Kajero 176084
Tiun mardon posttagmeze, dum Jesuo kaj la apostoloj eliris el la templo vojire al la kampadejo de Getsemane, Mateo altiris ilian atenton al la konstruaĵo de la templo, dirante: “Majstro, observu kiel estas tiuj konstruaĵoj. Vidu la masivajn ŝtonojn kaj la belegan ornamaĵon; ĉu tiaj konstruaĵoj povas esti detruotaj? Dum ili pliiris al la Olivarba Monto, Jesuo diris: “Vi vidas tiujn ŝtonojn kaj tiun masivan templon. vere, vere, mi diras al vi: Baldaŭ la tagoj alvenas kiam ne estos lasita ŝtono sur alia. Ĉiuj estos ruinigitaj.” Tiuj rimarkoj priskribantaj la detruon de la sakrala templo vekis la scivolon de la apostoloj, kiuj marŝis malantaŭ la Majstro; ili povis koncepti nenion eventon, krom la finon de la mondo, kiu estus povinta kaŭzi la detruon de la templo.
Por eviti la homamasojn kiuj laŭiris la valon de Kidrono al Getsemane, Jesuo kaj liaj asociitoj intencis grimpi la okcidentan deklivon de la Olivarba Monto sur mallonga distanco, kaj poste sekvi vojon kondukantan al ilia privata kampadejo apud Getsemane kuŝata proksime kaj supre de la publika kampadejogrundo. Dum ili turnis por forlasi la vojon kondukantan al Betanio, ili observis la templon glorigitan per la radioj de la sunsubiro. Kaj dum ili restadis sur la monto ili vidis aperi la lumojn de la urbo, kaj kontemplis la belecon de la iluminita templo. Tie, sub la glata lumo de la plenluno, Jesuo kaj la dekduuloj eksidis. La Majstro interparolis kun ili, kaj baldaŭ Natanaelo metis la tiun demandon: “Diru al ni, Majstro, kiel ni scios kiam tiuj eventoj estas okazontaj?”
Responde al la Natanaela demando, Jesuo diris: “Jes, mi estas parolonta al vi pri la tempo kiam tiu popolo estos pleniginta la pokalon per sia maljustego.; kiam la justeco estos rapide deflugis sur tiun urbon de niaj prapatroj.Mi estas forlasonta vin; mi iras ĉe la Patro. Post mia foriro, vin gardu tiel, ke neniu trompas vin, ĉar multaj venos kiel liberigantoj, kiuj devojigos multajn homojn. Kiam vi aŭdos pri militoj kaj militonidiroj, ne estu maltrankviligitaj, ĉar ĉiuj tiuj aferoj okazos, sed la fino de Jerusalemo ne estos ankoraŭ tujvenonta. Nek estu perturbitaj kaŭze de malsategoj aŭ tertremoj, nek estu zorgigitaj kiam vi estos fordonitaj antaŭ la civilaj aŭtoritatuloj, kaj estos persekutitaj kaŭze de la evangelio. Vi estos elpelitaj el la sinagogo kaj enprizonigitaj kaŭze de mi, kaj iuj el ili estos mortigitaj. Kiam vi estos alkondukitaj antaŭ la guberniestroj kaj regantoj, tio estos por atesti pri via fido, kaj montri vian firmecon en la regna evangelio. Kaj kiam vi starigos antaŭ juĝoj, ne estu antaŭe anksiaj pri tio, kion vi devus diri, ĉar l a spirito instruis al vi tuj pri tio, kion vi estosrespondontaj al viaj malamikoj. En tiuj tagoj de doloro, eĉ via propra parencaro, sub la kondutgvido de tiuj, kiuj estas reĵetintaj la Homan Filon, enprizonigos kaj mortigos vin. Dum certa tempo eblas, ke vi estos malamitaj de ĉiuj homoj kaŭze de mi, sed eĉ dum tiuj persekutadoj, mi ne forlasos vin; mia spirito ne forlasos vin. Estu paciencaj! Ne dubu, ke tiu regna evangelio venkos ĉiujn siajn malamikojn, kaj fine estos proklamita al ĉiuj nacioj.”
