Kajero 147084

La intertempa vizito en Jerusalemo

Jesuo kaj la apostoloj alvenis en Kapernaumon merkredon, la 17-an de Marto, kaj pasigis du semajnojn en la kantonmento de Betsaida antaŭ sia foriro al Jerusalemo. Tiujn du semajnojn la apostoloj instruadis la homojn sur la marbordo, dum Jesuo pasigis multe da tempo sole en la montetoj por zorgi pri la aferoj de sia Patro. Dum tiu periodo Jesuo, akompanita de Jakobo kaj Johano Zebedeo, faris du sekretajn vojaĝojn en Tiberiadon, kiu ili kenkontis la kredantojn kaj instruadis ilin pri la evangelio de la regno.

Granda parto de la Heroda homanaro kredis je Jesuo kaj ĉeestis al tiuj kunvenoj. Estis la influo de tiuj kredantoj inter la oficiala familio de Herodo, kiu estis helpinta malpliigi la malamikecon de tiuj estroj kontraŭ Jesuo. Tiuj kredantoj de Tiberiado klare klarigis al Herodo, ke la “Regno”, kiun Jesuo proklamis estis nature spirita kaj ne politika aventuro. Herodo prefere emis kredi tiujn de sia homanaro, kaj do ne sin lasis senrajte maltrankviligi pro la larĝa difuzo de la raportoj koncernantaj la instruoj kaj resaniĝoj de Jesuo. Li havis neniun obĵeton pri la Jesua laboro kiel resanigisto aŭ religia instruisto. Malgraŭ la favora sinteno de multaj de Herodaj konsilantoj, kaj eĉ de Herodo mem, estis grupo inter liaj subalternuloj, tiel influitaj de la religiaj estroj en Jerusalemo, ke ili restis persistegaj kaj minacaj malamikoj de Jesuo kaj la apostoloj; kaj plimalfrue ili faris multe por malhelpi iliajn publikajn agadojn. La plej granda danĝero kuŝis ĉe la religiaj estroj de Jerusalemo, ne ĉe Herodo. Kaj estis ĝuste pro tio, ke Jesuo kaj la apostoloj pasigis tiom da tempo de sia publika prediko en Galileo prefere ol en Jerusalemo kaj en Judeo.

1. CENTESTRA SERVISTO

La tagon antaŭ kiam ili sin preparis por iri al Jerusalem, okaze de la Paska festo, Mangus, centestro aŭ militestro, de la Romiana gardantaro postene starita en Kapernaumo, iris al la sinagogaj estroj, dirante: “Mia fidela servosoldato estas malsana kaj ĉe la mortmomento. Ĉu vi volus, do, iri al Jesuo en mia nomo, kaj peti al li resanigi mian serviston?” La Romiana kapitano tiel agis, ĉar li pensis, ke la Judaj estroj estus pli influhavaj rilate al Jesuo. Tiam la pliaĝuloj iris vidi Jesuon, kaj ilia proparolanto diris: “Mastro, ni insiste petas al vi iri en Kapernaumo kaj savi la favoratan serviston de la Romiana centestro., kiu estas digna de via atento, ĉar li amas nian nacion, kaj eĉ konstruigis nian sinagogon, en kiu vi tiel ofte venis paroli.”

Kaj post kiam Jesuo estis aŭdinta ili, li diris, “Mi akompanos vin.” Kaj dum li iris kun ili al la centestra domo, kaj antaŭ ol ili estu enirantaj en lia korton, la Romiana soldato sendis siajn amikojn por saluti Jesuon donante al ili la instrukcion diri: “Sinjoro, ne ĝeniĝu por eniri en mian domon, ĉar mi ne estas digna, ke vi venus sub mia tegmento. Ankaŭ mi ne sentis min mem digna veni al vi; tial mi sendis la plejaĝulojn de via propra popolo. Sed mi scias, ke kie vi povas prononci la parolon, kaj mia servisto estos resanigita. ĉar mi mem estas sub la ordonoj de aliaj, mi havas soldatojn sub miaj, kaj mi diras al unu el ili iru, kaj li iras; al alia venu, kaj li venas, kaj al miaj servistoj faru tion ĉi aŭ tion, kaj li faras ĝin.”

Kaj kiam Jesuo aŭdis tiujn vortojn, li sin turnis al la apostoloj kaj tiuj, kiuj akompanis ili, kaj diris: “Mi miras pro la kredo de la Nejudo. Vere, vere, mi diras al vi, mi ne estas trovinta tielan grandan fidon, ne, eĉ en Israelo.” Jesuo sin turnis el la domo, kaj diris: “Ni foriru.” Kaj la amikoj de la centestro eniris en la domon, kaj diris al Mangus, kion Jesuo estis dirinta. De tiu horo la sevisto komencis pli bone farti kaj fine retrovis sian normalan sanon kaj sian utilon.

Sed ni neniam estas lernintaj tion, kio okazis pri tiu afero. Estas simple la historio, pri kiu ĉu nevideblaj estaĵoj elturniĝis aŭ ne por resanigi la centestran serviston; tio ne estis rivelita al tiuj, kiuj akompanis Jesuon. Ni estas nur informitaj pri la fakto de la kompleta resaniĝo de la servisto.

