Kajero 169084

Lasta instruado en Pella

Malfruvespere la lundon 6-an de marto, Jesuo kaj la dek apostoloj alvenis en la kampadejon de Pela. Estis la lasta semajno de Jesuo tie, kaj li aktivege lernigadis la homamasojn kaj instruadis la apostolojn. Li ĉiupostagmeze predikadis la svarmojn, kaj ĉiuvespere li respondis la demandojn de la apostoloj kaj de iuj el progresintaj disĉiploj rezidantaj en la kampadejo.

La novaĵo pri la Lazara resurekto atingis la kampadejon du tagojn antaŭ la Majstra alveno, kaj la tuta ĉeestantaro estis skuita. Nenio, de la provianto de la kvinmiluloj, okazis, kiu tiel ekscitis la imagon de la homoj. Tiel estis en la kulmino de la dua fazo de la publika ministerio de la regno, kiam Jesuo decidis instruadi en Pela dum tiu mallonga sola semajno, kaj sekve komenci la rondvizitadon de suda Pereo ĝuste antaŭis la finajn kaj tragikajn spertojn de la lasta semajno en Jerusalemo.

Fariseoj kaj pastrestroj estis komencintaj formuli siajn kulpigadojn, kaj kristaligi siajn akuzadojn. Al la Majstraj instruoj ili kontraŭmetis tiujn kialojn:

1. Li estas amiko de publikanoj kaj pekuloj; li akceptas la malpiuloj, kaj eĉ manĝas kun ili.

2. Li estas blasfemanto; li parolas pri Dio, kiel estanta lia Patro, kaj opinias li egalas lin.

3. Li estas eksterleĝulo. Li resanigas la malsanulojn dum la sabato, kaj per multaj aliaj manieroj li ignoras la sanktan leĝon de Israelo.

4. Li interkonsentas kun la demonoj. Li plenumas mirindaĵojn kaj ŝajnajn miraklojn per la povo de Belzebuto, la demonprinco.

1. PARABOLO PRI LA PERDITA FILO

La ĵaŭdan posttagmezon Jesuo parolis al homamaso pri la “sava favoro.” Dum tiu prediko, li rediris la historion pri la perdita ŝafino, kaj la historion pri la perdita monero, kaj aldiris sian favoratan parabolon pri la prodigema filo. Diris Jesuo:

“Vi estis avertitaj de la profetoj, de Samuelo ĝis Johano, ke vi devu serĉi Dion - serĉi la veron. Ĉiam ili diris al vi “Serĉu la Sinjoron, dum li povas estis trovita.’ Kaj tia instruo devus esti alprenita al la koro. Sed mi venis montri al vi, ke, dum vi serĉas trovi Dion, Dio same serĉas trovi vin. Ofte mi diris al vi la historion pri la bona ŝafisto, kiu forlasis la naŭdek naŭ ŝafinojn en la gregejo, dum li ekserĉis nur unu, kiu estis perdita, kaj kiel, kiam li estis trovinta la mislokitan ŝafinon, li ŝarĝis ĝin sur sianŝultron, kaj tenere realportis ĝin en la ŝafejon. Kaj kiam la perdita ŝafino estis realpostita en la ŝafejon, vi memoras, ke la bona ŝafisto alvokis siajn amikojn, kaj invitis ilin plezuriĝi kun li pro la retroviĝo de la ŝafino, kiu estis perdiĝinta. Denove mi diras, ke estas pli da ĝojo en la ĉielo pro pekulo pentas ol kiam naŭdek naŭ justuloj ne bezonas penton. La fakto ke animoj estas perditaj nur pligrandigas la intereson de la ĉiela Patro. Mi venis en tiun mondon por plenumi la ordonojn de mia Patro, kaj estis prave dirita pri la Homa Filo, ke li estas la amiko de la publikanoj kaj pekuloj.

