Kajero 174084

Marda mateno en la templo

ĈIRKAŬ la sepa tiun mardan matenon Jesuo retrovis ĉe Simono la apostolojn, la virinaron, kaj du dekduojn da influhavaj disĉiploj . Dum tiu kunveno li adiaŭis al Lazaro, donante al li direktivojn, kiuj instigis lin baldaŭ fuĝi al Filadelfio en Pereo, kie li pli malfrue aniĝis al la misia movo, kiu havis sian sidejon en tiu urbo. Jesuo ankaŭ adiaŭis al la maljuna Simono, donis siajn lastajn konsilojn al la virinaro, al kiu li neniam plu denove li oficiale alparolis.

Tiun matenon li salutis ĉiun el la dekduuloj per persona parolo. Al Andreo li diris: “Ne estu konsternita pro la tujvenontaj eventoj. Konservu firman imponon sur viaj fratoj, kaj zorgu, ke ili ne trovos vin senkuraĝa.” Al Petro li diris: “Ne metu vian konfidon en vian brakon el karno nek en la armojn el ŝtalo. Stabiligu vin sur la spirita fundamento de la eternaj rokoj.” Al Jakobo li diris: “Ne ŝanceliĝu pro la eksteraĵoj. Restu firma en via fido, kaj baldaŭ vi konos la realecon de tio, kion vi kredas.” Al Johano li diris: “Estu milda; amu eĉ viajn malamikojn; estu tolerema, kaj memoru, ke mi konfidis al vi multajn aferojn.” Al Natanaelo li diris: “Ne juĝu laŭ la eksteraĵo; resti firma en via fido kiam ĉio ŝajnas disperdiĝi; Estu fidela en via misio kiel ambasadoro de la regno.” Al Filipo li diris: “Estu rokfirma fronte al la nun tujvenontaj eventoj. Restu neŝancelebla, eĉ kiam vi ne povas vidi la vojon. Estu fidela kontraŭ via ĵuro de konsekrado.” Al Mateo li diris: “Ne forgesu la mizerikordon, kiu permesis al vi eniri en la regnon. Lasu nenion senigi vin je via eterna rekompenco. Ĉar vi malcedis al la inklinoj de la homa naturo, estu preta esti konstanta.” Al Tomaso li diris: “Tiel malfacila, ke tio povu esti, de nun vi devas marŝi laŭ la fido, kaj ne laŭ la vido. Ne dubu, ke mi kapablas fini la komencantan laboron, kaj ke mi fine retrovos ĉiujn miajn fidindajn ambasadorojn en la transmonda regno.”Al la ĝemeloj Alfeo li diris “Ne permesu, ke la aferoj, kiujn vi ne komprenas, sufoku vin. Estu fidelaj kontraŭ viaj korinklinoj, kaj metu vian fidon nek sur la grandajn homojn nek sur la ŝanĝiĝeman sintenon de la popolo. Postrestu kun viaj fratoj.” Kaj al Simono Zelotes li diris: “Vi povas esti sufokita pro la elreviĝo, sed via spirito distingiĝis supre de ĉio tio, kio trafos vi. Kion vi malsukcesis lerni de mi, mia spirito instruos al vi. Serĉu la verajn realecojn de la spirito, kaj ĉesu esti allogita de la nerealaj kaj materiaj ombroj.” Kaj al Judaso Iskarioto li diris: “Judaso, Mi estas aminta vin, kaj preĝinta, por ke vi amu viajn fratojn. Ne laciĝu pri bonaj agoj; kaj mi avertas vin nefidi la flatopadojn kaj la venenitajn sagojn de la ridindeco.”

Kiam li estis fininta tiujn salutojn, li foriris al Jerusalemo kun Andreo, Patro, Jakobo kaj Johano, dum la aliaj apostoloj opkupiĝis starigi la kampadejon de Getsemane, kie ili estis ironta tiun nokton, kaj kie ili instalis sian sidejon por la restanta enkarniĝintavivtempo de la Majstro. Mezvoje de la de klivo de la Olivarba Monto Jesuo paŭzis kaj diskutis kun la kvar apostoloj.

