Kajero 168084
Estis malmulte post tagmezo kiam Marta ekiris renkonte al Jesuo, kiu transiris la supron de la monteto apud Betanio. Lia frato, Lazaro, estis morta de kvar tagoj, kaj malfrue la dimanĉan posttagmezon estis kuŝigita en ilian privatan tombon, en la fundo de la ĝardeno. La matenon de tiu tago, jaudo, la enira ŝtono estis ruligita antaŭ la tombokelon.
Kiam Marta kaj Maria sendis mesaĝon al Jesuo pri la Lazara malsano, ili estis konvinkitaj, ke la Majstro faros ion pri tio. Ili sciis, ke ilia frato estis malespere malsana, kaj kvankam ili preskaŭ ne aŭdacis esperi, ke Jesuo forlasos sian laboron de instruado kaj predikado por veni ilin helpi, ili havis tian konfidon en lia povo resanigi la malsanojn, ke ili pensis, ke se nur li prononcos la kuracajn parolojn, Lazaro estos tuj plene resanigita. Kaj kiam Lazaro mortis kelkajn horojn post kiam la mesaĝisto estis forlasinta Betanion por Filadelfio, ili deduktis, ke la Majstro estis lerninta tro malfrue la malsanon de ilia frato, jam mortinta de pluraj horoj.
Sed ili, kaj ĉiuj iliaj kredantaj amikoj, estis grande perpleksaj pro la mesaĝo, kiun la kuriero alportis la tagmezan mardon kiam li atingis Betanion. La mesaĝisto persiste asertis, ke li estis aŭdinta Jesuon diri, “...tiu malsano ne reale estas mortiga.” Ankaŭ ili ne povis kompreni kial li ne sendis mesaĝon, nek ofertis iun ajn alian helpon al ili.
Multaj amikoj de najbaraj vilaĝetoj kaj aliaj de Jerusalemo venis kuraĝigi la du fratinojn mergitajn en ĉagrenon. Lazaro kaj liaj fratinoj estis la infanoj de riĉa kaj honorinda Judo, kiu estis la precipa eminentulo de la malgranda vilaĝo de Betanio. Kaj malgraŭ ke ĉiuj tri estis longtempe adeptoj de Jesuo, ili estis altgrade respektataj de ĉiuj kiuj konis ilin. Ili estis heredintaj de vastaj vitejoj kaj olivarbejoj en la najbarejo, kaj ilia riĉeco estis atestita pro la fakto, ke ili povis sin doti privatan tombokelon sur iliaj propraj bienoj. Iliaj gepatroj estis ambaŭ jam kuŝigitaj en tiun tombon.
Maria estis rezigninta la penson de la Jesua veno, kaj estis allasanta al sia ĉagreno, sed Marta alkroĉiĝis al la espero, ke Jesuo venos, eĉ kiam, tiun matenon mem, ili ruligis la ŝtonon antaŭ la tombokelon, kaj sigelis la eniron. Eĉ tiam ŝi petis al najbara junulo atenti la vojon de Jeriko de la supro de la monteto oriente de Betanio. Kaj estis tiu junulo, kiu alportis al Marta la novaĵon, laŭ kiu Jesuo kaj liaj amikoj alproksimiĝis.
Kiam Marta renkontis Jesuo, ŝi falis ĉe liaj piedojn, ekkriante, “Majstro, se vi estus ĉeestinta, mia frato ne estus mortinta!” Multaj timoj t urmentis l a menson de Marta, sed ŝi esprimis neniun dubon, kaj ne sin riskis kritiki aŭ juĝi la konduton de la Majstro rilate al la Lazara morto. Kiam ŝi estis parolinta, Jesuo sin klinis por ŝin relevi, kaj diris: “Havu nur fidon, Marta, kaj via frato resurektos.” Tiam respondis Marta: “Mi scias, ke li releviĝos dum la resurekto de la lasta tago; kaj eĉ nun mi kredas, ke kion ajn vi petas al Dio, nia Patro donos al vi.”
