Kajero 179084

LA LASTA VESPERMANĜO

Dum la posttagmezo de tiu ĵaŭdo, kiam Filipo reavertis la Majstron pri la baldaŭeco de la Pasko, kaj informiĝis pri liaj planoj por ĝia celebrado, li havis en la menso la Paskan supeon, kiu estis okazenda la vesperon de la sekvanta tago, vendredon. Estis la kutimo komenci la pretigon pri la celebrado de la Pasko ne pli malfrue ol je tagmezo de la antaŭa tago. Kaj ĉar la Judoj kalkulis la komencon de la tago je la sunsubiro , tio signifis, ke la Paska supeo de la sabato estos konsumita la vendredan vesperon, iom da tempo antaŭ la meznokta horo.

La apostoloj, do, estis komplete nekapablaj kompreni la Majstran anoncon, laŭ kiu ili celebrus la Paskon unu tagon pli frue. Ili, almenaŭ kelkaj el ili, opiniis, li sciis ke li estos arestita antaŭ la tempo de la Paska supeo la vendredan vesperon, kaj ke konsekvence li kunvenigis ili por speciala supeo tiun ĵaŭdan vesperon. Iuj aliaj opiniis, ke temis simple pri speciala okazo, kiu antaŭus la regulan celebradon de la Pasko.

La apostoloj sciis, ke Jesuo estis festinta aliajn Paskojn sen la ŝafido; ili sciis, ke li neniam persone partoprenis iun ajn oferbuĉan servon de la juda sistemo. plurfoje li partoprenis la manĝon de la paska ŝafido kiel gasto, sed ĉiam kiam li estis la gastiganto, neniu ŝafido estis servita. La apostoloj ne estus surprizitaj vidi la ŝafidon preterlasitan eĉ Paskan vesperon, kaj ĉar tiu supeo okazis unu tagon pli frue, ili pensis nenion pri ĝia neĉeesto.

Post kiam ili estis ricevintaj la bonven-salutojn de la patro kaj la patrino de Johano Marko, la apostoloj supreniris en la ĉambron, dum Jesuo restadis malantaŭe por paroli kun la familio de Marko.

Estis antaŭtempe konvenite, ke la Majstro festos tiun okazon sola kun siaj dek du apostoloj ; konsekvence neniu servanto estis antaŭviditaj por lin servi.

1. LA DEZIRO PRI PREFERO

Kiam la apostoloj estis kondukintaj supren de Johano Marko, ili vidis grandan kaj spacohavan ĉambron, komplete preparitan por la supeo, kaj observis, ke la pano, vino, akvo, kaj aromherboj estis ege pretaj je ekstremo de la tablo. Krom je tiu ekstremo, kie kuŝis la pano kaj la vino, tiu longa tablo estis ĉirkaŭita kun dek tri kuŝejoj, precize kiel estus preparita la celebrado de la Pasko en riĉa juda familio.

Dum la dekduuloj eniris en tiun ĉambron, ili rimarkis, ĝuste apud la pordo, la akvokruĉojn, la pelvojn, kaj tualettukojn por lavi siajn polvajn piedojn; kaj ĉar neniokcidentis antaŭvidita por tiun servon fari, la apostoloj sin reciproke rigardi tuj post kiam Johano Marko estis forlasinta ilin, kaj ĉiu ekpensis en si mem: Kiu lavos niajn piedojn? Kaj ĉiu same pensis, ke li ne estus tiu, kiu tiel ŝajnus agi kiel la servanto de la aliaj.

Dum ili starigis tie, debatantaj en siaj koroj, ili vagrigardis la aranĝon de la seĝoj ĉirkaŭ la tablo, notantaj la plej altan divanon de la gastiganto kun unu kuĝejo dekstre, kaj dek unu aranĝitaj ĉirkaŭ la tablo ĝis vidalvide al la dua honorseĝo maldekstre de la gastiganto.

