Kajero 173084

Lundo en Jerusalemo

Fruematene tiun lundon, kiel konsentite,Jesuo kaj la apostoloj kuniĝis en la Simonan hejmon en Betanio, kaj post mallonga konferenco ili ekiris al Jerusalemo. La dekduuuloj estis strange silentaj dum ili vojiris al la templo; ili ne estis refortiĝintaj de la antaŭa tago. Ili estis atendante, timemaj kaj profunde afliktitaj pro iu sento de indiferenteco devenanta de la subita ŝanĝo de taktiko de la Majstro, kunligita al lia instrukcio, laŭ kiu ili ne devis publike instrui dum la tuta semajno de la Pasko.

Dum ili malsupreniris la Olivarban Monton, Jesuo marŝis ĉe la kapo, la apostoloj sekvantaj ĝuste malantaŭ en meditema silento. Krom Judaso Iskariot, ĉiuj havis nur penson en la kapo: Kion estas faronta Jesuo hodiaŭ? La sola absorba penso de Judaso estis: “Kion mi estas faronta? ĉu mi estas ironta kun Jesuo kaj miaj asociitoj, aŭ ĉu mi estas eksiĝonta? Kaj se mi forlasos ilin, kiel mi rompos?

Estis baldaŭ la naŭa tiun belan matenon kiam tiuj viroj alvenis en la templon.Ili iris tuj en la grandan korton, kie Jesuo tiel ofte instruadis, kaj post esti salutanta la kredantojn, kiuj atendis lin, Jesuo supreniris sur unu el la instruaj tribunoj, kaj ekparolis al la homamaso. La apostoloj malproksime izoliĝis kaj atendis la sekvojn.

1. ELPURIGO DE LA TEMPLO

Pravega komerca trafiko estis disvolviĝinta asocie kun la diservoj kaj ceremonioj de la templokulto. Estis la vendo de konvenaj bestoj por la diverspecaj buĉadoj. Kvankam estis permesite, ke fidelulo alportas sian propran oferdonon, la fakto restis, ke tiu besto devus esti sen neniu “difekto” laŭ la signifo de la levida leĝo kiel interpretis ĝin la oficialaj inspektistoj de la templo. Multaj fideluloj estis suferintaj la humiligon havi sian supozite perfektan beston rifuzitan de la templaj ekzamenistoj. La plej ĝenerala praktiko fariĝis do aĉeti la buĉadajn bestojn en la templo, kaj malgraŭ estis pluraj lokoj proksime de la olivarba Monto, kie ili povis esti aĉetitaj, la kutimo establiĝis aĉeti tiujn bestojn rekte en la templaj parkoj. Grade kreskis tiu kutimo vendi ĉiujn specojn de bestoj en la templaj kortoj. Vasta trafiko, per kiu enormaj profiloj estis faritaj tiel ekaperis. Parto de tiuj gajnoj estis destinitaj por la templa trezoro, la pli granda parto malrekte iris en la manojn de la familioj de la regantaj ĉefpastroj.

Tiu vendo de bestoj en la templo prosperis, ĉar kiam fidelulo aĉetis tian beston, kvankam la prezo povis esti iafoje alta, neniu impoŝto estis plu pagenda, kaj li povisesti certa, ke la proponita oferdono ne estos rifuzita pretekste, ke ĝi havis realajn aŭ teknikajn difektojn. Tempaltempe artifikoj de ekseca superŝarĝo estis uzitaj vidalvide al la komunaj homoj, speciale dum la grandaj naciaj festoj. Iam la avidaj pastroj iris ĝis postuli la ekvivalenton de unu laborsemajno por paro da kolomboj, kiun estus vendita al la malriĉuloj por nur kelkaj denaroj. La “filoj de Anas” estis jam instalintaj siajn bazarojn en la templa ĉirkaŭmuro, tiuj vendaj budoj kiuj postrestis ĝis sia fina malkonstruado de la popolaĉo tri tagojn antaŭ la detruo de la templo ĝi mem.