Tiam, rigardante rekte en la okulojn de Marta, Jesuo diris: “Mi estas la resurekto kaj la vivo, kiu ajn kredas en mi, kvankam li mortas, li tamen vivos. Vere, kiu ajn vivas kaj kredas en mi neniam reale mortos; Marta, ĉu vi kredas tion?” Kaj Marta respondis al la Majstro: “Jes, de longe mi kredas, ke vi estas la liberiganto , la Filo de la vivanta Dio, tiu mem, kiu devis veni en tiun mondon.”
Jesuo estanta informiĝita pri Maria, Marta tuj eniris en la domon, kaj murmuretis al sia fratino, “La Majstro estas tie ĉi, kaj estas petinta vin.” Kaj kiam Maria aŭdis tion, ŝi rapide leviĝis kaj hastis eksteren por renkonti Jesuon, kiu ankoraŭ restis en la loko, iom malproksime de la domo, kie Marta unue lin renkontis. Kiam la amikoj, kiuj estis kun Maria, serĉantaj kuraĝigi ŝin, vidis, ke ŝi leviĝis kaj eliris, sekvis ŝin, supozante, ke ŝi estis iranta al la tombo por plori.
Inter tiu ĉeestantaro estis multaj persistegaj malamikoj de Jesuo. Tial Marta eliris por lin renkonti sole, kaj ankaŭ tial ŝi iris sekrete informi Marian, ke li estis petinta ŝin. Malgraŭ ke Marta arde deziris vidi Jesuon, ŝi volis eviti iun ajn eblan malagrablaĵon, kiu estus povinta okazi kaŭze de lia subita alveno meze de grava grupo da siaj Jerusalemaj malamikoj. Estis la intenco de Marta resti en la domo kun iliaj amikoj, dum Maria iris saluti Jesuon, sed tion ŝi malsukcesis, ĉar ĉiuj sekvis Marian, kaj tiel troviĝis neatendite en la ĉeesto de la Majstro.
Marta alkondukis ŝin al Jesuo, kaj kiam Maria lin vidis, ŝi falis ĉeliaj piedoj, ekkrianta, “se nur vi estus ĉeestinta, mia frato ne estus mortinta!” Kiam Jesuo vidis kiel ĉiuj afliktiĝis pro la morto de Lazaro, lia animo estis emociita de kompato.
Kiam la amikoj de la forpasinto vidis, ke Maria eliris por saluti Jesuon, ili iom apartiĝis, dum ambaŭ Marta kaj Maria priparolis kun la Majstro, kaj ricevis novajn parolojn de kuraĝigo kaj instigo por gardi viglan fidon en la Patro kaj plene sin submetigi al la dia volo.
La Jesua menso estis potence taŭzita inter lia amo por Lazaro kaj liaj funebritaj frat- inoj, kaj lia malŝato kaj malestimo por la ekstera manifestado de korinklino de iuj el tiuj nekredantaj kaj murdintencaj Judoj. Jesuo indigne sentis la spektaklon de afekta kaj ekstera funebro kontraŭ Lazaro, kiun iuj el liaj amikoj montris, konsiderante, ke tia falsa ĉagreno estis asociita en iliaj koroj al tre persistega malamikeco kontraŭ li mem. Tamen iuj el tiuj Judoj estis sinceraj en sia funebro, ĉar ili estis realaj amikoj de la familio.
Post kiam Jesuo estis pasiginta momenton kuraĝigi Marta kaj Maria, for de la amikoj de la mortinto, li demandis al ili, “Kie vi estas kuŝiginta lin?” Tiam Marta diris, “Venu kaj vidu.” Kaj dum la Majstro silente sekvis la du afliktitajn fratinojn, li ploris. Kiam la amikaj Judoj vidis liajn larmojn, unu el ili diris: “Rigardu kiel li amis lin. Ĉu tiu kiu malfermis la oku- lojn de la blindulo ne estus povinta malebligi la morton de tiu viro?” intertempe ili stariĝis antaŭ la familia tombokelo, malgranda natura groto, aŭ deklivo, en la elstaraĵo de roko, kiu estis proksimume tridek mejlojn (dek metrojn) alta funde en la ĝardeno.
