Kajero 165084
La mardon 3-an de januaro 30 p.K., Abnero, la eksĉefo de la dekdu apostoloj de Johano la Baptisto, Nazireo kaj estinte estro de la nazirea skolo en Engadi, nun ĉefo de la sepdek mesaĝistoj de la regno, alvokis ĉiujn siajn asociitojn, kaj donis al ili finajn instrukciojn antaŭ sendi ilin por mision en ĉiuj urbojn kaj vilaĝojn de Pereo. Tiu Perea misio daŭris preskaŭ tri monatojn kaj estis la lasta ministerio de la Majstro. Post tiuj faritaĵoj Jesuo rekte iris en Jesrusalemon por trapasi siajn finajn spertojn en la karno. La sepdekuloj, asistitaj per la periodaj faritaĵoj de Jesuo kaj la dek du apostoloj, laboris en la sekvantaj loĝantaroj kaj urboj, kaj en kelkaj kvindek vilaĝoj: Zafon, Gadara, Makad, Arbela, Ramat, Edrej, Bosora, Kaspin, Misep, Gerasa, Ragaba, Sukot, Amatus, Adam, Penuel, Kapilolias, Dion, Hatita, Gada, Filadelfio, Jogbeha, Gilead, Bet-Nimra, Tirus, Eleala, Livias, Heŝbon, Kalirohe, Bet-Peor, Ŝitim, Sibma, Medeba, Bet-Meon, Areopolis, kaj Aroer.
Dum tiu tuta rondiro en Pereo, la virinaro, nun sesdek duope, ekrespondecis pri la plimulto de la zorgadoj kontraŭ la malsanuloj. Tio estis la fina periodo de disvolviĝo de la pli alte spiritaj aspektoj de la regna evangelio, kaj konsekvence senmirakla laborperiodo.En neiu alia parto de Palestino la apostoloj kaj disĉiploj de Jesuo plenumis tiel kompletan laboron, kaj en neniu regiono la superaj klasoj de civitanoj tiel ĝenerale akceptis la Majstran instruon.
Dum tiu epoko Pereo estis preskaŭ egale loĝata de Judoj kaj aligentuloj, la Judoj estintaj ĝenerale elpelitaj el tiuj regionoj dum la tempoj de Judaso Makabeo. Pereo estis la plej bela kaj la plej pitoreska provinco de Palestino. La Judoj ĝenerale nomis ĝin “la lando transe de Jordano.”
Tra tiu tuta periodo Jesuo partigis sian tempon inter la kampadejo de Pela kaj vojaĝoj kun la dekduuloj por asisti la sepdekulojn en la diversaj urboj, en kiuj ili instruadis kaj predilis. Laŭ la instrukcioj de Abnero, la sepdekuloj baptis ĉiukn kredantojn, kvankam Jesuo ne estis tiel komisiinta ilin.
Ĉirkaŭ la mezo de Januaro pli ol mil ducent personoj estis arigitaj en Pela, kaj Jesuo instruadis tiun homamason almenaŭ unufoje ĉiutage, kiam li restadis en la kampadejo, kutime parolanta matene je la naŭa se la pluvo malhelpis lin. Petro kaj la aliaj apostoloj ĉiuposttagmeze instruadis. Jesuo destinis la vesperojn por la sesioj de demandoj kaj respondoj kun la dekduuloj kaj la aliaj progresintaj disĉiploj. La vesperaj grupoj averaĝe nombris ĉirkaŭ kvindek personojn.
En la mezo de Marto, ĝuste kiam Jesuo komencis sian vojaĝon al Jerusalemo, pli ol kvar mil personoj konsistigis la vastan aŭskultantaron, kiu aŭskultis ĉiumatenepredikantajn Jesuon kaj Petron. La Majstro elektis fini sian laboron sur tero kiam la intereso kontraŭ lia mesaĝo estis atinginta altan punkton, la plej altan punkton atingitan dum tiu dua aŭ senmirakla fazo de progreso de la regno. La tri kvaronoj de la popolamaso estis veraj verserĉantoj, sed ankaŭ ĉeestis multnombraj Fariseoj venitaj el Jerisalemo kaj el aliaj lokoj, kun multaj dubemuloj kaj ĉikanuloj.