“Estis lernigita al vi, ke la dia akcepto venas post via pento kaj kial rezulto de ĉiuj viaj agoj de sinofero kaj pentofaro, sed mi certigas vin, ke la Patro akceptas vin eĉ antaŭ ol vi pentis, kaj sendas la Filon kaj liajn asociitojn por trovi vin kaj ĝojege vin rekonduki al lagregejo, la regno de fileco kaj spirita progreso. Ĉiuj vi estas kiel ŝafinoj, kiuj estas perdiĝintaj, mi estas veninta serĉi kaj savi tiujn, kiuj estas perditaj.

“Vi devus ankaŭ memori la historion pri la virino, kiu havis ornamaĵan kolieron faritan kun dek arĝentaj moneroj, kaj perdis unu moneron; ŝi eklumigis la lampon, kaj ekbalais la domon, kaj serĉis plu, ĝis kiam ŝi trovas la perditan moneron el arĝento. Tuj kiam ŝi estis trovinta la perditan moneron, ŝi alvokis kune siajn amikojn kaj najbarulojn, dirante, ‘Plezuriĝu kun mi, ĉar mi trovis la moneron, kiun mi estis perdinta.’ Tiel denove mi diras, ĉiam plezuriĝas la ĉielaj anĝeloj kiam pekulo pentas kaj revenas en la Patran gregejon. Mi estas dirinta tiun historion por bone komprenigi vin, ke la Patro kaj lia Filo iras serĉi tiujn, kiuj estas perditaj; kaj en tiu serĉado ni uzas ĉiujn influojn kapablajn alporti helpon en niajn diligentajn strebojn por trovi tiujn, kiuj estas perditaj, kiuj bezonas saviĝon. Kaj tiel, la Homa Filo iras en la dezerton por serĉi la mislokitan ŝafinon, sed ankaŭ li serĉas la perditan moneron en la domo. Ŝafino senintence devojiĝas; monero estas kovrita de la tempopolvo kaj malheligita de la akumulado de homaj aferoj.

“Kaj nun, mi ŝatus rakonti al vi la historion de senpripensa filo de riĉa farmisto, kiu memdecide forlasis la Patran domon, kaj foriris en alinacian landon, kie li suferis multajn travivaĵojn. Vi momoras, ke la ŝafino senintence perdiĝis, sed tiu junulo intence forlasis sian hejmon. Jen la faktoj:

“Iu viro havis du filojn. La pli juna estis gajeta kaj senzorgema, ĉiam serĉanta ĝoje vivi kaj eviti la responsecojn, dum lia pliaĝa frato estis serioza, kvieta, laborema, kaj volonta por preni sur sin la responsecojn. Tiuj du fratoj ne bone akordiĝis; ili ĉiam estis kverelantaj kaj disputantaj. La pli juna estis gaja kaj akrevida sed pigra kaj fluktua; la pliaĝa filo estis diligenta kaj inĝenia, sed samtempe egocentra, malafabla kaj malmodesta. La pli juna ŝatis la ludon, sed evitis la laboron; la pliaĝa sin dediĉis al la laboro sed malofte ludis. Tiu asocio fariĝis tiel malagrabla, ke la pli juna filo venis al sia patro kaj diris: ‘Patro, donu al mi la trionon de via bieno, kiu allasiĝus al mi, kaj permesu al mi iri en la mondon por serĉi mian propran fortunon.” Kaj kiam la patro aŭdis tiun peton, scianta kiom malfeliĉa estis la juna viro hejme kaŭze de sia pliaĝa frato, dividis siajn riĉaĵojn, kaj donis lian parton al la junulo.

“Post kelkaj semajnoj la juna viro estis kuniginta sian tutan riĉaĵon, kaj ekvojiris al fora lando, kaj trovanta neniun okupiĝon, kiu estas profita kaj ankaŭ agrabla, libaldaŭ mal- ŝparis sian tutan heredaĵon diboĉe vivante. Kaj kiam li estis ĉion elspezinta, longdaŭra malsatego okazis en tiu lando, kaj li troviĝis en la mizero. Kiam li estis suferanta malsaton, kiam granda estis lia mizerego, li trovis laboron ĉe loĝanto de tiu lando, kiu sendis lin en la kamparo por nutri la porkojn. La juna viro estus volonte satiĝinta kun la guŝoj, kiujn la porkoj manĝis, sed neniu volis doni al li ion.

