Kajero 151084
LA 10-an de Marto ĉiuj grupoj da predikantoj kaj instruistoj estis arigitaj en Betsaida. La Ĵaŭdon vespere kaj la Vendredon multaj el ili eliris por fiŝkapti, kaj la Sabatan tagon ili ĉeestis en la sinagogo por aŭskulti la diskurson de maljuna Judo de Damasko pri la gloro de la prapatro Abraham. Jesuo pasigis la plimulton de tiu Sabattago sole sur la montetoj. Tiun Sabaton vespere la Majstro parolis dum pli ol unu horo al la arigitaj grupoj pri “La misio de la malfeliĉo kaj la spirita valoro de la seniluziiĝo.” Estis memorinda okazo, kaj liaj aŭskultantoj neniam forgesis lian lecionon.
Jesuo ne estis ankoraŭ retrankviliĝinta pri sia freŝdata reĵeto de Nazareto; la apostoloj konsciis strangan malĝojon miksitan kun lia kutime gajeta konduto. Plejofte nur Jakobo kaj Johano estis kun li, ĉar Petro estis pli okupata pro la multaj respondecoj pri la bonstato kaj la direktado de la nova grupo de evangelistoj. Antaŭ la foriro por la Pasko en Jerusalemo, la virinoj pasigis tiun tempon de atendo vizitante de domo al domo, instruadante la evangelion, kaj okupiĝante pri la malsanuloj en Kapernaumo kaj la ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj.
Ĉirkaŭ tiu periodo Jesuo ekuzis la parabolan metodon por instruadi la homamasojn, kiuj arigis tiel ofte ĉirkaŭ li. Ĉar li estis parolinta al apostoloj kaj aliaj dum longa tempo en la nokto, tiun dimanĉon matene tre malmulte el la grupo ĉeestis por la matenmanĝo; tiam li eliris al la marbordo kaj sin sidigis sole en la boato, la malnova fiŝoboato de Andreo kaj Petro, kiu ĉiam estis gardita je lia dispono, kaj meditis pri la baldaŭa ago plenumonta en la laboro de regna etendiĝo. Sed la Majstro ne longatempe estis sola. Tre baldaŭ la homoj el Kapernaumo kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj ekis alveni, kaj je la deka, tiun matenon, preskaŭ mil estis arigitaj sur la marbordo apud la Jesua boato plendopostulantaj lian atenton. Nun Petro estis vekita, kaj traborante al li la vojon al la boato, diris al Jesuo, “Majstro, ĉu mi estas parolonta al ili?” Sed Jesuo respondis, “Ne, Petro mi estas rakontonta historion al ili.” Kaj tiam Jesuo komencis la rakonton de la semanta parabolo, unu el la unuaj de longa serio de tiaj paraboloj, kiujn li instuadis al la homamasoj kiuj estis sekvantaj lin. Tiu boato havis plialtigitan seĝon, sur kiun li sin sidigis por paroli al la homamasoj arigitaj laŭ la marbordo (ĉar estis kutime sidiĝi por instrui). Post kiam Petro estis kelkajn vortojn parolinta, Jesuo diris:
“Semanto eliris por semi, kaj okazis, ke iuj semoj, kiujn li semis, falis sur la flankan vojon, estis piedpremitaj kaj voritaj de la ĉielaj birdoj. Aliaj semoj falis enrokajn lokojn, kie estis malmulte da tero, kaj tuje leviĝis, ĉar ne estis sufiĉe grundoprofunde, sed ĉar baldaŭ la sumo brilis, ili velkis pro la manko da radikoj por per kio havigi humidecon. Aliaj semoj falis inter la dornoj, kaj kiam la dornoj kreskis, ili estis sufokitaj tiel, ke ili produktis neniun grajnon. Ankoraŭ aliaj semoj falis en bonan grundon kaj, kreskantaj, produktis, iuj tridekoble, iuj sesdekoble, kaj aliaj centoble.” Kaj kiam li estis fininta rakonti tiun parabolon, li diris al la homamaso, “Kiu havas orelojn por aŭdi, aŭdu.”
