Kajero 156084

La restado en Tiro kaj Cidono

La vendredon 10-an de Junio posttagmeze, Jesuo kaj liaj asoccitoj alvenis proksimume de Sidono, kie ili haltis ĉe riĉa virino, kiu estis pacientino en la hospitalo de Betsaida, dum kiam Jesuo estis kulmine de sia popola favoro. La evangelistoj kaj apostoloj estis loĝantaj kun siaj amikoj en la senpera najbarejo, kaj ili ripozis ĝis post la Sabata tago en tiu refreŝiga kadro. Ili pasigis preskaŭ du kaj duono semajmojn en Sidono kaj la ĉirkaŭurbo, antaŭ ol prepariĝi viziti la marbordajn urbojn norden.

Tiu junia Sabato estis tre kvieta tago. La evangelistoj kaj apostoloj estis tute absorbiĝintaj en siaj meditadoj pri la Majstraj diskursoj rilataj al la religio, kiujn ili estis aŭskultintaj dum la vojiro al Sidono. Ĉiuj estis kapablaj kompreni ion el tio, kion li diris al ili, sed neniu el ili plene kaptis la gravecon de lia instruo.

1. SIRIA VIRINO

Apud la domo de Karuska, kie la Majstro loĝis, vivis Siria virino, kiu estis aŭdinta pri Jesuo kiel granda resanigisto kaj instruisto, kaj la Sabatan posttagmezon, ŝi venis alkondukante sian malgrandan filinon. La infanino, ĉirkaŭ dek du jarojn aĝata, estis afliktita pro gravaj nervozaj perturboj karakterizitaj per konvulsoj kaj aliaj angordonaj manifestadoj.

Jesuo estis ŝarĝinta siajn asociitojn nenion diri pri lia ĉeesto en la hejmo de Karuska, klariginte, ke li deziris ripozi. Ili estis obeintaj instrukciojn de sia Majstro, tamen la servantino de Karuska estis irinta en la hejmon de tiu Siria virino, Norana, por informi ŝin, ke Jesuo loĝis en la hejmo de sia mastrino, kaj estis kuraĝiginta tiun angoran patrinon alkonduki sian afliktitan filinon celante ŝian resanigon. Tiu patrino, kompreneble, kredis, ke ŝia infano estis demonha- vanta, malpura spirito.

Kiam Norana alvenis kun sia filino, la ĝemeloj Alfeus elsplikis helpe de interpretisto, ke la Majstro estis ripozanta, kaj ne povis esti malkvietigita; je kio replikis Norana, ke ŝi kaj la infanino restos tie, ĝis kiam la Majstro estos fininta ripozi. Ankaŭ Petro strebis prudentigi ŝin kaj persvadi ŝin hejmeniri. Li klarigis, ke Jesuo estis laca pro multe da intruadoj kaj resanigoj, kaj li estis veninta en Fenicion por periodo de kvieteco kaj ripozo. Sed estis vane; Norana ne volis foriri. Pri la Petraj petegoj, ŝi replikis nur: “Mi ne foriros, ĝis kiam mi estos vidinta vian Majstron.” Mi scias, ke li povas elpeli la demonon el mia infanino, kaj mi ne foriros, ĝis kiam la resanigisto estos rigardinta mian filinon.”

Tiam Tomaso serĉis forpeli la virinon, sed ankaŭ vane. Al li ŝi diris: “Mi havas fidon, via Majstro povas elpeli tiun demonon, kiu turmentas mian infaninon. Mi aŭdispri liaj potencaj laboraĵoj en Galileo, kaj mi kredas je li. Kio trafis vin, liajn disĉiploj, ke vi forpelas tiujn, kiuj venas serĉi la helpon de via Majstro?” Kaj kiam ŝi estis tiel parolinta, Tomaso eksiĝis.

Tiam antaŭenpaŝis Simono Zelotes por riproĉadmoni Noranan. Diris Simono: “Virino, vi estas Greke-parolanta paganino, kaj ne estas juste je la nomo de vi esperi, ke la Majstro prenu la panon promesitan al la infanoj de la favorata hejmenaro kaj ĵetu ĝin al la hundoj.” Sed Norana rifuzis ofendiĝi pro la Simona pikparolo, ŝi replikis nur: “Jes, mastro, mi komprenas viajn parolojn. Mi estas nur hundo laŭ la vidpunkto de la Judoj, sed koncerne vian Majstron, mi estas kredanta hundo. Mi estas decidinta, ke li vidos mian filinon, ĉar mi estas persvadita, ke se li nur rigardos ŝin, li resanigos ŝin. Kaj eĉ vi, ulo mia, ne aŭdus senigi la hundojn pri la privilegio akiri la pecetojn, kiuj hazarde elfalas el la tablo de la infanoj.”