Jesuo kaj la dek du apostoloj dediĉis grandan parton de sia tempo al la homamaso arigita en la kampadejo de Pela. La dekduuloj malmulte aŭ ne tute okupiĝis pri la laboroj sur la grundo, nur temp’al tempe elirantaj kun Jesuo por viziti la Abnerajn asociitojn. Abnero estis kutimanto de la Perea distrikto, ĉar tie estis la tereno, kie lia eksmastro, Johano la Baptisto, estis plenuminta la pli grandan parton de sia laboro. Post kiam estis ekita la Perea misio, Abnero kaj la sepdekuloj neniam revenis en la kampadejon de Pela.
Kompanio de pli ol tri cent Jerusalemanoj, Fariseoj kaj aliaj, sekvis Jesuon norde de Pela, kiam li hastis malproksimiĝi fore de la juridikcio de la judaj estroj je la fino de la festo de la dediĉo; kaj kiel estis en la ĉeesto de tiuj judaj instruistoj kaj eminentuloj, kaj tiel ankaŭ por la dek du apostoloj, ke Jesuo elparolis la predikon pri la “Bona Ŝafisto.” Post duonhoro de neformala diskutado, sin turnanta al grupo de cento da personoj, Jesuo diris:
“Mi havas multon por diri al vi tiun vesperon, kaj ĉar multaj el vi estas miaj disĉiploj, kaj kelkaj el vi miaj malamikoj, mi prezentos mian instruon en parabolo, tiel ke ĉiu povu trovi por si mem tion, kion akceptas lia koro.
“Tiun vesperon, tie ĉi antaŭ mi estas homoj, kiuj estas konsentonta morti por mi kaj por tiu evangelio de la regno, kaj kelkaj el ili tiel sin oferos mem en la venontaj jaroj; kaj ankaŭ tie estas iuj el vi, sklavoj pro la tradicio, kiuj estas sekvintaj min de Jerusalemo, kaj kiuj, kun viaj mallumigitaj kaj erarigitaj estroj, serĉas mortigi la Homan Filon. La vivo, kiun mi nune vivas en la karno, juĝos ambaŭ, la verajn ŝafistojn kaj la malveraj ŝafistojn. Se la falsa ŝafisto estus blinda, li ne havus pekon. Sed vi proklamas, ke vi vidas; vi malkaŝe deklaras esti la instruistoj de Israelo; konsekvence via peko restadas en vi.
“Dum la danĝeraj periodoj la vera ŝafisto ŝafejenirigas sian gregon por la nokto. Kaj kiam alvenas la mateno, li eniras en la ŝafejon tra la pordo, kaj kiam li alvokas, la ŝafoj konas lian voĉon. Ĉiu ajn ŝafisto eniranta en la ŝafejon per iu ajn alia rimedo, estas ŝtelulo kaj rabisto. La vera ŝafisto eniras en la ŝafejon, post kiam la gardisto estas malferminta la pordon por li, ka lia grego, konanta lian voĉon, eliras je lia alvoko; kaj kiam liaj ŝafoj estas tiel pretaj, la vera ŝafisto iras antaŭ ili.; li montras la vojon kaj la ŝafoj sekvas lin. Liaj ŝafoj sekvas lin, ĉar ili konas lian voĉon; ili ne sekvos fremdulon. Ili fuĝos la fremdulon, ĉar ili ne konas lian voĉon. Tiu homamaso arigita tie ĉirkaŭ ni estas kiel ŝafoj sen ŝafisto, sed kiam ni parolas al ili, ili konas la ŝafistan voĉon, kaj sekvas nin; almenaŭ, tiuj kiuj malsataj pri vero kaj soifaj pri rekteco. Iuj inter vi ne estas el mia grego; vi ne konas mian voĉon, kaj vi ne sekvas min. Kaj ĉar vi estas malveraj ŝafistoj, la ŝafoj ne konas vian voĉon, kaj ne volas sekvi vin.”
Kiam Jesuo estis alparolinta tiun parabolon, neniu metis demandon al li. Post momento, li denove ekparolis, kaj diskutis plu pri la parabolo:
“Vi kiu volus esti la helpŝafistoj de la gregoj de mia Patro ne devas nur esti dignaj ĉefoj, sed vi ankaŭ devas nutri la gregojn per bona nutraĵo; vi ne estas veraj ŝafistoj, se vi ne kondukas vian gregon en verdajn paŝtejojn kaj apud kvietaj akvoj.
