Kajero 177084
Kiam la tasko instrui la homojn ne urĝis ilin, Jesuo kaj la apostoloj kutimis ĉiumerkrede sin malstreĉi de siaj laboroj. Tiun apartan merkredon ili iom pli malfrue ol kutime matenmanĝis, kaj la kampadejo estis sorbigita per malbonaŭgura silento; malmulte da paroloj estis diritaj dum la unua duono de tiu matenmanĝo. Fine, Jesuo diris: “ Mi deziras, ke hodiaŭ vi malstreĉu vin. Prenu tempon por pripensi pri ĉio tio, kio okazis de nia alveno en Jerusalemon, kaj meditu pri tio, kio estas baldaŭ okazonta, kion mi estas plene sciiginta al vi. Estu certaj, ke la vereco loĝas en via vivo, kaj ke vi ĉiutage favorkreskas.”
Post la matenmanĝo la Majstro informis Andreon, ke li intencis forestiĝi la tagon, kaj sugestis, ke la apostoloj havu la permeson pasi sian tempon laŭ sia propra elekto, sed en neniu cirkonstanco eniru en Jerusalemon.
Kiam Jesuo estis preta por sole iri sur la montetojn, Davido Zebedeo alpaŝis lin, dirante: “Vi bone scias, Majstro, ke la fariseoj kaj estroj serĉas ekstermi vin, kaj tamen vi pretiĝas sole iri sur la montetojn. Fari tion estas malsaĝe; mi estas do sendonta tri bone preparitajn virojn por zorgi, ke io ajn malutilas al vi.” Jesuo rigardis la tri bone armitajn kaj viglajn Galileanojn, kaj diris al Davido: “Bona estas via intenco, sed vi eraras pri la fakto, ke vi ne sukcesas kompreni, ke la Homa Filo bezonas neniun por lin defendi. Neniu ekkaptos min ĝis kiam mi estos preta forlasi mian vivon konforme al la volo de mia Patro. Tiuj viroj ne povas akompani min. Mi deziras sole iri, tiel ke mi povu komunii kun la Patro.”
Aŭdintaj tiujn parolojn, Davido kaj liaj armitaj gardistoj retiriĝis; sed, dum Jesuo sole foriris, Johano Marko antaŭeniris kun korbeton entenantan nutraĵon kaj akvon, kaj sugestis, ke se li intencus forestiĝi dum la tuta tago, li povus troviĝi malsatanta. La Majstro ridetis al Johano Marko, kaj sin klinis por preni la malaltkon.
Dum Jesuo estis prenonta la lunĉan malaltketon el la manoj de Johano, la juna viro sin riskis diri: “Sed, Majstro, povus okazi, ke vi metas la malaltketon teren, dum vi foriĝas por preĝi, kaj vi foriras sen ĝi. Krome se mi iros por porti la lunĉon, vi estos pli libera por adori, kaj mi estos ja silenta. Mi ne metos neniun demandon, kaj mi restos apud la malaltketo, kiam vi foriĝos por preĝi.”
Prononcante tiujn parolojn, kies temerareco mirigis iujn proksimajn aŭskultantojn, Johano estis aŭdace reteninta la malaltketon. Ambaŭ Johano kaj Jesuo staris tenantaj la malaltketon. Baldaŭ la Majstro maltenis ĝin, kaj rigardante la knabon, diris: “Ĉartutkore vi deziregas iri kun mi, tio ne estas rifuzita al vi. Ni kune foriros, kaj ni havos bonan interparoladon. Vi povos meti al mi ĉiujn demandojn, kiuj estiĝas en via koro, kaj ni reciproke kuraĝigos kaj konsoligos. Vi povas komenci porti la lunĉon, kaj kiam vi estos laca, mi helpos vin. Sekvu min.”
Tiun vesperon Jesuo postsubire revenis en la kampadejon. La Majstro pasigis tiun lastan kvietan tagon sur tero inteparolante kun tiu ver-malsatega junulo, kaj parolante kun sia Paradiza Patro. De nun en la ĉielo tiu evento estas konata kiel “La tago, kiun juna viro pasigis kun Dio en la montetoj” kaj por ĉiam ekzemplas la bonvolon de la Kreinto fratiĝi kun la kreitaĵo. Eĉ junulo, se la deziro de lia koro estas plejsupera, povas trudi la atenton kaj ĝui la ameman kompanion de la Dio de universo, efektive sperti la neforgeseblan ekstazon esti sola kun Dio en la montetoj, kaj dum tuta tago. Tiel estis la senkompara sperto de Johano Marko tiun merkredon en la montetoj de Judeo.
