Kajero 163084
Kelkajn tagojn post la reveno el Jerusalemo de Jesuo kaj la dekduuloj en Magadan, Abnero kaj grupo de kvindeko ĉirkaŭ da disĉiploj alvenis el Bet-Leĥem. En tiu periodo estis ankaŭ arigitaj en la kampadejo de Magadan la evangelistaro, la virinaro, kaj ĉirkaŭ cent kvindek aliaj veraj kaj elprovitaj disĉiploj de ĉiuj partoj de Palestino. Post kiam li estis dediĉintan kelkajn tagojn por fari vizitojn kaj reorganizi la kampadejon, Jesuo kaj la dekduuloj komencis intensivan sesion de formado por tiu speciala grupo da kredantoj, kaj el tiu ensemblo da formitaj kaj spertaj disĉiploj la Majstro poste elektis la sepdek instruistoj, kiujn li sendis por proklami la evangelion de la regno. Tiu regula instruado komencis la vendredon 4-an de novembro, kaj daŭris ĝis la Sabato 19-a de novembro.
Ĉiun matenon Jesuo faris paroladeton al tiu kompanio. Petro instruadis metodojn de predikado; Natanaelo lernigis ilin pri la instruarto; kaj Tomaso klarigis kiel respondi la demandojn; Mateo direktis la organizacion de iliaj grupaj financoj. La aliaj apostoloj ankaŭ partoprenis en tiu formado laŭ siaj aparta sperto kaj naturaj talentoj.
La sepdekuloj estis ordinaciigitaj de Jesuo la sabatan poettagmezon 19-an de novembro en la kampadejo de Magadan, kaj Abnero estis lokita kiel estro de tiuj evangeliaj predikantoj kaj instruistoj. Tiu aro de sepdekuloj estis konsistigita kun Abnero kaj dek el la malnovaj apostoloj de Johano, kvindek unu el unuaj evangelistoj kaj ok aliaj disĉiploj, kiuj estis distingiĝintaj en la servado de la regno.
Tiun sabatan posttagmezon ĉirkaŭ la dua, inter ekpluvegoj, grupo da kredantoj pliigita per la alveno de Davido kaj la plejmulto de lia mesaĝistaro, pli ol kvarcent, estis arigitaj sur la bordo de la Galilea lago por ĉeesti al la ordinacio de la sepdekuloj.
Antaŭ ol surmeti la manojn supre de la kapoj de la sepdekuloj por distingi ilin kiel evan- geliaj mesaĝistoj, Jesuo alparolis al ili diranta: “Vere la rikolto estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj; do mi admonas vin ĉiujn preĝi, por ke la Sinjoro de la rikolto sendu ankoraŭ aliajn laborantojn por rikolti. Mi estas distinginta vin kiel mesaĝistoj de la regno: mi estas sendonta vin al Judoj kaj aligentuloj kiel ŝafoj inter la lupoj. Duope irante vian vojon, mi instrukcias al vi kunpreni nek monujon nek anstaŭan vestaron, ĉar vi foriras nur por ne longdaŭra misio. Survoje salutu neniun, okupu nur pri via laboro. Se vi haltas en hejmon, unue ekdiru: Paco estu sur tiu hejmanaro. Se tiuj kiuj vivas tie amas pacon, vi restados; se ne, tiam vi foriros. Kiam vi estos elektinta hejmon, restadu tie dum via tuta restado en la urbo, manĝantajkaj trinkantaj tion, kio estos proponita al vi. Kaj vi tiel agos, ĉar laboranto estas inda je sia vivteno. Ne iru de domo al domo, por ke pli bona loĝejo estu proponita al vi. Memoru, ke proklamonte pacon sur tero kaj bonan volon inter la homoj vi devos lukti kontraŭ akraj kaj blindaj malamikoj. Do estu prudentaj kiel serpentoj kaj ankaŭ nenocaj kiel kolomboj.
“Ĉie tien vi iros, prediku, dirante: ‘La ĉiela regno estas atingebla,’ kaj flegadu ĉiujn, kiuj povas esti mense aŭ korpe malsanaj. Donaceme vi ricevis la bonajn aferojn de la regno, donaceme donu. Se la loĝantoj de iu ajn urbo ricevos vin, ili trovos varmkoran akcepton en la Patra regno; sed se la homoj de iu ajn urbo rifuzas akcepti tiun evangelion, tamen, forlasante tiun nekredantan komunumon vi proklamos vian mesaĝon, forirante vi diros al tiuj, kiuj forĵetas vian instruon: ‘Kvankam vi malakceptas la veron, restas, ke la regno de Dio alproksimigis vin.’ Kiu aŭdas vin aŭdas min. Kaj kiu aŭdas min aŭdas tiun, kiu sendis min. Kiu forĵetas vian evangelian mesaĝon forĵetas min. Kaj kiu forĵetas min forĵetas tiun, kiu sendis min.”
