Kajero 166084
Ekde la 11-a ĝis la 20-a de februaro, Jesuo kaj la dekduuloj rondvizitis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn de norda Pereo, kie la asociitoj de Abnero kaj la membroj de la virinaro estis laborantaj. Ili trovis, ke tiuj mesaĝistoj de la evangelio bone sukcesis, kaj Jesuo ripetade altiris la atenton de la apostoloj al la fakto, ke la regna evangelio povis disvastiĝi sen akompano de mirakloj kaj mirindaĵoj.
Tiu tuta misio de tri monatoj en Pereo estis per malmulte da helpo de la dek du apostoloj plensukcese plenumita, kaj la evangelio de tiu epoko reflektis ne tiel la Jesuan personecon, sed prefere liajn instruojn. Sed liaj adeptoj ne longe sekvis liajn ins- trukciojn, ĉar baldaŭ post la Jesua morto kaj resurekto, ili foriĝis el liaj instruoj kaj ekkonstruis la unuatempan eklezion ĉirkaŭ la miraklaj konceptoj kaj la glorigitaj memoroj de lia dia-homa personeco.
La sabaton 18-an de februaro, Jesuo estis en Ragaba, kie vivis riĉa fariseo nomata Natanaelo; kaj konsiderante, ke granda nombro da liaj kompanoj fariseoj sekvis Jesuon kaj la dekduulojn en la landa rondvizitado, tiun sabatan matenon, li preparis matenlunĉon por ili ĉiuj, ĉirkaŭ dudek personoj, kaj invitis Jesuon kiel honorgaston.
Ĝuste kiam Jesuo alvenis je tiu matenlunĉo, la plejmulto de la fariseoj, kun du aŭ tri leĝistoj, jam ĉeestis kaj altabligitaj. La Majstro tuj lokiĝis maldekstre de Natanaelo sen iri al la akvokruĉo por lavi siajn manojn. Multaj el la fariseoj, speciale tiuj favoraj al la Jesuaj instruoj, sciis, ke li lavis siajn manojn nur cele al la neteco, ke li abomenis tiujn pure ceremoniajn ritojn; tial ili ne estis surprizitaj pro lia rekta altabliĝado sen esti dufoje lavinta siajn manojn. Sed Natanaelo estis ŝokita pro tiu manko de la Majstro kontraŭ la plenumado de la striktaj postuloj de farisea praktiko. Jesuo lavis siajn manojn, kiel faris la fariseoj, nek post ĉiu plado nek en la fino de la manĝo.
Post konsiderindaj flustradoj inter Natanaelo kaj malamika fariseo dekstre de li, kaj post multaj brovaj kuntiradoj kaj malestimaj paŭtoj de disdegno de tiuj, kiuj sidis kontraŭ la Majstro, Jesuo finfine diris: “Mi opiniis, ke vi invitis min en tiun domon por rompi la panon kun mi, kaj eble informiĝi de mi pri la proklamado de la nova evangelio de la regno de Dio; sed mi perceptas, ke vi estas veniginta min tien porĉeesti al elmontrado de ceremonia devoteco kontraŭ via propra fariseeco. Tiun servon vi estas nun plenuminta kontraŭ mi; sekve en tiu okazo kian honoron vi faros al mi kiel via gasto?“
Kiam la Majstro estis tiel parolinta, ili mallevis la okulojn al la tablo, kaj restis silentaj. Kaj, ĉar neniu parolis, Jesuo diris plu: “Multaj el vi fariseoj estas tie kiel amikoj; kelkaj estas eĉ miaj disĉiploj, sed la plejmulto de la fariseoj persistas en sia rifuzo vidi la lumon, kaj rekoni la veron, eĉ kiam la ago de la evangelio estas prezentita al ili en granda povo. Kiel zorge vi purigas la eksteron de la pokaloj kaj pladoj, dum la ujoj de spirita nutraĵo estas malpuraj kaj poluitaj! Vi faras vin certaj prezenti al la homoj pian kaj sanktan aspekton, sed interne viaj animoj estas plenigitaj per fariseeco, avido, trudakiro, kaj ĉia speco de spirita perversio. Viaj ĉefoj eĉ aŭdacas komploti kaj planizi la murdon de la Homa Filo. Ĉu vi, sensencaj, ne komprenas, ke la ĉiela Dio rigardas, kiel la internajn motivojn de via animo, tiel viajn eksterajn ŝajnigojn kaj viajn piajn kredokonfesojn? Ne opiniu, ke la donaco de almozoj kaj la pago de dismoj purigos vin de la malrekteco kaj kapabligos vin vin prezenti puraj antaŭ la juĝisto de ĉiuj homoj. Ve al vi, fariseoj, kiuj estas persistintaj forĵeti la vivlumon! Vi diligenteme pagas la dismon, kaj vi ostentacie donas almozon, sed vi konscie forpuŝas la vizitadon de Dio kaj forĵetas la revelacion de lia amo. Kvankam estas tute juste por vi dediĉi vian atenton sur tiujn duarangajn devojn, sed vi ne devus esti neglektintaj tiujn pli gravajn neelfaritajn postulojn. Ve al ĉiuj, kiuj fuĝas de la justeco, forpuŝas la mizerikordon, kaj forĵetas la veron! Ve al ĉiuj, kiuj malrespektas la revelacion de la Patro, dum ili serĉas honorificajn seĝojn en la sinagogo kaj arde deziras flatajn salutojn sur la vendeja placo!”
