Kajero 172084

Enirante Jerusalemon

Jesuo kaj la apostoloj alvenis en Betanion iom post la kvara de la vendreda posttagmezo 31-a de marto, p.K. 30. Lazaro, liaj fratinoj, kaj iliaj amikoj atendis ilin; kaj ĉar tiel multaj homoj ĉiutage venis por interparoli kun Lazaro pri lia resurekto, Jesuo estis informita, ke disponoj estis faritaj, por ke li loĝu ĉe najbara kredanto, iu Simono, la precipa eminentulo de la vilaĝeto de la morto de la Lazara patro.

Tiun vesperon, Jesuo akceptis multajn vizitantojn, kaj la komuna popolo de Betanio kaj Betfage faris kiel eble plej bone por sentigi al li, li estis bonvena. Kvankam multaj opiniis; ke Jesuo estis nun iranta al Jerusalemo malgraŭ la sinedria mortdekreto, por li mem proklami la regnon de la Judoj, la familio de Betanio - Lazaro, Marta kaj Maria pli plene komprenis, ke la Majstro ne estis tiun specon de reĝo; ili svage sentis, ke ĝi povis esti lian lastan viziton en Jerusalemo kaj Betanio.

La pastrestroj estis informitaj, ke Jesuo loĝis en Betanio, sed ili opiniis pli bone ne provi kapti lin inter liaj amikoj; ili decidis atendi lian venon en Jerusalemon. Jesuo sciis ĉion tion, sed li estis majeste kvieta; liaj amikoj estis neniam vidintaj lin pli trankvila kaj afabla. Eĉ la apostoloj estis mirigitaj, ke li estis tiel netimigebla, kiam la sinedriuloj estis turnintaj sin al la tuta judaro por fordoni lin en iliajn manojn. Tiun nokton, dum la Majstro dormis, la apostoloj duope priatentis lin, kaj multaj el ili estis armitaj kun siaj spadoj. Frumatene la sekvantan tagon ili estis vekitaj de centoj da pilgrimantoj, kiuj eliris el Jerusalemo, eĉ tiun sabatan tagon, por vidi Jesuon kaj Lazaron, kiun li estis reviviginta el la morto.

1. SABATON EN BETANIO

Tiel la pilgrimantoj alilandaj en Judeo, kiel la judaj aŭtoritatuloj, ĉiuj estis inter ili demandintaj: “Kion vi opinias? Ĉu Jesuo venos en la feston?” Do, kiam la homoj aŭdis, ke Jesuo estis en Betanio, ili estis feliĉaj, sed la pastrestroj kaj fariseoj estis pli malpli perpleksaj. Ili estis kontentaj ĉar li estis en ilia jurisdikcio, sed ili estis iom embarasitaj pro lia aŭdaco; ili memoris, ke dum lia antaŭa vizito en Betanio, Lazaro estis revivigita el la morto, kaj Lazaro iĝis grava problemo por la malamikoj de Jesuo.

Ses tagoj antaŭ la Pasko, la vesperon post la sabato, ĉiuj homoj de Betanio kaj Betfage arigis por laŭdi la alvenon de Jesuo per publika bankedo ĉe Simono. Tiu vespermanĝo estis honore al ambaŭ Jesuo kaj Lazaro; ĝi estis regalita spite al la sinedrio. Marta direktis la servon de la manĝo; ŝia fratino Maria estis inter la spektantinoj, ĉar estis kontraŭkutime ĉe la Judoj, ke virino partoprenu al publika bankedo. La sinedriaj agantoj ĉeestis, sed ili timis aresti Jesuon meze de liaj amikoj.

Jesuo interparoladis kun Simono pri Josuo de la estinta tempo, kies propra nomo estas sinonimo de lia, kaj rakontis kiel Josuo kaj la Israelidoj venis en Jerusalemon pasante tra Jeriko. Kaj, komentanta la legendon pri la falo de la muroj de Jeriko, Jesuo diris: “Mi ne maltrankviliĝas pri tiuj brikaj kaj ŝtonaj muroj; sed mi volus kaŭzi la disfalon de la muroj de antaŭjuĝoj, fariseeco kaj malamo antaŭ tiu prediko de la Patra amo kontraŭ ĉiuj homoj.”

La benkedo disvoloviĝis en tre gaja kaj tre normala etoso, krom tio, ke la apostoloj estis nekutime trankvilaj. Jesuo estis escepte gaja, kaj estis ludinta kun la infanoj ĝis la tempo altabliĝi.

Okazis nenio eksterordinara ĝis preskaŭ la fino de la festo, kiam Maria, la fratino de Lazaro, eliris el la grupo de la spektantinoj, antaŭenpaŝantis ĝis la loko kie Jesuo kunsidis kiel honorgasto, malfermis grandan alabastran flakonon de maloftega kaj multekosta ungvento; kaj post esti oleoŝmirinta la kapon de la Majstro, ŝi komencis elverŝi ĝin sur liajn piedojn, kaj malkombis siajn harojn por per tiuj viŝi ilin. La tuta domo pleniĝis kun la odoro de la ungvento, kaj la tuta ĉeestantaro estis stupora pro tio, kion Maria estis farinta. Lazaro nenion diris, sed kiam iuj el la homoj murmuris, montrantaj indignon pri tia uzo de tiel multkosta ungvento, Judaso Iskarioto alprosimiĝis al la loko kie Andreo estis etendita, kaj diris: “Kial tiu ungvento ne estis vendita kaj la mono donita por nutri la malriĉulojn? Vi devus diri al la Majstro, ke li malaprobu tiun malŝparon.”

