Kajero 150084
La dimanĉon vespere 16-an de Januaro, 29 p.K., Abnero kaj la Johanaj apostoloj alvenis al Betsaida, kaj la morgaŭon, ili konferencis kun Andreo kaj la Jesuaj apostoloj. Abnero kaj liaj asociitoj estis starigintaj sian kantonmenton al Ĥebrono kaj kutimis veni al Besajda por periode konferenci.
Inter la multaj temoj alpaŝitaj dum tiu konferenco estas la praktiko oleoŝmiri la malsanulojn kun iuj specoj da oilo en rilato kun preĝoj pri resaniĝo. Denove Jesuo rifuzis partopreni en iliaj diskutadoj aŭ esprimi sian opinion pri iliaj konkludoj. La Johanaj apostoloj ĉiam estis uzintaj la oiloŝmiron en ilia ministro kontraŭ la malsanuloj kaj afliktoj, kaj ili serĉis estigi tiun unuformam praktikon por la ambaŭ grupoj, sed la Jesuaj apostoloj rifuzis plejŝati tian regulon.
La mardon 18-an de Januaro, ĉirkaŭ sepdek kvin testitaj evangelistoj rekuniĝis kun la dudekkvaruloj al la domo de Zebedeo en Betsaida kaj pretiĝis ekforiri por la tria predikorondo en Galileo. Tiu tria misio daŭris unu periodon de sep semajnoj.
Pokvine la evangelistoj estis senditaj, dum plejofte Jesuo kaj la dekduuloj kune vojaĝis, la apostoloj duope iris por bapti la kredantojn laŭ la okazaj bezonoj. Dum preskaŭ tri semajnoj Abnero kaj liaj asociitoj ankaŭ laboris kun la evangelistaj grupoj, konsilantaj ilin kaj baptantaj kredantojn. Ili vizitis Magdala, Tiberiadon, Nazareton, kaj ĉiujn ĉefajn urbojn kaj vilaĝojn de la centra kaj suda Galileo, ĉiujn antaŭe vizititajn lokojn kaj multajn aliajn. Tio estis ilia lasta mesaĝo en Galileo, escepte en la norda parto.
Inter ĉiuj aŭdacaj agoj plenumitaj de Jesuo dum lia tera kariero, la plej stuporiga estis lia subita anonco la vesperon de la16-a de Januaro: “Morgaŭ ni elektos dek virinojn por ministri la regnan laboron.” En la komenco de la dusemajna periodo dum kiu la apostoloj kaj la evangelistoj estis for de Betsaida pro sia forpermeso, Jesuo petis al Davido hejmenirigi siajn gepatrojn kaj ekspedi mesaĝojn alvokantajn en Betsaida dek sindonemajn virinojn, kiuj estis servintaj en la administrado de la ekskampadejo kaj de la flegejaj tendoj. Ĉiuj tiuj virinoj aŭdis la lecionojn donitajn al la junaj evangelistoj, sed neniam venis en la kapon al ili mem nek al iliaj instruistoj, ke Jesuo aŭdacus komisii virinojn por instrui la evangelion de la regno kaj flegi lamalsanulojn. Tiuj dek virinoj elektataj kaj komisiataj de Jesuo estis: Suzana, la filino de la antaŭa ĥazano de la Nazareta sinagogo; Joana, la edzino de Ĉuza, intendanto de Herodo Antipaso; Elizabeta, la filino de riĉa Judo de Tiberiado kaj Seforo; Marta, la pli aĝa fratino de Andreo kaj Petro; Raŝel, la bofratino de Jude, la frato de la Majstro en la karno; Nasanta, la filino de Elman, la Siria kuracisto; Milŝa, kuzino de la apostolo Tomaso; Rut, la pli aĝa filino de Mateo Levi; Celta, la filino de Romiana centestro; kaj Agaman, vidvino de Damasko. Poste Jesuo aldonis du aliajn virinojn al tiu grupo - Maria Magdalena kaj Rebeka, la filino de Jozefo de Arimatea.
Jesuo permesis al tiuj virinoj efektivigi sian propran organizadon, kaj ordonis al Judaso provizi monon al ili por ilia ekipaĵaro kaj por ilia ŝarĝobestaro. La dekduulinoj elektis Suzana kiel sia estrino kaj Joana kiel sia kasistino. De kiam ili ministris siajn proprajn fondojn; neniam denove ili usis la Judasan subtenon.
