Kajero 148084
Ekde la 12-an de Majo ĝis la 3-a de Oktobro, p.K. 28, Jesuo kaj la apostola grupo restadis en Betsaida en la domo de Zebedeo. Dum tiu kvinmonata periodo de seka sezono, grandega kampadejo estis bontenita sur la marbordo apud la loĝejo de Zebedeo, kiu estis multe pligrandigita por gastigi la kreskantan familion de Jesuo. Tiu marborda kampadejo estis okupita de konstante ŝanĝanta popolantaro de kvincentope ĝis dek kvincentope Verser- ĉantoj, kandidatoj je la resaniĝo, kaj ardaj scivolemuloj. Tiu tendo-urbo estis sub la ĝenerala kontrolo de Davido Zebedeo, asistita de la ĝemeloj Alfeus. La kampadejo estis modelo de ordo, higieno, kaj ĝenerala administrado. La malsanuloj de diferencaj tipoj estis apartigitaj kaj sub la ĝenerala kontrolo de kredanta kuracisto, Siriano nomata Elman.
Dum tiu periodo, ĉiun semajnon la apostoloj fiŝkaptis almenaŭ dum unu tago, vendante sian kapton al Davido por la konsumado en la marborda kampadejo. La fondoj tiel ricevitaj estis konfiditaj al la grupa kasisto. Ĉiun monaton la dekduuloj estis permesitaj pasigi unu semajnon ekstere kun siaj familioj aŭ amikoj.
Dum Andreo ĝenerale plokcidentri la apostolajn agadojn, Petro plene respondecis pri la skolo de la evangelistoj. Ĉiun matenon ĉiuj apostoloj instruis evangelistajn grupojn, kaj ĉiun posttagmezon ambaŭ instruistoj kaj lernantoj instruis la homojn. Post la vespermanĝo, po kvin noktoj semajne, la apostoloj direktis demandajn seancojn profite al la evangelistoj. Unufoje semajne Jesuo prezidis tiujn demandajn kunsidojn, klariganta la postrestantajn demandojn de la antaŭaj sesioj.
Dum kvin monatoj pluraj miloj studis en tiu kampadejo. Interesiĝantaj personoj el ĉiu parto de la Romiana imperio kaj el orientaj landoj de la Eŭfrato deĵoris. Tiu stabila kaj bone organizita periodo estis la pli longa de la Majstra instruado. La tera familio de Jesuo pasigis la plej grandan parton de tiu tempo aŭ en Nazareto aŭ en Kana.
La kampadejo ne estis direktita kiel komunumo de komunaj interesoj, kiel estis la apostola familio. Davido Zebedeo administris tiun tendo-urbon, por ke ĝi fariĝu aŭtonomia entrepreno, malgraŭ neniam ĝia aliro estis malpermesita por iu ajn. Tiu konstante ŝanĝanta kampadejo estis nemalhavebla aspekto de la formada skolo de Petro por la evangelistoj.
Petro, Jakobo, kaj Andreo konsistigis la komitaton elektitan de Jesuo por akcepti la kandidatojn en la skolo de la evangelistoj. Ĉiuj rasoj kaj naciecoj de la Romianamondo kaj la Oriento, ĝis Hindio, estis reprezentitaj inter la studantoj en tiu skolo de novaj profetoj. Tiu skolo trejnis instrui kaj agi. Kion la studantoj lernis matene ili instruis la homojn posttagmeze. Post la vespermanĝo, ili senceremonie parolis pri ambaŭ la lernigoj de la mateno kaj la instruado de la posttagmezo.
Ĉiu el la apostolaj mastroj instruis laŭ sia propra vidpunkto la evangelion de la regno. Ili ne penis instrui sammaniere; estis neniu normigita aŭ dogma formulado de teologiaj doktrinoj. Kvankam ili instruadis la saman veron, ĉiu apostolo prezentis sian propran personan interpretadon pri la Majstra instruo. Kaj Jesuo aprobis tiun prezentadon de diverspecaj personaj spertoj pri la regno, certe harmoniganta kaj kun-ordiganta tiujn multajn kaj diverĝajn opiniojn pri la evangelio dum ĉiu semajna seanco de demandoj. Malgraŭ tiu granda grado de persona libero pri la instruo, Simono Petro tendencis al regado sur la skola teologio de la evangelistoj. Post Petro, Jakobo Zebedeo aplikis la pli grandan personan influon.
Almenaŭ cent evangelistoj instruitaj dum tiuj kvin monatoj sur la marbordo reprezentis (escepte Abnero kaj la Johanaj apostoloj) la rezervularon el kiu plimalfrue estis eltiritaj la sepdek instruistoj kaj predikistoj de la evangelio. La skolaj evangelistoj ne kune partigis ĉion samgrade kiel la dekduuloj.
Tiuj evangelistoj instruadis kaj predikis la evangelion, sed ne baptis la kredantojn ĝis pli malfrue kiam ili estis ordinitaj kaj komisiitaj de Jesuo kiel la sepdek mesaĝistoj de la regno. Nur sep el la granda nombro da resanigintaj personoj dum la sunsubiĝa sceno en tiu loko troviĝis inter tiuj evangeliaj studentoj. La nobelula filo de Kapernaumo estis unu el tiuj, kiuj estis instruitaj por la evangelia servo en la Petra skolo.
