Kajero 149084
La dua pbblika predikorondo en Galileo komencis la dimanĉo 3-an de Oktobro, p.K. 28, kaj daŭris preskaŭ tri monatojn, kaj finis la 3O-an de Decembro. Partoprenis en tiu strebo Jesuo kaj liaj apostoloj, asistitaj de la nove varbita aro de 117 evangelistoj kaj de multnombraj aliaj interestitaj personoj. Dum tiu rondo ili vizitis Gadara, Ptolemais, Jafia, Dabarita, Megido, Jezrel, Scitopolis, Tariŝea, Hipos, Gamala, Betsaida-Julias, kaj multajn aliajn urbojn kaj vilaĝojn.
Antaŭ la foriro tiun dimanĉon matene Andreo kaj Petro petis al Jesuo asigni la finan taskon al la novaj evangelistoj, sed la Majstro rifuzis dirante, ke ne estis lia fako fari tiujn aferojn, kiujn aliaj povus akcepteble plenumi. Post longa pridiskuto estis decidita, ke Jakobo Zebedeo distribuos la taskojn. Kiel konkludo pri la Jakobaj rimarkoj, Jesuo diris al la evangelistoj: “Nun foriru fari la laboron, por kiu vi estis komisiitaj, kaj plimalfrue, kiam vi estos montrintaj vin kompetentaj kaj fidelaj, mi ordinos vin por prediki la evangelion de la regno.”
Dum tiu rondo nur Jakobo kaj Johano vojaĝis kun Jesuo. Petro kaj la aliaj apostoloj elkondukis kun ili po ĉirkaŭ unu dekduo da evangelistoj, kaj konservis firman kontakton kun ili, dum ili mem daŭrigis sian laboron de predikado kaj instruado. Tuj kiam la kredantoj estis pretaj por eniri en la regnon, la apostoloj ilin baptis. Jesuo kaj liaj du kompanoj multamplekse vojaĝis dum tiuj tri monatoj, ofte vizitante du urbojn dum unu tago por observi la laboron de la evangelistoj kaj kuraĝigi ilin en iliaj streboj por estigi la regnon. Tiu tuta dua predikorondo estis precipe strebo por akirigi praktikan sperton al tiu aro da 117 freŝdate instruitaj evangelistoj.
Dum tiu tuta periodo kaj poste ĝis la fina forirotempo de Jesuo kaj la dek du apostoloj al Jerusalemo, Davido Zebedeo konservis permanentan kantonmenton por la laboro de la regno en la domo de sia patro en Betsaida.Tiu kantonmento estis la centra sidejo por la Jesua laboro sur tero, kaj la stacio por, ke la Davida transportservo estu sekurigita inter la agantoj en diversaj partoj de Palestino kaj apudaj regionoj. Li meminiciate faris ĉion tion, sed laŭ la aprobo de Andreo. Davido dungis kvardek ĝis kvindek mesaĝistojn en tiu informoservo de la rapide pligrandiĝanta kaj ekspansianta laboro de la regno. Dum li tiel okupiĝis, li partie gajnis sian vivon dediĉante parton de sia tempo al sia malnova metio de fikapto.
En la tempo de la kampadejoĉesigo en Betsaida, la reputacio de Jesuo, speciale kiel resanigisto, estis disfamiĝanta en ĉiujn partojn de Palestino kaj tratuta Sirio kaj la ĉirkaŭaj regionoj. Dum semajnoj post la foriro el Betsaida, la malsanuloj ankoraŭ alvenis, kaj kiam ili ne trovis la Majstron, ekaŭdantaj de Davido kie li estis, ili ekserĉadis lin.Dum tiu rondo Jesuo ne plenumis iujn ajn tiel-nomatajn miraklojn de resaniĝo. Tamen, dudekoj da afliktitoj trovis resanigon kaj refeliĉigon dank’al la refortiga povo de la intensa fido, kiu instigis ilin al la serĉado de la resaniĝo.
Tiam komencis aperi dum tiu misio - kaj daŭris tra la tuta cetero de la Jesua vivo sur tero - stranga kaj neklarigita serio da resaniĝaj fenomenoj. Dum tiuj tri- monata rondo, pli ol cento da viroj, virinoj, kaj infanoj el Judeo, Idumeo, Galileo, Sirio, Tiro, kaj Sidono, kaj el transe de Jordano profitis de tiu nekonscia resaniĝo agita de Jesuo, kaj rehejmenirante, aldonis al la pligrandiĝo de la Jesua bonfamo. Kaj ili faris tion kvankam Jesuo, ĉiufoje li rimarkis unu el tiuj okazoj de spontanea resaniĝo, rekte postulis al la beneficulo “nenion diri al iu ajn.”