Miregigis en tiu epoko, kiam virinoj ne estis eĉ akceptitaj en la precipa ĉirkaŭaĵo de la sinagogo (sed izolitaj en la virina galerio), vidi ilin aprobitaj kiel rajtigitaj instruistinoj pri la nova evangelio de la regno. Elektante tiujn dek virinojn por la instruado kaj servado de la evangelio, Jesuo donis al ili la taskon proklami la emancipadon, kiu liberigis ĉiujn virinojn kaj por ĉiam. Ne plu viro estis konsideronta virinon kiel sia spirita subulino. Estis ofenda decido, eĉ por la dek du apostoloj. Malgraŭ ili oftege aŭdis la Majstron dirantan “en la ĉiela regno estas nek riĉulo nek malriĉulo, nek libera nek sklava homo, nek masklo nek inulo, ĉiuj estas egale filoj kaj filinoj de Dio,” ili estis litere stuporigitaj kiam li oficiale proponis komisii tiujn dek virinojn kiel religiaj instruistinoj, kaj eĉ permesi al ĉiuj ili kune vojaĝi. La tuta regiono estis emociita pro tiu procedo, kaj la malamikoj de Jesuo grande profitis el tiu tumulto, sed ĉie, la kredantinoj pri la bonaj novaĵoj sindoneme subtenis siajn elektatajn fratinojn kaj voĉe senhezite aprobis tiun malfruan agnoskon de la virina loko en la religia laboro. Kaj tiu liberigo de la virinoj, donanta al ili meritaĵan agnoskon, estis praktikita de la apostoloj tuje post la foriro de la Majstro, sed la malnovaj kutimoj remastris dum la postaj generacioj. Tra la tuta frua epoko de la Kristana eklezio intruistinoj kaj pastrinoj estis nomitaj diakoninoj, kaj profitis de la ĝenerala agnosko. Sed Paŭlo, spite la fakto, ke li teorie koncedis ĉion tion, neniam reale enkorpigis tion en sian propran sintenon, kaj persone opiniis, ke estis malfacile apliki tion.
Kiam la apostola grupo forlasis Betsaida, la virinoj vojaĝis malantaŭe. Dum la konferenca tempo ili ĉiam are sidiĝis antaŭe kaj dekstre de la parolanto. Pli kaj pli, virinoj ekkredis en la evangelio de la regno, kaj estis fonto de multaj malfacilaĵoj kaj senfinaj embarasoj kiam ili deziris persone konversacii kun Jesuo aŭ unu el la apostoloj. Nun ĉio tio estis ŝanĝata. Kiam iu ajn el kredantinoj deziris vidi la Majstron aŭ interparoli kun la apostoloj, ŝi iris al Suzana, kaj en kompanio de unu el la dek du evangelistinoj ili, tuj iris en la ĉeeston de la Majstro aŭ unu el liaj apostoloj.
Estis en Magdala, ke la virinoj unue demonstris sian utilon kaj pravigis la saĝecon de sia elekto. Andreo estis imponinta iom striktajn regulojn al siaj asociitoj pri la persona laboro kun virinoj, speciale kun tiuj, kiuj havis dubindan karakteron. Kiam la kompanio alvenis en Magdala, tiuj dek evangelistinoj estis libraj eniri en la malbonajn lokojn kaj prediki la bonajn novaĵojn rekte al ĉiuj ĝiaj pensionaninoj. Kaj kiam ili vizitis la malsanulojn, tiuj virinoj povis tiam intimege kontakti siajn afliktitajn fratinojn. Rezulte de la ministerio de tiuj dek virinoj (pli malfrue konataj kiel la dek du virinoj) en tiu loko, Maria Magdalena estis gajnata por la regno. Pro sinsekvo da malfeliĉoj kaj kiel konsekvenco de la sinteno de respektinda socio kontraŭ la virinoj, kiuj kulpas pri tiaj malĝustaĵoj de juĝo, tiu virino estis finalveninta en unu el la fiegaj lokoj de Magdala. Marta kaj Raŭel klarigis al Maria, ke la pordoj de la regno estis malfermataj eĉ por virinoj kiel ŝi. Maria kredis la bonan novaĵon kaj estis baptita de Petro la sekvan tagon.
Maria Magdalena iĝis la plej efika instruistino de la evangelio en tiu grupo de dek du evangelistinoj. Ŝi estis elektata por tia servado, samtempe kun Rebeka, en Jotapata ĉirkaŭ kvar semajnoj post sia konvertiĝo. Maria kaj Rebeka, kun la aliaj de tiu grupo, dum la tuta cetero de la Jesua vivo sur tero, fidele kaj efike laboris por la klarigo kaj edifo de siaj subpremataj fratinoj; kaj kiam la lasta kaj drama epizodo de la Jesua vivo estis ludiĝanta, malgraŭ la fuĝo de ĉiuj apostoloj krom unu, ĉiuj tiuj virinoj ĉeestis, kaj neniu malkonfesis aŭ perfidis lin.
Laŭ la instrukcioj de Jesuo, Andreo estis konfidinta al la virinoj la Sabatajn servojn de la apostola grupo. Tio signifis, kompreneble, ke ili ne povis okazi en la nova sinagogo. La virinoj elektis Joanan por ekrespondeci pri tiu afero, kaj la kunsido okazis en la bankedoĉambro de la nova Heroda palaco, ĉar Herodo estis for, tiam restadeje en Julias en Pereo. Joana legis en la Skribaĵoj la laboron de la virinoj en la religia vivo de Israelio, referencante al Miriam, Debora, Ester, kaj aliaj.