Scianta kion ili pensis, kaj aŭdanta kion ili diris, Jesuo metis sian manon sur la Marian kapon genuigitan ĉe lia flanko, kaj kun tenera esprimo sur sia vizaĝo, diris: “Ĉiu el vi lasu trankvila ŝin. Kial pro tio vi maltrankviligas ŝin, konsiderante, ke ŝi estas plenuminta bonan agon en sia koro? Al vi kiu murmuras kaj diras, ke tiu ungvento estus devinta esti vendita, kaj la mono donita al la malriĉuloj, lasu min diri, ke vi ĉiam havas la malriĉulojn kun vi tiel, ke vi povas zorgi pri ili kiam tio plaĉas al vi, dum mi ne ĉiam estos kun vi; mi iras baldaŭ al mia Patro. Tiu virino estas longe konservinta tiun ungventon por la entombigo de mia korpo, sed nun ŝajnis bone al ŝi anticipi tiun unktadon antaŭ mia morto, kaj ŝi ne estos senigita je tia satisfakcio. Plenumante tion, Maria estas malaprobinta ĉiujn vin pro tio, ke ŝi montras sian fidon en tio, kion mi diiris pri mia morto kaj mia supreniro al mia ĉiela Patro. Tiu virino ne estos malaprobita pri tio, kion li faris tiun vesperon. Male, mi diras al vi, ke en la venontaj eraoj, ĉie kie tiu evangelio estos predikita tra la tuta mondo, tio, kion li plenumis, estos ripetita memore al ŝi.”

Estas kaŭze de tiu riproĉo, kiun li konsideris kiel persona admono, ke Judaso Iskarioto mense ekserĉis venĝon pro siaj ofenditaj sentoj. Multfoje li subkonscie konservis tiajn ideojn, sed nun li aŭdacis havi malkaŝe kaj konscie tiajn malbonajn pensojn en sia menso. Kaj multaj aliaj kuraĝigis lin en tia sinteno, ĉar la kosto de tiu ungvento estis sumo kiu egalis la jaran enspezaron de viro - sufiĉa por provizi je pano kvin mil personojn. Sed Maria amis Jesuon; ŝi estis haviginta al si tiun multvaloran ungventon por enbalzamigi lian korpon post lia morto, ĉar ŝi kredis liajn parolojn, kiam li avertis ilin, ke li devu morti. Kaj tio ne devis esti rifuzita al ŝi, eĉ se ŝi ŝanĝis sian opinion kaj elektis fari tiun disdonacon al la Majstro dum lia vivo.

Lazaro kaj ankaŭ Marta sciis, ke Maria de longe ŝparis la monon por aĉeti tiun flakonon de nardo, kaj ili tutkore aprobis ŝian agmanieron laŭ sia koro, ĉar ili estisriĉaj, kaj povis facile permesi al si fari tian oferdonon.

Kiam la pastrestroj aŭdis pri tiu manĝo en Betanio honore al Jesuo kaj Lazaro, ili ektenis konsilion inter ili por sciii kion devus esti farita pri Lazaro. Kaj baldaŭ ili decidis, ke Lazaro devos ankaŭ morti. Ili prave konkludis, ke estis neutile mortigi Jesuon, se ili lasis vivi Lazaron, kiun li estis resurektinta el la morto.

2. MATENAN DIMANĈON KUN LA APOSTOLOJ

Tiun dimanĉan matenon, en la bela ĝardeno de Simono, la Majstro alvokis siajn dek du apostolojn ĉirkaŭ li, kaj donis al ili la finajn instrukciojn antaŭ eniri en Jerusalemon. Li diris al la apostoloj, ke li prononcos multajn paroladetojn, kaj instruos multajn lecionojn antaŭ reveni al la Patro, sed li rekomendis al ili eviti ĉian ajn publikan agon dum tiu Paska restado en Jerusalemo. Li preskribis al ili restadi apud li por “vigli kaj preĝi.” Jesuo sciis, ke multaj el siaj apostoloj kaj senperaj adeptoj eĉ tiam portis kaŝitaj sur ili spadojn, sed li ne aludis pri tiu fakto.

Tiuj matenaj instrukcioj kuntenis mallongan ekzamenon de ilia ministerio ekde la tago de ilia ordinacio apud Kapernaumo ĝis tiu tago, dum kiu ili pretiĝis por eniri en Jerusalemon. La apostoloj silente aŭskultis; ili metis neniun demandon.

