Kajero 158084

TRANSFIGURIĜA MONTO

Estis preskaŭ subite tiun posttagmezon de la vendredo 1e-a de aŭgusto 29 p.K., kiam Jesuo kaj liaj asociitoj atingis la piedon de Monto Hermono, proksime de la sama loko, kie la junulo Tiglat iam atendis dum la Majstro izole supreniris por stabiligi la spiritajn destinojn de Urantio kaj teknike fini la Luciferan ribelon. Kaj tiu ili restadis dum du tagoj spirite prepariĝantaj por la eventoj baldaŭe postvenontaj.

Plimalpli precize Jesuo sciis tion, kio estis okazonta sur la monto, kaj li deziregis, ke ĉiuj liaj apostoloj povu partopreni en tiu sperto. Estis por prepari ilin al tiu revelacio de li mem, ke li restadis kun ili piede de la monto. Sed ili ne povis atingi tiujn spiritajn nivelojn, kiuj estus praviginta ilian ĉeeston dum la plena sperto de la vizito de la ĉielaj estoj aperontaj sur teron. Kaj ĉar li ne povis elkonduki ĉiujn liajn asociitojn, li decidis kunpreni nur tri, kiuj estis kutimaj akompani akompani lin dum liaj specialaj vigiloj. Konsejvence, nur Petro, Jakobo kaj Johano partoprenis eĉ parte al tiu unika sperto kun la Majstro.

1. LA TRANFIGURIĜO

Frumatene la lundon 15-an de aŭgusto, Jesuo kaj la tri apostoloj eksupreniris sur Monto Hermono, kaj tio okazis ses tagojpost la memorinda konfeso , kiun Petro faris tagmeze vojflanke sub la morusarboj.

Estis petita al Jesuo tute sole supreniri sur la monton, por la direktado de gravaj aferoj koncernantaj la progreson de lia disdonaco en la karno, ĉar tiu sperto estis raportita al la universo de lia propra kreo. Estas signifoplene, ke tiu eksterordinara evento estis decidita por okazi dum Jesuo kaj la apostoloj estis en nejudaj regionoj, kaj ke tio efektive estiĝis sur monto de la Nejudoj.

Ili atingis sian destinon, proksime vojmeze sur la monto, malmulte antaŭ tagmezo, kaj dum la tagmanĝo, Jesuo rakontis al la tri apostoloj parton de sia sperto en la montetoj oriente de Jordano, malmulte post sia bapto, kaj ankaŭ iom da sia sperto sur Monto Hermono rilata al sia antaŭa vizito en tiun dezertan izolejon.

Kiam li estis knabo, Jesuo kutimis supreniri la monteton proksime de sia hejmo,kaj revi pri la imperiaj armeoj, kiuj ekbatalis sur la ebenaĵo de Esdraelon; nun li supreniris sur Monto Hermono por ricevi la ecaron devantan prepari lin malsupreniri sur la Jordanajn ebenaĵojn por ludi la lastajn scenojn de sia disdonaco sur Urantio. Tiun tagon sur Monto Hermono, la majstro estus povinta forlasi la lukton kaj reveni al la regado de siaj uni- versaj posedaĵoj, sed li ne elktis nur kontentigi la postulojn de siaordeno de dia fileco entenataj en la mandatoj de la Eterna Filo de la Paradizo, sed la aukaŭ elektis kontentigi la lastan kaj plenan mezuron de la nuna volo de sia Paradiza Patro. Tiun tagon de aŭgusto tri el liaj apostoloj vidis lin malakcepti esti investita de plena universa aŭtoritato. Konsternitaj ili rigardis foriri la ĉielajn mesaĝistojn, forlasantajn lin tute sola por fini sian teran vivon kiel Homa Filo kaj Dilo de Dio.

La fido de la apostoloj kulminis dum la epoko de la provianto de la kvinmiluloj, kaj rapide falis preskaŭ ĝis nul. nun, dum la sekvantaj semajnoj, kun la Majstra konfeso pri sia dieco, la ŝanĝiĝema fido de la dekduuloj leviĝis ĝis la plej alta grado, por sekve suferi progresivan ekfiniĝon. La tria renoviĝo de ilia fido okazis nus post la Majstra resurekto.

Ĉirkaŭ la tria, tiun belan posttagmezon, Jesuo forlasis la tri apostolojn, dirante: “Mi provizore malproksimiĝas por komunii kun la Patro kaj liaj mesaĝistoj; mi petas al vi resti tie, kaj atendante mian revenon preĝu, por ke la Patra volo povu esti farita en via tuta sperto rilata kun la restanta disdonaca misio de la Homa Filo.” Kaj post kiam li estis dirinta tion al ili, Jesuo retiriĝis por longe interparoli kun Gabriel kaj la Patro Melkicedeko, ne revenanta antaŭ proksimume la sesa. Kiam Jesuo vidis ilin anksiecon kaŭze de sia plidaŭrigita neĉeesto, li diris: “Kial vi timas? Vi bone scias, ke mi devas okupiĝi pri la aferoj de mia Patro; do , kial vi dubas , kiam mi ne estas kun vi? Nun mi deklaras, ke la Filo de la Homo estas elektinta vivi sian vivon inter vi kaj kiel unu el vi. Havu bonan kuraĝon, mi ne forlasos vin ĝis kiam mia laboro estos finita.”