Kiam li estis tiel parolinta al la sepdekuloj, komencanta kun Abnero, dum ili genuiĝis cirkle ĉirkaŭ li, Jesuo surmetis siajn manojn supre de la kapo de ĉiu viro.
Frue la sekvantan matenon Abnero sendis la sepdek mesaĝistojn en ĉiujn urbojn de Galileo, Samario kaj Judeo. Kaj tiuj tridek kvin paroj foriris predikadi kaj instruadi dum ĉirkaŭ ses semajnoj, kaj revenis en la novan kampadejon de Pela, en Pereo la vendredon 30-an de decembro.
Pli ol kvindek disĉiploj kiuj serĉis ordinacion kaj nomumon inter la sepdekuloj estis malakceptitaj de la komitato konsistigita de Jesuo por elekti tiujn kandidatojn. Tiu komitato konsistis el Andreo, Abnero kaj la oficanta ĉefo de la evangelistaro. Por ĉiu okazo kiam tiu komitato ne unuanime konsentis pri kandidato, ili alkondukis lin al Jesuo, kaj kvankam la Majstro neniam reĵetis personon, kiu arde deziris ordinacion kiel evangelia mesaĝisto, pli ol dekduono, kiam ili estis interparolintaj kun Jesuo, ne deziris plu iĝi evangeliaj mesaĝistoj.
Sincera disĉiplo venis al Jesuo, diranta: “Majstro, mi volus esti unu el viaj novaj apostoloj, sed mia patro estas tre maljuna kaj baldaŭ mortemula. Ĉu vi permesus al mi hejmeniri por lin entombigi?“ Al tiu viro Jesuo diris: “Mia filo, la vulpoj havas kuŝejojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas nestojn, sed la Homa Filo havas nenien por meti sian kapon. Vi estas kaj vi povas resti fidela disĉiplo rehejmenirante por zorgi pri tiuj, kiujn vi amas, sed ne okazas same al miaj evangeliaj mesaĝistoj. Ili estas forlasintaj ĉion por sekvi min kaj proklami la regnon. Se vi volas esti ordinaciita kiel instruisto, vi devas lasi aliajn entombigi la mortintojn, dum vi iras publikigi la bonan novaĵon.” Kaj tiu viro foriris tre elrevigita.
Alia disĉiplo venis al la Majstro kaj diris: Mi volus iĝi ordinaciita mesaĝisto, sed mi volus pasigi iom da tempo hejme por konsoligi mian familion.” Kaj Jesuo replikis: “Se vi volas esti ordinaciita, vi devas libervole ĉion forlasi. La evangeliaj mesaĝistoj ne povas dividi sian korinklinon. Neniu, metinta sian manon sur la plugilo, se li returniĝas, ne estas digna iĝi mesaĝisto de la regno.”
Poste, Andreo alkondukis al Jesuo iun riĉan junulon, kiu estis sindonema kredanto, kaj kiu deziris ricevi la ordinacion. Tiu junulo, Matadormus, estis ano de la Sinedrio de Jerusalemo; li estis aŭdinta Jesuon instruadantan, kaj estis poste instruita pri la regna evangelio de Petro kaj la aliaj apostoloj. Jesuo diskutis kun Matadormus pri la postuloj de la ordinacio kaj petis al li prokrasti sian decidon ĝis post esti pli zorge pripensinta tiun demandon. Frue la sekvantan tagon, kiam Jesuo estis foriranta por marŝo, tiu junulo alpaŝis lin kaj diris: “Majstro, mi volus koni de vi la certecon pri la eterna vivo. Konsiderante, ke mi estas observinta ĉiujn ordonojn de mia junuleco, mi volus scii kion mi devas ankoraŭ fari por gajni la eternan vivon?” Kiel respondo al tiu demando Jesuo diris: “Se vi obeas ĉiujn ordonojn - ne adultu, ne murdu, ne ŝtelu, ne false atestu, ne trompu honoru viajn gepatrojn - vi bone faras, sed la saviĝo estas la rekompenco de la fido, ne simple de la agoj. Ĉu vi kredas tiun evangelion de la regno?” Kaj Matadormus respondis: “Jes, Majstro, mi kredas ĉion, kion vi kaj viaj apostoloj instruadis al mi.” Kaj Jesuo diris: “ Tiam vi estas fakte mia disĉiplo kaj infano de la regno.”
