Kajero 167084

La vizito de Filadelfio

Dum tiu tuta periodo de servado en Pereo, kiam mencio estas farita pri Jesuo kaj la apostoloj, vizitantaj la diversajn loĝlokojn, kie la sepdekuloj estis laborantaj, necesas memori, ke ĝenerale nur dek estis kun li, ĉar estis la praktiko lasi almenaŭ du el la apostoloj en Pela por instrui la homamason. Dum li prepariĝis por iri al Filadelfio, Simono Petro kaj lia frato, Andreo, revenis en la kampadejon de Pela por instrui la popolamasojn kunigitajn tie. Kiam la Majstro forlasis la kampadejon de Pela por viziti Pereon, estis sufiĉe ofte, ke de tri ĝis kvin cent el la tendumantoj lin sekvas. Kiam li alvenis en Filadelfion, li estis akompanita de pli ol ses cent sekvantoj.

Neniu miraklo okazis dum la freŝdata prediko tra la Dekapola rondvizitado, kaj escepte de la purigo de la dek lepruloj, tiam ĝis nun neniu miraklo okazis dum la Perea misio. Estis periodo, dum kiu la evangelio estis potence proklamita, sen miraklo, kaj plejofte sen la persona ĉeesto de Jesuo aŭ eĉ de liaj apostoloj.

Jesuo kaj la dek du apostoloj alvenis en Filadelfion la merkredon 22-an de februaro, kaj pasigis la ĵaŭdon kaj la vendredon ripozi pro siaj freŝdataj vojaĝoj kaj laboroj. Tiun vendredan vesperon Jakobo predikis en la sinagogo, kaj ĝenerala konsilio estis kunven- igita por la sekvanta vespero. Ili estis multe ĝojantaj pro la evangelia progreso en Filadelfio, kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj. La mesaĝistoj de Davido alportis ankaŭ novaĵojn pri la ekspansio de la regno en la tuta Palestino, kaj ankaŭ bonajn novaĵojn el Aleksandrio kaj Damasko.

1. TAGMANĜO KUN LA FARISEOJ

Vivis en Filadelfio riĉega kaj influhava fariseo, kiu estis akceptinta la instruojn de Abnero, kaj la sabatan matenon invitis Jesuon en sia domo por tagmanĝi. La homoj sciis, ke Jesuo estis atendita en Filadelfio tiam, tiel ke granda nombro da vizitantoj, inter kiuj multaj fariseoj, venis el Jerusalemo kaj el aliaj lokoj. Konsekvence ĉirkaŭ kvardek el tiuj estroj kaj kelkaj leĝistoj estis invititaj al tiu tagmanĝo, kiu estis aranĝita honore al la Majstro.

Dum Jesuo restadis apud la pordo interparolanta kun Abnero, kaj post kiam la gastiganto estis sidiĝinta, eniris en la manĝoĉambron unu el la precipaj fariseoj de Jerusalemo, membro de la sinedrio; kaj laŭ sia kutimo, li rekte iris al la honora seĝo maldekstre de la gastiganto. Sed ĉar tiu loko estis rezervita por la Majstro, kaj la dekstra por Abnero, la gastiganto faris al la Jerusalema fariseo signon, ke li sidiĝu sur kvaran seĝon maldekstre, kaj tiu altrangulo estis multe ofendita, ĉar li ne ricevis la honoran seĝon.

Baldaŭ ili estis siditaj kaj havis plezuron konversacii inter ili, ĉar la plejmulto de la ĉeestantoj estis disĉiploj de Jesuo aŭ simpatiantoj de la regno. Nur liaj malamikoj notis, ke li ne estis observinta la ceremonian manlavadon antaŭ ol altabliĝi por manĝi. Abnero lavis siajn manojn en la komenco de la manĝo, sed ne dum la manĝo.

Ĉirkaŭ la fino de la manĝo venis el la strato viro de longe afliktata pro kronika malsano kaj nun en hidropsa kondiĉo. Tiu viro estis kredanto, kaj freŝdate baptita de la Abneraj asociitoj. Li ne petis al Jesuo estis resanigita, sed Jesuo bone sciis, ke tiu afliktata viro venis dum tiu tagmanĝo esperante tiamaniere eviti la popolamasojn, kiuj kunprematis ĉirkaŭ li, kaj tiam pli certe altiri lian atenton. Tiu viro sciis, ke malmulte da mirakloj estis tiam plenumitaj; tamen li estis konjektinta en sia koro, ke lia aflikta kondiĉo povus eble estigi la kompaton de la Majstro. Kaj li ne malpravis, ĉar kiam li eniris en la manĝoĉambron, ambaŭ Jesuo kaj la memtrotaksa fariseo de Jerusalemo rimarkis lin. La fariseo ne prokrastis esprimi sian malpardonemon, ke tia individuo estas permesita eniri en en la ĉambron. Sed Jesuo rigardis kaj tiel bonkore ridetis al la malsana viro, ke tiu ĉi alproksimiĝis kaj sidiĝis teren. En la fino de la manĝo la Majstro vagrigardis siajn kompanojn gastojn, kaj signife oblikvante al la hidropsa viro, diris: “Miaj amikoj, instruistoj en Israelo kaj doktaj leĝistoj, mi ŝatus meti al vi demandon; la sabatan tagon ĉu estas aŭ ne leĝe resanigi la malsanulon kaj la afliktatan?” Sed tiuj kiuj ĉeestis konis tro bone Jesuon; ili restis mutaj; ili ne respondis lian demandon.