Dum ili partoprenis en sia magra vespermanĝo, Petro demandis al la Majstro, “Kiom da tempo ni restas sur tiu monto fore de niaj fratoj? Kaj Jesuo respondis: Ĝis kiam vi vidos la gloronde la Homla Filo, kaj scios, ke absolute ĉio, kion mi diris al vi estas vera.” Kaj ili parolis pri la aferoj de la Lucifera ribelo, sidantaj apud la ruĝetiĝantaj braĝoj de sia fajro ĝis la noktiĝo; kaj la apostolaj palpebroj peziĝis, ĉar tre frumatene ili estis ekintaj sian tagon.

Kiam la triuloj estis profunde dormantaj de ĉirkaŭ duonhoro, ili estis subite vekitaj kaŭze de tute proksima kraketado, kaj rigardante ĉirkaŭ ili, tre stuporaj kaj tre konsternitaj, ili vidis Jesuon intimece konversanta kun du brilaj estoj vestitaj per luma vestaĵaro de la ĉiela mondo. La Jesua vizaĝo kaj kia korpo brilis per la helintenso de ĉiela lumo. Tiuj tri estoj konversis pere de stranga lingvo, sed Petro, kaŭze de kelkaj diritaj vortoj, malprave konjektis, ke la estoj kun Jesuo estis Moseo kaj Elija; reale temis pri Gabriel kaj la Patro Melkicedeko. Pro Lesua peto, la fizikaj kontrolistoj estis sin aranĝintaj, por ke la apostoloj povu alĉeesti tiun scenon.

La tri apostoloj estis tiel timigitaj, ke ili estis malrapidaj por rehavi siajn konsciojn. Sed, kiam la miraĵa vizio viŝiĝis kaj dum ili observis jesuon sola staranta antaŭ ili, Petro, kiu estis unua por rekonsciiĝi, diris: “Jesuo, Majstro, estis bone esti tie. Ni plezuriĝas vidi tiun gloron. Ni ne estas inklinaj remalsupreniri al la neglora mondo. Se vi volas, ni restadu tie, kaj ni starigos tri tendojn, un por vi, unu por Moseo, kaj unu por Elija?” Kaj Petro diris tion, kaŭze de sia konfuzo, kaj ĉar tiam neniu alia penso venis en lian menson.

Dum Petra ankoraŭ parolis, arĝenta nubo alproksimiĝis kaj kovris per ĝia ombro la kvarulojn. La apostoloj estis tiam ekstreme timigitaj, kaj kiam ili falis, vizaĝo ĉe latero por adori, ili aŭdis voĉon, la saman, kiu parolis okaze de la jesua bapto, diranta: “Tiu ĉi estas mia plejamata Filo; Kalkulu kun li.” Kaj kiam la nubo malaperis, denove Jesuo estis sola kun la triuloj; li tendis la manojn kaj tuŝis ilin, dirante: “Leviĝu kaj ne estu timigitaj; vi vidos pli grandajn faritaĵojn ol tiu ĉi.” Sed la apostoloj estis vere timigitaj: Estis silenta kaj pensoplena trio, kiu pretiĝis malsupreniri la monton malmulte antaŭ noktomezo.

2. MALSUPRENIRANTE LA MONTON

Malsuprenirante la unuan duonon de la monto, neniu vorto estis elparolita. Jesuo tiam ekkonversaciis rimarkante: “Elturniĝu, por diri al neniu, eĉ ne al viaj fratoj, kion vi estas vidintaj sur tiu monto ĝis kiam la Homa Filo de la Homo estis restarigita el la morto.” La tri apostoloj estis ŝokitaj kaj konsternitaj pro la Majstraj paroloj, “ĝis kiam la Homa Filo estos restarigita el la morto.” Ili estis tiel freŝdate reasertintaj sian fidon kontraŭ li kiel la liberiganto, la Filo de Dio, kaj ili estis ĵus vidintaj lin glore tranfuguriĝitan antaŭ iliaj propraj okuloj, kaj nu li ekparolis pri “resurekto”!

Patro tremetis pro la penso de la majstra morto - estis tro malagrable konsenti pri tiu ideo - kaj antaŭtimanta, ke Jakobo aŭ Johano povus meti demandon pri tiu temo, li pensis plis bone ŝanĝi la temon de la konversacio, kaj, ne scianta kion diri, li esprimis la unuan penson, kiu venis en li amenson, kiu estis: “Majstro, kial la skribistoj diras, ke Elija devas unue veni antaŭ ol la Mesio aperos?” kaj Jesuo, scianta, ke petro serĉis eviti la temon pri lia morto kaj resurekto, respondis: “Estas vere, ke Elija unue venas por prepari la vojon por la Homa Filo, kiu devas suferi multajn turmentojn kaj fine esti reĵetita. Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj ili ne akceptis lin sed agis kun li laŭ siaj propraj voloj.” Kaj tiam la tri apostoloj perceptis, ke la parolis pri Johano la Baptisto kiel Elija. Jesuo sciis, ke ili persistis konsiderio lin kiel la Mesio, do devis Johano esti Elija de la profetaĵo.

