Kajero 162084
Kiam Jesuo foriris al Jerusalemo kun la dek apostoloj, li planizis pasi tra Samario, la plej mallonga vojo. Konsekvence ili laŭiris la orientan lagbordon, kaj tra Skitopoliso transpasis la Samariajn limojn. Je la noktiĝo Jesuo sendis Filipon kaj Mateon en vilaĝon situantan sur la orientaj pronoj de la Monto Gilboa por sekurigi la loĝadon de la grupo. Okazis, ke tiuj vilaĝanoj havis gravajn antaŭjuĝojn kontraŭ la Judoj, eĉ pli gravajn ol la plejmulto de la Samaritanoj, kaj tiuj sentoj estis akrigitaj, dum tiu periodo kiam multaj estis tiuj kiuj vojiris por la festo de la tabernakloj. Tiuj geuloj sciis tre malmulte pri Jesuo, kaj ili rifuzis lin loĝigi, ĉar li kaj liaj asociitoj estis Judoj. Kiam Mateo kaj Filipo manifestis sian indignon kaj informis tiujn Samaritanojn, ke ili rifuzis gastigi la Israelan Sanktulon, la furiozitajn vilaĝanoj elpelis ilin el la urbeto malalttonfrape kaj ŝtonĵete.
Post kiam Filipo kaj Mateo estis revenitaj ĉe siaj kompanoj kaj estis raportintaj kiel ili estis forĵetitaj el la vilaĝo, Jakobo kaj Johano antaŭeniris al Jesuo kaj diris al li: “Majstro, ni petas al vi permesi al ni malsuprenirigi la ĉielan fajron, por ke ĝi voru tiujn insolentajn kaj nepentemajn Samaritanojn.” Sed kiam Jesuo aŭdis tiujn parolojn je venĝo, li sin turnis al la filoj de Zebedeo kaj severe riproĉis ilin: “Vi ne scias kian teniĝon vi manifestas. Venĝo ne partoprenas en la pensmaniero de la ĉiela regno. Plivole ol protesti, iru ĝis la vilaĝeto proksima al la Jordana vadejo.” Tiel, kaŭze de sekta antaŭjuĝo, tiuj Samaritanoj seniĝis mem je la honoro gastigi la Kreinton Filon de universo.
Jesuo kaj la dekuloj haltis por la nokto en la vilaĝeto proksima al la Jordana vadejo. Frue la sekvantan tagon ili trairis la riveregon kaj daŭrigis sian vojaĝon al Jerusalemo sur la granda vojo oriente de la Jordano, alvenantaj en Betanion malfrue la merkredan vesperon. Malfruigitaj pro siaj interparoladoj kun Rodano, Tomaso kaj Natanaelo alvenis la vendredon.
Jesuo kaj la dekduuloj restadis en la Jerusalema antaŭurbo ĝis la fino de la sekvanta monato (Oktobro), ĉirkaŭ dum kvar kaj duono semajnoj. Jesuo mem iris en la Urbon nur kelkafoje, kaj tiuj mallongaj vizitoj okazis dum la tagoj de la festo de la tabernakloj. Li pasigis konsiderindan parton de oktobro kun Abnero kaj liaj asociitoj en Bet-Leĥem.
Longe antaŭ sia forfuĝo el Galileo, la disĉiploj de Jesuo estis insiste petintaj lin iri al Jerusalemo por proklami la evangelion de la regno, por ke lia mesaĝo povu havi la prestiĝon esti predikinta en la centro de la Judaj kulturo kaj lernigo; sed nun kiamli estis efektive veninta en Jerusalemon por instrui, ili timis pri lia vivo. Sciantaj ke la Sinedrio estis serĉinta alkonduki Jesuon al Jerusalemo por lin juĝi, kaj memorantaj la freŝdate ripetitajn deklarojn de la Majstro laŭ kiuj li estos morte kondamnita, la apostoloj estis laŭlitere stuporaj pro lia subita decido ĉeesti la feston de la tabernakloj. Por ĉiuj iliaj antaŭaj preĝpetoj iri al Jerusalemo, li estis replikinta, “la horo ne estas ankoraŭ venita.” Nun, por iliaj timaj protestoj, li respondis nur, “Sed la horo estas venita.”
Plurfoje, dum la festo de la tabernakloj Jesuo aŭdace iris en Jerusalemon kaj publike instruadis en la templo. Li faris tion spite la strebojn de siaj apostoloj por lin malpersvadi. Kvankam longe ili estis insiste petintaj lin proklami sian mesaĝon en Jerusalemo, nun ili timis vidi lin eniri en la urbon en tiu momento, bone sciantaj, ke la skriboj kaj Fariseoj estis rezolutaj por mortigi lin.
Pli ol neniam la Jesua aperado en Jerusalemo mirkonsternis liajn adeptojn. Multaj el liaj disĉiploj, kaj eĉ Judaso Iskarioto, la apostolo, estis aŭdacintaj opinii, ke Jesuo estis haste forfuĝinta en Fenicion, pro tio, ke li timis la Judajn estrojn kaj Herodon Antipason. Ili malsukcesis kompreni la signifon de la Majstraj movoj. Lia ĉeesto en Jerusalemo ĉe la festo de la tabernakloj, eĉ malgraŭ la opinio de liaj disĉiploj, sufiĉis por ĉesigi ĉiujn onidirojn pri timo kaj kovardeco.
Dum la festo de la tabernakloj, miloj da kredantoj el ĉiuj partoj de la Romiana Imperio vidis Jesuon, aŭdis lin instruadi, kaj multaj iris eĉ ĝis Betanio por interparoladi kun li pri la progreso de la regno en siaj hejmaj distriktoj.
