Kajero 161084
La dimanĉon 25-an de septembro, p.K. 29, la apostoloj kaj la evangelistoj kuniĝis en Magadan. Post longa konferenco, tiun vesperon, kun siaj asociitoj, Jesuo surprizis ĉiujn anoncante, ke frue la sekvantan tagon li kaj la dek du apostoloj foriros al Jerusalemo por ĉeesti la feston de la tabernakloj. Li instrukciis, ke la evangelistoj vizitu la kredantojn en Galileo, kaj ke la virina grupo reiru dum kelkaj tempoj en Betsaida.
Kiam alvenis la horo por foriri al Jerusalemo, Natanaelo kaj Tomaso estis ankoraŭ en la mezo de siaj interparoladoj kun Rodano de Aleksandrio, kaj ili akiris la Majstran permeson resti en Magadan dum kelkaj tagoj. Kaj tiel, dum Jesuo kaj la dekuloj estis sur la vojo al Jerisalemo, Natanaelo kaj Tomaso estis okupataj pro seriozaj debatoj kun Rodano. La antaŭan semajnon, dum kiu Rodano estis eksponanta sian filozofion, Tomaso kaj Natanaelo estis alterne prezentantaj la evangelion de la regno al la Greka filozofo. Rodano malkovris, ke la Jesuaj lernigoj estis bone instruitaj al li de unu el la malnovaj apostoloj de Johano la Baptisto, kiu estis lian mastro en Aleksandrio.
Estis temo pri kiu Rodano kaj la du apostoloj ne havis la saman vidpunkton, kaj temis pri la Personeco de Dio. Rodano volonte akceptis ĉion, kio estis prezentita al li rilate al la atributoj de Dio, sed li pretendis, ke la Patro en la ĉielo, ne estas, ne povas esti, persono kiel homo konceptas personecon. Unuflanke la apostoloj troviĝis en embaraso por provi pruvi, ke Dio estas persono, aliflanke Rodano trovis ankoraŭ pli malfacile pruvi, ke Dio ne estis personon.
Rodano subtenis, ke la personeca fakto konsistas en la kunekzista fakto de plena kaj reciproka komunikado inter samranguloj, estaĵoj kiuj kapablas simpatie interkompreni sin. Diris Rodano: “Por esti persono, Dio devus havi simbolojn de spirita komuniko, kiuj kapablus plene komprenigi lin de tiuj, kiuj prenus kontakton kun li. Sed ĉar Dio estas infinita kaj eterna, kaj la Kreinto de ĉiuj aliaj estaĵoj, sekvas, ke rilate al la samranguloj, Dio estas sola en la universo. Neniu estas lia samrangulo; neniu ekzistas, kun kiu li povas samrange komuniki. Dio ja povas esti la fonto de ĉiu personeco, sed pro tio li transcendas la personecon, kiel ankaŭ la Kreinto estas supre kaj transe de la kreitaĵo.”
Tiu malkonsento grande konsternis Tomason kaj Natanaelon, kaj ili estis petintaj al Jesuo veni por ilin helpi, sed la Majstro rifuzis eniri en iliajn interparoladojn.. Li diris al Tomaso: “Ne gravas la ideo, kiun vi povas havi pri la Patro, tiel longe kiel vi estas spirite akirita al la idealo de lia infinita kaj eterna naturo.”
Tomaso subtenis, ke Dio komunikas kun homo, kaj do ke la Patro estas persono, eĉ laŭ la difino de Rodano. La Greko proponis al priparolo, ke Dio ne persone rivelas sin; ke li estas ankoraŭ mistero. Tiam Natanaelo apelaciis al siaj propraj personaj spertoj kun Dio, kaj tion Rodano koncesiis, asertante, ke li estis freŝdate havinta similajn ekspe- riencojn, sed li subtenis, ke tiuj spertoj pruvis nur la realecon de Dio, ne lian personecon.
La lundon vespere Tomaso rezignis. Sed la Mardon vespere Natanaelo sukcesis alkonduki Rodanon kredi en la personeco de la Patro. Kaj li plenumadis tiun ŝanĝon en la vidpunktoj de tiu Greko dank’al la sekvantaj ŝtupoj de rezonado:
1. La ĉiela Patro ĝuas komunikan egalecon kun almenaŭ du aliaj estaĵoj, kiuj estas plene egalaj al li mem kaj plene kiel li mem - la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito. Konsiderante la doktrinon de la Trinitato, la Greko estis devigita koncedi la personecan eblecon de la Universala Patro. (Estis la posta konsidero de tiuj interparoladoj, kiu kondukis al la plilarĝigita koncepto pri la Trinitato en la mensoj de la dek du apostoloj. Kom- preneble, estis la ĝenerala kredo, ke Jesuo estis la Eterna Filo.)
