Kajero 155084
Baldaŭ post la albordado apud Keresa tiun eventoplenan dimanĉon, Jesuo kaj la dudek kvaruloj iom nordeniris, kie ili tranoktis en bela parko sude de Betsaida-Julias. Ili bone konis tiun bivakan lokon, haltintaj tie antaŭen. Antaŭ ol izoliĝi por la nokto, la Majstro alvokis siajn adeptojn ĉirkaŭ li kaj diskutis kun ili pri la planoj de sia projektita rondo tra Bataneo kaj norde Galile el la Fenicia marbordo.
Diris Jesuo: “Vi devus memori kiel la Psalmisto parolis pri tiu epoko, dirante, ‘Kial furiozaj estas la paganoj, kial vane komplotas la popoloj? La teraj reĝoj surtroniĝas mem, kaj la popolaj estroj kune konsilias kontraŭ la Sinjoro kaj kontraŭ lia sanktoleito, dirante, ni rompu la ligilojn de mizerikordo kaj ni reĵetu la ŝnurojn de amo.”
“Hodiaŭ, vi vidas, ke tio plenimiĝas antaŭ viaj okuloj. Sed vi ne vidos la ceteron de la Psalmista profetaĵo plenumiĝi, ĉar li havis erarajn ideojn pri la Homa Filo kaj lia tera misio. Mia regno estas bazata sur amo, proklamata en mizerikordo, kaj establata pere de neprofitcela servado. Mia Patro ne havas sian sidejon en la ĉielo mokante la paganojn. Li ne estas kolera en sia granda malplaĉo. Vera estas la promeso, laŭ kiu la Filo havos tiujn paganojn (reale siajn nesciajn kaj malklerajn paganojn) kiel heredaĵo. Kaj mi plenbrake, mizerikorde kaj ameme akceptos tiujn Nejudojn. Amema bonkoreco estos montrita kontraŭ ĉiuj tiuj tiel-nomataj paganoj , malgraŭ la malbonvena deklaro de la raporto, kiu asertas, ke la triumfa Filo ‘rompos ilin per fera vergo kaj dispecigos ilin kiel potista vazo.’ La Psalmisto admonis vin ‘time servi la Sinjoron’ - Mi proponas al vi fide ĝui la ekzaltitajn privilegiojn de dia fileco; li ordonas al vi tremante ĝoji; mi admonas vin konfide ĝoji. Li diras, ‘Kisu la Filon, pro timo, ke li ekkoleru kaj vi pereu kiam lia kolero estas ekscitita.’ Sed vi kiuj estas vivintaj kun mi bone scias, ke kolero kaj malbonhumoro ne partoprenas en la starigo de la regno en la homaj koroj. Sed la Psalmisto ekvidis la veran lumon kiam, finanta tiun admonon, li diris: ‘Benita estu tiuj kiuj metas sian fidon sur tiu Filo.’”
Jesuo pluinstruadis la dudek kvarulojn, diranta: “La paganoj ne estas sen ekskuzo, kiam ili koleras kontraŭ ni. ĉar ilia vidpunkto estas limigita kaj mallarĝa, ili estas kapablaj entuziasme koncentri siajn energiojn. Ilia celo estas proksima kaj pli aŭ malpli videbla; tial ili sin fordonas al bravaj kaj efikaj realigoj. Vi kiuj estas deklarintaj eniri en la ĉielan regnon estas sume tro hezitantaj kaj neprecizaj en viainstruada konduto. La paganoj trebas rekte al siaj obĵektivoj. Vi estas kulpaj pri eksceso de kronika sopirado. Se vi deziras eniri en la regnon, kial vi ne spirite sturmkonkeras ĝin, kiel la paganoj ekokupas urbon pere de sieĝo? Vi estas apenaŭ dignaj pri la regno kiam via servo konsistas tiel larĝe en sinteno de bedaŭro pri la estinteco, de ĝemado pri la nuntempo, kaj de vanaj esperoj pri la estonteco. Kial furiozaj estas la paganoj? ĉar ili ne konas la veron. Kial vi langvoras en senutila sopirado? ĉar vi ne obeas la veron. ĉesigu vian sopiradon kaj antaŭeniru por brave fari tion, kio koncernas la starigon de la regno.