Estis multaj kialoj por klarigi, ke Jesuo povis publike prediki en la templaj kortoj dum la tutaj tagoj de la festo, kaj ĉefe el ili estis la timo aperita inter la oficialuloj de la Sinedrio kaŭze de la sekreta malkonkordo de opinio en iliaj propraj rangoj. Estis fakto, ke multaj el la anoj de la Sinedrio, aŭ sekrete kredis en Jesuo, aŭ rezolute kontraŭiĝis al lia aresto dum la festo, dum tiel granda nombro da personoj ĉeestis en Jerusalemo, el kiuj multaj, aŭ kredis en li, aŭ almenaŭ akordiĝis kun la spirita movo, kiun li patronis.
La klopodoj de Abnero kaj liaj asociitoj tra la tuta Judeo estis ankaŭ multe farintaj por plisolidigi favoran senton kontraŭ la regno, tiagrade ke la malamikoj de Jesuo ne aŭdacis tro malkaŝe kontraŭstari. Tio estis unu el kialoj dank’al kiu Jesuo povis publike eniri kaj eliri vivanta el Jerusalemo. Unu aŭ du monatoj plifrue, li estus certe mortigita.
Sed la aŭdaca maltimaĵo de Jesuo publike aperanta en Jerusalemo profunde timigis liajn malamikojn; Ili ne estis preparitaj al tia aŭdaca defio. Plurfoje dum tiu monato la Sanedrio faris malfortajn provojn por aresti la Majstron, sed nenio rezultis el tiuj penoj. Liaj malamikoj estis tiel embarasitaj pro lia publika apero en Jerusalemo, ke ili konjektis protekto certe estis promesita al li de la Romianaj aŭtoritatuloj. Sciantaj ke Filipo (la Heroda Antipasa frato) estis preskaŭ adepto de Jesuo, la anoj de la Sinedrio opiniis, ke Filipo estis sekuriginta Jesuon per promesoj de protektado kontraŭ liaj malamikoj. Jesuo estis elirinta el ilia jurisdikcio antaŭ ol ili komprenis, ke ili estis erarintaj kredante, ke lia subita kaj aŭdaca apero en Jerusalemo rezultis je sekreta konsento kun la Romianaj oficialuloj.
Kiam ili estis elirantaj el Magadan nur la apostoloj sciis, ke Jesuo intencis ĉeesti ĉe la festo de la tabernakloj. La aliaj adeptoj de la Majstro estis grande konsternitajkiam li aperis en la templajn kortojn kaj publike ekinstruadis, kaj la Judaj aŭtoritatuloj estis neesprimeble surprizitaj kiam ili ekaŭdis, ke li instruadis en la templo.
Kvankam liaj disĉiploj ne antaŭvidis la ĉeeston de Jesuo ĉe la festo, grandega plejmulto de malproksime venintaj pilgrimantoj, kiuj estis aŭdintaj pri li, konservis la esperon en Jerusalemo povi vidi lin. Ili ne estis elrevigitaj, ĉar plurfoje li instruadis sub la Salomona pordego kaj aliloke en la templaj kortoj.Tiuj instruoj estis reale la oficialaj kaj sendubaj proklamoj pri la dieco de Jesuo al la Juda popolo kaj al la tuta mondo.
La homamasoj aŭskultantaj la Majstrajn instruadojn estis oponigitaj en siaj opinioj. Laŭ iuj li estis jen bonfaranto, jen profeto; laŭ iuj li vere estis la Mesio, kaj laŭ aliaj li estis misintenca manovranto, kiu trompis la geulojn per siaj strangaj doktrinoj. Liaj malamikoj hezitis malkaŝe denunci lin pro timo, pro timo de liaj amikaj aprobantoj, dum liaj amikoj timis malkaŝe rekoni lin, pro timo de la Judaj estroj, sciantaj la Sinedriajn intencojn mortigi lin. Sed eĉ liaj malamikoj miris pri liaj instruoj, sciantaj, ke li ne estis instruinta en la rabenaj lernejoj.
Ĉiufoje kiam Jesuo iris en Jerusalemon, liaj apostoloj estis teruritaj. Ili estis iom post iom pli timigitaj, des pli laŭmezure, kiel ili aŭdis liajn pli kaj pli aŭdacajn proklamojn pri la naturo de sia misio sur tero. Ili ne estis alkutimitaj aŭdi Jesuon prononcantan tiajn depostulojn kaj tiajn mirigajn asertojn eĉ kiam li predikis inter siaj amikoj.
La unuan postagmezon kiam Jesuo instruadis en la templo, konsiderinda grupo sidis kaj aŭskultis liajn parolojn pri la libereco de la nova evangelio kaj la ĝojo de tiuj, kiuj kredas la bonan novaĵon, kiam scivola aŭskultanto interrompis lin por demandi: “Majstro, kiel vi povas citi la Skribaĵojn kaj tiel flue instruadi la homojn kiam, dum oni diras al mi, ke vi ne estas instruinta en la rabenaj lernejoj?” Jesuo replikis: “Neniu homo instruis min pri la veraĵoj , kiujn mi deklaras al vi. Kaj tiu instruo ne estas mia, ĝi estas la instruo de tiu, kiu min sendis. Se iu homo reale deziros fari la volon de mia Patro, pri mia instruo li certe scios, ĉu ĝi venas de Dio, aŭ ĉu mi parolas en mia nomo. Kiu parolas en sia nomo serĉas sian propran gloron, sed kiam mi proklamas la parolojn de la Patro, mi per tio serĉas la gloron de tiu, kiu sendis min. Sed, ĉu antaŭ eniri en la novan lumon, vi ne devus sekvi la lumon, kiun vi jam havas? Moseo en sia leĝo admonas vin dirante: ‘Vi ne mortigos’; tamen malgraŭ tiu admono iuj inter vi serĉas mortigi la Homan Filon.”