2. Ĉar Jesuo estis samrangula kun la Patro, kaj ĉar tiu filo estis efektiviginta la personecan manifestadon al siaj teraj kreitaĵoj, tia fenomeno konsistigis la faktan pruvon kaj la eblecan demonstron pri la personeca posedo de la tri Diaĵoj, kaj por ĉiam reguligis la temon rilatan al la kapableco de Dio komuniki kun homo kaj la homa ebleco komuniki kun Dio.
3. Tiu Jesuo estis en rilato de reciproka asocio kaj perfekta komuniko kun homo; tiu Jesuo estis filo de Dio. Tiu rilato inter Filo kaj Patro antaŭsupozas egalecon de komuniko kaj imanenteco de simpatia kompreno; tiu Jesuo kaj la Patro estis unu. Tiu Jesuo samtempe daŭrigis komprenan komunikon kun kune Dio kaj homo, kaj tio, ĉar kune Dio kaj homo komprenis la signifon de la simboloj de la Jesua komunikado, kune Dio kaj homo posedis la personecajn atributojn ĝis nun postulitajn pri la koncernita kapableco interkomuniki. Tiu Jesua personeco demonstris la personecon de Dio, dum ĝi konkludige provis la ĉeeston de Dio en homo. Du aferoj ligitaj al la sama afero estas ligitaj inter ili.
4. La personeco reprezentas la plej altan koncepton de la homo pri la homa realeco kaj diaj valoroj; tiu Dio reprezentas ankaŭ la plej altan koncepton de dia realeco kaj infinitaj valoroj ; konsekvence, tiu Dio devas esti dia kaj infinita personeco, kvankam vere per- soneco infinite kaj eterne transcendanta homan koncepton kaj personecan difinon, sed tamen ĉiam universe personeco.
5. Tiu Dio devas esti personeco, ĉar li estas la kreinto de ĉiu personeco, kaj la destino de ĉiu personeco. Rodano estis grandege influita per la Jesua instruo: “Estu do perfektaj, kiel via Patro en la ĉielo estas perfekta.”
Kiam Rodano aŭdis tiujn argumentojn, li diris: “Mi estas konvinkita. Mi rekonos Dion kiel personon se vi permesos al mi kvalitigi mian rekonon de tia kredo ligante al la signifo de personeco grupon da pliaj valoroj kiel superhoma, transcenda, super-ega, eterna, fina, kaj universa. Mi estas nun konvinkita, ke Dio devas estis infinite pli ol personeco, kaj ne povas esti malpli. Mi akceptas ĉesigi la argumentadon kaj rekoni Jesuon kiel la persona revelacio de la Patro kaj la pleniganto de ĉiuj mankoj en logiko, racio kaj filozofio.”
Ĉar Natanaelo kaj Tomaso estis plene aprobintaj la Rodanajn vidpunktojn pri la evangelio de la regno, restis nur unu ekzamenota temo, la instruo traktanta pri la dia naturo de Jesuo, nur tiel freŝdate publike anoncita doktrino. Natanaelo kaj Tomaso kune prezentis siajn vidpunktojn pri la dia naturo de la Majstro, kaj la sekvanta rakonto estas kondensita, rearanĝita kaj argumentita prezento de ilia instruo:
1. Jesuo estas rekoninta sian diecon, kaj ni kredas lin. Multaj rimarkindaj aferoj okazis rilatitaj kun lia ministerio, kiujn ni povas kompreni nur per la kredo, ke li estas la Filo de Dio tiel bone kiel la Homa Filo.
2. Lia vivasocio kun ni ekzemplas la idealon de homa amikeco; nur dia estaĵo povus esti eble tia homa amiko. Li estas la plej aŭtentike neprofitema persono, kiun ni estas neniam koninta. Li estas amiko eĉ kontraŭ la pekuloj; li aŭdacas ami siajn malamikojn; Li estas tre lojala kontraŭ ni. Dum li ne hezitas riproĉi nin, evidentas por ni, ke li vere amas nin. Ju pli bone vi konos lin, des pli bone vi amos lin. Vi estos ĉarmita pro lia neŝancelebla sindonemo. Dum ĉiuj tiuj jaroj kiam ni malsukcesis kompreni lian mision, li estis fidela amiko. Li ne uzas la flaton, li traktas ĉiun el ni per la sama afableco; li estas nevarie tenera kaj kompatema. Li kunhavis sian vivon kaj ĉiun aferon kun ni. Ni estas feliĉa komunumo. ni komune kunhavas ĉiujn aferojn. Ne ne kredas, ke simpla homo povus vivi tian senkulpan vivon en tiaj malfacile elteneblaj cikonstancoj.