Tiam Jesuo iris kien la malsanulo sidis, kaj prenante lin per la mano, diris: “leviĝu kaj iru vian vojon. Vi ne petis esti resanigita, sed mi konas la deziron de via koro kaj la fidon de via animo.” Antaŭ ol la viro estis elirita el la ĉambro, Jesuo revenis al sia seĝo, kaj alparolante kunmanĝantojn, diris: “Tiel mia Patro agas, ne por instigi vin eniri en la regnon, sed por sin riveli al tiuj, kiuj estas jam en la regno. Vi povas percepti, ke estus agi kiel la Patro plenumi tiajn faritaĵojn, ĉar kiu el vi, kiu havus favoratan beston falantan en la puton, ne tuj elirus la sabatan tagon por ĝin eltiri el tie? Kaj ĉar neniu respondis al li, kaj ĉar lia gastiganto evidente aprobis tion, kio okazis, Jesuo stariĝis kaj parolis al la tuta ĉeestantaro: “Miaj fratoj, kiam vi estas invititaj por geedziĝofesto, ne sidiĝu sur la ĉefan seĝon, pro timo, ke hazarde pli honorata viro ol vi estas invitita, kaj ke la gastiganto venas por peti al vi doni vian seĝon al tiu alia kaj honorata gasto. En tia eventualaĵo, vi honte estus invitita preni malsupran seĝon ĉe la tablo. Kiam vi estas invitita por festo, estus saĝe, alvenante al la festena tablo serĉi la plej humilan lokon, kaj sidiĝi tie, tiel ke kiam la gastiganto rigardas la gastaron, li povas diri al vi: ‘Mia amiko, kial vi sidas al tiel humila loko? avancu pli alte’; kaj tiel tiu ĉi estos laŭdita en la ĉeesto de siaj kompanoj gastoj. Ne forgesu, kiu ajn leviĝas estos humiligita, dum kiu ajn vere humiliĝas estos laŭdegita. Do, kiam vi invitas por tagmanĝo aŭ akceptas por vespermanĝo, ne ĉiam invitu viajn amikojn, viajn fratojn, vian parencaron, aŭ viajn riĉajn najbarulojn, kiuj povas interŝanĝe inviti vin en iliajn festojn, kaj tiam reciproki vin. Kiam vi donas bankedon, iafoje invitu la malriĉulojn, la kriplulojn kaj la blindulojn. Tiumaniere vi estos benitaj en via koro, ĉar vi bone scias, ke la lamulo kaj la kriplulo ne povas repagi al vi vian ameman servon.”

2. PARABOLO DE LA VESPERMANĜO

Kiam Jesuo estis fininta paroli ĉe la manĝotablo de la fariseo, unu el la ĉeestantaj leĝistoj, deziranta rompi la silenton, senpripense diris: “Benita estu tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio”- kiu estis komuna esprimmaniero de tiu epoko. Tiam Jesuo rakontis parabolon, kiun eĉ lia amika gastiganto estis devigita alpreni al la koro. Li diris:

