Kajero 175084

La lasta parolado en la templo

Malmulte da tempo post la dua tiun ĵaŭdon posttagmeze, Jesuo, akompanita de dek unu apostoloj, Jozefo el Arimateo, la tridek Grekoj, kaj iuj aliaj disĉiploj, alvenis en la templon, kaj ekprononci sian lastan paroladon en la kortoj de la sakrala konstruaĵo. Tiu parolado estis destinita esti lia lasta voko al la juda popolo, kaj la fina kulpigo kontraŭ liaj impetegaj malamikoj, kiuj volis ekstermi lin. - skribistoj, fariseoj, sadukeoj, kaj la ĉefaj estroj de Israleo. Tra la tuta mateno la diversaj grupoj havis okazojn por demandi Jesuon; tiun posttamezon neniu metis demandon al li.

Kiam la Majstro ekparolis, la templa korto estis kvieta kaj orda. La mon-ŝanĝistoj kaj la komercistoj ne estis aŭdacintaj reeniri en la templon, de kiam la antaŭan tagon Jesuo kaj la stimulita homamaso estis elpelintaj ilin. Antaŭ komenci paroladi Jesuo tenere rigardis tiun aŭskultantaron, kiu estis baldaŭ aŭdonta lian publikan adiaŭan oratoraĵon de mizerikordo kontraŭ la homaro, kaj ankaŭ lian lastan denuncon de la falsaj instruistoj kaj la bigotaj estroj de la Judoj.

1. LA PAROLADO

Mi estis dum longa tempo kun vi, iranta kaj reiranta en la lando proklamante la Patran amon kontraŭ la infanoj de la homoj, kaj multaj vidis la lumon, kaj fide estas enirintaj en la ĉielan regnon. Rilate kun tiuj instruo kaj prediko la Patro plenumis multajn mirindajn faritaĵojn, eĉ ĝis revivigi mortinton. Multaj malsanuloj kaj afliktitaj estis resanigitaj ĉar ili kredis; sed ĉiuj tiuj proklamoj de vero kaj resanigoj de malsanoj ne malfermis la okulojn de tiuj, kiuj estas decidintaj reĵeti la evangelion de la regno.

Ĉiel kaj konforme al la plenumado de la volo de mia Patro, Mi kaj miaj apostoloj kiomeble plej baraktis por pace vivi kun niaj fratoj, por konformiĝi al la konvenaj postuloj de la Moseaj leĝoj kaj la tradicioj de Israelo. Ni estas persiste serĉintaj la pacon, sed la estroj de Israelo ne volas ĝin. Forĵetante la volon de Dio kaj la ĉielan lumon, ili flankeniras al la eraro kaj la mallumo. Ne povas esti paco inter lumo ka mallumo, inter vivo kaj morto, inter vero kaj malvero.

Multaj el vi estas aŭdacintaj kredi miajn instruojn, kaj estas jam enirintaj en la ĝojon kaj la liberecon de la konscienco de de fileco kun Dio. Kaj vi aperigos, ke mi estas proponinta tiun saman filecon kun Dio al la tuta juda nacio , eĉ al tiuj, kiuj nun serĉas ekstermi min. Kaj eĉ nun mia Patro akceptus tiujn blindajn instruistojn kaj tiujn hipokritajn estrojn, se ili nur sin turnus al li por akcepti lian mizerikordon. Eĉ nun ne estas tro malfrue por tiuj homoj akcepti la ĉielan parolon, kaj bonvenigi la Homan Filon.

“Dum longa tempo mia Patro mizerikorde traktis tiun popolon. Generacio post generacio ni estas sendintaj niajn profetojn por instrui kaj averti ĝin, kaj generacio post generacio ili mortigis tiujn instruistojn senditajn de la ĉielo. Kaj nun viaj obstinaj ĉefpastroj kaj estroj same agi plu. Same kiel Herodo kaŭzis la morton de Johano, same vi nun estas ekstermontaj la Homan Filon.