Kiam la popolamaso aŭdis tiujn parolojn, ili ekkverelis inter ili. Iuj diris, ke li estis freneza, iuj li estis demono. Aliaj diris li estis fakte la Galilea profeto, kiun skribistoj kaj Fariseoj delonge serĉis mortigi. Iuj diris la religiaj aŭtoritatoj timis molesti lin; aliaj opiniis, ke ili ne estis arestintaj lin, ĉar ili estis iĝintaj kredantoj en li. Post konsiderinda debato iu inter la homamaso antaŭeniris al Jesuo kaj demandis: “Kial la estroj serĉas mortigi vin?” Kaj li replikis: “La estroj serĉas mortigi min, ĉar iliekkoleris pro mia instruo pri la bona novaĵo de la regno, evangelio, kiu liberigas homojn de la premaj tradicioj de rigora religio de ceremonioj, kiujn tiuj mastroj estas decidaj ĉiapreze daŭrigi. Ili circumcidas laŭ la leĝo pri la sabata tago, sed ili mortigus min, ĉar iam la sabatan tagon,mi liberigis viron, kiu estis afliktita. Ili sekvas min dum la sabato por spioni min, sed volus mortigi min, ĉar dum alia okazo mi elektis komplete resanigi grave vunditan viron. Ili serĉas mortigi min, ĉar ili bone scias, ke se vi honeste kredos kaj aŭdacos akcepti mian instruon, ilia sistemo de tradicia religio estos renversita kaj por ĉiam detruita. Tiel ili estos senigitaj je aŭtoritato pri tio, por kio ili estas dediĉintaj siajn vivojn, de kiam ili estas firme rifuzintaj akcepti tiun novan kaj pli gloran evangelion de la regno de Dio. Kaj nun mi alvokas ĉiun el vi: Ne juĝu laŭ la eksteraĵoj, sed preferejuĝu laŭ la vera spirito de tiuj instruoj; honestece juĝu.”
Tiam diris alia esploranto: ”Jes, Majstro, ni serĉas la Mesion, sed kiam li venos, ni scias, ke li mistere aperos. Nu, ni scias de kie vi venas. Vi estis inter viaj fratoj de la komenco. La savanto potencigebla alvenos por restaŭri la Davidan tronon. Ĉu vi prokla- mas esti reale la Mesion?” Kaj Jesuo replikis: “Vi proklamas koni min kaj scii de kie mi venas. Mi ŝatus, ke viaj pretendoj estas veraj, ĉar fakte, vi trovus abundan vivon en tiu sciado. Sed mi deklaras, ke mi ne estas veninta por mi mem; mi estis sendita de la Patro, kaj tiu kiu min sendis estas vera kaj fidela. Rifuzante min aŭdi, vi rifuzas akcepti tiun, kiu sendas min. Vi, se vi akceptos tiun evangelion, vi ekkonos tiun, kiu sendas min. Mi konas la Patron, ĉar mi venas de la Patro por deklari kaj riveli lin al vi.”
La agantoj de la Skribistoj deziris aresti lin, sed ili timis la homamason, ĉar multaj kredis en li. Ĉiuj Judoj konis kion estis farinta Jesuo de sia bapto, kaj multaj el ili rakontis tiujn aferojn, dirantaj inter ili: “eĉ se tiu mastro venas el Galileo, kaj eĉ se li ne kontentigas nian tutan atendon pri la Mesio, ni demandas nin, ĉu la liberiganto, kiam li venos, reale faros ion pli mirindan ol tiu Jesuo de Nazareto jam faris.”
Kiam la Fariseoj kaj iliaj agantoj aŭdis la geulojn tiamniere parolantajn, ili konsultis siajn ĉefojn kaj decidis, ke io devus estis farita por tuje ĉesigi la publikajn aperadojn de Jesuo en la templaj kortoj. Ĝenerale la Judaj estroj estis pretitaj por eviti konflikton kontraŭ Jesuo, opiniantaj, ke la romianaj aŭtoritatuloj estis promesintaj lian imunecon. Ili ne povis alimaniere kompreni lian maltimecon por veni dum tio periodo en Jerusalemon; sed la oficiuloj de la Sinedrio ne plene kredis tiun onidiron. Ili argumentis, ke la romianaj aŭtoritatuloj ne estus sekrete farintaj tian aferon kaj sen la scio de la plej alta registara instanco de la Juda nacio.
Konsekvence, Eber, la taŭga oficialulo de la Sinedrio, kun du asistantoj, estis sendita por aresti Jesuon. Dum Eber traboris al si la vojon al Jesuo, la Majstro diris: “Ne timu alproksimiĝi al mi. Alproksimiĝu por aŭskulti mian instruon. Mi scias, ke vi estis sendita por aresti min, sed vi devus kompreni, ke nenio nocos la Homan Filon antaŭ ol lia horo alvenos. Vi ne estas kontraŭstarita kontraŭ mi; vi venas nur plenumi la ordonon de viaj mastroj, kaj eĉ tiuj Judaj estroj vere opinias servi Dion kiam ili sekrete serĉas mian detruon.
Mi rankoras kontraŭ neniu el vi.La Patro amas vin, kaj tial mi arde deziras vian liberigon de la sklavigantaj antaŭjuĝoj kaj tradicia mallumo. Mi oferas al vi la vivliberecon kaj la savĝojon. Mi proklamas la novan kaj vivan vojon, la liberegon de la malbono kaj la rompiĝon de la Pekoservuto. Mi venis, por ke vi povu havi vivon, kaj havi ĝin eterne. Vi serĉas deĵeti min kaj miajn maltrankviligajn instruojn. Se vis povus nur kompreni, ke mi estas nur malmulte da tempo kun vi! Baldaŭ mi foriros al tiu, kiu sendis min en tiun mondon. Kaj tiam multaj el vi diligente serĉos min, sed vi ne malkovros mian ĉeeston , ĉar kien mi iras, vi ne povas veni. Sed ĉiuj kiuj vere serĉas trovi min iam atingos la vivon, kiu kondukas en la ĉeeston de mia Patro.”
Kelkaj mokemuloj diris unuj al aliaj: “Kien iros tiu viro, por ke ni ne trovu lin? Ĉu li iros vivi inter la Grekoj? Ĉu li suicidos? Kion li volas diri kiam li deklaras, ke baldaŭ li foriros, kaj ke ni ne povos iri tien, kien li iros?”