En ĉio tio, kion vi faras ne fariĝu partiaj kaj tro specialigitaj. La Fariseoj kiuj serĉas detrui nin vere kredas servi Dion. La tradicio tiel limigis ilin, ke ili estas blindigitaj pro la antaŭjuĝoj kaj harditaj pro la timo. Konsideru la Grekojn, kiuj havas sciencon sen religio, dum la Judoj havas religion sen scienco. Kaj kiam homoj estas tiel trompe alvenigitaj akcepti mallarĝan kaj konfuzan disatomadon de la vero, ilia sola espero de saviĝo estas kunordigiĝi al la vero - konvertiĝi.
Lasu min firme establi tiun eternan veron: Se, dank’ al kun-ordigado kun la vero, vi lernas evidentigi en viaj vivoj tiun justecan plenecon, viaj samuloj serĉos vin por akiri tion, kion vi estas tiel akirinta. La mezuro per kiu la verserĉantoj estas altiritaj al vi reprezentas la mezuron de via verdoto, vian rektanimecon. La grado per kiu vi devas iri al la homoj kun via mesaĝo estas, iumaniere, la mezuro de via manko vivi la plenan aŭ justan vivon, la vivon kun-ordigitan kun la vero.”
Kaj multajn aliajn aferojn la Majstro instruadis al siaj apostoloj kaj evangelistoj, antaŭ ol ili esprimas al li siajn bondezirojn por la nokto kaj serĉas ripozon sur siaj kuŝejoj.
Lundon matene, la 23-an de Majo, Jesuo ordonis al Petro iri al Korazin kun la evangelistoj, dum li foriris kun la dekduuloj al Cezarea-Filipi, tra la Jordana valo ĝis la vojo de Damasko-Kapernaumo, poste nord-oriente ĝis la vojkruco kun la vojo de Cezarea-Filipi, kaj tiam eniri en tiu urbon, kie ili restadis kaj instruadis dum du semajnoj. Ili alvenis dum la posttagmezo de la Mardo 24-an de Majo.
Petro kaj la evangelistoj restadis in Korazin dum du semajnoj, predikantaj la evangelion de la regno al malgranda sed serioza grupo de kredantoj. Sed ili ne estis kapablaj gajni multajn novaj konvertitoj. Neniu urbo en la tuta Galileo donis tiel malmulte da animoj por la regno, kiel Korazin. Konforme al la instrukcioj de Petro la dek du evangelistoj malpli parolis pri la sano - la fizikaj aferoj - sed pli kaj pli vigle predikadis kaj instruadis la spiritajn veraĵojn de la ĉiela regno. Tiuj du semajnoj en Korazin konsistigis por la dek du evangelistoj veran bapton de malprospero, ĉar estis la plej malfacila kaj senprodukta periodo en iliaj karieroj ĝis tiu tempo. Tiel senigitaj je la kontenteco gajni animojn por la regno, ĉiu el ili tre serioze kaj honeste pritaksis sian propran animon kaj ĝiaj progresoj en la vojojn de la nova vivo.
Kiam aperis, ke neniu estis plu emita al la serĉo por eniri en la regnon, Petro, la mardon 7-an de Juno, alvokis siajn asociitojn kaj ili foriris al Cezarea-Filipi por rekuniĝi kun Jesuo kaj la apostoloj. Ili alvenis ĉirkaŭ tagmezo la Merkredon kaj pasigis la tutan vesperon rakonti siajn spertojn inter la nekredantoj de Korazin. Dumla diskutadojde tiu vespero Jesuo denove parolis pri la parabolo de la semanto kaj instruis al ili multe pri la signifo de la ŝajna misfunkcio en la vivaj entreprenoj.
Kvankam Jesuo ne publike instruadis dum tiuj du restadaj semajnoj apud Cezarea-Filipi, la apostoloj plurfoje havis kvietajn vesperajn kunvenojn en la urbo, kaj multaj kredantoj venis ĝis la kampadejo por interparoli kun la Majstro. Tre malmulte estis gajnitaj por la grupo de la kredantoj sekve de tiu vizito. ĉiun tagon Jesuo interparolis kun la apostoloj, kaj ili pli klare distingis, ke nova predikofazo pri la ĉiela regno estis nun komenciĝanta. Ili ekkomprenis, ke “la ĉiela regno ne estas nutraĵo nek trinkaĵo, sed la efektivigado de la spirita gojo akcepti la dian filecon.”
La restado en Cezarea-Filipi estis reala testo por la dek unu apostoloj; estis malfacile por ili vivi tiujn du semajnojn. Ili estis preskaŭ deprimitaj, kaj mankis al ili la perioda stimulado de la entuziasma personeco de Petro. En tiu epoko estis vere granda kaj malfacile eltenebla aventuro kredi je Jesuo kaj sekvi lin. Kvankam ili gajnis malmulte da konvertitoj dum tiuj du semajnoj, iliaj tagaj konferencoj kun la Majstro treege profitis al ili.