“Kiel longe estas ŝanco, ke la Judoj sin turnas al mia Patro kaj serĉas la saviĝon, la Dio de Abrahamo, Izaako, kaj Jakobo, konservas sian manon tenditan al vi; sed kiam vi estos plenigintaj vian pokalon da nerebonigebleco, kaj kiam vi estos finpensinte forĵetintaj la mizerikordon de mia Patro, tiu nacio estos forlasita al siaj propraj konsiloj, kaj ĝi rapide sin aldirektis al malmulta glora fino. Tiu popolo estis alvokita por fariĝi la lumo de la mondo, por montri la spiritan gloron de Dion-konanta raso, sed vi estas tiel ege foriĝintaj de la plenumado de viaj diaj privilegioj, ke viaj estroj estas plenumontaj la plejsuperan frenezecon de ĉiuj eraoj; ili estas forĵetontaj la donacon de Dio al ĉiuj homoj kaj por ĉiuj eraoj.- la revelacion de la amo de la ĉiela Patro kontraŭ ĉiuj siaj teraj kreitaĵoj.

“Kaj kiam vi estas forĵetintaj tiun revelacion de Dio al la homo, la ĉiela regno estis donita al aliaj popoloj, al tiuj kiun ĝoje kaj feliĉe akceptos ĝin. En la nomo de la Patro kiu sendis min, mi solene avertas vin, ke vi estas perdontaj vian pozicion en la mondo kiel standardo de la eterna vero kaj kiel gardistoj de la dia leĝo. Mi estas nun proponanta al vi vian lastan ŝancon antaueniri kaj penti, por montri vian intencon tutkore serĉi Dion, kaj, kiel malgrandaj infanoj kaj per sincera fido, eniri en la sekurecon kaj la saviĝon de la ĉiela regno.

“Mia Patro estas longe laborinta por via savo, kaj mi venis por vivi inter vi, kaj persone montri al vi la vojon. Multaj Judoj kaj Samaritanoj, kaj eĉ Aligentuloj estas kredintaj en la evangelio de la regno. Sed tiuj kiuj estus devintaj unue antaŭeniri kaj akcepti la ĉielan lumon estas obstine rifuzintaj kredi la revelacion de la vero de Dio - revelaciita Dio en la homo, kaj homo plialtigita ĝis Dio.

“Tiun posttagmezon miaj apostoloj silente starigas antaŭ vi, sed baldaŭ vi aŭdos iliajn voĉojn resonigi la vokon por la saviĝo kaj la instigon por kunligiĝi kun la ĉiela regno kiel filoj de la vivanta Dio. Kaj nun mi alvokas kiel atestantoj miajn disĉiplojn kaj la kredantojn en la evangelio de la regno, kaj ankaŭ la nevideblaj mesaĝistoj ĉe iliaj flankoj, ke mi estas ankoraŭ unu fojo proponinta al Israelo kaj ĝiaj estroj liberiĝon kaj saviĝon. Sed ĉiuj vi konstatas kiom la Patra mizerikordo estas disdegnita kaj kiel la vermesaĝistoj estas forĵetitaj. Tamen mi reavertas al vi, ke tiuj skribistoj kaj fariseoj ankoraŭ sidas sur la Mosea seĝo, kaj do, ĝis kiam la Plej-Altuloj , kiuj regas en la homaj regnoj, estos fine faligintaj tiun nacion, kaj detruintaj la poziciojn de tiuj estroj, mi petas al vi kunagi kun tiuj malnovaj en Israelo. Ne estas petita al vi unuiĝi al ili en iliaj planoj por ekstermi la Homan Filon, sed pri ĉio tio, kio koncernas la pacon de Israelo, vi devas esti submetitaj al ili. Pri ĉiuj tiuj aferoj, faru kion ili petas al vi, kaj obeu la plej ĉefaĵojn de la leĝo, ne imitu iliajn malbonajn agojn. Memoru, jen la peko de tiuj estroj: Ili diras tion, kio estas bona, sed ili ne faras ĝin. Vi bone scias kiel tiuj estroj ligas pezajn ŝarĝojn sur viaj ŝultroj, penige elteneblajn ŝarĝojn, kaj ke ili volas ne eĉ unu fingron levi por vin helpi porti tiujn pezajn ŝarĝojn. Ili estas opresintaj vin per ceremonioj, kaj sklavigitaj vin per tradicioj.

