Kajero 171084

Survoje al Jerusalemo

La morgaŭon de la memorinda prediko pri “La Regno de la Ĉielo,” Jesuo anoncis, ke la sekvantan tagon li kaj la apostoloj estis forirontaj por la Pasko en Jerusalemo, vizitante laŭ la vojo multnombrajn urbojn de la suda Pereo.

La prelego pri la regno kaj la anonco, ke li estis ironta al la Pasko alkondukis ĉiujn liajn disĉiplojn opinii, ke li estis ironta al Jerusalemo por inaŭguri la tempan regnon de Juda superregado. Ne gravas kion Jesuo diris pri la nemateria karaktero de la regno, li ne povis plene depreni el la mensoj de liaj Judaj aŭskultantoj la ideon, laŭ kiu la Mesio devis establi iu ajn specon de naciisma regado kun ĝia ĉefkvartiro en Jerusalemo.

Kion Jesuo diris en sia sabata prediko nur tendencis al konfuzo de la pli granda parto de liaj adeptoj; tre malmulte estis lumigitaj per la Majstra parolo. La movadestroj iomete komprenis liajn instruojn pri la ena regno, “la ĉiela regno en vi,” sed ili ankaŭ sciis, ke li estis parolinta pri alia kaj futura regno, kaj ili kredis, ke li estis nun foranta al Jerusalemo por establi tiun regnon. Kiam ili estis elrevigitaj en tiu atendo, kiam li estis reĵetita de la Judoj, kaj pli malfrue, kiam Jerusalemo estis efektive detruita, ili ankoraŭ alkroĉiĝis al tiu espero, sincere kredante, ke la Majstro baldaŭ revenos en la mondon kun granda povo kaj majesta gloro por establi la promesatan regnon.

Estis tiun dimanĉan posttagmezon kiam Salomea, la patrino de Jakobo kaj Johano Zebedeo venis al Jesuo kun siaj du apostolaj filoj, kiel oni alproksimiĝas al orienta potenculo, kaj serĉis akiri Jesuan promeson per anticipo konsenti pri tio, kion ŝi petus al li. Sed la Majstro ne volis promesi; anstataŭ tio li demandis al ŝi, “Kion vi deziras, ke mi faru por vi?” Tiam petis Salomea: “Majstro, ĉar nun vi estas foranta al Jerusalemo por establi la regnon, mi volus peti al vi per anticipo promesi al mi, ke tiuj miaj filoj estos honorataj kun vi, unu sidanta ĉe via dekstra flanko, kaj la alia sidanta ĉe via maldekstra flanko en via regno.”

Kiam Jesuo aŭdis la Salomean peton, li diris: “Virino, vi ne scias kion vi petas.” Kaj tiam, rigardante rekte en la okulojn de la du apostoloj honorojn serĉantaj, li diris: “Ĉar de longe mi konas kaj amas vin, ĉar mi estas eĉ vivinta en la domo de via patrino; ĉar Andreo elektis vin por konstante esti kun mi; vi permesas, ke via patrino sekrete venis al mi, prezentante tiun maldecan peton. Sed lasu min demandi al vi: Ĉu vi kapablas trinki la pokalon, kiun mi estas trinkonta?” Kaj sen pripensi nur dum momento, Jakobo kaj Johano respondis , “Jes, Majstro, ni kapablas.” Diris Jesuo: “Mi estas malgajigita, ĉar vi ne scias, kial mi iras al Jerusalemo; mi estas ĉagrenita ĉar vi ne komprenas la naturon de mia regno.Mi estas elrevigita pro tio, ke vi alkondukas vian patrinon por prezenti al mi tiun peton; sed mi scias, ke vi amas min en viaj koroj; Mi deklaras, do, ke vere vi trinkos mian pokalon da amareco, kaj vi partoprenos mian humiligon, sed ne estas donita al mi sidiĝigi ĉe mia dekstra kaj maldekstra flankoj.Tiaj honoroj estas destinitaj por tiuj, kiuj estis signitaj de mia Patro.”

Intertempe iu estis raportinta tiun interparoladon al Petro kaj aliaj apostoloj; kaj tiuj ĉi estis alte indignigitaj pro tio, ke Jakobo kaj Johano serĉis esti preferataj ol ili, kaj sekrete iris kun sia patrino prezenti tian peton. Kiam ili ektraktis la temon inter ili, Jesuo kunigis ĉiujn ilin kaj diris: “Vi ja komprenas kiel la estroj de la nejudoj volas impresi al siaj regatoj, kaj kiel tiuj, kiuj estas gravaj uzas la aŭtoritaton. Sed tio ne tiel okazos en la ĉiela regno. Kiu ajn volas esti granda inter vi, li iĝu unue via servanto. Kiu ajn volas esti la unua en la regno, li iĝu unue via helpanto. Mi deklaras al vi, ke la Homa Filo ne venis por esti helpita sed por helpi; kaj mi nun iras al Jerusalemo por foroferi mian vivon plenumante la volon de la Patro kaj la servon de miaj fratoj.” Kiam la apostoloj aŭdis tiujn parolojn, ili izoliĝis por preĝi. kiel respondo al la penoj de Petro, tiun vesperon Jakobo kaj Johano taŭge ekskuziĝis al la dekuloj, kaj ili refavoratis kontraŭ siaj fratoj.