Ĝuste dum tiu momento violenta konvulsio ekkaptis la malgrandan junulinon antaŭ ĉiuj ili, kaj la patrino ekkriis: “Jen, vi povas vidi, ke mia infanino estas demonhavanta de malpura spirito. Se nia malbonŝanco ne impresas vin, ĝi kortuŝos vian Majstron, pri kiu estis dirita al mi, ke li amas ĉiujn homojn kaj aŭdacas eĉ resanigi la Nejudojn, kiam ili kredas. Vi ne estas dignaj esti liaj disĉiploj. Mi ne foriros, ĝis kiam mia infanino estas resanigita.”

Jesuo, kiu estis aŭdinta tiun tutan konversacion tra malfermita fenestro, tiam eliris, kun granda miro de ili, kaj diris: “O, virino, granda estas via fido, tiel granda, ke mi ne povas rifuzi tion, kion vi deziras; iru vian vojon pace. Via filino jam estis resanigita.” Kaj de tiu horo la knabineto estis bonfarta. Dum Norana kaj la infanino adiaŭis, Jesuo insiste petis al ili paroli al neniu pri tiu evento; kaj dum liaj asociitoj obeis tiun peton, la patrino kaj la infanino ne ĉesis proklami la fakton de la resaniĝo de la malgranda junulino tra la tuta kamparo, kaj eĉ en Sidono, tiel ke Jesuo trovis prudenta ŝanĝi sian loĝejon post kelkaj tagoj.

La sekvantan tagon, dum Jesuo instruadis siajn apostolojn, komentanta la resanigon de la filino de la Siria virino, li diris: “Kaj tutlonge de la vojo tiel estis; vi vidas mem, kiel la Nejudoj estas kapablaj montri savan fidon kontraŭ la instruoj de la evangelio de la ĉiela regno. Vere, vere, mi diras al vi, ke la Patra regno estos prenita de la Nejudoj, se la infanoj de Abraham ne estas emaj montri sufiĉan fidon por eniri en ĝi.”

2. INSTRUADO EN SIDONO

Enirante en Sidono, Jesuo kal liaj asociitoj pasis sur pont, la unua ponto, kiun multaj el ili estis vidantaj. Dum ili marŝis sur tiu ponto, inter aliaj aferoj Jesuo diris: “Tiu mondo estas nur ponto; Vi povas pasi sur ĝi, sed vi ne devus projekti konstrui loĝejon sure.”

Kiam la dudekkvaruloj komencis siajn laborojn en Sidono, Jesuo restadis en hejmo ĝuste norde de la urbo, la domo de Justa kaj ŝia patrino Bernice. Jesuo instruadis la dudekkvarulojn ĉiumatene ĉe Justa, kaj ili malkoncentriĝis en Sidono por instruadi kaj prediki dum la posttagmezoj kaj vesperoj.

La apostoloj kaj evangelistoj estis grande kuraĝigitaj pro la maniero, per kiu la Nejudoj de Sidono ricevis ilian mesaĝon; dum ilia mallonga restado, multaj estisakiritaj pro la regno. Tiu periodo de ĉirkaŭ ses monatoj en Fenicio estis fruktodona tempo en la tasko gajni animojn; sed la postaj Judaj verkistoj de la evangelioj alkutimiĝis senkonsodere pasi sur la rakonto de tiu varmkora akcepto de la Jesuaj instruoj, de tiuj Nejudoj, ĝuste kiam tiel granda nombro en lia propra popolo imobiliziĝis kontraŭ li.