Neniam estis rivelita al ni tion, kio okazis en tiuj agoj de spontaneaj kaj nekonsciaj resaniĝo. Neniam la Majstro klarigis al siaj apostoloj kiel tiuj resaniĝoj estis efektivigitaj, alie ke nur plurfoje li diris: “Mi perceptas, ke povo estas eldeveninta el mi.” En iu okazo, kiam li estis tuŝita de malsana infano, li rimarkis: Mi perceptas, ke vivo estas emaninta el mi.”
En la foresto de rekta deklaro de la Majstro pri la naturo de tiuj okazoj de spontanea resaniĝo, estus tromemfide je la nomo de ni ekklarigi kiel ili estis plenumitaj, sed estos permesite doni nian opinion pri ĉiuj tiaj resaniĝaj fenomenoj. Ni kredas, ke multaj el tiuj ŝajnaj mirakloj de resaniĝo, kiuj okazis dum la tera ministerio de Jesuo estis la rezulto de la kunekzisto de la tri influaj potencoj jenaj:
1. La ĉeesto de forta, plej grava, kaj vivanta fido en la koro de la homa estaĵo, kiu persisteserĉis resaniĝon, kune kun la fakto, ke tia resaniĝo estis dezirata pro ĝiaj spiritaj avantaĝoj prefere ol ĝiaj pure fizikaj resanigoj.
2. Kun tia homa fido la kunestanta ekzisto de la granda simpatio kaj kompato de la enkarniginta kaj mizerikorde-regita Kreinto Filo de Dio, kiu efektive posedis en sia persono kreopovajn povojn kaj preskaŭ senlimajn kaj tempe neimpresatajn prerogativojn de resaniĝo.
3. Kune kun la fido de la kreitaĵo kaj la vivo de la Kreinto estus ankaŭ noti, ke tiu Dio-homo estis la personigata esprimo de la Patra volo. En la kontakto de la homa bezono kaj la dia povo por ĝin kontenti, se la Patra volo ne iris kontraŭ, ambaŭ fariĝis unu, kaj la resaniĝo okazis nekonscie dank’al la homa Jesuo, sed estis tuje rekonita de lia dia naturo. Tiam la klarigo pri multaj de tiuj okazoj de resaniĝo devas esti trovita en granda leĝo, kiun ni delonge konas, nome, kion la kreinto Filo deziras kaj la eterna Patro volas ESTAS.
Nia, opinio estas, do, ke en la persona ĉeesto de Jesuo, iuj formoj de profunda homa fido litere kaj vere devigis la manifestadon de resaniĝo per iuj kreopovaj fortoj kajpersonecoj de la universo, kiuj estis tiam tiel intime asociitaj al la Homa Filo. Do, fariĝas famkonate, ke Jesuo oftfoje permesis, homoj resaniĝas si mem en lia ĉeesto per potenco de sia persona fido.
Multaj aliaj serĉis resaniĝon laŭ plene egoistaj celoj; Riĉa vidvino el Tiro, kun sia sekvantaro, venis serĉi resaniĝon de siaj kriplaĵoj, kiuj estis multnombraj; kaj sekvante Jesuon tra tuta Galileo, ŝi pluproponsi pli kaj pli da mono, kvazaŭ la Dia povo estos io aĉetota per la plej alta propono. Sed ŝi neniam interesiĝis al la evangelio de la regno; estis nur la sanigo de siaj fizikaj malsanoj, kiun ŝi serĉis.
Jesuo komprenis la homajn mensojn. Li sciis kio estis en la homa koro, kaj liaj instruoj lasitaj kiel li prezentis ilin, la nura komentario estanta la inspirita interpreto proponata de lia tera vivo, estus permesinta, ke ĉiuj nacioj kaj ĉiuj religioj rapide entenas la evangelion de la regno. La bon-intencaj streboj de la unuaj Jesuaj adeptoj por reformuli liajn instruojn, kaj igi ilin pli ekcepteblaj por iuj nacioj, rasoj, kaj religioj, havis kiel rezulto igi tiajn instruojn malpli akcepteblaj por ĉiuj aliaj nacioj, rasoj, kaj religioj.
La apostolo Paŭlo en siaj streboj por alporti la instruojn de Jesuo al la favora atento de iuj grupoj de sia epoko, skribis multajn leterojn de instrukcio kaj admonoj. Aliaj mastroj de la Jesua evangelio faris same, sed neniu el ili antaŭvidis, ke kelkaj el tiuj skribaĵoj estus poste kunigitaj de tiuj, kiuj farus per ili la korpon de la Jesuaj instruoj. Kaj tiel, kvankam tiel-nomata Kristanismo enhavas pli da Majstra evangelio ol iu ajn alia religio, ĝi entenas ankaŭ multajn, kiujn Jesuo ne instruis. Escepte la enkorpiĝo de multnombraj instruoj de la Persaj misteroj kaj multe da la Greka filozofio en la unuatempan Kristanismon, du grandaj eraroj estis faritaj:
1. La strebo por kunligi la evangelian instruon rekte kun la Juda teologio, kiel tio estas ilustrata per la Kristanaj doktrinoj pri la pentofero - la instruo laŭ kiu Jesuo estis la viktimigata Filo, kiu kontentigus la severan justecon de la Patro kaj kvietigus la dian koleron. Tiuj instruoj originis en laŭdinda strebo por pliakceptebligi la regnan evangelion vidalvide la nekredemaj Judoj. Kvankam tiuj streboj malsukcesis eĉ reanigi la aluditajn Judojn, ili ne malsukcesis konfuzigi kaj malfavorigi multnombrajn sincerajn animojn en ĉiuj postaj generacioj.