“Kaj nun, pro timo, ke iuj el vi tro facile komprenos tiun parabolon, mi deklaras, ke mi estas la pordo de la ŝafejo de mia Patro kaj samtempe la vera ŝafisto de la gregoj de mia Patro. Iu ajn ŝafisto kiu serĉas eniri sen mi en la ŝafejon malsukcesos, kaj la ŝafoj ne aŭdos lian voĉon. Kun tiuj kiuj servas kun mi, mi estas la pordo. Ĉiu ajn animo kiu eniras sur la eternan vojon pere de la rimedoj, kiujn mi estas kreinta kaj ordiginta, estos savita, kaj kapablos iri kaj atingi la eternajn paŝtejoj de Paradizo.
“Sed mi estas ankaŭ la vera ŝafisto, kiu estas eĉ preta oferi sian vivon por la grego. La rabisto enrompis en la ŝafejon nur por ŝteli, kaj mortigi, kaj detrui; sed mi venis, por ke ĉiuj vi povu havi la vivon, kaj havi ĝin pli abunde. Kiam subite okazos la danĝero, Tiu kiu estas lakeo forfuĝos kaj lasos la ŝafojn disiĝi kaj detruiĝi; sed la vera ŝafisto ne forfuĝos kiam alvenos la lupo; li protektos sian gregon kaj, se necesas, oferos sian vivon por siaj ŝafoj. Vere, vere, mi diras al vi, amikoj kaj malamikoj, mi estas la vera ŝafisto; mi konas la miajn, kaj la miaj konas min. Mi ne forfuĝos vidalvide al la danĝero. Mi finos tiun plenuman servadon de la volo de mia Patro, kaj mi ne forlasos la gregon, kiun la Patro estas konfidinta al mia gardo.
“Sed mi havas multajn aliajn ŝafojn, kiuj ne apartenas al tiu ŝafejo, kaj tiuj paroloj ne estas nur por tiu ĉi mondo. Tiuj aliaj ŝafoj ankaŭ aŭdas kaj konas mian voĉon, kaj mi promesis al mia Patro, ke ili estos alkondukitaj en saman ŝafejon, frataron de la filoj de Dio. Kaj tiam ĉiuj vi konos la voĉon de sola ŝafisto, la vera ŝafisto, kaj ĉiuj rekonos la patrecon de Dio.
“Tiamaniere vi scios kial la patro amas min, kaj estas konfidinta ĉiujn siajn gregojn de tiu bieno en miajn manojn por ilin gardi; estas ĉar la Patro scias, ke mi ne malplenumos en la protekto de la ŝafejo, ke mi ne forlasos miajn ŝafojn, kaj ke, se necesas, mi ne hezitos oferi mian vivon en la servado de liaj oblaj gregoj. Sed, atentu, se mi oferos mian vivon, mi reprenos ĝin. Neniu homo nek iu ajn alia estaĵo povas forpreni mian vivon. Mi havas la rajton kaj la povon oferi mian vivon, kaj mi hava la saman rajton kaj la saman povon por ĝin repreni. Vi ne povas kompreni tion, sed mi ricevis tian aŭtoritaton de mia Patro eĉ antaŭ ol tiu mondo estis.”
Kiam ili aŭdis tiujn parolojn, liaj apostoloj estis konfuzitaj, liaj disĉiploj estis stuporaj, dum la Fariseoj de Jerusalemo kaj la ĉirkaŭaĵoj eliris en la nokto, dirantaj “aŭ li estas freneza aŭ demonhavanta.” Sed, eĉ iuj el la Jerusalemaj instruistoj diris: “li parolas kiel iu, kiu havas aŭtoritaton; krome, kiu iam vidis demonhavantan iun malfermi la okulojn de viro naskiĝinta blinda, kaj fari ĉiujn mirindaĵojn, kiujn tiu viro estas farinta?”
La morgaŭon ĉirkaŭ la duono de tiuj Judaj instruistoj deklaris kredi en Jesuo, kaj la alia duono, konsternitaj, revenis en Jerusalemon kaj siajn hejmojn.