Krome, tiuj egocentraj estroj plenumas siajn bonajn agojn tiel, ke ili estas viditaj de la homoj. Ili plivastigas siajn filakterojn kaj plilarĝigas la borderojn de siaj oficialaj talaroj. Ili deziregis la ĉefajn lokojn en la festoj, kaj postulas la ĉefajn sidlokojn en la sinagogoj. Ili avidis laŭdajn salutojn sur la merkataj placoj, kaj deziras esti nomitaj rabenoj de ĉiuj homoj. Kaj eĉ dum ili serĉas ĉiujn tiujn honorojn de la homoj, ili kaŝe havigas al ili vidvinajn domojn, kaj tiras profiton el la diservoj de la sakrala templo. Tiuj hipokrituloj ŝajnigas longe publike preĝi, kaj almozdonas por altiri la atenton de siaj samuloj.

“Dum vi honoras viajn estrojn, kaj respektas viajn instruistojn, vi devas laŭ la spirita senco nomi neniun Patro, ĉar nur unu estas via Patro, eĉ Dio. Ne serĉu arogante trakti viajn fratojn en la regno. Memoru, mi estas instruinta al vi, ke iu ajn volus estis la plej granda, devus iĝi la servanto de ĉiuj. Se vi pretendas leviĝi antaŭ Dio, certe vi estos humiligitaj; sed iu ajn reale humiliĝas, certe estos plialtigita. En via ĉiutaga vivo serĉu ne mem-laŭdon, sed la gloron de Dio. Inteligente kondiĉigu viajn proprajn volojn al la volo de la ĉiela Patro.

“Ne eraru pri miaj paroloj. Mi ne rankoras kontraŭ tiuj ĉefaj pastroj kaj estroj, kiuj nun ankoraŭ serĉas ekstermi min; mi ne havas venĝemon kontraŭ tiuj skribistoj kaj fariseoj, kiuj reĵetas miajn instruojn. Mi scias, multaj el ili sekrete kredas, kaj mi scias, vi malkaŝe konfesos vian obeemon al la regno, kiam mia horo venos. Sed kiel viaj rabenoj pravigos sin, ĉar ili pretendas paroli kun Dio, kaj sekve aŭdacas forĵeti kaj ekstermi tiun, kiu venas por revelacii la Patron al la mondoj.?

“Ve al vi, skribistoj kaj fariseoj, hipokritaj! Vi volus fermi la pordojn de la ĉiela regno kontraŭ sinceraj homoj, ĉar ili troviĝas neinstruitaj laŭ la vojoj de via instruo. Vi rifuzas eniri en la regnon, kaj samtempe vi kiomeble plej baraktas por malhelpi, ke ĉiuj aliaj eniru. Vi starigas turnante la dorson al la savpordoj kaj luktas kontraŭ ĉiuj, kiuj volus eniri enen.

“Ve al vi, skribistoj kaj fariseoj, hipokritaj, kiuj vi estas! Ĉar vi fakte movas ĉielon kaj teron por fari prozeliton, kaj kiam vi estas sukcesinta, vi ne estas kontentigitaj, tiel longe vi ne estas iginta lin dufofe pli malbona, ol kiel li estis infano de pagano.

“Ve al vi, ĉefaj pastroj kaj estroj, kiuj proprigas al vi la posedaĵojn de la malriĉuloj, kaj postulas gravajn taksojn de tiuj, kiuj volus servi Dion, kiel ili opinias Moseo ordonis! Vi rifuzas montri mizerikordon, do kiel vi povas esperi mizerikordon en la venontaj mondoj?

“Ve al vi, falsaj instruistoj, blindaj gvidistoj! Kion oni povas atendi de nacio kiam la blinduloj gvidas la blindulojn? Ambaŭ stumblos en la enfalujon de la neniiĝo.