Frue tiun matenon Davido Zebedeo estis enmaniginta al Judaso la fondojn akiritajn per la vendo de la ekipaĵaro de la Pela kampadejo, kaj Judaso, siavice, estis enmaniginta al Simono, ilia gastganto, la pli grandan parton de tiu mono, kiel garantio antaŭvide al la bezonoj de ilia eniro en Jerusalemon.

Post la konferenco kun la apostoloj Jesuo interparoladis kun Lazaro, kaj rekomendis al li eviti foroferi sian vivon al la venĝo de la sinedrio. Estis por obei tiun rekomendon, ke Lazaro, kelkajn tagojn pli malfrue, fuĝis Filadelfion, kiam la oficiuloj de la sinedrio sendis agantojn por aresti lin.

Iel, ĉiuj adeptoj de Jesuo sentis, ke estis tujokazonta la krizo, sed ili estis deturnitaj plene kompreni ĝian gravecon pro la nekutima gajeco kaj bonhumoro de la Majstro.

3. LA FORIRO AL JERUSALEMO

Betanio estis ĉirkaŭ tri kilometrojn fora de la templo, kaj estis al la unua kaj duono, tiun dimanĉan posttagmezon, ke Jesuo ekforiris al Jesrusalemo. Li havis sentojn de profunda korinklino kontraŭ Betanio kaj ĝiaj homoj kun simpla vivo. Nazareto, Kapernaumo, kaj Jerusalemo estis reĵetintaj lin, sed Betanio akceptis lin, kredis en li. Estis en tiu vilaĝeto, kie preskaŭ ĉiu viro, virino kaj infano estis kredantoj, ke li elektis plenumi la plej potenca agon de sia tera disdonaco, la resurekton de Lazaro. Li ne revivigis Lazaron, por ke la vilaĝanoj povas kredi, sed prefere ĉar ili jam kredis.

Dum la tuta mateno Jesuo pensis pri sia eniro, en Jerusalemon. Ĝis nun, li estis ĉiam klopodis por malhelpi la publikajn aklamojn kontraŭ li kiel Mesio. sed nun estis diference; li estis proksima de la fino de sia kariero en la karno; lia morto estis dekretita de la sinedrio, kaj neniu domaĝo povus veni pro la fakto permesi al siaj apostoloj esprimi siajn sentojn, kiel tio estus povinta okazi se li estus elektinta fari oficialan kaj publikan eniron en la urbon.

Jesuo ne decidis fari tiun publikan eniron en Jerusalemon kvazaŭ temis pri lasta voko al la popola favoro aŭ fina provo de povopreno. Li ne faris ankaŭ tute tion por kontentigi la homajn dezirojn de siaj disĉiploj kaj apostoloj. Jesuo dorlotis neniun el la iluzioj de kaprica revemulo; li bone sciis kia estos la solvo de tiu vizito.

Ĉar li estis decidinta fari publikan eniron en Jerusalemon, la Majstro devis konfronti la necesaĵon elekti taŭgan metodon por realigi tian projekton. Li detale ekzamenis ĉiujn pli aŭ malpli kontraŭdirajn tiel-nomatajn profetaĵojn, sed nur unu ŝajnis al li tute taŭga por esti sekvita. Multaj el tiuj profetaj deklaroj priskribis reĝon, la maltiman kaj agresivan filon kaj posteulon de Davido, la tempan liberiganton de tuta Israelo el la jugo de la eksterlanda aŭtoritato. Sed estis skriba fragmento, kiu estis iafoje asociita al la Mesio de tiu, kiuj plejŝatis pli la spiritan koncepton de lia misio. Jesuo opiniis, ke ĝi povos logike esti uzita kiel gvidanton por lia eniro en Jerusalemon. Tiu fragmento troviĝis en Zeĥarja , kaj ĝi diris: “Grande ĝoju, O filino de Cion; aklamu, O filino de Jerusalemo. Jen, via reĝo venas al vi. Li estas justa kaj alportas la savon. Li venas humile kaj rajdanta azenon, azenidon, la idon de azeninon.”

Militema reĝo ĉiam eniris en urbon rajdante ĉevalon; reĝo en misio de paco kaj amikeco eniris rajdante azenon. Jesuo ne volis eniri en Jerusalemon rajdante ĉevalon, sed li pretis pace kaj volonte eniri kiel Homa Filo sur azeno.

De longe Jesuo estis peninta per rekta instruo encerbigi al siaj apostoloj kaj disĉiploj, ke lia regno ne estis de tiu mondo, ke ĝi estis pure spirita afero; sed li malsukcesis en tiu peno. Nun tion, kion li estis maltrafinta fari per klara kaj persona instruo, li volis provi plenumi per simbola voko. Konsekvence, ĝuste post la tagmanĝo, Jesuo alvokis Petron kaj Johanon, kaj ordonante al ili iri al Betfage, proksima vilaĝo iom flanke de la precipa vojo, kaj ne malproksime nordokcidente de Betanio, li diris al ili: “Iru al Betfage, kaj kiam vi alvenas al la vojkuniĝo, vi trovos la idon de azenino ligata tie. malligu la azenidon, kaj alkonduku ĝin kun vi. Se iu demandas al vi kial vi faras tion, simple diru, “La Majstro bezonas ĝin.’” Kiam la du apostoloj estis en Betanio, kiel la Majstro estis ordoninta, ili trovis la azenidon ligatan apud sia patrino sur la strato kaj proksime de angula domo. Dum Petro ekmalligis la azenidon, la proprietulo alvenis kaj demandis kial ili faris tion, kaj kiam Petro respondis al li, ke Jesuo estis ordoninta tion, la viro diris: “Se via Majstro estas Jesuo de Galileo, la azenido estas lia.” Tiam ili alkondukis la azenidon kun ili.