Jesuo paŭzis kaj rigardis malsupre la urbon. La Majstro ekkomprenis, ke la reĵeto de la spirita koncepto pri la Mesio, la decidemo persiste kaj blinde alkrampiĝi al la materia misio de la atendata liberiganto, baldaŭ provokos konflikton inter la Judoj kaj la potencaj romianaj armeoj; kaj ke tia lukto nur provokos la finan kaj kompletan renverson de la juda nacio. Kiam lia popolo forĵetis lian spiritan disdonaco, kaj rifuzis akcepti la ĉielan lumon, kiu tiel mizerikorde brilis sur li, ĝi pro tio sigelis sian sorton, kiel sendependa popolo havanta specialan spiritan mision sur tero. Eĉ la judaj estroj poste rekonis, ke tiu sekulara ideo pri la Mesio rekte kondukis al la malkvieto, kiu finfine provokis ilian neniiĝon.
Ĉar Jerusalemo estis fariĝonta la naskiĝloko de la unuatempa movo de la evangelio, Jesuo ne deziris, ke ĝiaj instruistoj kaj predikistoj pereu en la terura neniiĝo de la juda popolo, ligita al la la detruo de Jerusalemo. Tial li donis tiujn instrukciojn al siaj adeptoj. Jesuo estis tre zorgoplena, ĉar li timis, ke iuj el liaj disĉiploj estos implikitaj en tiuj venontaj ribeloj, kaj do pereos en la renverso de Jerusalemo.
Tiam Andreo demandis: “Sed, Majstro, se la sankta urbo kaj la templo estos detruontaj, kaj se vi ne ĉeestas por nin direkti, kiam ni devos forlasi Jerusalemon? Diris Jesuo: “Vi povas restadi en la urbo post mia foriro, kaj eĉ tra tiuj tempoj de doloro kaj amara persekutado, sed kiam vi vidos fine Jerusalemon ĉirkaŭita de la romianaj armeoj, post la ribelo de la falsaj profetoj, tiam vi scios, ke ĝia neniiĝo estas venonta; tiam vi devos fuĝi en la montojn. Neniu loĝanto de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo provu savi kion ajn, kaj neniu el la ĉirkaŭaĵoj provu eniri enen. Okazos granda aflikto , ĉar tiuj tagoj estos la venĝotagoj de la Nejudoj. Post kiam vi estos forlasintaj la urbon, tiu malobeema popolo estos traspadita, kaj alkondukita kaptita en ĉiujn naciojn. Tiel Jerusalemo estos tretita de la Nejudoj. Intertempe, mi avertas vin, ne lasu vin trompi. Se iu ajn venas al vi, dirante: ‘Rigardu, tie ĉi la liberiganto,’ aŭ ‘Rigardu, tie li estas,’ ne kredu ĝi, ĉar multaj falsaj instruistoj aperos, kaj multaj homoj estos devojigitaj de ili. Sed vi ne devus esti trompitaj, ĉar mi estas ĉion tion antaŭe dirinta al vi.”
La apostoloj tre longe sidis silente en la lunlumo, dum tiuj mirindaj antaŭdiraĵoj de la Majstro ankriĝis en iliaj devojigitaj mensoj. Estis konforme kun tiu sama averto, ke la praktike tuta grupo da kredantoj kaj disĉiploj forfuĝis el Jerusalemo ekde la unua apero de la romianaj trupoj, trovanta sendanĝeran rifuĝon en Pela norde.
Eĉ post tiu eksplicita averto, multaj adeptoj de Jesuo interpretis tiujn antaŭdiraĵoj, kiel referencantaj al la ŝanĝoj, kiuj evidente okazus en Jerusalemo, kiam la reapero de la Mesio provokus la starigon de la nova Jerusalemo kaj la pligrandiĝon de la urbo ĝis fariĝi la monda ĉefurbo. En siaj mensoj tiuj Judoj estis decidigitaj ligi la detruon de la templo kun la “fino de la mondo.” Ili kredis, ke tiu nova Jerusaremo plenigus tutan Palestinon; ke la fino de la mondo estus sekvita de la tuja apero de la “novaj ĉieloj kajla nova tero.” Tiel do ne estis strange, ke Petro diris: “Majstro, ni scias, ke ĉiuj aĵoj malaperos, kiam la novas ĉieloj kaj la nova tero aperos, sed kiel ni scios kiam vi revenos por plenumi ĉion tion?”
