Kajero 152084

PRODROMOJ PRI LA KAPERNAUMA KRIZO

La historio pri la resanigo de Amos, la alienulo de Kereza, estis preskaŭ atinginta Betsaida kaj Kapernaumon, tiel ke grava homamaso atendis Jesuon kiam lia boato albordiĝis la Mardon posttagmeze. Inter tiu homamaso estis novaj observantoj de la Jerusalema Sinedro, venitaj en Kapernaumon por trovi kialon aresti kaj kulpigi la Majstron. Dum Jesuo diskutis kun la homoj, kiuj estis arigitaj por akcepti lin, Ĵairus, unu el la sinagogaj estroj, trabatis al si la vojon inter la homoj, falis je liaj piedoj, prenis lian manon kaj petegis al li haste sekvi lin, dirante: “Majstro, mia malgranda filino, unika knabino, kuŝis hejme kaj ĉe la mortmo- mento. Mi preĝas vin veni kaj resanigi ŝin.” KIam Jesuo aŭdis la peton de tiu patro, li diris: “Mi iras kun vi.”

Dum Jesuo iris kun Ĵairus, la homamaso kiu estis aŭdinta la Patran petegon, sekvis por vidi kion okazos. Iom antaŭ ol ili atingas la estran domon, dum ili hastis tra mallarĝa strato kaj dum la homamaso puŝis lin, Jesuo subite haltis, ekkriante, “Iu tuŝis min.” Kaj kiam tiuj kiuj estis ĉe li neis esti tuŝintaj lin, Petro pro surprizo ekkriis: “Majstro, vi povas vidi, ke tiu homamaso puŝas vin, minacanta premrompi nin, kaj tamen vi diras ‘iu tuŝis min.’ Kion vi volas signifi?” Tiam Jesuo diris: “Mi demandis, kiu tuŝis min, ĉar mi perceptis, ke vivanta energio eliris el mi.” Tiam Jesuo rigardis ĉirkaŭ li, kaj turnis la okulojn al apuda virino, kiu antaŭeniris, genuiĝis je liaj piedoj kaj diris: “Dum jaroj mi estis afliktita kun skurĝanta hemoragio. Mi multajn dolorojn suferis pro multaj kuracistoj; mi elspezis mian tutan posedaĵon, sed neniu povis resanigi min. Tiam mi aŭdis pri vi, kaj mi pensis, se mi trafus nur tuŝi la orlon de via vesto, mi certe estus resanigita. Tiam mi progresis tra la homamaso dum ĝi antaŭeniris ĝis mi estis alvenita apud vi, Majstro, mi tuŝis la malaltkon de via vesto, kaj mi estis resanigita; mi scias, ke mi estas resanigita de mia aflikto.”

Kiam Jesuo aŭdis tion, li prenis la manon de la virino, kaj leviĝigante ŝin, diris: “Filino, via fido resanigis vin, pace iru.” Ŝia fido kaj ne ŝia tuŝo resanigis ŝin. Tiu okazo estas bona ilustrado de multaj ŝajne miraklaj resaniĝoj, kiuj akompanis la teran karieron de Jesuo, sed kiujn li neniuokaze konscie volis. La tempopaso atestis, ke tiu virino estis reale resaniginta de ŝia malsano. Tia estis ŝia fido, ke ĝi ebligis rekte kapti la krean povon rezidantan en la Majstra persono. Per ŝia fido, nur necesis alproksimiĝi al la Majstra persono. Tute ne necesis tuŝi lian veston; tio estis simple la superstiĉa parto de ŝia kredo. Jesuo venigis antaŭ lin tiun virinon, Veronika de Cezarea-Filipi, por korekti du erarojn, kiuj estus povintaj restadi en ŝia menso, aŭ kiujestus povintaj persisti en la mensoj de tiuj, kiuj ĉeestis tiun resaniĝon: Li ne volis, ke Veronika foriru pensante, ke ŝia timo, provante ŝteli ŝian resanigon, estis rekompencita, aŭ ke ŝia superstiĉo konsistanta en asocii la tuŝon de lia vesto kun ŝia resanigo estis efika. Li deziris, ke ĉiuj sciu, nur ŝia pura kaj vivanta fido kaŭzis la resanigon.