Jesuo multe konversaciis kun Johano, senvuale parolanta pri la aferoj de tiu mondo kaj la sekvonta. Johano diris al Jesuo kiom multe li bedaŭris ne esti havinta sufiĉan aĝon, por ke estu permesita al li esti unu el liaj apostoloj, kaj esprimis kiom li grande ŝatis esti permesita sekvi kun ili ekde la unua prediko ĉe la vadejo de la Jordano apud Jeriko, krom dum la vojaĝo en Fenicio. Jesuo avertis la junulon ne senkuraĝiĝi pro la tujvenontaj eventoj, kaj sekurigis lin, ke li vivos por iĝi potenca mesaĝisto de la regno.
Johano Marko estis fascinita per la memoro de tiu tago kun Jesuo en la montetoj; sed li neniam forgesis la finan admonon, diritan ĝuste kiam ili estis revenontaj al la Getsemana kampadejo, tiam Jesuo diris: “Bone, Johano, ni estas havintaj bonan interparoladon, veran ripoztagon, sed zorgu diri nenion pri tio, kion mi estas dirinta al vi.” Kaj Johano Marko neniam rivelis kion ajn pri tio, kio okazis dum tiu tago, kiun li pasigis kun Jesuo en la montetoj.
Tra la tuto de la restantaj vivhoroj de Jesuo sur tero Johano Marko neniam permesis, ke Jesuo estu ekster sia vido. Ĉiam la junulo estis proksime kaŝita; li dormis kiam Jesuo dormis.
Dum la parolado de tiu tago Jesuo pasigis konsiderindan tempon por kompari iliajn infanaĝajn kaj adoleskantecajn spertojn. Kvankam la Johanaj gepatroj posedis pli da havaĵoj de tiu mondo, ol la Jesuaj gepatroj, estis multaj spertoj en iliaj infanaĝoj, kiuj estis tre similaj. Jesuo diris multajn aferojn, kiuj helpis al Johano kompreni siajn gepatrojn kaj aliaj membrojn de sia familio. Kiam la junulo demandis al la Majstro kiel li povis scii, ke li iĝos “potenca mesaĝisto de la regno,” Jesuo diris:
“Mi scias, ke vi montros lojalecon kontraŭ la evangelio de la regno, ĉar mi povas kalkuli je viaj nunaj fido kaj amo, kiam tiuj kvalitoj estas bazitaj sur tiel frua edukado, ke estis la via. Vi estas la produkto de hejmo, en kiu la gepatroj reciproke sincere korinkliniĝas, tiel ke vi ne estis dorlotita ĝis noce ekzalti vian koncepton de memsufiĉeco. Ankaŭ ne estis via personeco suferinta je malekvilibro kaŭzita de senamaj manovroj de viaj gepatroj, por ke unu gajnu vian konfidon kaj lojalecon malfavore al la alia. Vi estas ĝuinta gepatran amon, kiu sekurigas laŭdindan mem-konfidon, kaj kiu faciligas norman senton de sekureco. Sed vi estas havinta ankaŭ laŝancon, ke viaj gepatroj posedis tiom (tiel?) da saĝeco, kiom (kiel?) da amo; kaj la saĝeco kondukis ilin rifuzi la plejmulton de la troindulgoj kaj superfluaĵoj, kiujn la reĉeco povas aĉeti, dum ili sendis vin al la sinagoga lernejo kun viaj ludnajbaruloj, kaj ili ankaŭ kuraĝigis vin por lerni kiel vivi en tiu mondo permesante al vi havi originalan sperton. Kun via amiko Amos, vi venis al la Jordano, kie ni predikis, kaj la Johanaj disĉiploj baptis. Ambaŭ vi deziris iri kun ni. Kiam vi revenis en Jerusalemon, viaj gepatroj konsentis pri tio; sed la gepatroj de Amos rifuzis; ili tiel multe amis sian filon, ke ili senigis lin je la benita sperto, kiun vi havis, kaj kiun eĉ hodiaŭ vi ĝuas. Fuĝante for de sia hejmo, Amos estus povinta kuniĝi al ni, sed tiel agante, li estus vundinta la amon kaj foroferinta la lojalecon. Eĉ se tiel agi estus estinta saĝa, tio estus estinta terura prezo pagenda por la sperto, la sendependeco kaj la libereco. Prudentaj gepatroj, kiel viaj, atentas, ke iliaj infanoj ne troviĝas devantaj vundi la amon aŭ subpremi la lojalecon por disvolvi la sendependecon, kaj ĝui fortigan liberecon, kiam ili estas kreskintaj ĝis via aĝo.