En la fino de Januaro la popolamasoj de la sabata posttagmezo inkluzivis preskaŭ tri mil personojn. La sabaton 28-an de Januaro, Jesuo elparolis la memorindanpredikon pri la “konfido kaj Spirita preparostato.” Post preparaj rimarkoj de Simono Petro, Jesuo diris:
“Kion mi estas multfoje dirinta al miaj apostoloj kaj al miaj disĉiploj, mi nun deklaras al tiu homamaso: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj, kiu estas hipokriteco, naskiĝinta el antaŭjuĝoj kaj nutrita en la tradicia servuteco, kvankam multe da la Fariseoj estas korhonestaj, kaj iuj el ili estas tie ĉi kiel miaj disĉiploj. Baldaŭ ĉiuj vi komprenos mian instruon, ĉar estas neniu sekreto, kiu ne estos rivelita. Tio kio nun estas kaŝita al vi, estos tute rivelita, kiam la Homa Filo estos pleniginta sian mision sur tero kaj en la karno.
“Ĉiuj planoj nun instigitaj de niaj malamikoj en la mallumo kaj la sekreto, baldaŭ, tre baldaŭ estos alkondukitaj en la lumon kaj proklamitaj sur la tegmentoj. Sed mi diras al vi, miaj amikoj, kiam ili serĉas pereigi la Homan Filon, ne timu de ili. Ne timu tiujn, kiuj kapablas eble mortigi la korpon; sekve ili havas plu neniun povon sur vi. Mi admonas vin ne timi, en la ĉielo aŭ sur tero, sed ĝui en la kono de li, kiu havas povon liberigi vin de ĉiu ajn maljustaĵo kaj vin prezenti neriproĉindaj antaŭ la tribunalo de universo.
“Ĉu kvin paseroj ne estas venditaj por du denaroj? Kaj tamen, kiam tiuj birdoj flugetas serĉantaj sian vivtenon, neniu el ili ekzistas nesciate de la Patro, fonto de ĉiu vivo. De la serafaj gardistoj, eĉ viaj kapharoj estas kalkulitaj. Se ĉio tio estas vera, kial vi devus vivi en la timo de multaj bagateloj, kiuj okazas en via ĉiutaga vivo? Mi diras al vi: Ne timu; vi valoras multe pli ol multaj paseroj.
“Ĉiuj el vi, kiuj havis la kuraĝon konfesi sian kredon en mia evangelio antaŭ la homoj, baldaŭ mi rekonos ilin antaŭ la ĉielaj anĝeloj; sed tiu kiu estos plenscie neinta la veron de miaj instruoj antaŭ la homoj, estos negita de sia destina gardisto antaŭ la ĉielaj anĝeloj.
“Diru kion vi volas pri la Homa Filo, tion estos pardonita al vi; sed iu ajn al si arogas blasfemi kontraŭ Dio trovos malmulte da pardono. Kiam homoj konscie iras ĝis atribui la faritaĵojn de Dio al la fortoj de la malbono, tiaj atentemaj ribeluloj malmulte volas serĉi pardonon por siaj pekoj.
“Kaj kiam niaj malamikoj alkondukas vin antaŭ la sinagogajn ĉefojn kaj antaŭ aliajn aŭtoritatulojn, ne estu zorgigitaj pro tio, kion vi devus diri, kaj ne estu anksiaj pri kiel respondi al iliaj demandoj, ĉar la spirito kiu loĝas en vi certe tuj instruis al vi kion vi devus diri honore al la evangelio de la regno.
“Kiom da tempo vi restados en la decida valo? Kial vi hatas inter du opinioj? Kial Judoj aŭ Nejudoj hezitus akcepti la bonan novaĵon, ke li estas Filo de la eterna Dio? Kiom da tempo tio havigas al ni por vin persvadi ĝoje ekposedi vian spiritan heredon? Mi venis en tiun mondon por revelacii la Patron al vi, kaj konduki vin al la Patro. Mi plenumis la unuan devon, sed la lasta, mi ne povas ĝin plenumi sen via konsento; la Patro neniam devigas iun ajn eniri en la regnon. Ĉiam estis la invito, kaj ĉiam estos: kiu ajn volas eniri, lasu lin veni kaj libere partopreni al la vivakvo.
Kiam Jesuo estis fininta paroli, multaj iris baptigi sin de la apostoloj en Jordanon, dum li respondis la demandojn de tiuj, kiuj restis.