Kiam Jesuo aŭdis tion, li dum momento estis pensoplena, tiam li diris: “Ĉiam vi eraras, ĉar vi ĉiam provas ligi la novan instruon al la malnova. Vi estas decidigitaj malbone kompreni mian instruon. Vi persistas interpreti la evangelion laŭ via tradiciaj kredoj. Tamen, mi estas provonta klarigi vin.”
Plurfoje Jesuo formulis deklarojn, kiuj alkondukis siajn aŭskultantojn konkludi, ke kvankam li estis baldaŭ forlasonta tiun mondon, li tre certe revenos por elfaradi la laboron de la ĉiela regno. Ĉar liaj adeptoj havis la kreskantan konvikon, ke li estis forlasonta ilin, estis ja nature, ke post lia foriro el tiu mondo, ĉiuj kredantoj alkroĉiĝu al tiuj promesoj de reveno. La doktrino pri la dua veno de Kristo estis do frue enkorpigita en la instruoj de la kristanoj, kaj preskaŭ ĉiu posta generacio de disĉiploj estis devotece kredanta tiun veron, kaj estis konfide esperanta en tiu sekvonta veno.
Tiuj unuaj disĉiploj kaj la apostoloj estis des pli alligitaj al tiu promeso de reveno, ke ili estis estontaj disigitaj de sia Majstro kaj instruisto. Kaj ili ne prokrastis asocii la antaŭdiritan detruon de Jerusalemo al tiu dua promesita veno.Ili tiamaniere pluinterpretis liajn parolojn, malgraŭ, dum tiu tuta vespero de instruado sur la Olivarba Monto, la Majstro speciale penis antaŭaverti ili ĝuste pri tia eraro.
Ankoraŭ respondanta la Petran demandon, Jesuo diris: “Kial vi ankoraŭ opinias, ke la Homa Filo eksidos sur la Davidan tronon?Kial vi esperas, ke la revoj de la Judoj plenumiĝos? Ĉu mi ne estas dirinta al vi, dum ĉiuj jaroj, ke mia regno ne estas de tiu mondo? La situacio, kiun nun vi malestime konsideras estas ĉesiĝonta, sed tiu fino estos nova komenco, ekde kiu la evangelio de la regno alvenos en la tutan mondon, kaj tiu saviĝo disvastiĝos en ĉiuj popoloj. Kaj kiam la regno estos atinginta ĝian plenan maturecon, estu certaj, ke la ĉiela Patro ne mankos viziti vin kun plilarĝigita revelacio pri la vereco, kaj plialtigita demonstro pri la rekteco, kiel jam li sendis sur tiun mondon tiun, kiu iĝis la princo de la mallumo, kaj poste Adamon, kiu estis sekvita de Melkicedek, kaj hodiaŭ de la Homa Filo. Kaj tiel mia Patro plumanifestis sian mizerikordon kaj montri sian amon, eĉ al tiu malluma kaj malbona mondo. Post kiam mia Patro estos investinta min kun tuta povo kaj aŭtoritato, sammaniere mi plusekvos vian sorton, kaj gvidi vin en la aferoj de la regno pere de la ĉeesto de mia spirito, kiu baldaŭ estos dissendita sur tutan homon. Eĉ se tiel mi spirite ĉeestas kun vi, mi ankaŭ promesas, ke mi iam revenos sur tiun mondon, kie mi estas vivinta tiun vivo en la karno kaj plenuminta la sperton de simultane revelacii Dion al homo, kaj konduki homon al Dio. Tre baldaŭ mi devas forlasi vin, kaj daŭrigi la laboron, kiun la Patro estas konfidinta al mi, sed havu bonan kuraĝon, ĉar mi iam revenos. Intertempe mia Spirito pri la Vereco de universo konsolos kaj gvidos vin.
“Nun vi vidas min en malforteco kaj la karno, sed kiam mi revenos, estos potence kaj en la spirito. La okulo el karno vidas la Homan Filon en la karno, sed nur la okulo de la spirito vidos la Homan Filon glorigita de la Patro, kaj aperantan sur tero en sia propra nomo.
