon de kiam vi estas iĝinta mia apostolo. Sed estas ankoraŭ multe pli devanta esti lernita de vi. Vi estis beno por viaj kompanoj, ĉar ili ĉiam estis revokitaj al la ordo pro via konstanta sincereco. Eblas, kiam mi estos for, ke via verdiremo malhelpas vin amike rilati plu kun viaj fratoj, ne nur malnovaj, sedankaŭ novaj. Vi devus lerni, ke la esprimo de penso, eĉ bona, devas esti modulita laŭ la intelekta statuso kaj spirita disvolviĝo de la kunparolanto. La sincereco estis tre utila en la laboro de la regno, kiam ĝi estas interligita kun la juĝkapablo.

“Se vi volus labori kun viaj fratoj, vi povus plenumi pli daŭrajn faritaĵojn, sed se vi surprizas vin serĉi tiujn, kiuj opinias kiel vi, tiam dediĉu vian vivon provi, ke la disĉiplo, kiu konas Dion povas iĝi konstruisto de regno, eĉ kiam li estas sola en la mondo, kaj plene izolita el siaj kompanoj kredantoj. Mi scias, ke vi estos fidela ĝis la fino, kaj iam mi akceptos vin en la plivastigita servo de mia ĉiela regno.”

Tiam Natanaelo parolis por meti tiun demandon al Jesuo: “De la unua tago kiam vi estis nomumanta min al la servado de la regno, mi estis aŭskultanta vian instruadon, sed honeste mi ne povas kompreni la tutan signifon de ĉio tio, kion vi diras al ni. Mi ne scias kion baldaŭe atendi, kaj mi opinias, ke la plejmulto el miaj fratoj estas simile perpleksaj, sed ili hezitas konfesi sian konfuzon. Ĉu vi povas helpi min?” Jesuo metante sian manon sur la Natanaelan ŝultron, diris: “Mia amiko, Ne estas mirinde, ke vi sentas perpleksecon en via provado por kompreni la signifon de mia spirita instruo, ĉar vi estas tiel handikapita pro viaj antaŭjuĝoj de juda tradicio, kaj tiel konfuzita pro via persista tendenco interpreti mian evangelion konforme al la instruoj de la skribistoj kaj fariseoj.

“Mi estas multe parole instruinta vin, kaj mi estas vivinta mian vivon inter vi. Mi estas farinta ĉion tion, kio povas esti farita por ilumini viajn mensojn kaj liberigi viajn animojn, kaj kion vi ne kapablis akiri de miaj instruoj kaj mia vivo, vi devas nun prepariĝi akiri dank ‘al la instruisto de ĉiuj instruistoj - la efektiva sperto. Kaj en tiu tuta nova sperto, kiu nun atendas vin, mi antaŭos vin, kaj la Vereca Spirito estos kun vi. Ne timu, kion nun vi estas ne sukcesantaj kompreni, la nova instruisto, kiam li estos veninta, rivelos tion al vi dum via restanta tera vivtempo, kaj pluklerigos vin en la eternaj eraoj.”

Tiam la Majstro, sin turnante al ĉiuj apostoloj, diris: “Ne estu konsternitaj ne kompreni la plenan signifon de la evangelio. Vi estas nur finitaj, mortemulaj homoj, kaj kion mi estas instruinta al vi estas infinita, dia, kaj eterna. Estu paciencaj, kaj havu bonan kuraĝon , ĉar vi havas antaŭ vi la eternajneraojn por daŭrigi vian progresivan akiradon de la sperto perfektiĝi, kiel via Paradiza Patro estas perfekta.

Sekve Jesuo iris al Tomaso, kiu starigante, aŭdis lin diri: “Tomaso, vi estas ofte malhavinta fidon; tamen, kiam vi estis havantaj viajn dubajn periodojn, vi neniam estas malhavinta kuraĝon. Mi bone scias, ke la mensogaj profetoj kaj falsaj instruistoj ne erarigos vin. Post mia foriro, viaj fratoj des pli ŝatos vian kritikan manieron konsideri novajn instruojn. Kaj,kiam ĉiuj vi estos disigitaj ĉe la limoj de la tero dum la venontaj tempoj, memoru, ke vi estas ankoraŭ mia ambasadoro. Dediĉu vian vivon al la granda faritaĵo montri kiel kritika materia menso de homo povas venki la inertecon de la intelekta dubo, kiam li estas konfrontita al la demonstra manifestado de la vivanta vereco tia, kia agas en la sperto de spirite naskitaj viroj kaj virinoj, kiuj produktas la fruktojn de la spirito en siaj vivoj, kaj kiuj amas unuj la aliajn, kiel mi esta amanta vin. Tomaso, mi estas feliĉa vi kuniĝis al ni, kaj mi scias, post mallonga periodo de perplekseco, vi pluservados la regnon. Viaj duboj estas perpleksigintaj viajn fratojn, sed ili estas neniam malserenigintaj min. Mi havas konfidon al vi, kaj mi antaŭeniros vin ĝis la ekstremaj limoj de la tero.”

