Kajero 159084

La Dekapola turneo

Kiam Jesuo kaj la dekduuloj alvenis en la Parkon de magadan, ili trovis, atndantan ili, grupon da preskaŭ cent evangelistoj kaj disĉiploj, inkluzivantan la virinaron, kaj ili estis pretaj por tuj komenci la instruo-kaj predikorondon en la urbojn de Dekapolo.

Tiun ĵaŭdon matene la 18-an de aŭgusto, la Majstro arigis siajn adeptojn kaj ordonis, ke ĉiu el la apostoloj asociiĝu kun unu el la evangelistoj, kaj ke kun aliaj evangelistoj, la dek du grupoj foriru labori en la urbojn kaj vilaĝojn de dekapolo. La virinaron kaj aliajn disĉiplojn li ordonis resti kun li. Jesuo atribuis kvar semajnojn por tiu rondo, kaj instrukciis al siaj adeptoj reveni en Magadan ne pli malfrue ol la vendredo 16-a de septembro. Li promesis viziti ilin ofte dum tiu tempo. Dum tiu monato tiuj dek du grupoj laboris en Gerasa, Gamala, Hipos, Zafon, Gadara, Abila, Edrei, Filadelfio, Heŝbon, Dium, Scitopolis, kaj multaj aliaj urboj. Dum tiu tuta rondo neniu miraklo de resaniĝo au aliaj eksterordinaraj eventoj okazis.

1. PREDIkO PRI LA PARDONO

Vesperon en Hipos, kiel respondo al disĉipla demando, Jesuo instruadis la lecionon pri la pardono. Diris la Majstro:

“Se bonkora homo havas cent ŝafinojn kaj unu el ili devojiĝas, ĉu li ne forlasos la naŭdek naŭ aliajn por ekserĉadi la devojigitan ŝafinon? Kaj se li estas bona ŝafisto, ĉu li ne daurigos sian serĉadon ĝis kiam li estos trovinta ĝin? Kaj tiam, kiam la ŝafisto estas trovinta sian perditan ŝafinon, li prenas ĝin sur siajn ŝultrojn, ĝojante rehejm- eniras, sciigas tion al siaj amikoj kaj najbaruloj, “Ĝoju kun mi, ĉar mi estas retrovinta mian devojigitan ŝafinon.” Mi deklaras, ke pli da ĝojo estas en la ĉielo por pekanto, kiu pentas, ol por naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penti. Tamen, ne estas la volo de mia ĉiela Patro, ke unu el tiuj etuloj devojiĝu, malmulte ankoraŭ , ke li pereu. En via religio Dio povas akcepti la pentantajn pekulojn, en la evangelio de la regno la Patro iras renkonte al ili eĉ antaŭ ol ili estas serioze havinta pentopenson.

“La ĉiela Patro amas siajn infanojn, kaj do vi devus lerni ami unu la aliajn; la ĉiela Patro pardonas al vi viajn pekojn, do vi devus lerni pardoni unuj la akiajn. Se via frato pekas kontraŭ vi, iru al li, kaj takte kaj pacience montru al li lian eraron. Faru ĉion tion nue inter vi kaj li. Se li volas auskulti vin, tiuokaze vi estas gajninta vian fraton. Sed se via frato ne volas aŭdi vin, se li persistas en sia erara vojo, venu ankoraŭ al li, alkondukante unu aŭ du komunajn amikojn, por ke tiel vi povu havi du aŭ tri Atest-antojn por konfirmi vian ateston, kaj estigi la fakton, ke vi estas juste kaj kompate aginta kontraŭ via ofenda frato. Nun se li rifuzas aŭdi viajn fratojn, vi povas rakonti la tutan historion al la kongregacio, kaj tiam, se li rifuzas aŭdi tiun ĉi, lasu la fratasocio agi laŭ la maniero, kiun ĝi saĝe estimas; lasu tian sendisciplinan anon iĝi proskribito de la regno. Vi ne povas pretendi juĝi la animojn de viaj samuloj, kaj vi ne povas pardoni iliajn pekojn aŭ alie arogante uzurpi la prerogativojn de la superrigardisto de la ĉielaj armeoj, sed estis konfidita al vi la konservadon de la tempa ordo en la tera regno. Vi ne rajtas entrudiĝi en la diajn dekretojn koncernantajn la eternan vivo, sed vi finaranĝos la temojn de konduto, kiam ili koncernas la tempan bonstaton de la tera frataro. Tiel, pri ĉiuj temoj ligitaj al la disciplino de la frataro, ĉoin tion vi dekretos sur tero estos rekonita en la ĉielo. Kvankam vi ne povas determini la eternan destinon de la individuo, vi rajtas leĝdoni koncerne la grupokonduton, ĉar, kie du aŭ tri el vi konsentas pri iu ajn el tiuj temoj kaj sin turnas al mi, tio estos permesita se via peto ne estas neakordigebla kun la volo de la ĉiela Patro. Kaj ĉio tio estas ĉiam vera, ĉar kie du aŭ tri kredantoj estas kunigitaj, mi estas meze de ili.”

