Kajero 178084
Jesuo planis pasigi tiun ĵaŭdon, sian lastan liberecan tagon sur tero kiel dia Filo enkorpigita en la karno, kun siaj apostoloj kaj kelkaj lojalaj kaj sindonemaj disĉiploj. Baldaŭ post la manĝo de tiu bela mateno, la Majstro elkondukis ilin en izolitan lokon je mallonga distanco supre de ilia kampadejo, kaj tie li instruadis pri multaj novaj veraĵoj. Kvankam Jesuo liveris aliajn alparolojn al la apostoloj dum la fruaj horoj de tiu vespero, tiu prelego de ĵaŭda mateno estis lia adiaŭa elparolo al la kunigita kampadeja grupo da apostoloj kaj elektataj disĉiploj, ambaŭ Judoj kaj Nejudoj. Ĉiuj dekduuloj ĉeestis, escepte Judaso. Petro kaj pluraj el la apostoloj rimarkis lian foreston, kaj iuj el ili opiniis, ke Jesuo estis sendinta lin en la urbon por ia ajn afero, probable por aranĝi la detalojn pri ilia baldaŭa celebrado de la Pasko. Judaso ne revenis en la kampadejon antaŭ la mezo de la posttagmezo, malmulte da tempo antaŭ ol Jesuo elkondukas la dekduulojn en Jerusalemon por partopreni al la lasta manĝo.
Jesuo parolis al ĉirkaŭ kvindek el siaj konfidaj adeptoj dum preskaŭ du horoj, kaj respondis al dudeko da demandoj pri la rilato inter la ĉiela regno kaj la regnoj de tiu mondo, pri la rilato inter la fileco kun Dio kaj la civitaneco en la teraj regadoj. Tiu interparolado, kune kun la respondoj al la demandoj, povas esti resumita kaj restaŭrita en modernan lingvaĵon kiel sekvas:
Ĉar la regnoj de tiu mondo estas materiaj, povas ofte necesi uzi la fizikan forton por aplikigi la leĝojn kaj daŭrigi la ordon. En la ĉiela regno la veraj kredantoj ne sin helpos per la uzo de la fizika forto. Ĉar la ĉiela regno estas spirita fratosocio de spirite-naskitaj filoj de Dio, ĝi povas esti promulgita nur per la spirita povo. Tiu distingo de proceduro koncernas la rilatojn de la regno de kredantoj kontraŭ la regnoj de laikaj regadoj, kaj ne nuligas la rajton de la sociaj grupoj da kredantoj pluigi la ordon inter ili, kaj respektigi la disciplinon de siaj ribelaj kaj malindaj anoj.
Nenio estas neakordigebla inter fileco en la spirita regno kaj civitaneco en la laika aŭ civila regado. Estas la devo de kredanto redoni al Cezaro la aferojn rilatajn al Cezaro, kaj al Dio la aferojn rilatajn al Dio. Ne povas ekzisti ian ajn malakordo inter tiuj du postuloj, ĉar unu estas materia, dum la alia estas spirita, krom se iu ajn Cezaro ekpretendas uzurpi la prerogativojn de Dio, kaj postulas ian ajn spiritanomaĝon kaj plejsuperan adoron kontraŭ li. En tia okazo vi adoros nur Dion, dum vi serĉos instrui tiajn terajn estrojn sen juĝkapablo, kaj alkonduki ilin ankaŭ rekoni la ĉielan Patron. En la tasko daŭrigi la mision de la spirita regno, vi ne spirite adoros la terajn estrojn, kaj vi ne uzos la fizikajn fortojn de la teraj regadoj, kies ĉefoj povas iam iĝi kredantoj.
De la vidpunkto de progresanta civilizacio, la fileco en la regno devus instigi vin iĝi la idealaj civitanoj de la regnoj de tiu mondo, ĉar frateco kaj servo estas la angulŝtonoj de de la regna evangelio. La ama voko de la spirita regno devus reveliĝi esti la efektiva detruisto de la malama impulso de la nekredantaj kaj militemaj civitanoj de la teraj regnoj. Sed tiuj materiistaj filoj en la mallumo neniam konos vian spiritan lumon de vero, krom se vi treege alproksimiĝas al ili pere de tiu socia neprofitema servo, kiu estas la natura elkreskanta enteno de la spiritaj fruktoj en la viva sperto de ĉiu individua kredanto.