“Iam, kiam li estis malsatega, li denove sin regis, kaj diris al si: “kiom multaj dungitaj servantoj de mia patro havas sufiĉe kaj eĉ pli da pano, dum mi malsatmortas, nutrante porkojn en alinacia lando! Mi ekleviĝos, kaj iros ĉe mia patro, kaj mi diros al li: ‘Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi. Mi ne estas plu digna esti nomata via filo; Volu nur fari de mi unu el viaj dungitaj servantoj.’ Kaj kiam la juna viro estis tiel decidita, li leviĝis kaj foriris al la domo de sia patro.

“Nu, tiu patro estis multe ĉagrenita pro tiu filo; la gajeta kaj senpripensa junulo mankis al li. Tiu patro amis tiun filon, kaj ĉiam estis atendanta lian revenon tiel, ke la tagon kiam li alproksimigis lian domon, eĉ dum li estis ankoraŭ fora, la patro vidis lin, kaj, estanta emociita de amema kompato, kuris por lin renkonti, kaj li korinkline akceptante brakumis kaj kisis lin. Post kiam ili estis tiel renkontiĝintaj, la filo rigardis la plorantan vizaĝon de sia patro, kaj diris: ‘Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj sub via rigardo; mi ne estas plu digna esti nomata filo.’ Sed la junulo ne havis la okazon fini sian konfeson, ĉar la ĝojigita patro diris al la servantoj, kiuj estis intertempe alkurintaj: ‘Rapide alportu lian pli belan robon kiun mi konservis, surmetu ĝin al li, kaj metu la filan ringon je lia fingro, kaj iru serĉi sandalojn por liaj piedoj.’

“Kaj tiam, post kiam la feliĉa patro estis kondukinta la pieddolorantan kaj lacan junulon en la domon, li ordonis siajn servantojn: ‘alkonduku la grasan bovidon, kaj buĉu ĝin; ni manĝu, kaj ni plezuriĝu, ĉar tiu mia filo estis mortinta, kaj denove li vivas; li estis perdita, kaj li estas retrovita.’ Kaj ĉiuj kunveni ĉirkaŭ la patro por plezuriĝi kun li pri la rehejmeniro de lia filo.

“Tiam, dum ili estis festantaj, la pliaĝa filo revenis el sia ĉiutaga laboro en la kamparo, kaj alproksimiĝanta al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancon. Kiam li alvenis al la malantaŭa pordo, li alvokis unu el la servantoj, kaj informiĝis pri la signifo de tiu festo. Kaj tiel diris la servanto: “Via de longe perdita frato estas hejmen revenita, kaj via patro estas mortiginta la grasan bovidon por plezuriĝi pri la reveno de sia savita filo. Eniru ankaŭ por saluti vian fraton kaj akcepti lin je lia reveno en la domon de via patro.’

“Sed kiam la pliaĝa filo aŭdis tion, li estis tiel ĉagrenita kaj kolerita, ke li ne volis eniri en la domon. Kiam la patro aŭdis pri lia rankoro kaŭze de la bona akcepto al sia pli juna frato, li eliris por lin petegi. Sed la pliaĝa filo ne volis cedi al la persvado de sia patro. Li respondis al li, dirante: “Tie mi estas servinta vin dum multaj jaroj sen malobei la plej malgrandan el viaj ordonoj, kaj tamen vi neniam donis al mi eĉ kapridon, por ke mi povu plezuriĝi kun miaj amikoj. Mi estas restinta tie por zorgi pri vi dum ĉiuj tiuj jaroj, kaj neniam vi faris ĝojdistraĵojn pro mia fidela servo. Sed kiam via tiu ĉi filo revenas, post kiam li estas disipinta vian tutan bienon kun amoristinoj, vi hastas buĉigi la grasan bovidon, kaj plezuriĝi pri li.’