Malfrue tiun vesperon Jesuo prelegis al la kunigita grupo pri “Magio kaj Superstiĉo.” En tiu epoko la apero de brila kaj supozite nova stelo estis konsiderita kiel signo indikanta, ke granda viro estis naskiĝinta sur tero. Tia stelo estis freŝdate observita, kaj Andreo demandis al Jesuo, ĉu tiuj kredoj estas bone pravigitaj. En la longa respondo al la Andrea demando la Majstro entreprenis profundigitan diskuton pri la tuta objekto de la homa superstiĉo. La parola raporto de Jesuo de tiu epoko povas esti resumita en moderna frazeologio kiel sekvas:
1. La irvojoj de la steloj en la ĉielo havas nenion rilaton kun la eventoj de la homa vivo sur tero. Astronomio estas taŭga serĉado de la scienco, sed astrologio estas amaso de superstiĉaj eraroj, kiuj havas neniun lokon en la evangelio de la regno.
2. La ekzameno de la enaj organoj de besto freŝdate buĉita povas nenion riveli pri la vetero, fituraj eventoj, aŭ la rezulto de la homaj aferoj.
3. La spiritoj de la mortintoj ne revenas por komuniki kun siaj familioj aŭ siaj malnovaj amikoj inter la vivantoj.
4. Talismanoj kaj relikvoj estas nepotencaj por resanogi la malsanojn, aŭ influi malbonajn spiritojn; la kredo en ĉiaj tiaj materiaj rimedoj por influi la spiritan mondon estas nur kruda superstiĉo.
5. Loti estas eble oportuna maniero por aranĝi multajn duarangajn malfacilaĵojn, sed ne konvena metodo por riveli la dian volon. Tiaj finatingoj estas pure temoj de materia hazardo. La sola rimedo por komuneci kun la spirita mondo estas ĉi-ena en la spirita doto de homaro, la enloĝanta spirito de la Patro, kune kun la elverŝata spirito de la Filo kaj ĉieesta influo de la Infinita Spirito.
6. Divenado, sorĉo, kaj envultoj estas superstiĉoj de nesciaj mensoj, kiel ankaŭ estas la magiaj iluzioj. la kredo en nombroj, aŭguroj de bonŝanco kaj antaŭsignoj de malbonŝanco estas pura kaj senbaza superstiĉo.
7. La interpreto pri la sonĝoj estas larĝe superstiĉo kaj senbaza sistemo de nescia kaj fantazia spekulativo. La evangelio de la regno devas havi komune nenion kun aŭguristaj pastroj de primitiva religio.
8. La spiritoj de la bono kaj la malbono ne povas loĝi materiajn simbolojn el argilo, ligno, aŭ metalo; idoloj estas nenio pli ol la materio, de kiu ili estas farataj.
9. La praktikoj de la sorĉistoj, magiistoj, aŭguristoj, kaj miraklofaristoj devenis de la superstiĉoj de la Egiptanoj, Asirianoj, Babilonianoj, kaj la malnovaj Kanaanidoj. Amuletoj kaj ĉiuj specoj da sorĉalvokoj estas vanaj por gajni la protekton de la bonaj spiritoj aŭ forturni la supozatajn malbonajn spiritojn.
10. Li montris kaj kondamnis iliajn kredojn pri sorĉoj, ordalioj, magioj, malbenoj, signoj, mandragoroj, nodoŝnuroj, kaj ĉiuj aliaj formoj de nescia kaj sklava superstiĉo.
La sekvantan vesperon, kunveniginta la dek du apostolojn, la Johanajn apostolojn kaj la grupon de nove komisiitaj virinoj , Jesuo diris: “Vi vidas mem, ke la rikolto estas abunda, sed la laboristoj estas malmultaj. Do, ni preĝu la Sinjoron de la rikolto, por ke li sendu ankoraŭ pli da laboristoj en siajn kampojn. Dum mi restos por kuraĝigi kaj instruadi la plej junajn instruistojn, mi volus sendi la plej malnovajn duope, por ke ili rapide pasu tra la tuta Galileo kaj prediku la evangelion de la regno, kiel longe ili povas ankoraŭ oportune kaj kviete tion fari.” Tiam li signis la apostolojn pare kiel li deziris sendi ilin for, ili estis tiele: Andreo kaj Petro, Jakobo kaj Johano Zebedeo, Filipo kaj Natanaelo, Tomaso kaj Mateo, Jakobo kaj Judaso Alfeus, Simono Zelotes kaj Judaso Iskarioto.
