Kajero 164084

ĈE LA FESTO DE LA DEDIĈO

Kiam la kampadejo de Pela esti establigita, Jesuo, elkundukanta kun li Natanaelon kaj Tomason, sekrete iris en Jerusalemon por ĉeesti la feston de la dediĉo. Estis nur kiam ili trairis Jordanon tra la vadejo de Betanio, ke la du apostoloj ekkomprenis la intencon de la Majstro iri al Jerusalemo. Kiam ili perceptis, ke li estis reale intencanta ĉeesti la feston de la dediĉo, ili tre serioze riproĉis tion al li, kaj uzantaj ĉiajn specojn de argumentoj, ili serĉis malpersvadi lin. Sed iliaj penoj estis vanaj; Jesuo estis decidema iri en Jerusamon. Pri ĉiuj iliaj petegoj kaj ĉiuj iliaj avertoj reliefigantaj la malsaĝaĵon kaj la danĝeron meti sin en la manojn de la Sinedrio, li replikis nur: “Mi volus doni al tiuj Israelaj instruistoj ankoraŭ oportunon vidi la lumon, antaŭ ol mia horo venu.”

Dum la tuta vojiro al Jerusalemo, la du apostoloj pluesprimis siajn timosentojn kaj siajn dubojn pri la saĝeco de tiaŝajne tromemfida entrepreno. Ili atingis Jerikon je ĉirkaŭ la kvara kaj duono, kaj preti ĝis tie tranokti.

1. HISTORIO PRI LA BONA SAMARITANO

Tiun vesperon konsiderinda kompanio kunvenis ĉirkaŭ Jesuo kaj la du apostoloj por meti demandojn, al multaj el kiuj la apostoloj respondis, dum aliaj estis pritraktitaj de Jesuo. Dum la vespero iu leĝisto serĉanta impliki Jesuon en kompromitan diskutadon, diris: “Majstro, Mi volus demandi al vi, kion mi devas precize fari por heredi la eternan vivon?” Jesuo respondis:“Kio estas skribata en la leĝo kaj la profetoj, kiel vi legas la Skribaĵojn? La leĝisto, konanta la instruojn ne nur de la Fariseoj sed ankaŭ de Jesuo, respondis: “Tutkore, tutanime, tutmense kaj tutforte la Sinjoron ami, kaj la proksimulon kiel sin mem.” Tiam diris Jesuo: “Vi juste respondis; se tiel vi reale faros, tio kondukos vin al la eterna vivo.”

Sed la leĝisto ne plene estis sincera metante tiun demandon, kaj deziranta pravigi sin kaj ankaŭ esperanta embarasi Jesuon, li riskis sin meti ankoraŭ alian demandon; antaŭenpaŝanta pli proksime de la Majstro, li diris, “Sed, Majstro, mi dezirus ke vi diru al mi precize kiu estas mia proksimulo?” La leĝisto metis tiun demandon, esperanta alkonduki Jesuon fari ian ajn deklaron malobservantan la Judan leĝon, kiu difinis la proksimulon kiel “infanoj de via propra popolo.” La Judoj konsideris ĉiujn aliajn kiel “aligentulaj hundaĉoj.” Tiu leĝisto estis iom familiara kun la Jesuaj instruoj, kaj do sciis, ke la Majstro diference opiniis; Li konsekvence esperis alkonduki lin diri ion, kio povus esti interpretita kiel atakon kontraŭ la Juda leĝo.