2. VOJAĜO AL JERUSALEMO

Frumatene Mardon la 30-an de Marto, Jesuo kaj la apostola grupo ekvojiris tra la Jordana valo al Jerusalemo okaze de la Pasko. Ili alvenis vendredon posttagnmeze la 2-an de Aprilo, kaj starigis sian Kantonmenton kiel kutime en Betanio. Pase tra Jeriko, ili paŭzis, dum Judaso deponis iom da ilia komuna fonduso en la bankon de amiko de sia familio. Estis la unua fojo, ke Judaso transportis kromkvanton de mono, kaj tiu depono restis netuŝita ĝis kiam ili repasis tra Jeriko dum sia lasta kaj eventoplena vojaĝo al Jerusalemo antaŭ la proceso kaj morto de Jesuo.

La grupo senhistorie vojaĝis ĝis Jerusalemo, sed apenaŭ ili estis loĝigitaj en Betanio, de proksime kaj malproksime tiuj, kiuj serĉis resaniĝon por siaj korpoj, konsolon por siaj maltrankviligitaj mensoj, kaj savon por siaj animoj, ekamasiĝis tiel abunde, ke Jesuo havis malmulte da tempo por ripozi. Do, Ili starigis siajn tendojn en Getsemane, kaj la Majstro iris kaj reiris de Betanio ĝis Getsemane por eviti la homamasojn, kiuj tiel konstante kunpremiĝis ĉirkaŭ li. La apostola grupo restis preskaŭ tri semajnojn en Jesrusalemo, sed Jesuo ordonis al ili ne publike prediki, nur private instruadi kaj persone labori.

En Betanio ili kviete gloris la Paskon. Kaj estis la unua fojo, ke Jesuo kaj ĉiuj dekduuloj kune partoprenis en la sensanga Paskofesto. La Johanaj apostoloj ne manĝis la Paskon kun Jesuo kaj liaj apostoloj; ili gloris la feston kun Abnero kaj multe da fruaj kredantoj en la Johana prediko. Estis la dua Pasko plenumita de Jesuo kun liaj apostoloj en Jerusalemo.

Kiam Jesuo kaj la dekduuloj foriris al Kapernaumo, la Johanaj apostoloj ne revenis kun ili. Sub la direktado de Abnero ili restis en Jerusalemo kaj la ĉirkaŭaĵoj, kviete laborantaj por la etendiĝo de la regno, dum Jesuo kaj la dekduuloj revenis labori en Galileon. Neniam denove estis kune la dudekuloj ĝis malmulte da tempo antaŭ ol la sepdek evangeliistoj estis misie fore senditaj. Sed ambaŭ grupoj estis kunhelpaj, kaj malgraŭ iliaj diverĝoj de opinio, la pli bonaj sentos regis.

3. BANEJE EN BETESDA

La posttagmezon de la dua Sabato en Jerusalemo, dum la Majstro kaj la dekduuloj partoprenis en la templaj diservoj, Johano diris al Jesuo: “Venu kun mi, mi dezirus montri al vi ion.” Johano elirigis Jesuon tra unu el la Jerusalemaj pordegoj al akvobanejo nomata Betesda. ĉirkaŭ tiu banejo estis konstruaĵo de kvin porĉoj, sub kiuj granda grupo de malsanuloj restadis serĉade de resaniĝo. Estis varma fonto, kies iomete ruĝa akvo neregule intermite bobelis kaŭze de akumulado de gaso en la rokaj kavernoj sub la banejo.Tiu perioda agito de la varmaj akvoj estis konsiderita de multaj kiel kaŭzita de supernaturaj influoj, kaj laŭ popola kredo, la unua person, kiu enirus en la akvon post tia agito estis resanigita de kia ajn kriplaĵo.

La apostoloj estis iom agititaj sekve de la striktigoj truditaj de Jesuo, kaj Johano , la plej juna el la dekduuloj, estis speciale ribelema en tiu limigo. Li alkondukis Jesuon en la banejon pensante, ke vidante la arigitajn malsanulojn, tio okazus tiel alvoko al la Majstra kompato, ke li estus instigita plenumi miraklon de resaniĝo, kaj tiamaniere tutjerusalemo estus konsternita kaj baldaŭ gajnita kredi en la evangelio de la regno. Diris Johano al Jesuo: “Majstro, vidu ĉiujn tiuj suferantajn homojn; ĉu nenion ni povas fari por ilin?” Kaj Jesuo replikis: “Johano, kial vi volus tenti min deturni min de la vojo, kiun mi estas elektinta? Kial vi ankoraŭ deziras substitui la plenumadon de mirindaĵoj kaj la resaniĝon de malsanuloj al la proklamado de la evangelio de eterna vereco? Mia filo, mi ne rajtas fari, kion vi deziras, sed amasigu ĉiujn tiujn malsanulojn kaj afliktitojn, kaj mi diros al ili parolojn de kuraĝigo kaj konsolo.”

