Kajero 157084

En Cezareo de Fililpo

Antaŭ ol Jesuo elkondukas la dekduulojn por mallonga restado en la ĉirkaŭaĵojn de Cezarea-Filipo, li sciigis, pere de la mesaĝistoj de Davido, ke li iros en Kapernaumon por renkonti sian familion la dimanĉon 7-an de aŭgusto. Tiu vizito estis preparita por okazi en la ŝipkonstruejo de Zebedeo. Davido Zebedeo aranĝis kun Jude, la Jesua frato, por ke la tuta familio de Nazareto ĉeestu - Maria kaj ĉiuj fratoj kaj fratinoj de Jesuo.Jesuo kun Andreo kaj Petro iris por renkonti ilin en tiu rendevuo. Maria kaj la infanoj havis certe la intencon honori tiun rendevuon, sed okazis, ke grupo da Fariseoj, konantaj la ĉeeston de Jesuo kontraŭflanke de la lago en la Filipaj teritorioj, decidis konsulti Marian por lerni de ŝi kie li povus esti. La alveno de tiuj Jerusalemaj senditoj grande perturbis Marian, kaj notantaj la sreĉitecon kaj la nervozecon de la tuta familio, ili konkludis, ke Jesuo devis esti vizitonta ilin. Konsekvence ili instaliĝis en la hejmo de Maria, petis plifortigojn kaj pacience atendis la Jesuan alvenon. Kompreneble, tio efike malhelpis la familion honori tiun rendevuon kun Jesuo. Plurfoje dum la tago tiel bone Jude kiel Rut strebis trompi la vigleatenton de la Fariseoj provante sendi mesaĝon al Jesuo, sed estis vane.

Frue en la posttagmezo Davidaj mesaĝistoj alportis al jesuo mesaĝon laŭ kiu la Fariseoj kampadis sur la domosojlo de lia patrino, kaj do li neniel provis viziti sian familion. Denove, sen neniu peko de unu el ili, jesuo kaj lia familio ne sukcesis kontaktiĝi.

1. LA KOLEKTISTO DE LA TEMPLA TAKSO

Dum Jesuo, kun Andreo kaj Petro, restadis sur la lagbordo proksime de la ŝipkonstruejo, templa kolektisto venis al ili, kaj rekonanta Jesuon, aparte rilatis kun Petro kaj diris: “Ĉu via Majstro pagas la templan takson?” Petro estis inklina montri indignon je la penso, ke Jesuo devus supoze kontribui al la konservado de la religiaj agadoj de siaj deklaritaj malamikoj, sed, notanta apartan esprimon sur la vizaĝo de la kolektisto, li prave konjektis, ke lia celo konsistis enkapti ilin pro la rifuzo pagi la kutiman duonsiklon por la subteno de la templaj diservoj en Jerusalemo. Konsekvence, Petro replikis: “Kompreneble la Majstro pagas la templan takson. Atendu ĝe la pordo, kaj mi baldaŭ revenas kun la takso.”

Petro tro rapide estis parolinta, ĉar Judaso transportanta iliajn fondojn estis kontraŭflanke de la lago. Nek li, nek lia frato, nek Jesuo havis kian ajn monon. Kajsciantaj, ke la Fariseoj estis atendantaj ilin, ili ne povis facile iri al Betsaida por serĉi monon. Kiam Petro parolis al Jesuo pri la kolektisto kaj diris al li, ke li estis promesinta doni la monon, Jesuo diris:”Se vi estas promesinta, tiam vi devas pagi. Sed kun kio vi respektos vian promeson? Ĉu vi estas reiĝonta fiŝisto por honori vian promeson? Tamen, Petro, estas bone en tiuj cirkonstancoj, ke ni pagas la takson. Lasu al tiuj homoj neniun okazon ofendiĝi pro nia sinteno. Ni atendos tie dum vi enŝipiĝas kaj fiŝkaptadas, kaj kiam vi estos vendintaj ilin je la vendejo tie for, pagu la kolektiston por ĉiuj ni tri.”

Tiu tuta interparolado estis aŭdita de la sekreta mesaĝisto de Davido, kiu staris proksime, kaj ĉi-lasta faris signon al asociito, kiu fiŝkaptis ne malproksime de la bordo, rapide veni. Kiam Petro pretiĝis enŝipiĝi por ekfiŝi, tiu mesaĝisto kaj lia fiŝkaptista amiko ofertis al li plurajn grandajn korbojn da fiŝoj kaj helpis al li alporti ilin al la proksima fiŝvendisto, kiu aĉetis la fiŝkapatĵon, sufiĉe paganta, por ke, kun tio, kion la Davida mesaĝisto aldonis, la templa takso estis honorita por la triuloj. La kolektisto akceptis la takson, foroferanta la punon por malfrua pago, ĉar ili estis kelkiam for de Galileo.