La apostoloj lernis, ke la Judoj estis spirite stagnantaj kaj mortiĝantaj, ĉar ili estis kristaligintaj la veron en kredo; Ke kiam la vero estas formuliĝanta kiel demarkacia linio de farisea ekskluziveco anstataŭ servi kiel montraj fostoj de spiritaj gvidado kaj progreso, tiaj instruoj perdas iliajn kreopovajn kaj vivodonajn povojn kaj fine fariĝas simple konservaj kaj fosiliigantaj.
Pli kaj pli ili lernis de Jesuo konsideri homajn personecojn laŭ iliaj kapablecoj en la tempo kaj en la eterneco. Ili lernis, ke multaj animoj pli bone povas estis alkondukitaj ami la nevideblan Dion, kiam ili estas unue lernintaj ami siajn fratojn, kiuj ili povas vidi. Kaj estis pri tio, ke nova signifo estis alligiĝanta al la Majstra deklaro pri la neprofitema sevado al la aliuloj: “Pro tio ke vi faras al unu el la lastaj de miaj fratoj, vi faras tion al mi.”
Unu el la grandaj lecionoj de tiu restado en Cezarea estis pri la origino de la religiaj tradicioj, kun la grava danĝero permesi, ke senso de sakraleco alligiĝu al profanaj aferoj, al komunaj ideoj, aŭ al ĉiutagaj eventoj. Je la eliro el konferenco aperis al ili la instruon, laŭ kiu vera religio estis sincera lojaleco de la homo kontraŭ siaj plej altaj kaj veraj konvinkoj.
Jesuo antaŭsciigis siajn kredantojn, ke se iliaj religiaj celadoj estus nur materiaj, la kreskanta kono pri la naturaj aferoj supozataj origine supernaturaj, grade moviĝus, kaj fine senposedigus ilin de ilia fido je Dio. Anstataŭ tio, se ilia religio estus spirita, neniam povus la progreso de la fizika scienco malkvietigi ilian fidon en eternaj realaĵoj kaj diaj valoroj.
Ili lernis, ke kiam religio estas tutspirite motivata, ĝi plidignigas ĉiun ajn vivon, ĉar ĝi provizas ĝin per altaj celoj, dignigas ĝin per transcendantaj valoroj, inspiras ĝin per notindajn motivoj, kuraĝigante la homan animon per sublima kaj subtenanta espero. Vera religio estas destinata malgrandigi la ekzistecan streĉitecon; ĝi inspiras fidon kaj kuraĝon en la ĉiutaga vivo kaj la senprifitan servon. Fido promocias la spiritan vivoforton kaj fruktodonan rektanimecon.
Jesuo multfoje instruadis al siaj apostoloj, ke neniu civilizacio ne povas survivi al la perdo de la plej bona de sia religio. Kaj li neniam laciĝis montri al la dekduuloj lagrandan danĝeron akcepti religiajn simbolojn kaj ceremoniojn anstataŭ religiaj spertoj. Lia tuta tera vivo estis dediĉita al la misio malridigi la kristaligitaj formojn de religio en la fluidajn liberecoj de lumigita fileco.
ĵaŭdan matenon, la 9-an de Junio, post esti ricevinta la novaĵojn pri la regna progreso, de la Davidaj mesaĝistoj de Betsaida, tiu grupo de dudek kvar verinstruistoj forlasis Cezarea-Filipi por ekvojaĝi al la Fenica marbordo. Ili ĉirkaŭiris la marĉan areon, tra Luz, ĝis la kunliga punkto kun la vojstreko Magada-Monto Libano. De tie ili iris ĝis la interkruciĝo kun la vojo kondukanta al Cidono, kie ili alvenis la Vendredon posttagmeze.