Tiu patro vere amis siajn du filojn, tial li provis prudentigi sian unuenaskiton: “Sed, mia filo, vi estis senĉese kun mi, kaj ĉio tio, kion mi havas estas via. Vi estus povinta havi kapridon ĉiumomente se vi estus havinta amikojn por partigi vian ĝojegon. Sed nur konvenas, ke nun vi kuniĝas al mi por esti feliĉa kaj gaja pro lareveno de via frato. Pripensu tion, mia filo, via frato estis perdita, kaj li estas retrovita, li revenis vivi ĉe ni.”

Tiu parabolo estis unu el la plej kortuŝaj kaj efikaj, kiujn Jesuo prezentis, por bone komprenigi al siaj aŭskultantoj la Patran volon akcepti ĉiujn, kiuj serĉas eniri en la ĉielan regnon.

Jesuo havis grandan preferon por sinsekve rakonti tiujn tri historiojn. Li prezentis la historion pri la mislokita ŝafino por montri ke, kiam la homoj senkonscie foriĝas fore de la vivpado, la Patro estas zorgema pri tiuj perditaj infanoj, kaj eliras, kun siaj Filoj, la veraj ŝafistoj de la grego, por serĉi la mislokitan ŝafinon. Li sekve rakontis la historion pri la perdita monero en la domo, por ilustri kiel detalega estas la serĉado de ĉiuj, kiuj estas konfuzaj, konsternitaj, aŭ alie spirite blindigitaj pro la materiaj zorgoj kaj multaj maltrankviloj de la vivo. Kaj fine li sin ĵetis en la rakontado de tiu parabolo pri la perdita filo, la akcepto de la prodigema filo, por montri kiel kompleta estas la reinstalado de la perdita filo en la domo kaj la koro de sia patro.

Tre multfoje dum siaj instuadjaroj Jesuo diris kaj rediris tiun historion de la prodigema filo. Tiu parabolo kaj la historio pri la bona samaritano estis lia favorata rimedo por lernigi la Patran amon kaj la homan fratecon .

2. PARABOLO PRI LA SAGACA INTENDANTO

Vesperon Simono Zelotes, komentanta unu el la Jesuaj deklaroj, diris: “Majstro, kion vi volis komprenigi kiam vi diris hodiaŭ, ke multaj infanoj de la mondo estas pli prudentaj en sia generacio, ke la infanoj de la regno, ĉar ili estas lertaj por trovi amikojn per la mamono de la maljusteco? Jesuo respondis:

“Iuj el vi, antaŭ eniri en la regnon, estis tre sagacaj en la rilatoj kun siaj aferasociitoj. Se vi estis maljustaj kaj ofte mallojalaj, vi estis almenaŭ prudentaj kaj antaŭvidantaj, laŭ tiu vipunkto, ke vi traktis viajn aferojn laŭ la simpla perspektivo de via tuja profito kaj futura sekureco. Sammaniere vi devus nun organizi vian vivon en la regno, por ke ĝi akirigu al vi tujan ĝojon, dum vi certigas vian futuran posedrajton de trezoroj amasigitaj en la ĉielo. Ĉar vi estis tiel diligentaj por fari personajn gajnaĵojn en servado al la mio, kial vi montrus malpli da diligenteco por gajni animojn por la regno pro tio, ke vi nun estas servantoj de la homa frateco kaj intendantoj de Dio?

“Ĉiuj vi povas instruon tiri el la historio pri iu riĉulo, kiu havis sagacan sed maljustan intendanton. Tiu intendanto estis ne nur monelpreminta la klientojn de sia mastro je sia propra konto, sed li estis ankaŭ senbride elspezinta kaj malŝparinta liajn fondojn. Kiam fine ĉio tio alvenis ĝis la oreloj de lia mastro, tiu ĉi alvokis la intendanton, demandis al li la signifon de tiuj onidiroj, postulis, ke li tuj klarigu la kontojn de sia administrado, kaj ektransmetis siajn aferojn al iu alia.