La apostolo Simono petro responsis pri la evangelistoj en Hipos, kaj kiam li aŭdis tiamaniere paroli Jesuo, li demandis: “Sinjoro, kiom da fojo mi devos pardoni fraton, kiu ofendas min? ĝis sepfoje?” Kaj Jesuo respondis al Petro: “Ne nur sepfoje, sed eĉ sepdek sepfoje. Tial la ĉiela regno povas esti komparita kun iu reĝo, kiu postulis la financajn kontojn de siaj bienadministrantoj, kaj kiam ili estis komencintaj ekzameni tiujn kontojn, estis alkondukita antaŭ li unu el liaj ĉefaj servantoj, kiu konfesis, ke li ŝuldis al sia reĝo dek mil talantojn. Tial tiu intendanto de la reĝa kortego pledis, ke li estis traviivinta malfacilajn tempojn, kaj kaŭze de tio ne povis pagi tiun obligacion. Tiam la reĝo ordonis la konfiskon de liaj posedaĵoj kaj la vendon de liaj infanoj por pagi lian ŝuldon. Kiam tiu ĉefintendanto aŭdis tiun severan dekreton, li falis vizaĝ-al-tere antaŭ la reĝo kaj plorpetis lin havi kompaton kaj favordoni al li limtempon, dirante: ‘Sinjoro, havu iom da pacienco kontraŭ mi, kaj mi pagos ĉion al vi.’ Kiam la reĝo konsideris la neglekteman servanton kaj lian familion, li estis kompate kortuŝita. Li ordonis, ke li estu liberigita, kaj ke lia ŝuldo estu tute forgesita.

“Kaj la ĉefintendanto, ricevinta tiel mizerikordon kaj pardonon je la nomo de la reĝo, reiris al siaj aferoj, kaj findanta unu el siaj subuloj, kiu ŝuldis al li nur cent denarojn, li ekposedis lin, kaj ekprenante lin je la gorĝo, diris: ‘Pagu al mi vian tutan ŝuldon.’ Tiam tiu subintendanto falis vizaĝ-al-tere antaŭ la ĉefintendanto, kaj plorpetante lin, diris: “Havu nur paciencon kontraŭ mi, kaj mi baldaŭ povos kvitigi min kontraŭ vi.’ Sed la ĉefintendant ne volis montriĝi kompatema kontraŭ sia subulo, kaj enkarcerigis lin ĝis la pago de lia ŝuldo. Kiam kiaj kolegoj intendantoj vidis, kio estis okazinta, ili estis tiel indignitaj, ke ili iris rakonti la eventon al sia sinjoro kaj mastro, la reĝo. Kiam la reĝo aŭdis pri la malbonagoj de sia ĉefintendanto, li alvokis antaŭ li tiun sendankan kaj malpardoneman viron, kaj diris: ‘Vi malŝulldigis vin. Kial vi ne montris kompaton al via subulo, kiel mi montris al vi? Kaj la reĝo tiel ekkoleris, ke li fordonis sian sendankan ĉefintendanton al la provosoj, por ke ili gardu lin ĝis la pago de liatuta ŝuldo. Same mia ĉiela Patro montros la plej abundan mizerikordon al tiuj, kiuj libere montras kompaton al siaj samuloj. Kiel vi povas veni al Dio petante ŝatatecon kontraŭ viaj difektoj, kiam vi kutimas puni viajn fratojn, kiuj kulpas pri tiuj samaj mankoj? Mi diras al ĉiuj vi: Vi libere ricevis bonajn aĵojn de la regno; do libere donu al viaj samuloj sur tero.”

Tiel Jesuo instruadis kaj ilustris la mallojalecon agi kiel persona juĝisto kontraŭ la proksimulo. Disciplino devas esti daŭrigita, justeco devas esti administrita, sed ĉiujn tiujn aferojn la saĝeco devus superi. Jesuo donis la leĝan kaj juĝan aŭtoritaton al la grupo, ne al la individuo. Kaj eĉ tiu aŭtoritato donata al la grupo ne devas esti uzata kiel persona aŭtoritato. Danĝero ĉiam estas, ke la verdikto de individuo povas esti antaŭjuĝe malĝustigita aŭ pasie misformita. La grupa juĝo estas pli adkvata por eviti la danĝerojn, kaj elimini la maljustecon de la personaj antaŭjuĝoj. Jesuo ĉiam serĉis minimumigi la faktorojn de la maljusteco, reprezalio kaj venĝo.

[La uzo de la nombro 77 kiel ilustro de mizerikordo kaj toleremo estis eltirita el la skribaĵoj koncernantaj la ĝojegon de Lemeĥ antaŭ la klingarmiloj de sia filo Tubal-Kaino, kiu komparanta tiujn instrumentojn, superajn al tiuj de liaj malamikoj, ekkriis: “Se Kaino sen armilo en saia mano estis sepfoje venĝita, nun mi estos venĝita sepdek sepfoje.”]

