Kajero 160084

Rodano de Aleksandrio

LA dimanĉon matene 18-an de Septembro, Andreo anoncis, ke neniu laboro estis planizita por la sekvanta semajno. Ĉiuj apostoloj, krom Natanaelo kaj Tomaso, hejmeniris aŭ vizitis amikojn. Tiun semajnon Jesuo profitis periodon de preskaŭ kompleta ripozo, sed Natanaelo kaj Tomaso estis tre okupitaj pro siaj diskutadoj kun iu Greka filozofo de Aleksandrio nomata Rodano. Tiu Greko estis freŝdate iĝinta disĉiplo de Jesuo dank’al la instruo de unu el Abneraj asociitoj, kiuj estis kondukinta mision en Aleksandrio. Rodano nun estis serioze komencinta la taskon harmoniigi sian vivfilozofion kun la novaj religiaj instruoj de Jesuo. kaj li estis veninta en Magadan kun la espero interparoli kun Jesuo pri tiuj problemoj. Li ankaŭ deziris certiĝi pri originala kaj aŭtoritata versio de la evangelio aŭ de Jesuo aŭ de unu el liaj apostoloj. Kvankam la Majstro rifuzis entrepreni tian konferencon kun Rodano, li gracie akceptis lin kaj tuje petis, ke Natanaelo kaj Tomaso aŭskultu lin pri ĉion, kion li estis dironta kaj interŝanĝe paroli al li pri la evangelio.

1. GREKA FILOZOFIO DE RODANO

Frumatene la lundon, Rodano komencis serion de dek raportoj al Natanaelo, Tomaso, kaj grupo de proksimume du dekduoj da kredantoj, kiuj oportune ĉeestis en Magadan. Tiuj prelegoj, densigitaj, kunigitaj kaj retranskribitaj en moderna frazeologio, prezentas la sekvantajn pensojn al nia konsidero:

Homa vivo konsistas en tri grandaj instigoj: instinktoj, deziroj kaj allogoj. Forta karaktero, aŭtoritata personeco, akiriĝas nur konvertante la naturan vivinstinkton en la socian vivarton helpe de la transfirmiĝo de tujaj deziroj en tiuj superaj aspiroj, kiuj estigas daŭrajn plenumadojn, dum la banala vivallogo devas esti translokita el iuj konvenciaj kaj tradiciaj ideoj en la superajn regnojn de neeksploritaj ideoj kaj nemalkovritaj idealoj.

Ju pli kompleksa fariĝos la civilizacio, des pli malfacila fariĝos la vivarto. Ju pli rapide ŝanĝos la socian manieron, des pli komplikiĝos la tasko de karakteron disvolvi. Se la progreso estos kontinua, ĉiu deka generacio devos denove lerni la vivarton. Kaj se homo iĝos tiel inĝenia, ke li pli rapide almetos al la sociaj kompleksecoj, la vivarto devos esti pli rapide bridita, eble dum ĉiu generacio. Se la evoluo de la vivarto malsukcesos esti samranga kun la tekniko de la ekzisto, la homaro rapide regresos al la simpla vivinstinkto - la plenumado de la kontentiĝo de tujaj deziroj. Tiamaniere homaro restos nematura; societo ne sukcesos akiri plenan maturecon.

Socia matureco estas ekvivalenta al la grado laŭ kiu homo estas propravola por rezigni la gratifikon de simple transiraj kaj tujaj deziroj por la satiĝo de tiuj superaj aspiroj de lukto havigantaj rimedojn atingi pli abundajn kontentigojn de progresiva antaŭiro al permanentaj celoj. Sed la vera signo de socia matureco estas la volo de popolo rezigni la rajton pace kaj kontentiĝe vivi laŭ la facile-atingeblaj normoj de allogo al tradiciaj kredoj kaj konvenciaj idealoj, por la emocia kaj energion-necesiganta allogo al la celado de neeksploritaj eblecoj por atingi nemalkovritajn celojn de idealismaj spiritaj realecoj.

Bestoj noble respondas kontraŭ la instinkto de vivo, sed nur homo atingas la vivarton, kvankam la plejmulte de la homaro nur spertas la bestan vivinstinkton. Bestoj konas nur tiun blindan kaj instinktan impulson; homo kapablas transcendi tiun instinkton de natura funkcio. Homo povas elekti vivi sur alta nivelo de inteligenta arto, ka eĉ sur tiu de ĉiela ĝojo kaj spirita ekstazo. Bestoj ne informiĝas pri la vivceloj; do ili neniam ĉagreniĝas nek sin mortigas. Suicido inter homoj atestas, ke tiaj estaĵoj estas eliĝintaj el la pure besta ekzistostadio, kaj pli ankoraŭ atestas la fakton, ke la esploraj strebadoj de tiaj homaj estaĵoj ne estas sukcesintaj trafi la artecajn nivelojn de mortemula sperto. Bestoj ne konas la vivsignifon; homo ne nur posedas la kapablecon por rekoni valorojn kaj kompreni signifojn, sed ĝi ankaŭ estas konscia pri la signifo de signifoj - ĝi estas mem-konscia pri la klarvido.

Kiam homoj aŭdacas forlasi vivon de natura neceseco por aventura vivarto kaj necerta logiko, ili devas antaŭvidi suferi la konsekvencajn danĝerojn de emociaj akcidentoj - konfliktoj, malfeliĉoj, kaj necertecoj - almenaŭ ĝis kiam ili atingas iun gradon de intelekta kaj emocia matureco. Senkuraĝiĝo, zorgo, kaj apatio estas pozitiva evidentaĵo de morala nematureco. Homa societo estas konfrontita al du problemoj: celado de la individua matureco kaj la celado de la rasa matureco. La matura homa estaĵo baldaŭ ekrigardas ĉiujn aliajn mortemulojn per sentoj de tenereco kaj emocioj de toleremo. Maturaj homoj rigardas nematurajn popolojn per la amo kaj konsidero de gepatroj kontraŭ siaj infanoj.