Tiam la Majstro iris al Simono Petro, kiu stariĝis, dum Jesuo alparolis lin: “Petro, mi scias vi amas min, kaj ke vi dediĉas vian vivon al la publika proklamado de tiu evangelio de la regno al la Judoj kaj Nejudoj, sed mi estas afliktita, ke viaj jaroj de tia densa asocio kun mi ne estas sukcesinta pli helpi vin pripensi antaŭ ol paroli. Kian sperton vi devos travivi antaŭ lerni prigardi viajn parolojn? Kiom da malfacilaĵoj vi estas kaŭzinta al ni pro via senpripensaj paroloj, pro via aroganta memfido! Kaj vi estas ekmalutili al vi mem multe pli, se vi ne superas tiun malkapablecon.Vi scias, ke viaj fratoj amas vin malgraŭ tiu manko, kaj vi devus ankaŭ kompreni, ke tiu malferfekteco neniel malfortiĝas mian korinklinon kontraŭ vi, sed malgrandigas vian utilecon, kaj neniam ĉesas damaĝi vin. Sed vi sendube ricevos grandan helpon dank’al la sperto, kiun vi estos travivanta tiun nokton mem. Kaj kion mi nun diras al vi, Simono Petro, mi ankaŭ diras al ĉiuj viaj fratoj tie ĉi arigitaj: Tiun nokton ĉiuj vi estos en ganda danĝero stumbli kaŭze de mi. Vi scias estas skribita,: ‘La paŭtisto estos frapita, kaj la ŝafinoj estos disigitaj.’ Kiam mi estos for, estos granda danĝero, ke iuj el vi subfalu al la duboj, kaj stumblu kaŭze de tio, kio okazos al mi. Sed mi promesasq al vi nun, ke mi revenos al vi kelkiam, kaj ke tiam mi antaŭeniros vin en Galileon.”

Tiam diris Petro, metante sian manon sur la Jesuan ŝultron: “Ne, Majstro, ne gravas se ĉiuj miaj fratoj subfalos al la duboj pri vi, mi promesas mi ne stumblos pri nenio, kion vi povas plenumi. Mi iros kun vi, kaj se estas necese, mi mortos por vi.”

Dum Petro sin staris tie antaŭ sia Majstro, ege tremanta de intensa emocio kaj superbordiĝanta de sincera amo por li, Jesuo rigardis rekte en liajn larmantajn okulojn, dum li diris: “Petro, vere, vere, mi diras al vi, tiun nokton la virkoko ne blekos antaŭ ol vi estos tri aŭ kvarfoje malagnoskinta min. Kaj tiel kion vi ne estas lerninta de kvieta asocio kun mi, vi lernos tion pro multe da malagrablaĵoj kaj multnombraj ĉagrenoj. Kiam vi estos reale lerninta tiun necesan lecionon, vi devus fortigi viajn fratojn kaj plu vivi vivon dediĉitan al la prediko de tiu evangelio, eĉ se vi estas enprizonigita, kaj eble sekvanta min pagante la plejsuperan prezon de amema servado por konstrui la Patran regnon.

“Sed memoru mian promeson: Kiam mi estos revivigita, mi restados kelkajn tempojn kun vi, antaŭ ol iri al la Patro. Kan eĉ tiun nokton mi preĝpetos la Patron, por ke li fortigu ĉiun el vi por tio, kion vi estas nun tre baldaŭ travivonta. Mi amas ĉiujn vin per la sama amo, per kiu amas min la Patro, kaj do vi devus de nun ami unuj la aliajn, kiel mi estas amanta vin.”

Sekve, kiam ili estis kantintaj himnon, ili foriris al la kampadejo de la Olivarba Monto.