“Iu reganto donis grandan vespermanĝon, kaj estis invitinta multajn kunmanĝantojn. Je la horo de la vespermanĝo, li urĝe sendis siajn servantojn por diri al tiuj, kiuj estis invititaj: ‘Venu, ĉar nun ĉio estas preta.’ Kaj ĉiuj unuanime ekekskuziĝi. La unua diris: ‘Mi ĵus estas aĉetinta fermodomon, kaj mi devas iri por inspekti ĝin; mi petas al vi pardoni min.’ Diris alia, ‘Mi estas aĉetinta kvin bovoparojn, kaj mi devas iri por ilin ricevokontroli; mi petas al vi pardoni min.’ Ankoraŭ alia diris, ‘Mi estas ĵus edziĝinta, kaj do mi ne povas veni.’ Tiel la servantoj revenis kaj raportis tion al sia mastro. Kiam la dommastro aŭdis tion, li estis tre kolerita, kaj sin turnante al siaj servantoj, li diris, ‘mi preparigis tiun geedziĝo- feston; la junaj grasaj bestoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta por miaj gastoj, sed ili estas reĵetinta mian inviton; ĉiu estas irinta al siaj bienoj kaj siaj varoj, kaj ili eĉ montrintaj nerespekton kontraŭ miaj servantoj, kiuj invitas ilin veni por mia festo. Konsekvence, rapide iru sur la stratojn kaj la stratetojn de la urbo, kaj alkonduku tien la malriĉulojn kaj la proskribitojn, la blindulojn kaj la kriplulojn tiel, ke la edziĝofesto povu havi gastojn.’ La servantoj obeis la ordonojn de sia mastro, kaj eĉ tiam la lokoj por aliaj gastoj ne mankis. tiam diris la sinjoro al siaj servantoj: ‘Nun iru sur la vojojn kaj en la kamparon, kaj devigu tiujn, kiuj estas tie veni por plenigi tiun mian domon. Mi deklaras, ke neniu el la unuaj gastoj gustumos mian vespermanĝon.’ Kaj la servantoj obeis la ordonojn de sia mastro, kaj la domo estis plenita.”

Kiam ili aŭdis tiujn parolojn, ĉiu hejmeniris. Almenaŭ unu el la rikanemaj fariseoj, ĉeestanta tiun matenon, komprenis la signifon de tiu parabolo, ĉar li estis baptita tiun tagonkaj faris publikan konfeson de sia fido en la evangelio de la regno. Abnero predikis pri tiu parabolo tiun vesperon dum la ĝenerala konsilio de la kredantoj.

La sekvantan tagon ĉiuj apostoloj entreprenis la filozofan ekzercadon provi interpreti la signifon de tiu parabolo pri la granda vespermanĝo. Kvankam Jesuo interese aŭskultis ĉiujn tiuj diferencajn interpretojn, li firme rifuzis helpi ilin por kompreni la parabolon. Li nur diris, “ĉiu trovu ĝian signifon por si mem kaj en sia propra animo.”

3. LA VIRINO KUN MALFORTECA SPIRITO

Abnero estis araĝinta, por ke la majstro instruadu en la sinagogo tiun sabattagon. Estis la unua fojo, ke Jesuo aperis en sinagogo, de kiam ĉiuj estis fermitaj al lia instruo laŭ la ordono de la sinedrio. En la fini de la diservo, Jesuo mallevis la okulojn al iomaĝa virino, kiu prezentis senkuraĝan esprimon, kaj kiu sin tenis kunkurbita. Tiu virino estis de longe terurita, kaj ĉia ĝojo estis forlasinta ŝianvivon. Jesuo malsupreniris el la katedro, alprok- simiĝis al ŝi, kaj tuŝante ŝian ŝultron supre de la ĝibo, diris: “Virino, se nur vi kredus, vi povus tute kvita je via malforteca spirito.” Kaj tiu virino, kiu estis dum pli ol dek ok jaroj dorskurba kaj malhelpita pro la timodeprimoj, kredis la parlojn de la Majstro kaj dank’al la fido tuj tenis sin rekte. Kiam tiu virino vidis, ke ŝi sin tenis rekte, ŝi laŭtiĝis la voĉon, kaj gloris Dion.

Kvankam la malforteco de tiu virino estis tute mensa, ŝia ĝibo estanata la rezulto de ŝia mensa deprimo, la homoj opiniis, ke Jesuo estis resaniginta reale fizikan afekcion. Kvankam la kongregacio de la sinagogo de Filadelfio estis amika kontraŭ la instruoj de Jesuo, la ĉefa estro de la sinagogo estis malamika fariseo. Li samopiniis kiel la kongregacio, laŭ kiu Jesuo estis resaniginta fizikan malsanon, kaj indigninta ĉar Jesuo audacis plenumi tian aferon dum sabata tago, li stariĝis antaŭ la kongregacio kaj diris: “Ĉu ne estis ses tagoj, dum kiuj la homoj faras ilian laboron? Ili venu, do, dum tiuj labortagoj por esti resanigitaj, sed ne la sabatan tagon.”

Post kiam la malamika reganto estis tiel parolinta, Jesuo revenis sur la estrado de la parolantoj kaj diris: “Kial roli kiel hipokrituloj? Ĉu neniu el vi, la sabatan tagon, malligas sian bovon el la stalo por ĝin konduki al la bestotrinkejo? Se tia servo estas permesita la sabatan tagon, ĉu tiu virino, filino de Abraham, kiu estis katenita pro la malbono dum dek ok jaroj, ne devis esti liberigita de tiu dependeco kaj alkondukita partopreni en la akvoj de la libereco kaj la vivo, eĉ tiun sabatan tagon? Kaj dum la virino pluglori Dion, ŝia kritikanto estis humiligita, kaj la kongregacio plezuriĝis kun ŝi pro ŝia resanigo.