“Sed la epoko de la reapero de la Homa Filo estas konata nur en la Paradizaj konsilioj; ne eĉ la anĝeloj de la ĉielo scias kiam tio okazos.Tamen vi devus kompreni, ke kiam tiu evangelio de la regno estos proklamita al la tuta mondo por la savo de ĉiuj popoloj, kaj kiam la pleneco de la erao estos atingita, la Patro sendos al vi alian diepokan disdonacon, aŭ alie la Filo de la Homo revenos por juĝi la eraon.
“Kaj nun rilate al la dolora sorto de Jerusalemo, pri kiu mi estas parolinta al vi, eĉ tiu generacio ne pasos antaŭ ol miaj diroj estos plenumitaj, sed rilate al la epoko de la reveno de la Homa Filo, en la ĉielo aŭ sur tero neniu povas aserti, ke li povas paroli pri tio. Sed vi devus montri saĝecon rilate la maturiĝo de erao; vi devus esti alarmpretaj por distingi la signojn de la tempoj. Kiam la figarbo montras siajn delikatajn branĉojn kaj kreskigas siajn foliojn, vi scias, ke la somero alproksimiĝas. Sammaniere, kiam la mondo estos pasinta tra la longa vintro de la materiista pensmaniero, kiam vi distingos la venon de la spirita primavero de nova diepoko, vi devus scii, ke alproksimiĝas la somero de nova vizito.
“Sed kio estas la signifo de tiu instruo koncernanta la venon de la Filoj de Dio? Ĉu vi ne perceptas, ke kiam ĉiu el vi estas alkondukita forlasi sian vivan lukton, kaj pasi tra la pordego de la morto, vi troviĝas en la tuja ĉeesto de juĝo, vi estas tiam vidalvida kun la faktoj de nova diepoko de servado en la eterna plano de la Infinita Patro.? Same tio, Kion la tuta mondo devas alfronti, kiel fakton, propran al la fino de erao, same vi, kiel individuoj, devas tre certe ankaŭ maleviti kiel persona sperto, kiam vi atingas la finon de via natura vivo, kaj per tio estas konfrontitaj kun la imanentaj kondiĉoj kaj postuloj en la sekvanta revelacio de la eterna progresado de la Patra regno.”
El ĉiuj paroladoj, kiujn la Majstro diris al siaj apostoloj, neniu generis pli gravan konfuzon en iliaj mensoj ol tiu ĉi, donita tiun mardan vesperon sur la Olivarba Monto, rilate al la duobla temo de la detruo de Jerusalemo kaj lia propra dua veno. Estis, do, malmulte da konformeco inter la poste skribaj raportoj, bazitaj sur la memoroj de tio, kion la Majstro estis dirinta en tiu eksterordinara okazo. Konsekvence, kiam la rakontoj lasis blankaĵojn pri multe da paroloj, kiuj estis diritaj tiun mardan vesperon, tio generis multajn tradiciojn; kaj fruege dum la dua jarcento juda apokalipso pri la Mesio estis skribita de iu Selta, kiu estis alligita al la kortego de la imperiestro Kaligula, kaj estis enkorporigita en la envangelio de Mateo kaj poste almetita (parte) en la evangelioj de Marko kaj Luko. Estis en tiuj skribaĵoj de Selta, ke la parabolo pri la dek virgulinoj aperis. Neniu parto de la evangelia raporto suferis pro tia erariga interpreto pli ol tiu vespera instruo. Sed la apostolo Johano neniam eraris pri tio.
Kiam tiuj dek tri homoj revojiris al la kampadejo, ili estis mutaj kaj sub la impono de granda emocia streĉiĝo. Judaso estis finfine decidinta forlasi siajn asociitojn. Estis malfrua horo kiam Davido Zebedeo, Johano Marko, kaj iu nombro da ĉefaj disĉiploj akceptis Jesuon kaj la dekduulojn en la nova kampadejo, sed la apostoloj ne deziris dormi; ili deziris scii pli pri la detruo de Jerusalemo, la foriro de la Majstro, kaj la fino de la mondo.