Jesuo difinis la daton de la rendevuo kun la dekduuloj en Nazareto, kaj antaŭ foriri li diris: “Dum tiu misio ne iru en la urbojn de la Nejudoj nek en Samarion, sed prefere iru al la perditaj ŝafinoj de la Israelia domanaro. Prediku la evangelion de la regno kaj proklamu la savan veron laŭ kiu homo estas filo de Dio. Memoru ke la disĉiplo estas malofte supre de sia mastro, nek servanto pli granda ol sia sinjoro. Sufiĉas, ke la disĉiplo egalu sian mastron kaj la servanto iĝu kiel sia sinjoro. Se iuj estas aŭdacintaj insulte nomis la dommastron kiel asociito de Baal-zebub, kiel multe pli tiel ili konsideros tiujn de lia domanaro! Sed vi ne devu timi tiujn nekredantajn mal-amikojn. Mi deklaras al vi, ke nenio estas ruzkaŝita, kiu ne devas esti rivelota; nenio estas fikaŝita, kiu ne devos esti konata. Kion mi private instruis al vi, tion saĝe publike prediku. Kion mi estas rivelinta al vi ene de la ĉambro, tion vi siatempe diskrios sur la tegmentoj. Kaj mi diras al vi, miaj amikoj kaj disĉploj, ne estis timigitaj pro tiuj kiuj povas mortigi la korpon, sed kiuj ne estas kapablaj detrui la animon; prefere metu vian fidon sur Tiu, kiu estas kapabla subteni la korpon kaj savi la animon.
“Ĉu oni ne vendas du paserojn por unu denaro? Kaj tamen mi deklaras, ke neniu el ili estas forgesita de Dio. Ĉu vi ne scias, ke eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj? Ne timu, do, vi valoras pli ol multnombraj paseroj. Ne hontu pro mia instruo; foriru proklami pacon kaj bonan volon, sed ne eraru pri tio - paco ne ĉiam akompanos vian predikon. Mi venis alporti pacon teren, sed kiam homoj reĵetas mian donacon, rezultas de tio dispartigo kaj tumulto. Kiam la tuta familio akceptas la evangelion de la regno, vere paco daŭras en tiu domo. Sed kiam iuj el la familio eniras en la regnon kaj aliaj reĵetas la evangelion, tia divido povas kaŭzi nur ĉagrenon kaj malĝojon. Serioze laboru por savi la tutan familion pro timo, ke la malamikoj de viro estu tiuj de lia propra domanaro. Sed kiam vi estos farinta vian plejeblon por ĉiu ano de ĉiu familio, mi deklaras al vi, ke iu ajn amas sian patron aŭ patrinon pli ol tiu evangelio ne estas digna de la regno.”
Kiam la dekduuloj estis aŭdintaj tiujn parolojn, ili pretiĝis foriri. Kaj ili ne estis denove kune ĝis la tempo de sia regrupigo en Nazareto kun Jesuo kaj la aliaj disĉiploj kiel Jesuo estis aranĝinta.
Vesperon en Ŝunem, post kiam la Johanaj apostoloj estis revenintaj el Ĥebron, kaj post kiam Jesuaj apostoloj estis foriritaj duope, dum la Majstro estis okupata instrui grupon de dek du el la plej junaj evangelistoj, kiuj laboris sub la direkto de Jakobo, kaj la grupon de la dek du virinoj, Raŝel metis al Jesuo tiun demandon: “Majstro, kion respondi kiam virinoj demandas al ni: Kion mi devas fari por esti savata?” Kiam Jesuo aŭdis tiun demandon, li respondis:
“Kiam viroj aŭ virinoj demandos kion fari por esti savata, vi respondos: Kredu al tiu evangelio de la regno, akceptu dian pardonon. Per la fido rekonu la enloĝantan spiriton de Dio, kies akcepto igas vin filo de Dio. Ĉu vi ne estas legintaj en la Skribaĵoj kie estas dirita, ‘En la Sinjoro estas mia rekteco kaj forto.’ Ankaŭ kie diras la Patro. ‘Mia justeco estas proksima, mia savo estas disdonita, kaj mi brakumos mian popolon.’ ‘Mia animo estos ĝoja dank’ al la amo de mia Dio, ĉar li min vestis per la vestoj de savo kaj kovris min per la talaro de sia rekteco.’ Ĉu vi ne estas leginta ankaŭ pri la nomo de la Patro, ke “li estos nomata la Sinjoro de nia rekteco.’ ‘Demetu la vestaĉojn de la mem-kontenteco kaj vestu mian filon kun la robo de dia rekteco kaj eterna savo.’ eterne veras, ‘la justulo vivos dank’al sia fido.’ Eniro en la Patran regnon estas tute libra, sed progresi - gracokreski - estas esence por pliiri en tion.
“Savo estas la Patra donaco rivelita de liaj Filoj. Via fide akcepto igas vin partoprenanto de la dia naturo, filo aŭ filino de Dio. Per la fido vi estas senkulpigitaj, per la fido vi estas savitaj; kaj per tiu sama fido vi eterne iros sur la vojo de laprogresiva kaj dia perfekteco. Per la fido Abraham estis senkulpigita kaj konsciigita pri la savo per la instruoj de Melkicedeko. Dum ĉiuj epokoj per tiu sama fido estis savitaj la filoj de homoj, sed nun Filo venis de la Patro por igi la savon pli reala kaj akceptebla.