“Amo, Johano, estas la plejsupera realeco de la universo, kiam ĝi estas donita de tutprudentaj estaĵoj , sed ĝi havas danĝeran kaj ofte duonegoistan trajton, kiam ĝi manifestiĝas en la sperto de mortemulaj gepatroj. Kiam vi estos edziĝinta, kaj estos devanta eduki viajn proprajn infanojn, sekurigu vin, ke via amo estas konsilita per la saĝeco, kaj gvidita per la inteligenteco.
“Via juna amiko Amos kredas tiun evangelion de la regno tiom, kiom vi, sed mi ne povas kalkuli je li; mi ne estas certa pri tio, kion li estas faronta dum la venontaj jaroj. Lia hejme infanaĵo ne estis tia, kia ĝi povas produkti plene konfidindan personon. Amos tro similas al unu el la apostoloj, kiu ne ĝuis norman, korinklinanan, kaj prudentan hejman edukadon. Via tuta posta vivo estos pli feliĉa kaj konfidinda, ĉar vi pasigis viajn ok unuajn jarojn en norma kaj bone-reguligita hejmo. Vi posedas viglan kaj bone-trikitan karakteron, ĉar vi kreskis en hejmo, en kiu amo superis kaj saĝeco regis.Tia infanaĵa edukado produktas tipon de lojaleco, kiu certigas al mi, ke vi daŭros, kiel vi estas komencinta.”
Dum pli ol unu horo Jesuo kaj Johano pluinterparoladis pri la hejma vivo. La Majstro diris plu kaj klarigis al Johano, kiel infano estas komplete dependa de siaj gepatroj kaj la asociigita hejma vivo koncerne ĉiujn liajn unuajn konceptojn pri ĉia ajn intelekta, socia, morala, kaj eĉ spirita afero, ĉar por la infano la familio reprezentas ĉion, kion li povas unuatempe koni pri la homaj aŭ diaj rilatoj. La infano devas ĉerpi siajn unuajn impresojn pri la universo el siaj patrinaj zorgoj; li plene dependas de sia tera patro koncerne siajn unuajn ideojn pri la ĉiela Patro. La posta vivo de la infano estos feliĉa aŭ malfeliĉa, facila aŭ malfacila, laŭ lia mensa kaj emocia frua vivo, kondiĉita per tiuj sociaj kaj spiritaj rilatoj de la hejmo. La tuta vivo de homa estaĵo estas enorme influita per tio, kio okazas dum la kelkaj unuaj jaroj de la ekzisto.
Estas nia sincera kredo, ke la evangelio de la Jesua instruo, bazita kiel ĝi estas sur la patra-infana rilato, povas malfacile ĝui la ĝeneralan akcepton, ĉiam kiam la hejma vivo de la modernaj civilizitaj popoloj ne montras pli da amo kaj pli da saĝeco. Kvankam la gepatroj de la dudeka jarcento posedas grandan konon kaj kreskantan veron por plibonigi la hejmon kaj nobligi la hejman vivon, restas la fakto, ke tre malmulte da modernaj hejmoj povas tiel bone edukadi knabojn kaj knabinojn, kiel la Jesua hejmo en Galileo kaj la hejmo de Johano Marko en Judeo; tamen la akcepto de la Jesua evangelio senpere plibonigos la hejman vivon. Ama vivo en prudenta hejmo kaj lojala sindonemo kontraŭ la vera religio ekzercas profundan reciprokan influon unu sur alian. Tia hejma vivo plibeligas la religion, kaj aŭtentika religio ĉiam glorigas la hejmon.
Estas vere, ke multaj netolereblaj kaj malnobligaj influoj kaj aliaj ĝenaj specialaĵoj de tiuj malnovaj judaj hejmoj estas virtuale eliminitaj en multaj el la modernaj pli bone-organizitaj hejmoj. Fakte, estas pli da spontanea libereco kaj multe pli da persona aŭtonomio, sed tiu sendependeco ne estas retenita per amo, nek motivita per lojaleco, nek direktita per la inteligenta disciplino de saĝeco. Tiel longe kiel ni instruas la infanojn preĝi: “Nia Patro, kiu estas en la ĉielo,” terura respondeco ordonas al la teraj patroj vivi kaj organizi siajn hejmojn, tiel ke la vorto patro estas digne enfiksita en la mensoj kaj koroj de ĉiuj kreskantaj infanoj.