Kaŭze de sia publika kritiko de Jesuo tiun sabaton la ĉefa reganto se la sinagogo estis eksigita, kaj anstataŭigita de adepto de Jesuo.

Jesuo oftege liberigis tiajn timoviktimojn de ilia malforteca spirito, de ilia mensa de- primo, de ilia fobia sklaveco. Sed la homoj opiniis, ke ĉiuj tiaj afliktoj estis aŭ fizikaj malsanoj aŭ posedoj de malbonaj spiritoj.

Jesuo instruadis denove en la sinagogo la dimanĉon, kaj tiun tagon tagmeze multaj estis baptitaj de Abnero en la rivero, kiu fluis sude de la urbo. La morgaŭon, Jesuo kaj la dek apostoloj estus foririntaj al la kampadejo de Pela, se ne estis alvenita Davida mesaĝisto, kiu alportis urĝan mesaĝon por Jesuo en la nomo de liaj amikoj de Betanio, apud Jerusalemo.

4. LA MESAĜO EL BETANIO

Tre malfrue la dimanĉon 26-an de februaro kuriero el Betanio alvenis en Filadelfion, alportanta mesaĝon de Marta kaj Maria kiu diris, “Sinjoro, Tiu, kiun vi amas, estas tre malsana.” Tiu mesaĝo alveni al Jesuo en la fino de la vespera konferenco, kaj ĝuste kiam li estis forlasonta la apostolojn por la nokto. Unuatempe Jesuo nenion diris. Okazis unu el tiuj strangaj intermezoj, momento dum kiu li ŝajnis esti en komunikado kun io ekstere de li, transe de li. Tiam levanta la okulojn, li sin turnis al la mesaĝisto tiel, ke la apostoloj aŭdis lin diranta: “Tiu malsano ne reale estas mortiga. Ne dubu, ke ĝi povas esti uzita por glori Dion kaj ekzalti la Filon.”

Jesuo multe ŝatis Martan, Marian, kaj ilian fraton, Lazaron. Li amis ilin per fervora korinklino. Lia unua homa penso estis tuj iri por ilin helpi, sed alia penso venis en lian kombinitan menson. Li estis preskaŭ forlasinta la esperon, ke iam la Judaj estroj de Jerusalemo akceptu la regnon, sed tamen li amis sian popolon, kaj nun prezentiĝis al li plano, per kiu la skribistoj kaj fariseoj de Jerusalemo povus havi plian ŝancon akcepti liajn instruojn; kaj li decidis, laŭ la volo de sia Patro, fari per tiu lasta voko al Jerusalemo, la plej profundan kaj la plej stuporigan eksteran manifeston de sia tuta tera kariero alkroĉiĝis al la ideo de liberiganto faranta mirindaĵojn. Kaj kvankam li rifuzis humuliĝi plenumi materiajn mirindaĵojn, aŭ prezenti tempajn elmontradojn de politika povo, li nun petis la Patran konsenton por manifesti sian ĝis tiam nedemonstritan povon sur la vivon kaj la morton.

La judoj kutimis enterigi sian mortinton la tagon de lia forpaso; estis necesa praktiko en tiel varma klimato. Ofte okazis, ke ili entombigis iun, kiu estis simple komata, tiel ke, la duan, aŭ eĉ la trian tagon, la pretenda mortinto eliris el la tombo. Sed la Judoj kredis, ke, kvankam la spirito aŭ animo povis restadi apud la korpo dum du aŭ tri tagoj, ĝi neniam restis post la tria tago; la kvaran tagon la putro estis jam granparte farita, kaj neniam iu revenis el la tombo post tia tempospaco. Estas kaŭze de tiuj kialoj, ke Jesuo restadis ankoraŭ du plenajn tagojn en Filadelfio antaŭ pretiĝi foriri al Betanio.

Konsekvence, frumatene la merkredon, li diris al siaj apostoloj: “Ni preparu nin por iri ankoraŭ unufoje en Judeon.” Post kiam estis aŭdintaj tiujn parolojn de sia Majstro, la apostoloj apartiĝis momenton por peti konsilon unu de la alia. Jakobo prenis sur sin la direkcion de la diskutado, kaj ĉiuj ili agnoskis, ke estis simpla malsaĝo permesi, ke Jesuo denove iru en Judeon, kaj ili revenis kiel sola viro por lin informi; Diris Jakobo: “Majstro, antaŭ kelkaj semajnoj vi estis reveninta en Jerusalemo, kaj la estroj serĉis mortigi vin, dum la homoj pretis vin ŝtonumi. Dum tiuj tagoj vi donis al tiuj homoj ŝancon ricevi la veron, kaj ni ne volas permesi, ke vi iru returne en Judeon.”