Malfacilas klarigi al homa menso kial Jesuo ploris. Kvankam ni povas konsulti la registradon de la kunigitaj homaj emocioj kaj diaj pensoj de Jesuo tiaj, kiaj ili estis kolek- titaj en la menso de la Personecigata Ĝustiganto, ni ne estas absolute certaj pri la reala kaŭzo de tiuj emociaj manifestadoj. Ni emas kredi, ke Jesuo ploris, kaŭze de iu nombro da pensoj kaj sentoj, kiuj en tiu momento iris tra lia menso tiaj, ke:
1. Li sentis aŭtentikan kaj ĉagrena simpatio por Marta kaj Maria; li havis realan kaj profundan homan korinklinon por tiuj fratinoj, kiuj estis perdintaj sian fraton.
2. Lia menso estis perturbita pro la ĉeesto de multaj amikoj de la forpasinto, kelkaj sinceraj, kaj kelkaj simple simulantoj. Li ĉiam estis ofendita pro tiuj eksteraj elmontradoj de funebro. Li sciis, ke la fratinoj amis sian fraton, kaj havis fidon en la supervivo de la kredantoj. Tiuj neakordigeblaj emocioj povas eble klarigi kial li ĝemis dum ili alproksimiĝis al la tombo.
3. Li vere hezitis revenigi Lazaron al la mortemula vivo. Liaj fratinoj reale bezonis lin, sed Jesuo bedaŭris havi revenigi sian amikon por sperti la amaran persekutadon, kiun, li bone sciis, Lazaro devus suferi kiel rezulto esti la objekto de la plej granda el ĉiuj demonstroj de la dia povo de la Homa Filo.
Kaj nun ni povas raporti interesan kaj instruan fakton: Kvankam tiu historio disvolviĝas kiel ŝajne natura kaj norma evento en la homaj aferoj, ĝi prezentas tre interesajn nerektajn lumigadojn. Unue, la mesaĝisto iris al Jesuo la dimanĉon, informante lin pri la Lazara malsano, kaj Jesuo sciigis, ke ĝi ne estis “mortemula,” Sekve, li iris mem en Betanion, kaj eĉ demandis al la fratinoj, “Kie vi estas kuŝiginta lin?” Kvankam ĉio tio ŝajnas indiki, ke la Majstro procedis laŭ la maniero de tiu vivo kaj akode kun la limigita kono de la homa menso, tamen, la arkivo de la universo revelas, ke la Personecigata Ĝustiganto de Jesuo ordonis reteni la Personecigatan Ĝustiganton de Lazaro sur la planedo de la Lazara morto dum nedifinita tempo, kaj tiu ordono estis registrita ĝuste kvindek minutojn antaŭ la lasta spiro de Lazaro.
Ĉu la dia menso de Jesuo sciis, eĉ antaŭ la Lazara morto, ke li relevos lin el la morto? Ni ne scias. Ni scias nur kion ni priskribas en tiu raporto.
Multaj el Jesuaj malamikoj emis moki liajn manifestadojn de korinklino, kaj ili diris inter ili: “Se li havis tian konsideron kontraŭ tiu viro, kial li tiel tardis por veni en Betanio? Se li estis tiu, kiun ili pretendas, kial li ne estas savinta sian karan amikon? Kial resanigi eksterlandojn en Galileo, se li ne povas savi tiujn, kiujn li amas?” Kaj laŭ multaj aliaj manieroj ili mokis kaj senpripense traktis la instruojn kaj fartaĵojn de Jesuo.
Tiel tiun ĵaŭdan posttagmezon, ĉirkaŭ la dua kaj duono, en la domareto de Betanio, estis preta la sceno por la prezentado de la plej granda el ĉiuj faritaĵojkonektataj kun la tera misio de Mikael de Nebadon, la plej granda manifestado de dia povo dum lia en- karniĝo, ĉar lia propra resurekto okazis post kiam li estis liberigita el la ligiloj de karna ŝelo.