La apostoloj pasigis multe da tempo de tiu tago promenadi sur la Olivarba Monto kaj interparoladi kun la disĉiploj, kiuj tendumis kun ili, sed frue en la posttagmezo ili deziregis vidi revenantan Jesuon. Samtempe kiel la tago pasis, ili pli kaj pli iĝis anksiaj pri lia sekureco; sen li ili sin sentis neesprimeble solaj. Dum la tuta tago ili debatis sin demandante ĉu la Majstro estus devinta esti permesita iri en la montetojn, akompanita nur de kurknabo. Kvankam neniu malkaŝe tiel esprimis siajn pensojn, ĉiu el ili, krom Judaso Iskarioto, estus dezireginta esti anstataŭ Johano Marko.
Estis ĉirkaŭ la mezo de la postagmezo kiam Natanaelo alparolis sian paroladon pri la “Plejsupera Deziro” al ĉirkaŭ duondekduo da apostoloj kaj tiom da disĉiploj. Ĝi finis tiel: “La malpraveco de la plejmulto el ni kuŝas en la fakto, ke ni estas nur senentuziasmaj. Ni malsukcesas ami la Majstron, kiel li amas nin. Se ni estus dezirintaj iri kun li, kiel Johano Marko deziris, certe li estus elkondukinta ĉiujn nin. Ni ĉeestis kiam la junulo alproksimiĝis al la Majstro por prezenti al li la malaltketon, sed kiam la Majstro prenis ĝin, la junulo ne maltenis ĝin. Kaj tiel la Majstro lasis nin tie, dum li iris en la montetojn kun la malaltketo, la junulo, kaj ĉio.”
Ĉirkaŭ la kvara kuristoj alvenis ĉe Davido Zebedeo alportantaj al li mesaĝon el Betsaida en la nomo de lia patrino kaj la Jesua patrino. Pluraj tagoj antaŭe Davido estis akirinta la konvinkon, ke la pastraj ĉefoj kaj estroj estis mortigontaj Jesuon. Davido sciis, ili estis deciditaj ekstermi la Majstron, kaj li estis preskaŭ konvinkita, ke Jesuo uzos, nek sian dian povon por sin savi, nek permesos siajn adeptojn uzi la forton por defendi lin. Trafinta tiujn konkludojn, li tuj sendis mesaĝiston al sia patrino, por ŝin urĝigi tuj veni en Jerusalemon, kaj alkonduki Marian, la Jesuan patrinon kaj ĉiujn membrojn de lia familio.
La Davida patrino agis laŭ lia peto, kaj nun la kuristoj revenis al Davido alportantaj la mesaĝon, laŭ kiu lia patrino kaj la tuta familio de Jesuo estis survoje al Jerusalemo, kaj alvenos malfrue la sekvantan tagon au frumatene la postmorgaŭon. Ĉar Davido estis meminiciate aginta, li opiniis, ke estis saĝe konservi la aferon por li mem. Do li diris al neniu, ke la Jesua familio estis survoje al Jerusalemo.
Iom da tempo post tagmezo, pli ol dudek Grekoj, kiuj estis renkontintaj Jesuon kaj la dekduulojn en la hejmo de Jozefo el Arimateo alvenis en la kampadejon, kaj Petro kaj Johano pasigis plurajn horojn en konferenco kun ili. Tiuj Grekoj, almenaŭ iuj el ili, estis jam bone konantaj la regnon, ĉar li estis instruintaj de Rodano de Aleksandrio.
Tiun vesperon post la reveno en la kampadejon, Jesuo interparoladis kun la Grekoj, kaj li estus volonte ordininta tiujn dudek Grekojn kiel estis ordinitaj la sepdekuloj, se tia ago ne estus grande konsterninta liajn apostolojn kaj multajn el liaj ĉefaj disĉiploj.