1. DIA PARDONO

De pluraj tagoj Petro kaj Jakobo komenciĝis diskuti siajn opiniodiverĝojn pri la Majstra instruo koncernanta la pardonon de la peko. Ili interkonsentis submeti la temon al Jesuo, kaj Petrokaptis tiun okazon kiel bone oportuna por havigi al si la Majstran konsilon. Konsekvence, Simono Petro interrompis la interparoladon pri la diferencoj inter laŭdo kaj adoro, kaj demandis: “Majstro, Jakobo kaj mi havas diferencajn opiniojn pri via instruo koncernanta la pardonon de la peko. Jakobo pretenda, ke, laŭ vi, la Patro pardonas eĉ antaŭ ol ni petas al li, kaj mi subtenis, ke pento kaj konfeso devas antaŭi la pardonon. Kiu el ni pravas? Kion vi diras pri tio?”

Post mallonga silento Jesuo signife rigardis la kvar apostolojn, kaj respondis: “Mia fratoj, vi eraras en viaj opinioj, ĉar vi ne komprenas la naturon de tiuj intimaj kaj amemaj rilatoj inter la kreitaĵo kaj la Kreinto, inter homo kaj Dio. Vi malsukcesas kompreni la kompreneman indulgon, kiun la saĝa parenco sentis kontraŭ sia nematura kaj iafoje konfuzita infano. Estas fakte dube, ke inteligentaj kaj korinklinemaj gepatroj estas tiam alkondukitaj pardoni averaĝan kaj normalan infanon. Komprenemaj rilatoj asociitaj al kondutoj de amo efike malhelpis ĉiujn tiujn malkonkordojn, kiuj pli malfrue necesigas reĝustiĝon per la pento en la nomo de la infano kaj la pardono en la nomo de la gepatroj.

“En ĉiu infano vivas parto de lia patro. La patro profitas prioritaton kaj superecon de kompreno en ĉiuj aferoj ligitaj al la rilato infano-parenco. La parenco kapablas vidi la nematurecon de la infano en la lumo de sia pli disvolviĝita parenca matureco, la pli matura sperto de la pli aĝa partnero. En la rilato inter la tera infano kaj la ĉiela Patro, la dia parenco posedas infinitajn kaj diajn kompaton kaj kapablecon de amema kompreno. Neevitebla estas la dia pardono, ĝi estas imanenta kaj necedebla en la infinita kompreno de Dio, en lia perfekta kono de ĉio, kio koncernas la malĝustan juĝon kaj eraran elekton de la infano. Dia justeco estas tiel eterne justa, ke ĝi neeviteble enkorpigas kompreneman mizerikordon.

“Kiam saĝulo komprenas la enajn impulsojn de siaj samuloj, li amas ilin. Kaj kiam vi amas vian fraton, vi estas jam pardoninta lin. Dia estas tiu kapableco kompreni la homan naturon kaj pardoni liajn ŝajnajn malbonfarojn. Se vi estas bonaj gepatroj estas per tiu maniero, ke vi komprenos viajn infanojn, kaj pardonos kiam transiraj miskomprenoj estos ŝajnintaj disigi vin. La infano, ĉar li estas nematura kaj ne plene komprenas la profundon de la rilato infano-patro, ofte travivas senton de ŝulda disigo kaŭze de la ne plena aprobo de sia patro, sed la vera patro estas neniam konscia pri tia ajn disigo. Peko estas sperto de kreitaĵa konscienco; ne estas parto de Dia konscienco.

“Via nekapableco aŭ malbonvolo pardoni viajn samulojn estas la mezuro de via nematureco, via malsukceso atingi plenkreskajn kompaton, komprenon kaj amon. Viaj rankoroj kaj vengopensoj estas rekte proporciaj al via nesciado pri la ena naturo kaj veraj emoj de viaj infanoj kaj samuloj. Amo estas la evidentigo de la dia kaj ena impulso de vivo. Ĝi estas fondita sur la kompreno, nutrita per la neprofitema servo, kaj perfektigita en la saĝeco.”

