Kajero 180084

LA ADIAŬA PAROLADO

Post kiam ili estis kantintaj la psalmon en la fino de la supeo, la apostoloj opiniis, ke Jesuo intencis tuj reveni en la kampadejon. Sed li indikis al ili sidiĝi. La Majstro diris:

“Vi bone memoras kiam Mi sendis vin sen monujo aŭ dusako, kaj eĉ rekomendis preni neniun plian veston. Kaj vi ĉiuj memoras, ke vi estas malhavintaj nenion. Sed nun, vi alvenas en tumultan periodon, kaj vi ne pli longe povas kalkuli kun la bonvolo de la homamasoj. De nun, tiu kiu havas monujon portu ĝin kun li. Kiam vi eliros en la mondon por proklami tiun evangelion, elturniĝu por havi tion, kio ŝajnas al vi la plejbono. Mi venis alporti la pacon, sed ĝi ne aperos antaŭ iu tempo.

“Nun la glorada tempo de la Homa Filo estas venonta, kaj la Patro estos glorigita en Mi. Miaj amikoj, Mi estas nur kun vi dum ankoraŭ malmulte da tempo. Baldaŭ vi seĉos min, sed vi ne trovos min, ĉar Mi foriras en lokon, kien nun vi ne povas iri. Sed kiam vi estos finintaj vian laboron sur tero, kiel Mi estas fininta la mian, tiam vi venos al Mi, kiel Mi nun min preparas iri al la Patro. Baldaŭ post delonge Mi forlasos vin, vi ne vidos plu min sur tero, sed ĉiuj vi vidos min en la venonta erao, kiam vi escendos en la regnon, kiun mia patro donis al Mi.“

1. LA UNUA ORDONO

Post kelkaj momentoj de neformala konversacio, Jesuo stariĝis, kaj diris: “Kiam Mi ediktis por vi parabolon indikantan kiel vi devus servi unuj la aliajn, Mi diris, ke Mi deziris doni al vi novan ordonon; kaj Mi estas faronta tion nun, ĉar Mi estas forlasonta vin. Vi bone konas la ordonon, kiu ediktas, ke vi amu unuj la aliajn; ke vi amu vian najbarulon kiel vin mem. Sed Mi ne estas plene kontentigita kun eĉ tia sincera sindonemo en la nomo de miaj infanoj. Mi ŝatus vidi vin plenumi ankoraŭ pli grandajn agojn de amo en la regno de la frataro de la kredantoj. Tial Mi donas al vi tiun novan ordonon: Amu unuj la aliajn kiel Mi estas aminta vin. Kaj se vi tiel amos unuj la aliajn, per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj.

“Kiam Mi donas al vi tiun novan ordonon, Mi ne pesigas neniun plian ŝarĝon sur viajn animojn; prefere Mi alportas al vi novan ĝojon kiu ebligas, ke vi spertu novan plezuron konante la delicojn de la elverŝo de via korinklino kontraŭ viaj samuloj. Eĉ se Mi devas ekstere suferi, Mi estas travivonta la plejsuperan ĝojon en la elverŝo de mia korinklino sur vi kaj viaj mortemulaj samuloj.

“Kiam Mi invitas vin ami unuj la aliajn, kiel Mi estas aminta vin, Mi elvokas antaŭ vi la plejsuperan mezuron de vera korinklino, ĉar neniu homo povas havi pli grandan amon, ol tiu, kiu donos sian vivon por siaj amikoj. Kaj vi estas miaj amikoj; vidaŭros esti miaj amikoj se vi volos fari tion, kion Mi estis instruinta al vi. Vi estas nomintaj min Majstro, sed Mi ne nomas vin servantoj. Se vi volos nur ami unu la alian, kiel Mi estas amanta vin, vi estos miaj amikoj, kaj ĉiam Mi parolos al vi pri tio, kion la Patro rivelas al Mi.

“Vi ne estas simple elektintaj min, sed Mi estas ankaŭ elektinta vin, kaj Mi estas ordinaciinta vin, por ke vi iru en la mondon porti la fruktojn de amema servado al viaj kompanioj, same kiel Mi vivis inter vi kaj revelaciis la Patron al vi. La Patro kaj Mi ambaŭ laboros kun vi, kaj vi travivos la dian plenecon de ĝojo, se vi nur obeos mian ordonon ami unu la alian, kiel Mi estas aminta vin.”

Se vi volas partopreni en la Majstra ĝojo, vi devas partopreni en lia amo. Kaj partopreni en lia amo signifas, vi estas partopreninta en lia servado. Tia travivaĵo de amo ne liberigas vin de la malfacilaĵoj de tiu mondo; ĝi ne kreas novan mondon, sed ĝi pli certe igas la malnovan mondon nova.