Kiam la apostoloj kaj tiuj kiuj estis kun ili aŭdis Jesuon tiamaniere instruadi la homamason, ili estis grande perpleksaj; kaj post multaj palavroj inter ili, tiun vesperon en la ĝardeno de Zebedeo Mateo diris al Jesuo “Majstro, kion signifas la mallumaj diroj, kiujn vi prezentas al la homamaso? Kial vi parabole parolas al tiuj kiuj serĉas la veron?” Kaj Jesuo respondis:
“Ĝis hodiaŭ mi pacience instruadis vin. Al vi estas donate koni la misterojn de la ĉiela regno, sed al senjuĝkapablaj homamasoj kaj al tiuj kiuj serĉas nian destruon, ekde nun la regnaj misteroj estos parabole prezentitaj. Kaj ni tiel agos por, ke tiuj kiuj reale deziras eniri en la regnon povu distingi la signifon de la instruo kaj tiel trovu la savon, dum tiuj kiuj nur aŭskultas por enkapti nin estu des pli konfuzitaj, ke ili vidos sen vidi kaj aŭdos sen aŭdi. Miaj infanoj, ĉu vi ne perceptas la spiritan leĝon, kiu dekretas, ke al tiu kiu havas, estos tiel donita, ke li abunde havos, dum al tiu kiu ne havas, estos subtrahita eĉ kion li havas? Tial de nun mi multe parabole parolos al la homamasoj por, ke niaj amikoj kaj tiuj kiuj deziras koni la veron povu trovi kion li serĉas, dum niaj malamikoj kaj tiuj kiuj ne amas la veron povu aŭdi sen kompreni. Multaj el tiuj homoj ne laŭiras la vojon de la vero. La profeto, vere, priskribis ĉiujn senjuĝkapablajn animojn kiam li diris: ‘ĉar la koro de tiuj homoj krudiĝis, kaj iliaj oreloj malakriĝis, kaj iliajn okulojn ili estas fermintaj pro timo ke ili distingas la veron kaj komprenas ĝin en iliaj koroj.’”
La apostoloj ne plene komprenis la signifon de la Majstraj paroloj. Dum Andreo kaj Tomaso parolis plu, Petro kaj la aliaj apostoloj izoliĝis en alia parto de la ĝardeno, kie ili serioze kaj daŭre ekdiskutis.
Petro kaj la grupo kun li konkludis, ke la samanta parabolo estis alegorio, ke ĉiu elemento havas iun kaŝitan signifon, kaj ili decidis iri al Jesuo kaj demandi al li klarigon. Tial, Petro alpaŝis Jesuon, dirante: “Ni ne kapablas penetri la signifon de tiu parabolo, kaj ni deziras, ke vi klarigas ĝin al ni, ĉar vi diras, ke estas donata al ni koni la misterojn pro la regno.” Kaj kiam Jesuo aŭdis tion, li diris al Petro: “Mia filo, mi deziras nenion kaŝi al vi, sed unue vi devas diri al mi kion vi estas parolintaj pri ĝi; kia estas via interpretado?”
Post momento de silento, Petro diris: “Majstro, ni estas multe parolintaj pri la parabolo, kaj jen mia decidiga interpretado: La samanto estas la evangelia predik-isto; la semo estas la mondo de Dio. La semo kiu falis sur la flankan vojon elvokas tiujn, kiuj ne komprenas la evangelian instruon. La birdoj kiuj bekis la semon sur la dura grundo priskribas Satanon, aŭ la diablon, kiu ŝtelas tion, kio estis semita en la korojn de tiuj sensciuloj. La semo kiu falis sur la rokajn lokojn, kaj kiuj velkis tiel subite, simbolas tiujn supraĵajn kaj senpripensajn personojn, kiuj, kiam ili aŭdas la bonan novaĵon, ĝoje akceptas la mesaĝon; sed ĉar la vero ne havas realajn radikojn en ilia pli profunda kompreno, ilia sindonemo estas efemera fronte al la malfeliĉo kaj persekutado. Kiam tumulto alvenas, tiuj kredantoj stumblas; ili cedas al la tento. La semo kiu falis inter la dornoj elvokas tiujn, kiuj volonte aŭdas la parolon, sed kiuj permesas, ke la zorgoj de la mondo kaj la trompemo de la riĉuloj sufokas la parolon pri la vero tiel, ke ĝi fariĝas senfrukta. Nun la semo kiu falis en bonan grundon kaj kreskanta, produktis aŭ tridekoble, aŭ sesdekoble, kaj iuj centoble, simbolas tiujn, kiuj estas aŭdintaj la veron, akceptas ĝin laŭ diverspecaj gradoj de aprezado - ŝulde al iliaj diferencoj de intelektaj dotoj - kaj do manifestigas siajn diverspecajn gradojn de religia sperto.”
