Kajero 154084

Lastaj tagoj en Kapernaumo

Tiun eventoplenan Sabatan vesperon, la 30-an de Aprilo, dum Jesuo diris konsoligajn kaj kuraĝigajn parolojn al siaj malgajaj kaj perpleksaj disĉiploj, en Tiberiado okazis konsilio inter Herodo Antipaso kaj grupo de specialaj komisaroj de la Jerusalema Sinedrio. Tiuj skribistoj kaj Fariseoj urĝigis Herodon aresti Jesuon; ili faris kiel eble plej bone por lin konvinki, ke Jesuo estis instiganta la popolon al malpaco kaj eĉ al ribelo. Sed Herodo rifuzis entrepreni agon kontraŭ li kiel politika kulpulo. La Herodaj konsilantoj estis senerare transdirintaj la epizodon de la lagbordo kiam la homoj serĉis proklami Jesuon kiel regno kaj kiel li reĵetis la proponon.

Unu el la membroj de la oficiala familio de Herodo, Ĉuza, kiej la edzino apartenis al la virina servaro, informis lin, ke Jesuo ne intencis enmiksiĝi kun la aferoj de tera regado kaj nomis sian fratosocion la ĉiela regno. Herodo metis sian fidon sur la raportoj de Ĉuza, tiel ke li rifuzis interveni en la Jesuaj faradoj. Herodo estis tiam ankaŭ influita en sia sinteno kontraŭ Jesuo pro sia superstiĉa timo pri Johano la Baptisto. Herodo estis unu el tiuj Judoj apostatoj, kiu kredis je nenio sed timis ĉion. Li havis malbonan konsciencon ĉar li estis ekzekutiginta Johanon, kaj li ne deziris esti implikita en tiuj intrigoj kontraŭ Jesuo. Li estis informita pri multaj okazoj de malsanoj, kiuj estis ŝajne resanigitaj de Jesuo, kaj li rigardis lin kiel profeto am kiel rilateve sendanĝera religia fanatikulo.

Kiam la Judoj minacis transdiri al Cezaro, ke li estis protektanta perfidan regaton, Herodo ordonis al ili eliri el la konsilia ĉambro. Tiel daŭris tiu situacio dum unu semajno, dum kiu Jesuo preparis siajn adeptojn por la baldaŭa disiĝo.

1. SEMAJNO DE KONSILIOJ

Ekde la 1-a Majo ĝis la 7-a Majo Jesuo private konsilis kun siaj adeptoj en la domo de Zebedeo. Nur la elprovitaj kaj konfidindaj disĉiploj estis akceptitaj dum tiuj konferencoj. En tiu epoko ili estis nur ĉirkaŭ une cento da disĉploj, kiuj havis la moralan kuraĝon maltimi la kontraŭstaron de la Fariseoj kaj malkaŝe deklari sian aliĝo al Jesuo. Kun tiu grupo, li okazigis matenajn, posttagmezajn kaj vesperajn sesiojn. Malgrandaj grupoj de esplorantoj ariĝis ĉiun posttagmezon apud la marbordo, kie kelkaj evangelistoj aŭ apostoloj alparolis ilin. Tiuj grupoj malofte kalkulis pli ol kvindek.

La Vendredon de tiu semajno oficiala ago estis entreprenita de la estroj de Kapernauma sinagogo por malpermesi la domon de Dio al Jesuo kaj ĉiuj liaj adeptoj. Tiu ago entreprenita instigate de la Jerusalemaj Fariseoj. Ĵairus eksiĝis kiel ĉefo kaj senvualealiĝis al Jesuo.

La lasta el la marbordaj kunvenoj okazis la Sabatan postagmezon 7-an de Majo. Jesuo alparolis al malpli ol cent kvindek personoj ĉeestantaj tiam. Tiu Sabata nokto markis la tempon de la plej malalta retrofluso de la popola tajdo kontraŭ Jesuo kaj liaj instruoj. Ekde tiam estis regula, malrapida, sed pli saniga kaj fidinda kreskado de favora sento; nova adeptaro estis kreita, kiu estis pli bone bazita sur la fido kaj vera religia sperto. La pli aŭ malpli kunmetita kaj enhavanta kompromisojn transira etapo inter la materiaj konceptoj de la regno konservitaj de la Majstraj adeptoj kaj tiuj pli idealaj kaj spiritaj konceptoj instruitaj de Jesuo, estis definitive ĉesintaj. Ekde nun la evangelio de la regno estis pli malkaŝe proklamita laŭ ĝia pli larĝa amplekso kaj ĝiaj vastaj spiritaj implicadoj.