Memoru: Jesuo petas la lojalecon, ne la foroferon. La konscienco pri forofero impli- cas la mankon de tiu tutkora korinklino, kiu estus farinta per tia amema servado plejsuperan ĝojon. La ideo pri devo signifas, ke vi estas mense servantoj, kaj konsekvence ne travivas la potencan emocion plenumi vian servadon kiel amiko kaj kontraŭ amiko. La amikeca impulso transcendas ĉiujn konvinkoj de devo, kaj la servado de amiko kontraŭ amiko neniam povas esti nomita forofero. La Majstro instruis la apostolojn, ke ili estas la filoj de Dio. Li nomis ilin fratoj, kaj nun, antaŭ sia foriro, li nomas ilin siaj amikoj.

2. LA REBO KAJ LA REBOLIGNOJ

Tiam Jesuo stariĝis kaj pluinstruadis siajn apostolojn: “Mi estas la vera rebo, kaj mia Patro estas la agrikulturisto. Mi estas la rebo, kaj vi estas la rebolignoj. Kaj la Patro petas de Mi nur, ke vi portu multajn fruktojn. La rebo estas debranĉigita nur por pliigi la produktivecon de siaj rebolignoj. La Patro eliminos ĉiun rebolignon eliĝintan de Mi, kiu ne portas fruktojn. La Patro senbranĉigos ĉiun rebolignon portantan fruktojn, por ke ĝi portu ankoraŭ pli da fruktoj. Jam vi estas puraj dank’al mia parolo, sed vi devas daŭri esti puraj. Vi devas restadi en Mi, kaj Mi en vi; la reboligno mortos se ĝi estas disigita de la rebo. Same kiel la reboligno ne povas porti fruktojn, krom se ĝi restadas en la rebo, same vi ne povas produkti la fruktojn de la amema servado, krom se vi restadas en Mi. Memoru: Mi estas la reala rebo, kaj vi estas la vivantaj rebolignoj. Kiu ajn vivos en Mi, kaj Mi en li, portos multajn fruktojn de la spirito, kaj travivos la plejsuperan ĝojon produkti tiun spiritan rikolton. Se vi daŭrigos tiun vivantan spiritan rilaton kun Mi, vi portos abunde fruktojn. Se vi restados en Mi, se miaj paroloj vivos en vi, vi kapablos libere komunii kun Mi; tiam mia vivanta spirito povos tiel impregni vin, tiel ke vi povos peti ion ajn, kion mia spirito volas, kaj plenumi tion kun la certeco, ke la Patro plenumigos nian rajtopeton. Jen kiam estas glorigita la Patro: kiam la rebo havas multajn rebolignojn, kaj kiam ĉiu reboligno portas multajn fruktojn. Kaj kiam la mondo vidos tiujn fruktodonajn rebolignojn - miajn amikojn, kiuj amas unuj la aliajn, kiel Mi estas aminta ilin - ĉiuj homoj scios, ke vi estas reale miaj disĉiploj.

“Same kiel la Patro estas aminta min, same Mi estas aminta vin. Vivu en mia amo, kiel Mi vivas en la Patra amo. Se vi agos kiel Mi estis instruinta vin, vi restados en mia amo sammaniere kiel Mi estas obeinta la Patran parolon, kaj ĉiam restadas en lia amo.”

La Judoj estis longe instruintaj, ke la Mesio estus “tigo devenanta de la rebo” de Davidaj prapatroj. kaj kiel memorfesto de tiu malnova instruo granda emblemo de traŭbo kaj ĝia rebo ornamis la eniron de la Heroda templo. Ĉiuj apostoloj memoris tion dum la Majstro parolis al ili tiun nokton en la ĉambro desupre.

Sed grandaj ĉagrenoj pli malfrue rezultis de falsa interpreto de la Majstraj konkludoj pri la preĝo. Estus havintaj malmulte da malfacilaĵoj pri tiuj instruoj, se liaj ekzaktaj paroloj estus estintaj enmemoritaj, kaj konsekvence senerare transskribitaj. Sed tia, ke la raporto estis farita, la kredantoj baldaŭ rigardis preĝon en la nomo de Jesuo kiel speco de plejsupera magio, pensantaj ricevi de la Patro ĉion, kion ili petus tiel. Dum jarcentoj honestaj animoj plurompiĝigi sian fidon kontraŭ tiun obstaklon. Kiom da tempo estos necese, por ke la mondo de la kredantoj komprenu, ke preĝo ne estas procezo por vin kontentigi, sed prefere programo por preni la vojon de Dio, sperto por lerni kiel rekoni kaj plenumi la Patran volon? Estas tute vere, ke kiam via volo estas reale alkonformiĝinta kun lia, vi povas peti ion ajn sentitan de tiu volunuiĝo, kaj tio estos elaŭdita. Kaj tia volunuiĝo plenumiĝas de kaj tra Jesuo, kiel la vivo de la rebaj fluoj irigacias kaj traakvigas la vivantajn rebolignojn.