Petante lokojn ĉe la dekstra kaj maldekstra flankoj de Jesuo en Jerusalemo, la filoj de Zebedeo malmulte imagis, ke almenaŭ post unu monato ilia plejamata Majstro estos pendita sur romiana kruco kun mortanta ŝtelisto ĉe lia flanko, kaj alia malbonfarulo ĉe la alia flanko. Kaj ilia patrino, kiu ĉeestis dum la krucumado, bone memoris pri la stulta peton, kiun ŝi prezentis al Jesuo en Pela koncernanta la honorojn, kiujn ŝi estis tiel malprudente serĉinta por siaj apostolaj filoj.

1. LA FORIRO EL PELA

La lundan matenon 13-an de marto, Jesuo kaj liaj dek du apostoloj definitive forlasis la kampadejon de Pela, forirantaj al la sudo por sia rondvizitado en la urbojn de suda Pereo, kie la Abneraj asociitoj laboris Ili pasigis pli ol du semajnojn vizite inter la sepdekuloj, kaj rekte iris al Jerusalemo por la Pasko.

Kiam la Majstro forlasis Pela, ĉirkaŭ mil disciploj, kiuj kampadis kun la apostoloj, sekvis lin. Ĉirkaŭ la duono de tiu grupo forlasis lin ĉe la Jordana vadejo sur la vojo de Jeriko, kiam ili lernis, ke li iris al Heŝbon , kaj post kiam li estis predikinta la paroladon pri la “kosta taksado.” Sekve ili iris al Jerusalemo, dum la alia duono sekvis lin en lia dusemajna vizitado de la urboj en suda Pereo.

Plejofte la plejmulto de la senperaj disĉiploj komprenis, ke la kampadejo de Pela estis forlasita, sed ili reale opiniis tio indikis, ke ilia Majstro fine intencis iri al Jerusalemo, kaj pretendi la Davidan tronon. Larĝa plejmulto de liaj adeptoj neniam kapablis kompreni iun ajn aliajn koncepton pri la ĉiela regno; kion ajn li instruis al ili, ili ne volis rezigni tiun judan ideon pri la regno.

Aganta laŭ la instrukcioj de la apostolo Andreo, Davido Zebedeo fermis la kampadejon de la vizitantoj en Pela la merkredon 15-an de marto. Tiam preskaŭ kvar mil vizitantoj rezidis tie, kaj tio sen kunkalkuli pli ol mil personoj, kiuj restadis kunla apostoloj en loko konata kiel la kampadejo de la instruistoj, kaj kiuj sekvis al la sudo Jesuon kaj la dekduulojn. Kia ajn sia mallogo por tion fari, Davido vendis la tutan ekipaĵaron al multnombraj aĉetantoj , kaj iris kun la fondoj al Jerusalemo, poste monon transdonanta al Judaso Iskarioto.

Davido ĉeestis en Jerusalemo dum la tragika lasta semajno, kaj li revenigi kun li sian patrinon en Betsaida post la krucumado. Atendante Jesuon kaj la apostolojn, Davido haltis ĉe Lazaro en Betanio kaj iĝis treege konsternita pro la maniero, laŭ kiu la fariseoj estis komencintaj persekuti kaj turmenti lin de lia resurekto. Andreo estis ordoninta al Davido interrompi la kurieran servon; kaj ĉiuj interpretis tion kiel indiko de la baldaŭa estigo de la regno en Jerusalemo. Davido troviĝis senokupa kaj estis preskaŭ decidinta iĝi la memvola defendanto de Lazaro, kiam baldaŭ la objekto de lia indigna komplezemo haste forfuĝis al Filadelfio. Konsekvence, kelka tempo post la resurekto kaj ankaŭ post la morto de sia patrino, Davido unue helpis Martan kaj Marian por vendi iliajn posedaĵojn, kaj iris en Filadelfion; tie, asocie kun Abnero kaj Lazaro, li pasigis sian restantan vivtempon, iĝanta la financa kontrolisto de ĉiuj tiuj gravaj interesoj de la regno, kiuj havis ilian centron en Filadelfio dum la vivtempo de Abnero.

Malmulte da tempo post la detruo de Jerusalemo, Antioĥio fariĝis la ĉefkvartiro de la Paŭla kristianismo, dum Filadelfio restis la centro de la Abnera regno de la ĉielo. El Antioĥio la Paŭla versio de la instruoj de Jesuo, kaj rilate al Jesuo disfamiĝis en la tutan okcidentan mondon; el Filadelfio la misiistoj de la Abnera versio pri la ĉiela regno disvastiĝis tra la tuta Mezopotamio kaj Arabio, ĝis la postaj tempoj kiam tiuj malcedemaj senditoj pri la Jesuaj instruoj estis submergitaj pro la subita Islama supreniro.

2. LA KOSTA TAKSADO

Kiam Jesuo kaj la kompanio de preskaŭ mil adeptoj alvenis ĉe la Betania vadejo de la Jordano, kelkafoje nomata Betabara, liaj disĉiploj ekkomprenis, ke li ne rekte iris al Jerusalemo. Dum ili hezitis kaj debatis inter ili, Jesuo grimpis sur grandegan ŝtonon, kaj prononcis la predikon, kiu iĝis konata kiel “La kosta taksado.” La Majstro diris:

“Vi kiuj sekvas min, ekde tiu tempo, devas esti libervola por pagi la prezon de tutkora dediĉo fari la volon de mia Patro. Se vi volas esti miaj disĉiploj, vi devas esti propravolaj por forlasi patron, patrinon, edzinon, infanojn, fratojn, kaj fratinojn. Se kiu ajn el vi volas nun esti mia disĉiplo, li devas esti memvola por doni eĉ sian vivon, same kiel la Homa Filo estas oferonta sian vivon por la plenumado de la misio fari la Patran volon sur tero kaj en la karno.