Post kiam Jesuo estis aŭdinta la Petran interpretadon pri la parabolo, petis al la aliaj apostoloj, ĉu ili ne havas ankaŭ sugestojn oferti. Al tiu invito nur Natanaelo respondis. Li diris: “Majstro, kvankam mi aprobas multajn bonajn ideojn pri la Petra interpretado de la parabolo, mi ne plene estas en akordo kun li. Pri la parabolo mia ideo estus ke: la semo simbolas la regnan evangelion, dum la samanto elvokas la mesaĝistojn de la regno. La semo falinta sur la flankan vojon kaj sur la duran grundon priskribas tiujn, kiuj estas tro malmulte aŭdintaj pri la regno, kune kun tiuj kiuj estas indiferentaj pri la mesaĝo, kaj kiuj estas durigintaj siajn korojn. La ĉielaj birdoj kiuj bekis la semon falintan sur la flankan vojon elvokas la vivkutimojn, la malbonan tenton kaj la dezirojn de la karno. La semo falinta inter la rokoj simbolas la emociajn animojn, kiuj estas rapide akceptintaj la novan instruon, kaj tiel rapide rezignas la veron kiam ili estas konfrontitaj kun la malfacilaĵoj kaj vivrealaĵoj de tiu vero; mankas al ili spirita percepto. La semo falinta inter la dornoj elvokas tiujn, kiuj estas altiritaj pro la veraĵoj de la evangelio; ili estas inklinaj sekvi ĝiajn instruojn, sed ili estas malebligitaj pro la orgojlo, la envio, kaj la anksiecoj de la homa ekzisto. La semo falinta sur riĉan grundon, kaj kreskanta produktis aŭ tridekoble, aŭ sesdekoble, kaj iafoje centoble, simbolas la naturajn kaj diver- specajn gradojn de kapableco de viroj kaj virinoj, kiuj posedas diversajn dotojn da spirita iluminado por kompreni veron kaj respondi al ĝiaj spiritaj instruoj.”
Kiam Natanaelo estis fininta paroli, la apostoloj kaj iliaj asociitoj ekkomencis gravan diskutadon kaj seriozan debaton, iuj subtenantaj la ĝustecon de la Petra interpretado, dum preskaŭ la sama nombro serĉis defendi la parabolan klarigon laŭ Natanaelo. Intertempe Petro kaj Natanaelo estis retiriĝintaj en la domon, kie ili engaĝiĝis en viglan kaj decideman strebon por reciproke konvinki kaj unu la alian ŝanĝi la opinion.
La Majstro permesis, ke tiu konfuzo atingas la punkton de pli intensa esprimo; tiam li plaŭdis siajn manojn kaj alvokis ilin ĉirkaŭ li. Kiam ankoraŭ unufoje ĉiuj li estis arigitaj ĉirkaŭ li, li diris, “Antaŭ ol mi parolas al vi pri tiu parabolo, ĉu unu el vi deziras diri ion?” Post momento de silento, Tomaso ekparolis: “Jes, Majstro, mi deziras diri kelkajn vortojn. Mi memoras, ke iam vi diris al ni esti singardemaj pri tiu sama afero. Vi instruis al ni, kiam ni uzas ilustradojn en nia prediko, ni devus uzi verajn historiojn, ne fabelojn, kaj ni devus ankaŭ selekti la plej bone taŭgan ilustradon pri la centra kaj esenca veraĵo, pri kiu ni deziras instrui la homojn, kaj la historio tiel uzita, ni ne devus provi fari spiritan aplikon per ĉiuj duarangaj detaloj implikitaj en la rakontado de la historio. Mi opinias, ke ambaŭ Petro kaj Natanaelo malpravas provi la interpretadon de tiu parabolo. Mi miras ilian lertecon por fari tiajn interpretadojn, sed egale mi estas certa, ke la fakto provi eltiri el tia natura parabolo tiom da spiritaj analogioj pri ĉiu el ĝiaj trajtoj, povas nur sukcesi konfuzi kaj serioze miskompreni la veran celon de tia parabolo. La fakto laŭ kiu mi pravas estas provita, ĉar konsidere ke antaŭ unu horo ĉiuj ni samopiniis, nun ni estas dividitaj laŭ du apartaj grupoj, kiuj subtenas diferencajn opiniojn pri tiu parabolo, kaj tiel serioze subtenas tiajn opiniojn, ke, laŭ mi, ili malhelpas nian kapablecon plene kompreni la grandan veraĵon, kiu estis en via menso, kiam vi prezentis tiun parabolon al la homamaso kaj konsekvence petis al ni komenti ĝin.“
La paroloj prononcitaj de Tomaso havis kvietigan efikon sur ĉiun el ili. Ĝi rememoris al ili tion, kio Jesuo instruis al ili dum antaŭaj okazoj, kaj antaŭ ol Jesuo resumis elparolante, Andreo stariĝis, dirante: “Mi estas persvadita, ke Tomaso pravas, kaj mi ŝatus koni la signifon, kiun li atribuas al la parabolo de la samanto.” Post kiam Jesuo gestvokis Tomason por paroli, tiu ĉi diris: “Miaj fratoj, mi ne deziras plidaŭrigi tiun diskutadon, sed se vi permesas al mi, mi volas diri, ke, laŭ mi, tiu parabolo estis formulita por instrui al ni jenan grandan veraĵon. Nia instruo pri la regna evangelio, tiel fidele kaj efike, kiel ni plenumos niajn diajn komisiojn, konos diversajn gradojn de sukceso, kaj tiaj diferencaj rezultoj estas rekte kaŭzitaj de kondiĉoj imanentaj kun la cirkonstancoj de nia ministerio, kondiĉoj sur kiuj ni havas malmulte aŭ neniun kontrolon.”