Eber kaj liaj asistantoj rifuzis aresti lin; ili revenis al sia renkontejo sen li. Kiam, do, la ĉefaj pastroj kaj la Fariseoj riproĉis Eber kaj liaj asistantojn , ĉar ili ne alkondukis Jesuon kun ili, Eber nur replikis: “Ni timis aresti lin en la mezo de la homamaso, ĉar multaj kredas en li. Krome, ni neniam aŭdis viron paroli kiel tiu viro. Estas eksterordinara io en tiu mastro.Vi devus iri por aŭdi lin.” Kiam la ĉefaj estroj aŭdis tiajn parolojn, ili estis konsternitaj kaj mokeme diris al Eber: “Ĉu vi ankaŭ deliras? Ĉu vi estas kredonta en tiu trompanto? Ĉu vi estas aŭdinta, ke iu ajn el niaj eruditoj aŭ iu ajn el niaj estroj estas kredinta en li? Ĉu iu ajn el la skribistoj aŭ Fariseoj estis trompita kaŭze de liaj lertaj instruoj? Kiel okazas, ke vi estas influita pro la konduto de tiu malklera homamaso, kiu ne scias la leĝon nek la profetojn? Ĉu vi ne scias, ke tiu sensciaj geuloj estas malbenitaj? Kaj tiam Eber respondis: “Malgraŭ tio, miaj mastroj, tiu viro parolas al la homamaso parolojn de mizerikordo kaj espero. Li rekuraĝigas la deprimitajn, kaj liaj paroloj estas eĉ kuraĝigintaj niajn animojn. Kio povas esti malprava en tiuj instruoj, eĉ se eble li ne estas la Mesio de la Skribaĵoj? Kaj eĉ tiam, ĉu nia leĝo ne postulas la justecon? Ĉu ni kondamnas viron antaŭ esti aŭdinta lin?” La ĉefo de la Sinedrio ekkoleris kontraŭ Eber kaj sin turnanta al li, diris: “Ĉu vi estas freneziĝinta? Ĉu hazarde vi ankaŭ venas el Galileo? Sondu la Skribaĵojn, kaj vi malkovros, ke el Galileo leviĝas neniu profeto, ankoraŭ malpli la Mesio.”
La Sinedrio konfuze separiĝis, kaj Jesuo retiriĝis en Betanion por tranokti.
Estas dum tiu vizito en Jerusalemo, ke Jesuo traktis kun iu virino de malbona reputacio, kiu estis alkondukita en lia ĉeesto de ŝiaj akuzantoj kaj liaj malamikoj.Vi havas pri tiu epizodo misformitan raporton sugestantan, ke tiu virino estis alkondukita antaŭ Jesuo de la skribistoj kaj Fariseoj, kaj ke Jesuo traktis ilin kvazaŭ li volis indiki, ke tiuj Judaj estroj mem estis eble kulpiĝintaj pri malmoraleco. Jesuo bone sciis, ke malgraŭ tiuj skribistoj kaj Fariseoj estis spirite blindaj kaj intelekte antaŭjuĝaj kaŭze de sia lojaleco kontraŭ la tradicio, tamen ili estis kalkulitaj inter la plej komplete moralaj homoj de tiu epoko kaj generacio.
Jen kio reale okazis: Frue la trian matenon de la festo, dum Jesuo alproksimiĝis al la templo, li renkontis grupon da agantoj je soldo de la Sinedrio, kiu estis kuntrenantaj virinon kun ili. Kiam ili estis apudaj, la proparolanto diris: “Majstro, tiu virino estas kaptinta dum adulto - ĵusdelikte. Nu, la Mosea leĝo ordonas, ke ni ŝtonumu tian virinon. Laŭ vi, kion oni devas fari pri ŝi?”
Jen, kia estis la plano de la Jesuaj malamikoj: Se li aprobus la Mosean leĝon, postulantan la ŝtonumadon de la sin konfesanta kulpa pekulino, li estus en nestabila situacio vidalvide al la Romianaj estroj, kiuj estis rifuzintaj al la Judoj la rajton por puntrudi la mortopunon sen la aprobo de romiana tribunalo. Se li malpermesus la ŝtonumadon de la virino, ili akuzus lin antaŭ la Sinedrio sin konsideri mem supre de Moseo kaj la Juda leĝo. Se li restus silenta ili akuzus lin je kovardeco. Sed la Majstro regis la situacion tiel ke la tuta komploto renversiĝis per sia propra sordida pezo.
Tiu virino, iam plaĉa, estis la edzino de finivela loĝanto de Nazareto, kiu estis ribelinstiganto vidalvide al Jesuo dum lia tuta junaĝo. Post kiam li estis edziginta tiun virinon, la viro honte pelis ŝin sin prostitui por gajni ilian vivon. Li estis veninta ĉe la festo en Jerusalemo, por ke lia edzino povu prostitui siajn fizikajn ĉarmojn kaj tiamaniere monon gajni. Li estis interkonsentinta kun la lakeaĉoj de la Judaj estroj por tiel forlasi sian propran edzinon en ŝia alkomercigita seksperversio. Kaj tiel ili venis kun la virino kaj ŝia komplico en pekado por enkapti Jesuon kaŭze de kia ajn opinio, kiun ili povus servigi kontraŭ li okaze de lia aresto.