“Se vi ne estas libervola por pagi la plenan prezon, vi povas malmulte esti mia disĉiplo. Antaŭ daŭri, ĉiu el vi devus sidiĝi kaj taksadi la koston por esti mia disĉiplo. Kiu inter vi entreprenus konstrui gvatturon sur sia bieno, sen unue sidiĝi por kalkuli la koston kaj vidi, ĉu li havas sufiĉe da mono por finfari ĝin? Se vi forgesas tiel taksadi la koston, post kiam vi estos lokinta la fundamenton, vi povos malkovri, ke vi ne kapablas fini tion, kion vi estas komencinta; tial ĉiuj viaj najbaruloj mokos vin dirante,‘Jen, tiu viro komencis konstrui, sed ne kapablis fini sian laboron.’ Same, ĉu reĝo, kiam li sin preparas por ekmiliti kontraŭ alia reĝo, unue ne sidiĝas por peti konsilon kaj scii, ĉu kun dek mil armeanoj li kapablos kontraŭiĝi al tiu, kiu venas kontraŭ li kun dudek mil? Se la reĝo ne povas alfronti sian malamikon, ĉar li ne estas preta, li sendas ambasadon al tiu alia reĝo kiam tiu ĉi estas ankoraŭ fora, kaj sciiĝas pri la packondiĉoj.

Nun, ja, devas ĉiu el vi sidiĝi kaj taksadi la koston esti mia disĉiplo. De nun vi ne povos sekvi nin, aŭskultante la instruojn kaj observante la laborojn; vi devos fronti amarajn persekutadojn kaj atesti favore de tiu evangelio malgraŭ sufokanta elreviĝo. Se vi ne estas propravola por rezigni ĉion, kio vi estas, kaj oferi ĉion, kion vi havas, vi ne estas digna esti mia disĉiplo. Se vi estas jam venkinta pri vi mem en via propra koro, vi estas nenion timanta pri la ekstera venko, kiun vi devos baldaŭ gajni kiam la Homa Filo estos forĵetita de la pastrestroj kaj la sadukeoj, kaj enmanigita al la mokemaj nekredantoj.

“Nun vi devus vin ekzameni por trovi vian motivon esti mia disĉiplo. Se vi serĉas honoron kaj gloron, se vi estas fascinita de la mondo, vi estas kiel la salo kiam ĝi estas perdinta sian saporon. Kaj kiam tio, kio estas ŝatita pro sia saleco estas perdinta sia saporo, kun kio ĝi estos spicita? Tia kondimento estas neutila; ĝi estas nur bona por esti forĵetita. Nun mi estas avertinta vin pace rehejmeniri, se vi ne estas libervola por trinki kun mi la pokalon, kiu estas prepariĝanta. Multfoje mi diris al vi, ke mia regno ne estas de tiu mondo, sed vi ne kredas min. Tiu kiu havas orelojn por aŭdi, li aŭdu kion mi diras.”

Tuj post esti prononcinta tiujn parolojn, Jesuo, kondukanta la dekduulojn, foriris al Heŝbon, sekvita de ĉirkaŭ kvin cent personoj. Post malmulte da tempo la alia duono de la homamaso foriris al Jerusalemo. Liaj apostoloj kaj la precipaj disĉiploj multe pripensis pri tiuj diroj, sed ankoraŭ ili alkroĉiĝis al la kredo, ke post tiu mallonga periodo de malamikeco kaj provo, la regno certe estus estigita akorde kun iliaj longe amataj esperoj.

3. LA PEREA RONDVIZITADO

Dum pli ol du semajnoj Jesuo kaj la dekduuloj, sekvitaj de homamaso de pluraj centoj da disĉiploj, vojaĝis tra la suda Pereo, vizitante ĉiujn urbojn, en kiuj laboris la sepdekuloj.Multaj nejudoj vivis en tiu regiono, kaj ĉar malmulte estis irantaj al Jerusalemo por la Paska festo, la mesaĝistoj de la regno povis daŭrigi sian laboron de instruado kaj predikado.

Jesuo renkontis Abneron en Heŝbon, kaj Andreo ordonis, ke la laboroj de la sepdekuloj ne estu interrompitaj pro la Paska festo; Jesuo rekomendis, ke la mesaĝistoj daŭrigu sian laboron sen kalkuli kun tio, kio estis okazonta en Jerusalemo. Li ankaŭ konsilis Abneron permesi al la virinaro, almenaŭ al tiuj, kiuj tion deziris, iri al Jerusalemo por la Pasko. Kaj estis la lasta fojo, ke Abnero vidis Jesuon en la karno. Lia adiaŭo al Abnero estis: “Mia filo, mi scias, ke vi estos fidela kontraŭ la regno, kaj mi preĝas la Patron donaci al vi la saĝecon, por ke vi povu ami kaj kompreni viajn fratojn.”

Dum ili iris de urbo al urbo, granda nombro de iliaj akompanantoj forlasis ilin por iri al Jerusalemo tiel, ke kiam Jesuo foriris por la Pasko, la nombro de tiuj, kiuj sekvis ilin iom post iom malpliiĝis ĝis malpli ol du cent.