2. ALILANDA PREDIKISTO

Jesuo iris en Gamala por viziti Johanon kaj tiujn, kiuj laboris kun li en tiu loko. Tiun vesperon, post la sesio de demandoj kaj repondoj, Johano diris al jesuo: “Majstro, hieraŭ mi iris al aŝtarot por vidi viron, kiu instruadis en via nomo, kaj eĉ firme asertis kapabli elpeli la demonojn. Do, ĉar tiu viro neniam estis kun ni, nek sekvas nin, mi malpermesis al li tiamaniere agi.” Tiam Jesuo diris: “Ne malpermesu al li tion. Ĉu vi ne perceptas, ke tiu evangelio de la regno baldaŭ estos proklamita en la tuta mondo? Kiel vi povas atendi, ke ĉiuj kredantoj en la evangelio estos submetitaj al viaj direktivoj? Plezuriĝu pro nia instruo estas jam komencinta manifestiĝi transe de la limoj de nia influo. Johano, c u vi ne povas vidi, ke tiuj kiuj instruadas en mia nomo fari grandajn laborojn, baldaŭ certe devos subteni nian kaŭzon? Ili certe ne senprokraste klaĉos pri mi. Mia filo, pri tiaj aferoj estus pli bone konsideri, ke kiu ajn ne estas kontraŭ ni estas kun ni. Dum la venontaj generacioj, multaj ne plene dignaj homoj faros en mia nomo multajn strangajn aĵojn. Sed mi ne malpermesos tion al ili. Mi diras al vi, ke eĉ se pokalo da akvo estas donita al soifigita animo, la Patraj mesaĝistoj enskribos tian amservon.”

Tiu instrukcio tre perpleksigis Johanon. Ĉu li ne estis aŭdinta la Majstron dirantan: “Kiu ne estas kun mi estas kontraŭ mi? Li ne perceptis , ke tiuokaze Jesuo referencis al personaj homaj rilatoj kontraŭ la spiritaj instruoj pri la regno, dum en la alia okazo, li referencis al la eksteraj kaj vastaj sociaj rilatoj inter kredantoj, koncernantaj la temoj de administraj kontrolo kaj jurisdikcio de grupo da kredantoj pri la laboro de aliaj grupoj, kiuj finfine konsistigus la venontan tutmondan frataron.

Sed Johano ofte rakontis tiun sperton rilate kun postaj laboroj en la nomo de la regno. Tamen, multfoje la apostoloj ofendiĝis kaŭze de tiuj, kiuj aŭdacis instruadi en la nomo de la Majstro. Al ili ĉiam ŝajnis netaŭge, ke aŭdacas instruadi en lia nomo tiuj, kiuj neniam estis siiditaj je la piedoj de Jesuo.

Tiu viro, al kiu Johano malpermesis instruadi kaj labori en la nomo de jesuo, ne atentis la apostolan ordonon. Li firme daŭrigis siajn strebojn kaj gajnis konsiderindan kompanion da kredantoj en Kanata, aŭtaŭ foriri en Mezopotamion. Tiu viro, Aden estis alkondukita kredi en Jesuo dank’ al la atesto de la demenculo, kiun Jesuo resanigis apud Keresa, kaj kiu tiel konfidence kredis, ke la supozate malbonaj spiritoj, kiujn la Majstro elpelis el li, eniris en la porkaron, kaj defaligis ĝin impetege trans la klifon al ilia detruo.

3. INSTRUKCIOJ POR INSTRUISTOJ KAJ KREDANTOJ

En Edrei, kie Tomaso kaj liaj asociitoj laboris, Jesuo pasigis unu tagon kaj unu nokton, kaj dum la vespera diskutado, li ediktis la principojn devantajn gvidi tiujn, kiuj predikas la veron, kaj stimuli tiujn, kiuj lernas la evangelon de la regno. Resumata kaj restituata laŭ moderna frazeologio, Jesuo diris:

Ĉiam respektu la homan personecon. Neniam justa kaŭzo devas esti perforte promociita; spiritaj venkoj povas esti gajnitaj nur per spirita povo. Tiu ordono kontraŭ la uzo de materiaj influoj koncernas la psikan, kiel fizikan forton. Nekontesteblaj argumentoj kaj mensa supereco ne devas esti uzitaj por devigi virojn kaj virinojn eniri en la regnon. La homa menso ne devas esti superita per la simpla logikopezo aŭ senmemfidigita per lerta elokvento. Kiel faktoro en la homaj decidoj, la emocio ne povas esti komplete eliminita, sed ĝi ne devus esti uzita en la instruado de tiuj, kiuj volas progresigi la kaŭzon de la regno. Rekte turnu vin al la dia spirito, kiu loĝas la homan menson. Ne turnu vin al la timo, la kompato, aŭ la simpla sento. Turnante vin al la homoj, estu justaj; regu vin kaj estu regule diskretemaj; taŭge respektu la personecojn de viaj studentoj. Memoru, ke mi diris: “Jen, mi atendas ĉe la pordo, kaj se iu ajn volas malfermi, mi eniros.”

Enirigante homojn en la regnon, ne malpliiĝu kaj ne detruu ilian mem-respekton. Troigita mem-respekto povas detrui la taŭgan humilecon kaj fini en orgojlo, memŝatemo, kaj aroganteco, sed la perdo de la mem-respekto ofte finiĝas en paralizo de la volo. Estas la celo de tiu evangelio redoni la mem-respekton al tiuj, kiuj estas perdintaj ĝin, kaj ĝin moderigi en tiuj, kiuj havas ĝin. Ne kulpu pri la malĝustaĵon nur kondamni la erarojn en la vivo de viaj studentoj, sed memoru ankaŭ malavare rekoni en ilia vivo la plej laŭdindajn agojn. Ne forgesu, ke nenio baros min redoni mem-respekton al tiuj, kiuj estas perdintaj ĝin, kaj kiuj reale deziras regajni ĝin.