Kiam ekzistas tiu vivanta ligilo inter dieco kaj humaneco, se homoj senpripense kaj nescie preĝas por sia egoista komforto kaj malmodestaj plenumadoj, povas ekzisti nur unu dia respondo: Pli kaj ankoraŭ pli da fruktoj de la spirito devas kreski sur la tigoj de la vivantaj rebolignoj. Kiam la reboligno de la rebo estas viva, nur unu respondo povas esti donita por ĉiuj ĝiaj petoj: produktu pli kaj pli da traŭboj. Fakte la reboligno ekzistas nur por, kaj fari nenion, krom porti fruktojn kaj produkti traŭbojn. Same la vera kredanto ekzistas nur por porti la fruktojn de la spirito: Ami homojn kiel li mem estis amita de Dio - ami unuj la aliajn kiel Jesuo estas aminta nin.

Kiam la Patra mano de disciplino estas etendita sur la rebo, tio estas ame farita, por ke la rebolignoj povu porti multajn fruktojn. Saĝa agrikulturisto tranĉas nur la mortintajn kaj senfruktajn rebolignojn.

Jesuo havis grandan malfacilaĵon por alkonduki siajn disĉiplojn rekoni, ke preĝo estas funkcio de la spirite-naskitaj kredantoj en la spirite-regita regno.

3. MALAMIKECO DE LA MONDO

La dekunuuloj estis apenaŭ ĉesintaj sian diskuton rilate al la paroloj pri la rebo kaj la rebokignoj, kiam, scianta, lia tempo estis kalkulita, la Majstro, informis ilin, ke li deziris ankoraŭ paroli al ili. Li diris: “Kiam Mi estos forlasinta vin, ne estu senkuraĝigitaj pro la malamikeco de la mondo. Ne estu senesperaj eĉ kiam timemaj kredantoj sin turnos kontraŭ vi, kaj altendos la manon al la malamikoj de la regno. Se la mondo malamos vin, vi devos memori, ke ĝi estis malaminta min eĉ antaŭ malami vin. Se vi estus de tiu mondo, tiam la mondo amus ĝian propran posedaĵon, sed ĉar vi ne estas de ĝi, la mondo rifuzas ami vin. Vi estas en tiu mondo, sed viaj vivoj ne devas simili al ĝi. Mi estas elektinta kaj apartiginta vin el la mondo por reprezenti la spiriton de alia mondo ĉe tiu mondo mem, el kiu vi estis elektitaj. Sed ĉiam memoru la parolojn, kiujn Mi estas dirinta al vi: La servanto ne estas pli granda ol sia mastro. Se ili aŭdacas min persekuti, ili persekutos ankaŭ vin. Se miaj paroloj ofendas la nekredantojn, ankaŭ viaj paroloj ofendos la malpiulon. Kaj ili faros ĉion tion, ĉar ili kredas nek en Mi nek en Tiu, kiu sendis min; tiel vi do suferos multajn malfeliĉojnkaŭze de mia evangelio. Sed kiam vi eltenos tiujn afliktojn, vi devus memori, ke antaŭ vi Mi estas suferinta por la amo de tiu evangelio de la ĉiela regno.

“Multaj el tiuj kiuj agresos vin estas nesciaj pri la ĉiela lumo, sed tio ne estas vera pri iuj, kiuj nun persekutas nin. Se ni estus ne instruintaj al ili la veron, ili povus fari strangajn aferojn sen riski kondamnon, sed nun, ĉar ili estas konintaj la lumon, kaj arogintaj al ili forĵeti ĝin, ili havas neniun ekskuzon por sia konduto. Kiu ajn malmas min malamas mian Patron. Ne povas esti alie pri tio; la lumo kiu savus vin, se vi akceptus ĝin, povas nur kondamni vin se ĝi estas konscie forĵetita. Kaj kion Mi faris al tiuj homoj, por ke ili tiel multe malamu min? Nenion, krom proponi al ili fratecon sur tero kaj savon en la ĉielo. Sed ĉu vi ne estas legintaj en la Skribaĵo la pecon: ‘Kaj ili malamis min sen kialo’?

“Sed Mi ne forlasos vin solaj en la mondo. Tre baldaŭ, post mia foriro, Mi sendos al vi spiritan helpanton. Vi havos ĉe vi iun, kiu anstataŭos min inter vi, iun kiu pluinstruadis vin la vojon de la vereco, kiu eĉ konsolos vin.

“Ne estu konsternita via koro. Vi kredas en Dio; plukreda ankaŭ en Mi. Eĉ se Mi devas forlasi vin, Mi ne estos fore de vi. Mi estas jam dirinta al vi, ke en la universo de mia Patro estas multaj restadejoj. Se tio ne estus vera, Mi ne estus multfoje parolinta al vi pri tio. Mi estas reforironta al tiuj lumaj mondoj, haltejoj en la ĉielo de la Patro, en kiujn iam vi supreniros. El tiuj haltejoj Mi venis en tiun mondon, kaj la horo esta nun alvenita kiam Mi devas reforiri por plenumi la Patran laboron en la superaj sferoj.