Alparolante tiun ĉeestantaron, Jesuo diris: “Multaj el vi estas tie, malsanaj kaj afliktaj, kaŭze de viaj multaj jaroj da malkonvena vivo. Kelkaj suferas pro la tempaj akcidentoj, aliaj kaŭze de la eraroj de iliaj geprapatroj, dum iuj el vi luktas kun la handikapaĵoj de la neperfektaj kondiĉoj de via tempa ekzisto. Sed mia Patro laboras, kaj mi volus labori por plibonigi vian teran staton sed pli speciale por certigi vian eternan staton. Neniu el ni povas fari multe por ŝanĝi la malfacilaĵojn de la vivo krom malkovri, ke tio estas la volo de la ĉiela Patro. Post ĉio, ĉiuj ni estas dankoŝuldaj plenumi la volon de la Eternulo. Se ĉiuj vi povus esti resanigitaj de viaj fizikaj afliktoj, vi mirus ja certe, sed estas pli grave ankoraŭ, ke vi estu purigitaj de ĉiu ajn spirita malsano, kaj vi mem findu vin resanigitaj de ĉiuj ajn moralaj malfirmecoj. Ĉiuj vi estas infanoj de Dio; vi estas filoj de la ĉiela Patro. La tempaj ligiloj povas ŝajni aflikti vin, sed la eterneca Dio amas vin. Kaj kiam la juĝotempo alvenos, ne timu, ĉion vi trovos, ne nur justecon, sed abundo da mizerikordo. Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aŭdas la evangelion de la regno kaj kredas en tiu instruo de fileco kun Dio, havas eternan vivon; jam tiaj kredantoj pasas de juĝo kaj morto al lumo kaj vivo. Kaj la horo alvenas dum kiu eĉ tiuj, kiuj estas en la tomboj aŭdos la voĉon de la resurekto.”

Kaj multaj el tiuj, kiuj aŭdis kredis la evangelion de la regno. Iuj afliktitoj estis tiel inspiritaj kaj spirite revigligitaj, ke ili iris tien kaj tien ĉi proklamante, ke ili estis resanigintaj ankaŭ pri siaj fizikaj malsanoj.

Viro kiu estis dum multaj jaroj senkuraĝa kaj lamentide afliktita pro la malsta-bilaĵoj de sia malklarigita menso, ĝojis pro la Jesuaj paroloj, kaj levprenanta sianliton, rehejmeniris, kvankam estis la Sabata tago. Tiu afliktita viro estis atendinta dum ĉiuj tiuj jaroj , ke iu helpas lin; li tiele viktimiĝis de la sento de sia propra nekapablo, ke li neniam unufoje konsideris la ideon helpi sin mem, la sola ago, kiun li estis faronta por efektive resaniĝi - levpreni sian liton kaj marŝi.

Tiam diris Jesuo al Johano: “Foriru antaŭ ol la ĉefpastro kaj la skirbistoj surprizas nin kaj ofendiĝas, ĉar ni diris parolojn de vivo al tiuj afliktitoj.” Kaj ili returnis en la templon rekuniĝi kun ikiaj kompanoj, kaj baldaŭ ĉiuj foriris por tranokti en Betanio. Sed Johano neniam parolis al aliaj apostoloj pri sia vizito kun Jesuo en la banejo de Betesda tiun Sabatan tagmezon.

4. VIVREGULO

La vesperon de tiu sama tago de Sabato, en Betanio, dum Jesuo, la dekduuloj, kaj grupo de kredantoj estis kunigitaj ĉirkaŭ fajro en la Lazara ĝardeno, Natanaelo metis al Jesuo tiun demandon: “Majstro, kvankam vi lernis al ni la pozitivan version de la malnova regulo de vivo, instruanta al ni fari al aliaj kion ni deziras, ke oni faru al ni, mi ne plene distingas kiel ni ĉiam povas obei al tia ordono. Lasu min ilustri mian argumentadon citante la ekzemplon de volupta viro, kiu tiel petole konsideras sian edziĝontinon, partnerinon en la peko. Kiel ni povas instrui, ke tiu malbonintenca viro devus fari al aliaj kion li ŝatus, ke ili faru al li?

Kiam Jesuo aŭdis la Natanaelan demandon, li tuje starrektiĝis sur siaj piedoj, montrante per fingroj la apostolon, diris: “Natanaelo, Natanaelo! Kiuj pensmanieroj vizitadas vian koron? Ĉu vi ne ricevas miajn instruojn kiel iu, kiu estas spirite naskiĝinta? Ĉu vi ne aŭdas la veron kiel homoj de saĝeco kaj spirita kompreno? Kiam mi admonis vin fari al aliaj kion vi ŝatus, ke ili faru al vi, mi parolis al homoj kun altaj idealoj, ne al tiuj, kiuj estus tentitaj aliigi mian instruon en trolibereco por la kuraĝigo de malbonaj agoj.”

Kiam la Majstro estis parolinta, Natanaelo stariĝis kaj diris: “Sed, Majstro, vi ne devus pensi, ke mi aprobas tian interpretadon de via instruo. Mi metis tiun demandon, ĉar mi konjektis, ke multe da tiaj homoj povus tiel misjuĝi vian rekomendon, kaj mi esperis, ke vi instrukcius nin plu pri tiuj aferoj.” Kaj tiam kiam Natanaelo estis sidiĝinta, Jesuo paroli plu: “Mi bone scias, Natanaelo, ke neniu tia ideo de malbono estas aprobita en via menso, sed mi estas desapontita pro la fakto, ke ĉiuj, vi malsukcesas vere spirite interpreti miajn ordinarajn instruadojn. instrukcioj, kiujn mi devas doni al vi pere de homa lingvo, kaj kiel devas la homoj paroli. Lasu min nun instrui al vi la diferencajn nivelojn de signifo ligitaj al la interpretado de tiu vivregulo, tiu admono ‘fari al aliaj tion, kion vi deziras aliaj faru al vi’:

“1. karnonivelo. Tia pure egoista kaj volupta interpretado estas bone priskribita per la premiso de via demando.

