Kajero 153084

Krizo en Kapernaumo

La Vendredon vespere, la tago de ilia alveno en Betsaida, kaj la Sabatan matenon, la apostoloj rimarkis, ke Jesuo estis tre serioze okupita kun iu esenca problemo; ili estis konsciaj, ke la Majstro estis nekutime zorgoplena pri iu grava afero. Li ne matenmanĝis kaj malmulte tagmanĝis. Dum la mateno kaj ĝis la sabata vespero, la dekduuloj kaj iliaj asociitoj estis arigiĝintaj laŭ malgrandaj grupoj ĉirkaŭ la domo, en la ĝardeno, kaj laŭ la marbordo. Necerteca streĉiteco kaj atenda anksieco plumpe influis sur ĉiuj. Jesuo estis malmulte parolinta al ili de la foriro el Jerusalemo.

De monatoj ili ne estis vidintaj la Majstron tiel zorgoplenan kaj neparoleman. Eĉ Simono Petro estis deprimita, se ne senkuraĝa. Andreo ne sciis kion fari por siaj premegitaj asociitoj. Natanaelo diris, ke ili estis plene “kalmomeze antaŭ la ŝtormo.” Tomaso esprimis la opinion, laŭ kiu “eksterordinara io estis baldaŭ okazonta.” Filipo konsilis al Davido Zebedeo “nenion planizu plu por provizi kaj loĝi la svarmon antaŭ ol ni scios pri kio la Majstro estas pensanta.” Mateo estis malŝparis renovigitajn penojn por replenigi la disponeblan monon. Jakobo kaj Johano diskutis pri la sekvonta prediko en la sinagogo, kaj spekulativis pri ĝiaj probablaj naturo kaj graveco. Simono Zelotes esprimis la kredon, vere esperon, ke “la ĉiela Patro povu esti intervenonta laŭ neatendita maniero por pravigi kaj subteni sian Filon,” dum Judaso Iskarioto aŭdacis plezurumi en la penso ke eble Jesuo estis superĵetita pro bedaŭroj, ĉar li ne estis kuraĝinta kaj aŭdinta permesi, ke la kvinmiluloj proklamu lin kiel reĝo de la Judoj.”

Tiun belegan posttagmezon, estis je la eliro el tia grupo de deprimitaj kaj nekonsoleblaj adeptoj, ke Jesuo foriris por eldiri sian gravan predikon en la Kapernauma sinagogo. La solaj paroloj de gajaj deziresprimoj de kuraĝigo en la nomo de siaj senperaj adeptoj venis de unu el la kredemaj ĝemeloj Alfeus, kiu gaje salutis lin kaj diris: “”Ni preĝas la Patron helpi vin, por ke ni povu akcepti pli grandajn svarmojn ol neniam.”

1. ENSCENIGO

Eminenta sinagoganaro akceptis Jesuon je la tria de tiu ekskvizita posttagmezo de sabato en la nova Kapernauma sinagogo. Ĵairus prezidis kaj donis la Skribaĵojn al Jesuo por legi. La antaŭan tagon, kvindek tri Fariseoj kaj Sadukeoj estis alvenintaj el Jerusalemo; pli ol tridek el la estroj de la najbaraj sinagogoj ankaŭ ĉeestis. Tiuj Judaj religiaj estroj estis agantaj rekte sub la ordonoj de la Sinedrio en Jerusalemo, kaj ilikonsistigis la ortodoksan avangardon alvenitan por deklari malkaŝan militon kontraŭ Jesuon kaj liaj disĉiploj. Sidantaj apud tiuj Judaj estroj sur la honorseĝoj de la sinagogo estis la oficialaj observantoj de Herodo Antipaso, al kiuj estis ordonita certiĝi pri la veron koncernanta la perturbigantajn raportojn laŭ kiuj la popolaĉo estis provinta proklami Jesuon kiel reĝo de la Judoj tie for, en la regno de lia frato Filipo.

Jesuo komprenis, ke li traktis kun la tuja deklaro de konfesinta kaj malkaŝa milito de liaj pli kaj pli multaj malamikoj, kaj li elektis rezolute sin ŝarĝi pri la atako. Dum la proviantado de la kvinmiluloj li estis kontestinta iliajn ideojn pri la materia Mesio; nun li elektis denove malkaŝe ataki ilian koncepton de Juda liberiganto. Tiu krizo ekis kun la provianto de la kvinmiluloj kaj finis kun tiu Sabatpostagmeza prediko, kaj estis la returniĝo de la amasego de popolaj famo kaj aklamo. De nun la laboro pri la regno pli kaj pli koncernis la plej gravan taskon daŭre gajni spiritajn konvertitojn por la vere religia frateco de la homaro. Tiu prediko markis la krizon en la transiro inter la periodo de diskutadoj, debatoj kaj decidoj kaj tiu malkaŝa milito ĝis fina akcepto aŭ reĵeto.