Dum dudeko el ili kunsidis ĉirkaŭ la tendarfajro, Tomaso demandis: “Ĉar vi devas reveni por fini la laboron pri la regno, kian sintenon ni devos adopti dum vi forestos por plenumi la Patran servon?”Jesuo rigardanta ilin super la fajrolumo, respondis:
“Eĉ vi, Tomaso, malsukcesas kompreni kion mi estas dirinta. Ĉu dum ĉiu tiu tempo mi ne estas instruinta al vi, ke via ligilo kun la regno estas spirita kaj individua, tute afero de persona sperto en la spirito, komprenante dank’ al la fido, ke vi estas filoj de Dio? Kion mi diros ankoraŭ? La renverso de la nacioj, la ruiniĝo de la imperioj, la detruo de la nekredantaj Judoj, la fino de erao, eĉ la fino de la mondo, pri kio tiuj eventoj rilatas kun iu, kiu kredas en tiu evengelio, kaj estas kaŝinta sian vivon en la sekureco de la eterna regno? Vi kiuj estas konantaj Dion kaj kredantaj en la evangelio, estas jam ricevintaj la certecojn pri la eterna vivo. Ĉar viaj vivoj estis vivitaj en la spirito , kaj por la Patro, nenio serioze povas alarmi vin. La regnokonstruelmuloj, la akredititaj civitanoj de la ĉielaj mondoj ne devas esti maltrankviligitaj pro tempaj malordigoj, aŭ perturbitaj pro teraj kataklismoj. Negravas al vi, kiuj kredas tiun evangelion de la regno, se nacioj estas renversitaj, se la erao finas, aŭ se ĉiuj videblaj aĵoj disfalas, ĉar vi scias, ke via vivo estas la donaco de la Filo, kaj ke ĝi estas eterne en sekureco en la Patro? Ĉar vi estas fide vivintaj la tempan vivon, kaj ĉar vi estas produktintaj la fruktojn de la spirito kiel la rektecon ameme servi viajn samulojn, vi povas konfide kaj plezure prikonsideri la baldaŭan paŝon en la eternan karieron per la sama fido en la transvivo, kiu estas trapasiginta vin vian unuan kaj teran aventuron de fileco kun Dio.
“Ĉiu generacio da kredantoj devus daŭrigi sian laboron celante la eblan revenon de la Homa Filo, ekzakte kiel ĉiu individua kredanto daŭrigas sian vivlaboron celante la neeviteblan kaj ĉiam-tujvenontan naturan morton. Kiam, dank’ al la fido, vi estas estiĝintaj kiel filoj de Dio, nenio alia gravas pri la sekureco de la transvivo. Sed ne eraru! Tiu fido de la transvivo estas vivanta fido, kaj ĝi kreskante aperigas la fruktojn de la dia spirito, kiu unue inspiris ĝin en la homa koro. Ke iam vi estas akceptinta la filecon en la ĉiela regno ne savos vin, se vi persistas konscie reĵeti tiujn veraĵojn, kiuj koncernas la progresive spiritan fekundecon de la enkarnigitaj filoj de Dio. Vi, kiuj estis kun mi por plenumi la Patran laboron sur tero, eĉ nun vi povas forlasi la regnon, se vi opinias, ke vi ne amas la vojon de la Patra servo favore al la homaro.