2. RIPOZA SEMAJNO

La Dimanĉon 8-an de Majo, 29 p.K. en Jerusalemo, la Sinedrio dekretis la malpermeson de ĉiuj Palestinaj sinagogoj por Jesuo kaj liaj adeptoj. Tio estis nova kaj neniam okazinta uzurpado de aŭtoritato de la Jerusalema Sinedrio. Ĝis tiam ĉiu sinagogo estis sub la komando kaj direkto de ĝia propra konsilianaro de guberniestroj. Sole la Jerusalemaj sinagogoj estis submetitaj al la aŭtoritato de la Sinedrio. Tiu neleĝa ago de la Sinedrio estis sekvita de la demisio de kvin el ĝiaj anoj. Unu cento da mesaĝistoj estis tuje forsenditaj por komuniki kaj perforti tiun dekreton. En la daŭro de malpli ol du semajnoj ĉiu sinagogo en Palestino estis subiĝinta al tiu manifesto de la Sinedrio, krom la sinagogo de Ĥebron. La estroj de la sinagogo de Ĥebron rifuzis agnoski la rajton de la Sinedrio uzi tian juĝopovon sur ilia asembleo. Tiu rifuzo konsenti la Jerusaleman dekreto estis bazita sur ilia aserto de kongregacia aŭtonomio prefere ol sur simpatio por la Jesua Kaŭzo. Malmulte da tempo pli malfrue la sinagogo de Ĥebron estis detruita per la fajro.

Tiun saman Dimanĉon matene, Jesuo anoncis ripozan semajnon, instigante ĉiun el siaj disĉiploj rehejmeniri aŭ al amikoj por ripozi siajn malkvietajn animojn kaj diri kuraĝigajn parolojn al siaj geamatuloj. Li diris: “Malkune iru por distriĝi aŭ fiŝkapti kaj preĝu por la ekspansio de la regno.”

Tiu ripoza semajno ebligis Jesuon viziti multajn familiojn kaj grupojn ĉirkaŭ la marbordo. Li ankaŭ plurfoje iris fiŝi kun Davido Zebedeo. Tamen plejparte dum li estis preskaŭ sola, ĉiam proksime diskrete atentis du aŭ tri el la plej fidindaj mesaĝistoj de Davido, kiuj havis precizaj ordonojn en la nomo de sia ĉefo sekurigi la protektadon de Jesuo. Okazis neniun publikan instruadon de ia ajn speco dum tiu ripoza semajno.

Dum tiu semajno Natanaelo kaj Jakobo Zebedeo suferis pro sufiĉe serioza malsano. Dum tri tagoj kaj tri noktoj ili estis altgrade afliktitaj pro doloriga digesta perturbo. La trian nokton Jesuo sendis ripozi Salomea, la patrinon de Jakobo, dum li okupiĝis pri siaj apostoloj. Kompreneble Jesuo estus povinta tuj resanigi tiujn du virojn, sed tia ne estas la metodo de la Filo nek de la Patro trakti tiajn ordinarajn malfacilaĵojn kaj afliktojn de la homaj infanoj sur la evoluaj mondoj de la spaco kaj tempo. Ne unu fojo dum sia tuta eventoplena vivo en la karno Jesuo entreprenis iunajn specon de supernaturaj zorgadoj kontraŭ iu ajn ano de sia tera familio aŭ por unu ajn el siaj intimaj adeptoj.

Universaj malfacilaĵoj devas esti renkontitaj kaj planedaj obstakloj alfrontitaj kiel parto de la sperta edukado provizata por la kreskado kaj la disvolviĝo, la progresiva perfekteco, de la evoluantaj animoj de mortemulaj kreitaĵoj. La spiritecigo de la homa animo postulas intiman sperton kun la eduka solvo de larĝa elektebleco de realaj universaj problemoj. La besta naturo kaj la malsuperaj formoj de privolaj kreitaĵoj ne favore progresas en media facileco. Problemaj situacioj almetitaj al baraktaj stimuloj konspiras por produkti tiujn aktivecojn de menso, animo, kaj spirito, kiuj potence kontribuas al la plenumado de dignaj celoj de morala progreso kaj al la atingo de pli altaj niveloj de spirita destino.