Dum ĉio tio okazis en la kampadejo, en Jerusalemo la ĉefaj pastroj kaj pliaĝuloj estis stuporaj, ĉar Jesuo ne revenis por alparoli la homamasojn. Estas vere, ke la antaŭan tagon, kiam li forlasis la templon, li diris: “Mi forlasas vian domon dezertan.” Sed ili ne povis kompreni kial Jesuo estus volinta rezigni la grandan avantaĝon akiritan dank’al la amika konduto de la svarmoj. Ili timis, li provoku tumulton en la popolo, malgraŭ la lastaj paroloj de la Majstro al la homamaso estis admono por konvene ĉiel konformiĝi al la aŭtoritato de tiuj, “kiuj sidas sur la Mosea trono.” Sed estis eventoplena tago en la urbo, ĉar ili simultane preparis la Paskon, kaj perfektigis siajn planojn por ekstermi Jesuon.
Malmulte da homoj venis en la kampadejon, ĉar ĝia instalado restis bone-gardita sekreto de ĉiuj, kiuj sciis, ke Jesuo intencis restadi tie prefere ol iri ĉiun vesperon al Betanio.
Malmulte post kiam Jesuo kaj Johano Marko estis forlasintaj la kampadejon, Judaso Iskarioto malaperis el siaj fratoj, kaj revenis nur malfrue en la posttagmezo. Tiu konfuzita kaj malkontenta apostolo, malgraŭ la insista postulo de la Majstro eviti eniri en Jerusalemon, urĝe iris por ne manki sian rendevuon kun la malamikoj de Jesuo ĉe la ĉefpastro Kajafas. Temis pri neoficiala kunveno de la sinedrio decidita por iom post la deka tiun matenon. Tiu kunveno okazis por diskuti la naturspecon de la akuzoj, kiuj devus esti portitaj kontraŭ Jesuo, kaj decidi sekvi kian proceduron por elkonduki lin antaŭ la romianajn aŭtoritatulojn, kaj certigi la necesan civilan konfirmon de la mortverdikto, kiun ili estis jam decidintaj pri li.
La antaŭtagon Judaso estis rivelinta al kelkaj membroj de sia parencaro, kaj al iuj sadukeaj amikoj de sia patra familio, ke li estis atinginta la konkludon, ke Jesuo estis bonintenca revemulo kaj idealisto, kaj ne estis la atendata liberiganto de Israelo. Judaso deklaris, ke li multe ŝatus trovi iun ajn manieron elegante sin retiri el la tuta movo.Liaj amikoj flate certigis lin, ke lia malaliĝo estos hajlita de la judaj estroj kiel grava evento Judaso, kaj ke nenio estos tro bona por li. Ili kredigis lin, ke li tuj ricevos altajn honorojn en la nomo de la sinedrio, kaj fine estos en pozicio por kovri la stigmaton de sia bonintenca, sed “malbonvena asocio kun malkleraj Galileanoj.”
Judaso ne povis tute kredi, ke la potencaj faritaĵoj de la Majstro estis plenumitaj pere de la povo de la princo de demonoj, sed li estis plene konvinkita, ke Jesuo neuzos sian povon por sia propra pligrandigo; Li estis fine konvinkita, Jesuo permesos, ke la judaj estroj ekstermu lin, kaj li ne povis elteni la humiligan penson esti identigita kun movo de malvenko. Li rifuzis akcepti la ideon de ŝajna malsukceso. Li tute komprenis la viglan karakteron de sia Majstro kaj la akrecon de tiu majesta kaj mizerikorda menso; tamen li trovis plezuron en la eĉ parta konsidero de sugesto de unu el siaj parencoj, laŭ kiu Jesuo, kvankam li estis bonintenca fanatikulo, estis probable ne reale sana menso; ke li estis ĉiam ŝajninta stranga kaj nekomprenata persono.
Kaj nun, kiel neniam antaŭe, Judaso eksentis strangan rankoron, ĉar Jesuo neniam estis asigninta al li pozicion de pli granda honoro. Ĉiam li estis ŝatinta esti la apostola kasisto, sed nun li komencis senti, ke li ne estis estimata, ke liaj kapablecoj estis neaprezataj. Li estis subite elverŝa de indigno, ĉar Petro, Jakobo, kaj Johano estis honorigitaj per intima asocio kun Jesuo; kaj dum tiu momento, irante al la hejmo de la ĉefpastro, li estis pli inklina kvitiĝi kun Petro, Jakobo, kaj Johano, prefere ol perfidi Jesuon. Sed kromkrome, ĝuste tiam, nova kaj plej grava penso ekokupis la unuan planon de lia konscia menso: Li estis entrepreninta akiri honorojn por li mem, kaj se tio povis esti certigita simultane kvitiĝante kun tiuj, kiuj estis kontribuintaj al la plej granda seniluziiĝo de lia vivo, ĉio estas pli bona. Li estis turmentata de terura kombinaĵo de konfuzo, orgojlo, malespero, kaj decido. Tiel devas esti evidente, ke Judaso ne estis survoje al la hejmo de Kajafas por mono, sed por aranĝi la perfidon kontraŭ Jesuo.