La apostoloj komprenis, ke la Majstro iris al Jerusalemo por la Pasko. Ili sciis, ke la sinedrio estis diskoniginta en la tuta Israelo mesaĝon, laŭ kiu li estis kondamnita al morto, kaj ordonanta, ke kiu ajn sciis kie li estis devis informi la sinedrion pri tio. Kaj tamen, malgraŭ ĉio tio, ili ne estis tiel maltrankviligitaj, ke kiam li estis anoncinta al ili en Filadelfio, ke li estis ironta en Betanion por vidi Lazaron. Tiu ŝanĝo de sinteno de intensa timo al stato de trankvila atendo estis precipe kaŭzita de la Lazara resurekto. Ili ektraktis la konkludon, ke Jesuo povus, en la okazo de urĝo, firmigi sian dian povon, kaj hontigi siajn malamikojn. Tiu espero, unuigita al ilia pli profunda kaj matura fido pri la spirita superrego de ilia Majstro, klarigas la eksteran kuraĝon manifestigitan de liaj senperaj adeptoj, kiuj nun estis pretaj sekvi lin en Jerusalemon kaj alfronti la publikan deklaron de la sinedrio, laŭ kiu li devos morti.

La plejmulto de la apostoloj kaj multe da liaj intimaj disĉiploj ne kredis, ke Jesuo povos morti. Kredantaj, ke li estis “la resurekto kaj la vivo,” ili konsideris lin kiel nemortemula kaj jam triumfanta super la morto.

4. INSTRUADO EN LIVIAS

La vesperon de la merkredo 29-a de marto, Jesuo kaj liaj adeptoj tendumis en Livias sur la vojo de Jerusalemo, post kiam ili estis finintaj ilian rondvizitadon en la suda Pereo. Estis dum tiu nokto en Livias, ke Simono Zelotes kaj Simono Petro, kiuj estis konspirintaj, por ke estu liveritaj al ili en tiu loko pli ol cento da spadoj, ricevis kaj distribuis tiujn klingarmilojn al ĉiuj kiuj volis akcepti ilin, kaj ilin porti kaŝitaj sub iliaj manteloj. Simono Petro ankoraŭ portis sian spadon la nokton, dum kiu la Majstro estis perfidita en la ĝardeno.

Frue la ĵaŭdon matene, antaŭ la vekiĝo de la aliaj, Jesuo alvokis Andreon kaj diris: “Veku viajn fratojn! Mi havas ion diri al ili.” Jesuo sciis pri la spadoj, kiuj el liaj apostoloj estis ricevintaj kaj portantaj tiujn armilojn, sed li neniam rivelis, ke li sciis tiajn aferojn. Kiam Andreo estis vekinta siajn asociitojn, kaj ke ili estis kunigitaj, Jesuo diris: “Miaj infanoj, vi estis dum longa tempo kun mi, kaj mi estas instruinta al vi multajn utilajn temojn por tiu epoko, sed mi volus nun averti vin ne meti vian konfidon en la necertecojn de la karno nek en la svenetojn de la homa defendo kontraŭ la provoj kaj afliktoj, kiuj estas antaŭ ni. Mi estas aparte kunveniginta vin tie por ankoraŭ unufoje klare diri al vi, ke ni iras al Jerusalemo, kie vi scias, ke la Homa Filo estis kondamnita al morto. Mi ripetas al vi, ke la Homa Filo estos fordonita en la manojn de la pastrestroj kaj religiaj ĉefoj; tiuj ĉi kondamnos lin kaj fordonos lin en la manojn de la nejudo. Ili mokos la Homan Filon, ili eĉ kraĉos sur lin, kaj skurĝos lin, kaj ili fordonos lin al la morto. Kaj kiam ili mortigos la Homan Filo, ne estu konsternitaj, ĉar mi deklaras al vi, ke la trian tagon li resurektos. Atentu pri vi mem kaj memoru, ke mi estas antaŭavertinta vin.”

Denove la apostoloj estis stuporaj, konfuzitaj; sed ili ne povis decidiĝi litere konsideri liajn parolojn; Ili ne povis kompreni, ke la Majstro sen ĉirkaŭfrazoj parolis. Ili estis tiel blindigitaj pro ili persista kredo en la tempa regno sur tero, kun ĉefkvartiro en Jerusalemo, ke simple ili ne povis - ne volis - sin permesi akcepti la Jesuaj paroloj kiel literaj. Dum la tuta tago ili pripensis pri tio, kion la Majstro estis volinta diri pertiaj strangaj deklaroj. Sed neniu el ili aŭdacis meti demandon al li pri tiuj diroj. Tiuj konfuzitaj apostoloj nur post lia morto ekkomprenis, ke la Majstro estis klare kaj senhezite parolinta per anticipo pri sia resurekto.

Estis tie en Livias, tuj post la matenmanĝo, ke iuj amikaj fariseoj venis kaj diris al Jesuo: “Haste fuĝu tiun regionon, ĉar Herodo, kiel li serĉis Johanon, nun serĉas mortigi vin. Li timas popolan ribelon, kaj estas decidinta mortigi vin. Ni avertas vin, por ke vi povu eskapi.”