“Kiel individuoj, kaj kiel generacio da kredantoj, aŭskultu dum mi diras al vi parabolon: Estis iu grandulo, kiu antaŭ forvojaĝi en alian landon, alvokis ĉiujn siajn fidindajn servantojn antaŭ li, kaj konfidas al ili ĉiujn siajn havaĵojn. Al unu li donis kvin talantojn, al alia du, kaj al ankoraŭ alia unu. Kaj tiel plu al la tuta grupo da honoritaj intendantoj, al ĉiu li konfidis siajn posedaĵojn konforme al iliaj respektivaj kapablecoj; sekve li forvojiris. Kiam ilia mastro estis foririnta, liaj servantoj eklaboris por tiri profiton de la riĉaĵoj al ili konfiditaj. Tuje tiu kiu estis ricevinta kvin talantojn ekkomerci per ili, kaj tre baldaŭ gajnis profiton de aliaj kvin talantoj. Sammaniere tiu kiu ricevis du talantojn baldaŭ gajnis du pluajn. Kaj tiel ĉiuj tiuj servantoj faris gajnojn por iliamastro, krom tiu kiu estis ricevinta nur unu talanton. Li malproksimiĝis, kaj fosis truon en la tero, kie li kaŝis la monon de sia sinjoro. Baldaŭ la sinjoro de tiuj servantoj neatendite revenis, kaj konvokis ĉiujn siajn intendantojn por postuli kontojn de ili. Kiam ĉiuj estis antaŭ sia mastro, tiu kiu estis ricevinta kvin talantojn antaŭeniris kun la mono, kiu estis konfidita al li, kaj alportis kvin pluajn talantojn, dirante: ‘Sinjoro, vi donis al mi kvin investotajn talantojn, kaj mi estas feliĉa prezenti kvin aliajn talantojn kiel miaj gajnoj.’ Tiam lia sinjoro diris al li: ‘Brave, bona kaj fidela servanto, vi estis lojala pri kelkaj aferoj; mi nun estigos vin kiel intendanto sur multaj; ekde nun partoprenu en la ĝojo de via sinjoro.’ Tiam antaŭeniris tiu kiu ricevis du talantojn, dirante: ‘Sinjoro, vi enmanigis al mi du talantojn; jen, mi gajnis tiujn du aliajn talantojn.’ Kaj ankaŭ al li la sinjoro diris: ‘Brave, bona kaj fidinda intendanto; vi ankaŭ estis lojala pri kelkaj aferoj, kaj mi deziras estigi vin sur multaj; partoprenu en la ĝojo de via sinjoro.’ Sekve tiu kiu estis ricevinta unu talanton venis por klarigi la kontojn. Tiu servanto antaŭeniris, dirante, ‘Sinjoro, mi konis vin, kaj mi estis kompreninta, ke vi estas sagaca viro, kiu atendis gajnojn de laboro, kiun vi ne estas persone farinta; konsekvence mi estis timigita riski ion ajn de tio, kio estis al mi konfidita. Mi sekure kaŝis vian talanton en la tero; jen ĝi; vi nun havas tio, kio apartenas al vi.’ Sed lia sinjoro respondis: ‘Vi estas apatia kaj malvigla intendanto. Laŭ viaj propraj paroloj, vi konfesas, ke vi sciis mi postulos de vi konton kun konvena profito, kiel tiuj, kiujn hodiaŭ estas restituitaj al mi de viaj diligentaj kunuloj, . Sciante tion, vi estus almenaŭ devinta deponi mian monon ĉe bankiero tiel, ke okaze de mia reveno, mi povu ricevi mian monon kun interezo.’ Tiam al la ĉefintendanto la sinjoro diris: ‘Prenu tiun talanton el tiu neutila servanto, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek talantojn.’
“Al ĉiu kiu havas estos donita pli, kaj li havos abunde; sed el tiu kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas estos prenita. Vi ne povas senmove stari en la aferoj de la eterna regno. Mia Patro postulas al ĉiuj siaj infanoj kreski en afableco kaj en la kono de la vereco. Vi, kiuj konas tiujn veraĵojn, devas produkti pli kaj pli la fruktojn de la spirito, kaj estigi kreskan sindonemon je la neprofitcela dispono de viaj kunuloj, kiuj kun vi servas. Memoru, konsiderante ke vi servas unu el la plej malgrandaj inter miaj fratoj, vi estas farinta tiun servon al mi.
“Kaj tiamaniere vi devus okupiĝi pri la Patraj aferoj, nun kaj de nun, eĉ eterne. Ĝis mia reveno persistu. Fidele plenumu tion, kio estas konfidita al vi, kaj per tio vi estos pretaj por la kontovoko de la morto. Kaj tiel vivintaj por la gloro de la Patro kaj la kontentigo de la Filo, vi ĝoje kaj plezurege eniros en la eterna servado de la ĉiama regno.”