Rilate kun la marborda kampadejo, Elman, la Siriana kuracisto, kun la asistado de grupo da dekkvin junaj virinoj kaj dek du viroj, organizis kaj direktis, dum kvar monatoj tion, kion li konsideris kiel la unua hospitalo de la regno. En tiu flegejo, situanta sude ne fore de la ĉefa tendo-urbo, ili traktis la malsanulojn laŭ ĉiuj konataj materiaj metodoj tiel bone kiel per spiritaj praktikoj de preĝo kaj fida kuraĝigo. Jesuo vizitis la malsanulojn de tiu kampadejo almenaŭ trifoje posemajne kaj havis personan kontakton kun ĉiu el ili. Laŭ nia scio, neniu tiel-nomata miraklo de supernatura resaniĝo okazis inter la milo da afliktitaj kaj malsanaj personoj, kiuj eliris el tiu flegejo plibonigitaj aŭ sanigitaj. Tamen la vasta plejmulto da tiuj beneficuloj ne ĉesis proklami, ke Jesuo estis resaniginta ilin.
Multe da kuroj efektivigitaj de Jesuo rilate kun sia ministerio kontraŭ la pacientoj de Elman, fakte ŝajnis simili al miraklaj kondiĉoj, sed ni estis informitaj, ke ili estis simple mensaj kaj spiritaj transfomiĝadoj, kiel tio povas okazi en la sperto de ekspektaj kaj fide-superitaj personoj, kiuj estas sub la senpera kaj inspira influo de forta, pozitiva, kaj bonfarema personeco, kies ministerio forpelas la timon kaj destruas la anksiecon.
Elman kaj liaj asociitoj penis instrui la veron al tiuj malsanuloj pri la “posedo de malbonaj spiritoj”, sed ili havis malmulte da sukceso. La kredo laŭ kiu la fizikaj mals-anoj kaj mensaj perperturboj povis esti kaŭzitaj per la ĉeesto de tiel-nomata nepura spirito en la menso aŭ korpo de la afliktita persono estis preskaŭ universa.
En ĉiuj siaj kontaktoj kun la malsanuloj kaj afliktitoj, kiam oni ektraktis pri la kuracada tekniko aŭ la rivelado de la nekonataj kaŭzoj de la malsano, Jesuo ne malatentis la instrukciojn de sia Paradiza frato, Emanuelo, donitaj antaŭ ol li komencas la aventuron de la Urantia enkarniĝo. Malgraŭ tio, tiuj kiuj flegis la malsanulojn lernis multajn utilajn leciojn observante la manieron, per kiu Jesuo inspiris la fidon kaj konfidon de la malsanuloj kaj malbonfartantaj.
La kampadejo disiĝis iom antaŭ la sezono de la pligrandiĝo de la malvarmigoj kaj la alveno de la febroj.
Dum tiu tuta periodo Jesuo kondukis malpli ol dekduono da publikaj diservoj en la kampadejo, kaj parolis nur unufoje en la kapernauma sinagogo, la duan Sabattagon antaŭ ilia foriro kun la nove formataj evangelistoj por ilia publika predikorondo en Galileo.
Ekde sia bapto Jesuo neniam estis tiel sola kiel dum tiu periodo de formado de evangelistoj en la kampadejo de Besajda. Ĉiufoje kiam apostolo sin riskis demandi al Jesuo kial li estis tiel ofte for de ili, li nevarie respondis, ke li estis “okupata kun la aferoj de sia Patro.”
Dum tiuj periodoj de foresto, Jesuo estis akompanita de nur du apostoloj. Li estis provizore liberiginta Petron, Jakobon, kaj Johanon el ilia tasko kiel siaj personaj akompanantoj por, ke ili povu partopreni en la laboro formi la novanjn evangeliajn kandidatojn, kiuj estis pli ol cent. Kiam la Majstro deziris iri sur la montetojn pro la Patraj aferoj, li petis al du ajn tiam liberaj apostoloj akompani lin. Tiumaniere ĉiu el la dekduuloj havis oportunecon de densa asocio kaj intima kontakto kun Jesuo.
Tio ne estis rivelita por la bezonoj de tiu raconto, sed ni estis alkondukitaj konkludi, ke la Majstro, dum multe da tiuj solaj periodoj sur la montetoj, estis en rekta kaj ekzekutiva asocio kun multe da ĉefaj direktoroj de universaj aferoj. Ekde kiam la tempo de sia bapto tiu enkarnigita suvereno de nia universo estis pli kaj pli kaj konscie partopreninta aktive en la direktado de iuj fazoj de universa administrado. Kaj ni estas ĉiam opiniintaj, ke laŭ nerivelita maniero al siaj senperaj asociitoj, dum tiuj semajnoj de pli malgranda partopreno en la teraj aferoj, li estis engaĝita en la direktado de tiuj altaj spiritaj inteligentuloj, komisiitaj por la kurantaj aferoj de vasta universo, kaj ke tiajn aktivecojn siajn la homa Jesuo elektis nomi “la Patraj aferoj.”
Multfoje, kiam Jesuo estis sola dum horoj, kaj kiam du el liaj apostoloj estis proksime de li, ili povis observi lian vizaĝon suferantan rapidajn kaj multnombrajn ŝanĝojn, kvankam ili aŭdis lin diri neniun parolon. Ili ankaŭ ne observis iun ajn videblan manifestadon de ĉielaj estaĵoj, kiuj estus povintaj esti interkomunikantaj kun sia Majstro, kiel iuj el ili vidis dum pli posta okazo.