Kaj tio estis parte vera. La Lazara resurekto timigis kaj maltrankviligis Herodon . Scianta, ke la sinedrio estis aŭdacinta kondamni Jesuon, eĉ antaŭ juĝo, Herodo estis decidinta, aŭ mortigi Jesuon, aŭ elpeli lin el sia bieno. Li reale deziris la duan, ĉar li tiel timis Jesuon, ke li esperis ne esti devigita ekzekuti lin.

Kiam Jesuo estis aŭdinta kion la fariseoj estis devantaj diri, li replikis: “Mi ja konas Herodon kaj lian timon pri tiu evangelio de la regno. Sed, ne trompu vin, li per granda pluso preferus, ke la Homa Filo iru al Jerusalemo por suferi kaj morti de la manoj de la pastrestroj. Makulinta siajn manojn per la sango de Johano, li ne deziras preni sur sin la respondecon pri la morto de la Homa Filo. Iru kaj diru al tiu vulpo, ke hodiaŭ la Homa Filo predikas en Pereo, morgaŭ iras en Judeon, kaj post kelkaj tagoj, estos perfektiginta sian mision sur tero, kaj estos preta por supreniri al la Patro.“

Tiam sin turnante al la apostoloj, Jesuo diris: “De la malnovaj tempoj la profetoj estas pereintaj en Jerusalemo, kaj konvenas, ke la Homa Filo iras en la urbon de la Patra domo por esti oferita kiel prezo de la homa bigoteco kaj kiel rezulto de religia antaŭjuĝo kaj spirita blindeco. O Jerusalemo, Jerusalemo, kiu mortigas la profetojn kaj ŝtonumas la verinstruistoj! Kiel ofte mi estus volinta kunigi viajn infanojn kiel kokino kunigas sian kovitaron sub siaj flugiloj, sed vi ne estas lasinta min fari! Jen, via domo estas forlasonta al vi dezerta! Vi multfoje deziros vidi min, sed vi ne vidos min. Vi tiam serĉos, sed vi ne trovos min.” Kaj kiam li estis parolinta, li turnis sin al tiuj, kiuj estis ĉirkaŭ li kaj diris: “Tamen ni Iru al Jerusalemo por ĉeesti al la Pasko kaj plenumi tion, kio konvenas kontentigante la volon de la Patro en la ĉielo.”

Estis konfuzita kaj konsternita grupo de kredantoj, kiu tiun tagon sekvis Jesuon en Jerikon. En la Jesua deklaro pri la regno, la apostoloj povis distingi nur la certan noton de fina triumfo; simple ili ne povis decidiĝi kompreni la avertojn pri la tujvenonta elreviĝo. Kiam Jesuo parolis pri “resurekto la tian tagon,” ili komprenis tiun deklaron kiel signifanta certan triumfon de la regno tuj post malagrabla prepara bataleto kontraŭ la judaj religiaj ĉefoj. La “tria tago” estis komuna juda dirmaniero signifanta “baldaŭ” aŭ “malmulte post” Kiam Jesuo parolis pri “resurekto,” ili opiniis, ke li referencis al la “resurekto de la regno.”

Tiuj kredantoj estis akceptintaj Jesuon kiel la Mesio, kaj la Judoj sciis malmulte aŭ nenion pri suferanta Mesio. Ili ne komprenis, ke Jesuo estis plenumonta per sia morto multajn faritaĵojn, kiujn li neniam estus plenuminta per sia vivo. La Lazara resurekto kuraĝigis la apostolojn por eniri en Jerusalemon, sed la memoro pri la tranfiguriĝo subtenis la Majstron dum tiu aflikta periodo de sia disdonaco.

5. LA BLINDULO DE JERIKO

Malfrue la posttagmezon de la ĵaŭdo 30-a de marto Jesuo kaj liaj apostoloj forkondukantaj kompanion da ĉirkaŭ du cent adeptoj, alproksimiĝis al la muroj de Jeriko. Dum ili alvenis apud la eniro de la urbo, ili renkontis homamason da almozuloj, inter kiuj troviĝis iu Bartimeus, iomaĝa viro kiu estis blinda de sia juneco. Tiu blinda almozulo estis aŭdinta pri Jesuo, kaj konis ĉion tion, kio koncernis la resanigon de la blindulo Josias en Jerusalemo. Li ne estis sciiginta pri la lasta vizito de Jesuo en Jeriko antaŭ ol tiu ĉi iris al Betanio. Bartimeus estis decidinta neniam plu permesi, ke Jesuo vizitas Jerikon sen sin turni al li por la resanigo de sia vidpovo.

La novaĵoj pri la Jesua alproksimiĝo estis anoncita tra la tuta Jeriko, kaj centoj da loĝantoj arigiĝis por iri renkonte al li. Kiam tiu granda svarmo revenis eskortante la Majstron en la urbon, Bartimeus aŭdanta la pezan piedfrapadon de la homamaso, sciis, ke nekutima evento okazis; tiam li demandis al tiuj, kiuj estis apud li, kio okazis. Kaj unu el la almozuloj respondis: “Jesuo de Nazareto estas pasanta.” Kiam Bartimeus aŭdis, ke Jesuo estis proksime, li laŭtigis la voĉon kaj laŭte ekkriis, “Jesuo, Jesuo, kompatu pri mi!” Kaj dum li daŭrigis krii pli kaj pli laŭte, kelkaj el tiuj, kiuj estas apud Jesuo iris al li kaj riproĉis lin preĝpetanta sin teni trankvile; sed estis vane, ĉar li nur kriis ankoraŭ pli laŭte.