2. DEMANDOJ DE LA JUDAJ ESTROJ

La lundon vespere okazis konsilio inter la sinedrio kaj kvindeko da aldonaj estroj elektitaj inter la skribistoj, fariseoj kaj sadukeoj. Unuanime tiu kunveno taksis, ke estus danĝere publike aresti Jesuon, kaŭze de lia influo sur la sentoj de la komunaj homoj. Estis ankaŭ La opinio de la plejmulto, ke decidiga strebo devus esti plenumita por diskrediti lin antaŭ la okuloj de la homamaso antaŭ ol aresti kaj elkonduki lin por lin juĝi. Konsekvence, pluraj grupoj da erudiciuloj estis nomitaj por la morgaŭon matene iri en la templon kaj entrepreni enkapti lin pere de malfacilaj demandoj kaj per aliaj rimedoj serĉi embarasi lin antaŭ la homoj. Fine la fariseoj, sadukeoj, kaj eĉ la Herodianoj estis ĉiuj unigitaj en tiu strebo por diskrediti Jesuon antaŭ la okuloj de la Paska svarmo.

Mardon matene, kiam Jesuo alvenis en la templan korton kaj komencis instruadi, li estis apenaŭ prononcinta kelkajn vortojn kiam grupo da junaj studentoj de la akademioj, tiucele preparitaj, antaŭeniris kaj pere de sia proparolanto alparolis Jesuon: “Mastro, ni scias, ke vi estas rekta instruisto, proklamas la vojojn de la vereco, kaj servas nur Dion, ĉar vi timas neniun, kaj vi lasas de neniu imponi al vi kion ajn. Ni estas nur studentoj, kaj ni ŝatus scii la veron pri temo, kiu malklarigas nin; jen nia malfacilaĵo: Ĉu estas leĝe, ke ni tributas al Cezaro? Ĉu ni donos ĝin aŭ ne? Jesuo, perceptanta ilian hipokritecon kaj insidemecon, diris al ili: “Kial vi venas tiel tenti min? Montru al mi la tributan monon, kaj mi respondos al vi.” Kaj post kiam ili estis donintaj al li denaron, li rigardis ĝin kaj diris, “Kies estas bildo kaj surskribo de tiu monero?” Kaj pos kiam ili respondis al li, “Cezaro,” Jesuo diris , “Redonu al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro, kaj redonu al Dio tion, kio apartenas al Dio.”

Post kiam li estis respondinta al tiuj junaj skribistoj kaj iliaj herodianaj komplicoj, tiuj ĉi retiriĝis el lia ĉeesto, kaj la homoj, eĉ la sadukeoj, ĝuis ilian malsukceson. Eĉ la junuloj, kiuj estis provintaj enkapti lin estis mirigitaj pro la neatendita sagaceco de la Majstra respondo.

La antaŭan tagon la estroj estis serĉintaj mispaŝigi lin antaŭ la popolamaso pri temoj de eklezia aŭtoritato, kaj post ilia malsukceso, ili nun serĉis impliki lin en malprofita diskutado de civila aŭtoritato. Pilato kaj Herodo estis tiam ambaŭ en Jerusalemo, kaj la Jesuaj malamikoj konjektis, ke se li aŭdacus malkonsili la pagon de la tributo al Cezaro, ili povus tuj iri antaŭ la romianaj aŭtoritatuloj, kaj akuzi lin subversocele. En la mala okazo, se li eksplicite konsilis la pagon de tributo, ili rajte kalkulis, ke tia deklaro grande vundus la nacian orgoilon de liaj judaj aŭskultantoj, malfavorigante al li la bonvolon kaj korinklinon de la popolamaso.

Pri ĉio tio la Jesuaj malamikoj estis venkitaj, ĉar bone-konata dekreto de la sinedrio, farata por la kondutgvido de Judoj, disigitaj inter la Nejudaj nacioj, kondiĉis, ke la “rajto fabriki monon inkluzivis la taksorajton.” Tiamaniere Jesuo eviltis ilian insidon. Respondi “ne” al ilia demando estus estinta la ekvivalento de instigo al la ribelo; respondi “jes” estus ŝokinta la profunde-enradigatajn naciismajn sentojn de tiu epoko. La majstro ne evitis la temon; simple li saĝe uzis du respondojn. Jesuo estis neniam malpreciza, sed li ĉiam saĝa en siaj rilatoj kun ĉiuj, kiuj serĉis turmenti kaj ekstermi lin.