La Majstro bone sciis, ke multaj el siaj adeptoj estis malrapide sed certe pretigintaj siajn mensojn fine reĵeti lin. Li same sciis, ke multaj el siaj disĉiploj estis malrapide sed certe pasintaj tra tiu mensa fazo kaj tiu anima disciplino, kiuj kapabligis ilin triumfi pri duboj kaj kuraĝe aserti sian plenkonscian fidon pri la evangelio de la regno. Jesuo plene komprenis kiel homoj prepariĝas koncerne la decidojn de krizo kaj plenumon de subitaj agoj de kuraĝaj elektoj pere de la malrapida procezo de la refojaj elektindaĵoj dum la periodaj situacioj de bono kaj malbono. Li submetis siajn elektitajn mesaĝistojn al ripetitaj provoj de seniluziiĝo kaj provizis al ili oftajn kaj testantajn oportunojn elekti inter la bona kaj la malbona vojo konfrontoj la spriritajn afliktojn. Li sciis, ke li povos kalkuli je siaj adeptoj, kiam ili konfrontos la finan malfeliĉaĵon, por preni esencajn decidojn laŭ siaj antaŭaj kaj kutimaj mensosintenoj kaj spiritoreagoj.

En la Jesua vivo tiu krizo ekis kun la proviantado de la kvinmiluloj kaj finis kun tiu prediko en la sinagogo; en la vivo de la apostoloj tiu krizo ekis kun tiu prediko en la sinagogo kaj daŭris dum tuta jaro, nur finanta kun la Majstra malfeliĉaĵo kaj krucumado.

Tiun posttagmezon, dum ili estis sidantaj en la sinagogo, antaŭ ol Jesuo parolu, unu sola mistero restis, ĝuste unu plejsupera demando, en la mensoj de ĉiuj. Liaj malamikoj kiel liaj amikoj nur cerbumis tiun pripenson: “Kial li mem estis tiel memdecide kaj efike inversigis la tajdovojon de popola entuziasmo?” Kaj estis tuje antaŭ kaj tuje post tiu prediko, ke la duboj kaj seniluziiĝoj de liaj malkontentaj aliĝantoj ŝanĝiĝis en senkonscia opono kaj iam en efektiva malamo. Estis post tiu prediko en la sinagogo, ke Judaso Iskarioto meditis sian unuan konscian penson de dizerto. Sed nun li efike bridis tiajn emojn.

Ĉiu estis en perpleksa stato. Jesuo estis lasinta ilin konsternitaj kaj embarasitaj. Li estis freŝdate komenciĝinta en la plej grandan demonstradon de supernatura povo en sia tuta kariero. La proviantado de la kvinmiluloj estis la ĉefa evento de lia tera vivo, kiu faris la plej granda referenco al la Juda koncepto de la atendata Mesio. Sedtiu eksterordinara avantaĝo estis tuje kaj neklarigeble ekvilibrigita per lia rapida kaj nedubasenca rifuzo esti reĝigita.

La Vendredon vespere, kaj denove, la Sabatan matenon, la Jerusalemaj estroj longe kaj serioze insistis kontraŭ Ĵairus por malebligi Jesuan predikon en la sinagogo, sed estis vane. La sola respondo de Ĵairus al ĉiuj tiuj pledoj estis: “Mi estas akceptinta tiun peton, kaj mi ne malobservis mian parolon.”

2. EPOKA PREDIKO

Jesuo komencis sian predikon legante en la leĝo trovita en la Readnomo: “Sed okazos, ke se tiu popolo ne aŭskultas la Dian voĉon, la malfeliĉoj de malobeo certe falegos sur ĝin. La Sinjoro kaŭzos, ke vi estos frapegitaj de viaj malamikoj; vi estos transloĝiĝitaj en ĉiuj regnoj de la tero. Kaj la Sinjoro fordonos vin kaj ankaŭ la reĝon, kiun vi estos elektintaj, al eksterlanda nacio. Vi iĝos miraĵo, motivo de proverbo kaj malŝato inter la nacioj. Viaj filoj kaj filinoj iros en kaptiteco. La eksetrlandanoj inter vi ne estos altigitaj en la aŭtoritaton, dum vi estos tre malatigitaj. Kaj tiuj aferoj okazos por vi kaj via semo, ĉar vi estos aŭskultinta la parolon de la Sinjoro. Konsekvence vi servados viajn malamikojn, kiuj estos atakintaj vin. Vi suferos malsaton kaj soifon kaj eltenos la feran jugon de la eksterlandano. La Sinjoro starigos kontraŭ vi malproksiman nacion, nacion el la limoj de la tero, nacion kies vi ne komprenos la lingvon, nacion de feroca rigardo, nacion, kiu havos malmulte da konsidero pri vi. Kaj ili sieĝos vin en ĉiuj viaj urboj ĝis la altaj fortifigitaj muregoj pri kiuj vi havas konfidon estu detruitaj; kaj la tuta lando falos en liajn manojn. Kaj okazos, ke vi devos manĝi la frukton de via propra korpo, la karnon de viaj filoj kaj filinoj, dum tiu sieĝstato, kaŭze de la manko en kiu viaj malamikoj alpremos vin.”