Ne estas strange, ke vi havas historion pri la Petra kaptaĵo de fiŝo, kiu havis ciklon en ĝia faŭko. Dum tiu epoko, multaj historioj pri trezoroj malkovritaj en la fiŝaj faŭkoj estis plejoftaj , tiaj rakontoj de kvazaŭaj mirakloj estis komuna temo. Jen do, kiam Petro forlasis ilin por iri al la boato, Jesuo duonhumure rimarkis: “Strangas, ke la reĝaj filoj devas tributi; kutime estas la eksterlandoj, kiuj estas taksitaj por la ministrado de la kortego, sed estas plenumenda de ni provizi neniun stumbloŝtonon al la aŭtoritatuloj. Kuraĝon! eble vi kaptos la fiŝon kun la ciklo en ĝia faŭko.” Post tiuj Jesuaj paroloj kaj la baldaŭa reapero de Petro kun la templa takso, ne surprizas, ke la epizodo pli malfrue estis pligrandigita, kiel la miraklo rakontita de la verkisto de la Matea evangelio.

Jesuo, kun Andreo kaj Petro, atendis proksime de la marbordo ĝis preskaŭ la subiro. Mesaĝistoj alportis mesaĝon al ili, laŭ kiu la domo de Maria estis ankoraŭ sub gardado; do, je la noktiĝo, la paciencaj triuloj enŝipiĝis kaj malrapide remis al la orienta bordo de la Galilea maro.

2. EN BETSAIDA-JULIAS

La lundon 8-an de aŭgusto, dum Jesuo kaj la dek du apostoloj kampadis en la parko de Magadan proksime de Betsaida-Julias, pli ol cent kredantoj, la evangelistoj, la virina grupo kaj aliaj koncernatoj pri la starigo de la regno, venis el Kapernaumo por konferenco. Kaj multaj Fariseoj lernintaj, ke Jesuo estis tie, ankaŭ venis. Tiam kelkaj Sadukeoj estis kuniĝintaj kun la Fariseoj en iliaj klopodoj por enkapti Jesuon. Antaŭ ol iri en la privata konferenco. kun la kredantoj, Jesuo kunvenis kaj la Fariseoj ĉeestis, kaj ili incitadis la Majstron kaj aliamaniere serĉis konfuzi la kunvenon. Diris la movadestro de la agitantoj: “Mastro, ni ŝatus, ke vi donu al ni signon de via aŭtoritato por instrui, kaj tiam, kiam okazis tiu signo, ĉiuj homoj scios, ke vi estis sendita de Dio.” Kaj Jesuo respondis al ili: “Kiam alvenas la vespero vi diras estos bela vetero, ĉar la ĉielo estas ruĝa; kiam alvenas la mateno vi diras estos malbela vetero, ĉar la ĉielo estas ruĝa kaj minaca. Kiam vi vidas nubon leviĝanta okcidente, vi diras ekpluvos kvazaŭ per siteloj; kiam la vento blovas el la sudo, vi diras brulvarmego estas alvenonta. Kial, tiel bone kapablantaj distingi la vizaĝon de laĉieloj, vi estas tiel komplete nekapablaj distingi la signojn de la tempoj? Al tiuj kiuk volus koni la veron, jam signo estis donita; sed al malbonintenca kaj hipokrita generacio, neniu signo estos donita.”