Zorgu pri ne vundi la mem-respekton de la timidaj kaj timemaj animoj. Ne vin allasu al sarkasmoj koste de miaj simplanimaj fratoj. Ne estu cinikaj kontraŭ miaj timantaj infanoj. Senokupeco detruas la mem-respekton; konsekvence, admonu viajn fratojn ĉiam sin okupi, je iliaj elektataj taskoj, kaj dediĉu viajn ĉiajn strebojn por doni laboron al tiuj, kiuj troviĝas senlaboraj.

Neniam kulpiĝu pri malindaj taktikoj kiel provi timigi virojn kaj virinojn, por ke ili eniru en la regnon. Amema patro ne timigas siajn infanojn, por ke ili obeu siajn justajn postu- lojn.

Iam la infanoj de la regno komprenos, ke la fortaj sentoj de emocio ne ekvivalentas kiel la direktivoj de la dia spirito. Forte kaj strange esti puŝita fari ion aŭ iri al iu loko, ne necese signifas, ke tiaj impulsoj estas direktivoj da la enloĝanta spirito.

Avertu ĉiujn kredantojn pri la konflikta rando, kiu devas esti trapasita de ĉiuj, kiuj pasas el la vivo, kiel ĝi estas vivita en la karno, en la pli altan vivon, kiel ĝi estas vivita en la spirito. Por tiuj kiuj vivas en unu el tiuj du regnoj, estas malmulte da konflikto aŭ konfuzo, sed ĉiuj estas destinitaj sperti pli aŭ malpli da necerteco, dum la transira tempo inter la du niveloj de vivo. Enirante en la regnon vi ne povas liberigi vin de ĝiaj responscoj aŭ eviti ĝiajn devigojn, sed memoru: La evangelia jugo estas facila kaj la ŝarĝo de la vero estas malpeza.

La mondo abundas je malsataj animoj, kiuj malsatmortas en la ĉeesto de la vivpano; homoj mortas serĉante Dion kiu tamen vivas en ili. Homoj ardkore kaj lacpiede serĉas la trezorojn de la regno, kiam ĉiuj havas tujan eblecon kapti la vivantan fidon. Fido estas por la religio, kiel la velo por la ŝipo; ĝi estas suplemento de potenco, ne aldona vivoŝarĝo. Por tiuj kiuj eniras en la regnon, estas unika batalo, la bona batalo por la fido. La kredanto havas nur lukton, la lukton kontraŭ la dubo - la nekredemo.

Kiam vi predikas la evangelion de la regno, vi simple instruadas la amikecon kun Dio. Kaj tiu gefrataro altiros same virojn kaj virinojn, kiuj ambaŭ trovos tion, kio vere kontentigos iliajn karakterizajn deziregojn kaj idealojn. Diru al miaj infanoj, ke ne nur mi lasas min kortuŝi de iliaj sentoj, kaj estas pacienca kontraŭ iliaj malkapablecoj, sed ke mi estas ankaŭ senkompata por la peko kaj netolerema por la maljustego. Mi estas fakte milda kaj humila en la ĉeesto de mia Patro, sed mi estas egale rigore neflekseble kiam okazas plenkonscia malbonfaraĵo kaj malpia ribelo kontraŭ la volo de mia ĉiela Patro.

Vi ne priskribos vian majstron, kiel viro de ĉagrenoj. Futuraj generacioj konos ankaŭ nian ĝojradion, la entuziasmon de nia bona volo kaj la inspiritecon de nia bonhumoro. Ni proklamas mesaĝon de bonaj novaĵoj, kies transformadopovo estas kontaĝa. Nia religio vibras pro nova vivo kaj novaj signifoj. Tiuj kiuj akceptas tiun instruon estas ĝojplenaj kaj en iliaj koroj estas por ĉiam devigitaj plezuriĝi. Kreskanta feliĉo ĉiam akompanas la sperton de ĉiuj tiuj, kiuj certas pri Dio.

Lernu al ĉiuj kredantoj eviti sin apogi sur la necerta subteno de la falsa simpatio. Vi ne povas disvolvi fortajn karakterojn ekde indulgema kompato kontrau vi mem; honeste penu eviti la trompan influon de simpla mizera asocio. Malvolvu vian simpation kontraŭ la bravulo kaj kuraĝulo, sed rifuzu ekscesan kompaton al tiuj poltronaj anomoj, kiuj sen entuziasmo alpaŝas al la vivprovoj. Ne proponu konsolon al tiuj, kiuj sen lukti kapitu- lacias antaŭ siaj malfacilaĵoj. Ne simpatiu kun viaj samuloj simple, por ke interŝanĝe ili povu simpati kun vi.

Kiam mia infanoj ekkonscias pri la certeco de la dia ĉeesto, tia fido plilarĝigas la menson, nobligas la animon, fortigas la personecon, pligrandigas la feliĉon, profundigas la spiritan percepton, kaj plialtigas la povon ami kaj esti amita.