Dum Judaso alproksimigis la hejmon de Kajafas, li definitive decidis forlasi Jesuon kaj siajn kunulojn apostolojn; kaj tiel decidinta forlasi la kaŭzon de la ĉiela regno, li decidis sekurigi por li mem la maksimumon de tiu honoro kaj gloro, kiu li estis pensinta iam estus sia, kiam li unue identiĝis kun Jesuo kaj la evangelio de la regno. Ĉiuj apostoloj estis iam partigintaj tiun ambicion kun Judaso, sed dum tiu pasita tempo, ili lernis admiri la veron kaj ami Jesuon, almenaŭ pli bone ol Judaso.
La perfidulo estis prezentita al Kajafas kaj la judaj estroj de sia kuzo, kiu klarigis, ke Judaso, malkovrinta sian eraron konsistantan en tio, ke li sin lasis devojigi pro la subtila instruo de Jesuo, estis atinginta la stadion, kie li deziris publike kaj oficiale rezigni sian asocion kun la Galileo, kaj samtempe peti sian restarigon en la konfido kaj la komunumo de sia judea frataro. Tiu proparolanto de Judaso diris plu klarigante, ke Judaso malkontestis, ke estus pli bone por la paco en Israelo, ke Jesuo estu enprizonigita. Kiel evidenteco de sia bedaŭro pri sia partopreno en tia devianta movo, kaj kiel provo de sia sincereco en nuna reveno al la instruoj de Moseo, li mem venis prezentiĝi al la sinedrio, kiel estanta tiu, kiu povus konsenti kun la kapitano posedanta la ordonojn por la Jesua aresto, por ke tiu enprizonigo povu kviete okazi, kaj tiel eviti iun ajn danĝeron de stratsvarmo aŭ la neceson prokrasti lian areston ĝis post la Pasko.
Kiam sia kuzo estis fininta paroli, li prezentis Judason, kiu, antaŭenirante apud la ĉefpastro, diris: “Ĉion tion, kion mia kuzo estas promesinta, mi faros, sed kion vi donos al mi por tiu servo?” Judaso ne ŝajnis distingi la esprimo de disdegno, kaj eĉde naŭzo, kiu aperis sur la vizaĝon de la senkompata kaj orgojla Kajafas; lia koro estis tro multe zorgoplena pri lia propra gloro kaj arda deziro kontentigi la ekzaltiĝon de lia memo.
Tiam Kajafas mallevis sian rigardon al la perfidulo, kaj diris: “Judaso, Iru al la kapitano de la gvardio, kaj aranĝas vin kun tiu oficiro por alkonduki al ni vian Mastron aŭ tiun vesperon, aŭ morgaŭan vesperon. Kiam li estos fordonita de vi en niajn manojn, vi ricevos vian rekompencon por tiu servo.” Kiam Judaso aŭdis tion, li sin retiris el la ĉeesto de la ĉefaj pastroj kaj estroj, kaj interparolis kun la kapitano de la templa gardantaro pri la maniero aresti Jesuon. Judaso sciis, ke Jesuo estis tiam for de la kampadejo, kaj li havis neniun ideon pri la horo de lia reveno tiun vesperon. Tial ili interkonsentis aresti Jesuon la sekvantan vesperon (ĵaŭdon), post kiam la homoj de Jerusalemo kaj ĉiuj pilgrimantoj estos sin retiriĝintaj por la nokto.
Judaso revenis al siaj asociitoj en la kampadejon ebriigita per pensoj de grandanimeco kaj gloro tiaj, kiaj li estis ne havinta de longe. Li estis sin devontiginta kun Jesuo esperante, ke li iam iĝos grava viro en la nova regno, kaj fine komprenis, ke ne ekzistos neniu regno laŭ liaj antaŭvidoj. Sed li plezuriĝis pro sia sagaceco interŝanĝi sian elreviĝon pri la malsukceso por akiri gloron en esperita nova regno kontraŭ la senpera akiro de honoro kaj rekompenco en la malnova ordo, kiu, laŭ li, postrestus, kaj certe detruus Jesuon kaj ĉion, kion li reprezentis. En sia lasta motivo de konscia intenco, la Judasa perfido kontraŭ Jesuo estis la kovarda ago de egoista dizertinto, kies sola penso estis lia propra sekureco kaj glorado, tute ne kio povis rezulti de tia konduto kontraŭ sia Majstro kaj siaj malnovaj asociitoj.