Dum tagmanĝa paŭzo sub la ombro de superelstaranta roka kornico, apud Luz, Jesuo elparolis unu el siaj pli rimarkindaj prelegoj, kiujn liaj apostoloj estis povintaj aŭskulti dum la tuta daŭro de ĉiuj asociaj jaroj kun li. Apenaŭ ili estis eksidintaj por rompi la panon, ke Simono Petro demandis al Jesuo: “Majstro, ĉar, se la ĉiela Patro konas ĉiujn aferojn, kaj ĉar, se lia spirito estas nia subteno por starigi la ĉielan regnon sur tero, kial ni fuĝas la minacojn de niaj malamikoj? Kial ni rifuzas konfronti la malamikojn de la vero?” Sed antaŭ ol Jesuo ekrespondos la Petran demandon, Tomaso intermetis sin kaj demandis: “Majstro, Mi reale ŝatus scii ĝuste kio estas malvera en la religio de niaj Jerusalemaj malamikoj. Kio estas la reala diferenco inter ilia religio kaj la nia? Kial havas tian diversecon de kredo kiam ni malkaŝe deklaras servi la saman Dion?” Kaj kiam Tomaso estis fininta paroli, Jesuo diris: “Kvankam mi ne ignoras la Petran demandon, scianta tute bone kiel estas facile malbone kompreni miajn kialojn por ĝuste nun eviti malkaŝan konflikton kun la estroj de la Judoj, estos pli profite por ĉiu el vi se mi elektas prefere respondi al la Tomasa demando. Kaj tion mi ekfaros kiam vi estos finintaj tagmanĝi.
Tiu memorinda prelego pri la religio, resumata kaj restituata en moderna frazeologio, esprimis la sekvantajn veraĵojn:
La mondaj religioj havas duoblan originon - naturan kaj per revelacio - dum ĉiu ajn epoko kaj inter ia ajn popolo estas trovataj tri malsamajn formojn de religia devoteco. Kaj tiuj tri manifestadoj de la religia bezono estas:
1. Primitiva religio. La seminatura kaj instinkta bezono timi misterajn energiojn kaj adori superajn fortojn, ĉefe religio de fizika naturo, la timoreligio.
2. Civilizacia religio. La progresantaj religiaj konceptoj kaj praktikoj de la ekcivilizantaj rasoj - la mensoreligio - La intelekta teologio bazata sur la aŭtoritato de la establata religia tradicio.
3. Vera religio - la religio de revelacio. La revelacio de supernaturaj valoroj, parta klarvido pri la eternaj realaĵoj, supraĵa vido pri la boneco kaj beleco de la infinita karaktero de la ĉiela Patro - la religio de la spirito kiel ĝi estas demonstrata en la homa sperto.
Jesuo rifuzis senvalorigi la religion de la fizikaj sensoj kaj de la superstiĉaj timoj de la natura homo; tamen li bedaŭris la fakton, ke tia graveco de tiu primitiva formo de adoro supervivas en la religiaj formoj de la plej inteligentaj rasoj de la homaro. Jesuo klarigis, ke la granda diferenco inter la mensoreligio kaj spiritoreligio estas, ke dum la unua estas subtenata per la eklezia aŭtoritato, la dua estas bazata sur la homa sperto.
Kaj sekve la Majstro, dum sia horo de instruado, entreprenis klarigi tiujn veraĵojn:
Ĝis kiam la rasoj iĝas alte inteligentaj kaj pli plene civilizitaj, supervivos multe da tiuj infanaj kaj superstiĉaj ceremonioj, kiuj estas tiel karakterizaj de la evoluaj religiaj praktikoj de primitivaj kaj subevoluintaj popoloj. Ĝis kiam la homa raso progresas ĝis la nivelo de pli alta kaj pli ĝenerala agnosko de la realaĵoj de spirita sperto, grandega nombro de viroj kaj virinoj plumontros personan preferon kontraŭ tiuj aŭtoritataj religioj, kiuj postulas nur intelektan konsenton, kontraste kun la spiritoreligio, kiu okazigas aktivan partoprenon de la menso kaj de la animo en la fida aventuro por lukti kun la rigoraj realaĵoj de la homa sperto.
La akcepto de la tradiciaj religioj de aŭtoritato prezentas simpligan solvon por la homa bezono serĉi kontentigon de siaj ardaj deziroj de spirita naturo. La establitaj, kristaligitaj kaj reglamentitaj religioj de aŭtoritato akirigas pretan rifuĝon al kiu la delira kaj terurigita animo de la homo povas fuĝi kiam ĝi estas sturmita de la timo kaj turmentita de la necerteco. Kiel pagonta prezo por iliaj kontentigoj kaj certecoj, Tia religio postulas al siaj devotuloj nur pasivan kaj pure intelektan konsenton.