3. DUA KONFERENCO EN TIBERIADO

La 16-an de Majo la dua konferenco en Tiberiado inter la Jerusalemaj aŭtiritatuloj kaj Herodo Antipaso estis kunvenita. La religiaj kaj politikaj estroj de Jerusalemo, ambaŭ estis ĉeestantaj. La Judaj estroj povis informi Herodon, ke praktike ĉiuj sinagogoj estis malpermesitaj por la Jesuaj instruoj, tiel en Galileo, kiel en Judeo. Ili denove strebis, por ke Herodo kondamnu Jesuon al enloĝeja mallibero, sed li rifuzis konsenti ilian peton. La 18-an de Majo, tamen, Herodo akceptis la planon permesi al la Sinedriaj autoritatuloj kapti Jesuon kaj elkonduki lin al Jerusalemo por esti provita pri religiaj akuzaĵoj, kondiĉe ke la Romiana reganto de Judeo konkuru al tia aranĝo. Intertempe, Jesuaj malamikoj diligente disvastigis tra la tuta Galileo la onidiron, laŭ kiu Herodo estis iĝinta malamika kontraŭ Jesuo, kaj intensis ekstermi ĉiujn kiuj kredis al liaj instruoj.

La vesperan Sabaton 21-an de Majo atingis Tiberiadon la novaĵo laŭ kiu la civilaj aŭtoritatuloj de Jerusalemo havis neniun obĵeton pri la akordo inter Herodo kaj la Fariseoj kapti Jesuon, elkonduki lin al Jerusalemo por proceso antaŭ la Sinedrio pro la akuzaĵo de malobeo kontraŭ la sanktaj leĝoj de la Juda nacio. Konsekvence, ĝuste antaŭ noktomezo de tiu tago, Herodo subskribis la dekreton, kiu rajtigis la Sinedriajn funkciulojn kapti Jesuon interne de la Herodaj posedaĵoj kaj perforte elkonduki lin al Jerusalemo por proceso. Fortaj premoj el multaj flankoj estis faritaj sur Herodon, antaŭ ol li konsentas akordi pri tiu permeso, kaj li bone sciis, ke Jesuo ne povis atendi senpartian juĝon de siaj persistegaj malamikoj de Jerusalemo.

4. VESPERAN SABATON EN KAPERNAUMO

Tiun saman vesperan sabaton en Kapernaumo, grupo da kvindek eminentuloj kunvenis en la sinagogo por diskuti la gravan aferon: “Kion ni faros pri Jesuo?” Ili diskutis kaj debatis ĝis post noktomezo, sed ili ne povis trovi komunan grundon de konsento. Krom kelkaj personoj kiuj inklinis opinii, ke Jesuo povus la Mesio, almenaŭ sankta viro aŭ eble profeto, la asembleo estis dividita laŭ kvar preskaŭ egalaj grupoj, kiuj respektive asertis la jenajn vidpunktojn pri Jesuo, laŭ kiuj:

1. Li estis iluziigita kaj sendanĝera religia fanatikulo.

2. Li estis danĝera kaj ruza agitanto, kiu povus instigi ribelon.

3. Li kaŝe interkonsentis kun demonoj, eble eĉ princo de demonoj.

4. Li estis malsaĝa, freneza, mense neŭroza.

Ili multe diskutis pri la doktrinoj predikitaj de Jesuo, kiuj estis emociegaj por la simplaj mortemuloj; liaj malamikoj asertis, ke liaj instruoj estis neefektivigeblaj, ke ĉio dispeciĝus se ĉiu farus honestan strebon por vivi akorde kun liaj ideoj. Kaj la homoj de multaj postaj generacioj same eldiris. Multe da inteligentaj kaj bonintencaj homoj, eĉ dum la pli klera epoko de tiuj rivelskribaĵoj asertas, ke moderna civilizado ne estus povinta esti konstruita sur la Jesuaj instruoj - kaj ili partie pravas. Sed ĉiuj tiaj skeptikuloj forgesas, ke multe pli bona civilizado estus povinta esti konstruita sur liaj instruoj, kaj iam estos. Tiu mondo estas ankoraŭ neniam serioze provinta larĝskale apliki la Jesuajn instruojn, kvankam senentuziasmaj provoj, estis ofte faritaj por sekvi la doktrinojn de tiel-nomata Kristanismo.