3. LA SADUKEOJ KAJ LA RESUREKTO

Antaŭ ol Jesuo povis ekinstruadi, alia grupo antaŭeniris por lin demandi, temis pri kompanio da erudiciaj kaj ruzaj sadukeoj. Ilia proparolanto alproksimiĝis apud li, kaj diris: “Mastro, Moseo estis dirinta, ke se edziĝinta viro mortus, generinte neniun infanon, lia frato prenus la edzinon por generi anstataŭ la mortita frato. Nun okazis situacio, en kiu iu viro havis ses fratojn kaj seninfana mortis; lia duenaskita frato prenis lian edzinon, sed baldaŭ ankaŭ li mortis, generinte neniun infanon. Same la dua frato prenis lian edzinon, sed li ankaŭ mortis postlasinte neniun naskitaron. Kaj tiel plu ĝis kiam la ses fratoj estis prenintaj ŝin, kaj ĉiuj ses mortis sen generi infanojn. Kaj tiam, post ĉio tio, ŝiavice la virino mortis. Nun ni ŝatus meti al vi tiun demandon: Okaze de la resurekto, kies edzino ŝi estos, ĉar tiuj sep fratoj edziĝis kun ŝi?”

Jesuo sciis, kaj ankaŭ la homoj, ke tiuj sadukeoj ne estis sinceraj kiam ili metis tian demandon, ĉar ne estis verŝajne, ke tia situacio reale povis okazi; krom, tiu praktiko laŭ kiu fratoj de mortinto serĉis generi infanojn anstataŭ li, estis praktike neuzata en tiu epoko inter la Judoj. Tamen Jesuo bonvolis respondi al ilia sugesta demando, li diris: “Ĉiuj vi eraras metante tiajn demandojn, ĉar vi konas nek la Skribaĵojn nek la vivantan povon de Dio. Vi scias, ke la infanoj de tiu mondo povas geedziĝi, kaj estas edziniĝodonitaj, sed vi ne ŝajnas kompreni, ke tiuj kiuj estas juĝitaj dignaj atingi la futurajn mondojn, dum la resurekto de la justuloj, ne geedziĝas, nek estas edziniĝodonitaj. Tiuj kiuj travivas la resurekton similas pli al la ĉielaj anĝeloj, kaj neniam ili mortas. Tiuj revivigitoj eterne estas la filoj de Dio; ili estas la infanoj de la lumo revivigitaj en la progreso de la eterna vivo. Kaj eĉ via Patro Moseo komprenis tion, ĉar dum siaj spertoj apud la arda arbetaĵo, li aŭdis la Patron dirantan, ‘Mi estas la Abrahama Dio, la Izaaka Dio, kaj la Jakoba Dio.’ Kaj tiel, kiel Moseo mi deklaras, ke mia Patro ne estas la Dio de la morto, sed de la vivo. En li ĉiuj vi vivas, reproduktiĝas, kaj havas vian mortemulan ekziston.”

Kiam Jesuo estis fininta respondi tiujn demandojn, la sadukeoj sin retiris, kaj kelkaj fariseoj forgesiĝis tiagrade, ke ili ekkriis, “Vere, vere, Majstro, vi estas bone respondinta tiujn nekredantajn sadukeojn.” La sadukeoj ne aŭdacis plu meti demandojn al li, kaj la komuna popolo miris pri la saĝeco de lia instruo.

Dum sia konfrontado kontraŭ la sadukeoj, Jesuo sin turnis nur al Moseo, ĉar tiu politiko-religia sekto rekonis la validecon de nur la kvin tiel-nomataj libroj de Moseo; ili malpermesis, ke la instruoj de la profetoj estu akceptitaj kiel bazo de la doktrinaj dogmoj. En sia respondo la Majstro, pozitive asertante la fakton de la supervivo de mortemulaj kreitaĵoj pere de la resurekta tekniko, neniel aprobe parolis pri la fariseaj kredoj en la resurekto de la homa fizika korpo. Jesuo deziris reliefigi la punkton, kiun la Patro estis dirinta, “Mi estas la Dio de Abrahamo, Izaako, kaj Jakobo, “ ne mi estis sia Dio.