Kiam Jesuo estis ĉesinta paroli, estis granda jubilado inter tiuj, kiuj aŭdis tiujn graciajn parolojn, kaj la sekvantajn tagojn ĉiuj proklamis la evangelion de la regno per nova povo kaj renovigitaj energio kaj entuziasmo. Kaj la virinoj ĝojis des pli scii, ke ili estis entenataj en tiuj planoj por la starigo de la regno sur tero.
Resume pri sia fina deklaro, Jesuo diris: “Vi ne povas aĉeti savon; vi ne povas gajni rektanimecon. Savo estas donaco de Dio, kaj rektanimeco estas la natura frukto de la spirit-naskita vivo de fileco en la regno. Vi ne estos savitaj, ĉar vi vivas vivon de rektanimeco; prefere vi vivas vivon de rektanimeco, ĉar vi estas jam savitaj, vi estas rekoninta la filecon kiel la donaco de Dio, kaj la servon en la regno kiel la plejsupera delico de vivo sur tero. Ĉiufoje kiam homoj kredos je tiu evangelio, kiu estas revelacio pri la boneco de Dio, ili estos alkondukitaj al propravola pento pri ĉiu konata peko. Kompreno pri la fileco estas neakordigebla kun la deziro peki. Regnaj kredantoj malsatas pri rektanimeco kaj soifas pri dia perfekteco.”
Dum la vesperaj diskutoj Jesuo parolis pri multaj temoj. Dum la cetero de tiu rondo - antaŭ ol ĉiuj estas kunigitaj en Nazareto, li pritraktis “Amo kaj Dio,” “Sonĝoj kaj Vizioj,” “Malico,” “Humileco kaj Modesteco,” “Kuraĝo kaj Lojaleco,” “Muziko kaj Kulto,” Servo kaj Obeo,” “Orgojlo kaj Tromemfido,” “Pardono rilate kun la Pento,” “Paco kaj Perfekteco,” “Klaĉado kaj Envio,” “Malbono, peko, kaj Tento,” “Duboj kaj Nekredado,” “Saĝeco kaj Adoro.” La plej malnovaj apostoloj estis for, kaj tiuj pli junaj grupoj de viroj kaj virinoj pli libre eniris en tiujn interparoladojn kun la Majstro.
Post kiam Jesuo estis pasiginta du aŭ tri tagojn kun unu grupo de dek du evangelistoj, li rekuniĝis kun alia grupo, ĉar li estis informita pri la situo kaj movoj de ĉiuj tiuj laboristoj dank’al la kurieroj de Davido Ĉar estis sia unua rondo, la virinoj restis multe da tempo kun Jesuo. Pere de la kuriera servo ĉiu el tiuj grupoj restis plene informita pri la progreso de la rondo, kaj la ricevo de novaĵoj pri la aliaj grupoj estis ĉiam fonto de kuraĝiĝo por tiuj, kiuj estis dispersitaj kaj malkune laboris.
Antaŭ ilia disigo estis aranĝita, ke la dek du apostoloj, kune kun la evangelistoj kaj la grupo de virinoj retroviĝis en Nazareton la vendredon 4-an de Marto por renkonti tie la Majstron. Konsekvence, tiun tagon, de ĉiuj partoj de la centro kaj sudo de Galileo tiuj diverspecaj grupoj da apostoloj kaj evangelistoj komencis direktiĝi al Nazareto. En la mezo de la posttagmezo, Andreo kaj Petro, la lastaj alvenantoj, atingis la kampadejon preparitan de la antaŭaj alvenintoj, kaj situita sur la altaĵoj norde de la urbo. Kaj estis la unua fojo Jesuo vizitis Nazareton de la komenco de sia publika ministerio.
Tiun Vendredon posttagmeze Jesuo promenis en Nazareto tute malobservita kaj plene malrekonita. Li pasis apud la hejmo de sia infaneco kaj la ĉarpentistalaborejo kaj pasigis duonhoron sur la monteto, kiun li tiel ŝatis kiam li estis junulo. Ekde la tago de sia bapto de Johano en Jordano neniam la animo de la Homa Filo estis agitita per tian fluon de homa emocio. Malsuprenirante la monteton, li aŭdis la familiarajn sonojn de la trumpeto, kiu anoncis la subiron de la suno, kiel li estis tiom kaj tiom da fojoj aŭdinta ĝin kiam li estis kreskanta knabo en Nazareto. Antaŭ ol reveni en la kampadejon, li pasis apud la sinagogo, kie li estis irinta en la lernejo kaj sin allasis al multaj svagaj rememoraĵoj de sia infaneca tempo. Pli frue Jesuo estis sendinta Tomason por aranĝi kun la estro de la sinagogo, ke li predikos la matenon dum la Sabata diservo.