Kiam Jesuo aŭdis la kriantan blindulon, li haltis. Kaj kiam li vidis lin, li diris al siaj amikoj, “Alkonduku tiun viron al mi.” Tiam ili iris al Bartimeus dirante: “Prenu kuraĝon; venu kun ni, ĉar la Majstro alvokas vin.” KIam Bartimeus aŭdis tiujn parolojn, ĵetis flanken sian mantelon kaj saltis en la mezon de la vojo, dum oni lin gvidis ĝis Jesuo. Sin direktanta al Bartimeus, Jesuo diris: “Kion vi volas, ke mi faru por vi?” Tiam respondis la blindulo, “Mi volus mia vidpovo estu resanigita.“ Kaj kiam Jesuo aŭdis tiun peton kaj vidis lian fidon, li diris: “ Vi estas reakironta vian vidpovon; iru vian vojon; via fido estas resaniginta vin.” Tuj li reakiris sian vidpovon, kaj li restis apud Jesuo, glorante Dion, ĝis la foriro de Jesuo la morgaŭon matene al Jerusalemo; tiam li antaŭiris la homamason deklarante al ĉiuj kiel lia vidpovo estis resanigita en Jeriko.

6. VIZITO EN KEREZA

Kiam la Majstra akompanantaro eniris en Jerikon, estis preskaŭ la krepusko, kaj li estis pretita tranokti tie. Kiam Jesuo pasis antaŭ la impostdomo, Zakĥeo, la ĉefo publkano, aŭ takskolektisto, estis tie, kaj li multe deziris vidi Jesuon. Tiu ĉefo publikano estis tre riĉa, kaj estis multe aŭdinta pri tiu profeto de Galileo. Li estis decidinta ekkompreni kiun specon de homo estis Jesuo la sekvontan fojon kiam li troviĝos vizitanta Jerikon.; konsekvence, Zakĥeo serĉis pasi tra la homamaso, sed ĝi estis tro granda, kaj havanta mallongan staturon, li ne povis vidi super la kapoj. Tiam la ĉefo publikano sekvis la homamason ĝis la centro de la urbo, kaj ne malproksime de sia hejmo. Kiam li ekkomprenis, ke li ne kapablus iri tra la homamaso, kaj opinianta, ke Jesuo povus trairi la urbon sen halti, li antaŭenkuris kaj grimpis en siko-moron, kies etenditaj branĉoj superstaris la vojon. Li sciis, ke tiama-niere li ja povos vidi la Majstron kiam li pasos. Kaj li ne estis elrevigita, ĉar kiam Jesuo pasis, li haltis, kaj levante la okulojn al Zakĥeo, diris: “Hastu, Zakĥeo, kaj malsupreniru, ĉar tiun vesperon mi devas loĝi en via domo.” Kaj kiam Zakĥeo aŭdis tiujn mirindajn parolojn, li preskaŭ falis el la arbo en sia hasto por malsupreniri, kaj irante al Jesuo li esprimis grandan ĝojon ĉar la majstro deziris halti en lia domo.

Ili tuj iris en la domon de Zakĥeo, kaj la loĝantoj de Jeriko surpriziĝis pro Jesuo konsentis loĝi ĉe la ĉefo publikano. Eĉ dum la majstro kaj liaj apostoloj restadis kun Zakĥeo antaŭ la pordo de lia domo, unu el la fariseoj de Jeriko, kiu estis proksime, diris: “Vidu, tiu viro estas loĝonta ĉe pekulo, apostata filo de Abraham, trudakiristo, kiu ŝtelas sian propran popolon.” Kaj kiam Jesuo aŭdis tion, li rigardis Zakĥeo kaj ridetis. Tiam Zakĥeo supreniris sur tabureton, kaj diris: “Homoj de Jeriko, aŭskultu min! Eble mi estas publikano kaj pekulo, sed la granda instruisto estas veninta por loĝi ĉe mi; kaj antaŭ ol li eniras, mi diras al vi, ke mi estas disdonaconta al la malriĉuloj la duonon de miaj tutaj posedaĵoj, kaj ekde morgaŭ, se mi estas malprave trudakirinta ion ajn el iu ajn, mi redonos al li la kvaroblon. Mi estas tutkore serĉonta la savon, kaj lernonta rektece agi antaŭ Dio.”

Kiam Zakĥeo estis finita paroli, Jesuo diris: “Hodiaŭ venis la savo en tiun hejmon, kaj vi estas iĝinta vere filo de Abraham.” Kaj sin turnante al la homamaso arigita antaŭ li, Jesuo diris: “Ne estu mirigitaj pro tio, kion mi diras, kaj ne estu ofenditaj pro tio, kion ni faras, ĉar mi estas ĉiam deklarinta, ke la Homa Filo venis por serĉi kaj savi tion, kio estas perdita.”

Ili tranoktis ĉe Zakĥeo. La morgaŭon ili stariĝis kaj foriris sur la “vojo de la ŝtelistoj” al Betanio por la Pasko en Jerusalemo.

7. “DUM JESUO PASIS”

Ĉie kie li pasis Jesuo disdonis bonfaraĵojn. Li estis plena de graco kaj vereco. Liaj asociitoj neniam ĉesis miri la afablajn parolojn, kiuj eliris el lia buŝo. Vi povas kulturi la afablecon, sed la bonkoreco estas la amikecaromo, kiu emanas el amsaturita animo.