Tiam diris la junulo: “Sed, Majstro, ne sufiĉas al mi esti via disĉiplo; mi volus estis unu el viaj mesaĝistoj.” Kiam Jesuo aŭdis tion, li fervorege rigardis lin kaj diris: “Mi akceptos kiel unu el miaj mesaĝistoj se vi volos pagi la prezon, se vi volos provizi la solan aferon, kiu mankas al vi.” Matadormus replikis: “Majstro, mi faros ion ajn, se mi estas permesita sekvi vin.” Jesuo kisante sur la frunto la genuiĝintan junulon, diris: “Se vi volas esti mia mesaĝisto, iru kaj vendu vian tutan posedaĵon, kaj kiam vi estos distribuinta la sumon al la malriĉuloj aŭ al viaj fratoj, venu kaj sekvu min, kaj vi havos trezoron en la ĉiela regno.”
Kiam Matadormus aŭdis tion, li ekkonfuziĝis. Li stariĝis kaj malĝoje foriris, ĉar li havis gravajn posedaĵojn. Tiu juna riĉa Fariseo estis edukita en la kredo, ke la riĉeco estis la signo de la dia favoro. Jesuo sciis, ke li ne estis liberita de la amo de si kaj de siaj riĉaĵoj. La Majstro deziris liberigi lin de la amo de la riĉeco, ne necese de la riĉeco. Kvankam la Jesuaj disciploj ne senposediĝis je ĉiuj siaj posedaĵoj, la apostoloj kaj la sepdekuloj faris tion. Matadormus deziris esti unu el sepdek novaj mesaĝistoj, kaj tio estis la kaŭzo, kial Jesuo postulis, ke li rezignu ĉiujn siajn tempajn posedaĵojn.
Preskaŭ ĉiu homa esto havas ion ajn, al kio ĝi estas alligita kiel al malsovaĝigita malbono, kaj kion la eniro en la ĉielan regnon postulas kiel parto de la akceptoprezo. Se Matadormus estis disiĝinta de sia riĉeco, ĝi probable estus remetita en liaj manoj, por ke li ĝin administru kiel kasisto de la sepdekuloj. Pli malfrue, post la estigo de la Jerusalema eklezio, kvankam estis tiam tro malfrue por iĝi ano inter la sepdekuloj, li obeis la Jesuan ordonon, kaj iĝis kasisto de la Jerusalema eklezio, de kiu Jakobo, la Sinjora frato en la karno, estis la ĉefo.
Ĉiam tiel estis, kaj ĉiam tiel estos: homoj devas decidi de ili mem. Estas iu aŭtonomio en la libereco de elekto, kiun mortemuloj povas spertigi. La fortoj de la spirita mondo ne estas trudodevigaj por homo; ili permesas al ĝi uzi la vojon de ĝia propra elekto.
Jesuo antaŭvidis, ke Matadormus, kun liaj riĉaĵoj, ne povus iĝi ordinaciita asociito de viroj, kiuj estis forlasintaj ĉion por la evangelio; samtempe li vidis, ke, sen liaj riĉajoj, li iĝus la ĉefa estro de ĉiuj ili. Sed, laŭ la ekzemplo de la propraj fratoj de Jesuo, li neniam iĝis granda en la regno, ĉar li seniĝis je tiu intima kaj persona asocio kun la Majstro, kiun li estus povinta sperti, se li estus volinta tuj fari tion, kion postulis Jesuo, kaj kion li post pluraj jaroj efektive faris.
Riĉaĵoj ne rilatas kun la eniro en la ĉielan regnon, sed la amo de riĉeco rilatas kun. La spirita fideleco kontraŭ la regno estas neakordigebla kun servemeco kontraŭ materiista mamono. Homo ne povas partigi sian plejsuperan lojalecon kontraŭ spirita idealo kun materia sindonemo.
Neniam Jesuo instruis, estis malbone havi riĉecon. Li postulis nur, ke la dekduuloj kaj la sepdekuloj dediĉu ĉiujn siajn terajn posedaĵojn al la komuna kaŭzo. Eĉ tiam, li ministris la profitan likvidon de iliaj posedaĵoj, kiel en la okazo de la apostolo Mateo. Plurfoje Jesuo konsilis siajn bonhavajn disĉiplojn kiel li instruadis la riĉan viron de Romo. La Majstro konsideris la prudentan investadon de enspeza kromaĵo kiel rajta formo de garantio kontraŭ futura kaj neantaŭvidebla malprospero. Kiam la apostola disponebla mono estis kroma Judaso deponis fundojn por posta uzado kiam ili grande suferus pro malpliiĝo de enspezoj. Tion Judaso faris post kiam li estis konsultinta Andreon. Jesuo neniam persone okupiĝis pri la apostolaj financoj, krom pri la elspezoj de almozoj.Sed estis ekonomia misuzo, kiun li plurfoje kondamnis; temis pri la maljusta ekspluatado de la malfortaj, malkleraj, malpli riĉaj homoj de iliaj fortaj, profitavidaj kaj inteligentaj kunuloj. Jesuo deklaris, ke tia malhumana traktado de la viroj, virinoj, kaj infanoj estis neakordigebla kun la idealoj de frateco de la ĉiela regno.