Intertempe pluraj centoj da pilgrimantoj estis arigintaj ĉirkaŭ Jesuo kaj liaj apostoloj. Ekde la mezo de la posttagmezo, la pasantaj vizitantoj, irantaj al la Pasko haltis tie. Kaj Davido Zebedeo kaj kelkaj el liaj malnovaj kurieraj asociitoj prenis sur ilin iri al Jerusalemo, kie ili efike diskonigis inter la svarmoj da pilgrimantoj vizitantaj la templon, la novaĵon, laŭ kiu Jesuo de Nazareto faris triumfan eniron en la urbon. Konsekvence pluraj miloj da tiuj vizitantoj amasiĝis por saluti tiun profeton, pri kiu oni tiel parolis, kiu plenumis mirindaĵojn, kaj pri kiu iuj kredis, ke li estis la Mesio. Tiu svarmo, kiu eliris el Jerusalemo, renkontis Jesuon kaj la svarmon irantan en la urbon ĝuste post kiam ili estis pasintaj la kreston de la Olivarba Monto, kaj komencis malsupreniri al la urbo.

Kiam la procesio foriris el Betanio, estis granda la entuziasmo inter la ĝoja svarmo da disĉiploj, kredantoj kaj vizitantaj pilgrimantoj, multaj venantaj el Galileo kaj Pereo. Ĝuste antaŭ la forirola dek du virinoj de la origina virinaro, akompanitaj de kelkaj asociitinoj, alvenis surloken, kaj kuniĝis al tiu senkompara procesio, kiu ĝoje direktiĝis al la urbo.

Antaŭ foriri la ĝemeloj Alfeo metis siajn mantelojn sur la azenon kaj firme tenis ĝin dum la Majstro ekrajdis. Dum la procesio supreniris la Olivarban Monton, la ĝoja svarmo ĵetis siajn vestojn teren kaj alportis branĉojn el la proksimaj arboj faranta honoran tapiŝon por la azeno, kiu portis la reĝan Filon, la promesitan mision. Dum la feliĉa svarmo antaŭeniris al Jerusalemo, ili ekkantis, aŭ prefere unisone ekkriis la psalmon: “ Hosano! al la filo de Davido, benita estu tiu, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosano en la plejaltaj ĉieloj. Benita estu la regno, kiu malsupreniras el la ĉieloj.”

Jesuo estis senzorga kaj gaja dum la vojiro ĝis kiam li alvenis sur la kreston de la Olivarba Monto, kie al la okuloj prezentiĝis la urbo kaj la turoj de la templo; tie la Majstro haltigis la procesion, kaj granda silento falis sur la ĉeestantaron, dum ili vidis lin plorantan. Mallevanta la okulojn al la vasta homamaso, kiu eliris el la urbo por lin saluti, la Majstro, kun multe da emocio kaj kun larmoj en la voĉo, diris: “O Jerusalemo, se almenaŭ en tiu tago, vi estus koninta tion, kio koncernas vian pacon, kaj kion vi estus povinta tiel libere akiri! Sed nun tiuj gloroj estas kaŝontaj el viaj okuloj. Vi estas malakceptontaj la Filon de la Paco, kaj turnontaj la dorson al la savoevangelio. Baldaŭ venos la tagoj, kiam viaj malamikoj fosos tranĉeon ĉirkaŭ vi, kaj ĉiuflanke sieĝos vin. Ili komplete detruos vin tiel, ke neniu ŝtono restos sur alia. Kaj ĉio tio okazos al vi, ĉar vi ne rekonis la tempon de via dia vizito. Vi estas malakceptontaj la donacon de Dio, kaj ĉiuj homoj malakceptos vin.”

Kiam li estis fininta paroli, ili ekmalsupreniris el la Olivarba Monto, kaj baldaŭ rekuniĝis kun la svarmo da vizitantoj, kiuj estis venantaj el Jerusalemo movetadante palmobranĉojn, kriante hosanojn, kaj alimaniere esprimante ĝojon kaj fratecon. La Majstro ne estis antaŭvidinta, ke tiuj homamasoj elirus el Jerusalemo por lin renkonti. Tio estis la laboro de aliuloj. Li neniam antaŭpensis ion ajn, kio estu teatra.

Venis ankaŭ multaj el la fariseoj kaj liaj malamikoj inter la homamaso, kiu alfluegis por bonvenigi la Majstron. Ili estis tiel konsternitaj pro tiu subita kaj neatendita eksplodo de popola aklamo, ke ili timis aresti lin pro timo, ke tia ago rapidigas senvuala ribelon de la popolo. Ili grande timis la konduton de la amaspopoloj da vizitantoj, kiuj estis aŭdintaj multe paroli pri Jesuo, kaj el kiuj multaj kredis en li.