Sed Jesuo perceptis la instigilojn de la leĝisto, kaj prefere ol enfali en la kaptilon, li ekrakontis al siaj aŭskultantoj historion, kiu estus plene taksita de ia ajn Jerika aŭskultantaro. Diris Jesuo: ‘Viro malsupreniris el Jerusalemo al Jeriko kaj falis en la manojn de kruelaj rabistoj, kiuj proŝtelis lin, senvestigis lin, draŝis lin, kaj forirantaj lasis lin duone mortinta. Tre baldaŭ hazarde, Pastro, uzis la saman vojon, sed kiam li alvenis apud la vundita viro, kaj vidis lian malĝojan staton, li pasis tra la alia flanko de la vojo. Same, levido kiu pasis, ankaŭ kiam li vidis la viron, pasis tra la alia flanko. Preskaŭ en la sama momento Samaritano vojiranta al Jeriko, rentkontpasis la vunditan viron, kaj kiam li vidis kiamaniere li estis proŝtelinta kaj draŝinta, li estis kompate emociita, aliris al li, verŝante oleon kaj vinon bandaĝis liajn vundojn, kaj instalanta la viron sur sian propran beston, lin alkondukis tien en la albergon kaj zorgis pri li. La morgaŭon, li elmontris iun sumon da mono, kaj donanta ĝin al la albergestro, diris: “Bone zorgu pri li, kaj se la kosto estos pli alta, mi repagos al vi kiam mi repasos.’ Nun lasu min demandi al vi: Kiu el tiuj tri montriĝis kiel la proksumilo de la viro falita en la manojn de la rabistoj?” Kaj kiam la leĝisto perceptis, ke li estis enfalinta en sian propran kaptilon, li respondis: “Tiu kiu montriĝis kompata kontraŭ li.” Kaj Jesuo diris, “Iru kaj same faru.”

La li ĝisto respondis, “Tiu kiu montriĝis kompata kontraŭ li,” por eviti eĉ prononci tiun abomenindan vorton, Samaritanon. La leĝisto estis pelita doni tiun bonan respondon, kiun Jesuo deziris esti donita al la demando, “kiu estas mia proksimulo?” , dum se li mem estus doninta ĝin, li estus implikinta en la kulpigo de herezo. Jesuo ne nur konfondis la malhonestan leĝiston, sed li rakontis al siaj aŭskultantoj historion, kiu samtempe belan admonon al ĉiuj liaj adeptoj, kaj premegan riproĉon al ĉiuj Judoj rilate al ilia sinteno kontraŭ la Samaritanoj. Kaj tiu historio daŭris kuraĝigi la fratan amon inter ĉiuj la postaj kredantoj en la evangelio de Jesuo.

2. EN JERUSALEMO

Jesuo estis atendinta la feston de la tabernakloj por povi proklami la evangelion al la pilgrimantoj de ĉiuj partoj de la imperio; li nun iris ĉe la festo de la dediĉo nur por unika celo: doni al la Sinedrio kaj la Judaj estroj alian okazon vidi la lumon. La precia evento de tiuj kelkaj tagoj en Jerusalemo okazis la vendredon vespere en la hejmo de Nikodemo. Tie kunvenis ĉirkaŭ dudek kvin Judaj estroj, kiuj kredis en la Jesua instruo. En tiu grupo estis dek kvar viroj, kiuj estis ankoraŭ, aŭ estis freŝdate estitaj, anoj de la sinedrio. Tiu renkonto estis atendita de Eber, Matadormus, kaj Jozefo de Arimatea.

En tiu okazo, la Jesuaj aŭskultantoj estis ĉiuj kleraj viroj, kaj ne nur ili sed ankaŭ liaj du apostoloj estis miregitaj pro la graveco kaj la profundo de la rimarkigoj de Jesuo al tiu eminenta grupo. Neniam de la epoko kiam li estis instruadinta en Aleksandrio, Romo, kaj en la insuloj de Mediteraneo, Jesuo estis montriĝinta tiel erudicia kaj tiel informita pri la homaj aferoj, kiel laikaj tiel religiaj.

Kiam tiu kunveno finiĝis, ĉiuj foriris konfuzitaj per la Majstra personeco, allogitaj per liaj graciaj manieroj, kaj en amharmonio kun la viro. Ili estis serĉintaj konsili Jesuon pri lia deziro gajni la ceterajn anojn de la sinedrio. La Majstro atenteaŭskultis, sed silente, ĉiujn iliajn proponojn. Li bone sciis, ke neniu el iliaj planoj estus efika. Li konjektis, ke la plejmulto de la Judaj estroj neniam akceptos la evangelion de la regno; almenaŭ, li donis al ĉiuj plian okazon elekti. Sed kiam li foriris tiun vesperon kun Natanaelo kaj Mateo, por tranokti sur la Olivarban Monton, li ne estis ankoraŭ decidinta kiun metodon uzi por ankoraŭ unufoje altiri la atenton de la sinedrio al sian mesaĝo.

