Kajero 170084

LA ĈIELA REGNO

La sabaton 11-an de marto postagmeze, Jesuo predikis sian lastan paroladon en Pela. Tio estis inter la plej notindaj predikoj el sia publika ministerio, entenanta plenan kaj kompletan diskutadon pri la ĉiela regno. Li konsciis la konfuzon ekzistantan en la mensoj de siaj apostoloj kaj disĉiploj pri la la senco kaj la signifo de la esprimoj “ĉiela regno” kaj “regno de Dio”, kiujn li uzis kiel interŝanĝeblaj por signi sian disdonacan mision. Kvankam la esprimo mem “ĉiela regno” estus devinta sufiĉi por diferenci ĝi tion, kion ĝi reprezentas de ĉiujn rilatojn kun teraj regnoj kaj tempaj registaroj, tio ne estis tiel. La ideo pri tempa regno estis tro profunde enradikigita en la juda menso por tiel esti delokigita dum unu sola generacio. Konsekvence Jesuo ne unue malkaŝe kontraŭiĝis al tiu longe ministrita regna koncepto.

Tiun sabatan posttagmezon la Majstro serĉis klarigi la instruon pri la ĉiela regno; li diskutadis la temon laŭ ĉiu vidpunkto, kaj strebis klarigi la multajn diferencajn sencojn pere de kiuj la esprimo estis uzita. En tiu raporto, ni pligrandigos la paroladon almetante multnombrajn deklarojn de Jesuo elparolitaj dum aliaj okazoj, kaj enfermante iujn rimarkojn faritaj al nur la apostoloj dum la vesperaj diskutadoj de tiu sama tago. Ni ankaŭ faros iujn komentojn pri la posta disvolviĝo de la regna ideo tia, kia ĝi estas rilata al la posta kristana eklezio.

1. KONCEPTOJ PRI LA ĈIELA REGNO

Rilate kun la rakonto de Jesuo, necesas noti, ke la ensemblo de la judaj skribaĵoj prezentas duoblan koncepton pri la ĉiela regno. La profetoj prezentis la regnon de Dio kiel:

1. Nuna realeco; kaj kiel

2. Futura espero - kiam la regno estus plenece realigita okaze de la apero de la Mesio. Estis la regna koncepto, kiun Johano la Baptisto instruadis.

Ekde la komenco Jesuo kaj la apostoloj instruis tiujn du konceptojn; estis du aliaj ideoj pri la regno, kiuj necesus memori:

3. La posta juda koncepto pri monda kaj transcenda regno de supernatura origino kaj mirakla inaŭguro.

4. La persaj instruoj priskribantaj la starigon de dia regno, kiel finatingo de la triumfo de la bono sur la malbono en la fino de la mondo.

Ĵus antaŭ la Jesua veno sur tero, la Judoj interaranĝis kaj konfuzis ĉiujn tiujn ideojn pri la regno en sia apokalipsa koncepto de Mesia veno por starigi la epokon de la judatriumfo, la eterna eraon de la plejsupera aŭtoritato de Dio sur tero, la nova mondo, la erao kiam la tuta homaro adoros Javeon. Elektante uzi tiun koncepton pri la ĉiela regno, Jesuo elektis proprigi al si la plej esencan kaj noblan heredon de la du, juda kaj persa, religioj.

La ĉiela regno, kiel ĝi estis bone kaj malbone komprenita dum la jarcentoj de la kristana erao entenis kvar distingeblajn grupojn da ideoj:

1. La Juda koncepto.

2. La persana koncepto.

3. La koncepto de parsona sperto de Jesuo - “La ĉiela regno en vi.”

4. La plurelementaj kaj konfuzitaj konceptoj, kiujn la fondintoj kaj iniciatintoj de la kristanismo estis serĉintaj ensemi en la mondo.

En diferencaj epokoj kaj en diversaj cirkonstancoj aperas, ke Jesuo estas prezentinta multnombrajn konceptojn pri la “regno” en siaj publikaj instruoj, sed al siaj apostoloj, li ĉiam instruis la regnon, kiel entenanta personan sperton de la homo rilate al siaj teraj samuloj kaj la ĉiela Patro. Pri la regno, lia lasta parolo estis ĉiam, “La regno estas en vi.”