2. La dua granda maltrafaĵo de la fruaj adeptoj de la Majstro, kaj unu, kiun ĉiuj postaj generacioj persistis ĉiamigi, konsistis organizi la Kristanan instruon tiel komplete ĉirkaŭ la persono de Jesuo. Tiu troo pri la personeco de Jesuo en la kristanisma teologio kontribuis mallumigi liajn instruojn, kaj pli kaj pli ĉio tio plimalfaciligis, ke Judoj, Mahometanoj, Hinduoj, kaj orientaj religionistoj akceptas la instruojn de Jesuo. Ni ne volus minimumigi la lokon de la Jesua persono en religio, kiu povus porti lian nomon, sed ne volus ankaŭ permesi, ke tia konsidero eklipsu lian inspiritan vivon aŭ elpuŝu lian savan mesaĝon: Dia patreco kaj homa frateco.
La mastroj de la Jesua religio devus alproksimigi aliajn religiojn rekonante la verojn, kiujn ili kune entenatas (multaj de ili rekte aŭ malrekte devenas de la Jesuamesaĝo) kaj eviti tiele insisti pri iliaj diferencoj.
Dum tiu aparta epoko, la Jesua famo precipe ripozis sur lia reputacio de resanigisto, sed ne sekvas, ke tio tiele daŭras. Kiel pasis la tempo, pli kaj pli li estis serĉita por spirita helpo. Sed estis la fizikaj resaniĝoj, kiujn la plej rekte kaj tuje alvokis la popolamaso. Jesuo estis pli kaj pli serĉita de la viktimoj de la morala sklaveco kaj kaj mensaj turmentadoj, kaj li nevarie instruadis al ili la vojon de la liberiĝo. Patroj serĉis lian konsilon pri la direktado de siaj filoj, kaj patrinoj venis por helpo pri la gvidado de siaj filinoj. Tiuj kiuj estis en la mallumo venis al li, kaj li rivelis al ili la vivlumon. Li ĉiam streĉis la orelon al la homaraj doloroj, kaj li ĉiam helpis tiujn, kiuj serĉis lian ministerion.
Kiam la Kreinto mem estis sur tero, enkarnigita en la simileco de la mortemula karno, estis neeviteble, ke eksterordinaraj eventoj estu okazintaj. Sed vi neniam devus alproksimigi Jesuon tra tiuj tiel-nomataj miraklaj eventoj. Lernu alproksimigi miraklon dank’al Jesuo, sed ne eraru alproksimigi Jesuon pere de miraklo. Kaj tiu admono estas rajtigita, kvankam Jesuo estas la sola fondinto de religio, kiu plenumis supermateriajn agojn sur tero.
La plej mirinda kaj la plej revolua aspekto de la Mikaela misio sur tero estis lia sinteno kontraŭ virinoj. Kiam dum epoko kaj generacio viro ne estis supozata saluti eĉ sia propra edzino en publika loko, Jesuo aŭdacis forkonduki virinojn kiel instruistinoj pri la evangelio konekse kun sia tria Galilea rondo. Kaj li havis la perfekta kuraĝo fari tion malgraŭ la rabena instruo, kiu deklaris, ke estis “pli bone, ke la leĝaj diroj estu bruligotaj prefere ol liverotaj al virinoj.”
Dum nur unu generacio Jesuo elirigis virinojn el la nerespektema forgeso kaj la sklava servuto de la antaŭeco. Kaj estas unu hontinda konduto por religio, kiu pretendis preni la Jesuan nomon, ne esti havinta la moralan kuraĝon sekvi tiun ekzemplon en sia posta sinteno kontraŭ virinoj.
Kiam Jesuo miksiĝis kun la homoj, ili trovis lin tute libera el la epokaj superstiĉoj. Li estis libera el religiaj antaŭjuĝoj ; li neniam estis netolerema. Li havis nenion en sia koro, kiu similas al socia antagonismo. Dum li konformigis sin al la bona flanko de la religio de siaj prapatroj, li ne hezitis malatenti la arbitrajn tradiciojn de superstiĉo kaj servuto. Li aŭdacis instrui, ke naturaj katastrofoj, tempaj akcidentoj, kaj aliaj plagoj ne estas punoj de diaj juĝoj aŭ misteraj praktikoj de la Providenco. Li denuncis sklavan devotaĵon en sensignifaj ceremonioj kaj videbligis la eraron pri la materialista kulto. Li rezolute proklamis la spiritan liberecon de la homo, kaj aŭdacis instrui, ke enkarnigitaj mortemuloj estas fakte kaj vere filoj de vivanta Dio.