Tiam diris Jesuo: “Ĉu vi ne komprenas, ke estas nur dek du horoj ĉiu tago por sekure plenumi la laboron? Se homo marŝas dum la tago, li ne stumblas, ĉar li havas lumon. Se homo marŝas dum la nokto, li estas stumblebla, ĉar li estas sen lumo. Tiel longe kiel mia tago daŭras, mi ne timas eniri en Judeon. Mi volus fari plian potencan faritaĵon por tiuj Judoj; mi volus doni al ili plian ŝancon kredi, eĉ laŭ iliaj propraj kondiĉoj - kondiĉoj de ekstera gloro kaj videblaj manifestadoj de povo de la Patro kaj de amo de la Filo. Krome, ĉu vi ne komprenas, ke nia amiko Lazaro estas ekdorminta, kaj mi volus iri lin veki el tiu dormo?”

Tiam diris unu el la apostoloj: “Majstro, se Lazaro estas ekdorminta, li estos certege resanigita.” Estis la kutimo de la Judoj paroli pri la morto, kiel dormoformo, sed ĉar la apostoloj ne komprenis, ke Jesuo volis diri, ke Lazaro estis forlasinta tiun mondon, li tiam eksplicite diris: “Lazaro estas mortinta. Kaj eĉ se pro tio la aliaj ne estas savitaj, mi estas feliĉa por vi, ĉar mi ne ĉeestis, kaj fine vi nun havos novan kialon por kredi en mi; dank’al tio, kion vi vidos, ĉiuj vi estos fortigitaj por prepariĝi al la tago, kiam mi min forpelis de vi, kaj iros al mia Patro.”

Ĉar ili ne sukcesis persvadi lin rezigni sian vojaĝon en Judeon, kaj ĉar iuj el la apostoloj hezitis eĉ akompani lin, Tomaso sin turnis al siaj kompanoj, kaj diris: “Ni estas informintaj la Majstron pri niaj timoj, sed li estis decedita iri al Betanio. Mi estas konvinkinta, tio signifas la finon; ili certe mortigos lin, sed se tiel estas la Majstra elekto, tiam ni kondutu kiel bravuloj. Ek al ankaŭ, por povi morti kun li.” Kaj estis ĉiam tiel; en la aferoj postulantaj dedicitan kaj vigla kuraĝon, Tomaso estis ĉiam la apogbato de la dek du apostoloj.

5. SURVOJE AL FENICIO

Sur la vojo al Judeo Jesuo estis sekvita de preskaŭ kvindek amikoj kaj malamikoj. La merkredon, je la horo de la tagmeza manĝo, li parolis pri la “kondiĉoj de la saviĝo” al siaj apostoloj kaj tiu grupo da sekvantoj, kaj en la fino de tiu leciono, li rakontis la parabolon de la fariseo kaj la publikano (impostokolektisto). Diris Jesuo: “Tiel, vi vidas, ke la patro donas savon al la homaj infanoj, kaj tiu savo estas libera donaco al tiuj, kiuj havas fidon akcepti la filecon en la dia familio. Estas nenio, kion homo povas fari por gajni tiun savon. La faritaĵoj de fariseeco ne povas aĉeti la favoron de Dio, kaj multaj publikaj preĝoj ne kompensos mankon de viva fido en la koro. Vi povas trompi la homojn per via ekstera sinteno, sed Dio rigardas en viaj animoj. Tio, kion mi estas diranta al vi estas bone ilustrata per du viroj, kiuj iris en la templon por preĝi, la unua fariseo kaj la alia publikano. La fariseo staris kaj preĝis en si mem: “O Dio, mi dankas vin ne simili al la cetero de la homoj, trudakirantoj, neinstruistoj, maljustuloj, adultantoj, aŭ eĉ kiel tiu publikano. Mi fastas dufoje semajne; mi donas la dismon de ĉio tio, kion mi ricevas.’ Sed la publikano apartiĝanta, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed frapis sian bruston, dirante: “Dio, estu mizerikorda kontraŭ mi, pekulo.’ Mi diras al vi, ke la publikano rehejmeniris kun la aprobo de Dio, sed ne la fariseo. Ĉar kiu ajn ekzaltiĝas si mem estos humiligita, kaj kiu ajn humiliĝas estos ekzaltita.”