Lerno al ĉiuj kredantoj, ke tiuj kiuj eniras en la regnon ne estas pro tio imunigitaj kontraŭ la tempaj akcidentoj al la ordinaraj katastrofoj de la naturo. Kredi en la evangelio ne malhelpas la malfacilaj ojn, sed sekurigas, ke vi estos sentimaj, kiam la malfacilaĵoj alsaltos al vi. Se vi aŭdacas kredi al mi, kaj tutkore eksekvas min, vi tre certe eniros en la certan vojon de la malfacilaĵoj. Mi ne promesas al vi iri kun vi tra la tuto el ili.

Jesuo lernis ankoraŭ multe pli al tiu grupo da kredantoj antaŭ ol ili prepariĝas por ripoznokto. Kiuj aŭdis tiujn parolojn, zorgege konservis ilin en siaj koroj, kaj rediris ilin por la edifo de la apostoloj kaj disĉiploj, kiuj ne ĉeestis, kiam ili estis eldiritaj.

4. NTERPAROLADO KUN NATANAELO

Sekve Jesuo iris al Abila, kie Natanaelo kaj liaj asociitoj laboris. Natanaelo estis tre embarasita kaŭze de iuj Jesuaj paroloj, kiuj ŝajnis damaĝi la aŭtoritaton de la agnoskataj Hebreaj skribaĵoj. konsekvence, tiun vesperon, post la kutima sesio de demandoj kaj respondoj, Natanaelo alkondukis Jesuon fore de la aliaj, kaj demandis: “Majstro, ĉu vi povus konfidi min por dir al mi la veron pri la skribaĵoj? Mi rimarkas, ke vi instruas al ni nur parton de la sakraj skribaĵoj - laŭ la plej bonan - kaj mi konkludas, ke vi reĵetas la instruojn de la rabenoj, laŭ kiuj la leĝaj paroloj estas la veraj paroloj de Dio, kiuj estis kun Dio en la ĉielo antaŭ eĉ la tempo de Abraham kaj Moseo. Kiu estas la vero pri la skribaĵoj “ Kiam Jesuo aŭdis la demandon de sia embarasita apostolo, li respondis:

“Natanaelo, vi estas juste juĝinta; mi ne rigardas la skribaĵojn sammaniere kiel la rabenoj. Mi bone volas paroli al vi pri tiu temo kondiĉe, ke vi ne rakontos tiujn dirojn al viaj fratoj, kiuj estas ne ĉiuj pretaj por ricevi tiun instruon. La leĝaj paroloj de Moseo kaj la instruoj de la skribaĵoj ne ekzistis antaŭ Abraham. Estas nur freŝdate, ke la skribaĵoj estis kolektitaj, kiel ni nun havas ilin. Ili entenas la plejbonon el la plej altaj pensoj kaj sopiradoj de la juda popolo. Sed ili ankaŭ entenas multajn asertojn, kiuj tute ne estas reprezentaj de la karaktero kaj instruoj de la Patro en la ĉielo; tial mi devas elekti inter la plej bonaj instruoj tiujn veraĵojn, kiuj estas spikumeblaj por la evangelio de la regno.

“Tiuj skribaĵoj estas la verkaĵo de la homoj, el kiuj iuj estis sanktaj, kaj aliaj malpli.La instruoj de tiuj libroj reprezentas la vidpunktojn kaj la gravecon de la tempa iluminado, en kiu ili havas sian originon. Pri la rivelo de la vero, la lastaj estas pli fidindaj ol la unuaj. La skribaĵoj estas difektitaj kaj hava tut homan originon, sedne eraru, ili konsistigas la plej bonan kolekton de religia saĝeco kaj spirita vereco troveblan en la tuta mondo de tiu tempo.

Multaj el tiuj libroj ne estis skribitaj de la personoj, kiel ili havas la nomon, sed tio ne malkonfirmas la valoron de la veraĵoj, kiujn ili entenas. Se la historio pri Jona ne estis fakto, eĉ se Jona neniam ekzistis, la profunde vero de tiu rakonto, la amo de Dio por Ninevo kaj la tiel-nomataj paganoj,malgraŭ ĉio ĝi estas valora en la okuloj de tiuj, kiuj amas siajn samulojn. La skribaĵoj estas sakraj, ĉar ili prezentas la pensojn kaj agoj de homoj, kiuj serĉis Dion, kaj lasis en tiuj rakontoj la registron de siaj plej altaj konceptoj pri rekteco, vereco, kaj sankteco. La skribaĵoj esntenas multajn, multegajn veraĵojn, sed en la lumo de via nuna instruo, vi scias , ke tiuj skribaĵoj, ankaŭ entenas multajn erarojn pri la ĉiela Patro, la amema Dio, kiun mi venis revelacii al ĉiuj mondoj.