Kiel mortemulaj kaj materiaj homoj, vi fakte estas civitanoj de la teraj regnoj, kaj vi devus esti bonaj civitanoj, des pli, ĉar vi estas iĝintaj spirite renaskitaj filoj de la ĉiela regno. Kiel fide-lumigataj kaj spirite-liberigataj filoj de la ĉiela regno, vi alfrontas duoblan respondecon de devo kontraŭ homo, kaj devo kontraŭ Dio, dum vi libervole prenas sur vin trian kaj sakralan devon: servi la frataron de Dion-konantaj kredantoj.
Ne estas permesata al vi adori viajn tempajn ĉefojn, kaj vi ne devus uzi teran povon en la progresado de la spirita regno. Sed vi devus manifesti rektaniman ministerion de amema servo tiom kontraŭ kredantoj, kiom kontraŭ nekredantoj. En la evangelio de la regno loĝas la Spirito de Vereco, kaj baldaŭ mi disdonos tiun saman spiriton sur ĉiun karnon. La fruktoj de la spirito, via sincera kaj amema servo, estas la potenca socia leviero por ekzalti la rasoj de la mallumo, kaj tiu Spirito de Vereco estos via potenca-demultiplia apogopunkto.
Malŝparu saĝecon kaj montru sagacecon en viaj rilatoj kun nekredantaj civilaj estroj Pere de via juĝkapablo estu spertaj por ebenigi la duarangajn malakordojn, kaj aranĝi negravajn miskomprenojn. Kiel eble plej - en ĉiu okazo de via spirita obeemo kontraŭ la estroj de la universo - serĉu pace vivi kun ĉiuj homoj. Estu ĉiam tiel prudentaj, kiel serpentoj, sed tiel nevenenaj, kiel kolomboj.
Ĉar vi iĝas pli kleraj infanoj de la regno, ĉiuj vi devus iĝi la plej bonaj civitanoj de la laika regantaro; tiamaniere ĉiuj ĉefoj de la teraj regantaroj iĝus la plej bonaj estroj en civilaj aferoj, ĉar ili kredas tiun evangelion de la ĉiela regno. La sinteno de neprofitcela servo kontraŭ la homoj kaj de inteligenta adoro kontraŭ Dio iĝigus ĉiuj regnaj kredantoj la plej bonaj civitanoj de la mondo, dum la sinteno de honesta civitaneco kaj sincera sindonemo kontraŭ sia tempa devo helpus tian specon de civitano pli facile aŭdi la spiritan vokon al la fileco en la ĉiela regno.
Tiel longe, ke la estroj de teraj regantaroj serĉas uzi la aŭtoritaton de religiaj diktatoroj, vi, kiuj kredas tiun evangelion, povas atendi nur tumulton, persekutadon, kaj eĉ morton. Sed la lumo mem, kiun vi alportas al la mondo, kaj eĉ la maniero laŭ kiu vi suferos kaj mortos por tiu evangelio de la regno, de ili mem, fine iluminos la tutan mondon, kaj provokos la gradan disiĝon inter politiko kaj religio. La persista prediko de tiu evangelio de la regno iam alportos al ĉiuj nacioj novan kaj nekredeblan liberiĝon, intelektan liberon, kaj religian liberecon.
Kaŭze de la tre-baldaŭaj persekutadoj de tiuj kiuj malamas tiun evangelion de ĝojo kaj libereco, vi disvolviĝos, kaj la regno prosperos. Sed en postaj tempoj vi troviĝos en granda danĝero, kiam multaj homoj teorie parolos pri la regnaj kredantoj, kaj multaj en gravaj postenoj formale akceptos la evangelion de la ĉiela regno. Lernu esti fidelaj kontraŭ la regno eĉ dum la tempoj de paco kaj prospero. Ne instigu la anĝeloj de via superrigardado konduki vin sur malkvietajn vojojn, kiel amema disciplino destinata por savi viajn maldiligentajn animojn .
Memoru, ke vi estas komisiataj por prediki tiun evangelion de la regno - la plejsupera deziro plenumi la volon de la Patro aldonita al la plejsupera ĝojo fide plenumi la filecon kun Dio - kaj vi ne devas permesi, ke kio ajn deviu vian sindonemon al tiu unika devo. Elturniĝu por ke la tuta homaro profitu de la ŝprucado de via amema spirita ministerio, de lumiganta intelekta komuneco, de ekzalta socia servado; sed al neniu el tiuj humanaj laboroj, nek ilia tuto, estas permesata anstataŭi la proklamadon de la evangelio. Tiuj potencaj ministerioj estas la sociaj kromproduktoj de la ankoraŭ pli potencaj kaj sublimaj ministerioj kaj transformiĝadoj forĝitaj en la koro de la regna kredanto de la vivanta Spirito de Vereco kaj de la persona kompreno, laŭ kiu la fido de spirite-naskita homo donas la certecon de amema frateco kun la eterna Dio.