1. ĈE ĴAIRUS

Kompreneble, pro tiu prokrasto Ĵairus estis terure malpacienca atingi sian hejmon; nun ili do rapidege urĝis. Eĉ antaŭ ol ili estis enirintaj en la estran korton, unu el servantoj eliris, dirante: “Ne malaranĝu la Majstron, via filino estas morta.” Sed Jesuo ne ŝajnis atenti la servantajn parolojn, ĉar, forkondukante kun li Petron, Jakobon, kaj Johanon, li sin turnis al la senfortiĝita patro kaj diris al li: “Ne timu; nur kredu.” Kiam li eniris en la domon, li trovis jam tie la flutludantojn kaj la funebrantaron, kiuj estis farantaj maldecan tumulton; jam la parencaro estis ekplorinta kaj ekvekriadinta. Kiam li estis eliriginta la tutan funebrantaron el la ĉambro, li eniris kun la patro, la patrino kaj la tri apostoloj. Li estis dirinta al la funebrantaro, ke la fraŭlino ne estis morta, sed ili mokadis lin. Jesuo nun sin turnis al la patrino, dirante: “Via filino ne estas morta; ŝi estas nur dormanta.” Kaj kiam la domo estis denove kvieta, Jesuo antaŭeniris al la kuŭigita knabino, prenis ŝin per la mano, kaj diris: “Filino, mi diras al vi, vekiĝu kaj leviĝu!” Kaj kiam la knabino aŭdis tiujn parolojn, ŝi tuje leviĝis kaj marŝis tra la ĉambro. Sekve, post kiam ŝi estis sin reekreginta el sia sveno, Jesuo ordonis, ke ili donu al ŝi ion por manĝi, ĉar ŝi estis en stato de fasto jam delonge.

Ĉar estis multe da ekscitiĝo kontraŭ Jesuo en Kapernaumo, li arigis la familion kaj klarigis, ke la junulino estis en komata stato post longa febro, kaj ke li estis simple vekinta ŝin, ke li ne estis forpreninta ŝin el la morto. Li sammaniere klarigis ĉion tion al siaj apostoloj, sed vane Ĉiuj kredis, ke li estis forpreninta la malgrandan knabinon el la morto. Kion Jesuo diris por klarigi tiujn ŝajnajn miraklojn havis malmulte da efiko sur siaj adeptoj. La mirakloj obsedis ilin, kaj ili perdis neniun okazon por atribui iun ajn mirindaĵon al Jesuo. Jesuo kaj la apostoloj reiris al Betsaida post kiam li estis speciale rekomendinta al ĉiuj nenion diri pri ĉio tio.

Kiam li eliris el la domo de Ĵairus, du blinduloj kondukitaj de muta knabo sekvis lin kaj kriante petegis por esti resanigitaj. La Jesua reputacio kiel resanigisto estis tiam je sia kulmino. Kien ajn li iris, malsanuloj kaj afliktitoj atendis lin. La majstro nun aspektis tre laca, kaj ĉiuj liaj amikoj estis zorgoplenaj pro timo, ke li daŭrigas sian laboron de instruado kaj resaniĝo ĝis la efektiva disfalo.

La Jesuaj apostoloj, sen mencii la komunajn homojn, ne povis kompreni la naturon kaj atributojn de tiu Dio-homo. Krome neniu posta generacio kapablis taksi tion, kio okazis sur tero en la persono de Jesuo de Nazareto. Kaj neniam plu povos troviĝi oportuneco por iu ajn scienco aŭ religio kontroli tiujn rimarkindajn eventojn pro la simpla kialo, ke tia eksterordinara situacio neniam povas plu denove okazi, aŭ sur tiu mondo aŭ sur iu ajn alia mondo en Nebadon. Neniam denove, sur iu ajn mondo en tiu tuta universo, aperos en la simileco de la mortemula karno,samtempe enkorpig-ante ĉiujn atributojn de krea energio kunigitaj kun spiritaj dotoj, kiuj transcendas la tempon kaj la plejmulton de la aliaj materiaj limigoj.

Neniam antaŭ nek post la Jesua veno sur teron eblis tiel rekte kaj klare havigi rezultojn akompanantajn la fortan kaj vivantan fidon de mortemulaj viroj kaj virinoj. Por refari tiujn fenomenojn, ne devus reiri en la tujan ĉeeston de Mikael, la Kreinto, lin trovi tia, kia li estis dum tiu epoko - la Homa Filo. Same, hodiaŭ, dum lia foresto malhelpas tiajn materiajn manifestadojn, vi devus eviti per ia ajn maniero limigi la eblan manifestadon de lia spirita povo. Kvankam la Majstro estas for kiel fizika estaĵo, li ĉeestas kiel spirita influo en la homaj koroj. Forlasante tiun mondon Jesuo ebligis, ke lia spirito vivas apud la spirito de lia Patro, kiu loĝas la mensojn de la tuta homaro.