Jesuo kutimis rezervi du vesperojn posemajne por aparte konversi kun individuoj, kiuj deziris paroli kun li, in iu izolita kaj ŝirmita angulo de la ĝardeno de Zebedeo. Dum unu el tiuj vesparaj interparoladoj private, Tomaso metis al la Majstro tiun demandon: “Kial necesas, ke homoj estu spirite naskiĝintaj por eniri en la regno? Ĉu renaskiĝo estas necesa por eviti la kontrolon de la diablo? Majstro, kio estas la malbono?” Kiam Jesuo aŭdis tiujn demandojn, li diris al Tomaso:
Ne faru la eraron konfuzi malbono kaj la malbonulo, pli ĝuste la maljustegulo. Tiu, kiun vi nomas la malbonulo estas la filo de la memamo, la alta administranto kiu plenscie kaj intence ekribelis kontraŭ la regulo de mia Patro kaj liaj lojalaj Filoj. Sed mi estas jam venkinta tiujn pekegajn ribelojn. Klarigu en via menso tiujn diferencajn sintenojn kontraŭ la Patro kaj lia universo. Neniam forgesu tiujn leĝojn relativajn al la Patra volo:
“Malbono estas la nekonscia aŭ neintenca malobservo de la dia leĝo. Malbono estas ankaŭ la mezuro de la neperfekteco de obeo kontraŭ la Patra volo.
“Peko estas la konscia, plenscia, kaj intenca malobservo de la dia leĝo, la Patra volo. Peko estas la mezuro de la malvolonteco por esti die gvidita kaj spirite direktita.
“Maljustego estas la intenca, rezoluta, kaj obstina malobservo de la dia leĝo, la Patra volo. Maljustego estas la mezuro de la kontinua reĵeto de la amema plano de la Patro por personeca supervivo, kaj de la mizerikorda ministerio de saviĝo de la Filo.
“Nature, antaŭ la spirita renaskiĝo, mortemula homo estas ema al imanentaj malbonaj inklinoj, sed tiaj naturaj neperfetecoj de konduto estas nek peko nek maljustego. Mortemula homo ĵus komencas sian longan supreniron al la Patra perfekteco en la Paradizo. Esti nature neperfekta aŭ havi partian doton ne estas peko. Homo estas fakte ema al la malbono, sed li neniel estas infano de la malbonulo, krom se li estas plenscie kaj intence elektinta la pekajn vojojn kaj la maljustegan vivon. Malbono estas esence propra al la natura ordo de tiu mondo, sed peko estas sinteno de konscia ribelo, kiu estis alportita en tiun mondon de tiuj, kiuj falis el la spirita lumo en dikan mallumon.
Tomaso, vi estas konfuzita pro la Grekaj doktrinoj kaj Persaj eraroj. Vi ne komprenas la rilatojn inter malbono kaj peko, ĉar vi konsideras la homaron kiel komencanta sur tero kun perfekta Adamo kaj rapide degeneranta kaŭze de la peko ĝis la plorinda nuna stato de la homo. Sed, kial vi rifuzas kompreni la signifon de la historio, kiu rivela kiel Kaino, la filo de Adamo, foriris en la landon de Nod, kaj tie elektis edzinon? Kaj kial vi rifuzas interpreti la signifon de la historio, kiu priskribas, ke la filoj de Dio trovis edzinojn inter la homaj filinoj?
“Efektive, homoj estas nature malbonaj, sed ne necese pekaj. La nova naskiĝo - la spirita bapto - estas esenca por liberigi de la malbono kaj necesa por eniri en la ĉielan regnon, sed nenio el tio malkonfirmas la fakton, ke homo estas filo de Dio. Tiu imanenta ĉeesto de potenciala malbono signifas, ke homoj ankaŭ ne estas mistere separiĝintaj el Dio en la ĉielo, tiel ke, kiel alilandanoj, fremduloj, kiel duongefiloj, ili devas ĉiaokaze serĉi leĝan adopton de la Patro. Ĉiuj tiuj nocioj naskiĝis unue pro via miskompreno pri la Patro, kaj aliflanke, pro via nescio pri la deveno, naturo, kaj destino de la homo.
“La Grekoj kaj aliaj instruis al vi, ke homo devenas konstante de la dia perfekteco al la forgeso kaj destruo; mi estas veninta por montri, ke homo, eniranteen la regnon, estas supreniranta certe kaj sekure al Dio kaj dia perfekteco. Iu ajn estaĵo kiu iel ne atingas la diajn kaj spiritajn idealojn de la eterna Patra volo estas potencie mava, sed tiaj estaĵoj neniel pekaj, ankoraŭ malpli maljustegaj.
“Tomaso, ĉu vi ne estas leginta pri tio en la Skribaĵoj, kie estas skribata: ‘Vi estas la infanoj de via Sinjoro, via Dio.’ ‘Mi estos lia Patro, kaj li estos mia filo.’ ‘Mi elektis lin kiel filo - mi estos lia Patro.’ ‘Alkonduku miajn filojn de malproksime kaj miajn filinojn de la teraj limoj , kaj ankaŭ tiujn, kiuj estas nomataj per mia nomo, ĉar mi kreis ilin por mia gloro.’ ‘Vi estas filoj de vivanta Dio.’ ‘Tiuj kiuj havas la spiriton de Dio estas fakte filoj de Dio.’ Same kiel estas materia parto de la homa patro en la tera infano, same estas spirita parto de la ĉiela Patro en ĉiu fida filo de la regno. “
Ĉion tion kaj multe pli Jesuo diris al Tomaso, kaj multe da tio Tomaso komprenis, tamen Jesuo admonis lin “ne paroli al la aliaj pri tiuj temoj ĝis post mia reveno ĉe la Patro.” Kaj Tomaso ne menciis tiun interparoladon ĝis post kiam la Majstro estis forlasinta tiun mondon.