“Ve al vi, kiuj ŝajnigas kiam vi ĵuras! Vi estas trompistoj, ĉar vi instruas, ke viro povas ĵuri je la templo, kaj rompi sian ĵuron, sed ke kiu ajn estas ĵurinta je la oro de la templo devas resti ligita. Ĉiuj estas stupidaj kaj blindaj. Vi estas eĉ ne logikaj en via malhonesteco, ĉar kio estas la pli granda, la oro aŭ la templo, kiu estas supoze sanktiginta la oron? Vi ankaŭ instruas, ke se viro ĵuras je la altaro, tio estas nenio; sed ke, se iu ĵuras je la donaco, kiu kuŝas sur la altaro, tiam li estos tenita kiel debitoro. Denove vi estas blindaj rilate al la vero, ĉar kio estas la pli granda, la donaco aŭ la altaro, kiu sanktigas la donacon? Kiel vi povas justigi tian hipokritecon kaj tian malhonestecon antaŭ la ĉiela Dio?

“Ve al vi, skribistoj kaj fariseoj kaj ĉiuj aliaj hipokrituloj, kiuj faras sin certaj, ke ili pagas la dismon de la mento, anizo, kaj kumino, kaj samtempe neglektas la pli gravajn aferojn de la leĝo - fido, mizerikordo, kaj juĝo! Kiel eble, vi estas pravintaj okupiĝi pri la unuaj, sed ne esti forlasintaj la aliajn. Vi estas vere blindaj gvidistoj kaj stultaj instruistoj; vi kribras la muŝeton, kaj vi glutas la kamelon.

“Ve al vi, skribistoj, fariseoj, kaj hipokrituloj! Ĉar vi estas skrupulaj por purigi la eksteron de la pokaloj kaj pladoj, sed interne restadas la malpuraĵoj de trudakiroj, ekscesoj, kaj trompoj. Vi estas spirite blindaj. Ĉu vi ne ekkomprenas kiel estus plibone unue purigi la internon de la pokalo, kaj ke sekve tio, kio superbordiĝus el ĝi purigus la eksteron? perversaj damnitoj! vi plenumas la eksterajn agojn de via religio, por konformiĝi al la laŭvorta signifo de via signifiklarigo de la Mosea leĝo, dum viaj animoj estas sorbigitaj per maljusto kaj plenigitaj per murdopensoj.

“Ve al ĉiu el vi, kiu reĵetas veron kaj malestime malakceptas mizerikordon. Multaj el vi estas kiel blankigitaj sepultejoj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenigitaj kun sekigitaj ostoj de homoj kaj ĉiaj specoj de malpuraĵoj. Tiamaniere vi, kiuj konscie reĵetas la konsilon de Dio, ekstere ŝajnas al la homoj kiel sanktaj kaj justaj, sed interne viaj koroj estas plenigitaj de hipokriteco kaj maljustego.

“Ve al vi, trompaj gvidoj de nacio! Tie for vi estas konstruintaj monumenton por la martirigitaj profetoj de antaŭlonge, dum vi konspiras ekstermi tiun, pri kiu ili parolis. Vi ornamas la tombojn de la justuloj, kaj vi flatas al vi, ke se vi estus vivintaj en la epoko de viaj patroj, vi estus ne mortigintaj la profetojn; kaj tiam tiel farisee opiniante, vi prepariĝas mortigi la Homan Filon, tiun pri kiu parolis la profetoj. Laŭmezure, kiel vi tiel agas, vi atestas kontraŭ vi mem, ke vi estas la perversaj filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn; daŭru, do, kaj ĝisrande plenigu la pokalon de via kondamno!

“Ve al vi, infanoj de la malbono! Johano rajte nomis vin vipuridoj, kaj mi demandas al vi kiel vi povos eviti la juĝon, kiun Johano prononcis pri vi?

“Sed ankoraŭ nun en la nomo de mia Patro mi ofertas al vi mizerikordon kaj pardonon; ankoraŭ nun mi tenas al vi la ameman manon de eterna komunio. Mia Patro sendis al vi la saĝulojn kaj la profetojn; la unuajn vi estas persekutintaj, kaj la aliajn vi estas mortigintaj. TIam aperis Johano, kiu proklamis la venon de la Homa Filo, kaj vi estas ekstermintaj lin post kiam multaj estas kredintaj lian instruon. Kaj nun vi prepariĝas ankoraŭ verŝi senkulpan sangon. Ĉu vi ne komprenas, ke terura tago de reguligado de kontoj alvenos, kiam la juĝo de la tuta tero postulos, ke tiu popolo klarigu la kontojn pri la maniero per kiu ili reĵetis, persekutis, kaj ekstermis tiujn ĉielajn mesaĝistojn? Ĉu vi ne komprenas, ke vi ŝuldas kontojn pri tiu tuta sango de la justuloj, de la unua profeto mortigita, ĝis la tempo de Zaĥarja, kiu estis murdita inter la sanktejo kaj la altaro? Kaj se vi daŭros sur viaj malbonaj vojoj, tiuj kontoj povas esti postulitaj al tiu generacio mem.