2. NUTRI KVINMILULOJN

Jesuo pludaŭris tage lernigi la homojn kaj vespere instruadi la apostolojn. La Vendredon li anoncis unu semajnon de forpermeso, por ke liaj adeptoj povos hejmeniri aŭ viziti siajn amikojn dum kelkaj tagoj antaŭ pretiĝi iri al Jerusalemo por la Pasko. Sed pli ol la duono el liaj disĉiploj rifuzis forlasi lin, kaj la homamaso estis ĉiutage pli kaj pli grava tiel, ke Davido Zebedeo deziris establi novan kantonmenton, sed Jesuo rifuzis konsenti pri tio. La Majstro havis tiel malmulte da ripozo dum la Sabaton, ke la Dimanĉon 27-an de Marto, matene, li serĉis iri for de la svarmo. Kelkaj evangelistoj estis lasitaj por paroli al la popolamaso dum Jesuo kaj la dekduuloj antaŭpensis eskapi, nerimarkitaj, al la kontraŭa lagbordo, kie ili intencis trovi la tutan bezonan ripozon en bela parko sude de Betsaida-Julias. Tiu regiono estis favorata loko de ferirestado por la Kapernaumaj loĝantoj; ĉiuj estis kutimantoj de tiuj parkoj sur la orienta bordo.

Sed la homoj ne tiamaniere volis tion. Ili vidis la direkton uzita de la Jesua boato, ili luprenis ĉiujn disponeblajn barkojn kaj sekvis lin. Tiuj kiuj trovis neniun boaton piedĉirkaŭiris la nordan parton de la lago.

Malfrue tiun postatagmezon pli ol mil personoj estis lokalizintaj la Majstron en unu el la parkoj, li parolis al ili kaj sekve Petro. Multaj el tiuj homoj estis alportintaj nutraĵon, kaj post kiam ili estis prenintaj la vespermanĝon, ili arigis laŭ malgrandaj grupoj kaj la Jesuaj apostoloj kaj disĉiploj instruadis ilin.

La lundon posttagmeze la popolaj amasoj pli kaj pli svarmis ĝis pli ol tri mil. Kaj tamen - malfrue dum la vespero - la homoj pluamasiĝis, alkondukante kun ili ĉiajn specojn de malsanuloj. Centoj da interesitaj personoj estis organiziĝintaj por halti en Kapernaumon, vidi kaj aŭdi Jesuon, dum sia Paska vojiro, kaj ili simple rifuzis esti elrevigitaj. La merkredon tagmeze ĉirkaŭ kvin mil viroj, virinoj kaj infanoj estis arigintaj tie, en tiu parko, sude de Betsaida-Julias. la vetero estis agrabla, estis la baldaŭa fino de la pluva sezono en tiu regiono.

Filipo estis haviginta al si tritagan provianton por Jesuo kaj la dekduuloj, kiu estis konfidita al la juna Marko, ilia ĉiofaranto. Tiun posttagmezon, la trian tagon por preskaŭ la duono de tiu svarmo, la manĝaj provizoj ekmankis. Davido Zebedeo nehavis tendan urbon por loĝi kaj nutri la homamasojn. Filipo ne estis provizinta por tia svarmo. Sed la homoj, eĉ se ili estis malsataj, ne volis foriri. Oni kaŝe flustris, ke Jesuo, deziranta eviti problemon kun ambaŭ Herodo kaj la Jerusalemaj estroj, estis elektinta tiun kvietan lokon ekstere de la jurisdikcio de ĉiuj siaj malamikoj kiel taŭga ejo por esti reĝigita.La entuziasmo de la homoj ĉiuhore pliiĝis. Nenio estis dirita al Jesuo, sed kompreneble, li sciis ĉion, kiu estis okazota. Eĉ la dek du apostoloj kaj speciale la plej junaj evangelistoj estis ankoraŭ perversigitaj pro tiaj nocioj. Petro, Johano, Simono Zelotes kaj Judaso Iskarioto estis la apostoloj, kiuj estis favore de tiu provo reĝigi Jesuon. Andreo, Jakobo, Natanaelo kaj Tomaso estis kontraŭ tiu plano. Mateo, Filipo kaj la ĝemeloj Alfeusestis nedefinitivaj. La agitisto de tiu komploto por reĝigi lin estis Joab, unu el la plej junaj evangelistoj.