Sed la trafiko de buĉadaj bestoj kaj diversaj komercaĵoj ne estis la sola maniero per kiu la templaj kortoj estis profanitaj. En tiu epoko estis faciligita vasta sistemo de banko kaj komerca interŝanĝo, kiu rajtis civitanecon ĝis en la templa ĉirkaŭmuro. Kaj ĉio tio okazis kiel ĉi sube skribite: Dum la Asmonea dinastiola Judoj stampis sian propran arĝentan monon, kaj la praktiko instaliĝis postuli, ke la templaj pagoj de unu duonsiklo kaj ĉiuj aliaj templaj taksoj estu pagitaj per tiu juda mono. Tiu reglamentado necesigis, ke monŝanĝistoj havu licencon por interŝanĝi la multajn specojn de devizoj en cirkulado tra la tuta Palestino kaj aliaj provincoj de la Romiana imperio kontraŭ tiu ortodoksa siklo de la juda mono. La templa takso, pagenda de ĉiuj, krom la virinoj, sklavoj kaj neplenaĝaj, sumis je unu duonsiklo, mono kies la dimensio estis kiel mono de dek cendoj, sed dufoje pli dika. En la Jesua tempo la pastroj estis ankaŭ nesubmetitaj al la pago de la templaj taksoj. Konsekvence, de la 15-a ĝis la 25-a de la monato antaŭanta la Paskon, akredititaj monŝanĝistoj starigis siajn budojn en la ĉefaj urboj cele al la provizo de la judaj homoj kun taŭga mono por elpagi la templajn taksojn post kiam ili estas alvenintaj en Jerusalemon. Post tiu dektaga periodo tiuj monŝanĝistoj iris al Jerusalemo kaj instalis siajn ŝangotablojn en la templaj kortoj. Ili estis rajtigitaj elpreni makleraĵon ekvivalentan kiel de tri ĝis kvar cendojn por ŝanĝi moneron valorantan ĉirkaŭ dek cendojn, kaj se pli valora monero estis proponita ĉe la interŝanĝo, ili povis postuli la duoblon. Same tiuj templaj bankistoj profitis de la interŝanĝo de ĉia mono destinita al la aĉeto de buĉaj bestoj kaj por la pago de votoj kaj la plenumado de oferoj.

Tiuj templaj monŝanĝistoj ne nur traktis profitajn bankajn aferojn per la interŝanĝo de pli ol dudek specoj da mono, kiujn la pilgrimantoj periode alportis vizitante Jerusalemon, sed ili ankaŭ sin engaĝis en ĉiaj aliaj specoj de transakcioj rilataj al la banka laboro. Ambaŭ la templa trezoro kaj la templaj estroj ege profitis de tiuj komercaj aktivadoj. Ne estis malofte, ke la templa trezoro entenis pli ol dek milionojn da dolaroj, dum la pleba plimulto langvoris en la mizero kaj pagi plu tiujn maljustajn elprenojn.

Tiun lundan matenon, meze de tiu bruema arigo da monŝanĝistoj, komercistoj, kaj brutarvendistoj, Jesuo provis instrui la evangelion de la ĉiela regno. Li ne estis sola por ekkoleri pro tiu profanado de la templo; la pleba plimulto, speciale la judaj vizitantoj de fremdaj provincoj, ankaŭ estis profunde ofenditaj kaŭze de tiu profitema malpuraĵo de sia nacia domo de adoro. En tiu tempo, la sinedrio mem regule kuniĝis en ĉambro ĉirkaŭata per ĉiuj tiuj babiladoj kaj tiu konfuzo de komerco kaj interŝanĝo.

Kiam Jesuo estis ekonta sian paroladon, okazis du eventoj, kiuj altiris lian atenton. Ĉe la tablo de apuda monŝanĝisto, violenta kaj vigla konversacio plilaŭtiĝis pro la ekscesa makleraĵo postulita al Judo de Aleksandrio, dum samtempe la aero estis ŝirita per la muĝo de brutaro da ĉirkaŭ cent bovoj, kiuj estis translokitaj de sekcio de la gregejo en alian. Dum Jesuo, silenta sed meditema, paŭzis kaj kontemplis tiun scenon de komerco kaj konfuzo, li ekvidis proksime de li simplaniman Galileanon, viron kun kiu li estis parolanta en Irono, ridindigitan kaj puŝitan de arogantaj Judeanoj, kiuj krediĝis superaj. Kaj ĉio tio kunmetiĝis por produkti unu el tiuj strangaj kaj periodaj aperoj de indigna emocio en la Jesua animo.