“O Jerusalemo kaj infanoj de Abrahamo, vi kiuj estas ŝtonumintaj la profetojn, kaj mortigintaj la instruistojn, kiuj estis senditaj al vi, eĉ nun mi volus kunigi viajn infanojn, kiel kokino kunigas siajn kokidojn sub siaj flugiloj, sed vi ne konsentas!

“Kaj nun mi adiaŭas vin. Vi estas aŭdintaj mian mesaĝon kaj prenintaj vian decidon. Tiuj kiuj estas kredintaj mian evangelion jam estas en sekureco en la regno de Dio. Al vi kiuj estas elektintaj forĵeti la donacon de Dio mi diras, ke vi ne vidos plu min instruanta en la templo. Mia laboro por vi estas plenumita. Jen, mi nun eliras kun miaj infanoj, kaj via domo estas forlasita al vi dezerta!”

Tiam la Majstro faris signon al siaj adeptoj forlasi la templon.

2. INDIVIDUA STATUSO DE LA JUDOJ

La fakto ke la spiritaj estroj kaj la religiaj instruistoj de la juda nacio unufoje forĵetis la instruojn de Jesuo kaj konspiris por kaŭzi lian kruelan morton, neniel influas la statuson de iu ajn juda individuo en lia situacio antaŭ Dio. Kaj tio ne devus instigi tiujn, kiuj senvuale deklaras esti adeptoj de la Kristo, havi antaŭjuĝojn kontraŭ la Judo, kiel mortemula kunulo. La Judoj, kiel nacio kaj sociprofesia grupo, plene pagis la teruran prezon pro la reĵeto de la Princo de Paco. De longe ili estas ĉesintaj esti la spiritaj torĉportantoj de la dia vero ĉe la rasoj de la homaro. Sed tio ne konsistigas validan kialon, por ke la individuaj posteuloj de tiuj prapatraj Judoj suferu la persekutadojn, kiuj estis puntruditaj al ili de netoleremaj, indignaj, kaj bigotaj tiel nomataj adeptoj de Jesuo de Nazareto, kiu, li mem, estis denaske Judo.

Multfoje tiu senpensa kaj kontraŭkrista hato kaj persekutado de modernaj Judoj finis en la suferado kaj la morto de iu ajn senkulpa kaj senofenda Juda individuo, de kiu la prapatroj, en la tempo de Jesuo, fervore akceptis lian evangelion, kaj baldaŭ senŝanceliĝe mortis pro tiu vero, kiun ili tiel tutkore kredis. Kia horortremo pasas sur la ĉeestantaro de ĉielaj estoj, dum ili rigardas la supozaj adeptoj de Jesuo sin fordonantaj al persekutado, turmentado, kaj eĉ murdo de la nunaj posteuloj de Petro, Filipo, Mateo, kaj aliaj judaj palestinanoj, kiuj tiel glore donis iliajn vivojn, kiel unuaj martiroj de la evangeliode la ĉiela regno.

Kiel estas kruele kaj senpripense puni senkulpajn infanojn pro la pekoj de iliaj generantoj, malbonagoj, kiujn ili plene nescias, kaj pri kiuj ili ne povas responsi! Kaj tiaj majbonaj agoj estas plenumitaj en la nomo de tiun kiu instruis ami eĉ la malamikojn! En tiu raporto pri la Jesua vivo necesis priskribi la manieron, laŭ kiu iuj el liaj judaj kompanoj forĵetis lin, kaj konspiris por kaŭzi lian hontindaĵan morton; sed ni avertas ĉiuj tiuj, kiuj legas tiun rakonton, ke la prezenton de tia historia raporto neniel senkulpigas la maljustan haton, nek ekskuzas la malrektan konduton de menso, kiun tiom da supozaj kristanoj havis kontraŭ judaj individuoj dum multaj jarcentoj. La regnaj kredantoj, tiuj kiuj obeas la instruojn de Jesuo, devas ĉesi malbone trakti la Judon kiel iu kiu estas kulpa pri la reĵeto kaj krucumado de Jesuo. La Patro kaj lia Kreinto Filo neniam ĉesis ami la Judojn. Dio lasas de neniu imponi al vi kion ajn, kaj savo estas por la Judoj kiel por la Nejudoj.