Kiam Tomaso estis fininta paroli, la plejmulto de liaj kompanoj predikistoj estis preta aprobi lin, eĉ Petro kaj Natanaelo estis parolontaj kun li, kiam Jesuo leviĝis kaj diris: “Brave, Tomaso! vi estas distinginta la veran signifon de la paraboloj; sed ambaŭ Petro kaj Natanaelo profitis ankaŭ al vi, ĉar ili plene montris la danĝeron partopreni ŝanĝi en alegorioj miajn parabolojn. En via propra koro vi povas ofte profite engaĝiĝi en tiajn impetojn de spekulativa imago, sed vi eraras kiam vi serĉas prezenti tiajn konkludojn kiel parto de via publika instruo.”
Nun kiam la streĉiteco estis finita, Petro kaj Natanaelo gratulis unu la alian pri siaj interpretoj, kaj escepte la ĝemeloj Alfeus, ĉiu el la apostoloj sin riskis interpreti la parabolon de la samanto antaŭ ol sin retiri por tranokti. Eĉ Judaso Iskarioto proponis tre akcepteblan interpreton. La dekduuloj ofte provis inter ili detali la parabolojn de la Majstro kvazaŭ temis pri alegorio , sed neniam plu denove ili konsideris serioze tiajn spekulativojn. Estis vere profitebla sesio por la apostoloj kaj iliaj asociitoj, kaj speciale des pli ĉar Jesuo de nun uzis pli kaj pli parabolojn en sia publika instruado.
La apostoloj estis tiel obsedataj pro la paraboloj, ke ili dediĉis la tutan vesperon por diskuti pri ili.Jesuo komencis la vesperan konferencon, dirante: “Miaj plejamataj,vi devas ĉiam adapti vian prezenton de la vero laŭ la mensoj kaj koroj de viaj aŭdantoj. Kiam vi estas antaŭ homamaso de diverspecaj inteligentuloj kaj temperamentoj, vi ne povas diri malsamajn parolojn por ĉiu el klasoj de aŭdantoj, sed vi povas diri historion por komuniki vian instruon; kaj ĉiu grupo, eĉ ĉiu individuo kapablos fari sian propran interpreton de via parabolo laŭ sia propra intelekto kaj spirita doto. Lasu brili vian lumon, sed saĝe kaj diskrete. Neniu, kiam li lumigas lampon, kovras ĝin per ujo aŭ matas ĝin sub la liton. Li metas sian lampon sur subtenilon kie ĉiu povas rigardi la lumon. Lasu min diri al vi, ke en la ĉiela regno nenio estas kaŝata, kiu ne estos manifestigita; estas neniu sekreto, kiu ne estos finfine rivelata. Iam, ĉiuj aferoj alvenos en la lumon. Ne pensu nur al la homamasoj kaj kiel ili aŭdas la verecon; ankaŭ atentu pri vi mem kiel vi aŭdas. Rememoru, ke fojfoje mi diris al vi: Al tiu kiu havas estos donita pli, dum al tiu kiu ne havas estos forprenita eĉ tion, kion li kredas havi.”
La daŭrigo de la diskuto pri la paraboloj kaj de la plua instrukcio pri ilia interpreto povas esti resumita kaj esprimita en moderna fraseologio kiel ĉi sube skribite:
1. Jesuo malkonsilis la uzon de fabeloj aŭ alegorioj en la instruadoj pri la evangeliaj veraĵoj . Li rekomendis la liberan uzon de paraboloj, speciale de naturaj paraboloj. Li emfazis la valoron pri la uzo de la analogio ekzistanta inter la naturaj kaj spiritaj mondoj kiel helpo por instrui la veron. Li ofte aludis pri la naturo kiel “nereala kaj efemera ombro de spiritaj realecoj.”
2. Jesuo rakontis tri aŭ kvar parabolojn el la Hebreaj skribaĵoj, altirante la atenton pri la fakto, ke tiu metodo de instruado ne estis plene nova. Tamen tiel, kiel li uzis de tiam, ĝi fariĝis preskaŭ nova metodo de instruado.
3. Instruadante la apostolojn pri la paraboloj, Jesuo altiris la atenton pri la jenaj punktoj:
Parabolo postulas la simultanan vokon de vaste diferencaj niveloj de menso kaj spirito. La parabolo stimulas la imagon, defias la diskriminacion, kaj provokas la kritikan penson; ĝi antaŭenigas la simpation sen eksciti la antagonismon.