Tiun vesperon en Jeriko, la malamikaj fariseoj serĉis enkapti la Majstron instigante lin paroli pri la geedziĝo kaj eksedziĝo, kiel iliaj samuloj iam faris en Galileo. Sed Jesuo lerte vanigis iliajn strebojn por alkonduki lin eniri en konflikton kun iliaj leĝoj koncernantaj la eksedziĝo. Same kiel la publikano kaj la fariseo ilustris bonan kaj malbonan religion, same iliaj eksedziĝaj praktikoj servis por oponi la plej bonajn geedzajn leĝojn de la juda kodo, kaj la hontan malrigoriĝon de la farisea interpreto pri la eksedziĝaj statutoj de Moseo. La fariseo juĝiĝis laŭ la pli malalta normo; la publikano alĝustiĝis kompare kun la plej alta idealo. Devotaĵo por la fariseo, estis rimedo por senkulpigi sian farisean neaktivecon, kaj sekurigi lin per false spirita sekureco. Adoro por la publikano, estis rimedo por instigi sian animon kompreni la necesecon penti, konfesi, kaj akcepti per la fido mizerikordan pardonon. La fariseo serĉis justecon, la publikano serĉis mizerikordon. La universa leĝo estas: Petu kaj vi ricevos; serĉu kaj vi trovos.

Kvankam Jesuo rifuzis esti entirita en debaton kun la fariseoj pri la eksedziĝo, li proklamis pozitivan instruon de la superaj idealoj koncernantaj la eksedziĝon. Li ek zaltis la geedziĝon kiel la plej idealan kaj plej altan el ĉiuj homaj rilatoj. Same, li konigis sian tre malaprobon pri la malrigoraj kaj maljustaj praktikoj de la eksedziĝode la Jerusalemaj Judoj. kiuj, en tiu tempo permesis, ke viro eksedziĝas pro la plej bagatelaj kialoj tiaj, ke malbone kuiri, malbone mastrumi, aŭ pro ne pli bona kialo ol li estis enametiĝinta de pli plaĉa virino.

La fariseoj estis eĉ instruintaj, ke tiu speco de facila eksedziĝo estis speciala escepto atribuita al la Juda popolo, ĉefe al la fariseoj. Tiel, dum Jesuo rifuzis dari deklarojn pri la geedziĝo kaj eskedziĝo, li severe denoncis tiujn hontindajn ŝajnojn de geedzaj rilatoj, kaj reliefigis ilian maljusteco kontraŭ virinoj kaj infanoj. Li neniam sankciis iun ajn eksedziĝan praktikon, kiu donis al viro iun ajn avantaĝon sur virino; la majstro aprobis nur tiujn instruojn, kiuj atribuis al virinoj la egalecon kun la viroj.

Kvankam Jesuo ne ofertis novajn regulojn regantajn geedziĝon kaj eksedziĝon, li kuraĝigis la Judojn vivi laŭ siajn propraj leĝoj kaj plej altaj instruoj. Li konstante invokis la skribatajn skribaĵojn en sia strebo por plibonigi iliajn praktikojn konforme al tiuj sociaj direktivoj. Subtenante la altajn kaj idealajn konceptojn de geedziĝo, Jesuo lerte evitis konflikton kun siaj demandantoj pri la sociaj praktikoj elvokataj, aŭ en iliaj skribataj leĝoj, aŭ per iliaj tiel-karegaj eksedziĝaj privilegioj.

Estis tre malfacile por la apostoloj kompreni la Majstran malinklinon fari pozitivajn deklarojn pri sciencaj, sociaj, ekonomiaj, kaj politikaj problemoj. Ili ne plene realigis, ke lia tera misio estis ekskluzive dediĉita al la revelacioj pri spiritaj kaj religiaj veraĵoj.

Post kiam Jesuo estis parolinta pri geedziĝo kaj eksedziĝo, pli malfrue tiun vesperon, la apostoloj private metis multajn pliajn demandojn, kaj liaj respondoj al iliaj esploroj liberigis iliajn mensojn de multaj falsaj ideoj. Konklude de tiu konferenco, Jesuo diris: “La geedziĝo estas honorinda kaj dezirinda por ĉiuj homoj. La fakto ke la Homa Filo daŭrigas sian teran mision sole ne estas pripensadan temon pri la dezirindeco de la geedziĝo. Tiu farmaniero estas laŭ la Patra volo, sed tiu sama Patro ordonis la kreadon de maskloj kaj femaloj, kaj estas la dia volo, ke viroj kaj virinoj trovas sian plej altan servon, kaj la ĝojn, kiu rezultas de tio, en la estigo de hejmoj por akcepti kaj eduki infanojn, en la kreado de kiuj tiuj gepatroj iĝas kunasociitoj kun la kreintoj de ĉielo kaj tero. Kaj pro tiu kialo viro forlasos patron kaj patrinon por korligiĝi al sia edzino, kaj ambaŭ iĝos kiel unu.”

Tiumaniere Jesuo senŝarĝigis la apostolajn mensojn de multaj turmentoj pri la geedziĝo, kaj klarigis multajn miskomprenojn pri la eksedziĝo. Samtempe, li multe faris por ekzalti iliajn idealojn de socia kuniĝo, kaj por pligrandigi ilian respekton kontraŭ virinoj, infanoj, kaj hejmo.