Dum ankoraŭ longatempe vivos sur tero tiuj timidaj, timemaj kaj hezitemai individuoj, kiuj preferos tiel gardi siajn religiajn konsoligojn, eĉ se, ligante sian sorton al la aŭtoritataj religioj, ili kompromitas la suverenecon de sia personeco, malnobligas la dignon de mem-respekto, kaj komplete abdikas la rajton partopreni al la plej pasiiga kaj inspira el ĉiuj homaj spertoj: la persona serĉado de la vero, la eŭforio alfronti la danĝerojn de la intelekta malkovro, la decido esplori la realaĵojn de la persona religia sperto, la plejsupera kontentigo esperienci la personan triumfon en la efektiva realigado de la venkopri la spirita fido sur la intelekta dubo, kiel tio estas honeste akirita dum la plejsupera aventuro de ĉiu homa ekzisto - homo serĉanta Dion poi li mem kaj kiel li mem, kaj lin trovanta.
La spiritoreligio signifas strebo, lukto, konflikto, fido, decido, , amo, lojaleco, kaj progreso. La mensoreligio - la teologio de aŭtoritato - postulas malmulte aŭ neniun el tiuj streboj je la nomo de siaj kredantoj. La tradicio estas certa rifuĝo kaj facila vojo por tiuj timemaj kaj senentuziasmaj animoj, kiuj instinkte evitas la spiritajn luktojn kaj la mensajn necertecojn asociitajn al la aŭdaca aventuro de tiuj fidaj vojaĝoj sur la altaj maroj de la neesplorita vero, serĉanta la malproksimajn bordojn de spiritaj realaĵoj tiaj, kiaj ili povas esti malkovritaj de la progresiva homa menso kaj spertiitaj de la evoluanta homa animo.
Tiam Jesuo diris plu dirante: “En Jerusalemo la religiaj estroj estas formulintaj la diverspecajn doktrinojn de siaj tradiciaj instruistoj kaj iamaj profetoj en establita sistemo de intelektaj kredoj, religion de aŭtoritato.La allogo de ĉiuj tiaj religioj estas larĝe mensa. Kaj nun ni estas enirontaj en malpardoneman konflikton kun tia religio de kiam ni estos baldaŭ komencantaj aŭdacan proklamadon de nova religio - religio kiu ne estas religio laŭ la nuna signifo de tiu mondo, religio kiu ĉefe invokas la dian spiriton de mia Patro, kiu loĝas en la menso de la homo; religio kiu eltiros sian aŭtoritaton el la fruktoj de sia akcepto, kiu certe aperos en la persona sperto de ĉiuj, kiuj reale kaj vere iĝas kredantoj pri la veraĵoj de tiu plej alta spirita komuneco.”
Montrante ĉiun el la dudek kvaruloj kaj alvokante ĉiun per lia nomo, Jesuo diris: “Kaj nun, kiu inter vi preferus uzi tiun facilan vojon de konformismo kontraŭ establita kaj fosiligita religio tia, kia tiu defendita de la Jerusalemaj Fariseoj, prefere ol suferi la malfacilaĵojn kaj persekutojn akompanantajn la mision proklami pli bonan vojon de saviĝo por la homoj, dum vi efektivigas la kontentigon malkovri por vi mem la belaĵojn de la realaĵoj de vivanta kaj persona sperto en la eternaj veraĵoj kaj superaj grandanimecoj de la ĉiela regno? Ĉu vi estas timemaj, molaj kaj delikataj? Ĉu vi timas konfidi vian estontecon al la manoj de la vereca Dio, kies vi estas la filoj? Ĉu vi estas malfidemaj kontraŭ la Patro, kies vi estas la infanoj? Ĉu vi estas reirontaj al la facila vojo de la certeco kaj intelekta stagnado de la religio de tradicia aŭtoritato, aŭ ĉu vi estas malmoliĝontaj por antaŭeniri kun mi al tiu necerta kaj malklara futuro de proklamo pri la novaj veraĵoj de la religio de la spirito, la ĉiela regno en la homaj koroj?”
Liaj dudek kvar aŭskultantoj stariĝis intence al sciigi sian unuaniman kaj lojalan respondon al tiu unu el la maloftaj emociaj alvokoj, kiujn Jesuo neniam alparolis al ili, sed li levis la manon kaj ĉesigis ilin, dirante: “Nun separiĝu, ĉiu sin izolu kun la Patro, kaj trovu la neemocian respondon al mia demando, kaj post esti trovinta tian veran kaj sinceran sintenon de la animo, libere kaj aŭdace respondu al mia Patro kaj via Patro, kies la infinita vivo de amo estas la spirito mem de la religio, kiun ni proklamas.”