Kiam Jesuo estis tiel parolinta, li izoloĝis kaj preparis la vesperan konferencon kun siaj adeptoj. Estis decidita intrepreni komunan mision tra ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de Dekapolo tuj post kiam jesuo kaj la dekduuloj estos revenitaj el sia projektita vizito en Caezarea-Filipo. La Majstro partprenis al la planizado por la Dekapola misio, kaj forpe-tanta la ĉeestantaron, diris: “Mi diras al vi, priatentu pri la provoko de la Fariseoj kaj Sadukeoj.Ne estu trompitaj pro ilia demonstro de grava erudicio kaj pro ilia profunda lojaleco kontraŭ la religiaj formoj. Nur zorgu pri la spirito de la viva vereco kaj la povo de vera religio. Ne estas la timo de morta religio , kiu savos vin, sed preferevia fido en vivanta sperto kontraŭ la spiritak realecoj de la regno. Ne lasu vin blindigi er antaŭjuĝoj kaj paralizi per timo. Ne permesu al la repekto kontraŭ la tradicioj perversigi vian komprenon tiagrade, ke viaj okuloj ne vidas kaj viaj oreloj ne aŭdas. la celo de la religio ne konsistas en alporti pacon, sed prefere sekurigi la progreson. Paco en la koro aŭ progreso en la menso ne povas ekzisti, se vi ne enamiĝas al vero, al idealoj de eternaj realaĵoj. Viva aŭ morta vojoj estas antaŭ vi - la kondamindaj plezuroj de la tempo aŭ la justaj realaĵoj de la eterneco. Ekde nun vi devus ekliberigi vin de la tima kaj duba sklaveco, dum vi eniras en la atendejon de la nova vivo de fido kaj espero. Kaj kiam la sentoj de servado kontraŭ viaj samuloj aperas en via animon ne subpremu ilin, kiam amemaj emocioj kontraŭ viaj proksimuloj fontas en via koro, esprimu tiajn sentojn de korinklino pere de inteligenta ministerio pri la realaj bezonoj de viaj samuloj.”

3. PETRA KONFESO

Frumatene la mardon, Jesuo kaj la dekduuloj forlasis la Parkon de Magadan por iri al Cezarea-Filipo, la ĉefurbo de la teritorio de la Tetrarko Filipo. Cezarea-Filipo kuŝis en regiono de mirinda beleco. Ĝi nestis en ĉarma valo inter pitorekaj montetoj, kie Jordano abunde fontis el subtera groto. Norde la altaĵoj de Monto Hermono estis klare videblajn, kaj ĝuste sude de la montetoj videblis mirinda vidaĵo de la Jordana almonto kaj la Galilea maro.

Jesuo estis irinta sur Monton Hermonon dum sia frua sperto pri la aferoj de la regno, kaj nun, dum li estis eniranta en la lasta fazo de sia laboro, li deziris reveni al tiu monto de provo kaj triumfo, kie li esperis, ke la apostoloj povus gajni novan vidmanieron pri siaj responsecoj kaj akiri novan forton por la tujokazontaj malfacilaĵoj. Dum la vojaĝo, proksime kiam ili pasis sude de la Akvoj de Merom, la apostoloj inter ili ekis paroli pri siaj freŝdataj spertoj en Fenicio lak aliloke, kaj rakonti kiamaniere ilia mesaĝo estis akcep- tita, kaj kiel la diferencaj popoloj konsideris ilian Majstron.

Dum la paŭzo por tagmanĝi, Jesuo subite metis al la dekduuloj la unuan demandon, kiun li estis neniam metinta al ili pri si mem. Li metis tiun surprizan demandon: “Kiu do homoj diras, ke mi estas?”

Jesuo estis pasiginta longajn monatojn instruadi tiujn apostolojn pri la naturo kaj karaktero de la ĉiela regno, kaj li bone sciis, ke la tempo estis venita komenci instrui ilin pri sia propra naturo kaj sia persona rilato kun la regno. Kaj nun, dum ili sidis sub morisoj, la Majstro pretiĝis teni unu el la plej gravaj seancoj de sia longa asocio kun la elektataj apostoloj.

Pli ol duono el la apostoloj partoprenis respondante la jesuan demandon. Ili diris al li, ke li estis konsiderita kiel profeto, aŭ kiel eksterordinara viro de ĉiuj, kiuj konis lin; ke eĉliaj malamikoj grande timis lin, klarigantaj liajn povojn akuzante lin estikoalicigita kun la princo de la demonoj. Ili diris al li; ke iuj en Judeo kaj Samario, kiuj ne estis persone renkontinta lin, opiniis, ke li estis Johano la Baptisto restarigita el la morto. Petro klarigis, ke en diversaj okazoj kaj de diverspecaj personoj, li estis komparita kun Moseo, Elija, Jesaja, kaj Jeremia. Post kiam Jesuo estis aŭdinta tiun raporton, li stariĝis, kaj rigardante ĉirkaŭ li la dekduulojn duoncirkle sidajn, li surprize kaj insiste montris ĉiujn per larĝa gesto de sia mano, kaj demandis, “Sed kiu vi diras, ke mi estas?” Estis momento de streĉita silento. La dekduuloj ne forlasis la okulojn de la Majstro, kaj tiam Simono Petro eksalye stariĝante, ekkriis: “Vi estas la liberiganto, la Filo de la vivanta Dio.” Kaj la dek unu sidantaj apostoloj interkonsentite stariĝis, per tio indikantaj, ke Petro estis parolinta en la nomo de ĉiuj ili.