Tiun nokton, Natanaelo kaj Tomaso malmulte dormis. Ili estis tro konfuzitaj pro tio, kion ili estis aŭdintaj en la Nikodema domo. Ili longtempe meditis pri la fina rimarko de Jesuo rilate al la propono de la malnovaj kaj nunaj membroj de la sinedrio akompani lin antaŭ la sepdek anoj. La Majstro diris: “Ne, miaj fratoj, tio estos vane. Vi multobligus la koleron, kiu reŝprucus sur viajn proprajn kapojn, sed vi tute ne moderigus ilian malamon kontraŭ mi. Ĉiu el vi iru okupiĝi pri la aferoj de la Patro laŭ kiel la spirito kondukos vin, dum ankoraŭ unufoje mi prezentos al ilia atento la regnon laŭ la maniero, kiun la Patro indikos al mi.”

3. RESANIGO DE LA BLINDA ALMOZULO

La sekvantan matenon la triuloj alvenis ĉe Marta en Betanio por la matenmanĝo, kaj tuj post iris en Jerusalemon. Tiun sabatan matenon, dum Jesuo kaj la du apostoloj alproksimiĝis al la templo, ili renkontis bone konatan almozulon, denaske blindan viron sidantan ĉe sia kutima loko. Kvankam tiuj almozuloj nek petegis nek ricevis almozojn dum la sabataj tagoj, ili estis permesitaj sidiĝi ĉe iliaj kutimaj lokoj. Jesuo haltis kaj rigardis la almozulon. Dum li fikse rigardis la denaske blindan viron, la ideo venis al li pri la maniero altiri al sia tera misio la atenton de la sinedrio kaj la aliaj Judaj estroj kaj religiaj instruistoj.

Dum la Majstro, absorbita en profundaj pensoj, starigis antaŭ la blindulo, Natanaelo pripensanta al la ebla kialo de la blindeco de tiu viro, demandis: “Majstro, kiu pekis, tiu viro aŭ liaj gepatroj, por ke li estu denaske blinda?”

La rabenoj instruis, ke ĉiuj tiaj okazoj de denaska blindeco estis perpeke kaŭzitaj. Ne nur la infanoj estis peke koncipitaj kaj naskiĝintaj, sed infano povis naski ĝi blinda, kiel puno pro iu specifa peko de sia patro. Ili eĉ instruis, ke infano povis peki antaŭ naski ĝi en la mondo. Ili ankaŭ instruis, ke tiaj kriplaĵoj povis esti kaŭzitaj per kelka peko aŭ alia troindulgo de la patrino dum sia gravedodaŭro.

Estis, en ĉiuj tiuj regionoj, malpreciza kredo en la reenkarniĝo. La malnovaj Judaj instruistoj, kaj ankaŭ Platono, Filono kaj multaj esenioj, toleris la teorion, laŭ kiu homoj povas rikolti en enkarniĝo, kion ili semis en antaŭa ekzisto; tiel du vivo ili kredis esti pentofarila pekojn plenumitaj dum antaŭaj vivoj. La Majstro trovis malfacile elturniĝi, por ke la homoj ne kredu al la antaŭaj ekzistoj de siaj animoj.

Tamen, eĉ nelogike kielŝajnas, dum tia blindeco estis supozata esti la rezulto de peko, la Judoj subtenis, ke estis altmerite almozdoni al tiuj blindaj almozuloj. Estis la kutimo de tiuj blinduloj konstante kanti al la pasantoj , “O sentemaj koroj, gajnu meritojn asistante la blindulon.”

Jesuo ekdiskutis pri tiu okazo kun Natanaelo kaj Tomaso, ne nur ĉar li estis decidinta uzi tiun blindulon kiel rimedo por, tiun tagon, eminente altiri ankoraŭ unufoje al sia misio, la atenton de la Judaj estroj, sed ankaŭ li ĉiam kuraĝigis siajn apostolojnserĉi la verajn kialojn de ĉiuj fenomenoj, naturaj aŭ spiritaj . Li estis ofte atentiginta ilin eviti la komunan tendencon atribui spiritajn provojn al ordinaraj fizikaj eventoj.