Ili atendis la alvenon de la Majstro je ĉiu ajn momento, sed ili ne bone sciis kion fari, aŭ eksidi, aŭ atendi lian venon, kaj kalkuli je li por atribui al ili iliajn lokojn. Dum ili hezitis, Judaso antaŭeniris al la honorseĝo, maldekstre de la gastiganto, kaj signifis, ke li intencis kuŝiĝi tie kiel la preferata gasto. Tiu ago de Judaso tuj provokis viglan disputon inter la aliaj apostoloj. Tuj post kiam Judaso estis okupinta la honorseĝon, Johano Zebedeo atribuis al si la sekvantan preferatan seĝon, la seĝon dekstre de la gastiganto. Simono Petro estis tiel furioza pro tiu pretendo de Johano kaj Judaso por elekti posiciojn, ke antaŭ la okuloj de la aliaj koleraj apostoloj, li rezolute marŝis ĉirkaŭ la tablo, kaj prenis sian lokon sur la plej malalta kuŝejo, en la fino de la vico, kaj ĝuste vidalvide al la loko elektita de Johano Zebedeo. Ĉar aliaj estis akaparintaj altajn seĝojn, Petro pensis elekti la plej malaltan, aganta tiel, ne simple por protesti kontraŭ la malkonvena orgojlo de siaj fratoj, sed en la espero, ke Jesuo, kiam li venos, kaj lin vidos ĉe la malplej honorifika loko, alvokos lin por plej alta loko, tiel delokiganta iun, kiu estis pretendinta honoriĝi si mem.

Kiam la malplej altaj kaj la plej altaj lokoj estis tiel okupitaj, la aliaj apostoloj elektis lokojn, aŭ apud Judaso, aŭ apud Petro, ĝis kiam ĉiuj estis instalitaj. Ĉirkaŭ tiu tablo en formo de U, sur tiuj klineblaj divanoj ili sidis laŭ la sekvanta ordo: dekstre de la Majstro, Johano; maldekstre, Judaso, Simono Zelotes, Mateo, Jakobo Zebedeo, Andreo, la ĝemeloj Alfeo, Filipo, Natanaelo, Tomaso, kaj Simono Petro.

Ili estas kunigitaj por festi, almenaŭ en spirito, institucion datiĝantan jam de Moseo, kaj referenciantan al la tempo kiam iliaj prapatroj estis sklavoj en Egiptio Tiu supeo estas ilia lasta rendevuo kun Jesuo, kaj eĉ en tia solena kadro, sub la direkto de Judaso, la apostoloj estas alkondukitaj ankoraŭ unufoje lasi liberan kuron al sia malnova pliamo por honoraĵo, prefero, kaj persona ekzaltiĝo.

Ili estis ankoraŭ akre kritikantaj kiam la Majstro aperis en la kadraĵon de la pordo, kie momente li hezitis, dum esprimo de desaponto malrapide etendiĝis sur lia vizaĝo. Sen komento li atingis sian lokon, kaj li ne malaranĝis ilian elektitan dispozicion.

Ili estis nun pretaj por komenci la supeon, krom ke iliaj piedoj ne estis ankoraŭ lavitaj, kaj ili estis tute ne en agrabla spiritostato. Kiam la Majstro alvenis, ili estis ankoraŭ malflate riproĉigi unu la alian, por nenion diri pri la pensoj de iuj, kiu havis sufiĉan kontrolon por sin deteni publike esprimi siajn sentojn.

2. SUPEA EKO

Dum momento post kiam Jesuo estis preninta sian lokon, neniu parolo estis dirita. Jesuo vagrigardis al ili, kaj foriganta la streĉitecon, diris: “Mi estas grande dezirinta manĝi tiun Paskon kun vi. Mi deziris ankoraŭ unufoje manĝi kun vi antaŭsuferegi; kaj komprenanta, ke mia horo estas venanta, mi faris disponojn por havi tiun supeon kun vi tiun vesperon., ĉar, pri tio kio koncernas morgaŭon ni estas en la manoj de la Patro, de kiu mi venis plenumi la volon. Mi ne manĝos kun vi ĝis kiam vi havos vian sidejon kun mi en la regno, kiun mia Patro donos al mi kiam mi estos fininta tion, por kio li sendis min en tiun mondon.”