“2. sentonivelo. Tiu plano estas pli alta nivelo ol tiu de la karno, kaj implicas, ke simpatio kaj kompato plialtigas vian interpretadon de tiu vivregulo.

“3. mensonivelo. Nun la mensa racio kaj la sperta saĝo ekfunkcias. Bona juĝo diktas, ke tia vivregulo devus esti interpretita konsonance kun la plej alta idealismo enkorpigita en la nobleco de profunda mem-respekto.

“4. Nivelo de frata amo. Ankoraŭ pli alte ni malkovras la nivelon de neprofitcela sindonemo kontraŭ la bonstato de niaj kunuloj. Sur tiu pli alta plano de tutkora socia servo naskiĝas la konscio de la patreco de Dio kaj la konsekvenca rekono de la homa frateco, tie estas malkovrita nova kaj multe pli bela interpretado de tiu baza vivregulo.

“5. Morala nivelo. Kaj tiam kiam vi atingos verajn filozofiajn nivelojn de interpretado, kiam vi havos realan klarvidon pri la ĝusteco kaj malĝusteco de la aferoj, kiam vi perceptos la eternan ĝustecon de la homaj rilatoj, vi komencos konsideri tian problemon de interpretado kiel vi imagus, ke mense nobla, idealisma, saĝa, kaj senpartia krompersono konsiderus kaj interpretus tian ordonon aplikita al viaj personaj problemoj de alĝustigo al la situacioj de la vivo.

6. Spirita nivelo. Kaj fine, ni trafas la finan, sed la plej gravan nivelon el ĉiuj, la nivelon de spirita klarvideco kaj spirita interpretado, kiu impulsas nin rekoni en tiu vivregulo la dian ordonon trakti ĉiujn homojn kiel ni konceptas, ke Dio traktus ilin. Tia estas la universa idealo de la homaj rilatoj. Kaj tia estas via sinteno kontraŭ ĉiuj tiaj problemoj, kiam via plejsupera deziro estas ĉiam fari la Patran volon. Mi volus, do, ke vi faru al ĉiuj homoj tion, kion mi farus al ili en samaj cirkonstancoj.”

Ĝis tiu tago, Jesuo estis neniam dirinta al apostoloj ion, kio mirigas ilin pli. Ili pludiskutis la Majstrajn parolojn longe post kiam li estis retiriĝinta. Dum Natanaelo estis malrapida retrankviliĝi pri sia supozo, ke Jesuo estis malbone interpretintala spiriton de lia demando, la aliaj estis pli ol kontentaj, ke ilia filozofa apostola kunulo estu havinta la kuraĝon meti tian pensigan demandon.

5. VIZITO ĈE SIMONO LA FARISEO

Kvankam Simono ne estis membro de la Juda sinedrio, li estis influa fariseo de Jerusalemo. Li estis modera kredanto en la evangelio, tamen riskante estis severe kritikita kaŭze de tio, li aŭdacis inviti Jesuon kaj liajn personajn asociitojn, Petron, Jakobon, kaj Johanon en sian hejmon por socia manĝo. Simono estis longe observinta la Majstron, kaj estis ege impresata per liaj instruoj kaj eĉ pli per lia personeco.

La riĉaj Fariseoj sin dediĉis al la almozo, kaj ne evitis la reklamon rilate al sia filantropio. Iafoje eĉ ili distrumpetis kiam ili estis almozdonontaj. Estis la kutimo de tiuj Fariseoj, kiam ili donis bankedon por eminentaj gastoj, lasi malfermitaj la pordojn de la domo tiel ke eĉ la strataj almozuloj povis eniri, kaj staradi laŭ la muroj de la manĝoĉambro malantaŭ la kuŝejoj de la kunmanĝantoj. Tiamaniere ili estis en pozicio por ricevi porciojn de nutraĵo, kiujn povus esti ĵetitaj de la bankeduloj.

En tiu speciala okazo en la Simona domo, inter tiuj, kiuj eniris el la strato, estis virino de suspektinda reputacio, kiu estis freŝdate iĝinta kredantino en la bonaj novaĵo de la regna evangelio. Tiu virino estis bone konata tra tuta Jerusalemo kiel la malnova gardistino de unu el la tiel-nomataj altnivelaj bordeloj tuŝanta la templankorton de la Nejudoj. akceptante la instruojn de Jesuo, ŝi estis ferminta sian fiegan lokon de afero kaj instiginta la plejmulton de la virinoj asociitaj kun ŝi akcepti la evangelion kaj ŝanĝi sian vivmanieron.; Malgraŭ tio, ŝi estis ankoraŭ disdegnita de la Fariseoj kaj trudpelita neglekti sian hararon - la prostituada insigno. Tiu nenomata virino estis alportinta kun ŝi grandan flakonon da parfumita oleoŝmira locio kaj staris malantaŭ Jesuo, kuŝita por manĝi. Ŝi ekoleoŝmiris liajn piedojn ankaŭ malsekigante ilin per siaj larmoj de dankemo, kiujn ŝi viŝis per sia hararo. Kiam ŝi estis fininta tiun oleoŝmiron, ŝi pluploris kaj plukisi liajn piedojn.