Vi ne devu serĉi promulgi veron, nek establi rektecon pere de la povo de civilaj regadoj aŭ de la aplikado de laikaj leĝoj. Vi povas ĉiam labori por persvadi homajn mensojn, sed vi neniam devas aŭdaci ilin devigi. Vi ne devas forgesi la grandan leĝon pri la homa senpartieco, kiun mi estas instruinta al vi en pozitiva formo: Ĉio tio, kion vi volus esti farita al vi de la homoj, faru tion al ili.
Kiam regna kredanto estas alvokita por servi la civilan regadon, lasu lin plenumi tian servadon, kiel tempa civitano de tia regado; tamen tia kredanto devus malŝpari en tiu civila servado ĉiujn ordinarajn ecojn de civitaneco tiajn, kiaj ili estis plialtigitaj de la spirita klarigo de la nobliganta asocio de la mortemula menso kun la enloĝanta spirito de la eterna Dio. Se nekredanto povus kvalifikiĝi kiel superaj civilaj servantoj, vi devus serioze ekzameni, ĉu la veroradikoj en via koro ne estas mortitaj kaŭze de la manko de vivantaj akvoj de la spirita komuneco asociita al la socia servado. La konscienco pri la fileco kun Dio devus stimuli la tutan vivan servadon de ĉiu viro, virino, kaj infano, iĝita posedanto de tia potenca stimulo por ĉiuj imanentaj povoj de la homa personeco.
Estu nek pasivaj mistikuloj nek senkoloraj asketoj; Vi ne devu iĝi revemuloj kaj maldiligentoj, malzorgeme kalkulantaj kun fikcia Providenco por havigi al vi eĉ la vivajn necesaĵojn. Fakte, vi devas esti nerigoraj kaj paciencaj en viaj rilatoj kun eraritaj mortemuloj kaj malkleraj homoj, kaj pardonemaj fronte al provoko. Sed vi ankaŭ devas esti bravaj por defendi la rektecon, potencaj por promulgi la veron, kaj vigliniciatemaj por prediki tiun evangelion de la regno, eĉ ĝis la limoj de la tero.
Tiu evangelio de la regno estas vivanta veraĵo. Mi diris al vi, ke ĝi estas kiel la gistaĵo en la pasto, kiel la grajno de mustarda semo; kaj nun mi deklaras, ke ĝi estas kiel la semo de la vivanta estaĵo, kiu generacion post generacio, dum ĝi restas la sama vivanta semo, neeviteble malŝpariĝas en novaj manifestadoj kaj konvene kreskas en kanaloj de nova adaptiĝado al la apartaj bezonoj kaj kondiĉoj de ĉiu sinsekva generacio. La revelacio farita al vi de mi estas vivanta revelacio, kaj mi deziras, ke ĝi produktu taŭgajn fruktojn en ĉiu individuo kaj en ĉiu generacio, konforme al la leĝoj de spirita kreskado, pligrandiĝo, kaj adaptativa disvolviĝo.Generacion post generacio tiu evangelio devas montri kreskantan vivoforton, kaj atesti pli grandan profundon de spirita povo. Ĝi ne devas fariĝi simple sakrala memoro, simpla tradicio pri mi, kaj pri nia vivoepoko.
Kaj ne forgesu: Ni estas rekte atakintaj nek la personojn nek la aŭtoritaton de tiuj, kiuj sidas sur la Mosea trono.; ni estas nur ofertintaj al ili la novan lumon, kiun ili estas tiel vigle reĵetintaj. Ni estas alsaltintaj ilin nur per la denunco de ilia spirita mallojaleco kontraŭ la veraĵoj mem, kiujn ili pretendas instrui kaj antaŭgardi. Ni ekkonfliktis kun tiuj enoficigitaj ĉefoj kaj agnoskitaj estroj nur kiam ili rekte kontraŭiĝis al la prediko de la regna evangelio al la homaj filoj. Kaj eĉ nun, ne estas ni, kiuj alsaltas ilin, sed ili, kiuj seĉas nian ekstermadon. Ne forgesu, ke vi estas komisiitaj por eliri prediki nur la bonajn novaĵojn. Vi ne devas ataki la malnovajn vivmanierojn. Vi devas lerte establi la gistaĵon de nova vero en la mezo de la malnovaj kredoj. Lasu la Spirito de Vereco plenumi ĝian propran laboron. Diskutu nur kiam tiuj, kiuj disdegnas la verecon pelas vin al tio. Sed kiam la obstina nekredanto atakas vin, ne hezitu stari en vigla defendo pri la vereco, kiu savis kaj sanktigis vin.