Sukcesa vivo estas nek pli nek malpli la arto de la regado de kredindaj teknikoj por solvi ordinarajn problemojn. La unua paŝo al la solvo de iu problemo konsistas determini la malfacilaĵon, izoli la problemon, kaj sincere rekoni ĝian naturon kaj ĝian gravecon; La granda eraro estas ke, kiam vivaj problemoj revigligas niajn profundajn timojn, ni rifuzas rekoni ilin. Same, kiam la rekono pri niaj malfacilaĵoj implicas la disigon de nia longe-kara vantemo, la akcepton de nia envio, aŭ la forlason de profunde-enradikigitaj antaŭjuĝoj, la averaĝa persono preferas alkroĉiĝi al la malnovaj iluzioj de sekureco kaj al la longe-karaj falsaj sentoj de sekureco. Nur bravulo estas libervola por honeste allasi kaj sentime alfronti tion, kion sincera kaj logika menso malkovras.

La saĝa kaj efika solvo de ia ajn problemo postulas, ke la menso estu libera de antaŭfavoro, pasio, kaj ĉiuj aliaj pure personaj antaŭjuĝoj, kiuj povus misharmonie kunefiki kun la neprofitcela serĉado de la efektivaj faktoroj, kiuj konsistigas la solvendan problemon. La solvo de vivaj problemoj postulas kuraĝon kaj sincerecon. Nur honestaj kaj bravaj individuoj kapablas kuraĝe antaŭeniri tra la konsterna kaj konfuzanta labirinto de la vivo, kien la logiko de maltimema menso povas konduki. Kaj tiu emancipado de la menso kaj animo povas neniam esti plenumita sen la konduka povo de inteligenta entuziasmo, kiu preskaŭ ridindas la religian fervo-ron. Endas la allogo de granda idealo por alkonduki homon al la strebado de celo, kiu estas sieĝita per malfacilaj materiaj problemoj kaj multoblaj intelektaj hazardoj.

Eĉ se vi estas efektive armita por alfronti la malfacilajn situaciojn de la vivo, vi povas malmulte esperi sukceson krom se vi estas ekipita kun la mensa saĝeco kaj personeca ĉarmo, kiuj kapabligas vin gajni la korajn subtenon kaj kunagadon de viaj kompanoj. Vi ne povas esperi grandan sukceson en aŭ sekulara aŭ religia laboro, krom se vi povas lerni kiel persvadi viajn kompaniojn konvinki la homojn. Vi simple devas havi takton kaj toleremon.

Sed la plej grava el ĉiuj metodoj por solvi problemon mi lernis ĝin de Jesuo, via Majstro. Mi pensas pri tio, kion li tiel persiste praktikas, kaj kion li tiel lojale estas instruinta al vi, la izolado de adora meditado. En tiu kutimo de Jesuo tiel ofte izoliĝi por komunii kun la ĉiela Patro, troviĝas la tekniko, ne nur amasigi forton kaj saĝon por la ordinaraj konfliktoj de la vivo, sed ankaŭ proprigi al si la energion por solvi la superajn problemojn de morala kaj spirita naturo. Sed eĉ ĝustaj metodoj por solvi problemojn ne kontraŭpezos la imanentajn difektojn de la personeco nek kompensos la neĉeeston de malsato kaj soifo pri la vera rekteco.

Mi estas profunde impresita pro la kutimo de Jesuo foriri sole por entrepreni tiujn periodojn de sola studado pri la vivaj problemoj; serĉi novajn provizaĵojn de saĝeco kaj energio por alfronti la multoblajn postulojn de socia servo; stimuli kaj profundigi la plejsuperan celon de la vivo pere de efektiva submetiĝo de la tuta personeco al la konscienco de kontakto kun la dieco; kapti kaj posedi pli bonajn kaj novajn metodojn de alĝustigo al la ĉiam-ŝanĝantaj situacioj de viva ekzisto; efektivigi tiujn vivnecesajn rekonstruadojn kaj realĝustigojn de siaj personaj sintenoj, kiuj estas tiel esencaj por la plialtigita klarvido kontraŭ ĉio, kio estas reala kaj valora; kaj fari ĉion tion kun kiel sola celo la gloro de Dio - sincere esprimi la favoratan preĝon de via Majstro, “Ne mia volo, sed via, estu farita.”

Tiu adora praktiko de via Majstro alportas tiun relakson, kiu renovigas la menson; tiun iluminadon kiu inspiras la animon; tiun kuraĝon, kiu ebligas brave alfronti problemojn; tiun mem-komprenon, kiu nuligas la debiligan timon; kaj tiun konsciencon de unuigo kun dieco, kiu ekipas homon per la aplombo, kiu permesas al li aŭdaci esti kiel Dio. La relakso de adoro aŭ spirita komuneco, tiele praktikita de la Majstro, mildigas la strebon, nuligas la konfliktojn, kaj potence kreskigas la totalajn elturnaĵojn de la personeco Kaj ĉiu tiu filozofio, aldonita al la evangelio de la regno, konsistigas la novan religion kiel mi komprenas ĝin.