3. LA DECIDA KUNVENO DE LA SINEDRIO

Je la oka tiun mardon vespere, la decida kunveno de la sinedrio estis revokita. Dum multaj antaŭaj okazoj tiu plejsupera kortumo de la juda nacio estis neoficiale dekretinta la morton de Jesuo. Multfoje tiu impona asembleo de regantoj estis decidinta ĉesigi lian laboron. Sed neniam antaŭ ili estis decidintaj ĉiapreze aresti kaj mortigi lin. Estis ĝuste antaŭ noktomezo tiun mardon 4-an de Aprilo, p.K. 3O, ke la sinedrio tia, kia ĝi estis konsistigita tiam, oficiale kaj unuanime elektis suferigi la mortpunon kiel al Jesuo, tiel al Lazaro. Tio estis la respondo al la lasta voko de la Majstro al la estroj de la Judoj, kiun li estis farinta en la templo nur kelkaj horojantaŭe, kaj tiu respondo reprezentis ilian amaran rankoron pro la lasta kaj vigla akuzo de Jesuo kontraŭ tiuj samaj ĉefaj pastroj kaj obstinemaj sadukeoj kaj fariseoj. La mortverdikto (eĉ antaŭ lia juĝo) kontraŭ la Filo de Dio estis la sinedria respondo al la lasta oferto de ĉiela mizerikordo, kiu neniam estis etendita al la juda nacio, kiel tia.

De tio tempo la Judoj estis forlasitaj kaj finis sian mallongan kaj kurtan kontrakton de nacia vivo plene laŭ sia pure homa statuso inter la nacioj de Urantio.Israelo estis repudi- inta la Filon de Dio, kiu estis interliginta kun Abrahamo; kaj la plano fari tiel, ke la infanoj de Abrahamo iĝu lumoportantoj de vero en la mondo estis ruinigita. La dia interligo estis abrogaciita, kaj la fino de la hebrea nacio rapide okazis.

Al la agantoj de la sinedrio estis donitaj la ordonoj aresti Jesuon frumatene la sekvantan tagon, sed kun la instrukcioj ne publike plenumi tiun areston. Estis planita sekrete kapti lin, prefere subite kaj nokte. Komprenantaj, ke li povus ne reveni tiun tagon (merkredon) por instruadi en la templo, ili instrukciis tiujn agantajn de la sinedrio “alkonduki lin antaŭ la alta juda kortumo iom da tempo antaŭ mezknokto tiun ĵaŭdon.”

4. LA SITUACIO EN JERUSALEMO

Ankoraŭ ĉifoje post la fino de la lasta parolado de Jesuo en la templo la apostoloj estis lasitaj en la konfuzo kaj konsterniĝo. Antaŭ ol Jesuo komencis sian teruran denuncon de la judaj estroj, Judaso estis reveninta en la templon, tiel ke ĉiuj dekduuloj aŭdis tiun ĉi lastan duonon de la lasta parolado de Jesuo en la templo. Estas malfeliĉe, ke Judaso Iskarioto ne povis aŭdi la unuan duonon de tiu adiaŭa parolado proponanta la mizerikordon. Li ne aŭdis tiun lastan proponon, ĉar li ankoraŭ konferencis kun iu grupo da sadukeaj konatuloj kaj amikoj, kun kiuj li estis lunĉinta, kaj kun kiuj li ellaboris la pli bonan manieron por disiĝi de Jesuo kaj siaj kunuloj apostoloj. Estis aŭskultante Jesuon, kiu fine akuzis la judajn ĉefojn kaj estrojn, ke Judaso finfine kaj plene decidiĝis forlasi la evangelian movon, kaj lavi al si la manojn pri tiu tuta entrepreno. Tamen, li eliris el la templo en kompanio de la dekduuloj, iris kun ili sur la Olivarban Monton, kie, kun siaj kunuloj apostoj, li aŭkultis la fatalan diskurson pri la detruo de Jerusalemo kaj la fino de la juda nacio; li restis kun ili tiun mardan nokton en la kampadejo apud Getsemane.