Kiam Jesuo estis leviĝonta por foriri, unu el la leĝistoj, kiu estis altabligita, sin turnante al li, diris: “Sed, Majstro, en kelkaj el viaj diroj vi riproĉas ankaŭ nin. Ĉu nenio estas bona je la skribistoj, la fariseoj, kaj la leĝistoj?” Kaj Jesuo, leviĝante, replikis al la leĝisto: “Vi, kiel la fariseoj, vi ĝuas preni la unuajn lokojn en la festoj, kaj surmeti longajn robojn, dum vi metas pezajn, pene porteblajn ŝarĝojn, sur la ŝultrojn de la homoj. Kaj kiam la homaj animoj ŝanceliĝas sub tiuj pezaj ŝarĝoj, vi ne volas levi eĉ unu el viaj fingroj. Ve al vi, kiuj trovas vian pli grandan plezuron konstrui tombomonumentojn por la profetoj, kiujn viaj prapatroj mortigis! Kaj vi aprobas tion, kion viaj prapatroj faris, ĉar vi evidentigas la projekton mortigi tiujn, kiuj venas hodiaŭ plenumi tion, kion plenumis iam la profetoj -proklami la rektanimecon de Dio, kaj riveli la mizerikordon de la ĉiela Patro. Sed el ĉiuj pasintaj generacioj, la sango de la profetoj kaj apostoloj estos plendopostulita al tiu perversa kaj farisea generacio. Ve al ĉiuj el vi, leĝistoj, kiuj estas forprenintaj la konŝlosilon de la komuna popolo! Vi mem rifuzas eniri sur la vervojon, kaj samtempe vi volus malhelpi ĉiujn, kiuj serĉas eniri tien. Sed vi ne povas tiel fermi la pordojn de la ĉiela regno; tiujn ĉi ni estas malfermintaj al ĉiuj, kiuj havas la fidon por eniri, kaj tiuj portaloj de mizerikordo ne estos fermitaj pro la antaŭjuĝo kaj la aroganteco de falsaj instruistoj kaj malveraj ŝafistoj, kiuj estas kiel blankigitaj sepultejoj, kiuj ekstere aspektas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia spirita malpureco.”
Kaj kiam Jesuo estis fininta paroli, li leviĝis de ĉe la Natanaela tablo, li eliris el la domo sen esti preninta manĝaĵon. Kaj, el la fariseoj kiuj aŭdis tiujn parolojn, iujekkredis lian instruon - kaj eniris en la regnon, sed la pli granda nombro persistis sur la vojo de la mallumo, iĝanta des pli decidema atente observi por kapti iujn el liaj paroloj, kiujn ili povus uzi por lin voki kaj juĝi antaŭ la sinedrion en Jerusalemo.
Estis nur tri temoj, pri kiuj la fariseoj aparte atentis:
1. Strikta praktiko de la dismo.
2. Skrupula observado de la reguloj de puriĝo.
3. Evito de asocio kun ĉiuj ne-fariseoj.
En tiu epoko, Jesuo serĉis konigi la spiritan senutilecon de la du unuaj praktikoj, dum li rezervis por posta okazo, kiam li denove manĝos kun pluraj el tiuj samaj viroj, siajn rimarkojn rilatajn al la riproĉoj kontraŭ la fariseoj pri ilia rifuzo ligi sociajn rilatojn kun la ne-fariseoj.