Vereco estas vivanta; la Spirito de Vereco estas ĉiam kondukanta la lumajn infanojn en novajn regnojn de spirita realeco kaj dia servado. La vero ne estas donita al vi, por ĝin kristaligi en estigitaj, certaj, kaj honorigitaj formoj. Via revelacio pri la vero devas esti tiel plialtigita pasante tra via persona sperto tiel, ke nova beleco kaj efeltivaj spiritaj gajnoj estos malkaŝitaj al ĉiuj, kiuj rigardas viajn spiritajn fruktojn, kaj konsekvence de tio estas kondukitaj glorigi la Patron, kiu estas en la ĉielo. Nur tiuj fidelaj servantoj kiuj tiel pligrandiĝas en la kono de la vereco, kaj kiuj tiel disvolvas sian kapablecon de dia taksado pri spiritaj realaĵoj, povas iam esperi “plene eniri enla ĝojon de sia Sinjoro.” Kia ĉagreno vidi sinsekvajn generaciojn da deklaritaj adeptoj de Jesuo diri, rilate al sia administrado de dia vereco: “Majstro, jen la vero, kiun vi donis al ni antaŭ cent aŭ mil jaroj. Ni estas nenion perdintaj; ni estas fidele konservintaj ĉion tion, kion vi donis al ni; ni estas permesintaj nenian ŝanĝon en tio, kion vi estis instruanta al ni; Jen la veron, kiun vi donis al ni.” Sed tia pledo koncernanta spiritan maldiligentecon ne senkulpigos la senfruktan intendanton pri la vereco en la ĉeesto de la Majstro. Konforme al la vero al vi konfidita la Majstro de vereco postulas reguligi la kontojn.
En la sekvonta mondo estos petita al vi doni kontojn pri viaj dotoj kaj via administrado de ili en tiu mondo. Ĉu maloftaj ĉu multaj estis viaj talentoj, justa kaj mizerikorda konto- reguligo estos necesa. Se dotoj estas uzitaj nur por egoista celo, kaj se neniu penso estas konsentita pri la supera devo akiri kreskigan rikolton de la fruktoj de la spirito tiaj, kiaj ili estas evidentigitaj en la ĉiame-ekspansie servo de la homoj kaj la adoro de Dio, tiaj egoistaj intendantoj devos akcepti konsekvencojn de sia decidita elekto.
Kiom multe tiu malfidela servanto, kiu ricevis unu talanton, kaj rekte responsigis sian signoron pri sia pigreco, similas al ĉiuj egoistaj mortemuloj. Kiom multe, kiam homo estas konfrontita kun siaj propraj eraroj, ĝi inklinas imputi ilin al aliaj, eĉ ofte al tiuj, kiuj malplej meritas tion!
Tiun nokton dum ili iris ripozi, Jesuo diris al ili: “Malavare, vi estas ricevintaj; do malavare vi devus doni la ĉielan veron; kaj dank’ al tiu donaco, tuj post kiam vi ĝin disdonos, tiu vero multiĝos, kaj anoncos la kreskantan lumon de la sava favoro.”
El ĉiuj Majstraj instruoj, neniu fazo estis pli malbone komprenita ol tiu promeso iam persone reveni sur tiun mondon. Ne estas strange, ke Mikaelo estas interesiĝanta iam reveni sur tiun planedon, kie li spertis sian sepan kaj lastan disdonacon, kiel mortemulo de la regno. Estas simple nature kredi, ke Jesuo de Nazareto, nun suverena reganto de vasta universo, estus interesita reveni, ne nur unufoje, sed eĉ plurfoje, sur la mondon, kie li vivis tiel senkomparan vivon, kaj finfine gajnis por li mem la senliman kaj Patran donacon de la povo kaj la aŭtoritato super universo. Urantio eterne estos unu el la sep naskaj sferoj de Mikael dum la konkerado de universa suvereneco.