Dum la apostoloj baptis kredantojn, la Majstro interparolis kun tiuj kiuj ankoraŭ restis apud li. Kaj iu juna viro diris al li: “Majstro, mia patro mortis postlasanta gravan havaĵon al mia frato kaj al mi, sed mia frato rifuzas doni al mi tion, kio apartenas al mi. Ĉu vi volus petis al li didividi la heredon kun mi?” Jesuo estis iomete indignigita pro ke tiu materialista junulo alkondukis la diskutadon al tia temo de aferoj; sed li kaptis la okazon por komuniki novan instruon. Jesuo diris: “Viro, kiu komisiis min kiel via dispartiganto? Kie vi estas ĉerpinta la ideon laŭ kiu mi dediĉas mian atenton al materiaj aferoj de tiu mondo?” Kaj tiam, sin turnante al ĉiuj tiuj, kiuj estis ĉirkaŭ li, li diris: “Atentu kaj gardu vin kontraŭ la avido; La vivo de homo ne konsistas en la abundeco de la aĵoj, kiujn li povas posedi. Feliĉo ne venas de la riĉeca povo, kaj ĝojo ne fontas el la riĉaĵoj. Riĉeco, en ĝi mem, ne estas malbonŝanco, sed la amo de la riĉaĵoj oftege kondukas al tia sindonemo kontraŭ la aferoj de tiu mondo, ke la animo fariĝas blinda al la belegaj allogoj de la spiritaj realecoj de la regno de Dio sur tero, kaj ankaŭ al la ĝojoj de eterna vivo en la ĉielo.
“Lasu min rakonti al vi la historion de iu riĉulo, de kiu la grundo abunde produktis; kaj kiam li estis iĝinta riĉega, li ekargumentis en li mem, dirante: ‘Kion mi estas faronta kun miaj riĉaĵoj? Mi tiel multe posedas, ke mi ne scias kien envarejigi mian tutan havaĵon.’ Kaj kiam li meditis pri tiu problemo, li diris: ‘Jen kion mi faros; mi malkonstruos miajn garbejojn, kaj konstruos pli grandajn aliajn, tiel ke mi havos vastan lokon por stoki miajn fruktojn kaj miajn posedaĵojn. Tiam mi povos diri al mia animo: animo, vi havas grandan riĉaĵon envarejigatan por multaj jaroj; ne ĝenu vin; manĝu, trinku, kaj estu ĝoja, ĉar vi estas riĉa kaj kreskigitaj viaj riĉaĵoj.’
“Sed tiu riĉulo estis ankaŭ malprudenta. Ministrante la materiajn bezonojn de sia menso kaj korpo, li estis ne envarejiginta trezorojn en la ĉielo por la kontentigo de la spirito kaj la savo de la animo. Kaj eĉ tiam, li ne povis ĝui la konsumadon de sia akumulita riĉaĵo, ĉar kiam venis la vespero al li estis postulita lian animon. Tiun nokton, rabistoj entompis en lian domon por lin mortigi, kaj kiam ili estis rabintaj liajn garbejojn, ili bruligis tion, kio restis. Kaj por la proprietaĵo, kiun la rabistoj ne povis preni, liaj heredantoj ekinterbatalis. Tiu viro envarejigis trezorojn por li mem sur tero, sed li ne estis riĉa koncerne Dion.”
Jesuo tiel traktis la junulon kaj lian heredon, ĉar li sciis, ke lia malfeliĉo estis avido. Eĉ se tio ne estus estinta la okazo, la Majstro ne estus interveninta, ĉar li neniam entrudiĝis pri la materiaj aferoj eĉ de siaj apostoloj, ankoraŭ malpli de siaj disĉiploj.
Kiam estis fininta sian historion alia viro sin levis kaj demandis lin: “”Majstro, mi scias, ke viaj apostoloj estas vendintaj ĉiujn iliajn terajn posedaĵojn por vin sekvi, kaj ke ĉiujn aferojn ili komune havas, kiel faras la Esenoj, sed ĉu vi volus, ke ni ĉiuj, kiuj estas viaj disĉiploj same faru? Ĉu estas peko posedi honestan riĉaĵon?” Kaj Jesuo replikis al tiu demando: “Mia frato, ne estas pako posedi honorindan riĉaĵon; sed estas peko se vi transformas la riĉaĵo de materiaj posedaĵoj en trezoroj kapablaj monopoligi viajn interesojn kaj delogi vian korinklinon de sindonemo kontraŭ la spiritaj celoj de la regno. Estas neniu peko havi honestajn posedaĵojn sur tero,kondiĉe ke via trezoro estu en la ĉielo, ĉar tie kie estas via trezoro, tie ankaŭ estos via koro. Estas granda diferenco inter riĉaĵo, kiu kondukas al la avido kaj la egoismo, kaj tio, kio estas posedita kaj elspezita en spirito de administranteco de tiuj, kiuj abunde havas posedaĵojn de tiu mondo, kaj kiuj tiel malavide kontribuas subteni tiujn, kiuj dediĉas ĉiujn siajn energiojn al la laboro de la regno. Multaj el vi, ĉi estantaj, kaj senhavaj estas nutritaj kaj loĝitaj tie for en la tendovilaĝo, dank ‘al riĉaj kaj donacemaj viroj kaj virinoj, kiuj tiucele donis fondojn al via gastiganto, Davido Zebedeo.