“Tiam la malfidela intendanto ekdiris al si mem: ‘Kion mi faros, ĉar mi estas perdonta tiun administradon? Mi ne havas la forton por ŝpati; mi hontas almozpeti. Mi scias kion mi estas faronta, por esti bone akceptita en la domoj de ĉiuj, kiuj komercas kun mia mastro, kiam mi estos eksigita el tiu administrado.’ Kaj tiam,alvokanta ĉiun el la debetuloj de sia mastro, al la unua li diris, ‘Kiom vi ŝuldas al mia mastro?’ Li respondis, ‘Cent mezurojn da oleo.’ Tiam diris la intendanto, ‘Prenu vian vaksan tabuleton, rapide eksidu, kaj ŝanĝu tion en kvindek.’ Al alia debetulo li diris, ‘Kiom vi ŝuldas? kaj tiu alia respondis ‘Cent mezurojn da tritiko.’ Tiam diris la intendanto, ‘prenu vian kontrakto, kaj skribu okdek.’ Kaj sammaniere li faris kontraŭ multaj aliaj debetuloj. Tiel tiu malhonesta intendanto serĉis havigi al si amikojn por kiam li estos eksigita el sia administrado. Eĉ lia Sinjoro kaj mastro, kiam li estis poste malkovrinta tion, estis devigita rekoni, ke lia malfidela intendanto estis fine montrinta sagacecon en lia maniero serĉi por ministri la futurajn tagojn de mizero kaj malprospereco.

“Estas laŭ tiu maniero, ke la filoj de tiu mondo iafoje montras pli multe da prudento ol la lumaj infanoj por prepari la venontecon. Mi diras al vi, kiuj deklaras akiri trezoron en la ĉielo: Prenu instruon ĉe tiuj, kiuj havigas al si amikojn dank’al la mamono de la maljusteco, kaj same konduku vian vivon por akiri eternan amikecon kun la fortoj de rekteco tiel, ke, kiam la teraj riĉofontaj mankos, vi estos ĝoje akceptitaj en la eternaj loĝejoj.

“Mi asertas, ke kiu ajn estas fidela pri la malgrandaj aferoj, estos ankaŭ fidela pri la grandaj, dum kiu ajn estas maljusta pri la malgrandaj, estos maljusta pri la grandaj. Se vi ne estas montrinta antaŭzorgon kaj nekorupteblecon en la aferoj de tiu mondo, kiel vi povas esperi esti fidelaj kaj prudentaj kiam estas konfidita al vi la administradon de la veraj riĉaĵoj de la ĉiela regno? Se vi ne estas bonaj intendantoj kaj fidelaj bankistoj, se vi ne estos lojalaj pri tio, kio koncernas aliajn, kiu estos sufiĉe malsaĝa por doni propre al vi grandan trezoron?

“Denove mi asertas, ke neniu povas servi du mastrojn; aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li korligiĝos al unu, dum li malestimos la alian. Vi ne povas servi Dion kaj mamonon.”

Kiam la ĉeestantaj fariseoj aŭdis tion, ili komencis rikani kaj ŝerci, ĉar ili estis multe sin fordonantaj al la akiro de riĉaĵoj. Tiuj malamikaj aŭskultantoj serĉis engaĝi Jesuon en sterilan argumentaro. Sed li rifuzis debati kun siaj malamikoj. Kiam la fariseoj fine kverelis inter ili, iliaj ekvoĉoj altiris grandan nombron da proksimaj tendumantoj; kaj kiam la disputo pligrandiĝis, Jesuo izoliĝis, irante en sian tendon por tranokti.