Kiam Simono vidis ĉion tion, li diris al si mem: “Se tiu viro estus profeto, li perceptus kiu kaj kia speco de virino estas tiu, kiu tiel tuŝas lin, li perceptus, ke ŝi estas fama pekulino.” Kaj Jesuo, scianta tion, kio okazis en la Simona menso, ekparolis kaj diris: “Simono, mi havas ion, kion mi ŝatus diri al vi.” Simono respondis: “Majstro, diru.” Tiam diris Jesuo: “Riĉa pruntedonanto havis du debitorojn. Unu ŝuldis al li kvincent denarojn, kaj la alia kvindek. Nu, neniu el ambaŭ ne povis pagi, tial li nuligis iliajn ŝuldojn. Kiun el ambaŭ amas pli lin laŭ vi, Simono?” Simono respondis: “mi supozas, tiun, por kiu li nuligis la pli grandan sumon.” Kaj Jesuo diris: “Vi ĝuste juĝis, “ kaj celdirektante sian fingon al la virino, li daŭrigis: “Simono, bone rigardu tiun virinon. Mi eniris en via domon kiel gasto, kaj tamen vi ne donis al mi akvon por miaj piedoj. Tiu dankema virino lavis miajn piedojn per larmoj, kaj viŝis ilin per sia hararo. Vi donis al mi neniun kison de amika saluto, sed tiu virino, ekde ŝi estas enirinta, ne ĉesis kisi miajn piedojn. Vi neglektis oleoŝmiri mian kapon, sed ŝi oleoŝmiris miajn piedoj per multvalora locio. Kaj kion signifas ĉio tio? simple, ke ĉiuj ŝiaj pekoj estis pardonitaj, kaj tio kondukis ŝin multe ami. Tiuj kiuj ricevis nur iomete da pardono iafoje iomete amas.” Kaj sin turnis al la virino, li prenis ŝin per la mano, kaj restarigante ŝin, diris: “Vi pentofaris pri viaj pekoj, kaj ili estas pardonitaj. Ne estu senkuraĝigita kaŭze de la senpripensa kaj malafabla sinteno de viaj samuloj; antaŭeniru en la ĝojo kaj libereco de la ĉiela regno.”

Kiam Simono kaj liaj amikoj, siditaj por la manĝo, aŭdis tiujn parolojn, ili estis ege konsternitaj, kaj ili ekflustris inter ili: “Kiu estas tiu viro, kiu eĉ aŭdacis pardoni pekojn?” Kaj kiam Jesuo aŭdis ilin tiele murmuri, li turnis sin por forsendi la virinon, dirante: “Virino, pace iru, via fido savis vin.”

Kiam Jesuo kaj liaj amikoj sin levis por foriri, li turnis sin al Simono kaj diris: “Simono, mi konas vian koron. Mi scias kiel vi estas ŝirita inter ambaŭ fido kaj duboj, kiel vi estas frenezigita pro la timo kaj malserenigita kaŭze de la orgojlo; sed mi preĝos por vi por, ke vi povas allasi vin al la lumo kaj sperti en via vivsituacio tiajn potencajn transformiĝadojn de menso kaj spirito, kiel povas esti kompareblaj la mirindegaj ŝanĝoj, kiujn la regna evangelio jam kaŭzis en la koro de via neinvitita kaj nebonvena gastino. Kaj mi deklaras al ĉiuj, ke la Patro estas malferminta la pordojn de la ĉiela regno al ĉiuj, kiuj havas la fidon por eniri, kaj neniu homo aŭ homasocio povas fermi tiujn pordojn al eĉ la plej humila animo aŭ supoze pli evidenta pekulo sur tero, se tiu ĉi sincere serĉas eniron.” Kaj Jesuo, kun Petro, Jakobo, kaj Johano sin forpelis de sia gastiganto kaj reiris kun la aliaj apostoloj al la kampadejo en la ĝardenon de Getsemane.

Tiun saman vesperon Jesuo faris la memorindan prelegon al la apostoloj pri la relativa valoro de statuso laŭ Dio kaj la progreso en la eterna supreniro al Paradizo. Diris Jesuo: “Miaj infanoj, Se ekzistas vera kaj amema konektado inter la filo kaj la Patro, la infano estas certa kontinue progresi al la Patraj idealoj. Vere; la infanoj povas fari unue malrapidajn progresojn, sed almenaŭ ili estas certaj. Plej grave ne estas en la rapideco de via progreso sed prefere en ĝia certeco. Via nuna plenumado ne estas tiel grava, kiel la fakto, ke la direktado de via progreso estas al Dio”. Kio vi iĝas tagon post tago estas treege pli grava ol kio vi estas hodiaŭ.