5. EVENTOPLENAN DIMANĈAN MATENON

La 22-an de Majo estis eventoplena tago en la Jesua vivo. Tiun Sabatan matenon antaŭ la tagiĝo, unu el la Davidaj mesaĝistoj urĝege alvenis el Tiberiado, alportante la novaĝon, laŭ kiu Herodo estis permesinta, aŭ permesonta la arestadon de Jesuo de la Sinadriaj funkciuloj. La akcepto de la novaĵo pri tiu tujminaca danĝero instigis Davidon Zebedeo vekigi siajn mesaĝistojn kaj sendi ilin al ĉiuj disĉiplaj grupoj, kunvokante ilin por senprokrasta konsilio al la sepa horo matene. Kiam la bofratino de Jude, (la Jesua frato) aŭdis tiun alarman novaĵon, ŝi urĝis sciigi la tutan familion de Jesuo, kiu loĝis apude, kunvokante ilin tuje kunveni en la domon de Zebedeo. Kaj kiel respondo al tiu urĝa voko, arig is tien Maria, Jakobo, Jozefo, Jude kaj Rut.

Dum tiu frumatena kunveno Jesuo komunikis siajn adiaŭajn instrukciojn al la arigitaj disĉiploj; tio estas, li provizore adiaŭis ilin, bone scianta, ke baldaŭ ili estos disigitaj ekstere de Kapernaumo. Li admonis ĉiujn ilin serĉi la gvidadon de Dio por daŭrigi la laboron de la regno sen maltrankviliĝi pro la konsekvencoj. La evangelistoj devis labori kiel ili taŭge opiniis ĝis iu tempo kiam ili povus estis vokitaj. Li elektis dek du el la evangelistoj por lin akompani; la dek du apostoloj estis admonitaj resti kun li, kion ajn okazos. La dek du virinojn li instrukciis resti en la domoj de Zebedeo kaj Petro ĝis kiam li sendos iun por serĉi ilin.

Jesuo konsentis, ke Davido daŭrigu sian tutlandan transportservon, kaj tiam plipro- mesante la Majstran adiaŭon, Davido diris: “Daŭrigu vian mision, Majstro. Ne lasu la bigotojn kapti vin, kaj neniam dubu, ke la mesaĝistoj sekvos vin. Miaj viroj neniam perdos la kontakton kun vi, kaj dank’al ili vi estos informita pri la regno en la aliaj regionoj, kaj de ili ĉiuj ni estos informitaj pri vi. Kio ajn povas okazi al mi malhelpos tiun servadon, ĉar mi estas nominta unuan, kaj duan estroj, kaj eĉ tria. Mi estas nek instruisto nek predikisto, sed mi tutkore faras tion, kaj nenio povas halti min.”

Ĉirkaŭ la sepa kaj duono tiun matenon Jesuo komencis sian foriran paroladeton al preskaŭ cent kredantoj, kiuj estis ariĝintaj interne de la domo por lin aŭdi. Estis solena okazo por ĉiuj , sed Jesuo ŝajnis nekutime gaja; li estis plian fojon sama al limem. La seriozeco de la antaŭaj semajnoj estis foririnta, kaj li stimulis c iujn ilin per siaj paroloj de fido, espero kaj kuraĝo.