Dum Jesuo ĉesigis sian interparoladon kun Matadormus, Petro kaj kelkaj apostoloj estis ariĝintaj ĉirkaŭ li, kaj kiam la riĉa junulo estis foririnta, Jesuo sin turnis al la apostoloj, kaj diris: “Vi vidas kiel estas malfacile por la riĉuloj plene eniri en la regnon de Dio! Spirita adoro ne povas esti partigita kun materiaj sindonemoj. Neniu povas servi du mastrojn. Vi havas diraĵon dirantan: ‘Estas pli facile por kamelo pasi tra la kudriltruo ol por pagano gajni la eternan vivon.’ Kaj mi deklaras, ke estas pli facile por tiu kamelo pasi tra kudriltruo ol por tiuj memkontentaj riĉuloj eniri en la ĉielan regnon.”
Kiam Petro kaj la apostoloj aŭdis tiujn parolojn, ili estis ekstreme mirigitaj, tiel multe, ke Petro diris: “Kiu do, Sinjoro, povas esti savita? Ĉu ĉiuj kiuj havas riĉaĵojn estos tenitaj for de la regno? Kaj Jesuo replikis: “Ne, Petro, sed ĉiuj kiuj metas sian konfidon en la riĉaĵojn apenaŭ povos eniri en la spiritan vivon, kiu kondukas al la eterna progreso. Sed eĉ tiam, multe da aferoj kiujn homoj ne povas fari, ne estas neatingeblaj de la ĉiela Patro; Prefere ni rekonu, ke kun Dio ĉiuj aferoj estas eblaj.”
Dum ili foriris, Jesuo estis malĝojigita, ke Matadormus ne restis kun li, ĉar li multe amis lin. Kiam ili estis malsuprenirintaj apud la lago, ili sidiĝis sur la akvobordo, kaj Petro parolanta en la nomo de la dekduuloj (tiam ĉiuj ĉeestantaj), diris: “Ni estas konsternitaj pro viaj paroloj al tiu riĉa junulo. Ĉu ni devas postuli, ke ĉiuj kiuj volas sekvi vin rezignu ĉiujn siajn terajn posedaĵojn?” Kaj Jesuo diris: “Ne, Petro, nur tiuj kiuj volus iĝi apostoloj, kaj dezirus vivi kun mi kiel vi faras kaj kiel unu familio. Sed la Patro postulas, ke la korinklino de liaj infanoj estu pura kaj nedividita. Ĉiu afero aŭpersono intermetanta sin inter vi kaj la amo de la veraĵoj de la regno devas esti forlasita. Se la ĉies riĉeco ne transpasas la limojn de la animo, estas neniu konsekvenco en la spirita vivo de tiuj, kiuj volus eniri en la regnon.”
Kaj tiam Petro diris, “Sed, Majstro, ni estas ĉion forlasintaj por vin sekvi, tiam kion ni havos?” Kaj Jesuo parolis al ĉiuj dekduuloj: “Vere, vere, mi diras al vi, estas neniu homo, kiu forlasinta riĉecon, hejmon, edzinon, frataron, gepatrojn aŭ infanojn kaŭze de mi kaj por la kaŭzo de la ĉiela regno, ne ricevos multe pli en tiu mondo, povas esti kun kelkaj persekutoj, kaj en la venonta mondo eternan vivon. Sed multaj kiuj estas unuaj estos lastaj, dum la lasta ofte estos la unua. La Patro traktas siajn estaĵojn laŭ iliaj bezonoj kaj konforme kun siaj justaj leĝoj de mizerikordo kaj amama konsidero por la bonstato de universo.
“La ĉiela regno estas kiel proprietulo, kiu laborigis multajn homojn, kaj frumatene eliris por dungi laboristojn por labori en lian vitobienon. Kiam li estis konsentinta kun la laboristoj pagi al ili unu dinaron ĉiutage, li sendis ilin en la vitejon. Tiam li eliris ĉirkaŭ la naŭa, kaj vidanta aliajn senokupulojn starantajn sur la merkata placo, li diris al ili: ‘Iru ankaŭ labori en mian vitobienon, kaj mi absolute juste pagos vin.’ Kaj ili iris tuj labori. La proprietulo denove eliris kaj sammaniere agis ĉirkaŭ la dek dua, kaj ankaŭ ĉirkaŭ la tria de la posttagmezo. Ĉirkaŭ la kvina irante sur la marketa placo, li trovis ankoraŭ starantaj aliajn senfarulojn, kaj li informiĝis pri ili? “Kial dum la tuta tago vi staras tie nenifaraj? Kaj la viroj respondis, ‘ĉar neniu estas dunginta nin,” Tiam, diris la proprietulo: iru ankaŭ labori en mia vitobienon, kaj mi absolute juste pagos vin.’