Kiam la vino kaj la akvo estis miksitaj, ili alportis la pokalon al Jesuo, kiu, kiam li estis ricevinta ĝin el la manoj de Tadeo, tenis ĝin dankopreĝante. Fininta dankopreĝi, li diris: “Prenu tiun pokalon, kaj dividu ĝin inter vi, kaj kiam ĉiu trinkas, li komprenu, ke mi ne denove trinkos kun vi la frukton de la vino, ĉar tio estas nia lasta supeo. Kiam ni tiel sidos, estos en la venonta regno.”

Jesuo tiamaniere ekparolis al siaj apostoloj, ĉar li sciis, lia horo estas venanta. Li komprenis, ke la tempo estis alvenanta reveni al la Patro, kaj lia laboro sur tero estis preskaŭ finita. La Majstro sciis, li estis rivelinta la Patran amon sur tero, kaj reliefiginta lian mizerikordon al la homaro, li estis elfaradinta tion, por kio li venis sur teron, eĉ ĝis ricevi ĉiun povon kaj aŭtoritaton en ĉielo kaj sur tero. Same, li sciis, Judaso Iskarioto estis plene decidinta fordoni lin tiun nokton en la manojn de liaj malamikoj. Li plene komprenis, ke tiu mallojala perfido estis plenumita de Judaso, sed ke ĝi ankaŭ kontentigis Luciferon, Satanon kaj Kaligastion, la malluman princon. Sed li timis neniun el tiuj, kiuj serĉis lian spiritan ruiniĝon, ne pli ol li timis tiujn, kiuj serĉis lian fizikan morton. La Majstro havis nur unu ankciecon, la protekton kaj la savon de siaj elektataj adeptoj. Kaj tiel, plene konanta, ke la Patro estis metinta ĉiujn aferojn sub lia aŭtoritato, la Majstro nun preparis sin apliki la parabolon de la frata amo.

3. LAVADO DE LA APOSTOLAJ PIEDOJ

Post kiam li estis trinkinta la unuan Paskan pokalon, laŭ la juda kutimo, la gastiganto sin levis el la tablo, kaj lavis siajn manojn. Sekve, dum la manĝo, kaj post la dua pokalo, ĉiu el la gastoj same sin levis el la tablo, kaj lavis siajn manojn. Ĉar la apostoloj sciis, ke la Majstro neniam observis tiujn ritojn de ceremonia lavado de la manoj, ili estis tre scivolemaj scii kion li intencis fari kiam, post kiam ili estis dividintaj inter ili la unuan pokalon, li sin levis el la tablo, kaj silente sin direktis al la pordo, kie la akvokruĉoj, pelvoj, kaj tualettukoj estis lokitaj. Ilia scivolemo fariĝis surprizon kiam ili vidis la Majstron demeti sian veston, ĉirkaŭmeti sin per tualettuko, kaj ekverŝi akvon en unu el la piedopelvoj. Imagu la stuporon de tiu dek du viroj, kiuj freĝdate estis rifuzintaj sin reciproke lavi la piedojn, kaj disputintaj lokojn de honoro ĉe la tablo, kiam ili vidis lin ĉirkaŭiri la senokupan ekstremon de la tablo, kaj sin direkti al la malalta kuŝo, kie Simono Petro estis kuŝiĝinta, kaj genuiĝante en la sinteno de servanto, pretiĝis lavi la piedojn de Petro. Dum la Majstro genuiĝis, ĉiuj dekduuloj stariĝis kiel sola homo, eĉ la perfidulo Judaso dum momento forgesis sian malnoblaĵon ĝis stariĝi kun siaj kunuloj apostoloj en tiu esprimo de surprizo, respekto, kaj kompleta konsterno.