Jesuo transcendis ĉiujn instruojn de siaj prauloj kiam li brave substituis purajn korojn al puraj manoj kiel la indiko de vera religio. Li establis realecon en la loko de tradicio, kaj forbalais ĉiajn pretendojn de vantemo kaj hipokriteco. Kaj tamen, tiu sentima viro de Dio nek sin fordonis al detruiva kritiko, nek manifestis kompletan disdegnon pri la religiaj, sociaj, ekonomiaj, kaj politikaj kutimoj de sia tempo. Li neestis militanta revoluulo; li estis progres- ema evoluisto. Li sin devontigis en la destruon pri tio, kio estis, nur kiam li simultane ofertis al siaj kompanoj la superan aferon, kiu devus esti.
Jesuo akiris la obeon de siaj adeptoj sen petuli ĝin. Nur tri homoj kiuj ricevis lian personan vokon rifuzis akcepti lian instigon al la disĉipleco. Li havis apartan allogadopovon kontraŭ la homoj, sed li ne estis diktatora. Li ordonis la konfidon, kaj neniam iu sentis rankoron pri ordono. Li havis absolutan aŭtoritaton kontraŭ siaj disĉiploj, sed neniam unu objetis. Li permesis al siaj adeptoj nomi lin Majstro.
La Majstro estis admirigita de ĉiuj, kiuj renkontis lin, escepte de tiuj kiuj konservis religiajn antaŭjuĝojn aŭ tiuj kiuj pensis, ke ili distingis politikajn danĝerojn en liaj instruoj. Homoj estis mirigitaj pro la originaleco kaj aŭtoritato de lia instruo. Ili miris pri lia pacienco trakti la subevoluintajn kaj trudiĝemajn demandantojn. Li inspiris esperon kaj konfidon en la koroj de ĉiuj, kiuj profitis de lia ministerio. Nur tiuj kiuj estis ne renkontintaj lin timis lin, kaj li estis malamita nur de tiuj kiuj konsideris lin kiel la elstarulo de veraĵo destinata por superi la malbonon kaj eraron, kiujn ili estis decidintaj subteni en siaj koroj ĉiapreze.
Kontraŭ amikoj kaj malamikoj li produktis fortan kaj apartan fascinan influon. Homamasoj sekvis lin dum semajnoj, ĝuste por aŭdi liajn afablajn parolojn kaj observi lian simplan vivon. Sindonemaj viroj kaj virinoj amis Jesuon per preskaŭ superhoma amo. Kaj ju pli ili konis lin, des pli ili amis lin. Kaj ĉio tio estas ankoraŭ vera, eĉ hodiaŭ kaj dum ĉiuj futuraj epokoj, ju pli bone homo konas tiun Dion-homon, des pli bone li volas sekvi lin.
Malgraŭ la favora akcepto de Jesuo kaj liaj instruoj de la popolamaso, la religiaj estroj de Jerusalemo pli kaj pli maltrankviliĝis kaj malamikiĝis . La Fariseoj estis ellaborintaj sisteman kaj dogman teologion . Jesuo estis Majstro, kiu instruadis laŭ la utilaj okazoj; Li ne sisteme instruadis. Jesuo parabole instruadis ne laŭ la leĝo, sed laŭ la vivo. (Kaj kiam li uzis parabolon por ilustri sian mesaĝon, li intencis utiligi ĝuste unu trajton de la historio tiucele. Multaj eraraj ideoj rilate la instruoj de Jesuo povas rezulti pro provado fari alegoriojn per liaj paraboloj.)
La religiaj estroj en Jerusalemo iĝis preskaŭ frenezaj kaŭze de la freŝdata konvertiĝo de la junulo Abraham kaj pro la dizerto de la tri spionoj, kiuj estis baptintaj de Petro, kaj kiuj sekvis nun kun la evangelistoj la duan predikorondon en Galileo. La Judaj estroj estis pli kaj pli blindigitaj pro la timo kaj antaŭjuĝo, kaj samtempe iliaj koroj estis hardigitaj pro kontinua reĵeto de la allogaj veraĵoj de la regna evangelio. Kiam homoj ĉesas sin turni al la spirito, kiu loĝas en ili, malmulto povas estis farita por modifi ilian sintenon.