Antaŭjuĝo blindigas kaj malhelpigas la animon rekoni la veron. Antaŭjuĝo povas esti nuligita nur dank’al la sincera sindonemo de la animo kontraŭ la adoro de kaŭzo ĉion-ampleksanta kaj inkluzivanta ĉiujn niajn samulojn. Antaŭjuĝo estas neapartigeble ligita al egoismo. Antaŭjuĝo povas esti eliminita nur per la forlaso de egocentreco kaj substituante al ĝi la serĉadon de la kontentigo de la servado de kaŭzo, kiu ne estas nur pli granda ol si, sed eĉ pli granda ol la tuta homaro - la serĉado de Dio, la finatingo de dieco. La evidentaĵo de personeca matureco konsistas en la transformiĝo de la homa deziro, tiel ke ĝi konstante serĉadas la plenumadon de tiuj valoroj, kiuj estas la plej altaj kaj die realaj.

En kontinue ŝanĝanta mondo, en la mezo de evoluanta socia ordo, neeblas konservi firme finelektitajn celojn de destino. Personeca stabileco povas estispertita nur de tiuj, kiuj estas malkovrintaj kaj adoptintaj la vivantan Dion kiel la eterna celo de infinita plenumado. Kaj tiel por transloki sian celon de tempo en eternecon, de la tero en la Paradizon, de la homa en la dian, homo devas esti regenerita, konvertita, denove naskita; iĝi la re-kreita infano de la dia spirito; gajni sian eniron en la frataron de la ĉiela regno. ĉiuj filozofioj kaj religioj kun pli malgrandaj idealoj estas nematuraj. La filozofio, kiun mi instruas, ligita al la evangelio, kiun vi predikas, reprezentas la novan religion de matureco, la idealon de ĉiuj futuraj generacioj. Kaj tio ĉi estas vera, ĉar nia idealo estas definitiva, neeraripova, eterna, universa, absoluta kaj infinita.

Mia filozofio donis al mi la instigon serĉi la realaĵojn de la vera plenumado, la maturecan celon.Sed mia instigo estis nepotenca; mia serĉado malhavis kondukan povon; ĝi suferis pro la neĉeesto de certeco de orientado. Kaj tiuj nesufiĉoj estis abunde provizitaj per tiu nova evangelio de Jesuo, kun ĝia plialtigo de perceptoj, alteco de idealoj, kaj stabileco de celoj. Sen duboj nek antaŭtimoj mi povas nun tutkore eniri en la eternan aventuron.

2. VIVREGULO

Nur du manieroj estas per kiuj mortemuloj povas kune vivi: la materia aŭ besta maniero kaj la spirita aŭ homa maniero. Per la uzo de signoj kaj sonoj, bestoj kapablas limigite komuniki inter ili. Sed tiaj formoj de komunikado ne transdonas signifojn, valorojn aŭ ideojn. La sola distingo inter homo kaj la besto estas, ke homo povas komuniki kun siaj samuloj pere de simboloj, kiuj pli certe signas kaj identigas signifojn, valorojn, ideojn kaj eĉ idealojn.

Ĉar bestoj ne povas komuniki ideojn inter ili, ili ne povas disvolvi personecon. Homo disvolvas personecon, ĉar li povas tiel komuniki kun siaj samuloj kune pri ideoj kaj idealoj .

Tiu kapableco por komuniki kaj reciproke interŝanĝi signifojn konsistigas homan kulturon, kaj ebligas, ke homo, pere de sociaj asocioj, konstruas civilizaciojn. Kono kaj saĝo fariĝas kumulaj dank’al la homa kapableco komuniki tiujn posedojn al sinsekvaj generacioj. Kaj per tio naskiĝas la kulturaj aktivecoj de la raso: arto, scienco, religio kaj filozofio.

Simbola komunikado inter homaj estaĵoj antaŭdeterminas la formadon de sociaj grupoj. La plej efika el ĉiuj sociaj grupoj estas la familio, pli speciale la du gepatroj. Persona korinklino estas la spirila ligilo, kiu tenas kune tiujn materiajn asociojn. Tia efika rilato estas ankaŭ ebla inter du personoj de la sama sekso, kiel estas tiel abunde ilustrita en la sindonemoj de aŭtentikaj amikecoj.

Tiuj asocioj de amikeco kaj reciproka korinklino estas socialigantaj kaj nobligantaj, ĉar ili kuraĝigas kaj faciligas la sekvantajn esencajn faktorojn de la plej altaj niveloj de la vivarto:

1. Reciproka mem-esprimo kaj mem-kompreno. Multaj noblaj homaj impulsoj mortas, ĉar neniu estas tie por aŭdi ilian esprimon. Vere, ne estas bone por homo esti sola. Iu grado de rekono kaj iu sumo de aprezado estas esencaj por la disvolviĝo de homa karaktero. Sen la aŭtentika amo de hejmo, neniu infano povas atingi laplenan kreskadon de normala karaktero. Karaktero estas pli ol simple menso kaj moralo. El ĉiuj sociaj rilatoj iniciatitaj por divolvi karakteron, la plej efika kaj ideala estas la korinklina kaj komprenema amikeco de viro kaj virino en la reciproka ligilo de inteligenta edzeco. Geedziĝo, kun ĝiaj multoblaj rilatoj, estas la pli bone indikita por aperigi tiujn karajn impulsojn kaj tiujn pli altajn motivadojn, kiuj estas nemalhaveblaj por la disvolviĝo de forta karaktero. Mi ne hezitas glorigi la familian vivon , ĉar via Majstro estas saĝe elektinta la patron-infanon rilaton kiel angulŝtono de tiu nova evangelio de la regno. Kaj tiu nekomparebla komunumo de rilatoj inter viro kaj virino, en la korinklina alpreno de la plej altaj idealoj de tempo, estas tiel multvalora kaj kontentiga sperto, ke ĝi estas inda je iu ajn prezo, iu ajn forofero, postulita por ĝia posedo.