Tra ĉiuj vivoŝanĝoj, memoru ĉiam ami unuj la aliajn. Ne kontraŭiĝu al la homoj, eĉ al la nekredantoj. Montru kompaton eĉ kontraŭ tiuj, kiuj troe ekpluatas vin. Estu vi mem lojalaj civitanoj, honestaj metiistoj, laŭdindaj najbaruloj, sindonemaj parencoj, komprenemaj gepatroj, kaj sinceraj kredantoj en la frataro de la Patra regno. Kaj mia spirito estos sur vi, nun kaj eĉ fine de la mondo.
Kiam Jesuo estis fininta sian instruadon, estis preskaŭ la unua, kaj ili tuj revenis en la kampadejon, kie Davido kaj liaj asociitoj estis preparintaj la tagmanĝon.
Malmulte da aŭkultantoj de la Majstro kapablis eĉ parte kompreni lian matenan parolon. El ĉiuj kiuj aŭdis lin, la Grekoj pli bone komprenis. Eĉ la dek unu apostoloj estis konsternitaj pri liaj aludoj al futuraj politikaj regnoj kaj al sinsekvaj generacioj da kredantoj pri la regno. La plej sindonemaj adeptoj de Jesuo ne povis akordigi la tujvenontan finon de lia tera ministerio kun tiuj referencoj al longa futura periodo de evangeliaj faradoj. Iuj el tiuj judaj kredantoj eksentis, ke la plej granda tera tragedio estis okazonta, sed ili ne povis akordigi tian tujvenontan katastrofon kun la gaje senĉagrena persona sinteno de la Majstro, nek kun lia matena parolo, en kiu li ripetade aludis al futuraj aferoj de la ĉiela regno etendiĝantaj sur vastaj periodoj, kaj entenantaj rilatojn kun multaj kaj sinsekvaj tempaj regnoj sur tero.
Je tagmezo de tiu tagoĉiuj apostoloj kaj disĉiploj estis lernintaj la Lazaran fuĝon el Betanio. Ili eksentis la neflekseblan volon de la judaj estroj ekstermi Jesuon kaj liajn instruojn.
Davido Zebedeo, dank’al la laboro de siaj sekretaj agantoj en Jerusalemo, estis plene informigita pri la progreso de la plano aresti kaj mortigi Jesuon. Li konis ĉion pri la partopreno de Judaso en la komploto, sed li neniam malkaŝis tiun konon al la aliaj apostoloj, nek al neniu el la disĉiploj. Malmulte da tempo post la tagmanĝo, li aparterilatis kun Jesuo, kaj aŭdace demandis al li, ĉu li sciis - sed li neniam povis diri plu pri tiu demando. La Majstro levis sian manon, kaj interrompis lin, dirante: “Jes, Davido, mi scias ĉion pri tio, kaj mi scias, ke vi scias, sed zorgu tion diri al neniu. Nur ne dubu en via propra koro, ke la volo de Dio fine superregos.”
Tiu konversacio kun Davido estis interompita per la alveno de mesaĝisto el Filadelfio alportanta la novaĵon, laŭ kiu Abnero estis aŭdinta pri la komploto mortigi Jesuon, kaj petanta, ĉu li devis foriri al Jerusalemo. Tiu kurknabo haste reforiris al Filadelfio kun tiu mesaĝo por Abnero: “Daŭrigu vian laboron. Se mi fizike forlasas vin, estas nur por spirite reveni. Mi ne forlasos vin. Mi estos kun vi ĝis la fino.”
En tiu momento Filipo venis al la Majstro, kaj demandis: “Majstro, konsiderante, ke la tempo alproksimiĝas, kie vi deziras, ke ni preparu la Paskon por ĝin manĝi?” Al la demando de Filipo, Jesuo respondis: “Iru kaj alkonduku Petron kaj Johanon, kaj mi donos al vi direktivojn pri la supeo, kiun ni kune manĝos tiun vesperon. Koncerne la Paskon, vi ekzamenos tiun temon, post kiam ni estos unue plenumintaj tion.