Je la stuporo de siaj apostoloj, starantaj proksime, kiuj sin detenis partopreni en la sekvantaj eventoj, Jesuo malsupreniris el la instrudada estrado, iris al la junulo, kiu estis kondukanta la brutaron tra la korto, prenis al li lian ŝnurvipon, kaj rapide forpelis la la bestojn eksteren de la templo. Sed tio ne estis ĉio; antaŭ la mirigita rigardo de miloj da personoj arigitaj en la templa korto li grandpaŝe majeste marŝis ĝis la plej fora gregejo, kaj ekmalfermis la pordojn de ĉiu stalo kaj elirigis la enprizonigitajn bestojn. De tiam la arigitaj pilgrimantoj estis flamigitaj, kaj kun brukriadoj ili impetegis al la bazaroj, kaj ekrenversis la tablojn de la monŝanĝistoj. post malpli ol kvin minutoj ĉiu komerco estis forbalaita el la templo. Kaj kiam la proksima romiana gardantaro aperis sur la scenon, ĉio estis kvieta, kaj la homamasoj estis denove trankvilaj. Jesuo revenis sur la instruadan estradon kaj parolis al la svarmo: “Hodiaŭ vi ĉeestis al tio, kio estas skribata en la skribaĵoj: ‘Mia domo estos nomita preĝodomo por ĉiuj nacioj, sed vi estas farinta kun ĝi domon de ŝtelistoj.’”

Sed antaŭ ol li povis prononci aliajn parolojn, la granda ĉeestantaro eklaŭdis hosanojn, kaj baldaŭ junulamaso eliris el la popolamaso por kanti dankemajn himnojn en signo de ŝatado pro la fakto, ke la vendistoj, profanantoj kaj spekulemantoj estis elĵetitaj el la sakrala templo. Intertempe iuj el la pastroj estis alvenintaj sur la scenon, kaj unu el ili diris al Jesuo, “Ĉu vi ne aŭdis kion la levidaj infanoj diras?” Kaj la Majstro replikis, “Ĉu vi neniam legis, ‘El la buŝo de la beboj kaj suĉinfanoj estis elirinta perfekta la laŭdo’?” Kaj la restantan tagdaŭron, dum Jesuo instruadis, gvardio iniciatita de la popolo priatentis al ĉiu porĉo, kaj ne estis al iu ajn permesite transporti eĉ malplenan ujon tra la templaj kortoj.

Kiam la pastrestroj kaj la skribistoj aŭdis pri tiuj eventoj, ili estis frapitaj. Ĉiuj samgrade timis la Majstron, kaj ĉiuj estis samgrade decidemaj por ekstermi lin. Sed ili estis senreagaj. Ili ne sciis kiel mortigi lin, ĉar ili grande timis la popolamasojn, kiuj nun tiel senhezite aprobis la elpelon de la profanaj spekulemantoj de li. Kaj dum tiu tuta tago, tago de kvieteco kaj paco en la templaj kortoj, la homoj aŭdis la Jesuan instruadon, kaj laŭlitere estis avide aŭskultantaj lin.

Tiu surpriza farado de Jesuo estis transe de la kompreno de liaj apostoloj. Ili tiel ege surpriziĝis pro tiu subita kaj neatendita ago de sia Majstro, ke ili restis dum la tuta epizodo kune kunpremitaj apud la estrado de la oratoroj; ili neniam faris geston por partopreni en la purigado de la templo. Se tiu spektinda evento estus okazinta la antaŭan tagon, dum la triumfa alveno de Jesuo en la templon, fine de lia tumultaprocesio tra la pordoj de la urbo, kiam ĉiuj brue aklamis lin, ili estus pretigitaj por agi, sed pro la cirkonstancoj, ili estis tute ne pretaj por partopreni.

Tiu elpurigo de la templo rivelas la Majstran sintenon pri la alkomercigo de la religiaj praktikoj tiel bone kiel pri lia malŝato de ĉiu ajn formo de maljusteco kaj spekulacio koste de la malriĉuloj kaj la malkleruloj. Tiu epizodo ankaŭ demonstras, ke Jesuo ne aprobis la rifuzon uzi la forton por protekti la plimulton de donita homa grupo kontraŭ la maljustaj kaj sklavigantaj praktikoj de maljustaj malplimultoj, kapablaj rifuĝi malantaŭ politika, financa aŭ eklezia povo. Ruzaj, perversaj kaj intrigemaj homoj ne estas permesataj organiziĝi por ekspluati kaj opresi tiujn, kiuj, pro sia idealismo, ne pretas sin helpi per la forto por sin protekti aŭ por plenumi siajn laŭdindajn vivprojektojn

2. KONTESTO KONTRAŬ LA MAJSTRA AŬTORITATO

La triumfa eniro en Jerusalemon la dimanĉon tiel senmemfidigis la judajn estrojn, ke ili evitis aresti Jesuon. Kaj nun la spektinda elpurigo de la templo same efektive prokrastis la areston de la Majstro. Tago post tago la estroj de la Judoj iĝis pli kaj pli deciditaj ekstermi lin, sed ili estis angoraj pro du timoj, kiuj konspiris por prokrasti la horon frapi. La pastrestroj kaj la skribistoj ne volis publike aresti Jesuon pro timo, ke la popolamaso sin turnas kontraŭ ili en eksceso de rankoro; ili ankaŭ timis la eblecon ke la romiana gvardio estos alvokita por kvietigi popolan ribelon.