Jesuo, rigardante super la homamaso, vidis ŝian edzon starantan malantaŭ la aliaj. Li sciis kia viro li estis, kaj perceptis, ke li partoprenis en la malestiminda transakcio. Jesuo ekĉirkaŭiris por alproksimigi la lokon kie staris tiu degenerita edzo, kaj skribis sur la sa- blo kelkajn vortojn, kiuj hastege foririgis lin. Sekve li revenis antaŭ la virino, kaj ankoraŭ skribis sur la tero favore al siaj supozaj akuzantoj; kaj kiam ili legis liajn vortojn, ili ankaŭ foriris unu post la alia. Kaj kiam trian fojon la Majstro estis skribinta sur la sablo, la virina kompano fine foriris siavice, tiel ke, kiam la Majstro releviĝis, sola estis ankoraŭ tie la virino staranta antaŭ li. Jesuo diris: “Virino, kie estas viaj akuzantoj? Ĉu neniu restas por ŝtonumadi vin?” Kaj la virino levante siajn okulojn respondis: “Neniu, Sinjoro.” Jesuo tiam diris: “Mi estas informita pri vi; ankaŭ mi ne kondamnas vin. Iru pace vian vojon.” Kaj tiu virino, Hildana, forlasis sian perversan edzon, kaj kuniĝis al la disĉiploj de la regno.
La ĉeesto ĉe la festo de la tabernakloj de geuloj el la tuta konata mondo, de Hispanio ĝis Hindio, estigis idealan okazon al Jesuo publike proklami por la unua fojo sian kompletan evangelion en Jerusalemo. Ĉe tiu festo la geuloj vivis tre subĉiele, en foliaraj kabanoj. Estis la festo de la engarbejigo de la rikolto, kaj ĉar ĝi okazis dum la malvarmeteco de la aŭtunaj monatoj, ĝi estis pli ĝenerale atendita de la Judoj de la tuta mondo ol la Pasko en la fino de la vintro aŭ Pentekosto en la komenco de la somero. La apostoloj finfine vidis sian Majstron aŭdace proklamantan sian mision sur tero, por tiel diri, antaŭ la tuta mondo.
Estis la festo de la festoj, ĉar ia ajn oferdono ne plenumita dum la antaŭaj festoj povis esti plenumita dum tiu periodo. En tiu okazo la oferdonoj estis akceptitaj en la templo; ĝi estis kunmetado de feriaj plezuroj kaj solenaj ritoj de religia kulto. Estis periodo de rasiaj ĝojdistraĵoj, miksitaj kun buĉadoj, Levidaj kantoj, kaj la solenaj arĝentaj trumpetosonoroj de la pastroj. Vespere, la impresa spektaklo de la templo kaj svarmoj de pilgrimantoj estis brile iluminita per grandaj kandelabroj, kiuj intense ardis la korton de la virinoj, tiel bone kiel per la radiado de dudekoj da torĉoj dispartigitaj en la templaj kortoj. La tuta urbo estis gaje ornamita krom la romiana kastelo de Antonia, kiu sinistre kontrastis supre de tiu festa kaj kulta sceno. Kiom multe la Judoj malamis tiun ĉiam-estanta rememorigo de la romiana jugo!
Sepdek bovoj, simboloj de la sepdek nacioj de paganeco, estis oferbuĉitaj dum la festo. La ceremonio konsistanta verŝi akvon simboligis la elverŝon de la sankta spirito. Tiu ceremonio de la akvo okazis post la sunleviĝa procesio de la pastroj kaj Levidoj. La fideluloj malsupreniris la ŝtupojn kondukantaj de la Isrela korto al la korto de la virinoj, dum sinsekvaj arĝentaj trumpetoblovoj sonorigis. Sekve ili marŝis al la belega pordego, kiu malfermiĝis al la korto de la aligentuloj. Tie, ili returne iris fronte al okcidento, denove kantis, kaj daŭrigis sian marŝon al la simbola akvo.
La lastan tagon de la festo ĉirkaŭ kvarcent kvindek pastroj kaj responda nombro da Levidoj diservis. Je la sunleviĝo la pilgrimantoj kunvenis el ĉiuj partoj de la urbo, ĉiu tenanta en la dekstra mano branĉojn de mirto, saliko kaj palmo, kaj en la maldekstra mano branĉon de paradiza pomo, la cedrato aŭ “malpermesita frukto.” Tiuj pilgrimantoj estis partigitaj laŭ tri grupoj por tiu frumatena ceremonio. Unu restis en la templo por ĉeesti al la matenaj buĉadoj; alia grupo malsupreniris el Jerusalemo en la proksiman valon de Maza por tranĉi la branĉojn de saliko kaj tiel ornami la buĉadan altaron, dum la tria grupo formis procesion por marŝi malantaŭ la akvopastro, kiu, je la sono de la arĝentaj trumpetosonoroj, portis la oran vazon destinata por enteni la simbolan akvon, kaj iris de la templo tra Ophel ĝis apud Ŝiloaĥ, kie situis la fontopordo. Post kiam la ora vazo estis plenigita en la banejo de Ŝiloaĥ, la procesio revenis en la templon kie ĝi eniris tra la akvopordo kaj rekte iris en la korton de la pastroj, kie la pastro portanta la oran vazon estis rekuniĝita kun la pastro portanta la vinon destinata por la oferdono de la drinkaĵo. Tiuj du pastroj tiam iris al la arĝentaj funeloj malpleniĝantaj piede de la altaro, kaj verŝis tie la entenaĵojn de la vazoj. La realigo de tiu rito de vina kaj akva elfluado estis la signalon por la pilgrimantoj ekkanti inkluzive kaj alternante kun la Levidoj la psalmojn 113 ĝis 118. Kaj dum ili ripetis tiujn liniojn, ili ondumigis siajn garbojn al la altaro. Poste sekvis la tagobuĉadoj, asociitaj kun la ripeto de la tagopsalmo, la psalmo de la lasta festotago estanta la okdek dua, kaj komencanta de la kvina versiklo.