Dum alia el tiuj privataj interparoladoj en la ĝardeno Natanaelo demandis al Jesuo: “Majstro, kvankam mi ekkomprenas kial vi rifuzas sendiskrimine praktiki resaniĝojn, mi estas ankoraŭ senkomprena kial la amema Patro en la ĉielo permesas, ke tiel el siaj infanoj sur tero suferas tiom da afliktoj.” La Majstro respondis al Natanaelo, dirante:
“Natanaelo, vi kaj multaj aliaj estas tiam prepleksaj, ĉar vi ne komprenas kiamaniere la natura ordo de tiu mondo estis tiel ofte malordigita pro la pekaj aventuroj de iuj ribelaj perfiduloj kontraŭ la Patra volo. Mi venis por ekreorganizi tiujn aferojn. Sed multaj centjaroj estos necesaj por restarigi tiun parton de la universo sur la malnovaj vojoj kaj tiam liberigi la homajn infanojn el la kromŝarĝoj kaŭzitaj per peko kaj ribelo. La ĉeesto de la malbono estas sufiĉa provo por la supreniro de la homo - peko ne estas esenca por postvivi.
“Sed, mia filo, vi devus scii, ke la Patro ne intence afliktas siajn infanojn. Homo neutile altiras al li nenecesan aflikton kaŭze de sia persista rifuzo marŝi sur la plej bonaj vojoj de dia volo. Aflikto estas potenciala en la malbono, multe de ĝi estis produktita kaŭze de la peko kaj maljustego. Multaj nekutimaj eventoj okazis sur tiu mondo, kaj ne strangas, ke ĉiuj pripensaj homoj estas perpleksaj pro la scenoj de suferado kaj aflikto, kiuj ili vidas. Sed pri unu temo vi povas esti certa: La Patro ne sendas aflikton por arbitre puni pro la malbonaj agoj. La neperfektecoj kaj handikapoj de la malbono estas imanentaj; la punoj de la peko estas neeviteblaj; la destruaj konsekvencoj estas neflekseblaj. homo ne devus mallaŭdi Dion pri tiuj afliktoj, kiuj estas la natura rezulto de la vivo, kiun ili elektas vivi; ankaŭ ne homo ne devus plendi kontraŭ tiuj spertoj, kiuj estas vivparto kiel ĝi estas vivata sur tiu mondo. Estas la Patra volo, ke mortemula homo persiste kaj logike laboras por la pliboniĝo de sia stato sur tero. Inteligenta diligentado devus kapabligi homon superi multe da sia tera mizero.
Natanaelo, estas nia misio helpi la homojn solvi siajn spiritajn problemojn, kaj tiamaniere stimuli iliajn mensojn por, ke ili povu esti pli bone preparitaj kaj inspiritaj por okupiĝi pri siaj materiaj problemoj. Mi konas vian konfuzon pri la legado de la Skribaĵoj. En ili ege tro ofte superis la tendenco atribui al Dio la respondecon de ĉiu afero, kiun nesciaj homoj ne sukcesis kompreni. La Patro ne persone responsas pri ĉio, kion vi povas malsukcesi kompreni. Ne dubu pri la Patra amo, ĝuste kial justa kaj saĝa leĝo de lia aranĝo fine afliktas vin, ĉar vi estas senkulpe aŭ intence malobeintaj tian dian aranĝon.
“Sed, Natanaelo, estas multe en la Skribaĵoj, kio estus instruinta vin, se vi estus nur juĝkapable leginta. Ĉu vi ne rememoras, ke estas skribata: ‘Mia filo, ne malŝatu la Sinjoran atentigon; ne estu laca pri lia riproĉo, ĉar la Sinjoro korektas kiun li amas, ĝuste kiel patro korektas la filon en kiu li havas plezuron.’ ‘La Sinjoro ne afliktas volonte.’ ‘Antaŭe mi estas afliktita, mi erarvagis, sed nun mi respektas la leĝon’ ‘Aflikto estis bona por mi, ĉar mi povis dank’al ĝi lerni la diajn statutojn.’ ‘Mi konas viajn ĉagrenojn. La eterna Dio estas via rifuĝo, kaj subteno estas liaj eternaj brakoj.’ La Sinjoro ankaŭ estas rifuĝo por la subprematoj, ripozhaveno dum la malserenecaj tempoj .’ ‘La Sinjoro plifortikigos tiun, kiu estas sur afliktolito; la Sinjoro ne forgesos la malsanulon.’ ‘Kiel patro mantras kompaton kontraŭ siaj infanoj, ankaŭ la Sinjoro kompatemas kontraŭ tiuj, kiuj timas lin. Li konas vian korpon; la memoras, ke vi estas polvo.’ ‘Li resanigas la ŝiritajn korojn, kaj pansas iliajn vundojn.’ ‘Li estas la espero de la malriĉulo, la forto de la senhavulo en lia mizerego, rifuĝo dum la ŝtormo, kaj ombro kontraŭ la premega varmeco.’ ‘Li donas povon al la malfortaj, kaj al tiuj, kiuj havas neniun potencon li kreskigis la forton.’ ‘senfotigitan kanon li ne rompos, kaj la fumiĝantan linon li ne estingos.’ Kiam vi trairos la akvojn de aflikto, mi estos kun vi, kaj kiam la riveroj de la malfeliĉo dronos vin, mi ne delasos vin.’ ‘Li sendis min por pansi la ŝiritajn korojn, proklami la liberiĝon al la kaptitoj, kaj konsoli ĉiujn, kiuj lamentas.’ ‘Plibonigo kuŝas en la suferado; aflikto ne devenas de la polvo.’”