Per multaj manieroj tiuj Nejudaj kredantoj ŝatis la Jesuajn instruojn pli plene ol la Judoj. Multaj el tiuj Greke-parolantaj Sirofenicoj sukcesis scii, ke ne nur Jesuo estis kiel Dio, sed ankaŭ, ke Dio estis kiel Jesuo. Tiuj tiel-nomataj paganoj akiris bonan komprenon de la Jesuaj instruoj pri la unuformeco de la leĝoj de tiu mondo kaj la tuta universo. Ili komprenis la instruon, laŭ kiu Dio lasas impresi al li de neniu persono, raso, aŭ nacio; laŭ kiu ne estas favorismo en la nomo de la Universala Patro; laŭ kiu la universo plene kaj ĉiam obeas leĝojn kaj estas tutcerte fidinda. Tiuj Nejudoj ne timis Jesuon; ili aŭdacis akcepti lian mesaĝon. Dum la postaj epokoj la homoj estis kapablaj kompreni Jesuon; sed ili timis lin.

Jesuo klarigis al la dudekkvaruloj, ke li ne estis fuĝinta el Galileo ĉar al li mankis la kuraĝo alfronti liajn malamikojn. Ili komprenis, ke li ne ankoraŭ estis preta por malfermita konflikto kontraŭ la estigata religio, kaj ke li ne serĉis iĝi martiro. Estis dum unu el tiuj konferencoj en la hejmo de Justa, ke la Majstro unue diris al siaj apostoloj: “Eĉ malgraŭ ĉielo kaj tero pasos, ne pasos miaj verecaj paroloj.”

La temo de la Jesuaj instruoj dum la restado en Sidono estis spirita progreso. Li diris al ili, ke ili ne povis halti; ili devis antaŭeniri en la rektecon aŭ regresi en la malbonon kaj pekon. Li admonis ilin “forgesu tiujn aferojn rilatajn al la estonteco, dum vi progresas por embrakigi la pli grandajn realaĵojn de la regno.” Li insiste petis al ili ne kontentiĝi per sia infaneco en la evangelio, sed peni atingi la plenan staturon de dia fileco spiritkomunece en la komunumo de la kredantoj.

Diris Jesuo: “Miaj disĉiploj ne devas nur ĉesi fari la malbonon sed ankaŭ fari la bonon; vi ne devas nur esti purigitaj je ĉia konscia peko, sed vi devas rifuzi gastigi eĉ la sentojn de kulpeco. Se vi malkontestas viajn pekojn, ili estas pardonitaj; do vi devas konservi senpekan konsciencon.”

Jesuo grande ŝatis la akran senson de humuro, kiun tiuj Nejudoj montris. Estis tiel bone la senso de humuro aperigita de Norana, la Siria virino, kiel ŝia granda kaj persista fido, kiuj tiel tuŝis la koron de la Majstro kaj petis pro lian mizerikordon. Jesuo grande bedaŭris, ke lia popolo — la Judoj — tiel malhavis humuron. Li diris iufoje al Tomaso: “Miaj samnacianoj havas troan memestimon; ili estas preskaŭ nakapablaj taksi la humuron. La prema religio de la Fariseoj neniam estus povinta aperi en popolo havanta senson de humuro. Al ili mankas logiko; ili kribras muŝetojn kaj englutas kamelojn.”

3. VOJAĜO NORDEN LAŬ LA MARBORDO

La mardon 28-an de Junio, la Majstro kaj liaj asociitoj forlasis Sidonon, vojirantaj laŭ la marbordo ĝis Porfireon kaj Heldua. Ili estis bone akceptitaj de la Nejudoj, el kiuj multaj estis gajnitaj por la regno dum tiu semajno de instruado kaj prediko. La apostoloj predikadis en Porfieron, kaj la evangelistoj instruadis en Heldua. Dum la dudekkvaruloj estis tiel okupitaj per sia laboro, Jesuo forlasis ilin dum periodo de tri aŭ kvar tagoj, por iri al la marborda urbo de Beirut, kiun li vizitis kun Siriano nomata Malĥ, kiu estis kredanto, kaj estis en Betsaida dum la antaŭa jaro.

La merkredon 6-an de Julio, ĉiuj revenis en Didonon kaj restis en la hejmo de Justa ĝis la matena dimanĉo, kiam ili foriris al Tiro, laŭirante la marbordon suden tra Sarepta kaj alvenis en Tiron la london 11-an de Julio. Dum tiu periodo la apostoloj kaj la evangelistoj estis alkutimiĝintaj labori inter tiuj tiel-nomataj Nejudoj, kiuj reale devenis ĉefe de la antaŭaj Kanaanaj triboj, kies semida origino estis ankoraŭ pli antaŭa. Ĉiu el tiuj popoloj parolis la Grekan lingvon. La apostoloj kaj la evangelistoj estis tre surprizitaj observi la fervoron de tiuj Nejudoj por aŭskulti la evangelion, kaj rimarki la tujpretecon per kiu multaj el ili kredis.