Parabolo procedas el la konataj elementoj por atingi la distingon de la nekonata. Parabolo uzas la materian kaj naturan kiel rimedo por adoptigi la spiritan kaj supernaturan.
Paraboloj faciligas la senpartiajn moralajn decidojn. Parabolo evitas multajn antaŭjuĝojn kaj ĉarme establas novajn veraĵojn en la menso kaj faras tion manifestigante minimumon de mem-defendo de persona rankoro.
Reĵeti la veron entenatan en parabola analogio postulas je la nomo de iu ajn konscian intelektan agon rekte plenumitan spite al honesta juĝo kaj justa decido. Parabolo ebligas devigi la penson pere de la aŭdkapablo.
La uzo de parabola formo en la instruado ebligas, ke la instruisto prezentas novajn kaj eĉ nekredeblajn veraĵojn, dum samtempe ĝi larĝe evitas ĉian ajn debaton kaj eksteran konflikton kun la tradicio kaj estigata aŭtoritato.
Parabolo ankaŭ posedas la avantaĝon stimuli la memoron pri la instruigata veraĵo kiam la samaj familiaraj scenoj estas poste renkontitaj.
Tiel Jesuo serĉis informi siajn adeptojn pri multaj kialoj substreĉantaj lian praktikon pli kaj pli uzi parabolojn en sia publika instruado.
Ĉirkaŭ la fino de la vespera leciono Jesuo por la unua fojo komentis la parabolon de la samanto. Li diris, la parabolo referencis al du ideoj: unue ĝi estis retrorigardo pri lia propra ministerio ĝis nun kaj antaŭvido pri tio, kio estis okazonta dum la cetero de lia tera vivo. Kaj due, ĝi estis ankaŭ aludo pri tio, kion la apostoloj kaj aliaj mesagistoj de la regno povus atendi pri sia ministerio, laŭmezure kiam generacio post generacio pasigus la tempo.
Jesuo ankaŭ sin turnis al la uzo de paraboloj kiel la pli bona ebleco por forpuŝi la antaŭintencitan strebon de la religiaj estroj en Jerusalemo, instruantaj, ke lia tuta laboro estis plenumita dank’al la helpo de demonoj kaj la princo de la diabloj. La voko al la naturo estis en kontraŭago kun tia instruo, ĉar la homoj de tiu epoko konsideris ĉiujn naturajn fenomenojn kiel la produktado de rekta ago de spiritaj estaĵoj kaj supernaturaj fortoj. Li ankaŭ determinis tiun metodon de instruado, ĉar ĝi ebligis al li proklami vivesencajn veraĵojn al tiuj, kiuj deziris koni la plej bonan vojon, dum samtempe ĝi donis al liaj malamikoj malpli da oportuneco trovi satisfakcion de ofendo kaj motivojn de kulpigoj kontraŭ li.
Antaŭ forpeti la grupon por tranokti, Jesuo diris: “Nun mi diros al vi la finon de la parabolo de la samanto. Mi volas vin testi por koni kiel vi akceptos tion: La ĉiela regno estas ankaŭ kiel viro, kiu semas bonan semon sur la teron, kaj dum nokte li dormis kaj tage zorgis pri siaj aferoj, la semo leviĝis kaj kreskis, kaj kvankam li ne sciis kiel tio okazis, la planto maturiĝis. Unue estis la herbo, poste la spiko, kaj la plena grajno en la spiko, kaj kiam la grajno estis matura, li uzis sian falĉileton, kaj la rikolto estis finita. Kiu havas orelon por aŭdi, aŭdu.”
Longatempe la apostoloj cerbumis tiujn parolojn, sed la Majstro neniam plu menciis tiun almeton al la parabolo de la samanto.
De sia boato, la sekvantan tagon, Jesuo instruadis la homojn, dirante: “La regno de la ĉielo estas kiel viro, kiu semis bonajn semojn en sia kampo; sed, kiam li dormis,lia malamiko venis kaj semis lolon inter la tritiko, kaj haste fuĝis. Kaj kiam la junaj tigoj leviĝis kaj pli malfrue kiam ili maturiĝis, aperis ankaŭ la herbaĉoj. Tiam la servantoj de tiu hejmestro venis kaj diris al li: ‘Sinjoro, ĉu vi ne estas seminta bonan semon en vian kampon? El kie venas tiuj herbaĉoj?’ Kaj li replikis al siaj servantoj, ‘Malamiko faris tion.’ Tiam la servantoj demandis al sia mastro, ‘Ĉu vi volus, ke ni eliru por elradiki tiun lolon? Sed li respondis al ili dirante: “Ne, pro timo, ke vi samtempe elradikas ankaŭ la tritikon. Prefere lasu ambaŭ kune kreski ĝis la tempo de la rikolto. Mi diros tiam al la rikoltistoj, amasigu unue la herbaĉojn kaj ligu ilin en garboj por ilin bruligi, sekve amasigu kaj staplu la tritikon en mian tritikejon.’”