Jesuo decidis uzi tiun almozulon en siaj planoj por la faritaĵo de tiu tago. Sed antaŭ fari ion por la blindulo, nomata Joŝija, li ekrespondis la Natanaelan demandon. Diris la Majstro: “Nek tiu viro nek liaj gepatroj pekis por ke la faritaĵo de Dio povu plenumi ĝi en li. Tiu blindeco venis en lin laŭ la natura fluo de la eventoj, sed ni devas nun plenumi la faritaĵojn de kiu sendis min, dum taglumas, ĉar la nokto certe venos, kaj tiam neeblos fari la laboron, kiun ni devas plenumi. Kiam mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo, sed en malmulte da tempo mi ne estos plu kun vi.”

Post tiuj paroloj, Jesuo diris al Natanaelo kaj Tomaso: “Kreu la vidon de tiu blindulo unu sabatan tagon, por ke la skribistoj kaj Fariseoj povu havi la okazon, kiun ili serĉas, akuzi la Filon de la Homo.” Tiam, kliniĝanta, li kraĉis sur la grundon kaj miksis la argilon kun la salivo, kaj parolanta pri ĉion tion, tiel ke la blindulo povu aŭdi, li iris al Joŝija kaj metis la argilon sur liaj blindajn okulojn, dirante: “Iru, mia filo, lavi tiun argilon en la banejon de Ŝiloaĥ, kaj tuj vi ricevos vian vidon.” Kaj kiam Joŝija estis tiel lavinta sin en la banejo de Ŝiloaĥ, li vidis por reveni ĉe siaj amikoj kaj sia familio.

Ĉar li estis ĉiam almozulo, li ne sciis fari ion alian; tial kiam la unua ekscito, kaŭzita per la kreo de lia vido, estis pasita, li revenis ĉe sia kutima loko de almozserĉanto. Kiam liaj amikoj, najbaroj , kaj ĉiuj kiuj konis lin antaŭe, rimarkis, ke li povis vidi, ili diris: “Ĉu tiu ĉi ne estas Joŝija, la blinda almozulo?” Kelkaj diris estis li, kaj iuj aliaj diris, “ne, estas iu, kiu similas al li, sed tiu viro povas vidi.” Sed kiam ili konsultis la viron mem, li respondis, “Mi estas li.”

Kiam ili komencis demandi al li kiel li kapablis vidi, li respondis al ili: “Viro nomata Jesuo pasis tra tiu vojo, kaj kiam, interparolanta pri mi kun siaj amikoj, li faris argilon kun salivo, oleoŝmiris miajn okulojn, kaj ordonis, ke mi iru lavi min en la banejon de Ŝiloaĥ, mi faris kion tiu viro diris al mi, kaj tuj mi ricevis mian vidon. Kaj tio okazis antaŭ nur kelkaj horoj. Mi ne konas ankoraŭ la signifon pri ĉio tio, kion mi vidas.” Kaj kiam la homoj kiuj ekariĝis ĉirkaŭ li kaj petis tie ili povis trovi la strangan viron, kiu estis resaniginta lin, Joŝija povis nur respondi, ke li ne sciis.

Tio estis unu el la plej strangaj mirakloj de la Majstro. Tiu viro ne petis esti resanigita. Li ne sciis, ke la Jesuo, kiu estis ordoninta al li sin lavi en Ŝiloaĥ, kaj estis promisinta al li la vidon, estis la profeto de Galileo, kiu estis predikinta en Jerusalemo dum la festo de la tabernakloj. Tiu viro malmulte kredis, ke li ricevus la vidon, sed la homoj de tiu epoko havis gravan fidon en la efikeco de la salivo de granda kaj sankta viro; kaj de la interparolado . de Jesuo kun Natanaelo kaj Tomaso, Joŝija estis konkludinta, ke tiu supoza bonfaranto estis granda viro, erudicia instruisto aŭ sankta profeto; Konsekvence li faris kiel Jesuo ordonis al li.

Jesuo uzis argilon kaj salivon, kaj ordonis al li sin lavi en la simbola banejo de Ŝiloaĥ por tri kialoj:

1. Tio ne estis miraklo kiel respondo al individua fido. Tio estis mirindaĵo, kiun Jesuo estis elektinta plenumi por persona celo, sed kiun li aranĝis, por ke tiu viro povu tiri daŭran profiton el ĝi.