La homoj de Nazareto neniam estis rigarditaj kiel pie kaj rektanime vivantaj. Dum pasigis la jaroj, tiu vilaĝo pli kaj pli fariĝis malpurugita pro la fiaj moralniveloj de la proksima urbo, Seforo. Tra la tuta infaneco kaj adoleskanteco de Jesuo estis malkonkordo de opinio pri li en Nazareto ; Estis multe da rankoro kiam li transloĝiĝis en Kapernaŭmon. Kvankam la loĝantoj de Nazareto estis multe aŭdintaj pri la agoj de sia malnova ĉarpentisto, ili estis ofenditaj, ke neniam li estis enteninta sian naskan vilaĝon en iu ajn el siaj pli fruaj predikorondoj. Ili estis kompreneble aŭdintaj pri la Jesua famo, sed la plejmulto de la civitanoj estis koleritaj, ĉar li estis farinta neniun el siaj grandaj laboroj en la urbo de sia juneco. Dum monatoj la homoj de Nazareto multe dikutadis pri Jesuo, sed ĉion konsiderinte iliaj opinioj estis malfavoraj kontraŭ li.
Tiel la Majstro troviĝis, ne en bonvena rehejmeniro, sed en rezolute malamika kaj hipokrita atmosfero. Sed ne estis tute. Liaj malamikoj, sciantaj, ke li estis pasigonta tiun Sabatan tagon en Nazareto, kaj supozantaj, ke li parolos en la sinagogo, estis dungintaj multajn maltenerajn kaj trivialajn virojn por ĝenadi lin kaj ĉiel eble plej estigi tumulton.
La plejmulto de la malnovaj amikoj de Jesuo, inkluzive de la menskaduka ĥazano instruisto de lia juneco, estis mortigitaj aŭ forlasintaj Nazareton, kaj la pli juna generacio estis inklina ĵaluzege travivi lian famon. Ili forgesis lian fruan sindonemon kontraŭ la familio de sia patro, kaj ili amare kritikis lian neglektadon viziti sian fraton kaj siajn edziniĝintajn fratinojn vivantajn en Nazareto. La sinteno de la Jesua familio kontraŭ li ankaŭ tendencis pliigi tiun malafablan senton de la civito. Ortodoksaj Judoj eĉ arogis al si kritiki Jesuon, ĉar li tro rapide marŝis por iri al la sinagogo tiun Sabatan matenon.
Tiu Sabato estis bela tago, kaj ĉiuj Nazaretaj amikoj kaj malamikoj, eliris por aŭdi tiun malnovan civitanon de sia urbo prelegi en la sinagogo. Multaj el la apostola sekvantaro devis resti ekstere de la sinagogo; ĉar ĝi ne estis sufiĉe granda por ĉiuj kiuj venis aŭdi lin. KIel Junulo Jesuo estis ofte parolinta en tiu kultoloko, kaj tiun matenon, dum la sinagogestro enmanigis al li la rulvolvaĵon de la sanktaj skribaĵoj, el kiuj li estis legonta la Skribaĵajn lecionojn, neniu ŝajnis memori, ke temis pri la sama manuskripto, kiun li donis por tiu sinagogo.
La diservo de tiu tago estis kondukita, kiel kiam Jesuo ĉeestis tie kiel knabo. Li supreniris sur la oratoran platformon kun la sinagogestro, kaj la diservo komencis per la recitado de du preĝoj: “Benita estu la Sinjoro, reĝo de la mondo, kiu estigas lalumon kaj kreas la mallumon, kiu donas pacon kaj kreas ĉiujn aĵojn; kiu, mizerikorde, donas lumon por la tero kaj tiuj, kiuj loĝas ĝin, kaj bonece, tagon post tago kaj ĉiutage renovigas la laborojn de kreo. Benita estu la Sinjoro nia Dio por la gloro de liaj manfaroj kaj por la iluminantaj lumoj, kiujn li faris por sia laŭdo. Selah. Benita estu la Sinjoro nia Dio, kiu estigis la lumojn.”
Post paŭza momento ili denove preĝis: “Amege la Sinjoro nia Dio amis nin, nia Patro kaj nia reĝo, per dolĉanima kompato li kompatis al ni, konsiderinte niajn patrojn, kiuj havis konfidon al li. Vi instruadis ilin pri la vivstatutoj; kompatu al ni kaj instruadu nin. Klarigu niajn okulojn pri la leĝo; elturniĝu, por ke niaj koroj aprobu viajn ordonojn; unuigu niajn korojn por ami kaj timi vian nomon, kaj ni ne hontos dum la tuta eterneco de la mondo. ĉar vi estas Dio, kiu preparas savon, kaj nin elektis inter ĉiuj nacioj kaj lingvoj, kaj vere vi estas alkondukinta nin al via granda nomo - selah - ke ni povas ame laŭdi vian unuecon. Benita estu la Sinjoro, kiu pro amo elektis sian popolon Israelion.”