La sekvantan tagon Jesuo kaj la dekduuloj iris al Amatus, proksime de la Samaria limo. Kaj dum ili alproksimiĝis al la urbo, ili renkontis grupon da dek lepruloj, kiuj restadis proksime de tiu loko. Naŭ el tiu grupo estis Judoj, unu samaritano. Kutime tiuj Judoj estus sin detenintaj de ĉia asocio kun tiu samaritano, sed ilia komuna aflikto estis pli ol sufiĉa por venki ĉian religian antaŭjuĝon. Ili estis multe aŭdintaj pri Jesuo kaj liaj fruaj mirakloj de resanigo , kaj ĉar la sepdekuloj estis kutimiĝintaj anunci la antaŭvidan alvenon de Jesuo, kiam la Majstro rondvizitis kun la dekdduloj, la dek lepruloj estis informitaj, ke lia apero estis atendita en tiu najbarejo je tiu momento; kaj konsekvence, ili estis posteniĝintaj tie, en la alirejoj de la urbo, kie ili esperis altiri lian atenton kaj peti al li ilin resanigi. Kiam la lepruloj vidis Jesuon pasi proksime de ili, ili ne aŭdacis alproksimiĝi al li, ili malproksime stariĝis, kaj kriis al li: “Majstro, kompatu al ni; purigu nin de nia aflikto; resanigu nin, kiel vi estas resaniginta aliajn.”
Jesuo estis ĵus klariginta al la dekduuloj, kial la Nejudoj de Pereo, kaj la malpli ortodoksaj Judoj, estis pli volonte kredantaj la evangelion predikitan de la sepdekuloj, ol la pli ortodoksaj kaj tradicie ligitaj Judoj de Judeo. Li altiris ilian atenton al la fakto, ke ilia mesaĝo estis pli volonte akceptita de la Galileanoj, kaj eĉ de la Samaritanoj. Sed la dek du apostoloj ne ankoraŭ estis pretaj por nutri amikajn sentojn kontraŭ la Samaritanoj de tiel longe malestimitaj.
Konsekvence, kiam Simono Zelotes rimarkis la Samaritanon inter la lepruloj, li serĉis instigi la Majstron ne halti kaj eniri en la urbon eĉ senhezite por salutojn kun ili. Sed Jesuo diris al Simono: “Sed se la Samaritano amas Dion tiom, kiom la Judoj? Ĉu ni devus juĝi niajn samulojn? Kiu povas diri? Se ni resanigos ĉiujn tiujn dekulojn, eble la Samaritan montriĝos pli dankema eĉ ol la Judoj. Ĉu vi vin sentas certa pri via opinio, Simono?” Kaj Simono tuj replikis, “Se vi ilin purigos, vi baldaŭ scios tion.” Kaj replikis Jesuo: “Tiel estos, Simono, kaj vi baldaŭ konos la veron pri la dankemo de la homoj kaj la amema mizerikor- do de Dio.”
Jesuo irante al la lepruloj, diris:”Se vi volu esti resanigitaj, iru tuj aperi al la pastroj kiel preskribas la Mosea leĝo.” Kaj dum ili ekiris, ili estis resanigitaj. Kiam la Samaritano vidis, ke li estis resanigita , li revenis, kaj serĉis Jesuon, laŭte ekglorante Dion. Kaj kiam li estis trovinta la Majstron, li falis genue ĉe liaj piedojn, kaj dankesprimis por sia purigo. La naŭ aliaj, la Judoj, estis ankaŭ malkovrintaj siajn resanigojn, kaj kvankam ili ankaŭ estis dankemaj pro siaj resanigoj, ili daŭrigis sian vojiron por aperi al la pastroj.
Dum la Samaritano genue restis ĉe la piedoj de Jesuo, la Majstro vagrigardante al la dekduuloj, kaj speciale Simono Zelotes, diris: “Ĉu la dekdduuloj ne estis resanigitaj? Tiam, kie estas la naŭ aliaj , la Judoj? Nur unu, tiu eksterlando estas revenita por glori Dion.” Tiam li diris al la Samaritano: “Leviĝu, kaj iru vian vojon; via fido resanigis vin.”
Jesuo denove rigardis siajn apostolojn dum la eksterlando foriris. Kaj ĉiuj apostoloj rigardis al Jesuo, krom Simono Zelotes, kies okuloj estis mallevitaj.La dekduuloj diris nenion, nek Jesuo parolis, estis ne necese.