Post kiam la homoj estis metintaj kelkajn demandojn, Jesuo rakontis alian parabolon: “ La ĉiela regno estas kiel mustardero, semo, kiun viro semis en sian kampon. Nu, mustardero estas la plej malgranda el la semoj, sed kiam ĝi estasplene kreskinta, ĝi fariĝas la plej granda el ĉiuj herboj kaj estas kiel arbo tiel, ke la birdoj de la ĉielo povas veni kaj ripozi sur ĝiaj branĉoj.
“La ĉiela regno estas ankaŭ kiel fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mesurojn da faruno, kaj tiumaniere okazis, ke la tuta pasto leviĝis.”
“La ĉiela regno estas ankaŭ kiel trezoro kaŝita en kampo, kiun viro malkovris. En sia ĝojo li estas irinta vendi sian tutan posedaĵon por havi sufiĉe da mono kaj aĉeti la kampon.”
“La ĉiela regno estas ankaŭ kiel komercisto, kiu serĉas belajn perlojn; Trovinta multe- kostan perlon, li eliris vendi sian tutan havaĵon por esti kapabla aĉeti la eksterordinaran perlon.”
“La ĉiela regno estas ankoraŭ kiel retego, kiu estis ĵetita en la maron, kaj ĝi amasigis ĉiajn specojn de fiŝoj. Tiam, kiam la reto estis plenigita, la fiŝkaptistoj haŭlis ĝin sur la plaĝon, kie ili sidiĝis kaj laŭspecigis la fiŝojn, amasigante la bonajn en ujojn kaj reĵetante la malbonajn.”
Multajn aliajn parabolojn Jesuo diris al la homamaso. Fakte, de nun, li malofte instruis la homamasojn krom laŭ tiu metodo. Post kiam li estis parabole parolinta antaŭ publika aŭskultantaro, dum la vesperaj klasoj li pli komplete kaj eksplicite klarigis siajn instruojn al la apostoloj kaj evangelistoj.
La homamaso daŭrigis pliigi tra la tuta semajno. La Sabaton Jesuo hastis supren iri en la montetojn, sed, kiam alvenis la dimanĉa mateno, la homamasojn revenis. Jesuo parolis al ili en la postagmeza komenciĝo post la Petra prediko, kaj kiam li estis fininta, li diris al siaj apostoloj: “Mi estas laca pro tiu homamaso; ni transiru al la alia flanko, por ke ne povu ripozi dum unu tago.”
Dum la transiro de la lago ili renkontis unu el tiuj violentaj kaj subitaj ventoŝtormoj, kiuj karakterizas la Galilean maron, speciale dum tiu jarsezono. Tiu malaltenego troviĝas preskaŭ du cent metrojn malsupre la marnivelo, kaj estas ĉirkaŭata per altaj lagbordoj, speciale okcidente. De la lago krutaj gorĝoj estas ovritaj en la montetoj, kaj ĉar poŝo de hajtigita aero leviĝas supren de la lago dum la tago, la malvarmeta aero de la gorĝoj tendencas kapsalti sur la lagon post la subiro. Tiuj ventegoj rapide alvenas kaj iafoje foriĝas same subite.
Estis ĝuste tia vespera ventego, kiu, tiun vesperan dimanĉon, trafis la boaton transportantan Jesuon al la alia lagbordo. Tri aliaj boatoj elkondukantaj kelkajn junajn evangelistojn sekvis. Tiu tempesto estis severa, sed kvankam ĝi blovegis en tiu regiono de la lago, estis neniu evidentaĵo de ŝtormo sur la okcidenta bordo. La vento estis tiel forta, ke la ondoj ekŝprucis sur la boaton. La skualego ŝiris la velon antaŭ ol la apostoloj estu povinta ferli ĝin. Ili estis nun tute dependaj de siaj remiloj, kiujn ili penige tiris por trafi la bordon, distance de iom pli ol tri kilometroj.
Dume Jesuo dormis pobe de la boato en malgranda ŝirmejo. Kiam ili forlasis Betsaida la Majstro estis laca, kaj estis por havigi al si ripozon, ke li estis petinta al ili vele transiri ĝis la alia bordo. Tiuj eksfiŝistoj estis fortikaj kaj spertaj remantoj sedestis unu el la plej malbonaj ventegoj, kiun ili estis neniam renkontintaj. Kvankam la vento kaj la ondoj skuadis ilian boaton kvazaŭ ĝi estis ludilo, Jesuo pace dormis. Petro estis dekstre-mane remanta apud la pobo. Kiam la boato komencis pleniĝi je akvo, li maltenis la remilon kaj, sin pelante al Jesuo, li vigle skuis lin por lin veki, kaj kiam li estis vekita, Petro diris: “Majstro, ĉu vi ne scias, ke ni estas en violenta ŝtormo? Se vi ne savas nin, ĉiuj ni pereos.”