2. Unuiĝo de l’animoj - mobilizado de l’ saĝeco. Ĉiu homa estaĵo pli malpli baldaŭ akiras iun koncepton pri tiu mondo kaj iun opinion pri la sekvanta. Nun eblas, tra personeca asocio, unuigi tiujn vidpunktojn de tempa ekzisto kaj eternaj perspektivoj. Tiam la menso de unu pligrandigas ĝiajn spiritajn valorojn gajnante multe da la klarvideco de la alia. Tiamaniere homoj riĉigas la animon dank’al la komuniko de siaj respektivaj spiritaj posedoj. Ankaŭ, tiamaniere homo kapablas eviti permanentan tendencon suferi pro sia misformiga vidmaniero, sia antaŭjuĝo de vidpunkto, kaj sia juĝomallarĝeco. Timo, envio, kaj vaneco povas esti malebligitaj nur per intima kontakto kun aliaj mensoj. Mi alvokas vian atenton pri la fakto, ke la Majstro neniam sendas vin for sole labori por la ekspansio de la regno; li ĉiam duope sendas vin. Kaj ĉar la saĝo estas supera kono, rezultas, ke, en la unuiĝo, la socia grupo, malgranda aŭ granda, reciproke partigas ĉiun konon.

3. Entuziasmo por vivi. Izolo tendencas al elĉerpiĝo de la anima energioŝarĝo. Asocio kun kompanioj estas esenca por renovigi la vivan impeton kaj nemalhavebla por konservi la kuraĝon regi tiuj luktojn sinsekvajn al la supreniro al la pli altaj niveloj de homa vivo. Amikeco plialtigas la ĝojojn kaj glorigas la vivtriumfojn. Amikaj kaj intimaj homaj asocioj kontribuas por forpreni al la suferado ĝian malĝojon kaj al la malfeliĉaĵo ĝian amarecon. La ĉeesto de amiko plialtigas ĉiun belecon kaj ekzaltas ĉiun bonecon. Per inteligentaj simboloj homo kapablas stimuli kaj pligrandigi la aprezadajn kapablecojn de siaj amikoj. Unu el la pli grandaj gloroj de la homa amikeco estas tiu povo kaj ebleco de reciproka stimulado de la imago. Granda spirita povo estas imanenta en la konscienco de tutkora sindonemo al la komuna kaŭzo, al reciproka lojaleco kontraŭ kosma Diaĵo.

4. Kreskiga protekto kontraŭ ĉiu malbono. Personeca asocio kaj reciproka korinklino estas efika asekureco kontraŭ malbono. Malfacilaĵoj, malĝojoj, seniluziiĝoj, kaj malsukcesoj estas pli dolorigaj kaj senkuraĝigaj kiam ili estas solece eltenitaj. Asocio ne transmutacias malbonon en rektecon, sed ties turmenton ĝi helpas grave malgrandigi. Diris via Majstro, “Feliĉaj estas la funebrigitoj” - se amiko ĉeestas por konsoli ilin. Estas pozitiva forto koni, ke vi vivas por la bonstato de la aliuloj, kaj ke tiuj aliukoj same vivas por via kvieteco kaj via progreso. Homo malviglas en la soleco. Homaj estaĵoj neeviteble senkuraĝiĝas, kiam ili havas kiel vipunkto nur la transirajn konsderojn de la tempo. Nuntempo, disigita de paseo kaj futuro, fariĝas incitege banala. Nur ekvido de la eterneca cirklo povas instigi homon kiel eble plej bone fari,kaj povas defii en li la plej bonan plenumi sian plejon. Kaj kiam tiel homo estas en sia plej bona stato, li vivas plej neegoisme por la bono de aliuloj, siaj samuloj loĝantoj en spaco kaj eterneco.

Mi rediras, ke tia inspiranta kaj nobliganta asocio trovas siajn idealajn eblecojn en la rilato de homa geedziĝo. Vere, multaj rezultoj estas atingitaj ekstere de geedziĝo, kaj multaj, multaj geedziĝoj absolute mankas produkti tiujn moralajn kaj spiritajn fruktojn. Tro ofte geedziĝas iuj, kiuj serĉas aliajn valorojn, kiuj estas malpli altaj ol tiuj superaj akompanadoj de homa matureco. Ideala geedziĝo devas esti bazita sur io pli stabila ol la sentimentalaj fluktuadoj kaj la ŝanĝiĝemo de la simple seksa allogo; ĝi devas esti bazita sur aŭtentika kaj reciproka persona sindonemo. Kaj tiel, se vi povas konstrui tiajn fidindajn kaj efikajn malgrandajn unuojn de homa asocio, kiam tiuj ĉi estos kunigitaj en la ensemblo, la mondo vidos grandan kaj glorigitan socian strukturon, la civilizacio de la monda matureco. Tia raso povus ekefektivigi ion de via Majstra idealo “paco sur tero kaj bonvolo inter homoj.” Dum tia societo estus nek perfekta nek totale liberigita pri la malbono, almenaŭ ĝi estus alproksimiĝanta al la matureca stabiligado.