Kvankam ĉiuj tiuj dek viroj reale kredis esti lepruloj, nur kvar estis tiel afliktitaj. La ses aliaj estis resanigitaj de haŭtmalsano, kiun estis konfuzita kun la lepro. Sed la Samaritano reale havis la lepron.
Jesuo ordonis la dekduulojn nenion diri pri la purigo de la lepruloj, kaj enirante en Amatus, li rimarkis: “Vi vidas kiel la infanoj, eĉ kiam ili estas malobeemaj kontraŭ la volo de sia Patro, konsideras siajn benojn kiel estantaj memkompreneblaj. Ili opinias, ke estas malmulte grave neglekti dankesprimi kiam la Patro favordonas la resanigon al ili, sed, kiam la fremduloj ricevas donacojn de la dommastro, ili estas miroplenaj kaj estas devigitaj dankesprimi dankeme pro la bonaj aĵoj, kiuj estis donitaj al ili.” Kaj ankoraŭ la apostoloj nenion replikis post la Majstraj paroloj.
Dum Jesuo kaj la dekduuloj interparolis kun la mesaĝistoj de la regno en Gerasa, unu el la fariseoj, kiu kredis en li metis tiun demandon: “Majstro, ĉu malmulte aŭ multe da personoj estos reale savitaj? Kaj Jesuo, respondanta, diris:
“Vi estas lernintaj, ke nur la infanoj de Abraham estos savitaj; ke nur la nejudoj de adopto povas esperi la saviĝon. Iuj el vi estas pripensintaj, ke, ĉar la skribaĵoj rapor tas, ke el ĉiuj la svarmoj, kiuj eliris el Egiptio, nur Kaleb kaj Joŝua vivis por eniri en la promesitan landon, kompare malmulte el tiuj kiuj serĉas la ĉielan regnon trovos eniri en ĝin.
“Vi havas ankaŭ alian diraĵon inter vi, kiu entanas multe da vero: La vojo kondukanta al la eterna vivo estas mallarĝa, la pordo kiu alkondukas tien estas same mallarĝa, tiel ke el tiuj, kiuj serĉas la saviĝon, malmulte povas eniri tra tiu pordo. Vi havas ankaŭ instruon, laŭ kiu la vojo akondukanta al la detruo estas larĝa, kaj ankaŭ larĝa ĝia eniro, kaj multaj elektas tiun vojon. Tiu proverbo ne estas sen signifo. Sed mi deklaras, ke la saviĝo unue estas fakte persona elekto. Eĉ se la la pordo de la vivvojo estas mallarĝa, ĝi estas sufiĉe larĝa por akcepti ĉiujn, kiuj sincere serĉas eniri, ĉar mi estas tiun pordon. La Filo neniam rifuzos la eniron al iu ajn infano de la universo, kiu per fido serĉas trovi la Patron dank’ al la Filo.
“Sed jen la danĝero por ĉiuj, kiuj volus prokrasti sian eniron en la regnon, por serĉi plu la plezurojn de la nematureco, kaj sin allasi al la egoistaj kontentigoj. Estantaj rifuzintaj eniri en la regnon kiel spirita sperto, povas esti, ke ili serĉos eniri tien, post kiam la gloro de la pli bona vojo estos revelaciita en la venonta erao. Kaj kiam do tiuj kiuj forpelis la regnon, kiam mi venis en la simileco de la homaro, serĉos trovi eniron kiam ĝi estos rivelita en la simileco de la dieco, tiam mi diros al ĉiuj tiaj egoistoj: Mi ne scias el kie vi estas. Vi estas havintaj vian oportunon por vin prepari cele al tiu ĉielaneco, sed vi rifuzis ĉiujn tiajn proponojn de mizerikordo; vi forpelis ĉiujn invitojn veni dum la pordo estis malfermita. Nun, por vi, kiuj estas rifuzintaj la saviĝon, la pordo estas fermita. Tiu pordo ne estas malfermita por tiuj, kiuj volus eniri en la regnon por sin egoiste glori. Saviĝo ne estas por tiuj, kiuj malmulte pretas pagi la prezon de tutkora dediĉo fari la volon de mia Patro. Kiam vi spirite kaj anime estas turnintaj la dorson al la Patra regno, estas neutila mense kaj korpe starigi antaŭ tiu pordo kaj frapi, dirante, ‘Sinjoro, mafermu al ni; ni volus ankaŭ esti grandaj en la regno.’ Tiam mi deklaros, ke vi ne estas de mia grego. Mi ne akceptos vin inter tiuj, kiuj estas batalintaj la bonan batalon de la fido kaj gajnintaj la rekompencon de la neprofitcela servo en la regno sur tero. Kaj kiam vi diras, ‘Ĉu ni ne manĝis kaj trinkis kun vi, kaj ĉu vi ne instruadis en niaj stratoj?’ Tiam mi ankoraŭ deklaros, ke vi estas spirite fremdaj; ke ni ne estis kune servantoj en la Patra servo de mizerikordo sur tero; ke mi ne konas vin; kaj tiam la juĝisto de la tuta tero diros al vi: ‘Foren, vi ĉiuj kiuj estas ĝuintaj en la aferoj de la maljusteco.’