Tiun saman vesperon en Betsaida, Johano ankaŭ demandis al Jesuo kial tiom da ŝajne senkulpaj homoj suferis pro tiom da malsanoj kaj spertis tiom da afliktoj. Por respondi al la Johanaj demandoj, inter multaj aliaj temoj, la Majstro diris:
“Mia filo, vi komprenas nek la signifon de la malfeliĉo nek la mision de la sufero. Ĉu vi ne estas leginta tiun esencan dokumenton de la semida literaturo - la Skribaĵa historio pri la aflikto de Ijobo? Ĉu vi ne memoras kiel tiu mirinda parabolo komencas per la rakonto de la materia prospero de la Sinjora servanto? Vi bone memoras, ke Ijobo estis benita, ĉar li havis infanojn, riĉecon, respekton, situacion, sanon, ĉiun alian aĵon, kiun homoj ŝatas dum tiu tempa vivo. Laŭ la instruoj tiam-honoritaj de la infanoj de Abrahamo, tia materia prospero estis tut-sufiĉa indikaĵo de dia favoro. Sed tiaj materiaj posedaĵoj kaj tia tempa prospero ne indikas Dian favoron. Mia Patro en la ĉielo amas malriĉuloj tiom, kiom la riĉulojn; li ne lasas neniun impresi al li.
“Kvankam malobeo de dia leĝo estas pli malpli baldaŭ sekvita de la punorikolto, dum homoj je fine rikoltas kion ili semis, tamen vi devus scii, ke homa sufero ne estas ĉiam puno pro antaŭa peko. Ijobo kaj liaj amikoj malsukcesis trovi la veran respondon pri siaj perpleksecoj. Kaj per la lumo, kies vi nun ĝuas vi apenaŭ asignus al aŭ Satano aŭ Dio la partojn, kiujn ili ludas en tiu unika parabolo. Dum Ijobo, per sufero, ne trovis la rezolutiĝon de siaj intelektaj malserenigoj aŭ la solvon de siaj filozofaj malfacilaĵoj, li akiris grandajn venkojn. Eĉ malgraŭ la ruiniĝo de siaj teologaj pravigoj li supreniris al tiuj spiritaj noblecoj, kie li povis sincere diri,: ‘Mi abomenas min mem’, tiam estis donacita al li la saviĝon de “Dia vidpovo”. Tiam eĉ per miskomprena sufero, Ijobo supreniris al la superhoma plano de morala kompreno kaj spirita klarvido. Kiam la suferantaj servantoj akiras vidadon de Dio, tiam sekvas animopaco, kiu superpasas ĉian homan komprenon.
“La unua de Ijobaj amikoj, Elifaz, instigis la malfeliĉulon manifesti en siaj afliktoj la saman animforton, kiun li estis recomendanta por la aliaj dum la tagoj de sia prospero. Diris tiu falsa konsolanto: ‘Havu fidon pri via religio, memoru, ke estas la malvirtulo, ne la justulo, kiu suferas. Vi certe meritas tiun punon, se ne vi ne estus afliktita. Vi bone scias, ke neniu povas esti justa antaŭ la okuloj de Dio. Vi scias, ke la malvirtulo neniam reale prosperas. Ĉiumaniere, homo ŝajnas antaŭdestinita havi malagrablaĵojn, kaj eble la Sinjoro simple punas vin por via propra profito.’ Ne mirindas, ke povrulo kiel Ijobo ne sukcesis esti multe konsolita de tia interpreto de la problemo de homa sufero.
“Sed la konsilo de lia dua amiko, Bildad, estis eĉ pli deprima, malgraŭ ĝia ĝusteco laŭ la teologia vidpunkto tiam akceptata. Diris Bildad: ‘Dio ne povas esti maljusta. Viaj infanoj pereis, certe ĉar ili estis pekuloj; Certe vi eraras, se ne, vi ne estus tiel afliktita. Kaj se vi reale estas justa, Dio certe liberigos vin el viaj afliktoj. La historio de la rilatoj inter Dio kaj homo, devus instrui al vi, ke la Tutpotenculo destruas nur la malvirtulon.’
Tiam vi memoras, kiel Ijobo respondis al siaj amikoj, dirante: “Mi bone scias, ke Dio ne povas aŭdi mian helpovokon. Kiel Dio povas esti justa kaj sampempe tiel komplete malŝati mian senkulpecon? Mi lernas, ke mi povas akiri neniun kontenton el voko al la Tutpotenculo. Ĉu vi ne povas distingi, ke Dio toleras, ke la bonulo estu persekutita de la malbonulo? Kaj tial, ke homo estas tiel malforta, kiun ŝancon li havas pri konsidero je la nomo de ĉiopova Dio? Dio faris min kiel mi estas, kaj kiam li sin turnas tiel kontraŭ mi, mi estas sen de fendo. Kial Dio kreis min nur por suferi tiel kompatinde?’
“Kaj kiu povas pridiskuti la sintenon de Ijobo konsiderante la konsilon de liaj amikoj kaj la erarajn ideojn pri Dio, kiuj okupis lian propran menson? Ĉu vi ne vidas, ke Ijobo sopiris je homa Dio, ke li malsatis komunii kun dia Estaĵo, kiu konus la mortemulan staton de la homo kaj komprenus, ke la Justulo devas ofte suferi en la naiveco de tiu unua vivparto de la longdaŭra Paradiza supreniro? Estas la kialo por, kiu la Homa Filo venis el Patro por vivi tian vivon en la karno, kaj esti kapabla kuraĝi kaj helpi ĉiujn, kiuj de nun devos elteni la afliktojn de Ijobo.