Lokigita tie, Simono Petro mallevis sian rigardon al la vizaĝo de sia Majstro. Jesuo nenion diris; ne necesis, ke li parolas. Lia konduto klare rivelis, ke li inten-cis lavi la piedojn de Simono Petro. Malgraŭ siaj karnaj malkuraĝoj, Petro amis la Majstron. Tiu Galileana fiŝisto estis la unua homa estaĵo tutkore kredi en la dieco de Jesuo kaj fari plenan kaj publikan konfeson pri tiu kredo. Kaj Petro neniam reale dubis pri la dia naturo de la Majstro. Ĉar Petro tiel respektis kaj honoris Jesuon en sia koro, ne estis mirinde, se lia animo estis embarasita pensante, ke Jesuo estis genuigita tie antaŭ li en la sinteno de lekema servanto proponanta al li lavi liajn piedojn, kiel farus sklavo. Kiam baldaŭ Petro estis sufiĉe remastrinta por paroli al la Majstro, li esprimis la korajn sentojn de ĉiuj siaj kunuloj apostoloj.

Post kelkaj momentoj de tiu granda embaraso, Petro diris, “Majstro, ĉu vi do reale intencas lavi miajn piedojn?” Tiam, levante sian rigardon al la vizaĝo de Petro, Jesuo diris: “Vi ne povas plene kompreni kion mi estas faronta, sed pli malfrue vi konos la signifon de ĉiuj agoj.” Tiam Simono Petro longe respirante, diris, “Majstro, vi neniam lavos miajn piedojn!” Kaj ĉoi el la apostoloj aprobis per kapsigno la firman deklaron de Petro rifuzanta permesi, ke Jesuo tiamaniere humiliĝu antaŭ ili.

La drama voko de tiu nekutima sceno unue tuŝis la koron de eĉ Judaso Iskarioto; sed kiam sia malmodesta intelekto juĝis la spektaklon, li konkludis, ke tiu agado de humileco estis plia epizodo, kiu konklude pruvis, ke Jesuo neniam estos kvalifikita kiel liberiganto de Israelio, kaj ke li ne sin trompis decidante forlasi la Majstran kaŭzon.

Dum ĉiuj ili konsterne retenis sian respiron, Jesuo diris: “Petro, mi deklaras, ke se mi ne lavas viajn piedojn, vi ne partoprenos kun mi en tio, kion mi estas plenumonta.” Kiam Petro aŭdis tiun deklaron, almetita al la fakto, ke Jesuo estis ankoraŭ genuigita ĉe liaj piedoj, li faris unu el tiuj decidoj de blinda jeso konforme al la deziro de tiu, kiun li respektis kaj amis. Ĉar ekprezentiĝis al la penso de Petro, ke estis alligita al tiu proponita postulo de servo iu signifo determinanta la futuran konektadon al la Majstra laboro, li ne kontentiĝis akcepti la penson, ke Jesuo lavos liajn piedojn, sed, laŭ sia karakteriza kaj impetega maniero, li diris: “Tiam, Majstro, ne lavu nur miajn piedojn, sed ankaŭ miajn manojn kaj mian kapon.“

Dum la Majstro prepariĝis lavi la Petrajn piedojn, li diris: “Tiu kiu estas jam pura nur bezonas havi siajn piedojn lavitajn. Vi kiuj sidas tiun vesperon kun mi estas puraj - sed ne ĉiuj. Sed la polvo de viaj piedoj estus devinta esti lavita antaŭ ol vi eksidas por la vespermanĝo kun mi. Krome, mi ŝatus plenumi tiun servadon por vi kiel parabolo ilustranta la signifon de nova ordono, kiun mi baldaŭ donos al vi.”