La popolamaso kiu aŭdis Jesuon unue anoncantan sian mizerikordan vokon al la judaj estroj, poste pronuncantan subitan, mordan, kaj preskaŭ malpardoneman akuzon, estis konsternitaj kaj kapturnitaj. Tiun nokton, dum la sinedrio decidis la mortpunon kontraŭ Jesuo, kaj dum la Majstro, kunsidita kun siaj apostoloj kaj iuj el siaj disĉiploj sur la Olivarba Monto, antaŭdiris la morton de la juda nacio, tut Jerusalemo sin fordonis al la serioza kaj vualita dikutado pri unika temo: “Kion ili estas farontaj pri Jesuo?”

En la Nikodema hejmo pli ol tridek eminentaj Judoj, kiuj estis sekrete kredantoj en la regno kuniĝis kaj debatis pri kian konduton adopti, se fakta rompo okaziĝis kun la sinedrio. Ĉiuj ĉeestantoj konsentis publike rekoni sian fedelecon kontraŭ la Majstro tuj kiam ili aŭdus pri lia aresto. Kaj tio ekzakte estas, kion ili faris.

La sadukeoj, kiuj kontrolis kaj nun superis la sinedrion, estis dezirantaj forĵeti Jesuon pro sekvantaj kialoj:

1. Ili timis, ke la kreskanta popola favoro, per kiu la popolamaso konsideris lin, danĝere minacasla ekziston de la juda nacio kaŭze de ebla konflikto kun la romianaj aŭtoritatuloj.

2. Lia fervoro por la templa reformo rekte atencis iliajn enspezojn; la templa purigo atakis iliajn monujojn.

3.Ili sin sentis responsaj pri la antaŭŝirmo de la socia ordo, kaj ili timis la konsekvencojn de la posta ekspansio de stranga kaj nova doktrino de Jesuo pri la homa frateco.

La fariseoj havis diferencajn motivojn por deziri vidi Jesuon mortigitan. Ili timis lin ĉar:

1. Li estis efike opoziciinta al ilia tradicia impono sur la popolo. La fariseoj estis ultrakonservemaj, kaj ili amare travivis tiujn supoze radikalajn atakojn kontraŭ sia akirita prestiĝo kiel religiaj instruistoj.

2. Ili asertis, ke Jesuo estis eksterleĝulo; ke li estis montrinta kompletan nerespekton kontraŭ la sabato kaj multaj aliaj leĝaj kaj ceremoniaj postuloj.

3. Ili akuzis lin de blasfemo, ĉar li aludis pri Dio kiel sia Patro.

4. Kaj nun ili tute angris kontraŭ li, kaŭze de lia lasta parolado de amara denonco, kiun li estis tiun tagon prononcinta en la templo, kiel konkluda parto de sia adiaŭa prediko.

La sinedrio, estanta oficiale dekretinta la morton de Jesuo, kaj doninta ordonojn pro lia aresto, fermis la kunvenon tiun mardon ĉirkaŭ noktomezo, post esti konsentinta pri kunveno la sekvantan matenon je la deka ĉe Kajafas, la ĉefpastro, por formuli la akuzajn motivojn, pri kiuj Jesuo estus kulpigita.

Malgranda grupo da sadukeoj estis reale proponinta ekstermi Jesuon per murdo, sed la fariseoj tute rifuzis aprobi tian agmanieron.

Tia estis la situacio en Jerusalemo kaj inter la homoj tiun eventoplenan tagon, dum vasta svarmo da ĉielaj estoj ŝvebis super tiu decida sceno sur tero, zorganta fari ion por helpi sian plejamatan suverenon, sed senpotenta por agi, ĉar ĝi estis efektive retenita de siaj ĉefkomandantoj.