Tria Ijoba amiko, Zofar, tiam prononcis ankoraŭ malpli konsoligajn parolojn kiam li diris: ‘Vi estas stulta pretendi esti justa, konstatante, ke vi estas tiel afliktita. Sedmi agnoskas, ke neeblas kompreni la Diajn vojojn. Eble kia ajn celo estas kaŝita en ĉiuj viaj mizeroj.’ Kaj kiam Ijobo estis aŭskultanta siajn tri amikojn, li rekte vokis Dion por helpo, pledanta la fakton ,e homo, naskiĝinta de virino, vivas malmulte da tagoj kaj plene perturbita.’
“Sekve komencis la dua seanco kun liaj amikoj. Elifaz iĝis pli severa, akuzanta kaj sarkasma. Bildad estis indignigita pro la Ijoba malestimo kontraŭ siaj amikoj. Zofar ripetis siajn melankoliaj konsiloj. Tiun fojon, Ijobo estis naŭzigita pri siaj amikoj, kaj denove vokis Dion, kaj nun li vokis justan Dion prefere ol Dio de maljusteco enkorpigita en la filozofio de siaj amikoj, kaj entenita eĉ en lia propra religia sinteno. Sekve Ijobo rifuĝis en la konsolon de futura vivo, en kiu la justaĵoj de mortemula ekzisto povas esti pli juste reĝustigitaj. Manko ricevi helpon en la nomo de homoj, alkondukas Ijobon al Dio. Tiam sekvas la granda lukto en lia koro inter fido kaj dubo. Finfine, la homa afliktito ekvidas la vivlumon; lia turmentita animo supreniras al novaj niveloj de espero kaj kuraĝo; li povas suferi, kaj eĉ morti, sed lia klera animo nun eligi tiun krion: ‘Mia Praviganto vivas!’
“Ijobo tute pravis kiam li malfidis la doktrinon, laŭ kiu Dio afliktas infanojn por puni iliajn gepatrojn. Ijobo estis ĉiam preta por akcepti, ke Dio estas justa, sed li deziregis ian animon-kontentigantan revelacion de la persona karaktero de la Eternulo. Kaj tio estas nia tera misio. Ne estos pli rifuzita al la suferantaj mortemuloj la konsoligon koni la amon de Dio kaj kompreni la mizerikordon de la ĉiela Patro. Dum la parolo de Dio, prononcita en la kirloventego, estis majesta koncepto konsiderante la epoko de ĝia eldiro, vi estas jam lerninta, ke la Patro ne tiamaniere sin rivelas, sed prefere, ke li parolas en la homa koro kiel kvieta voĉeto, diranta: “Jen la vojo; laŭmarŝu en tio.” Ĉu vi ne komprenas, ke Dio loĝas en vi, ke li estas iĝinta kiun vi estas por, ke li povu fariĝigi vin kiu li estas!”
Tiam Jesuo faris tiun finan deklaron: “La ĉiela Patro ne libervole afliktas la homajn infanojn. Homo suferas, unue, kaŭze de tempaj akcidentoj kaj nocaj neperfektaĵoj de nematura fizika ekzisto. Due, li suferas de pekaj konsekvencoj - malobeo pri viv-kaj-lum- leĝoj. Kaj fine, homo plukas la rikolton de sia propra maljustega persistado en la ribelemo kontraŭ la rektanima ĉiela regulo sur tero. Sed homaj mizeroj ne estas persona distribuo sekve de dia juĝo. Homo povas fari kaj faros multe por malpliigi siajn tempajn suferojn. Sed definitive esti liberigita de la superstiĉo, ke Dio afliktas homon laŭ la ordono de la Malbonulo. Studu la Ijoban libron ĝuste por malkovri kiom da falsaj ideoj pri Dio povas esti konservitaj eĉ de honestaj homoj, kaj sekve motu kiel eĉ la dolorige afliktita Ijobo trovis la Dion de konsolo kaj saviĝo spite al tiaj eraraj instruoj. Finfine lia fido trarompis la nubojn de sufero por distingi la vivlumon dissendegitan el antaŭ la Patro kiel resaniĝa mizerikordo kaj eterna rektanimeco.”
Johano meditis tiujn dirojn en sia koro dum multaj tagoj. Lia tuta posta vivo estis okulvideble ŝanĝita pro tiu interparolado kun la Majstro en la ĝardeno, kaj li multe faris poste por instigi la aliajn apostolojn ŝanĝi siajn vidpunktojn pri la fonto, naturo, kaj celo de ordinaraj homaj afliktoj. Sed Johano neniam parolis pri tiu kunparolado ĝis post la Majstra foriro.
La duan Sabaton antaŭ la foriro de la apostoloj kaj la novaj evangelistoj por la dua predikorondo en Galileo, Jesuo parolis en la Kapernauma sinagogo pri la “Ĝojoj de rektanima vivo.” Kiam Jesuo estis ĉesinta paroli, granda parto el tiuj, kiuj estis kripligitaj, lamaj, malsanaj, kaj afliktitaj amasiĝis ĉirkaŭ li por serĉi resaniĝon. Ankaŭ en tiu grupo estis la apostoloj, multe da novaj evangelistoj, kaj la Fariseaj spionoj de Jerusalemo. Kien ajn Jesuo iris, la ses Jerusalemaj spionoj sekvis lin, (escepte en la montetojn por la aferoj de lia Patro).