“Tiu transformata virino, kiun kelkaj el vi vidis hodiaŭ en la Simona domo, estas nun vivanta sur nivelo multe pli malsupera ol tiu de Simono kaj liaj bonintencaj asociitoj; sed dum tiuj Fariseoj estas okupitaj kun la malvera kaj vana progreso transiri trompajn cirklojn de sensignifaj ceremoniaj diservoj, tiu virino tre serioze, estas komencinta la longan kaj eventoplenan serĉadon de Dio, kaj ŝia vojo ne estas obstrukcita per spirita orgoilo kaj morala mem-kontentiĝo. Tiu virino estas home parolante multe pli fore de Dio, ol Simono, sed ŝia animo estas en progresiva movo; ŝi estas sur la vojo al eterna celo. Nune estas mirindegaj spiritaj eblecoj por la futuro en tiu virino. Iuj el vi ne nun povas troviĝi sur tre altaj niveloj de animo kaj spirito, sed vi estas farantaj ĉiutage progreson sur la malfermata vojo al Dio dank’al via fido. Estas mirindegaj eblecoj en ĉiu el vi por la futuro. Estas pli bone je multo havi malgrandan sed vivantan kaj kreskantan fidon, prefere ol grandan intelekton kun ĝiaj mortaj provizaĵoj da monduma saĝeco kaj spirita dubemo.

Sed Jesuo serioze altiris la atenton de siaj apostoloj pri la malsaĝeco de la infano de Dio, kiu trouzas la Patran amon. Li deklaris, ke la ĉiela Patro ne estas maldiligenta, malzorga, aŭ stulte indulgema parenco, kiu ĉiam estas preta toleri pekon kaj pardoni temerarecon. Li avertis siajn aŭskultantojn ne erare apliki liajn ilustradojn pri patro kaj filo, por aperigi, ke Dio estas kiel iuj tro indulgemaj kaj nesaĝaj gepatroj, kiuj konspiras kun la tera malsaĝeco ampleksi la moralan detruon de siaj senpripensaj infanoj, kaj kiuj, pro tio, certe kaj rekte kontribuas al la deliktado kaj baldaŭ al la demoralizado de sia propra naskitaro. Jesuo diris: “Mia Patro ne indulgeme toleras tiujn agojn kaj praktikojn de siaj infanoj, kiuj estas mem-destruaj kaj suicidaj por ĉiu morala kreskado kaj spirita progreso. Tiaj kulpaj praktikoj estas abomenindaĵo laŭ la vidpunkto de Dio.”

Al multaj aliaj duonprivataj kunvenoj kaj bankedoj Jesuo partoprenis kun la altuloj kaj malaltuloj, riĉuloj kaj malriĉuloj de Jerusalemo, antaŭ ol li kaj liaj apostoloj fine foriris al Kapernaumo. Kaj multaj, fakte, iĝis kredantoj je la evangelio de la regno kaj estis poste baptitaj de Abnero kaj liaj esociitoj, kiuj restis malantaŭe por subteni la interesojn de la regno en Jerusalemo kaj ĉirkaŭaĵoj.

6. REVENO EN KAPERNAUMON

La lastan semajnon de Aprilo, Jesuo kaj la dekduuloj foriris el sia Betania kantonmento apud Jerusalemo, kaj komencis sian revenan vojaĝon al Kapernaumo tra la vojo de Jeriko kaj Jordano.

La precipaj pastroj kaj la religiaj estroj de la Judoj tenis multajn sekretajn kunvenojn por decidi kion fari pri Jesuo. Ĉiuj konsentis, ke io devus esti farita por ĉesigi lian instruon, sed ili ne konsentis pri la metodo. Ili estis esperintaj, ke la civila aŭtoritatularo disponus lin kiel Herodo estis ĉesiginta la Johanan instruon., sed ili malkovris, ke Jesuo direktis sian laboron tiel, ke la Romianaj funkciuloj estis ne multe maltrankviligitaj pro lia prediko. Konsekvence, dum kunveno tenita la antaŭtagon de la Jesua foriro al Kapernaumo, estis decidita, ke necesis aresti lin per religia akuzaĵo kaj juĝigi lin de la Sinedrio. Do, komisio da ses sekretaj spionoj estis asignita por sekvi Jesuon, observi liajn parolojn kaj agojn, kaj kiam ili estos akumuligintaj sufiĉe da indikaĵoj de leĝdeliktoj kaj blasfemoj, reveni al Jerusalemo kun siaj raportoj. Tiuj ses Judoj trafis en Jerikon la apostolan grupon nombrantan ĉirkaŭ tridek anojn, kaj je pretekste, ke ili deziris iĝi disciploj, ligiĝis al la Jesua familo de adeptoj, restantaj kun la grupo ĝis la komenco de la dua predikorondo en Galileo. Post kio tri el ili revenis en Jerusalemon por submeti sian raporton al pastrestro kaj la sinedrio.

Petro predikis la arigitan homamason al la Jordana vadejo, kaj la sekvantan matenon ili resupreniris la riveron al Amatus. Ili deziris rekte iri al Kapernaumo, sed tia homamaso estis tie arigita, ke ili restis tri tagojn por prediki, instrui, kaj bapti. Ili ne rehejmeniris ĝis frumatena Sabato, unua tago de Majo. La Jerusalemaj spionoj estis nun certaj, ke ili povos garantii sian akuzaĵon kontraŭ Jesuon - Sabatmalobservo - ekde kiam li estis decidinta ekvojaĝi la Sabattagon. Sed ili estis baldaŭ elrevigitaj, ĉar ĝuste antaŭ ilia foriro, Jesuo alvokis Andreon en sia ĉeesto kaj antaŭ ĉiuj instrukciis al li antaŭeniri je distanco de nur mil metroj, la leĝa distanco Sabattagon.