Boneco ĉiam devigas respekton, sed kiam ĝi estas sengraca, ĝi ofte forpuŝas la korinklinon. Boneco estas universe alloga nur kiam ĝi estas graca. Boneco estas efika nur kiam ĝi estas alloga.

Jesuo reale komprenis la homojn; tial li povis manifesti aŭtentikan simpation, kaj montri sinceran kompaton. Sed li malofte sin allasi al la indulgo.Dum lia kompato estis senlima, lia simpatio estas praktika, persona, kaj konstruiga. La intima kunestado kun la suferado neniam naskis lian seninteresiĝon, kaj li kapablis helpi la afliktitajn animojn sen kreskigi ilian mem-kompaton.

Jesuo povis tiel multe helpi la homojn, ĉar li tiel sincere amis ilin. Li reale amis ĉiun viron, ĉiun virinon, kaj ĉiun infanon. Li povis esti veran amikon kaŭze de lia rimarkinda klarvido - li konis tiel plene tion, kio estis en la koro kaj en la menso de la homo. Li estis interesita kaj fajna observanto. Li estis sperta por kompreni la homajn bezonojn, kaj lerta por detekti la homajn dezirojn.

Jesuo neniam urĝis. Li havis la tempon por kuraĝigi siajn kompanojn “dum li pasis.” Ĉiam li komfortigis siajn amikojn. Li estis ĉarma aŭskultanto. Neniam li entre-prenis sentakte sondi la animojn de siaj asociitoj. Dum li kuraĝigis kaj helpis la soifantajn animojn, la beneficuloj de lia mizerikordo ne tiel multe sentis, ke ili estis konfesdonintaj al li, sed prefere ol ili estis interparolintaj kun li. Ili havis senliman konfidon en li, ĉar ili vidis, ke li estis tiel havanta fidon en ili.

Li neniam ŝajnis esti scipova pri la homoj, kaj li neniam aperigis deziron direkti, komandi, aŭ pluigi kun ili. Li inspiris profundan memfidon kaj fortikan kuraĝon al ĉiuj, kiuj ĝuis lian asocion. Kiam li ridetis al iu, tiu mortemulo sentis kreskintan kapablecon solvi siajn multoblajn problemojn.

Jesuo tiel multe kaj tiel saĝe amis la homojn, ke la neniam hezitis esti severa kontraŭ ili kiam la okazo petis tian disciplinon. Li ofte serĉis helpi personon petanta al ĝi helpon. Tiamaniere li naskis la intereson, li tuŝis la pli bonajn sentojn de la homa naturo.

La Majstro povis distingi la savantan fidon en la kruda superstiĉo de la virino, kiu serĉis resanigon tuŝante la malaltkon de lia vesto. Li estis ĉiam preta kaj vola por interrompi predikon aŭ reteni homamason, dum li ministris la bezonojn de sola persono, eĉ malgranda infano. Gravaj aferoj okazis ne nur ĉar homoj havis fidon en li, sed ankaŭ ĉar Jesuo havis tian fidon en ili.

Multaj reale gravaj aferoj diritaj aŭ faritaj de Jesuo ŝajnis hazarde okazis, “dum li pasis.” Tre malmulte profesia, planizita, aŭ antaŭpensita estis la tera ministerio de la majstro. Li nature kaj afable disdonis sanon kaj prodigis feliĉon dum li trairis la vivon. Estis litere vere, ke ‘Li bonfarante iris.”

Estas plenumenda de la Majstraj adeptoj en ĉiuj epokoj lerni ministri dum “ili pasas” - neprofitcele bonfari dum ili zorgas pri siaj ĉiutagaj devoj.

8. PARABOLO PRI LA MINOJ

Ili ekforiris el Jeriko nur iom antaŭ tagmezo, ĉar antaŭvespere ili malfrue nokte kunsidis, Jesuo instruinta Zakĥeo kaj lian familion pri la evangelio de la regno. Vojmeze sur la vojo supreniranta al Betaniola grupo haltis por tagmanĝi, dum la homamaso daŭrigis al Jerusalemo, ne scianta, ke Jesuo kaj la apostoloj estis tranoktontaj sur la Olivarba Monto.

La parabolo de la talantoj estis destinita al ĉiuj disĉiploj, sed la parabolo de la minoj estis dirita pli ekskluzive al la apostoloj. Ĝi estis larĝe bazita sur la sperto de Arkelaus kaj lia bagatela provo gajni la superregecon sur la Judea regno. Ĝi estis unu el la maloftaj paraboloj de la Majstro, kiu estis bazita sur reala historia karaktero. Ne estis strange, ke ili opiniis pri Arkelaus, ĉar la domo de Zakĥeo en Jeriko estis tre proksima de la ornamita palaco de Arkelaus, kaj lia akvedukto kuris laŭ la vojo, sur kiu ili forlasis Jerikon.