Tri faktoroj kaŭzis konfuzajn jarcentojn pri la signifo de la esprimo “la ĉiela regno”:

1. La konfuzo kaŭzita de la observo de la ideo de “regno” tia, kia ĝi evoluis tra la diversaj progresivaj fazoj de ĝia rearanĝo de Jesuo kaj liaj apostoloj.

2. La konfuzo neeviteble asociita al la transplanto de la unuatempa kristanismo de juda fako en nejudan fakon.

3. La konfuzo imanenta en la fakto, ke la kristanismo fariĝis religio organizita ĉirkaŭ la centra ideo de la Jesua persono; la evangelio de la regno pli kaj pli fariĝis religio pri li.

2. LA REGNA KONCEPTO LAŭ JESUO

La Majstro klarigis, ke la ĉiela regno devas komenci kun, kaj esti centrita en, la duobla koncepto de la vero de la Patreco de Dio kaj la korelativa fakto de la homa frateco. La akcepto de tia instruo, Jesuo deklaris, liberigus la homon de la prapatra sklaveco al la besta timo, kaj samtempe pliriĉigus la homan vivon dank’ al la sekvantaj dotoj de la nova vivo de spirita libereco:

1. La posedo de nova kuraĝo kaj pligrandigita spirita povo. La regna evangelio estis liberigonta la homon, kaj inspironta al li la aŭdacon esperi eternan vivon.

2. La evangelio alportis mesaĝon de nova konfido kaj vera konsolo al ĉiuj homoj, eĉ al la malriĉuloj.

3. Ĝi estis en ĝi mem nova normo de moralaj valoroj, nova etika mezuro per kiu taksi la homan konduton. Ĝi priskribis la idealon de nova ordo de homa socio, kiu rezultus de ĝi.

4. Ĝi lernigis la ĉefecon de la spirita kompare kun la materia; ĝi gloris la spiritajn realecojn, kaj ekzaltis la superhomajn idealojn.

5. Tiu nova evangelio prezentis la spiritan finatingon kiel la veran celon de la vivo. La homa vivo ricevis novan doton de morala valoro kaj dia digneco.

6. Jesuo instruis, ke eternaj realaĵojn estis la rezulto (rekompenco) de teraj penoj de rekteco. La mortemula restado de la homo sur tero akiris novajn signifojn konsekvence al la rekono de nobla destino.

7. La nova evangelio firme asertis, ke homa saviĝo estas la revelacio de vastetenda dia celo devanta esti plenumota kaj realigota en la futura destino de la senfina servado de la savataj filoj de Dio.

Tiuj instruoj kovras la ekspansiitan ideon pri la regno lernigitan de Jesuo. Tiu granda koncepto estis apenaŭ entenata en la elementaj kaj konfuzaj instruoj pri la regno de Johano la Baptisto.

La apostoloj estis nekapablaj kompreni la realan signifon de la Majstraj diroj pri la regno. La posta misformado de la Jesuaj instruoj tiaj, kiaj ili estas registrataj en la Nova Testamento, estas kaŭzita de la koncepto de la evangeliaj verkistoj, influita de la kredo, laŭ kiu Jesuo estis forestanta el la mondo dum nur mallonga tempo; laŭ kiu li estis baldaŭ revenonta por pove kaj glore starigi la regnon - precize ideo tia, kia tiu al kiu ili tenis dum li estis inter ili en la karno. Sed Jesuo ne kunligis la stariĝon de la regno kaj la ideon pri sia reveno en tiun mondon. Tiuj jarcentoj pasigis sen neniu signo de apero de “Nova Aĝo”, kaj tio ne malkonfirmis la hormonion de la Jesua instruo.