Kiam unuafoje Jesuo renkontis la evangelistojn en la kampadejo de Betsaida, por konkludi sian prelegon, li diris: “Ne forgesu, ke korp-kaj-mens-emocie - homoj individue reagas. La sola unuforma elemento de la homoj estas la enloĝanta spirito. Kvankam diaj spiritoj povas iom varii pro la naturo kaj graveco de sia sperto, ili unufirme reagas al ĉiuj spiritaj vokoj. Dank’al kaj nur per tiu vokoj tiu spirito povasunuigi kaj fratigi la homaron.” Sed multe da estroj de la Judoj estis fermintaj la pordojn de siaj koroj je la spirita voko de la evangelio. Ekde tiu tago ili ne ĉesis plani kaj komploti por detrui la Majstron. Ili estis konvinkitaj, ke Jesuo devis esti arestota, kondamnota, kaj ekzekutota kiel religia kulpulo, malobservanto pri la ĉefaj instruoj de la Juda sankta leĝo.
Jesuo malmulte publike laboris dum tiu predikorondo, sed li direktis multajn vesperajn kursojn kun la kredantoj en multaj urboj kaj vilaĝoj, en kiuj li havis la oportunon restadi kun Jakobo kaj Johano. Dum unu el tiuj vesperaj sesioj, unu el pli junaj evangelistoj metis al Jesuo demandon pri kolero, kaj la Majstro inter aliaj diris replike:
“Kolero estas materia manifestado, kiu elvokas plej ofte la mezuron pri la nesufiĉo de la spirita naturo por sukcesi kontroli la miksitajn intelektan kaj fizikan naturojn. Kolero indikas vian mankon de tolerema fratamo, plus vian mankon de sin-respekto kaj sin-regado. Kolero forkonsumas la sanon, degenerigas la menson, kaj handikapas la spiriton, mastron de la homa animo. Ĉu vi ne estas leginta en la Skribaĵoj, ke ‘kolero mortigas la stultan homon,’ kaj ke homo ‘ŝiriĝas mem en sia kolero’? Ke ‘tiu kiu malrapide koleriĝas grande komprenas,’ dum ‘iu ajn estas tre ekkolerema ekzaltas malsaĝaĵon’? Ĉiuj scias, ke ‘dolĉanima respondo deturnas furiozon,’ kaj kiel ‘malafablaj paroloj ekscitas koleron.’ ‘Sinmoderigo prokrastas koleron,’ dum ‘iu ajn havas neniun kontrolon pri sia propra memo estas kiel sendefenda kaj senmura urbo.’ ‘Furiozo estas kruela kaj kolero estas ofendega.’ ‘Koleritaj homoj vigligas konflikton, dum furiozuloj multigas siajn pekojn.’ ‘Ne spirite urĝu al vi, ĉar kolero ripozas meze de la malprudentaj.’” Antaŭ fini, Jesuo ankoraŭ diris: “Estu viaj koroj superitaj de la amo por, ke via spirita gvidisto havu malmulte da peno liberigi vin de la tendenco lasi liberan kuron al tiuj eksplodoj de besta kolero, kiuj estas neakordigeblaj kun la statuso de dia fileco.”
En tiu sama okazo la Majstro montris al la grupo la avantaĝojn posedi bone-ekvilibran karakteron. Li malkontestis, ke necesas por multaj homoj sin dediĉi al la regado de iu ajn metio, sed li bedaŭris ĉian tendencon al trospecialigo kondukanta al mensa mallarĝeco kaj limigo de la vivaktivaĵoj. Li altiris la atenton pri la fakto, ke se iu ajn virto estas troe uzita, ĝi povas fariĝi malvirto. Jesuo ĉiam predikis moderecon kaj instruis koherecon - proporcia alĝustigo kun la vivproblemoj. Li montris, ke eksceso de simpatio kaj kompato povas aliiĝi en serioza emocia nestabileco; ke entuziasmo povas konduki al fanatikismo. Li parolis pri unu el iliaj eksaj asociitoj, kies imago kuntiris lin al viziemaj kaj nerealigeblaj projektoj. Samtempe li etentigis ilin pri la danĝeroj de la unutoneco de trokonserva mezkvaliteco.
Kaj tiam Jesuo paroladis pri la danĝeroj de kuraĝo kaj fido, kiel kelkafoje ili kondukas nepripensajn animojn al la nesingardo kaj trromemfido. Li ankaŭ montris kiel singardo kaj modereco, kiam ili estas troaj, kondukas al malkuraĝo kaj malsukceso. Li instigis siajn aŭskultantojn emi al originaleco evitante tendencon al strangeco. Li pledis por simpatio sen entimentaleco, pieco sen piafekteco. Ili instruadis respekton sen timo kaj superstiĉo.
Ne estis tiel la Jesua instruo pri la ekvilibra karaktero, kiu impresis liajn asociitojn, sed prefere la fakto, ke lia propra vivo estis tiel elokventa ekzemplo de lia instruo. Li vivis en la mezo de strebo kaj ŝtormo, sed li neniam ŝanceliĝis. Liaj malamikoj konstante insidis lin, sed ili neniam enkaptiligis lin. La saĝuloj kaj eruditoj klopodis stumbligi lin, sed li ne stumblis. Ili serĉis impliki lin en debaton, sed liaj respondoj estis ĉiam klerantaj, dignaj kaj finaj. Kiam li estis interrompita dum siaj diskursoj per multnombraj demandoj, liaj respondoj estis ĉiam signifoplenaj kaj konkludigaj. Neniam li sin turnis al malnoblaj taktikoj por fronti la kontinuan premado de siaj malamikoj, kiuj ne hezitis uzi ĉiujn specojn da falsaj, malhonestaj, kaj malvirtaj manieroj de atakoj kontraŭ li.