Post kiam Jesuo estis farinta al ili signon residiĝi, kaj dum li staris antaŭ ili, li diris: “Tio estis revelaciita al vi de mia Patro. La horo estas veninta, kiam vi devas koni la veron pri mi. Sed nune mi komisias vin por diri tion al neniu. Ni foriru de ĉi tie.

Tiam ili daŭrigis sian vojaĝon al Cezarea-Filipo, malfrue alvenantaj tiun vesperon kaj haltantaj ĉe Celsus, kiu atendis ilin. La apostoloj malmulte dormis tiun nokton; ili ŝajnis senti, ke grava evento en iliaj vivoj kaj en la laboro de la regno estis okazinta.

4. DIRO RILATE PRI LA REGNO

Ekde la eventoj de la Jesua bapto de Johano kaj la ŝanĝo de la akvo en vinon en Kana, la apostoloj estis, en diferencaj momentoj, virtuale akceptintaj lin kiel Mesio. Dum mallongaj periodoj, iuj el ili reale kredis, ke li estis atendata liberiganto. Sed apenaŭ tiaj esperoj naskiĝis en iliaj koroj, la majstro tuj dispecigis ilin pere de iu frapanta parolo aŭ seniluziiga ago. Longtempe ili estis en stato de maltrankviliĝo kaŭzita de la konflikto inter la konceptoj pri la atendata Mesio, kiu akaparis iliajn mensojn, kaj la sperto de ilia eksterordinara asocio kun tiu eksterordinara viro, kiu akaparis iliajn korojn.

Malfrumatene tiun merkredon, la apostoloj ariĝis en la ĝardeno de Celsius por la tagmanĝo. Dum la pli granda parto de la nokto kaj de kiam ili etis leviĝintaj tiun matenon, Simono Petro kaj Simono Zelotes estis konvinke laborintaj por alkonduki ĉiujn siajn fratojn ĝis tutkore akcepti la Majstron, ne simple kiel la Mesio, sed ankaŭ kiel la dia Filo de la vivanta Dio. Ambaŭ Simonoj preskaŭ samopiniis pri sia taksado pri Jesuo, kaj ili diligente laboris por alkonduki ĉiujn siajn fratojn plene akcepti iliajn vidpunktojn. Kvankam Andreoplusekurigis la ĝeneralan direktadon de la apostolaro, lia frato, pli kaj pli kaj interkonsentite iĝis la proparolanto de la dekduuloj.

Ĉiuj sidis en la ĝardeno je tagmezo, kiam la Majstro aperis. Ili havis dignajn kaj solenajn esprimojn, kaj ĉiuj stariĝis, kiam li alproksimiĝis al ili. Jesuo relasis la etoson per tiu amika kaj frata rideto, kiu estis tiel karakteriza de li kiam liaj adeptoj tro serioze konsideris sin aŭ eventojn pri ili. Pere de ordona gesto, li indikis, ke ili devis sidiĝi. Neniam denove la dekduuloj salutis sian Majstron stariĝante, kiam li venis al ili. Ili komprenis, ke li ne aprobis tian eksteran demonstron de respekto.

Post kiam ili estis tagmanĝintaj kaj komencintaj diskuti pri la planoj por la sekvontarondiro de Dekapolo, Jesuo subite grontflanke rigardis ilin, kaj diris: “Nun, kiam unu tuta tago estas pasinta post via aprobo pri la Petra deklaro koncernanta la identecon de la Homa Filo, mi volus demandi al vi, ĉu vi konservas vian konkludon?” aŭdante tion, la dekduuloj stariĝis, kaj Simono Petro, farante kelkajn paŝojn antaŭen al Jesuo, diris: “Jes, Majstro, ni konservas ĝin. Ni kredas, ke vi estas la Filo de la vivanta Dio.’ Kaj Petro sidiĝis kun siaj fratoj.