La evangelistoj kaj apostoloj sin izolis dum mallarĝa momento. Iliaj spiritoj estis ekzaltitaj, iliaj mensoj estis inspiritaj, kaj iliaj emocioj potence kortuŝitaj pro la Jesuaj paroloj. Sed kiam Andreo kunigis ilin, la Majstro nur diris: “Ni daŭrigu nian vojaĝon. Ni foriras al la Fenicio, kie ni restados dum iu tempo, kaj ĉiu el vi devus preĝi la Patron transformi siajn mensajn kaj korpajn emociojn en superaj lojalecoj de menso kaj en pli kontentigaj spertoj de spirit.
Dum ili ekvojaĝis laŭ la vojo la dudek kvaruloj estis silentaj, sed baldaŭ ili komencia paroli unu kun alia, kaj ĉirkam la tria posttagmeze ili ne povis sin teni plu; ili haltis, kaj Patro iris al Jesuo kaj diris: Majstro, vi parolis al ni pri vivo kaj vero. Ni volus aŭdi plu, ni petegas vin ankoraŭ paroli plu al ni pri tiaj aferoj.”
Kaj tiel, dum ili paŭzis en la ombro de manteta flanko, Jesuo pluistruadis ilin pri la religio de la spirito, esence diranta:
Vi estas elirintaj el inter viaj kunuloj, kiuj elektis kontentiĝi per mensoreligio, kiuj arde deziras la sekurecon kaj preferas la konformismon. Vi estas elektintaj interŝanĝi viajn sentojn de aŭtoritata certeco kontraŭ la garantioj de la spirito de la aventurakaj progresiva fido. Vi estas aŭdacintaj protesti kontraŭ la laciganta dependeco de institucia religio kaj reĵeti la aŭtoritaton de la registritaj tradicioj, kiuj hodiaŭ estas konsiderataj kiel parolo de Dio. Nia Patri fakte parolis pere de la paroloj de Moseo, Elija, Jesaja, Amos, kaj Hoŝea, sed li ne ĉesis alporti verparolojn al la mondo post kiam tiuj iamaj profetoj estis finintaj siajn proklamojn. Mia Patro lasas nenion trudi al li de iu ajn raso aŭ generacio per la gracia donaco de la verparolo al epoko kaj la rifuzo al alia. Ne faru la malsaĝaĵo nomi dia tion, kio estas plene homa, kaj ne manku distingi la verparolojn, kiuj ne devenas de la tradiciaj orakoloj de supozata inspiro.
Mi estas invitinta vin denove naskiĝi, spirite naskiĝi. Mi estas invitinta eliri el la aŭtoritata mallumo kaj la religia letargio kaj eniri en la transcendantan lumon, en kiu vi mem povas fari la plej grandan eblan malkovron por la homa animo - la ĉielan sperton trovi Dion por vi mem, en vi mem, kaj de vi mem, kaj tiel plenumi ĉion tion kiel fakto de via propra sperto. Kaj tiel, vi povu pasi de la morto ĝis la vivo, de la tradicia aŭtoritato ĝis la sperto koni Dion; tiel vi pasos de la mallumo ĝis la lumo, de rasia fido heredita, ĝis persona fido akirita per efektiva sperto; kaj per tio vi progresos de mensoteologio transdirita de viaj prauloj ĝis vera religio de spirito, kiu estos edifita en viaj animoj kiel eterna donaco.
Via religio pasos de la simple intelekta kredo en tradicia aŭtoritato en efektivan eks- periencon de tiu vivanta fido kapabla kompreni la realecon de Dio kaj ĉion, kio ternas pri la dia spirito de la Patro. La mensoreligio definitive alligas vin al la estinteco; la spiritoreligio konsistas en progresiva revalacio kaj ĉiam instigas vin al pli altaj kaj pli sanktaj plenumadoj en spiritaj idealoj kaj eternaj realaĵoj.
Dum la aŭtoritata religio povas nun komuniki senton de certa sekureco, vi pagas tian transiran kontentigon la prezon de la perdo de via spirita liberigado kaj religia libereco. Mia Patro ne petas al vi, kiel enira prezo en la ĉielan regnon, ke vi devigu vin konsenti al kredo en aferoj, kiuj estas spirite abomenindaj, malpiaj, kaj mensogaj. Ne estas postulate de vi, ke via propra sento pri la kompato, justeco, kaj vero estu ofendegita per submetiĝo al eksvalida sistemo de religiaj formoj kaj ceremonioj. La spiritoreligio por ĉiam lasas vin liberaj sekvi la veron, kien ajn elkondukas vin la direktivoj de la spirito. Kaj kiu povas juĝi - eble tiu spirito povas havi komuniki ion al tiu generacio, kion aliaj generacioj rifuzis aŭdi?