Dum estas vere, ke multaj viroj kaj virinoj devas asidue diligenti por iu definita postkuradi kiel vivgajnilo, estas tamen plene dezirinda, ke homaj estaĵoj klerigas vastan etendon de kultura kono pri la vivo kiel ĝi estas vivata sur tero. Vere kleraj personoj ne estas kontentitaj resti nesciantaj pri la vivoj kaj agoj de siaj kompanoj.
Kiam Jesuo vizitis la grupon da evangelistoj laborantaj sub la superrigardo de Simono Zelotes, dum ilia vespera konferenco Simono demandis al la Majstro: “Kial iuj personoj estas tiel pli feliĉaj kaj kontentaj ol aliaj? Ĉu kontento estas rilata al religia sperto? Inter aliaj aferoj, Jesuo respondis la Simonan demandon:
“Simono, iuj personoj estas nature pli feliĉaj ol iuj aliaj. Tio multe, tre multe dependas de la bonvolo de la homo sin lasi gvidi kaj konduki de la Patra spirito, kiu loĝas en li. Ĉu vi ne estas leginta en la Skribaĵoj la parolojn de la saĝulo, ‘Homa spirito estas la Sinjora kandelo, esploranta sian tutan propran bienon’? Kaj ankaŭ ke tiel spirite-gviditaj mortemuloj diras: ‘La sorto fariĝis favora por mi, jes, mi ricevis bonan heredaĵon.’ ‘La malmulto, kion justa homo posedas estas pli bona, ol la riĉaĵoj de multaj malvirtuloj,’ ĉar ‘bona homo el si mem ĉerpos sian kontentiĝon.’ ‘ĝoja koro montras radian mienon kaj estas kontinua festo. Preferindas iom da havaĵo kun la pietato kontraŭ la Sinjoro, prefere ol grava trezoro kun malsereneco. Preferindas manĝo de ĝardenlegomoj kun amo, ol grasa okso kun malamo. Preferindas iom kun rektanimeco, ol gravaj enspezoj sen justeco.’ ‘Ĝoja koro bone agas kiel medicinaĵo.’ ‘Preferindas plenmano kaj trankvilo ol superabundo kaj ĉagreno kaj spirita turmento.
Multe da homa ĉagreno naskiĝas pro la elreviĝo de liaj ambicioj, pro lia vundita orgojlo. Kvankam homoj deviĝas por ili mem kiel eble plej bone plenumi sian vivon sur tero, tiamaniere kaj sincere klopodegintaj, ili devus ĝoje akcepti sian parton, kaj montriĝi inĝenia agante kiel eble plej pere de tio, kio estas falinta en iliaj manoj. Ege tro da homa ĉagreno originas en la timo de malpuraĵo de ili propra mortemula koro. ‘Malbonulo forfuĝas kiam neniu postkuras lin.’ ‘Malbonuloj estas kiel la malkvieta maro, ĝi ne povas ripozi, sed ĝiaj akvoj reĵetas koton kaj malpuraĵon; Neniu paco estas, diras Dio, por la malbono.’
“Ne serĉu, do, falsan pacon kaj maldaŭran ĝojon sed prefere la certecon de fido kaj la sekuraĵoj de dia fileco, kiu produktas trankvilon, kontentigon, kaj plejsuperan ĝojon en la spiriton.
Jesuo apenaŭ konsideris tiun mondon kiel “valo de larmoj”. Li rigardis ĝin plivole kiel la sfero de la eternaj kaj senmostaj spiritoj de Paradiza supreniro, la “valo de naskiĝanta animo.”
Estis en Gamala, dum la vespera kunsido, ke Filipo diris al Jesuo: “Majstro, kial la Skribaĵoj instruas al ni ‘timi la Sinjoron,’ dum vi volus, ke ni sentime rigardu la Patron en la ĉielo? Kiel ni devas harmoniigi tiujn instruojn? Kaj Jesuo replikis al Filipo, dirante:
“Miaj infanoj, mi ne estas surprizita, ke vi metas tiajn demandojn. En la komenco estis nur pere de la timo, ke homo povis lerni respekton, sed mi venis por riveli la Patran amon por, ke vi estos altiritaj al la adoro de la Eternulo dank’al la ĉarmo de amema dankemo de fileco kaj reciprokeco de profunda kaj perfekta amo de la Patro. Mi volus liberigi vin de la servuto, kiu kondukas vin, pro sklava timo, al la sendanka servado de ĵaluza kaj kolerigita Reĝo-Dio. Mi volus instrui al vi la Patrajn-filajn rilatojn inter Dio kaj homo por, ke vi povu ĝoje vin allasi al tiu sublima kaj dia libra adoro de amema, justa kaj mizerikorda Patro-Dio.