La granda strebo enkorpigita en tiu prediko estis la provon traduki la koncepton pri la ĉiela regno en la idealan ideon fari la volon de Dio. Longtempe la Majstro estis instruanta siajn adeptojn preĝi: “Via regno venu; via volo estu farita”; kaj en tiu tempo, li serioze serĉis persvadi ilin forlasi la uzon de la esprimo regno de Dio favore al la pli praktika ekvivalento la volo de Dio. Sed li ne sukcesis.

Jesuo deziris substitui al la ideo de regno, reĝo, kaj regatoj, la koncepton de la ĉiela familio, la ĉiela Patro, kal la liberigitaj filoj de Dio engaĝitaj en ĝoja kaj memvola servado kontraŭ siaj samuloj kaj en la sublima kaj inteligenta adoro de Dio la Patro.

Ĝis tiu tempo, la apostoloj estis akirintaj duoblan vidpunkton pri la regno; ili rigardis ĝin kiel:

1. Afero de persona sperto tiam ĉeestanta en la koroj de la veraj kredantoj, kaj

2. Temo de rasaj aŭ mondaj fenomenoj; la regno estis io, kion devis esti senpacience atendata.

Ili konsideris la venon de la regno en la korojn de la homoj kiel grada disvolviĝo, kiel la gisto en la pasto aŭ kiel la kreskado de la sinapa semo. Ili kredis, ke la veno de la regno laŭ la rasia aŭ monda senco estus subita kaj samtempe spektinda. Jesuo neniam laciĝis diri al ili, ke la ĉiela regno konsistis por ili realigi en siaj personaj spertoj la plej altajn kvalitojn de spirita vivo; ke tiuj realecoj de spirita sperto estis progresive tradukitaj en novajn kaj pli altajn nivelojn de dia certeco kaj eterna grandanimeco.

Tiun ĉi posttagmezon, la Majstro klare instruadis novan koncepton pri la duobla naturo de la regno, priskribante la du sekvantajn fazojn:

“Unue. La regno de Dio en tiu mondo, la plejsupera deziro fari la volon de Dio, la neprofitema amo de la homo kiu produktas la bonajn fruktojn de la plibonigita etika kaj morala konduto.

Due. La regno de Dio en la ĉielo, la celo de la mortemulaj kredantoj, la stato en kiu la amo kontraŭ Dio estas perfektigita, kaj en kiu la volo de Dio estas pli die plenumita.”

Jesuo instruis, ke per fide, la kredanto tuj eniras en la regno. En la diversaj prelegoj li instruis, ke du temoj estas esencaj por per fide eniri en la regnon:

1. Fido, sincereco. Veni kiel etulo, ricevi la favordonon de la fileco kiel donacon; submeti sin al la ago de la Patra volo sen pridiskuto, kaj kun plena fido kaj aŭtentika konfido en la saĝeco de Dio. Veni en la regnon sen antaŭjuĝo kaj sen antaŭkoncepto; esti spiritmalfermita kaj lernigebla kiel netrodorlotita infano.

2. Vereca malsato. La soifo de rekteco, ŝanĝo de menso, la akiro de la motivo por esti kiel Dio kaj trovi Dion.

Jesuo instruis, ke peko ne estas la produkto de difektata naturo, sed prefere la frukto de konscia menso ĉefinfluita de malobeema volo. Pri la peko, li lernigis, ke Dio estas pardoninta, kaj ke ni estas persone povantaj havi aliron al tia pardono, pardonante al niaj samuloj. Kiam vi pardonas vian fraton en la karno, vi per tio kreas la kapablecon en via propra animo akcepti la realecon de la pardono de Dio por viaj propraj malbonagoj.

En la epoko kiam la apostolo Johano komencis skribi la historion pri la vivo kaj instruoj de Jesuo, la unuaj kristanoj estis travivintaj tiom da tumulto pro la espimo regno-de-Dio produktanta persekutadojn, ke ili plejparte rezignis ĝian uzon. Johano parolas multe pri la “eterna vivo.” Jesuo ofte parolis pri la “regno de vivo.” Li ankaŭ ofte elvokis “ la regnon de Dio en vi.” Iam li parolis pri tiu sperto kiel “familia komunumo kun Dio la Patro.” Jesuo serĉis anstataŭigi multajn terminojn al la regno, sed ĉiam malsukcese. Inter aliaj, li uzis: la familio de Dio, la Patra volo, la amikoj de Dio, la komunumo de la kredantoj, la homa frataro, la Patra grego, la infanoj de Dio, la komunumo de la fideluloj, la Patra servado, kaj la liberigitaj filoj de Dio.