Tia estis la rigidigita situacio ĉirkaŭ la kvina horo posttagmeze, kiam Jesuo petis Jakobon Alfeus kunvenigi Andreon kaj Filipon. Diris Jesuo: “Kion ni estas faronta pri tiu svarmo? Tiuj homoj estas kun ni de tri tagoj, kaj multaj malsatas. Ili ne havas provianton.” Filipo kaj Andreo interŝanĝis okulsignojn kaj Filipo respondis: “Majstro, vi devus sendi tiujn homojn al la ĉirkaŭaj vilaĝoj, por ke ili povu aĉetiĝas provianton.” Kaj Andreo kiu timis la konkretigon de la reĝiga komploto, rapide kuniĝis al Filipo, dirante: “ Jes, Majstro, mi pensas pli bone estas, ke vi forsendas la homojn, por ke ili povu foriri kaj proviantiĝi dum vi ripozas.” Samtempe aliaj apostoloj estis kuniĝintaj la unterparolon. Tiam Jesuo diris: “Sed mi ne deziras resendi ilin malsataj; ĉu vi ne povas nutri ilin? Tio estis tro por Filipo, kiu ekkriis: “Majstro, kie en tiu kamparo ni povas aĉeti panon por tiu svarmo? Du centoj dinaroj ne sufiĉus por lunĉo.”

Antaŭ ol la apostoloj havis la okazon por esprimiĝi, Jesuo sin turnis al Andreo kaj Filipo, dirante: “Mi ne deziras resendi tiujn homojn. Ili esta stie kiel ŝafaro sen ŝafisto. Mi, deziras nutri ilin. Kion kiel mutraĵo ni havas kun ni?” Dum Filipo diskutis kun Mateo kaj Judaso, Andreo serĉis la junulon Markon por certiĝi pri kio estis ankoraŭ kiel provianto. Li revenis al Jesuo, kaj diris: “La junulo havas nur ankoraŭ kvin hordeajn panojn kaj du sekigitajn fiŝojn” - kaj Petro rapide aldiris, “Ni devas ankoraŭ manĝi tiun vesperon.”

Dum momento Jesuo restis silenta. Estis forestanta rigardo en liaj okuloj. La apostoloj nenion diris. Jesuo sin subite turnis al Andreo kaj diris: “Alportu al mi tiujn panojn kaj fiŝojn.” Kaj kiam Andreo estis alportinta la korbon al Jesuo, la Majstro diris: “Ordonu la homojn sidiĝi sur la herbejon po centoj personoj kaj asigni ĉefon por ĉiu grupo, dum vi arigas ĉiujn evangelistojn tien kun ni.”

Jesuo prenis la panojn en siajn manojn, kaj post kiam li estis dankopreĝinta, li rompis la panon kaj donis el ĝi al siaj apostoloj, kiuj ĝin donis al siaj asociitoj, kiuj iliavice alportis ĝin al la homamaso. Jesuo laŭ la sama farmaniero distribuis la fiŝojn. Kaj tiu svarmo manĝis kaj satis. Kaj kiam ili estis fininta manĝi, Jesuo diris al la disĉiploj: “Amasigu la rompitajn pecojn, kiuj restas, por ke nenio estu perdita.” Kaj kiam ili estis finintaj amasigi la ceterajn fragmentojn, il havis dek du plenajn korbojn. Ĉirkaŭ kvin mil viroj, virinoj, kaj infanoj manĝis tiun eksterordinaran festenon.

Tio estis la unua kaj sola natura miraklo, kiun Jesuo faris kiel rezulto de sia konscia projeskto. Estas vere, ke liaj disĉiploj inklinis nomi kiel marakloj multajn aferojn, kiuj ne estis tiaj, sed tiu ĉi estis antentika supernatura ministerio. En tiu okazo, laŭ tio kio estis instruitaj al ni, Mikael obligis la nutrajn elementojn, kiel li ĉiam faras, kun krom la eliminado de la tempa faktoro kaj la videbla vivprocezo.

3. REĜIGA EPIZODO

La nutrado de la kvinmiluloj dank’al supernatura energio estis alia el tiuj eventoj en kiu la homa kompato kaj la kreopova povo efektiviĝis. Ĉar nun la svarmo satis, kaj la Jesua famo estis senprokraste pliigita pro tiu kolosa miraklo, la projekto kapti la Majstron kaj proklami lin kiel reĝo postulis neniun personan kromdirektivon. La ideo ŝajnis propagiĝi tra la svarmo kiel kontaĝo. La reago de la svarmo kontraŭ tiu subita kaj spektinda provianto de siaj fizikaj bezonoj estis profunda kaj superverŝa. De longe estis instruadi al la Judoj, ke la Mesio, la filo de Davido, kiam li venos, estos denove fluiginta lakton kaj mielon en la lando, kaj la vivpano estos donita al ili kiel la ĉiela manao estis supozata esti falita sur iliajn prapatrojn en la dezerto. Kaj ĉu tiu espero ne estis nun plenimita ĝuste antaŭ iliaj okuloj? Kiam tiu malsata kaj subnutrita svarmo estis fininta supersatiĝi per la mirakla nutraĵo, estis unuvoĉa reago: “Jen nia reĝo.” La mirindaĵojn-faranta liberiganto de Israelo estis venita. Laŭ tiuj simplaj homoj la povo nutri estigis la rajton reĝi. Ne mirindas, do, ke la svarmo, post kiam ĝi estis satigita, leviĝis kiel sola homo kaj kriis, “Reĝigu lin!”