3. Ni opinias, ke Jesuo estas dia, ĉar li neniam faras la malbonon; li ne eraras. Lia saĝo estas eksterordinara, superba lia pieco. Li vivas tagon post tago an perfekta akordo kun la Patra volo. Li neniam pentofaras pri malbonagoj, ĉar li malobservas neniun el la Patraj leĝoj. Li preĝas por ni kaj kun ni, sed li neniam petas al ni preĝi por li. Ni kredas, ke li estas konstante senpeka. Ni ne opinias, ke iu kiu estas nur homo neniam deklaris vivi tian vivon. Li firme asertas vivi perfektan vivon, kaj ni rekonas, ke li plenumas ĝin. Nia pieco devenas el pentofero, sed lia pieco fontas el rekteco. Li eĉ deklaras pardoni la pekojn kaj plenumas resanigojn. Neniu mense sana homo simple deklarus pardoni la pekojn, ĉar tio estas dia prerogativo. Kaj de la epoko de nia unua kontakto kun li aperis al ni perfekta en sia rekteco. Ni kreskas en la difavoro kaj en la kono de la vero, sed nia Majstro manifestas la rektecan maturecon de la komenco. Ĉiuj homoj, bonaj aŭ malbonaj rekonas tiujn elementojn de boneco en Jesuo. Kaj tamen neniam estas lia pieco maldiskreta aŭ pompa. Li estas samtempe pacema kaj sentima. Li ŝajnas aprobi nian kredon en sia dieco. Li estas aŭ kiu li pretendas esti, aŭ li estas la plej granda hipokritulo kaj mistifikanto neniam konita en la mondo. Ni estas persvaditaj, ke li estas ĝuste kiu li deklaras esti.
4. La unikeco de tiu karaktero kaj la perfekteco de tiu emocia kontrolo konvinkas nin, ke estas kombino de homaneco kaj dieco. Li neeviteblerespondas al la spektaklo de homa bezono; sufero neniam mankas emocii lin. Li estas puŝita al la kompato egale pro fizika suferado, mensa angoro, aŭ spirita aflikto. Li estas senprokrasta por rekoni kaj malavara por agnoski la ĉeeston de fido aŭ ia ajn alia korfavoro en siaj kompanoj. Li estas tiel justa kaj senpartia kaj samtempe tiel kompatindulga kaj komplezema. Li malgajiĝas pro la spirita obstino de la homoj kaj gajiĝas kiam ili konsentas vidi la lumon de la vero.
5. Li ŝajnas koni la pensojn de la homaj mensoj kaj kompreni la dezirojn de iliaj koroj. Kaj li estas ĉiam bonkora kontraŭ niaj perturbitaj spiritoj. Li ŝajnas posedi ĉiujn niajn homajn emociojn, sed ili estas belege glorigitaj. Li arde amas bonecon kaj same pekon hatas. Li posedas superhoman konsciencon pri la ĉeesto de Diaĵo. Li preĝas kiel homo, sed agas kiel Dio. Li ŝajnas antaŭkoni aferojn; li eĉ nun aŭdacas paroli pri sia morto, laŭ mistika referenco al sia futura glorado. Li estas afabla, sed ankaŭ brava kaj kuraĝa. Li neniam hezitas por plenumi sian devon.
6. Ni estas konstante impresitaj pro la fenomeno de lia superhoma kono. Apenaŭ pasas tago tiel, ke io riveligas, ke la Majstro scias tion, kio okazas fore de lia senpera ĉeesto. Li ankaŭ ŝajnas scii la pensojn de siaj asociitoj. Li sendube havas komunecon kun ĉielaj personecoj; li nekontesteble vivas sur spirita plano tre supre de ni. Ĉio ŝajnas esti malfermita al lia senkompara kompreno. Li metas demandojn al ni, por ke ni esprimiĝu, ne por akiri informojn.
7. Antaŭ nelonge la Majstro ne hezitas aserti sian superhomecon. De la tago de nia ordinacio kiel apostoloj ĝis nun, li neniam neis, ke li venis el la ĉiela Patro. Li parolas per la aŭtoritato de dia majstro. La Majstro ne hezitas refuti la religiajn instruojn de hodiaŭ kaj deklari la novan evangelion per pozitiva aŭtoritato. Li estas aserta, pozitiva, kaj aŭtoritata. EĉJohano la Baptisto, kiam li aŭdis paroli Jesuo, deklaris, ke li estis la Filo de Dio. Li ŝajnas esti tiel memsufiĉa. Li ne avidas la subtenon de la homamaso; li estas indiferenta kontrau la opinioj de la homoj. Li estas brava kaj tamen tute ne orgojla.