“La timemo kontraŭ la Sinjoro havis diferencajn signifojn dum la sinsekvaj epokoj, komencanta kun la timo, estis la angoro kaj la ektimego, la miro kaj la respekto. Kaj nun mi volus konduki vin el la respekto ĝis la amo pere de ĝia rekono, ĝia realigado kaj ĝia ŝatado. Kiam homo rekonas nur la laborojn de Dio, il estas alkondukita timi la Plejsuperulon; sed kiam homo komencas kompreni kaj sperti la personecon kaj karakteron de la amema Dio, li estas alkondukita pli kaj pli ami tian bonan kaj perfektan, universan kaj eternan Patron. Kaj estas ĝuste tiu ŝanĝo de la rilato inter homo kaj Dio, kiu konsistigas la mision de la Homa Filo sur tero.
“Inteligentaj infanoj ne ŝajnigas timi sian patron por akiri bonajn donacojn el liaj manoj; sed ricevintaj jam la abundon da bonaj aĵoj atribuitaj per la vojo de la patra amo kontraŭ siaj filoj kaj filinoj, tiuj ĉi multe amataj infanoj estas alkondukitaj ami sian patron kiel kompense amema dankemo kaj ŝatado pri tia grandanimega bonfaro. La boneco de Dio kondukas al la pentado; la bonfaro de Dio kondukas al la servado; la mizerikordo de Dio kondukas al la saviĝo; dum la amo de Dio kondukas inteligente kaj liberkore adori.
“Viaj prapatroj timis Dion, ĉar il estis potenca kaj mistera. Vi adoros lin, ĉar li estas grandioza en amo, malavara en mizerikordo, kaj glora en vero. La povo de Dio estigas la timon en la homa koro, sed la nobleco kaj rekteco de lia personeco generas respekton, amon kaj vomalproksim adoron. Amema kaj obeema filo nek timas nek antaŭtimas eĉ potencan kaj noblan patron. Mi venis en la mondon por meti amon anstataŭ timo, ĝojon anstataŭ ĉagreno, konfidon anstataŭ malfido, ameman servon kaj ŝuldosentan adoron anstataŭ sklava servuto kaj sensignifaj ceremonioj. Sed por tiuj kiuj troviĝas en la mallumo, estas ankoraŭ vere, ke “la timo de la Sinjoro estas la komenco de la saĝeco.” Sed kiam la lumo pli plene brilos, la filoj de Dio estos alkondukitaj laŭdi la Infiniton pro kio li estas prefere timi ĝin pro kion li faras.
“Kiam infanoj estas junaj kaj senpripensaj, ili devas necese esti instigitaj honorisiajn gepatrojn; sed kiam ili pligrandiĝas kaj iĝas pli kapablaj taksi la avantaĝojn de la ministerio kaj protekto de siaj gepatroj, ili estas kondukitaj, dank’al komprenema respekto kaj kreskanta korinklino, al tiu sperta nivelo, sur kiu ili efektive amas siajn gepatrojn pro kio ili estas pli ol pro kion ili estas farintaj. La patro nature amas sian infanon, sed la infano devas disvolvi sian amon kontraŭ la patro, komencante timi kion la patro povas fari, kaj sekve pere de la miro, la timego, la dependenco, la respekto, kaj fine la volonta kaj korinklina rigardo de amo.
“Al vi estis instruita, ke vi devas ‘timi Dion kaj obei liajn ordonojn, ĉar tio estas via devo de homo.’ Sed mi venis doni al vi novan kaj pli altan ordonon. Mi volus instrui al vi ‘ami Dion kaj lerni fair lian volon, ĉar tio estas la plej alta privilegio de la liberigitaj filoj de Dio.’ Viaj prapatroj estis instruitaj por ‘timi Dion - la Tutpotencan Reĝon.’ Mi instruas al vi, ‘Amu Dion - la tutmizerikordan Patron.’
“En la regno de la ĉielo, kiun mi venis proklami, estas neniu alta kaj potenca reĝo; tiu regno estas dia familio. La universe agnoskita kaj senrezerve adorita centro kaj ĉefo de tiu vasta frataro de inteligentaj estaĵoj estas mia Patro kaj via Patro. Mi estas lia Filo, kaj vi estas ankaŭ liaj filoj. Do, estas eterne vere, ke vi kaj mi estas gefratoj en la ĉiela stato, kaj tio des pli, ke ni estas iĝintaj gefratoj en la karno de la tera vivo. Ĉesu, do, timi Dion kiel reĝo aŭ servi lin kiel mastro; lernu respekti lin kiel la Kreinto; honoru lin kiel la Patro de via spirita juneco; amu lin kiel mizerikordoplena defendanto; kaj finfine adoru lin kiel la amema kaj saĝoplena Patro de via maturiĝo de spirita realigado kaj aprezado.