Sed la spionoj ne estis devontaj longa tempo atendi okazon akuzi Jesuon kaj liajn asociitojn pri Sabatmalobservo. Dum la kompanio pasis laŭ la mallarĝa vojo, estis ambaŭ- flanke atingebla ondomova tritiko, kiu maturiĝis, kaj iuj el la apostoloj malsatantaj, plukis maturajn grenojn kaj manĝis ilin. Estis kutime, ke la vojaĝantoj sin nutris per greno kiam ili pasis laŭ la vojo, kaj, do tiel, neniu penso de malbona agmaniero estis ligita al tia konduto. Sed la spionoj kaptis tiun okazon por ataki Jesuon. Kiam ili vidis Andreon trituri la grenon en sia mano, ili iris al li kaj diris: “Ĉu ni ne scias, estas kontraŭleĝe pluki kaj trituri la grenon Sabattagon?” Kaj Andreo respondis: “Sed ni malsatas kaj trituras nur sufiĉe por niaj bezonoj. kaj ekde kiam estas kontraŭleĝe manĝi grenon Sabattagon? Sed la Fariseoj respondis: “Vi ne malpravas manĝi, sed vi malobeas leĝon plukante kaj triturante la grenon inter viaj manoj. Certe via Majstro ne aprobus tiajn agojn.” Tiam diris Andreo: “Sed se ne malpravas manĝi la grenon, certe la trituro de ĝi inter niaj manoj estas apenaŭ pli laboro ol la grenmaĉado, kiu estas permesita; pro kio vi ĉikanas pri tiaj bagateloj?” Kiam Andreo anoncis, ke ili estas ĉikanuloj, ili estis indignaj, kaj sin pelis al Jesuo, kiu promenis parolante kun Mateo, kaj protestis, dirante: “Rigardu, Majstro, viaj apostoloj faras, tion, kio estas malleĝa Sabattagon; ili plukas, trituras, kaj manĝas la grenon. Ni estas certas, ke vi ordonos al li ĉesi.” Kaj tiam diris Jesuo al la akuzantoj: “Vere, vi estas tre fervoraj pri la leĝo, kaj vi bone faras memori la Sabattagon porkonservi ĝin sankta; sed ĉu vi neniam legis en la Skribaĵojn, ke iam, kiam Davido malsatis, li kaj tiuj, kiuj estis kun li, eniris en domon de Dio kaj manĝis la diservopanon, kiun nur la pastroj laŭ la leĝo rajtis manĝi? Kaj Davido ankaŭ donis tiun panon al tiuj, kiuj estis kun li. Kaj ĉu vi ne legis en nia leĝo, ke estas leĝa fari multajn necesajn aferojn Sabattagon? Kaj , antaŭ la fino de la tago, ĉu mi ne vidos vin manĝantajn tion, kion vi estas alportintaj por viaj bezonoj de tiu tago? Uloj miaj,Vi bone faras esti fervoraj por la Sabato, sed vi pli bone farus okupiĝi pri la sano kaj bonstato de viaj samuloj. Mi deklaras, ke Sabato estis farita por homo, kaj ne homo por Sabato. Kaj se vi ĉeestas tie por prigardi miajn dirojn, tiam mi senvuale proklamas, ke la Homa Filo estas Sinjoro eĉ pri Sabato.”

La Fariseoj estis mirigitaj kaj konfuzitaj per liaj diroj de juĝkapablo kaj saĝo. Dum la tagresto, ili silentis kan ne aŭdacis meti iun ajn alia demando.

Jesua antagonismo kontraŭ la Judaj tradicioj kaj servilaj ceremonioj ĉiam estis pozitivaj. ĝi konsistis en tio, kion li faris kaj diris. La Majstro pasigis malmulte da tempo en negative kritiki. Li instruis, ke tiuj, kiuj konas Dion, povas ĝui pri la libero vivi sen sin trompi mem per la troliberecoj de peko. Diris Jesuo al la apostoloj: “Homoj, se vi estas klarigitaj per la verokaj reale konas kion vi faras, vi estas benataj; sed se vi ne konas la dian vojon, vi estas malfeliĉaj kaj jam leĝrompuloj.”

7. REVENINTA EN KAPERNAUMO

Estis ĉirkaŭ tagmezo, la lundon 3-an de Majo, kiam Jesuo kaj la dekduuloj alvenis en Batsajda boate el Tarichea. Ili vojaĝis boate por eviti tiujn, kiuj vojaĝis kun ili. Sed la sekvan tagon, la aliaj inkluzivante la oficialaj spionoj de Jerusalemo, estis denove retrovintaj Jesuon.