Tiu potenca krio entuziasmis Petron kaj tiujn el la apostoloj, kiuj ankoraŭ konservis la esperon vidi Jesuon aserti sian rajton reĝi. Sed tiuj falsaj esperoj ne longe vivis. Tiu potenca krio de la svarmo estis apenaŭ ĉesinta eĥiĝi sur la proksimaj rokoj kiam Jesuo supreniris sur enorma ŝtono, kaj levante sian dekstran manon por ordoni ilian atenton, diris: “Miaj infanoj, vi bone intencas, sed vi havas mallongan vidkapablon kaj via penso estas materia.” Estis mallonga paŭzo; tiu kuraĝa Galileano estis tie, majeste starigita en la ĉarma ruĝlumo de tiu orienta krepusko. Ĝis la fino de siaj ungoj li aspektis kiel reĝo, dum li paroli plu al tiu anhelanta svarmo: “ Vi reĝigus min, ne ĉar viaj animoj estis lumigitaj per granda vero, sed ĉar viaj stomakoj estis plenigitaj per pano. Kiom da fojoj mi diris al vi, ke mia regno ne estas en tiu mondo? Tiu ĉiela regno, kiun ni proklamas, estas spirita frateco, kaj neniu viro sidanta sur materia trono povas regi ĝin. Mia Patro en la ĉielo estas la tut-saĝa kaj tut-potenca suvereno sur tiu spirita frateco de la filoj de Dio sur tero. Mi estus do tiel malsukcesinta por riveli al vi mian Patron de spiritoj, ke vi volus reĝigi lian enkarnigitan filon! Nun ĉiu el vi hejmeniru. Se vi devas havi reĝon, lasu la Patron de la lumoj reĝi en la koro de ĉiu el vi kiel la spirita suvereno de ĉiuj aferoj.”

Tiuj Jesuaj paroloj eksigi la svarmon mirigita kaj malkuraĝigita. Multaj kiuj estis kredintaj je li forturniĝis kaj ne sekvis plu lin de tiu tago. La apostoloj estis neparolantaj; ili starigis silentaj arigitaj ĉirkaŭ la dek du korboj de nutraĵaj pecoj; nurla ĉiofaranto, la junulo Marko diris diris: “Kaj li rifuzis esti nia reĝo.” Jesuo, antaŭ foriri sola en la montetojn, sin turnis al Andreo kaj diris: “rekonduku viajn fratojn en la domon de Zebedeo kaj preĝu kun ili, speciale por via frato, Simono Petro.”

4. NOKTA VIZIO DE SIMONO PETRO

La apostoloj, sen sia Majstro - forlasitaj al ili mem - enŝipiĝis kaj silente ekremi al Betsaida sur la okcidenta bordo de la lago. Neniu el la dekduuloj estis tiel malgaja kaj senkuraĝa kiel Simono Petro. Apenaŭ vorto estis prononcita; ĉiuj ili pensis pri la Majstro sola en la montetoj. Ĉu li estis forlasinta ilin? Neniam antaŭe li estis forpetinta ĉiujn ilin kaj rifuzinta akompani ilin. Kion ĉio tio povis signifi?

Mallumo ĉirkaŭigis ilin, kaŭze de fortika kaj mala vento, kiu estis leviĝinta kaj preskaŭ malebligis progresi. Ili pasigis mallumajn horojn pene remi, kaj Petro, lacigegita, profunde falis en ŝtonan dormon. Andreo kaj Jakobo sternis lin sur la remburitan sidilon poben de la boato. Dum la aliaj apostoloj pene luktis kontraŭ la vento kaj la ondoj, Petro havis sonĝon; en sia vizio li vidis Jesuon venanta al ili marŝante sur la maro. Kiam la Majstro ŝajnis pasi apud la boato, Petro ekkriis: “Savu nin, Majstro, savu nin.” Kaj tiuj kiuj estis malantaŭe de la boato aŭdis lin dirantan iujn el tiuj paroloj. Tiu nokta vizio daŭris en la Petra menso, kaj li sonĝis, ke li aŭdis Jesuon dirantan: “Estu kuraĝaj; jen mi; ne timu.” Tio estis kiel la balzamo de Gilead por la malkvietigita animo de Petro; tio trankviligis lian perturbitan spiriton, tiel ke (en sia sonĝo) li ekkris al la Majstro: “Sinjoro, se estas reale vi, ordonu al mi veni kaj marŝi kun vi sur la akvo.” Kaj kiam Petro ekmarŝis sur la akvo, la tumultaj ondoj timis lin, kaj kiam li estis drononta, li ekkriis: “Sinjoro, savu min!” Kaj multaj el la dekduuloj aŭdis lin eligi tiun krion. Tiam Petro sonĝis, ke Jesuo venis helpe, prenis lin per la mano, levis lin dirante: “O, vi tiel malmulte fidema, pro kio vi estas dubinta?”