“Sed post ĉio, neniam forgesu, ke la riĉeco estas nedaŭra. Amo de la riĉaĵoj ege tro ofte mallumigas kaj eĉ detruas la spiritan vidmanieron. Ne manku rekoni la danĝeron, ke la riĉeco fariĝu, ne via servanto, sed via mastro. “
Jesuo nek instruadis nek toleris la neantaŭsorgemon, la senokupecon, la indifer- entecon por provizi sian familion je la fizikaj bezonoj, aŭ la dependecon kontraŭ la almozoj. Sed li instruis, ke la materia kaj la tempa devas esti subordigita al la bonstato de la animo kaj al la progreso de la spirita naturo en la ĉiela regno.
Tiam, dum la homoj malsupreniris al la rivero por ĉeesti la baptojn, la unua interparolanto, konsiderante, ke Jesuo estis severe traktinta lin, private venis al Jesuo por paroli pri sia heredo; kaj kiam la Majstro estis aŭdinta lin, replikis: “Mia filo, kial vi preterlasas la oportunecon vin nutri per la vivpano dum unu tago kiel tiu ĉi prefere ol vin fordoni al via avida inklino? Ĉu vi ne scias, ke la Judaj leĝoj pri heredo estos juste aplikitaj, se vi iros plendi antaŭ la sinagoga kortumo? Ĉu vi ne povas vidi, ke mia laboro konsistas certig ĝi pri via ĉiela heredo? Ĉu vi ne estas liginta en la Skribaĵoj: ‘Kiu riĉiĝas antaŭgarde kaj troŝpareme, jen la parto de lia rekompenco: li do diras, mi trovis la trankvilecon, kaj nun mi povos kontinue min nutri dank’ al miaj posedaĵoj, sed ĝis nun li ne scias kion la tempo alportos al li, kaj ankaŭ ke li devos forlasi ĉiujn tiujn havaĵojn profite al aliaj, kiam li mortos.’ Ĉu vi ne legis la ordonon: ‘Vi ne avidos.’ Kaj ankoraŭ, ‘Ili manĝis kaj satiĝis kaj grasiĝis, kaj sin turnis al aliaj dioj.’ Ĉu vi estas leginta en la psalmoj, ke ‘La Sinjoro abomenas la avidulojn,’ kaj, ke ‘la malmulto de rektanima homo estas pli bona ol la riĉaĵoj de multe da malbonegaj.’ ‘Se la riĉaĵoj kreskas, via koro ne plejŝatu ilin.’ Ĉu vi estas leginta tie, kie Jeremia diris, ‘Ne en siaj riĉaĵoj sin gloru la riĉulo’; kaj Ezekielo diris la veron, kiam li diris, ‘Per siaj buŝoj ili aperigas amon, sed iliaj koroj estas alligitaj al iliaj propraj egoistaj gajnaĵoj.’”
Jesuo forpetis la junulon, diranta al li: “Mia filo, kian profiton vi havos se vi gajnos la tutan mondon, kaj perdos vian propran animon?”
Al alia aŭskultanto staranta apud li kaj demandanta kiel la riĉulo estos konsiderita la juĝtagon, Jesuo replikis:”Mi estas veninta juĝi nek la riĉulon nek la malriĉulon, sed estas la vivmaniro vivi, kiu juĝos ĉiun ilin. Krome koncerne la juĝon de la riĉulo, almenaŭ tri demandojn devas respondi tiu, kiu akiras grandan riĉaĵon, kaj tiuj demandoj estas:
1. Kioman riĉaĵon vi estis akumulinta?
2. Kiamaniere vi estis akirinta tiun riĉaĵon?
3. Kiamaniere vi estis uzinta tiun riĉaĵon?
Tiam Jesuo izoliĝis en sian tendon por ripozi antaŭ la vespermanĝo. Kiam laapostoloj estis finintaj bapti, ili ankaŭ venis, kaj estus volonte parolantaj kun li pri la riĉeco sur tero, sed li dormis.