4. EN TIRO

De la 11-a de Julio ĝis la 24-a de Julio ili instruadis en Tiro. Ĉiu el la apostoloj prenis kun si unu el la evangelistoj, kaj tiam duope ili instruadis kaj predikis en ĉiuj partoj de Tiro kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. La poliglota loĝantaro de tiu aktiva haveno ĝoje aŭskultis ilin, kaj multaj estis baptitaj en la ekstera komunumo de la regno. Jesuo starigis sian stabejon en la hejmo de Judo nomata Jozefo, kredanto, kiu vivis ĉirkaŭ je kvin aŭ ses kilometroj sude de Tiro, ne malproksime de la tombo de Hiram, kiu estis reĝo de la urbo-ŝtato de Tiro dum la epoko de Davido kaj Salomo.

Ĉiutage, dum tiu dusemajna periodo, la apostoloj kaj evangelistoj eniris en Tiron tra la vojo de la Aleksandra ĝeto por konduki malgrandajn kunvenojn, kaj ĉiunokte la plejmulto el ili revenis en la kampadejon de la Jozefa domo sude de la urbo. Ĉiutage kredantoj eliris el la urbo por interparoli kun Jesuo en lia restadejo. La Majstro nur unufoje parolis en Tiro, la posttagmezon 20-an de Julio, kiam li instruadis la kredantojn pri la Patra amo kontraŭ la tuta homaro, kaj pri la misio de la filo revelacii la Patron al ĉiuj homaj rasoj. Estis tia intereso kontraŭ la evangelio de la regno inter tiuj Nejudoj, ke okaze de tiu evento, la pordoj de la Melkart templo estis malfemita al li, kaj estas interesa noti, ke poste Kristana kirko estis konstruita sur la loko mem de tiu malnova templo.

Multaj el la ĉefoj de la manufakturo de Tira purpuro, la tinkturo, kiu famkonatigis Tiron kaj Sidonon en la tuta mondo, kaj kiu tiel multe kontribuis al ilia mondskala komerco kaj kunestanta riĉiĝo, kredis al la regno. Kiam, post malmulte da tempo, la provizo de la maraj bestoj, kiuj estis la fonto de tiu tinkturo, komencis malpliĝi, tiuj fabrikistoj de purpuro ekserĉadis novajn loĝlokojn de tiuj konkuloj. Kaj tiel ili elmigris ĝis ĉe la limoj de la tero, kaj ili kunportis kun ili la mesaĝon de la patreco de Dio kaj la frateco de la homo — la evangelion de la regno.

5. JESUA INSTRUADO EN TIRO

Tiun vendredan posttagmlezon, dum sia parolado, Jesuo unue rakontis al siaj adeptoj la historion de la blanka lilio, kiu levas ĝian puran kaj neĝan kapon alte en la sunlumo, dum ĝiaj radikoj estas enterigitaj en la ŝlimo kaj la fango de la maliluminata subgrundo. “Same,” li diris, mortemula homo, dum li havas la radikoj de sia origino kaj esto en la besta humtero de la homa naturo povas per fido plilevigi sian spiritannaturon en la sunlumon de ĉiela vero kaj reale evidentigo la noblajn frukrojn de la spirito.”