3. MATURECAJ ALLOGOJ

Strebado al la matureco necesas laboron, kaj laboro postulas energion. De kie devenas la povo por plenumi ĉion tion? La fizikaj aĵoj povas esti senplue akceptitaj, sed la Majstro estas bone dirinta, “Homo ne povas vivi nur per pano.” ĉar ni posedas normalan korpon kaj konvene bonan sanon, ni devas nin turni al tiuj allogoj, kiuj agos kiel stimuloj por alvoki la duondormantajn spiritajn fortojn de la homo. Jesuo estas instruinta al ni, ke Dio vivas en homo; do kiel ni povas instigi homon liberigi tiujn povojn de dieco kaj infiniteco, kiuj estas ligitaj al lia animo? Kiel ni povos instigi homojn permesi, ke Dio, dum sia ekstera tranzito, povu ŝpruci el ili kaj refreŝigi niajn proprajn animojn, kaj tiam servi la celon de klarigo, edifo, kaj beno de nenombreblaj aliaj animoj? Kiel pli bone mi povas veki tiujn latentajn bondonajn povojn, kiuj kuŝas duondormantaj en viaj animoj? Mi estas certa pri unu afero: Emocia ekscito ne estas la ideala spirita stimulo. Ekscito ne pligrandigas energion; ĝi prefere forkonsumas la mensajn kaj korpajn povojn. De kie do devenas la energio por plenumi tiujn grandajn agojn? Observu vian Majstron. Nun eĉ li estas en la montetoj kaptanta potencon, dum ni estas tie konsumantaj energion. La sekreto de tiu tuta problemo estas kuŝata en la spirita komuneco, en la adoro. De la homa vidpunkto estas temo de kunmetitaj meditado kaj relaksado. Meditado permesas la kontakton inter menso kaj spirito; relaksado determinas la kapablecon por spirita ricevemo. Kaj tiu forteco interŝanĝe de malforteco, kuraĝo anstataŭ timo, la volo de Dio prefere ol la menso de la memo, konsistigas la adoron. Almenaŭ, tio estas la maniero laŭ kiu la filosofo konsideras ĝin.

Kiam tiuj spertoj estas ofte refaritaj, ili kristaliĝas en kutimoj, fortojn-donantaj kaj adorantaj kutimoj, tiaj kutimoj fine estigas la formadon de spirita karaktero, kaj tia karaktero finfine estas rekonita de siaj kompanioj kiel matura personeco. Unuatempe tiuj praktikoj estas malfacilaj kaj postulas multe da tempo, sed kiam ili fariĝas kutimaj, tuj ili estas ripozigaj kaj gajnigas tempon. Ju pli fariĝas kompleksa societo, kaj ju pli la civilizaciaj allogoj multiĝas, des pli urĝa fariĝas la neceso por la Dion-konantaj individuoj alkutimiĝi al tiuj protektantaj praktikoj destinataj por konservi kaj pligrandigi iliajn spiritajn energiojn.

Alia postulo por atingi maturecon estas kunhelpa alĝustigo de sociaj grupoj al ĉiam-ŝanĝanta kunvivantaro La nematura individuo incitas la antagonismon de siaj kompanioj; la matura homo gajnas la koran kunagadon de siaj asociitoj, per tio multfoje obliganta la fruktojn de sia vivstreboj.

Mia filozofio diras al mi, ke iafojfoje mi devas batali, se necesas, por defendi mian rektecan koncepton, sed mi ne dubas, ke la Majstro, per tipo de pli matura personeco, facile kaj elegante gajnus similan venkon per sia supra kaj ĉarma tekniko de takto kaj toleremo. Ege tro ofte, kiam ni batalas por la rajto, rezultas ke samfoje venkanto kaj venkito estas fine malfaritaj. Mi aŭdis la Majstron dirantan nur hieraŭ, ke “kiam saĝulo serĉas eniri tra riglita pordo, li ne destruas ĝin sed prefere serĉas la ŝlosilon kun kiu malrigli ĝin.” Tro ofte ni ekbatalas simple por konviniki nin mem, ke ni estas sentimaj.

Tiu nova evangelio de la regno faras grandan servon al la vivarto, ĉar ĝi provizas novan kaj pli riĉan stimulon por pli nobla vivo. Ĝi prezentas novan kaj ekzaltitan celon de destino, plejsuperan vivcelon. Kaj tiuj novaj konceptoj de eterna kaj dia celo de ekzisto estas en ili mem transcendantaj stimuloj, instigantaj la reagon de tio, kio estas la plejbono en la pli nobla naturo de la homo. Sur ĉiu kulmino de intelekta penso troviĝas relakso por la menso, forteco por la animo, kaj komuneco por la spirito. De tiaj favoraj pozicioj de superaj vivoj, homo kapablas transcendi la materiajn incitadojn de malsuperaj niveloj de penso - zorgon, ĵaluzon, envion, revenĝon, kaj la orgojlon de nematura personeco. Tiuj animoj leviĝantaj sur tiaj altaĵoj liberigas sin de multego da kontraŭfluaj konfliktoj de la vivbagateloj, tiel liberiĝantaj por konscii pri la pli altaj fluoj da spiritaj konceptoj kaj ĉielaj komunikadoj. Sed la vivcelo devas esti ĵaluze antaŭgardita pri la tento serĉi facilajn kaj transirajn solvojn; same ĝi devas esti stimulita por imuniĝi kontraŭ la katastrofaj minacoj de fanatismo.

4. MATURECA EKVILIBRO

Dum via rigardo estas sole direktita al la atingo de la eternaj realaĵoj, vi devas ankaŭ ministri la necesaĵojn de la tempa vivo. Dum la spirito estas nia celo, karno estas fakto. Laŭokaze la vivnecesaĵoj povas hazarde alfali al ni, sed ĝenerale, ni devas inteligente labori por ili. La du ĉefaj vivproblemoj estas: plenumado de tempa vivo kaj atingo de eterna postvivo. Kaj eĉ por solvi ideale la problemon plenumi tempan vivon, religio estas postulata. Tiuj ambaŭ estas alte personaj problemoj. Vera religio , fakte, ne funkcias krom la individuo.