Kiam Judaso aŭdis la Majstron parolanta pri tiuj temoj kun Filipo, li kiel eble plej alproksimiĝis por aŭskulti ilian konversacion. Sed Davido Zebedeo, kiu staris apude antaŭeniris kaj ekkonversaciis kun Judaso, dum Filipo, Petro, kaj Johano alvenis por interparoli kun la Majstro.
Diris Jesua al la triuloj: “Tuj iru en Jerusalemon, kaj kiam vi tranpasos la pordegon, vi renkontos viron portantan akvokruĉon. Li parolos al vi, kaj tiam vi lin sekvos. Li kondukos vin al iu domo. Sekvu lin, kaj petu al la honorinda domomastro, ‘Kie estas la gastoĉambro, en kiu la Majstro devas vespermanĝi kun siaj apostoloj?’ Kaj kiam vi estos tiel informiĝintaj, tiu domomastro montros al vi la grandan ĉambron desupre ege meblitan kaj pretan por ni.”
Kiam la apostoloj alvenis en la urbon, ili renkontis la viron kun la akvokruĉo apud la pordego, kaj sekvis lin ĝis la domo de Johano Marko, kie la patro de la junulo akceptis ilin kaj montris al ili la ĉambron desupre pretitan por la vespermanĝo.
Ĉio tio ĉi okazis sekve de konsento inter la Majstro kaj Johano Marko dum la posttagmezo de la antaŭa tago, kiam ili estis solaj en la montetoj. Jesuo deziris esti certa, ke li povos trankvile preni tiun lastan manĝon kun siaj apostoloj, kaj ĉar li opiniis, se Judaso per anticipo konis ilian lokon de kunveno, li povis aranĝiĝi kun liaj malamikoj por lin kapti, li faris tiun sekretan aranĝon kun Johano Marko. Tiamaniere Judaso ne konis ilian lokon de kunveno antaŭ ol li alvenis tien en kompanio de Jesuo kaj la aliaj apostoloj.
Davido Zebedeo havis multe da aferoj traktendaj kun Judaso, tiel ke tiu ĉi estis bone malebligita sekvi Petron, Johanon kaj Filipon, kiel li tiel deziris tion. Kiam Judaso donis al Davido iun sumon da mono por la provianto, Davido diris al li: “Judaso, ĉu ne estus bone, konsiderante la cirkonstancojn, enmanigi al mi iom da mono per anticipo pri miaj nunaj bezonoj?” Kaj post kiam Judaso estis dum momento pripensinta, li respondis: “Jes, Davido, mi opinias, tio estus prudenta. Fakte, konsiderante la perturbitajn kondiĉojn en Jerusalemo, mi opinias, estus pli bone por mi redoni la tutaĵon da mono al vi. Ili konspiras kontraŭ la Majstro, kaj se io okazus al me, vi ne estus ĝenita.”
Tiel Davido ricevis ĉiun apostolan disponeblan monon kaj ricevatestojn por la tuto da mono depone. Ĝis la vespero de la sekvanta tago la apostoloj lernis nenion pri tiu operacio.
Estis ĉirkaŭ je la duono post la kvara kiam la tri apostoloj revenis kaj informis Jesuon, ke ĉio estis pretita por la vespermanĝo. La Majstro tuj prepariĝis konduki siajn dek du apostolojn tra la vojstreko al la Batania vojo kaj la eniro de Jerusalemo. Estis la lasta delokiĝo kun la kompleta grupo de la dekduuloj.
Denove serĉantaj eviti la homamasojn paŝantajn kaj repaŝantajn tra la Kidrona valo inter la Getsamana Parko kaj Jesrusalemo, Jesuo kaj la dekduuloj pasis tra la okcidenta kresto de la Olivarba Monto por atingi la vojon malsuprenirantan de Betanio ĝis la urbo. Kiam ili estis sur la loko, kie Jesuo haltis la antaŭan vesperon por paroladi pri la detruo de Jerusalemo, ili nekonscie paŭzis, starigis kaj silente rigardis la urbon. Ĉar ili estis antaŭtempe, kaj Jesuo ne deziranta pasi tra la urbo antaŭ la sunsubiro, li diris al siaj asociitoj:
“Sidiĝu kaj ripozu, dum mi parolados kun vi pri tio, kio estas baldaŭ okazonta. Ĉiujn tiujn jarojn mi vivis kun vi kiel fratoj, kaj mi instruadis al vi la veron pri la ĉiela regno, kaj rivelis al vi la misterojn pri ĝi. Kaj mia Patro fakte plenumis multajn mirindaĵojn rilate kun mia tera misio. Vi atestis pri ĉio tio, kaj partoprenis en la sperto kune labori kun Dio. Kaj vi atestos favore al mi, ke mi estas de kelka tempo avertinta vin, ke mi devas baldaŭ reiri al la laboro konfidita al mi de la Patro. Mi estas klare dirinta al vi, ke mi devas lasi vin en la mondo por daŭrigi la regnan taskon. Estas kaŭze de tio, ke mi aparte rilatis kun vi en la montetoj de Kapernaumo. Nun vi devas pretiĝi por partopreni kun aliaj la sperton, kiun vi estas havintaj kun mi. Same kiel la Patro sendis min en tiun mondon, same mi estas sendonta por min reprezenti kaj fini la laboron mi estas komencinta.