Honton al tiuj falsaj religiaj instruistoj, kiuj volus regresigi la malsatajn animojn ĝis la malluma kaj malproksima estinteco, kaj forlasi ilin tie! Kaj tiaj estas tiuj malbonsortaj personoj devigitaj al la timo pro ĉiu nova malkovro, dum ili estas afliktitaj pro ĉiu nova revelacio de vereco. La profeto kiu diris, “Kiu estas mense stabiligita en Dio konservos perfektan pacon, ” ne estis simple intelekta kredanto je la aŭtoritata teologio. Tiu homo, kiu konis Dion, estis malkovrinta Dion; li ne nur parolis pri Dio.
Mi admonas vin ĉesigi la praktikon ĉiam citi la malnovajn profetojn kaj laŭdi la heroojn de Israelio, anstataŭ aspiri iĝi vivantaj profetoj de la Plejaltulo kaj herooj de la venonta regno. Honori la iamajn ĉefojn, kiuj konis Dion, fakte povas esti digna, sed kial, agante tiel, vi foroferus la plejsuperan sperton de homa ekzisto: trovi Dionpor vi mem kaj koni lin en viaj propraj animoj?
Ĉiu raso de la homaro havas sian propran mensan perspektivon pri la homa ekzisto; La mensoreligio devas do ĉiam adaptiĝi al tiuj diverspecaj rasiaj vidpunktoj. La aŭtoritataj religioj neniam povas sukcesi unuigon. La unueco de la homoj kaj la frateco de la mortemuloj povas plenumiĝi nur dank’al kaj tra la superdonaco de la spirita religio. La rasiaj mensoj povas malsami, sed la tuta homaro estas loĝata de la sama dia kaj eterna spirito. La espero de la homa frateco povas esti realigita nur kiam, kaj se la oponiĝantaj mensoreligioj de aŭtoritato sorbiĝas per, kaj lasas lokon al la unuiganta kaj nobliganta religio de la spirito. - la religio de persona spirita sperto.
La religioj de aŭtoritato povas nur disigi la homojn kaj oponi la konsciencojn unuj kontraŭ la aliaj; la spiritoreligio progresive kunligos la homojn kaj alkondukos ili iĝi kompate simpatiaj inter ili. la religioj de aŭtoritato postulas de la homoj unuforman kredon, sed tio ne povas esti realigebla dum la nuna stato de la mondo. La religio de la spirito nur postulas unuecon de sperto - unuforman destinon - montriĝanta tutmalsevera kontraŭ la kredodiverseco. La religio de la spirito postulas nur la unuformecon de klarvido, ne la unuformecon de vidpunkto kaj perspektivo. La religio de la spirito ne petas unuformecon de intelektaj opinioj, nur unuecon de spirita sento. La religioj de aŭtoritato kristakiĝas en senvivaj kredoj. La religio de la spirito grandiĝas en la kreskanta ĝojo kaj libero de nobligantaj agoj de amema servado kaj kompata ministerio.
Sed atentu, ke neniu el vi malŝate rigardu la infanojn de Abraham, kiuj travivis tiujn malbonajn tagojn de tradicia sterileco. Niaj prapatroj sin dediĉis al persistaj kaj pasiigaj serĉoj pri Dio, kaj ili trovis lin kiel neniu alia tuta raso de homoj neniam konis lin de la tempo de Adam, kiu konis multajn el tiuj aferoj, ĉar li meme estis Filo de Dio. Mia Patro ne mankis rimarki la daŭran kaj nelacigeblan lukton de Israelio por trovi kaj koni Dion, de la epoko de Moseo. Dum generacioj, la Judoj ne ĉesis peni, ŝviti, ĝemi, agi, kaj elteni la suferojn kaj sperti la dolorojn de popolo miskonata kaj malestimata, ĉio tio por proksimiĝi iom pli al la eltrovo de la vereco pri Dio. Kaj malgraŭ ĉiuj malsukcesoj kaj malfortoj de Israelio, niaj prapatro, progresive, de Moseo ĝis la epoko de Amos kaj Hoŝea, pli kaj pli rivelis al la tuta mondo neniam pli klaran kaj pli veran bildon de la eterna Dio. Tiel estis preparita la vojo por ankoraŭ plej granda revelacio de la Patro, al kiu vi estis alvokitaj partopreni.