Sed li ne povis eviti uzi la regnan ideon. Estis pli ol kvindek jaroj pli malfrue, ne antaŭ la detruo de Jerusalemo far la romianaj armeoj, ke tiu koncepto pri la regno komencis ŝanĝi en la kulto de eterna vivo, dum ĝiaj sociaj kaj instituciaj aspektoj estis ekresponsitaj de la rapide ekspansianta kaj kristaliĝanta kristana eklezio.

3. KONVENA AL LA REKTECO

Jesuo ĉiam klopodis por enstampi al siaj apostoloj kaj disĉiploj, ke ili devas per fido akiri rektecon, kiu superas la rektecon de servilaj agoj, kiujn iuj skribistoj kaj fariseoj tiel malmodeste dismontras antaŭ la mondo.

Kvankam Jesuo lernigis, ke la fido, la simpla infana kredo, estas la ŝlosilo de la regna pordo, li ankaŭ instruis, ke post la transirado de la pordo, estas la progresivaj gradoj de rekteco, kiujn ĉiu kredanta infano devas supreniri por kreski ĝis la plena staturo de la robustaj filoj de Dio.

Estas en la atento al la tekniko por ricevi la Dian pardonon, ke estas rivelita la konon de la regna rekteco. La fido estas la prezo, kiun vi pagas por eniri en la familion de Dio; sed la pardono estas la Dia ago, kiu akceptas vian fidon kiel prezoprezo de enlaso. Kaj la akcepto de la Dia pardono de regna kredanto implicas difinitan kaj efektivan sperton, kaj konsistas en la kvar sekvantaj gradoj, la regnaj gradoj de ena rekteco:

1. La Dia pardono estas efektive disponebla kaj persone spertita de homo, laŭ la justa mezuro de sia pardono al siaj samuloj.

2. Homo ne reale pardonas al siaj samuloj, krom se li amas ilin kiel lin mem.

3. Tiel ami vian proksimulon estas la plej alta etiko.

4. Tiam, Morala konduto, vera rekteco, fariĝas la natura rezulto de tia amo.

Estas do evidente, ke la vera kaj ena religio de la regno neeraripove kaj pli kaj pli tendencas manifestiĝi en la avenuoj de la socia servado. Jesuo lernigis vivantan religion, kiu instigis liajn kredantojn investiĝi en la ago de amema servado. Sed Jesuo ne metis la etikon en la lokon de la religio. Li instruis la religion kiel kaŭzo kaj la etikon kiel rezulto.

La rekteco de ago devas esti mezurita per ĝia motivo; la plej altaj formoj de bono estas do nekonsciaj. Jesuo neniam interesiĝis pri la moralo aŭ etiko kiel tiaj. Li plene interesiĝis pri la ena kaj spirita harmonio kun Dio la Patro, kiu tiel certe kaj rekte manifestiĝas per ekstera kaj amema servo kontraŭ la homoj. Li lernigis, ke la regna religio estas antentika persona sperto, kiun neniu povas reteni en si mem. La konscienco esti membro de la familio de kredantoj neeviteble kondukas praktiki la preceptojn de familian konduton, la servadon de la gefratoj en la peno por plialtigi kaj disvolvigi la fratecon.

La religio de la regno estas persona, individua; la fruktoj estaj familiaj, sociaj. Jesuo neniam mankis ekzalti la sakralecon de la individuo en kontrasto kun la komunumo. Sed li ankaŭ rekonis, ke homo disvolvas sian karakteron pere de neprofitcela servado, kaj disetendas sian moralan naturon en amemaj rilatoj kun siaj samuloj.