“El viaj eraraj konceptoj pri la ĉiela Patro naskiĝas viaj falsaj ideoj pri la humileco, kaj fontas multe da via hipokriteco. Homo povas esti tervermo pro siaj naturo kaj origino, sed kiam li estas loĝata de la spirito de mia Patro, tiu homo diiĝas en sia destino. La favordonata spirito de mia Patro certe iros returne al la dia fonto kaj universa nivelo de sia origino, kaj la homa animo de la mortemula homo, kiu estos iĝita la infano naskiĝinta de tiu enloĝanta spirito certe supreniros kun la dia spirito ĝis la ĉeesto mem de la eterna Patro.
“Humileco, fakte, konvenas al mortemula homo, kiu ricevas ĉiujn donacojn de la ĉiela Patro, kvankam estas dia digno ligita al ĉiuj tiaj fidemaj kandidatoj por la eterna supreniro de la ĉiela regno. La sensignifaj kaj servistaj praktikoj de ostentacia kaj falsa humileco estas neakordigeblaj kun la aprezado pri la fonto de via saviĝo kaj la rekono pri la destino de viaj spirite-naskiĝintaj animoj. Humileco antaŭ Dio estas entute taŭga en la profundecoj de viaj koroj; modesteco antaŭ homoj estas laŭdinda, sed la hipokriteco de mem-konscia humileco avida de atento estas infaneca kaj malinda de la kleraj filoj de la regno.
“Vi bone faras esti humilaj antaŭ Dio kaj mem-regitaj antaŭ homoj, sed havu via humileco spiritan originon, kaj ne estu la hipokrita elmontrado de via propra sento de farisea supereco. Sagace parolis la profeto kiam li diris: ‘Humile marŝu kun Dio’, ĉar la Patro estas la Infinito kaj la Eternulo, sed li ankaŭ loĝas tiun, kiu estas mense kontricia kaj spirite humila.’ Mia Patro malŝatas orgoilon, abomenas hipokritecon, kaj hatas maljustegon. Kaj estas por emfazi pri la valoro de la sincereco kaj perfekta konfido en la amema subteno kaj fidela gvidado de la ĉiela Patro, ke mi tiel oftereferencis al la malgranda infano kiel ilustrado de la mensa sinteno kaj spirita respondo, kiuj estas tiel esencaj por la eniro de la mortemula homo en la spiritajn realecojn de la ĉiela regno.
La profeto Jeremia bone priskribis multajn mortemulojn kiam li diris: ‘Buŝe vi estas proksimaj al Dio, sed kore malproksimaj de li.’ Kaj ĉu vi ne ankaŭ legis tiun teruran averton de la profeto, kiu diris: ‘La tieaj pastroj instruadas por salajro, kaj la profetoj de tie aŭguris por mono. Samtempe ili malkaŝe praktikas pietaton kaj deklaras, ke Dio estas kun ili.’ Ĉu vi ne estis bone avertitaj kontraŭ tiuj, kiuj ‘parolas pri paco al siaj najbaruloj kiam la petoleco estas en iliaj koroj,’ tiuj kiuj ‘lipe flatas kiam la koro duoble agas’? El tiuj ĉagrenoj de konfidema homo, neniu estas tiel terura, kiel esti vundita en la domo de amiko sur kiu li metis sian fidon.”
En konsulto kun Simomo Petro kaj kun la aprobo de Jesuo, Andreo petis al Davido forsendi mesaĝistojn al la diversaj predikaj grupoj kun la instrukcioj fini la rondon kaj reveni al Betsaida dum la ĵaŭdo 3O-a de Decembro. Por la vespermanĝo de tiu pluva tago ĉiuj apostolaj grupoj kaj la instruistaj evangelistoj estis alvenintaj en la hejmon de Zebedeo.
La grupo kune pasis la Sabatan tagon, loĝita en la hejmoj de Betsaida kaj apuda Kapernaŭmo, post kio la tuta grupo estis gratifita de dusemajna paŭzo por hejmeniri, viziti amikojn, aŭ fiŝkapti. La du aŭ tri tagojn dum kiuj ili estis kune en Betsaida estis, vere, vigligantaj kaj inspirantaj; eĉ la plej malnovaj instruistoj estis edifitaj per la rakonto pri la spertoj de la junaj predikantoj.
El la 117 evangelistoj kiuj partoprenis tiun duan predikorondon en Galileo, nur ĉirkaŭ sepdek kvin sukcesis la teston de konkreta sperto, kaj estis ĉemanaj asignitaj por servi en la fino de la du semajna paŭzo. Jesuo, kun Andreo, Jakobo kaj Johano restis en la hejmo de Zebedeo kaj pasigis multe da tempo konferenci pri la bonfarto kaj pluigiĝo de la regno.