Sammaniere la Majstro ĉirkaŭiris la tablon , silente, lavante la piedojn de siaj dek du apostoloj, ne eĉ esceptante Judason. Kiam Jesuo estis fininta lavi la piedojn de la dekduuloj, li surmetis sian veston, revenis je sia loko kiel gastiganto, kaj post rigardo sur siaj konsternitaj apostoloj, diris:

“Ĉu vi reale komprenas tion, kion mi estas farinta al vi? Vi nomas min Majstro, kaj vi bone faras, ĉar tiel mi estas. Do se la Majstro estas lavinta viajn piedojn, kial vi ne estas volintaj reciproke lavi viajn piedojn? Kian lecionon vi devus lerni de tiu parabolo, en kiu la Majstro tiel volonte plenumas tiun servadon, kiun liaj fratoj ne volis plenumi unuj al la aliaj? Vere, vere, mi diras al vi: Servanto ne estas pli granda ol sia Mastro; nek tiu ĉi pli granda ol tiu, kiu sendas lin. Vi estas vidinta la manieron por servi en mia vivo inter vi, kaj benitaj estas tiuj, kiuj havos la bonvolan kuraĝon tielservadi. Sed kial vi estas tiel malrapidaj por lerni, ke la sekreto de la grandanimeco en la spirita regno ne estas kiel la metodoj de povo en la materia mondo?

“Tiun vesperon, kiam mi eniris en tiun ĉambron , vi ne kontentiĝis orgojle rifuzi lavi unuj al la aliaj viajn piedojn, vi ankaŭ devis disputi por havi la honorlokojn ĉe mia tablo. Tiajn honorojn la fariseoj kaj la infanoj de tiu mondo serĉas, sed tio ne devus esti inter la ambasadoroj de la ĉiela regno. Ĉu vi ne scias, ke neniu loko de avanco ĉe mia tablo povas esti? Ĉu vi ne komprenas, ke mi amas ĉiun el vi kiel mi amas la aliajn? Ĉu vi ne scias, ke la plej proksima loko de mi, kiel la homoj konsideras ĝin, povas signifi nenion koncerne vian situacion en la ĉiela regno? Vi scias, ke la reĝoj de la Nejudoj estas suverenoj de siaj regatoj, dum tiuj, kiuj ekzercas tiun aŭtoritaton estas iafoje nomitaj bonfarantoj. Sed tio ne estos tiel en la ĉiela regno. Iĝu la postnaskito tiu, kiu volas esti granda inter vi; dum iĝu servanto tiu, kiu volas esti ĉefo. Kiu estas la pli granda, tiu kiu ĉetabliĝas, aŭ tiu kiu servas?Ĉu ne estas komune konsiderita pli granda tiu, kiu eksidas ĉe la tablo? Sed vi observos, ke mi estas inter vi kiel tiu, kiu servas. Se vi estas memvolaj por iĝi kunuloj servantoj kun mi en la plenumado de la Patra volo, vi eksidos potence kun mi en la venonta regno, ankoraŭ plenumante la Patran volon en futura gloro.”

Kiam Jesuo estis fininta paroli, la ĝemeloj Alfeo alportis panon kaj vinon, kun la amaraj aromherboj kaj la pasto de sekigitaj fruktoj, por la sekvanta plado de la lasta supeo.

4. LASTAJ PAROLOJ AL LA PERFIDULO

Dum kelkaj minutoj la apostoloj silente manĝis, sed sub la influo de la gaja sinteno de la Majstro, ili baldaŭ estis allogitaj en konversacio, kaj la manĝo ne malfruis daŭri kvazaŭ neniu eksternorma evento estis okazinta por rompi la bonon humoron kaj la socian harmonion de tiu eksterordinara cirkonstanco. Post kiam iu tempo estis fluinta, en la mezo de tiu dua plado de la manĝo, Jesuo vagrigardante ilin, diris: “Mi diris al vi kiel multe mi deziris havi tiun supeon kun vi, kaj scianta kiel la malbonaj fortoj de mallumo estas konspirintaj por mortigi la Homan Filon, mi decidis manĝi tiun supeon kun vi en tiu sekreta ĉambro, kaj unu tagon antaŭ la Pasko, ĉar morgaŭon vespere, mi ne estos kun vi je tiu horo. Mi estas multfoje dirinta al vi, ke mi devas reveni al mia Patro. Nun mia horo estas venanta, sed ne necesis, ke unu el vi perfidu min por min liveri al miaj malamikoj.”