La sadukeoj estis pensintaj submeti Jesuon al la stigmatizanta influo de la ridindeco, bone sciantaj, ke publike persekutado certe provokus pligrandigon de simpatio kontraŭ li en la mensoj de la popolamaso.

4. LA GRANDA ORDONO

Alia grupo de sadukeoj ricevis kiel instrukcio meti al Jesuo embarasajn demandojn pri la anĝeloj, sed kiam ili konsideris la sorton de siaj kunuloj, kiuj estis serĉintaj enkapti lin pere de demandoj konvernantaj la resurekton, ili saĝege decidis pace resti; ili sin retiris sen meti demandon. La antaŭstarigita plano de la konfederaciitaj fariseoj, skribistoj, sadukeoj, kaj herodianoj konsistis en la okupiĝo de la tuta tago per tiuj embarasaj demandoj, esperante per tiu rimedo diskrediti Jesuon antaŭ la popolo, kaj samtempe efike malhelpi, ke li povu havi la tempon por proklami siajn perturbajn instruojn.

Tiam venis unu el la grupoj da fariseoj por meti turmentajn demandojn, kaj la proparolanto faris signon al Jesuo, kaj diris: “Mastro, mi estas leĝisto, kaj mi ŝatus demandi kio estas, laŭ vi, la plej granda ordono?” Jesuo respondis: “Sed estas unu sola ordono, kaj tiu ordono estas la plej granda el ĉiuj, jen tiu ordono: ‘Atentu O Israelo, la Sinjoron, vian Dion; la Sinjoro estas unu, kaj tutkore kaj tutanime, tutmense kaj tutforte amu la Sinjoron vian Dion.’ Tiu ĉi estas la unua kaj granda ordono. Kaj la dua ordono estas kiel la unua; fakte ĝi rezultas de ĝi, kaj ordonas: ‘Amu vian najbarulon kiel vi mem.’ Ne estas alia pli granda ordono ol tiu ĉi. Sur tiuj du ordonos estas bazitaj la leĝo kaj la profetoj.“

Kiam la leĝisto perceptis, ke Jesuo estis respondinta ne nur laŭ la plej altaj konceptoj de la juda religio, sed saĝe ankaŭ laŭ la vidpunkto de la arigita popolamaso, li opiniis pli bone estis malkaŝe laŭdi la Majstran respondon. Konsekvence li diris: “Vere, Majstro, vi estas bone dirinta, ke Dio estas unu, kaj neniu estas flanke de li; ke tutkore, tutkomprene kaj tutforte ami lin, kaj ankaŭ ami la proksimulon kiel sin mem, estas la unua kaj granda ordono; kaj ni konsentas, ke tiu granda ordono devas esti multe pli konsiderita ol ĉiuj bruloferoj kaj buĉadoj.” Kiam la leĝisto estis tiel prudente respondinta, Jesuo mallevis sian rigardon al li kaj diris, “Mia amiko, mi perceptas, ke vi ne estas fora de la regno de Dio.”

Jesuo diris la veron kiam li aludis pri tiu leĝisto kiel estanta “ne fora de la regno, “ ĉar tiun vesperon mem li venis en la Majstran kampadejon apud Getsemane, konfesis sian fidon en la evangelio de la regno, kaj estis baptita de Josia, unu el la disĉiploj de Abnero.

Du au tri aliaj grupoj da skribistoj kaj fariseoj ĉeestis, kaj intencis meti demandojn, sed ili estis aŭ senarmaj pro la Jesua respondo al la leĝisto, aŭ malpersvaditaj pro la malsukceso de ĉiuj, kiuj estis entreprenintaj enkapti lin. Post tio neniu aŭdacis publike meti aliajn demandojn.