Multfoje kaj al multaj individuoj, Jesuo deklaris sian intencon reveni sur tiun mondon. Kiam liaj adeptoj ekspertis al la fakto, ke la Majstro ne estis agonta kiel tempa liberiganto, kaj kiam ili aŭskultis liajn antaŭdirojn pri la detruo de Jerusalemo kaj la disfalo de de la juda nacio, ili tutnature ekasociis tiun promeson de reveno kun tiuj katastrofaj eventoj. Sed kiam la romianaj armeoj ternivele detruis la murojn kaj la templon de Jerusalemo, disigis la Judojn de Judeo, dum la Majstro ne pove kaj glore ekaperis, liaj adeptoj ekkonceptis a kredon, laŭ kiu fine estis asociita la dua veno de Kristo kun la fino de erao, eĉ kun la fino de la mondo.
Jesuo promesis fari du aferojn post kiam li estos suprenirinta ĉe la Patro, kaj post kiam tuta povo en la ĉielo kaj sur tero estos konfidita al li. Li promesis, unue, sendi en la mondon, kaj anstataŭ li, alian instruiston, la Spirito de Vereco; kaj tio okazis la Pentekostan tagon. Due, li tre certe promisis siajn adeptojn iam persone reveni surtiun mondon. Sed li estis diranta kiel, kie, aŭ kiam li vizitos tiun planedon de sia disdonaca sperto en la karno. Nur unufoje li anoncis, ke la karna okulo vidis lin kiam li vivis en la karno, sed kiam lli revenos (almenaŭ dum unu el siaj vizitoj) li estos distingebla per nur la okulo de la spirita fido.
Multaj el ni inklinas kredi, ke Jesuo multfoje revenos sur Urantion dum la venontaj eraoj. Ni ne havas lian eksplicitan promeson, ke li faros tiujn multnombrajn vizitojn, sed ŝajnas tre probable, ke tiu kiu havas inter siaj universaj titoloj, tiun de Planeda Princo de Urantio, multfoje vizitos la mondon, kies konkero donis al li tian esceptan titolon.
Ni certege kredas, ke Mikael persone revenos sur Urantion, sed ni ne havas la malplej ideon pri la epoko aŭ pri la maniero laŭ kiu li elektos veni. Ĉu lia dua veno sur teron estos sinkronigita por okazi rilate kun la fina juĝo de tiu ĉi estanta erao, kun aŭ sen la asociita apero de Magistra Filo? Ĉu lia veno estos rilate kun la fino de posta erao de Urantio? Ĉu li venos sen anoncigi sin, kaj kiel aparta evento? Ni ne scias. Nur unu afero ni scias certe; kiam li revenos la tuta mondo estos informita pri tio, ĉar li devas veni kiel la plejsupera reganto de universo kaj ne kiel la malluma bebo de Bet-Leĥem. Sed se ĉiu okulo devas vidi lin, kaj se nur spiritaj okuloj distingos lian ĉeeston, tiam devas lia veno esti prokrastita.
Konsekvence, vi pravus malkunigi la personan venon de la Majstro sur teron el ĉiu ajn antaŭvidita evento aŭ preciza epoko. Ni estas certaj nur pri unu afero: li estas promisinta reveni. Ni havas neniun ideon pri la epoko de la plenumado de tiu promeso, aŭ rilate kun kio. Laŭ nia scio, li povas aperi sur tero ion ajn tagon, kaj li povas ne veni antaŭ ol erao post erao estos pasitaj kaj estos regule juĝitaj de liaj asociitaj Filoj de la Paradizaro.
La dua evento de Mikael sur tero estas evento de treege sentimentala valoro por la mezvojuloj kiel por la homoj; sed krome, ĝi havas neniun senperan gravecon por la mezvojuloj, kaj ne havas pli praktikan gravecon por la homaj estaĵoj ol la komuna evento de la natura morto, kiu tiel subite rapidigas mortemula homon en la senperan kaptilan sinsekvon de universaj eventoj, kiuj rekte kondukas en la ĉeeston de tiu sama Jesuo, la suverena reganto de nia universo. Ĉiuj infanoj de lumo estas destinitaj por vidi lin, kaj ne gravas, se ni iras al li aŭ se li okaze unue venas al ni. Estu do pretaj por bonvenigi lin sur teron, kiel li estas preta bonvenigi nin en ĉielon. Ni konfide atendas lian gloran aperon, eĉ ripetitajn vizitojn, sed ni plene nescias kiel, kiam, aŭ en kia cirkonstanco li devas aperi.