Kiam la dekduuloj aŭdis tion, estantaj jam tre senigitaj je sia aroganteco kaj tromemfido pro la parabolo de la piedlavado kaj la posta diskursode la Majstro, ili ekrigardis unuj la aliajn, dum per embarasitaj tonoj ili hezite informiĝis, “Ĉu tiu estas mi?” Kaj kiam ĉiuj tiel estis informinĝintaj, Jesuo diris: “Dum necesas, ke mi iras al la Patro, ne estis postulita por plenumi la Patran volon, ke unu el vi iĝu perfidulo.Tio estas la maturiĝo de la malbono kaŝita en la koro de tiu, kiu malsukcesis tutanime ami la verecon. Kiom estas trompa la intelikta orgojlo, kiu antaŭas la spiritan defalon! delonge mia amiko, kiu eĉ nun manĝas mian panon, estas preta perfidi min, eĉ dum li trempas sian manon kun mi en la pladon.”

Kaj kiam Jesuo estis tiel parolinta, ĉiuj ili denove ekdemandis, “Ĉu tiu estas mi?” Kaj kiam Judaso, sidita maldekstre de la Majstro, denove demandis, “Ĉu tiu estas mi?” Jesuo, trempante panpecon en la herbopladon, prezentis ĝin al Judaso, dirante, “Vi estas dirinta tion.” Sed la aliaj ne aŭdis Jesuon parolantan al Judaso. Johano, kiu estis kuŝiĝinta dekstre de Jesuo kliniĝis kaj demandis la Majstron: “Kiu estas? ni devus scii kiu estas mallojala al sia parolo.” Jesuo respondis: “Jam mi diris al vi, tiu al kiu mi donis la pantranĉaĵeton.” Sed estis tiel nature, ke la gastiganto donas pantranĉaĵeton al tiu, kiu estis maldeskstre de li, ke neniu el ili rimarkis tion, eĉ se la Majstro estis tiel nete espriminta . Sed Judaso estis dolorige konscia pri la signifo de la Majstraj paroloj asociitaj al lia ago, kaj li ektimis, liaj fratoj estu ankaŭ informigitaj, ke li estis la perfidulo.

Petro estis tre ekscitita pro tio, kio estis dirita, kaj kliniĝante super la tablo, li alparolis Johanon, “Demandu al li kiu estas, aŭ se li estas al vi dirinta, diru al mi kiu estas la perfidulo.”

Jesuo ĉesigis iliajn flustradojn dirante: “Mi havas doloron ĉar tiu malbono ne estas malaperinta, kaj eĉ mi esperis ĝis tiu horo, ke la povo de la vereco povus venki la trompojn de la malbono, sed tiaj venkoj ne estas gajnitaj sen la fido, frukto de la sincera amo pri la vereco. Ni estus volinta ne diri al vi tiujn aferojn nun, dum tiu lasta supeo, sed mi deziras averti vin pri tiuj ĉagrenoj, kaj tiumaniere prepari vin al tio, kio estas nun okazonta al ni. Mi estas dirinta al vi tion, ĉar mi deziras, ke post kiam mi estos for vi memoru, ke mi konis ĉiujn tiujn malnoblajn komplotojn, kaj ke mi estas avertinta vin pri tiu perfido. Mi faras ĉion tion nur por ke vi povu esti plifortigitaj por la tujvenontaj tentiĝoj kaj provoj.