“Kiam alvenis la vespero, tiu proprietolo de la vitobieno diris al sia intendanto: “Alvoku la laboristojn, kaj pagu al ili iliajn salajrojn, komencante kun la lastaj dungitaj kaj finante kun la unuaj.’ Kiam tiuj kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la kvina venis, ĉiu ricevis unu dinaron, kaj fariĝis tiel kun ĉiu de la aliaj laboristoj. Kiam la viroj dungitaj en la komenco de la tago vidis kiel la lastaj estis pagitaj, ili antaŭvidis ricevi pli ol la konsentita sumo. Sed kiel la aliaj ĉiu ricevis nur unu dinaron. Kiam ĉiu estis ricevinta sian salajron, ili plendis al la proprietulo, dirante:”Tiuj viroj laste dungitaj laboris nur unu horon, kaj tamen vi estas paginta ilin sammaniere kiel ni, kiuj estas eltenintaj la pezon de la tago sub la brulvarma suno.”
“Tiam respondis la proprietulo: “Miaj amikoj, mi ne alportas al vi malutilon. Ĉu ĉiu el vi ne estas konsentinta labori por unu dinaro ĉiutage? Prenu nun kion estas via, kaj iru vian vojon, ĉar estas mia deziro doni al tiuj kiuj laste venis tiom, kiom mi donis al vi. Ĉu ne estas leĝe, ke mi faras kion mi volas kun mia havaĵo? aŭ ĉu vi riproĉas mian malavarecon, ĉar mi deziras esti bona kaj montri kompaton? ‘”
Okazis emociplena momento en la kampadejo de magadan la tagon kiam la sepdekuloj foriris por sia unua misio. Frue tiun matenon, en sia lasta interparolado kun la sepdekuloj, Jesuo emfazis pri la sekvantaj temoj:
1. La evangelio de la regno devas esti proklamita al la tuta mondo, kiel al la Judoj , tiel al la aligentuloj.
2. Zorgante pri la malsanuloj, evitu instrui la esperon de miraklo.
3. Proklamu spiritan fratecon de la filoj de Dio, ne videblan regnon de monda povo kaj materia gloro.
4. Evitu perdi tempon pro tro da sociaj vizitoj kaj aliaj banalaĵoj, kiuj povus malgrandigi vian tutkoran sindonemon por prediki la evangelion.
5. Se la unua domo elektita de vi kiel ĉefkvartiro montriĝis esti merita hejmo, restu tie dum via tuta restado en tiu urbo.
6. Klarigu al ĉiuj sinceraj kredantoj, ke estas nun venita la tempo por rompi kun la religiaj estroj de la Judoj en Jerusalemo.
7. Instruu, ke la tuta devo de la homo konsistas en tiu sola ordono: Tutmense kaj tutanime ami la Sinjoron vian Dion kaj vian proksimulon kiel vin mem. (Tion ili devis instrui kiel sola devo de la homo anstataŭ la 613 vivregulojn rekomenditaj de la Fariseoj.)
Kiam Jesuo estis tiel parolinta al la sepdekuloj en la ĉeesto de ĉiuj apostoloj kaj disĉiploj, Simono Petro aparte rilatis kun ili, kaj eldiris al ili ilian ordinacian predikon, kiu estis ellaboradon de la Majstra admono donita kiam li metis siajn manojn supre de ili kaj ilin elektis kiel mesaĝistoj de la regno. Petro instigis la sepdekulojn ĉefe korinklini en sia sperto al la sekvantaj virtoj:
1. Konsekrita sindonemo. Preĝu ĉiam, por ke pli da laboristoj estu senditaj en la evangelian rikolton. Li klarigis, ke, se oni tiel preĝos, ĉiu pli verŝajne diros, “Jen mi; sendu min.” Li admonis ilin ne neglekti sian ĉiutagan adoron.
2. Vera kuraĝo. Li atentigis ilin, ke ili devus alfronti la malamikecon kaj certe renkontu la persekutadon. Petro diris al ili, ke lia misio ne estis entrepreno por poltronoj, kaj instigis tiujn, kiuj timis rezigni foriri. Sed neniu forlasis.
3. Fido kaj konfido. Ili devus tute senprovize foriri por tiu mallonga misio. Ili devus fidi al la Patro pri sia nutraĵo, rifuĝejo, kaj ĉiuj aliaj necesaj aferoj.
4. Fervoro kaj iniciativo. Ili devos posedi fervoron kaj inteligentan entuziasmon; ili devus nure okupiĝi pri la aferoj de sia Majstro. La orientaj salutoj estis longa kaj ellaborata ceremonio; tial ili estis instrukciitaj “neniun saluti survoje,” Tio estis kutima metodo por instigi iun fari sian laboron sen perdi tempon, kiu ne tuŝis temon de amikaj salutoj.