Dum la tagmeza sesio de la sinedrio estis unuanime aprobita, ke Jesuo devas esti rapide ekstermita, ĉar neniu amiko de la Majstro ĉeestis dum tiu kunveno. Sed ili ne povis akordiĝi pri la tempo kaj la metodo por lin aresti. Finfine ili konsentis pri la konsistigo de kvin grupoj, kiuj miksiĝos kun la homoj kaj serĉos konfuzi lin en liaj instruoj aŭ iel ajn diskrediti lin en la opinio de tiuj, kiuj aŭskultas lian lernigon. Konsekvence, ĉirkaŭ la dua, kiam Jesuo ĝuste estis komencanta sian predikon pri “La Libereco de la Fileco,” grupo el tiuj plejaĝuloj de Israelo trabatis al si la vojon ĝis apud Jesuo, kaj interrompanta lin laŭ sia kutima maniero, metis tiun demandon: “Per kiu aŭtoritato vi faras tiujn aĵojn? Kiu donis al vi tiun aŭtoritaton?”

Estis rajte, ke la templaj estroj kaj la oficialuloj de la juda sinedrio metas tiun demandon al kiu ajn pretendis instrui kaj agi laŭ la eksterordinara maniero, kiun karakterize uzis Jesuo, speciale koncerne lian freŝdatan konduton por elpurigi la templon de ĉiu komerco. Ĉiuj tiuj vendistoj kaj monŝanĝistoj agis kun licenco rekte akirita de la plej altaj estroj, kaj procento de iliaj gajnoj estis supozata iri rekte en la templan trezoron. Ne forgesu, ke la aŭtoritato estis la pasvorto de la tuta juda komunumo. La profetoj estis ĉiam kverel-kialoj, ĉar ili tiel aŭdace pretendis instrui sen aŭtoritato, sen esti jure instruitaj en la rabenaj akademioj, kaj poste regule ordinitaj de la sinedrio. La manko de tiu aŭtoritato por pretendi publike instrui estis konsiderita kiel montranta aŭ malkleran tromemfidon aŭ senhezitan ribelon. En tiu tempo sole la sinedrio povis ordini plejaĝulon aŭ instruiston, kaj tia ceremonio okazis en la ĉeesto de malpleje tri personoj, kiuj estis antaŭe ordinitaj laŭ la sama maniero. Tia ordinacio donis la titolon de “rabeno” al la instruisto, kaj ankaŭ kvalifikis lin por agi kiel juĝo, “liganta kaj malliganta la aferojn submetitaj al sia juĝopovo.”

La templestroj venis antaŭ Jesuo je tiu posttagmeza horo por kontesti ne nur lian instruon, sed ankaŭ liajn agojn. Jesuo bone sciis, ke tiuj samaj viroj estis de longe publike instruantaj, ke lia aŭtoritato por lernigi estis satana, kaj ke liaj potencaj faritaĵoj estis forĝitaj per la povo de la princo de la demonoj. Tial la Majstro komencis sian respondon al ilia demando kun alia demando. Diris Jesuo: “Mi volus ankaŭ meti al vi demandon. Se vi respondos al mi, same mi diros al vi per kia aŭtoritato mi faras tiujn faritaĵojn. La Johana bapto, el kie ĝi venis? Johano tenis sian aŭtoritaton de la ĉielo aŭ de la homoj?”