La mardon vespere Jesuo kondukis unu el liaj kutimaj kursoj de demandoj kaj respondoj, kiam la spionĉefo de la sesuloj diris al li: “Mi hodiaŭ parolis kun unu el Johanaj disĉiploj, kiu ĉeestas tie por via instruado, kaj ni estis embarasitaj por kompreni kial vi neniam ordonas al viaj disĉiploj fasti kaj preĝi kiel ni, la Fariseoj, fastas, kaj kiel Johano admonis siajn adeptojn.” Jesuo referencis al deklaro de Johano, kaj respondis al tiu demandanto: “Ĉu la honorknaboj fastas kiam la edziĝinto estas kun ili? tiom longatempe kiom la edziĝinto restas kun ili, ili apenaŭ povas fasti; sed la tempo estas venonta kiam la edziĝinto estos foririgita, kaj dum tiuj tempoj la honorknaboj sendube fastos kaj preĝos. Preĝo estas natura por la luminfanoj, sed fasto ne partoprenas en la evangelio de la ĉiela regno. Necesas rememorigi, ke saĝa tajloro ne kudras pecon de nova kaj nedistrĉita tolo sur malnova garment, pro timo, ke kiam ĝi estos malseka ĝi mallarĝiĝas kaj produktas pli malbonan ŝiron. Same homoj ne metas novan vinon en malnovajn felsakojn, pro timo, ke la nova vino knaligu la felsakojn, tiel, ke ambaŭ vino kaj felsakoj fuŝiĝu. La saĝa homo metas la novan vinon en novajn felsakojn. Konsekvence, miaj disĉiploj montras do saĝecon kiam ili ne enigas tro da malnovaj ordonoj en la novan instruon de la regna evangelio. Por vi, kiuj estas perdintaj vian mastron, la fasto povas rajtiĝi dum iu tempo. Fasti povas esti taŭga parto de la Mosea leĝo, sed en la venonta regno la Diaj filoj spertos la fakton esti liberigitaj pri la timo kaj la ĝojon en la diaspirito.” Kiam la disĉiploj de Johano aŭdis tiujn parolojn, ili estis kuraĝigitaj, dum la Fariseoj mem estis samgrade konfuzitaj.

Tiam la Majstro ekplenumis atentigi siajn aŭskultantojn kontraŭ la akcepto de la nocio, ke ĉiu malnova instruo devus esti tute anstataŭgita per novaj doktrinoj. Diris Jesuo: “Tio kio estas malnova sed vera devas resti. Same, tio kio estas nova sed malvera devas esti reĵetita. Sed havu la fidon kaj la kuraĝon por akcepti tion, kio estas nova kaj vera. Rememoru, estas skribata: “Ne forgesu maljunan amikon, ĉar la nova ne estas komparebla al li. Kiel nova vino estas nova amiko; se ĝi maljuniĝos, vi ĝoje trinkos ĝin.”

8. FESTO DE SPIRITA BONECO

Tiun nokton, longtempe post la foriro de la kutimaj aŭskultantoj, Jesuo daŭrigis instrui siajn apostolojn. Li komencis tiun specialan instruadon citante la profeton Jesaja:

“Kial vi fastis? Por kiu kialo vi afliktas viajn animojn, dum vi daŭrigas trovi plezuron premante, kaj delektiĝi en la maljusteco? Jen, vi fastas por havi plezuron kvereli kaj argumenti, kaj por kruele frapegi per la pugno. Sed tiel fasti ne elturniĝos, ke viaj voĉoj estos aŭditaj en la ĉielo.

“Ĉu mi elektis tian faston - por, ke iam homo afliktas sian animon? klinas sian kapon kiel kano, por ke li humilaĉu per la sako kaj la cindro? Ĉu vi aŭdacos nomi tion akcepteblan tagon de fasto laŭ la vidpunkto de la Sinjoro? Ĉu la fasto elektata de mi ne estus prefere: rompi la ligilojn de maljusteco, malfari la nodojn de pezaj ŝarĝoj, liberigi la subprematojn kaj rompi ĉiun jugon? Ĉu ne estas partigi mian panon kun la malsatulo kaj akonduki la senloĝejulojn hejmen? Kaj kiam mi vidos nudajn homojn, mi vestos ilin.

“Tiam via lumo ekfulmos kiel la mateno dum via sano rapide fontos. Via rekteco antaŭiros vin, kaj la Sinjora gloro estos via protekto. Tiam vi alvokos la Sinjoron, kaj li respondos al vi; vi krios, kaj li diros - Tie mi estas! Kaj ĉion tion li faros se vi detenas vin subpremi, kondamni kaj orgoiliĝi. La Patro prefere deziras, ke vi paroligu vian koron kontraŭ la malsatulo, kaj ke vi zorgu pri la afliktitaj animoj. Tiam via lumo brilos en la obskureco, kaj eĉ via mallumo estos kiel la tagmeza lumo. Tiam la Sinjoro konstante gvidos vin, kontentigante vian animon kaj renovigante vian fortikon. Vi iĝos kiel irigaciita ĝardeno, kiel fonto, kies akvoj ne senakviĝas. Kaj tiuj kiuj faros tiujn agojn revivigos la forlasitajn glorojn; ili reordigos la fundamentojn de multaj generacioj. Ili estos nomitaj la rekonstruantoj de la ruinigitaj muroj, la restaŭristoj de solidaj vojoj sur kiuj iri.”

Kaj longatempe en la nokto Jesuo eksponis al siaj apostoloj la veron, laŭ kiu estas la fido, kiu certigas al ili la estantan kaj venontan regnon, kaj ne la aflikto de iliaj animoj nek la faston de iliaj korpoj. Li instigis la apostolojn almenaŭ vivi laŭ la ideoj de la malnova profeto kaj esprimis la esperon, ke ili progresos transege de la idealoj de Jesaja kaj pli malnovaj profetoj. Tiun nokton liaj lastaj paroloj estis: “Kresku difavore pere de tiu vivanta fido, kiu komprenas la fakton, ke vi estas la filoj de Dio, dum samtempe ĝi identigas ĉiun homon kiel fraton.”

Estis la dua matene kiam Jesuo ĉesis paroli kaj ĉiu reiris al sia kuŝejo por dormi.