Kaj kiam Jesuo finis tiun legadon, li turnis sin al la Profetoj kaj legis el Jeremia: “‘Se vi ne aŭskultas la parolojn de miaj servantoj, kiujn mi sendis al vi, tiam mi igos tiun domon kiel Ŝilo, kaj mi igos tiun urbon kiel malfeliĉo por ĉiuj nacioj de la tero.’ Kaj la pastroj kaj la instruistoj aŭdis Jeremia diri tiujn parolojn en la domo de la Sinjoro. Kaj okazos, ke kiam Jeremia ĉesis diri ĉion, kion la Sinjoro estis ordoninta al li diri al la tuta popolo, la pastroj kaj instruistoj ekposedis lin, dirante, ‘Certe vi estas mortemula.’ Kaj la tuta homamaso kunpremiĝis ĉirkaŭ Jeremia en la domo de la Sinjoro. Kaj kiam la princoj de Judujo aŭdis tiujn aferojn, ili ekjuĝis Jeremia. Tiam parolis la pastroj kaj instruistoj al la princoj kajal la tuta popolo, dirante: “Tiu viro estas puninda de morto, ĉar li estas profetinta kontraŭ nia urbo, kaj vi estas aŭdinta lin per viaj propraj oreloj.’ Tiam Jesuo parolis al ĉiuj princoj kaj ĉiuj homoj: “La Sinjoro sendis min por profeti kontraŭ tiu domanaro kaj kontraŭ tiu urbo ĉiujn parolojn, kiujn vi estas aŭdintaj. Nun, do, korektu viajn vojojn kaj reformu viajn agojn kaj obeu la voĉon de la Sinjoro, via Dio, por ke vi povu eviti la malbonon, kiun estis prononcita kontraŭ vi. Koncerne mi, jen mi estas en viaj manoj. Faru kiel ŝajnas bone laŭ vi. Sed sciu kiel certa, ke se vi min mortigas, vi metos sangon sur vin mem, kaj sur tiun popolon, ĉar, vere, la Sinjoro sendis min por enirigi ĉiujn tiujn parolojn en viajn orelojn.’

“La pastroj kaj instruistoj de tiu epoko serĉis mortigi Jeremia, sed la juĝistoj ne volis konsenti, kvankam, kaŭze de liaj paroloj de averto ili malsuprenirigis lin helpe de ŝnuroj en malpuran karceron kaj enkotigis lin ĝis la akseloj. Tio estas kion faris tiu popolo al la profeto Jeremia, kiam li obeis la Sinjoran ordonon averti siajn fratojn pri ilia minacanta politika ruiniĝo. Hodiaŭ, mi deziras demandi al vi: Kion la ĉefaj pastroj kaj religiaj estroj de tiu popolo faros al la viro, kiu aŭdacas averti ilin pri la tago de ilia spirita kondamno? Ĉu ankaŭ vi serĉos mortigi la instruiston, kiu aŭdacas proklami la parolon de la Sinjoro, kaj kiu ne timas rimarkigi al vi, en kio vi rifuzas marŝi laŭ la lumvojo, kiu direktas al la eniro de la ĉiela regno?

Kian provon vi serĉas pri mia misio sur tero? ni estas lasintaj vin en paco en viaj influo- kaj povo-pozicioj, dum ni predikis la ĝojan novaĵon al la malriĉulo kaj la proskribito Ni estas farintaj neniun malamikan atakon kontraŭ tion, kion vi honoras, sed prefere ni estas proklamintaj novan liberon por la time-turmentataj animoj de la homoj. Mi venis en la mondonpor riveli mian Patron kaj establi sur tero la spiritan fratecon de la filoj de Dio, la ĉielan regnon. Kaj kvankam mi multfoje ripetis al vi, ke mia regno ne estas de tiu mondo, tamen estas mia Patro konsentinta al vi multajn manifestadojn de materiaj mirindaĵoj almete al pli konvinkaj spiritaj transformiĝadoj kaj regeneracioj.

“Kian novan signon de mi vi serĉas? Mi deklaras, ke vi jam havas sufiĉe da pruvo por kapabli decidi. Vere, vere, mi diras al multaj el vi tiun tagon sidantaj antaŭ mi, vi estas konfrontitaj kun la nepra devo elekti kian vojon vi volas uzi; kaj mi diras al vi, kiel Josuo diris al viaj prapatroj, ‘hodiaŭ elektu kiun vi volas servi.’ Hodiaŭ, multaj el vi troviĝas en la kruciĝejo.