Dum ili alproksimiĝis al Jerusalemo, la svarmo fariĝis pli gestema tiel, ke iuj el la fariseoj traboris al si la vojon ĝis Jesuo, kaj diris: “ Majstro, vi devus riproĉi viajn disĉiplojn kaj admonis ilin pli konvene konduti.” Jesuo respondis: “Konvenas, ke tiuj infanoj bonvenigis la Filon de la Paco, kiun la pastrestroj estas forĵetintaj. Estus neutile malhelpi pro timo, ke sur ilia loko la vojflankaj ŝtonoj ekkriu.”

La fariseoj hastis devanci la procesion por rekuniĝi kun la sinedrio, kiu estis tiam tenanta sesion en la templo, kaj ili informis siajn asociitojn: “Vidu, estas neutile ĉio tio, kion ni faras; ni estas konfuzitaj de tiu Galileano. La homoj estas iĝintaj pasiaj pri li; se ni ne malhelpos tiujn malklerulojn, la tuta mondo iros al li.”

Ne estis reale profunda signifo aldoni al tiu supraĵa kaj spontana eksplodo de popola entuziasmo. Tiu bonveno, kvankam ĝi estis ĝoja kaj sincera, ne estis la signo de iu ajn reala aŭ firme ankrita konvinko en la koroj de tiu festa svarmo. La samaj homamasoj estis pli malfrue egale senprokrastaj por forĵeti Jesuon tiun saman semajnon, kiam la sinedrio estis preninta firman kaj decidan pozicion kontraŭ li, kaj kiam fariĝis seniluziigitaj - kiam ili komprenis, ke Jesuo ne estis veninta por starigi la regnon konforme al iliaj longe dorlotitaj atendoj.

Sed la tuta urbo estis potence ekscitita, tiel, ke ĉiuj sin demandis, “Kiu estas tiu viro?” Kaj la homamaso respondis, “Li estas la profeto de Galileo, Jesuo de Nazareto.”

4. VIZITANTE LA TEMPLON

Dum la ĝemeloj Alfeo reforkondukis la azenon al ĝia proprietulo, Jesuo kaj la dek apostoloj disiĝis de siaj senperaj asociitoj kaj vagis tien kaj tien ĉi cirkaŭ la templo, observante la preparojn por la Pasko. Neniu provo estis farita por molesti Jesuon, ĉar la sinedrio grande timis la popolon, kaj post ĉio, tio estis unu el la kialoj, kiun Jesuo havis por permesi al la homamaso tiumaniere aklami lin. La apostoloj malmulte komprenis, ke tio estis la sola homa procedo, kiu povis esti efika por antaŭeviti la senperan areston de Jesuo dum lia eniro en la urbo. La Majstro deziris doni al la Jerusalemaj loĝantoj, eminentaj kaj humilaj, tiel bone kiel al la dekoj de miloj da paskaj vizitantoj, la lastan ŝancon aŭdi la evangelion, kaj akcepti, se ili volis, la Filon de la Paco.

Kaj nun, dum la vespero alproksimiĝis, kaj la homoj iris manĝante refortiĝi, Jesuo kaj liaj senperaj adeptoj estis lasitaj solaj. kiel stranga estis tiu tago! La apostoloj estis pensemaj, sed mutaj. neniam, dum siaj jaroj de asocio kiun Jesuo, ili estis vivintaj tian tagon. Dum momento ili sidiĝis apud la trezorejo, observantaj la homojn, kiuj donis siajn kontribuaĵojn: La riĉuloj metis multe en la ricevan skatolon, kaj ĉiu donis laŭ la graveco de sia posedaĵo. Fine alvenis malriĉa vidvo, mizere vestita, kaj ili observis, ke ŝi metis du leptojn (kupraj monpecetoj) en la korneton. Tiam Jesuo, altiranta la atenton de la apostoloj al la vidvo, diris: “Bone atentu pri tio, kion vi estas ĵus vidintaj. Tiu malriĉa vidvo donis pli ol ĉiuj aliaj, ĉar ĉiuj aliaj donis ian ajn bagatelon de sia superfluaĵo, kiel donaco, sed tiu malriĉa virino, eĉ senhava, donis ĉion, tion, kion ŝi havis, eĉ sian vivnecesaĵon.”

Dum la vespero alproksimiĝis, ili silente promenis en la kortoj de la templo, kaj post kiam Jesuo estis unufoje ankoraŭ ekzameninta tiujn familiarajn scenojn, memoranta siajn emociojn rilate kun siaj antaŭaj vizitoj, sen forgesi la unuajn, li diris: “Supreniru al Betanio por ripozi.” Jesuo, kun Petro kaj Johano, iris en la domon de Simono, dum la aliaj apostoloj loĝis ĉe siaj amikoj en Betanio kaj Betfage.