Jesuo ankoraŭ stare diris al la dekduuloj: “Vi estas miaj elektataj ambasadoroj, sed mi scias, ke en tiuj cirkonstancoj, vi ne povus nutri tian kredon, kiel rezulto de simple homa kono. Ĝi estas revelacio de la siprito de mia Patro en la sekreto de viaj animoj. Kaj kiam, do, via faras tian konfeson dank’al la klarvideco de la spirito de mia Patro, kiu loĝas en vi, mi estas kondukita proklami, ke sur tiu fundamento mi konstruos la fratecon de la ĉiela regno. Sur tiu roko de spirita realeco, mi konstruos la vivan templon de spirita frateco en la eternaj realaĵoj de mia Patro. Ĉiuj fortoj de malbono kaj la armeoj de peko ne superos kontraŭ tiu homa frateco de dia spirito. Kaj dum la spirito de mia Patro ĉiam estos la dia gvidisto kaj la mentoro de ĉiuj, kiuj eniras en la ligoj de tiu spirita gefrataro, al vi kaj al viaj posteuloj, mi nun konfidas la ŝlosilojn de la eksterna regno - la aŭtoritaton sur la tempaj aferoj - la sociaj kaj ekonomaj faktoroj de tiu asocio de geviroj kiel gefratoj de la regno. Kaj denove li konsilis al ili por la momento, diri al neniu, ke li estas la Filo de Dio.

Jesuo ekfidis al la lojaleco kaj tuta honesteco de siaj apostoloj. La Majstro opiniis, ke fido kiel tiu, kiun ĵus estis montrintaj liaj elektataj delegitoj sendube povus suferi la malfacilajn venontajn aflijtojn, kaj eliri el la ŝajna elruiniĝo de ĉiuj iliaj esperoj por eniri en la novan lumon de nova diepoko, kaj per tio kapabli antaŭeniri por lumigi mondon mergita en mallumon. Tiun tagon la Majstro ekkredis en la fido de siaj apostoloj, krom unu.

Kaj de tiu tago, tiu sama Jesuo konstruadis tiun vivan templon sur tiu sama eterna fundamento de sia dia fileco, kaj per tio tiuj kiuj ekkonscias esti filoj de Dio, estas homaj ŝtonoj, kiuj konstutuas tiun vivantan templon de fileco stariĝanta al la gloro kaj honoro de la saĝeco kaj amo de la eterna Patro de la spiritoj.

Kaj kiam Jesuo estis tiel parolinta, li instigis la dekduulojn aparte iri en la montetojn por serĉi saĝecon, forton, kaj spiritan gvidadon, ĝis la momento de la vespera manĝo. Kaj ili faris kiel la Majstro admonis ilin.

5. NOVA KONCEPTO

La nova kaj esenca faktoro en la Petra konfesio estis la klara malkontesto, ke Jesuo estis la Filo de Dio, de lia nekontestebla dieco. Ekde lia bapto kaj la geedziĝo en Kana tiuj apostoloj estis diverse konsiderindaj lin kiel la Mesion, sed ne apartenis al la Juda koncepto, ke la nacia liberiganto estos dia. La Judoj ne estis instruadintaj, ke la Mesio devos deveni de la dieco; li devis esti la “sanktoleita unu,” sed ili estis malmulte prikonsiderintaj lin kiel “la Filo de Dio.” En la dua konfeso, pli da insisto estis metita sur la kombinata naturo, la ĉiela fakto laŭ kiu li estis la Filo de la Homo kaj la Filo de Dio, kaj estas sur tiu granda vero de la unuigo de la homa naturo kun la dia naturo, ke Jesuo deklaris li konstruos la ĉielan regnon.

Jesuo estis serĉinta vivi san vivon sur tero kaj kompletigi sian disdonacan mision kiel Filo de la Homo. Liaj adeptoj estis pretitaj konsideri lin kiel la atendata Masio. Scianta, ke li neniam povos plenplenumi iliajn misiajn atendojn, li strebis modifi ilian koncepton pri la Mesio tiel bone, ke li partie povis kontentigi iliajn atendojn. Sed li rekonis nun, ke tiu plano povus malfacile kaj plene sukcesi. Do, la aŭdace elektis malkaŝi la trian planon - senhezite anonci sian diecon, rekoni la veron de la Petra konfeso, kaj rekte proklami al la dekduuloj, ke li estis Filo de Dio.

Dum tri jaroj Jesuo estis proklaminta , ke li estis la “Filo de ‘ Homo,” kaj dum tiuj tri samaj jaroj, la apostoloj estis pli kaj pli insistintaj pri la fakto, ke li estis la atendata Juda Mesio. Li nun malkaŝis, ke li estis la Filo de Dio, kaj sur la koncepto de la kombinata naturo de la Filo de la Homo kaj la Filo de Dio, li decidis konstruadi la ĉielan regnon. Li estis decidinta sin deteni de ĉia ajn strebado por konvinki ilin, ke li ne estis la Mesio. Li nun aŭdace intencis reveli al ili, kiu li estas, kaj ignori ilian decidon persisti konsideri lin kiel la Mesio.