“Iuj el vi, kiam vi estis ne povintaj trovi min post la proviantado de la svarmo alia flanke de la lago, luprenis la fiŝfloton de Tiberiado, kiu la antaŭan semajnon estis apude ŝirminta sin dum ŝtormo. por min peli, kaj kial tio? ne por la vero kaj la rekteco aŭ por povi pli bone koni kiel servi kaj zorgi pri viaj samuloj! ne, sed prefere, por povi akiri pli da pano, por kiu vi ne estas laborinta. Ne estas por plenigi viajn animojn per la vivparolo, sed nur por povi plenigi viajn ventrojn per la senpena pano. Dum longatempe estis instruidita al vi, ke la Mesio, kiam li venos, plenumos tiujn mirindaĵojn, kiuj faciligos kaj agrabligos la vivon por la tuta elekta popolo. Ne mirindas, do, ke vi kiuj estis tiel instruitaj, vi deziras tiel panojn kaj fiŝojn. Sed mi deklaras al vi, ke tia ne estas la misio de la Homa Filo. Mi venis por proklami spiritan liberecon, instrui eternan veron kaj stimuli la vivantan fidon.

“Miaj fratoj, ne sopiru al la difektebla substanco, sed prefere serĉu spiritindaĵon, kiu nutras eĉ dum la eterna vivo, kaj tio estas la vivpano, kiun la Filo donas al ĉiuj kiuj volas preni kaj manĝi ĝin, ĉar la Patro senmezure donis tiun vivon al la Filo. Kaj kiam vi demandis al mi, ‘Kion ni devas fari por plenumi la projektojn de Dio?’ Mi klare diris al vi: “Tio estas la projekto de Dio, ke vi kredu tiun, kiun li estas sendinta.’”

Tiam diris Jesuo montrante la desegnaĵon de poto de manao, plibeligita per grapolo de vinberoj, kiu dekoraciis la lintelon de tiu nova sinagogo: “Vi kredis, ke, en la dezerto, viaj prapatroj estis manĝintaj la manaon - la ĉielan panon - sed mi diras al vi, ke tio estis la tera pano. Dum Moseo ne donis ĉielan panon al viaj patroj, nunmia Patro estas preta por doni al vi la veran vivpanon. La ĉiela pano estas tio, kio venas el Dio kaj donas eternan vivon al la homoj de la mondo. Kaj kiam vi diras al mi, Donu al ni tiun vivpanon, mi respondas: Mi estas tiu vivpano. Kiu venas al mi ne malsatos, kaj kiu kredas en mi neniam soifos. Vi vidis min, vivis kun mi, kaj rigardis miajn farojn, kaj tamen vi ne kredas, ke mi venis el la Patro. Sed por tiuj kiuj vere kredas - ili ne timu. Ĉiuj kiuj estas gviditaj de la Patro venos al mi, kaj kiu venas al mi estos neniel malakceptita.

Kaj nun lasu min deklari al vi, definitive, ke mi malsupreniris sur teron, ne por fari mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu sendis min. Kaj tio estas la fina volo de Tiu, kiu sendis min, ke mi el tiuj, kiuj li donis al mi, mi ne perdas neniun. Kaj tia estas la volo de la Patro: Iu ajn vidas la Filon kaj al li kredas havos la eternan vivon. Hieraŭ mi nutris per nur pano por viaj korpoj; hodiaŭ mi proponas al vi la vivpanon por viaj malsataj animoj. Ĉu nun vi prenos la panon de la spirito kiel vi tiel volonte manĝis la panon de tiu mondo?”

Dum Jesuo paŭzis momenton por rigardi la kongregacion, unu el la instruistoj de Jerusalemo (Sinedriano) stariĝis kaj demandis: “Ĉu mi devas kompreni, ke vi diras esti la panon, kiu devenas de la ĉielo, kaj ke la manao, kiun Moseo donis al niaj prapatroj en la dezerto ne estis ĝin?” Kaj Jesuo respondis al la Fariseo, “Vi ĝuste komprenis.” Tiam diris la Fariseo: “Sed ĉu vi ne estas Jesuo de Nazareto, la filo de Jozefo, la ĉarpentisto? Ĉu via patro kaj via patrino, kaj ankaŭ viaj fratoj kaj fratinoj ne estas konataj de multaj el ni? Kial do vi aperas tie en la domo de Dio kaj deklaras, ke vi estas veninta el la ĉielo?”

Intertempe estis tia murmuro en la sinagogo, kaj tia tumulto minacis, ke Jesuo stariĝis kaj diris: “Ni estu paciencaj; la vereco neniam suferas pro honesta ekzameno. Mi estas ĉion tion, kion vi diras, sed pli. La Patro kaj mi estas unu; la Filo faras nur tion, kion la Patro instruas al li, dum ĉiuj kiuj estas donitaj al la Filo de la Patro, la Filo akceptis ilin en li mem. Vi estas legintaj kie estas skribata en la profetoj, ‘Ĉiuj vi estos instruitaj de Dio,’ kaj ke “Tiuj instruitaj de la Patro aŭdos ankaŭ lian Filon.’ Iu ajn obeas la instruadon de la Patra enloĝanta spirito fine venos al mi. Neniu homo vidis la Patron, sed la Patra spirito vivas en la homo. Kaj la Filo devenita de la ĉielo, li ja certe estas vidinta la Patron. Kaj tiuj kiuj vere kredas je tiu Filo jam havas eternan vivon.