La kongregacio tiam recitis la Ŝema, la Kredon de la Juda fido. Tiu rito konsistis en ripeti multnombrajn ekstraktojn de la leĝo kaj indikis, ke la fideluloj prenis sur ilin la jugon de la ĉiela regno, kaj ankaŭ la jugon de la ordonoj, kiuj devis esti aplikitaj tage kiel nokte.
Venis sekve la tria preĝo: “Veras, ke vi estas Javeo, nia Dio kaj la Dio de niaj patroj; nia Reĝo kaj la Reĝo de niaj patroj; nia Savanto kaj la Savanto de niaj patroj; nia Kreinto kaj la roko de nia savo; nia helpo kaj nia liberiganto. Via nomo eterne estas, kaj ne ekzista alia Dio apud vi. Novan kanton ekkantis en via nomo sur la marbordo tiuj, kiuj estis liberigitaj. ĉiuj kune laŭdis kaj agnoskis vin kiel Reĝo kaj diris, Javeo reĝos dum la tuta eterneco de la mondo. Benita estu la Sinjoro, kiu savas Israelion.”
La sinagogestro lokiĝas antaŭ la arkeo, aŭ kesto, kiu entenis la sanktajn skribaĵojn kaj komencis la recitadon de la dek naŭ oracioj aŭ benoj. Sed en tiu okazo estis dezirinda mallongigi la diservon, por ke la eminenta gasto povu havi pli da tempo por sia diskurso; konsekvence nur la unua kaj la lasta el la benoj estis recitaditaj. La unua estis: “Benita estu la Sinjoro nia Dio, kaj la Dio de niaj patroj, la Dio de Abraham, kaj la Dio de Izaak, kaj la Dio de Jakobo, la granda, potenca kaj terura Dio, kiu montras mizerikordon kaj bonecon, kiu kreas ĉiujn aĵojn, kiu memoras pri la kompataj promesoj kontraŭ la patroj kaj ame alportas savon al la infanoj de iliaj infanoj en sia propra nomo. O Reĝo, helpanto, savanto, kaj ŝildo! Benita estu vi, O Javeo, la ŝildo de Abraham.”
Tiam sekvis la lasta beno: “Disdonacu sur vian popolon, Israelio, grandan pacon por ĉiam, ĉar vi estas Reĝo kaj la Sinjoro de ĉia paco. Kaj estas bone antaŭ viaj okuloj konstante kaj ĉiuhore doni benon de via paco al Israelio. Benita estu vi, Javeo, kiu donas benon de sia paco al sia popolo, Israelio.” La kongregacio ne rigardis la estron dum li recitadis la benojn. Sekve li prezentis neformalan preĝon konvena al la okazo, kaj kiam tio estis plenumita, la tuta kongregacio unisone diris amen.
Tiam la ĥazano iris al la arkeo kaj eltiris rulon, kiun li prezentis al Jesuo por legi la lecionon de la Skribaĵoj. Estis kutimo alvoki sep personojn por legi ne malpli ol tri versikloj de la leĝo, sed tiu praktiko estis tiuokaze forlasita por ebligi, ke la vizitanto povas legi la lecionon de sia propra elekto. Jesuo prenis la rulon, stariĝis, kaj eklegis el la Readmono: “ĉar ĉi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaŭ, ne estas kaŝita de vi,kaj ĝi ne estas malproksima. Ĝi ne estas en la ĉielo, por ke vi povu diri, kiu supreniros por ni en la ĉielon kaj prenos ĝin, por ke ni povu aŭdi kaj plenumi ĝin? Kaj ne trans la maro ĝi estas, por ke vi povu diri, kiu iros por ni trans la maron, kaj prenos la ordonon por ke ni povu aŭdi kaj plenumi ĝin? Ne, la vivparolo estas tre proksime de vi eĉ en via ĉeesto kaj en via koro, por ke vi povu koni kaj obei ĝin.”
Kaj kiam Jesuo estis fininta legi en la leĝo, li eklegis en Jesaja: “La Sinjora spirito estas sur mi, ĉar li sanktoleis min por prediki la bonan novaĵon al la malriĉuloj. Li sendis min por proklami la liberigon al la malliberuloj kaj la reakiron de la vido al la blinduloj, por liberigi tiujn kiuj estas kontuzitaj, kaj pro proklami la bonvenan jaron de la Sinjoro.”
Jesuo fermis la libron kaj, post ol li estis redoninta ĝin al la sinagogestro, eksidis kaj sin turnante al la homoj, ekdiris: “Hodiaŭ tiuj Skribaĵoj estas efektivigitaj.” Sekve Jesuo parolis dum preskaŭ dek kvin minutoj pri “La Filoj kaj Filinoj de Dio.” Multaj homoj estis kontentaj pri la diskurso, kaj ili miris pri lia ĉarmeco kaj saĝeco.