“Se Mi tiel antaŭiras vin en la ĉielan regnon de la Patro, Mi ja certe venigos vin, por ke vi estu kun Mi en la lokoj, kiuj estis preparitaj por la mortemulaj filoj de Dio antaŭ ol tiu mondo estis. Eĉ se Mi devas forlasi vin, Mi spirite ĉeestos kun vi, kaj fine vi persone estos ĉe Mi, kiam vi estos suprenirintaj ĝis Mi en mia universo, kiel Mi estas suprenironta ĝis mia Patro en lia pli granda universo. Kaj tio, kion Mi estas dirinta al vi, estas ĉiame vera, eĉ se vi ne povas plene kompreni tion. Mi iras al la Patro, kaj eĉ se vi ne povas sekvi min, vi ja certe sekvos min dum la estontaj eraoj.”

Kiam Jesuo eksidis, Tomaso stariĝis kaj diris: “Majstro, ni ne scios kien vi iras; tiel kompreneble ni ne konas la vojon. Sed eĉ tiun nokton ni sekvos vin, se vi montros al ni la vojon.”

Kiam Jesuo aŭdis Tomason, li respondis: “Tomaso, Mi estas la vojo, la vereco, kaj la vivo. Neniu iras al la Patro krom tra Mi. Kiu ajn trovas la Patron, unue trovas min. Se vi konas min, vi konas la vojon al la Patro. Kaj vi konas min, ĉar vi estas vivintaj kun Mi, kaj vi nun vidas min.“

Sed tiu instruo estis tro profunda por multaj el la apostoloj, speciale por Filipo, kiu, post esti dirinta kelkajn parolojn al Natanaelo, stariĝis kaj diris: “Majstro, montru al ni la Patron, kaj ĉio, kion vi estas dirinta al ni, klariĝos.”

Kaj kiam Filipo estis parolinta, Jesuo diris: “Filipo, ĉu Mi estis tiel longe kun vi, kaj tamen eĉ nun vi ne konas min? Denove Mi deklaras: Kiu ajn estas vidinta min estas vidinta la Patron. Kiel vi povas tiel diri, montru al ni la Patron? ĉu vi ne kredas, ke Mi estas en la Patro, kaj la Patro en Mi? Ĉu Mi ne estas instruinta al vi, ke la paroloj, kiujn Mi diras, ne estas miaj paroloj sed la paroloj de la Patro? Mi parolas en la nomo de la Patro, ne en mia nomo. Mi estas en tiu mondo por plenumi la Patranvolon, kaj Mi estas farinta tion. Mia Patro restadas en Mi kaj laboras tra Mi. Kredu min kiam Mi diras, ke la Patro estas en Mi, kaj ke Mi estas en la Patro, aŭ alie kredu min kaŭze de la vivo, kiun Mi estas vivinta - kaŭze de la misio.”

Dum la Majstro iris flanke por sensoifiĝi per akvo, la dekunuuloj ekis viglan konversacion pri tiuj instruoj, kaj Petro estis pretiĝonta prononci longan oratoraĵon, kiam Jesuo revenis kaj faris al ili signon sidiĝi.

4. LA PROMESITA HELPANTO

Jesuo pluinstruadis, dirante: “Kiam Mi estos ĉe la Patro, kaj post kiam li estos plene akceptinta la laboron, kiun Mi estas farinta por vi sur tero, kaj post kiam Mi estos ricevinta la finan suverenecon de mia propra bieno, Mi diros al mia Patro: Forlasanta miajn infanojn solaj sur tero, konformas al mia promeso sendi al ili alian helpanton. Kaj kiam la Patro estos aprobinta, Mi prodigos la Verecan Spiriton sur ĉiuj homoj. Jam estas en viaj koroj la spirito de mia Patro, kaj, kiam alvenos tiu tago, vi havos ankaŭ min kun vi, kiel vi havas nun la Patron. Tiu nova donaco estas la spirito de vivanta vereco. La nekredantoj unue ne aŭskultos la instruojn de tiu spirito, sed la lumofiloj ĝoje kaj tutkore akceptos lin. Kiam li venos, vi konos tiun spiriton, kiel vi estas konintaj min, kaj vi akceptos tiun donacon en viaj koroj, kaj li restados kun vi. Vi do perceptas, ke Mi ne estas forlasonta vin sen helpo kaj akompanado. Mi ne forlasos vin en la ĉagreno. Hodiaŭ Mi povas nur persone esti kun vi. En la estontaj tempoj Mi estos kun vi kaj ĉiuj aliaj homoj, kiuj deziras mian ĉeeston, kie ajn vi estas, kaj samtempe kun ĉiu el vi. Ĉu vi ne povas distingi, ke estas pli bone por Mi foriri; tiamaniere fizike forlasi vin por pli bone kaj pli plene povi spirite esti kun vi?