“Mi estas tiu vivpano. Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto kaj mortis. Sed tiu pano, kiu devenas de Dio se homo manĝas de ĝi, li neniam spirite mortos. Mi ripetas, ke mi estas tiu vivpano, kaj ĉiu animo, kiu atingas tiun unuigitan naturon de Dio kaj homo eterne vivos. Kaj tiu vivpano, kiun mi donas al ĉiuj kiuj volas akcepti ĝin estas mia propra vivanta kaj kunigata naturo. La Patro en la Filo kaj la Filo unu kun la Patro - jen mia vivdoto rivelita al la mondo kaj mia savodonaco al ĉiuj nacioj.”

Kiam Jesuo estis fininta paroli, la sinagoga estro forpermesis la kongregacion, sed ili ne volis foriri. Ili kunpremiĝis ĉirkaŭ Jesuo por meti pli da demandoj dum aliaj murmuris kaj disputis inter ili. Kaj tiu situacio daŭris dum pli ol tri horoj. Estis bone post la sepa horo antaŭ lo la aŭdantaro finfine disiĝis.

3. POSTKUNVENO

Multaj estis la demandoj metitaj al Jesuo post tiu kunveno. iuj de liaj perpleksaj disĉiploj, sed pli de ĉikanaj nekredantoj, kiuj serĉis nur embarasi kaj enkapti lin.

Unu el la vizitantaj Fariseoj, grimpita sur lampopiedo kriis tiun demandon: “Vi diras al ni, vi estas la vivpano. Kiel vi povas doni al ni vian karnon por manĝi kaj vian sangon por trinki? Kion valoras via instruo se ĝi ne povas esti efektivigita?”Kaj Jesuo respondis tiun demandon, dirante: “Mi ne instruis al vi, ke mia karno estas la vivpano nek ke mia sango estas la vivanta akvo. Sed mi diris, ke mia vivo en la karno estas donaco de ĉiela pano. La fakto de la parolo de Dio elverŝata en la karno kaj la fenomeno de la Homa Filo submetita al la volo de Dio konsistigas realecon de sperto, kiu ekvivalentas kiel la dian nutraĵon. Vi povas nek manĝi mian karnon nek trinki mian sangon, sed vi povas iĝi unu kun mi kiel mi spirite estas unu kun la Patro. Vi povas esti nutritaj per la eterna parolo de Dio, kiu fakte estas la vivpano, kaj kiu estis elverŝita en la simileco de la mortemula karno; kaj vi povas esti superverŝitaj en animo dank’al la dia spirito, kiu vere estas la vivpano. La Patro sendis min en la mondon por montri kiel li deziras loĝi kaj direkti ĉiujn homojn; kaj tiel mi vivis tiun vivon en la karno por inspiri ĉiujn homojn, kaj por ke ili ĉiam serĉu koni kaj fari la volon de la enloĝanta ĉiela Patro.”

Tiam unu el la Jerusalemaj spionoj, kiu estis observinta Jesuon kaj liajn apostolojn, diris: “Ni rimarkas, ke nek vi, nek viaj apostoloj konvene lavas viajn manojn antaŭ ol manĝi panon. Vi devas bone scii, ke tia praktiko kiel manĝi per makulitaj kaj malpurigitaj manoj estas transpaŝo de la leĝo de la eksuloj. Ankaŭ vi ne taŭge lavas viajn trinkpokalojn kaj vian teleraron. Kial vi montras tian nerespekton kontraŭ la tradicioj de viaj patroj kaj kontraŭ la leĝoj de niaj eksuloj?” Kaj post kiam Jesuo estis aŭdinta lin paroli, li respondis: “Kial vi transpaŝas la ordonojn de Dio per la leĝoj de via tradicio? La ordono diras, ‘Honoru vian patron kaj vian patrinon,’ kaj ĝi neprigas, ke vi partigu kun ili vian riĉaĵon se necesas; sed vi valoras kiel leĝo tradicion, kiu permesas, ke la malobeemaj infanoj diru, ke la mono per kiu la gepatroj estus povintaj esti helpitaj estis ‘donita al Dio.’ Per tiu ruza maniero, la leĝo de la eksuloj liberigas la infanojn de iliaj respondecoj, malgraŭ ke ili poste uzas tiun tutan monon por sia propra komforto. Kial vi tiamaniere nuligas la ordonon per via propra tradicio? Jesaja bone profetis pri vi, hipokrituloj, kiam li diris: “Tiu popolo kontraŭvole honoras min, sed lia koro estas malproksima de mi. Vane ili kultas al mi instruante siajn doltrinojn de homaj preceptoj.”

“Vi povas vidi kiel vi forlasas la ordonon por firme subteni la homan tradicion. Sume, vi pretas reĵeti la parolon de Dio, dum vi konservas viajn tradiciojn. Kaj en multaj aliaj fakoj, vi aŭdacas establi viajn proprajn instruojn supre de la leĝo kaj la profetoj.”