Kiam liaj demandantoj audis tion, ili aparte retiriĝis por interkonsenti pri la respondo, kiun ili povus doni. Ili estis pensintaj embarasi Jesuon antaŭ la homamaso, sed nun ili troviĝis tre konfuzitaj antaŭ la tuta popolo tiam arigita en la templa korto. Kaj ilia malsukceso estis ankoraŭ pli granda kiam ili revenis al Jesuo dirantaj: “Pri la Johana bapto ni ne povas respondi; ni ne scias.” Kaj ili tiele respondis la Majstron, ĉar ili estis argumentintaj inter ili: Se ni diras el la ĉielo, tiam li diros, kial vi ne kredis lin, kaj li eventuale aldiros, ke li ricevis sian aŭtoritaton de Johano; se ni diras el homoj, tiam la popolamaso povus sin turni kontraŭ ni, ĉar multaj el ili pretendas, ke Johano estis profeto. Tiele, ili estis devigitaj veni antaŭ Jesuo kaj la popolo por konfesi, ke ili, la religiaj instruistoj de Israelo, ne povis (aŭ ne volis) esprimi opinion pri la Johana misio. Kaj kiam ili estis parolintaj, Jesuo mallevanta sian rigardon al ili, diris, “Ankaŭ mi ne diros al vi per kiu aŭtoritato mi faras tiujn faritaĵojn.”

Jesuo neniam intencis apelacii al Johano por sia aŭtoritato; Johano neniam estis ordinita de la sinedrio. La Jesua aŭtoritato estis en li mem kaj en la eterna superrego de sia Patro.

Uzante tiun metodon vidalvide siaj malamikoj, Jesuo ne intencis eviti la temon. Unuatempe povas ŝajni, ke li kulpis pri majstra respond-evito, sed ne estis la okazo. Jesuo neniam estis inklina preni maljustan avantaĝon eĉ sur siaj malamikoj. En tiu ŝajna fuĝo li reale provizis al ĉiuj siaj aŭskultantoj la respondon al la demando de la fariseoj pri la aŭtoritato implicita en lia misio. Ili estis asertintaj, ke li agis sub la aŭtoritato de la princo de la demonoj, dum Jesuo estis ripetade asertinta, ke ĉiuj siaj instruoj kaj faritaĵoj estis plenumitaj per la povo kaj aŭtoritato de sia ĉiela Patro. Sed la judaj estroj rifuzis akcepti tion, kaj ili serĉis devigi lin konfesi, ke li estis eksterregula instruisto, ĉar li neniam estis sankciita de la sinedrio. Respondante al ili kiel li faris, kaj ne depostulante la aŭtoritaton de Johano, li kontentigis la popolon kun la inferenco, ke la streboj de liaj malamikoj por lin enkapti efektive returniĝis kontraŭ ili, kaj diskreditis ilin en la opinio de la tuta ĉeestantaro.

Estis tiu aparteco de la Majstro por elturniĝi el siaj malamikoj, kiu tiel timigis ilin pri li. Tiun tagon ili ne provis plu demandi lin; ili sin retiris por teni konsilon inter ili. Sed la homoj ne estis malrapidaj por distingi la malhonestecon kaj malsincerecon en tiuj demandoj metitaj de la judaj estroj. Eĉ la pli malaltranga parto el popolo ne povis manki distingi la moralan majestecon de la Majstro disde la intrigan hipokritecon de liaj malamikoj. Sed la elpurigo de la templo provokis la kungrupigon de la sadukeoj kun la fariseoj por perfektigi la planon ekstermi Jesuon. Kaj la sadukeoj nun representis plimulton de la sinedrio.

3. PARABOLO PRI LA DU FILOJ

Dum la disputemaj fariseoj staris tie silente antaŭ Jesuo, li malaltis sian rigardon al ili kaj diris: “Ĉar vi dubas pri la Johana misio, kaj montras malamikecon kontraŭ la instruo kaj la faritaĵoj de la Homa Filo, atente aŭskultu dum mi rakontas al vi parabolon: Iu granda kaj respektinda bienulo havis du filojn, kaj deziranta ilian helpon por administri siajn vastajn bienojn, iris al unu el ili, kaj diris al li, “Filo, hodiaŭ iru kaj laboru en mia vitejo.’ Tiu senpripensa filo respondis al sia patro, ‘mi ne volas iri tien’; sed poste li pentis, kaj li iris labori. Kiam li estis trovinta sian unuenaskitan filon, same li diris al li, ‘Filo, iru kaj laboru en mia vitejo.” Kaj tiu hipokrita kaj malfidela filo respondis, “Jes, mia patro, mi iros.’ Sed kiam lia patro estis foririta, li ne iris labori. Lasu min demandi al vi, kiu el tiuj filoj reale faris la volon de sia patro?”