La vesperon de la antaŭlasta tago de la festo, kiam la sceno estis brile iluminita per la lumoj de la kandelabroj kaj torĉoj, Jesuo stariĝis en la mezo de la kunigita svarmo kaj diris:
“Mi estas la mondolumo. Kiu ajn sekvas min ne marŝos en la tenebro sed havos la vivlumon. Konjektantaj min testi kaj prenantaj sur vin la rolon de juĝoj, vi deklaras, ke se mi atestas favore al mi mem, mia atesto ne estas vera. Sed neniam la kreitaĵo povas juĝi la Kreinton. Eĉ se mi atestas favore al mi mem, mia atesto estas eterne konforma, ĉar mi scias el kie mi venis, kiu mi estas, aŭ kien mi iras. Vi, kiuj volus mortigi la Homan Filon, ne scias de kie mi venis, kiu mi estas, aŭ kien mi iras.Vi juĝas nur laŭ la eksteraĵoj de la karno; vi ne perceptas la realecojn de la spirito. Ni juĝas neniun, ne eĉ mian arkimalamikon. Sed se mi elektus juĝi, mia juĝo estus konforma kaj lojala, ĉar mi ne juĝus sola sed en asocio kun mia Patro, kiu sendis min en la mondon kaj estas la fonto de ĉiu ajn vera juĝo. Vi eĉ malkontestas, ke la etesto de du fidindaj personoj povas esti akceptita - bone, tiam, mi atestas favore al tiuj veraĵoj; ankaŭ mia Patro en la ĉielo same faras. Kaj kiam mi diris tion hieraŭ, en via mallumo, vi demandis al mi, ‘Kie estas via Patro?’ Vere, vi konas nek min nek mian Patron, ĉar se vi estus konintaj min, vi estus ankaŭ konantaj la Patron.
“Mi estas jam dirinta al vi, ke mi estas forironta, kaj ke vi serĉos min kaj ne trovos min, ĉar kien mi estas ironta vi ne povas veni. Vi kiuj volus reĵeti tiun lumon estas de sube; mi estas de supre. Vi kiuj preferas resti en la tenebro estas el tiu mondo; mi ne estas el tiu mondo, kaj mi vivas en la eterna lumo de la Patro de la lumoj. Ĉiuj vi estas havintaj abundajn oportunecojn lerni kiu mi estas, sed vi ankoraŭ havos aliajn evidentaĵojn konfirmantajn la identecon de la Homa Filo. Mi estas la vivlumo, kaj kiu ajn memdecide kaj plenscie reĵetas tiun savolumon mortos en siaj pekoj. Mi havas multe diri al vi, sed vi ne kapablas ricevi miajn parolojn. Tamen, tiu kiu sendis min estas vera kaj fidela; mia Patro amas eĉ siajn eraritajn infanojn. Kaj ĉio tio, kion mia Patro diris, mi proklamas tion al la mondo.
“Kiam la Homa Filo estos levita, tiam ĉiuj vi scios, ke mi estas li, kaj ke mi propriniciate faris nenion, sed nur kiel la Patro instruis min. Mi diras tiujn parolojn al vi kaj al viaj infanoj. Kaj tiu kiu sendis min estas nun kun mi, li ne lasis min sola, ĉar ĉiam mi faras tion, kio plaĉas laŭ li.”
Dum Jesuo tiel instruadis la pilgrimantojn en la templaj kortoj, multaj kredis. Kaj neniu aŭdacis ekkapti lin.
La lastan tagon, la grandan tagon de la festo, dum la procesio de la banejo de Ŝiloaĥ pasis tra la templaj kortoj, kaj ĵus post kiam la akvo kaj la vino estis verŝitaj sur la altaro de la pastroj, Jesuo stariĝanta inter la pilgrimantoj, diris: “Se iu soifas, venu al mi kaj trinku. Venanta el la ĉiela Patro mi alportis al tiu mondo la vivakvon. Kiu kredos min estos plenigita kun la spirito, kiun reprezentas tiu akvo, ĉar la Skribaĵojn mem estas dirintaj: ‘El li fluos riveroj da vivantaj akvoj.’ Kiam la Homa Filo estos fininta sian laboron sur tero, tiam estos verŝita sur ĉiun karnon la vivanta Spirito de Vereco. Kiuj ricevos tiun spiriton neniam konos la spiritan soifon.”
Jesuo ne interrompis la diservon por diri tiujn parolojn. Li alparolis la pilgrimantojn tuj post la psalmokanto de la Hallel, la legado de la psalmoj de la responsorio, akompanita per la ondomovo de la branĉoj antaŭ la altaro. Ĝuste en tiu loko okazis paŭzo, dum kiu estis preparitaj la buĉadoj, kaj estas dum tiu momento, kela pilgrimantoj aŭdis la fascinantan voĉon de la Majstro deklari, ke li estis la donacanto de vivanta akvo al ĉiu spirite-soifanta animo.
En la fino de tiu frumatena diservo Jesuo pluinstruadis la homamason, dirante: “Ĉu vi estas legintaj en la Skribaĵo: “Jen, same kiel la akvoj estas verŝitaj sur la sekan teron kaj disverŝitaj sur la soifantan grundon, same mi donos la sanktecan spiriton por ĝin verŝadi sur viajn infanojn kaj beni eĉ la infanojn de viaj infanoj’? Kial vi estus soifantaj pri la ministerio de la spirito, dum vi serĉas trinkigi viajn animojn per la homaj tradicioj elverŝitaj el la rompitaj vazoj de ceremonia diservo? Tio, kion vi estas irantaj vidi en tiun templon estas la maniero per kiu viaj patroj serĉis simboligi la favordonon de la dia spirito al la infanoj de la fido, kaj vi bone faris daŭrigi tiujn simbolojn ĝis tiu tago. Sed nun estas venita al tiu generacio la revelacio de la Patro de la spiritoj per la disdonaco de lia Filo, kaj la favordono de la Patra kaj Fila spirito al la homaj infanoj tre certe sekvos. Por kiu ajn havos fidon tiu favordono de la spirito fariĝos la vera mastro pri la vojo, kiu kondukas al la eterna vivo, al la aŭtentikaj vivakvoj en la ĉiela regno sur tero kaj en la transmonda Patra Paradizo.”