Neniam forgesu, ke nur unu aventuro estas pli kontentiga kaj pasiiga ol la provo eltrovi la volon de la vivanta Dio, kaj tiu aventuro estas la plejsupera sperto honeste strebi por fari tiun dian volon. Kaj ne manku memori, ke la volo de Dio povas esti farita en ia ajn tera okupado. Iuj metioj ne estas sanktaj kaj aliaj profanaj. Ĉiuj aferoj estas sanktaj en la vivoj de tiuj, kiuj estas spirite kondukitaj; tio estas subordigitaj al la vereco, nobligitaj per la amo, superitaj per la kompato, kaj moderaj per la senpartieco - la justeco. La spiriton kiun mia Patro kaj mi sendos en la mondon ne estas nur la Vera Spirito sed ankaŭ la spirito de idealisma beleco.
Vi devas ĉesi serĉi la parolon de Dio en la paĝoj de la malnovaj racontoj de la teologia aŭtoritato. De nun tiuj kiuj estas naskitaj de la spirito de Dio distingos la parolon de Dio el tie, ke ĝi ŝajnas prenas sian originon. La dia vereco ne devasesti malaltigita ĉar la vojo de vojo de ĝia atribuado estas ŝajne homa. Multaj el viaj fratoj akceptas la teorion de Dio, dum ili spirite mankas kompreni la ĉeeston de Dio. Kaj tio estas ĝuste la kialo por kiu mi estas tiel ofte instruidinta al vi, ke la ĉiela regno povas pli bone esti komprenita dank’al la akiro de la spirita sinteno de sincera infano. Mi ne rekomendas al vi la mensan nematurecon de la infano sed prefere la spiritan simplecon de tia bebo kiu facile kredas kaj estas plene fidema. Prefere ol koni la ekziston de Dio, estas pli grava, ke vi pli kaj pli grandiĝas en la kapableco senti la ĉeston de Dio.
Kiam vi estos komencinta trovi Dion en via animo, baldaŭ vi komencos lin elkovri en la aliaj homaj animoj kaj fine en ĉiuj kreitaĵoj kaj kreaĵoj de potenca universo. Sed kian ŝancon havas la Patro aperi kiel Dio de plejsuperaj lojalecoj kaj diaj idealoj en la animoj de homoj, kiuj dediĉas malmulte, aŭ neniun tempon por la pripensa kontemplado de tiaj eternaj realecoj? Kvankam la menso ne estas la sidejo de la spirita naturo, ĝi estas tamen la pordego de ĝi.
Sed ne faru la eraron provi pruvi al aliaj, ke vi estas trovinta Dion; vi ne povas konscie produkti tian pruvon, kvankam estas du pozitivaj kaj potencaj demonstroj pri la fakto, ke vi estas trovintaj Dion, kaj ili estas:
1. La fruktoj de la spirito de Dio sin montrantaj en via ĉiutaga rutina vivo.
2. La fakto ke la plano de via tuta vivo alportas pozitivan pruvon, ke vi estas senrezerve riskinta ĉion tion, kio vi estas, kaj kion vi havas por la eventuro de survivo post la morto per la daŭrigita espero trovi la Dion de eterneco, kies ĉeesto estis por vi antaŭgusto en la tempo.
Nun, ne eraru, mia Patro ĉiam respondos al la plej malforta lumeto de fido. Li notas la fizikajn kaj superstiĉajn emociojn de la primitiva homo. Kaj kun tiuj honestaj sed timemaj animoj, kies la fido estas tiel malfort, ke ĝi reprezentas apenaŭ pli ol intelekta konformeco al pasiva sinteno de konsento al religioj de aŭtoritato, la Patro estas ĉiam viglecatenta por honori kaj kuraĝigi eĉtiujn malfortajn provojn por lin atingi. Sed vi, kiuj estis vokitaj pasi el la mallumo al la lumo, estas supozataj tutkore kredi; via fido superos la kunmetitajn sintenojn de korpo, menso, kaj spirito.
Vi estas miaj apostoloj, kaj por vi la religio ne fariĝos teologia rifuĝejo per kiu vi povus fuĝi pro timo alfronti la malmildajn realaĵojn de la spirita progreso kaj ideal isma aventuro, sed prefere via religio fariĝos la fakto de reala sperto, kiu atestas, ke Dio estas trovinta vin, idealigita, nobligitaj, kaj spiritigitaj, kaj ke vi estas varbiĝintaj en la eterna aventuro trovi la Dion, kiu tiel estas trovinta kaj filiginta vin.
Kaj kiam Jesuo estis ĉesiginta paroli, li geste alvokis Andreon, kaj montrante per la mano al la okcidento la Fenicujon, diris: “Ni ekvojiru.”