La malgranda grupo kunigita antaŭ la Lazara tombo malmulte realigis la atingeblan ĉeeston de vasta multego de ĉielaj estoj de ĉiaj ordenoj arigitaj sub la direktado de Gabriel, kaj nun atendantaj laŭ la ordono de la Personigeca Ĝustiganto de Jesuo, vibrantaj pro atendo, kaj pretaj plenumi la ordonon de sia plejamata suvereno.
Kiam Jesuo prononcis tiujn parolojn, “Formetu la ŝtonon,” la arigitaj ĉielaj armeoj sin preparis por efektivigi la dramon de la Lazara resurekto en la simileco de lia mortemula karno. Tia fromo de resurekto implicas malfacilaĵojn de realigo, kiuj per granda pluso transcendas la kutiman teknikon de resurekto de la mortemulaj estaĵoj en morontiaj formoj, kaj postulas multe pli da ĉielaj personecoj, kaj multe pli grandan organizon de universaj taŭgaranĝoj.
Kiam Marta kaj Maria aŭdis tiun ordonon de Jesuo ruligi la ŝtonon el antaŭ la tombo, ili estis plenigitaj per kontraŭaj emocioj. Maria esperis, ke Lazaro estis resurektota el la morto, sed Marta, dum ŝi ĝis iel partigis la fidon de sia fratino, estis pli maltrankviligita pro la timo, ke Lazaro ne havus prezenteblan aspekton antaŭ Jesuo, la apostoloj, kaj iliaj amikoj. Diris Marta: “Ĉu ni devas ruligi flanken la ŝtonon, mia frato estas morta antaŭ kvar tagoj tiel, ke nun estas komenciĝinta la korpa putro.” Marta diris tion ankaŭ ĉar ŝi ne estis certa pri la kialo, por kiu Jesuo estis petinta, ke la ŝtono estu ruligita flanken; ŝi opiniis, ke eble Jesuo deziris nur unu lastan fojon vidi Lazaron. Ŝia sinteno ne estis certa kaj finelektita. Ĉar ili hezitis ruligis la ŝtonon, Jesuo diris:”Ĉu unue mi ne estas dirinta al vi, ke tiu malsano ne reale estis mortiga? Ĉu mi ne venis por plenumi mian promeson? Kaj post mia alveno, ĉu mi ne diris, ke se nur vi kredos, vi vidos la gloron de Dio? Kial vi dubas? Kiom da tempo necesas al vi, por ke vi kredu kaj obeu?”
Kiam Jesuo estis fininta paroli, liaj apostoloj, kun la helpo de bonvolaj najbaruloj, elkaptis la ŝtonon kaj ruligis ĝin flanken de la eniro de la tombo.
Estis la komuna kredo de la Judoj, ke la galguto sur la vojopinto de la mortanĝelo ekfunkciis fine de la tria tago tiel, ke ĝi faris ĝian plenan efekton la kvaran tagon. Ili allasis, ke la homa animo povas restadi apud la tombo ĝis la fino de la tria tago, serĉanta reanimi la mortemulan korpon; sed ili firme kredis, ke tia animo estis foririnta en la loĝejon de la forpasintaj spiritoj, antaŭ la aŭroro de la kvara tago.
Tiuj kredoj kaj opinioj pri la mortintoj kaj la foriro de iliaj spiritoj servis sekurigi en la mensoj de tiuj kiuj ne ĉeestis ĉe la Lazara tombo, kaj poste por ĉiuj kiuj aŭdis pri tio, kio okazis, ke temis reale kaj vere pri okazo de resurekto dank’ al la persona faritaĵo de tiu, kiu deklaris esti “la resurekto kaj la vivo.”