Tial, ke neniu demando estis plu metita, kaj ĉar la tagmeza horo alproksimiĝis, Jesuo ne rekomencis sian instruadon, sed li sin kontentiĝis simple meti al la fariseoj kaj iliaj asociitoj demandon. Diris Jesuo: “Ĉar vi ne metas plu demandojn, unu mi ŝatus meti al vi . Kion vi opinias pri la liberiganto? Kies li estas filo?” Post mallonga paŭzo, unu el la skribistoj respondis , “La Mesio estas la filo de Davido.” Kaj ĉar Jesuo sciis, ke estis multaj debatoj, eĉ inter liaj disĉiploj, pri la fakto, ke li estis aŭ ne la filo de Davido, li metis tiun jenan demandon: “Se la liberiganto estas vere la filode Davido, kiel eblas, ke en la psalmo, kiun vi atribuas al Davido, li mem, parolante laŭ la spirito, diras , “La Sinjoro dirisal mia sinjoro, eksidu ĉe mia dekstra flanko ĝis kiam mi estas farinta kun viaj malamikoj ŝtupetareton por viaj piedoj.” Se Davido nomas lin Sinjoro, kiel tiam la Mesio povas esti lia filo?” La estroj, skribistoj kaj ĉefaj pastroj donis neniun respondon al tiu demando, kaj ili same sin detenis meti al li neniun ajn demandon por provi embarasi lin. Ili neniam respondis tiun demandon, kiun Jesuon metis al ili, sed post la Majstra morto ili provis elturniĝi el la malfacilaĵo ŝanĝante la interpretadon de tiu psalmo tiel, ke ĝi estas rilata al Abrahamo anstataŭ la Mesio. Aliaj serĉis eviti la dilemon neante, ke Davido estis la verkisto de tiu tiel-nomata mesia psalmo.

Dum nedaŭra tempo la fariseoj ĝuis la manieron per kiu la sadukeoj estis silentigitaj de la Majstro; nun la sadukeoj estis ravitaj pro la malsukceso de la fariseoj; sed tia rivaleco estis nur momenta; ili rapide forgesis siajn de longe kutimuzajn diferencojn en la komuna strebo ĉesigi la Jesuajn instruadojn kaj faritaĵojn. Sed tra la tuta daŭro de tiuj spertoj, la ordinaruloj volonte aŭdis lin.

5. LA DEMANDAJ GREKOJ

Ĉirkaŭ tagmezo, dum Filipo estis aĉetanta provizaĵojn por la nova kampadejo, kiu tiun tagon estis starigita apud Getsemane, li estis alpaŭita de delegacio de eksterlandanoj, grupo da kredantaj Grekoj el Aleksandrio, Ateno, kaj Romo, kies proparolanto diris al la apostolo: “Vi estis signita al ni de iuj, kiuj konas vin, tial ni venas al vi, sinjoro, por peti al vi interparoladon kun Jesuo, via Majstro.” Filipo estis surprizita tiel renkonti tiujn eminentajn kaj demandajn Grekojn sur la bazarloko. Kaj ĉar Jesuo estis tiel eksplicite avertinta al ĉiu el la dekduuloj ne publike instruadi dum la Paska semajno, li estis iom perpleksa pri la bona maniero aranĝi tiun aferon. Ankaŭ li estis embarasita ĉar temis pri eksterlandaj Nejudoj. Se ili estus estintaj Judoj aŭ apudaj kaj konataj Nejudoj, li ne estus montrinta tian heziton. Jen kion li faris: Li petis tiujn Grekojn restadi tie, kie ili estis. Ĉar li haste foriris, ili supozis, ke li estis serĉanta Jesuon, sed reale li rapidegis en la domon de Jozefo, kie li sciis, ke Andreo kaj la aliaj apostoloj estis matenmanĝantaj. Li alvokis Andreon, kaj klarigis al li la celon de sia veno. Tiam, akompanita de Andreo, li revenis al la atendantaj Grekoj.

Ĉar Filipo estis fininta aĉeti proviantojn, kun Andreo kaj la Grekoj li reiris al la domo de Jozefo, kie Jesuo akceptis ilin; ili eksidis dum li parolis al siaj apostoloj kaj iu nombro da ĉefaj disĉiploj arigitaj por tiu matenmanĝo. Jesuo diris:

“Mia Patro sendis min en tiun mondon por revelacii lian ameman bonecon al la infanoj de la homoj, sed tiuj al kiuj mi unue iris rifuzis akcepti min. Vere, multaj el vi estas kredintaj en mia envangelio je vi mem, sed la infanoj de Abraham kaj iliaj ĉefoj estas reĵontaj min, kaj farante tion, ili reĵetos tiun, kiu sendis min. Mi donaceme proklamis la savan evangelion al tiu popolo; mi parolis al ĝi pri la fileco en la ĝojo, la libereco, kaj la pli abunda vivo en la spirito. Mia Patro plenumis multajn mirindaĵojn inter tiuj time turmentitaj filoj de la homoj. Sed rajte la profeto Jesaja referencis al tiu popolo, kiam li skribis: ‘Sinjoro, kiu kredis al niaj instruoj? Kaj al kiu la Sinjoro estis rivelita?’ Vere la estroj de mia popolo memdecide blindigis siajn okulojn por nevidi, kaj hardis siajn korojn por ne kredi kaj esti savitaj. Dum ĉiuj tiuj jaroj mi serĉis liberigi ilin de ilia nekredemo, por ke ili povu profiti la eternan saviĝon de la Patro. Mi scias, ke ĉiuj ne mankis al mi; kelkaj el vi fakte kredis mian mesaĝon. En tiu ĉambro estas nun plenan dudekon da viroj, kiuj estis membroj de la sinedrio, aŭ kiuj okupis altajn postenojn en la konsilioj de la nacio, kvankam eĉ iuj el vi ankoraŭ malinklinas malkaŝe konfesi la veron pro timo, ke ili vin forĵetu el la sinagogo. Iuj el vi estas tentitaj preferi la gloron de la homoj plivole ol la gloron de Dio. Sed mi estas devigita montri longan toleremon, ĉar mi timas por la sekureco kaj la lojaleco de iuj el tiuj, kiuj estis tiel longe kun me, kaj vivis tiel intime ĉe mia flanko.

“En tiu bankedoĉambro mi rimarkas, ke estas arigitaj Judoj kaj Nejudoj proksimume egalaj pri la nombro, kaj estas la unua kaj lasta fojo, kiam mi povas instrui tian grupon pri la aferoj de la regno antaŭ ol mi iras al mia Patro.”

Tiuj Grekoj fidele ĉeestis al la Jesua instruado en la templo. La lundan vesperon, ĝis la ektagiĝo, ili interparoladis en la hejmo de Nikodemo, kaj tridek el ili elektis eniri en la regnon.

Dum li starigis antaŭ ili, Jesuo perceptis la finon de diepoko, kaj la komencon de alia. Turnanta sian atenton al la Grekoj, la Majstro diris:

“Kiu ajn kredas en mi, kredas en Tiu, kiu sendis min. KIam vi min vidas, vi vidas ne nur la Homan Filon, sed ankaŭ Tiun, kiu sendis min. Mi estas la mondolumo, kaj kiu ajn kredos mian instruon ne pli longe restadis en la mallumo. Se vi, Nejudoj, aŭdos min, vi akceptos la parolojn de vivo, kaj tuj eniros en en la ĝojan liberecon de la vero pri la fileco kun Dio. Se miaj samnacianoj, la Judoj, elektos reĵeti min kaj rifuzos miajn instruojn, mi ne agos kiel juĝo kontraŭ ili, ĉar mi ne venis por juĝi la mondon, sed por oferti al ĝi la savon. Tamen tiuj kiuj reĵetas min kaj rifuzas akcepti mian instruon estos vokitaj antaŭ tribunalon ĝustatempe de mia Patro kaj tiuj, kiuj li estas komisiinta por juĝi tiujn, kiuj forĵetas la donacon de mizerikordo kaj la veraĵoj de la savo. Ĉiuj memoru, ke mi ne parolas pri mi mem, sed mi estas fidele deklarinta al vi tion, kio la Patro ordonis, ke mi revelu al la infanoj de la homoj. Kaj tiuj paroloj, kiuj la Patro ordonis diri al la mondo estas paroloj de dia vereco, ĉiama mizerikordo, kaj eterna vivo.

“Sed al la Judoj kiel al la Nejudoj mi deklaras, la horo alvenas baldaŭ, kiam la Homa Filo estis glorigita. Vi bone scias, ke krom se tritikograjno falas en la teron kaj mortas, ĝi restas izolita. Sed ĝi mortas en bona grundo, el ĝi denove ŝprucas la vivo kaj ĝi portas multajn fruktojn. Kiu ajn egoisme amas sian vivon endanĝeriĝas perdi ĝin, sed kiu ajn estas preta doni sian vivon por mi kaj la evangelio ĝuos pli abundan ekziston sur tero, kaj en la ĉielo eternan vivon. Se vi sincere volos sekvi min, eĉ post kiam mi estos irinta ĉe mia Patro, tiam vi iĝos miaj disĉiploj kaj la sinceraj servantoj de viaj mortemulaj kunuloj.