La plejĉefaĵoj de la tempa vivo, laŭ mia vidpunkto, estas:

1. Bona fizika sano.

2. Klara kaj pura penso.

3. Kapableco kaj lerteco.

4. Riĉeco - la vivposedaĵoj.

5.Kapableco por kontraŭstari la malsukceson.

6. Kulturo - edukado kaj saĝeco.

Eĉ la fizikaj problemoj de korpaj sano kaj efikeco estas pli bone solvitaj kiam ili estas konsideritaj laŭ la religia vidpunkto instruita de nia Majstro laŭ kiu: Homaj korpo kaj menso estas loĝlokoj de la donaco de la Dioj, la spirito de Dio iĝanta la spirito de la homo. La homa menso tiam iĝas la mediacianto inter materiaj aĵoj kaj spiritaj realecoj.

Inteligenteco estas postulita por havigi al si kvoton da dezirindaj vivaferoj. Estas plene erara supozi, ke lojaleco en la ĉiutaga laboro certigos la rekompence riĉecon. Krom la okazaj kaj akneatenditaj akiraĵoj de riĉeco, la materiaj rekompencoj de la tempa vivo troviĝas en la fluo de iuj bone-organizataj kanaloj, kaj nur tiuj kiuj havas aliron en tiuj kanaloj povas esperi esti bone rekompensitaj pro siaj tempaj strebadoj. Malriĉeco ĉiam estos la parto de ĉiuj homoj, kiuj serĉas riĉecon individuaj kaj izolitaj kanaloj. Prudenta planizado do konsistigas la esenca afero por la monda prospero. Sukceso ne postulas nur sindonemon al laboro, sed ankaŭ ke oni funkciu kiel iu parto de unu el la kanaloj de materia riĉeco. Se vi estas malprudenta vi povas disdonaci sindoneman vivon al via generacio sen materia rekompenco; se vi estas neatendita profitanto de la riĉecofluo, vi povas lacertumi en la lukso eĉ se vi estas faranta neniun utilan aferon por viaj samuloj.

Kapableco estas kunnaskita, dum lerteco estas akirita. Vivo ne estas reala por tiu, kiu ne povas fari ion bone, sperte. Lerteco estas unu el la realaj fontoj de la vivkontentigo. Kapableco implicas la doton de sagaceco, post longe antaŭvido. Ne estu trompitaj de la tentaj rekompencoj de malhonestaj agoj; akceptu labori por la postaj profitoj esence propraj al honestas peno. La saĝulo kapablas distingi inter rimedoj kaj finoj; alie, iafoje ekscesa planizado por la futuro destruas sian propran altan celon. Kaj pri la plezuroj vi devus ĉiam serĉi por esti tiel bone produktoro, kiel konsumanto.

Trejnu vian memoron konservi kiel netuŝebla deponaĵo la vivepizodojn, kiuj donas forton kaj estas indaj je intereso, kaj kiun vi povos laŭvole memori por via plrzuro kaj edifo. Tiamaniere konstruu por vi mem kaj rezervu en vi mem galeriojn da beleco, boneco, kaj artista majesto. Sed la plej noblaj el ĉiuj memoroj estas la karaj rememoroj pri la grandaj momentoj de belega amikeco. Kaj ĉiuj tiuj memoraj trezoroj disradias siajn pli valorajn kaj ekzaltigajn influojn en la liberiga kontakto kun spirita adoro.

Sed vivo fariĝos ekzistoŝarĝo, krom se vi lernas kiel gracie malsukcesi. En la malsukceso estas arto, kiun la noblaj animoj akiras; vi devas scii kiel gaje fiaski; vi ne devas timi la desaponton. Neniam hezitu allasi maltrafon. Ne provu kaŝi malsukceson per trompaj ridetoj kaj radia optimismo. Estas bontone ĉiam firme aserti sukceson, sed la finaj rezultoj estas konsternaj. Tia tekniko rekte kondukas al la kreo de nereala mondo kaj al la neevitebla krakego en plejlasta seniluziiĝo.

Sukceso povas estigi kuraĝon kaj disvolvi konfidon, sed saĝeco devenas nur de la spertoj de alĝustigo al la rezultoj de niaj fiaskoj. Homoj preferantaj optimistajn iluziojn, privole ol la realecon neniam povas prudentiĝi. Nur kiuj alfrontas la faktojn kaj alĝustigas ilin al idealoj povas atingi saĝecon. Saĝeco entutigas samtempe la fakto kaj la idealo, kaj per tio savas siajn adeptojn de tiuj du senfruktaj ekstremaĵoj de la filozofio - la idealismo de kiu ekskluzivas la faktojn, kaj la materialismo de kiu estas sen spirita perspektivo. Tiuj timidaj animoj kiuj povas daŭrigi la vivluktojn nur kun lakontinua helpo de falsaj iluzioj de sukceso estas kondamnitaj suferi fiaskon kaj sperti malsukceson kiam ili finfine vekiĝos el la reva mondo de siaj propraj imagoj.

Estas en tiu cirkonstanco, kiam endas alfronti malsukceson kaj alĝustigon al fiasko, ke la grandskale vidmaniero de religio ekzercas sian plejsuperan influon. Malsukceso estas simple edukada epizodo - kultura sperto en la akirado de saĝeco - en la sperto de la Dion- serĉanta homo, kiu estas komencinta la eternan aventuron de la esplorado de universo. Por tiaj homoj malsukceso estas nur nova ilo por atingi pli altajn nivelojn de universa realeco.