Dum Jesuo parolis al la popolo, la ĉefo de la spionaj Fariseoj persvadis viron kun velka mano alproksimiĝi al li kaj demandi, ĉu estus kontraŭleĝe esti resanigita Sabatan tagon aŭ ĉu li devus atendi alian tagon por serĉi helpon. Kiam Jesuo vidis la viron , aŭdis liajn parolojn, kaj perceptis, ke li estis sendita de la Fariseoj, li diris: “Antaŭeniru por, ke mi metu al vi demandon. Se, Sabaton tagon, vi havus ŝafinon, kiu falus en kavon, ĉu vi mal- suprenirus por kapti kaj resuprenirigi ĝin? Ĉu estas leĝe fari tiajn aferojn Sabatan tagon? Kaj la viro respondis: “Jes, Majstro, estus leĝe tiel bone agi Sabatan tagon. Tiam diris Jesuo al la tuta aŭskultantaro: “ Mi scias kial vi sendis tiun viron en mia ĉeeston. Vi trovus kialon por min kulpigi se vi povus instigi min montri kompaton Sabatan tagon. Per via silento vi ĉiuj konsentas pri la fakto, ke estis leĝe resupreniri el la kavo la malbonsortan ŝafinon, eĉ la Sabatan tagon, kaj mi alvokas ĉiujn, ke estas leĝe montri ameman-bonecon Sabatan tagon ne nur kontraŭ bestoj, sed ankaŭ kontraŭ homoj. Kiel multe pli estas valora homo ol ŝafino! Mi proklamas, ke estas leĝe bone agi Sabatan tagon.” Kaj kiel ĉiuj silente sin tenis antaŭ li, Jesuo, sin turnante al la viro kun la velka mano, diris: “tenu vin tie al mia flanko por, ke ĉiuj povu vidi vin, kaj nun por ke vi povu koni, ke estas la volo de mia Patro, ke vi bone agu Sabatan tagon, se vi havas fidon por esti resanigita, mi petas al vi etendi vian manon.”
Kaj kiel tiu viro etendis sian velkan manon, ĝi estis plene resanigita. La homoj pretis sin turni kontraŭ la Fariseoj, sed Jesuo petis al ili esti kvietaj, diranta: “Mi ĵus diris al vi, ke estis leĝe bone agi Sabatan tagon, por savi vivon, sed mi ne instruis al vi malbone agi kaj lasi liberan kuron al la deziro murdi.” La koleritaj Fariseoj foriris, kaj kvankam estis Sabata tago, ili hastis ĝis Tiberias kaj prenis konsilon ĉe Herodo, farantaj ĉion tion, kio estis en sia povo por provoki lian antaŭmalfavoron kaj fari sin certa la aliancon de la Herodianoj kontraŭ Jesuo. Sed Herodo rifuzis fari disponon kontraŭ Jesuo, konsilante al ili porti siajn plendojn al Jerusalemo.
Tio estas la unua okazo de miraklo plenumita de Jesuo kiel respondo al la defio de siaj malamikoj. Kaj la Majstro prezentis tiun tiel-nomata miraklo, ne kiel demonstro de sia resaniĝa povo, sed kiel frapa protesto kontraŭ la fakto fari pere de la religia ripozo de la Sabato realan sklavecon de sensignifaj rigorigoj por la tuta homaro. Tiu viro relaboriĝis kiel masonisto, demonstranta, ke li estis unu el kiuj la resaniĝo estis sekvita de vivo de dankesprimo kaj rekteco.
La lastan semajnon de la restado en Betsaida la sintenoj de la Jerusalemaj spionoj iĝis tre diversaj kontraŭ Jesuo kaj liaj instruoj. Tri el tiuj Fariseoj estis mirindege impresiĝitaj pro kion li estis vidinta kaj aŭdinta. Intertempe, en Jerusalemo, Abraham, juna kaj influa membro de la Sinedrio, publike subtenis la Jesuajn instruojnkaj estis baptita en la banejo de Ŝiloaĥ de Abnero. TutJerusalemo estis skuita pro tiu evento, kaj mesaĝistoj estis tuje senditaj al Betsaida por revenigi la ses Fariseajn spionojn.
La Greka filozofo kiu estis gajnita por la regno dum la antaŭa rondo en Galileo revenis kun iuj riĉaj Judoj de Aleksandrio, kaj plian fojon ili invitis Jesuon veni en ilian urbon por estigi miksan lernejon de filozofio kaj religio, kaj ankaŭ flegejon por la malsanuloj. Sed Jesuo ĝentile malakceptis ilian inviton.
Ĉirkaŭ tiu epoko alvenis el Bagdado en la kampadejon de Betsaida ekstazula profeto, iu Kirmet. Tiu supozita profeto havis strangajn viziojn kiam li trancis, kaj fantastajn sonĝojn kiam lia dormo estis perturbita. Li provokis konsiderindan malordigon en la kampadejo, kaj Simono Zelotes opiniis ke necesis plivole malmilde trakti tiun mem-trompitan simulanton, sed Jesuo intervenis kaj donacis al li tutan agoliberecon dum kelkaj tagoj. Ĉiu kiu aŭdis lian predikon baldaŭ malkontestis, ke ĝi ne akordiĝis kun la evangelio de la regno. Li baldaŭ reiris al Bagdado elkondukanta kun li nur duondekduon da nestabilaj kaj migraj animoj. Sed antaŭ ol Jesuo estis propetinta pro la Bagdada profeto, Davido Zebedeo, kun la asistado de mem-deklarita komitato, estis forkondukinta Kirmet sur la lagon, kaj, post kiam li estis plurfoje merginta lin en la akvon, konsilis al li tuje foriri - organizi kaj konstrui lian propran kampadejon.