Jesuo poste direktis siajn rimarkojn al la ĉeestantaro. Li diris: “Sed ĉiuj, aŭskultu min. Ne estas tio, kio eniras an la buŝo, kiu spirite malpurigas la homon, sed prefere tio kio procedas el la buŝo kaj devenas de la koro.” Sed eĉ la apostoloj mansukcesis plu kompreni la signifon de tiuj paroloj, ĉar Simono Petro ankaŭ demandis al li: “Pro timo ke iuj el viaj aŭskultantoj neutile ofendiĝu, ĉu vi volas klarigi al ni la signifon de tiuj paraloj?” Kaj tiam Jesuo diris al Petro: “Ĉu ankaŭ vihavas obstinan kapon? Ĉu vi ne scias, ke ĉiu planto, kiun mia ĉiela Patro ne estas plantinta estos elradikigita? Turnu nun vian atenton al tiuj, kiuj volus koni la veron. Vi ne povas trudi la homojn ami la veron. Multaj de tiuj instruistoj estas blindaj gvidistoj. Kaj vi scias, ke se la blindulo kondukas la blindulon, ambaŭ falas en la truon. Sed aŭskultu, dum mi diras al vi la veron pri tiuj aferoj, kiuj morale malpurigas kaj spirite infektas la homojn. Mi deklaras ne estas tio, kio eniras en la korpon tra la buŝo aŭ trovas vojon al la menso tra la okuloj kaj oreloj, kio malpurigas la homon. Homo estas nur malpurigita per la malbono, kiu povas origini el la koro, kaj kiu trovas esprimon en la paroloj kaj agoj de tiaj malpiaj personoj. Ĉu vi ne scias, ke estas el la koro, ke devenas malbonaj pensoj, fiaj projektoj de murdo, ŝtelo, kaj adulto, kune kun ĵaluzo, orgojlo, kolero,venĝo, ofendoj, kaj falsaj arestoj? Kaj estas ĝuste tiaj sentesprimoj, kiuj malpurigas homojn, kaj ne ke ili ceremonie manĝas panon per malpuraj manoj.”

La Fariseaj komisiitoj de la Jerusalema Sinedrio estis nun preskaŭ konvinkitaj, ke Jesuo devis esti kaptita je preteksto de blasfemo aŭ de malestimo kontraŭ la leĝo de la Judoj; Pro kio ili klopodis por impliki lin en la diskuto, kaj laŭeble atako pri iuj tradicioj de la eksuloj, aŭ tiel-nomataj parolaj leĝoj de la nacio. Kiel ajn malofta povis esti la akvo, tiuj tradicie sklavigitaj Judoj neniam mankis plenumi la postulatan ceremonian lavadon de la manoj antaŭ ĉiu manĝo. Laŭ ilia kredo, “estis pli bone morti ol transpaŝi la ordonojn de la eksuloj.” La spionoj metis tiun demandon, ĉar oni diris, ke Jesuo estis deklarinta: “Saviĝo estas afero de puraj koroj, prefere ol de puraj manoj.” Sed kiam tiaj temoj estas farigintaj parto de via religio, ili estas malfacile elradikigeblaj. Eĉ multaj jaroj post tiu tago la apostolo Petro estis ankoraŭ sub la influo de la timo rilate al multaj el tiuj tradicioj pri la puraj kaj malpuraj aĵoj, kaj estis liberigita de ili nur post la sperto de impresa kaj eksterordinara sonĝo. Ĉio tio ĉi povas pli bone esti komprenita, kiam oni memoras, ke laŭ tiuj Judoj la fakto manĝi per malpuraj manoj estis kiel komercaĉi kun prostituitino, kaj ambaŭ estis egale punindaj pere de ekskomuniko.

Sekve la Majstro elektis diskuti kaj montri la malsaĝecon de la tuta rabena sistemo de reguloj kaj reglamentoj konsistiganta la parolan leĝon - la tradiciojn de la eksuloj, ĉiuj konsideritaj kiel pli sanktaj kaj pli devigaj por la Judoj ol eĉ la instruoj de la Skribaĵoj. Jesuo pli senrezerve esprimiĝis, ĉar li sciis, ke la horo estis venita, ekde kiam li povis plu nenion fari por malhelpi radikalan ĉesigon de rilatoj kun tiuj religiaj estroj.