Jesuo ordonis al ili silenti pri tio, kion ili estis povintaj observi pri la antaŭgusto de sia post-resurekta gloro, ĉar li ne deziris subteni la nocion laŭ kiu, estanta nun akceptita kiel la Mesio, li plenigus, laŭ ajna grado, iliajn erarajn konceptojn pri miraklojn faranta liberiganto. Kvankam Petro, Jakobo kaj Johano mense cerbumis ĉion tion, ili ne parolis pri tio al iu ajn persono ĝis post la majstra resurekto.

Dum ili plumalsupreniris la monton, jesuo diris al ili: “Vi ne volis akcepti min kiel Filo de la Homo, mi, do, estas konsentinta esti akceptita konforme al via ankrita decido, sed ne mistaksu, la volo de mia Patro devas superi. Se vi tiel elektas sekvi la inklinon de viaj propraj deziroj, vi devas pretiĝi sufer multajn elreviĝojn kaj sperti multajn provojn, sed la impeto, kiun mi donis al vi devus sufiĉi por triumfe transpasi glate tiujn ĉagrenojn, kiujn vi mem estas elektintaj.”

Jesuo ne elkondukis Petron, Jakobon kaj Johanon sur la monton de la transfiguriĝo, ĉar ili estis en iu ajn senso pli bone preparitaj ol la aliaj apostoloj por alĉeesti al tio, kio okazis, aŭ ĉar ili estis spirite pli kapablaj ĝui pri tia malofta privilegio Tute ne. Mi bone sciis, ke neniu el la dekduuloj estis spirite kvalifikita por tiu sperto; do li elkondukis kun li nur la tri apostolojn, kiuj estis nomitaj por akompani lin, kiam li deziris esti sola por ĝui pri izolita komuneco.

3. TRANSFIGUROĜA SIGNIFO

Tio de kio Petro, Jakobo kaj Johano estis atestantoj sur la transfiguriĝa monto estis fuĝanta vizio de ĉiela soleneca spektaklo, kiu okazis tiun tagon sur Monto Hermono. La transfiguriĝo estis la okazo de:

1. La akcepto de la disdonaca tuteco de la enkarniĝita vivo de Mikael sur Urantio de la Eterna Patrino-Filo de la paradizo. Pri ĉio, kio koncernis la postulojn de la Eterna Filo, Jesuo estis tiam ricevinta la garantion de ilia plenumado. Kaj Gabriel alportis tiun garantion al jesuo.

2. La atesto de la kontentigon de la Infinita Spirito pri la pleneco de la Urantia disdonaco en la simileco de mortemula karno. La universa delegitino de la Infinita Spirito, la senpera asociitino de Mikael sur Salvington kaj lia ĉiam-ĉeestanta kunagantino, en tiu okazo parolis pere de la Patro melkicedeko.

Jesuo bonvenigis tiun ateston koncernantan la sukceson de lia tera misio prezentita de la mesaĝistoj de la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito, sed li notis, ke lia Patro ne indikis, ke la Urantia disdonaco estis finita; nur la nevidebla ĉeesto de la Patro atestis pere de la personecigita Ĝustiganto, dirante: “Tiu ĉi estas mia plejamata Filo; kalkulu kun li.” Kaj tiuj paroloj estis prononcitaj por esti aŭditaj ankaŭ de la tri apostoloj.

Post tiu ĉiela vizito, Jesuo serĉis koni la volon de sia Patro, kaj decidis sin dediĉi al la mortemula disdonaco ĝis ĝia natura fino. Tia estis la signifo de la transfiguriĝo por Jesuo. Por la tri apostoloj, ĝi estis evento markanta la eniron de la majstro en la finan fazon de lia tera kariero kiel Filo de Dio kaj Filo de la Homo

Post la oficiala vizito de Gabriel kaj la Patro Melkicedeko, Jesuo havis neformalan konversacion kun ili, siaj Filoj en misio, kaj intime konversadis kun ili pri la aferoj de la universo.

4. LA EPILEPSIA KNABO

Tiun mardon matene, malmulte antaŭ la matenmanĝa tempo, Jesuo kaj liaj kompa- noj alvenis en la apostolan kampadejon. Kiam ili alproksimiĝis, ili distingis konsi derindan popolamason arigitan ĉirkaŭ la apostoloj, kaj baldaŭ ekaŭdis la bruemajn parolojn de argumentaro kaj disputo de tiu ĉirkaŭ kvindekpersona grupo, enhavanta la naŭ apostolojn, kaj kunigantajn, laŭ egalaj partoj, Jerusalemajn skribistojn kaj kredantajn disĉiplojn, kiuj estis spursekvintaj Jesuon kaj liajn asociitojn en ilia foriro el magadan.