“Natanaelo, neniam permesu al vi, eĉ dum momento kredi la skribaĵajn rakontojn, kiuj diras al vi, ke la amema Dio ordonis al viaj prapatroj ekbatali por murdi ĉiujn siajn malamikojn - virojn, virinojn, kaj infanojn. Tiaj raportoj estas paroloj de homoj, ne sanktaj homoj; ili ne estas paroloj de Dio. La skribaĵoj ĉiam reflektis, kaj ĉiam reflektos la intelektan, moralan, kaj spiritan statuson de siaj verkistoj. Ĉu vi ne estas notinta, ke la konceptoj pri Javeo plibeliĝas kaj gloriĝas en la profetaj skribaĵoj ekde Samuelo ĝis Jesaja? Kaj vi devus memori, ke la skribaĵoj estas destinataj al la religia instrukcio kaj spirita gvidado. Ili ne estas la verkoj de historiistoj aŭ filozofoj.

“La plej plorinda afero ne estas simple la malĝusta ideo pri la absoluta perfekteco de la skribaĵa raporto kaj la neeraripovo de ĝia instruo, sed prefere la konfuziganta, ĉar malbona interpretado de tiuj sakralaj skribaĵoj de la sklavigitaj skribistoj kaj fariseoj de Jerusalemo. kaj nun la doktrinon pri la inspiritajn skribaĵojn, kaj siajn erarajn signifoklarigojn, samtempe ili volas uzi en sia decidema strebo por rezisti kontraŭ tiuj pli novaj instruoj de la regna evangelio. Natanaelo, neniam forgesu, la patro ne limigas la revelacion pri la vereco al iu ajn generacio aŭ iu ajn popolo. Multaj seriozaj verserĉantoj estis kaj daŭros esti konfuzaj kaj senkuraĝaj kaŭze de tiuj doktrinoj pri la perfekteco de la skribaĵoj.

La aŭtoritato de la vereco troviĝas en la spirito mem, kiu sorbigas siajn vivantajn manifestadojn, kaj ne en la mortintaj paroloj de la malpli iluminitaj kaj supozite inspiritaj viroj de alia generacio. Kaj eĉ se tiu, sanktaj iamaj viroj vivis inspiritajn kaj spiritplanajn vivojn, tio ne signifas , ke iliaj paroloj estis same spirite inspiritaj. Hodiaŭ ni faros neniun raposton pri la instruoj de tiu evangelio de la regno, pro timo, ke post mia foriro, vi rapide disiĝus en diversaj grupoj pretendantaj al la vero laŭ la diverseco de viaj signifoklarigoj pri miaj instruoj. Por tiu generacio, estas pli bone, ke vi vivutiujn veraĵojn evitante skribe ilin raporti.

“Notu bone miajn parolojn, Natanaelo, nenio el tio, kion la homa naturo tuŝis povas esti rigardita kiel neeraripova. ja, la dia vereco povas brili tra la homa menso, sed ĉiam laŭ relativa pureco kaj partia dieco. La kreitaĵo povas deziregi la neeraripovecon, sed nur la Kreintoj posedas ĝin.

“Sed la plej granda eraro de la instruo pri la skribaĵoj estas la doktrino de iliaj sigelataj libroj de mistero kaj saĝeco, kiujn nur la saĝaj mensoj de la nacio audacas interpreti. La revelacioj de la dia vero ne estas sigelataj, krom per la homa neinstruiteco, la bigoteco, kaj la mensbarita netoleremo. La lumo de la skribaĵoj estas nur malfortigita pro la antaŭjuĝo kaj maheligita pro la superstiĉo. Falsa timo pri la sankteco malhelpas la religion esti protektita per la komuna saĝo. La timo kontraŭ la aŭtoritato de la sanktaj skribaĵoj de la estinteco malhelpas la honestajn animojn de tiu epoko akcepti la novan lumon de la evangelio, la lumon kiun tiuj Dion-konantaj viroj de alia generacio tiel intense deziris vidi.

“Sed la pli malĝoja konstato de ĉio estas la fakto, ke iuj el la instruistoj de tiu tradicia sankteco konas tiun veraĵon mem. Ili pli aŭ malpli plene komprenas tiujn limigojn de la skribaĵoj, sed ili estas morale poltronaj kaj intelekte malhonestaj. Ili konas la veraĵon pri la sakralaj verkoj, sed ili preferas prisilenti tiajn ĝenajn faktojn al la popolo. Kaj tiamaniere ili perversigas kaj misformas la skribaĵojn, faranta per ili la gvidlibron pri la detalaĵoj de la ĉiutaga vivo kaj aŭtoritaton pri la nespiritaj temoj, prefere ol sin turni al la sakralaj verkoj, kiel al registro de la morala saĝeco, religia inspiro, kaj la spirita instruo de la Dion-konantaj viroj de aliaj generacioj.”

Natanaelo estis instruita kaj ŝokita pro la Majstraj deklaroj. Li logtempe meditis pri tiu diskutado en la profundecoj de sia animo, sed li diris al neniu pri tio ĝis post la Jesua supreniro; kaj eĉ tiam li timis komuniki la tutan historion pri tiu Majstra instrukcio..