Jesuo plurespondis la demandojn kiel de la homamaso tiel de la Fariseoj. Iuj opiniis li estis profeto; Iuj kredis li estis la Mesio; aliaj diris li ne povis esti la Kristo, ĉar li venis el Galileo, kaj ĉar la Mesio devas restarigi la Davidan tronon. Sed ili ne aŭdacis aresti lin.
La posttagmezon de la lasta festtago kaj post kiam la apostoloj estis malsukcesintaj en siaj strebadoj por lin persvadi fuĝi el Jerusalemo, Jesuo reiris en la templon por instruadi. Trovanta multnombran grupon da kredantoj kunigitaj sub la Salomona Porĉo, li parolis al ili, diranta:
“Se miaj paroloj restadis en vi kaj se vi estas pretitaj por fari la volon de mia Patro, tiam vi reale estas miaj disĉiploj. Vi konos la veron kaj la vero liberigos vin. Mi scias, ke vi estas respondontaj al mi: Ni estas la idaro de Abraham kaj gesklavoj de neniu; kiel tiam ni estos liberigitaj? Sed mi ne parolas pri ekstera obeemo kontraŭ alia leĝo; mi parolas pri la anima libereco. Vere, vere, mi diras al vi, iu ajn pekas, estas la sklava servanto de la peko. Nu, vi scias, ke la sklava servanto verŝajne ne restos ĉiam en la Mastra domo. Vi ankaŭ scias, ke la Filo restas en la domo de sia patro. Se, do, la Filo liberigos vin, kaj igos vin filoj, vi estos vere liberaj.
“Mi scias, ke vi estas la Abrahama semo, tamen viaj ĉefoj serĉas mortigi min, ĉar ili ne permesis, ke la transformanta influo de mia parolo plenumiĝis en iliaj koroj. Iliaj animoj estas sigelitaj pro antaŭjuĝoj kaj blidigitaj pro la venĝema orgojlo. Mi deklaras al vi la veron, kiun la eterna Patro montras al mi, dum tiuj iluziitaj mastroj serĉas fari tion, kion ili estas lernintaj nur de siaj tempaj prapatroj. Kaj kiam vi replikas, ke Abraham estas via prapatro, tiam mi diras al vi, ke se vi estus la idaro de Abraham, vi plenumus la laborojn de Abraham. Kelkaj el vi kredas mian instruon, sed aliaj serĉas pereigi min, ĉar mi diris al vi la veron, kiun mi ricevis de mia Patro. Sed Abrahamne estas tiel traktinta la veron de Dio. Mi perceptas, ke iuj inter vi estas deciditaj plenumi la laborojn de la malbonulo. Se Dio estus via Patro, vi konus min kaj amus la veron, kiun mi rivelas. Ĉu vi ne volas vidi, ke mi venas el la Patro, ke mi estas sendata de Dio, ke mi ne propriniciate plenumas tiun laboron? Kial vi ne komprenas miajn parolojn? Ĉar vi estas elektintaj iĝi la infanoj de la malbono. Se vi estos la infanoj de la tenebro, vi ne scios malmulte marŝi en la lumo, kiun mi rivelas. La infanoj de la malbonulo sekvas nur la vojojn de sia patro, kiu estis trompanto kaj ne defendis la veron, ĉar okazis, ke neniu vero estis plu en li. Sed nun venas la Homa Filodiranta kaj vivanta la veron, kaj multay el vi rifuzas kredi.
“Kiu inter vi konvinkas min pri peko? Se mi, do, mi proklamas kaj vivas la veron, kiun montras al mi la Patro, kial vi ne kredas? Kiu ajn estas al Dio ĝoje aŭdas la parolojn de Dio; tial multaj el vi ne aŭdas miajn parolojn, ĉar vi ne estas al Dio. Viaj mastroj estas eĉ aŭdacintaj diri, ke mi plenumas miajn laborojn per la povo de la princo de la demonoj. Iu tie ĉi ĵus diris, ke mi havas demonon, ke mi estas infano de la demono. Sed ĉiuj tiuj el vi kiuj honeste traktas kun viaj propraj animoj scias tute bone, ke mi ne estas demono. Vi scias, ke mi honoras la Patron, dum eĉ vi volus malhonori min. Mi ne serĉas mian propran gloron, nur la gloron de mia Paradiza Patro. Mi ne juĝas vin, ĉar iu juĝas anstataŭ mi.
“Vere, vere, mi diras al vi, kiuj kredas la evangelion, ke se homo gardos vivanta en sia koro tiun parolon de vero, neniam li konos la morton. Kaj nun, ĝuste apud mi, skribisto diras tiu aserto pruvas, ke mi estas demonhavanta, konsiderante, ke Abraham estas morta kaj ankaŭ la profetoj. Kaj li demandas: ‘Ĉu vi estas tiel pli granda ol Abraham kaj la profetoj por riski stariĝi tie ĉi kaj diri, ke iu ajn gardas vian parolon ne konos la morton? Kiu vi pretendas esti, aŭdacante bojdiri tiajn blasfemojn?’ Kaj mi diras al ĉiuj kiel li, ke se mi gloras min mem, mia gloro estas nenio. Sed estas la Patro, kiu gloros min, la sama Patro, kiun vi nomas Dio. Sed vi malsukcesis koni tiun vian Dion kaj mian Patron. Mi venis por vin kunigi kaj montri al vi kiel iĝi reale la filoj de Dio. Kvankam vi ne konas la Patron, mi reale konas lin. Abraham mem ĝojigis vidi mian tagon; kaj per la fido li vidis ĝin kaj estis feliĉa.”