Kvankam la homamaso havis multajn disputajn temojn, la ĉefa debato koncernis iun civitanon de Tiberias, kiu alvenis la antaŭan tagon serĉanta jesuon. Tiu viro, Jakobo de Safed, havis ĉirkaŭ dekkvaran unikan filon, kiu estis severe afliktita de epilepsio. Krom tiu nervoza malsano, tiu junulo estis iĝinta demonhavanta, unu el tiuj migraj, misintencaj, kaj ribelemaj mezvoluloj, kiuj ĉeestis tiam sur tero kaj nekon-trolataj, tiel ke la junulo estis samtempe epilepsia kaj demonhavanta.

Dum preskaŭ du semajnoj, tiu anksia patro, suba oficisto de herodo Antipaso, estis vaginta laŭ la okcidentaj landlimoj de la Filipaj posedaĵoj, serĉanta Jesuon por linppreĝpeti resanigi tiun afliktitan filon. Kaj li reatingis la apostolan grupon nur ĉirkaŭ tagmeze de tiu tago, kiam Jesuo estis sur la monto kun la tri apostoloj.

La naŭ apostoloj estis tre multe surprizitaj kaj treege perturbitaj kiam tiu viro, akompanita de preskaŭ kvardek aliaj personoj, kiuj atendis jesuon, subite venis al ili. Ĝuste kiam alvenis tiu grupo, la naŭ apostoloj , almenaŭ la plejmulto el ili, estis cedintaj al sia malnova tento, la tento diskuti, kiu estus la plej granda en la venonta regno; ili aktive argumentis pri la probablaj pozicioj, kiuj estis asignitaj al ĉiu el la apostoloj. Ili simple ne povis tute liberiĝi de la longdaŭra amita ideo pri la materia misio de la Mesio. Kaj nun ĉar Jesuo mem estis akceptinta ilian konfeson, ke li estis ja la liberiganto - almenaŭ li estis konsentinta pri la fakto de sia dieco - estis pli ol nature, ke dum tiu periodo de disigo fore de la Majstro, ili diskutis pri tiuj esperoj kaj ambicioj, kiuj estis tiel karaj je iliaj koroj. Kaj ili estis okupitaj pro tiuj diskutoj, kiam Jakobo de Safed kaj liaj kompanoj serĉantaj jesuon, surprizis ilin.

Andreo antaŭenpaŝis por saluti tiun patron kaj lian filon, dirante: “Kiun vi serĉas?” Diris Jakobo: “Ulo mia, mi serĉas vian Majstron. Mi serĉas la resaniĝon de mia filo. Mi volus, ke Jesuo elpelu la demonon, kiu posedas mian filon.” Kaj la patro ekrakontis al la apostoloj, ke lia filo estis tiel afliktita, ke li estis multfoje preskaŭ perdinta sian vivon pro tiuj malicaj atakoj.

Dum la apostoloj aŭskultis , Simono Zelotes kaj Judaso Iskarioto antaŭenpaŝis al la patro, dirantaj: “Ni povas lin resanigi, vi ne bezonas atendi la revenon de la majstro. Ni estas ambasadoroj de la regno; Ni ne pli longtempe sekrete konservas tiujn aferojn. Jesuo estas la liberiganto, kaj la ŝlosiloj de la regno estis enmanigintaj al ni.” Dum tiu tempo, Andreo kaj Tomaso aparte interkonsiliĝis . Natanaelo kaj la aliaj stupore observis, ĉiuj estis konsternitaj pro la subita aŭdaco, se ne tromemfido de Simono kaj Judaso. Tiam diris la Patro: “Se tio estis donita al vi fari tiujn faritaĵojn, mi preĝas , ke vi volu diri tiujn parolojn, kiuj liberigos mian infanon de tiu sklaveco.” Tiam Simono antaŭeniris, kaj metante sian manon sur la kapon de la infano, rigardis lin rekte en liaj okuloj kaj ordonis: “Eliru el li, malpura spirito; en la nomo de Jesuo obeu al mi.” Sed la junuli havis nur pli violentan krizon, dum la skribistoj mokadis la apostolojn, kaj la desapontitaj kredantoj suferis la sarkasmojn de tiuj malamikaj kritikoj.

Andreo estis profunde ĉagrinita pro tiu malbonvena provado kaj ĝia priplorinda malsikceso. Li aparte alvokis la apostolojn por i,terparoli kaj preĝi. Post tiu momento de meditado, sentanta intense la pikilon de sia malsukceso kaj travivanta la humiligon, kiu pezis nun sur ĉiu el ili, Andreo sincere sin deklaris venkita kaj petis la patronresti kun ili dum la nokto aŭ ĝis la Jesua reveno, dirante: “Eble tiu speco de spirito estas elpelita nur pere de la persona ordono de la Majstro.”

Tiel, dum Jesuo malsupreniris la monton kun la eksteriĝantaj kaj plaĉegitaj Petro, Jakobp, kaj Johano, iliaj naŭ fratoj ankaŭ estis nedormantaj pro sia konfuzo kaj deprimaj pro la humiligo. Ili konsistigis senkuraĝaj kaj seniluziigita grupo. Sed Jakobo de safed ne volis rezigni. Kvankam ili ne povis doni al li neniun ideon pri la ebla reveno de jesuo, li decidis restadi ĝis la reveno de la majstro.