Lernigante, ke la regno estas ena, ekzaltante la individuon, kaj inaŭgurante la novan disdonadon de vere socia rekteco, Jesuo mortige frapis la malnovan socion. La mondo estas malmulte koninta tiun novan socian ordon, ĉar ĝi estas rifuzinta praktiki la principojn de la ĉiela evangelio. Kaj kiam tiu regno de spirita tutsupereco stariĝos sur tero, ĝi ne simple manifestiĝos per plibonigo de la sociaj kaj materiaj kondiĉoj, sed prefere per la gloro de tiuj plialtigitaj kaj riĉigitaj spiritaj valoroj, kiuj karakterizas la alproksimiĝon de epoko de plibonigo de homaj rilatoj kaj progresantaj spiritaj plenumadoj.

4. JESUA INSTRUO PRI LA REGNO

Jesuo neniam donis precizan difinon pri la regno. Jen li paroladis pri unu regna fazo, jen li prelegis pri diferenca aspekto de la frateco de la Dia regado en la homaj koroj. Dum tiu prediko de sabata posttagmezo Jesuo ne notis malpli ol kvin fazoj, aŭ epokoj pri la regno, kiuj estas:

1. La persona kaj ena sperto de spirita vivo de la individua kredanto komunianta kun Dio la Patro.

2. La kreskanta frateco de la kredantoj al la evangelio, la sociaj aspektoj de la plialtigita moralo kaj vivigita etiko rezultantaj de la regado de la Dia spirito en la koroj de la individuaj kredantoj.

3. La supermortemula frateco de la nevideblaj spiritaj estoj, kiu superregas sur tero kaj en la ĉielo, la superhoma regno de Dio.

4. La perspektivo de pli perfekta plenumado de la Dia volo , la progreso al la aŭroro de nova socia ordo konektita kun plibonigita spirita vivo - la venonta epoko de la homoj.

5. La regno en ĝia pleneco, la futura spirita epoko de lumo kaj vivo sur tero.

Tial, ke ni ĉiam devas ekzameni la Majstran instruon por fari sin certa al kiu el tiuj kvin fazoj li referencis kiam li uzas la esprimon ĉiela regno. Per tiu procezo gradue ŝanĝi la homan volon kaj tiel tuŝi la homajn decidojn, Mikael kaj liaj asociitoj certe ŝanĝas la tutan sinsekvon de la homa evoluo, socia kaj alimaniere.

En tiu okazo la Majstro reliefigis la kvin sekvantajn punktojn, kiel reprezentantaj la fundamentajn karakterizaĵojn de la regna evangelio.:

1. La tutsupereco de la individuo.

2. La volo kiel decidiga faktoro en la homa sperto.

3. Spirita komunio kun Dio la Patro.

4. La plejsupera kontentigo de la amema servo de la homo.

5. La transcendeco de la spirito sur la materio en la homa personeco.

Tiu mondo neniam estas serioze, sincere aŭ honeste metinta provdunge tiujn dina- mikajn ideojn kaj diajn idealojn de la Jesua doktrino pri la ĉiela regno. Sed vi ne devus senkuraĝiĝi pro la ŝajne malrapida progreso de la ideo pri la regno sur Urantio. Memoru, ke la ordo de la progresiva evoluo tendencas al subitaj kaj neatenditaj periodaj ŝanĝoj kiel en la materia mondo, tiel en la spirita. La disdonaco de Jesuo kiel enkarnigita Filo estis precize tia stranga kaj neatendita evento en la spirita vivo de la mondo. Ne kulpu la fatalan malĵustaĵon atendi la epokon de la regna manifestado, forgesante establigi ĝin en viaj propraj animoj.

Kvankam, en multnombraj okazoj, Jesuo referencis al fazo de la regno por la futuro, sugestante, ke tia evento povus aperi kiel parto de monda krizo, kaj kvankam en pluraj okazoj li same firme certigis, kaj certe promesis iam reveni sur Urantion, ĝi devus esti notita, ke li estis neniam pozitive kunliginta tiujn du ideojn. Li promesis novan revelacion pri la regno sur tero en futura tempo; li ankaŭ promesis, ke iam li persone revenos sur tiun mondon; sed li ne estas dirinta, ke tiuj du eventoj estis sinonimaj. Laŭ ĉio, kion ni scias tiuj promesoj povas aŭ ne aludi la saman eventon.