Tiu grupo da ĉirkaŭ kvardek kvin personoj stariĝis antaŭ la tombo, kaj ili povis malprecize vidi la formon de Lazaro, envolvitan en bendetoj el lino, kaj ripozanta sur la dekstra malsupra niĉo de la tombokelo. Dum tiuj teraj kreitaĵoj staradis tie enkvazaŭe angordona silento, vasta armeo da ĉielaj estoj alarmpretaj en iliaj preparaj lokoj atendis la signalon por agi, kiam ĝi estos donita de Gabriel, ilia komandanto.
Jesuo levis la okulojn, kaj diris: “Patro, mi dankas vin, ĉar vi aŭdas kaj elaŭdas mian peton. Mi scias, ke vi ĉiam aŭdas min, sed kaŭze de tiuj, kiuj estas tie kun mi, mi tial parolas al vi, por ke ili povu kredi, ke vi sendis min en la mondon, kaj ke ili povu scii, ke vi laboras kun mi en tio, kion ni estas faronta.” Kaj post kiam li estis preĝinta, li plenvoĉe kriis: “Lazaro, venu eksteren!”
Tiuj homaj observantoj senmove staris, sed la vasta ĉiela armeo estis tute movadanta en ĝia unuigata ago por obei la parolon de la Kreinto. dum ĝuste dek du sekundoj de tera tempo, la ĝis tiam senviva formo de Lazaro ekmovis kaj baldaŭ sidiĝis sur la rando de la ŝtona niĉo, sur kiu ĝi estis ripozinta. Lia korpo estis envolvita per tombaj ŝtofoj, kaj lia vizaĝo estis kovrita per tolaĵo. Kaj kiam li staris antaŭ ili - vivanta - Jesuo diris, “Malligu lin, kaj lasu lin iri.”
Ĉiuj, krom la apostoloj, Marta kaj Maria, fuĝis al la domo Ili estis terurpalaj kaj stuporplenaj. Kelkaj restis tie, sed multaj haste rehejmeniris.
Lazaro salutis Jesuon kaj la apostoloj, demandis la signifon de la tombaj ŝtofoj, kaj kial li estis vekanta en la ĝardeno. Jesuo kaj la apostoloj apartiĝis, dum Marta rakontis al Lazaro lian morton, lian entombigon kaj lian resurekton. Ŝi klarigis al li, ke li mortis la dimanĉon, kaj estis revenita en la vivon nun ĵaŭdon, ĉar li ne estis konscia pri la tempo de lia ekdormo en la morto.
Kiam Lazaro eliris el la tombokelo, la Personecigata Ĝustiganto de Jesuo, nun ĉefo de sia ordenon ordonis al la malnova Ĝustiganto de Lazaro, tiam atendanta, reveni por loĝi en la menso kaj la animo de la resurektito
Tiam Lazaro alproksimiĝis al Jesuo, kaj, kun siaj fratinoj, genuiĝis ĉe la piedoj de la Majstro por danki kaj laŭdi Dion. Jesuo, prenante Lazaron per la mano, relevis lin kaj diris . “Mia filo, tio, kio trafas vin, ankaŭ estos spertita de ĉiuj kredantoj en tiu evangelio, krom ke ili estos resurektitaj en pli glora formo. Vi estos vivanta atestanto pri la vero, kiun mi proklamis - Mi estas la resurekto kaj la vivo. Sed nun ĉiuj ni eniru en la domon, kaj ni prenu nutraĵon por niaj fizikaj korpoj.”
Dum ili marŝis al la domo, Gabriel forpetis la kromgrupojn de la ĉielaj armeoj, kaj registrigis la unuan kaj lastan okazon de resurekto de homa estaĵo en la fizika korpo sur Urantio.
Lazaro malfacile povis kompreni tion, kio estis okazinta. Li sciis, ke li estis tre malsana, sed povis nur memori, ke li estis ekdorminta kaj estis vekita. Li neniam kapablis diri kion ajn pri tiuj kvar tagoj en la tombo, ĉar li estis tute nekonscia. Tempo ne ekzistas por tiuj, kiuj dormas la mortodormon.