6. ALVENO DE LA JESUA FAMILIO

Estis ĉirkaŭ la oka kiam tiun Sabatan matenon kvin membroj de la tera familio de Jesuo alvenis sur la scenon responde al la urĝaj petoj de la Juda bofratino. El lia tuta tera familio en la karno, nur unu, Rut, tutkore kaj konstante kredis en la dieco de lia tera misio. Jude kaj Jakobo, kaj eĉ Jozefo, ankoraŭ konservis multe da ilia fido je Jesuo, sed ili estis permesinta, ke sia orgojlo malhelpu sian pli bonanan juĝon kaj realajn spiritajn inklinojn. Maria estis sammaniere taŭzita inter amo kaj timo, inter patrina amo kaj familia orgojlo.Kvankam ŝi estis turmentadita per duboj, ŝi neniam povis totale forgesi la viziton de Gabrielo antaŭ la Jesua naskiĝo. La Fariseoj strebis persvadi Marian, ke Jesuo estis malsaĝa, demenca. Ili urĝigis ŝin iri kun ŝiaj filoj kaj serĉi malpersvadi lin daŭrigi siajn publikajn instruadojn. Ili asertis al Maria, ke baldaŭ la Jesua sano difektiĝus, kaj ke nur malhonoro kaj malfavoro sur la tuta familio rezultus, se oni permesus al li tiel daŭri. Tial, kiam la novaĵo alvenis far la bofratino de Jude, ĉiuj kvin tuje foriris al la domo de Zebedeo, ĉar ili estis kune ĉe Maria, kie ili estis renkontintaj la Fariseojn la antaŭan vesperon. Ili estis diskutintaj kun la Jerusalemaj estroj longatempe dum la nokto, kaj ĉiuj estis pli aŭ malpli konvinkintaj, ke Jesuo strange agis. ke de kelke da tempo li strange kondutis. Kvankam Rut ne estus povinta klarigi sian tutan konduton, ŝi firme tenis, ke li estis ĉiam juste traktinta sian familion, kaj rifuzis akcepti la programon provi malpersvadi lin daŭrigi sian mision.

Survoje al la domo de Zebedeo ili diskutis tiujn aferojn kaj akordiĝis inter ili por provi persvadi Jesuon rehejmeniri kun ili, ĉar, diris Maria: “Mi scias, ke mi povus influi mian filon, se li volus nur veni hejmen kaj aŭskulti min.” Jakobo kaj Jude estis aŭdinta onidirojn pri la planoj por aresti Jesuon kaj elkonduki al Jerusalemo por proceso. Ili ankaŭ timis pri sia propra sekureco. Kiel longe Jesuo estis popola figuro en la okuloj de la publiko, lia familio lasis la aferojn okaziĝi, sed nu ke la popolo de Kapernaumo kaj la estroj de Jerusalemo subite turniĝis kontraŭ lin, ili akre ekis senti la premon de la supozata malfavoro de sia embarasa situacio.

Ili estis atendintaj por renkonti Jesuon, aparte rilati kun li, kaj lin urĝi rehejmeniri kun ili. Ili estis pensintaj promesi al li, ke ili estus forgesintaj lian malatenton koncerne ilin - ili pardonus kaj forgesus - se li nur volus rezigni la malsaĝaĵon provi prediki novan religion, kiu alportus nur malkvietecon al li mem kaj malhonoron al lia familio. Pri ĉio tio Rut nur dirus: “Mi diros al mia frato; mi opinias, ke li estas homo de Dio, kaj ke mi esperas, li volus morti prefere ol permesi, ke tiuj malbonaj Fariseoj malhelpi lian predikadon.” Jozefo promesis kvietigi Rut dum la aliaj okupiĝus pri Jesuo.

Kiam ili atingis la domon de Zebedeo, Jesuo estis en la mezo de sia forira paroladeto al la disĉiploj. Ili serĉis atingi la aliron de la domo, sed ĝi estis plenŝtopita; Fine ili establiĝis apud la malantaŭa pordego kaj person-al-persone sciigis tion al Jesuo, tiel ke fine tio estis flustrita al li de Simono Petro, kiu intermetis: “Jen, via patrino kaj viaj fratoj kaj fratinoj estas ekstere, kaj ili deziregas paroli al vi.” Nun nevenis al Maria en la kapon kiel grava estis la liveron de tiu forira mesaĝo al liaj adeptoj, nek ŝi ne sciis ke lia paroladeto povis ŝance fini kiam ajn kaŭze de la alveno de liaj arestantoj. Post tiel longa ŝajna malkonkordo, kaj konsiderante la fakton, ke ŝi kaj liaj fratoj montris bonvolon efektive veni al li, ŝi reale opiniis, ke Jesuo ĉesus paroli kaj venus al ili tuj kiam li scius pri ilia ĉeesto.