“Ankoraŭ kelkaj horoj kaj la mondo ne vidos plu min; sed vi plukonos min en viaj koroj ĝis kiam Mi sendos tiun novan instruiston, la Verecan Spiriton. Kiel Mi persone vivis kun vi, tiam Mi vivos en vi. Mi estos unu kun via persona sperto en la spirita regno, kaj kiam tio estos okazinta, vi certe scios, ke Mi estas en la Patro, kaj ke, dum via vivo estas kaŭita kun la Patro en Mi, Mi estas ankaŭ en vi. Mi estas aminta la Patron, kaj estas gardinta lian parolon; vi estas amintaj min, kaj vi gardos mian parolon. Same kiel mia Patro donis al Mi da sia spirito, same Mi donos al vi da mia spirito. Kaj tiu Vereca Spirito, kiun Mi disdonacos sur vin gvidos kaj konsolos vin, kaj fine kondukos vin en la tutan veron.

“Mi diras al vi tiujn aferojn, dum Mi estas ankoraŭ kun vi, por ke vi estu pli bone preparitaj por elteni tiujn malfelicaĵojn, kiuj estas nun tujvenontaj. Kiam tiu nova tago alvenos, vi estos enloĝataj de la Filo kiel de la Patro. Kaj tiuj donacoj de la ĉielo ĉiam kunlaboros unu kun la alia, same kiel la Patro kaj Mi estas agintaj sur tero kaj antaŭ viaj propraj okuloj kiel unu sola persono, la Homa Filo. Kaj tiu spirita amiko rememorigos al vi ĉion tion, kion Mi instruis al vi.”

Dum la Majstro iom paŭzis, Judaso Alfeo aŭdaciĝis meti unu el maloftaj demandoj, ke aŭ li aŭ lia frato neniam publike metis al Jesuo. Diris Judaso: “Majstro, vi ĉiam vivis inter ni kiel amiko; kiel ni konos vin kiam vi ne manifestiĝos plu al ni, krom per tiu spirito? Se la mondo ne vidas vin, kiel ni havos certecon pri vi? Kiel vi manifestiĝos al ni?”

Jesuo vagrigardis sur ĉiujn ilin, ridetis, kaj diris: “Miaj malgrandaj infanoj, Mi estas foriranta, reforiranta al mia Patro. En malmulte da tempo vi ne vidos plu kiel nun vi vidas min, kun karno kaj ostoj. En malmulte da tempo, Mi sendos al vi mian spiriton, tute similan al Mi, escepte tiu fizika korpo. Tiu nova instruisto estas la Vereca Spirito, kiu vivos kun ĉiu el vi, en viaj koroj, kaj tiel ĉiuj lumoinfanoj estos altiritaj unuj al la aliaj. Tiumaniere mia Patro kaj Mi povos vivi en la animoj de ĉiu el vi, kaj ankaŭ en la koroj de ĉiuj aliaj homoj, kiuj amas nin, kaj realigas tiun amon en siaj spertoj per reciproka amo, kiel Mi estas nun amanta vin.”

Judaso Alfeo ne plene komprenis kion la Majstro diris, sed li komprenis la promeson pri la nova instruisto, kaj per la esprimo sur la Andrea vizaĝo, li perceptis, ke sia demando estis ricevinta kontentigan respondon.

5. LA VERECA SPIRITO

La nova helpanto, kiun Jesuo promesis sendi en la korojn de la kredantoj por ŝutiĝi sur ĉiujn homojn, estas la Spirito de Vereco. Tiu doto estas nek la litero nek la leĝo de la vereco, ankaŭ ĝi ne funkcias kiel formo aŭ esprimo de la vereco. La nova instruisto estas la konvinko de la vereco, la konscienco kaj la certeco de veraj signifoj sur reale spiritaj niveloj. Kaj tiu nova instruisto estas la spirito de la vivanta kaj kreskanta vero, de la ekspansiĝanta, disvolviĝanta kaj adaptiĝanta vereco.

La dia vereco estas spirite distingata kaj vivanta realeco. Vereco ekzistas nur sur altaj spiritaj niveloj de dieca realigado kaj komuneca konscienco kun Dio. Vi povas koni la veron, kaj vi povas vivi la veron; vi povas sperti la kreskadon de la vero en la animo, kaj ĝui la liberecon de ĝia klarigo en la menso, sed vi ne povas enprizonigi veron en formuloj, kodoj, kredoj, aŭ intelektaj modeloj de homa konduto. Kiam vi entreprenas home formuli dian veron, tiu ĉi rapide mortas. En la plej bona okazo, la postmorta savado de enprizonigita vero povas nur ĝisiri estigi la realigadon de aparta formo de intelektigita glorogita saĝeco. Statika vero estas morta vero, kaj nur morta vero povas esti subtenita kiel teorio. Vivanta vero estas vigla, kaj povas ĝui nur spertecan ekziston en la homa menso.