Rilate kun la lasta parto de sia sonĝo Petro stariĝis el sia sidilo sur kiu li dormis kaj reale elŝipe forĵetiĝis en la akvon. Kaj li vekiĝis el sia sonĝo, dum Andreo, Jakobo kaj Johano kaptis kaj tiris lin el la maro.

Por Petro tiu sperto ĉiam estis reala. Li sincere kredis, ke Jesuo venis al ili tiun nokton. Li nur partie konvinkis Johanon Markon, kaj tio klarigas kial Marko forigis parton de la historio en sia rakonto. Luko, la kuracisto, kiu faris zorgajn serĉojn pri tiu temo, konkludis, ke la epizodo estis vizio de Petro, kaj do rifuzis doni lokon por tiu historio en la preparo de sia rakonto.

5. REE EN BETSAIDA

La ĵaŭdon matene, antaŭ la tagiĝo, ili ankris sian boaton apudborde proksime de la domo de Zebedeo kaj serĉis dormi ĝis ĉirkaŭ tagmezo. Andreo elkuŝiĝis la unua, marŝis laŭ la maro, kaj trovis Jesuon en kompanio de ilia ĉiofaranto, sidanta sur ŝtono apud la marbordo. Malgraŭ ke dum la tuta nokto kaj granda parto de la sekvanta tago multe da homoj kaj junaj evangelistoj estis serĉintaj Jesuon en la orientaj montetoj, malmulte da tempo post noktomezo, li kaj la junulo Marko piede ĉirkaŭiris la lagon, transiris la riveron kaj revenis al Betsaida.

El la kvin mil kiuj estis mirakle nutritaj, kaj kiuj, kiam siaj stomakoj estis plenaj kaj malplenaj siaj koroj, estus reĝiginta lin, nur ĉirkaŭ kvin cent persistis sekvi lin. Sed antaŭ ol tiuj ĉi estis informitaj pri lia reiro en Betsaida, Jesuo petis al Andreo arigi la dek du apostolojn kaj iliajn asociitojn, inkluzivante la virinojn, dirante: “Mi deziras paroli al ili.” Kaj kiam ĉiuj estis pretaj, Jesuo diris:

“Kiom da tempo mi subportos vin? Ĉu ĉiuj vi estas malrapidaj por spirite kompreni kaj havas neadekvatan vivantan fidon? Dum tiuj monatoj mi instruadis al vi la veraĵojn de la regno, kaj ankoraŭ vi estas superitaj de la materia motivado plivole ol la spirita konsiderado. Ĉu vi ne estas eĉ leginta en la Skribaĵoj, kie Moseo admonis la nekredantajn infanojn de Israelio, dirante: ‘Ne timu, restu kvietaj kaj vidu la savon de la Sinjoro’? Diris la psalmisto: ‘Metu vian fidon en la Sinjoro.’ ‘Paciencu, atendu la Sinjoron kaj estu bone kuraĝaj. Li fortigos vian koron.’ ‘Konfidu vian ŝarĝon al la Sinjoro, kaj li subtenos vin. Havu ĉiam konfidon al li, kaj elverŝu vian koron al li, ĉar Dio estas via rifuĝo.’ ‘Tiu kiu loĝas en la sektretan lokon de la Plejaltulo restos en la ombro de la Tutpotenculo.’ ‘Estas pli bone havi konfidon al la Sinjoro, prefere ol fidi al la homaj princoj.’