Unuanime la homoj respondis, “La unua filo,” Kaj tiam diris Jesuo: “Sed tamen, mi nun deklaras, ke la publikanoj kaj la prostituitinoj , eĉ se ili ŝajnas rifuzi la vokon por la pento, vidos la eraron de sia vojo, kaj iros en la ĉielan regnon antaŭ vi, kiuj montras grandajn pretendojn servi la ĉielan Patron, dum vi rifuzas plenumi liajn laborojn. Fariseoj kaj skribistoj, vi ne estas kredintaj en Johano, sed la publikanoj kaj la pekuloj kredis; vi ne kredas mian instruon, sed la ordinaraj homoj aŭdas ĝoje miajn parolojn.“

Jesuo ne persone malestimis la fariseojn kaj sadukeojn. Li serĉis diskrediti nur iliajn sistemojn de instruado kaj praktikadoj. Li estis malamika kontraŭ neniu homo, sed tiam okazis la neevitebla konflikto inter nova kaj vivanta religio de la spirito, kaj la malnova religio de ceremonio, tradicio, kaj aŭtoritato.

Dum tiu tuta tempo la dek du apostoloj staris apud la Majstro, sed neniel ili partoprenis en tiuj debatoj. Ĉiu el la dekduuloj reagis laŭ sia propra maniero kontraŭ la eventoj de tiuj lastaj tagoj de la Jesua ministerio en la karno, kaj same ĉiu obeis la Majstran ordonon sin deteni de ĉia ajn publika instruado kaj predikado dum tiu Paska semajno.

4. PARABOLO PRI LA FORESTANTA BIENULO

Kiam la ĉefaj fariseoj kaj skribistoj, kiuj serĉis konfuzi Jesuon per siaj demandoj, estis finintaj aŭskulti la historion pri la du filoj, ili sin retiris por teni konsilon, kaj la Majstro turnanta sian atenton al la aŭskultanta homamaso, diris alian parabolon:

“Bonfaranto, kiu estis bienulo, plantis vitejon. Li starigis heĝon ĉirkaŭ ĝi, kavigis fosaĵon por la vinpremilo, kaj konstruigis gvatturon por la gardaro. Sekve li lasis sian vitejon al luprenantoj, dum li foriris por longdaŭra vojaĝo en aliajn landojn. Kiam alproksimiĝis la sezono de la vinberrikolto li sendis servantojn al la luprenantoj por ricevi sian farmopagon. Sed ili tenis konsilon inter ili, kaj rifuzis doni al tiuj servantoj la enspezon ŝuldita al sia mastro. Anstataŭ tio, ili atakis la servantojn, frapante unu, ŝtonumante alian, kaj resendante la aliajn kun la malplenaj manoj. Kiam la bienulo lernis ĉion tion, li sendis aliajn kaj pli fidindajn servantojn por trakti kun tiuj malbonaj luprenantoj; kaj tiuj ĉi vundis kaj hontinde traktis ankaŭ ilin. Tiam la bienulo sendis sian favoratan servanton, sian i ntendanton, kaj ili mortigis lin. Tamen, paciencekaj tolereme li sendis multe da aliaj servantoj, sed ili akceptis neniun. Iujn ili frapis, aliajn ili mortigis, kaj post kiam la bienulo estis tiel traktita, li decidis sendi sian filon por trakti kun tiuj sendankaj luprenantoj dirante al si mem , “Ili povas malbone trakti miajn servantojn, sed ili certe montros respekton kontraŭ mia plejamata filo.’ Sed kiam tiuj nepentemaj kaj malbonaj luprenantoj vidis la filon, ili tiel argumentis inter ili: ‘Tiu ĉi estas la heredanto; ek al, ni mortigu lin, kaj tiam la heredaĵo estos por ni.’ Tiel ili kaptis lin, elpelis lin ekster la vitejo, kaj mortigis lin. Kiam la sinjoro de tiu vitejo lernos kiel ili elpelis kaj mortigis lian filon, kion li faros kun tiuj sendankaj kaj malbonaj luprenantoj?”

Kiam la homoj aŭdis tiun parabolon kaj la demandon metitan de Jesuo, ili respondis, “li ekstermis tiujn indignindulojn, kaj luos sian vitejon al aliaj kaj honestaj farmistoj, kiuj redonos al li la fruktojn en ilia sezono.” Kaj kiam iuj el tiuj aŭskultantoj komprenis, ke tiu parabolo referencis al la juda nacio, kaj ĝia maniero trakti la profetojn, kaj al la tujvenonta reĵeto de Jesuo kaj la evangelio de la regno, ili malplezure diris, “Dio malpermesu al ni fari plu tiajn agojn.”