Kiam Jesuo eliris sub la pluvon, li unue rigardis Petron, kaj sekve pririgardis la mallumon al la baraktantaj remantoj, li turnis sian rigardon denove al Petro, kiu, en sia agitado, ne estis ankoraŭ returninta al sia remilo, kaj diris: “Kial ĉiuj vi estas tiel timantaj? Kie estas via fido? Paco, estu kvietaj.” Apenaŭ Jesuo estis espriminta tiun riproĉon al Petro kaj la aliaj apostoloj, apenaŭ li estis petinta al Petro serĉi pacon per kiu kvietigi lian malserenigitan animon, la perturbita atmosfero reekvilibriĝis, kaj reinstaliĝis en granda kalmo. La ŝtormaj ondoj preskaŭ tuje mildiĝis, dum la nigraj nuboj penegantaj en mallonga ekpluvego, malaperis, kaj la steloj ekbrilis en la ĉielo. Ĉio tio estis pure koincida, kiel eble ni povas juĝi pri tio, sed la apostoloj, aparte Simono Petro, neniam ĉesis rigardi la epizodon kiel natura miraklo. Estis speciale facile por la homoj de tiu tempo kredi je la naturaj mirakloj pro tio ke ili firme kredis, ke la tuta naturo estis fenomeno rekte sub la kontrolo de spiritaj fortoj kaj supernaturaj estaĵoj.
Jesuo klare klarigis al la dekduuloj, ke li estis parolinta al iliaj perturbitaj spiritoj kaj alparolis iliajn time-malkvietajn mensojn, ke li ne estis ordoninta, la elementoj obeu liajn vortojn, sed estis vane. La Jesuaj adeptoj ĉiam persistis anstataŭigi per sia propra interpretado ĉiujn tiajn koincidajn okazaĵojn. Ekde tiu tago ili persistis rigardi la Majstron kiel havanta absolutan povon sur la naturaj elementoj. Petro neniam laciĝis rakonti, ke “eĉ la ventoj kaj la ondoj obeas al li.”
Estis malfrue vespere kiam Jesuo kaj liaj asociitoj atingis la lagbordon, kaj estis kvieta kaj belega nokto. Ĉiuj restis en la boatoj, kaj elŝipiĝis nur malmulte da tempo post la tagiĝo la sekvantan matenon. Kiam ili estis kune arigitaj, ĉirkaŭ kvardeko, Jesuo diris: “Ni iru tien for en la montetojn, kaj ni restu kelkajn tagojn por mediti pri la problemoj de la Patra regno.”
Kvankam la plimulto de la proksima eosta lagbordo estis malkruta deklivo ĝis la montetoj, en tiu difinita loko estis kruta montetoflanko. la lagbordo en iuj lokoj apike falis en la lagon. Montrante per fingroj la proksiman monteton, Jesuo diris: “Ni supreniru sur la flankon de tiu monteto por matenmaĝi, ripozi kaj diskuti en iu ajn ŝirmejo.”
Tiu tuta montetoflanko estis kovrita kun kavernoj tailitaj en la roko. Multe da tiuj niĉoj estis malnovaj sepultejoj. Mezvoje, sur ebena abutmento de la montetoflanko kuŝis la tombejo de la malgranda vilaĝo de Kereza. Dum Jesuo kaj liaj asociitoj pasis proksime de tiu enterigejo, alienulo, kiu vivis en tiuj montetoflankaj kavernoj, sin pelis al ili. Tiu demenca viro estis bone konata en tiu regiono, ĉar li estis iam ligita per katenoj kaj ĉenoj kaj izoligita en unu el la grotoj. Jam de longe li estis rompinta siajn piedligilojn kaj nun vagis inter la tomboj kaj senzorgaj sepultejoj.
Tiu viro, nomata Amos, estis afliktita per perioda formo de demenco. Estis konsiderindaj periodoj, dum kiuj li vestiĝadis kaj akcepteble kondutadis inter siaj kompanoj. Dum unu el tiuj lucidaj intertempoj li estis irinta en Betsaida, kie li estis aŭdinta la predikadon de Jesuo kaj la apostoloj, kaj en tiu tempo li iĝis senentuziasma kredanto je la evangelio de la regno. Sed baldaŭ ŝtorma fazo de lia malsano reaperis, kaj li refuĝis inter la tomboj, kie li ĝemis, hurlis kaj kondutis tiel ke li teruris ĉiujn, kiuj renkontis lin.