Tre certe liaj apostoloj kaj disĉiploj kunligis tiujn du promesojn. Ĉar la regno ne materiiĝis kiel ili antaŭvidis, memorantaj pri la Majstra instruo koncernanta futuran regnon, kaj lia promeso pri lia reveno, ili trofrue konkludis, ke tiuj promesoj referencis al identa evento; kaj do ili vivis kun la espero de lia dua veno por establi pove kajglore la regnon en ĝia pleneco. Kaj tiel sinsekvaj generacioj da kredantoj vivis sur tero konservantaj la saman inspiran sed senrevigantan esperon.

5. POSTAJ IDEOJ PRI LA REGNO

Post esti resumintaj la instruojn de Jesuo pri la ĉiela regno, ni estas permesataj rakonti iujn postaj ideojn, kiuj kunligiiĝis al la konceptoj de la regno, kaj eniĝi en profeta antaŭvido pri la regno tia, kia ĝi povus evolui dum la venonta erao.

Dum la tutaj unuaj jarcentoj de la kristana propagando, la ideo pri la ĉiela regno estis eksterordinare influita de la tiam rapide diskonigitaj nocioj pri la greka idealismo, la ideo pri la naturo kiel ombro de la spirito - la materieco kiel tempa ombro de la eterneco.

Sed la granda paŝo kiu markis la transplantadon de la Jesuaj instruoj ekde juda sur nejuda teron okazis kiam la Mesio de la regno iĝis la redemptoro de la eklezio, religia kaj socia eliĝinta el la faradoj de Paŭlo kaj liaj heredantoj, kaj bazitaj sur la instruoj de Jesuo tiaj, kiaj ili estis suplementitaj per la ideoj de Filo kaj la persaj doktrinoj pri la bono kaj la malbono.

La realigado de la ideoj kaj idealoj de Jesuo, enkorpigitaj en la instruo pri la evangelio de la regno, estis preskaŭ malplenumita, ĉar liaj adeptoj progresive misformis liajn dirojn. La Majstra koncepto pri la regno estis notinde modifita pro du tendencoj:

1. La judaj kredantoj persistis konsideri lin kiel la Mesio. Ili kredis, ke tre baldaŭ Jesuo estus efektive revenanta por establi la mondan kaj pli aŭ malpli materian regnon.

2. La nejudaj kristanoj fruege ekakceptis la doktrinojn de Paŭlo, kiuj pli kaj pli naskis la ĝeneralan kredon, laŭ kiu Jesuo estis la Redemptoro de la infanoj de la eklezio, la nova kaj institucia koncepto postvenanta la pli fruan pri la pure spirita frateco de la regno.

La eklezio, kiel socia konsekvenco de la regno, estis plene natura kaj eĉ dezirinda. La malbono de la eklezio ne estis ĝia ekzisto, sed prefere ol ĝi preskaŭ komplete anstataŭis la Jesuan koncepton pri la regno. La Paŭla instituciigita eklezio fariĝis virtuala surogato de la ĉiela regno, kiun Jesuo estis proklaminta.

Sed ne dubu, tiu sama ĉiela regno, instruata de la Majstro, ekzistas en la koro de la kredanto kaj estos ankoraŭ proklamita al tiu eklezio, kaj eĉ al ĉiuj aliaj religioj, rasoj, kaj nacioj de la tero - eĉ al ĉiu individuo.

La Jesua instruo pri la regno, la spirita idealo de individua rekteco kaj la koncepto de dia komunio de la homo kun Dio, grade fariĝis submergita en la mistika konceptado de la persono de Jesuo kiel Redemptoro-Kreinto kaj spirita ĉefo de socialigita religia komunumo. Tiamaniere oficiala kaj instituciigita eklezio anstataŭis la regnan fratecon individue kondukita par la spirito.