Inteligenteco kreskas el materia ekzisto iluminita de la ĉeesto de la kosma menso. Saĝeco inkluzivas la konantan konsciencon plialtigitan sur novajn nivelojn de signifo, kaj aktivigitan de la ĉeesto de la universa doto de la saĝeca asistanto. Vereco estas voloro de spirita realeco, kiun nur spertas la spirite dotitaj estaĵoj, kiuj estas funkciantaj sur supermateriaj niveloj de universa konscienco, kaj kiuj, realigintaj la verecon, permesas, ke ĝia spirito de animado vivas kaj reĝas en iliaj animoj.

La vera infano kun universa klarvideco serĉas la vivantan Spiriton de Vereco en ĉiu saĝeca parolo. La Dion-konanta individuo estas konstante plialtiganta la saĝecon sur nivelojn de vivanta vereco de dia atingo; la spirite stagnanta animo estas ĉiam malaltiganta la vivantan veron al la senvivaj niveloj de saĝeco kaj en la fako de simple ekzaltita kono.

La ora regulo, kiam ĝi estas sen superhoma klarvideco de la Vereca Spirito, fariĝas nur regulo de alte etika konduto. La ora regulo, kiam ĝi estas laŭlitere interpretita, povas fariĝi la instrumento de granda ofendo kontraŭ la aliuloj. Sen spirita juĝkapablo pri la ora regulo de saĝeco, vi povus dedukti, ke ĉar vi ŝatus, ke ĉiuj homoj diru al vi la plenan kaj sinceran veron pri siaj pensoj, vi devus konsekven-ce plene kaj sincere diri la kompletan penson de via menso al viaj samuloj. El tia interpreto pri la ora regulo povus rezulti nedirebla malfeliĉo kaj senfina ĉagreno.

Iuj personoj distingas kaj interpretas la oran regulon kiel pure intelekta aserto de homa frateco. Aliaj travivas tiun esprimon de homa rilato kiel emocia kontentigo de la teneraj sentoj de la homa personeco. Aliaj mortemuloj rekonas tiun saman oran regulon kiel normo por mezuri ĉiujn homajn rilatojn, kiel modelo de socia konduto. Ankoraŭ aliaj konsideras la oran regulon, kiel estanta la pozitiva ordono de granda morala instruisto, kiu enkorporigis en ĝi la plej altan koncepton de morala devigo rilata al ĉiuj frataj rilatoj. En la vivo de tiaj moralaj estaĵoj la ora regulo fariĝas la saĝaj centro kaj cirkonferenco de ilia tuta filozofio.

En la regno de la kredanta frataro de la Dion-konantaj amantoj pri la vereco, tiu ora regulo akiras vivantajn kvalitojn de spirita realigado sur tiuj pli altaj niveloj de interpreto, kaj tio kaŭzas, ke la mortemulaj filoj de Dio konsideras tiun ordonon de la Majstro, kiel postulanta al ili iĝi atingeblaj de iliaj kompanoj, tiel ke tiuj kredantoj ricevu la plej eble grandan bonon kiel rezulto de sia kontakto kun ili. Tio estas la esenco de la vera religio: ke vi amu vian aliulon kiel vin mem.

Sed la plej alta realigo kaj la plej vera interpreto pri la ora regulo konsistas en la konscienco de la Vereca Spirito pri la daŭra kaj vivanta realeco de tia dia deklaro. La vera kosma signifo de tiu regulo de universa rilato estas rivelita nur en ĝia spirita realigado, en la interpreto de la kondutoleĝo de la Filospirito kontraŭ la Patrospirito, kiu enloĝas la animon de la mortemula homo. Kaj kiam tiamaniere spirite direktitaj mortemuloj komprenas la veran signifon de tiu ora regulo, ili estas ĝisrande plenigitaj per la certeco de civitaneco en amika universo, kaj iliaj idealoj de spirita realeco estas kontentigitaj nur kiam ili amas siajn samulojn, kiel Jesuo amis ĉiujn nin, kaj tiel estas la realeco de la realigado de la amo de Dio.