2. La blindulo ne estis petinta la resanigon, kaj lia fido estis malforta, tial tiuj materiaj agoj estis sugestitaj por lin kuraĝigi. Li superstiĉe kredis en la efikeco de la salivo kaj li sciis, ke la banejo de Ŝiloaĥ estis duonsakrala loko. Sed li estus certe ne irinta tien, se ne estus necesinta forigi la argilon de lia unkto. Tiu operacio estis ĝuste kiom konvenas por instigi lin agi.

3. Sed Jesuo havis trian motivon por uzi tiujn materiajn rimedojn en tiu unika operacio: Tio estis miraklo pure eltrovita konforme al lia propra elekto, kaj li per tio deziris lernigi siajn adeptojn de tiu tempo kaj ĉiuj postaj epokoj eviti spiti aŭ neglekti materiajn rimedojn por resanigi la malsanulojn. Li deziris lernigi ilin, ke ili devu ĉesigi konsideri la miraklojn kiel la sola metodo de kuracado por la homaj malsanoj.

Tiun sabatan matenon kaj en Jerusalemo proksime de la templo, Jesuo donis la vidon al tiu viro per mirakla operacio, ĉar li havis kiel plejgrava celo defii la sinedrion kaj ĉiujn Judajn instruistojn kaj religiajn estrojn. Estis lia maniero por proklami netan interrompon kun la Fariseoj. Li ĉiam pozitive faris ĉiun aferon. En la komenco de tiu posttagmezo de sabata tago, Jesuo iris al tiu viro kun siaj du apostoloj, kaj propravole okazigis tiujn diskutadojn, kiuj devigis la Fariseojn konsideri la miraklon, ĉar lia celo konsistis en prezenti tiujn aferojn antaŭ la sinedrio.

4. JOŜIJA ANTAŭ LA SINEDRIO

Meze de la posttagmezo la resanigo de Joŝija estis levinta tiajn diskutadojn ĉirkaŭ la templo, ke la estroj de la sinedrio decidis kunvoki la konsilion en ĝia kutima loko de kunveno en la templo. Kaj ili faris tion malobservante estigatan regulon, kiu malpermesis la kunvenoj de la sinedrio dum la sabata tago. Jesuo sciis, ke la malobservo de la sabato estos unu el la precipaj akuzoj portitaj kontraŭ li, kiam la fina provo alvenos, kaj li deziris aperi antaŭ la sinedrio por esti kulpigita, ĉar li estis resaniginta blindulon la sabatan tagon, dum la sesio mem de la alta kortumo de la Judoj kunsidos por lin juĝi pri tiu ago de kompato kaj interkonsilios pri tiuj aferoj koncernantaj la sabatan tagon, tiel rekte malobeante siajn proprajn leĝojn, kiujn ili estis devigintaj al ili mem.

Sed ili ne aperigis Jesuon antaŭ ilin, ĉar ili timis. Anstataŭe, ili tuj serĉigis Joŝija. Post kelkaj preparaj demandoj, la proparolanto de la sinedrio (ĉirkaŭ kvindek membroj ĉeestis) ordonis al Joŝija diri al ili tion, kio trafis lin. De sia resanigo dum la mateno Joŝija estis lerninta de Natanaelo, Tomaso kaj aliaj, ke la Fariseoj koleris pro lia resanigo la sabatan tagon, kaj ke ili estis probable kaŭzontaj embarasojn al ĉiuj koncernitaj personoj; sed Joŝija ne ankoraŭ perceptis, ke Jesuo estis tiu, kiu estis nomata la liberiganto. Tiel, kiam la Fariseoj demandi lin, li diris: “Tiu viro alvenis, metis argilon sur miajn okulojn, diris al mi iri por min lavi en Ŝiloaĥ, kaj nun mi vidas.“

Unu el la plej malnovaj Fariseoj, post kiam li estis longe parolinta, diris: “Tiu viro ne povas esti de Dio, ĉar vi vidas, ke li ne observas la sabaton. Li malobservas la leĝon, unue, farante argilon, sekve, sendante tiun almozulon sin lavi la sabatan tagon. Tia viro ne povas esti instruisto sendita de Dio.”