Estis simple alia el tiuj kazoj, en kiuj lia tera familio ne povis kompreni, ke li devis okupiĝi pri la aferoj de sia Patro. Tial Maria kaj liaj fratoj estis profunde ofenditaj kiam, malgraŭ li interrompis lian parolon por aŭskulti la mesaĝon, anstatau sin peli por ilin saluti , ili aŭdis lian muzikan voĉon pli laŭte paroli: “Diru al mia patrino kaj miaj fratoj, ke ili ne devus timi pri mi. La Patro kiu sendis min en la mondon ne forlasos min; krome neniu ajn damaĝo trafos mian familion. Invitu ilin havi bonan kuraĝon kaj meti sian fidon sur la Patro de la regno. Sed, post ĉio, kiu estas mia patrino kaj kiuj estas miaj fratoj?” Kaj altendante la brakojn al ĉiuj siaj disĉiploj arigitaj en la ĉambro, li diris: “Mi ne havas patrinon; mi ne havas fratojn, Jen mia patrino kaj jen miaj fratoj! Ĉar iu ajn faras la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, estas same mia patrino, mia frato, kaj mia fratino.”

Kaj kiam Maria aŭdis tiujn parolojn, ŝi svene falis en la brakojn de Jude. Ili transportis ŝin eksteren en la ĝardenon por ŝin revivigi, dum Jesuo elparolis la konkludajn vortojn de sia forira mesaĝo. Li estis tiam elironta por paroladi kun sia patrino kaj siaj fratoj, kiam mesaĝisto urĝe alvenis el Tiberiado sciigante ke la funkciuloj de la Sinedrio estis survoje kun ordono aresti Jesuon kaj elkonduki lin al Jerusalemo. Andreo ricevis tiun mesaĝon kaj, interrompante Jesuon, informis lin pri tio.

Andreo ne memoris, ke Davido estis posteniginta proksimume dudek kvin sentinelojn ĉirkaŭ la domo de Zebedeo, kaj ke neniu povis surprizi ilin; tiel ke li demandis al Jesuo kion endis fari. La Majstro silente stariĝis, dum lia patrino, aŭdinta la parolojn, “Mi ne havas patrinon.” reekregis el la ŝoko en la ĝardeno. Estis ĝuste en tiu momento kiam virino en la ĉambro stariĝis kaj ekkriis, “Benita estu la utero kiu naskis vin kaj benitaj estu la mamoj kiuj mamnutris vin.” Jesuo sin turnis momenton el sia interparolado kun Andreo por respondi tiun virinon dirante: “Ne, prefere estu benita kiu aŭdas la parolon de Dio kaj aŭdacas obei ĝin.”

Maria kaj la Jesuaj fratoj opiniis, ke Jesuo ne komprenis ilin, kaj seninteresiĝis pri ili, malmulte komprenantaj, ke estis ili, kiuj malsukcesis kompreni Jesuon. Jesuo perfekte komprenis kiel la homoj malfacile rompas kun sia pasintaĵo. Li sciis kiom la homaj estaĵoj estas influitaj per la elokventeco de la predikistoj, kaj kiom la lonscienco respondas al emocia voko kiel la menso respondas al logiko kaj racio; sed li sciis ankaŭ kiom pli malfacile estas persvadi homojn malaprobi la pasintecon.

Estas ĉiame vere ke iu ajn opinias esti nekomprenita aŭ mistaksita havas en Jesuo simpatiantan amikon kaj kompreneman konsilanton. Li estis avertinta siajn apostolojn, ke la malamikoj de iu povas aparteni al lia propra hejmo, sed li estis apenaŭ konsciinta kiom proksima estis tiu antaŭdiro aplikiĝi al lia propra sperto. Jesuo ne delasis sian teran familion por plenumi sian Patran taskon - ili delasis lin. Pli malfrue, post la Majstra morto kaj l ia resurekto, kiam Jakobo konektiĝis kun launuatempa kristana movo, li treege suferis ne esti profitinta de tiu komenca asocio kun Jesuo kaj liaj disĉiploj.