6. LA SEKVANTAN POSTTAGMEZON

Jesuo kaj la apostoloj restis ankoraŭ unu tagon en la hejmo de Celsus, atendantaj la alvenon de mesaĝistoj de Davidi Zebedeo kun fondoj. Post la disfalo de la Jesua popolareco ĉe la amaspopolo, okazis granda malaltiĝo de enspezo. Kiam ili atingis Cezarea-Filipo, la disponebla mono estis malplena. Dum tia momento, Mateo tute malinklinis forlasi Jesuon kaj liajn kompanojn, kaj krome li ne havis disponeblaj proprajn fondojn por doni al Judaso, kiel antaŭe estis tiel ofte la okazo. Tamen Davido Zebedeo estis antaŭvidinta tiun probablan malgrandiĝon de enspezo; kaj li konsekvence estis instrukciinta siajn mesaĝistojn agi kiel monkolektistoj por la ekzilitaj apostoloj kaj ilia Majstro, dum ili vojaĝis tra Judeo, Samario, kaj Galileo. Tiel, la vesperon de tiu tago, tiuj mesaĝistoj alvenis el Betsaida alportantaj sufiĉajn fondojn por subteni la apostolojn kaj ilian Majstron ĝis ilia reveno kaj ilia foriro por la Dekapola rondiro. Tiam Mateo atendis havi vendomonon de sia lasta parto de proprietaĵo en Kapernaumo, kaj sin aranĝis, por ke tiuj fondoj estu anonime transdonitaj al Judaso.

Nek Petro, nek la aliaj apostoloj havis tre adekvatan koncepton pri la Jesua dieco. Ili apenaŭ koprenis, ke tio estis la komenco de nova epoko en la kariero de ilia Majstro sur tero, la tempo, kiam la instruisto-resanigisto iĝis la nove konceptita Mesio - la Filo de Dio. De nun, nova tono aperis en la Majstra mesaĝo. Ekde nun, lia unika vividealo estis la revelaciado de la Patro, dum lia unika ideo en lia instruado estis prezenti al sia universo la personigo de tiu plejsupera saĝeco, kiu nur povas esti komprenita vivante ĝin. Li venis, por ke ĉiuj povu havi la vivon, kaj abunde havi ĝin.

Nun Jesuo eniris en la kvaran kaj lastan stadion de sia homa vivo en la karno. La unua stadio estis lia infaneco, la jaroj dum kiuj li estis nur svage konscia pri sia origino, sia naturo, sia destino kiel homa estaĵo. La dua stadio estis la pli kaj pli mem-konsciaj jaroj de juneco kaj maturiĝanteco, dum kiuj li pli klare sukcesis kompreni sian dian naturon kaj homan mision. Tiu dua stadio finiĝis kun la spertoj kaj revelacioj asociitaj al lia bapto. La tria stadio de la tera sperto de la Majstro daŭris de la bapto tra la jaroj de lia ministerio kiel instruisto kaj resanigisto, kaj kulminis dum tiu esenca horo de la Petra konfeso en Cezarea-Filipo. Tiu tria periodo de lia tera vivo inkluzivis la tempon , dum kiu liaj apostoloj kaj liaj senperaj adeptoj konis lin kiel la Filo de la Homo, kaj lin konsideris kiel la Mesion. La kvara kaj lasta periodo de lia tera kariero komencis tie ĉi en Cezarea-Filipo, kaj daŭris ĝis la krucumado. Tiu stadio de lia ministerio estis karakterizita per lia konfeso de dieco kaj inkluzivis la faritaĵojn de lia lasta jaro en la karno. dum la kvara periodo, la plejmulto de liaj adeptoj ankoraŭ konsideris lin kiel la Mesio, sed la apostoloj konis lin kiel la Filo de Dio. La Petra konfeso markis la komencon de la nova periodo de la plej kompleta realigado de la vero de lia plejsupera ministerio kiel disdonaca Filo sur Urantio kaj por tuta universo, kaj la rekonon de tiu fakto, almenaŭ svage, de liaj elektataj ambasadoroj.

Tiel Jesuo ilustris en sia vivo, kion li instruadis en sa religio, la kreskadon de la spirita naturo per la tekniko de vivanta progreso. Li ne emfazis, kiel pli malfrue faris liaj adeptoj, sur la senĉesa lukto inter la animo kaj la korpo. Li prefere instruadis, ke la spirito estis facile venka sur ambaŭ, kaj efika en la profita repaciĝo de granda parto de tiu intelekta kaj instinkta militado.