Kiam la nekredantaj Judoj kaj la agantoj de la sinedrio, kiuj estis alvenintaj dum tiu tempo, aŭdis tiujn parolojn, ili provokis tumulton, kriante: “Vi ne estas kvindekjara, kaj vi diras esti vidinta Abraham; vi estas infano de la demono!” Jesuo ne povis daŭrigi sian parolon. Dum li foriris, li diris nur: “Vere, vere, mi diras al vi, antaŭ ol Abraham estis, mi estas.” Multaj el la nekredantoj hastege ekserĉadis ŝtonojn por lin ŝtonumi, kaj la agantoj de la Sinedrio serĉis aresti lin, sed la Majstro rapide trabori al si la vojon tra la templaj koridoroj kaj forfuĝis al sekreta rendevuoloko proksime de Betanio, kie Marta, Maria kaj Lazaro atendis lin.
Estis konsentita, ke Jesuo loĝas kun Lazaro kaj liaj fratinoj en la domo de amiko, dum la apostoloj estis tie kaj tie ĉi dispartigitaj laŭ malgrandaj grupoj, tiuj antaŭzorgoj estantaj prenitaj ĉar la planoj de la Judaj aŭtoritatuloj fariĝis denove premaj por aresti lin.
Estis la kutimo ekde jaroj por tiuj getriuloj ĉion forlasi kaj aŭskulti la Jesuan inst- ruadon ĉiufoje kiam laŭokaze li vizitis ilin. Post la morto de iliaj gepatroj, Marta estis preninta sur ŝin la responsecojn de la hejma vivo, tiel ke en tiu okazo, dum Lazarokaj Maria sidis je la piedoj de Jesuo trinkantaj liajn refreŝigajn instruadojn, Marta pretigis la vesperan manĝon. Necesas klarigi, ke Marta estis neutile senatenta pro multnombraj bagatelaj taskoj, kaj ke ŝi embarasiĝis per multaj sensignifaj maltrankviloj; tia estis ŝia inklino.
Dum Marta estis okupita pro tiuj supozataj devoj, ŝi estis perturbita, ĉar Maria faris nenion por ŝin helpi. Konsekvence ŝi iris al Jesuo kaj diris: “Majstro, ĉu tio por vi egalas, ke mia fratino lasas min sola por fari la tutan servadon? Ĉu vi ne volas peti al ŝi veni por helpi min?” Jesuo respondis: “Marta, Marta, kial vi estas ĉiam anksia pro tiel multaj aferoj kaj malserenigita pro tiel multaj bagateloj? Nur unu afero estas reale grava; kaj ĉar Maria estas elektinta tiun bonan kaj necesan parton, mi ne estas senigonta ŝin je ĝi. Sed kiam vi ambaŭ lernos vivi kiel mi estas instruinta al vi: ambaŭ kunagade servantaj kaj unisone refreŝigantaj viajn animojn? Ĉu vi ne povas lerni, ke estas tempo por ĉiu afero - ke la pli malgravaj vivaferoj devas lasi lokon al la plej grandaj aferoj de la ĉiela regno?”
Dum la tuta semajno kiu sekvis la feston de la tabernakloj, dudekoj da kredantoj kuniĝis en Betanion kaj ricevis la instrukcion de la apostoloj. La Sinedrio faris neniun provon por malkvietigi tiujn kunvenojn ĉar Jesuo ne ĉeestis; dum tiu tuta tempo li laboris kun Abnero kaj liaj asociitoj en Bet-Leĥem. La tagon sekvantan la feston, Jesuo foriris al Betanio, kaj li ne instruadis plu en la templo dum tiu restado en Jerusalemo.
En tiu epoko, Abnero estis establinta siajn kvartirojn en Bet-Leĥem, kaj de tiu centro multaj laborantoj estis senditaj al la urboj de Judeo kaj suda Samario, kaj eĉ al Aleksandrio. Dum la kelkaj tagoj post sia alveno, Jesuo kompletis kun Abnero la aran- ĝojn por plifirmigi la laboron de la du grupoj da apostoloj.
Dum la tuta restado en la festo de la tabernakloj, Jesuo estis dividinta sian tempon egale inter Betanio kaj Bet-Leĥem. En Betanio li pasigis konsiderindan tempon kun siaj apostoloj; en Bet-Leĥem, li longe instruadis Abneron kaj la aliajn malnovajn apostolojn de Johano. Tiu intima kontakto alkonduktis ilin finfine kredi en li. Tiuj malnovaj apostoloj de Johano la Baptisto estis influitaj pro la kuraĝo malŝparita en lia publika instruado en Jerusalemo tiel, kiel pro la simpatia kompreno, kiun ili sentis en lia privata instruado en Bet-Leĥem. Tiuj influoj finfine kaj plene sukcesis gajni ĉiun el la Abneraj asociitoj al tutkora akcepto de la regno kaj ĉio tio, kio implikas tia progreso.
Antaŭ forlasi Bet-Leĥem por la lasta fojo, la Majstro faris preparojn, por ke ĉiuj kuniĝu kun li en la komuna strebado, kiu estis antaŭonta la finon de lia tera kariero en la karno. Estis interkonsentita, ke Abnero kaj liaj asociitoj reiros kun Jesuo kaj la dekduuloj en baldaŭa futuro en la Parkon de Magadan.
Konforme kun tiu interkonsento, frue en Novembro Abnero kaj siaj dek unu kom- panoj partianiĝis al la kaŭzo de Jesuo kaj la dekduuloj, kaj laboris kun ili kiel sola organizo ĝis la krucumado.
En la lasta parto de oktobro Jesuo kaj la dekduuloj malproksimiĝis el la tuja ĉirkaŭaĵo de Jerusalemo. La dimanĉon 30-an de oktobro, Jesuo kaj siaj asociitoj for-lasis la urbon de Efraimo, kie ili estis ripozintaj en izoliteco dum kelkaj tagoj, kaj uzantaj la ĉefvojon okcidente de Jordano rekte iris en la Parkon de Magadan. Ili alvenis la malfruan vesperon de la vendredo 2-a de novembro.
La apostoloj estis grande mildigitaj, ĉar la Majstro estis reveninta sur amikan grun- don; ili ne urĝigis plu lin iri al Jerusalemo por proklami la evangelion de la regno.