La eklezio estis neevitebla kaj utila socia rezulto de la Jesuaj vivo kaj instruoj; la tragedio konsistis en la fakto, ke tiu socia reago al la instruoj pri la regno tiel plene movigis la spiritan koncepton de la reala regno tian, kia instruis kaj vivis ĝin Jesuo.

Por la Judoj, la regno estis la izraela komunumo; por la Nejudoj ĝi fariĝis la kristana eklezio. Por Jesuo la regno estis la ensemblo de tiuj individuoj, kiuj estas konfesintaj ilian fidon en la patreco de Dio, per tio deklarantaj ilian tutkora dediĉo fari la volon de Dio, kaj tiel iĝantaj membroj de la spirita frateco de la homo.

La Majstro plene realigis, ke iuj sociaj rezultoj aperos en la mondo kiel konsekvenco de la diskonigo de la regna evangelio; sed lia intenco estis, ke ĉiuj tiaj dezirindaj kaj sociaj manifestadoj aperu kiel nekonsciaj kaj neeviteblaj konsekvencoj, aŭ naturaj fruktoj de tiu ena persona sperto de individuaj kredantoj, tiu pure spiritaj frateco kaj komuneco kun la dia spirito, kiu loĝas kaj vigligas ĉiujn tiajn kredantojn.

Jesuo antaŭvidis, ke socia organizo aŭ eklezio postvenus post la progreso de la vere spirita regno, kaj tial li neniam malhelpis la apostolojn praktiki la riton de Johano la Baptisto. Li instruis, ke animo amanta la veron - la animo kiu estas malsata kaj soifanta pri rekteco, pri Dio, estas akceptita dank’ al la fido en la spirita regno; samtempe la apostoloj instruis, ke tia kredanto estas akceptita en la socia organizo de la disĉiploj per la ekstera rito de la bapto.

Kiam la senperaj adeptoj de Jesuo rekonis ilian partan malsukceson por plenumi lian idealon de estigo de la regno en la homaj koroj per la spiritaj supero kaj gvidado de la individua kredanto, ili serĉis savi lian instruon de kompleta perdo substituante la Majstran idealon pri la regno per la grada kreo de videbla socia organizado, la kristana eklezio. Kaj kiam ili estis plenumintaj tiun programon de substituo, por konservi la logikon kaj sekurigi la rekonon de la Majstra instruo pri la fakto de la regno, ili ekresendi la regnon en la estontecon. La eklezio, ĝuste kiam ĝi estis bone establita, komencis instrui, ke la regno estis reale aperonta dum la kulmino de la kristana erao, dum la dua veno de Kristo.

Tiamaniere, la regno fariĝis la koncepto pri erao, la ideo pri futura vizito, kaj la idealo de la fina redempto de la sanktuloj de la Plejaltulo. La unuaj kristanoj (kaj tro multe da postaj aliaj) ĝenerale perdis el la vido la ideon de Patro-filo enkorpigita en la Jesua instruo pri la regno, dum ili substituis al ĝi la bone organizitan socian komunumon de la eklezio. La eklezio tiel fariĝis sume socia frataro, kiu efektive anstataŭis la koncepton kaj la ideon de Jesuo pri la spirita frateco.

La ideala koncepto de Jesuo plejparte malsukcesis, sed sur la bazo de la personaj vivo kaj instruoj de la Majstro, suplementigitaj kun la grekaj kaj persaj konceptoj de eterna vivo, kaj pliigitaj kun la Fila doktrino pri la materieca kontraste kun la spirita, Paŭlo ekkonstruis unu el la plej progresivaj homaj sociecoj, kiuj neniam ekzistis sur Urantio.

La koncepto de Jesuo estis ankoraŭ viva en la evoluitaj religioj de la mondo. La kristana eklezio de Paŭlo estas la socialigita kaj humanigita ombro de la ĉiela regno tia, kia projektata de Jesuo - kaj tia, kia tre certe ĝi fariĝos. Paŭlo kaj liaj heredantoj parte translokis el la individuo al la eklezio la temojn de la eterna vivo. Kristo tiel iĝis la ĉefo de la eklezio, prefere ol la pliaĝa frato de ĉiu individua kredanto en la Patra familio de la regno. Paŭlo kaj liaj samtempuloj uzis ĉiujn spiritaj implicadoj de Jesuo koncernantaj li mem kaj la individua kredanto al la eklezio kiel grupo de kredantoj; kaj farante tion, ili mortige frapis la Jesuan koncepton pri la dia regno en la koro de la individua kredanto.