Tiu sama filozofio de vivanta fleksebleco kaj kosma adaptebleco de dia vereco al la individuaj postuloj kaj kapableco de ĉiu filo de Dio, devas esti perceptita antaŭ ol vi povas esperi taŭge kompreni la Majstran instruon kaj lian praktikon de nerezisto kontraŭ la malbono. Baze la Majstra instruo estas spirita deklaro. Eĉ la materiaj implicadoj de lia filozofio ne povas esti utile konsideritaj ekstere de liaj spiritaj korelativecoj. La spirito de la Majstra ordono konsistas en la nerezisto al ĉiu ajn egoista reago kontraŭ la universo, unuigita al la vigliniciata kaj progresiva finatingo sur justajaj niveloj de veraj spiritaj valoroj: dia beleco, infinita boneco, kaj eterna vereco - koni Dion, kaj iĝi pli kaj pli simila al li.

Amo, neprofitemo, devas sperti konstantan kaj vivantan readaptadan interpreton de rilatoj konforme al la direktivo de la Vereca Spirito. Amo devas tiel kompreni la ĉiam-ŝanĝantajn kaj plilarĝiĝantajn konceptojn de la plej alta kosma bono de la individuo, kiu estas amita. Tiam amo ekuzas tiun saman sintenon kontraŭ ĉiuj aliaj individuoj, kiuj povus eble esti influitaj per la kreskado kaj la vivanta rilato de la korinklino de spirite-kondukita mortemulo kontraŭ aliaj civitanoj de la universo. Kaj tiu tute vivanta adaptiĝado de amo devas esti efektivigita konsiderante la medion de la nuntempa malbono, kaj ankaŭ la eternan celon de la perfekteco de dia destino.

Tiel ni devas klare rekoni, ke aŭ la ora regulo aŭ la nerezista instruo povas neniam esti senerare komprenitaj kiel dogmoj aŭ preceptoj. Ili povas esti komprenitajnur spertante ilin, realigante iliajn signifojn en la vivanta interpreto de la Spirito de Vereco, kiu direktas la ameman kontakton de homa estaĵo kontraŭ alia.

Ĉio tio klare indikas la diferencon inter la malnova religio kaj la nova. La malnova religio instruis la sindonon; la nova religio instruas nur la sinforgeson, la plibeligita sinrealigo en unuigita socia servo kaj la universa kompreno. La malnova religio estis motivita pro la tima-konscienco; la nova evangelio de la regno estas regita per la vereca-konvinko, la spirito de eterna kaj universa vereco. Kaj neniu sumo da pieco aŭ lojaleco kontraŭ kredo povas kompensi en la vivsperto de la kredantoj al la regno la mankon de tiu spontanea, abunda, kaj sincera bonkorecon, kiu karakterizas la spirite-naskitaj filoj de la vivanta Dio. Nek tradicio nek ceremonia sistemo de oficiala kulto povas kompensi la mankon de aŭtentika kompato kontraŭ viaj samuloj.

6. LA NECESA FORIRO

Post kiam Petro, Jakobo, Johano, ka Mateo estis metintaj al la Majstro grandnombrajn demandojn, li daŭrigis sian adiaŭan paroladon dirante: “Kaj mi diras ĉion tion al vi antaŭ mia foriro, por ke vi povu esti pretaj por tio, kio okazonta al vi, tiel ke vi ne stumblos en seriozaj eraroj. La aŭtoritatuloj ne kontentiĝos simple elpeli vin el la sinagogoj; mi avertas vin, alproksimiĝas la horo, kiam tiuj kiuj mortigos vin opinios agi por servi Dion. Kaj ili faros ĉiujn tiujn aferojn al vi kaj al tiuj, kiujn vi kondukas en la ĉielan regnon, ĉar ili ne konas la Patron. Ili estas rifuzintaj koni la Patron rifuzante akcepti min, ili rifuzas akcepti min kiam ili reĵetas vin kondiĉe, ke vi estas konservintaj mian ordonon ami unuj la aliajn kiel mi estas aminta vin. Mi estas antaŭe diranta al vi tiujn aferojn, tiel ke kiam venos via horo, kiel nun venas la mia, vi povu estis plifortigitaj pro la kono, ke mi sciis ĉion tion, kaj ke mia spirito estos kun vi en ĉiuj viaj suferadoj pro mi kaj la evangelio pro amo kontraŭ mi kaj la evangelio. Estis tiucele, ke de la komenco mi estas tiel klare parolinta al vi. Mi estas avertinta vin, ke viro povos havi kiel malamiko eĉ sian propran familion. Kvankam tiu evangelio de la regno neniam mankas alporti grandan pacon al la animo de la individua kredanto, ĝi ne alportos la pacon sur teron kiel longe la homoj ne estos inklinaj tutkore kredi mian instruon, kaj estigi la praktikon plenumi la Patran volon kiel ĉefa celo vivante la mortemulan vivon.