6. BENO DE LA ETULOJ

Tiun vesperon la Jesua mesaĝo pri la geedziĝo kaj la feliĉego de la infanoj disvastiĝis en tuta Jeriko tiel, ke la sekvantan matenon longtempe antaŭ ol Jesuo kaj la apostoloj prepariĝas por foriri, eĉ antaŭ la tempo de la matenmanĝo, multnombraj patrinoj venis apud la Jesua loĝejo, alportantaj siajn infanojn en siaj brakoj, kaj tenantaj ilin per la mano, kaj dezirantaj, ke li benu la etulojn. Kiam la apostoloj eliris kaj vidis tiun popolamason da patrinoj kun iliaj infanoj, ili provis ilin forpeli, sed tiuj virinoj rifuzis foriri ĝis kiam la Majstro estos surmetintaj la manojn sur iliaj infanoj kaj ilin benintaj. Kaj kiam la apostoloj laŭte admonis tiujn patrinojn, Jesuo, aŭdanta latumulton, eliris kaj indigne riproĉis ilin, dirante: “Toleru, ke la etuloj venu al mi; ne malpermesu al ili; ĉar de tiaj estas la ĉiela regno. Vere, vere, mi diras al vi, kiu ajn ne akceptas la regnon de Dio kiel etulo, malfacile eniros en ĝi por kreski ĝis la plena staturo de sia spirita humaneco.”

Kaj kiam la Majstro estis parolinta al siaj apostoloj, li akceptis ĉiujn infanojn, kaj surmetante la manojn sur ilin, li diris kuraĝigajn kaj esperajn parolojn al iliaj patrinoj.

Jesuo ofte parolis al siaj apostoloj pri la ĉielaj rezidlokoj, kaj instruis, ke la progresantaj infanoj de Dio devas tie spirite kreski, kiel la infanoj fizike kreskas sur tiu mondo. Kaj tiel aperas ofte kiel ordinaraj la sanktaj eventoj, kiel tiun tagon tiuj infanoj kaj iliaj patrinoj malmulte realigis, ke la spektantaj inteligentuloj de Nebadon observis la infanojn de Jeriko ludantaj kun la kreinto de universo.

La virina statuso en Palestino estis multe plibonigita dank’al la Jesua instruo; kaj tiel estus estita tra la tuta mondo, se liaj adeptoj ne estus tiel foriĝintaj el tio, kion li diligente intruadis al ili.

Estis ankaŭ en Jeriko, okaze de diskutado pri la frutempa religia trejnado de la infanoj al kutimoj de dia adoro, ke Jesuo encerbigis al la apostoloj la gravan valoron de la beleco kiel influo alkondukanta al la impulso adori, speciale ĉe la infanoj. La Majstro pere de preceptoj kaj ekzemploj instruis la valoron de la adoro kontraŭ la Kreinto meze de la naturaj kadroj de la kreo. Li preferis komunii kun la ĉiela Patro meze de la arboj kaj inter la humilaj kreitaĵoj de la natura mondo. Li havis plezuron kontempli la Patron tra la inspira spektaklo de la stelitaj regnoj de la Kreintoj Filoj.

Kiam ne eblas adori Dion en la naturaj tabernakloj, homoj devus kiel eble plej bone fari por taŭgaraĝi domojn de beleco, adorejojn de alloga simpleco kaj artista plibeliĝo tiel, ke la plej altaj el la homaj emocioj povu esti vekitaj, en asocio kun la intelekta ektraktado de spirita komuneco kun Dio. Vereco, beleco, kaj sankteco estas potencaj kaj efikaj helpoj por vere adori. Sed la spirita komuneco ne estas faciligita simple per masiva ornamarto, kaj la ekscesa plibeliĝo de ellaborita kaj ostentacia homa arto. Beleco estas pli religia kiam ĝi estas pli simpla kaj pli simila al la naturo. Kiel malfeliĉaj estas la etuloj, kiuj havas sian unuan kontakton kun nocioj de publika adoro en malvarmaj kaj nudaj ĉambroj tiel tute sen beleca allogo kaj tiel malplenaj de kuraĝiga sugesto kaj inspira sankteco. La infano devus esti naturmeze alkondukita al la adoro, kaj pli malfrue akompanita de siaj gepatroj en publikajn domojn de religia kunvenantaro, kiuj estu almenaŭ tiel materie allo- gaj kaj artiste belaj, kiel la domo en kiu la ĉiutage loĝas.