Tio estis dum tiu ĉi sama prediko, ke Jesuo uzis sian unuan parabolon pri sia propra metio — ĉarpentado. Dum sia rekomendo por “bone konstrui la fundamenton por la kreskado de nobla karaktero de spiritaj dotoj,” li diris: “Por produkti la fruktojn de la spirito, vi devas naskiĝi en spirito. Vi devos esti instruita kaj kondukita de la spirito se vi deziros vivi plene spiritan vivon inter viaj samuloj. Sed ne faru la eraron de la stulta ĉarpentisto, kiu malŝparas valoran tempon por kvadratigi, mezuri kaj glatigi sian vermoboritan kaj interne putritan trabon, ĉar kiam tiel li estas pasiginta sian tutan labortempon sur ĝin, li devas ĝin reĵeti kiel neuzebla en la fundamento de la konstruaĵo, kiun li deziras konstrui kaj kiu devas ne cedi al la atakoj de tempo kaj ŝtormoj. Ĉiu homo devas fari sin certa, ke la intelekta kaj morala fundamento de sia karaktero estos adkvata por subteni la superstrukturon de lia disvolviĝanta kaj nobliĝanta spirita naturo, por tiel transformi la mortemulan menson kaj, en asocio kun tiu ĉi rekreita menso, plenumadi la ellaboradon de la animo de senmorta destino. Via spirita naturo — la kune kreita animo — estas viva ĝermo, sed la menso kaj moralo de la individuo estas la humtero el kiu devas ŝpruci tiuj ĉi superaj evidentigoj de homa disvolviĝo kaj dia destino. La humtero de la evoluanta animo estas homa kaj materia, sed la destino de tiu ĉi kombinata kreitaĵo, menso kaj spirito, estas spirita kaj dia.”

Tiun ĉi saman vesperon Natanaelo demandis al Jesuo : “Majstro, kial ni preĝas Dion ne konduki nin al la tentiĝo, kiam ni bone scias dank’al via revelacio pri la Patro, ke neniam li faras tiajn tentojn?” Jesuo respondis Natanaelon:

“Ne mirindas, ke vi metas tiajn demandojn, ĉar vi ekkonas la Patron kiel mi konas lin, kaj ne kiel lin tiel svage divenis la unuaj Hebreoj. Vi bone scias kiel niaj prapatroj inklinis vidi Dion en preskaŭ ĉiuj eventoj. Ili serĉis la manon de Dio en ĉiuj naturaj okazoj kaj en ĉiu nekutima epizodo de homa sperto. Ili interrilatigis Dion kun bono kaj ankaŭ malbono. Ili opiniis li mildigis la koron de Moseo kaj malmoligis la koron de Faraono.. Kiam homo arde deziris fari bonan aŭ malbonan agon, li estis en ĝia kutimo raporti tiujn nekutimajn emociojn deklarante: ‘La Sinjoro parolis al mi dirante, faru tion ĉi aŭ faru tion, iru tien ĉi aŭ tien.’ Konsekvence, ĉar homoj travivis tiel oftajn kaj tiel violentajn tentiĝojn, niaj prapatroj baldaŭ kredis, ke Dio tiel kondukis ilin por ilin provi, puni aŭ fortigi. Sed vi, fakte, nun pli bone scias. Vi scias ke ĉiuj homoj tro ofte travivas tentiĝon kaŭze de la puŝo de sia propra egoismo kaj pro la impulsoj de siaj bestaj naturoj. Kiam vi estas tentita kaj dum vi honeste kaj sincere rekonas la tentiĝon ĝuste kiel ĝi estas, mi laŭde konsilas al vi inteligente reorienti la energiojn de spirito, menso kaj korpo, kiuj serĉas esprimiĝi, al pli altaj kanaloj kaj idealimaj celoj. Tiamaniere viaj tentiĝoj povas esti transformitaj en superajn tipojn de tonusaltiga ministero, dum vi preskaŭ komplete evitas tiujn ĉi malsparajn kaj malfortigantajn konfliktojn inter besta kaj spirita naturoj.

”Sed lasu min atentigi vin kontraŭ la malsaĝa entrepreno venki tentiĝon per la klopodo anstataŭi unu deziron per alia kaj supoze supera deziro dank’al la simplaforto de la homa volo. Se vi reale deziras venki la tentiĝojn de la malsupera naturo, vi devas akiri la avantaĝan spiritan pozicion, sur kiu vi estos reale kaj certe disvolviĝinta efektivajn intereson kaj amon al pli altaj kaj pli idealismaj formoj de konduto, kiujn via menso deziras substitui al malsuperaj kaj malpli idealismaj sintenokutimoj konsi-deritaj de vi kiel tentiĝojn. Tiamaniere, vi estos liberigita per spirita transformado prefere ol esti pli kaj pli premita pro la trompa subpremo de homaj deziroj. Malnova kaj malsupera estos forgesita dank’al la amo por la nova kaj supera. Beleco ĉiam venkas malbelecon en la koro de ĉiuj kiuj estas iluminataj per la amo pri vero. Ekzistas potenca povo en la elĵeta energio de nova kaj sincera spirita korinklino. Mi denove diras al vi, ne submetiĝu al malbono, sed prefere venku malbonon per bono.”