5. JESUO RESANIGAS LA KNABON

Kiam Jesuo alproksimiĝis, la naŭ apostoloj estis pli malpezigitaj akcepti lin, kaj estis grande kuraĝigitaj observi la bonhumoron kaj esceptan entuziasmon, kiuj estis videblaj sur la vizaĝoj de Petro, Jakobo kaj Johano. Ili rapidegis antaŭen por saluti Jesuon kaj siajn tri fratojn. Dum ili interŝanĝis salutojn, la homamaso alvenis, kaj Jesuo demandis: “Kion vi disputis dum ni alproksimiĝis?” Sed antaŭ ol la konsternitaj kaj humiligitaj apostoloj povis respondi al la Majstra demando, la anksia patro de la afliktata junulo antaŭeniris, kaj genuiĝanta je la piedoj de Jesuo, diris: “Majstro, mi havas filon, unikan filon, kiu estas demonhavanta, de malpura spirito. Ne nur li eligas kriojn de teruro, salivumas kaj falas kiel mortinto, kiam li havas krizon, sed ofte tiu malbona spirito, kiu lin posedas, suferigas al li konvulsiojn, kaj iafoje puŝĵetas lin en la akvon, kaj eĉ en la fajron. Sekve de multaj kontuzoj kaj kun multaj grincacoj per la dentoj, mia infano malfortiĝas. Lia vivo estas pli malbona ol la morto. Lia patrino kaj mi estas kortristaj kaj spiritŝiritaj. Hieraŭ ĉirkaŭ tagmezo, serĉante vin, mi reiris kun viaj disĉiploj, kaj dum ni atendis vin, viaj apostoloj serĉis elpeli tiun demonon, sed ili ne sukcasis. Kaj nun, Majstro, ĉu vi faros tion por ni? Ĉu vi resanigos mian filon?

Kiam Jesuo esti aŭdinta tiun rakonton, li tuŝis la genuitan patron, petis al li restariĝi, dum li esplore ekrigardis la ege proksimajn apostolojn. Tiam Jesuo diris al ĉiuj; kiuj staradis antaŭ li: “O! senfida kaj perversa generacio, kiom da tempo mi eltenos vin? Kiom da temps mi estos kun vi? Kiam vi lernos, ke la faritaĵoj de la fido ne aperas laŭmende al la dubema nekredado?” Tiam, sin turnante al la konsternita patro, Jesuo diris: “Alkondudku tien vian filon.” Kaj kiam Jakobo de Safed estis alkondukinta la knabon antaŭ li, Jesuo demandis, “Kiom da tempo la knabo estis tiamaniere afliktita?” La patro respondis, “De kiam li estis tre juna infano.” Kaj dum ili interparolis, la knabo estis ekkaptita per violenta atako kaj falismeze de ili, grinciganta la dentojn kaj buŝsaumanta. Post sinsekvo de violentaj konvulsoj, li kuŝiĝis tie antaŭ ili kiel mortinto. Nun la patro denove genuigp is ĉe la piedoj de Jesuo, kaj plorpetis la Majstron, dirante: “Se vi povas resanigi lin, mi preĝpetas vin havi kompaton pri ni kaj liberigi nin de tiu aflikto.” Kaj kiam Jesuo aŭdis tiujn parolojn, li mallevis sian rigardon al la anksia vizaĝo de la patro, dirante: “Ne dubu pri la amema povo de mia Patro, nur pri la sincereco kaj trafpovo de via fido. Ĉio eblas por tiu, kiu reale kredas.” Tiam Jakobo de Safed prononcis tiujn memorindajn parolojn miksitajn per fido kaj dubo, “Sinjoro, mi kredas. Mi preĝpetas vin helpi mian nekre- demon.”

Kiam Jesuo aŭdis tiujn parolojn li antaŭeniris, kaj, prenanta la knabon per la mano, diris:”Mi faros tion laŭ la volo de mia Patro kaj honore al la vivanta fido. Mia filo, leviĝu! Eliru el li, malobeema spirito, kaj ne revenu plu en lin.” Kaj metante la manon de la knabo en la manon de la patro, Jesuo diris: “Iru vian vojon. La Patro estas elaŭdinta la deziron de via animo.” Kaj la tuta ĉeestantaro, eĉ la malamikoj de Jesuo, estis mirigita pri tio, kion ĝi estis vidinta.

Estis reale seniluziigo por la tri apostoloj, kiuj tiel freŝdate estis ĝuintaj spiritan akstazon de la scenoj kaj spertoj de la tranfiguriĝo, tiel frue reveni al tiuj scenoj de malsukceso kaj malvenko de siaj kompanoj apostoloj. Sed estis ĉiam tiel kun tiujdek du ambasadoroj de la regno. Ili neniam mankis alterni inter ekzaltiĝo kaj humiligo dum siaj vivaj spertoj.