7. LA INTERPAROLADO PRI LA ANĜELOJ

Dum ili transpasis la montetojn inter Jeriko kaj Betanio, Natanaelo marŝis dum la pli granda parto de la vojiro ĉe la flanko de Jesuo, kaj ilia interparolado pri la infanoj rilate al la ĉiela regno nerekte alkondukis al la konsidero de la ministerio de la anĝeloj. Natanaelo fine metis al la Majstro tiun demandon: “Ĉar la grandpastro estas sadukeo, kaj ĉar la sadukeoj ne kredas en la anĝeloj, kion ni instruos pri la ĉielaj ministerioj?” Tiam, inter aliaj aĵoj, Jesuo diris:

“La anĝelaj armeoj estas apartigita ordeno de kreitaj estaĵoj; ili estas tute diferencaj de la materia ordeno de mortemulaj kreitaĵoj, kaj ili funkcias kiel aparta grupo da universaj inteligentuloj. La anĝeloj ne apartenas al la grupo de kreitaĵoj nomataj “la Filoj de Dio” en la skribaĵoj; ili ankaŭ ne estas la glorigitaj spiritoj de la mortintaj homoj, kiuj estas progresintaj tra la altaj rezidlokoj. La anĝeloj estas rekta kreo, kaj ili ne reproduktiĝas. La anĝelaj armeoj havas nur spiritan parencecon kun la homa raso. Dum homo progresas en la vojaĝo al la Patro de la Paradizo, li trairas dum momento estostaton analogan al la stato de la anĝeloj, sed mortemula homo neniam iĝas anĝelo.

“La anĝelaj neniam mortas, kiel homoj mortas. La anĝeloj estas senmortaj, krom se, hazarde, ili estas implikitaj en la peko, kiel iuj el ili per la mistifikadoj de Lucifero. La anĝeloj estas spiritaj servistoj de la ĉielo, kaj ili estas nek tute saĝaj, nek tute potencaj. Sed ĉiuj lojalaj anĝeloj estas vere puraj kaj sanktaj.

“Ĉu vi ne memoras, ke mi iam unufoje diris al vi, ke se viaj spiritaj okuloj estus unk- titaj, vi vidus tiam la ĉielojn malfermitaj kaj la anĝelojn de Dio suprenirantajn kaj malsuprenirantajn? Estas per la ministerio de la anĝeloj, ke mondo povas esti konservita kontakte kun aliaj mondoj, ĉar ĉu mi multfoje ne diris al vi, ke mi havas aliajn ŝafinojn, kiuj ne estas de tiu grego? Kaj tiuj anĝeloj ne estas la spionoj de la spirita mondo, kiuj kontrolas vin, kaj sekve diras al la Patro la pensojn de via koro, kaj denuncas viajn karnagojn. La Patro ne bezonas tiun servon, ĉar lia propra spirito vivas en vi. Sed tiuj anĝelaj spiritoj funkcias por konservi parton de la ĉiela kreo informata pri la agoj de aliaj kaj malproksimaj partoj de la universo. Kaj multaj el la anĝeloj, kiuj laboras en la registaro de la Patro kaj en la universoj de la Filoj, estas postenigitaj por servi la homajn rasojn. Kiam mi instruis al vi, ke multaj el tiuj serafoj estas protektantaj spiritoj, mi parolis nek per figura lingvo nek per poeziaj streboj. Kaj ĉio tio estas vera, spite al via malfacileco kompreni tiujn aferojn.

“Multaj el tiuj anĝeloj estas varbigitaj en la laboro savi homojn , ĉar ĉu mi ne parolis al vi pri la serafa ĝojo kiam unu animo elektas forlasi la pekon, kaj ekserĉas Dion? Mi eĉ parolis al vi pri la ĝojo en la ĉeesto de la anĝeloj de la ĉielo pro nur pekulo, kiu pentas, per tio indikanta la ekziston de aliaj kaj pli altaj ordenoj de ĉielaj estoj, kiuj estas same koncernataj en la spirita bonstato kaj la dia progreso de la mortemula homo.

“Tiuj anĝeloj ankaŭ multe interesiĝas al la rimedoj per kiuj la homa spirito estas liberigita de la tabernakloj de la karno, kaj lia animo eskortita ĝis la ĉielaj rezidlokoj. La anĝeloj estas la fidindaj kaj ĉielaj gvidistoj de la animo de la homo dum tiu neesplorita kaj nedifinita periodo de tempo, kiu intervenas inter la karna morto kaj la nova vivo en la spiritaj loĝejoj.”

Kaj li estus kunparolinta ankoraŭ kun Natanaelo pri la ministerio de la anĝeloj, sed li estis interrompita pro la alproksimiĝo de Marta, kiu estis informita, ke la Majstro estis elvenonta en Betanion de amikoj, kiuj estis observintaj lin suprenirantan la montetojn oriente. Kaj ŝi nun hastis por akcepti lin.