De tiu tempo nova signifo ligiĝas al ĉiuj Jesuaj instruoj. Antaŭ Cezarea-Filipo li prezentiĝis kiel la mastro-instruisto pri la regna evangelio. Post Cezarea-Filipo, li aperis ne simple kiel instruisto, sed kiel la dia delegito de la eterna Patro, kiu estas la centro kaj cirkonferenco de tiu spirita regno, kaj estis postulatan ke li faru ĉion tion, kiel homa estaĵo, la Filo de la Homo.

Kiel instruisto, kaj sekve kiel instruisto-resanigisto, Jesuo estis sincere peninta alkonduki siajn adeptojn en la spiritan regnon, sed ili ne konsentis al tio. Li bone sciis, ke lia tera misio ne povus plenplenumi la mesiajn atendojn de la Juda popolo; la iamaj profetoj estis preskribintaj Mesion, kiu neniam povus ekzisti. Li serĉis establi la Patran regnon kiel Filo de Dio, sed liaj adeptoj ne volis sin riski en la aventuron. Jesuo, vidante tion, tiam elektis renkonti mezvoje siajn fidelulojn kaj tiel farante, prepariĝadis por malkaŝe preni sur sin la rolon de la disdonaca Filo de Dio.

Konsekvence, tiun tagon dum Jesuo parolis al ili en la ĝardeno, la apostoloj aŭdis multajn novajn deklarojn, inter kiuj iuj ŝajnis strangaj eĉ al ili. Interalie ili aŭskultis surprizajn anoncojn tiajn, kiaj la jenaj:

“De nun, se iu volas partopreni en nia komunumo, li prenu sur sin la devojn de la fileco, kaj li sekvu min. Kaj kiam mi ne estos plu kun vi, ne pensu, ke la mondo traktis vin pli bone, ol ĝi estos traktinta vian Majstron. Se vi amas min, preparu vin pruvi tiun korinklinon per via diligenteco fari la plejsuperan sinoferon.”

“Kaj bone notu miajn parolojn: Mi ne venis por alvoki la justulojn, sed la pekulojn. La Filo de la Homo ne venis por esti helpita, sed por helpi kaj disdonaci sian vivon kiel donacon por ĉiuj. Mi deklaras al vi, ke mi venis por serĉi kaj savi tiujn, kiuj estas eraritaj.

“Neniu en tiu mondo nun vidas la Patron krom la Filo, kiu venis el la Patro. Sed se la Filo estos levita, li altiros al li ĉiujn homojn, kaj iu ajn kredas tiun veron, pri la kombinata naturo de la Filo, estos dotita per vivo, kiu estas pli ol eterna daŭro.

“Ni ne ankoraŭ povas malkaŝe proklami, ke la Filo de la Homo estas la Filo de Dio, sed tio estas revelaciita al vi, tial mi aŭdace parolas al vi pri tiuj misteroj. Kvankam mi fizike ĉeestas antaŭ vi, mi estas veninta el Dio la Patro. Pli frue ol Abraham estis, mi estas. Mi vere venis el la Patro en tiun mondon, kiel vi estas koninta min, kaj mi deklaras al vi, ke mi devas nun forlasi tiun mondon, kaj repreni la laboron de mia Patro.”

“Kaj nun, prenante en kalkulo mian averton, laŭ kiu la Filo de la Homo ne plenumos la atendojn de viaj patroj, kiel ili konceptis la Mesion, ĉu via fido povas kompreni la veron de tiuj deklaroj? Mia regno ne estas de tiu mondo. Ĉu vi povas kredi la veron pri mi, malgraŭ la fakton, ke, kvankam la vulpoj havas kuŝejon kaj la birdoj de la ĉielo haves netojn, mi ne havas kie kuŝi mian kapon?”

“Malgraŭe, mi diras al vi, la patro kaj mi estas unu. Kiu vidis min vidis la Patron. Mia Patro agas kun mi pri ĉiuj tiuj aferoj, kaj li neniam lasos min sola en mia misio, kiel same mi neniam delasos vin, kiam baldaŭ vi iros proklami tiun evangelion tra la tuta mondo.

“Kaj nun mi estas aparte alkondukinta vin kun mi , por ke dum mallonga momento vi povu kompreni de vi mem la gloron kaj kapti la grandecon de la vivo, al kiu mi estas invitinta vin: la fida aventuro establi la regnon de mia Patro en la koroj de la homoj, konstruadi mian komunumon de vivanta asocio kun la animoj de tiuj, kiuj kredas tiun evangelion.