“Sed ne timu, Kiu ajn sincere deziras trovi la eternan vivon enirante en la regnon de Dio certe trovos tian eternan saviĝon. Sed vi kiuj rifuzas tiun saviĝon iun tagon vidos la profetojn de la semo de Abraham sidigitaj kun la kredantoj de la nejudaj nacioj en tiu glorigita regno partigi la vivpanon kaj sensoifiĝi per la vivakvo. Tiuj kiuj tiamaniere per la persistaj sturmoj de viva fido spiritpotence konkeros la regnon, venos el la nordo kaj la sudo, kaj el la oriento kaj la okcidento. Kaj jen, multaj kiuj estas unuaj estos lastaj, kaj tiuj kiuj estas lastaj multifte estos unuaj.”
Se verdiri estis nova kaj eksterkutima versio de la malnova kaj familiara proverbo pri la rekta kaj mallarĝa vojo.
Malrapide la apostoloj kaj multaj el la disĉiploj lernis la signifon de la frua deklaro de Jesuo: “Krom se vi estas denove naskiĝintaj, vi ne povas eniri en la regnon de Dio.” Tamen, por ĉiuj tiuj, kiuj estas korhonestaj kaj fidsinceraj, tio restas eterne vera: “Jen, mi staras ĉe la pordoj de la homaj koroj, kaj mi frapas, kaj se iu ajn malfermos al mi, mi eniros, kaj vespermanĝos kun li, kaj lin nutros per la vivpano; ni estos unu en spirito kaj celo; tiel ni ĉiam estos fratoj dum la tuta kaj fruktoplena tasko serĉi la Paradizan Patron.” Kaj tiel, se malmulte aŭ multe estos savitaj tute dependas se malmulte aŭ multe kalkulos kun la invito: “Mi estas la pordo, mi estas la nova kaj viva vojo, kaj kiu ajn volas povas eniri por implikiĝi en la senfina ver-serĉado por la eterna vivo.”
Eĉ la apostoloj plene kapablis kompreni lian instruon pri la neceseco uzi spiritan forton por breĉi en la materia rezisto kaj transpasi ĉiun teran obstaklon, kiu povus hazarde stariĝi sur la komprenovojo de la tutgravaj spiritaj valoroj de la nova vivo en la spirito kiel la liberigitaj filoj de Dio.
Plejmulte la Palestinanoj nur dufoje ĉiu tago manĝis, sed estis la kutimo de Jesuo kaj la apostoloj, kiam ili vojaĝis, posttagmeze paŭzi por ripozi kaj sin nutri. Kaj estis dum tia paŭzo sur la vojo al Filadelfio, ke Tomaso demandis al Jesuo: “Majstro, estanta aŭdinta viajn rimarkojn dum ni vojaĝis tiun matenon, mi ŝatus scii se spiritaj estoj estas koncernitaj en la produkto de strangaj kaj eksterordinaraj eventoj en la materia mondo , kaj demandi se la anĝeloj kaj aliaj spiritaj estoj kapablas antaŭeviti la akcidentojn.”
Kiel respondo al la Tomasa demando, Jesuo diris: “Ĉu mi ne estas de sufiĉe da tempo kun vi, ke vi ankoraŭ metias plu al mi tiajn demandojn? Ĉu vi ne estas observintaj kiel la Homa Filo vivas unuece kun vi, kaj konsekvence rifuzas uzi la ĉielajn fortojn por lia persona vivteno? Ĉu ĉiuj ni ne vivas per la samaj rimedoj, per kiuj ĉiuj homoj ekzistas? Ĉu vi vidas la povon de la spirita mondo evidentigita en la materia vivo de tiu mondo, krom por la revelacio de la Patro kaj kelkaj resanigoj de liaj afliktitaj infanoj?