Diris Jesuo: “Vi pensis, ke la Homa Filo iras al Jerusalemo por ricevi regnon, sed mi deklaras, ke vi estas kondamnitaj al elreviĝo. Ĉu vi ne memoras pri iu princo, kiu iris en foran landon por ricevi regnon, sed eĉ antaŭ ol li estis povinta reveni, la loĝantoj de lia provinco, kiuj en siaj koroj estis jam reĵetintaj lin, sendis ambasadon al li, dirante: ‘Ni ne volas havi tiun viron por reĝi sur ni’? Same kiel al tiu reĝo estis rifuzita la tempo povo, same al la Homa Filo estos rifuzita la spirita povo. Denove mi deklaras, ke mia regno ne estas de tiu mondo; sed se al la Homa Filo estusestinta donita la spirita povo sur lia popolo, li estus akceptinta tian regnon de homaj animoj, kaj estus reĝinta sur tia imperio de homaj koroj. Malgraŭ ili reĵetas mian spiritan povon sur ili, mi revenos por ricevi de aliaj tian regnon de spirito nun rifuzita al mi. Vi estas vidontaj la Homan Filon reĵetitan nun, sed en alia epoko, kion la infanoj de Abraham nun reĵetas estos ricevita kaj ekzaltita.

“Kaj nun, kiel tiu reĵetita nobelo de tiu parabolo, Mi volus alvoki antaŭ mi miajn dek du servantojn, specialajn intendantojn, kaj doni al ĉiu el vi la sumon de unu mino, rekomendanta al ĉiu bone kalkuli kun miaj instrukcioj diligente komercante pere de la fonduso al vi konfidita dum mia foresto tiel, ke vi povu justigi vian administradon kiam mi revenos, kiam raporto estos postulita al vi.

“Kaj eĉ se tiu reĵetita Filo ne revenos, alia Filo de Dio estos sendita por ricevi tiun regnon, kaj tiu Filo alvokos ĉiun el vi, por ke li ricevu de vi la raporton pri via administrado, kaj ĝuu pri viaj gajnoj.

“Kiam tiuj intendantoj estis plue kune kunvokitaj por klarigi la kontojn, la unua antaŭeniris kaj diris, ‘Sinjoro, per via mino mi gajnis dek aliajn minojn.’ Kaj lia mastro diris al li: ‘Brave; vi estas bona servanto; ĉar vi montriĝis fidela en tiu okazo, Mi donos al vi aŭtoritaton sur dek urboj.’ La dua venis dirante, ‘ via mino konfidita al mi, Sinjoro, produktis kvin minojn.’ Kaj la mastro diris, ‘Konsekvence mi atribuos al vi kvin urbojn.’ Kaj tiel plu pri la aliaj ĝis la lasta servanto, kiu estanta alvokita por klarigi siajn kontojn, raportis: ‘Sinjoro, jen via mino, kiun mi konservis zorge envolvita en tiu tolaĵo. Kaj tion mi faris, ĉar mi timis vin; mi kredis, ke vi estas malprudenta, konsiderante, ke vi kolektas kie vi ne estas deponinta, ke vi serĉas rikolti kie vi ne estas seminta.’ Tiam diris lia sinjoro: ‘Neglektema kaj malfidela servanto, mi estas juĝonta vin laŭ via propra juĝo. Vi sciis, ke mi rikoltas kie mi estas ŝajne ne seminta; konsekvence vi sciis, ke kontoj estos postulitaj al vi. Scianta tion vi estus devinta almenaŭ doni mian monon al la bankiero, por ke kiam mi revenus, mi povus reekhavi ĝin kun konvena interezo.’

“Tiam tiu reganto diris al tiuj kiuj ĉeestis: ‘Prenu la monon al tiu maldiligenta servanto, kaj donu ĝin al tiu, kiu havis dek minojn.’ Kaj kiam ili rimarkigi al la mastro, ke tiu-ĉi havis jam dek minoj, li diris: ‘Al kiu ajn havas estos donita pli, sed al tiu kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos forprenita al li.’”

Tiam la apostoloj serĉis koni la diferencon inter la signifo de tiu parabolo kaj tiu de la malnova parabolo de la talantoj, sed Jesuo diris al ili kiel respondo al iliaj multaj demandoj: “Bone pripensu tiujn parolojn en viaj koroj, dum ĉiu el vi trovas pri ĝi la veran signifon.”

Natanaelo tre bone instruis la signifon de tiuj du paraboloj dum la pluaj jaroj, resumante siajn lernigojn en tiuj konkludoj:

1. Kapableco estas la praktika mezuro fronte al la vivaj oportunecoj. Neniam vi estos tenitaj kiel responsaj ne plenumi ion, kio estas supre de viaj kapablecoj.

2. Fideleco estas la nerariva mezuro laŭ kiu homo estas konfidinda. Tiu kiu estas fidela pri malgrandaj aferoj verŝajne montros ankaŭ fidelecon pri tio, kio kuŝas en siaj povoj.

3. La Majstro atribuas la plej malgrandan rekompencon por plej malgranda fideleco kiam temas pri sama oportuneco.

4. Li atribuas saman rekompencon por sama fideleco kiam temas pri plej malgranda oportuneco.

Kiam ili estis finintaj sian tagmanĝon, kaj post kiam la homamaso de akompanantoj estis foririta al Jerusalemo, Jesuo, starante antaŭ la apostoloj en la ombro de roko superstaranta la vojon, kun serena digno kaj gracia majesteco montris la okcidenton per fingro, dirante: “Venu, miaj fratoj, iru al Jerusalemo por tie ricevi tion, kio atendas nin; tiel ni plenumos la volon de la ĉiela Patro en ĉiuj aferoj.”

Jesuo kaj liaj apostoloj daŭrigis sian vojaĝon, la lastan de la Majstro al Jerusalemo en la simileco de la karno de mortemula viro.