La kariero de Dion-serĉanta homo povas montriĝi kiel granda sukceso en la lumo de eterneco, eĉ se la tuta fluo de lia tempa vivo povas aperi kiel sensacia malsukceso, kondiĉe, ke ĉiu vivmalsukceso estigis la kulturon de saĝeco kaj spiritan plenumadon. Ne eraru konfuzi konon, kulturon, kaj saĝecon. Ili estas ligitaj en la vivo, sed ili repre zentas vaste diferencajn spiritajn valorojn; saĝeco ĉiam superas konon kaj ĉiam glorigas kulturon.

5. RELIGIO DE LA IDEALO

Vi estas dirinta al mi, ke via Majstro rigardas aŭtentikan homan religion kiel la individua sperto pri spiritaj realecoj. Mi rigardis religion kiel homa sperto de reago kontraŭ io, kio li rigardas kiel estanta inda je la omaĝo kaj sindonemo de la tuta homaro. En tiu senco, religio simbolas nian plejsuperan sindonemon kontraŭ tio, kio reprezentas nian plej altan koncepton pri la idealoj de realeco, kaj la plej malproksiman limon, kiun estas atinginta niaj mensoj al eternaj eblecoj de spirita finatingo.

Kiam homoj reagas kontraŭ religio en la triba, nacia, aŭ rasa senco, estas ĉar ili konsideras tiujn fremdulojn kiel ne vere homaj. Ni konsideras ĉiam la objekton de nia religia lojaleco kiel inda je la respektego de ĉiuj homoj. Religio neniam povas esti afero de simpla intelekta kredo au filozofa rezonado; religio estas ĉiam kaj por ĉiam reagmaniero kontraŭ la vivsituacioj; estas estmaniero. Religio entenas penson, senton, kaj agon respektoplene kontraŭ realeco, kiu ni opinias inda je universa adoro.

Se io iĝis religio en via sperto, estas nekontesteble, ke jam vi estas aktiva evangel- isto de tiu religio, ĉar vi opinias, ke la plejsupera koncepto de via religio estas inda je la adoro de la tuta homaro, de ĉiuj universaj inteligentuloj. Se vi ne estas pozitiva kaj misia evangelisto de via religio, vi trompas vin mem, ĉar vi nomas kiel religio nur tradician kredon aŭ simple sistemon de intelekta filozofio. Se via religio estas spirita sperto, via objekto de adoro devas esti la universa spirita realeco kaj la idealo de ĉiuj viaj spiritigitaj konceptoj. Ĉiuj religioj bazataj sur timo, emocio, tradicio, kaj filozofio mi nomas intelektaj religioj, dum tiuj bazataj sur vera spirita sperto mi nomus veraj religioj. La objekto de religia ador povas esti materia aŭ spirita, vera aŭ falsa, reala aŭ nereala, homa aŭ dia. Religio povas do esti aŭ bonaj aŭ malbonaj.

Moraleco kaj religio ne estas necese similaj. Sistemo de moraleco, ekprenanta objekton de adoro, povas fariĝi religio. Religio, perdante sian vokon al lojaleco kaj al plejsupera adoro, povas transformiĝi en sistemo de filozofio aŭ kodo de moraleco. Tiu afero, estaĵo, stato, aŭ ordo de ekzisto, aŭ ebleco de atingo, kiu konsistigas laplejsuperan idealon de religia lojaleco, kaj kiu estas la kolektujo de la religia adoro de tiuj, kuj adoras, estas Dio. Senkonsidere la nomon atribuitan al tiu idealo de spirita realeco, estas Dio.

La sociaj karakterizaĵoj de vera religio konsistas en la fakto, ke ĝi nevarie serĉas konverti la individuon kaj transformi la mondon. Religio implicas la ekziston de nemalkovritaj idealoj, kiuj de malproksime transcendas la konatajn normojn de etiko kaj moraleco enkorpigitajn en la plej altaj sociaj uzoj de la plej maturaj institucioj de civilizado. Religio tendencas al nemalkovritaj idealoj, neesploritaj realaĵoj, superhomaj valoroj, dia saĝeco, kaj vera spirita finatingo. Vera religio plenumas ĉion tion; ĉiuj aliaj kredoj ne estas indaj je la nomo de religio. Vi ne povas havi aŭtentikan spiritan religion sen la plejsupera kaj ĉiela idealo de eterna Dio. Religio sen tiu Dio estas homa inventaĵo, homa instutucio de senvivaj intelektaj kredoj kaj sensignifaj emociaj ceremonioj. Religio povus pretendi al granda idealo kiel objekto de ĝia devoteco, sed tiaj idealoj de nerealeco ne estas atingeblaj; tia koncepto estas iluzia. La solnuraj idealoj atingeblaj de homo estas la diaj realecoj de la infinitaj valoroj ĉeestantaj en la spirita fakto de la eterna Dio.

La nomo Dio, la ideo pri Dio kontraste kun la idealo de Dio, povas iĝi parto de ia religio, kia ajn infaneca aŭ falsa, ke povas esti religio. Kaj tiu ideo pri dio povas fariĝi io ajn, kion tiuj, kiuj konservas ĝin, povas elekti fari de ĝi. La malsuperaj religioj formas siajn ideojn pri Dio por konvenigi ilin kun la natura stato de la homa koro; la superaj religioj postulas, ke la homa koro estu ŝanĝita por konveni al la idealoj de vera religio.