Kiam Amos rekonis Jesuon, li ĵetiĝis antaŭ liaj piedoj kaj esksklamis: “Mi konas vin, Jesuo, sed mi estas posedata de multaj demonoj, kaj mi petegis vin ne trumenti min.” Tiu viro vere kredis, ke lia perioda mensa aflikto estis kaŭzita de la fakto, ke dum tiaj momentoj, malbonaj aŭ malpuraj spiritoj eniris en li kaj superis lian menson kaj korpon. Liaj konfuzoj estis plejparte emociaj - lia cerbo ne estis malsanega.
Mallevante la okulojn al la viro, kaŭranta kiel besto je liaj piedoj, Jesuo sin klinis, prenis lin per la mano, levigis lin, kaj diris al li: “Amos vi ne estas posedata de demono; vi estas jam aŭdinta la bonan novaĵon, ke vi estas filo de Dio. Mi ordonas al vi eliri el tiu tranco.” Kaj kiam Amos aŭdis Jesuo diri tiujn parolojn, okazis tia transformiĝo en lia intelekto, ke li estis tuje restarigita en sia deca menso kaj la normala kontrolo de siaj emocioj. Intertempe konsiderinda homamaso el la apuda vilaĝo estis ariĝinta, kaj tiuj homoj, kun la porkistoj de la altaj paŝtejoj, kiuj estis rekuniĝintaj kun ili, estis mirigitaj vidi la alienulon, sidantan kun Jesuo kaj liaj adeptoj, posedantan sian decan menson kaj libere diskutantan kun ili.
Dum la porkistoj sin pelis en la vilaĝon por cirkuligi la novaĵon pri la malsovaĝigo de la alienulo, la hundoj sturmis malgrandan kaj neatentitan porkaron de ĉirkaŭ tridek porkoj kaj pelis la plejmulton el ili en profundegaĵon superstarantan la maron. Kaj tiu okaza incidento, kunmetita kun la ĉeesto de Jesuo kaj la supozata mirakla resanigo de la alienulo, naskis la legendon, laŭ kiu Jesuo estis resaniĝinta Amos eliriginte el li legion da demonoj, kaj laŭ kiu tiuj demonoj estis enirintaj en la porkaron, instiganta ĝin senprokraste sin peli kun la kapo al la tero al sia destruo en la maron. Antaŭ la fino de la tago, tiu epizodo estis difuzita de la porkistoj, kaj la tuta vilaĝo kredis tion. Amos certege kredis tiun historion; li vidis la falon de la porkaro super la kulmino de la monteto ĝuste post kiam lia malklarigita menso estis retrovinta sian kvietecon. Kaj li ĉiam kredis, ke ili estis forprenintaj kun ili la malbonegajn spiritojn, kiuj tiel longe turmentis kaj afliktis lin. Kaj tio ĉi multe koncernas la daŭrecon de lia resaniĝo. Estas vere ankaŭ, ke ĉiuj Jesuaj apostoloj (krom Tomaso) kredis, ke la epizodo de la porkaro estis rekte ligita kun la resanigo de Amos.
Jesuo ne akiris la ripozon, kiun li atendis. Dum la plimulto de la tago li estis alsaltita de tiuj, kiuj venis sekve de la novaĵo, laŭ kiu Amos estis resanigita, allogitaj pro la historio, laŭ kiu la demonoj eliris el la alienulo kaj eniris en la porkaron. Kaj tiel, post nur unu ripoza nokto, frumatene la mardon, Jesuo kaj liaj amikoj estis vekitaj de delegitaro de tiuj malpiaj porko- bredistoj, venitaj por urĝi lin foriri el ilia regio. Ilia proparolanto diris al Petro kaj Andreo: “ Fiŝistoj de Galileo, foriru el nia regio, kaj forkonduku vian profeton kun vi. Ni scias, li estas santkta viro, sed la dioj de nia lando ne konas lin, kaj ni endanĝeroĝas perdi multajn porkojn. La timo pri vi estasinvadinta nin, tial ni petegas al vi foriri.” Kaj kiam Jesuo aŭdis ilin, li diris al Andreo: “Ni rehejmeniru.”
Dum ili estis forirontaj, Amos petegis Jesuon permesi al li akompani ilin, sed la Majstro ne volis konsenti pri tio. Diris Jesuo al Amos: “Ne forgesu, ke vi estas filo de Dio. Returnu al via propra popolo, kaj montras al ĝi, kiajn grandajn finfarojn Dio plenumis por vi.” Kaj Amos iris ĉien publikigi, ke Jesuo eltiris el lia perturbita animo legion da demonoj, kaj ke tiuj malbonaj spiritoj eniris en porkaron, kiu rapide estigis ilian detruon. Kaj li ne haltis kiel longe li ne estis vizitinta ĉiujn urbojn de Dekapolo, proklamante kiajn grandajn plenumadojn Jesuo faris por li.