“Tro longtempe viaj prapatroj kredis, ke prospero estis indiko de la dia aprobo, kaj malprospero la pruvo de la malplaĉo de Dio. Mi deklaras, ke tiaj kredoj estas superstiĉoj. Ĉu vi ne rimarkas, ke multe pli granda nombro da malriĉuloj ĝoje akceptas la evangelion, kaj tuj eniras en la regnon? Se riĉaĵoj pruvas la dian favoron, kial la riĉuloj tiel ofte rifuzas kredi tiun bonan novaĵon de la ĉielo?
“La Patro faligas sian pluvon sur la justajn kaj la maljustajn homojn; la suno same brilas supre de la rektanimaj kaj la malrektanimaj. Vi aŭdis pri tiuj Galileanoj, kies sango estis miksita de Pilato kun tiu de la buĉoferoj, sed mi diras al vi, ke tiuj Galileanoj neniel estis pli pekuloj ol siaj kompanoj, ĝuste ĉar tio okazis al ili. Vi ankaŭ aŭdis pri la dek ok viroj, sur kiujn falis la turo de Ŝiloaĥ, mortiganta ilin. Ne opiniu, ke tiuj viroj tiel mortigitaj estis pli kondamnindaj ol siaj fratoj de Jerusalemo. Tiuj homoj estis simple viktimoj de unu el tempaj akcidentoj.
“Estas tri grupoj de eventoj, kiuj povas okazi dum via vivo:
“1. Vi povas partopreni al la normalaj eventoj, kiuj estas parte samnaturaj, kiel via vivo kaj la vivo de viaj kompanoj sur la tersurfaco.
“2. Vi povas hazarde iĝi viktimo de unu el akcidentoj de la naturo, unu el homaj misŝancoj, sciantaj tutbone, ke tiaj kazoj neniel estas aranĝitaj aŭ alie produktitaj de la spiritaj fortoj de la regno.
“3. Vi povas kolekti la rikolton de viaj rektaj streboj por konformiĝi al la naturaj leĝoj regantaj la mondon.
“Estis iam iu viro, kiu plantis figarbon en sia ĝardeno, kaj kiam li estis plurfoje serĉinta fruktojn tien kaj nenion trovis, alvokis la vitistojn kaj diris al ili: ‘Mi venis tien tiujn tri sezonojn por serĉi fruktojn sur tiu figarbo, kaj mi nenion trovis. Tranĉu tiun senfruktan arbon; kial ĝi trookupus la grundon? Sed la ĉefĝardinisto respondis al sia mastro: “Lasu ĝin ankoraŭ dum unu jaro, tiel ke mi povu kavigi ĉirkaŭ ĝi, kaj meti sterkon, kaj tiam, se ĝi portas neniun frukton, ĝi estos tranĉita.’ Kaj kiam ili estis konformiĝintaj al la leĝoj de la fekundeco, la arbo estis vivanta kaj bona, kaj ili rekonpence havis abundan rikolton.
“Pri malsano kaj sano, vi devus scii, ke tiuj korpostatoj estas la rezulto de materiaj kaŭzoj; sano ne estas ĉiela rideto, nek malsano kuntirado de brovoj de Dio.
“La homaj infanoj de la Patro havas egalan kapablecon por ricevi materiajn benojn. Konsekvence li sendistinge disdonacas fizikajn aĵojn al la homaj infanoj. Kiam temas pri la disdonaco de spiritaj donacoj, la Patro estas limigita pro la homa kapableco ricevi tiujn diajn dotojn. Kvankam la Patro lasas nenion imponi al si de iu ajn, pri la disdonaco de spiritaj donacoj li estas limigita pro la homa fido kaj lia deziro ĉiam konformiĝi al la Patra volo.”
Dum ili vojiris al Filadelfio, Jesuo pluinstruis ilin kaj plurespondis iliajn demandojn pri akcidentoj, malsanoj, kaj mirakloj, sed ili ne kapablis plene kompreni tiun instruon. Unu instrua horo ne povas komplete ŝanĝi la kredojn de tuta vivo, Tial Jesuo trovis necese ripeti sian mesaĝon, rediri ankoraŭ kaj ankoraŭ tion, kion li deziris, kion ili komprenu; kaj eĉ tiam ili sukcesis kompreni la signifon de lia tera misio nur post lia morto kaj lia resurekto.