Tiun vesperon post la vespermanĝo, kiam Jesuo kaj la dekduuloj estis kunigitaj por sia ĉiutaga konferenco, Andreo demandis: “Majstro, dum ni estis baptintaj la kredantojn, vi longe estis parolinta al la malfruiĝanta homamaso, kaj ni ne estas aŭdintaj viajn dirojn. Ĉu vi volus ripeti viajn parolojn profite al ni?” Kaj kiel respondo al la Andrea peto, Jesuo diris:
“Jes, Andreo, mi respondos pri tiuj temoj de riĉeco kaj sufiĉeco de vivrimedo, sed miaj paroloj al vi, la apostoloj, devas iom diferenci de tiuj diritaj al la disĉiploj kaj al la homamaso, de kiam vi estas rezignintaj ĉion, ne nur por min sekvi, sed por esti ordinigitaj kiel ambasadoroj de la regno. Jam vi havas sperton de pluraj jaroj, kaj vi scias, ke la Patro, kies vi proklamas regnon, ne forlasos vin. Vi estas dediĉintaj viajn vivojn al la servado de la regno; konsekvence ne estu anksiaj aŭ zorgemaj pri la aferoj de la tempa vivo, kion vi manĝos, nek por via korpo kion vi surmetos. La bonstato de la animo estas pli ol la nutraĵo kaj la trinkaĵo; la progreso en la spirito transcendas de malproksime la bezonon de vestaro. Kiam vi estas cedontaj al la tento dubi pri la sekureco de via ĉiutaga pano, konsideru la korvojn; ili ne semas, nek rikoltas; ili havas nek staplojn nek garbejojn, kaj tamen la Patro havigas nutron al ĉiu el ili, kiu ĝin serĉas. Kaj kiom multe pli ol multaj birdoj vi valoras! Krome, via tuta anksieco aŭ incitaj duboj estas senefikaj por kontentigi viajn materiajn bezonojn. Kiu el vi povas per zorgado aldoni manlarĝon al sia staturo aŭ tagon al sia vivo? Ĉar tiaj aferoj ne estas en via povo, kial vi turmentiĝas pri iuj ajn de tiuj problemoj?
“Konsideru la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras kaj ne ŝpinas: tamen mi diras al vi, eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis vestita tiel, kiel unu el tiuj ĉi. Se Dio tiamaniere kostumas la kampan herbaĵon, kiu hodiaŭ vivas, kaj morgaŭ estos falĉita kaj ĵetita en fajron, kiel multe pli bone li vestos vin, la ambasadorojn de la ĉiela regno. O Malgrandfi- duloj! Kiam vi tutkore dediĉas al la proklamado de la regna evangelio, vi ne devus esti mense en la dubo pri la subteno de vi mem aŭ la familioj, kiujn vi estas forlasintaj. Se vi reale donos viajn vivojn por la evangelio, vi vivos per la evangelio. Se vi estas nur kredantaj disĉiploj, vi devas gajni vian propran panon kaj kontribui al la nutrosubteno de ĉiuj, kiuj instruas, predikas kaj resanigas. Se vi estas anksiaj pri via pano kaj akvo, en kio vi estas diferencaj de la nacioj de la mondo, kiuj tiel diligente serĉas kontentigi tiajn bezonojn? Dediĉu al via laboro, kredantaj ke ambaŭ la Patro kaj mi scias, ke vi ĉiujn aĵojn bezonas.Lasu min sekurigi vin, definitive, ke se vi dediĉos viajn vivojn al la plenumado de la regno, ĉiuj viaj realaj bezonoj estos kontentigaj. Serĉu la pli grandan aferon, kaj la pli malgranda estos trovata en ĝi. Petu la ĉielan, kaj la tera estos entenata. La ombro estas certa sekvi la substancon.
“Vi estas nur malgranda grupo, sed se vi fidas, se vi ne stumblos pro timo, mi deklaras, ke bone plaĉas al mia Patro doni al vi tiun regnon. Vi estas akumulintaj viajn trezorojn tie,kie la monujo ne maljuniĝas, kie neniu ŝtelisto ne povas ŝteli, kaj kie neniu tineo povas detrui. Kaj mi diris al la homoj, kie estas viaj trezoroj, tie via koro estos ankaŭ.