3. LA RIĈULO KAJ LA ALMOZULO

Kiam la kunveno fariĝis tro brua, Simono Petro stariĝis kaj prenis la komandon, dirante: “Homoj kaj fratoj, ne konvenas, ke vi tiel disputas inter vi. La Majstro estas parolinta, kaj vi bone faras pripensi pri liaj paroloj. Ne temas pri nova doktrino, kiun li proklamis al vi. Ĉu vi ne ankaŭ aŭdis pri la alegorio de la Nazireoj koncernanta la riĉulon kaj la almozulon? Iuj el ni estas aŭdintaj Johanon la Baptiston tondri tiun avertan parabolon pri tiuj, kiuj ŝatas la riĉaĵojn, kaj avidas la malhonestan fortunon. Kvankam tiu malnova parabolo ne estas konvena kun la evangelio, kiun ni predikas, vi bone farus tamen mediti ĝiajn instruojn ĝis kiam vi komprenos la novan lumon de la ĉiela regno. Jen la historio tia, kia Johano rakontis ĝin:

“Estis iu viro nomata Dives, vestita per purpuro kaj fajna lino, kiu vivis ĉiutage en la gajo kaj la lukso. Kaj estis iu almozulo nomata Lazaro, kuŝanta ĉe la pordo detiu riĉulo, kovrita per ulceroj, kaj deziranta esti nutrita per la pecetoj, kiuj falis el la tablo de la riĉulo. Jes, eĉ la hundoj venis leki liajn vundojn. Okazis, ke la almozulo mortis kaj estis forportita de la anĝeloj por ripozi sur la brusto de Abraham. Baldaŭ poste la riĉulo ankaŭ mortis kaj estis entombigita kun plena pompo kaj reĝa splendoro. Kiam la riĉa viro estis forlasinta tiun mondon, li vekiĝis en Hadeso. Troviĝanta en la turmentoj, li levis la okulojn kaj vidis fore Lazaron sur la brusto de Abraham. Tiam Dives laŭte kriis: ‘Patro Abraham, estu kompata kontraŭ mi, kaj sendu al mi Lazaron, por ke li trempu la pinton de sia fingro en la akvon por refreŝigi mian langon, ĉar mi estas en granda mizerego kaŭze de mia puno.’ Abraham replikis: ‘Mia filo, vi devus memori, ke dum via vivtempo vi plezuriĝis bonajn aĵojn, dum Lazaro sammaniere suferis la malbonon. Sed nun ĉio tio estas ŝanĝata, Lazaro estas konsoligata, dum vi estas turmentata. Krome inter ni kaj vi estas granda abismo tiel, ke ni ne povas iri al vi, kaj vi ne povas veni al ni.’ Tiam diris Dives al Abraham: ‘Mi preĝpetas al vi resendi Lazaron al la domo de mia patro, por ke li povu tiel atesti kaj antaŭaverti miajn kvin fratojn ne veni en tiun turmentan lokon.’ Sed Abraham diris: ‘Mia filo, ili havas Moseon kaj la profetojn, ili aŭskultu ilin.‘ Kaj tiam respondis Dives: “Ne, ne, patro Abraham! sed se iu ajn mortinta venas al ili el la morto, ili pentos.’ Kaj tiam diris Abraham: ‘Se ili ne aŭdas Moseon kaj la profetojn, ili ne estos persvaditaj eĉ se iu estis resurektita el la morto.’”

Post kiam Petro estis rakontinta tiun malnovan parabolon de la nazirea frataro, kaj ĉar la homamaso estis kvietiĝinta, Andreo stariĝis kaj forpetis ilin por la nokto. Kvankam ambaŭ apostoloj kaj disĉiploj metis ofte al Jesuo demandojn pri la paraboloj de Dives kaj Lazaro, li neniam konsentis komenti ĝin.