Tio estis vera resanigo de duobla aflikto, fizika kaj spirita malsano. De nun la junulo estis permanente resanigita. Kiam Jakobo estis foririta kun sia bonfarta filo, Jesuo diris: ”Ni iru nun al Cezarea-Filipo, pretiĝu tuje.” Kaj la grupo trankvile ekvojiris al la sudo, dum la homamaso sekvis malantaŭe.

6. EN LA ĜARDENO DE CELSUS

Ili restadis kaj tranoktis ĉe Celsus, kaj tiun vesperon en la ĝardeno, post paŭzo kaj la vespermanĝo, la dekduuloj kunvenis ĉirkaŭ Jesuo, kaj Tomaso diris: “Majstro, dum ni, kiuj estas restadintaj malantaŭe, ankoraŭ nescias tion, kio okazis sur la monto, kaj toel grande plaĉegis niajn fratojn, kiuj estis kun vi, kaj ekkomprenantaj, ke tiuj eventoj ne povas esti nun rivelitaj, ni deziregas , ke vi parolu al ni pri nia malsukceso, kaj nun instruu nin pri tiuj temoj.”

Kaj Jesuo respondis al Tomaso, dirante: “En konvena tempo ĉio, kio estis aŭdita de viaj fratoj sur la monto estos rivelita al vi. Sed nun mi estas montronta la kialon de via malsukceso en tio, kion vi tiel malsaĝe provadis. Hieraŭ, dum via Majstro kaj liaj kompanoj, viaj fratoj, supreniris tie sur la monto por serĉi pli larĝan konon pri la Patra volo, kaj peti pli riĉan provizadon de saĝeco por efike fari tiun dian volon, vi kiuj restis tie kun, kiel instrukcioj, okupiĝi klopodi por akiri la menson de spirita klarvido, kaj por preĝi kun ni por pli plena revelacio de la Patra volo, anstataŭ tio vi mankis praktiki la fidon je via dispono, kaj vi cedis al tento kaj falis en viajn malnovajn kaj malbonajn inklinojn serĉi por vi mem alektindajn lokojn en la ĉiela regno - regno, kiun vi persistas prikonsideri kiel materia kaj tempa. Kaj vi alkrampiĝas al tiuj eraraj konceptoj spite al la ripetita deklaro, ke mia regno ne estas de tiu mondo.

“Nur iom via fido komprenas la identecon de la Filo de la Homo, jam via egoista deziro de tera avanco reenŝoviĝas en vi, kaj vi rekomencas diskuti inter vi pri kiu estos la pli granda en la ĉiela regno, regno, kiu, kiel vi ĝin konceptas, ne ekzistas kaj neniam ekzistos. Ĉu mi ne diris al vi, ke kiu volos esti la pli granda en la regno de la spirita frateco de mia Patro devos iĝi malgranda en siaj propraj okuloj, kaj tiel iĝi la servanto de siaj fratoj.? Spirita grandeco konsistas en komprenema amo simila al Dio, ne en la posedo de materia povo por la ekzaltiĝo de si mem. En la provado en kiu vi komplete malsukcesis, via celo ne estis pura. Via motovo ne estis dia. Via idealo ne estis spirita. Via ambicio ne estis altruisma. Via farmaniero ne estis bazita sur amo, kaj via celo de atingo ne estis la volo de la ĉiela Patro.

Kiom da tempo endos, por ke vi lernu, ke vi ne povas mallongig la fluon de la establataj naturaj fenomenoj, krom kiam tiaj aferoj akordiĝas kun la Patra volo? Ankaŭ vi ne povas fari spiritan laboron pro manko de spirita povo. Kaj vi ne povas fari tion, eĉ kiam ĉeestas tiu potenco, sen la ekzisto de tiu tria kaj esenca homa faktoro, la persona sperto de la posedo de vivanta fido. Ĉu ĉiam vi devos havi materiajnmanifestadojn por vin allogi al la spiritaj realecoj de la regno? Ĉu vi ne povas kompreni la spiritan signifon de mia misio sen la videbla montrado de nekutimaj faritaĵoj? Kiam oni povos kalkuli je vi por aliĝi al la pli altaj kaj spiritaj realecoj de la regno sen konsidero de la eksteraj aspektoj de ĉiuj materiaj manifestadoj?”

Kiam Jesuo estis fininta paroli al la dekduuloj, li aldiris: “Kaj nun iru dormi, ĉar morgaŭon ni revenos al Magadan, kaj tie kunvenigos pri nia misio en la urboj kaj vilaĝoj de dekapolo. Konklude de la sperto de tiu tago, lasu min deklari al ĉiu el vi, kion mi estis dirinta al viaj fratoj sur la monto, kaj lasu tiujn parolojn trovi profundan enradikigon en viaj koroj: La Filo de la Homo nun eniras en la lastan fazon de la disdonaco. Ni estas komencontaj tiujn faritaĵojn, kiuj baldaŭ kondukos al la granda kaj fina testo de via fido kaj sindonemo , kiam mi estos fordonita en la manojn de la homoj, kiuj serĉas mian morton. Memoru tion, kion mi diras al vi: La Homa Filo estos mortigitan sed li resurektos.”