“Kaj nun, ĉu vi vidas, ke la plenumoj de mirakloj kaj materiaj mirindaĵoj ne gajnos animojn por la spirita regno? Ni estas nutrintaj la svarmon, sed tio ne alkondukis ĝin malsati pri la vivpano nek soifi pri akvoj de spirita rekteco. Kiam ilia malsato estis kontentigita, ili ne serĉis eniri en la ĉielan regnon, ili prefere serĉis proklami la Homan Filon kiel reĝo laŭ la maniero de la reĝoj de tiu mondo, nur por povi plumanĝi panon sen devi ĝin pene gajni. Kaj ĉio tio, en kio multaj el vi pli aŭ malpli partoprenis, faras nenion por riveli la ĉielan Patron aŭ antaŭenirigi lian regnon sur tero. Ĉu ni ne havas sufiĉe da malamikoj inter la religiaj estroj de la lando sen fari tion, kio estas taŭga por malamikigi ankaŭ la civilajn estrojn? Mi preĝas la Patron unkti viajn okulojn, por ke vi povu vidi, kaj malfermi viajn orelojn, por ke vi povu aŭdi, kaj finfine vi povu havi plenan fidon en la evangelio, kiun mi instruadis al vi.”

Tiam Jesuo anoncis, ke li deziris retiriĝi dum kelkaj tagoj por ripozi kun siaj apostoloj antaŭ ol ili pretiĝas por iri al la Pasko en Jerusalemon, kaj li malpermesis al ĉiuj siaj disĉiploj kaj la svarmo sekvi lin. Konsekvence ili boate foriris en la regionon de Ĝenezareto por du aŭ tri tagoj de ripozo kaj dormo. Jesuo prepariĝis por granda krizo de sia tera vivo, kaj li do pasigis multe da tempo komuneci kun sia Patro en la ĉielo.

La novaĵoj pri la proviantado de la kvinmiluloj kaj la provado por reĝigi Jesuon ekscitis vivan scivolon kaj vigligis la timojn de la religiaj estroj kaj la civilaj ĉefoj tra la tutaj Galileo kaj Judeo. Tiu granda miraklo ne progresigis la evangelion de la regno en la animojn de materiale-mensemaj kaj malfervoraj kredantoj, sed ĝi ebligis akceli krizon ĉe tiuj, inter la familio de apostoloj kaj intimaj disĉiploj de Jesuo, kiuj serĉis miraklojn kaj havis ardan inklinon por la reĝigado. Tiu spektinda epizodo ĉesigis la unuan periodon de instruado, trejnado kaj resanigado, per tio preparanta la vojon por la inaŭguro de tiu lasta jaro de proklamo pri la plej altaj kaj plej spiritaj fazoj de la nova evangelio de la regno - dia fileco, spirita libereco, kaj eterna saviĝo.

6. EN ĜENEZARETO

Dum li ripozis en la hejmo de riĉa kredanto de la regiono de Ĝenezareto, Jesuo neformale prelegis ĉiun posttagmezon kun la dekduuloj. La ambasadoroj de la regno estis serioza, kvieta kaj saĝigita grupo de seniluzigitaj viroj. Sed eĉ post ĉio, kio estis okazinta, kaj kiel postaj eventoj montris, tiuj dek du viroj ne estis ankoraŭ plene liberigitaj de siaj longatempe ensemitaj kaj karaj nocioj pri la veno de la Juda Mesio. Eventoj de kelkaj antaŭaj semajnoj disvolviĝis tro rapide, por ke tiuj miregitaj fiŝkaptistoj komprenu ĝian plenan signifon. Viroj kaj virinoj bezonas tempon por efektivigi radikalajn kaj vastajn ŝanĝojn en siaj bazaj kaj fundamentaj konceptoj de socia konduto, filozofaj sintenoj, kaj religiaj konvinkoj.

Dum Jesuo kaj la dekduuloj ripozis en Ĝenezareto, la homamasoj disiĝis, iuj rehejmen- irante, aliaj irante al Jerusalemo por la Pasko. Dum la tempospaco de malpli ol unu monato la entuziasmaj kaj liberaj adeptoj de Jesuo, kiuj estis pli ol kvindek mil nur en Galileo, limiĝis kun malpli ol kvincent. Jesuo deziris, ke liaj apostoloj spertu pri la ŝanĝiĝemo de la popola aklamado, por ke ili ne estu tentitaj apogi sin sur tiaj manifestadoj de provizora religia histerio post kiam li estus forlasinta ilin kaj kiam ili estus plenumantaj la laboron de la regno, sed li estis nur partie sukcesinta en tiu klopodo.

La duan nokton de ilia restado en Ĝenezareto la Majstro rediris la samantan parabolon al la apostoloj kaj aldiris tiujn parolojn: “Vidu, miaj infanoj, sin per homaj sentoj helpi estas provizora kaj tute seniluziiga; la ekskluziva voko al la homa intelekto estas same vana kaj senfrukta; estas nur vin helpante per la spirito, kiu vivas en la homa menso, ke vi povos esperi akiri daŭran sukceson kaj plenumi tiujn mirindajn transformiĝadojn de homa karaktero, kiuj estas nuntempe montritaj en la abunda rikolto de la autentikaj fruktoj de la spirito en la ĉiutaga vivo de ĉiuj, kiuj estas tiel liberigitaj de la duba mallumo dank’al la naskiĝo de la spirito en la fida lumo - la regno de la ĉielo.”