Sed ĉiam tiel estis Judaso. De longe li estis trapikiĝanta en tiu decidita, obstina, egoista, kaj venĝa pensmaniero progresive konstrui en sia menso, kaj konservi en sia koro tiujn malamajn kaj malbonajn dezirojn de revenĝo kaj mallojaleco. Jesuo amis kaj havis konfidon al Judaso, kiel li amis kaj havis konfidon al la aliaj apostoloj. Sed Judaso malsukcesis kompense disvolvi lojalan konfidon, kaj senti tutkoran amon. Kaj kiom danĝera povas fariĝi la ambicio, kiam iam ĝi estas plene asociita al egoismo kaj plejsupere motivita per moroza kaj longe-subpremita venĝo! Kia prema afero estas elreviĝo en la vivoj de tiuj sensencaj personoj, kiuj fikse rigardante la svagajn kaj vaporiĝantajn ĉarmojn de la tempo, blindiĝas al la plej altaj kaj plej realaj plenumadoj de ĉiamaj finatingoj de la eternaj mondoj de diaj valoroj kaj vere spiritaj realecoj. En sia menso Judaso arde deziris terajn honorojn, kaj fine tutkore ekamis tiun deziron; la aliaj apostoloj ankaŭ arde deziris tiun saman teran honoron en siaj mensoj, sed en siaj koroj ili amis Jesuon, kaj agis kiel eble plej bone por lerni ami la veraĵojn, kiujn li instruadis al ili.
En tiu momento Judaso ne komprenis tion, sed ĉiam li estis subkonscie kritikanta Jesuon, de kiam Johano la Baptisto estis senkapigita de Herodo.Profunde en sia koro Judaso ĉiam resentis la fakton, ke Jesuo ne savis Johanon. Necesas ne forgesi, ke Judaso estis disĉiplo de Johano, antaŭ ol iĝi adepto de Jesuo. Kaj ĉiuj tiuj akumuloj da homa rankoro kaj amara elreviĝo, kiujn Judaso estis amasiginta en sia animo sub la vestaĉoj de la malamo, estis nun bone organizigitaj en lia subkonscia menso, kaj pretaj ekaperi kaj engluti lin tuj kiam li aŭdacos foriĝi el la helpa influo de siaj fratoj, kaj samtempe sin endanĝerigos al la lertaj duondiraĵoj kaj subtila moko de la Jesuaj malamikoj. Ĉiufoje kiam Judaso permesis siajn esperojn supre leviĝi, kaj Jesuo faris aŭ diris ion, por ilin erigi, tio lasisen la Judasa koro cikatron de amara rankoro; kaj ĉar tiuj cikatroj multiĝis, baldaŭ tiu koro, tiel ofte vundita, perdis ja realan korinklinon kontraŭ tiu, kiu estis suferiginta tian malagrablan sperton al bonintenca sed kovarda kaj egoista personeco. Judaso ne ekkomprenis pri tio, sed li estis kovardulo. Tial li ĉiam inklinis atribui al Jesuo la kovardecon, kiel kaŭzo alkondukanta lin tiel ofte rifuzi kapti povon aŭ gloron, kiam ili estis ŝajne facile atingeblaj de li. Kaj ĉiu mortemulo bone scias kiel amo, eĉ se ĝi iam estis aŭtentika, povas, kaŭze de elreviĝoj, ĵaluzo, kaj longe-daŭrigitaj rankoroj, fine turniĝi en reala malamo.
Fine la ĉefaj pastroj kaj plejaĝuloj povis kviete ekspiri dum kelkaj horoj.Ili ne publike arestus Jesuon, kaj la helpo de la perfidulo Judaso kiel aliancito garantis, ke Jesuo eliris el ilia jurisdikcio, kiel li jam multfoje faris dum la estinteco.