4. LA PATRO KAJ LIA REGNO

Jesuo ĉiam penis por provi klarigi al la apostoloj, ke, dum ili proklamis la starigon de la regno de Dio, la Patro en la ĉielo, ne estis reĝo. Kiam enkarnigita Jesuo vivis kaj instruis sur tero, la popoloj de Urantio konis precipe reĝojn kaj imperiestrojn por regi la naciojn, kaj la Judoj de longe estis prikonsiderintaj la venon de la regno de Dio. Pro tiu kialo kaj aliaj, la Majstro pensis, estis pli bone signi la spiritan fratecon de la homoj kiel ĉiela regno, kaj la spiritan ĉefon de tiu frateco kiel la Patro en la ĉielo. Neniam Jesuo referencis al sia Patro kiel reĝo. Dum siaj intimaj interparoladoj kun la apostoloj, li ĉiam referencis al li mem kiel la Homa Filo kaj kiel ilia pliaĝa frato. Li nomis ĉiujn siajn adeptojn kiel servantoj de la homaro kaj mezaĝistoj de la evangelio de la regno.

Jesuo neniam donis al siaj apostoloj sisteman lecionon pri la personeco kaj atributoj de la Patro en la ĉielo. Li neniam petis al homoj kredi je lia Patro, ĉar li konsideris tion kiel akirita. Jesuo neniam malnobliĝis proponante argumentojn por pruvi la realecon de la Patro. Lian lernigon pri la Patro estis tute centrita en la deklaro, laŭ kiu li kaj la Patro estas unu; ke kiu estas vidinta la Filon estas vidinta la Patron; ke la Patro, kiel la Filo, konas ĉiujn aferojn; ke nur la Filo, kaj tiu al kiu la Filo rivelacias lin, reale konas la Patron; kaj ke la Patro sendis lin en la mondon porrevelacii iliajn kunigitajn naturojn, kaj montri ilian kunan verkon.Li neniam pronon-cis aliajn komentariojn pri sia Patro, krom al la virino de Samario, al la puto de Jakobo, kiam li deklaris, “Dio estas spirito.”

Estas observante la diecon de la Jesua vivo, kaj ne vin apogante sur liaj instruoj, ke vi lernas koni Dion. Ekde la Majstra vivo ĉiu el vi povas asimili koncepton pri Dio, kiu reprezentas la mezuron de via kapableco percepti spiritajn kaj diajn realecojn, realajn kaj eternajn verecojn. La finito neniam povas esperi kompreni la Infiniton, krom kiam la Infinito estis enfokusigita en la finita sperto de la homa vivo de Jesuo de Nazareto.

Jesuo bone sciis, ke Dio povas esti konita nur per la realaĵoj de la sperto; neniam li povas esti komprenita per la simpla lernigita menso. Jesuo instruadis siajn apostolojn, ke, kvankam ili neniam povus kompreni Dion, ili tamen povus tre certe lin koni, same kiel ili estis konintaj la Homan Filon. Vi povas koni Dion, ne komprenante kion Jesuo diris, sed sciante kiu Jesuo estis. Jesuo estis revelacio de Dio.

Escepte kiam Jesuo citis la hebreajn skribaĵojn, li referencis al la Diaĵo nur per du nomoj: Dio kaj Patro , kaj kiam la Majstro referencis al sia Patro kiel Dio, li kutime uzis la hebrean vorton signanta la pluralan Dion (la Trinitaton), kaj ne la la vorton Javeon, kiu reprezentis la progresan koncepton pri la triba Dio de la Judoj.

Jesuo neniam nomis la Patron kiel reĝo, kaj li multe bedaŭris, ke la juda espero pri restaŭrita regno kaj la proklamo de Johano pri venonta regno, necesigis lin nomi “ĉiela regno” sian proponitan spiritan fratecon. Krom la sola escepto - la deklaro, ke “Dio estas spirito” - Jesuo neniam referencis al la Diaĵo, se ne per terminoj priskribantaj siajn proprajn rilatojn kun la Unua Fonto-Centro de Paradizo.

Jesuo uzis la vorton Dion por signi la ideon pri la Diaĵo, kaj la vorton Patron por signi la sperton koni Dion. Kiam la vorto Patro estas uzita por signi Dion, li devas esti komprenita laŭ ĝia kiel eble plej larĝa signifo. La vorto Dio ne povas esti difinita, do ĝi reprezentas la infinitan koncepton pri Dio, dum la termino Patro, estanta parte difinebla, povas esti uzita por reprezenti la homan koncepton de la dia Patro tia, kia li estas asociita kun homo dum la mortemula ekzisto.