5. LA SINTENO DE LA APOSTOLOJ

Tiun dimanĉon vespere, dum ili revenis al Betanio, Jesuo marŝis antaŭ la apostoloj. Neniu vorto estis prononcita ĝis ilia disigo kiam ili estis alvenitaj antaŭ la domo de Simono. Neniam dek du homaj estaĵoj travivis tian diversecon de neklarigeblaj emocioj kiel tiuj, kiuj invadis la mensojn kaj animojn de tiuj ambasa-doroj de la regno. Tiuj vivoplenaj Galileanoj estis konfuzitaj kaj embarasitaj; ili ne sciis kion atendi sekve; ili estis tro surprizitaj por esti timigitaj. Ili nenion konis pri la planoj de la Majstro por la sekvanta tago, kaj ili metis neniun demandon. Ili iris en siajn loĝejojn, tamen ili ne multe dormis, krom la ĝemeloj. Sed ili ne staris armitan gardon ĉirkaŭ la Simona domo, kie loĝis Jesuo.

Andreo estis komplete konsternita, preskaŭ konfuzita. Li estis la sola apostolo, kiu ne entreprenis serioze taksi la popolan eksplodon de aklamo. Li estis tro zorgoplena kun la pensoj pri lia responseco kiel ĉefo de la apostolaro por doni seriozan konsideron al la signifo aŭ senco de la bruaj hosanoj de la homamaso. Andreo estis multokupa atenti iujn el siaj asociitoj, pri kiuj li timis, ke ili sin allasis al siaj emocioj dum la ekscito, ĉefe Petro, Jakobo, Johano, kaj Simono Zelotes. Dum tiu tuta tago kaj tiuj, kiuj tuj sekvis, Andreo estis turmentita pro seriozaj duboj, sed li neniam esprimis iun ajn el siaj antaŭtimoj al siaj apostolaj asociitoj. Li estis malkvieta pri la sinteno de iuj el la dekduuloj, kiuj li sciis esti armitaj kun spadoj; sed li ne sciis, ke lia popra frato, Petro portis tian armilon. La procesio en Jerusalemo faris do relative supraĵan impreson sur Andreo; li estis tro okupata kun la responsecoj de sia ofico por esti alie impresita.

Simono Petro estis unue preskaŭ ebriigita pro tiu popola manifestado de entuziasmo; sed li estis tre ege elrevigita kiam ili revenis al Betanio tiun vesperon. Petro simple ne povis imagi tion, kion Jesuo estis projektanta. Li estis treege elrevigita ĉar Jesuo ne estis ekspluatinta tiun ondon de popola fervoro per iu ajn speco de deklaro. Petro ne povis kompreni kial Jesuo ne parolis al la popolamaso kiam ili alvenis en la templon, aŭ almenaŭ ne permesis al unu el la apostoloj alparoli la svarmon. Petro estis granda predikanto, kaj mallogis al li vidi tian vastan, riceveman, kaj entuziasman aŭskultantaron perdiĝantan. Li estus tiel ŝatinta prediki la evangelion de la regno al tiu svarmo ĝuste tie en la templo; sed la Majstro estis nepre specifinta al ili fari nenion instruon aŭ predikon dum tiu Paska semajno en Jerusalemo. La reago de Simono Petro al la spektinda procesio en la urbo estis katastrofa; Nokte li estis malebriigita kaj neesprimeble malgajigita.

Por Jakobo Zebedeo, tiu dimanĉo estis tago de perplekseco kaj profunda konfuzo; li ne povis kompreni la celon de tio, kio okazis; li ne povis kompreni la celon de la Majstro, kiu permesis tiun frenezan aklamon, kaj sekve rifuzis diri unu vorton al la popolo kiam ili alvenis en la templon. Dum la procesio malsupreniris el la Olivarba Monto al Jerusalemo, pli speciale kiam ili renkontis la milojn da pilgrimantoj, kiuj alfluegis por bonvenigi la Majstron, Jakobo estis kruele ŝirita pro siaj kontraŭaj emocioj, pro sia ekzaltiĝo kaj kontentiĝo pri tio, kion li vidis, kaj pro sia profunda timosento pri tio, kio estis okazonta, kiam ili estis alvenontaj en la templon. Sekve li estis deprimita kaj premegita de seniluziiĝo kiam Jesuo malsuprengrimpis el la azeno kaj trankvile ekpromenis en la templaj kortoj. Jakobo ne povis kompreni la kialon por kiu li fuŝis tian belegan oportunecon proklami la regnon. Nokte, lia menso estis firme premita de aflikta kaj horora necerteco.

Tiun dimanĉon, Johano Zebedeo preskaŭ sukcesis kompreni, kial Jesuo tiumaniere agis; almenaŭ li parte kaptis la spiritan signifon de tiu tiel nomata triumfa eniro en Jerusalemon. Dum la svarmo moviĝis al la templo, kaj dum li rigardis sian Majstron rajde sur la azenido, li memoris esti aŭdinta Jesuon iam citantan la ekstrakton de la Skribaĵoj, la deklaron de Zaĥarja, priskribanta la venon de la Mesiokiel viro de paco eniranta en Jerusalemon sur azeno. Pripensante tiun skribaĵan ekstrakton, li ekkomprenis la simbolan signifon de tiu pompa posttagmezo de dimanĉo. Almenaŭ li sufiĉe kaptis la signifon de tiu ekstrakto por esti kapabla iom ĝui pri ĝi, kaj malhelpi tro deprimi pro la ŝajne sencela fino de la triumfa procesio. Johano havis mensoformo, kiu nature inklinis simbole pensi kaj senti .