Ili izoliĝis por la nokto, ĉagrenaj. Ili estis konsternitaj; ili ne povis kompreni tiujn parolojn. Ili estis timigitaj demandi kion ajn pri tio, kion li diris, sed ili memoris ĉion post lia resurekto.

7. LA PETRA PROTESTO

Frumatene tiun merkredon Jesuo kaj la dekduuloj foriris el Cezarea-Filipo al la Parko de Magadan proksime de Betsaida-Julias. La apostoloj estis tre malmulte dormintaj dum tiu nokto, kaj ili leviĝis kaj frue estis pretaj por foriri. Eĉ la flegmaj ĝemeloj alfeus estis ŝokitaj pro tiu diro pri la Jesua morto. Dum ili iris al la sudo, ĝuste post la akvoj de Merom, ili alvenis sur la Damaskan vojon, kaj deziranta eviti la skribistojn kaj aliajn, pri kiuj Jesuo sciis, ke ili estus baldaŭ reatingontaj ilin, li preskribis iri al Kaperbnaumo per la Damaska vojo, kiu pasas tra Galileo. Li faris tion, ĉar li sciis, ke liaj postkurantoj uzos la vojon oriente de la Jordana vojo, opiniantaj, ke Jesuo kaj la apostoloj estus timantaj pasi tra la teritorio de Herodo Antipaso. Tiun tagon, Jesuo serĉis eviti siajn cenzuristojn kaj la homamason, kiu sekvis lin, ĉar li deziris esti sola kun siaj apostoloj.

Ili marŝis tra Galileo ĝis tre post la manĝotempo, kaj haltis ombre por ripozi. Sekve kiam ili estis manĝintaj, Andreo diris al jesuo: “Majstro, miaj fratoj ne komprenas viajn profundajn dirojn. Ni estas sukcesintaj plene kredi, ke vi estas la Filo de Dio, kaj nun ni aŭdas tiujn strangajn parolojn pri via foriro, pri via morto. Ni ne komprenas vian instruon. Ĉu vi parabolforme parolas al ni? Ni preĝpetas vin rekte kaj senvuale paroli al ni.”

Kiel respondo al Andreo, Jesuo diris: “Miaj fratoj, ĉar vi estas konfesintaj, ke mi estas la Filo de Dio, mi estas devigita ekriveli al vi la veron pri la fino de la disdonaco de la Filo de la Homo sur tero. Vi insistas por alkroĉiĝi al la kredo, laŭ kiu mi estas la Mesio, kaj vi ne vola forlaso la ideon, laŭ kiu la mesio devas sidiĝi sur la Davida troni en Jerusalemo; kial mi daŭras diri al vi, ke la Filo de la Homo devas baldaŭ iri al jerusalemo, suferi multajn turmentojn, elpelita de la skribistoj, la plejaĝuloj kaj la pastrestroj , kaj post ĉio tio, esti mortigita kaj resurekti. Kaj mi ne parabolformeparolas al vi; mi diras al vi la veron por, ke vi povu prepariĝi al tiuj eventoj, kiuj subite okazos.” Jesuo ankoraŭ parolis kiam Petro, impetege sin pelante al li, metis sian manon sur la Majstran ŝultron, kaj diris: “Majstro, ni tute ne volas kontraŭdiri vin, sed mi deklaras, ke tiuj malfeliĉoj neniam trafos vin.”

Tiel parolis Petro, ĉar li amis Jesuon, sed la homa naturo de la majstro rekonis en tiuj vortoj de bonintenca korinklino la subtilan sugeston de tentiĝo, provi ŝanĝi sian spiritan konduton konsistantan en la daŭrigo de lia tera disdonaco akorde kun la volo de sia Paradiza Patro. Kaj estis ĉar li detektis la danĝeron permesi la sugeston malpersvadi lin, eĉ devenantaj de liaj korinklinemaj kaj lojalaj amikoj, ke li sin turnis al Petro kaj la aliaj apostoloj, dirante: “Iru malantaŭ min. Vi similas la spirito de la kontraŭulo, la tentanto. Kiam vi tiel parolas, vi ne estas sur mia flanko, sed prefere sur la flanko de nia malamiko. Tiamaniere, per via korinklino por mi, vi estigas stumbloŝtonon en mia ago kontraŭ la Patra volo. Ne sekvu la vojojn de la homoj, sed prefere la volon de Dio.”

Kiam ili estis retrankviliĝintaj post la unua ŝoko de la pika admono de Jesuo, kaj antaŭ daŭrigi ilian vojaĝon, la majstro aldiris: “Se iu ajn volas sekvi min, li abnegaciu sin, ĉiutage li prenu siajn responsecojn. Ĉar kiu ajn volas egoiste savi sian vivon perdos ĝin, sed kiu ajn perdas sian vivon por mi kaj la evangelio, savos ĝin. Kiun profiton havas iu ajn, kiu gajnas la tutan mondon, sed perdas sian propran animon? Kion donus homo interŝanĝe de la eterna vivo? Ne hontu pri mi kaj miaj paroloj en ĉi tiu peka kaj hipokrita generacio, same kiel mi ne hontos rekoni vin kiam glore mi aperos antaŭ mia Patro en la ĉeesto de ĉiuj ĉielaj armeoj. Tamen multaj el vi nun starantaj antaŭ mi nenielgustumos la morton antaŭ vodo tiun regnon de Dio veni en potenco.