Laŭ la Judoj, Elohim estis la Dio de la dioj, dum Javeo estis la Dio de Israelo. Jesuo akceptis la koncepton pri Elohim kaj nomis kiel Dio tiun grupon da plejsuperaj estoj. Anstataŭ la koncepto pri Javeo, la rasa diaĵo, li novenkondukis la ideon de patreco de Dio kaj tutmonda frateco de la homo. Li levis la koncepton pri Javeo, diigita rasa Patro, ĝis la ideo de Patro por ĉiuj homaj infanoj, dia Patro de la individuaj kredantoj. Krome li instruis, ke tiu Dio de la universoj kaj tiu Patro de ĉiuj homoj estis sola kaj sama Paradiza Diaĵo.

Jesuo neniam pretendis esti la manifestado de Elohim (Dio) en la karno. Li neniam deklaris, ke li estis revelacio de Elohim (Dio) por la mondoj. Li neniam instruis, ke iu ajn estas vidinta lin, estas vidinta Elohim (Dio). Sed li proklamiĝis kiel revelacio de la Patro en la karno, kaj li asertis, ke iu ajn estas vidinta lin estas vidinta la Patron. Kiel dia Filo, li pretendis reprezenti nur la Patron.

Fakte, li estis eĉ la Filo de la Elohim Dio; sed en la simileco de la mortemula karno kaj por la mortemulaj filoj de Dio, li elektis limigi sian vivan revelacion per la portreto de la karaktero de sia Patro laŭmezure, kiel tia revelacio povus esti komprenita de mortemulaj homoj. Pri tio koncernanta la aliajn personojn de la Paradiza Trinitato, ni devos kontentiĝi kun la instruo, laŭ kiu ili estas tute kiel la Patro, kiu estis revelaciita en la persona portreto de la enkarniĝinta vivo de sia Filo, Jesuo de Nazareto.

Kvankam Jesuo aperigis la veran naturon de la ĉiela Patro en sia tera vivo, li instruis malmulte pri lin. Fakte, li instruis nur du konceptojn: Dio en si mem estas spirito, kaj pri ĉio koncernanta rilatojn kun siaj kreitaĵoj, li estas Patro. Tiun vesperon Jesuo prononcis la finan deklaron pri siaj rilatoj kun Dio kiam li diris: “Mi estas devenanta de la Patro, kaj mi venis en tiun mondon; denove mi forlasos la mondon kaj iros al la Patro.”

Sed notu! Neniam Jesuo estis diranta “Iu ajn aŭdis min, aŭdis Dion.” Sed li diris “Kiu estas vidinta min, estas vidinta la Patron. Aŭdi la Jesuan instruon ne samvaloras kiel koni Dion, sed vidi Jesuon estas sperto, kiu en si mem estas revelacio de la Patro al la animo. La Dio de la universoj regas la vastegan kreadon, sed estas la ĉiela Patro, kiu sendas sian spiriton por loĝi en viaj mensoj.

Jesuo sub sia homa aspekto estas kiel spirita lenso, kiu igas videbla al la materia kreitaĵo Tiun, kiu estas nevidebla. Li estas via plejaĝa frato, kiu, en la karno, igas koni al vi Estaĵo kun infinitaj atributoj, kiun eĉ la ĉielaj armeoj ne povas pretendi komplete kompreni. Sed ĉio tio devas efektiviĝi en la persona sperto de la individua kredanto. Dio kiu estas spirito povas esti konata nur kiel spirita sperto. Dio povas nur kiel Patro esti revelaciita al la finitaj filoj de la materiaj mondoj de la dia Filo de la spiritaj regnoj. Vi povas koni la Eternulon kiel Patro; vi povas adori lin kiel Dio de la universoj, infinita Kreinto de la ĉiuj ekzistoj.