“Sed en la tasko, kiu estas ĝuste antaŭ ni, kaj en tiu, kiu restas por vi post kiam mi estos ĉe la Patro, vi estos malmilde provita. Ĉiuj vi devas esti singardemaj kontraŭ la timo kaj la duboj. Ĉiu el vi mense zoniĝu la lumbojn, kaj konservu ardiganta sian lampon. Kondutu kiel homoj, kiuj atendas sian mastron revenonta de la geedziĝofesto, tiel ke kiam li alvenos kaj frapos, vi tuj povos malfermi al li. Tiaj viglecatentas servantoj estas benitaj de la mastro, kiu trovas ilin fidelaj en tia granda momento. Tiam la mastro sidigos ilin, dum li mem servos ilin. Vere, vere, mi diras al vi, ke krizo estas tujvenonta en vian vivon, kaj estas plenumenda de vi vigli kaj esti pretaj.
“Vi bone komprenas, ke neniu ne lasus sian hejmon esti rabita, se li konus la horon, kiam la rabisto estus venonta. Gardu vin ankaŭ por vi mem, ĉar je horo, kiun vi malplej suspektas, kaj laŭmaniere, kiel vi ne pensas, foriros la Homa Filo.”
“Dum kelkaj minutoj la dekduuloj atentis ne paroli. Iujn el tiuj avertoj ili estis antaŭe aŭdintaj, sed ne en la kadro prezentita al ili en tiu momento.
Dum ili pensoplene sidis, Petro demandis: “Ĉu vi diras tiun parabolon por ni, aŭ por ĉiuj disĉiploj?” Kaj Jesuo respondis:
“Ĝuste kiam alvenas la testo, estas rivelita la homa animo; provo aperigas tion, kio reale estas en la koro. Kiam la servanto estas testita kaj provita, tiam povas la dom- mastro enoficigi tian servanton sur sia hejmanaro kaj sekure konfidi al tiu fidela inten- danto la zorgon atenti, ke liaj infanoj estu nutritaj kaj edukitaj. Same, mi baldaŭ konas tiun, al kiu mi povas konfidi la bonstaton de miaj infanoj, kiam mi estos revenita ĉe la Patro. Same kiel la dommastro enoficigos la veran kaj provitan servanton por la aferoj de sia familio, same mi distingos tiujn, kiuj suferas la provojn de tiu horo en la aferoj de mia regno.
“Sed se la servanto estas maldiligenta kaj ekdiras en sia koro, “Mia mastro prokras- tas sian revenon.’ kaj komencas malbone trakti siajn kompanojn servantojn kaj manĝi kaj trinki kun la drinkuloj, tiam la mastro de tiu servanto venos kiam li ne atendas lin, kaj trovanta lin malfidela, forpelos lin en malfavoron. Konsekvence vi bone faras prepariĝi, por tiu tago, kiam vi estos subite kaj neatendite vizititaj. Memoru, multo estis donita al vi, multo estos al vi petita. Teruraj provoj estas starigitaj antaŭ vi. Mi estas trapasonta bapton, kaj mi estas sigardema ĝis kiam ĝi estos plenumita. Vi predikas la pacon sur tero, sed mia misio ne alportos la pacon en la materiaj aferoj de la homoj - almenaŭ ne dum iu tempo. Skismo en familio povas okazi nur kiam du membroj kredas en mi, kaj tri aliaj reĵetas tiun evangelion. Amikoj, parencoj kaj karaj personoj estas destinitaj por sin kontraŭstari unuj kontraŭ la alaj pro la evangelio, kiun vi predikas. Vere, ĉiu el tiuj kredantoj havos grandan kaj daŭran pacon en sia koro, sed paco sur tero ne venos ĝis kiam ĉiuj kredas kaj eniras en la gloran heredon de fileco kun Dio.Tamen iru tra la tuta mondo proklami tiun evangelion al ĉiuj nacioj, por ĉiu viro, virino, kaj infano.”
Tiel finis plena kaj okupata sabattago. La morgaŭon matene Jesuo kaj la dekduuloj iris en la nordajn urbojn de Pereo por viziti la sepdekulojn, kiuj laboris en tiuj regionoj sub la Abnera superrigardo.