Kvankam multaj kredis en Jesuo pro tiu potenca faritaĵo, aliaj nur hardis siajn korojn por pli reĵeti lin. Tagmeze la morgaŭon tiu tuta historio estis disfamiĝinta en tuta Jerusalemo. Dudekoj da viroj kaj virinoj iris en Betanion por vidi Lazaron kajparoli al li, kaj la maltrankviligitaj kaj konsternitaj fariseoj hastege kunvenigis sinedrian konsilion por determini kion fari fronte al tiuj novaj disvolviĝoj.
Eĉ se la testado de tiu viro vekita el la morto multe faris por plisolidigi la fidon de la amaso de la kredantoj en la regna evangelio, ĝi havis neniun influon sur la konduto de la religiaj estroj kaj regantoj en Jerusalemo, krom rapidigi ilian decidon pereigi Jesuon kaj halti lian mision.
La morgaŭon, vendredon, je la unua posttagmeze la sinedrio sesiis por denove interkonsilii pri la temo, “Kion ni estas faronta kun Jesuo de Nazareto?” Post pli ol du horoj de diskutado kaj akrhumora debato, iu fariseo prezentis rezolucion postulantan la tujan morton de Jesuo, proklamantan, ke li estis minaco por tuta Israelo, kaj oficiale alkondukantan la sinedrion al decido de morto, sen juĝo kaj spite al iu ajn precedento.
Ripete tiu impona Judestraro dekretis, ke Jesuo devis esti arestita kaj juĝita pro blasfemoj kaj multnombraj aliaj akuzadoj de malestimo kontraŭ la Juda sankta leĝo.Jam unufoje ili estis eĉ ĝis deklari, ke li devis morti; tio estis la unua fojo kiam la sinedrio registris la deziron dekreti lian morton antaŭ iu ajn juĝo. Sed tiu rezolucio ne estis voĉdonita, ĉar dek kvar sinedriaj membroj kune demisiis, kiam tia senekzempla ago estis proponita. Kvankam tiuj demisioj ne estis oficiale ratifikitaj dum preskaŭ du semajnoj, tiu grupo da dek kvar tiun tagon eksiĝis el la sinedrio, kaj neniam denove ili kunsidis en la konsilio. Kiam tiuj demisioj estis poste ratifikitaj, kvin aliaj membroj estis eksoficigitaj, ĉar iliaj asociitoj opiniis, ke ili konservis amikajn sentojn kontraŭ Jesuo. Kun la malakcepto de tiuj dek naŭ viroj, la sinedrio havis eblecon juĝi kaj kondamni Jesuon per solidareco proksimanta la unuvoĉecon.
La sekvantan semajnon Lazaro kaj liaj fratinoj estis minacordonitaj aperi antaŭ la sinedrion. Kiam ilia atestaĵo estis aŭdita, neniu dubo povis postresti pri la fakto, ke Lazaro estis resurektita el la morto. Kvankam la aktaro de la sinedrio virtuale akceptis la Lazaran resurekton, la arkivo entenis rezolucion atribuantan tiun ĉi kaj ĉiujn aliajn mirindaĵojn plenumitajn de Jesuo al la povo de la demonprinco, kun kiu Jesuo estis deklarita esti interligita.
Kia ajn estis la fonto de lia povo por plenumi mirindaĵojn, tiuj Judaj estroj estis persvaditaj, ke se li ne estus tuje malebligita, tre baldaŭ la tuta komuna popolo kredus en li, kaj krome ekaperis seriozaj komplikaĵoj kun la romianaj aŭtoritatuloj, ĉar multaj el liaj kredantoj rigardis lin kiel la Mesio, la Israela liberiganto.
Estis dum tiu sama sesio de la sinedrio, kiam Kajafas, la ĉefpastro, esprimis por la unua fojo la malnovan judan diron, kiun li poste tiel ofte ripetis: “Estas pli bone se nur unu viro mortas, prefere ol pereas la komunumo.”