Tiun saman tagon, Bet-Marion, Fenica virino, iĝis tiel fanatika, ke ŝi freneziĝis kaj estis reĵetita de siaj amikoj, ĉar ŝi preskaŭ dronis provante marŝi sur la akvo.
La nova Jerusalema konvertito, Abraham la Fariseo, donis ĉiujn siajn terajn posedaĵojn por la apostola trezoro, kaj tiu kontribuaĵo helpis ebligi la tujan sendon de la cento da nove trejnitaj evangelistoj. Andreo estis jam anoncinta la fermon de la kampadejo, kaj ĉiu pretiĝis aŭ hejmeniri aŭ sekvi la evangelistojn en Galileon.
Vendredon postagmeze, la1-an de Oktobro, kiam Jesuo tenis sian lastan kunvenon kun la apostoloj, evangelistoj, kaj aliaj estroj de la disiĝanta kampadejo, kaj kun la ses Fariseoj de Jerusalemo, siditaj en la unua lineo de tiu kunvenantaro en la vasta kaj pligrandigita fasadosĉambro de la domo de Zebedeo, okazis unu el la pli strangaj kaj plu unikaj epizodoj de la tuta tera vivo de Jesuo. En tiu momento la Majstro parolis staranta en tiu granda ĉambro, kiu estis taŭgaranĝita por tiuj homamasoj dum la pluva sezono. La domo estis totale ĉirkaŭita de vasta homalfluo, kies ĉiu estis streĉanta la orelon por kapti iom de la Jesua diskurso.
Dum la domo estis tiam plenplena kaj tute ĉirkaŭita de ardaj aŭskultantoj, viro delonge efliktita de paralizo estis alkondukita el Kapernaumo sur malgranda kuŝejo de liaj amikoj. Tiu paralizulo estis aŭdinta, ke Jesuo estis forlasonta Betsaida, kaj interparolinta kun Aaron, la masonisto, kiu estis freŝdate resanigita, li decidis esti alkondukita en la Jesuan ĉeeston, kie li povus peti sian resaniĝon. Liaj amikoj provis antaŭ-kaj malantaŭporde eniri en la domon de Zebedeo, sed ege tro da homoj kunpremiĝis tie. Tamen la paralizulo rifuzis akcepti la malsukceson; li petis al siajamikoj akiri eskalojn pere de kiuj ili grimpis sur la tegmenton de la ĉambro en kiu parolis Jesuo, kaj post kiam ili estis forprenintaj tegolojn, ili rezolute mallevis la malsanulon pere de ŝnuroj ĝis kiam la afliktito sur lia kuŝejo estis lokita ĝuste antaŭ la Majstro. Kiam Jesuo vidis kion ili faris, la ĉesis paroli, dum tiuj kiuj estis kun li en la ĉambro miris pri la persistado de la malsanulo kaj liaj amikoj. Diris la paralizulo: “Majstro, mi ne volus ĝeni vian instruadon, sed mi estas decidema iĝi bonfarta. Mi ne estas kiel tiuj, kiuj ricevis resaniĝon kaj tuje forgesis vian instruon. Mi volus esti resanigita por servi en la ĉiela regno.” Tiam, malgraŭ la aflikto de tiu viro estis kaŭzita de lia propra malŝpara vivo, Jesuo, vidanta lian fidon, diris al la paralizulo: “Filo, ne timu; viaj pekoj estas forgesitaj. Via fido savos vin.”
Kiam la Jerusalemaj Fariseoj, kaj ankaŭ aliaj skribistoj kaj leĝistoj sidaj kun ili, aŭdis tiun Jesuan deklaron, ili ekdiris en si mem: “Kiel tiu viro andacas tiele paroli? Ĉu li ne komprenas, ke li blasfemas? Kiu povas pardoni pekoj se ne Dio? Jesuo perceptanta en sia spirito, ke ili tiel rezonis en siaj propraj mensoj kaj inter ili, parolis al ili, dirante: “Kial vi tiel rezonas en viaj koroj? Kiuj vi estas por juĝi min? Kiu diferenco estas se mi diras al tiu paralizulo, viaj pekoj estas forgesitaj, aŭ leviĝu, prenu vian liton kaj marŝu? Sed por vi, kiuj observas ĉion tion, povu fine scii, ke la Homa Filo havas aŭtoritaton kaj povon sur tero por pardoni pekojn, mi diros al tiu afliktito, leviĝu , prenu vian liton, kaj rejmeniru.” Kaj kiam Jesuo estis tiele parolinta, la paralizulo leviĝis, kaj dum ili faris vojon por li, li eliris antaŭ ĉiuj. Kaj tiuj kiuj vidis tiujn eventojn estis mirigitaj. Petro forpetis la aŭskultantaron, dum multaj preĝis kaj laŭdis Dion, deklarante, ke ili estis neniam vidintaj tiajn strangajn eventojn.
Estis ĉirkaŭ en tiu momento, ke la Sinedriaj mesaĝistoj alvenis por peti al la ses spionoj reiri al Jerusalemo. Kiam ili aŭdis tiun mesaĝon, ili havis inter ili seriozan debaton; kaj post kiam ili estis finintaj siajn diskutadojn, la ĉefo kaj du el liaj asociitoj reiris kun la mesaĝistoj al Jerusalemo, dum tri spionaj Fariseoj deklaris sian fidon en Jesuo kaj, irantaj tuje al la lago, estis baptitaj de Petro kaj eniris de la apostoloj en la komunaĵo kiel infanoj de la regno.