5. Afableco kaj ĝentileco. La Majstro rekomendis al ili eviti nenecesan tempoperdon en sociaj ceremonioj. Sed li konsilis la ĝentilecon kontraŭ ĉiuj, kun kiuj ili estos en kontakto. Ili devus montriĝi perfekte afablaj kontraŭ tiuj, kiuj vivtenos ilin en sia hejmo. Ili estis strikte avertitaj ne forlasi modestan hejmon por esti vivtenitaj en plej komforta aŭ plej influa.
6. Zorgo pri la malsanuloj. La sepdekuloj estis komisiitaj de Petro esplori la mensajn kaj korpajn malsanulojn kaj kiomeble plej barakti por malpezigi aŭ resanigi iliajn malsanojn.
Kiam ili tiel estis komisiitaj kaj instrukciitaj, ili duope foriris por sia misio en Galileon, Samarion, kaj Judeon.
Kvankam la Judoj havis specialan konsideron pri la nombro sepdek, kaj iafoje rigardis la paganajn naciojn kiel estantaj sepdekope, kaj kvankam tiuj sepdek mesa- ĝistoj estis komisiitaj alporti la evangelion al ĉiuj popoloj, laŭgrade de ni povas ekkompreni ion, tio estis nur koincido, ke tiu grupo enkludas ĝuste sepdek anojn. Ja certe Jesuo estus akceptinta pli ol duondekduon, sed ili estis rifuzemaj por pagi la prezon kaj forlasi riĉaĵon kaj familiojn.
Jesuo kaj la dekduuloj nun prepariĝis starigi sian lastan ĉefkvartiron en Pereo, apud Pela, kie la Majstro estis baptita en Jordano. La lastajn dek tagojn de novembro estis pasigitaj en koncilioj en Magadan, kaj la mardon 6-an de decembro, la tuta kompanio da preskaŭ tricentoj personoj tagiĝe foriris kun sia tuta pakaĵo por tranokti apud Pela riverrande. Tio estis la sama loko, apud la fonto, kiun Johano la Baptisto estis okupinta kun sia tentaro plurajn jarojn antaŭe.
Post la foriro de la tentaro de Magadan, Davido Zebedeo reiris en Betsaida kaj tuj komencis redukti la kurieran servon. La regno ekis novan fazon. Ĉiutage pilgrimantoj alvenis el ĉiuj partoj de Palestino kaj eĉ el foraj landoj de la Romiana Imperio. Kredantoj laŭokaze alvenis el Mezopotamio kaj el la landoj oriente de Tigriso. Konsekvence, la dimanĉon 18-an de decembro, Davido, kun la helpo de sia mesaĝistaro ŝarĝis sur la ŝarĝbestojn la tendekipaĵaron, tiam deponita en la domo de lia patro, kaj per kiu li estis antaŭe organizinta la kampadejon de Betsaida apud la lago. Portempe adiaŭanta je Betsaida, li malsupreiris laŭ la bordo de la lago kaj Jordano ĝis ĉirkaŭ unu kilometro (duonmejlo) norde de la apostola kampadejo. Kaj post malpli ol unu semajno li estis preta oferti gastigon al preskaŭ dekkvin cent pilgrimantoj vizitantoj. La apostola kampadejo povis akcepti ĉirkaŭ kvin cent personojn. Estis la pluvsezono en Palestino, kaj tiuj gastigoj estis necesaj por zorgi pri la ĉiam kreskanta nombro da postulantoj, plejparte seriozaj, kiuj venis en Pereon por vidi Jesuon kaj aŭdi lian instruadon.
Davido propravole faris tion, kvankam li estis petinta konsilon de Filipo kaj Mateo en Magadan. Li dungis la pli grandan parton de sia malnova mesaĝistaro por helpi lin direkti tiun tendaron; li laborigis nun malpli ol dudek virojn por la regula transportservo. Proksime de la fino de decembro kaj antaŭ la reveno de la sepdekuloj, preskaŭ okcent vizitantoj estis kunigitaj ĉirkaŭ la Majstro, kaj ili trovis por loĝigi en la kampadejo de Davido.