Tiam, dum jarcentoj, la kristana eklezio estis tre embarasita en ĝia laboro, ĉar ĝi estis aŭdacinta atribui al si tiujn misterajn povojn kaj privilegiojn de la regno, povoj kaj privilegioj kiuj povas esti ekzercitaj kaj spertitaj nur inter Jesuo kaj liaj spiritaj kredantaj fratoj. Tiel ĝi evidentiĝas, ke membriĝo en la eklezio ne necese signifas apartenado al la regno; unu estas spirita, la alia ĉefe socia.

Pli malpli baldaŭ alia kaj pli granda Johano la Baptisto devas stariĝi proklamanta: “La regno de Dio estas atingebla” - signifanta reveno al la alta spirita koncepto de Jesuo, kiu proklamis, ke la regno estas la volo de lia ĉiela Patro, reganta kaj transcenda en la koro de la kredanto - kaj plenumanta ĉion tion sen iu ajn referenco al la videbla eklezio sur tero aŭ al la anticipita dua veno de Kristo. Renaskiĝo de la aŭtentikaj instruoj de Jesuo devas okazi tiel, ke ilia nova presentado korektas la laboron de liaj unuaj disĉiploj, kiuj entreprenis krei sociofilozofan sistemon de kredo koncernanta la fakton de la Mikaela restado sur tero. Post malmulte da tempo la lernigo de tiu historio rilate al Jesuo estis preskaŭ elpuŝinta la predikon de la Jesua evangelio pri la regno. Tiumaniere historia religio anstataŭis tiun instruon, en kiu Jesuo estis kunfandinta la plej altajn moralajn ideojn kaj spiritajn idealojn de l ‘homo kun la plej homaj sublimaj esperoj por la futuro - eterna vivo. Nu tio estis la evangelio de la regno.

Estas ĝuste ĉar la evangelio de Jesuo estis tiel diversaspekta, ke post nur kelkaj jarcentoj la studantoj de la raportoj de liaj instruoj disiĝis en tiom da kultoj kaj sektoj. Tiu kompatinda disigado de la kristanaj kredantoj rezultas de la nekapableco distingi, en la multformaj instruoj de la Majstro, la dian unuecon de lia nekomparebla vivo. Sed iam la veraj kredantoj en Jesuo ne estos plu tiel spirite disigitaj en siaj sintenoj kontraŭ la nekredantoj. Ĉiam ni povas havi diversecon de intelekta kompreno kaj interpreto, eĉ diverspecaj gradoj de socialigado, sed manko de spirita frateco estas samtempe nepardonebla kaj riproĉinda.

Ne eraru! Estas en la instruoj de Jesuo eterna naturo, kiu ne permesos al ili resti senfruktaj en la koroj de la pripensemaj homoj. La regno kiel Jesuo ĝin konceptis plejparte malsukcesis sur tero; almenaŭ nun ekstera eklezio estas preninta ĝian lokon; sed vi devus kompreni, ke tiu eklezio estas nur la larva stadio de la malhelpita spirita regno, kiun ĝi kondukos tra tiu materia epoko kaj plue ĝis pli spirita diepoko, dum kiu la instruoj de la Majstro povos ĝui pli plenan okazon de disvolviĝo. Tiumaniere la tiel nomata kristana eklezio fariĝas la kokono en kiu nun dormetas la regna koncepto laŭ Jesuo. La regno de la dia frateco estas ankoraŭ viva, kaj finfine kaj certe eliros el ĝia daŭra submergo, tiel nepre, kiel la papilio fine aperas kiel la perfekta malfado de ĝia malpli alloga kreitaĵo de metamorfa disvolviĝo.