Longtempe dum la nokto la apostoloj kaj evangelistoj daŭrigis meti demandojn, kaj pri tiuj ĉi multnombraj temoj, ni prezentas la jenajn pensojn redonitaj laŭ moderna frazeologio:

Vigla ambicio, inteligenta juĝo kaj matura saĝeco estas nemalhaveblaj por materia sukceso. Ĉefeco dependas de natura kapablo, diskreteco, privola povo kaj decidemo. Spirita destino dependas de fido, amo kaj sindonemo al la vereco — malsata kaj soifa pri rekteco — arde deziri trovi Dion kaj esti kiel li.

Ne senkuraĝiĝu eltrovante ke vi estas homa. Homa naturo povas inklini al malbono, sed ne estas imanente peka. Ne estu senkuraĝa pro via malsukceso forgesi viajn bedaŭrindajn spertojn. La eraroj kiujn vi ne sukcesas forgesi en tempo estos forgesitaj en eterneco. Malpeziĝu la ŝarĝon de via animo rapide akirante kosman vidpunkton pri via destino, universan ekspansion de via kariero.

Ne eraru taksi la animan valoron laŭ la mensa neperfekteco aŭ la korpaj apetitoj. Ne juĝu la animon nektaksu ĝian destinon per la simpla normo de malfeliĉa homa epizodo. Via spirita destino estas kondiĉata nur per viaj spiritaj aspiradoj kaj celadoj.

Religio estas la ekskluzive spirita sperto de la evoluanta senmorta animo de Dion-konanta homo, sed morala povo kaj spirita energio estas potencaj fortoj, kiuj povas esti uzitaj por trakti malfacilajn sociajn situaciojn kaj solvi kompleksajn ekonomiajn problemojn. Tiuj ĉi moralaj kaj spiritaj dotoj riĉigas ĉiujn homajn nivelojn kaj donas al ili pli da signifo.

Vi vivos mallarĝan kaj etaniman vivon se vi lernos ami nur tiujn kiuj amas vin. Fakte, homa amo povas esti reciproka, sed dia amo estas malferma kaj socia en sia tuta serĉado de kontentigo. Malpli da amo estas en kreitaĵa naturo, pli granda estas ĝia bezono de amo, kaj pli la dia amo serĉas la kontentigon de tia bezono. Amo neniam estas egoisma, kaj ĝi ne povas esti konservita por si. Dia amo ne povas esti retenita; ĝi devas esti malavare elverŝita.

Kredantoj pri la regno devus posedi implicitan fidon, tutanime kredi al la certa triumfo de rekteco. Konstruistoj de la regno devas esti konvinkitaj pri la vero de la evangelio de eterna saviĝo. Kredantoj devas pli kaj pli lerni kiel foriĝi de la maltrankvila vivo — eviti la turmentojn de materia ekzisto — refreŝigante la animon, inspirante la menson kaj renovigante la spiriton per adora komuneco.

Dion-konantaj individuoj ne kuraĝiĝas pro malfeliĉo aŭ estas malgajaj pro malkontentigo. Kredantoj estas imunaj kontraŭ la deprima konsekvenco de puremateriaj renversoj; spiritaj vivantoj ne estas perturbitaj pro la cirkonstancoj de la materia mondo. Kandidatoj por la eterna vivo estas praktikistoj de revigliga kaj konstruiga tekniko por alfronti ĉiujn sortoŝanĝojn kaj turmentadoj de mortemula vivo. Ĉiun tagon kiun vera kredanto vivas, li trovas pli facile fari la justan aferon.

Spirite vivi potence pligrandigas veran mem-respekton. Sed mem-respekto ne estas mem-admiro. Mem-respekto ĉiam estas kun-ordigita kun la amo kaj servado kontraŭaliaj. Ne eblas respekti vin mem pli ol vi amas vian najbarulon; la unua estas la mezuro de la kapableco de la alia.