Tiam unu el la plej junaj viroj, kiu sekrete kredis en Jesuo, diris: “Se tiu viro ne estas sendita de Dio, kiel li povas fari tiujn aĵojn? Ni scias, ke iu kiu estas ordinarapekulo, ne povas plenumi tiajn miraklojn. Ĉiuj ni konas tiun almozulon, kaj ke li estis blindnaskita; nun li vidas. Ĉu vi ankoraŭ diros, ke tiu profeto faras ĉiujn mirindaĵojn pere de la povo de la princo de la demonoj? Kaj por ĉiu Fariseo, kiu riskis akuzi kaj denunci Jesuon, alia levi ĝis por meti implikantajn kaj embarasajn demandojn, tiel ke serioza skismo okazis inter ili. La ĉefministro vidis tien ili estis irontaj, kaj por pacigi la diskutadon, li prepariĝis demandi la viron lin mem. Sin turnata al Joŝija, li diris: “Kion vi estas diranta pri tiu viro, tiu Jesuo, kiu, laŭ vi, estas malferminta viajn okulojn?” Kaj Joŝija repondis, “ Mi opinias, ke li estas profeto.”

La estroj estis grande konfuzitaj, kaj, ne sciantaj kion alian fari, ili decidis serĉigi la gepatrojn de Joŝija por lerni de ili, ĉu li estis efektive blindnaskiĝinta. Ili malinklinis kredi, ke la almozulo estis resanigita.

Estis bone konata en Jerusalemo, ke ne nur Jesuo estis malpermesita de eniro en la sinagogojn, sed ke ĉuj, kiuj kredis lian instruon estis sammaniere elpelitaj el la sinagogoj, ekskomunikitaj el la kongregacio de Israelo; kaj tio signifis la rifuzon de ĉiuj rajtoj kaj privilegioj de ĉiaj specoj en la tuta Juda mondo, krom la rajto aĉeti la necesaĵon por vivi.

Kiam, do, la gepatroj de Joŝija, malriĉaj kaj terorigitaj animoj, aperis antaŭ la majesta sinedrio, ili timis libere paroli. Diris la proparlanto de la kortumo: Ĉu tiu ĉi estas via filo? Kaj ĉu ni pravas kompreni, ke li naskiĝis blinda? Se tio estas vera, kiel nun li povas vidi? Tiam la patro de Joŝija, asistita de lia patrino, respondis: “Ni scias, ke li estas nia filo, kaj li naski ĝis blinda, sed kiel li estas povinta komenci vidi, aŭ kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias. demandu lin; li estas adolta; li parolu por li mem.”

Duafoje ili alvokis Josiaj antaŭ ili. Ili ne bone elturniĝis el tiu projekto konsistanta en ju ĝo laŭ leĝa formo, kaj, tiel agante dum la sabato, iuj ekis esti ĝenataj. Konsekvence, kiam ili denova alvokis Joŝija, ili provis enkapti lin per diferenca metodo de atako. La oficiulo de la kortumo parolis al la eksblindulo, dirante: “Kial vi ne gloras Dion pro tio? Kial vi ne diras al ni la tutan veron pri tio, kio okazis? Ĉiuj ni scias, ke tiu viro estas pekulo. Kial vi rifuzas distingi la veron? Vi scias, ke ambaŭ, vi kaj tiu viro estas akuzitaj pro malobservo de la sabato. Ĉu vi ne volas pentofari vian pekon konfesante Dion kiel via savanto, se vi ankoraŭ firme asertas, ke viaj okuloj estis malfermitaj hodiaŭ?