“Ĉar nun la horo estas alvenita kiam mi estas forlasonta vin por reiri al mia Patro, mi supriziĝitas, ke neniu el vi estas metinta al mi la demandon, Kial vi forlasas nin? Malgraŭe, mi scias, ke vi metas tiajn demandojn en viaj koroj. Mi rekte parolos al vi pri tio kiel inter amikoj. Estas reale profiteble por vi, ke mi foriras. Se mi ne foriras, la nova instruisto ne povos veni en viajn korojn. Mi devas esti senigita je tiu mortemula korpo, kaj reestablita en mian ĉielan lokon antaŭ povi sendi tiun spiritan instruiston por vivi en viaj animoj kaj konduki viajn spiritojn en la verecon. Kaj kiam mia spirito venos loĝi vin, li klarigis la diferencon inter peko kaj rekteco, kaj kapabligos vin saĝe juĝi en viaj koroj pri ili.

“Mi havas ankoraŭ multe diri al vi, sed nun vi ne povas plu akcepti pli, tial kiam la Spirito de Vereco venos, li fine gvidos vin en la tuta vereco samtempe, kiel vi pasos tra la multnombraj loĝejoj de la universo de mia Patro.

“Tiu spirito ne parolos pri li mem, sed li deklaros al vi tion, kion la Patro estas rivelinta al la Filo, kaj li eĉ montros al vi futurajn aferojn; li glorigos min, kiel miestas gloriginta mian Patron. Tiu spirito fontas el mi, kaj li rivelos mian verecon al vi. Ĉio, kion la Patro posedas en tiu bieno, estas mia; tial mi diris, ke tiu nova instruisto ĉerpos el tio, kio estas mia, kaj rivelos tion al vi.

“Baldaŭ mi forlasos vin dum kelkaj tempoj. Kiam vi denove vidos min, mi jam vojiros al la Patro, tiel ke tiam vi ne vidos min dum longa tempo.”

Dum li momente paŭzis, la apostoloj ekinterparolis inter ili: “Kion li diras al ni? ‘Baldaŭ mi forlasos vin dum kelkaj tempoj,’ kaj ‘Kiam vi denove vidos min, vi ne vidos min dum longa tempo, ĉar mi jam vojiros al la Patro.’ Kion li intencas signifi per tiu ‘baldaŭ’ kaj tiu ‘ne dum longa tempo’? Ni ne povas kompreni tion, kion li diras al ni.”

Jesuo sciis, ke ili metiĝis tiujn demandojn, tial li diris: “Ĉu vi serĉas scii tion, kion mi estas volinta signifi, kiam mi diris, ke baldaŭ mi ne estos plu kun vi, kaj ke, kiam vi denove vidos min, mi jam vojiros al la Patro? Mi estas firme dirinta al vi, ke la Homa Filo devas morti, sed ke li restarigos. Ĉu vi ne povas distingi la signifon de miaj paroloj? Vi unue estos afliktitaj, sed pli malfrue, vi plezuriĝos kun multe da personoj, kiuj komprenos tiujn eventojn post kiam ili estos okazitaj. Virino fakte angoras je la horo de sia akuŝo, sed kiam ŝi estas liberigita de sia infano, ŝi tuj forgesas sian angoron en la ĝojo scii, ke homo ĵus estas naskiĝinta en la mondo. Sammaniere vi estas malĝojiĝontaj pro mia foriro, sed mi baldaŭ revidos vin, kaj tiam via triesteco ŝanĝiĝos en ĝojo, kaj vi ricevos novan revelacion pri la Dia savo, kiun neniam iu ajn povos preni al vi. Kaj ĉiuj mondoj estos benitaj en tiu sama revelacio de vivo venkanta la morton. Ĉis nun vi estas metintaj viajn petojn en la nomo de la patro, post kiam vi estos vidintaj min, vi povos ankaŭ peti en mia nomo, mi aŭskultos vin.

“Sur tiu ĉi tero mi estas instruinta vin per proverboj, kaj parolinta al vi per paraboloj. Mi tiel faris ĉar vi estis nur spirite infanoj.; sed la tempo estas alvenita firme paroli al vi pri la Patro kaj lia regno. Kaj mi faros tion, ĉar la Patro mem amas vin, kaj deziras esti pli plene rivelita al vi. Mortemula homo ne povas vidi la spiritan Patron; Mi do venis en la mondon por montri la Patron al viaj kreitaĵaj okuloj. Sed vi estos iĝitaj perfektaj en spirita kresko, vi vidos tiam la Patron mem.”

KIam la dekunuloj estis aŭdiintaj lin paroli, ili diris inter ili ; “jen, li senhezite parolas al ni. certe la Majstro devenas de Dio. Sed kial li diras, ke li devas reiri al la Patro?” Kaj Jesuo vidis, ke ili ne ankoraŭ komprenis lin. Tiuj dek unu homoj ne sukcesis eliri el sia longe-nutritaj ideoj pri la juda koncepto de la Mesio. Ju pli plene ili kredis en Jesuo, des pli fariĝis embarasaj tiuj profunde enradikigitaj nocioj rigardantaj la gloran materian triumfon de la regno sur tero.