Kvankam Jesuo estis antaŭsciigita pri la konduto de la sinedrio dum tiu malluma vendreda posttagmezo, li tute ne estis perturbita kaj ripozi plu ĝis post la sabato ĉe amikoj en Betfage, domareto proksime de Betanio. Frumatene la dimanĉon Jesuo kaj la apostoloj kunvenigis, kiel konsentite, ĉe Lazaro, adiaŭis la Betanian familion, kaj revojiris al la kampadejo de Pela.
Sur la vojo de Betanio ĝis Pela la apostoloj metis al Jesuo multajn demandojn, al kiuj li tre respondis, escepte tiujn koncernantajn la detalojn pri la resurekto el la morto. Tiaj problemoj estis transe de la komprenebleco de la apostoloj; tial la majstro rifuzis diskuti tiujn temojn kun ili. Ili foriris sekrete el Betanio, kaj estis do solaj. Konsekvence Jesuo kaptis la okazon paroli al la dekuloj pri multaj aferoj, kiuj, laŭ li, preparus ilin por la afliktaj baldaŭe venontaj tagoj.
La apostoloj estis mense multe ekscititaj, kaj ili pasigis konsiderindan tempon diskuti pri siaj freŝadataj spertoj rilataj al la preĝo kaj ĝia respondo. Ĉiuj memoris la Jesuan deklaron al la Betania mesaĝisto kiam en Filadelfio li klare diris, “tiu malsano ne reale estas mortiga.” Tamen, malgraŭ tiu promeso, Lazaro efektive mortis. Dum la tuta tago, ili ankoraŭ kaj ankoraŭ rediskutis tiun temon pri la respondo al la preĝo.
La Jesuaj respondoj iliajn multajn demandojn, povas esti resumitaj kiel ĉi sube skribite:
1. Preĝo estas esprimo de la finita menso penanta alproksimigi la Infiniton. La formulado de la preĝo devas do esti limigita per la kono, la saĝeco, kaj la atributoj de la finito; same devas la respondo esti kondiĉita per la vidmaniero, la celoj, la idealoj, kaj la prerogativoj de la Infinito. Neniam povas esti observita senkontinuorompon de materiaj fenomenoj inter la formulado de la preĝo kaj la akcepto de plene spirita respondo al ĝi.
2. Kiam preĝo estas ŝajne sen respondo, la prokrasto ofte antaŭsignas pli bonan respondon, kvankam kaŭze de iuj ajn bonaj kialoj ĝi estas grande prokrastita. Kiam Jesuo diris, ke la Lazara malsano ne estis reale mortiga, Lazaro estis mortinta de jam dek unu horoj. Neniu sincera preĝo restas sen respondo, krom kiam la supera vidpunkto de la spirita mondo estas elpensinta pli bonan respondon, respondon, kiu kontentigas la peton de la homa spirito kontraste kun la preĝo de la simpla menso de la homo.
3. La tempaj preĝoj, kiam ili estas spirite ediktitaj, kaj fide esprimitaj, ofte estas tiel vastaj kaj sintezaj, ke ili povas trovi respondon nur en la eterneco; la finita peto estas iafoje tiel penetrita per la Infinita impono, ke la respondo devas longe esti prokrastita por atendi la kreadon de adekvata kapableco de ricevemo; la preĝo povas esti tiel entutiganta, ke la respondo povas esti ricevita nur en la Paradizo.
4. La respondoj al la preĝo de la mortemula menso havas ofte tian naturon, ke ili povas esti ricevitaj kaj rekonitaj nur post kiam tiu sama preĝanta menso estas atinginta la senmortan staton. Oftege la preĝo de la mortemula estaĵo ricevas respondon nur kiam tia individuo estas spiritnivele progresinta.
5. La preĝo de la Dion-konanta persono povas esti tiel misformita pro la senscieco, kaj tiel difektŝanĝita pro la superstiĉo, ke la respondo pri tio fariĝas forte nedezirebla. La spiritaj intervenantoj tradukas tian preĝon tiel, ke, kiam alvenas la respondo, la postulanto plene mankas rekoni ĝin kiel la respondo de sia preĝo.