Sed Joŝija estis nek stulta nek senhumura; Do li replikis al la oficiulo de la kortumo: “Se tiu viro estas pekulo, mi ne scias; sed mi scias ion: mi estis blinda, kaj nun mi vidas.” Ili ne povas enkapti Joŝija, tial ili serĉis ankoraŭ demandi lin, dirante: “Kiel precize li malfermis viajn okulojn? Kion li efektive faris al vi? Kion li diris al vi? Ĉu li petis al vi kredi en li?“

Joŝija iom senpacience replikis. “Mi diris al vi precize ĉion, kio okazis, kaj se vi ne kredas mian ateston, kial vi volas ankoraŭ aŭdi ĝin? Ĉu hazarde vi volus iĝi liaj disĉiploj?” Kiam estis tiel parolinta, la sinedrio konfuze disiĝis, preskaŭ violente, ĉar la estroj sin pelis al Joŝija, kolere ekkriante: “Vi povas diri, ke vi estas disĉiplo de tiu viro, sed ni estas disĉiploj de Moseo kaj ni estas la instruistoj de la leĝoj de Dio. Ni scia, ke Dio parolis pere de Moseo, sed pri tiu Jesuo, ne ne scias de kie li estas.”

Tiam Joŝija, supreniranta sur seĝon, plenvoĉe kriis al ĉiuj kiuj povis aŭdi lin: “aŭskultu, vi kiuj firme asertas esti la instruistoj de tuta Israelo, mi deklaras al vi, keestas en tiu afero granda mirindaĵo, ĉar vi konfesas ne scii de kie venas tiu viro, kaj tamen vi sciias de aŭtoritata fonto, dank’ al atestoj, kiujn vi aŭdis, ke li malfermis miajn okulojn. Ĉiuj ni scias, ke Dio ne plenumas tiajn faritaĵojn por la mapiuloj; ke Dio faras tion nur postule de vera adoranto - por iu, kiu estas sankta kaj justa. Vi scias, ke de la komenco de la mondo, neniam vi aŭdis pri la malfermo de la okuloj de iu, kiu estis naskiĝinta blinda. Rigardu min, do, ĉiu el vi, kaj bone komprenu tion, kio okazis hodiaŭ en Jerusalemo! Mi diras al vi, se tiu viro ne venus de Dio, li ne povus fari tion.” Kaj dum la Sinedriuloj kolere kaj konfuze foriris, ili kriis al li: “Vi estas tute naskiĝinta en pekostato, kaj vi nun pretendas instrui nin? Eble vi ne estas naskiĝinta reale blinda, kaj eĉ se viaj okuloj estis malfermitaj la sabatan tagon, tio estis farita pere de la povo de la princo de la demonoj.” Kaj ili iris tuj en la sinagogon por eksigi Joŝija.

Joŝija envenis en tiu provon kun magraj ideoj pri Jesuo kaj la naturo de sia resanigo. La pli granda parto de la aŭdaca atesto, kiun li tiel inteligente kaj kuraĝe portis antaŭ tiu plejsupera tribunalo de tuta Israelo disvolviĝis en lia menso samtempe, kiel la proceso sekvis ĝian nejustan kaj mallojalan fluon.

5. INSTRUADOJ SUB LA SALOMONA PORĈO

La tutan daŭron dum kiu tiu sesio de la sinedrio, malobservanta la sabaton, disvolvi ĝis en unu el la ĉambroj de la templo, Jesuo estis proksime preninta homamasbanon, instruadanta la homojn sub la Salomona porĉo, esperanta, ke li estus kunvokita antaŭ la sinedrio, kie li povus anunci al ili la bonan novaĵon pri la libereco kaj la ĝojo de la dia fileco en la regno de Dio. Sed ili timis serĉigi lin. Ili estis ĉiam konsternitaj pro la subitaj kaj publikaj aperoj de Jesuo en Jerusalemo. Nun Jesuo ĵus donis al ili la okazon, kiun tiel arde serĉis, sed ili timis kunvoki lin antaŭ la sinedrio, eĉ kiel atestanto, ili timis ankoraŭ pli aresti lin.