Dum tiuj eventoj Jesuo elektis esti gvidita de la limigita kono de sia homa menso. Li deziris travivi la sperton kun siaj asociitoj kiel simpla homo. Kaj estis en la homa intenco de Jesuo vidi sian familion antaŭ foriri. Li ne volis halti meze de sia parolado kaj fariĝigi tiel publike ilian unuan renkonton post tiel longa disigo. Li intencis fini sian paroladeton, kaj sekve havi interparoladon kun ili antaŭ forlasi, sed tiu plano estis malhelpita pro la konspiro de eventoj, kiu tuje sekvis.

La hasto de ilia fuĝo estis pliigita pro la alveno de parto de la Davidaj mesaĝistoj al la malantaŭa eniro de la domo de Zebedeo. Sed pro la konfuzo kaŭzita de tiuj viroj la apostoloj timis, ke tiuj ĵusalvenintoj povas esti iliaj arestantoj, kaj pro timo de tuja aresto, ili hastis tra la antaŭa eliro al la preparita boato. Kaj ĉio tio klarigas kial Jesuo ne vidis sian familion atendantan apud la malantaŭa porĉo.

Sed, dum lia hasta fuĝo, enŝipigante li diris al Davido Zebedeo: “Diru al mia patrino kaj miaj fratoj, ke mi ŝatas ilian venon kaj mi intencis vidi ilin. Admonu al ili ne ofendiĝi, sed prefere serĉi koni la volon de Dio kaj havi gracon kaj kuraĝon fari lian volon.”

7. HASTA FUĜO

Kaj tiel tiun dimanĉon matene, la dudek duan de Majo, en la jaro 29 p.K., Jesuo kun liaj dek du apostoloj kaj la dek du evangelistoj haste forkuris de la Sinedriaj funkciuloj, kiuj estis survoje al Betsaida kun mandato de Herodo Antipaso por aresti lin, elkonduki lin al Jerusalemo kaj juĝi lin pro la akuzadoj de blasfemo kaj aliaj malobservoj de la sanktaj leĝoj de la Judoj. Estis preskaŭ la duono post la oka tiun belan matenon kiam tiu kompanio de dudek kvin viroj ekremis al la orienta bordo de la Galilea maro.

Alia kaj pli malgranda boato sekvis tiun de la Majstro kaj transportis ses Davidajn mesaĝistojn, kiuj havis kiel instrukcioj konservi kontakton kun Jesuo kaj liaj asociitoj, kaj zorgi, ke la informo pri ilia kieo kaj sekureco estos regule transdirita al la hejmo de Zebedeo en Betsaida, kiu de iu tempo estis servinta kiel stabejo por la regna misio. Sed Jesuo neniam denove faris sian hejmon en la domo de Zebedeo. Ekde tiam, dum la tuta cetero de sia tera vivo, la Majstro vere “ne havis lokon por mallacigi sian kapon.” Neniam plu li havis eĉ ŝajnan de determinita loĝejo.

Ili remis ĝis la vilaĝo de Keresa, metis sian boaton sub la gardon de amikoj, kaj komencis la migradojn de tiu eventoplena lasta jaro de Jesua vivo sur tero. Dum tempo ili restis en la posedaĵoj de Filipo, irantaj de Keresa ĝis Cezarea-Filipi, sekve daŭrigantaj plifore al la marbordo de Fenicio.

La svarmo restadis ĉirkaŭ la domo de Zebedeo rigardanta tiujn du boatojn vojiri al la orenta bordo de la lago, kaj ili estis bone malproksimal kiam la Jerusalemaj funkciuloj rapidis kaj komencis serĉi Jesuon. Ili rifuzis kredi ke li estis eskapinta al ili,kaj dum Jesuo kaj lia grupo vojaĝis al la nordotra la Bataneo, la Fariseoj kaj iliaj asistantoj pasigis preskaŭ kompletan semajnon vane serĉi lin en la ĉirkaŭaĵoj de Kapernaumo.

La Jesua familio rehejmeniris en Kapernaumon kaj pasigis preskaŭ unu semajnon diskuti, debati kaj preĝi. Ili estis konfuzplenaj kaj konsternitaj. Ili trovis neniun mensan pacon ĝis la Ĵaŭda posttagmezo, kiam Rut revenos el vizito ĉe Zebedeo, kie ŝi lernis de Davido, ke ŝia patro-frato estis sana kaj savita kaj vojiris al la Fenicia marbordo.