6. Ĉiuj veraj preĝoj estas adresitaj al spiritaj estoj, kaj ĉiuj tiaj petoj devas akceptit respondojn en spiritaj terminoj, kaj ĉiuj tiaj respondoj devas konsisti en spiritaj realecoj. Spiritaj estoj ne povas disdonaci materiajn respondojn al la spiritajpetoj de eĉ materiaj estaĵoj. Materiaj estaĵoj povas efike preĝi nur kiam ili “spirite preĝas.”
7. Neniu preĝo povas esperi respondon, krom se ĝi estas naskita de la spirito kaj nutrita de la fido. Via sincera fido implicas, ke vi havas antaŭe virtuale atribuita al la ricevontoj de via preĝo la plenan rajton respondi viajn petojn laŭ tiu seperega saĝeco kaj tiu dia amo, kiujn via fido priskribas kiel ĉiam animanta tiujn estojn al kiuj vi preĝas.
8. Infano estas ĉiam en sia rajto, kiam li prenas la liberaĵon peti ion al sia parenco; kaj la parenco estas ĉiam en siaj gepatraj devoj kontraŭ la nematura infano, kiam ĝia supera saĝeco diktas, ke la respondo al la infana preĝo devas esti malfruigita, modifita, apartigita, transcendita, aŭ prokrastita por alia stadio de spirita supreniro.
9. Ne hezitu preĝi la preĝojn de arda spiriteco; ne dubu, ke vi ricevos la respondojn al viaj petoj. Tiuj respondoj estos depone atendantaj vian plenumadon de tiuj futuraj spiritaj niveloj de efektiva kosma atingo, sur tiu mondo aŭ sur aliaj, kie vi kapabliĝos rekoni kaj proprigi al vi la longe-atenditajn respondojn al viaj antaŭaj sed nematuraj petoj.
10. Ĉiuj aŭtentikaj spirite-naskitaj petoj estas certaj ricevi respondon. Petu, kaj vi ricevos. Sed memoru, ke vi estas tempaj kaj spacaj kreitaĵoj ; konsekvence vi konstante devas kalkuli kun la spactempa faktoro en la sperto de via persona akcepto de la plenaj respondoj al viaj multnombraj preĝoj kaj petoj.
Lazaro restis en sia domo de Betanio. Li estis la centro de granda intereso por multaj sinceraj kredantoj kaj multnombraj sciavidaj individuoj, ĝis la semajno de la krucumado de Jesuo, kiam li ricevis la averton, ke la sinedrio estis dekretinta lian morton. La regantoj de la Judoj estis determinitaj ĉesigi la elspansion de la Jesuaj instruoj, kaj ili prave juĝis, ke estus neutile mortigi Jesuon, se ili permesus, ke Lazaro, kiu reprezentis la kulminon de lia mirindaĵaj faritaĵoj , vivi kaj evidentigi la fakton, ke Jesuo estis resurektinta lin el inter la mortintoj. Lazaro jam estis suferinta amaran persekutadon en ilia nomo.
Tial Lazaro haste adiaŭis siajn fratinojn de Betanio, forfuĝis tra Jeriko, trairis Jordanon, neniam permesanta al si longan ripozon antaŭ esti atinginta Filadelfion. Lazaro bone konis Abneron, kaj tie li sentis sin sekura, fore de la murdaj intrigoj de la maljustega sinedrio.
Baldaŭ poste Marta kaj Maria vendis siajn bienojn de Betanio, kaj rekuniĝis kun sia frato en Pereon. Intertempe, Lazaro estis iĝinta kasisto de la Filadelfia eklezio. Li iĝis vigla defendanto de Abnero en lia debato kun Paŭlo kaj la Jerusalema eklezio. Li estis 67-jara kiam li finfine mortis pro la sama malsano, kiu lin mortigis kiam li estis junulo en Betanio.