“La apostoloj silente aŭskultis tiujn aŭdacajn kaj surprizajn asertojn; ili estis stuporaj. Kaj ili disiĝis en malgrandaj grupoj por diskuti kaj mditi la Majstrajn parolojn. Ili estis konfesintaj, ke li estis la Filo de Dio, sed ili ne povis kapti la plenan signifon de tio, kion ili estis alkondukitaj fari.

7. ANDREA KONFERENCO

Tiun vesperon, Andreo prenis sur lin mem havi personan kaj profundigitan interpa- roladon kun ĉiu el siaj fratoj, kaj li havis profitajn kaj kuraĝigajn konversaciojnkun ĉiu el siaj asociitoj, krom Judaso Iskarioto. Andreo neniam estis ĝuinta tiel intiman personan asocion kun Judaso, kiel kun la aliaj apostoloj, kaj do li ne estis atribuinta seriozan gravecon al la fakto, ke Judaso neniam estis libere kaj konfidence kontaktinta la ĉefon de la apostolaro. Sed Andreo estis nun tiel turmentita pro la Judasa sinteno, ke pli malfrue en la vespero, post kiam ĉiuj apostoloj estis profunde dormantaj, li vizitis Jesuon kaj prezentis la kialon de sia anksieco al la Majstro. Diris Jesuo: “Ne estas malprave, Andreo, ke vi venas al mi pri tiu afero, sed estas nenio, kion ni povas pli fari; nur iru konservadante tutkonfidon en tiu apostolo, kaj diru nenion al liaj fratoj pri tiu interparolado kun mi.”

Kaj tio estis ĉio, kion Andreo povis akiri de Jesuo. Ĉiam estis iu strangeco inter tiu Judeano kaj liaj Galileaj fratoj. Judaso estis ŝokita pro la morto de Johano la Baptisto, plurfoje severe efendita pro la majstraj riproĉadmonoj, elrevitaj kiam Jesuo rifuzis esti reĝigita , humiligita kiam li fuĝis la Fariseojn, ĉagrenita kiam li rifuzis akcepti la defion de la Fariseoj doni signon, konsternita pro la rifuzo de lia Majstro sin helpi per manifestadoj de povon kaj pli greŝdate deprimita kaj iafoje senkuraĝa pro la senenhava disponebla financo. Kaj al Judaso mankis la stimulo de la homamasoj.

Ĉiu el la aliaj apostoloj estis laŭ iu mezuro kaj diversaj gradoj same kortuŝitaj pro tiuj samaj defioj kaj travivaĵoj, sed ili amis Jesuon. Almenaŭ ili devis ami la Majstron pli ol Judaso , ĉar ili akompanis ĝis la amara fino.

Devena de Judeo, Judaso prenis, kiel persona ofendo, la freŝdatan rekomendon de Jesuo al la apostoloj “malfidi la ĝermon de la Fariseoj”; li estis inklina konsideri tiun atentigon kiel aluda referenco al li mem. Sed la granda eraro de Judaso konsistis en la fakto, ke, kiam Jesuo sendis siajn apostolojn por izole preĝi, Judaso, anstataŭ eniri en sinceran komunecon kun la spiritaj fortoj de la universo, sin allasis al pensoj de homa timo kaj persistis en la ministrado de subtilaj duboj pri la Jesua misio, kaj ankaŭ sin fordonis al sia malfeliĉa tendenco ministri sentojn de revenĝo.

Kaj nun Jesuo volis alkonduki siajn apostolojn kun li sur lMonton Hermonon, kie li estis decidinta inaŭguri sian kvaran fazon de tera ministerio, kiel Filo de Dio. Kelkaj el ili ĉeestis dum lia bapto en Jordano, kaj estis vidintoj de la komenco de lia kariero, kiel Filo de la Homo, kaj li deziris, ke iuj el ili ankaŭ ĉeestu kaj aŭdu lian aŭtoritaton por ekposedi la novan kaj publikan rolon de Filo de Dio. Konsekvence, la matenon de la vendredo 12-an de aŭgusto, Jesuo diris al la dekduuloj: “Aĉetu proviantojn kaj pretiĝu foriri al la monto tien for, kie la spirito demandas al mi iri por akiri la dotojn ebligantaj al mi fini mian teran laboron. Mi volus alkonduki miajn fratojn, por ke ili povu ankaŭ esti fortigitaj cele al la malfacilaj tempoj de pasado kun mi tra tiu sperto.