Jesuo kaj la dekduuloj estis survoje por viziti Abneron kaj liajn asociitojn, kiuj estis predikadantaj kaj instruadantaj en Filadelfio. El ĉiuj urboj de Pereo, estas en Filadelfio, ke la plej granda grupo da Judoj kaj Nejudoj, riĉaj kaj malriĉaj, kleraj kaj nekleraj, akceptis la instruojn de la sepdekuloj, per tio enirantaj en la ĉielan regnon. La sinagogo de Filadelfio neniam estis submetita al la jurisdikcio de la sinedrio de Jerusalemo, kaj do neniam estis fermita por la Jesuaj instruoj kaj liaj asociitoj. Ĝuste dum tiu epoko, ĉiutage Abnero trifoje instruis en la Filadelfia sinagogo.
Estas tiu sinagogo, kiu pli malfrue fariĝis kristana eklezio, kaj estis la misia ĉefkvartiro por la promulgo de la evangelio en la orientaj regionoj. Ĝi estis longe fortreso de la Jesuaj instruoj, kaj dum jarcentoj stariĝis sola en tiu regiono kiel centro de kristana instruo.
La Judoj de Jerusalemo ĉiam sin kverelis kun la Judoj de Filadelfio. Kaj, post la morto kaj la resurekto de Jesuo, la Jerusalema eklezio, kies Jakobo, la Sinjora frato, estis la ĉefo, komencis havi seriozajn malfacilaĵojn kun la Filadelfia kongregacio de kredantoj. Abnero iĝis kaj restis ĝis sia morto la ĉefo de la Filadelfia eklezio. Tiu apartiĝo de Jerusalemo klarigas kial nenio pri Abnero kaj lia laboro aperas en la evangeliaj raportoj de la Nova Testamento. Tiu malamikeco inter Jerusalemo kaj Filadelfio daŭris dum la tuta vivo de Jakobo kaj Abnero kaj daŭris kelktempe post la detruo de Jerusalemo. Filadelfio estis reale la ĉefkvartiro de la frua eklezio en la sudo kaj oriento, kiel Antioĥio estis tio en la nordo kaj okcidento.
Estis ŝajne la malfeliĉo de Abnero esti malagordita kun ĉiuj ĉefoj de la frua Kristana eklezio. Li malkonkordiĝis kun Petro kaj Jakobo (Jesua frato) pri temoj de administrado kaj jurisdikcio de la Jerusalema eklezio; li diskrete malkuniĝis de Paŭlo pro filozofaj kaj teologiaj diferencoj. Abnero estis filozofie pli Babilona ol Helena, kaj li obstine rezistis kontraŭ ĉiuj provoj de Paŭlo por rearanĝi la instruojn de Jesuo, porilin prezenti iel malpli kontraŭdireblaj, unue al la Judoj, sekve, al la Grekromianoj, kiuj kredis en la misteroj.
Tiel Abnero estis devigita vivi vivon de izolado. Li estis ĉefo de eklezio, kiu estis en estimo en Jerusalemo. Li estis aŭdacinta defii Jakobon, la Sinjoran fraton, kiu estis poste subtenita de Petro. Tia konduto efektive disigis lin de ĉiuj liaj malnovaj asociitoj. Sekve li aŭdacis rezizti Paŭlon. Kvankam li estis plene bonvola kun Paŭlo en lia misio kontraŭ la Nejudoj, kaj kvankam li subtenis lin en liaj disputoj kun la Jerusalema eklezio, li akre baris la version de la Jesuaj instruoj, kiun Paŭlo estis elektinta prediki. Dum la lastaj jaroj de sia vivo Abnero diskonigis Paŭlon, kiel la “lerta koruptanto de la instruoj de la vivo de Jesuo de Nazareto, la Filo de la vivanta Dio.”
Dum la lastaj jaroj de Abnero, kaj dum ankoraŭ kelkaj tempoj, la Filadelfiaj kredantoj, pli strikte ol iu ajn alia grupo sur tero, observis la religion de Jesuo tiel, kiel li vivis kaj instruis ĝin.
Abnero vivis ĝis sia 89-a jaro, kaj mortis en Filadelfio la 21-an de Novembro , 74 p.K.. Kaj ĝis la fino li estis fidela kredanto en, kaj instruisto de, la evangelio de la ĉiela regno.