La Jesua religio transcendas ĉiujn niajn antaŭajn konceptojn pri la ideo de adoro, pro tio ke li ne nur priskribas sian Patron kiel la idealo de infinita realeco, sed pozitive deklaras, ke tiu dia fonto de valoroj kaj la eterna centro de la universo estas vere kaj personece atingebla de ĉiu mortemula kreitaĵo, kiu elektas eniri en la cielan regnon sur tero, per tio rekonanta sian konsenton pri la fileco kun Dio kaj frateco kun homo. Tio, laŭ mi, estas la plej alta religia koncepto, kiun estis neniam konata en la mondo, kaj mi proklamas, ke neniam povas esti pli alta koncepto, ĉar tiu evangelio entenas la infinitecon de realecoj, la diecon de valoroj, kaj la eternecon de universaj finatingoj. Tia koncepto konsistigas la plenumadojn de la sperto de la idealismo de la plejsupera kaj la plejlasteco.

Mi ne estas nur intrigita per la perfektaj idealoj de tiu religio de via Majstro, sed mi estas potence puŝita por deklari mian kredon en lia deklaro, laŭ kiu tiuj idealoj de spiritaj realecoj estas atingeblaj; laŭ kiu vi kaj mi povas eniri en tiun longan kaj eternan aventuron kun lia garantio de nia certa plejlasta alveno ĝis la portaloj de la Paradizo. Miaj fratoj, mi estas kredanto. Mi min ĵetis; mi estas kun vi sur la vojo de tiu eterna aventuro. La Majstro diras, ke li devenas el la Patro, kaj montros al ni la vojon. Mi estas plene persvadita, ke li diras la veron. Mi estas fine konvinkita, ke estas neniu atingebla idealo de realeco aŭ valoroj de perfekteco krom la idealo de la eterna kaj Universala Patro.

Mi venas por adori, ne simple la Dion de la ekzistadoj, sed la Dion de la ebleco de ĉiuj futuraj ekzistadoj. Do, via devoteco al plejsupera idealo, se tiu idealo estas reala, devas esti devoteco al tiu Dio de la nunaj, paseaj kaj futuraj universoj kaj estaĵoj. Kaj estas neniu alia Dio, ĉar alia Dio ne povas ekzisti. Ĉiuj aliaj dioj estas fikcioj de la imago, iluzioj de la homa menso, misformadoj de falsa logiko, kaj laidoloj erarigantaj tiujn, kiuj kreas ilin. Jes,vi povas havi religion sen tiu Dio, sed tio nenion signifas. Kaj se vi serĉas substitui la vorton Dion al la realeco de tiu idealo de la vivanta Dio, vi iluzias vin mem metante ideon anstataŭ idealo, dia realeco. Tiaj kredoj estas simple religioj de utopio.

Mi vidas en la Jesuaj instruoj religion en ĝia plej bona perspektivo. Tiu evangelio ebligas nin serĉi la veran Dion kaj lin trovi. Sed, ĉu ni estas pretaj por pagi la prezon de tiu eniro en la ĉielan regnon? Ĉu ni estas pretaj por denove naskiĝi? esti renovigitaj? Ĉu ni estas pretaj por submeti nin al tiu terura kaj malfacile eltenebla procezo de mem-destruo kaj anima rekonstruo? Ĉu la Maestro ne diris: “Iu ajn volas savi sian vivon devas ĝin perdi. Ne opiniu, ke mi estas veninta por alporti pacon, sed prefere animan lukton”? Se diri la veron, post kiam ni estas pagintaj la prezon de la agnosko al la Patra volo, ni spertas grandan pacon kondiĉe ke ni pludaŭrus marŝi sur tiuj spiritaj paŝoj de dediĉita vivo.

Nun ni vere forlasas la allogojn de la konata ordo de ekzisto, dum ni senrezerve dediĉas nian serĉadon al la allogoj de la nekonata kaj neesplorita ordo de la ekzisto de futura vivo de aventuro en la spiritaj mondoj de la pli alta idealismo de dia realeco. Kaj ni serĉas tiujn signifoplenajn simbolojn, per kiuj komuniki al niaj kompanoj tiujn realecajn konceptojn de la idealismo de la Jesua religio, kaj ni ne ĉesos preĝi, por la tago kiam la tuta homaro vibros dank’al la komuna vidmaniero pri tiu plejsupera vero. Ĝuste nun, kiel li ĉeestas en niaj koroj, nia koncentrita koncepto pri la Patro signas, ke li estas spirito; kiel komunikita al niaj kompanoj, tiu Dio estas amo.

La Jesua religio postulas vivantan kaj spiritan sperton. Aliaj religioj povas konsisti en tradiciaj kredoj, emociaj sentoj, filozofa konscienco, kaj en ĉiu el tiuj ĉi, sed la instruo de la Majstro postulas la plenumadon de efektivaj niveloj de reala spirita progreso.

La konscienco de la impulso esti kiel Dio ne estas vera religio. La sentoj de la emocio adori Dion ne estas vera religio. La konscia konvinko devi forgesi sin kaj servi Dion ne estas vera religio. La saĝeco de la rezonado, laŭ kiu tiu religio estas la plej bona el ĉiuj ne estas religio kiel persona kaj spirita sperto. Vera religio trovas ĝian referencon en la destino kaj la realeco de finatingo kiel en la realeco kaj idealismo de tio, kio estas tutkore fide-akceptita. Kaj ĉio tio devas esti farita persone al ni per la revelacio de la Vereca Spirito.

Tiamaniere finiĝis la disertacioj de la Greka filozofo, unu el la plej grandaj de lia raso, kiu iĝis kredanto en la evangelio de Jesuo.