4. LASTAJ PAROLOJ EN LA SINAGOGO

Meze de la diskutado post tiu kunveno, unu el la Fariseoj de Jerusalemo alkondukis al Jesuo frenezigitan junulon, kiu estis demonhavanta de malobeema kaj ribelema spirito. Prezentante tiun demencan knabon, li diris: “Kion vi povas fari por tia aflikto? Ĉu vi povas elpeli la demonojn?” Kaj kiam la Majstro rigardis la junulon, li estis kortuŝita pro kompato kaj, gestvokante la knabon veni al li, prenis lin per la mano kaj diris: “Vi scias kiu mi estas; eliru el li; kaj mi komisias unu el viaj lojalaj kompanoj okupiĝi por ke vi ne revenu.” Kaj tuje la knabo fariĝis normala kun konvena menso. Estis la unua fojo kiam Jesuo reale elpelis “malbonan spiriton” elhoma estaĵo. Ĉiuj ĝisnunaj okazoj estis nur supozitaj demonhavoj, sed tiu ĉi estis aŭtentika okazo de demona posedo, kiel iafoje okazis en tiu epoko ĝis la Pentekosto, kiam la Majstra spirito estis elverŝiĝita sur ĉiun karnon, malebliganta por ĉiam, ke tiuj kelkaj ĉielaj ribeluloj tiel preni tian avantaĝon sur iuj nestabilaj tipoj de homaj estaĵoj.

Kiam la homoj miris, unu el la Fariseoj stariĝis kaj asertis, ke Jesuo povis fari tiujn agojn, ĉar li kaŝe interkonsentis kun demonoj; ke li aperigis en la lingvaĵo, kiun li estis uzinta por elpeli tiun demonon, ke ili koniĝis unu la alian; kaj li diris plu deklarante, ke la religiaj instruistoj kaj estroj en Jerusalemo estis decidintaj, ke Jesuo plenumis ĉiujn tiel-nomatajn miraklojn per la povo de Baal-Zebub, la princo de demonoj. Diris la Fariseo: “Traktu nenion kun tiu viro; li estas komandito de Satano.”

Tiam diris Jesuo: “Kiel Satano povas elpeli Satanon? Regno dividita kontraŭ ĝi mem ne povas daŭri; se hejmanaro estas dividita kontraŭ ĝi mem, baldaŭ ĝi estas kondukita al la ruino. Ĉu urbo povas rezisti al sieĝo se ĝi ne estas unuigita? Se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ li mem; kiel tiam daŭras lia regno? Sed vi devus scii, ke neniu povas eniri en la domon de fortika viro kaj ŝteli liajn posedaĵojn, krom se tiu viro estas unue venkita kaj ligita. Se mi elpelas la demonojn helpe de la povo de Baal-Zebub, pere de kiu viaj filoj elpelas ilin? Do ili estos viaj opiniantoj. Sed se mi elpelas la demonojn helpe de la spirito de Dio, tiam la regno de Dio estas reale veninta inter vi. Se vi ne estus blindigitaj pro antaŭjuĝoj kaj devojigitaj pro timo kaj orgojlo, vi facile perceptus, ke iu pli granda ol la demonoj triviĝas inter vi. Vi trudas min deklari, ke kiu ne estas kun mi estas kontraŭ mi, kaj ke iu ajn ne amasigas kun mi disigas. Lasu min doni solenan averton al vi, kiuj bone avertite kaj per antaŭpreparita malico, arogas al vi plenscie atribui aferojn de Dio al la agoj de demonoj! Vere, vere, mi diras al vi, ke ĉiuj viaj pekoj, eĉ ĉiuj viaj blasfemoj, estos pardonitaj, sed kiu ajn memdecide kaj malbonintence blasfemos kontraŭ Dio neniam akiros pardonon. Ĉar tiaj persistaj maljustegaj protagonistoj neniam serĉos nek ricevos pardonon, ili estas kulpaj pri la peko eterne reĵeti dian pardonon.

“Tiun tagon multaj el vi estas en la kruciĝejo; vi alvenas tien, kie vi estas komenconta neeviteble elekti inter la volo de la Patro kaj la mem-elektita vojoj de mallumo. Kaj laŭ via nuna elekto, vi fine estos. Aŭ vi bonigas la arbon kaj ĝian frukton, aŭ la arbo kaj ĝia frukto estos putrigitaj. Mi deklaras, ke en la eterna regno de mia Patrola arbo estas konata dank’ al ĝiaj fruktoj. Sed iuj el vi estas kiel viperoj; estantaj jam elektintaj la malbonon, kiel ili povas produkti bonajn fruktojn? Post ĉio, viaj buŝoj parolas pri la abundo de malbono ĉerpita el viaj koroj.”

Tiam alia Fariseo stariĝis, kiu diris: “Mastro, ni volus, vi donu al ni antaŭdeterminitan signon, kiun ni akceptos kiel establanta vian aŭtoritaton kaj rajton por instrui.Ĉu vi estas en akordo pri tia aranĝo?” Kaj kiam Jesuo aŭdis tiun ĉi, li diris: “Tiu senfida kaj sign-serĉanta generacio serĉas simbolon, sed ne estos donita al ĝi alian signon ke tiu, kiun ĝi jam havas. kaj tion, kion ĝi vidos kiam la Homa Filo forlasos vin.”