Kaj tiel Jesuo klare priskribis al la dekduuloj la doloran kaj konfliktan vojon, kiun ili devus treti se ili volus sekvi lin. Kian ŝokon kaŭzis tiuj paroloj sur tiuj Galileaf fiŝistoj, kiuj persistis sopiri pri tera regno kun honoraj lokoj por ili mem! Sed iliaj lojalaj koroj estis emociitaj per tiu kuraĝa voko, kaj ne unu el ili emis forlasi lin. Jesuo ne estis sendanta ilin solaj en la konflikton; li estis kondukanta ilin. Li petis nur, ke ili brave sekvu.

La dekduuloj malrapide komprenis la ideon, laŭ kiu Jesuo parolis al ili pri io koncernanta la eblecon de sia morto. Ili nur svage komprenis, kion li diris pri sia morto, dum la deklaro pri lia resurekto estis tute registrita en iliaj mensoj. Samtempe, kiel pasis la tagoj, Petro, Jakobo, kaj Johano, memorantaj sian sperton sur la transfiguriĝa monto, sukcesis pli plenan komprenon pri kelkaj el tiuj temoj.

Dum la tuta asocio de la dekduuloj kun ilia Majstro, nur kelkafoje ili vidis tiel brilegan rigardon kaj aŭdis tiel akrajn parolojn de riproĉo, kiel tiuj direktitaj al petro kaj la aliaj en tiu okazo. Jesuo estis ĉiam pacienca kontraŭ iliaj homaj difektoj, sed ne fronte al la tuj- okazonta minaco kontraŭ la programo nepre sukcesigi ĝisfine la volon de sia Patro pri la cetero de sia tera kariero. La apostoloj estis litere stuporaj; ili estis konsternitaj kaj hororigitaj. Ili ne povis trovi vortojn por esprimi sian ĉagrenon. Malrapide ili ekkomprenis, kion la Majstro estis devonta elteni, kaj kiujn spertojn ili estis devontaj travivi kun li, sed ili ekspertis al la realeco de tiuj venontaj eventoj longetempe post tiuj unuaj aludoj pri la minaca tragedio de liaj lastaj tagoj.

Silente Jesuo kaj la dekduuloj foriris por sia kampadejoen la Parko de Magadan, irantaj per la vojo de Kapernaumo. Kiel la posttagmezo pasis, kvankam ili ne konversis kun Jesuo, ili multe konversaciis inter ili, kaj Andreo interparolis kun la Majstro.

8. ĈE PETRO

Ili krepuske alvenis en Kapernaumon, kaj rekte iris tra netrafikplenaj stratoj en la hejmon de Simono Petro por vespermanĝi. Dum Davido Zebedeo pretiĝis por elkonduki ilin al la alia flanko de la lago, ili restadis ĉe Simono, kaj jesuo vizaĝesploranta Petron kaj la aliajn apostolojn, demandis: “Tiun posttagmezon, dum vi kune marŝis, pri kio vi tiel serioze diskutadis inter vi?” La apostoloj silentis, ĉar multaj el ili estis daŭrigintaj la diskutadon ekita apud la Monto Hermono pri la situacioj , kiujn ili havus en la venonta regno; kiu estus la plej granda, kaj tiel plu. Jesuo , scianta tion, kio okupis iliajn mensojn tiun tagon, faris signon al unu el la Petraj infanetoj, lokmetis lin inter li kaj ili, kaj diris: “vere, vere, mi diras al vi, krom se vi ŝanĝas kaj iĝas similaj al tiu etulo, vi faros malmulte da progreso en la ĉiela regno. Kiu ajn humiliĝos kaj iĝos simila al tiu etulo, iĝos la plej granda en la ĉiela regno. Iu ajn tiel akceptas infaneton akceptas min. Kaj kiuj akceptas min ankaŭ akceptas tiun, kiu sendis min. Se vi volas estis la unuaj en la regno, serĉu alporti tiujn bonajn veraj ojn al viaj fratoj en la karno. Sed iu ajn stumbligas unu el tiuj infanetoj, estus pli bone por li, se muelŝtono estus alligita al lia kolo kaj tiel estus ĵetita en la maron. Se tio, kion vi per viaj manoj faras aŭ per viaj okuloj vidas, ofendas en la progreso de la regno, oferu tiujn karajn idolojn, ĉar estas pli bone eniri en la regno sen multe da amataj aĵoj de la vivo, prefere ol alkroĉiĝi al tiuj idoloj kaj troviĝi ne antaŭvidita en la regno. Sed supre de ĉio, viglu ne malrespekti unu el tiuj infanetoj, ĉar iliaj anĝeloj ĉiam kontemplas la ĉielajn armeojn.”

Kiam Jesuo estis finita paroli, ili enŝipiĝis kaj marveturis ĝis Magadan.