La vendredon 30-an de decembro, dum Jesuo estis malproksimiĝinta sur la montetojn kun Petro, Jakobo, kaj Johano, la sepdek mesaĝistoj alvenis duope, akompanitaj de multnombraj kredantoj, en la ĉefkvartiron de Pela. Ĉirkaŭ la kvina, ĉiuj sepdekuloj estis arigitaj sur la instrua loko, kiam Jesuo revenis en la kampadejon. La vespera manĝo estis prokrastita por pli ol unu horo, dum kiu tiuj entuziastuloj pri la evangelio de la regno rakontis siajn spertojn. La Davidaj mesaĝistoj estis raportintaj multe da tiuj novaĵoj al la apostoloj dum la antaŭaj semajnoj, sed estis vere inspire aŭdi tiujn nove ordinaciitaj instruistoj de la evangeliopersone diri kiel ilia mesaĝo estis akceptita de kungraj Judoj kaj aligentuloj. Fine Jesuo povis vidi virojn elirantaj por diskonigi la bonan novaĵon sen lia persona ĉeesto. La Majstro sciis nun, ke li povos forlasi tiun mondon sen serioze malhelpi la progreson de la regno.
Kiam la sepdekuloj rakontis, ke “eĉ la demonoj estis submetitaj” al ili, ili aludis pri la mirindaj resanigoj, kiujn ili faris en la okazoj de viktimoj de nervozaj malordoj. Tamen, estis kelkaj okazoj de reala posedo de spiritoj malpezigitaj de tiuj ministroj, kaj aludanta pri tiuj ĉi, Jesuo diris: “Ne estas strange, ke tiuj malobeemaj kaj duarangaj spiritoj estas submetitaj al vi, ĉar mi vidis Satanon falantan el la ĉielo kiel fulmo. Sed ne ĝoju tiel pro tio, ĉar mi deklaras al vi, ke tuj kiam mi revenas al mia Patro, ni sendos niajn spiritojn en la homajn mensojn, tiel ke ne povos plu tiuj kelkaj perditaj spiritoj penetri la mensojn de malfeliĉaj mortemuloj. Mi ĝajas kun vi, ĉar vi havas povon sur homoj, sed ne malmodestu pri tiu sperto, sed prefere ĝoju ĉar viaj nomoj estas skribitaj en la ĉiela arkivo, kaj ĉar tiel vi estas survoje al senfina kariero de spirita konkerado.”
Estis ĝuste antaŭ partopreni en la vespera manĝo, ke Jesuo spertis unu el tiuj maloftaj momentoj de emocia ekstazo, al kiu liaj adeptoj havis la okazon ĉeesti. Li diris: “Mi dankas vin, mia Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ĉar la spirito rivelis tiujn spiritajn glorojn al tiuj infanoj de la regno, dum tiu mirinda evangelio estis kaŝita por la saĝa kaj farisea. Jes, mia Patro, vi estas devinta havi plezuron fari tion laŭ via vidpunkto, kaj mi ĝojas scii, ke la bona novaĵo dissemiĝos en la tutan mondon, eĉ post mia reveno apud vi por la laboro, kiun vi estas doninta al mi plenumi. Mi estas ekstreme emociita kiam mi bone komprenas, ke vi estas konfidonta tutan aŭtoritaton en miaj manoj, ke sola vi reale scias kiu mi estas, kaj ke sola mi reale konas vin, kaj tiuj, al kiuj mi estas rivelinta vin. Kaj kiam mi estos fininta tiun revelacion al miaj fratoj en la karno, mi daŭrigos la revelacion al viaj desupre kreitaĵoj.
Kiam Jesuo estis tiel parolinta al la Patro, li sin turnis flanke por paroli al siaj apostoloj kaj ministroj, “Benitaj estas la okuloj kiuj vidas kaj la oreloj kiuj aŭdas tiujn eventojn. Lasu min diri al vi, ke multaj profetoj kaj multaj el la grandaj homoj de la pasintaj epokoj estis dezirintaj rigardi tion, kion vi nun vidas, sed tio ne estis donacita al ili. Kaj multaj futuraj generacioj de luminfanoj, kiam ili aŭdos pri tiuj eventoj, envios vin, kiuj estas vidintaj kaj aŭdintaj ilin.”
Tiam, parolanta al ĉiuj disĉiploj, li diris: “Vi estas aŭdintaj kiel multaj urboj kaj vilaĝoj ricevis la bonan novaĵon pri la regno, kaj kiel miaj ministroj kaj instruistoj estis ricevitaj de la Judoj kiel de la Nejudoj. Kaj benitaj fakte estas tiuj komunumoj, kiuj elektis kredi la evangelion de la regno. Sed ve al la loĝantoj de Korazin, Betsaida-Julias, kaj Kapernaumo, la urboj, kiuj reĵetas la lumon kaj ne bone akceptas tiujn mesaĝistojn. Mi deklaras, ke se tiuj potencaj faritaĵoj, plenumitaj en tiuj lokoj, estus plenumitaj en Tiro kaj Sidono, la loĝantoj de tiuj tiel-nomataj paganaj urboj estus de longe jam pentintaj sub la sako kaj cindro.Fakte la juĝotagon la sorto de Tiro kaj Sidono estos pli eltenebla.”