Kiam Jesuo estis tiel parolinta, kliniĝante al Judaso, li diris: “Kion vi estas decidinta fari, rapide faru.” Kaj kiam Judaso aŭdis tiujn parolojn, li detabliĝis kaj haste forlasis la ĉambron, eliranta en la nokton por fari tion, kion li estis decidinta plenumi. Kiam la aliaj apostoloj vidis Judason rapide eliri post kiam Jesuo estis parolinta al li, ili opiniis, li estis iranta serĉi krompladon por la supeo, aŭ ion alian irtaskon por la Majstro, ĉar ili supozis, ke li ankoraŭ portis la monujon.

Jesuo nun sciis, ke nenio povis esti farita por mahelpi Judason iĝi perfidulo. Li estis komencinta kun dek du - nun li havis dek unu apostolojn. Li elektis ses el ili, kaj kvankam Judaso estis inter tiuj, kiuj estis kandidatigitaj de liaj unuaj elektitaj apostoloj, la Majstro estis akceptinta lin, kaj ĝis tiu horo eĉ li kiomeble plej baraktis por sanktigi kaj savi lin, sammaniere kiel li estas aginta por la paco kaj la saviĝo de la aliaj.

Tiu supeo, kun ĝia amemaj epizodoj kaj kortuŝaj notoj, estis la lasta voko de Jesuo kontraŭ la dizertinto Judaso, sed tiu voko estis vana. Averto, eĉ kiam ĝi estas donita per la plej takta maniero, kaj komunikita per la plej bonkora spirito, ĝeneralmaniere nur intensigas la malamon kaj flamigas la malbonan decidon plene estigi la proprajn egoistajn projektojn se la amo estas reale mortinta.

5. ESTIGO DE LA MEMORA SUPEO

Kiam ili alportis al Jesuo la trian pokalon da vino, la “pokalon de beno,” li elkuŝiĝis, kaj prenanta la pokalon en siajn manojn, benis ĝin, dirante: “Prenu tiun pokalon, kaj ĉiuj trinku el ĝi. Tio ĉi estos la pokalo de mia memoro. Tio ĉi estas la pokalo de la beno de nova diepoko de favoro kaj vereco. Tio ĉi estos por vi la emblemo de la elverŝo kaj ministerio de la dia Spirito de Vereco. Kaj mi ne denove trinkos tiun pokalon kun vi ĝis kiam mi trinkos en nova formo kun vi en la ĉiela regno de la Patro.

Ĉiuj apostoloj sentis, ke eksterordinara io estis okazanta, dum ili kun profunda respektego kaj perfekta silento trinkis tiun pokalon de beno. La malnova Pasko memorfestis la ekaperon de iliaj prapatroj el rasa sklavostato en individua liberostato; nun la Majstro estigis novan memorsupeon kiel simbolo de la nova diepoko, en kiu la sklavigita individuo ekaperas el la sklaveco de la ceremoniaro kaj egoismo en la spiritan ĝojon de la frateco kaj komunumo de la fide liberigitaj filoj de la vivanta Dio.

Kiam ili estis finintaj trinki tiun novan pokalon de la memoro, la Majstro prenis la panon, kaj, post kiam li estis dankopreĝinta, pecorompis ĝin, kaj ordonante al ili cirkuligi ĝin, diris: “Prenu tiun panon de la memoro, kaj manĝu ĝin. Mi estas dirinta al vi, ke mi estas la vivpano. Kaj tiu vivpano estas la unuigita vivo de la Patro kaj la Filo en unura donaco. La Patra parolo tia, kia ĝi estas revelaciata en la Filo, estas reale la vivpano.” Kiam ili estis partigintaj la memorpanon, la simbolon de la vivanta parolo de vereco enkorpigita en la simileco de la mortemula karno, ĉiuj ili eksidis.