“Mi scias, mia horo alproksimiĝas, kaj mi estas maserenigita. Mi perceptas, ke mia popolo estas decidita forpuŝi la regnon, sed mi ĝuas akcepti tiujn verserĉantajn Nejudojn, kiuj hodiaŭ venas tien informiĝi pri la vojoj de la lumo. Tamen, mia koro suferas pro mia popolo, kaj mia animo estas angora pro tio, kio estas okazonta al mi. Kion mi diros dum mi konsideras la estontecon, kaj distingas kion estas okazonta almi? Ĉu mi diros, Patro savu min el tiu terura horo? Ne, ĉar estas tiucele mem mi venis en la mondon, kaj eĉ ĝis tiu horo. Prefere mi diros, preĝante por ke vi kuniĝu al mi: Patro, gloru vian nomon, kaj estu farita via volo.”

Kiam Jesuo estis tiel parolinta la Personecigita Ĝustiganto, kiu estis loĝanta en li antaŭ lia bapto aperis antaŭ li, kaj dum Jesuo rimarkinde paŭzis, tiu nun potenca spirito reprezentanta la Patron parolis al Jesuo dirante: “Mi estas multfoje glorinta mian nomon dum viaj disdonacoj, kaj mi ankoraŭ unufoje gloros ĝin.”

La arigitaj Judoj kaj Nejudoj aŭdis neniun voĉon, sed ili ne povis manki distingi , ke la Majstro interrompis sian parolon, dum mesaĝo alvenis al li el iu suprahoma fonto. Ĉiu el ĉiuj diris al tiu, kiu estis ĉe sia flanko , “Anĝelo estas parolinta al li.”

Tiam Jesuo reparolis: “Ĉio tio ne okazis por mi sed por vi. Mi ja certe scias, ke la Patro ricevos min kaj akceptos mian mision favore al vi, sed necesas, ke vi estas kuraĝigitaj kaj estas pretaj por la arda provo, kiu estas tujvenonta.Lasu min sekurigi vin, ke la venko fine kronos niajn kunmetitajn strebadojn por lumigi la mondon kaj liberigi la homaron. La malnova ordo estas juĝonta; la Princon de tiu mondo mi estas faliginta; kaj ĉiuj homoj iĝos liberaj dank’ al la lumo de la spirito, kiun mi disendos sur ĉiun karnon post kiam mi estos suprenirinta al mia ĉiela Patro.

“Kaj nun mi deklaras al vi, ke Mi, se mi estas plialtigita sur tero kaj en viaj vivoj, ĉiuj homoj estos altiritaj al mi kaj en la komunumo de mia Patro. Vi estas kredintaj, ke la liberiganto ĉiame restadus sur tero, sed mi deklaras, ke la Homa Filo estos forĵetita de la homoj, kaj ke li revenos al la Patro. Mi restados malmulte da tempo kun vi; nur iom da tempo estos la vivanta lumo inter tiu mallumigita generacio. Marŝu dum vi havas tiun lumon, por ke la tujaj mallumo kaj konfuzo ne povu vin surprizi. Kiu ajn marŝas en la mallumo ne scias kien li iras; sed se vi elektos marŝi en la lumo, ĉiuj vi oĝos fakte liberigitaj filoj de Dio. Kaj nun, ĉiuj venu kun mi, ni revenu en la templon kaj mi adiaŭos la ĉefajn pastrojn , la skribistojn, la fariseojn, la sadukeojn, la herodianojn, kaj la blindajn estrojn de Israelo.”

Post esti tiel parolinta, Jesuo montris la vojon tra la mallarĝaj stratoj de Jerusalemo ĝis la templo. Ili estis ĝuste aŭdintaj la Majstron dirantan, ke tio estos lia adiaŭa parolado en la templo, kaj ili silente kaj en profunda medito sekvis lin.