5. LA POZITIVA NATURO DE LA JESUA RELIGIO

En Filadelfio, kie Jakobo laboris, Jesuo instruadis la disĉiplojn pri la pozitiva naturo de la evangelio de la regno. Kiam, dum siaj rimarkoj, li sciigis, ke iuj partoj de la skribaĵoj entenis pli da veraĵoj ol aliaj, kaj admonis siajn aŭskultantojn nutri siajn animojn per la plejbona spirita nutraĵo, Jakobo intrrompis la Majstron, dirante: “Ĉu vi estus sufiĉe bona, Majstro, por sugesti al ni kiel ni povas elekti la plej bonajn ekstraktojn el la skribaĵoj por nia persona edifo?” Kaj Jesuo replikis: “Jes, Jakobo, kiam vi legas la skribaĵojn, serĉu tiujn eterne verajn kaj die belajn instruojn, kiel:

“Kreu en mi puran koron, O Sinjoro.

“La Sinjoro estas mia paŝtisto, mi malhavos nenion.

“Vi amos vian proksimulon kiel vin mem.

“Ĉar mi, la Sinjoro, via Dio, tenos vian dekstran manon, dirante, ne timu, mi helpos vin.

“Kaj la nacioj ankaŭ ne lernos plu militi.

Tio ĉi ilustras la manieron, laŭ kiu Jesuo, tagon post tago, proprigis al si la pli bonan el la Hebreaj skribaĵoj por la instrukcio de siaj adeptoj kaj por inkluzivi ĝin en la instruon de la regna evangelio. Aliaj religioj estis sugestintaj la ideon pri la Dia proksimeco de la homo. Sed Jesuo prezentis la zorgon de Dio kontraŭ la homo, kiel la komplezemo de amema patro por la bonstato de siaj dependaj infanoj, kaj estigis tiun instruon, kiel angulŝtono de sia religio. Tiumaniere la doktrino de la patreco de Dio necesigis la praktikon de la homa frateco. La adoro al Dio kaj la homa servado fariĝis la sumo kaj sbstanco de lia religio. Jesuo prenis la pli bonan el la Juda religio kaj translokis ĝin en la dignan kadron de la novaj instruoj de la regna evangelio.

Jesuo enigis la spiriton de pozitiva ago en la pasivajn doktrinojn de la Juda religio. Anstataŭ la negativa servemeco al ceremoniaj postuloj, Jesuo preskribis la pozitivan plenumadon de tio, kion lia nova religio postulis de tiuj, kiuj akceptis ĝin. La Jesua religio ne konsistis simple kredi, sed efektive fari tiujn agojn, kiujn laevangelio postulis. Li ne instruadis, ke la fundamento de sia religio konsistis en socia servado, sed prefere, ke socia servado estis unu el la certaj efikoj de la posedo de la spirito de vera religio.

Jesuo ne hezitis proprigi al li la pli bonan duonon el ekstrakto, dum li malaprobis la malpli bonan parton. Lian grandan instigon, “Amu vian proksimulon kiel vin mem,” li prenis en la ekstrakto, kie oni povas legi: “Ne faru venĝon kaj ne portu koleron kontraŭ la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem.” Jesuo proprigis al li la pozitivan parton de tiu peco, reĵetante la negativan parton. Li eĉ malpermesis negativan aŭ pure pasivan nereziston; li diris: “Kiam malamiko frapas vin sur vango, ne mute kaj pasive plustaru tie, sed havu pozitivan konduton, kaj prezentu la alian; Alidire, kiel eble plej bone faru por aktive konduki vian fraton, kiu devojiĝas, fore de la malbonaj vojoj en la plej bonajn vojojn de vivanta rekteco.” Jesuo postulis siajn adeptojn pozitive kaj vigliniciateme reagi en ĉiu viva situacio. Prezenti la alian vangon aŭ iun ajn tipe similan agon neprigas iniciativon, necesigas viglan, aktivan, kaj kuraĝan esprimon en la nomo de la personeco de la kredanto.

Jesuo ne rekomendis la praktikon de negativa submetiĝo al la ofendoj de tiuj, kiuj povus intence serĉi ekspluati la praktikulojn de la nerezisto kontraŭ la malbono, sed prefere ke liaj adeptoj estu saĝaj kaj viglecatentaj en siaj rapidaj kaj pozotivaj reagoj de bono kontraŭ la malbono, por ke fine ili efektive povu superi la malbonon per la bono. Ne forgesu, la vera bono estas nevarie pli potenca ol la plej noca malbono. La Majstro instruis pozitivan kriterion de rekteco: “Kiu ajn deziras esti mia disĉiplo, li ne konsideru lin mem, kaj li prenu la plenan mezuron de siaj ĉiutagaj responsecoj por sekvi min.” Kaj li mem vivis tiamaniere kaj “li iris farante la bonon.” Tiu aspekto de la evangelio estis bone ilustrita per multaj paraboloj, kiuj pli malfrue li diris al siaj adeptoj. Li neniam admonis siajn adeptojn pacience suferi liajn devojn, sed prefere energie kaj entuziasme vivi la plenan mezuron de liaj homaj responsecoj kaj diaj privilegiojn en la regno de Dio.

Kiam Jesuo instruis al siaj apostoloj doni la alian veston, kiam oni nejuste prenis al ili la mantelon, li ne laŭvorte parolis pri dua vesto, sed prefere pri la ideo fari pozitivan agon por savi la ofendanton anstataŭ la malnova venĝokonsilo: “okulon pro okulo” kaj tiel plu. Jesuo abomenis aŭ la ideon de revenĝo aŭ la ideon pasive fariĝi trafito aŭ viktimo de maljusteco. En tiu okazo li instruis al siaj apostoloj tri manierojn por lukti kaj rezisti kontraŭ la malbono:

“Redoni malbonon pro malbono - la pozitiva sed maljusta metodo.