Estigante tiun memorsupeon, la Majstro, kiel ĉiam estis sia kutimo, sin helpis per paraboloj kaj simboloj. Li uzis simbolojn, ĉar li deziris instruadi iujn gravajn spiritajn veraĵojn, tiel ke estos malfacile por siaj posteuloj alligi al liaj paroloj precizajn interpretojn kaj difinitajn signifojn. Tiumaniere li serĉis malhelpi la sinsekvajn generaciojn kristaligi liajn instruojn, kaj rigidigi liajn spiritajn signifojn per la senvivaj katenoj de tradicioj kaj dogmoj. En la estigo de la sola ceremonio aŭ sakramento asociita kun sia plena vivmisio, Jesuo treege zorgis sugesti siajn signifojn prefere ol ilin al precizaj difinoj konfidi. Li ne deziris detrui la individuajn konceptojn de dia komuneco estigante precizan ceremonion; nek li deziris limigi la spiritan imagon de la kredanto forme paralizante ĝin. Li prefere serĉis liberigi la homan animon spertantan novan naskiĝon sur la ĝojaj flugiloj de nova kaj vivanta spirita libereco.

Malgraŭ la strebo de la Majstro tiel estigi tiun novan memorsakramenton, tiuj kiuj sekvis lin dum la fluitaj jarcentoj elturniĝis tiamaniere, ke lia nepra deziro estis efektive kontraŭita, kaj lia simple spirita simbolismo de tiu lasta nokto en la karno estis plietigita je precizaj interpretoj, kaj alfiksita al la preskaŭa matematika precizeco de neŝanĝebla formulado.

Tiu memorsupeo, kiam ĝi estas partigita de tiuj, kiuj estas kredantaj en la Filo, kaj konantaj Dion, ne bezonas, ke ĝia simbolismo estu asociita kun iu ajn infaneca misinterpreto de la homo pri la signifo de la dia ĉeesto, ĉar dum ĉiuj tiaj okazoj la Majstro estas reale ĉeestanta. La memorsupeo estas la simbola rendevuo de la kredanto kun Mikael. Kiam vi tiel iĝas konscia pri la spirito, la Filo reale ĉeestas, kaj lia spirito fratiĝas kun la enloĝanta fragmento de lia Patro.

Post kiam ili estis meditintaj dum kelkaj momentoj, Jesuo parolis plu: “Kiam vi faras tiujn aferojn, memoru la vivon, kiun mi vivis sur tero inter vi, kaj ĝuu pri la fakto, ke mi estas daŭronta vivi sur tero kun vi, kaj servadi per vi. Kiel individuoj ne disputu inter vi pri kiu estos la plej granda. Ĉiuj estu kiel fratoj. Kaj kiam la regno estos pligrandiginta en gravaj grupoj da kredantoj, sammaniere vi devus eviti lukti por la fameco aŭ serĉi pozicion inter tiaj grupoj.

Tiu grandioza evento okazis en la supra ĉambro ĉe amiko. Estis neniu sakrala formulado nek ceremonia konsekrado pri aŭ la supeo aŭ la domo. La memorsupeo estis estigita sen eklezia konsento.

Kiam Jesuo estis tiel estiginta la memorsupeon, li diris al la apostoloj: “Ĉiufoje kiam vi tion faros, faru tion memore al mi. Kaj kiam vi memoros pri mi, unue rememorigu mian vivon en la karno, memoru, ke mi estis iam inter vi, kaj tiel per la fido distingu, ke ĉiuj iam vi supeos kun mi en la eterna regno de la Patro. Tio estas la nova Pasko, kiun mi lasas al vi, la memoro eĉ de mia disdonaca vivo, la parolo de eterna vereco; kaj de mia amo kontraŭ vi, la elverŝo de mia Spirito de Vereco sur ĉian ajn homon.

Sekve ili ĉesigis tiun celebradon de la malnova sed sensangoverĝa Pasko en rilato kun de la nova memorsupeo la inaŭguro kantante ĉiuj kune la cent dek okan psalmon.