Ĉar estis merkredon, tiu vespero en la kampadejo estis socia horo. La Majstro penis kuraĝigi siajn apostolojn, sed tio estis preskaŭ neebla. Ĉiuj ekkomprenis, ke konsternaj kaj premaj eventoj estis tujvenontaj. Ili ne povis esti gajaj, eĉ kiam la Majstro elvokis iliajn jarojn de eventoplena kaj korinklina asocio. Jesuo zorge informiĝis pri la familioj de ĉiu el la apostoloj, kaj turnante sin al Davido Zebedeo, demandis se iu havis freŝdatajn novaĵojn pri lia patrino, lia pli juna fratino, aŭ aliaj membroj de lia familio. Davido rigardis al siaj piedoj; li timis respondi.
Estis la okazo por Jesuo averti siajn disĉiplojn malfidi la subtenon de la homamaso. Li elvokis iliajn spertojn en Galileo, kiam iafoje gravaj svarmoj da homoj entuziasme sekvis ilin tie kaj tie ĉi, ĝis kun la sama ardeco sin turni kontraŭ ili, kaj reveni al siaj malnovaj vivmanieroj kaj kredoj. Tiam li diris: “Vi ne devas do lasi vin trompi de la grandaj homamasoj, kiuj aŭdis nin en la templo, kaj ŝajnis kredi niajn instruojn. Tiuj homamasoj aŭskultas la veron, kaj ili supraĵe kredas ĝin en siaj mensoj, sed malmulte el ili permesas, ke la parolo de vero enplantiĝas en la koro kun vivantaj radikoj. Tiuj kiuj konas la evangelion nur en la menso, sed kiuj estas ne spertintaj ĝin en la koro, ne povas esti konvinkitaj por rezisti kiam reala malordo okazis. Kial kiam la estroj de la Judoj akordiĝos por ekstermi la Homan Filon, kiam per komuna akordiĝo ili frapos lin, vi vidos la konsternitan homamason forfuĝantan aŭ alie silentan kaj stuporigan restantan, dum tiuj frenezigitaj kaj blindigitaj estroj kondukas la instruistojn de la evangelia vereco al la morto. Kaj tiam, kiam kontraŭa sorto kaj persekutadoj deflugos sur vi, ankoraŭ aliaj, kiuj laŭ vi amas la veron, estos fuĝigitaj, kaj iuj rezignos la evangelion, kaj forlasos vin. Iuj el tiuj, kiuj estis tre proksimaj de ni estas jam mense dizertintaj. Hodiaŭ vi estas ripozintaj antaŭvide al tujvenontaj eventoj. Atentu, do, kaj preĝu, por ke morgaŭ vi povu esti plifortigitaj celante la ĝuste venontaj tagoj.”
La kampadeja atmosfero estis neklarigeble streĉita. Silentaj mesaĝistoj iris kaj reiris, komunikantaj nur kun Davido Zebedeo. Antaŭ la fino de la vespero, iuj sciis, ke Lazaro estis rapide fuĝinta el Betanio. Johano Marko estis minace silenta post la reveno en la kampadejon, kvankam li estis pasiginta la tutan tagon en la kompaniode Jesuo. Ĉiu strebo por lin persvadi paroli evidente indikis, ke Jesuo estis dirinta al li ne paroli.
Eĉ la bonhumoro de la Majstro kaj lia nekutima societemo timis ilin. Ĉiuj sentis la certan alproksimiĝon de terura izolado defluganta sur ilin, kaj ili komprenis, ke ĝi estis kun prema subiteco kaj neeskapebla teruro malsuprenironta.Ili svage sentis, kio estis okazonta, kaj neniu sin sentis preta por fronti la aflikton. La Majstro estis for dum la tuta tago kaj terure mankis al ili.
Tiun merkredan vesperon markis la plej malaltan nivelon de ilia spirita statuso ĝis la efektiva horo de la Majstra morto. Kvankam la morgaŭo estis pli proksima de unu tago al la tragika vendredo, almenaŭ li estis ankoraŭ kun ili, kaj ili pasigis tiujn anksiajn horojn pli grace.
Estis ĝuste antaŭ meznokto kiam Jesuo, scianta, ke tiu nokto estos la lasta, kiu li povos pasigi kun sia elekta familio sur tero, diris, dum li forpetis ilin por la nokto: “Iru dormi, miaj fratoj, kaj paco estu sur vi ĝis nia elkuŝejiĝo morgaŭn, ankoraŭ unu tago por plenumi la Patran volon, kaj sperti la ĝojon scii, ke ni estas liaj filoj.”