La Tagon sekvantan la Sabaton, Jesuo aparte rilatis kun la sepdekuloj kaj diris al ili: “Ja mi ĝojis kun vi kiam vi revenis alportantaj la bonan novaĵon pri la akcepto de la regna evangelio de tiel multaj homoj disigitaj tra la tuta Galileo, Samario, kaj Judeo. Sed kial estas tiom da mirigo en via ekzaltiĝo? Ĉu vi ne antaŭvidis, ke la livero de via mesaĝo potence manifestiĝu? Ĉu vi estas foririntaj kun tiel malmulte dafido en tiu evangelio, ke vi revenas tiel surprizigitaj de ĝia efikeco? Kaj nun, kvankam mi ne volus bremsi vian entuziasmon, mi volus severe averti vin kontraŭ la subtilaĵoj de la orgojlo, la spirita orgojlo. Se vi povus kompreni la falon de Lucifero, la maljustegulo, vi solene rezignus ĉiujn formojn de spirita orgojlo.
Vi estas komencintaj tiun grandan laboron instrui, ke la mortemula homo estas filo de Dio. Mi montris al la vojon; foriru plenumi vian devon, kaj ne laciĝu bone fari. Al vi kaj al tiuj kiuj sekvos viajn spurojn dum la epokoj lasu min diri, ke ĉiam mi staradas apud vi, kaj mia invito-voko estas kaj ĉiam estos: Venu al mi, vi ĉiuj, kiuj laboregas kaj estas peze ŝarĝitaj, kaj mi donos al vi la ripozon. Prenu mian jugon kaj lernu de mi, ĉar mi estas vera kaj lojala, kaj vi trovos la spiritan ripozon por viaj animoj.”
Kaj kiam ili testis la promesojn de la Majstro, ili spertis la veron de liaj paroloj. Ekde tiu tago nenombreblaj miloj da personoj ankaŭ testis kaj spertis la fidindecon de tiuj samaj promesoj.
La kelkaj sekvantaj tagoj en la kampadejo de Pela estis aktivoplena periodo; preparoj por la misio en Pereo estis finfaritaj. Jesuo kaj liaj asociitoj estis entreprenontaj sian lastan mision, la trimonata rondiro tra la tuta Pereo, kiu finiĝis nur kiam la Majstro eniris en Jerusalemon por siaj lastaj faritaĵoj sur tero. Dum tiu tuta periodo la ĉefkvartiro de Jesuo kaj la dekduuloj estis tie en la kampadejo de Pela.
Ne necesis plu ke Jesuo malproksimiĝas por instrui la homojn. Ili nun venis al li laŭ kreskanta nombro ĉiu semajno, kaj el ĉiuj regionoj, ne nur el Palestino, sed el la tuta Romiana mondo kaj el la Proksima Oriento. Kvankam la Majstro partoprenis en la Perea rondiro kun la sepdekuloj, li pasigis multe da tempo en la kampadejo de Pela, instrua- danta la homamasojn kaj instrukcianta la dekduulojn. Dum tiu trimonata periodo almenaŭ dek apostoloj restis kun Jesuo.
La virinaro ankaŭ pretiĝis foriri, duope, kun la sepdekuloj por labori en la precipaj urboj de Pereo. Tiu origina grupo da dek du virinoj estis freŝdate forminta pli grandan korpuson da kvindek virinoj en la laboro konsistanta viziti la hejmojn kaj en la arto flegi la malsanulojn kaj la afliktitajn. Perpetua, la edzino de Simono Petro, iĝis anino de tiu nova fako de la virinaro, kaj, sub la direktado de Abnero, estis al ŝi konfidita la kondukado de tiu labora pligrandigo de la virinoj. Post Pentekosto ŝi restis kun sia famkonata edzo akompananta lin en ĉiuj liaj misiaj rondiroj; kaj la tagon kiam Petro estis krucumita en Romo, ŝi estis vorita de la sovaĝaj bestoj en la areno. Tiu nova virinaro ankaŭ havis kiel aninoj la edzinojn de Filipo kaj Mateo kaj la patrinon de Jakobo kaj Johano.
La laboro pri la regno nun pretiĝis eniri en sia finan fazon sub la persona gvidado de Jesuo. Kaj tiu ĉi estis fazo de spirita profundeco kontrastanta kun la fazo, dum kiu la homamasoj revis pri mirakloj kaj serĉis mirindaĵojn sekvante la Majstron en la epoko de lia populareco en Galileo. Tamen, estis ankoraŭ certa nombro el liaj adeptoj, kiuj kon- servis materian spiritostaton, kaj malsukcesis kompreni, ke la ĉiela regno estas la spirita frateco de la homo bazita sur la eterna fakto de la universa patreco de Dio.