Filipo estis komplete konfuzita pro la subiteco kaj spontaneco de la eksplodo. Malsuprenirante la Olivarban Monton, li ne povis sufiĉe kolekti siajn pensojn por sukcesi akiri precizan nocion pri la senco de tiu tuta demonstro. Iel, li ĝuis la spektaklon, ĉar lia Majstro estis honorita. Alvenante en la templon, li estis maltrankviligita pro la penso, ke Jesuo povus eble peti al li nutri la svarmon, tiel ke la konduto de Jesuo foriranta el la homamasoj, tio kio grave senrevigis la plejmulton de la apostoloj, estis granda malpezigo por Filipo. La intendanto de la dekduuloj estis iafoje grave afliktita de la homamasoj. Post kiam li estis malpezigita de tiuj personaj timoj pri la materiaj bezonoj de la homamasoj, Filipo kuniĝis al Petro por esprimi sian elrevigon, ĉar nenio estis farita por instrui la popolamason. Tiun vesperon, Filipo rekonsideris tiujn spertojn, kaj havis la tenton dubi pri la tuta ideo de la regno; li honeste sin demandis, kion povis signifi ĉiuj tiuj aferoj, sed li esprimis siajn dubojn al neniu; li tro amis Jesuon. Li havis grandan personan fidon en la Majstro.

Natanaelo, marĝene de la simbolaj kaj profetaj aspektoj, estis la plej proksima kompreni la Majstran kialon utiligi la popolan subtenon de la Paskaj pilgrimantoj. Li rezonis, ke, antaŭ atingi la templon, sen tia demonstrativa eniro en Jerusalemon, Jesuo estus arestita de la Sinedriaj agantoj, kaj ĵetita en maliberejon tuj kiam li estus aŭdacinta eniri en la urbon. Li estis do eĉ ne iom surprizita, ke la Majstro ne uzis plu la huraantan svarmon, post esti transirinta la murojn de la urbo, kaj tiel vigle impresinta la judajn estrojn tiel ke ili rezignis lin tuj aresti. Komprenanta la realan kialon de la Majstro tiamaniere eniri en Jerusalemon, Natanaelo, pli ol la aliaj apostoloj, kompreneble akceptis kun pli da aplombo kaj malpli da aflikto kaj senrevigo la postan konduton de Jesuo. Natanaelo havis grandan konfidon en la Jesua kapableco por kompreni la homojn, kaj ankaŭ en lia sagaceco kaj inĝenieco por regi la malfacilajn situaciojn.

Mateo estis unue senreaga pro tiu pompa spektaklo. Li ne kaptis la signifon de tio, kion liaj okuloj vidis, ĝis kiam li ankaŭ memoris la ekstrakton en Zeĥarja, en kiu la profeto aludis la ĝojon de Jerusalemo, ĉar lia reĝo rajde sur azeno, venis alporti la savon. Dum la procesio moviĝis en la direkto al la urbo, kaj sekve al la templo, Mateo ekstaziĝis; li estis certa, ke io eksterordinara estis okazonta kiam la Majstro alvenos en la templon kape de tiu huraanta svarmo. Kiam unu el la fariseoj mokis Jesuon, dirante, “Rigardu, ĉiuj, vidu tiun, kiu venas tien, la reĝon de la Judoj rajde sur azeno!” Estas nur per granda peno, ke Mateo sukcesis sin reteni. Tiun vesperon, sur la vojo al Betanio, neniu el la dekduuloj estis pli deprimita. Kun Simono Petro kaj Simono Zelotes, li spertis la plej gravan nervan tension, kaj la vesperon estis elĉerpita. Sed la moragaŭon matene Mateo estis revigligita; Post ĉio li faris fieran mienon al mizera ludo.

Tomaso estis la plej konfuzita kaj perpleksa el la dekduuloj. Plejparte li nur sekvis, kontemplanta la spektaklon, kaj honeste sin demandanta kio povis esti la Majstra motivo por partopreni en tia bizara demonstro. Plejprofunde de sia koro li rigardis la tutan spektaklon kiel iom infana, se ne tute freneza. Li neniam estis vidinta Jesuon faranta tian agon, kaj estis embarasita por klarigi lian strangan konduton tiun dimanĉan posttag- mezon. Kiam ili atingis la templon, Tomaso estis deduktinta, ke la celo de tiu popola demonstro estis timigi la sinedrion, por ke ĝi ne aŭdacu tuj aresti la Majstron. Sur la vojo al Betanio Tomaso multe pensis, sed nenion diris. Ĝuste kiam li kuŝiĝis la Majstra lerteco por enscenigi la tumultan eniron en Jerusalemon komencis iomete apelacii al lia humoro, kaj li estis multe refortigita dank’al tiu reago.