Jesuo vidis grupon da sadukeoj kaj fariseoj, kiu traboris al si la vojon tra la homamaso, kaj li paŭzis momenton ĝis kiam ili alvenas apud li, kaj tiam diris: “Vi scias kiel viaj patroj elĵetis la profetojn, kaj vi bone scias, ke vi estas en via koro elĵetontaj la Homan Filon.” Sekve, esplore vagrigardante tiujn pastrojn kaj plejaĝulojn, kiuj staris apud li, Jesuo diris: “Ĉu vi legis en la skribaĵoj nenion pri la ŝtono, kiun la konstruistoj forĵetis, kaj kiu, kiam la homoj estis malkovrintaj ĝin, fariĝis la angulŝtono? Ankoraŭ unufoje mi avertas vin, se vi plureĵetis tiun evangelion, baldaŭ la regno de Dio estos forprenita el vi kaj donita al popolo deziranta ricevi la bonan novaĵon kaj produkti la fruktojn de la spirito. Estas mistero pri tiu ŝtono, ĉar kiu ajn falas sur ĝin, kvankam kaŭze de tio li estas rompiĝita en splitojn, li estos savita; sed sur kiun ajn falas tiu ŝtono, li estos cindriĝita kaj liaj cindroj disĵetitaj en la kvar ventojn.”

Kiam la fariseoj aŭdis tiujn parolojn, ili komprenis, ke Jesuo referencis al ili mem kaj la aliaj judaj estroj. Ili grande deziris ekkapti lin, sed ili timis la popolamason. Tamen, ili estis tiel kolerigitaj pro la Mastraj paroloj, ke ili sin retiris kaj ili denove tenis konsilon inter ili por decidi kiel ili povos mortigi lin. Kaj tiun vesperon sadukeoj kaj fariseoj akordiĝis en la plano enkapti lin la sekvantan tagon.

5. PARABOLO PRI LA GEEDZIĜOFESTO

Post kiam la skribistoj kaj estroj estis sin retirintaj, Jesuo denove sin turnis al la arigita homamaso kaj rakontis la parabolon pri la edziĝofesto. Li diris:

“La ĉiela regno povas esti komparita al iu reĝo, kiu aranĝis edziĝofeston por sia filo kaj sendis mesaĝistojn por alvoki tiujn, kiuj estis antaŭe invititaj veni por la festo, dirantaj, ‘Ĉio estas preta por la edziĝomanĝo en la reĝa palaco.’Nu multaj el tiuj, kiuj promesis ĉeesti, rifuzis tiam veni. Kiam la reĝo audis pri tiuj reĵetoj de sia invito, li sendis aliajn servantojn kaj mesaĝistojn , diranta: ‘Diru al tiuj, kiuj estis invititaj , veni, ĉar, jen, mia manĝo estas preta. Miaj bovoj kaj miaj grasaj bovidoj estas buĉitaj,kaj ĉio estas preta por la celebrado de la tuja edziĝo de mia filo.’ Sed denove la malsaĝuloj senkonsidere traktis tiun vokon de sia reĝo, kaj ili zorgis pri siaj aferoj, unu sia farmodomo, alia sia potfarejo, kaj aliaj siaj komercaĵoj. Ankoraŭ aliaj ne kontentigis tiel senkonsidere trakti la reĝan vokon, ili malkaŝe ribelis, ekposedis la reĝajn mesaĝistojn, kaj honte malbone traktis ilin, eĉ mortigante iujn el ili. Kaj kiam la reĝo ekkonsciis, ke liaj elektitaj gastoj, eĉ tiuj, kiuj estis akceptintaj lian antaŭan inviton kaj promesintaj ĉeesti al la edziĝofesto, estis fine reĵetintaj lian vokon, ribelintaj, atakintaj kaj masakrintaj liajn elektitajn mesaĝistojn, li ekstreme ekkoleris. Tiam la insultita reĝo mobilizis siajn armeojn kaj la armeojn de liaj aliancitoj, kaj ordonis al ili ekstermi tiujn ribelajn murdintojn kaj incendii ilian urbon.