“Suferi la malbonon sen ĝemo kaj sen rezisto - la pure negativa metodo.

“Redoni bonon pro malbono, aserti sian volon sin mastrigi pri la situacio kaj venki la malbonon per la bono - la pozitiva kaj justa metodo.

Iam unu el la apostoloj demandis: “Majstro, kion mi devus fari, se fremdulo devigus min porti sian vestaĵaron sur la distanco de unu mejlo?” Jesuo respondis: “Ne sidiĝu kaj ne suspiru pro senŝarĝigo grumblante kontraŭ la fremdulo. La rekteco ne venas de tiaj pasivaj kondutoj. Se vi ne pensas al pli efektive pozitiva io , almenaŭ vi povas porti la vestaĵaron sur la distanco de unu dua mejlo. Tio certe spitis la maljustan kaj malpian fremdulon.

La Judoj aŭdis pri Dio, kiu pardonus la pentintajn pekulojn, kaj povus forgesi iliajn malbonfarojn, sed ĝis la veno de Jesuo, neniu aŭdis pri Dio, kiu iris serĉi la perditajn ŝafinojn, kiu iniciatis serĉi la pekulojn, kaj plezuriĝis, kiam li trovis ilinpretitaj por reveni en la patran domon. Jesuo etendis tiun pozitivan noton de sia religio eĉ en siaj preĝoj. Kaj li ŝanĝis la negativan oran regulon kontraŭ pozitiva admono de homa justeco.

En ĉiuj siaj instruoj, Jesuo neeraripove evitis la distrajn flankaĵojn. Li evitis brilan lingvaĵon kaj la simple poezian bildarton de vortludo . Li kutimis meti gravajn signifojn en malgrandajn esprimojn. Por ilustri sian instruon Jesuo ŝanĝis la plejoftajn signifojn de multaj terminoj tiaj, kiaj salo, gisto, fiŝkapto, kaj malgrandaj infanoj. Li efikege uzis la antitezon, komparanta minuton al la infinito kaj tiel plu. Liaj priskriboj tiaj, kiaj “blindulo kondukanta blindulon” estis frapaj. Sed la plej granda forto de lia instruo troviĝis en lia karaktero. Jesuo malsuprenirigis la religian filozofion de la ĉielo sur la teron. Li proskribis la elementajn bezonojn de la animo per nova klarvido kaj nova kortuŝa enverŝo.

6. REVENO EN MAGADAN

La kvarsemajna misio en Dekapolo estis modere sukcesita. Centoj da animoj estis akceptitaj en la regnon, kaj la apostoloj kaj evangelistoj vivis valoran sperton daŭrigante sian laboron sen la inspiro de la senpera persona ĉeesto de jesuo

La vendredon 16-an de septembro la tuta grupo da laboristoj kiel antaŭe konsentite kunveniĝis en la parko de magadan. La sabatan tagon estis kunvenigita konsilion kun pli ol cent kredantoj, dum kiu estis plene ekzamenitaj la futuraj planoj por disvolvi la laboron pri la regno. la Davidaj mesaĝistoj ĉeestis, kaj faris raportojn pri la situacio de la kredantoj tra tuta Judeo, Samario, Galileo, kaj samlimaj distriktoj.

En tiu tempo, malmulte da Jesuaj adeptoj plene taksis la valoron de la servadoj de tiu kuriera grupo. Ne nur la mesaĝistoj permesis la kontakton inter la kredantoj kaj kun Jesuo kaj la apostoloj tra la tuta Palestino, sed dum tiuj mallumaj tagoj, ili ankaŭ servadis kiel kolektantoj de fondoj, ne nur por la vivrimedo de Jesuo kaj liaj asociitoj, sed ankaŭ por la subteno de la familioj de la dek du apostoloj kaj dek du evangelistoj.

Ĉirkaŭ tiu tempo, Abnero movigis sian bazon de operacioj de Ĥebrono ĝis Bet- Leĥem, kaj tiu ĉi lasta loko estis ankaŭ la stabejo, en Judeo, por la Davidaj mesaĝistoj. Davido tutnokte ministris servon de stafetantaj mesaĝistoj inter Jerusalemo kaj Betsaj- da. Tiuj kurantoj ĉiuvespere forlasis Jerusalemon, stafetantaj en Siŝar kaj Scitopoliso, alvenantaj en Betajda la morgaŭon dum la tempo de la matenmanĝo.

Nun Jesuo kaj liaj asociitoj prepariĝis por preni ripozosemajnon antaŭ ol pretiĝi foriri por la lasta fazo de siaj laboroj favore al la regno. Tio estis ilia lasta ripozo, ĉar la misio en Pereo ŝanĝiĝis en kampanjo de predikado kaj instruado, kiu daŭris ĝis la tempo de ilia alveno en Jerusalemon kaj la disvolviĝo de la finaj epizodoj de la jesua kariero sur tero.