Vi malĝoje rigardas tie for tiun urbon, ĉar vi estas aŭdintaj miajn parolojn anoncantajn la finon de Jerusalemo. Mi avertis vin pro timo, ke vi pereu en ĝia detruo, kaj tiel estu prokrastita la proklamado de la regna evangelio. Same mi avertas atenti neutile endanĝerigi vin, kiam ili venos kapti la Homan Filon. Mi devas foriri, sed vi devas resti por atesti pri tiu evangelio, kiam mi estos for; same mi ordonis Lazaron fuĝi la koleron de la homoj, por ke li povu vivi kaj konigi la gloron de Dio. Se estas la Patra volo, ke mi foriru, nenio el tio, kio vi faros povos malhelpi la dian planon. Vin gardu pro timo, ke ili mortigu ankaŭ vin. Viaj animoj kuraĝe defendu la evangelio per la spirita povo, sed ne vojeraru en la malsaĝan provon defendi la Homan Filon. Mi bezonas neniun homan defendon; la ĉielaj armeoj estas eĉ nun atingeblaj; sed mi estas decidita plenumi la volon de mia ĉiela Patro, kaj do ni devas submeti nin al tio, kio estas baldaŭ okazonta al ni.
“Se vi vidas tiun urbon detruitan, ne forgesu, ke vi estas jam enirinta en la eternan vivon de senfina servado en la ĉiam-progresanta regno de la ĉielo, eĉ de la ĉielo de ĉieloj. Vi devus scii, ke en la universo de mia Patro kaj en la mia estasmultaj loĝejoj, kaj tie la revelacio pri urboj konstruataj de Dio kaj mondoj en kiuj la vivokutimo estas rekteco kaj ĝojo en la vereco, atendas la lumajn infanojn. Mi estas alportinta al vi la ĉielan regnon tien sur tero, sed mi deklaras, ke ĉiuj el vi, kiuj, dank’al la fido eniras tien kaj dank’al la vivanta servado de la vero restas tie, supreniros certe al la superaj mondoj, kaj sidiĝos kun mi en la spirita regno de nia Patro. Sed vi devas unue kirasi vin kaj elfaradi la laboron, kiun vi estas komencinta kun mi. Vi devas unue pasi tra multaj afliktoj, kaj suferi multajn ĉagrenojn - kaj tiuj malfeliĉaĵoj estas eĉ nun tujvenontaj - kaj kiam vi estos plenumintaj vian laboron sur tero, vi venos en mian ĝojon, same kiel mi estas fininta la laboron de mia Patro sur tero, kaj estas revenonta al lia brakumo.”
Kiam la Majstro estis parolinta, li leviĝis, kaj ĉiuj sekvis lin sur la deklivo de la Olivarba Monto kaj en la urbon. Neniu el la apostoloj, krom tri, sciis kien ili iris, dum ili antaŭeniris en la mallarĝaj stratoj, kaj ĉe noktiĝo. la homamasoj puŝis ilin , sed neniu rekonis ilin, nek sciis ke la Filo de Homo pasis iranta al la lasta mortemula rendevuo kun siaj elektataj ambasadoroj de la regno. La apostoloj ankaŭ ne sciis, ke unu el ili estis jam partoprenanta en konspiro por fordoni la Majstron en la manojn de liaj malamikoj.
Johano Marko estis sekvinta ilin tutlonge de la vojiro ĝis en la urbo, kaj post kiam ili estis transirintaj la pordegon, li kuris tra alia strato, tiel ke li atendis por ili akcepti antaŭ la domo de sia patro, kiam ili alvenis.