Kaj kiam li estis fininta paroli, liaj apostoloj ĉirkaŭis lin kaj alkondukis lin eksteren de la sinagogo. Silente ili hejmeniris kun li al Betsaida. Ĉiuj miris kaj estisiom timegitaj pro la subita ŝanĝo en la taktiko de la Majstra instruado. Ili estis plene nekutimantaj vidi lin tiel militantamaniere konduti.

5. VESPERAN SABATON

Multfoje Jesuo estis detruinta la esperojn de liaj apostoloj, ripetade li estis neniiginta iliajn pli karajn atendojn, sed neniu momento de elreviĝo aŭ periodo de malĝojo neniam egalis tion, kio nun frapis ilin. Krome nun almiksiĝis al ilia deprimo reala timo pri ilia sekureco. Ĉiuj estis surprize ekkonsternitaj pro la subiteco kaj kompleteco de la forlaso de la popolamaso.Ili estis ankaŭ iom timigitaj kaj konfuzitaj pro la neatendata aŭdaco kaj asertema decido montrita de la Fariseoj venitaj el Jerusalemo. Sed pli ol ĉio ili estis konfuzitaj pro la subita ŝanĝo de Jesua taktiko. En ordinaraj cirkonstancoj, ili estus bonvenigintaj la apero de tiu pli militanta konduto, sed ĝi alvenis post tiom da neatendataj eventoj, kiom ĝi ekkonsternigis ilin.

Kaj nun, supre de ĉiuj tiuj maltrankvivligoj, kiam ili atingis sian hejmon, Jesuo rifuzis manĝi. Li izoliĝis dum horoj en unu el la supraj ĉambroj. Estis preskaŭ noktomezo kiam Joab, la ĉefo de la evangelistoj, revenis kaj anoncis, ke ĉirkaŭ unu triono el siaj asociitoj estis forlasinta la kaŭzon. Dum la tuta vespero lojalaj disĉiploj estis irintaj kaj reirintaj anoncantaj ke la returniĝo estis ĝenerala en Kapernaumo. La Jerusalemaj estroj ne estis malrapidaj por nutri tiun senton de amoperdo kaj per ĉiuj eblaj rimedoj serĉi instensigi la movon de malproksimigo de Jesuo kaj liaj instruoj. Dum tiuj malfacile elteneblaj horoj la dek du virinoj kunvenis en la Petra domo. Ili estis ekstreme emociegitaj, sed neniu forlasis.

Estis ion post noktomezo kiam Jesuo malsupreniris el la supra ĉambro kaj sin tenis inter la dekduuloj kaj iliaj asociitoj, kiuj estis ĉirkaŭ tridekope entute. Li diris: “Mi malkontestas, ke tiu elpurigo de la regno ĉagrenas vin, sed ĝi estas neevitebla. Tamen, post la trejnado, kiun vi estas ricevinta, ĉu estis kelkaj bonaj kialoj, por ke vi stumblu pro miaj paroloj? Kial vi estas plenigitaj je timo kaj konsterno kiam vi vidas, ke la regno estas senigita de tiuj varmetaj homamasoj kaj tiuj timemaj disĉiploj? Kial vi lamentas kiam la aŭroro de nova tago estas brilonta en la nova gloro de la spiritaj instruoj de la ĉiela regno? Se vi trovas malfacile elteni tiun provon, kion tiam vi diros la tagon kiam la Homa Filo devos reveni al la Patro? Kiam kaj kiel vi prepariĝos por la momento kiam mi escendos al la loko el kiu mi venis en tiun mondon?

“Miaj plejamataj, vi devas memori, ke estas la spirito, kiu vivodonas; la karno kaj ĉio kio apartenas al tio estas malmulte profita. La paroloj, kiujn mi diris al vi estas spirito kaj vivo. Estu bone kuraĝaj! Mi ne estas forlasinta vin. Multaj estos ofenditaj pro la sincera parolo de tiuj tagoj. Jam vi aŭdis, ke multaj el miaj disĉiploj estas returniĝintaj; ili marŝas plu kun mi. Ekde la komenco mi sciis, ke tiuj timemaj kredantoj elirus el la vojo. Ĉu mi ne estas elektinta kaj apartiginta dek du homojn kiel ambasadoroj de la regno? Kaj ĉu nun, en tia momento, vi ankaŭ forlasus? Lasu ĉiun el vi konsideri sian propran fidon, ĉar unu el vi estas en granda danĝero.” Kiam Jesuo estais fininta paroli, Simono Petro diris: Jes, Sinjoro, ni estas malagajaj kaj perpleksaj, sed ni neniam forlasos vin. Vi estas instruinta al ni la parolojn de eterna vivo. Ni estas kredinta je vi kaj sekvinta vin dum tiu tuta tempo. Ni ne volas returniĝi,ĉar ni scias, ke vi estas sendita de Dio.” Kaj kiel Petro ĉesis paroli, ĉiuj per komuna akordiĝo kapjesis lian promeson de lojaleco.

Tiam diris Jesuo: “Iru ripozi, ĉar ni estas havontaj multe da tre okupita tempo; eventoplenaj tagoj atendas nin.