Estis la vintromezo en Jerusalemo, kaj la homoj serĉis parteŝirmi sin sub la porĉo de Salomono; kaj dum Jesuo restadis tie, la popolamasoj metis al li multajn demandojn, kaj li instruadis ilin dum pli ol du horoj. Kelkaj el la Judaj instruistoj serĉis enkapti lin publike demandante al li: “Kiom da tempo vi lasos nin en suspenso? Se vi estas la Mesio, kial vi ne klare diras al ni?” Diris Jesuo: “Multfoje mi parolis al vi pri mi mem kaj pri mia Patro, sed vi ne volas kredi min. Ĉu vi ne vidas, ke la faritaĵoj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas por mi? Sed multaj el vi ne kredas, ĉar vi ne apartenas al mia grego. La instruisto pri la vero allogas nur tiujn, kiuj estas malsataj pri la vero kaj soifantaj pri la rekteco. Miajŝafoj aŭdas mian voĉon, mi konas ilin kaj ili sekvas min. Kaj al ĉiuj kiuj sekvas mian instruon, mi donas la eternan vivon; ili neniam pereos, kaj neniu eltiros ilin el mia mano. Mia Patro, kiu donis al mi tiujn infanojn, estas pli granda ol ĉiuj, tiel ke neniu povas elŝiris ilin el la mano de mia Patro. La Patro kaj mi estas unu.“ Kelkaj el nekredantaj Judoj sin pelis al loko, kie oni ankoraŭ konstruis la templon por kolekti kaj ĵetiŝtonojn al Jesuo, sed la kredantoj malhelpis ilin.

Jesuo daŭrigis sian instruadon: “Multajn faritaĵojn korinkline faritajn de mia Patro mi montris al vi, tial nun mi demandas al vi pro kiu el tiuj bonaj faritaĵoj vi volas minŝtonmortigi?” Kaj tiam respondis unu el la Fariseoj: “Pro neniu bona faritaĵo ni volas vinŝtonmortigi, sed pro blasfemo, ĉar, estanta homo, vi aŭdacas egaligi vinkun Dio.” Kaj Jesuo respondis: “Vi akuzas la Homan Filon de blasfemo, ĉar vi rifuzis kredi min, kiam mi deklaris al vi, ke mi estis sendita de Dio. Se mi ne faras la faritaĵojn de Dio, ne kredu min, sed se mi faras la faritaĵojn de Dio, eĉ se vi ne kredas en mi, mi opinias, ke vi devus kredi la faritaĵojn. Sed por ke vi estu certaj pri tio, kion mi proklamas, lasu min denove aserti, ke la Patro estas en mi kaj mi estas en la Patro, kaj ke, same kiel la Patro loĝas en mi, same mi loĝos en ĉiu, kiu kredas tiun evangelion.” Kiam la homoj aŭdis tiujn parolojn, multaj el ili hastege eliris por preniŝtonojn kaj ilin ĵeti sur lin, sed li malaperis el la templa ĉirkaŭaĵo; renkontanta Natanaelon kaj Tomason, kiuj estis ĉeestintaj la sesion de la sinedrio, li atendis kun ili apud la templo, ĝis kiam Joŝija eliris el la konsilia ĉambro.

Jesuo kaj la du apostoloj ne ekserĉadis de Joŝija ĉe li, ĝis kiam ili estis aŭdintaj li estis eksigita el la sinagogo. Kiam ili venas ĉe Joŝija, Tomaso alvokis lin en la korton, kaj Jesuo diris al li: “Joŝija, ĉu vi kredas en la Filo de Dio?” Kaj Joŝija respondis, “Diru al mi kiu li estas, por ke mi povu kredi en li.” Kaj Jesuo diris: “Vi estas ambaŭ vidinta kaj aŭdinta lin, kaj nun estas li, kiu parolas al vi.” Kaj Joŝija diris, “Sinjoro, mi kredas,” Kaj falanta teren, li adoris.

Kiam Joŝija lernis, ke li estis eksigita el la sinagogo, li estis unue grande deprimita, sed li estis multe kura ĝigita kiam Jesuo ordonis, ke tuj li pretiĝu akompani ilin en la kampadejon de Pela. Tiu simplanima viro de Jerusalemo estis fakte eksigita el Juda sinagogo, sed jen, la Kreinto de universo elkondukis lin por asocii lin kun la spirita nobleco de tiu epoko kaj generacio.

Jesuo tiam forlasis Jerusalemon, kaj ne revenis tien antaŭ la proksima tempo kiam li pretiĝis forlasi tiun mondon. Kun la du apostoloj kaj Joŝija la Majstro revenis al Pela. Kaj Joŝija riveliĝis esti unu el la donricevantoj de la mirakla ministerio de la Majstro, kiu portis fruktojn, ĉar li estiĝis por la cetero de sia vivo predikisto de la regna evangelio.