Laŭmezure, kiel la tagoj pasas, ĉiu vera kredanto iĝas pli lerta por altiri siajn samulojn al la amo de eterna vereco. Ĉu vi estas pli inĝenia por riveli bonecon al homaro hodiaŭol hieraŭ? Ĉu vi pli bone kapablas rekomendi rektecon tiun jaron ol la lastan jaron? Ĉu pli kaj pli artoplene vi superas la teknikon por alkonduki la malsatajn animojn en la spiritan regnon?

Ĉu viaj idealoj estas sufiĉe altaj por garanti vian eternan savon, dum viaj ideoj estas sufice praktikaj por igi vin utilan civitanon, kiu funkcias sur tero asocie kun viaj mortemulaj samuloj? Spirite, via civitaneco estas en la ĉielo; en la karno, vi ankoraŭestas civitanoj de la teraj regnoj. Redonu al Cezaro la materiajn aĵojn, kaj al Dio la spiritajn.

La mezuro de la spirita kapableco de la evoluanta animo estas via fido en vereco kaj via amo kontraŭhomo, sed la mezuro de via homa karakteroforto estas via kapableco por kontraŭstari la imponon de malpardonemoj, kaj via kapableco eviti nutri nigrajn pensojn fronte al profunda ĉagreno. Malsukceso estas la vera spegulo, en kiu vi povas honeste vivi vian realan memon.

Kiel vi malplijuniĝas pro jaroj kaj plispertiĝas en la aferoj de la regno, ĉu vi plitaktiĝas por trakti ĝenajn mortemulojn kaj plitoleremiĝas por vivi kun obstinaj asociitoj? Takto estas la fundamento de socia influo, kaj toleremo estas la marko de granda animo. Se vi posedas tiujn maloftajn kaj ĉarmajn dotojn, laŭmezure, kiel la tagoj pasos, vi plilertiĝos kaj plispertiĝos en viaj estimindaj streboj por eviti ĉiujn neutilajn sociajn miskomprenojn. Tiaj saĝaj animoj kapablas eviti grandan parton de la malsereneco, kiu estas certe la sorto de ĉiuj, kiuj suferas pro manko de emocia adaptiĝemo, kiuj rifuzas kreski, kaj rifuzas elegante maljuniĝi.

En ĉiuj viaj streboj evitu malhoneste kaj maljuste prediki la veron kaj proklami la evangelion. Ne serĉu nemeritan dankemon kaj arde deziru neniun nepravigitan simpation. Amu, libere ricevu el la du fontoj, kiel dia tiel homa, sendepende de viaj meritoj, kaj libere amu interŝanĝe. Sed, pri ĉiuj aliaj aferoj rilataj al honoro kaj flategado, serĉu nur kion honeste apartenas al vi.

La Dio-konscia mortemulo estas certa pri sia savo; li ne timas la vivon; li estas honesta kaj logikmensa. Li scias kiel brave elteni la neeviteblan suferon; fronte al neeskapebla malfeliĉaĵo li ne plendas.

La vera kredanto ne laciĝas bone fari ĝuste, nur ĉar li estas malhelpita. Malfacilaĵo stimulas la ardon de la amantoj de la vereco, dum obstaklojn nur defias la strebojn de la maltimemaj konstruistoj de regno.

Kaj Jesuo instruadis al ili ankoraŭ multajn aliajn aferojn antaŭ ol ili pretiĝas forlasi Tiron.

La tagon antaŭ ol Jesuo forlasas Tiron por reveni en la region de la Galilea maro, li kunvenigis siajn asociitojn kaj ordonis, ke la evangelistoj revenutra malsama vojo ke tiu antaŭvidita por li kaj la dek du apostoloj. Kiam la evangelistoj estis forlasontaj Jesuon, ili neniam estis plu denove tiel intime asociitaj al li.

6. LA REVENO EL FENICUJO

Dimanĉon la 24-an de Julio, Jesuo kaj la dekduuloj forlasis la hejmon de jozefo, sude de Tiro, kaj sekvis la marbordon ĝis Ptolemais. Ili restadis unu tagon kaj diris kuraĝigajn parolojn al al la kompanio de kredantoj rezidantaj tie. Petro predikis al ili la vesperon de la 25-a de Julio.