8. Li konstante parolas pri Dio kiel ĉiam-ĉeestanta asociito en ĉio, kion li plenumas. Li iras tien kaj tien ĉi plenumante bonon, ĉar Dio ŝajnas esti en li. Li esprimas la plej mirindajn asertojn pri li mem kaj sia misio sur tero, deklarojn kiuj estus absurdaj se ili ne estis diaj. Iam li deklaris: “Antaŭ ol Abraham estis, mi estas.” Li estas tutklare depostulinta la diecon; li deklaras esti en partneraro kun Dio. Li preskaŭ elĉerpas la eblecojn de lingvo en la ripeto de siaj pretendoj de intima asocio kun la ĉiela Patro. Li eĉ aŭdacas aserti, ke li kaj la Patro estas unu. Li diras, ke kiu vidis lin estas vidinta la Patron. Kaj li diras kaj plenumas ĉiujn grandegajn aferojn per la infana naturo. Li aludas sian asocion kun la Patro sammaniere kiel li mencias sian asocion kun ni. Li ŝajnas esti tiel certa pri Dio kaj tiel proze parolas pri tiuj rilatoj.
9. En sia preĝvivo li aspektas komuniki rekte kun sia Patro. Ni estas aŭdintaj malmulte preĝi lin, sed tiu malmulto indikus, ke li interparoladas kun Dio, por tiel diri, vid-al-vide. Li ŝajnas koni la futuron tiel bone kiel la paseon. Li simple ne povus esti ĉion tion, kaj fari ĉiujn tiujn eksterordinarajn aferojn, krom se li estas ion pli ol homan. Ni scias, ke li estas homa, ni estas certaj pri tio, sed ni estas preskaŭ egale certaj, ke li estas ankaŭ dia. Ni kredas; ke li estas dia. Ni estas konvinkitaj, ke li estas la Filo de la Homo kaj la Filo de Dio.
Kiam Natanaelo kaj Tomaso estis finintaj siajn konferencojn kun Rodano, ili rapidis al Jerusalemo por rekuniĝi kun siaj kompanioj apostoloj, alvenantaj la vendredon de tiu semajno. Tio estis grava sperto en la vivo de tiuj tri kredantoj, kaj la aliaj apostoloj lernis ankaŭ multe dank’al la rakonto de tiuj diskutoj de Natanaelo kaj Tomaso.
Rodano revojiris al Aleksandrio, kie li longatempe instruadis sian filozofion en la lernejo de Meganta. Li iĝis potenculo en la postaj aferoj de la ĉiela regno; li estis fidela kredanto ĝis la fino de sia tera vivo, forpasanta en Grekio kun aliuloj dum la kulmino de la persekutadoj.
Dieca konscienco grade kreskis en la Jesua menso ĝis la okazo de sia bapto. Poste li iĝis plene mem-konscia pri sia dia naturo, antaŭhoma ekzisto, kaj universaj prerogativoj, li ŝajnas esti posedinta la povon diverse limigi la homan konsciencon, kiun li havis pri sia dieco. ŝajnas al ni, ke de lia bapto ĝis la krucumado, estis tute nedeviga, ke Jesuo dependas nur de la homa menso aŭ uzas la konon de kune la homa kaj la dia mensoj. Iafoje li ŝajnis utiligi nur la informon entenata en la homa intelekto. Por aliaj okazoj, li aspektis agi per pleneco de kono kaj seĝeco tia, ke ĝi estus povinta esti donita nur per la uzado de la superhoma enhavo de lia dia konscienco.
Ni povas kompreni liajn senkomparajn plenumadojn nur akceptante la teorion, laŭ kiu li povis, laŭvole, mem-limigi sian diecan konsciencon. Ni estas plene instruitaj, ke li ofte kaŝis al siaj asociitoj sian antaŭkonon pri la eventoj, kaj konsciis pri la naturo de iliaj pensoj kaj projektoj. Ni komprenas, li ne deziris, ke liaj adeptoj sciu tro plene ke li kapablis distingi iliajn pensojn kaj penetri iliajn planojn. Li ne deziris tro profunde transcendi la homan koncepton, kiel ĝi prezentiĝis en la mensoj de liaj apostoloj kaj disĉiploj.
Ni tute ne kapablas diferencigi inter lia praktiko de mem-limigo de sia dia konscienco kaj lia tekniko de kaŝado de sia antaŭkono kaj pensa distingo de siaj homaj asociitoj. Ni estas konvinkitaj, ke li uzis tiujn du teknikojn, sed ni ne ĉiam kapablas, en preciza okazo, specifi kian metodon li estis povinta uzi. Ni ofte observis lin agantan per nur la homa enhavo de konscienco; ni vidis lin ankaŭ en konferenco kun la direktoroj de la ĉielaj armeoj de la universo kaj distingis la nedubeblan funkcion de lia dia menso. Kaj en nenombreblaj okazoj ni vidis la laboron de tiu kombinata personeco, samtempe homo kaj Dio, kiel ĝi estis aktivigita per la aspekte perfekta unuigo de la homa kaj dia mensoj. Tia estas la limo de nia kono pri tiuj fenomenoj; ni reale ne efektive scias la plenan veron pri tiu mistero.