“Kiam li estis puninta tiujn, kiuj malakceptis lian inviton, li difinis alian tagon por la edziĝofesto, kaj diris siajn mesaĝistojn: ‘Tiuj kiuj estis unue invititaj por la edziĝofesto ne estis dignaj; nun iru do sur la kruciĝejon kaj la ŝosearon, eĉ transe de la limoj de la urbo, kaj invitu ĉiujn tiujn, kiujn vi trovos, eĉ eksterladanojn, veni ĉeesti al tiu edziĝo festo.’ Tiam tiuj servantoj iris sur la ŝosearon kaj ekster la multuzataj lokoj, kaj ili arigis ĉiujn tiujn, kiujn ili trovis, bonajn kaj malbonajn, riĉajn kaj malriĉajn tiel, ke fine la edziĝoĉambro estis plenigita de bonintencaj gastoj. Kiam ĉio estis preta, la reĝo venis por vidi siajn gastojn, kaj kun granda miro, li vidis tie viron sen edziĝa vesto. La reĝo tamen estis donaceme provizinta edziĝajn vestojn por ĉiuj siaj gastoj. Alparolante al tiu viro li diris: ‘Amiko, Kiel vi povas veni en mian gastoĉambron en tia okazo sen edziĝovesto?’ Kaj tiu ne pretigita viro restis senvoĉe. Tiam diris la reĝo al siaj servantoj: ‘Elpelu tiun senpripensan gaston el mia domo; li estu samsorta kiel ĉiuj aliaj, kiuj rifuzis mian gastigon, kaj reĵetis mian vokon. Mi volas havi tie nenion krom tiuj, kiuj ĝuas akcepti mian inviton, kaj kiuj honoras min surmetante tiujn edziĝovestojn tiel malavare disponigitaj al ĉiuj.’”

Post esti rakontinta tiun parabolon, Jesuo estis forpetonta la homamason, kiam kompatema kredanto traboris al si vojon ĝis li, kaj diris: “Sed, Majstro, kiel ni scios tiujn aferojn? Kiel ni estos pretaj por la reĝa invito? Kiun signon vi donos al ni, por ke ni sciu, ke vi estas la Filo de Dio?” Kaj kiam la Majstro aŭdis tion, li diris: “estos donita al vi nur unu signon.” Kaj, montrante sian propran korpon, li diris plu: “Detruu tiun templon, kaj post tri tagoj mi relevos ĝin.” Sed ili ne komprenis lin, kaj dum ili disiĝis, ili diris inter ili,: “De preskaŭ kvindek jaroj tiu templo estas konstruata, kaj malgraŭ tio li diras, ke li detruos ĝin kaj relevos ĝin post tri tagoj.” Eĉ liaj propraj apostoloj ne komprenis la signifon de tiu frazo, sed poste, post lia resurekto, ili memoris kion la Majstro estis dirinta.

Ĉirkaŭ la kvara tiun posttagmezon Jesuo alvokis siajn apostolojn kaj sciigis, ke li deziris forlasi la templon kaj iri en Betanion por vespermanĝi kaj tranokti. Sur la suprenirejo de la Olivarba Monto Jesuo instrukciis Andreon, Filipon, kaj Tomason, por ke la morgaŭon ili establu pli proksime de la urbo kampadejon, kiun ili povus okupi dum la restanta tempo de la Paska semajno. Konforme al tiu instrukcio la sekvantan matenon, ili starigis siajn tendojn ĉe la flanko de la monteto en la ravino, superanta la publikan kampadejon de Getsemane, sur terparcelo apartenanta al Simono de Betanio.

Denove estis silenta grupo de Judoj, kiu grimpis la okcidentan montoflankon de la Olivarba Monto tiun lundon vespere. Tiuj dek du viroj, kiel neniam antaŭ, eksentis, ke tragika io estis tuj okazonta. Dum fruematene la dramatika elpurigo de la templo estis reviviglintaj iliajn esperojn vidi la Majstron aserti kaj manifesti siajn potencajn povojn, la eventoj de la tuta posttagmezo efikis kiel seniluziigo en tio, ke ĉio indikis iun reĵeton de la Jesua instruo de la judaj aŭtoritatoj. La apostoloj estis suspense angorigitaj kaj tenitaj en vigla interesiĝo pro terura necerteco. Ili ekkomprenis, ke nur kelkaj mallongaj tagoj povus intermetiĝi inter la eventoj de tiu tago kaj la ŝoko de tujvenonta ruino. Ĉiuj sentis, ke terura io estis okazonta, sed ili ne sciis kion antaŭvidi. Ili iris ripozi ĉiu siaflanke, sed ili malmulte dormis. Eĉ la ĝemeloj Alfeo ekis fine kompreni, ke la eventoj de la Majstra vivo alpaŝadiĝis al sia fina kulmino.