Mardon ili forlasis Ptolemais irante interlandon ĝis la ĉirkaŭaĵo de Jotapata uzante la vojo de Tiberiado. Merkredon ili haltis en Jotapata kaj instruadis la kredantojn pri la aferoj de la regno. Ĵaŭdon, ili forlasis Jotapata kaj iris norden sur la vojstreko de Nazareto kaj la Monto Libano ĝis la vilaĝo de Zebulon tra Rama. Vendredon, Ili kunvenis en Rama kaj restis ĝis la morgaŭo de sabato. Ili atingis Zebulon dimanĉon la 31-an, kunvenis vespere kaj foriris la morgaŭon matene.

Forlasante Zebulon, ili iris ĝis la kuniĝo kun la Magdala-Sidona vojo proksima al Giŝala, kaj detie, ili iris al Genezareto sur la okcidentaj marbordoj de la lago de Galileo, sude de Kapernaumo, kie ili estis difinintaj rendevuon kun Davido Zebedeo, kaj ankaŭ intencis organizi koncilion pri la novaj decidoj koncernantaj la laboron de predikado pri la regna evangelio.

Dum mallonga kunparolado kun Davido ili lernigis, ke multaj ĉefoj estis tiam kunigitaj sur la kontraŭa bordo de la lago proksima al Keresa, kaj konsekvence tiun vesperon mem ili boate trairis. Dum tago ili trankvile ripozis sur la montetoj, kaj morgaŭon ili iris en la najbaran parkon, kie la Majstro iam nutris la kvin-mil-ulojn. Tie ili ripozis tri tagojn kaj ĉiutage organizis konferencojn, kiuj estis atente aŭskultitaj de ĉirkaŭ kvindek geviroj, la restaĵo de la iam multnombra kompanio da kredantoj rezidantaj en Kapernaumo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.

Dum tiu ĉi vojaĝa periodo tra la Fenicujo kaj la foresto de Jesuo, liaj malamikoj opiniis ke la tuta movo estis rompita kaj konkludis ke la hasto de Jesuo retiriĝi indikis li estis tiel treege timigita, ke li probable neniam revenus por maltrankviligi ilin. Ĉia ajn kontraŭstaro al liaj instruoj estis preskaŭ kvietigita. Ankoraŭ denove la kredantoj je evangelio publike ekrekunvenis, kaj okazis progresiva sed efektiva plisolidiĝo de ilia fido inter tiuj kiuj estis afliktitaj kaj estis ĵus trapasintaj la grandan deprenon.

Filipo, frato de Herodo, malfervore ekkredis en Jesuo, kaj dirigis ke la Majstro povis libere vivi kaj labori en liaj posedĵoj.

La ordono fermi la sinagogojn de la tuta Judaro por la instruoj de Jesuo kaj ĉiuj liaj sekvantoj provokis negativan kontraŭbaton sur la skribistoj kaj Fariseoj. Tuj post kiam Jesuo retiriĝis kiel polemika kaŭzo, okazis reago inter la tuta Juda popolo; estis ĝenerala indigno kontraŭ la Fariseoj kaj la ĉefoj de la sidedrio en Jerusalemo. Multaj ĉefoj de sinagogoj kaŝe ekmalfermis siajn sinagogojn al Abner kaj liaj asociitoj, pretendante ke tiuj ĉi instruistoj estas sekvantoj de Johano kaj ne disciploj de Jesuo.

Eĉ Herodo Antipaso travivis ŝanĝon de sento lernante ke Jesuo restadis aliflanke de la lago en la teritorio de lia frato Filipo, dirigis al li ke, dum li estis sub-skribinta mandatojn por lia aresto en Galileo, li ne estis tiel permesinta lian areston en Pereo. Tiamaniere indikanta, ke Jesuo ne estus molestita, se li restus ekstere de Galileo; kaj li komunikis tiun saman edikton al la Judoj en Jerusalemo.

Kaj tia estis la situacio ĉirkaŭla unua de aŭgusto, 29 p.K., kiam la Majstro revenis el la misio en Fenicio kaj ekreorganizis siajn disigitajn, afliktitajn kaj plietigitajn fortojn por tiu lasta kaj eventoplerna jaro de sia misio sur tero.

La elementoj de konflikto estas klare desegnitaj, kiam Jesuo kaj liaj asociitoj pretiĝas ekproklami novan religion, la religion de la spirito de vivanta Dio, kiu loĝas en la mensoj de la homo.