Jesuo instruadis la vokon al la emocioj kiel tekniko por altiri kaj enfokusigi la intelektan atenton. Li kvalitigis la menson tiamaniere vekita kaj vigligita kiel la aperturo al la animo, kie rezidas tiu spirita naturo, kiu devas rekoni la veron kaj respondi al la spirita voko de la evangelio por kaŭzi la daŭrajn rezultojn de veraj transformiĝadoj de karaktero.

Jesuo tiamaniere strebis prepari la apostolojn por la baldaŭa ŝoko - la krizo en la publika sinteno kontraŭ li, kiu estis nur post kelkaj tagoj okazonta. Li klarigis al la dekduuloj, ke la religiaj estroj de Jesrusalemo konspiros kun Herodo Antipaso por konsumi ilian destruon. La dekduuloj ekkomprenis pli plene (kvankam ne definitive), ke Jesuo ne estis sin sidonta sur la Davidan tronon. Ili vidis pli komplete, ke la spirita vero ne progresus per materiaj mirindaĵoj. Ili ekkomprenis, ke la proviantado de la kvinmiluloj kaj la populara movo por reĝigi Jesuon estis la apogeo de la popola espero pri la mirakla-serĉo kaj la mirindaĵa- plenumado kaj la pli alta el la aklamadoj kontraŭ Jesuo de la popolaĉo. Ili svage distingis kaj malhele antaŭvidis la proksimajn tempojn de spirita zorga ekzameno kaj kruela malfeliĉo. Tiuj dek du viroj malrapidevekiĝis al la kompreno de la reala naturo de sia tasko kiel ambasadoroj de la regno, kaj ili ekpretiĝis por la penigaj kaj malfacilaj afliktoj de la lasta jaro de la Majstra ministerio sur tero.

Antaŭ ol ili forlasas Ĝenezareton, Jesuo instrukciis ilin pri la mirakla proviantado de la kvinmiluloj, dirante al ili ĝuste kial li estis entrepreninta tiun eksterordinaran manifestadon de krea povo, kaj sekurigante ilin, ke li ne estis tiel cedinta al sia simpatio kontraŭ la homamaso antaŭ esti certiĝinta, ke tio estis “laŭ la Patra volo.”

7. EN JERUSALEMO

La dimanĉon 3-an de Aprilo, akompanita nur de la dek du apostoloj, Jesuo foriris el Betsaida por iri al Jerusalemo. Por eviti la svarmon kaj altiri kiel eble malplej la atenton, ili vojaĝis pasante tra Gerasa kaj Filadelfio. Li malpermesis ilin publike instruadi dum la vojaĝo; nek li permesis al ili instruadi dum la restado en Jerusalemo. Ili alvenis en Betanion apud Jerusalemo malfruvespere la Merkredon 6-an de Aprilo. Li tranoktis en la hejmo de Lazarus, Marta kaj Maria, sed la sekvantan tagon, ili separiĝis. Jesuo kaj Johano loĝis ĉe kredanto nomata Simono, apud la domo de Lazarus en Betanio. Judaso Iskarioto kaj Simono Zelotes haltis ĉe amikoj en Jerusalemo, dum la cetero de la apostoloj restadis, duope, en diversaj hejmoj.

Jesuo eniris en Jerusalemon nur unufoje dum tiu Pasko, kaj tio okazis dum la granda festtago. Multaj Jerusalemaj kredantoj estis alkondukitaj de Abnero por renkonti Jesuon en Betanio. Dum tiu restado en Jerusalemo, la dekduuloj eksciis kiel amara estis fariĝanta la sento kontraŭ ilia Majstro. Ĉiuj foriris el Jerusalemo pensante, ke krizo estis okazonta.

La dimanĉon 14-an de Aprilo, Jesuo kaj la apostoloj forlasis Jerusalemon por Betsaida, pasante tra la vojo de la marbordaj urboj Jafo, Cezareo, kaj Ptolemais. De tie ili iris tra Rama kaj Korazim ĝis Betsaida, kie ili alvenis la Vendredon 29-an de Aprilo. Tuje hejme, Jesuo urĝe sendis Andreon por peti al la sinagoga estro permeson paroli dum la posttagmeza diservo de la sekvanta tago, kiu estis Sabattago. Kaj Jesuo bone sciis, ke estos la lasta fojo, ke estos permesita al li paroli en la Kapernauma sinagogo.