Post la fino de la formala diservo, laŭ la sinagoga kutimo, la oratoro restis, por respondi al la demandoj de eventuale interesitaj homoj. Konsekvence, tiun Sabatan matenon, Jesuo malsupreniris en la homamason, kiu kunpremiĝis por pridemandi lin. En tiu homamaso estis multaj turbulentaj individuoj, kies mensoj ege inklinis al petoleco, dum ĉirkaŭ la franĝo de tiu homamaso cirkulis tiuj malbonfamaj viroj, subaĉetitaj por kaŭzi embarasojn al Jesuo. Multaj disĉiploj kaj evangelistoj kiuj estis restintaj ekstere nun kunpremiĝis en la sinagogon kaj ne estis malrapidaj ekkompreni, ke tumulto prepariĝis. Ili pensis forkonduki la Majstron, sed li ne volis sekvi ilin.
Jesuo troviĝis ĉirkaŭita de granda nombro el siaj malamikoj kaj dise iuj el siaj propraj adeptoj, kaj kiel respondo al iliaj malĝentilaj demandoj kaj fiaj priŝercoj li duonhumure rimarkis: “Jes, mi estas Jozefa filo; mi estas la ĉarpentisto, kaj mi ne estas surprizita, ke vi rememorigas al mi la proverbon, ‘Kuracisto resanigu vin mem,’ kaj ke vi defias min fari en Nazareto kion vi estas aŭdinta mi faris en Kapernaumo; sed mi alvokas vin, ke eĉ la Skribaĵoj deklaras, profeto ne estas malhonorigita, escepte en sia propra lando kaj inter sia propra popolo.’”
Sed ili taŭzis lin, kaj montris lin per fingroj por lin akuzi, dirante . “Vi pensas esti pli bona ol la homoj de Nazareto; vi estas forlasinta nin; sed via frato estas ordinara laboristo, kaj viaj fratinoj ankoraŭ vivas inter ni. Ni konas vian patrinon, Marian. Kie ili estas hodiaŭ? Ni aŭdas grandajn aferojn pri vi, sed ni notas, ke vi faras neniun mirindaĵon kiam vi revenas.” Jesuo respondis al ili: “Mi amas la homojn, kiuj loĝas en la urbo, en kiu mi kreskis , kaj mi ĝojus vidi vin ĉiujn eniri en la ĉielan regnon, sed la planumado de la laboroj de Dio ne estas plenumendaj de mi. La transformiĝadoj de graco estas prilaboritaj kiel respondo al la vivanta fido de tiuj, kiuj estas de ĝi la beneficiuloj.”
Jesuo estus senafektece reginta la homamason kaj efektive veki indulgon eĉ de siaj violentaj malamikoj, en taktika fuŝo de unu el siaj propraj apostoloj, Simono Zelotes, kiu, kun la helpo de Nahor, unu el la pli junaj evangelistoj, estis intertempeariginta grupon da Jesuaj amikoj inter la homamaso, kaj adoptis kvereleman sintenon, sciigis foriri al la malamikoj de la Majstro. Jesuo estis delonge instruinta la apostolojn, ke milda respondo deturnas la koleron, sed liaj adeptoj ne estis alkutimitaj vidi sian plejamatan instruiston, kiun ili volonte nomis Majstro, traktita per tia malĝentileco kaj disdegno. Estis troe por ili, kaj ili spertis la bezonon esprimi sian pasian kaj impetan rankoron, sed tio nur ekscitis pli la homamasaĉan spiriton en tiu malpia kaj maldelikata ĉeestantaro. Kaj tiel, sub la direkto de solduloj, tiuj diboĉuloj elkaptis Jesuon kaj kuntiris lin el la sinagogo al la bordo de proksima krutega monteto, kie ili intencis puŝi lin preter la randaĵo, por ke li mortu malsupre. Sed ĝuste kiam ili estis puŝontaj lin preter la randaĵo de la klifo, Jesuo subite returniĝis fronte al siaj kaptintoj, kaj kviete krucis la brakojn. Li diris nenion, sed liaj amikoj estis pli ol mirigitaj kiam, dum li ekantaŭeniris, la homaraĉo disiĝis kaj permesis al li sendomaĝe pasi.
Jesuo, sekvita de siaj disĉiploj, iris en la kampadejon, kie ĉion tion estis rakontita. Kaj ili estis pretaj tiun ĉi vesperon por reiri al kapernaumo frue la sekvantan tagon, kiel Jesuo estis ordoninta. Tiu turbula fino de la tria publika predikorondo havis malebriigantan efikon sur ĉiuj Jesuaj adeptoj. Ili komencis kompreni la signifon de kelkaj instruoj de la Majstro; ili ekvekiĝis pri la fakto, ke la regno ne venus nur tra multe da suferoj kaj amaraj seniluziig oj.
Ili forlasis Nazareton tiun dimanĉon matene kaj vojaĝis tra diferencaj vojoj, kaj fine retroviĝis kune en Betsaida ĉirkaŭ tagmezo la ĵaŭdon 1O-an de Marto. Ili kuniĝis kiel modera kaj serioza grupo de seniluziigitaj predikistoj de la vera evangelio, ne kiel entuziasma kaj tut-venka bando de triumfaj krucistoj.