Tiun dimanĉon komencis kiel granda tago por Simono Zelotes. Li havis obsedojn de mirindaj agoj en Jerusalemo la kelkajn sekvantajn tagojn, kaj pri tio li pravis, sed Simono revis starigi la novan nacian aŭtoritaton de la Judoj, kun Jesuo sur la Davida trono. Simono imagis la naciistojn ekagantajn tuj kiam la regno estus proklamita, kaj li mem prenanta la plejsuperan komandon de la ensemblo de la militaj fortoj de la nova regno. Sur la deklivo de la Olivarba Monto li eĉ prikonsideris la sinedrion kaj ĉiujn ĝiajn simpatiantojn kiel mortajn krepuske de tiu tago. Li reale kredis, ke io granda estis okazonta. Li estis la plej bruema viro el la tuta svarmo. Je la kvina de tiu posttagmezo li estis silenta, humiligita kaj seniluziigita apostolo. Li neniam plene resaniĝis de la deprimo, kiu lin malfirmigis kiel rezulto de la ŝoko de tiu tago; almenaŭ ne ĝis longe post la Majstra resurekto.

Por la ĝemeloj Alfeo tiu tago estis perfekta. Ili ĝuis pri ĝi dum la tuta vojiro, kaj ne ĉeestantaj dum la tempo de kvieta vizitado en la templo, ili eliris grandparte el la falo de la popola tumulto. Ili tute ne povis kompreni la senrezistiĝan konduton de la apostoloj, kiam ili evenis tiun vesperon al Betanio. En la memoro de la ĝemeloj, ĉiam estis la tago dum kiu la ĉielo estis por ili tre proksima de la tero. Tiu tago estis la kontentiga kulmino de ilia tuta kariero kiel apostoloj. Kaj la memoro de la ekzaltiĝo de tiu dimanĉa posttagmezo subtenis ilin dum la tuta tragedio de tiu eventoplena semajno, ĝis la horo de la krucumado. Estis la plej konvena eniro de la reĝo, kiun ili povis koncepti; ili ĝuis ĉiun momenton de la tuta pompo. Ili plene aprobis ĉion, kion ili vidis, kaj longtempe ili tenere amis la memoron de ĝi.

El ĉiuj apostoloj, Judaso Iskarioto estis la plej malamike kortuŝita pro la procesia eniro en Jerusalemon. Lia menso estis en malagrabla agitado kaŭze de la Majstra riproĉo de la antaŭa tago pri la unkto de Maria dum la festo en la Simona domo. Judaso estis naŭzita pri la tuta spektaklo. Al li tio ŝajnis infaneca, se ne eĉ ridinda. Dum tiu venĝema apostolo observis la eventojn de tiu dimanĉa posttagmezo, ŝajnis al li, ke Jesuo similis pli klaŭnon ol reĝon. Li estis profunde kolerita pro la tuta spektaklo. Li samopiniis kiel la Grekoj kaj Romanoj, kiuj malestimis iun ajn, kiu konsentis rajdi azenon aŭ azeninon aŭ azenidon. Ĝuste kiam la triumfa procesio eniris en la urbon, Judaso estis preskaŭ mense decidinta delasi iun ajn ideon de tia regno; li estis preskaŭ akceptinta rezigni ĉiujn tiajn provadojn por starigi la ĉielan regnon. Tiam li pensis pri la resurekto de Lazaro, kaj pri multaj aliaj aferoj, kaj decidis resti kun la apostoloj, almenaŭ ankoraŭ unu tago. Krome, li portis la saketon, kaj li ne volis forlasi kun la apostolaj fondoj en sia posedo. Revenante al Betanio, tiunvesperon lia sinteno ne ŝajnis stranga, ĉar ĉiuj apostoloj estis egale senkuraĝaj kaj silentaj.

Judaso estis treege influita pro la moktimo vidalvide al siaj sadukeaj amikoj. Neniu alia faktoro havis tian pli potencan influon sur li, en tiu fina decido forlasi Jesuon kaj liaj kompanoj apostoloj, ol iu epizodo, kiu okazis ĝuste kiam Jesuo atingis la pordon de la urbo: Eminenta sadukeo (amiko de la familo de Judaso) sin pelis al li kun la intenco ĝoje ridindigi lin, kaj manfrapante lin sur lia dorson, diris: “Kial vi havas tiel konsternitan mienon, bona amiko mia; ĝoju, kaj kuniĝu al ni ĉiuj, dum ni aklamas tiun Jesuon de Nazareto, la reĝon de la Judoj kiu transiras la pordon de Jerusalemo rajde sur azeno.” Judaso estis neniam cedinta antaŭ persekutado, sed li ne povis elteni tiun specon de ridindeco. Kun la longe nutrita sento de venĝo nun enmiksiĝis tiu fatala moktimo, tiu terura kaj timiga sento honti je sia Majstro kaj siaj kompanoj apostoloj. En sia koro, tiu ordinita ambasadoro de la regno estis jam dizertinto; ĝi nur restis por li trovi iun ajn allaseblan pravigon por malkaŝe rompi kun la Majstro.